Eventoj n-ro 186, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Sxtelistoj dum E-renkontigxoj: "Pgu stultuloj..." Faka aplikado: - Internacia Mikologia Klubo - fondita - Turisma agentejo kun Esperanto en Moskvo Kontakto sercxata: - Kiu povas liveri Ko-diskojn? Interreto: - Nova dissendolisto pri anekdotoj, humurajxoj - La rethaveno DMOZ - Senpagaj E-grafikajxoj Arangxoj: - Flugoj al UK - lastmomente - Bunta -> pli bunta -> KAFE - Renkonto de aziaj esperantistoj - Kompleta monata kalendaro Movado: - Rauxmo post 20 jaroj - seminario en Finnlando - Rekorda membronombro de IKEF - Monda Turismo agxas 30 jarojn - Gajnu senpagan feriadon per alsendo de 1 bildkarto! - Vastigxas la Honora Komitato de la kroata UK - Expolingua 2000 en Hispanio - Kastelo Gresillon: rajtigita funkcio dum la tuta somero - TV-intervjuo en Germanio - Afrikaj prioritatoj - Rezolucio de Euxropa Esperanto Unuigxo - Euxropa programo kaj lingvaj minoritatoj Instruado, ILEI: - Listo de rajtigitaj ekzamenantoj de Internaciaj Ekzamenoj Radio: - Radio Vieno: 28,7 % de la tuto estas Esperanto-reago - Reta radio el Bratislava Kulturo: - "Esperanto" sur brazila posxtmarko Rubrikoj: - mallonge (12), anoncetoj (3), korespondi deziras (3) Interese: - Sxercoj el la reto - Modernaj trajnoj en Cxinio - "Kial mi ekdormis dum laboro?" ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Esperantistaj (?) sxtelistoj en renkontigxoj Pagu stultuloj? =============== En - cetere tre pozitiva - artikolo pri la pasintjara IJK en Hungario en la gazeto Artefakto-14 aperis la jena fraz-fragmento: "Mi parolu pri nialandaj partoprenantoj. Jes, la niaj videblis! Da tiuj estis cxirkaux 50 (kelkaj sukcesis ne registrigxi kaj eviti la sensencan monperdon: pagu ricxuloj kaj stultuloj!), ..." Tiu esprimo plene sxokis min! Ne nur pro tio, ke iu kuragxas fanfaroni pri la evito de kotizpago, ne nur pro tio ke renoma landa E-informilo donas spacon (kaj reklamon) al tiaj pensoj, sed cxefe pro la konduto kaj manko de konscio cxe iuj esperantistoj! Post kaj sekve de la rauxma ideologio signife kreskis la "konsumisma esperantismo", kiu celas nur la gxuadon de la avantagxoj de la E-movado, anstataux instigi mem partopreni la laboron pri disvastigo kaj utiligo de la lingvo. La Esperanto-movado mem estas neprofitcela, sed devas bazigxi je financoj, ja sen ili ne eblas plenumi la bazajn celojn. Organizado de iu ajn arangxo postulas grandan kvanton kaj de laboro kaj de financoj (preparado, reklamo, mendo de eksteraj programkontribuantoj ktp), ecx se kelkaj ne komprenas tion. "... Mi nur volis renkonti eksterlandajn esperantistojn, kaj iom gxui la etoson, sed mi ne mangxas tie ..." - Ni devas konscii, ke la "etoso" ne estas senpaga afero, ja gxia preparado kaj la estigo ne estis senpaga. Estas do tute juste, ke oni postulas kontribuon al la komunaj elspezoj, kaj tiuj kiuj kasxe, nigre partoprenas la arangxojn, fakte prisxtelas la monon de aliaj esperantistoj! Jes, mi konscias, ke la prezoj ne cxiam estas proporciaj al la salajroj de individuoj, kaj iuj kotizoj sxajnas tro. Sed tio ne signifas, ke oni rajtas sxteli de aliaj! Se mi ne havas monon por iu servo, do mi ne utiligas gxin. Kompreneble, ankaux mi volonte volus veturi per luksaj auxtoj, vojagxadi cxirkaux la mondo, logxi en luksaj hoteloj, ktp. sed se mi ne havas rimedon, mi ne faras ilin, sed vivas en la limoj de la persona bugxeto. La samo validas ankaux pri E-aferoj! La problemo pri "nigraj" partoprenantoj rilatas ne nur al la pasintjara IJK, sed al cxiuj iom pli grandaj E-arangxoj kaj servoj. Intence mi ne menciis la konkretan naciecon el la enkonduka artikolo, ja la fenomeno ne ligigxas al iu lando-bloko aux nacio. Kasxuzantoj, "nigraj" partoprenantoj estas ne nur el t.n. "netranspagipovaj" landoj, organizantoj de internaciaj renkontigxoj (kaj servoj ekz. ret-info) ja rakontas serion de ekzemploj pri tiuj ankaux el la plej evoluintaj landoj... Gravas tamen, ke similajn aferojn oni ne lasu senvorte, kaj cxefe ne fieru kaj fanfaronu pri sxtelado en E-gazetoj! Laszlo Szilvasi ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Mikologia Klubo Internacia ========================== Naskigxanta esperantista organizo de natur-kaj fungoamikoj lancxas programon "KUNE KUN natur- kaj fungoamikoj neesperantistaj" por permesi al homoj de diversaj landoj pliricxigajn spertojn en internacia interamikigxa etoso per internaciaj renkontigxoj en kiuj, sen granda strecxo por kompreni kaj sin komprenigi, oni uzu la plej simplan rimedon por komuniki: Esperanton, instruatan tuj antaux forveturo kaj dum la kunestado per esencaj lecionoj kun terminologio natura kaj mikologia. La unua arangxo de MKI disvolvigxos en Poprad (Slovakio) inter 4-20. de auxgusto kiel internacia laboratorio "Per Esperanto al fungoj-per fungoj al Esperanto" bazita sur binomo lingvo-naturo laux itineroj evitantaj komplikajxojn kaj cxerpante el vortprovizo esenca por praktika neceso kaj deziro intersxangxi konojn por distingi fungojn kaj observi la kreskajxojn. La naturo estas tiu de unu el la plej belaj scenejoj montaraj de Euxropo: Slovaka Paradiso, Altaj Tatroj kaj aliaj magiaj naciaj parkoj. Nun ni urgxe sercxas kunlaborantojn por disvastigi la iniciaton en medioj koncernataj kiel mikologiaj kaj ekologiaj kluboj kaj por eventuale arangxi etajn karavanojn, instrui iom la lingvon antaux forveturo, kontribui al kulturaj vesperoj. La iniciato alkrocxigxas al due jam tradiciaj arangxoj de Poprad: Somera Esperanto-Lernejo (04-17. 08.) kaj Turisma Semajno (13-20. 08.) sed la programo estos adaptata laux la nombro de la partoprenantoj. Kontakto kaj aligxo cxe: Giorgio Bronzetti V. le A'Moro 37, IT-66013 Chieti, Italio Rete: mikoklubo@forigu.infinito.it ************************************************************************** Turisma agentejo kun Esperanto en Moskvo ======================================== Firma "Samiko" sxajne estas sola turisma firmao en Rusio, kie laboras nur esperantistoj kaj kies laborlingvo estas Esperanto post la rusa kaj angla. Kun tiu titolo la firmao funkcias jam ekde la 1992-a jaro (antauxe "Intero"), kaj gxia fondinto kaj direktoro estas konata esperantisto, Alekseo Salomatov. Nia cxefa esperantlingva turisma partnero estas finnlanda entrepreno "Kallkullen". Agadtereno de la firmao tamen estas cxefe ne esperantista medio. La firmao membras en Rusia asocio de turismaj agentejoj (RATA), kaj estas suficxe konata inter moskvaj turismaj firmaoj kiel stabila, fidinda entrepreno. "Samiko" specialigxas pri Finnlando kaj landoj de Skandinavio (Svedio, Danio, Norvegio, Islando). Gxi eniris en "Suomi-club" - elitan klubon de turismaj firmaoj, specialigxantaj pri Finnlando. Tamen "Samiko" ne forgesas ankaux esperantistojn. Alekseo Salomatov, estante plurjara komisiito de REU pri turismo kaj Fakdelegito de UEA pri turismo, cxiujare okazigas grupajn vojagxojn al Universalaj Kongresoj. La vojagxoj ne limigxas nur per kongreslando. Vojagxintoj al Universala Kongreso en Adelajdo (Auxstralio) cxirkauxflugis la tutan terglobon, vizitinte Usonon, Tajlandon, Brition, Nov-Zelandon, Pollandon. Vojagxintoj al UK en Montpeliero (Francio) same vidis ne malmulte - Auxstrio, Italio, Francio, Germanio, Slovakio. Firmao "Samiko" helpas al esperantistaro ne nur per vojagxoj al UK, sed ankaux per konsultoj pri turismaj aferoj koncerne vojagxojn eksterlanden. Gxi disponigas jam dum pluraj jaroj por moskva rezidejo de REU sian ejon kaj telefonan numeron, kaj por moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" disponigas kunvenon. Por apartaj esperantistoj la firmao proponas kunlaboron - vendado de turismaj vojagxoj kun interezo de 5-10%. Kelkfoje nia firmao akceptis en Moskvo eksterlandajn grupojn de esperantistoj, organizinte por tiuj logxadon, ekskursojn k.t.p. En 2000 jaro firmao "Samiko" helpas pri turisma programo al moskva SAT-kongresa organiza komitato. Mikaelo Cxertilov Malaja Dorogomilovskaja, 9/4, 3 etagxo, of. #13, RU-121059 Moskvo, Rusio Rete: samiko@forigu.glasnet.ru. ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Diskoj sercxataj ================ Mi sercxas firmaon aux homon kiu povus esti liveranto de kompakt-diskoj al Pollando. Temas pri monata kvanto de 100 000 diskoj, kaj prezo de unu disko devas esti cxirkaux 1.10 DEM. Se vi konas iun, kiu estas interesita pri tiu oferto, bonvolu kontaktigi nin. Andrzej Cwalinski Rete: cwalinski@forigu.bigfoot.com ************************************************************************** INTERRETO ///////// Listo por bonhumuraj ==================== Estas kreita nova dissendolisto: esperanto.anekdot. Kiel eblas kompreni el la titolo, aboninte la dissendon vi povos regule legi kaj mem sendi fresxajn (aux ne tro) anekdotojn, sxercojn, spritajn frazojn, poemetojn k.a. En la dissendo NE okazas diskutoj, sed nur anekdotumado. La listo estas malfermita por cxiuj. Cxiuj povas sendi mesagxon al la listo, kiun tuj ricevos cxiuj membroj de la dissendolisto. Por aboni sendu malplenan mesagxon al: esperanto.anekdot-subscribe@forigu.listbot.com Por malaboni sendu malplenan mesagxon al: esperanto.anekdot-unsubscribe@forigu.listbot.com Por vidi la arkivon, rigardu http://esperanto.anekdot.listbot.com Grigori L. Arosjev Rete: arosjev@forigu.mailru.com ************************************************************************** Nia lingvo en Interreto ======================= Kompanio Netscape havas retpagxaron kun la nomo DMOZ, en kiu aperas ligiloj al cxiulingvaj retpagxoj (escepte de la angla). La 29-an de marto, Esperanto havis en tiu pagxo 1.015 ligilojn, gxuste apud la dana, kun 1.010. Sxajnas bonega pozicio, se oni konsideras la ligo-kvanton de gravaj lingvoj kiaj la franca (17.006) aux la hispana (30.409). La nombroj varias cxiutage. Eblas viziti la pagxon cxe: http://dmoz.org/World/ Dario Rodriguez ************************************************************************** Tra la mondo ============ La grafikajxo "Tra La Mondo" estas plibonogita, gxi aspektas same per presskaux cxiuj retrigardiloj (Netscape, Internet Explorer). Oni povas elsxuti gxin de: http://pgpkeys.mit.edu:11371/ . Samideanoj rajtas gxin libere uzi. Stanlio ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Flugoj al UK - lastmomente! =========================== La cxi jaran UK en Tel-Aviv partoprenos preskaux 40 esperantistoj el Kroatio, gastiganto de 86-a UK en 2001. Dusemajnan flugon elektis junuloj (aktoroj kaj helpantoj de israela UK), cxefe membroj de la Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo el Zagrebo kaj de Kroata Esperanto-Junularo. Plenkreskuloj flugas kun 10-taga internacia karavano de Orbis Pictus kiu startos 23.07.2000 el Ljubljana, post OSIEK-konferenco kaj 6-aj Someraj Kursoj organizataj en Istrio de la sama organizanto. Dum mallonga tempo ankoraux estas disponeblaj kelkaj lokoj en tiu karavano, inkluzive antaux- kaj postkongresaj ekskursoj. Interesitoj urgxe kontaktu: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6, IT-34-131 Trieste, Italio Rete: orbispictus@forigu.iol.it ************************************************************************** Kultura Arta Esperanto Festivalo, KAFE inter 05-09. 07. 2000 en Toulouse, Francio. La 7-a de julio: 18:00 Jxomart kaj Natasxa 20:00 9 tuluzaj brumuzikaj bandoj Jomo kaj la Liberec-anoj, Persone Pliaj informoj cxe: Esperanto-Kultur-Centro (LKK de KAFE) 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio Rete: kafe@forigu.esperanto.org http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/ ************************************************************************** AERO 2000 ========= Azia Esperanto-Renkontigxo, "AERO-2000" okazos subauspicie de UEA inter 15-20. 08. 2000 en antikva Samarkando, Uzbekistano. Temas pri kunveno por esperantistoj el cxiuj kontinentoj. En la programo estos: seminario pri E- movado en Azio, E-kursoj, instruista seminario, internacia arta vespero, ekspresa kurso de la uzbeka lingvo, gustumado de vinoj, pikniko en montaro, turisma programo, vizitado de mondfamaj vidindajxoj de 2750-jara Samarkando ktp. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro Pk. 76, UZ-703000, Samarkando, Uzbekistano. Rete: peacetur@forigu.samuni.silk.org ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.esperanto.hu - Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 22-25.06. 3-a Rendevuo pri Esperanto kiel laborlingvo cxe La Kampo de la Sano. Inf. Rua Americo Brasiliense 1418, BR-14015-150 Ribeirao Preto, Brazilio. Tel. +55-(0)16-6368889 aux +55-(0)16-6365065. Rete: lamasson@forigu.netsite.com.br 22-25.06. Cseh-seminario: A-seminario en Den Haag. Inf: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Rete: cseh@forigu.iei.nl * * * 23.06-03.07. Sukcena vojo a Latviaj kaj estoniaj naturparkoj a ekspedicio en Litovio. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-32419 Rete. milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 24.06. Tria Esperanta bazaro en Dunajska Streda kun urborigardo. Inf: Pauxlo Kasxcxak, Vazska 21, SK-821 07 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421+7-45243316. Rete: esperanto@forigu.nextra.sk * * * 24-25.06. Monatfino en KCE. "La familio Zamenhof" - Zofia Banet-Fornalowa. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 24-30.06. Esperanto-semajno "Suno kaj maro", Nigramara bordo. Inf: S-ro Dimitar Papazov, p.k.9, BG-1303 Sofio, Bulgario. Tel: +359-2-334158 (9-12 h), +359-2-2924627 (vespere), fakso: +359-2-873847. Rete: sid@forigu.geobiz.net * * * 25.06. APE Pikniko 2000 en Mariemburg. Inf: Marcel Delforge, 16 Rue des Glacieres BE-6001 Charleroi, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413. Rete: mdel6335@forigu.euronet.be * * * 25.06-01.07. "Sukcena vojo" - Renkontigxo de naturprotektantoj, Liepaja- Riga-Tartu-Tallinn. Inf: Mara Timermane "Verda Ondo", Kr. Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio. Tel/fakso: +371-7-361395. Rete: mtimermane@forigu.hotmail.com * * * 26.06-14.07. Norda-Amerikaj Someraj Esperanto-Kursoj (NASK) cxe San Francisko Sxtata Universitato en tri niveloj!. Inf: Ellen M. Eddy, administranto, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, Usono. Tel.: +1-360-78544563, fakso: +1-360-7869175 aux rete: eddyellen@forigu.aol.com * * * 30.06-02.07. Esperanto-tagoj okaze de la 40-a datreveno de la sendependigxo de D. R. Kongo. Inf: Konga-Esperanto Rondo, B.P. 6055, Kin Vi, Kinshasa-R. D. C., Kongo Rete: ker@forigu.mail.aton.cd * * * 30.06-05.07. Solidaraj Tagoj, Saint Chamond. Inf: Clement Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio. Tel: +33-(0)472-070419. Rete: festo@forigu.esperanto.org * * * 01-07.07. Studsemajno pri ekologio kaj komposxtado en Londerzeel (Belgio). Inf: FLEJA (Flandra E-Junulara Asocio), Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be * * * 01-08.07. 36-a Baltia Esperanto-Tendaro, Tallinn. Inf: Ahto Siimson, P.k. 3143, EE-0090 Tallinn, Estonio. Tel/fakso: +372-6419070. Rete: ahto.siimson@forigu.mail.ee * * * 02-09.07. Ivanova Esperantista Renkontigxo cxe lago Rubskoje. Inf: Irina Galicina, ul. Kudrjasxova 82-A-37., RU-153009 Ivanovo, Rusio. Tel: +7-0932-230116, oficeja: +7-0932-300113. Rete: interline@forigu.ivanovo.ru * * * 02-15.07. 48-a Somera Esperanto-Tendaro. Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio. * * * 03-07.07. Someraj Esperanto-kursoj, en Civitana instituto de la ortodoksa monahejo Valmo, Heinavesi. Inf: Jukka Laaksonen, Uudenkylakuja 2 B 11, FI-33530 Tampere, Finnlando. Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi * * * 03-09.07. Ivanova Esperanta Renkontigxo (IvERo), Ivanovo. Inf: Irina Galicina, ul. Kudrjasova, 82-A-37, RU-153009 Ivanovo, Rusio. Tel. +7-0932-230116, +7-0932-300113. Rete: irga@forigu.interline.ivanovo.ru aux Aleksandr Kurnosov ametisto@forigu.chat.ru * * * 03-09.07. Korusa stagxo en Tuluzo. Inf: KAFE - Esperanto-Kulturcentro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio * * * 03-23.07. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por e-istoj. Inf: Uniwersytet Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul. Garbarska 7a, PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, fakso: +48-12- 422-7701, plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl * * * 03-30.07. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por esperantistoj. Inf: Uniwersytet Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul. Garbarska 7a, PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, fakso: +48-12- 422-7701, Rete: plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl * * * 03.07-13.08. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por esperantistoj. Inf: Uniwersytet Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul. Garbarska 7a, PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, fakso: +48-12- 422-7701, Rete: plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl * * * 10-15.07. 2-a Apud-Mara Kultura Esperanto-Semajno, Valencia (Hispanio). Inf: Rete: Augusto Casquero a-casquero@forigu.redestb.es * * * 05-09.07. Kultura Arta Festivalo, KAFE en Tuluzo. Inf: EUROKKA, FR-31450 Donneville, Francio. Tel/fakso: +33-561.81.95.95. Rete: eurokka@forigu.esperanto.org aux arno.lagrange@forigu.lemel.fr * * * 06-19.07. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, gxis 1-a de apr.: Zur Nachtheide 28, DE-125557 Berlin, Germanio Tel: +49-30-6554095, post 2-a de apr.: postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369 * * * 07-11.07. Levigxas la kurteno: aktorarto kaj aktorado, en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** MOVADO ////// Dudek jarojn post Rauxmo ======================== Kun la titolo "Cxu ni diras ion kulture originalan kaj internacie valoran"?" okazos seminario de Rauxmo en Helsinko la 22-an de julio 2000. La Manifesto de Rauxmo, verkita kaj publikigita dum la Internacia Junulara Kongreso en Rauxmo, Finnlando (1980), celis siatempe esti radikala kontribuo al la diskuto pri la interrilatoj de la Esperanta movado, Esperanta komunumo, Esperanta kulturo kaj la ekstera mondo. Al la dua jarcento de la Lingvo Internacia gxi heredigis jenan defion: Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la tauxgecon de la lingvo por esprimi cxion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaux diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran. La Manifesto lasis kelkajn evidentajn demandojn parte neresponditaj. Tial gxi ankaux estis interpretata kaj pritaksata tre varie dum sia dudekjara ekzisto. Gxi invitis krei originalan valoran Esperanto-kulturon, sed ne precizigis, kiudirekte oni iru. Kaj cxar iuj interpretis la Manifeston kiel inviton turni la atenton internen, al la valoroj de la komunumo mem, gxi ne nepre kuragxigis prezenti la Esperanto-kulturon al la ekstera mondo. La fundamenta demando estas do: cxu la Esperanta kulturo devus signifi ion ankaux por la ekstera mondo, aux cxu suficxas, ke gxi estas grava por ni mem? Cxu ni kulturu nur nin mem, aux cxu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valorajxo, kun kiu ni alproksimigxu la mondon? La kulturo de la komunumo ekzistas ne por tio, ke la movado havu ion, pri kio fanfaroni. Sed sen la kulturo, la movado tamen havus malpli da ekzistokialoj. Kio do estas la interrilato de la Esperantaj kulturo kaj movado? Kiel parto de la Kultura Esperanto-Festivalo 2000 en Helsinko, Finnlando, estos arangxita duontaga seminario pri cxi tiuj demandoj. Gxi okazos sabaton, la 22-an de julio, ekde la 9-a gxis la 13-a horo. Prezidos Christer Kiselman, kaj per prelegetoj kontribuos: Jouko Lindstedt: "La Manifesto: historia enkonduko - kaj elkonduko" La celo de la prelego estas skizi la lokon de la Manifesto de Rauxmo en la gxenerala evoluo de la esperantismo; ligi gxin al la koncepto pri la Esperanta kulturo kiel neantauxvidita, emergxa fenomeno; analizi kaj la pozitivan kontribuon kaj la erarojn de la Manifesto. Sabira Stahlberg: "Cxu internacie inda kaj interesa? Esperanto-kulturo el tutmonda perspektivo" Gxia celo estas meti la E-kulturon en vastan, tutmondan perspektivon, por ekvidi la realajn dimensiojn de gxi, kaj el la tutmonda perspektivo starigi la demandojn pri originaleco kaj valoroj por la tuta homaro. Ilja De Coster: "Esperanto-komunumo kaj la civila socio", kies celo estas priskribi la Esperanto-komunumon kiel eron de la internacia civila socio, la interrilatojn inter la Esperanto-movado kaj la esperanto-komunumo, kaj la Esperanto-movadon kiel movadon por internaciaj demokratio kaj civila socio, emfazante ties lingvajn konsekvencojn. AnnaRitamaki: "La organizita esperantostagnado - elirvojoj 20 jarojn post Rauxmo". Celo de la prelego estas analizi la kulturon de la esperantomovado surbaze de la ideoj esprimitaj en la Manifesto; atentigi pri evoluantaj kulturaj fenomenoj, kiuj ebligas eliron de la esperantostagnada sakstrato al dinamike stabila esperantomovado komperenanta la valoron de originaleco kaj kultura identeco. Ankaux la publiko havos okazon partopreni en la diskutoj. La seminarion preparos reta antauxseminario, malfermita por cxiuj, dum junio pere de la dissenda listo Bja-listo. La cxefaj kontribuoj al la antauxseminario kaj seminario estos publikigitaj enrete. Pli da informoj pri la seminario riceveblas de: Jouko Lindstedt Rete: jouko.lindstedt@forigu.helsinki.fi ************************************************************************** Rekorda membrigxo ================= La membronombro de Internacia Komercista Esperanto-Federacio, IKEF rimarkinde kreskis de 136 fine de 1998 al 149 fine de 1999. Dum 1999 aligxis 25 novaj membroj, kio estas rekordo. Bedauxr-inde ni denove devis eksmembrigi 10 personojn pro nepago de kotizo; aldone 2 IKEF-anoj je propra volo cxesis sian membrecon. Inter la 149 membroj trovigxas 7 dumvivaj. el La Merkato n-ro 68 ************************************************************************** Monda Turismo - 30 jaroj ======================== La 10-an de junio okazis festeno okaze de la 30-jarigxo de Esperanta turisma agentejo, Monda Turismo. Dum tiu 30 jaroj kunlaborantoj el pluraj landoj de la mondo arangxis kaj dauxre arangxas multajn arangxojn, karavanojn rilate al diversaj E-arangxoj. Krome esperantistoj povis kaj povas pasigi agrablajn tagojn kune dum diversaj turisme interesaj vojagxoj. Jam de pluraj jaroj Monda Turismo kunlaborante kun AIS funkciigas supergradan internacian studumon pri kulturo kaj turismo. La asocio organizas arangxojn ankaux al neesperantistoj. Okaze de la 30-jarigxo estis oficiala malfermo de la plilargxigita oficejo de la asocio. En la kunstruajxo funkcias turisma oficejo, studumo de AIS, vendejo kaj bufedo kun la nomo "Espero". Cxi tie estas ankaux la sidejo de la denove funkcianta Pola Esperanto-Junularo. ************************************************************************** Per bildkarto senpage ===================== E-geklubanoj el Ceska Trebova (Cxehio), volas gaje ekpasi novan miljaron. Dum solena adiauxo kun nuna miljaro oni arangxos letervesperon. Bv. sendi al ni belan bildkarton el via lando gxis fino de novembro 2000. Felicxa sendinto estos balotade elektita kaj povos travivi senpage unu semajnon en nia urbo (escepte de vojagxkosto). Cxiu sendinto ricevos E-bildkarton de nia urbo. Bildkarton, bonvolu, sendi al adreso: Anna Pistorova Nove nam. 1746, CZ-560-02 Ceska Trebova, Cxehio ************************************************************************** Honorkomitato vastigxas ======================= Kroata Esperanto-Ligo, KEL invitis multajn gravajn personojn de la kroata kultura kaj politika vivo al la honora komitato de la UK en 2001. Gxis aprilo 2000 akceptis 17 invititoj la honorkomitatanecon. Inter la ministroj, parlamentanoj, partiestroj estis multaj, kiuj havis jam kontakton kun Esperanto, ekzemple malfermis IJK-n en Rijeka (1998), ktp. KEL eluzas la eblon plikonatigi la Internacian Lingvon kaj gxian movadon por la fresxe - en januaro - elektita politika estraro de Kroatio, Ne multaj UK-j havis tiom multajn enlande gravajn personojn en la honora komitato ol la kroata UK en 2001. S. Sxtimec el Tempo, aprilo 2000 ************************************************************************** Expolingua 2000 =============== Hispana Esperanto-Federacio cxi jare denove partoprenis la faman hispanan lingvofoiron, Expolingua en aprilo 2000. La federacio ricevis subvencion de la ministerio pri kulturo kaj de diversaj fondajxoj. La cxefa programo de la esperantistoj estis prezenti la personojn, la movadon kaj prefere la lingvon. Esperantistoj disdonis informilojn, vortludojn ktp. Aperis granda afisxo kun la vorto Esperanto. el HEF-Bulteno n-ro 345 ************************************************************************** Novajxoj pri la kastelo Gresillon ================================= La komisiono pri sekureco kontrolis la plibonigojn (sav-elirejoj, ktp.) kaj permesis la uzon de la unua etagxo: jam eblos gasti en la kastelo dum la tuta somero. * * * Gxenerala Asembleo de Kastelo Grezijono planas la eldonon de la "Jubilea Libro" pri la Kastelo por la jaro 2002 (por festi gxian 50-jaran ekziston). S-ino Marie-Therese Lloancy jam plurajn jarojn okupigxas pri kolektado kaj kunmetado de artikoloj, fotoj ktp. de multaj kontribuantoj, inter kiuj kelkaj pioniroj el la fruaj tagoj. Kontribuoj estas atendataj. * * * Malfermigxis subtena fonduso por eldono de la jubila libro, gxiaj detaloj estas: "Jubilea libro de Gresillon aperonta en la jaro 2002". UEA-konto: jugr-g. Kontribuoj sendeblas ankaux al posxtcxekkonto: "Mme Lloancy Marie- Therese - Memorlibro" 5 908 07 A Bordeaux, Francio". Kiu donacos minimume 50 EUR ricevos senpagan ekzempleron de la kolore ilustrita libro. Amikoj de Grezijono ************************************************************************** Elsendo pri Esperanto ===================== La paskan dimancxon, la 23-an de aprilo kadre en la televidstacio TM3 estis 7 minuta intervjua fragmento kun Fritz Hilbert pri Esperanto (ripetita sekvatage matene). La produktado de la elsendo dauxris 3 horojn. Estis antauxpriparolo kun la redaktoro, Esperanto-parolprovo kun la moderatoro, ktp. Oni montris ankaux librojn, vortaron, ktp. en Esperanto. La elsendo estis videbla en tuta Germanio, en parto de Austrio kaj Svisio, kaj per satelito ecx pli vaste. Dum la elsendo estis montrita ankaux interreta adreso de BELO kaj GEA, krome la spektantoj povas preni informojn per faksa revoko. Fritz Hilbert Rete: belo@forigu.bavara-esperanto-ligo.de ************************************************************************** Afrikaj prioritatoj =================== Kelkaj el vi eble rimarkis ke la Afrika Komisiono de UEA adoptis laborplanon kun la nomo "Prioritato Afriko". En cxi tiu laborplano, en la 1-a punkto, oni diras: "... Pli da emfazo estu donata al instruado pere de afrikaj lingvoj, al instruado fare de afrikanoj mem..." kaj la 3-a punkto estas komplete dedicxata al konstruado de lernejoj: "Temas pri malfermo de lernejoj en afrikaj landoj: akirado de grundo kaj konstruado sur gxi la lernejo. En iu lando, la lernejoj funkciu kiel normala enlanda lernejo laux la enlandaj legxoj, kaj Esperanto estu instruata en ili." Tamen, antaux ol la plano mem ekfunkciis, jam almenaux unu tia lernejo jam ekfunkciis en Afriko. Jean Codjo (Jxan Kogxo), la benina esperantisto, kiu realigis tion cxi deklaras, ke "la filozofio de la modelo konsistas el akceptado de la principo, laux kiu la Tria Mondo fakte ne cxiam bezonas tiom da miliardoj da dolaroj por vere disvolvigxi". En Codji (Kogxi), unu el la vilagxoj inter la vilagxoj de Benino, per mono kolektita cxefe inter germanaj esperantistoj, oni konstruis simplan afrikan unu-klasan lernejon. Se vi ne scias kiel aspektas afrikaj vilagxaj lernejoj. Tie dejxoras nun unu ordinara instruisto, kiu instruas laux la normala benina instru-plano, kaj unu dua instruisto, kiu nur venas 30 minutojn semajne por aldone instrui Esperanton. Do, ne temas momente pri radikala enkonduko de Esperanto en la cxiutagan vivon de cxiuj vilagxanoj, sed pri instruado en la jxus kreita lernejo de tio, kio estus la mondo, se la interkomprenigxo igxus realeco. La cxiutaga malfacilajxo cxe homoj parolantaj malsamajn lingvojn en Afriko bone ilustras la kialojn de la instruado de Esperanto. La Esperanto-kurson gvidas esperantisto, Houemavo Pierre. Tiun kurson sekvas cxirkaux 150 infanoj. Per tio vi povas kompreni, kion signifas unu klaso en Afriko. Por interesigi cxiujn necesas premii laux ia kriterio la plej diligentajn infanojn per kajeroj, skribiloj, pupoj, alivorte io, kio kontentigas infanojn. La projekto ekde oktobro 2000 (komenco de nova lerno-jaro) ofertos ecx stipendieton al la kvin aux dek plej diligentaj infanoj. Oni ankaux kolektis, same en Germanio cxe esperantistoj, la monon por konstrui pli solidan lernejon kaj estas alia bona novajxo: post klopodoj la sxtato akceptas transpreni la koston de la salajro de du instruistoj ek de la venonta lerno-jaro. La restontaj elspezoj estas la salajro de la instruisto pri esperanto kaj la premioj, kies enhavo nur dependas de la rimedoj je dispono. La fiksado de la nombro de elektotaj diligentaj infanoj dependas ankaux de tio. Se vi volas kunpartopreni cxi tiun aventuron, simple kontaktu la Afrikan Komisionon de UEA cxe: Hans Bakker Kastelenstraat, 231/II, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando Rete: hbakker@forigu.groenlinks.nl ************************************************************************** EEU-rezolucio ============= En la numero 2/2000 de "l'esperanto", organo de Itala E-Federacio, aperis la itallingva teksto de deklaro, kiu povus utili kiel bazo de rezolucio proponota al la EEU-kongreso en Ostendo. Gxi estas uzebla ankaux por kolekti subskribojn de apogo al la propono "Konstanta konferenco". Nun gxi legeblas Esperante. La teksto estis jam tradukita al la franca. Ni sugestas ke ankaux en aliaj landoj oni faru la samon. Por konstanta konferenco de Euxropa Unio pri la euxropa lingvo-problemo La subskribintoj, konsiderante ke multobligxas denuncoj fare de lingvistoj kaj de eminentaj kleruloj pri la riskoj de progresiva margxenigxo de niaj lingvoj favore al la angla lingvo; konsiderante ke lingvo estas ne nur komunikilo, sed nepre necesa esprimilo de iu kulturo, kiu sen gxi ne povas pluvivi; prikalkulante do ke la dirita risko koncernas la euxropan identecon mem, kies esenco kusxas gxuste en la plureco de la kulturoj de la Malnova Kontinento, II rimarkante krome ke la lingva regximo nuntempe reganta en E.U. - de lauxnoma egalrajteco de cxiuj lingvoj - farigxas des pli malfacila kaj multekosta ju pli kreskadas la nombro de la lingvoj de la Unio, kaj tial tiu egalrajteco igxas pli kaj pli nur sxajna; prikalkulante fine ke, se la unuigxo de Euxropo antauxeniros, kiel estas dezirinde, kaj pli kaj pli alprenos politikan dimension kaj supernacian strukturon, gxi devos solvi en malpli neadekvata kaj neefika maniero ol hodiaux la problemon de la intereuxropana komunikado; III konsiderinte cxion cxi, sugestas ke, pro iniciato de la auxtoritatoj de E.U., kaj aparte de la Euxropa Parlamento - la Unia institucio, kiu plej multe suferas la menciitajn lingvajn malfacilajxojn - oni starigu Konstantan Konferencon pri la lingvoj, kiu prefere kunsidu cxiujare en la sama urbo kaj je la sama dato, en kiu reprezentantoj de E.U. kaj de gxiaj institucioj, naciaj politikistoj, lingvistoj, aparte kvalifikitaj kleruloj kaj fakuloj kaj reprezentantoj de la euxropistaj organizajxoj diskutu la lingvajn problemojn de Euxropo kaj aparte tiun de la intereuxropana komunikado kaj proponu adekvatajn kaj ne iluziajn solvojn. Al politikistoj kaj al kleruloj oni devas aldoni, ke "ni petas subskribi tiun cxi alvokon, kiu celas, ke la institucioj de Euxropa Unio alfrontu la euxropan lingvoproblemon surbaze de konkretaj donitajxoj kaj priatentante diversajn vidpunktojn." Jam 4 deklaroj estis de italaj EP-anoj. Umberto Broccatelli Via G. Brodolini, 10, IT-00139 Roma, Italio Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it el EEU-Bulteno n-ro 5 ************************************************************************** EU-programo kaj lingvaj minoritatoj =================================== Programo ARCHIPEL estas proponita de la Euxropa Komisiono en septembro 1998: temis pri la unua programo de la Euxropa Unio favore al minoritatoj, kvankam jam delonge, laux deziro de la Euxropa Parlamento, ekzistas speciala bugxet-linio por la "malpli uzataj lingvoj", kiun oni uzas por financado de pluraj gravaj projektoj. En 1999, EU proklamis, kune kun la Konsilio de Euxropo, la venontan jaron 2001 "Euxropa jaro de la lingvoj", kaj antauxvidatas iniciatoj ne nur pri la 11 oficialaj lingvoj plus la duone agnoskitaj irlandgaela kaj luksemburga, sed ankaux por la lingvoj de malplimultoj. Bedauxrinde, sur la vojo aperis baro: la juraj servoj de la Komisiono opinias ke programo ARCHIPEL devus esti konsiderata laux artikolo 151 de la Traktato estiganta la Euxropan Komunumon, kiu okupigxas pri kulturo, anstataux laux artikolo 149, kiu temas pri instruado. La diferenco estas tre grava, cxar artikolo 151 postulas unuanimecon inter la dek kvin membrosxtatoj, dum por 149 suficxas kvalifikita plimulto. Evidente, cxar inter la 15 EU-membrosxtatoj trovigxas landoj kiel Grekio, kiu neas havi minoritatojn, unuanimeco riskas manki eterne, tiel ke la programo povus fali en rubujon. Krome, antaux nelonge la Komisiono aprobis la Proponon por programo pri la Euxropa jaro de la lingvoj (2001), kie oni legas ke la aktivadoj ekigitaj en la kadro de tiu jaro povus liveri valorajn informojn por la redaktado de la pendanta propono pri ARCHIPEL. Tio signifus ke la definitiva propono povus aperi nur en 2002, kun sekva interrompo de almenaux unu jaro de ajna financado de projektoj pri minoritatoj fare de EU: fakte, cxiu aktivado bezonas legxan bazon por dauxri pli longe ol du jarojn, kaj kaze de malplimultoj tiuj du jaroj finigxas... gxuste en 2001! Cxio cxi okazas kiam la komisaro pri Instruado kaj kulturo estas Viviane Reding el Luksemburgo, do mem parolantino de malpli uzata lingvo! Kompreneble ni estas en periodo de reduktado de publikaj elspezoj, kaj cxiam kiam oni reduktas monon oni komencas per kulturo (kio estas terure erara, cxar kulturo estas la plej granda valoro, kiun socio havas), kaj oni komencas de tiuj kampoj, kies profitantoj malplej potencas, sed estas vera skandalo ke oni faras tion malgraux la tunoj da papero, kiujn cxiujare EU produktas por aserti ke la fundamento de la euxropa kulturo estas ties diverseco! Evidente, se la frisa, bretona, friula, soraba ktp havus sxtaton, oni ne povus nei al ili partoprenadon en la euxropa financado kaj por kulturo kaj por instruado, sed al minoritatoj oni ja povas fermi cxian pordon, cxar ili ne havas vetoo-rajton. Kiam iuj asertas, ke ne havas sencon paroli pri etnaj kaj lingvaj rajtoj en Okcidenta Euxropo, cxar cxe ni regas demokratio, oni devus memorigi al ili ke ankaux demokratio diskiminacias la etnajn minoritatojn, kaj ke por ke malgranda lingvo supervivu kaj plu ricxigu la euxropan kontinenton necesas, ke oni pozitive kaj ne negative diskriminaciu gxin! Aldonendas ke, kompare kun aliaj interven-kampoj de EU, programo ARCHIPEL vere promesis ternuksojn al la minoritatoj, kaj la program-propono ecx substrekis kun fiero, ke gxi estaspensita por atingi la maksimumajn rezultojn per la plej modestaj rimedoj... Daniele Vitali Rete: daniele.vitali@forigu.cec.eu.int ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Rajtigitaj ekzamenantoj ======================= En la antauxa (n-ro 185) numero de Eventoj aperis artikolo pri internaciaj ekzamenoj de IEI. Jen la listo de personoj, kiuj havas la rajton ekzamenigi. La datumoj estas en la ordo familia nomo, persona nomo kaj lando: - ALANIZ, s-ino Teresita Ines, Argentinio - ANDRADE ALVES Filho, s-ro Aristophio, Brazilio - BOULTON, s-ino Marjorie, Britio - MEE, s-ro Lawrence, Britio - WELLS, s-ro prof. d-ro John C., Britio - BOJAGxIEVA, s-ino Eva, Bulgario - CHRDLE, s-ro d-ro Petro, Cxehio - MALOVEC, s-ro Miroslav, Cxehio - MRAZ, s-ro Jaroslav, Cxehio - HAN, s-ro Zuwu, Cxinio - SHANG, s-ro Jun I, Cxinio - ZHANG, s-ro Danchen, G.F.L.dept,, Cxinio - KIRSCHSTEIN, s-ro Wolfgang, Danio - LAGRANGE, s-ro George, Francio - MALEZIEUX-HUNNINCK, s-ino Marie, Francio - CASQUERO DE LA CRUZ, s-ro Augusto, Hispanio - GIMENEZ GARCIA, s-ro Juan A., Hispanio - GUTIERREZ ADURIZ, s-ro Miguel, Hispanio - MARTIN, s-ro Pedro M., Hispanio - KORODY, s-ino Zsofia, Hungario - MACGILL, s-ro Stefan, Hungario - NEMETH, s-ro Jozefo, Hungario - SMIDELIUSZ, s-ino Katalin, Hungario - SZILVASI, s-ro Laszlo, Hungario - TORABI, s-ro Mohammad Reza, Irano - CORSETTI, s-ro Renato, Italio - LORENZI, s-ino Carla de, Italio - BROZOVSKY, s-ro Joel, Japanio - KHEIR-KHAH, s-ro Reza, Japanio - SUZUKI, s-ino Masumi, Japanio - PETROVIC, s-ro Radojica, Jugoslavio - FETTES, s-ro Mark, Kanado - LEE, s-ro Jung-kee, Koreio - MA, s-ro Young-tae, Koreio - SO, s-ro Jinsu, Koreio - BELOSxEVICx, s-ino Marija, Kroatio - GUTIERREZ, s-ino Maritza, Kubo - HERNANDEZ ANGULO, s-ro Julian, Kubo - JIMENEZ BATISTA, s-ro Hector, Kubo - FIDILALAO, s-ro Henriel, Madagaskaro - RALALARISOA, s-ino Justine, Madagaskaro - RAVELOSON, s-ro Eugene, Madagaskaro - BERVELING, s-ro Gerrit, Nederlando - HAGEN, s-ro Hans ten, Nederlando - HAVEMAN, s-ro Roel, Nederlando - MOERBEEK, s-ro Robert, Nederlando - KOUTNY, s-ino d-ino Ilona, Polio - MAJERCZAK, s-ino Maria, Polio - GACOND, s-ro Claude, Svisio - GROSJEAN-ROBERT, s-ino Mireille, Svisio - AGBEMADON-ATTIOGBE, s-ro Mensah Biova, Togolando - GBEGLO, s-ro Koffi, Togolando - SAGBADJELOU, s-ro Kokou, Togolando - MAXEY, s-ro William, Usono - ONET, s-ro Ionel, Usono - SHLAFER, s-ro Aleksandr, Usono ************************************************************************** RADIO ///// 28,7 elcento de la tuto ======================= La geauxskultantaro de Radio Austria Internacia en 1999 honoris la Esperanto programon per granda kvanto de alskriboj. Entute 10028 alskriboj estis registritaj. Tio estas kresko de 111% kompare al la jaro 1998 kaj 28,7% de la alskriboj venitaj al la tuta Radio Austria Internacia. Laux la statistiko la envenita tuto: 34902 dispartigxas jene: germana redakcio (12437), Esperanto-redakcio (10028), angla redakcio (6563), hispana Redakcio (3120), franca redakcio (1624), araba Redakcio (1130). La modernaj komunikiloj, kiel ekzemple la interreto grave rolis en atingo de tia granda sumo por Esperanto disauxdigoj. Kvankam en 1988 jam ni ricevis la plejmultan retalskribon 1224 erojn , la jaro 1999 alportis kreskon de 481% en tiu rilato, kiu sumis 7117 erojn. Spektrante la tutan retmesagxkvanton de Radio Austria Internacia kio estas 11741 tiu cxi kvanto de la Esperanto Redakcio estas gxia 60,6%. Krom la germana, kiu havas la plej grandan disauxdigtempon ankaux la angla, franca kaj hispana minumume 6 oble pli eblecon havas ol la Esperanto, pro ilia cxiutaga plurfoja disradiado. La fidelecon kaj subtenemon ankaux cxifoje la redakcio dankas al cxiuj geauxskultantoj. Katinjo Fetes-Tosegi Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at ************************************************************************** Reta Radio el Bratislava ======================== Komencis elsendi Esperanto-radio el Bratislava helpe de interreto. La esperantajn elsendojn de radio Esperanto el Bratislava vi povas auxskulti cxe: http://www.home.sk/esperanto/radio.htm Paulo Kascak Rete: esperanto@forigu.nextra.sk ************************************************************************** KULTURO /////// Brazila posxtmarko kun Esperanto-teksto ======================================= Aperis en Brazilio posxtmarko kun la teksto "Vivu 2000" sur apuda talono. Tiu posxtmarko kun talono nun estas akirebla de la Retbutiko kontraux 2 EUR + afranko. Eblas krome acxeti la kompletan folion kun 8 talonoj en 8 lingvoj, inter kiuj Esperanto, kontraux 6 EUR + afranko. Gxi mendeblas cxe: Flandra Esperanto-Ligo Retpagxe: http://retbutiko.esperanto.be Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** MALLONGE //////// Estis starigita Esperanto-budo okaze de la Tut-Teraj Tagoj en la Universitato de Kalifornio, Usono. Estis granda intereso pri la Esperanto- movado kaj pri la internacia lingvo. * * * Okazis prelego pri la internacia helpo-lingvo, Esperanto 19. 05. 2000 en Apia, Okcidenta Samoo en bahaa centro. * * * La sukceso de la E-kursoj en popola lernejo de Svanvik, Norvegio, instigis la estraron de la lernejo okazigi plulernadon. Antauxvideble estos enkondukita de la venonta lernojaro E-o kiel kromfako. * * * 60 kilogramojn da libroj, cxefe duoblajxojn disdonis Esperanto-klubo en Trondheim, Norvegio. 20-20 kilogramojn ricevis Nepalaj, Kolumbiaj kaj Dominikaj Respublikaj kluboj. * * * Okazis sukcesega prelego pri Esperanto kaj pri la movado kaj komenca lernado de la lingvo en "rotaria klubo", klubo de internaciaj rilatoj kaj amikeco, en Bergen, Norvegio. * * * Okazis parolado pri Esperanto en la interreto en Radio Nacional, Hispanio en matena programo. * * * Aperis unua kajero internacia Esperanto-lernolibroserio de Stefan MacGill kun la titolo "Okulo". Gxi estas speciale verkita por la projekto Interkulturo. * * * 501 studentoj partoprenas Esperanto-studadsesion en la Universitato Dankook en Seulo, Koreio. * * * Aperis artikolo kun granda foto pri Esperanto-krusoj en la hispana, tutlanda revuo de la anarkisma asocio, CNT. * * * Esprimis la gravecon de Esperanto en internacia komunikado Julio Anguita, hispana politikisto dum kampanjo por balotado al Kataluna Parlamento. * * * Barcelona Esperanto-Centro grave partoprenis la verkadon de programo pri lingvoj en la hispana televidkanalo TV-2. * * * Okazas duonhora radielsendo cxiusabate je la 11-a kaj 30 en la stacio 2NBC en Sidnejo, Auxstralio en Esperanto. Oni povas kontribui aux varbadi en la programo kontaktante la loken E-asocion. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Oni sercxas fakan artiston kiu povus konstrui vitralojn (fenestro de pregxejo). Petu la desegnon por fari vian prezon al: TAKE-Esperanto, 90, Rue du Tiefenbach, DE-68920 Wintzenheim, Francio. Rete: 100623.3022@forigu.compuserve.com * * * 54 jaragxa instruistino sercxas kontaktojn kun gesamideanoj, kiuj interesigxas pri sana vivstilo, meditado, precipe Silva-metodo, por organizi renkontigxojn kaj kursojn. Adreso: s-ino Lidija Grosfeld, Sjarkveien 3, NO-4370 Egersund, Norvegio * * * Kolektanto de malnovaj, novaj, paperaj kaj interretaj posxtkartoj sercxas internaciajn kontaktojn por plilargxigi la kolektarojn, interkonatigxi, ktp. Adreso: s-ro Csaba Bokkon, Verseny u. 2, HU-8400 Ajka Hungario. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 23 jaragxa studento de pedagogia universitato volas korespondi kun gesamideanoj el la tuta terglobo. Liaj hobioj estas muziko, legado, vojagxoj, amika korespondado. Li kolektas sonkasedojn, suvenirojn, fotojn de simpatiaj knabinoj. Lia adreso estas: Roman Lazarev, ul. 9 Janvarja 26A-6, RU-660049, Krasnojarsk, Rusio. * * * Ni deziras korespondi kun geesperantistoj el la tuta terglobo pri cxiuj temoj de la mondo. Adreso: s-ino Diana Petelska, ul. Popieluszki 10/14, PL-12-300 Elk, Polio. * * * 24 jaragxa knabo deziras korespondi Interesigxas pri la naturo, astronomio, lingvoj, vivo, komputilo, kaj cxio interesa. Adreso: Jian Weijian, Tong fu zhong Lu, Shi ba mu heng 4 Hao, CN-510240 Guangzhou, Cxinio. Rete: jianweijian@forigu.21cn.com. ************************************************************************** INTERESE //////// Sxercoj ======= Mi kaj la cxefo --------------- - Kiam mi faras laboron dum longa tempo - mi estas malrapidema! Kiam la cxefo - li estas skrupula! - Kiam mi ne faras laboron - mi estas pigra! Kiam la cxefo - li estas tro okupita! - Kiam mi faras ion proprainiciate - mi pozas! Kiam la cxefo - li estas iniciatema! - Kiam mi lauxdas mian cxefon - mi flatacxas! Kiam la cxefo lauxdas sian cxefon - li kunlaboras! - Kiam mi faras ion bonan - la cxefo neniam memoras! Kiam mi faras ion malbonan - la cxefo neniam forgesas! - Kiam mi forestas en la oficejo - mi ie vagacxas! Kiam la cxefo forestas - li estas en grava renkontigxo! - Kiam mi eraras - mi estas senmensa idioto! Kiam la cxefo - "erare humanum est"... (homoj emas erari) * * * Dungo ----- Oni dungas laborantojn al KGB (sovetia sekret-servo). Post la anticipa kolokvo, al cxiuj estis enmanigitaj kovertoj kun subskribo: "PLEJ KONFIDENCE!" kaj petis porti la kovertojn al iu kabineto. Unu ulo lauxvoje eniris necesejon kaj malfermis la koverton. En gxi estis skribite: "Vi tauxgas por ni! Iru reen, ni dungos vin!". * * * Eliro ----- - Kia estas plej bona eliro el rusia krizo? - Sxeremetjevo-2. * * * Lernado ------- - Ju pli multe ni lernas, des pli multe ni scias. - Ju pli multe ni scias, des pli multe ni forgesas. - Ju pli multe ni forgesas, des malpli multe ni scias. - Ju malplimulte ni scias, des malpli multe ni forgesas. - Ju malplimulte ni forgesas, des pli multe ni scias. - Kial do lerni? * * * Scienca traktato Do, vi verkis sciencan traktaton kaj volas publikigi gxin. Agu cxi tiel: - Se vi komprenas kion vi verkis, kaj povas cxion pruvi - sendu tion al iu gazeto pri matematiko! - Se vi komprenas kion vi verkis, sed povas pruvi nenion - sendu tion al gazeto pri fiziko! - Se vi ne komprenas kion vi verkis, sed povas cxion pruvi - sendu tion al gazeto pri ekonomio! - Se vi absolute nenion komprenas kion vi skribis, kaj ankaux nenion povas pruvi - sendu tion al gazeto pri filozofio! Al la listo Anekdotoj en Esperanto ( rete: esperanto.anekdot@forigu.listbot.com ) sendita de: Grigorij L. Arosjev Rete: arosjev@forigu.mail.ru ************************************************************************** Trajn-sxvebiga teknologio ========================= Klopode de la sciencistoj kaj teknikistoj de la Esplor-Centro por elektromagneta sxvebigita trajno en la Sud-Okcidenta Trafika Universitato, la unua kompanio pri disvolvigxo de tiatipa trajnteknologio fondigxis la 30an de oktobro 1997 en la urbo Chengdu, Sichuan-provinco. Gxi solvis la sxlosilajn tekniko-problemojn kaj komencis konstrui la unuan linion en la proksima urbo Dujiangya. Tiu linio longos 2060 m zigzagante cxe la piedoj de Quingcheng-monto de Dujiangyan sur viadukta unutraka "relo". Averagxa dekliveco de la linio estos cxirkaux 30 promilo (maksimuma 53 promilo) kaj minimuma kurba radiuso estos 70 m. Tia trajno estos veturilo senrada, senkontakt-traka, uzanta elektromagnetan sxvebigan kaj elektran fortojn, kun avantagxoj de senbruo, senpolucio, sendefrotado, sekureco kaj komforto. Gxi veturos per tri motorvagonoj, kies konstrua rapideco estos 80 km/h kaj maksimuma iranta rapido 60 km/h. Ekde la komenco de la 80aj jaroj, S.O. Trafika Universitato komencis esplori konstant-konduktantan tipan magnet-sxvebigitan trajnon kaj finkonstruis la unuan eksperimentan linion en 1994/10. Gxi ricevis aprobon de Ministerio de Fervojo en 1996/01. Pro tio Cxinio farigxas unu el la landoj havantaj tiun progesintan teknologion, kiel Germanio kaj Japanio. Certe la apliko de tiu tekniko antauxenpusxos sinsekvan disvolvigxon kaj progreson ankaux pri aliaj altaj kaj novaj teknikoj en la trafika sistemo en Cxinio. Han Zuku laux Itala Fervojisto 1/2000 ************************************************************************** Mi ne dormis! ============= La dek plej bonaj pravigoj por uzo kiam oni surprizas vin dormanta dum laborkunsido: - En la sango-banko oni diris al mi ke tio povus okazi... - Tio estas minuta pauxzo por restarigo de energio, kiel oni instruis en tiu kurso pri tempregado, kiun vi pagis por mi... - Mi bildigis al mi kia estas la vivo de blindulo... - Mi ne dormis! Mi meditadis pri la misio de nia entrepreno kaj mi provis trovi novan paradigmon... - Ja mi nepre devas iri al okulkuracisto, kiel eble plej baldaux... - Mi estis en tre specifa joga ekzerco por forigo de strecxo en nia laboro. Cxu vi diskriminacias kontraux jogo-praktikantoj? - Kial vi interrompis mian cerbumadon? Fi! Mi estis proksima al la solvo de nia plej grava problemo... - La kafomasxino paneis... - Kiu miksis la poton de senkafeina kafo? - Sed inter cxiuj, se oni trafos vin, la plej brila solvo estas: ...je la nomo de l'Patro, de l'Filo kaj de l'Sankta Spirito. Amen. el diskutlisto Veki, laux Esperanto sub la Suda Kruco, 5-6/2000 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 186, 2/majo-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************