Eventoj n-ro 185, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Cxu Esperanto-radioelsendo en via Urbo? - Estu kunposedanto de E-Domo en Germanio! Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto: - cxapitro kemio - E-kalendaroj en polaj oficejoj - Firmao en elektronika industrio sercxas kontaktojn Interreto: - Seminario pri Esperanto kaj interreto Arangxoj: - Studu Esperanton en Finnio - KAFE - interesega programo - Pasigu agrablan ferion "en Esperantio" - Esperantistoj en regiono Alpo-Adrio - Kongreso en Koreio - Lernu la polan pere de Esperanto - Plena Monata Kalendaro Movado: - Finna prezidentino pri Esperanto - favore! - Euxropunia Esperanto-Kongreso - La unua ZEO en Kostariko - Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estas 50 jara - La nova PIB baldau aperos - Kiom da europarlamentanoj vocxdonus por Esperanto? - UK 2001 - Kongreso de dialogoj - Pli ol 1000 partoprenantoj en la Tel-Aviv-a UK - Semajno de internacia amikeco, SIA Reagoj: - "Faklingvajxoj..." - ankoraux ne perfekta Instruado, ILEI: - Internaciaj ekzamenoj: kio gxi estas? Radio: - Novajxoj pri la programo de Pola Radio Kulturo: - Aperis nova eldonajxo omagxe al Kalman Kalocsay Rubrikoj: - mallonge (10), anoncetoj (5), korespondi deziras (6) Interese: - Esperantistoj parolas preskaux arabe - Esperanto - ebla solvo por nepala lingvoproblemo? - Timoro sercxas oficialan lingvon *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Esperanto-radioelsendoj en via urbo? ==================================== Plurmilo de radiostacioj, cxu lokaj, cxu landnivelaj priservas la auxskultantojn dise en la mondo en la ultrakurtonda bendo UKO (ofte signata kiel FM, mallongigo por "frekvenco-modulado"), tamen inter ili nur sporade, ege malofte trovigxas ankaux esperantlingvaj elsendoj. Sed se ankaux vi volas, tio povas sxangxigxi, ja ekde nun ekzistas la eblo havi Esperantan radioelsendon ankaux en via urbo: la tieaj radiostacioj povas ricevi SENPAGAN rajtigon por relasi la Esperantan programon de Auxstra Radio Internacia! Cxu propra radiostacio? ----------------------- Akiri licencon por propra E-lingva radioelsendo, kaj dauxre funkciigi tian radiostacion nuntempe estas nerealigebla revo. Same, dauxre produkti E- lingvan programblokon en iu jam funkcianta radiostacio postulus tre grandan laboran kaj teknikan investon (ofte ankaux oni postulas nerealan financan kontribuon), do en plej multaj urboj lernantoj kaj parolantoj de la Internacia Lingvo havas malfacilajxojn pri auxskultado de viva E- parolo. Bedauxrinde interreto (kaj la ret-radioj) ankoraux ne atingas cxiujn, krome estas cxiam malpli kaj malpli la kvanto de radioriceviloj kun kurtonda bendo por la nunaj E-elsendoj - sed en cxiuj logxejoj trovigxas AM (mezondaj) kaj FM-riceviloj. Se oni tie povus lancxi E-lingvan programblokon, gxi ne nur helpus al esperantistoj havi "vivan E-parolon" - sed estus ankaux bona reklamo por nia afero. Aliflanke la lokaj aux urbaj radiostacioj - kiuj kutime ne disponas pri senlima bugxeto kaj ne havas multajn reklamenspezojn - ofte baraktas pri la problemo: kiel kaj per kio plenigi la elsendotempon? - do dependas de la lerteco, sagxeco de la lokaj esperantistoj, cxu oni povas konvinki ilin akcepti pretan, bonkvalitan, "kuriozan" - kaj SENPAGAN duonhoran programblokon... Kion fari? ---------- Por realigi la relajsadon de la E-programo de ORF, oni devas konvinki la gvidantojn de via urba, loka radiostacio. Ili - angle, germane, aux eble per via helpo Esperante - devas peti la rajton pri la senpaga relajsado, kion ili ricevos ene de 14 tagoj. La elsendoj estas kapteblaj per satelito, aux estas preneblaj per interreto. Jam funkcias 2! --------------- Ke tiu relajsado ne estas nur teoria eblo pruvas la fakto, ke jam en 2 urboj (Vilnius kaj Vladivostok) gxi estas realigita. Kaj ankoraux unu afero: ekde la komenco de la cxijara somera tempokalkulo la lasta E-lingva elsendo de ORF Radio Auxstria en la tuta semajno estas auxskultebla en la reto per "Real Player-7". La petoj pri rajtigo de senpaga relajsado estas peteblaj cxe: ORF, Radio-Auxstria Internacia, Esperanto-Redakcio, red. Katalin Fetes-Tosegi AT-1136 Wien, Auxstrio Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 9 - KEMIO ----- - DUNCAN, D. R.: English-Esperanto Chemical Dictionary. London: BEA, 1956. 56p - 3000 vortoj - KAWAMURA, S.: Informado kaj domumentado pri kemio. Liege: Someraj Universitataj Kursoj, 1974. 43p. - KOVACS Lajos: Esperantlingva krestomatio por studentoj de kemio kun vortaroj esperanta-hungara. = revuo Eszperanto nyelv kemiai szoveggyjtemeny es szotar. Debrecen: Kossuth Lajos Tudomanyegyetem, 1990. 291p - EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvort-aro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN 0-919186-32-7. 294-297, 600-601, 605-607 - Duden: Kemiaj fadenoj, Kristaloj, Kemio - NYILASI, Janos: Molekuloj. Trad. Lajos Kovacs. Budapest: SEC, 1984. 118p - PIORO, Jan: Fundamento de kemia nomenklaturo. Varsovio: PEA, 1986. 78p. ISBN 83 7015 018 6. - PORTMANN, D.: Nova rigardo al nomoj de kemiaj elementoj. = revuo Scienca Revuo nr. 163. 44 (1993):2 - WESTERMAYER, Manfred: International Chemical dictionary: angla, Esperanta, germana. Tubingen, 1982. 75p. ISBN 3 923596 12. X. - 3400 terminoj. - PIORO, Jan: Fundamento de kemia nomenklaturo, 1986. - Fundamentoj de elektrokemio kaj elektrodeponado, Samuel Gasstone, (tr. John McCarthy), 1968. - BERTHELOT, P.: Provo de Khemia Nomigado, 1904. - Esperanta Nomenklaturo de Kemio, 1913, ISAE, Esperanto-franca-angla- germana-ttala-hispana. - Leksikono de hemio kaj farmacio, 1927 -, hermesa Rondeto, Japana- Esperanto. - MAEDA (trad.): Koloidkemia Terminaro, 1929, Esperanto-germana-angla- franca. - PIORO, Jan: Kemiaj Afiksoj Internaciaj, 1966. - DUNCAN, D. R.: English-Esperanto Chemical Dictionary, 1956. - DELLIAN, K.: Kemia Terminaro, 1948, Germana-Esperanto. - KAWAMURA, S.: Kemio kaj biokemio de karbonhidratoj, 1974. - BARROCAS, Alberto: Kemio Internacia, 1965-68. - KAWAMURA, S.: Informado kaj dokumentado pri kemio, 1974. - KAWAMURA, S.: Fundamentaj konceptoj en kemio, 1974. - CAVANAGH, B. M.: Elektrolitoj, 1974. - PIORO, Jan: Fermentoj, 1970. - PIORO, Jan: Neorganikaj kaj Organikaj Kombinajxoj, 1970. - FERSMAN: La Kemio de l' Universo, 1925. - MENDJELEJEV: Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero, 1904.TOYOKITI, Takase: Pri Rilatoj inter Kemiaj Strukturoj kaj Fiziologiaj Agoj, 1938. - PIORO, Jan: Historio pri sistemigo de kemiaj elementoj, 1992. - KAWAMURA, S.: Informado kaj dokumentado pri kemio, 1974. - PIORO, Jan: Kemiaj afiksoj, nombroj, acidoj, 1992. - PIORO, Jan: Kiu malkovris oksigenon?, 1992. - FREITAS, J de (trad.): La Lumgaso, A. da Silva, 1982. - KOVACS, L. (trad.): Molekuloj, Janos Nylasi, 1984. - FREITAS, J de (trad.): La Petrolo, A. da Silva, 1982. - KLAG, R kaj W: Sukero nutrado kario, 1991. - International chemical distinary, Manfred Westermayer, 1982. - POPOV, M. T.: Pri karboksilo, karboksaco kaj karboksato, 1986. - SxVARC, Boris: Bazaj nocioj en kemio kaj solvoj de kemiaj kalkulproblemoj. Gundelfingen, 1996. - PORTMANN, D. kaj ROGERS, D.: Kemia kaj scienc-teknika vortaro. Esperanta- Angla-Germana. D. P. Naperville, Illinois, 1993. *************************************************************************** Murkalendaro ============ La E-klubo de Cieszyn, Polio kaj por la pasinta jaro, kaj por la jaro 2000 eldonis profesian, plurkoloran murkalendaron, havanta surskribojn en 4 lingvoj, inter ili ankaux E-o! La kalendaro estas por oficeja aux logxeja uzo, kaj havas reklamspacon cxe la kapo por emblemoj, datumoj de reklamantaj firmaoj. En 1999 estis 4 firmaoj, en 2000 jam 10 firmaoj, kiuj utiligis tiun reklameblon, kaj mendis la lokigon de sia propra "kapo" en la kalendaro, do Esperantaj nomoj de monatoj kaj tagoj estas videblaj en 3000 ekzempleroj en oficejoj dum la tuta jaro! La eldonadon fakte pagis vole- nevole neesperantistaj firmaoj... Aperigo de E-tekstoj en plurlingva cxirkauxajxo estas ja evidenta reklameblo, sed malmultaj niaj presistoj, eldonistoj utiligas tiun ekzemplon. Gratulojn al Zdsislaw Glajcar en Cieszyn, kiu ne nur parolas pri disvastigo de E-o, sed ja ankaux faras tion. Kontaktadreso: E-Klubo skr. 3, PL-43400 Cieszyn, Polio *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Kontaktoj sercxataj en elektronika industrio ============================================ Korporacio pri elektronika industrio en Nisx, Serbio lancxis projekton "Kunlaboro por laboro", kies celo estas laborigi liberajn kaj nesuficxe laborigitajn eblecojn de la korporacio, plivastigi la produkt-programon kaj atingi pli bonan gxeneralan pozicion en la merkato. Kadre de tiu programo la gvidantoj pretas uzi ankaux Esperanton. Tekston de la projekto petu de: Zoran Cxiricx Branka Miljkovica 14, YU-18000 Nis, Serbio. Rete: zciric@forigu.eunet.yu *************************************************************************** INTERRETO ///////// Seminario pri Esperanto ======================= En aprilo okazis en Stockholm, cxefurbo de Svedio, seminario "Esperanto kaj Interreto". La seminarion partoprenis cx. 20 gejunuloj el Danio, Litovio, Norvegio, Pollando, Rusio, Svedio. Dum tiu cxi gravega seminario okazis diversaj prelegoj pri marklingvoj XML kaj HTML, pri skriptado kaj sercxado, pri jam ekzistantaj E-pagxaroj en Interreto, ktp. La plej interesa preleganto sendube estis fama Bertilo Vennergren. Kelkajn prelegojn faris gastaj specialistoj svede kun sinkrona traduko Esperanten. Partoprenantoj havis cxiajn eblecojn por tuj provi praktike ricevitajn teoriajn sciojn en bonega komputilejo. Dum la seminario oni ne nur estis edukataj, sed ankaux pridiskutis kelkajn gravajn demandojn: "ekstera" politiko de E-mondo en Interreto, distanca instruado de Esperanto pere de Interreto, plibonigo de organiza laboro kauxze de novaj komunik-eblecoj. Ne mankis kompreneble ankaux la distra programo. Okazis psikologiaj ludoj fare de N. Kojxevnikova, "internacia vespero". Andrej Ananjin Rete: esperanto@forigu.newmail.ru *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Esperanto-Studsemajno ===================== Okazos inter 03-07. 07. 2000. studsemajno de Esperanto en Valamo, Finnlando. La instruejo estos ortodoksa monahejo. Okazos komencantaj kaj progresantaj Esperanto-kursoj. Oni povas gxui ankaux ripozan, bonetosan, agrablan programon. Eblas post la arangxo la akiritan lingvokonon uzi dum Kultura Esperanto-Festivalo, KEF en Helsinki. Aligxo kaj informoj eblas cxe: Esperanto-Asocio de Finnlando Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi *************************************************************************** Kultura Arta Esperanto Festivalo, KAFE inter 05-09. 07. 2000 en Toulouse, Francio. La 6-an de julio: 20:00 koncertoj: Jxak Le Puil; Kore Pliaj informoj cxe: Esperanto-Kultur-Centro (LKK de KAFE) 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio Rete: kafe@forigu.esperanto.org http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/ *************************************************************************** BARO ==== BARO estas Esperanto-renkonto, kie homoj komune pasigas agrablajn tagojn sen ia tre fiksa kaj serioza programo. BARO okazas dufoje jare en printempo kaj en auxtuno. La auxtuna periodo okazos inter 21-25. 9. Parttempa partopreno eblas. Kotizo estas 18 DEM po tago, rabato eblas. Gxi inkluzivas cxion. La arangxo okazos en Bad Mander, Germanio. Oni logxos en lignaj domoj meze en arbaro, kuiros mem en bonege ekipata kuirejo. Pliaj informoj kaj aligxo eblas de: Conny Tennstaedt Gerokstr. 5, DE-47053 Duisburg 4, Germanio Rete: conny@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** Konferenco de Alpoj- Adrio ========================== La 12-a Konferenco de Alpoj- Adrio okazos de la 22-a gxis 24-a de septembro cxijare en la urbo Ptuj en Slovenio. La labortemo estas "Turismo kaj Esperanto". La partoprenantojn atendas labora etoso kaj eblos gajni versxajne multajn utilajn ideojn rilate al la temo. Oni povas gxui ankaux la slovenian gastaman etoson. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Slovenia Esperanto Ligo Pk. 1643, SL-1001 Ljubljana, Slovakio *************************************************************************** Koreia kongreso =============== La 32-a Korea Kongreso de Esperanto okazos inter 19-20.08.2000 en la cxemara urbo, Pusan, Koreio. En la programo trovigxas interesaj prelegoj, lotumado, auxkcio. Dum la arangxo okazos internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. Por infanoj estos arangxitaj diversaj amuzaj programoj. La organizantoj atendas ankaux multajn eksterlandanojn. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Jisan Nurse Institute 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053 Rete: pusanesperanto@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Per Esperanto lerni pole ======================== La renoma Somera Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo, plej longe ekzistanta, plej grava en Pollando laux grandeco kaj spertaro, funkcianta en Jagiellona Universitato en Krakovo, unu el la plej malnovaj euxropaj universitatoj, decidis akcepti somere 2000, inter siaj multegaj gestudantoj, grupo(j)n de esperantistoj. Instruos E-instruistino en tiu Universitato, Maria Majerczak, kiu lastatempe diplomigxis ankaux pri instruado de la pola kiel fremdlingvo. Pliaj informoj haveblas kaj aligxo cxe: Uniwersytet Jagiellowski, Szkosa Letnia Kultury i Jazyka Polskiego ul. Garbarska 7a, PL-31-131 Krakuw, Polio Rete: plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.esperanto.hu/ Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 01-04.06. 1-a Aktivula semajnfino de UFE kun membrokunveno en Boulouris (Saint Raphael). Inf: Unuigxo Franca por Esperanto, 4bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-(0)142 786886. Rete: omoreau@forigu.esperanto.org * * * 01-04.06. Botaniko studata tra la regiona flauxro kun gvido de Ru Bossong kaj Jose Vinck en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 02-04.06. Esperanta Kultura Festo "Abritus-2000" en Razgrad, koincidanta kun Internacia Literatura Forumo de LF-Koop. Inf: Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirchev", str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario * * * 02-04.06. 3-a Forumo de la E-a Civito, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 02-04.05. 4-a Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo en Timisxoara/Temesvar. Rumania Esperanto-Asocio, bd. Vasile Parvan 4, RO-1900 Timisoara, Rumanio aux s-ino Maria BUTAN, Aleea Sportivilor 34/3, RO-1900 Timisoara, Rumanio, tel. +40-56-145764. * * * 04.06. Pilgrimado de Alp-Adriaj Esperantistoj al la Sanktejo de Monto Lusari cxe la landlimo de Italio, Slovenio kaj Auxstrio. Inf: Rete: esperanto@forigu.retecivica.trieste.it * * * 05-19.06. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369 * * * 09-11.06. 20-a Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj, Torun. Inf: Biuro Podrozy ADVENTURE, Pk. 36, PL-87-100 Torun 3, Polio. Tel: +48-56-6605960. Rete: adv@forigu.mikro-serwis.pdi.net * * * 09-12.06. Pentekosta Renkontigxo, Hoeven. Inf: Flandra Esperantista Junulara Asocio, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Tel: +32-3-2343400, fakso: +32-3-2335433. Rete: meyere@forigu.rsd.bel.alcatel.be aux Inf: Fabien van Mook, Molenstraat 46c, NL-5701 KG Helmond, Nederlando. Tel/faks: +31-492-521991, mobila tel. (kun resp.): +31-6-22332383. Rete: nej@forigu.dds.nl * * * 09-12.06. Pentekosta Renkontigxo en Hoeven. Inf: Flandra Esperantista Junulara Asocio, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Tel: +32-3-2343400, fakso: +32-3-2335433. Rete: meyere@forigu.rsd.bel.alcatel.be * * * 10-11.06. 48-a Kansaja Esperanto-Kongreso en Sakai, Oosaka Japanio. Inf: Organiza Komitato de la 48-a Kongreso de Esperantistoj, cxe Kamamchi Fumiko, Kasumigaoka-tyo 3-3-4, JP-590-0812 Sakai-si, Japanio. Tel/fakso: +81-(0)722-41-5202, rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp *************************************************************************** "Istrio estas songxo..." orbispictus@forigu.iol.it *************************************************************************** MOVADO ////// Farigxu kunposedanto de germania E-Domo ======================================= Mi planas la konstruadon de Esperanto-Domo en suda Bavario. Por realigi la projekton mi nun sercxas esperantistojn, kiuj volas farigxi kunposedantoj de la Domo, aux aliforme kontribui al la realigo de la projekto. La domo trovigxos en la regiono Pfaffenwinkel. Pfaffenwinkel estas konata pro siaj kulturaj vidindajxoj (pregxejo Wieskirche, monahejo Wessobrunn ktp). kaj estas turisma regiono. Gxi trovigxas meze inter la bavara cxefurbo kaj ekonomia centro Munchen kaj estas bone atingebla per auxtomobilo kaj per trajno (linio Munchen - Insbruck). En la Esperanto-Domo estos ejoj laux la deziroj de la investemuloj, kiuj pagos la realigon de la projekto. Se vi investas 150 euxrojn vi povas farigxi simbola posedanto de unu kvadratmetro de la Esperanto-Domo. Ek de 1500 euxroj vi povas havi vian propran cxambron. Parton de la Esperanto-Domo acxetos la entrepreno "lb linguistisches bureau gmbh" (mallonge lb-gmbh) kiu ofertas diversajn lingvo-rilatajn, oficejajn kaj peradajn servojn. La investo en la centro pro tio estas interesa cxefe por entreprenoj ie en la mondo, kiuj volas havi "propran oficejon" en Germanio, cxar lb-gmbh ofertas oficejajn servojn ankaux por eksterlandaj entreprenoj. Lb-gmbh utiligas por siaj internaciaj kontaktoj la germanan, la anglan, la francan kaj la internacian lingvon. (kaj de pluraj jaroj estas fidinda partnero de hungaria LINGVO-Studio, eldonanto de Eventoj kaj ret-info - ndlr) Se vi interesigxas pri la projekto, petu detalajn informojn cxe: Alfred Schubert Pf. 1539, DE-82355 Weilheim, Germanio Rete: lb-gmbh@forigu.t-online.de *************************************************************************** Finna prezidentino ================== La nova finnlanda prezidentino, Tarja Halonen estas granda protektanto de neregistaraj organizoj, NRO-j, kaj speciale de tiuj, kiuj laboras por homaj rajtoj. Tio estas granda sxanco por finnlandaj esperantistoj, cxar estroj de neregistaraj organizoj havas nun ecx eblojn partopreni altajn sxtatajn renkontojn, balojn, k.s. Oni povas esperi, ke la nunan epokon povos bone uzi Esperanto-Asocio de Finnlando. Aimo Ranatanen el Esperantolehti 2/2000 *************************************************************************** Euxrop-Unia Esperanto-kongreso ============================== De la 27-a de aprilo gxis la 1-a de majo okazis la kvara EEU (Euxropa Esperanto Unio)-kongreso en Oostende kun proksimume 330 enskribintoj el 20 landoj. Tiu cxi kongreso estis eksterordianara el diversaj vidpunktoj: gxi havis 3 temojn, nome "Ekologio, sxlosilo por la 3-a jarmilo" , Europa Unio kaj Interkulture. La cxeftemo estis ekologio. Estis starigita informa budo kaj Frederik Van den Brande okazigis prelegon, estis ankaux ekspozicio de publikajxoj pri ekologio el la EU-landoj, kelkaj vizitis la ekologian centron en Oostende. Profesoro Orszach prelegis pri Mastrumado de la akvo, analogio kun internacia komunikado en la EP. La dua temo Interkulture manifestigxis per demonstracio de la projekto al lernejestroj en Oostende kaj denove dum la solena inauxguro fare de Stefan MacGill en cxeesto de aro da eminentuloj el la provincaj kaj urbaj instancoj, kiuj promesis subteni gxin. Por priparoli la lingvajn problemojn de EU ni vizitis la Euxropan Parlamenton kaj diskutis kun euxroparlamentano Nelly Maes. Pro parlamenta ferio aro da parlamentanoj, kiuj unue promesis partopreni lastminute rezignis. Ankaux eksterordinare estis la subteno de influhavaj personoj. La kongreso akiris la altan protekton de la belga regxo. En la Honora Komitato Interkulture estis 19 personoj, nome la tuta provinca estraro kaj la urbestraro. En la Honora Listo de la kongreso estis dek ministroj, i.a. la cxefministro kaj 16 euxroparlamentanoj. Menciinda estas la nekutima subteno de publikaj instancoj la lokaj instancoj kunlaboris en la preparoj de la kongreso per tabuloj kaj sxildoj, senpage disponigis kongresejon, regalon, biciklojn, eniron de muzeoj kaj la lokaj komercistoj mendis plurajn reklamojn en la kongreslibro. Sendube ankaux la eho cxe la publiko en multvizitata populara banurbo estis nekutima : 40 flagoj kun la vorto esperanto flirtis sur la kongreseja placo meze de la urbo, cxe la kongresejo, cxe diversaj butikoj kaj hoteloj, sur la ekskursa sxipo kaj cxe la enirpordoj kie okazis la aliaj programeroj. La gazetaro raportis per grandaj artikoloj kun fotoj, la loka televidstacio filmis du fojojn kaj okazis radiointervjuoj. Kvankam la programo estis bonege organizita, malforta flanko estis tro malgranda grupo da lokaj kunlaborantoj por gvidi la kongresanojn tra la kompleksa programo. La kongreso estos memorinda kaj havis aron da elementoj kiuj povus inspiri la organizontojn de la venonta kongreso. La 5-a EEU-kongreso okazos en 2002 en Verona. Ivo Durwael Rete: ivo@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** Unua E-objekto en Kostariko =========================== Je la unua fojo, oni inauxguris en Kostariko (kaj versxajne, en Mezameriko) E-objekton. Temas pri bela marmora, 60x60-centimetra tabulo, sur kiu oni legas esperantlingve: Carlos Gagini (1865-1925): Eminenta kostarika pioniro kiek filologo kaj kulturisto de Lingvo Internacia Esperanto. Memorigante la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000. Kostarika Esperanto-Asocio. Carlos Gagini estis grava intelektulo, verkisto kaj filologo ekde la fino de la 19-a jarcento. Instruisto dum sia tuta vivo, li ja meritis de siaj disciploj la nomon majstro. Oni jam delonge sciis pri lia intereso rilate E-on, kiun li elstudis kelkajn jarojn antaux sia forpaso. Nur en 1993, lokaj e-istoj Antonio Leoni de Len kaj Sxirley Barquero sercxante pri tio "malkovris" S-inon Ana I. Silva Vargas, proksima parenco de Gagini, kiu montris kaj pruntedonis al ili nepublikigitan manuskripton de sia prauxlo kun titolo hispanlingve Cartilla Esperantista (62-apagxa brosxureto enhavanta gramatikon, ekzercaron kaj vortareton). Ambaux e- istoj diskonigis baldaux tiun dokumenton per faka kostarika revuo. Hugo Mora Poltronieri *************************************************************************** Kvindekjara jubileo =================== Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino festis gxian 50 jarigxon pasintjare. Gxi estis fondita en oktobro 1949 en gxenerala socia elano de "socialisma revolucio" post kataklismo de dua mondmilito kaj stalinisma komunismo. El nenio kreis esperantistoj vastan, aktivan membraron kaj tiel oni povis organizi la 16-an Juugoslavian Esperanto-Kongreson en 1955, kiu havis plifortigigan influon al la movado en Bosnio kaj Hercegovino. Post la demokrataj sxangxoj okazis iomete da malkresko sed venis nova generacio, kiu reformis la movadon, la sukceson montris la organizado de la 29-a Internacia Junulara Kongreso, IJK en 1973. Poste okazis denove malkresko. Fine de la 80-aj jaroj la asocio havis pli ol 10 000 membrojn kaj al gxi apartenis pli ol 100 kluboj, lernejaj sekcioj, fakaj asocioj, ktp. La milito detruis cxion. Nun la asocio perdis ecx sian oficejon. Oni devas, volas rekomenci la agadon, sed necesas pripensi novan agadstrategion, subteneblojn kaj manierojn. Kvankam la stato de la tiea asocio estas ecx pli mlabona ol cxe la fondigxo, entusiasma laboro tutcerte ne mankos. Senad Cxolicx *************************************************************************** Novajxoj pri nova PIV ===================== La laboro pri la nova Plena Ilustrita Vortaro, PIV bone evoluas. Plejversxajne gxi aperas ankoraux cxi jare. Gxi estos vere ilustrita, la bildoj trovigxos en la teskto mem. Sennacia Asocio Tutmonda, SAT fondis fonduson por subteni la laboron. La eldonkosto de nova PIV estas vere alta. Oni povas helpi sendante monon al Piv Komitato de SAT al la kontonumero: 30041-00001-0123422K-020-39. Bonvolu nepre mencii "Por la fonduso de Nova PIV". *************************************************************************** Euxroparlamentanoj - 04. 15. 2000 ================================= 86 (13,73 %) Euxroparlamentanoj kiuj, diversgrade, opinias ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la lingvan komunikadon en Euxropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de cxiuj, apud la aliaj lingvoj. Laux lando: Auxstrio (2), Belgio (15), Britio (14), Danio (3), Finnio (2), Francio (13), Germanio (5), Grekio (1), Hispanio (9), Irlando (12), Italio (6), Luksemburgio (0), Nederlando (1), Portugalio (1), Svedio (2). Laux politika grupo: Europaj Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantaj (51/12, 23,52 %), Unigxo por Europo de la Nacioj (30/7, 23,33 %), Verduloj/Libera Alianco Europa (48/11, 22,91 %), Europa Unuiga Maldekstro kaj Nord-Verda Maldekstro (42/6, 14,28 %), Europaj Socialistoj (180/25, 13,88 %), Grupo por Europo de Demokratioj kaj Diferencoj (16/2, 12,50 %), Ne enskribitaj (8/1, 12,50 %), Teknika Grupo de Sendependaj Deputitoj (18/2, 11,11 %), Europa Popol-Partio kaj Europaj Demokratoj (233/20, 8,58 %). Leopold Patek Rete: apmarks@forigu.ping.at *************************************************************************** Kongreso de dialogo - UK-2001 ============================= La decido de la gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro de UEA dedicxi la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro. La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel "Kulturo de dialogo - Dialogo inter kulturoj". Co de UEA *************************************************************************** Tel-Avivo superis la unuan milon ================================ La 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris je la 12-a de aprilo 1030 aliintojn el 51 landoj. Sekve la i-jara UK lasis malanta si la du solajn UK-ojn post la dua mondmilito kiuj havis malpli ol mil aliintojn: Portlando 1972 (923) kaj Vankuvero 1984 (802). La lastatempa akcelio de la aliritmo promesas bonan ancon, ke la Tel-Aviva UK grimpos ankora pli supren en la postmilita kongresa statistiko. Por tio i devos preterpasi almena la Rejkjavikan UK de 1977, al kiu aliis 1199 kongresanoj. Poste sekvas Adelajdo 1997 (1224), Kopenhago 1975 (1227), Ateno 1976 (1266) kaj anka la UK en 1967, celita okazi en Tel-Avivo sed translokita al Roterdamo (1265). Co de UEA *************************************************************************** Euxropa opinio pri Esperanto ============================ S-ano Germain Pirlot sendis siajn bondezirojn al Romano Prodi, prezidanto de Euxropa Komisiono. Li ricevis la jenan respondon: Sinjoro, La prezidanto de la Euxropa Komisiono, S-ro Romano Prodi, komisiis al mi danki vin pro via afabla letero de la 17-a de decembro 1999, per kiu vi sendis al li, kaj al lia familio, viajn bondezirojn por 2000. La Prezidento estimis vian agadon pri la euxropa konstruado kaj vian intereson pri la uzado de la lingvoj. La euxropa konstruado celas ja starigi la pacon kaj la respekton de la kultura identeco de cxiuj euxropaj civitanoj. Kvankam la Euxropa Unio estimas la strebojn de cxiuj, kiuj promocias esperanton, gxi elektis alian solvon, elektante 11 oficialajn lingvojn. Tiu egaleco en la diverseco certigas, ke estu gardita la ricxa kultura kaj lingva heredajxo, kiu karakterizas Euxropon. Por altigi la lingvan scipovon de la euxropaj civitanoj, pliaj klopodoj helpos, ne nur por ke tiu heredajxo estu ankoraux pli atingebla, sed ili plifortigos ankaux la koherecon kaj la reciprokan komprenon ene de Euxropa Unio. Mi bondeziras ankaux al vi, kaj al via familio, felicxan novjaron kaj estime salutas vin, David Lipman prezidanto de Euxropa Komisiono *************************************************************************** Semajno de Internacia Amikeco - 20-26.02.2000 ============================================= "Ni ekbruligas la flamon de Amikeco trans limoj. Gxia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni sxatas labori por la disvastigo de la neuxtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo gxi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj". Tiel Erik Carlson antaux 32 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de tiu cxi grava jara evento kiu poste farigxis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. Gxi estis kreita por konsciigi pri la amikiga rolo de la Internacia Lingvo kaj gxi aparte tauxgas por arangxi komunan eventon kun unuopuloj kaj membroj de societoj aux kluboj. La simpla formulo de la svedo bazigxas sur la devizo: interkomprenigxo + amikigxo = Esperanto Tiuj simplaj adicieroj al Erik Carlson sxajnis tuj tre gravaj por ke la fina sumo estu plene sukcesa kaj donu multajn fruktojn. Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laux propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu cxi simpla adicio pleje respegulas la esencan fonon de nia lingvo internacia. Fakte amikeco ne estas kruda vorto, kontrauxe, gxi estas intima sento- vorto kiu nature ankaux nun sxvebadas en nia Esperanta komunumo. Kiam la sveda Erik Carlson proponis ke la lasta plensemajno de februaro estu dedicxata al tiu ideo, oni tra la mondo entuziasme akceptis la devizon kaj exc gravuloj aprobis gxin. Ekde tiam la Esperanto-sekcioj kaj -kluboj klopodas okazigi dum la lasta semajno de februaro manifestaciojn, renkontigxojn kaj cerimoniojn por rememori al la tuta homaro ke paco ekestos, kiam cxiu konsideros la aliulon kiel propran sinceran amikon. Kial la Semajno estas grava? Gxi celas du aspektojn de la Esperanto-movado, kiuj helpas gxin difini kaj plifortigi. Unu estas plivigligo de la kontaktoj inter la sxatantoj da la Esperanta kulturo en la diversaj landoj; la alia, la konscia ligado de Esperanto kun societoj de aliaj movadoj. Ambaux tiuj celoj instigas niajn membrojn, gestudentojn kaj amikojn rigardi ekster sin al la pli vasta mondo; kaj tio estas dezirinda fenomeno en iu ajn asocio aux kultura rondo. Oni konstatis ke, jaro post jaro, la festo de la Internacia Amikeco cxiam pli enradikigxis en la Esperanto komunumo gxis igxi grava semajno tra la mondo. Kiamaniere? ----------- Evidente en pluraj manieroj, laux la kapabloj de la organizantoj, kiuj tamen cxiam intencis plidisvastigi la semajnon de Amikeco trans limoj por krei pli striktajn kulturajn rilatojn inter la landoj. Ankaux por ni kunfestantoj SIA estas bonvena okazo per revidi nin, interparoli kune en amika etoso kaj gxuj kelkajn agrablajn horojn. Cxiam validas la sugestoj pri eblaj agadoj dumla semajno Por unuopaj sxatantoj de Esperanto ---------------------------------- - Sendu amikajn salutojn dum la semajno al gekonatoj, ne nur al esperantistaj amikoj, sed ankaux al aliaj. - Atentigu pri la ekzisto de la Semajno per letero al via loka jxurnalo, aux en aliaj societoj en kiuj vi estas membro, kaj invitu aliajn personojn kune festi. - Partoprenu la lokajn kunvenojn (vd. sube). Lokaj Esperanto-kluboj kaj -societoj ------------------------------------ - Arangxu publikan kunvenon. Invitu precipe junularon. Invitu la urbestron aux alian eminentulon por paroli. La esperantistoj faru mallongan prelegeton pri Esperanto kaj pri gxiaj ebloj krej amikecajn kontaktojn inter diversaj popoloj. Kompreneble tia kunveno povus havi multajn diversajn formojn, kaj tiu menciita cxi tie estas nur unu tia sugesto. - Dum unu el la vesperoj de la Semajno, arangxu privatan amikecan feston por la klubo. La klubo sendu salutkartojn al kluboj en aliaj landoj. - Presigu afisxojn. La teksto estu nacilingva kaj priskribu la Semajnon. Tiajn afisxojn oni povas disdoni al butikoj, kun peto, ke oni montru ilin en la butiko antaux kaj dum la Semajno. - Petu eminentulon farigxi protektanto de la Semajno en via regiono. - Sugestu al via urbestro, ke li/sxi organizu ian eventon kunlige kun la Semajno. Se la urbo havas gxemelajn urbojn en aliaj landoj, arangxu intersxangxon de salutoj inter la urbestroj, prefere per Esperanto, en kunlaboro kun la Esperanto-grupoj en tiuj urboj. - Atentigu viajn lokajn lernejojn kaj pregxejojn pri la ekzisto kaj celo de la Semajno, kaj sugestu, ke oni enplektu la Semajnon en siajn lecionojn, predikojn ktp. - Invitu la urbestron oficiale proklami la Semajnon speciala semajno en la vivo de la urbo, kaj mencii la internacian amikecon en siaj paroladoj. - Sendu SMS-mesagxojn, retposxtajxojn, elektronikajn posxtkartojn aux faksajxojn al Radioj, precipe al Esperanto-Radiostacioj. Nepre raportu pri via agado al la Centra Oficejo de UEA Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, uea@forigu.inter.nl.net kun kopio al la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo, P.O. Box 756 Sxelby, NC 28150-0756 Usono. Sendu raportojn ankaux al tauxgaj Esperantaj gazetoj, kaj en la nacia lingvo al la lokaj jxurnaloj. Vittorio Madella *************************************************************************** REAGOJ ////// Faklingvajxoj ============= En Eventoj 181 aperis listo en la serio "Faklingvajxoj en Esperanto" kun geografiaj, geologiaj libroj. Mi esperis trovi en tiu listo ankaux la libron "Usono nigre-blanke" de Ionel Onet (Berkeley: Eldonejo Bero, 1998). Ionel Onet Rete: elna@forigu.esperanto-usa.org *** - Dankojn por la informo! Ni scias, ke la aperigita listo ne estas plena aux senerara, sed gxi estas la 1-a provo kompili tian liston. Ni atendas komletigojn al cxiu fako. - la red. *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Internaciaj Ekzamenoj ===================== Krom "naciaj" ekzamenoj okazas cxiujare la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Dum mia trijara mandato kiel sekretario de Internacia Ekzamena Komisiono, IEK, mi spertis, ke en multaj landoj esperantistoj ne havas scion pri la internaciaj ekzamenoj. Por funkciuloj de E-organizoj kaj certe ankaux por instruist-/antoj de la lingvo estas grave, ke ili povu informi studintojn de la lingvo pri la ekzamenigx-ebloj. La internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA jam ekzistas dum dekoj da jaroj kaj estas prizorgataj de IEK, komisiono kies konsisto estas aprobata de la Komitatoj de UEA kaj de ILEI. IEK konsistas el sep personoj: prezidanto, sekretario, kasisto (kiu estas tiu de ILEI) kaj reprezentantoj por Azio, Ameriko, Afriko kaj Euxropo. La celo de IEK estas kiel eble plej disvastigi kaj okazigi sesiojn de la Internaciaj Ekzamenoj. IEK mem organizas Internaciajn Ekzamenojn dum cxiu UK kaj (eventuale) dum Konferenco de ILEI. Cetere cxiu landa asocio, E-organizo aux -institucio povas proponi organizi sesion de int. ekzamenoj dum iu (inter)nacia arangxo (kongreso, seminario, festivalo, k.s.). Tiukaze oni petu la t.n. "petilon" cxe la sekretario de IEK. En tiu petilo ili nomas la datojn de la sesio, la nivelon de la ekzamenoj (momente ekzistas elementa kaj meza niveloj), proponas lokan Ekzamenan Komisionon, EK, kiu konsistu el membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, IRE. La ekzamentestojn cxiam prizorgas IEK. Gxi liveros ilin al la prezidanto de la surloka EK. Ekzamena Komisiono ------------------ EK kontrolas la faritajn testojn kaj aljugxas poentojn laux la koncerna skemo. Poste gxi resendas cxiujn testojn al IEK, kiu trarigardas la testojn kaj la aljugxon de poentoj. Por la sukcesintoj gxi produktas la "Atestilo"-jn, subskribitajn de la prezidanto kaj sekretario de IEK, kiuj post subskribo de la prezidanto de la surloka EK estas sendataj al la sukcesintoj. IEK strebas al multlokaj kaj frekventaj ekzamensesioj dum la jaro. Unu el la koncernaj problemoj estas manko de ekzamenantoj. Prefere surloka EK konsistu el diversnaciaj ekzamenantoj, sed tio ne estas severa postulo. Momente IRE (la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) konsistas el cx. 60 ekzamenantoj. Sed ne en cxiuj landoj estas IRE-membroj. Kiu sentas suficxan kapablon ekzamenigi cxi nivele, anoncu sin. Ni petas al vi biografion pri via Esperanta vivo, precipe rilate instruadon. Se IEK akceptas vin, vi estas aldonita al IRE por trijara mandato. Post fino de la mandato ni cxiam petas renovigon de la mandato. Oni do ne "gxismorte" estas ekzamenanto. La tasko de ekzamenantoj estas kontroli cxu cxio iras lauxregule, sinsekve disdoni la testojn, repreni la faritajn testojn kaj kontroli ilin, aljugxi poentojn (cxe cxiu tasko estas menciita la aljugxota poentaro) kaj plenigi la ekzamenan protokolon kaj subskribi tiun. Se la testo enhavas demandojn, la respondoj estasjam donitaj por la ekzamenantoj, por plifaciligi ilian kontrolan laboron. La internaciaj ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antauxtesto; skriba ekzameno; parola ekzameno. Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la gramatika antauxtesto, rajtas partopreni la skriban ekzamenon. Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la skriba ekzameno, rajtas partopreni la parolan ekzamenon. Per la gramatika antauxtesto ni kontrolas la gramatikan konon de la kandidato. La skriba ekzameno ------------------ La skriba ekzameno (por elementa kaj meza niveloj) konsistas el la sekvaj partoj (laux alfabeta ordo): auxskulta kompreno-1, auxskulta kompreno-2, eseo, kulturaj konoj kaj lega kompreno, kaj nur je elementa nivelo diktajxo. Parola ekzameno --------------- La parola parto konsistas el busxa priskribo de desegno, foto, k.s., respondi demandojn de la ekzamenantoj pri la movado, historio kaj kulturo de Esperanto kaj interparolo pri gxeneralaj temoj. Postuloj -------- En la "Gvidilo al internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA" la postuloj por la ekzamenoj estas vaste priskribitaj. En tiu gvidilo trovigxas ankaux la ekzamena regularo. Cetere tiu brosxuro enhavas modelojn de cxiuj testoj de la ekzamenoj. La "Gvidilo" estas havebla cxe UEA, gxi kostas 3 euxrojn. Hans ten Hagen Middenweg 587 NL-1704, BH Heerhugowaard, Nederlando Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl *************************************************************************** RADIO ///// Novaj ondolongoj de Pola Radio ============================== Esperanto Redakcio de Pola Radio informas, ke ekde la 26-a de marto 2000 vi povas auxskulti niajn cxiutagajn elsendojn laux la Universala Tempo je: 08.30h nur per satelito; 13.30h 41,18m, 41,23m = 7285, 7275 kHz (la premiera elsendo); 18.00h 41,98m = 7145 kHz; 19.00h nur per satelito. La matena elsendo emisiata per la satelito kaj en real- audio estas ripeto de la pasint-taga programo. La satelita ricevo estas ebla pere de: Eutelsat II, F-6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); sonportanto 7,38MHz. La adreso por komputil-posedantoj, kun plena alireblo al la reto: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html Barbara Pietrzak Rete: pietrzak@forigu.wa.onet.pl *************************************************************************** KULTURO /////// Omagxe al Kalocsay ================== La komputila epoko cxiam pli montras siajn avantagxojn. Ankaux la antaux ne longe aperinta verko "Omagxe al Kalman Kalocsay - 2a volumo" povis aperi danke al la cxiam pli simplaj eldon- kaj kopiebloj, ja ankaux tiu cxi eldonajxo pretigxis nur en malpli ol 100 ekzempleroj. La serio "Omagxe" celas - krom la omagxo mem al Kalocsay - ke la ricxa spirita heredajxo de nia klasikulo farigxu komuna trezoro de la esperantistaro. En la nuna 110-pagxa libro en A/4-formato estas ne nur listigitaj liaj originalaj E-poemoj kun aperfontoj, interesegaj fonaj informoj pri la unuopaj verkoj, sed trovigxas ankaux kelkaj fremdlingvaj tradukoj de liaj poemoj, bibliografioj, klarigaj piednotoj, ecx indekso de menciitaj personoj. La libro akireblas cxe la UEA-libroservo kaj cxe la auxtoro: Ada Csiszar Zsigmond ter 1/B, HU-1023 Budapest, Hungario *************************************************************************** MALLONGE //////// Okazas cxiumarde E-renkontoj, lingva rondo kaj babilado en Frankfurto, Germanio. La renkonto estas loka, sed gxin jam vizitis samideanoj el pluraj landoj. * * * Okazis sukcesaj kursoj, prelegoj gvidataj de s-ro Helmar Frank, AIS- prezidanto en la universitato de Roslavl, Rusio. Informoj: Haus Dombusch, Eschersheimer Landstr. 248, DE-60320 Frankfurt am Main, Germanio * * * Granda intereso cxirkauxis la E-stagxon, kiu okazis dufoje fine de marto en Challiac, departmento Indre, Francio. En regiona televido estis elsendita dek minuta programo pri la arangxo kaj ankaux en gazeto aperis favora artikolo. * * * Esperanto-budo estis starigita la 22-an de aprilo en Berklio, Kalifornio, Usono okaze de la Tera Tago. * * * Partoprenis esperantisoj la feston okaze de la 1-a de majo en Parizo. La partoprenon organizis cxefe SAT-Amikaro, Naturamikoj kaj SAT. Oni kunportis grandajn sxildojn kun surskribajxo: Les travailleurs ont besoin d`une langue unvierselle (Laboristoj bezonas universalan lingvon). * * * Estis festita 70 jara naskigxtago de germana esperantisto, naturprotektanto, politikisto, konsilanto, Walter Poppeck. La feston partoprenis ankaux lokaj poltikistoj kaj la urbestro. * * * Itala Esperanto-Federacio, FEI sercxas kunlaborantojn, interesitojn en diversajn komisiojn. Oni per letero sercxas preskaux cxiujn italajn esperantistojn por kunlaboro. * * * Estis preparita didaktika KD pri Esperanto-instruado de Aleks Dematheis. Gxi estas utila prefere por instrui nian lingvon al angloj, francoj, germanoj, hispanoj, italoj kaj portugaloj, sed oni povas utiligi gxin ankaux al aliaj lingvoj. Gxin eldonis E-Centro de Torino, Italio. * * * Aperis la libro Korea antologio enhavante plurajn koreajn novelojn, kiun kompilis Chao Sung Ho kaj Kim Uson. La unikan libron eldonas Korea Esperanto Asocio. * * * Ankaux cxi jare starigis esperantistoj budon en la festivalo de Tero-Tago en Berkly, Usono. Estis suficxe granda intereso pri Esperanto, oni ricevis multajn adresojn de interesatoj. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Redaktadon de la konata kanada E-revuo "La Riverego" de Sylvain Auclair transprenis nova redaktulo Jessy LaPointe, rete: gajulo@forigu.hotmail.com. * * * Ekde nun la sola adreso por la redakcio de Esperanto sub la Suda Kruco, kaj por personaj mesagxoj al la redaktoro, Donald Broadribb estas: donaldbroadribb@forigu.mac.com. * * * La retadreso de Li Yamin sxangxigxis pro malfacilajxoj. La nova adreso estas: li-yamin@forigu.163.net. * * * Kun grandega bedauxro ni mencias, ke la 30-an de aprilo 2000 mortis esperantisto, poeto Jiri Karen propranome Ladislav Podmele (nask. 11.6.1920) verkanta cxehe kaj Esperante. * * * Ne mencias kun bedauxro kaj doloro, ke la 12-an de majo mortis havante 85-jarojn pastro, episkopo, esperantisto, Wladyslaw Miziolek. Li okupis multajn pri Esperanto, dankeblas al li E-meslibro, ktp. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 12 jara knabo volas korespondi, liaj hobioj estas piedpilko, libroj, kalendaretoj, bildkartoj, filmoj. Danil Filimonov, pr. Metallurgov 30"D"-100, Krasnojarsk, RU-660005, Rusio. * * * 17 jara lernantino deziras korespondi kun esperantistoj tutmonde pri cxiuj temoj. Adreso: Sandra Sruodejte, Taikos 101-56, LT-3036 Kaunas, Litovio * * * Preskaux 24 jara studentino kaj laborantino kun grandega intusiasmo agadi por Esperanto volas korespondi kun esperantistaj viroj pri "cxio ebla dece". Adreso: Katarzyna Jakubowska, ul. Poznanska 87 m.8, PL-87-100 Torun, Polio * * * 13 jaragxa knabino korespondemas, sxiaj hobioj estas sporto, vojagxoj, moderna muziko, vivo en aliaj landoj. Viktorija Schischkina, ul. Kolcevaja 30-35 RU-660093 Krasnojarsk, Siberio, Rusio. * * * Mi estas Marika kaj mi havas 23 jarojn. Mi estas nova esperantistino kaj mi volas korespondi kun gesamideanoj pri diversaj temoj. Adreso: Marika Dellai, via Santa Corona 53., IT-36060 Longa di Schiayon (Vicenza), Italio * * * Korespondi deziras tutmonde pri diversaj temoj Ania Jaroszewska, ul. Grodzienska 10/14, PL-19300 Elk, Polio *************************************************************************** INTERESE //////// Esperanto - preskaux araba ========================== En Esperanto estas multaj arabdevenaj vortoj. Cxi tie estas menciitaj kelkaj el ili: admiralo, algebro, alkoholo, almanako, amalgamo, amuleto, antimono, arsenalo, atlaso, baldakeno, benzino, burnuso, kafo, kemio, cifero, damasto, dogano, eliksiro, fanfaro, fatamorgano, gazelo, gxirafo, gitaro, hazardo, hurio, jako, jasmino, kamelo, karafo, kofro, kupolo, lako, lavao, marcipano (martopano), masko, masagxo, matraco, monsuno, moskeo, mumio, natrono, orangxo, papago, raso, aroko, Saharo, siropo, sodo, sofo, sultano, tarifo, kablo, taso, trafiko, vato, bismuto, zenito, sukero, slivo. Konsultita literaturo: Nabil Osman: Kleines Lexikon deutscher Worter arabischer Herkunft (leksikoneto de germanaj arabdevenaj vortoj). Walter Klag Rete: klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at *************************************************************************** Esperanto, ebla solvo por lingvoproblemo ======================================== En Nepalo ekzistas cxirkaux tridek kvin lingvoj parolataj de diversaj etnikaj grupoj sed cxiuj devas lerni unu el la lingvoj. Gxi estas nia tiel nomata oficiala lingvo (antauxe gxi nomigxis "Khas" sed poste oni nomis gxin "Nepali"), kiun cxirkaux 40 procento da homoj parolas. Aliaj devas lerni gxin por eniri la lernejon kaj trovi laboron. Ankaux estas egale grava je legxaj aferoj. Cxar multe da homoj ne scipovas la oficialan lingvon, ili aux ne povas trovi laboron aux frontas aliajn lingvon. Nur 42 procento da homoj eblas legi kaj skribi en Nepalo. Antaux unu jaro kaj duono, la urbestro de Katmando decidis uzi ankaux la indigxenan lingvon de katmando "Nepalbhasa" kune kun tiel nomata Nepali. Kvar homoj kiuj parolas la lingvon "Nepali" kiel gepatra lingvo hazarde petis al la tribunalo ke estas kontrauxlegxa uzi aliajn lingvojn krom Nepali. La plej alta tribunalo, pro politika kialo decidis ke oni ne povas uzi la lingvon "Nepalbhasa". Kompreneble gxi naskis malamikecon inter etnikaj grupoj. Oni timas ke la situacio en cxi tiu malgranda kaj malricxa lando farigxos pli kaj plu dangxera. La lokaj homoj volas ke la mondo ne plu traktu gxin kiel demokratia lando kaj interdiskutu kiel la problemo povos esti solvita amikece. Samtempe, mi, kiu nun laboras en la angla jxurnalo "The Kathmandu Post" verkis artikolon ke se oni ne volas toleri alies lingvojn kunekun uzantajn, oni povas uzi Esperanton cxar gxi estas tute neuxtrala kaj ankaux estas internacia. Oni multe sendis demandon kio la lingvo vere estas. Estas, mia opinie, granda propogando cxar en Nepalo homoj ecx ne scias ke tia lingvo vere ekzistas. Razen Manandhar Pk. 3447, Kathmandu, Nepalo Rete: espero@forigu.testpc.mos.com.np *************************************************************************** Oficiala lingvo, sercxata. ========================== Dum 25 jaroj, la portugala lingvo estis malpermesita en Timoro, fare de Indoneza registaro kiu altrudis la indonezan kaj la tetuman lingvon. La timoranoj, cele al sendependigxo, revolucie, rezistis per la uzo de la portugala lingvo - lingvo de la unua kolonianto: Portugalio. Nun, post la sendependigxo de Indonezio, la Timoranoj devas decidi kiu estos la oficiala lingvo. Auxstralio, la plej proksima lando de Timoro premas por ke la angla estu la oficiala lingvo. Aliflanke 14 instruistoj de la portugala lingvo estas Timoro por reinstrui la portugalan. La junuloj volas ke la angla estu la oficiala. La plej oldaj preferas la portugalan. Nun, la pololo devas decidi kiu estos la oficiala lingvo de la lando. Aliflanke, nun en Timoro estas babel-turo cxar en la lando estas la paca, tutmonda, militista trupo kaj specialistoj el diversaj mond-partoj. Joso Manoel Aguilera Junior Laux la gazeto: "O Estado de Minas" *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 185, 2/aprilo-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. *************************************************************************** ***************************************************************************