Eventoj n-ro 184, retpostxa versio
**********************************

Titolpagxe: - Helpo de esperantistoj bezonata por jugoslavaj samideanoj

Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto - juro

Kontakto sercxata: - Hundamikoj, kunigxu!

Interreto: - Esperanto-Redakcio de Redaio Polonia havas novan retadreson
           - 5 mallongaj novajxoj
           - Retpagxo kun multaj informoj

Arangxoj: - AdE-simpozio en Kroatio
          - KAFE - neimageble bunta programo
          - IKUE kongresos
          - Irana renkontigxo havas novajn datojn
          - Rekordo de pasinta IF
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Kroata ministrino parolas Esperante
        - Internacia eldonprojekto
        - Kiom da membroj havis UEA en la pasinta jaro?
        - Aperis radikaro de Esperanto
        - AIS kreskigas sian influon en Rusio
        - La plej bona rezulto de UEA-libroservo en la pasintaj 10 jaroj
        - Por membroj de IKEF senpage akireblas Esperantlingva libro
        - En Brazilio ekestis asocio por Fina Venko
        - Jam pli ol 1000 aligxis al la UK
        - Novajxoj pri la plej malnova E-klubo
        - Favora, deklarata opinio de kroata ministro pri Esperanto
        - Pakistananoj kolektis multajn subskribojn
        - En Venezuelo okazas multaj aferoj pri Esperanto
        - Jam de 5 jaroj estas Esperanto subtenita en Francio
        - Kroata prezidento estos protektanto de UK
        - Rezolucio de UNESKO pri plurlingveco
        - Rezolucio de verduloj

Reagoj: - Ne cxiuj estas AVE-anoj
Intruado, ILEI: - Instruisto sercxata por unika kurso
Gazetoj: - Venezuela gazeto havas Esperantan titolon
Radio: - Esperantistoj vizitis Radion Auxstriian
Libroj: - Studo pri la esperantista paclaboro
Muziko: - Senpaga Esperanto-sonkasedo kun kantoj el 16 landoj
Kulturo: - En BBC-eldonajxo estas favoraj skribajxoj pri Esperanto
Rubrikoj: - mallonge (13), anoncetoj (3), korespondi deziras (7)
Interese: - Cxu formortos portugala lingvo?
          - Sxerco: mortis Bill Gates
          - Solidareca mesagxo al la kurda popolo

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Agado Espero
============

Kuraciloj por Jugoslavoj

Pro la milito kaj kelkjaraj sankcioj al Jugoslavio, multaj esperantistoj
estas en malfacila situacio. Kelkaj esperantistoj tutmonde jam decidis mem
sendi helpon al jugoslavaj esperantistoj. La plej grandajn problemojn
havas maljunaj, malsanaj esperantistoj por trovi kuracilojn. La jugoslavaj
esperantistoj petas vin helpi sendante bezonatajn kuracilojn aux helpi
acxeti, sendi diversajn helpilojn ekz. radsegxon, kio ne estas acxeteblaj
en Jugoslavio.
Informoj kaj listo de bezonataj kuraciloj haveblas de:

Radomir Klajic
Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio
Rete: esperanto@forigu.yubc.net

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan
pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 8 -

JURO
====

- BAUR, Arthur: La fenomeno Svislando. Romaneorn: SES, 1979. - 11-29:
  Komunumo, Kantonoj, Federacio, Suvereni, Jurisdikcio, Partioj, Gazetaro,
  socialajlegxoj.
- Cxarto de Unuigxintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo. Trad.
  Ralph Harry, Ivo Lapena, Eskil Svane. Rotterdam: UEA, 1970. 93p.
- EICHHOLZ Rudiger: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISB
  0-919186-32-7. 446-447 - Duden: Polico, Justico
- Fina akto de la Konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Euxropo. Trad.
  P.Rosa. Bratislava, 1976. 85p.
- GARCIA, Domingo: Kuba sxtata organizo. Havano: Jose Mart", 1985. 146p.
- HOG, Tom Arbo: Juraj vortoj kaj esprimoj. Oslo: Universitatbiblioteket,
  1990. 118p. ISBN 82 7000 161 9. - Alfabeta listo de kapvortoj kun multaj
  ekzemploj de praktika uzo kaj precizaj fontindikoj, cxerpitaj precipe el
  Internacia Jura Revuo (1966-1987)
- HRYNKIEWICZ, Adan, Ergoto: Lauxtema vortaro Esperanto-angla-franca-
  hispana. Buenos Aires, 1972. p.99-104, 118-121. - Politiko, Diploamtio,
  Nobelaj kaj aliaj titoloj, Jrto
- LAPENNA, Ivo: La principo de legxeco en Sovetia kaj Jugoslavia juraj
  sistemoj. = revuo Aktoj de Akademio Comenius. 1. 1992. ISBN
  7-50502-0042-9. - Internacia Libro-Komerca Kompanio (Guopji Sxudian)
  CN-100044 BEIJING P.O.Kesto 313
- Politiko. = revuo Skizo pri Cxinio. Beijing: El Popola Cxinio, 1981. 20-32
- Por la traktata reglamentado de la afero "Hoang Sa - Truong Sa" (Paracels
  - Spratly) Hanojo: Vietnamaj Studajxoj, 1988. 25p.
- THOM R. E. C.: Jura terminaro. Cxerpita el PIV: Coatbridge: Kardo, 1989.
  45p.
- Anglalingvaj ekvivalentoj por milo da Esperantaj vortoj.
- TRAXLER, Karel: Esperanta-cxeha jura vortaro. Praha: CxEA, 1986. 164p.
  ISBN 80 900014 8 3.
- Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Akceptita kaj proklamita de la
  Generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj la 10-an de devcembro 1948.
  Esperanta traduko atestita de Universala Esperanto-Asocio, 1976. Reprinted
  in U.N. 1976. 10p.
- Unuecaj reguloj por kontrakto pri la internacia fervoja transporto de
  varoj (CIM). Aldono B al Konvencio pri la internacia fervoja trafiko
  (COTIF). El la germana tard. Wilhelm Barnickel.GEFA, 1990. 92p.
- WEIZSACKER, Richard von: Parolado okaze de la Sxtata Akto por la Tago de
  germana unueco en la Berlina Filharmonio la 3-an de oktobro 1990. El la
  germana trad. Reinhard Haupenthal. Saarbrucken: Iltis, 1991. 16p. ISBN 3
  92761319 3.
- MILDWURF, A.: Legxa Terminaro, 1946.LIEBECH, S.: Juristisches Worterbuch,
  1931.
- TRAXLER, K.: Esperanta-cxeha jura vortaro, 1986.
- TRAXLER, K.: Cxeha-Esperanta jura vortaro, 1986.
- Dictionnaire Actuariel, 1931, Eosperanto-Germana-Angla-Franca.
- VAVROVSKUH, V.: Krimuloj profesiaj, 1930.
- La pozicio de Advokato en Diversaj Landoj, 1960, Internacia Jura Revuo.
- LAPENNA, Ivo: Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952.
- Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, 1963.
- Statuto de la Internacia Kortumo, 1970.
- Cxarto de Unuigxintaj Nacioj, 1970.
- LAPENNA, Ivo: Jura karaktero de rekomendoj, 1958.
- VAMBERY, R.: Kontrakto de la Ligo de Nacioj, Kriminologio, 1919.
- DUBRAVSZKY, L.: Sugestoj pro kompletigo de la jura-diplomatia terminaro,
  1984.
- LAPENNA, Ivo: Juraj terminologiaj problemoj, 1987.
- HOG, Tom Arbo: Juraj vortoj kaj esprimoj, 1990.
- Jura terminaro, 1989

Fakaj asocioj
- Esperanta Jura Asocio (fond. 1989 kunlab. kun UEA ekde 1992) Informoj de:
  Andre Ruysschaert, 4 rue Theodore Eberhard, LU-1452 Luxemburg,
  Luksemburgio.

Revuoj
- Jura Tribuno Internacia: Jose Maria Rodriguez Hernandez, Apartado de
  Correos 3142, ES-14080 Cordoba, Hispanio.

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Hundamikoj!
===========

Mi tre sxatas okupigxi pri hundoj. Mi mem havas tri, bone ekzercatajn, unu
el ili ecx gajnis en cxeha TV prezon por sia kapablo de "desegnajxoj" kaj
kapabloj kalkuli.

Min tre interesus, cxu inter esperantistoj trovigxas aliaj hund-amikoj,
kiuj interesigxus pri intersxangxo de spertoj kaj eventuale (ne necese)
fondon de iu internacia organizajxo de hund-amantoj.

Pavla Zemanova
U Stareho mlyna 18/16, CZ-104 00 Praha 10, Cxehio

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Nova retadreso de Pola Radio
============================

La Esperanto-redakcio de Pola Radio volas atentigi cxiujn
geauxskultantojn, pri la sxangxigxo de sia reta adreso. Ekde nun bv.
direkti viajn korespondajxojn al: esperanto.redakcio@forigu.radio.com.pl Ankoraux
dum kelka tempo korespondajxoj venantaj al la malnova adreso estos
auxtomate alidirektataj al la nova. Bedauxrinde la sxangxo de nia adreso
ankoraux ne ligigxas kun la sxangxo de nia programo, pro tio dauxre la
ret-korespondajxoj, forlasantaj la redakcion estas sen-dataj.

Barbara Pietrzak
Rete: pietrzak@forigu.wa.onet.pl

**************************************************************************

Oni starigis liston pri la agado de Esperantaj organizoj cxe Euxropaj
instancoj. Gxi intencas funkcii ankaux kiel ligilo inter esperantistoj en
Bruselo. Nomo de la listo: Euxropo. Por aligxi necesas iri al
http://www.egroups.com/group/europo/fullinfo.html aux sendi mesagxon
"subscribe" al europo-subscribe@forigu. eGroups.com
* * *
Senpaga Esperanto-Kurso haveblas por angloj per la reto cxe: http://
www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/. Oni povas ankaux aligxi sendante
retmesagxon al: marko.rauhamaa@forigu.iki.fi.
* * *
En la reganta germana partio SPD ekzistas t.n. Virtuala Loka Societo
(Virtueller Orstverein), en intertempe anigxis pli ol 1000 membroj, kiuj
diskutas politikajn temojn rete. Tiu societo prezentas sin en la germana,
angla, franca hispana kaj Esperanto. La esperantigon faris Matthias Peick
kaj Tomas Schild. La adreso estas http://vov.de.
* * *
Heureka Klett, germana program-eldonejo planis Ko-diskan lud- kaj
lernoprogramon sub la titolo "Cxu vi konas Germanion, cxu vi konas
Euxropon, cxu vi konas la mondon". Per tiu cxi programo la eldonejo krom
gxenerala kaj topografia scioj volas ankaux peri bazajn konojn en
Esperanto pere de cxiutagaj frazoj. La eldonejo petis Germanan E-Asocion,
GEA pri tiurilata helpo.
* * *
"Eurisch" aux "Nova Latino" - nova projekto de planlingvo surbaze de
latino estas prezentata cxe http://www.nova-europa.de.

**************************************************************************

                   Bonvolu viziti mian retpagxaron cxe:

                  http://home.wanadoo.nl/janhut/kelkfoje.

     Enhavo: simpla Esperanto, nederlandanoj dum 400 jaroj en Nagasaki
  (Japanio), demonoj aktivas en Nederlando, Judoj antaux la tribunalo de
                       Pilato, la beno por Abraham.

                                  Jan Hut

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Simpozio en Zagrebo
===================

Sub la auxspicioj kaj kun la subteno de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj
Artoj la Akademio de Esperanto organizos internacian simpozion pri lingva
planado kaj leksikologio, okazonta en Zagrebo, Kroatio, inter 28-30. 07.
2001. La laborlingvoj estos kroata, esperanto, angla kaj franca. La
simpoziejo trovigxos en la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj.

Oni bonvenigas sciencajn kontribuojn al la simpozio. Sendu vian tekston en
elektronika formo al profesoro Geraldo Mattos, rete: mattos@forigu.super.com.br,
antaux la fino de novembro 2000. Escepte ni povas akcepti tekston en ne-
elektronika formo, sed nur post antauxa interkonsento kun profesoro Mattos
kaj nur se gxi alvenas al li cxe: Rua Dr. Joso Motter, 98, BR-81210-260
Curitiba PR, Brazilio, antaux la fino de oktobro 2000. Akceptitaj
artikoloj estos publikigitaj en volumo kiu estos preta antaux la simpozio.

Personoj kiuj deziras partopreni en la simpozio (ecx sen prezento de iu
verko) estas petataj informi profesoron Christer Kiselman.

Christer Kiselman
Matematika Instituto, Posxtkesto 480, Uppsala, Svedio
Rete: kiselman@forigu.math.uu.se

**************************************************************************

                  Kultura Arta Esperanto Festivalo, KAFE
                inter 05-09. 07. 2000 en Toulouse, Francio.

                       La programo de 5-a de julio:
 Akcepto de partoprenantoj ekde mateno; Komencigxo de la horstagxo; 20:00
  koncertoj: La Kompanoj; JoMo sole akustike; Solotronik; 24:00 Diskoteko

                            Pliaj informoj cxe:

              http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/

**************************************************************************

IKUE-Kongreso
=============

IKUE, Internacia Katolika Unuigxo Esperantista kongresos en Italio inter
02-08. 09. 2000. La Kongreso estos partopreno en la jubileo, kun pilgrimo
kaj vizito al kelkaj gravaj jubileaj lokoj. La arangxo okazos en Rimini,
cxe la adriatika strando, kun tagaj vojagxoj al Loreto - Asizo - Gubbio -
La Verna kaj Romo. La Kongreso estos cxefe religia, sed ne mankos turismaj
kaj distraj momentoj. Gxi estas malfermita al cxiuj, ankaux alireligianoj,
kiuj deziras ekkoni la signifon de la jubileo kaj de pilgrimado laux la
katolika tradicio.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Carlo Sarandrea
Via A. Severo 73., IT-00145 Roma, Italio
Rete: c.sarandrea@forigu.agora.stm.it

**************************************************************************

Datosxangxo en Irano
====================

Irana Esperanto-Centro sciigas ke pro la multaj petoj flanke de la
partoprenotoj al la ascendo al Damavand (vidu Eventoj n-ro 175), la dato
de la antaux deklarita programo sxangxigxis de 10-13. 08. 2000 al 11-14.
08. 2000.

Memkompreneble restas la sama programo je du niveloj, por profesiuloj kaj
por simpatiantoj. Por eksterlandanoj eblas antauxa kaj posta restadeblo.
Oni povas arangxi rondvojagxon al esperantistoj en Irano pere de nia
lingvo.

Reza Torabi, Irana Esperanto-Centro
Pk. 17765-184 Tehrano
Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Rekorda IF
==========

Internacia Festivalo, IF, la fama esperanto-renkontigxo precipe por
familioj kaj mezagxuloj havis rekordan partoprenantnombron kun 202
diverslandaj aligxintoj. IF estis komence, antaux 20 jaroj, paralela
arangxo kun Internacia Seminario, IS sed baldaux plenkreskigxis kaj igxis
al memstara bonetosa arangxo.

La sekva IF okazos inter 27. 12. 2000 kaj 3. 1. 20001 en Trier, Germanio.
Por ricevi pliajn informojn pri la arangxo vidu la sekvajn numerojn de
Eventoj.
Informpeto kaj aligxo eblas cxe:

Hans-Dieter Platz
Pk. 1148, DE-34303 Niederstein, Germanio
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu/kalendaro.htm Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01.05. Manifestacio de SAT en Parizo. Inf: SAT, K. Barkovicx
satesper@forigu.cybercable.fr
* * *
01-09.05. Aroma Jalto 2000 en Jalto. Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35,
UA-252133 Kiev 133, Ukrainio. Tel. +38-295-1701. Rete: ukrea@forigu.esperanto.nu
* * *
05-07.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT). Inf:
Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
06.05. 13-a Kiso de la Fisxo (Konversacia seminario) en VS-Villingen. Inf:
Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel:
+49-7721-58991, Fax +49-7721-508891 Rete: Josef.Schiffer@forigu.esperanto.de
* * *
06-08.05. Ludoj endomaj kaj subcxielaj en Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-
internet.fr
* * *
06-19.05. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, gxis 1-a de
apr.: Zur Nachtheide 28, DE-125557 Berlin, Germanio Tel: +49-30-6554095,
post 2-a de apr.: postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso:
+359-5722-62369
* * *
10-12.05. Esperanto-stagxo, Prefailles. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise
Cendras, FR-44 100 Nantes, Francio. Tel: +33-2-40439242
* * *
11-14.05. Klerigaj kaj Turistikaj Tagoj en Mexicxky, Cxehio. Inf: Michael
Wolf, H.-Heine-Str. 62, DE-01844 Neustadt/Sa., Germanio. Tel:
+46-(0)3596-502173. Rete:
* * *
13.05. Malferma Tago, Centra Oficejo de UEA. Inf: Universala Esperanto-
Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel:
+31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
13.05. BIEKO omagxe al E.V.Tvarozek en Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava Tel.:
+421-7-43291604.
* * *
13-19.05. 52-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
(IFEF) en Budapest. Inf: LKK, Pf. 7. HU-1378 Budapest, Hungario.
* * *
19-21.05. SATEB Weekend, Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial
College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, Britio, ST12 9DG. Rete:
wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
19-21.05. 48-a Jarkongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko,
Atlanta, Georgia. Inf: ELNA, P.O.Box 1129 El Cerrito, CA 94530, Usono.
Tel: +1-510-6530998. Rete: elna@forigu.esperanto-usa.org
* * *
20-21.05. Jarkunveno de Sveda Esperanto Federacio en Helsingborgo. Inf:
Aktiva Esperantoklubo de Helsingborgo. Tel: +46-42-155969. Rete:
ttt@forigu.telia.com
* * *
20-23.05. Postkongreso de IFEF en Sopron. Inf: LKK, Pf. 7. HU-1378
Budapest, Hungario.

**************************************************************************

MOVADO
//////

Kroata ministrino parolas Esperanton
====================================

Kroata ministrino pri turismo Pave Zupan-Ruskovi; kiel 16-jara lernantino
konatigxis kun Esperanto en lernejo en sia hejmurbo Dubrovnik. Kun siaj
samklasanoj kaj Esperanto-instruisto Dinko Matkovicx sxi partoprenis SAT-
kongreson en Vieno en 1962. Kroata Esperanto-Ligo petis akcepton cxe sxi
por trakti pri la Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb en 2001. La
oficejo de la ministrino dankis pri la letero kaj anoncis baldauxan
akcepton cxe la ministrino. Dato de la akcepto ankoraux ne estas konata.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Internacia projekto
===================

Ni intencas eldoni kelkajn brosxurojn, sonkasedojn kaj videofilmojn. Gxis
nun, ni eldonis novan angla-lingvan filmon por reklami Esperanton en
Britio, sonkasedon por lernantoj, libreton de facilaj krucvortenigmoj kaj
duan eldonon de "Humurajxoj" (kolekton de mallongaj historietoj de WH
Simcock).

Ni bonvenigos kunlaborantojn en aliaj landoj por evoluigi projektojn por
helpi komencantojn kaj progresantojn diversnaciajn.

Brian Burnett
Nant Yr Hafod Cottage, Llandegla, Wrexham LL11 2BG, Kimrio, Britio
Rete: brianthesquirrel@forigu.@forigu.SUBSKRIBO = compuserve.com

**************************************************************************

Membroj de UEA en 1999
======================

Ankaux en 1999, por la 13-a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7000
individuajn membrojn, nome 7074 en 119 landoj. Tiu nombro estis je 286
malpli alta ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj
membroj: de 12812 en 1998 al 12096 en 1999. La suma membronombro de UEA
sekve falis el 20172 al 19170, t.e. per 1002 membroj.

La perdo de individuaj membroj okazis cxefe en la kategorio Membro kun
Jarlibro, dum la nombro de la membroj ricevantaj la revuon "Esperanto"
apenaux sxangxigxis. La falo de MJ-membroj sekvis el la influo de la UK al
la samjara membrostatistiko. Tiu en Berlino estis konsiderinde malpli
granda ol tiu en 1998 en Montpeliero. Inter la francaj kongresanoj de 1998
estis 208, kiuj membrigxis en UEA nur tiujare sed ne plu en 1999. Ankaux
en Ruslando (-58) kaj Rumanio (-44) la individuaj membroj malmultigxis
unuavice pro tio, ke ili sendis multe malpli da kongresanoj al Berlino ol
al Montpeliero.

La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilio kaj
Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27.

En la jaro 2000 la aligita membraro sxajnas finfine denove kreski. Jam pli
ol triono de la landaj asocioj pagis por aligitaj membroj gxis la komenco
de aprilo. La gxisnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj
asocioj pagis pasintjare. Kun tia evoluo estas eble, ke la tuta membraro
de UEA en 2000 denove superos 20 000.

Co de UEA

**************************************************************************

Radikaro de Esperanto
=====================

Al mia pagxo http://www.volny.cz /malovec/radikaro.htm mi metis kiel
kromprodukton de mia vortarista laboro la radikaron de Esperanto por helpi
aliajn vortaristojn, kiuj intencas krei Esperantan-nacilingvan vortaron.
La radikaro estas pli ampleksa ol en PIV, sed kompreneble sen PIV kaj
aliaj paperaj vortaroj gxi ne utilos. Gxia tasko estas doni skeleton por
la novaj vortaroj, kiun oni poste devas traduki en la nacian lingvon kaj
kompletigi per derivajxoj, frazeologiaj esprimoj ktp.

Tamen gxi povas sxpari 25% da laboro kaj esti bona starto por novaj
vortaristoj.

Al la najbara retpagxaro http://www.volny.cz/malovec/tec.htm mi almetis
rezultojn de Terminologia Esperanto-Centro por helpi al novaj fakuloj
informigxi pri la gxisnunaj atingoj.

Miroslav Malovec
Rete: starto@forigu.clavis.cz

**************************************************************************

AIS en Rusio
============

Inter la direktoro de RF MGIU kaj la AIS-prezidanto estis subskribita
interkonsento el 8 paragrafoj. Tiuj estas: Fondo de Asocio "AIS-Rusio" kun
aparta memstara Junulara Sekcio, funkciigo cxe RF MGIU de la nova
"Ruthenia" - fakultato (kun nepra studado en ILo), okazigo de Internacia
junulara Esperanto-konferenco pri ekologio sub auxspicio de la Smolenska
Atoma Energetika Stacio (SAES), kreo de Interreta biblioteko pri
kibernetiko. Kun tiuj projektoj pri kunagado nin tre favore akceptis la
urbestro, kiu konsentis ekestri la Fondan Komitaton de la Asocio "AIS-
Rusio" kaj la direktoro de SAES - unu el la plej potencaj rusiaj atomaj
stacioj, kiu konsentis patroni la ekologian konferencon.

Kompreneble, loka radio kaj gazetaro vaste prilumis la gravan klerig-
kulturan eventon.

Irina Goncxarova
Moskvo, Rusio

**************************************************************************

Furorlisto de UEA-libroservo
============================

La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 90-aj
jaroj. Gxiaj vendoj sumigxis je 143 499 EUR, kio estis 6% pli ol en 1998,
kiam temis pri 135 430 EUR. Kompare kun la antauxa jaro la vendoj kreskis
kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino.
La sukcesa vendado en Berlino estis rimarkinda, cxar la UK mem estis iom
malpli granda ol en Montpeliero.

La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de
UEA, kiu laux la esploroj de A. Korjxenkov (La Ondo de Esperanto, 2000:2)
estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montrigxas
ankaux en la multeco de UEA-eldonajxoj inter la plej furoraj titoloj. Du
el tri plej pintaj furorajxoj estis titoloj de UEA.

Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en
1990, ankaux en 1999 temis pri "Saluton!", la auxtodidakta lernilo de
Audrey Childs-Mee. Sercxegata estas "Hejma vortaro" inter la unuopaj
vendoj, estas rimarkinde, cxar la libro aperis nur en oktobro.

Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekzemplerojn de 2057 diversaj
titoloj de libroj, diskoj aux kasedoj. Insignoj, glumarkoj, skribiloj k.a.
etajxoj ne estas inkluzivitaj en tiu nombro sed jes en la mona vendosumo.

Co de UEA

**************************************************************************

Senpage por membroj
===================

IKEF esperas prezenti la esperantan version de Inkotermoj 2000 dum la
venonta UK. Gxi kostos proksimume 18 EUR. La fidelaj membroj rajtas je
senpaga ekzemplero. "Fidela" estas membro kiu (antaux)pagis minimume 5
jarkotizojn kaj pagis la kotizon por la nuna jaro. Dumvivaj membroj
kompreneble plenumas tiujn kondicxojn. Membroj kiuj deziras ricevi
senpagan ekzempleron konfirmu tion plej laste la 20-an junio 2000 pere de
sia peranto. Samtempe ili povas eventuale indiki alian sendadreson. Por la
ceteraj membroj estas aldonita slipeto kun indiko de la nombro de
bezonataj aldonaj kotizpagoj.

Roland Rotsaert
Rete: rotsaert@forigu.esperanto.be

**************************************************************************

Por la Fina Venko
=================

Fondigxis AKEIO, unuigxo de esperantistoj kaj ne-esperantistoj en Brazilio
por protekti lingvajn rajtojn de homoj. La organizajxo estas sociekonomika
kaj gxia cxefa agadteritorio estas instruado de lingvoj kaj de
kooperativismo. Celoj de la unuigxo estas pligrandigi sian esperantistan
korespondan rondon, donacadi librojn pri kaj en Esperanto al publikaj
bibliotekoj. La organizajxo donas ankaux stipendiojn por fari kursojn pri
Esperanto aux kooperativismo.

AKEIO
Pk. 125.404, BR-24401-970 Sao Goncalo, RJ. Brazilio

**************************************************************************

UK proksimigxas al 1000
=======================

Preskaux kvar monatojn antaux la komenco de la 85-a UK en Tel-Avivo estas
jam evidente, ke gxi havos pli ol mil aligxintojn. Gxis la 3-a de aprilo
estis registritaj 975 aligxintoj el 51 landoj. En tiu nombro mankas parto
de aligxoj, kiujn perantoj de UEA ricevis fine de marto kaj kiuj ankoraux
ne povis atingi la Centran Oficejon.

Japanio transprenis de Germanio kun granda margxeno la unuan lokon. Estas
193 aligxintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta
deko estas Francio (63), Israelo (62), Pollando (57), Nederlando (52),
Italio (41), Usono (30), Brazilio (29), Rusio (27) kaj Kroatio (23).

Co de UEA

**************************************************************************

Informoj pri la plej malnova E-klubo
====================================

La Esperanto-grupo Nurnberg - la plej maljuna de la mondo - eldonis
malgrandan brosxuron kun la titolo "Rerigardo 99" En cxi tiu brosxuro oni
povas legi kontribuajxojn ankaux en la germana lingvo, sed cxefe en
Esperanto. La unuopaj membroj de la grupo priskribis la grupajn
aktivajxojn dum la jaro 99. Krome ankaux raportas la grupoj de la
najbarurboj Erlangen kaj Forchheim pri siaj agadoj.

Kelkaj brosxuroj ankoraux estas haveblaj kontraux 2 internaciaj
respondkuponoj cxe:

Anny Hartwig
Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio
Rete: ea1448@forigu.fen.baynet.de

**************************************************************************

Unua fojo
=========

La unuan fojon de la historio de la kroata Esperanto-movado okazis, ke la
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Kroatio deklaris opinion pri
Esperanto okaze de la konsultigxo de Landaj Esperanto-Asocioj de Mez-
Euxropaj Landoj en Liptovski Jan, Slovakio en oktobro 1999. Estis bona
ideo de la organizantoj, ke ili dissendis leteron al altaj politikaj
forumoj de la landoj en la koncernaj lingvoj. En letero estis priskribita
ideo pri uzado de Esperanto kiel pontolingvo en la interlandaj agadoj.
Pligrandigas la valoron de la okazajxo, ke la leteron de la kroata
registaro subskribis Zoran Bosnjak, la kabinetestro de la kroata
cxefministro.

el Tempo, aprilo 2000

**************************************************************************

Sukcesaj subskriboj
===================

Fine de marto la Co de UEA ricevis dikan pakajxon el Pakistano kun 487
subskriboj al la Manifesto de Prago, kolektitaj de Pakistana Esperanto-
Asocio, PakEsA. Pasintjare PakEsA jam sendis 719 subskribojn. La 31-an de
marto 2000 la subskribaj apogoj al tiu cxefa dokumento de la moderna E-
movado nombris jam 13437. Pliajn subskribojn oni povas dauxre sendi al
UEA, de kiu eblas peti subskriboformularojn, sed apogon al la Manifesto
eblas anonci ankaux per letero.

**************************************************************************

Novajxoj el Venezuelo
=====================

Fine de novembro 1999 okazis la cxiujara asembleo de la Venezuela
Esperanto-Asocio. Oni elektis novan estraron. La plejmulto el la antauxaj
estraranoj estis reelektitaj, restis prezidanto pr-o Jorge Mosonyi.

Membroj de la Venezuela Esperanto-Asocio kaj iliaj gefamilianoj kaj amikoj
festis la naskigxtagon de dr-o L. L. Zamenhof per bankedo en la hejmo de
la familio Bachrich.

Jam estas en la presejo la unua hispanlingva eldono de "Kumeuxauxa, la
filo de la gxangalo", de Tibor Sekelj, en traduko de d-ro Guillermo
Alfredo Cook. La belaspekta libro, ilustrita de Adriana Contreras R.
Kumeuxauxa estas eble la plej fama junulara romano originale verkita en
Esperanto, estas tradukita gxis nun al 20 lingvoj.

Andres Turrisi
Rete: andesp@forigu.ccs.internet.ve

**************************************************************************

Pedagogia valizo - 5 jaroj da subvencio
=======================================

Dum 5 jaroj la franca sxtato, la departemento "Cites D'Armor" en regiono
Bretonio, la urbo St Bieuc pagos junulon por subteni la prezenton de
"Pedagogia Valizo" pri Esperanto en la petintaj lernejoj de la
departemento. Sume la subvencio atingas cxiu jare dum kvin jaroj po 108
840 FRF, tio estas pli ol 90% de la tuta salajra sxuldo (t.e.) kun la
socia spezoj.

Denis-Serge Clopeau
Rete: denis.clopeau@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

Kroata prezidento por Esperanto
===============================

S-ro Stjepan Mesicx, prezidento de la Kroata Respubliko, akceptis la
inviton de UEA farigxi Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso de
Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaux la venontjara UK gxuos
la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.

Krom la Alta Protektanteco de la sxtatestro, pri la prestigxo de Esperanto
en Kroatio atestas ankaux la multnombreco de eminentuloj de la kultura,
scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato
de la 86-a UK. Estas rimarkinde, ke ili ne nur principe simpatias kun la
celoj de la UK, sed multaj el ili jam en antauxaj okazoj donis konkretan
apogon al Esperanto kaj al iniciatoj de Kroata Esperanto-Ligo. Ankaux la
preparoj de la venontjara UK povis jam profiti de iliaj utilaj konsiloj.

Co de UEA

**************************************************************************

Rezolucio de Unesko pri plurlingveco
====================================

La cxi-suba rezolucio estis vocxdonita de la 30-a Gxenerala Konferenco de
Unesko okazinta en oktobro-novembro pasintjare. La dokumento estis
prezentita de Belizo, Benino, Cxilio, Demokratia Respubliko de Kongo,
Dominika Respubliko, Ekvadora Gvineo, Gvatemalo, Haitio, Kazahio, Kubo,
Litovio, Panamo, Ruando, San-Marino, Sej-sxeloj, Slovakio kaj Tajlando kaj
apogita de Belgio, Ekvadoro, Peruo kaj Vjetnamio.

Starigo de tutmonda lingvopolitiko bazita sur plurlingvismo

Agnoskante neceson plibonigi komprenigxon kaj komunikadon inter la
popoloj,

ankaux agnoskante, ke ege gravas savi lingvan kaj kulruran patrimonion de
homaro kaj favorigi disradiadon de cxiu el la kulturoj kaj lingvoj, kiu
esprimas gxin,

konsiderante dangxeron hodiaux minacantan lingvan diversecon pro
tutmondigxo de komunikado kaj emoj uzi ununuran lingvon, kun riskoj
margxenigi de la aliaj cxeflingvoj de la mondo, ecx malapero de malpli
ampleksaj lingvoj inkluzive regionaj lingvoj,

ankaux konsiderante, ke edukado de junularo, cxie en la mondo, implikas
senton al dialogo inter la kulturoj, fonto de reciprokaj tolero kaj
respekto,

krome konsiderante, ke notindaj progresoj farigxis en la lastaj jardekoj
per lingvoscienco, sed ke ne suficxe enkalkuligxis eksterordinaraj
kapabloj de la infanoj reprodukti sonojn dum "sensperiodoj",

Agnoskante, ke kapabloj de juna infano integri fonetikon kaj gramatikon
science konfirmigxis,

konsiderante, ke tiuj kapabloj ebligas akiri plejjunagxe realan, pasivan
kaj aktivan komunikkapablon en almenaux du kiaj ajn lingvoj,

konscia, ke demokratia aliro al scio transiras per flueco en pluraj
lingvoj kaj ke favorigi tian aliron al cxiuj estas devo tiam, kiam
disvolvigxas en multaj landoj privata multekosta kaj elitisma
lingvoinstruado,

klarvidante la rezoluciojn adoptitajn favorajn al dulingva edukado en siaj
18-a kaj 19-a kunsidoj (1974 kaj 1976),

enkalkulante, la kreadon per Plenumkomitato en oktobro 1998, de la
Konsulta Komitato por lingva plurismo kaj plurlingva instruado, kaj kreado
far gxenerala direktoro en 1998, de lingvodivizio sine de Edukad-sektoro,

rekomendas al membro-sxtatoj:

a) krei kondicxojn pri kreado de socia, intelekta kaj informara
internaciskala cxirkaajxo por favorigi plurlingvismon;

b) promocii tra plurlingva edukado demokratian aliron al scio por cxiuj
civitanoj, kiaj ajn estu ilia gepatra lingvo kaj konstrui plurlingvismon;
la strategioj ebligontaj atingon de tiuj celoj povos enhavi:

 1) frua akirado (infangxardeno, unuagrada lernejo) krom la gepatra
lingvo, de dua lingvo

 2) plua lernado de tiu dua lingvo en la bazlernejo laux alproksimigxo,
t.e; uzante du lingvojn por akiri sciojn dum la tuta lerneja kariero gxis
universitato, 3) intensa kaj transfaka lernado de almenaux tria viva
lingvo en la duagrada, tiamaniere ke lernofine la lernanto povos trilingve
esprimigxi - tio devus konsistigi normalan amplekson de praktikaj lingvaj
scioj de la 21-a jarcento,

 4) evaluado de finstudaj diplomoj cele favorigi regadon de vivaj lingvoj
ebligontan interkomunikadon kaj interkomprenigxon;

 5) internacia intersxango de duagradaj instruistoj kaj profesoroj
ofertanta al ili legxan kadron por instrui sian fakon en alilandaj
lernejoj uzante sian propran lingvon kaj tiel ebligantaj al lernantoj
akiri sciojn kaj samtempe lingvon;

 6) enkalkulo en edukado, profesia formado kaj entreprenoj, de lingva
kompetenteco kiun enhavas regionaj, minoritataj lingvoj tie, kie ili
ekzistas, devenaj lingvoj de la enmigrintoj;

 7) disponigo al instruistoj kaj edukauxtoritatoj de informadika reto kaj
datenbazo faciligantaj intersxangxojn de informoj kaj spertoj;

 8) starigi nacian kaj, aux regionan komitaton studantan kaj ellaborantan
proponojn pri plurlingvismo por malfermi necesan dialogon inter
reprezentantoj de cxiuj profesioj kaj fakoj. Tio ebligos naski grandajn
liniojn de lingva edukado adaptata al cxiuj landoj, sed ankaux tauxga
faciligi internacian interkomunikadon samtempe zorgante pri la ricxa kaj
neforigebla lingva kaj kultura patrimonio de homaro.

c) favorigi studadon de lingvoj de grandaj malnovaj kaj modernaj civilizoj
por savi kaj promocii literaturan instruadon;

d) invitas la gxeneralan direktoron tagordigi tiun problemon por konsulta
komitato por lingva plurismo kaj plurlingva instruado

R. Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

Rezolucio de Verduloj
=====================

Dum la Euxropa Kongreso de Verdaj Partioj en Parizo, Francio Asocio de
Verduloj Esperantistoj verkis kaj transdonis rezolucion.

A: La internacia lingvo Esperanto devus esti elektebla kiel opcio en
euxropaj lernejoj, cxar gxi estas neuxtrala kaj facile lernebla. Esperanto
subtenas la komprenon kiamaniere lingvoj funkcias. Gxi estas ideala ponto
por superponti la interspacon inter la kulturoj.

B: La internacia lingvo Esperanto devus igxi unu el la oficialaj lingvoj
de la EP- kaj EU-sistemo kiam la principo de la "egalrajteco de la
lingvoj" devas esti starigata.

Post la EU-etendigxo tiu cxi principo ne plu estas uzebla simple pro
teknikaj kauxzoj. La neuxtrala lingvo Esperanto igxos la reprezentanto de
tiaj lingvoj, kiuj ne estos elektataj kiel oficialaj labor-lingvoj en la
EP- kaj EU-sistemo.

Asocio de Verduloj Esperantistaj
Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio
Rete: m.westermayer@forigu.3landbox.comlink.apc.org

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Miskompreno
===========

Eventoj skribis erare, ke s-ro Germain Pirlot estas membro de AVE, AVE-
ano. Do, ni petas pardonon pro io miskompreno.

Li kontaktadas cxiujn parlamentanojn de la Euxropa Parlamento, por ke ili
subtenu Esperanton. En tia afero li havas kontakton ankaux kun la Asocio
de Verduloj Esperantistaj, AVE.

23 procentoj el la frakcio Verduloj/ Libera Alianco Euxropa (48) kaj el la
Unuigxo por Euxropo de la Nacioj (30) subtenas E-on. Averagxe 13% el 626
MEP-oj subtenas E-on.

Manfred Westermayer
Rete: m.westermayer@forigu.3landbox.comlink.apc.org

**************************************************************************

Unika Kursaro Sercxas Instruistojn
==================================

La monde konata Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto pasintjare festis
sian 30-an jaron cxe Sanfranciska Sxtata Universitato.

Cxiujare, dum tri semajnoj en junio-julio, la Kursaron partoprenas
studantoj el tuta Nord-Ameriko kaj aliaj landoj tra la mondo, en kvar
niveloj ekde komencanta gxis spertula. Tri instruistoj dividas la
instrulaboron kaj interkonsentas pri metodologio, kursmaterialoj k.s. La
salajro estas proksimume $3500 depende de kvalifikoj.

La gvid-komitato pri la kursaro invitas sinproponojn de spertaj
instruistoj por instrui en iu venonta jaro. Cxiujare la komitato komunikas
siajn rekomendojn al la universitato, kiu respondecas pri la fina decido.
Kandidatoj devas kapabli instrui kompetente je cxiuj kvar niveloj.

Scio de la angla lingvo ne necesas, sed regado de pluraj lingvoj estas
bonvena. Sendu leteron pri via instru-biografio kaj antauxvidata kontribuo
al la kursaro, resumon de viaj edukaj, profesiaj kaj movadaj spertoj, kaj
du aux tri rekomendleterojn al:

Ellen M. Eddy
11736 Scott Creek Drive, Olympia WA 98512, Usono
Rete: eddyellen@forigu.aol.com

**************************************************************************

Gazeto kun Esperanta titolo
===========================

En Venezuelo aperas bulteneto sub Esperanta titolo Lingvo & Internacia
Komunikado. Cxi bulteneto aperas nur hispane, escepte de kelkaj referencoj
angle aux esperante ene de siaj enhavajxoj, Gxi estas 4-pagxa kaj enhavas
flugfolion kun leciono pri Esperanto. Gxi aperas dumonate, kun cxirkaux
500 ekzempleroj. La Bulteneton eldonas la "Instituto Pedagogico de
Caracas", kiu estas parto de granda institucio, kiu edukas instruistojn
pri multaj disciplinoj (sciencaj kaj humanismaj) por oficiala instruado
cxe baza, meza kaj ecx supera universitata nivelo.
La adreso de la Redakcio estas:

Lingvo & Internacia Komunikado
Apartado 47301, Chaguaramos, VE-1041-A Caracas, Venezuelo
Rete: jnegrete@forigu.reacciun.ve

**************************************************************************

Vizito cxe Radio Auxstria
=========================

Dudeko da partoprenintoj gxuis la 8-an de aprilo la gvidadon en la
televido kaj radio studioj de ORF. Esperanto Redakcio de Radio Auxstria
Internacia kutime dufoje jare (en aprilo kaj decembro) organizas gvidadon
tra la studioj. Cxifoje estis la agado unika, cxar granda parto de la
grupo estis blinduloj. Malgraux tio oni gxuis la arangxon.

Se estas ankoraux grupoj kiuj interesigxas pri gvidado en la studioj, gxis
la somera pauxzo (1-a de julio) laux peto por minimume 15 partoprenantoj
eblas ankoraux organizi gvidadon laux la kutimaj kondicxoj (100 sxilingoj
por partopreno kun tagmangxo surloka).

Atendas vian interesigxon la Esperanto Redakcio:

Katalin Tosegi, E-redakcio Radio Auxstria
Wurzburgergasse 30, AT-1136 Wien, Auxstrio
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

**************************************************************************

Studo pri la esperantista paclaboro
===================================

UEA eldonis gxisdatigitan version de la historia skizo de d-ro Ulrich Lins
pri la kontribuo de UEA al paco. La nova 12-pagxa kajero, "La laboro de
Universala Esperanto-Asocio por pli paca mondo", aperis en la Esperanta
kaj anglalingva serioj de Esperanto-dokumentoj. Unuopa kajero en Esperanto
aux angla kostas 2,15 EUR. Ekde samtempa acxeto de 3 ekzempleroj la
libroservo de UEA donas trionan rabaton.

**************************************************************************

Senpaga E-sonkasedo el 16 landoj
================================

La "Brazila Asocio por Kursoj kaj Didaktiko de Esperanto" disdonas tute
senpage sonkasedojn kun muzikoj de 16 landoj el 5 kontinentoj, kune kun la
koncernaj tekstoj.

La programo nomigxas "Tutmonda Muzika Cxeno", kaj zorgas pri la dissendado
de la mendoj, adresitaj al:

S-ino Denise Maria Silva
Cavalcante, Rua G. Salgado, 600 / 803, Recife-PE, BR-51130-330 Brazilio

**************************************************************************

BBC - kaj la vojo de la angla
=============================

BBC antauxnelonge eldonis du librojn ligitajn al serio de radioelsendoj
"The Routes of English" (Vojoj de la angla). En la dua volumo aperas
kolora bildo de la kovrilo de "Winnie la Pu" kaj la verkinto tre pozitive
mencias Esperanton kaj d-ron Zamenhof (pr. 10 linioj). Kun la du libroj
estas 4 Ko-diskoj - la kompilinto elektis tre mallongan eron (35
sekundojn) el intervujo kun Peter Danning en kiu li deklamis poemon en
Esperanto.

Paul Hewitt
Rete: paul@forigu.esperanto.freeserve.co.uk

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis Sfero-Kunveno de Esperanto en Sanfransiska
Polica Klubejo, Usono la 5-an de februaro. Dum la arangxo estis
pridiskutita movadaj aferoj kaj internaciaj rilatoj de la klubo.
* * *
Denove apris cxe ELNA, Usono la elstara gramatiklibro Being Colloquial in
Esperanto de D-ro David K. Jordan.
* * *
Estis enkondukita interreta kurso helpe de registaro de Uba, Brazilio.
* * *
Muzeo de Homepatio Abrahao Brickmann, Brazilio eldonis dulingvan libron
"Meissen - La naskigxejo de homeopatio" pri historio de homeopatio.
* * *
En la urbo Rio Grande, Brazilio okazas Esperanto-kursoj kune kun
komputilaj kursoj.
* * *
Cxirkaux la estona cxefurbo, Vilnius okazas en la frekfenco 99,3 Mhz
reelsendoj de la Esperanto-programo de Radio Auxstrio, Pola Radio, Estona
Radio.
* * *
Blinda kroata esperantisto, Antun Kovacx enpostenigxis en kroata
ministerio pri mediprotektado.
* * *
Estis eldonita dulingva, Esperanta-franca katalogo pri la franca regiono
Cassagnadere. Gxi estas plenkolora.
* * *
Okazis prelego pri "Sciencfikcio kaj planlingvoj" en germana sciencfikcia
klubo, "Andonym".
* * *
Okazis du rapidaj kursoj pri Esperanto en Brescia, Italio. Vekigxis granda
interesigxo inter la gelernantoj, tio estis dankebla al la informigoj pri
la lingvoproblemo en Euxropa Unuigxo.
* * *
Okazis duonhora elsendo en itala televido, Europa7 pri la lingvoproblemo
de Euxropa Unuigxo. En la programo estis ankaux intervjuita Umberto
Brocatelli, kiu argumentis por Esperanto.
* * *
Aperis vortaro-frazaro "Esperanto-English / English-Esperanto dictionary &
phrasebook" (Esperanto-angla / angla-E-o vortaro kaj frazlibro) eldonita
de Joseph Conroy. Gxi enhavas duflankan vortaron kaj frazaron laux temoj.
* * *
Atingis pli grandan enspezon Internacia Komercista Esperanto-Federacio,
IKEF ol en la pasintaj jaroj. La profito estas 729,46 EUR.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La sola adreso por la redakcio de Esperanto sub la Suda Kruco, kaj por
personaj mesagxoj al la redaktoro Donald Broadribb, estas: donaldbroadribb
@forigu.mac.com.
* * *
Cxina esperantistino 42-jara, sana kaj bonkora volas edzinigxi kun euxropa
viro malpli ol 60-jara. Adreso: s-rino Xie Yuzhen, Huanshi-Zhonglu,
Nankeng-dong 6 - 403, CN-510060 Guangzhou, Cxinio.
* * *
Lige kun la draste sxangxigxintaj cirkonstancoj de sia vivo, internacie
konata rusa aktivulo Grisxa Arosjev (arosjev@forigu.fnmail.com) decidis plene
retirigxi de la E-movado, inkluzive la abdikon de cxiuj liaj TEJO-
postenoj.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi studas en lingvistika universitato, mi okupigxas pri multaj lingvoj,
cxar volas igxi bona lingvisto kaj mi volas korespondi kun la tuta mondo.
Min intersas ankaux aliaj sciencoj: historio, ktp. Mia adreso: Kalegin S.
N., str. Gorkogo 28, RU-385060 Majkop, Rusio
* * *
68-jara sperta esperantisto kun vastaj interesoj deziras korespondi pri
diversaj temoj, ankaux pri cxiutaga vivo. Adreso: Jerzi Dembicki, ul.
Daszynskiego 1/34 33-300 Nowy Sacz, Polio
* * *
Hungara familio kun 6 jaragxa filino volas korespondi kun similaj
familioj. Leteroj estas atendataj cxe: S-ro Gabor Graf, Matyas kiraly u.
93, HU-8060 Mor, Hungario
* * *
Mi estas nova esperantistino kaj volas korespondi kun diverslandanoj,
precipe kun esperantistaj familioj. Mi estas 30 jaragxa edzinigxinta. Mi
sxatas literaturon, lingvojn, muzikon, vojagxadon. Adreso: Zidrune
Vaskeviciene, Zaluminu 62, LT-4270 Vilkaviskis, Litovio
* * *
Mi estas s-ro Li Yamin, kaj mi logxas en Cxinio. Mi sxatas la cxinia
stilan pentradon kaj papertrancxajxojn. Mi kolektas posxtmarkojn kaj
posxtkartojn. Mia adreso estas: Li Yamin, Pk. Li xin, English group, no 21
Middle School, Qiqihaer, CI-161006, Cxinio, rete: li-yamin@forigu.263.net.
* * *
Mi estas 26-jara studentino pri diversaj religioj kaj muziko. Mi deziras
korespondi pri landoj, kutimoj, religioj, kaj aliaj temoj. Mi adreso:
Alina Antoszenska, ul. Jagiellowska 11, PL-37-100 Lancut, Polio
* * *
13 j. knabo, hobioj estas korbopilko, komputiloj, monbiletoj, korespondus
nur kun junaj virinoj. Peter Ogurtsov, pr. Komsomolskij 2-199,
Krasnojarsk, RU-660118, Rusio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Fino de portugala lingvo?
=========================

La usona lingvisto Steven Roger Fischer (logxanta nuntempe en Nov-Zelando)
donis longan intervjuon al revuo "Veja" de Brazilo kie li antauxvidas (kaj
gxojas pro tio!) la malaperon de multaj lingvoj en la mondo. Pri la angla
lingvo li admonas nin: "Lernu la anglan kaj prosperu aux ignoru gxin kaj
suferu". Jen kelkaj eroj de la intervjuo:

- Cxu la lingvo parolata de la brazilanoj fakte malaperos?

Steven: Jes. Post 300 jaroj, Brazilo estos parolanta lingvon tre malsaman
de la nuna. Pro la granda influo de la hispana lingvo estas tre eble ke
aperos ian "portunhol", kiu estas miksajxo de portugala kun la hispana.

- Cxu nur la portugala lingvo malaperos?

Steven: (...) Post 300 jaroj ne estos pli ol 24 lingvoj en la mondo.(...)
la angla estos la libera lingvo.(...) Nun, lingvo kiu ne estas parolata de
pli ol 20.000 homoj estas kondamnata al malapero. La angla estos la libera
lingvo.

- Cxu vi opinias tion bona?

Steven: Jes, kompreneble! Ni perdos diversecon sed ni multon gajnos. La
"libera lingvo" stimulas la komunikadon, la kooperadon kaj la komercon.
Gxi ebligos pli bonan komprenigxon en la homaro.

- Kial la angla elstaris?

Dum la graveco de la germana kaj franca lingvoj malgrandigxis, la influo
de la angla kreskis. Miloj da homoj cxiutage komencis lerni la anglan.
(...)

La homoj kiuj okupas la plej rekompencajn salajrojn parolas la anglan flue
aux havas bazajn konojn de la lingvo. Pere de Interreto kaj Tutmondigxo
tiu fenomeno pligrandigxos. Lernu la anglan kaj prosperu aux ignoru gxin
kaj suferu.
El la revuo "Veja" numero 14 kompilis kaj tradukis:

Joso Manoel Aguilera Junior
Rete: klubo@forigu.correionet.com.br

Noto de la kompilanto: la tendenco nuna ne estas la sinteno de Steven sed
alia, ke brazilano ne parolos lingvon "portunhol" (miksajxo de la hispana
kun la portugala) sed lingvon "portingles" (miksjajxo de la angla kun la
portugala).

**************************************************************************

Antaux Dio
==========

Mortis Bill Gates, kaj Dio ne povis decidi cxu sendi lin cxielen aux
inferen.
- Vi helpis al la socio, cxar vi ebligis, ke cxiuj havu personan komputilon,
  sed vi kreis la teruran Windows-sistemon. Vi mem decidu kien iri!

En la infero Gates vidas ke miloj da nudulinoj ludas sur strando.
- Se tio estas la infero a li diris a, mi nun volas vidi la cxielon.

En la cxielo estas nur kelkaj angxeloj sxvebantaj sur nuboj. Ili ludis
harpojn.
- Mi preferas la inferon a diris Gates al Dio.

Do Bill Gates iris en la inferon.

Du semajnojn poste Dio trovis Gates cxenitan al muro, kriegante inter
varmegaj flamoj:
- Tio cxi ne estas la infero, kion mi vizitis antaux du semajnoj a li
  ploregis. a Kio okazis al la strando kaj la belulinoj?!

Dio diris:
- Tio estis nur la ekranprotektilo.

el Tamen Plu, februaro 2000

**************************************************************************

Solidareca mesagxo al la kurda popolo
=====================================

Ni, parolantoj de la internacia neuxtrala lingvo Esperanto, anoj de
tutmonda Movado por la Homaj Lingvaj Rajtoj, konsciaj pri la nunaj atencoj
al homaj rajtoj, kiujn suferas kurda popolo, cxefe en Turkio;

konsiderante, ke la parolantoj de la kurda lingvo suferas lingvan
diskriminacion, cxar al ili ne estas permesate, uzi sian propran lingvon
en difinitaj sferoj de la vivo (en edukado, en amas-komunikiloj,
eldonajxoj, en publikaj institucioj, ktp...);

notante la rolon de la lingvo kiel ilo de unuigxo de la kurda popolo, kiu
estas la plej granda etna malplimulto en la mondo sen propra teritorio,
kun 25 milionoj da homoj kiuj vivas sur teritorioj de Turkio, Irano,
Irako, Sirio kaj eks-Sovetio;

bedauxras la maltolereman sintenon (cxefe) de la turka registaro, kiu
altrudas lingvan subpreman politikon al la kurda popolo;

petas respekton al la rajtoj de la kurda popolo al gxia kultura identeco
kaj memregado;

kaj postulas, ke la rajto de kurda popolo pri sia lingvo estu respektata
laux la Deklaracio de la Homoj Rajtoj kiu asertas, ke neniu homo povas
suferi diskriminacion surbaze de lingvo.

"Homaj Lingvaj Rajtoj"
Internacia Prem-Grupo
Rete: rajtoj@forigu.egroups.com

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 184, 2/aprilo-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************