Eventoj n-ro 183, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Kampanjo 2000 - plenumita tasko

Faka aplikado: - Eblas kunlabori kun cxinoj pere de Esperanto
               - Esperanto-gantoj estis disdonitaj
               - Faklingvajxoj en Esperanto - pauxseto

Kontakto sercxata: - E-lingvaj "ex-libris" markoj sercxataj

Interreto: - Esperanto-muziko sur retpagxo
           - Renovigita retpagxaro de "La Gazet'"
           - Skolta libro sur la reto
           - Sankta skribo de onbulismo en la reto

Arangxoj: - Unika kultura arta festivalo
          - Fervojista seminario en Hungario
          - 3 Esperanto-tendaroj en Cxehio
          - La plej granda IJF
          - Kuraciga Esperanto-feriado
          - Mediteranea Esperanto-semajno
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Afrikaj rifugxintoj ricevis helpon de Agado Espero
        - Filmteatro por Esperantistoj
        - Du E-omagxoj en la sama urbo
        - En bulgara gimnazio Esperanto estas instruata de 40 jaroj
        - En hispana televido okazas Esperanto-kurso
        - Rauxmisma seminario kaj retinfo
        - Ekspedicio pere de esperantistoj
        - 30-minuta elsendo pri Esperanto en Bulgario
        - Esperanto libroj en germana librofoiro
        - Helpu elspezi monon de Auxstraloj!
        - Religianoj interesigxas pri Esperanto
        - Pli kaj pli da homoj en Nederlando informigxas pri Esperanto
        - Kep Enderby, esperantisto de la jaro
        - E-arangxo kun loka festivalo

Reagoj: - Optika libro vokas korektojn
Instruado, ILEI: - Koresponda Esperanto-fako de hungara universitato
Konkursoj: - Liro-2000, la literatura konkurso
Radio: - Esperanta radioamatora stacio
Libroj: - Gramatiko de Esperanto, preskaux PIV
Rubrikoj: - mallonge (11), anoncetoj (3), korespondi deziras (5)
Interese: - Morto de naturo
          - Irana printempo
          - Esperantisto postulas lingvan malegalecon

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kolekto 2000 - plenumita misio
==============================

Kiam en 1998 estis lancxita la projekto Kolekto 2000 en kadre de Kampanjo
2000, neniu esperis atingi tiom da sukceso. La celo estis trafita kaj
plenumita pli frue ol antaux-vidite pro la kvalita kaj serioza akurateco
en la laboro de cxiuj artistoj kaj bandoj kiuj partoprenis en la kolekto,
sed ankaux danke al cxiuj personoj kiuj aktive kunlaboradis. Gravas ankaux
substreki subtenan partoprenon de FAME Fondajxo en la projekto. La sperto
estis tute ricxoplena por cxiuj partoprenantoj sen escepte kaj espereble
la rezulto alportas grandan plezuron al la sxatantoj de Esperanto-muziko.

Kolekto 2000 meritas sian nomon cxar gxi finkompletigxis komence de la
euxropa Printempo de la 2000-a jaro! Cxi tiuj enkondukaj vortoj anoncas
aperon de la du lastaj kodiskoj fermante tiel Kolekton 2000. Ambaux diskoj
prezentas bandojn tute novajn, neniam eldonitaj en espio.

La 9-a kodisko de la kolekto, "Kia viv'" enhavas 7 titolojn de la franca
varietea rok-gruva bando el Nantes (Suda Bretonio) Kore kies kantisto,
Kris Spitzer esperantigxis antaux pli ol unu jaro (vidu Rok-gazet' N-ro
9). La tekstoj prezentas ekstremajn cxiutagajn vivproblemojn, ekzemple:
Aidoso, frenezo, dangxera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio,
disigxoj, ktp...

La 10-a kaj lasta kodisko, "Lingvo Intermonda" entenas 9 titolojn de la
finna-brita ummuzika bando Dolcxamar el Helsinki. Vi malkovros muzikojn
umantajn inter repo kaj hiphopo kaj ekstertera tekno-roko. Miriga
kosmosxipa vojagxo tra la tero per intermonda lingvo: buklu viajn
savzonojn kaj bonsxancan vojagxon... Cxu vi pretas por iro al Dolcxamar?

Rememoru pri la antaux aperintaj kodiskoj - kompreneble cxiuj abunde
disponeblas kaj la tute kompleta kolekto montros al vi ne nur preskaux 5
horoj da diverstila nuna espomuziko sed ankaux cxe la randoj de la
kunigitaj kodiskoj simpatiajn grafikajxojn kiuj resumas la kolekto-
koncepton por la plej granda gxojo de postulemaj kolektistoj.

De la unua gxis la oka kodisko, Kolekto 2000 estas: 1. JoMo kaj
Liberecanoj; 2. Jacques Yvart "Kantas Georges Brassens"; 3. Persone
"...sed estas ne."; 4. Solotronik "Polimorfia Arkiteknia"; 5. Merlin "Por
la Mondo"; 6. La Porkoj "Sxako"; 7. Kajto "Masko"; 8. La Kompanoj
"Survoje".

Cxiu kodisko disponeblas cxe la kutimaj libroservoj aux rekte cxe
Vinilkosmo, po 79 FRF (12,05 Euroj) + 20 FRF (3,05 Euroj) por la
sendokostoj al Euxropo - aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin.
Kostoj por mendi la tutan kompletan Kolekton 2000 (10 kodiskoj
duondauxraj, maks. 29 min.) estas: 650 FRF (99,10 Euroj) + 100 FRF (15,25
Euroj) por la sendokostoj al Euxropo.

Post Kolekto 2000 aliaj projektoj preparigxas por dauxre gxojigi vian
muzikemon, tiel vi povos malkovri tre baldaux subgrundan E-kompilon
prezentante bandojn punkajn, grincajn, trasxajn, ktp kuneldonita de La
Blua Papilio kaj Vinilkosmo.

Sekve planatas kadre de alia projekto teknoa kompilo kaj alia rep-hiphopa
sen forgesi alian seri-eldonon kies unua KD estos Kaj Tiel Plu, la fama
kataluna popolmuzika bando.

Vinilkosmo:FR-31450 Donneville, Francio
Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Oferto el Cxinio
================

Kunlaborado per Esperanto kun Xi'an(Siano) Zhiyuan Kultura Kompanio: ne
hezitu peri por ne-esperantistaj asocioj! Xi'an(Siano) Zhiyuan Kultura
Kompanio klopodas nur apliki kaj disvastigi Esperanton kaj volas kunlabori
kun vi en jenaj flankoj:

Turismo: Egaltraktate reciproke akcepti diversajn vojagxantajn grupojn
organizitajn de esperantistoj.

Kuracado: Helpante kaj invitate de vi, ni povos gvidi cxiajn famajn
kuracistojn (speciale fakuloj en cxina medicino pri hipokondrioj),
kapablantajn kuraci hipokondriojn al via lando por kuraci pacientojn. La
pacientoj povos esti senpage diagnozataj kaj page resanigataj. La enspezo
de la kuracado estos dividita inter ni ambaux. Se maturigxos la kondicxoj,
ni ambaux do povos kunfunkciigi cxinmedicinan diagnozejon en via lando. Ni
ambaux do povos longtempe profiti.

Eduko: Ni planas sendi cxinajn studentojn, kiuj volas lerni en fremdlando,
al via lando por ke ili bone kaj rapide lernu lingvon. Kompreneble, ni
pagos al vi pro via servo en cxi tiu flanko. Ni ankaux planas sendi cxi
tiujn studentojn, kiu volas praktiki lingvon alilanden. Se la kondicxoj
estas glataj, ni kunfondos lingvan lernejon.

Kulturo: fari kulturajn agadojn organizatajn. Ni povos sendi cxinajn
divers-klasajn teatrajn trupojn al via lando kaj viajn al Cxinio.

Sporto: Ni interese planas sendi cxinajn sportistojn (speciale piedpilk-
ludistoj) alilanden, ankaux alilandajn ludistojn al Cxinio. Ni plane
arangxos Cxinajn junajn ludistojn lerni la ludon alt-nivelan en la potenc-
lando.

Posxt-acxetado: En Cxinio produktigxas multaj mondfamaj ajxoj kiel
ludiloj, metiartajxoj, vestajxoj ktp. Ricevinte pet-informojn, ni acxetos
kaj sendos posxte.

Perad-servo: Cxi servo estas en diversaj flankoj, komerc-informoj, vojagx-
gvidadoj ktp.
Viaj informoj kaj proponoj cxiam estas bonvenaj al la adreso:

S-ro Qiushi
Xi'an Zhiyuan Kultura Kompanio
CN-710068, 221-NR.29 Huannanlu Xiduan, Xi'an, Shaan xi, Cxinio
Rete: taiyaanz@forigu.pub.xaonline.com

**************************************************************************

Esperanto-gantoj
================

La 11-an de februaro 2000 estis sendita 240 paroj da laboristaj gantoj
"Esperanto" al Kosovo pere de "Secours Populaire Francais". Cxiu paro
surhavas la vorton "Esperanto" (Fabrikanto : TAKE-ESPERANTO en Cxinio).

Michel Basso
Rete: 100623.3022@forigu.compuserve .com

**************************************************************************

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan
pri diversaj sciencoj. La aperado ne finigxis nur pauxzas, cxar ni volas
informi la legantojn ankaux pri aliaj fakaj novajxoj.

Ni ricevis reagojn, kiuj atentigas nin pri mankoj, malgxustajxoj, ktp.
Estus vere utila, se la fakaj asocioj iel eku kolekti la titolaron de la
Esperantlingvaj libroj, kiuj rilatas al iliaj fakoj.

Dauxre ni aperigas nian datumaron kaj bonvenas la kontribuoj de fakuloj,
ni plu atendas ilin kun la espero, ke iam ni havos vastan listegon de E-
faklingvajxoj.

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Esperantlingvaj "ex-libris"-markoj
==================================

Redaktoro de la revuo "Graphia", kiu temas pri "ex-libris"-arto, volas
fari artikolojn pri Esperantaj libroj kiuj enhavas tian markon.

La nomo "ex libris" venas de la latina lingvo kaj signifas "el la libroj".
Temas pri de artisto-verkita proprietajxo-marko, metita en libron, kiu
nekontesteble pruvas al kiu la koncerna libro apartenas. (La kutimo
originas el la 15-a jarcento.)

La koncerna redaktoro jam trovis unu tian ekzemplon: nome, en la verko
"Mia libro", sed li sercxas pliajn tiajn ekzemplojn. Homoj kiuj posedas,
bonvolu kontakti FEL cxe la adresoj:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Belgio
Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Esperanta muziko sur brazila muzika retejo
==========================================

Sep esperanto-muzikistoj / muzikaj grupoj estas prezentataj sur la brazila
muzika retejo "MusicExpress" (adreso: http://www.musicexpress.com.br), kiu
ricevas 70 000 vizitojn en cxiu monato. Tio estas Flavio Fonseca, Grupo
Esperanca, Jacques Yvart, Kajto, Merlin, Persone kaj Solotronik. La
prezento estas en la portugala lingvo, sed de cxiu el ili estas
elsxuteblaj pluraj kantoj en MP3-formato. La retejo apartenas al la
kablotelevida firmao "TV Filme" kaj estas prizorgata de Flavio Fonseca.
Entute estas elsxuteblaj cxirkaux 400 muzikeroj, plejparte en la portugala
lingvo.

el NUN

**************************************************************************

Retpagxaro de "La Gazeto"
=========================

La Retpagxaro de La Gazeto: http://osiek.org/lagazeto/ estas nun Unikoka
(UTF-8) posedas propran sercxilon por aliri pagxojn, cxiu auxtoro, cxiu
libro recenzita aux citita havas propran konstantan pagxon. Vi povas legi
aktualajxojn kaj malnovajn interesajxojn "samloke".

Bruno Masala
Rete: lagazeto@forigu.osiek.org

**************************************************************************

Elektronikaj vortaroj
=====================

Omagxe al la naskgxdato de Lordo Banden Powell kaj sia edzino Olave Baden
Powell, Mondaj Skoltestroj, Skolta Esperanto-Ligo disponigas la
portugallingvan tradukon de la verko "Pli vastaj horizontoj en internacia
skoltado", gxi troveblas cxe la retadreso:
http://www.esperanto.org/skolta/pt-vasta.html.

Roberto Resende
Rete: rresende@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

Sankta Instruo
==============

Mi informas, ke la gxusta adreso de retpagxoj de la Esperantlingva
hejmpagxo de onbulismo estas http://won.wonbuddhism.or.kr /exsperant, En
la retpagxaro jam trovigxas la tuta hiperteksto de la Sankta Instruo de
onbulismo.

Choe Taesok
Rete: chtaesok@forigu.@forigu.SUBSKRIBO = won.wonbuddhism.or.kr

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kultura, arta, partopreninda festivalo
======================================

Antaux pluraj jaroj kaj cxefe post la sukcesa kultura programo en la UK de
Montpellier, naskigxis la ideo pri nova Esperanto-festivalo en suda
Euxropo kaj pli precize en suda Francio (Okcitanio): Jen KAFE unuafoje
okazonta en Tuluzo en Julio 2000.

La festivalejo estas malnova kasteleto transformita al spektaklejo, estos
bone por la vesperaj spektakloj, meze de vasta arboza parko, en kiu staros
du scenejoj por la dumtagaj programeroj

La bunta, interesega programo de KAFE dauxros 5 plenajn tagojn.

Cxiumatene okazos atelieroj pri jogo, danco, kantado, desegnado. Estos
multaj ekskursoj al diversaj belaj lokoj. Okazados artistaj kaj
literaturaj forumoj, diversaj animadoj kun surlokaj artistoj. Okazos
diversaj spektakloj, ekzemple: marde Teatro de Jerzy Fornal, sabate f-ino
Emily Barlaston, hora spektaklo far de la stagxo-partoprenantoj. Okazos
Koncertoj cxiuvespere ekde la 20-a horo: merkrede La Kompanoj poste JoMo
sola akustike kaj Solotronik; jxauxdon Jxak Le Puil poste Kore; vendrede
Jxomart & Natasxa poste prezento de la subgrunda kompil kun 9 tuluzaj
bandoj brumuzikaj poste JoMo & Libertarios kaj Persone; sabaton Jacques
Yvart poste Kajto; dimancxe Kaj Tiel Plu poste Kim aux Vigla Muziko el
Kongolando, Afriko poste Les Footeuses de Oan (Okcitanio). Cxiutage de
noktomezo okazos diskoteko.
Informoj kaj aligxo cxe:

Esperanto-Kultur-centro
1 rue jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio
Rete: kafe@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Fervojista kongreso
===================

La 52-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazos
inter 13-19. 05. 2000 en Budapest, Hungario. Tio estos jam la 4-a IFEF-
kongreso en Hungario

Cxi jare Hungario festas la centjarigxon de sia sxtateco kaj tio donas iun
kroman etoson al la arangxo. La kongreso kaj la logxado okazas en belegaj
kaj bonkvalitaj hoteloj de Budapesxto, kiuj situas preskaux en la
urbocentro. Dum la kongreso okazos la kutimaj kaj vere interesaj programoj
kaj krome iom hungare. Eblos partopreni duontagan ekskurson al la
budapesxta infana fervojo kie la venonta fervojista generacio servas la
pasagxerojn. Okazos ekskurso al la fama historia urbo, Eger, kiu havas
sanigan banejon kaj veran historian aspekton. Postkongerese eblos
partopreni la ekskursojn al la historie kaj turisme famaj urboj de
okcidenta Hungario.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

52-a Kongreso de IFEF
pk. 7, HU-1378 Budapest, Hungario

**************************************************************************

3-foja tendaro
==============

La cxijaraj Someraj Esperanto-Tendaroj, SET, okazas inter 2-15., 16-29.
07. kaj 30. 07. - 12. 08. en Lancxov, Cxehio. Dum la tendaro cxiutage krom
dimancxo okazas Esperanto-kursoj en tri gradoj (komencanto, progresanto,
konversacia) de la 8-a gxis la 12-a horo. Posttagmeze eblas sin bani,
amuzigxi. Kaj vespere okazos diversaj bonetosaj programoj cxe la
tendarfajro. Estas atendita ankaux la kontribuo de esperantistoj.
Informigxo kaj aligxo eblas cxe:

Klubo de Esperanto
CZ-67401 Trebicx, Cxehio

**************************************************************************

La plej granda IJF
==================

Estas certe, ke cxi jare okazos la plej granda Internacia Junulara
Festivalo, IJF de la jardeko. Gxis meze de marto aligxis 280 personoj kaj
de tago al tago alvenas multaj aligxiloj. La arangxo okazos inter 19-25.
04. 2000 en Cavallino, Italio tre proksima al Venecio. La festivalon
subtenas Euxropa Junulara Fondajxo, tio signifas, ke la kotizoj estas vere
favoraj.

La partoprenantojn atendas interesega programo. La arangxo estas unu el la
kvar plej grandaj junularaj Esperanto-okazajxoj. Okazos koncertoj,
diskotekoj kaj estigxos bonega etoso. Dum la arangxo estos unuafoje
internacie prezentita la koncertofilmo pri Amplifiki.
Aligxo kaj infromoj eblas cxe:

Manuel Giorgini
S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio
Rete: ijf.admin@forigu.esperanto.it

**************************************************************************

Kuraciga E-feriado
==================

Silezia Esperanto-Asocio (SEA) en Wroclaw, Pollando elkore invitas al 34-a
Internacia Esperantista Feriado en Kudowa Zdroj en du feriskipoj: 1-a
13-27. 08. 2000, 2-a 01-10. 09. 2000. La urbo estas la plej malnova
kuracloko en Silezio, pitoreske situanta sur la suda deklivo de Sudetoj.
Estas tie mineralaj fontoj, helpe de kiuj oni kuracas multajn malsanojn de
koro kaj arterioj. Turistoj trovos interesajn itinerojn. En programo oni
antauxvidas diversgradajn kursojn de Esperanto, kulturan kaj distran
programon.
Kontakto kaj aligxo:

Silezia Esperanto-Asocio
str. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw,
Rete: lserwatka@forigu.poczta.onet.pl

**************************************************************************

Mediteranea semajno
===================

2-a Mediteranea Kultura Esperanto-Semajno okazos en Valencia, Hispanio,
inter 10-15. 07. 2000. En la interesa programo trovigxas filatela
ekspozicio, vizito de vidindajxoj, artaj vesperoj, multaj prelegoj pri
interesaj temoj, kursoj de Esperanto, teatrajxo, kolokvo pri "Nuna stato
de Esperanto-instruado", "Internacia Festivalo".
Kontakto kaj aligxo cxe:

Augusto Casquero de la Cruz
Avenida Burjasot, 29, A-31. ES-46009 Valencia. Hispanio
Rete: a-casquero@forigu.redestb.es

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu/kalendaro.htm Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

07-09.04. TAO-semajnfino: kuirada semajnfino laux vegetara principo. Inf:
JEFO, 4bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815
(respondilo). Rete: jefo@forigu.esperanto.org
* * *
07-09.04. "Pri io kaj nenio" - Amuza kaj amika kunestado, Poprad. Inf:
Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
07-09.04. Regiona renkontigxo en Rujxomberok. Inf: Vladimir Surovcxek,
Hradna 531, SK-033 01 Liptovksy Hradok, Slovakio. Tel.: +421-903-552152
(Juraj Gondzur) Rete: juraj.gondzur@forigu.urap.sk
* * *
08.04. Esperanto-tago en Vieno. Renkontigxo gxuste je la 12-a horo cxe la
enirejo: Vieno 13-a distrikto, Wurzburggasse 30. Inf: cxe la Esperanto
Redakcio de ORF-RAI, telefone: +43-1-8787813028, rete:
roi.esperanto@forigu.orf.at
* * *
09.04. Lingva Seminario, Skokovy. Inf: Jindriska Drahotova, Sadova 745/36,
CZ-29301 Mlada Boleslav, Cxehio. Tel: +420-326-731485
* * *
11-15.04. Pri Pedagogio kun Claude Gacond en Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074.
Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
13-23.04. 1-a Meksikia Kongreso de AIS, Celaya, Meksikio. Inf: Ruben
Feldman-Gonzalez, 120-A Rockwood Ave, MSC 40-716 Calexico CA 92231, Usono.
Rete: 103163@forigu.compuserve.com
* * *
14-17.04. Junulara Esperanto-Renkonto, JER en Torokmezo, Hungario. Inf:
Hungara Esperanto-Junularo, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete:
hej@forigu.vma.bme.hu
* * *
14-17.04. Zamenhofaj Kulturaj Tagoj, Miercure-Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi,
str. Patinoarului 12-A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio.
* * *
14-18.04. Marioneta Internacia Renkontigxo (MIRO) Bizovac. Inf: Zvonimir
Andreis cxe KEJA, Mislavova 11/III, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel.:
-385-1-4810152. Rete: ivex@forigu.beer.com
* * *
15.04. Festo de amikeco en Bolzano, Italio. Inf: Rete: leafab@forigu.tin.it
* * *
15.04. Regiona renkontigxo en Bratislava. Inf: Mgr. Alica Komlosxiova -
ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-7-43291604
* * *
15-16.04. 35-a Semajnfina Seminario en Demmin (Meklenburgio-
Antauxpomeranio) Germanio. Inf: Werner Pfennig, Tel: +49-(0)395-4221398
aux ofica: +49-(0)395-3702862
* * *
16.04. Gxenerala Asembleo de Kvinpetalo.Inf: E-Centro, Rue du Lavoir,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-(0)5494 28074. Rete: rapley@forigu.club-
internet.fr

**************************************************************************

MOVADO
//////

Agado espero, projekto 6-a
==========================

Malgraux cxiuj propraj malfacilajxoj en Kongolando decidis helpi homojn
kiuj estas en ankoraux pli malbona situacio. Temas pri rifugxintoj el
Angolo, kiuj vivas en tendaro en Kilueka, apud Lukala.

La projekto estas: instrui Esperanton al la Angolanoj kaj samtempe instrui
al ili skribadon kaj legadon.

Por tio "Stelaro" bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn
lernilojn, kelkajn kasedojn kaj aliajn esperantajxojn. Esperantistoj povas
ankaux esprimi sian interesigxon kaj kuragxigon per leteroj. Gravas la
amika kontakto, pli ol la materia subtenado.

Ne sendu monon rekte al la klubo, sed (se vi volas mone helpi) prefere al
la fondajxo Afriko de UEA kun indiko: Por la projekto "Kongolandanoj
helpas Angolanojn". Tiu mono iros al la landa asocio DKEA kiu gxin
disponigos lauxeble efike.
Por pliaj informoj eblas kontakti:

Hans Bakker
Katelenstraat, 231-II, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

Filmteatro por Esperanto
========================

La arkivisto de GEA, Johano Pachter konstatis, ke la aparta cxambro de sia
logxejo montrigxis tro malgranda por la pli ol centmil dokumentoj. Krome
la duoblajxoj estu cxiukaze aliloke.

Nun li acxetis filmteatron en Weferlingen, en Saksio-Anhaltio, Germanio.
Temas pri 128 kvadratmetra salono kun koktelejo, kiu enhavas 60 fotelojn
lozajn kaj multajn kromcxambrojn en du etagxoj. Krom por la filio de la
GEA-arkivo tie estas loko por arangxoj kulturaj aux aliaj kun tranokteblo
por 30 personoj. La aparatoj por projekcii filmojn ankaux principe
funkcias.

La esperantistaro per tiu granda objekto enorme pliricxigxis kaj povos
gxui meze de norda Germanio novan Esperanto-kultur-centron.

el Berlina Informilo, n-ro 533

**************************************************************************

Unu urbo du E-objektoj
======================

En la urbo Castelldefels, Hispanio okazis la 7-an de decmbro 1999 du
omagxoj, inauxguroj rilate al Esperanto. Estis inauxgurita Espento-placo.
Gxi estas granda placo en la urbocentro. Estis inauxgurita ankaux
skulptajxo de Clemente Ochoa, kiu estis dedicxita al Esperanto kaj
Fernandez Jurado, instuisto, poeto, kataluna parlamentano kaj
esperantisto. La okazajxon partoprenis multaj esperantistoj, kiuj ricevis
ankaux la invitilon de la urbestro.

el KAE-Informilo n-ro aprilo-junio 2000

**************************************************************************

Esperanto instruita de 40 jaroj
===============================

Antaux 40 jaroj, dum la lernojaro 1958-'59 estis enkondukita instruado de
Esperanto en la gimanzio Polski Trambesx, Bulgario. Multajn jarojn post
tio la movado bone disvolvigxis. Preskaux la tuta lernejo esperantigxis.
La lerneja "Internacia" klubo dum longa tempo eldonis la gazeton, "Grajnoj
en vento", kiu estis grava revuo de junulara solidareco kaj pacamo.

Ankaux cxi jare estas instruata Esperanto kaj la E-rondo ankoraux aktivas.
Oni korespondas kun samidenoj en la tuta mondo. Denove estas planata
gazeteto, sed tio ankoraux bezonas prilaboron. Antauxvideble kaj espereble
la tradicio de Esperanto-instruado en cxi tiu lernejo ne formortos, cxar
nia lingvo gxuas la simpation de la instruistoj cxi tie.

Hristo Manolov
el Bulgara Esperantisto

**************************************************************************

E-kurso en televido
===================

La hispana televidkanalo 54 prezentas Esperanto-kurson gvidatan de s-ano
Marti Guerrero i Cots. Gxi okazos cxiun duan semajnon kaj la partoj estas
plurfoje ripetataj intertempe. La programo kapteblas en tuta Hispanio. La
kurso komencigxis la 2-an de marto je la 16-a horo.

Leteroj de esperantistoj, ankaux hispanoj, estas bonvenoj por plifavorigi
la kurson. La leteroj sendeblas al:

Canal 54
Passeig Ferrocarrils Catalans 117-119
ES-08490 Cornella de Llobregat (Barcelona), Hispanio

**************************************************************************

Seminario pri la manifesto de Rauxmo
====================================

Nome de la organizantoj de Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinko (en
julio de 2000), prof. Jouko Lindstedt invitis kvin referontojn por gvidi
(kun la invitinto) seminarion pri la Manifesto de Rauxmo 20-jara.

Inter ili estas d-ro Giorgio Silfer, vicprezidanto de LF-koop. Pri la
interesa iniciato d-ro Silfer sendis sian respondon per ordinara posxto al
la invitinto (kiu do legos gxin kiel la unua, kaj ne el Ret-Info).

el Heroldo Komunikas n-ro 49

Ndlr de ret-info/Eventoj: Ni multe dankas la aprezon de LF-Koop pri la
operativeco kaj rapideco de ret-info...

**************************************************************************

Filmo pri E-ekspedicio
======================

La 18-an kaj 21-an de januaro 2000 estis prezentita filmo pri Litovio en
la slovaka nacia televido (STV 2 kaj STV 1). La materialo estis verkita
dum la ekspedicio de esperantistoj kaj naturprotektantoj al la naciaj
parkoj kaj historiajxoj de Litovio. La ekspedicion organizis Societo
Esperanto en Poprad kaj litovaj esperantistoj.

En la komenco de la filmo estas enkondukaj vortoj en Esperanto kun
surskribado en la slovaka. Fine de la prezentajxo estas menciitaj nomoj de
du esperantistoj kiel kunlaborantoj.

Ankaux cxi jare forveturas la esplorgrupo al Latvio kaj Estonio.
Interesitoj povas turni sin al:

Milan Zvara
Popradske nadr. 33, SK-058-01 Poprad, Slovakio

**************************************************************************

30 minuto pri Esperanto
=======================

La televidkanalo KTVM en Vraca, Bulgario elsendis 30 minutan filmon la
16-an de januaro pri la Esperanto-tradicioj, literaturo kaj kulturo. Gxi
estis dedicxita al la Internacia Literatura Forumo, kiu okazos en majo en
la urbo.

La filmo havis bonan rezulton, cxar ekkreskis la intereso pri Esperanto en
la urbo, Vraca.

el Bulgara Esperantisto januaro-marto 2000

**************************************************************************

30 minuto pri Esperanto
=======================

La televidkanalo KTVM en Vraca, Bulgario elsendis 30 minutan filmon la
16-an de januaro pri la Esperanto-tradicioj, literaturo kaj kulturo. Gxi
estis dedicxita al la Internacia Literatura Forumo, kiu okazos en majo en
la urbo.

La filmo havis bonan rezulton, cxar ekkreskis la intereso pri Esperanto en
la urbo, Vraca.

el Bulgara Esperantisto januaro-marto 2000

**************************************************************************

Esperanto-libroj en Leipzig
===========================

Inter 23-26. 03. 2000. okazis la Leipziga Librofoiro (Leipziger
Buchmesse), Germanio. Kava-Pech estas unu el 110 cxehaj eldonejoj, kiuj
ricevis sxancon senpage partopreni la librofoiron en la komuna ekspozicio
de Cxeha respubliko. Cxiu el ili rajtis proponi ne pli ol 10 titolojn el
sia lastatempa produkto, kies auxtoroj devis esti cxehoj.

Kava-Pech uzis la maksimumon kaj sendis 10 titolojn, inter ili 2
skribitajn en Esperanto: Malovec (ed.): Modernaj rimedoj de komunikado kaj
Malovec: Gramatiko de Esperanto, 2 vortarojn: Kraft: Cxeha-esperanta
vortaro kaj Streda: Terminaro de feloj kaj 1 traduko de Esperanto en la
germanan Chrdlova, Malovec: Einfach tschechisch sprechen (origine Baza
cxeha konversacio).

En la katalogo de la cxeha ekspozicio aperis entute 5 libroj de la
eldonejo Kava-Pech, ene de kiuj tri esperantaj (krom ambaux vortaroj). Sed
oni promesis, ke ankaux tiujn du vortarojn, ne-envicigitajn en la
katalogon (onidire nur pro manko da spaco) oni tamen ekspoziciu.

Petro Chrdle
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

Mono de auxstraloj
==================

La fondusoj de Auxstralia Esperanto-Asocio, AEA, kiuj servas por la kostoj
de diversaj agadkampoj, sumas 170 000 auxstralajn dolarojn. La estraro de
AEA decidis starigi laborgrupon, kiu kalkulis la uzeblan sumon. La grupo
verkis ankaux proponaron, kiel disigi la monon. Cxar okazis multaj
debatoj, AEA petas nun la helpon de la partoprenantaro, ke oni propono aux
menciu novajn, necesajn agadkampojn.
La proponoj estas atendataj de:

Margaret Inglis
4 Mayfield Drive, Mt Waverley Vic 3149, Auxstralio
Rete: minglis@forigu.netscape.net.au

**************************************************************************

Intereso kreskas!
=================

Inter la 1-a de septembro 1999 kaj la 20-a de marto 2000 venis amase
mendoj por la brosxuro "Esperanto als Ratespass" kaj la libro "Esperanto,
das neue Latein der Kirche". En tiuj preskaux 7 monatoj mi forsendis 86
libron kaj 263 brosxuron. Tiu estas sekvo de reta varbado, kiu celas al
klerigaj institucioj kaj simile. Lastan semajnon Landesschulrat von
Karnten, regiona institucio pri instruaj aferoj en Karnten, Auxstrio,
mendis 80 ekz. de la brosxuro "Ratespass", kiuj estas disdonataj al la
lernejaj inspektoroj kaj aliaj oficistoj de la regiono Karnten.

Walter Klag
Rete: esperanto@forigu.chello.at

**************************************************************************

Mondi t aal
===========

"Mondi t all" estas belaspekta, 8-pagxa, nederlandlingva revuo de
Esperanto Nederland. Kvin jarojn post la kunigxo de la Esperanto-asocioj
en Nederlando oni havis eblon aperigi nederlandlingvan gazeton pri
Esperanto. La revuon ricevas dum la unua aperjaro senpage la anonj de la
nederlanda asocio. Krome oni dissendas ekzemplerojn al bibliotekoj kaj
lernejoj. Ankaux euxroparalmentanoj ricevas la revuon. La eldonkvanto de
la gazeto estas 6000 ekzempleroj. Gxin redaktas Johan Derks kaj enhavas la
grafikajxojn de Saskia Idzerda.

el FEN-X 2/2000

**************************************************************************

Intervjuo kun Kep Enderby
=========================

Redakcio de la rusia E-gazeto "La Ondo de Esperanto" elektis la
prezidanton de UEA Kep Enderby "La Esperantisto de la Jaro 1999". Lige al
tio Aleksander Korjxenkov faris intervjuon kun li, kiu aperis en "La Ondo
de Esperanto". 2000: 2 (64), distribuita poste per ret-info.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi igxis la "Esperantisto de la
Jaro"?

Enderby: Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru, ke mi esperantigxis
nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita
esperantisto. Tamen, mi taksas gxin granda honoro kaj provos pravigi gxin.

LOdE: La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via
aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT,
Azio- kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en
la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizajxoj en Seulo). Kia, laux
via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj
de la vivo esperantista?

Enderby: La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, cxar
tia ekvilibro estas afero de jugxo. Gxenerale, vidate de la vidpunkto de
la Esperanto-movado, ege gravas kapablo suficxe bone regi la lingvon, kaj
tio bezonas tempon. Kontrauxe, samtempe egale gravas movade, la kapablo
eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por
komunikigxi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj
konatoj en la neesperanta mondo.

Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie cxi tie, cxar, parolante
tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraux cxiuj aktualaj problemoj en
la mondo - tiom ofte kauxzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aux
de identeco - mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita.
La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne
helpi en la disigado de ili.

LOdE: Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej
subtenindaj?

Enderby: Cxiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina
Esperanto-ideo. Cxi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple,
finvenkismo kaj rauxmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du
Esperanto-skoloj aux -vidpunktoj, sed al la espero ke cxiuj homoj,
interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aux aliaj etne similaj
kulturaj baroj, vivu laux spirito de frateco.

LOdE: Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

Enderby: La kontrauxajn de tiuj, kiujn mi jxus menciis: cxiujn, kiuj
elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj
tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas esperantistojn. La homa naturo
estas tia kia gxi estas, la elekto inter la du ne cxiam estas facila.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n vocxo(j)n, se vi estus
elektanto cxi-jare?

Enderby: Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi
tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laux kiuj honoroj
estas donataj. Honorajsistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn
flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj
esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malgxuste preterpasi. Ne cxiuj
el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian
honoron al homo, escepte laux eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne
doni gxin al profesia esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj, kiuj meritas tian
honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato
Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj estus ankaux Mark Fettes, Lee
Chong-Yeong, Yamasaki Seiko, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi
gxojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

LOdE: Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus,
estante ekzilota al nelogxata insulo?

Enderby: Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Suficxus
diri, ke mi unue pensus pri "La dangxera lingvo", "La Dekamerono" kaj "Sed
nur fragmento".

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Enderby: Nepre bonega, kvankam, cxar mi ne estas auxguristo, pri detaloj
mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj gxi
inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio dauxros, kaj sendube
la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni
devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de
uzanto. Gxi estas identigilo. Lingvo ankaux estas formo de superstrukturo,
multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj
kiuj vivtenas sin kadre de tiu cxi heredita ekonomika kaj socia bazoj.
Kontrauxe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian
bazojn.

La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la
personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur margxene, kvankam
kelkfoje grave. Ankaux politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaux
sxanco ludas gravan rolon. Cxiurilate, la kauxzoj de la nuntempa hegemonio
de la angla lingvo memevidente konfirmas cxiujn tiujn faktorojn. Cxu tiu
hegemonio dauxros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne
cxiam regas en la reala mondo. Intertempe, esperantistoj cxie - cxu anoj
de UEA, cxu de SAT, cxu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo -
devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn,
idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la
cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato cxie, sed tio ne
signifas, ke gxi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

mallongigita el "La Ondo de Esperanto" n-ro 2000:2 (64)

**************************************************************************

E-arangxo kun festivalo
=======================

La venonta Internacia Junulara Kongreso okazos en Honkongo.

Eble ankoraux ne estas sciata, ke la sekvanta IJK, dum jaro 2001, okazos
en Francio, cxe la urbo Strasbourg. Cxar oni povas rimarki, ke, kiam
granda kongreso de esperantistoj okazas cxe iu urbo, la tieaj logxantoj
ofte ne scias, ke Esperanta kongreso okazas en ilia urbo (kaj ecx ofte ne
scias, kio estas Esperanto!), ekis do la ideo organizi, okaze de tiu
IJK-2001, strat-artan festivalon en la kongresa urbo por montri konkrete
la uzadon de Esperanto.

Tiu festivalo konsistus en diversaj artajxoj (teatrajxoj, skulpturajxoj,
legadoj, koncertetoj, dancoj, cirkaj artoj, ktp...) prezentotaj tra la
stratoj kaj placoj de Strasburgo. Artistoj venus el pluraj landoj por
prezenti iliajn artajxojn: tiujn artajxojn ili prezentus aux en Esperanto
aux en ilia nacia lingvo, laux ilia elekto (cxar bonus, ke ankaux estu
lingva festivalo!).

Tia festivalo celas "malfermi" la esperantistajn kongresojn direkte al
Malesperantio, enirigante la IJK-on en la urbon (kaj tiel paroligi pri
Esperanto). Tio estus ankaux plia kultura esperanta okazajxo (cxar tro
malmultas ja la renkontigxoj por esperantistaj artistoj). Tamen, tiu
festivalo ne nur ebligus la esperantistajn artistojn renkontigxi:
kunlaborado kun neesperantistaj artistoj ankaux povus esti interesega...
Nu, jen prezentitaj kelkaj skizoj de tiu projekto. Sed tia festivalo
necesas suficxe granda organizado. Gxis nun, ni estas ankoraux malmulta
tacxmento: ni do sercxas aliajn kunlaborantojn por helpi al la organizado
estas multaj taskoj farotaj), kaj ni ankaux sercxas kontaktojn kun
artistoj, esperantistaj aux ne (por ilin kontakti, kiam ekos la
organizado)... Do, se vi estas interesata por nin helpi, aux se vi havas
artistajn kontaktojn (eble vi mem estas artisto...), ne hezitu kontakti
nin tuj!
Kontakto kaj informoj haveblas cxe:

Erhard Sebastiano
13 ter, rue Raymond Botte, FR-76-380 Canteleu, Francio
Rete: hodos@forigu.free.fr

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Por korekti
===========

Laux mia scio la Optiko-libron jam pluraj elsxutis el interreto,
(www.esperanto.hu/libroj) ecx trovigxas kiuj uzas gxin en la
lingvoinstruado. Mi scias, ke en la teksto ekzistas pluraj eraroj, kaj
fakaj kaj lingvaj. Mi mem trovis kelkajn. Sed proprajn erarojn malofte oni
rimarkas, tial mi petas legintojn, legantojn de la libro, ke pri la
trovitaj eraroj bonvolu informi min. Uzante la informojn, la tekston mi
povas konstante korekti, kaj foje-foje aperigi novajn verziojn. Fine oni
povos eldoni kaj fake kaj lingve bonan esperantlingvan fakan lernolibron.
Vian helpon mi antauxdankas.

Janos Sarkozi
Pf. 127. HU-2600 Vac, Hungario
Rete: sarkozi32@forigu.freemail.hu

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Aligxu al koresponda Esperanto-fako!
====================================

Jam prof. Szerdahelyi planis organizi ian korespondan formon por
eksterlandanoj, kio povis efektivigxi nur post lia morto, en 1990. Cxar
temas pri du variantoj de la sama E-fako (taga kaj koresponda), estas
erare paroli pri "internacia fako" aux "fako por eksterlandanoj" kiel oni
kutimas fari en la gazetaro. Ankaux hungaroj rajtas aligxi al la
koresponda fako, se ili pagas la studkotizon en fremda valuto.

Kiuj estas la bazaj kondicxoj por aligxi al la koresponda fako?

Unue, la aligxanto devas havi universitatan (magistran) aux altlernejan
(bakalauxran) diplomon;

Due, oni devas pagi (laux la regularo valida en 1999) kotizon de 300 USD
cxe la aligxo, po 1000 semestre kaj 500 por fini la studojn (kostoj de la
fina ekzameno kaj de la diplomo).

Trie, la altnivela scio de E-o estas la tria kondicxo, cxar la instruado
okazas en Esperanto. Atestilo pri la lingvoscio estas rekomendata sed ne
deviga. Kiel cxiuj aliaj eksterlandaj studentoj de ELTE, ankaux tiuj de E-
fako devas lerni la hungaran lingvon gxis atingi almenaux mezan nivelon.
Por aligxi kaj komenci la studojn oni devas veni al Budapesxto en junio
kaj resti tie naux tagojn, samtiel fine de januaro. Intertempe la
studentoj estas devigataj fari hejmajn taskojn, legi la indikitan
fakliteraturon. Surbaze de tio ili ricevos la semestrofinajn ekzamenajn
kaj praktikajn notojn.

La lekcioj okazas de lundo gxis vendredo (sabato kaj dimancxo estas
liberaj), la stagxo finigxas marde. Komence de cxiu semestro, la unua tago
estas dedicxita al la ekzamenoj.
Peti aligxon eblas cxe:

d-ino Zsuzsa Varga-Haszonits
ELTE, Esperanto-fako
Piarista koz 1, HU-1052 Budapest
Rete: hekaszsu@forigu.isis.elte.hu

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Liro-2000
=========

Post la sukcesaj konkursoj "Liro-97", "Liro-98" kaj "Liro-99" Urala
Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de "La Ondo de Esperanto"
invitas cxiujn dezirantojn partopreni en "Liro-2000".

Kadre de "Liro-2000" okazos kvar konkursoj en la kategorioj:
- "Originala prozo": ajnatema novelo kun amplekso ne pli ol 20 mil literoj
  (tajperoj);
- "Originala poezio": la temo kaj amplekso ne estas limigitaj;
- "Traduka prozo" el la rusa lingvo: novelo de Anton Cxehov "Sapogi";
- "Traduka poezio" el la rusa lingvo: poemo de Sergej Jesenin "Ustal ja
  jxitj v rodnom kraju...".

En cxiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri
verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aux tre klare
skribitajn ekzemplerojn de la konkursajxo gxis la 1-a de oktobro 2000.
Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko
de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso. Oni ne rajtas sendi
verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux premiitaj en aliaj konkursoj.

La lauxreatoj de "Liro-2000" ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La
rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al
si la rajton gxis la 31-a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn
konkursajxojn en "La Ondo de Esperanto", libroforme kaj elektronike,
kondicxe ke ili avertos pri tio la auxtoron gxis la 1-a de februaro 2001.
La verkoj estas atendataj kaj inforoj peteblas cxe:

Sezonoj, pk. 162, RU-620014
Jekaterinburg-14, Rusio
Rete: sezonoj@forigu.mail.ru

**************************************************************************

RADIO
/////

Speciala radioamatora stacio
============================

Lige al la Internacia Kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-
Federacio), okazonta inter 13-19 en Budapesxto, Hungario, dum la kongresa
semajno funkcios porokaza radioamatora stacio kun speciala voksigno HG5VEK
("Vasutas Eszperanto-Kongresszus" = Fervojista E-Kongreso).

La radioamatora stacio konfirmos la radiokontaktojn per speciala QSL
(konfirm-karto).

Imre Ferenczy
Rete: iferdr@forigu.matavnet.hu

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Gramatiko de Esperanto
======================

Aperis la dua, plene E-lingva, plilargxigita eldono de Gramatiko de
Esperanto de Miroslav Malovec, kiu pro elcxerpigxo de PAG versxajne
farigxos por certa tempo la plej ampleksa akirebla E-gramatiko. La libro
okupigxas en apartaj cxapitroj pri: lingvoevoluo, fonetiko, ortografio,
vortfarado, morfologio, sintakso, vortprovizo, stilistiko kaj tradukarto.

La libron eldonis KAVA-PECH, gxia prezo estas 13.50 EUR. Gxi mendeblas jam
ekde nun cxe UEA-libroservo kaj baldaux certe cxe preskaux cxiuj
libroservoj tra Esperantujo, eventuale rekte cxe la eldonejo.

Petro Chrdle,
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

MALLONGE
////////

En la hispana revuo, "Escrits" aperis unupagxa artikolo pri Esperanto. En
la artikolo estis intervjuita Josep M. Galofre, prezidanto de Hispana
Esperanto-Federacio, HEF.
* * *
Estis inauxgurita Esperanto-kurso por geskoltoj en la cxefurbo de
Brazilio. Samtempe braziloj anoncis ankaux retan Esperanto-kruson.
* * *
La 30-an de januaro la dana televida stacio, DR1 elsendis 6 minutan
programeron pri Esperanto. Post la elsendo dum 1 semajno la reta kopio en
formato "Real Movie" estis atingebla en interreto.
* * *
Aperis la profesoriga disertacio de Sabine Fiedler (preskaux 400 pagxoj)
kiel libro. La adreso de Dr.phil.habil. Sabine Fiedler: Am Zollamt 5,
DE-04838 Gordemitz, Germanio.
* * *
Okazis pliaj radielsendoj en "Radio Internacia", "Provinca Havano" kaj
"Radio Progreso" en Kubo pri la 12-a IKEK-konferenco kaj pri E-o
gxenerale.
* * *
Forumon okazigis Asocio de Verduloj Esperantistoj, AVE pri Esperanto dum
la Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Parizo, Francio.
* * *
Okazigos la 100-an bazan kurson de Esperanto Seula Esperanto-Kulturcentro
en majo 2000. Tra 100 kursoj, 840 homoj lernis la internacian lingvon.
* * *
Estas eldonata nove Esperanto-revuo, "Informoj". Gxin eldonas Esperanto-
Asocio de Estonio. La gazeto temas pri Esperanto-aferoj kaj historio de la
movado en Estonio. Eblas kontakti: pl. 14, EE-0001 Tallin, Estonio
* * *
Proponis enmeton de Esperanto en la instruplanon de bazaj lernejoj s-ro
Guy Fischer, vicprezidanto de la Komisiono pri Sociaj Aferoj de la franca
senato.
* * *
Aperis artikolo pri E-o en la granda franca gazeto, "Le Figaro". La
artikolo informis pri facileco de lernado de Esperanto, nuntempa uzebloj
de la lingvo kaj famuloj, kiuj uzas Esperanton.
* * *
Fondigxis "Esperanto-Klubo de la Tri Lima Lando" en Elzaco, Francio la
8-an de marto 2000. Kontaktadreso: Esperanto Klubo, 5 rue Jean Mermoz,
FR-57100 Thionville, Francio. Rete: bruno.henry3@forigu.libertysurf.fr.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Mi estas malnova kaj internacie rekonita kolektanto de vizitkartoj. Mi mem
ne parolas Esperanton, sed amikoj konsilis provi tiun cxi informkanalon.
Mi nun finverkas studon pri vizitkartoj (historio, gxenerala kaj nacia
trajtoj ktp.), sed la materialo pri la E-lingvaj kartoj estas negranda.
Cxu vi povus helpi, sendante vian karton (kaj eventuale superfluajn de
viaj konatoj el via tirkesto)? Denes Botta, Dorottya u. 9, H-1051
Budapest, Hungario.
* * *
Kun bedauxro ni mencias, ke la 18-an de marto 2000 mortis s-ro Isxikawa,
japana esperantisto. Li estis elstara E-instruisto kaj la centra figuru de
la loka movado.
* * *
Mi bezonas respondojn el nunaj kaj estontaj Eu-landoj kaj el Usono. La
demando: En fabrikoj, uzinoj, lernejoj ktp. do en laborlokoj sindikatoj
cxu havas nur por ili uzeblan cxambron, kancelarion, cxu ili pagas por gxi
kaj kiom? Respondoj estas atendataj de: Foldvari Laszlo, Vasarter No 22/C,
II/5, HU-5420 Turkeve, Hungario.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Atendas leterojn de diversagxaj samideanoj la Grupo s-ro Valerij Malihin,
P.K. 24847, Krasnojarsk, RU-660133, Siberio, Rusio, retadreso:
sapphire@forigu.ns.kgtu.runnet.ru.
* * *
Ni estas grupo de Esperanto-lernantoj. Ni estas virinoj inter 20 kaj 40
jaragxaj. Ni deziras korespondi dise en la mondo kun aliaj grupoj. Cxio
interesas nin, ni volonte korespondus pri iu-ajn temo. Szilvasi Eva, Radio
u. 1. fsz. 3., HU-8000 Szekesfehervar, Hungario
* * *
46 jara esperantistino volas korespondi kun seriozaj gesamideanoj
tutmonde. Adreso: Elzbieta Krawiec, Uzdrowiskowa 2, PL-70-885 Szczecin,
Polio.
* * *
Mi estas 26 jarulo. Mi logxas en Brazilo, en la urbo Sao Jose dos Campos.
Mi sercxas gesamideanojn tutmonde, kiuj volas korespondi en la temoj:
filozofio, literaturo, naturo, arto ktp. Mia adreso: Luis Alberto de
Souza, Pk 8044, Sao Jose dos Campos-12216-990 Brazilo, Rete:
samoia@forigu.ig.com.br.
* * *
Ni estas tri knabinoj, 13-jaraj, kaj deziras korespondi kun esperantistaj
gejunuloj. Ni loas en Quimper, nordokcidenta Francio. Kontaktu nian
instruistinon: Josette Ducloyer 1, Allee de Kernisy, FR-29000, Quimper,
Francio. Rete: jpducloy@forigu.club-internet.fr.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Morto de la naturo
==================

Kion skribi pri la terura riveromalpurigado okazinta en la rivero "Szamos"
en gxia rumana teritorio. La elfluinta ciano murdis la riveron ne
indulgante ankaux la hungaran terenon. Szamos enfluas la riveron Tisza
(Tibisko) kaj ankaux tie gxi kauxzis grandegan domagxon. Vere multaj vivaj
estajxoj malaperis el la tieaj riveroj por ricxigi la kolektajxon de
rezultoj de la homaj stultajxoj.

Plorinda bildo akceptis la promenanton sur la bordo de Tisza. Cxie la
akvon kovras la kadavroj de akvaj bestoj. Ne nur fisxoj sed ankaux aliaj,
kiuj ne povis fugi de la mortiga ciano.

Kiom da tragedioj, kiom da suferoj farigxis dum tiuj cxi horoj. Certe la
malfelicxaj fisxoj ekprovis fugi sercxi sirmejon de malantaux la
neatendita morto. La fugxo estis vana, cxar la ciano estis pli rapida kaj
forta. Gxi, kiel majstra ekzekutisto, disjxetadis la teruran morton.

Cxu ni, homoj efektive meritas tiun cxi admirindan planedon?

Se en la universo ekzistas pli evoluita civilizacio, certe estos iutage
Tero reprenita de ni homoj kaj ni estos ekzelitaj en la plej foran angulon
de nia galaksio, kie sur nia nova planedo estos nur dezerto. Ni estos
forgesitaj tie, kiel dangxeraj krimuloj.

Ni meritus tiun cxi sorton. Al nia Terpatrino ni kauxzis multe da suferoj.
Apenaux pasis nur kelkaj jaroj de la tragedio de Cxernobil kaj ie en la
mondo cxiujare okazas naturkatastrofoj.

Homaro vekigxu! Vidu, se vi malbone mastras, ni cxiuj pereigxos. Nun nur
la fisxoj, multaj akvaj bestoj kaj kreskajxoj neniigxis, sed morgaux eble
ni sekvos.

Bela Apati Kovacs
el Vesperto n-ro 083

**************************************************************************

Tembro pri tempo printempa
==========================

Cxe irana kalendaro nomata Suna Erao, cxiu novjaro gxuste inauxgurigxas
sojle de cxiu printempo. Do ni ne nur gratulas naci-kalendare, sed ankaux
internacinature tergloban revivigxon post malvarmega vintro kun longaj
noktoj.

Cxiujare cxe la unua tago de la printempo krome temperaturekvilibro ankaux
okazas la ekvinosko, tie egaligxas templonge tago kaj nokto. Cxijare
UNESKO felicxe nomis la unuan tagon de la printempo kiel Internacia Vers-
Tago. Interalie antaux jaroj UN nomis la samtagon kiel Ter-Tago. Aldone
gxi deklaris tiun tempon printempan kiel agnoska festferio por la membroj.
Interalie samtempe kun irana novjaro estos sonorigata oficiale sonorilo de
UN tiutempe.

Konsekvence IER cxe renova alisunbrilado al terajxarojn, do solsticigata
naturo esperas pli novan kaj ekvilibran vivadon plenverdan kaj plenversan
al cxiuj sonorigotaj teranoj. Verdenverdan, versenversan kaj verdenversan
solstic-fartadon al cxiuj vi sub sunbrilado.

Tempramentoj tamtamas plej penetran pentradon tembre cxe cxi tempera
printemp-tempo!

Irana novjaro, 01. 01. 1379 komencigxis lunde la 20-an de marto 2000 11:05
kaj 14 sekundoj laux la tehrana loka tempo.

Salutas cxiujn:
Mojtaba Kheir-Khah kaj IER-anoj

**************************************************************************

Lingva malegaleco inter esperantistoj
=====================================

En 1983 mi eklaboris en la usona kompanio "Fairchild Camera & Instrument",
kiu estis unu el la fruaj fabrikantoj de komputilaj "cxipoj". Dum mi estis
tie, mia laborestro (cetere esperantisto) informis min pri du interesaj
lingvaj aferoj rilate la kompanion (kiu tiutempe estis subkompanio de la
granda franca kompaniaro Schlumberger):

La tiutempa estro de Schlumberger mem estis esperantisto (cxu oni en la
Esperanto-movado iam ajn rimarkis tion?)

Kvankam oficiale la altranguloj de la kompanio uzis la anglan lingvon, oni
tamen necesigis, ke la prezidanto de "Fairchild" - tute usona kompanio -
scipovu la francan lingvon, cxar en la gxeneralaj kunsidoj de la
plejalttavoluloj de la kompaniaro oni kutime "konversaciis" franclingve,
kaj se oni scipovus nur la anglan, oni rapide farigxus eksterulo, kio ne
multe helpus, se paroli politike.

Don Harlow
Rete: don@forigu.donh.vip.best.com

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 183, 1/aprilo-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************