Eventoj n-ro 182, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Kampanjo por la Manifesto-2000 de Unesko Faka aplikado: - "Faklingvajxoj en Esperanto" - Historio Interreto: - Brazilia urbo havas esperantan retpagxaron - Mallonge (4) - IJK-2000 en la reto Arangxoj: - Kantostagxo dum KAFE en Francio - Jarkunveno de Sveda E-Federacio - TEJO trejn-seminario en Varna, Bulgario - Esperanto-pikniko en Francio - Internacia Festivalo, 17-a IF en Trier, Germanio - Kompleta Monata Kalendaro Movado: - Resuma historio de Gresillon en la pasintaj jaroj - Pola Esperanto-Junularo - refondita! - Rusia Esperantista Kongreso - Asocio de Verduloj Esperantistaj - Unesko, revuo, Esperanto... - Komitatkunveno en Kubo - Ne vivkapabla atako al Esperanto - "Bonvenon al Tel Aviv" - kuragxiga invitletero Instruado, ILEI: - Esperanto-kursoj en hispana universitato - Internaciaj Ekzamenoj, rezultoj en 1999 Konkursoj: - La mondo plibeligxas danke al via rido Gazetoj: - Esperantologia revuo Radio: - Retpagxaro pri Esperanto-radioj estas renovigita Libroj: - Esperantaj sinonimoj Rubrikoj: - mallonge (14), anoncetoj (4), korespondi deziras (5) Interese: - Arestado por kontrauxstaro al lingva diskriminacio - Lingva striko kontraux la angla ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kampanjo por la Manifesto 2000 de Unesko ======================================== La Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj proklamis la jaron 2000-an "Internacia Jaro por la Kulturo de Paco". Unesko ricevis la taskon zorgi por ke la jaro igxu okazo por pripensado kaj agado favore al Kulturo de Paco. Grupo da Nobel-pacpremiitoj projektis Manifeston okaze de la 50-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La kampanjo cxirkaux gxi celas kolekti 100 milionojn da subskriboj prezentotaj al la Gxenerala Asembleo de UN dum venonta septembro. La Manifesto 2000, aperigita de Unesko en kelkaj lingvoj, estas nun aperigita en Esperanto de UEA. La subskriboj de esperantistoj (aux kolektitaj de esperantistoj) estos registrataj en aparta fako de la komputila inform-banko cxe Unesko. Tial ni havas sxancon (montri kiom esperantistoj subtenas aktualajn kampanjojn por pli bona mondo) sed ankaux riskon (se la partopreno de esperantistoj estos tro malgranda). Pro tio ni apelacias al vi por ke vi: - a petu de UEA, adreso: Nieuwe Binneweg, 176 NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, rete: uea@forigu.inter .nl.net, ekzemplerojn de la Manifesto 2000 - gxi estas tre bele presita; - a en kluboj, konversaciaj rondoj kaj aliaj okazoj oni legu la tekston kaj diskutu pri gxi - por pli vasta traktado de la temoj de la Manifesto bonege tauxgas la libroj "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj" kaj "Pacxjo, kio estas rasismo?" mendeblaj cxe UEA. - a subskribu kaj kolektu subskribojn. En la faldfolio mem estas spaco nur por unu subskribo, sed vi rajtas fotokopii la subskrib-folion tiom da fojoj kiom vi bezonas, kaj vi rajtas ankaux simple kolekti la subskribojn (kun cxiuj indikitaj informoj pri la subskribintoj) en aparta normala, blanka folio. Vi rajtas ankaux simple subskribi kaj subskribigi rete cxe la retpagxo: www.uea.org/2000.html. Atentu: vi rajtas kolekti kaj rete kaj papere subskribojn ankaux de neesperantistoj! Cxar la Manifesto estas mallonga, cxiu sendube povos facile traduki gxin aux la esencon al sia nacia lingvo por neesperantistoj. Sendu la surpapere kolektitajn subskribojn al UEA. UEA mem zorgos por ke ili estu enmetataj en la komputilon de Unesko. Se vi subskribas rete, la tuta afero okazos auxtomate, kaj vi ne devas fari ion alian. Pro la grandega celo de cxi tiu kampanjo, kaj pro la fakto ke la agado de esperantistoj estos senkompate klara, mi certas ke vi cxiuj faros vian eblon por montri al la mondo, ke Esperanto estas nepre atentinda parto de la Kulturo de Paco kaj ke esperantistoj estas nepre atentinda parto de la monda pac-amanta socio. Renato Corsetti Rete: corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 7 - HISTORIO ======== - KOBYLINSKI, Hanna: La revolucio de cxinio 1800-1949, 1956. - PENDORF, Julius: Grekaj papirusoj el la nila valo, 1927. - TRAN, Do: Djen Bjen Fu, 1962. - NGUYEN, Huy Tuong: La kampanjo Kao Lang, 1962. - VO, Nguyen Giap: Neforgeseblaj tagoj, 1971. - Unu jarcento de naciaj luktoj, 1970, Vjetnamio. - NGUYEN, Kha Vien: La tradicia Vjetnamio, 1970. - SMOLEN, Kazimerz: Auschwitz 1940-45, 1967. - da SILVA, A.: Historio de Usono, 1947. - WAGNER, Herman: Ni devas diri gxin, 1947. - THEOBALD, H.: Dokumentoj de la rezistado, 1948. - NOHARA Kiucxi: La historio de la japana imperiestra trono, 1941. - WATES, G. F.: Progresado kaj la pasinteco, 1936. Tr. W. Bailey. - HAEFKER, H.: Jarmiloj pasas, 1930. - MUSSOLINI, Benito: La antikva Romo surmare, 1928.Tr. Paolet. - HRESxEVSKI, Mihajlo: Resumo de ukraina historio, 1922. - DUNANT, Henri: Rememoroj pri Solferino, 1906. - BAUR, Arthur: La fenomena Svislando. Romaneorn: SES, 1979. - 11-29. - BENCZIK, Vilmos red.: Hungara antologio. Budapest: Corvina, 1983. - BERNADOTTE, Folke: La fino. Stockholm, ESE, 1945. 77p. - CAO Bajlong, Zhang Quingzhen: Antikvaj cxinaj sciencistoj. El la cxina trad. Dai Song'en, Xue Meixian. Pekino: CxEL, 1990. 134p. ESBN 7 5052 0041 0. - Mallongaj rakontoj pri la invento de papero kaj tipografio, malkovroj en medicino kaj astronomio, ktp. - CAO Bajlong: 5000 jaroj de Cxinio. Esperantigita de Faibo. Pekino: CxEL, 1988. 388p. - Dictionarium Museologicum (Muzeologia Vortaro). Cxefred. Istvan Eri kaj Bela Vegh. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio. 1986. 774p. - La E-parton red. Bernard Golden kaj Tibor Sekelj. - DOBROVOLSKAJA, E., Ju. Makarov: Rusia revolucio de 1917. Kiel tio okazis? El la rusa trad. E. Sxevcxenko, L. Novikova. Moskvo: Progreso, 1990. 160p. - EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN 0-919186-32-7, 556-581 - HALASZ, Zotlan: Cxapitroj el la hsitorio de la hungara popolo. Trad. Zsuzsa Varga - Haszonits. = revuo Hungara Vivo: Antikva historio, patrujokupo. 1978:4-5: La fondo de lasxtato. 1978:46-47; La firmigxo de la feuxdismo kaj la komencoj de la dispartigxo. 1978:90-91; La tatara invado. 1978:134-135; Stabiligxo de la centra potenco. 1978:174-175; Formado de la feuxda sxtato. 1978:216-217; Turka regado, Habsburga potenco. 1979:50-51; La milito de dek kvin jaroj. Batalo kontraux la absolutismo de Habsburgoj. 1979:92-93; Batalo de "kuruc"-oj por la sendependeco. Ferenc Rakoczi la 2-a. 1979:134-135; Hungario kaj absolutismo de Habsburgoj. 1979:168-169; Detaloj por la transformigxo al burgxa sxtato kaj por la sendependeco. 1979:210-211; Kompromiso en 1867. La dualisma periodo. 1980:8-9; La unua mondmilito kaj la 1918-19-jara revolucio. 1980:52-53; La Konsilia Respubliko kaj la kontrauxrevolucio. 1980:90-91; La intermilita periodo. La dua mondbrulo. 1980:132-133; La socialisma transformigxo. Meto de la fundamentoj de la socialismo. 1980:172-173; Konstruado de la evoluinta socialisma socio. 1980-210-211 - GOLDEN, Bernard: Sur la spuroj de la prahistoria homo en Hungario. = revuo Sciencaj Komunikajxoj. Budapest: SEC, 1882. 12-30 - HEKLER, Antono: Arthistorio. Budapest: Literatura Mondo, 1934. - Historio. = revuo Skizo pri Cxinio. Beijing. 1981. 9-19 - MARX, Karl, Friedrich ENGELS: Manifesto de la Kommunista Partio (1872). El la germana tard. Detlev Blanke. Moskvo: Progreso, 1990. 82p. - Postparolo de la tradukinto. - MEDVEDEV, Roj: Avantagxoj de mezkapablulo. = revuo Impeto 1. Red. I.Zajcev, A.Sxevcxenko. Moskvo: Progreso, 1989. 61-83 - MEDVEDEV, Roj: Formigo de la stalinismo I-II. = revuo Impeto 1-2. Red. I.Zajcev, A.Sxevcxenko. Moskvo: Progreso, 1989 kaj 1991. 33-61. resp. 29-69 - MEDVEDEV, Roj: Nikita Hrusxcxov. = revuo Impeto 1. Red. I.Zajcev, A.Sxevcxenko. Moskvo: Progreso, 1989. 61-83 - NAKAMURA, T.: Kronologia Tabelo de Japana Historio. = revuo Nakamura, T.: Enciklopedieto japana. Osaka: Kosmo, 1964. 215-216 - ROSSI, Giuseppe: Mallonga Historio pro Respubliko San Marino. E-igis Catina Dazzini, S.j. 84p - SU Kaiming: Moderna historio de Cxinio laux temoj. Pekino: CxEE, 1992. 210p. ISBN 7 5052 0049 6. - SZILAGYI, Ferenc: La vivo de Sandor Korosi Csoma. Trad. Ervin Fenyvesi. Budapest: HEA, 1984. 151p. - VERTESY, Nikolao: Grafo Stefano Szechenyi. Budapest-Sashalom: HEF, 1941. 23p Faka asocio =========== - Internacia Reto Esperantistaj Historiistoj: Michael Clement, 6348 rue Chambord, Montreal, Quebec, H2G 3B7, Kanadio. Rete: clementm@forigu.altavista.net ************************************************************************** INTERRETO ///////// Retpagxo de urbo Esperante ========================== La marborda urbo, Sao Paulo, Brazilio konata feriejo, donas apogon al la agado de lokaj esperantistoj. La subteno estas konstatebla por esperantistoj kun retaliro: la oficiala pagxo de la urbo atingeblas cxe: http://www.caraguatatuba.com.br. Tiu pagxo de longa tempo prezentas resumon en Esperanto kaj - des pli grave - okulfrapan ligilon en sia cxefmenuo. James Rezende Piton Rete: james.piton@forigu.iname.com ************************************************************************** Aperis dissendolisto kun la titolo "Afrikaj Esperantistoj", vi povas gxin atingi sendante retmesagxon al: Esperantistoj _Afrikaj@forigu.egroups.com. * * * Afrika Agado de UEA havas propran retpagxaron, gxia adreso estas: http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html. * * * Urugvaja Esperanto Societo invitas cxiujn esperantistojn partopreni la tradukon de Mozilo, libera interreta foliumilo. Bonvolu viziti la adreson: http://ttt.esperanto.org.uy/projektoj.html aux por plia informo kontaktu nin cxe la retadreso: ues@forigu.esperanto.org.uy. * * * La kvanto de abonantoj de ruslingva dissendolisto "Novajxoj de Esperanto- movado" la 19-an de januaro superis 1000 personojn. Informiloj aperas cxiusemajne kaj enhavas komunikojn pri la movado, atentindajn faktojn kaj amuzajn E-lecionojn. La ruslingva arkivo de la dissendo estas konsultebla cxe la adreso: http://www.esperanto.newmail.ru/dissendo Ekaboni la liston eblas cxe la serviloj http://www.subscribe.ru aux http://www.citycat.ru ************************************************************************** Aligxilo al IJK-2000 kaj la trajna karavano =========================================== La aligxilo de la IJK en Honkongo estas trovebla kiel: http://www.esperanto.org/tejo/arangxoj/ijk56/IJKHonkongo.pdf Tiun cxi pdf- dokumenton vi povas printi kaj diskopii. Bonvolu ankaux rigardi la retpagxon de la IJK por trovi aktualajn informojn cxe http://www.esperanto.org/ijk2000 Krome haveblas elektronika aligxilo cxe: http://www.esperanto.org/ijk2000/aligilo.html Cetere, indas diskonigi ankaux informojn pri trajnkaravano al la IJK - informoj troveblas cxe: http://www.geocities.com/Karavano_2000 Sjoerd Bosga el Nova Sento rete 119 ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kantostagxo dum KAFE ==================== KAFE estas Kultura, Arta Festivalo de Esperanto, gxi okazos inter 5-9 de julio 2000 en Toulouse, Francio. Okazos cxijare ankaux kantostagxo dum la festivalo, kun koncerto fine de la arangxo. La elektita temo estos "homaj rajtoj, paco, libero, ktp". Kantemuloj ne rezignu kaj aligxu al KAFE kaj al la kantostagxo. Ni ankaux celas okaze de tiu kantstagxo renkontigxon de korusestroj: bonvenaj plej multe da korusestr(in)oj, ecx komencantoj (pri estrado aux pri Esperanto). Indas kiel eble plej frue aligxi kaj informpeti cxe: Manjo Clopeau 6 rue J.P. Calloch, FR-22000 St-Brieuc, Francio Rete: manjo.clopeau@forigu.wanadoo.fr ************************************************************************** Kongreso senkotize ================== Sveda Esperanto-Federacio jarkunvenos en sudsveda urbo Helsingborg en la semajnfino 20-21 majo. Cxeftemo estos "Esperanto en la gimnazioj". Ankaux litova muzikgrupo "Asorti" vizitos la kongreson. Eksterlandanoj ne pagas kongreskotizon. Aligxo kaj informo haveblas cxe: Sveda Esperanto-Federacio Vikingatan 24, SE-11342 Stockholm, Svedio Rete: ttt@forigu.telia.com ************************************************************************** TEJO-Trejnseminario =================== Inter la 01-08.09.2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna, Bulgario, pri la temo: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco", aparte aktuala sur Balkano. La seminarion subtenas Euxropa Junulara Fondajxo (EJF) cxe Konsilio de Euxropo. Gxi celas junajn aktivulojn el Euxropo, precipe el balkanaj landoj, interesigxantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaux ebligas partoprenon de kelkaj ekstereuxropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti e-istojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario. Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10-15 komencantoj partoprenos Esperanto-kurson. Ili ankaux partoprenos en la gxenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos cxefaj TEJO-funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo. Grigori L. Arosjev ab/ja 31, RU-117071, Moskva, Rusio Rete: arosjev@forigu.mail.ru ************************************************************************** Pikniko ======= Asocio por Esperanto, APE okazigos Piknikon-2000 en 25. 06. en Mariembourg, Francio. Partoprenantoj veturos per vaportrajno al Treignes kie eblos viziti muzeon pri lokomotivoj. Informoj, aligxo cxe: Marcel Delforge Rue des Glacieres 16, FR-6001 Charleroi, Francio Rete: mdel6335@forigu.euronet.be ************************************************************************** Internacia Festivalo ==================== La 17-a Internacia Festivalo, IF okazos inter 27.12.2000 kaj 03.01.2001 en Trier, Germanio. IF estas unu el la plej famaj novjaraj arangxoj en Esperantio. IF ofertas al la partoprenantoj specifan programon por mezagxuloj kaj junaj familioj kun aux sen infanoj. IF estas arangxo por lingve spertaj personoj, sed lauxdezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekz. por via partner(in)o. Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo (en du grupoj: por junaj infanoj kaj gejunuloj), sub gvido de fakaj kunlaborantoj, gepatroj povas do sengxene cxeesti prelegojn. Infanoj lauxeble jam havu lingvajn konojn en Esperanto. Subtrijarul(in)oj estas senkotizaj, sed la gepatroj mem transprenas la prizorgon. Disponeblas infanaj litetoj. La temo estos: Esperanto kaj infanoj. La programo estas vere bunta kaj certa estas la bona etoso. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Hans-Dieter Platz Pk 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 24-26.03. Kreola kuirada semajnfino en Plouezec. Inf: JEFO, 4bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815. Rete: jefo@forigu.esperanto.org * * * 25.03. Jarkunveno de membroj de OSES en Bratislava. Inf: Pauxlo Kasxcxak, Vazska 21, SK-821 07 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-45243316, Rete: esperanto@forigu.nextra.sk * * * 25-26.03. "Kuraci sin per plantoj" - de Stano Marcxek. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 01-02.04. 47-a Stagxo de parolata Esperanto: l'estonto de la lingvoj! Strasbourg. Inf: JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815 (respondilo). Rete: jefo@forigu.esperanto.org * * * 01-02.04. 11-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. Inf: Augusto Casquero. Avenida Burjasot, 29, A-31. ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es * * * 01-05.04. Unua Esperanta Konferenco pri Ekonomio kaj Komerco en Siano. Inf: Xi'an-a Esperanto-Asocio, Str. Jian-Gong-Lu 8, CN-710043 Xi'an, Ainio. Tel: +86-29-2242215 Tel/Fakso: +86-29-2232952 Rete: komerco@forigu.public.xa.sn * * * 07-09.04. TAO-semajnfino: kuirada semajnfino laux vegetara principo. Inf: JEFO, 4bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815 (respondilo). Rete: jefo@forigu.esperanto.org * * * 07-09.04. "Pri io kaj nenio" - Amuza kaj amika kunestado, Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 07-09.04. Regiona renkontigxo en Liptovsky Mikulasx. Inf: Esperanto - MEL, Pk. B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Tel.: +421-903-552152 (Juraj Gondzur) Rete: juraj.gondzur@forigu.urap.sk * * * 11-15.04. Pri Pedagogio kun Claude Gacond en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 14-17.04. Junulara Esperanto-Renkonto, JER en Torokmezo, Hungario. Inf: Hungara Esperanto-Junularo, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete: hej@forigu.vma.bme.hu * * * 14-17.04. Zamenhofaj Kulturaj Tagoj, Miercure-Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12-A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio. * * * 14-18.04. Marioneta Internacia Renkontigxo (MIRO) Bizovac. Inf: Zvonimir Andreis _e KEJA, Mislavova 11/III, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel.: -385-1-4810152. Rete: ivex@forigu.beer.com * * * 15.04. Festo de amikeco en Bolzano, Italio. Inf: Rete: leafab@forigu.tin.it ************************************************************************** MOVADO ////// Kio okazis lastatempe en Kastelo Gresillon? =========================================== En julio 1998 venis sekurkomisiono, kiu taksis la instalajxojn nekonformaj laux la legxoj de sekureco. La raporto de la komisiono dependigis la ekspluatadon de la kastelo, post la fino de auxgusto, al farotaj komformigaj laboroj. Normigado de la elektraj instalajxoj kaj almeto de alarmsistemo ebligis al la sekurkomisiono permesi la uzadon de la kastela teretagxo kaj dependajxo (klascxambroj, kunvencxambro, butiko) En decembro 1998 la kontrolkomisiono aprobis la faritajn laborojn kaj iom mildigis la drastajn postulojn de la unua komisiono. La faritaj laboroj kostis pli ol 400.000 FRF, kio elcxerpigis la kastelan kason. En 1999 okazis: anstatauxigo cxe la 1-a etagxo de la eksternormaj murlampoj en la dormocxambroj kaj en la koridoroj fare de volontuloj; kreado de savsxtuparo inter la unua etagxo kaj la teretagxo; translokigo de la kaldronejo kaj acxeto kaj instalo de nova hejtokaldrono, instalo en la koridoroj de kontrauxfajraj pordoj. La elspezoj estis 300.000 FRF. Tiuj laboroj finigxis fine de januaro 2000 kaj sekve venos la sekurkomisiono por permesi la uzon de la unua etagxo. Dauxre okazas semajnfinaj labortagoj dum kiuj volontuloj aktive plenumas preparajn laborojn, antaux la veno de konstruaj fakuloj. Ankaux ili zorgas pri diversaj konservadaj taskoj antauxe faritaj de profesiuloj. La programo de la 2000-aj someraj stagxoj estas preta: la stagxoj okazos de 15. 07. gxis 20. 08. 2000. La nova komitato dispartigis inter la membroj la diversajn taskojn kaj proponis ke estu elektotaj 3 pliaj membroj okaze de la "Gxenerala Kunveno" la 15-an de aprilo 2000. La donacoj ricevitaj atingas 432.319 FRF. Subvencioj estis petitaj de urbaj kaj regionaj administracioj, sed oni vane esperas. Ankaux eblas acxeti kapitalpartojn (1 kostas 100 FRF). Tiuj cxi kapitalpartoj ne produktas interezojn sed estas garantiitaj per la valoro de prezvenda bieno. Donacoj bonvenas al: Kultura E-domo, FR-49410 Bauge - Posxta konto, Nantes NA 1485 39 P aux al UEA kun mencio: "por Gresillon". "Esperanto en Vendomois" Rete: noulin_m@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** Junulara organizo en Polio - denove =================================== Inter 28-30 de januaro en Bydgoszcz, Polio okazis Tutpola Kunveno de Esperanto-Junularo. La tasko de gxi estis reaktivigo de agado de Pola Esperanto-Junularo, PEJ, iama grava organizo en internacia Esperanto- movado. En la kunveno, kiun organizis Junulara Esperanto-Klubo "Trampo" partoprenis tridek reprezentantoj el preskaux cxiuj regionoj de la lando. Komune oni prilaboris la programon de la agado de PEJ, akceptis la regularon kaj elektis estraron. La organo de PEJ igxis "Trampo"- gxis nun kvarfoje eldonata de klubo en Bydgoszcz. La estraron de PEJ eniris: Aneta Malgorzata Bedkowska (prezidantino); Andrzej Grzebowski (vicprezidanto); Zuzanna Kornicka (sekretariino); Magdalena Lepsza (kasistino). Por refondi la organizon en granda parto helpis Mezeuxropa Esperantista Junulara Konferenco (MEJK '99), okazinta en Bydgoszcz inter25-28. de oktobro de la pasinta jaro. Partoprenis en gxi reprezentantoj de pluraj euxropaj junularaj organizoj, estraranoj de TEJO kaj tiuj de Junulara Esperanto-Klubo "Trampo", kiu organizis la renkonton. Krom raportoj pri enlanda agado kaj aliaj programeroj oni multe da tempo dedicxis por priparoli la situacion de malfortaj landaj sekcioj. Oni okupigxis ankaux pri la "pola problemo", kiamaniere plivigligi la nefunkciantan tutpolan junularan organizon. La konferenco estis fruktodona. Danke al gxi kaj de kunlaborpretaj junaj polaj esperantistoj, PEJ reaktivigxis. Eblas kontakti, helpi la asocion kaj informpeti pri gxi de: Pola Esperanto-Junularo, Aneta Malgorzata Bedkowska str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl ************************************************************************** Rusia esperantista kongreso =========================== Kadre de la Rusia Esperantista Kongreso (3-6. 02. 2000) okazis konferencoj de REU kaj SEJM. Dum la Konferenco de REU, la agado de la gxisnuna estraro estis taksita nekontentiga; tial okazis elektoj de la nova. Post trifoja vocxdonado (dufoje neniu el la du cxefaj kandidatoj sukcesis ricevi pli ol duonon da vocxoj) Andreo Ananjin (Ivanovo) estis elektita prezidanto de REU. La kvanto de elektitaj estraranoj estis reduktita gxis du vicprezidantoj - Georgij Kokolija (Moskvo) kaj Jurij Karcev (Volgogrado). Krom ili, estis nomumitaj kelkaj kromestraraj funkciuloj - sekretario Mikaelo Cxertilov kaj komisiitoj: pri dokumentado Viktor Arolovicx, pri juraj problemoj Helena Sxevcxenko, pri publikaj rilatoj Nikolao Gudskov k.a. Fine de la konferenco okazis longa valora diskuto pri strategiaj planoj de la landa asocio. Dum la konferenco de SEJM (24 delegitoj) estis elektita nova sepkapa komitato. SEJM - la nomo de la asocio, de pluraj jaroj ne decxifrenda - estis sxangxita al REJM - Rusia Esperantista Junulara Movado. Dum la lasta plenkunsido unuanime estis akceptitaj du kongresaj rezolucioj: pri stato de Esperanto-movado en Rusio kaj pri nepra atento far E-redaktoroj pri la sola oficiala nomo de niaj kongresoj - Rusia Esperantista Kongreso. La tria rezolucio - pri milito en Cxecxenio - laux insisto de kelkaj pliagxaj esperantisoj sekvi Bulonjan Deklaracion - ne estis akceptita kiel la kongresa, sed subskribita de cx. du trionoj de la cxeestintoj kiel individuoj. Nikolao Gudskov Rete: nikolao@forigu.orc.ru ************************************************************************** AVE === Asocio de Verduloj Esperantistoj, AVE havas 246 regulaj membroj kaj 130 interesatoj. AVE mem ne estas Verda Partio sed informa reto de Verduloj; ni estas partianoj kaj ne-partianoj, kiuj akceptis la celojn de AVE kaj la "Politikajn gvid-liniojn" de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFGP), publikigitaj en Masala/Helsinki en 1994. La estroj de la asocio laboras kaj partoprenas diversajn arangxojn e-istajn (ekz. 4-a Euxrop Unia Esperanto Kongreso, UK) kaj neesperantistajn (ekz. Tutmonda Kongreso de Verdaj Partioj). Nuntempe konata AVE-ano estas Germain Pirlot, kiu nelacigxante kolektas, plinombrigas la protektantojn por uzo de Esperanto kiel interlingvo en Euxropa Unuigxo. Asocio de Verduloj Esperantistaj, Manfred Westermayer Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio ************************************************************************** Unesko, revuo, Esperanto... =========================== Mario Fonseca (Rete: mario-fonseca@forigu.usa.net) lancxis alvokon (dissendita retposxte al multaj retadresoj) per inundaj retmesagxoj premi al Unesko eldoni sian revuon ankaux en Esperanto: Eble vi konas la faman revuon nomata "Kuriero de l' Unesko", kio estas eldonita en 27 lingvoj. Ni scias ke UNESKO, almenaux oficiale, apogas Esperanton; do, mi pensas ke ni, esperantistoj el la tuta mondo, devos sendi mesagxon al la eldonisto de tiu revuo, en nia patrina lingvo kaj en Esperanto, demandante ke la respondeculo cxe UNESKO publikigu gxin ankaux en Esperanto kaj donante niajn argumentojn. Mi kredas, ke se ni, esperantistoj el la tuta mondo, INUNDOS la elektronikan skatolon de tiu revuo kun mesagxoj pri tiu afero, finfine tiu institucio internacia apoganta de nia helplingvo, ankaux internacia, eldonos tiun revuon en Esperanto. * * * * * Reago de Osmo Buller, gxen. dir. de CO UEA: Karaj gesamideanoj, S-ano Mario Fonseca alvokis por inundi Unesko-Kurieron per petoj, ke Unesko komencu eldoni gxin ankaux en Esperanto. S-ano Fonseca estas konata kiel aktiva sercxanto de novaj ideoj kaj agadmanieroj, sed cxi-foje mi ne povas apogi lian ideon. Dum la pasintaj jardekoj UEA jam plurfoje diskutis pri la sama ideo kun respondeculoj de Unesko. Kvankam sxangxigxis la respondeculoj, la respondo restis la sama: se UEA aux iu alia pretas financi cxion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero. Mi konsilas ne komenci bombardi Uneskon per petoj pri Esperanta eldono, cxar ne ekzistas ebleco por gxia realigo! Krome, Unesko jam multfoje plendis al UEA pri proponoj de individuaj esperantistoj pri oficialigo de Esperanto, gxia instruado, ktp. Ili nur gxenas la funkciulojn de Unesko kies sinteno estas, ke esperantistoj devas fari siajn proponojn al UEA aux ILEI, kiuj reprezentas ilin cxe Unesko. UEA kaj ILEI estas do perantoj inter Unesko kaj esperantistaro, sed tio ne signifas, ke ili auxtomate transsendos al Unesko la proponojn de individuaj esperantistoj. Unesko atendas, ke UEA kaj ILEI mem prijugxu, kio estas sagxa kaj ebla. Se UEA kaj ILEI foje trovos bona, ke iu propono estu subtenata per rektaj leteroj de unuopuloj, ili mem alvokos por tio. Financado de Unesko-Kuriero per propraj fortoj de UEA kaj nia movado ankaux ne eblas. Ecx se oni eldonus gxin en pli modesta grafika vesto kaj en iu malmultekosta lando kaj pagus nenion al la tradukantoj k.a. kunlaborantoj, gxi tamen kostus pli ol ni povus elteni. Per abonoj certe ne eblus kovri la kostojn. De tempo al tempo ni taksis, kiom cxio povus kosti, kaj konkludis cxiufoje ke tiu revo ne estas realigebla. Nia alternativo estas cxerpi artikolojn elUnesko-Kuriero kaj aliaj eldonajxoj de Unesko (precipe Unesko-Fontoj), kion regule faras Kontakto kaj ankaux la revuo Esperanto. Mi alvokas ankaux aliajn Esperanto-gazetojn fari tion. Pri cxiuj aperigoj Unesko estas informata. Krome, UEA eldonis jam kelkajn librojn de Unesko. Ankaux tion Unesko tre aprezas. Cetere, ni devas raporti al Unesko cxiujare pri la nombro de ilia vendado. Tiujn ciferojn oni kompreneble kun granda intereso rigardas en Unesko, cxar ili donas ideon pri la grandeco de la Esperanta merkato kaj pri la efektiva interesigxo de esperantistoj pri Unesko. Ni cxiam sendas al Unesko verajn ciferojn. Por ke ili estu kiel eble plej belaj, oni vaste diskonigu kaj acxetu tiujn librojn! Komence de la 90-aj jaroj estis fondita la asocio Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo, kiu eldonis la gazeton Monda Forumo. Temis fakte pri esperantista Unesko-asocio laux la ideo de similaj landaj asocioj. Gxi tamen endormigxis pro manko de aktivuloj kaj cxesis aperi ankaux gxia gazeto, kiu eldonis i.a. artikolojn originale aperintajn en Unesko-eldonajxoj. Unesko-Kuriero estus multege pli granda entrepreno, sed ecx la modesta Monda Forumo superis niajn eblojn. Mi tamen esperas, ke Monda Kunagado kaj Monda Forumo estas ankoraux revivigeblaj. Kun uneskismaj salutoj, Osmo Buller, gxenerala direktoro de UEA * * * * * Foje mi legis ege interesan artikolon de cxina esperantisto, kiu opiniis ke nur kiam la E-movado agos tiel praktike kaj inteligente (el merkatika vidpunkto - ndlr), kiel ekz. Coca Cola, Mac Donald's, Daimler-Benz, Daewoo, Sony, Toshiba, Microsoft kaj multaj aliaj sukcesaj entreprenoj de la mondo, nia movado havos la kondicxojn farigxi monda sukceso! Mi opinias same kiel li, kaj mi invitas la esperantistojn, gxenerale pripensi tiun gravegan aferon! Mario Fonseca Rete: mario-fonseca@forigu.usa.net ************************************************************************** Komitatkunsido en Kubo ====================== Oni okazigis la 17-an Nacian Komitatkunsidon de Kuba Esperanto-Asocio, KEA, de la 27-a gxis la 29-a de januaro, en la gastama urbo Santiago de Kubo. La Nacia Komitatkunsido estas la supera decidoprena organo de KEA; gxin partoprenas cxiuj estraranoj, naciaj komisiitoj kaj komitatanoj el cxiuj provincoj. La laborsesioj komencigxis per ofera florkrono deponita cxe la maux-zoleo de la Nacia Heroo Jose Marte en la tombejo Santa Ifigenia. Nia omagxo al Marte aperis ankaux per la loka kaj la nacia televidoj. Tri laborsesioj fiksis la cxefajn taskojn de Kuba Esperanto-Asocio por la jaro 2000. Denove la unua cxeftasko rilatas al informado; gravaj decidoj estis okazigi naciajn renkontigxojn en Havano kaj Guantanamo, nacian seminarion pri informado en Sancti Spiritus, nacian seminarion por instruistoj en Havano, infanan renkontigxon en Guantenamo kaj ankaux la seminarion SAEST, Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Havano. La jaro 2000 montrigxas plenplena je taskoj. Antauxvideblas novaj prezentoj cxe radiostacioj kaj cxe la televido. Alberto Garcia Fumero Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu ************************************************************************** Atako al Esperanto ================== En la retpagxaro: http://www.egroups.com /list/venezuelo-en-la- reto/info.html trovigxas diskutlisto, kies celo estas "Muerte a la lengua fascista Esperanto" (Morton al fasista lingvo esperanto). La listo havas nur 6 membrojn. Gxi havis 57 mesagxojn en septembro, 85 en oktobro kaj 14 en novembro. Jen letero de venezuela esperantisto rilate al la temo: Mi estis konvinkita ke la afero estas jam pasinta historio, kaj dum la lastaj kelkaj monatoj mi vivis relative trankvile, cxar post multegaj personaj atakoj al mi, sxajne la auxtoro de tia pajaca parado estis malaperinta el la horizonto, eble perdigxinta en la eteraj profundoj de sia frenezo. Temas pri junulo, universitata studento kun ia senduba sed malbone fokusita talento, kiu pasintjare interesigxis pri Esperanto kaj samtempe pri diversaj aliaj helplingvoj. Li fervore kreis esperanto-diskutliston en kiu partoprenis, post nur du-tri semajnoj, preskaux 30 membroj el diversaj landoj el kvar kontinentoj. En tiu diskutlisto li hazarde renkontis listanon el Rusio, kiu same kiel li estis lerninta, mi ne scias gxis kia grado, ankaux Ido-n. Cxar la listo ebligis la pritrakton de cxiu ajn temo, en tri uzeblaj lingvoj (Esperanto, hispana kaj angla), mi konsideris normala afero ke ili intersxangxu, en Esperanto, rememorojn kaj spertojn pri Ido. Sed kiam ili komencis utiligi la liston por intersxangi mesagxojn en Ido, kaj la priparolata junulo, en Esperanto lauxdis la superecon de Ido kaj deklaris ke li "malsxatas Esperanton" (poste mi komprenis ke li, komencanto, ne bone regis la uzon de mal-), mi faris la grandan eraron rimarkigi al li ke tiu listo ne estas la plej tauxga por manifesti tian sian sintenon. Ekde tiam li farigxis mia malamiko n-ro 1-a, kaj mi kaj cxiuj esperantistoj en la tuta mondo tuje farigxis "stalinistoj, fasxistoj kaj krimuloj". Dum monatoj li liveris veran militon kontraux min kaj alian venezuelan esperantiston, kaj estigis multe da damagxo al nia movado. Li dissendis tra la reto ofendan kampanjon ecx kontraux UEA, de kiu postulis absurdajn agnoskojn per iu manifesto. Mi informis kelkajn internaciajn esperantistojn, inkluzive estraranon de UEA, petante ian iniciaton por haltigi la negativan kampanjon de la frenezulo, sed preskaux cxiuj konsilis min resti trankvila, gxis kiam mia "malamiko" cxesigus sian agadon. Iamaniere ili pravis: post teruraj monatoj, iom post iom venis al mia elektronika posxtkesto malpliaj mesagxoj. Mi lasis nelegitaj centojn da ili, multajn ofendajn, plejmultajn spite favorajn al Ido, Occidental, Interlingua, kaj aliaj pri kies ekzisto mi nenian estis auxdinta. Mi trovis la pagxon en kiu li lasis sian venenon, kaj kontentigxe mi rimarkis la malmultigxon de la mesagxoj. La lastajn tri monatojn li lasis min trankvila, kaj mi esperas forgesi ecx la rememoron pri li. Cxar mi estas tute nesperta pri la retaj aferoj, mi pensis ke eble la respondeculoj de la organizo "egroups.com"povus haltigi la malhonestan uzon de la servo. Renato Corsetti promesis komunikigxi kun la organizo celante rimarkigi la okazantajxon, sed la supre indikita pagxo ne malaperis. Eble oni ne volas limigi la Homajn Rajtojn, kaj kun bedauxro mi venis al la konkludo ke parolante tiel multe pri la Homaj Rajtoj, oni celas aux atingas la forgesigon de la Homaj Devoj. Kaj tio validas cxiukampe. Kun estimo kaj amike: Andres Turrisi Rete: andesp@forigu.ccs.internet.ve ************************************************************************** Letero el Tel-Avivo =================== Karaj eksterlandaj geamikoj, Skribas al vi esperantisto el Tel-Avivo. Ni, la israelaj esperantistoj, kiuj preparas la Universalan Kongreson, okazonta la unuan fojon en la orienta parto de la Mediteraneo (do, en la sudokcidenta parto de Azio), auxdis lastatempe, ke nemalmultaj esperantistoj el Euxropo kaj el aliaj mondopartoj, hezitas iri cxi-somere al Tel-Avivo. Mi persone havas oftan korespondan kontakton kun eksterlandaj e-istoj. Krom tio mi dejxoris dum multaj horoj lastan someron en la kongresejo en Berlino, cxe la budo de la 85-a UK, kien venis multege da kongresanoj por demandi kaj paroli senpere kun ni. Sekve de tio mi venis jam delonge al konkludo, ke la cxefa kauxzo de la hezitado de multaj esperantistoj ne estas la varma israela vetero aux la politiko de la israela registaro (la decido cxu kongresi aux ne en certa lando neniam rilatis al la politiko aux agoj de gxia registaro), sed la timo pro (kvazauxa) malsekura stato kiu regas en Israelo: timo de milito aux teroratakoj. Multaj potencialaj kongresanoj diras (aux eble ne diras, sed pensas...), ke ili timas iri al ne sekura regiono. Ne sxangxas cxi tie la fakto, ke la stratoj en Tel-Avivo estas same sekuraj kiel tiuj de Roterdamo kaj eble ecx iom pli sekuraj ol tiuj de Parizo, Madrido kaj Londono. Gravas tio, ke Israelo aperas cxiutage en la tutmonda amaskomunikilaro ligite al "milita stato", kaj la euxropanoj kaj la aliaj legas kaj spektas tion. Ili vidas en la televido soldatojn ktp kaj timigxas. Ili ne komprenas, ke cxio tio okazas en Libano aux en la "okupataj teritorioj", kaj ne en la israela sxtato mem, kaj certe ne en Tel-Avivo! Gravas la rezultinta imagxo, do la bildo de Israelo kiel loko kie oni dauxre batalas. Certe tiu bildo estas malvera, absolute; sed por ni, LKK kaj UEA, ne estas facile gxin sxangxi. Pluraj kongresanoj demandis min en la berlina budo "cxu ne estas dangxere veni al Tel-Avivo, cxar tie eksplodas bomboj?" Kaj mi tuj respondis kun rideto: "mi ja logxas tie, kaj mi certigas vin, ke jam de tri jaroj neniu bombo eksplodis en Tel-Avivo, kaj ankaux en antauxaj jaroj oni povas nombri per fingroj de unu mano la atencojn okazintajn en tiu urbo". Cxu vi scias, ke multaj turistoj kiuj venas unuafoje al Israelo, miras pro tio, ke oni nenie vidas signojn de milito?... Por ni, Israelanoj, auxdi tion estas komedio (aux tragedio...). Sed ni scias ke tiel pensas granda procentajxo de la eksterlandanoj. Kaj la esperantistoj ne estas alia specio. Ili pensas same... Mi estas konvinkita pri tio, ke se iuj ne venos al Tel-Avivo nur pro tiu (kvazauxa) "dangxero", ili perdos multon. En marto la papo vizitos Israelon, la Palestinan Auxtonomion kaj Jordanion. Li versxajne ne timas, cxar ne estas kauxzo por timi. Du euxropaj esperantistoj, Eva el Hungario kaj Bertrand el Francio, gastis cxe mi (cxiu aparte...) en lalasta monato. Ili ege gxuis kaj estis tre entuziasmaj de la vizito en la Sankta Lando. Ili bedauxris nur pro tio, ke pro manko da tempo ili ne sukcesis vidi pli... Do, mi estas plene konvinkita ke la timokrea influo de la amaskomunikiloj estas la cxefa kauxzo por la ne kontentiga aligxokvanto. Kaj cxiu drameca novajx-titolo aux foto pri la situacio en Libano aldonas pli da timo en la koro de tiuj potencialaj kongresanoj, malgraux ke gxi havas neniun ligitecon al la vivsekureco de la itala turisto kaj de la finna turistino kiuj gastas (cxiu aparte...) en la (kongreseja) hotelo Dan Panorama, vizitas la pregxejon en Nazareto kaj strande sunbrunigxas (cetere la finnoj devas protekti sin per kontrauxsuna kremo...). Ni esperu ke tamen multaj esperantistoj venu somere al tiu historie ricxa parto de la mondo, kie nuntempe la paco, pasxo post pasxo, stabiligxas. Cxiu el ili, kiu partoprenos la UK-on de Esperanto, kies cxeftemo ja estas "Lingvo kaj kulturo de paco", aldonos plian vocxon al la horo kiu subtenas tiun formigxantan pacon. Ili venu "per flugiloj de facila vento", vento somera, mediteranea kaj... sekura! Gxis la revido en Tel-Avivo, karaj eksterlandaj geamikoj! Sincere kaj amike: Josef Sxemer ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// E-kurso en Universitato de Barcelona ==================================== Kultura Asocio Esperantista (KAE) okazigis unuafoje en Katalunio kurson de Esperanto, kunlabore kun la Auxtonoma Universitato de Barcelono (Bellaterra). KAE atingis interkonsenton kun la menciita universitato por tie organizi E-kurson dum du jaroj, kun valoro de 3 kreditoj de libera elekto por la gelernantoj. La kurso dauxras 30 horojn kaj gxi okazas dufoje semajne po 2 horoj. Aligxis 10 gekursanoj el na urboj de la kvar katalunaj provincoj. Miguel Gutierrez Rete: liven@forigu.nexo.es ************************************************************************** Internaciaj Ekzamenoj en 1999 ============================= La Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA havis 7 sesiojn en 5 landoj en 1999. Ili okazis en San-Francisko, Usono (dum la 30-a Somera Esperanto- Kursaro); Castellon, Hispanio (dum la 58-a Hispana Kongreso); du-foje en Berlino, Germanio (dum la 65-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj la 84-a Universala Kongreso); en Antanarivo, Malagasio; kaj du-foje, septembre kaj decembre, en Lomeo, Togolando. En elementa nivelo sukcese ekzamenigxis 20 personoj, en la meza nivelo sukcesis 15 personoj. La Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA. Por surloka realigo de la sesioj IEK havas cx. 60 rajtigitajn ekzamenantojn tra la mondo, sed IEK esperas ankoraux plimultigi ilian nombron. Pli da informoj riceveblas de la sekretario de IEK: Hans ten Hagen Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Via rideto plibeligas la mondon =============================== Se vi ankoraux ne forgesis kiel rideti, ridetu do kaj sendu tiun cxi rideton aux ecx ridetojn por nia internacia kolekto "La Mondo de ridetoj". Vi ankaux povas inviti rideti kun ni viajn familianojn, parencojn, amikojn, kolegojn, najbarojn, hejmbestojn... Partoprenante en nia plej serioza transnacia kaj translingva ridet- projekto, vi povos ne nur donaci al ni via(j)n rideto(j)n, sed ankaux sinprezenti al la internacia publiko, trovi novajn amikojn kaj diri aux deziri kion ajn vi volas al vizitontoj de la ekspozicio kaj de la fondota speciala muzea "Halo de Ridetoj". Do, prenu kaj ekspedu al ni via(j)n rideto(j)n en ajna ebla formo lauxdezire (fotoj, desegnajxoj, karikaturoj, pentrajxoj, perkomputilaj grafikajxoj, printajxoj, originalaj rid(et)igaj frazoj ktp ...ktp). La agxo de ridetontoj kaj la kvanto aux dimensio de viaj kontribuoj estas nelimigitaj. Via(j)n rideto(j) kiel eble plej baldaux sendu al: Internacia Muzeo de Paco Pk 76, UZ-703000, Samarkand, Uzbekio Rete: peacetur@forigu.samuni.silk.org ************************************************************************** GAZETOJ /////// Revuo pri esperantologio ======================== "Esperantologio-Esperanto Studies", EES nomigxas nova revuo pri esperantologio, aperanta ekde la somero 1999. Gxia redaktoro estas prof. Christer Kiselman, vicprezidanto de AdE. En la redaktaro partorenas akademianoj kaj e-ologoj. EES estas internacia revuo pri cxiuj fenomenoj rilatantaj al E-o. Gxi dauxrigas tradicion de samnoma revuo, eldonita inter 1949-1961 de Paul Neergaard. EES aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, politikaj aspektoj de E-o. Por konservi la altan nivelon de la revuo cxiu artikolo estas submetata al du spertuloj, kiuj esprimas sian opinion pri la tauxgeco de la artikolo. EES aperas almenaux unufoje jare, gxi legeblas kaj surpapere kiel revuo, eldonita de Bambu Ltd, Varna (Sabira Stahlberg) kaj en interreto cxe la adreso http://www.math.uu.se/esperanto EES estas mendebla cxe Bambu Ltd kaj vendigxas jam en E-libroservoj. Gxi kostas 22 EUR por individuoj kaj 33 EUR por institucioj. Por mendoj kontaktu: Bambu Ltd. Pk. 405, BG-9000 Varna, Bulgario. rete: bambu@forigu.mailroom.com, por artikoloj kaj enhavaj demandoj: Christer Kiselman Upsala Universitato, Pk. 480, SE-75106 Uppsala, Svedio Rete: kiselman@forigu.math.uu.se ************************************************************************** RADIO ///// Esperanto en Radio - renovigita =============================== La retpagxaro de Esperanto en Radio estas gxisdatigita kaj renovigita. Pluraj informoj kadukaj estas nun gxisdataj. Kaj cxiuj pagxoj estas nun Unikodaj (UTF-8). Sed, plej grave, la datumbanko por administri la pagxojn estis plipotencigita, precipe por la arkivado de sondokumentoj. Ekde nun, vizitante la retpagxon, oni mem povas aldoni slipojn en la datumbanko de sondokumentoj. Tiel, eblas ke cxiuj sondokumentoj troveblaj en la reto estos spurebla en http://osiek.org/aera/son.html laux auxtoro, titolo, stacio. Cxiuj estas kore invititaj helpi kaj partopreni: http://osiek.org/aera/. Bruno Masala Rete: bruno@forigu.poetic.com ************************************************************************** LIBROJ ////// Esperantaj sinonimoj ==================== Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aux de preskauxsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron "Esperantaj sinonimoj", kies unua eldono aperis en Estonio en 1985 kaj la dua cxe UEA en 1993. La populara libro eliris jxus en tria, korektita eldono. La libro estas bazita sur Plena Ilustrita Vortaro, PIV kaj enhavas 1925 kapvortojn. La sercxadon de vortoj simpligas krome 5500-vorta indekso. Temas pri tauxga fonto por cxiu, kiu volas pliricxigi sian vortostokon. "Esperantaj sinonimoj" haveblas cxe la libroservo de UEA. ************************************************************************** MALLONGE //////// Aperis artikolo pri 12-a IKEK kongreso en la kuba cxefa jxurnalo, "Granma", oni menciis en gxi pri la agado de IKEK kaj pri la agado de esperantistoj en Kubo. * * * Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL verkis dokumenton por protesti kontraux la perforta interveno de Indonezio al Orienta Timoro. * * * Okazis stampado per E-stampo en Aalborg, Danio dum decembro. * * * La romano "La lada tamburo" ("Die Blechtrommel" originale, germane) de nobelpremiito Gunther Grass aperas Esperante en Germanio. * * * Venezuela Esperanto-Asocio okazigis sian dujaran renkontigxon novembre, dum la arangxo estis elektita nova estraro. * * * Aperis artikolo en la japana gazeto, Yomiuri kun la titolo "Ek al unu(eca) mondo per Esperanto". * * * La Esperanto-asocio de Varno, Bulgario festis sian 95-an datrevenon en la pasinta jaro. Cxi tiu grupo estas pli frue fondita ol la landa asocio. * * * La nomon "Esperantska" (Esperanta) ricevis nova strato en la cxeha urbo Prostejov en decembro 1999. * * * Andaluzia Esperanto-Unuigxo, AEU arangxis en Granado, Hispanio kunvenon okaze de la Zamenhofa Tago, oni okupigxis pri pligrandigo de la grupo. * * * Pruntejo estis starigita de Andaluzia Esperanto-Unuigxo, AEU por la membroj. La asocianoj povas senkoste pruntepreni cxiujn librojn de la organizo. * * * Cxiumerkrede okazas programo dedicxita al Esperanto en "Radio Sele" en Asturio, Hispanio. En la programo ofte estas invitita hispanaj esperantistoj. * * * Aperis la libro "Memorajxoj de euxska bovino" de la fama euxsko, Bernardo Artxaga ankaux Esperante. Interese estas, ke gxin eldonis neesperantista asocio. * * * Aperis dulingva, hispana-Esperanta, bunte alloga inform-kajereto pri kvar el la Kanariaj Insuloj. * * * La kataluna Esperanto-Grupo, "Auxroro" de "La formiga" festis sian 50-an datrevenon la 19an de decembro 1999. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La adreso de la retpagxoj de la asocio "Esperanto Espana", E-asocio en Murcion, Hispanio, sxangxigxis. La nova adreso estas: http://www.educar.org/Revistas/Esperanto/. * * * Mi sercxas kontaktojn al mia inta kaj perdigxinta koresponda partnero Kai Einola en Tallinn. Mi estus danka al helpo de legantoj trovi la nunan adreson. Elizabeta Pandur dr., Ronai u. 151, HU-8263 Badacsonytordemic, Hungario. * * * Renata Zujankova (CZ) kaj Bernd Gruber (DE) geedzigxis la 4-an de marto en la katedralo St. Petro en Prago. Gratulojn al la nova esperantista paro! * * * Erika Toth kaj Mike Sadler havas novan retadreson: trika@forigu.freemail.hu Bonvolu aktualigi vian adresaron. * * * Oni petas esperantistojn tutmonde, sendu retmesagxon al la urbestro de Sao Paulo okaze de la E-arangxo "Subparaiba Valo". Bonvolu nepre mencii la vorton "Esperanto" kaj la nomon de la arangxo. La retaj salutmesagxoj estas atendataj cxe la adreso: caragua@forigu.modulonet.com.br. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas 16-jara itala esperantisto, kiu deziras korespondi tutmonde. Mi sxatas legi, auxskulti muzikon, kaj flugpilki. Mi estas skolto, mi flutas kaj sxatas fremdajn lingvojn kaj kulturojn. Adreso: Giovanni Matteo Quer, Viale Italia 18, IT-31033 Castelfranco Veneto, Italio, Rete: annalio@forigu.tin.it * * * 22 jara studentino volas korespondi kun samagxaj gesamideanoj pri cxiuj temoj. Adreso: Katarzyna Jakubowska, ul. Poznanska 87 m 8, 87-100 Torun, Polio. * * * 14 j. knabo, hobioj estas karateo, posxtmarkoj, muziko, kalendaretoj, bildkartoj, turismaj prospektoj. Arsenij Andreev, ul. 26 Bakinskih Komissarov 27-319, Krasnojarsk, RU-660004, Rusio. * * * Grupo da Geskoltoj kiuj jxus eklernas Esperanton sercxas gekorespondantojn cxie en la mondo. La adreso: Esperanto-Kurso, Grupo Escoteiro 19, DF Colegio Militar SGAN 902/904, BR-70790-025 Braselia (DF), Brazilio * * * Grupo de mez- kaj alt-lernejaj studentoj, komencantoj, deziras korespondi tutmonde. La unuan leteron adresu al kursestro: Jaroslav Zak, U Strelnice 20, CZ-74601 Opava, Cxehio. ************************************************************************** INTERESE //////// Arestado pro kontrauxstaro al diskriminacio =========================================== Tek Nath Rizal estis arestita kaj torturita pro tio ke li defendis la parolantojn de la nepala lingvo. Amnestio Internacia, organizo kiu batalas pro la tuja liberigo de homoj kiuj estis arestitaj pro siaj personaj konvinkoj, raso, religio aux seksa orientigxo sed kiuj ne uzis perforton por esprimi siajn ideojn, lancxas kampanjon por la tuja liberigo de Tek Nath Rizal. Historio: Tek Nath Rizal estas arestita jam de 10 jaroj, kaj du el tiu 10 jaroj li restis solece en pun-cxambro kaj katenita. En intervjuo al delegitoj de Amnestio Internacia en decembro 1998 en Bhutano, Tek prezentis simptomojn de mensa degenero; li estis videble konfuzita kaj asertis auxdi vocxojn. Tek Nath Rizal, konsci-arestito, estis malliberigita unuafoje en 1988, post kampanjo de li farita kontraux al la nejustaj reguloj uzitaj dum la popolnombrado farita en tiu jaro. Li kredis ke tiuj reguloj forigus de la civitaneco multajn personojn kiuj parolas la nepalan lingvon kaj kiuj estas vivantaj en la suda regiono de la lando jam de multaj generacioj. Tek estis liberigita post 3 tagoj kaj vojagxis al Nepalo kie li dauxrigis la kampanjon kiu estis kontrauxa al tiuj agoj kaj kontrauxa al la politiko de la registaro kiu postulis ke la homoj de nepala etnio adoptus la tradiciojn kaj kulturojn de la popolo de la nordo de Bhutano. En la sekva jaro, Tek Nath Rizal estis arestita en Nepalo kaj sendita al la auxtoritatuloj de Bhutano. Post 4 jaroj en la malliberejo li estis finfine jugxita kaj en septembro 1993 li estis kondamnita al senfina arestado pro "perfidaj agoj". Tri tagojn post la kondamno la regxo Jigme Singye Wangchuck favordonis pardonon sed la efektivebleco de la pardono dependus de akordo inter la registaroj de Nepalo kaj Bhutano pri la dramoj de miloj da homoj, geparolantoj de la nepala lingvo, devenantaj de sudo de Bhutano kiuj vivas en rifugxintaj kampoj en Nepalo. Tamen ili ne sukcesis interkonsenton pri tiu afero. Por skribi petante ke Tek Nath Rizal estu liberigata laux senkondicxa maniero kaj pro humanecaj kialoj, sendu viajn leterojn al: His Majesty King Jigme Singye Wangchuck Taschichchodzong, Thimphu, Bhutan. Aliaj informoj: En la jaro 1990, perfortaj etnaj konfliktoj okazis en sudo de Bhutano kie la logxantaro, de nepala deveno kiu konsistas el 1 kvarono de la popolo de Bhutano postulas egalecajn rajtojn. La registaro reagas per arestadoj kaj pere de ordonema altrudo de la bhutana kulturo. La nacia lingvo, dzongka, igxis la oficiala lingvo, malfavore al la tibetaj kaj nepalaj dialektoj parolataj en diversaj regionoj. La tuta logxantaro, sendepende de kulturaj karakteroj estas devigataj uzi publike la tipajn vestojn de Bhutano. Timigitaj, 75 mil bhutananoj nepal-devenaj forlasis la landon kaj farigxis rifugxintoj en Hindujo kaj Nepalo. La registaroj de Nepalo kaj Bhutano diskutas ekde 1993 pri la afero de la rifugxintoj. Kompilis: Joao Manoel Aguilera Junior Rete: klubo@forigu.correionet.com.br ************************************************************************** Lingva Striko ============= Hispanaj laboristoj de uson-hispana milita bazo en Hispanio, proksime de la urbo Cadiz, en la sudo de Hispanio, decidis ne plu paroli en la angla lingvo dum unu semajno, por postuli altigxon de la aldona salajro pro tio ke ili estas dulingvaj. "Tre edukite, ni diros (al usona oficiroj) ke ni decidis ne plu paroli la anglan", klarigis Jose Maria Sabido, de sindikato de laboristo de aera kaj milit-sxipa bazo internacia. Tradukis el la gazeto Jornal: Joao Manoel Aguilera Junior Rete: klubo@forigu.correionet.com.br ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 182, 2/marto-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************