Eventoj n-ro 181, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - En hungaria "Kiu estas kiu" - 10 esperantistoj! Faka aplikado: - "Faklingvajxoj en Esperanto" - Geografio kaj geologio Interreto: - Reta respubliko de Esperanto - Mallonge - Sendu Esperantajn retkartojn! Arangxoj: - Esperanto-Tagoj en Staszow, Polio - Azia Esperanto-Renkontigxo, AERO-2000 - Du tendaro por junuloj en Francio - Kiel veturi al UK ? - Kompleta Monata Kalendaro Movado: - Pasporta Servo superis la magian ciferon de 1000 gastigantoj - Fresxaj novajxoj pri EU-Kongreso - Denove senbaza aserto en Literatura Foiro (Jouko Lindstedt) - Nova E-posxtmarko en en Brazilio - Pacmuzeo en Samarkando - Registaraj subtenantoj en Kroatio - Survoje al memstara afrika movado Reagoj: - Eraro en la faklingva artikolserio Instuado, ILEI: - Instruisto sercxata en Bosnio - E-kursoj en Irano - Instruisto sercxata en Japanio Konkursoj: - Rezulto de fotokonkurso de "La Ondo de Esperanto" Radio: - Statistiko de korespondajxoj cxe E-redakcio de Pola Radio Libroj: - "Modernaj rimedoj de komunikado" Rubrikoj: - mallonge (13), anoncetoj (4), korespondi deziras (7) Interese: - Elektronika papero - la futuro de skribado - Okupita persono ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kiu estas kiu - 2000 ==================== En multaj landoj aperas datum-kolektoj, libroj "Kiu estas kiu" enhavantaj la plej gravajn sciindajxojn de socie konataj personoj. (Aperis tiaajxo ankaux en Esperantujo en 1981: "Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko" - eld. Christian Darbellay.) En la rekta fino de la pasinta jaro aperis en Hungario libro- kaj KD-forme la eldonajxo "Kiu estas kiu" eldonita de la konata internacia eldon-firmao "Gregor". La kompilajxo enhavas datumojn pri 12253 konataj personoj (biografiaj datumoj, studoj, vivo-vojo, cxefaj verkoj, kontaktadreso). Esperantistoj povas fieri, ja en la tekstaro de la eldonajxo la vorto "Esperanto" aperas cxe 10 personoj! (Danke al la moderna tekniko oni povas rapide retrovi informojn laux ajna sercxvorto). Sube mi selektis nur tiujn partojn de la personaj informoj, kiuj iel rilatas al nia Esperanto: * * * - DEME Laszlo, lingvisto, 1977- honora prezidanto de Hungara Esperanto- Asocio. - GERGELY Mihaly, verkisto, jxurnalisto, 1969-77 red. de Esperantaj gazetoj Hungara Vivo, 1973-77 red. de "Vilag es Nyelv" - HASZPRA Otto, ingxeniero, 1986-89 estrarano de Universala Esperanto- Asocio, kunredaktoro de Hungara-Esperanta Mezvortaro (1996) - HULES Bela (Adalberto Hulesx), verkisto, 1967-68 instruas la lingvon Esperanto en la Pedagogia Altlernejo en urbo Pecs, cxefaj verkoj: Katoj kaj cxevaloj (1982) - LUKACS Andras, geofizikisto, 1980-88 scienca sekretario de Hungara Esperanto-Asocio, 1983-85 gvidanto de la Scienca Eldoncentro de UEA, 1988-89 direktoro de la etfirmao "Eduko Gmk", 1989-98 dir. de la Fondajxo Talento, cxefredaktoro inter 1983-85 de la revuo Sciencaj Komunikajxoj, inter 1985-88 de la revuo Fokuso. Inter 1981-83 vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junularo. - MOZSI Ferenc (USA), 1978- membro de E-societo en Chicago. - NEMERE Istvan, verkisto, tradukisto. 1993- prez. de Esperanta Grupo de PEN International, ekde 1974 aperis liaj 15 Esperantlingvaj libroj. - REVESZ Sandor, jxurnalisto. Studoj: Universitato ELTE, fakoj hungara- Esperanta-popolkleriga 1975-80. - SELTEN, Reinhard Justus Reginald, germana ekonomikisto. Hobio: la lingvo Esperanto. (- mi ne scias, kial li eniris en la hungaran eldonajxon. - ndlr) - SZILVASI Laszlo, merkatikisto, entreprenisto, ingxeniero, jxurnalisto. 1986-92 direktoro de LINGVO-Studio. 1983- junulara sekretario cxe Hungara E-Asocio, 1991- fondinto-cxefredaktoro de la Esperantlingva gazeto Eventoj, 1992- prezidanto de Kultura Esperanto-Asocio en Budapesxto, en 1995 li fondas la Budapesxtan Esperanto-Domon, en 1997 lancxas la novajxservon RET-INFO. Cxefaj verkoj: Radioteknika Artikolaro, vortaro Esperanta- hungara-esperanta szotar. Interrete: http://www.esperanto.hu * * * En la libro versxajne aperis datumoj ankaux pri aliaj esperantistoj, sed en la tekstaron ne eniris la esprimo "Esperanto" (tia estas ekz. Georgo Nanovfszky, ambasadoro, nuna prez. de Hungaria E-Asocio) L. S. ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 6. - GEOGRAFIO, GEOLOGIO - 40 Vidindaj Lokoj en Cxinio. Pekino: CxEL, 1984. 251p - Dek Ses Urboj de Cxinio. Pekino: CxEL, 1984. 176p - DUDICH, Endre: Cxu vi konas la teron? Cxapitroj el la geologiaj sciencoj. Budapest: Scienca Eldona Centro de UEA, 1983. 150p. ISBN 963 571 080 1. - EICHHOLZ, Rudiger: Esperanto Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISB 0-919186-3222-7, 16-17, 24-41 - Duden - Geografio de Cxinio. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1974. 110p: - KAVKA, Josef (red.): Geo-industria, Prago 1968. 192p. - KAVKA, Josef (red.): Geoindustria, Prago 1972. 144p. - KAVKA, Josef kaj SKOMPSKI Sylwester (red.): Instytut Geologiczny, Varsovio 1976. 146p. - 18 prelegoj kun nacilingvaj rezumoj. - DUDICH, Endre (red.): Instytut Geologiczny, Warszawa 1982. 141p. ISB 83 220 01 81 9 15 - DUDICH Endre (red.): Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest 1984. 172p. supl. (+83p anoncoj) - ISB 963 571 123 9 - BARATOV, KAVKA (red.): Donisx, eldonejo de Akademio de Sciencoj de Tagxika SSR, Dusanbe 1987. 128p - Recife: PEA, 1987. 96p. - Kolekto de fakaj artikoloj. - CHERNU Shen, KAVKA Josef (red.): Sciencista-Teknikista EA, Beijing 1990. 127p - Chicago, 1994. - Hamburg, 1996. - HOEG, Tom Arbo: Geologia vortaro. Oslo: Universitetsbiblioteket, 1989. 117p. ISBN 87-7000-150-3. - HRYNKIEWICZ, Adan, ERGOTO: Lauxtema vortaro Esperanto-angla-franca- hispana. Buenos Aires, 1972. p.32-41 - JUDI, Jen: Konciza geografio de Cxinio. Pekino: CxEL, 1964. 240p, 12 - Mapo de la Cxina Popola Respubliko. Pekino: Kartografia, 1984 - Posxatlaso de la mondo en Esperanto. Praha: Kartografie, 1971. 41 folioj, 55p. - de SOUZA, Delio Pereira: Brazilaj geografiaj nomoj. Brasilia, 1981. 72p - SZILAGYI, Ferenc: La vivo de Sandor Korosi Csoma. Budapest, HEA, 1984. 151 p. ISBN 963 571 139 5 - VUKOV, Peter: Speleologia bildvortaro 14 lingva. Kaposvar, 1990. 32p - L. MEE: Toponimia Terminaro, 1992 - ALBAUT: Nia Geografia Terminaro, 1968 - Mondmapo, 1968KAVKA-PUMPR: Kontribuo al Geografia Nomenklaturo en Esperanto, 1972 - LEMAIRE: Tra Mezafriko, 1906 - de SAUSSURE: Ascendo al Monto Blanka, 1918 - KRESTANOV: El la Proksima Oriento, 1919 - Aktoj de la 9-a Internacia Geografia Kongreso en gxenevo, 1919 - NEKRASOV: Tra USSR per Esperanto, 1926 - WELZL, Jan: Tridek jaroj en la Ora Nordo, 1931 - STRINDBERG, FRANKEL: Per Balono al Norda Poluso, 1930 - BERGMAN, Sten: Tra Sovagxa Kamcxatko, 1932 - MISAK Stjepan: Tra Mistera Oriento, 1936 - van LOON: Rigardu la Teron, 1937 - da SILVA: Lasta vojagxo de Scott, 1942 - da SILVA: Piccard en la Stratosfero, 1943 - SEKELJ, Tibor: Tempesto super Akonkagvo - GOROV: Nigramara Bordregiono de Burgas, 1962 - BACQUER: La Kun-princlando Andoro, 1962 - JUDI, Jen: Konciza Geografio de cxinio, 1964 - van WIJK: Nederlando, 1955 - ROMJIN, Jaap kaj SCHERER, Kees: Nederlando, 1964 - JULIETA: Gvidlibro tra Paris, 1965 - NEMETH, Gyula: Vojagxlibro de Hungario, 1965 - MIHALYFI, Erno: Hungario sur Bildoj, 1965 - WISNOWSKY, ALMGHOSSY: La Akvo kaj la Homo en Hungarlando, 1966 - HAUDEBINE: Utila Manlibro pri Hindujo, 1967 - Resumo pri Vjetnamio, 1971 - LEWESDON, John: Jen Londono! 1971 - DELAIRE, Pierre: La Dolcxa Franclando, 1972 - RICHARD: Scienca Krozado de la sxipo "Princesse Alice", 1904 - BRADATSCH: cxiam malnova kaj cxiam nova, 1985 - La Vojagxo al Sudaj Insuloj, Hori sxoicxi, 1971 - Geologio Internacia, 1972, 1976, 1984, 1987, 1987, 1990 - Elementoj de Geologio, 1965, seslingva - van LOON: Rigardu la Teron, 1937 - TELL, Leander: La Bela Subtera Mondo, 1959 - TELL, Leander: Estigxo de la Tero kaj de la Homo, 1971 - ABSOLON: Moravia Karsto, 1921 - ROLT: Enkonduko en la grundosciencon: El la Polvo de la Tero, 1969 - CAILLEUX: Elements de Geologie en six Langues, 196 - ROLT: El la polvo de la tero, 1967 - HOEG, Tom Arbo: Geologia vortaro, Oslo 1989 - CHERPILLOD, Andre: Kaj la suno haltis. Katastrofismo en la folkloro de la popoloj, 1993 - POWER, Daniela Deneva: Tertremoj - cxu enigmo?, Pizo 1991 ************************************************************************** INTERRETO ///////// Respubliko de Esperantujo ========================= Estas konate, ke kun la gvido de LF-Koop, kaj persone de Valerio Ari (alinome Giorgio Silfer) oni volas fondi sengrundan Esperantan Sxtaton, nomata Esperanta Civito, kun kortumo, registaro, legxoj kaj aliaj. Gxi ja estus suficxe virtuala sxtato, sed en la virtuala mondo oni jam uzas la nomon "La Respubliko de Esperantujo", ecx eldonas semajnan gazeton "Muko". Gxi ekzistas en la angla kaj Esperanta lingvoj cxe la retpagxa adreso: http://www.geocities.com/SoHo/Den/3143/mukoesperanto/index.html Sur la pagxo estas indikita la sekva kontaktadreso: Ministry of Tourism, American Mission, 8708 Cord Avenue, Oklahoma City, OK 73132-3125, USA. La pagxojn prizorgas: Dennis Havens Rete: dmhavens38@forigu.earthlink.net ************************************************************************** Mallonge ======== Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI havas propran esperantlingvan dissendoliston por homoj, kiuj interesigxas pri biciklumado. Por mesagxi al la listanoj, sendu retleteron al bemi@forigu.onelist.com. Por aligxi sendu mesagxon al: bemi-subscribe@forigu.onelist.com. ************************************************************************** Virtualaj ret-kartoj ==================== Por havi novajn Esperantajn retajn servojn kutime ekzistas 2 vojoj. Aux oni devas "Esperantigi" la jam funkciantajn servojn (t.e. aldoni ankaux Esperanton al la elekteblaj lingvoj), - aux krei novan, memstaran servon. Evidentigxis, ke ekzistas ankaux 3-a vojo, kiam oni eluzas la teknikajn eblojn de jam ekzistanta servo, kaj surbaze de tio funkciigas E-servon. Cxi lastan faris "Christian" (rete: hamal_mx@forigu.yahoo.com.mx), kiu surbaze de "123Greetings.com" ekfunkciigis propran Esperantlingvan salut-karto-sendan automatan servon, kiu trovigxas cxe: http://www.geocities.com/Athens/Column/6528/htm/kartoj.htm . Se vi volas testi la ricevadon, uzu la kartonumeron: ZE8022112015129 ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Esperanto-tagoj =============== La 12-aj Esperanto-Tagoj okazos en Staszow, Polio inter 25-28. 05. 2000. En la bunta programo estas fotoekspozicio, E-filmoj, koncertoj, ekskurso, prelegoj, teatro. Okazos librofoiro. Cxiuj partoprenantoj povas vendi kaj acxeti librojn. Oni povas kontribui. Ideoj estas bonvenaj. Informoj kaj aligxo cxe: Esperanto-Klubo, Kulturdomo Parkowa 6. PL-28-200 Staszow, Polio ************************************************************************** AERO ==== Ankaux vin atendas la Azia Esperanto - Renkontigxo, AERO-2000 okazonta subauxspicie de Universala Esperanto-Asocio en 2750-jara Samarkando, dum 15-20 auxgusto 2000. Sojle de la nova miljaro AERO celas doni fresxan inspirigan aeron al la azia esperantistaro kaj akceli E-movadon en la regiono. Fakte ni gxojus bonvenigi gastojn el cxiuj kontinentoj. En la programo estas: seminario pri E-movado en Centra Azio, sinprezento de aziaj E-kluboj, instruista seminario, intensaj E - kursoj, internacia arta vespero, ekspresa kurso de la uzbeka lingvo, gustumado de famaj uzbekaj vinoj, pikniko en la montaro, vizitado (kun E-cxicxerono!) de mondfamaj vidindajxoj de antikva Samarkando ktp. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Internacia Muzeo de Paco Pk. 76, UZ-703000 Samarkando, Uzbekio Rete: peacetur@forigu.samuni.silk.org ************************************************************************** Du tendaroj preskaux en unu =========================== Inter 10-13 07. 2000. okazos la unua tendaro en la muelejo cxe Beauville, Francio. Tie funkcias Esperanta libroeldonejo. Okazos konatigxo kun la maniero de libroeldonado, konversacio pri anarkiismo, konversacio pri la temo: "Kiel vivi liberecane?". Oni povas legi en la ampleksa biblioteko, ekskursi en la cxirkauxajxo kaj gxui bonegan naturecan etoson. La alia tendaro okazos tuj poste inter 14-15 07. 2000. en La Goutte d'eau, Francio. Tie okazos koncerto de Esperanta muzikgrupo kaj eblos vagadi en la cxirkauxajxo. Oni atendas cxefe junulojn. Informpeto kaj aligxo eblas cxe: La Kiosque - Lingvo Esperanto 64 15, rue de la Republique, FR-64000 Pau, Francio ************************************************************************** Kiel veturi al UK? ================== Krom UEA oni kutime arangxas alveturojn, karavanojn al Universalaj Kongresoj. Cxi jare estas rimarkindaj la sekvaj. Luksajn ekskursojn per aviadilo kaj logxadon en konforta hotelo ofertas: KAVA-PECH, P. Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz. Ne tiom luksajn kvankam vere malmultekostajn ekskursojn arangxas: Okcidentslovakia Esperanta Societo (OSES), KS Tallin, klub Esperanto, Stavbarska 60, SK-82107 Bratislava, Slovakio. Rete: esperant@forigu.isternet.sk. Karavano al UK kun bunta programo haveblas cxe: Monda Turismo, str. M. Sklodovskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net. Indas kiel eble plej aligxi por havi ankoraux lokon, eblon por vojagxi kaj gxui la arangxon. ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 04.03. Mezlanda E-tago, Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffs, Britio ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782-382105, fakso: +44-1782-372393. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 04-05.03. E-stagxo, Nantes. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise Cendras, FR-44 100 Nantes, Francio. Tel: +33-2-40439242 * * * 04-09.03. EoLA-12, Festivalo-Esperanto Lingvo Arta, Naberejxnyje Aelny (Tatarstano). Inf: SEJM, EK Gaja Krokodilo, ab.ja.133, RU-423819 Naberejxnyje Aelny, Rusio. Tel: +7-8552-531753 (Oleg DemjaUev), Rete: vihrov@forigu.mail.ru * * * 08.03. Vizito de ORF studioj por esperantistaj blinduloj kaj iliaj akompanantoj ekde la 13-a horo. Renkontigxo gxuste je la 13-a horo _e la enirejo Vieno 13-a distrikto, Wurzburggasse 30. Inf: _e la Esperanto Redakcio de ORF-RAI, telefone: +43-1-8787813028, rete: roi.esperanto@forigu.orf.at aux katalin.tosegi@forigu.orf.at * * * 11.03. Konsilantaro de SKEF en Poprad. Inf: SKEF: Jan Vajs, Nabr. A. Stodolu 1778, SK-031 01 Liptovsky MikulaU, Slovakio. Tel.: +421-849-5523664. Rete: vajs@forigu.pobox.sk * * * 11-12.03. Lingva Seminario por progresantoj an Malmo. Inf: Bertil Andreasson, Sodra Rorum 455, SE-242 94 Horby, Svedio. Tel: +46-(0)415-50152 * * * 18-19.03. Vintraj Tagoj de E-Asocio de Finnlando, Rovaniemi. Inf: Seija Kettunen, Keihasmienkatu 3, FI-40630 Jyvaskyla, Finnlando. Rete: kari.kettunen@forigu.pp1.inet.fi * * * 18-19.03. Gxeneralkunveno de Dana E-Asocio en Arhus. Rete: dea@forigu.esperanto.dk * * * 24-26.03. Kreola kuirada semajnfino en Plouezec. Inf: JEFO, 4bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815. Rete: jefo@forigu.esperanto.org * * * 25.03. Jarkunveno de membroj de OSES en Bratislava. Inf: Pauxlo KaU_ak, Vazska 21, SK-821 07 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-45243316, Rete: esperanto@forigu.nextra.sk * * * 25-26.03. "Kuraci sin per plantoj" - de Stano Mar_ek. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 01-02.04. 47-a Stagxo de parolata Esperanto: l'estonto de la lingvoj! Strasbourg. Inf: JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815 (respondilo). Rete: jefo@forigu.esperanto.org * * * 01-02.04. 11-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. Inf: Augusto Casquero. Avenida Burjasot, 29, A-31. ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es * * * 01-05.04. Unua Esperanta Konferenco pri Ekonomio kaj Komerco en Siano. Inf: Xi'an-a Esperanto-Asocio, Str. Jian-Gong-Lu 8, CN-710043 Xi'an, Ainio. Tel: +86-29-2242215 Tel/Fakso: +86-29-2232952 Rete: komerco@forigu.public.xa.sn ************************************************************************** MOVADO ////// Pli ol 1000 gastigantoj en Pasporta Servo ========================================= La plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, spertis 14 procentan kreskon en unu jaro. La jxus aperinta listo de gastigantoj enhavas 1075 adresojn en 76 landoj. En 1999 la libreto nombris 945 adresojn. Plej multe da gastigantoj (91) estas en Rusio, dum geografie la reto estas plej densa en Francio kun 61 lokoj. La vera metropolo de Pasporta Servo estas Multan en Pakistano, kie 17 gastigantoj atendas vizitantojn. En la bele presita 187-pagxa posxlibro trovigxas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaux mapoj kun indikoj pri cxiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojagxon. Enestas ankaux reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, aliaj utilaj adresoj kaj fragmentoj el la vojagxrakonto de Amanda Higley el Usono kiu dum pli ol unu jaro en 1999 kaj 2000 vagadis tra Euxropo. Per Pasporta Servo vojagxantaj esperantistoj, kiuj membras en gxi, rajtas je senpaga tranoktado cxe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas cxiu kiu posedas la adreslibron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas acxeti gxin. La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis la argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laux la nuna sistemo aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Casx el Francio. Ambaux pioniroj trovigxas inter la gastigantoj ankaux en la plej nova eldono, kies amplekso farigxis jam 27-obla kompare kun la unua listo de 40 adresoj. La administranto de tiu cxi servo de TEJO estas Derk Ederveen el Nederlando. La adresaro estas acxetebla cxe la libroservo de UEA. La prezo estas 10,90 euroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton. CO de UEA ************************************************************************** Novajxoj pri EU-kongreso ======================== Dauxre okazas la organizo de la 4-a Euxrop-Unia Esperanto-kongreso. Albert 2-a, regxo de Belgio, akceptis esti alta protektanto de la Kongreso. Dum la arangxo partoprenantoj havas la eblecon viziti la Euxropan Parlamenton en Bruselo kaj renkonti tie euxroparlamentanojn. Kongresanoj kiuj emas partopreni tiun viziton nepre sendu sian nomon kaj funkcion (en privata vivo aux en la Esperanto-movado), cxar cxi tie ne temas pri turisma sed labora vizito! Kiu ankoraux ne aligxis, havas la eblon. Interesitoj turnu sin al: Guido Van Damme Haantjeslei 31, BE-2018 Antwepen, Belgio Rete: guido@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** Mi ne skribis pri la pola movado ================================ La oktobra numero de "Literatura Foiro" mencias min kaj s-ron Jorge Camacho kiel la du cxefajn kontrauxulojn de la "Pakto por Esperanta Civito", kaj priskribas nin jene: "Kial la diskreditantoj blovas sur la fajron? Cxar ili estas kompromititaj: Camacho pro sia antisemitismo, Lindstedt pro sia pledo favore al la persekutintoj de (rauxme orientitaj) esperanto-intelektuloj en la tiama Pollando. La eraro de la unua estas jam konata, tiu de la dua multe malpli" (pgx. 230). Mi deziras klare informi, ke "Literatura Foiro" atribuas al mi aserton, kiun mi neniam faris, kaj la redakcio de LF devas scii, ke mi ne faris. La sola skribajxo mia, al kiu la atako en LF povas ecx nerekte rilati, estas mia artikolo "La rajto rekomenci" en LF, decembron 1996. Tion pruvas interalie la fakto, ke ankaux la artikolo de Walter Zelazny, kiu kritikas min pro la sama peko en la decembra numero de 1999, referencas nur tiun artikolon mian (pgx. 293). Nu, se oni rigardas tiun mian artikolon el decembro 1996, pagxon 328, oni povas vidi, ke: 1. Mi ne mencias Pollandon. 2. Mi ne mencias esperantistojn aux persekutojn kontraux ili, rauxme orientitaj aux ne. (Kaj, kiel kunverkinto de la Manifesto de Rauxmo, supozeble mi mem estas iusence "rauxme orientita".) 3. Mi ne pledas favore al iuj ajn persekutintoj, sed skribas: "Trovigxas cxiaj gradoj de kulpo kaj kunkulpeco, kaj ien oni devas meti arbitrajn limojn - kiun akuzi jure, kiun nur malsxati morale, kiun permesi dauxrigi sian karieron." "La eks-socialismaj landoj adoptis malsamajn solvojn, la limoj estis lokitaj diverse. Versxajne tio ne estas malbona afero. Malbonas nur, se la liberigitoj neniam bezonas mem pritaksi sian eventualan kulpecon - ecx se ili poste trovas gxin nula. Malbonas nur, se la civitanoj celas ne rekomencon, sed nur dauxrigadon de la malnovaj rutinoj sub nova ideologio." Kiam mi skribis la tekston, mi vere ne pensis pri la internaj bataloj de Pola Esperanto-Asocio, nek entute pri esperantistoj. Miaj personaj scioj kaj spertoj rilatas plej multe al Bulgarujo, sed mi celis skribi suficxe gxenerale. La afero farigxas plene groteska ankaux tial, ke la koncerna teksto de 1996 estis publikigita en LF malgraux mia eksplicita malpermeso (vd. pagxon 330 en la sama numero!). Okazis do jene: A. LF aperigas artikolon, kiun mi ne deziras publikigi en gxi. B. Poste la redakcio atribuas al tiu artikolo asertojn, kiuj absolute ne trovigxas en gxi. C. Poste oni ripete kritikas min en LF pro tiuj elpensitaj asertoj. La kazo kontraux mi do montrigxis nule forta, kiel ankaux tiu kontraux Camacho pri lia "antisemitismo". Jouko Lindstedt Rete: jouko.lindstedt@forigu.helsinki.fi ************************************************************************** Brazilio eldonas novan posxtmarkon kun E-teksto =============================================== Brazila Posxto aperigis plian posxtmarkon kun Esperanto-teksto. Lastjanuare eldonigxis kvar posxtmarkoj kun infandesegnajxoj omagxe al la jaro 2000. Sub la nomo "Selando o Futuro" (vortludo inter "sfranki" kaj "determini" la estontecon), la serio prezentas talonojn apud la posxtmarkoj. La serio venas en 16-posxtmarka folio (4 x 4). Cxiu folio havas ok talonetojn kaj cxiu taloneto prezentas la esprimon "Vivu 2000" en aparta lingvo. Unu el la talonetoj prezentas sunon, cxielarkon kaj lauxvorte la esprimon "Vivu 2000!". Gxi estas unu el la nur du talonetoj, kiuj prezentas sunon kaj cxielarkon - kurioze, la alia estas tiu kun la angla "Hurrah 2000!". James Rezende Piton Rete: james.piton@forigu.iname.com ************************************************************************** Novajxoj el Samarkando ====================== La oficiala organo "ICOM News" de la Internacia Konsilio de Muzeoj en tri lingvoj aperigis de Anatoli Ionesov pri la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando, kiu estas prizorgata de lokaj E-aktivuloj. En la artikolo estas klare menciite, ke la muzeo estis fondita laux iniciato de loka E-klubo. * * * Samarkanda Pacmuzeo ricevis detalan priskribon, kun speciala emfazo de la rolo de Esperanto por la kreo de tiu cxi muzeo, en la lasta eldono de la anglalingva gvidlibro "Peace Museums Worldwide" (Pacmuzeoj Tutmonde) eldonita de la Unuigxintaj Nacioj. La libro (angle) senpage mendeblas cxe: United Nations Publications, Office C 115, CH-1211 Geneva 10, Svislando. Esperantaj "radikoj" de la muzeo troveblas ankaux en ties anglalingva retpagxo: http://www.friends- partners.org/cxcsi/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm. Nun estas preparata esperantlingva versio de la muzea hejmpagxo. * * * La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro jxus eldonis en Esperanto la pilotan eldonon de la turisma (cx. 20-pagxa) gvidlibreto "Samarkando por Turistoj", kiu enhavas gxeneralajn informojn pri Uzbekistano, ties kulturaj valoroj kaj tradicioj, detalan priskribon de 2750-jara Samarkando kaj ties mondfamaj vidindajxoj, utilajn uzbekajn salutvortojn kaj frazojn, du detalajn mapojn de Samarkando. Estas prezentitaj ankaux la sxtata flago, blazono kaj skemeca mapo de Uzbekistano. Tiu cxi publikajxo estas la unua provo esperantlingve eldoni la turisman prospekton pri Samarkando kaj Uzbekistano. Anatoli Ionesov Rete: peacetur@forigu.samuni.silk.org ************************************************************************** Registaraj subtenantoj ====================== D-ro Stanko Nick, la jura cxefkonsilulo en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Kroatio, kaj membro de Honora Komitato de la 86-a UK en Zagreb, prelegis en mezo de februaro en la malta diplomatia akademio pri "Lingvo de diplomatoj". Lia propono konsideri latentajn eblecojn de Esperanto provokis viglan diskuton. Alia membro de Honora Komitato d-rino Biserka Cvjeticxanin estas elektita helpanto de la kroata kulturminstro. S. Sxtimec ************************************************************************** Survoje al memstara Afrika movado ================================= Sin helpi per la helpo de aliaj estas tute homa, ecx rekomendinda pro solidareco en nia nuna mondo, sed dependi tute de helpo estas rezigni kaj nei konscie al sia natura talento kaj sekve volonte elekti igxi sklavo. La instruon sekvis la partoprenintoj de la 7-a togolanda jara kongreso. La arangxo okazis en decembro 1999 en Aneho, urbo suficxe konata en Togolando pro ties politika pozicio vid' al vide la gxisnunan eternan kaj potencan diktaturan regximon. Felicxe ne temis pri politika debato en tiu kongreso. Ni estu dankemaj, eble al la diktatura regximo, sed precipe al la esperanta movado togolanda kaj al ties neeviteblaj pioniroj. La graveco de la renkontigxo estas, ke la kongreso perdis sian tutan nacian aspekton por igxi tute neatendite internacia. Tiu internacieco atingis sian pinton kiam togolandanoj kaj preskaux 19 ekstertogolandanoj (el tiuj 4 el Benino) pridiskutis, proponis, intersxangxis spertojn, kaj parolis pri projektoj, per kiuj la movado povus memstari. El la debato indas rimarki du gravajn punktojn: 1. Ligi Esperanton al io pli konkreta, tusxebla kaj utila por la popolo; 2. Provi pagi la kotizojn de la agado; Cxe la unua punkto temas pri ia maklerajxo per Esperanto. Ni klopodu cxe organizoj por realigi projektojn por komunumoj, ekz. prezenti dosierojn pri iu vilagxo, kie ne estas lernejo, cxe iu organizo, kiu aktivas en tia kampo. Tiel Esperanto enkondukigxus en la lernejo, aux almenaux oni estus dankema al Esperanto kaj sekve oni simpatius al gxi. Sur tiu kampo jam ekis antaux la togolanda kongreso ia centro tiurilate en Cotonou (Benino). Gxi nomigxas "Esperanto-Afrik'", kiu per la helpo de Martin Schaffer (Esperanto-Stuttgart) en Germanio kaj la bonvolo de Codjo Jean (Benino) igxas de kelkaj semajnoj realo. La centro ne nur zorgas pri la evoluo de la movado en Benino kaj en Afriko, sed klopodas konvinki organizojn financi aux subteni sociajn projektojn en foraj vilagxoj. Ni jxus konstruigis el lokaj materialoj unuklasan lernejon en la vilagxo nome Codji (kogi), kie ekde oktobro 1999 pli ol 150 infanoj rajtis ekfrekventi lernejon por lerni surpaperigi siajn pensojn kaj esti klera por decidi por si mem. Ili tamen samtempe ekalkutimigxas al Esperanto kaj tute ne sentas sin devigataj lerni gxin. La gxisnuna elspezoj por la lernejo eblas per la kontribuo de euxropanoj. Tiu 7-a togolanda kongreso igxis miaopinie preskaux afrika kongreso kaj sekve unua grava pasxo al memstara movado. Cxiuspecaj helpoj de aliaj estos cxiam bonvenaj, por ke ni mem provu nin helpi. Codjo Jean, "Esperanto-Afrik'" 03 BP 3589, Cotonou, Benino Rete: esperantaf@forigu.firstnet.bj ************************************************************************** REAGOJ ////// Faklingvajxoj ============= Ricevinte n-ron 179 kaj leginte pagxon 4 "Faka aplikado - fervojaj aferoj" mi konsternigxis! Kiom da preseraroj, kiom da antikvaj informoj, kiom da mankoj! Ekzemploj: Sekretario de IFEF estas jam preskaux du jarojn s-ro Ernst Quietensky, DEFA Bulteno jam en 1993 sxangxis nomon al Dana Fervojisto, kaj Lene Niemann ne redaktas gxin nun, Redaktoro de Internacia Fervojisto ekde 1995 ne plu estas mi. Inter la menciitaj artikoloj kaj terminaroj komplete mankas la cxiujaraj fakprelegoj de la IFEF-kongresoj, mankas indiko pri eldonitaj gxis nun 8 Fervojfakaj Kajeroj... ktp. Estas nekompreneble al mi, kial la redakcio antaux la publikigo ne turnis sin al IFEF, la internacia federacio, kiu ecx posedas Fakan Komisionon kun Fake Aplika Sekcio, por akiri gxisdatigitajn informojn! Indus aperigi korektojn kaj aldonajxojn! Sincere salutas: E Henning Olsen Aaderupvej 182, DK-4700 Naestved, Danio Rete: eho-esperanto@forigu.mail1.stofanet.dk Nur unu - kvankam ne malgrava - ago nia estas la aperigo de la faklingvajxoj pri kiuj ni scias. Estas vero, ke aperis neaktualaj informoj. Ni pardonpetas. Sed estus bonvena se la fakaj asocioj iel - ankaux por la gxeneralaj gazetoj kaj legantoj - publikigus informojn pri la fakaj lingvoj, periodajxoj, ktp... - ndlr ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Instruisto sercxata =================== Esperanto-ligo de Respubliko Serba en Bosnio-Hercegovino sercxas instruiston el eksterlando por konversacia nivelo dum Somera E-lernejo okazonta de la 14-an gxis 22-an de julio. Vojagxbileton kaj restadon pagas la organizanto. Post la lernejo la instruisto povas senpage partopreni en 5-a E-renkontigxo de Respubliko Serba 22-24 de julio en Pale apud Sarajevo. Informoj kaj kontakto eblas cxe: E-Ligo de Respubliko Srpska Pk. 335, BA-78000 Banja Luka, RS, Bosnio kaj Hercegovino Rete: mvrhovac@forigu.urcbl.urc.bl.ac.yu ************************************************************************** E-kursoj en irano ================= Por la kvara sinsekva semestro, komencigxis E-kursoj en la matematika fakultato de Ferdosi Universitato, Irano. La kursoj konsistas el du bazaj, unu meza kaj unu progresa kursoj. Aliflanke ankaux por la unua fojo komencigxis alia baza kurso en la scienca fakultato de Azad Universitato, la dua plej granda en la urbo, Mashad. Okaze de la ago-tago (la 16-an de oktobro) estis prelego pri la temo "Esperanto, monda revolucio de interpopola parolado" en la agrikultura fakultato de Ferdosi Universitato. Okaze de la Zamenhof-tago, ni intencas organizi gazet- kaj librekspozicion cxiujare, cxijare gxi okazis en la agrikultura fakultato. Ege bonvenas gratulmesagxoj, gratulkartoj kaj ekspozicimaterialoj. D-ro Keyhan Sayadpour Pk. 3988, IR-91375 Mashad, Irano Rete: keyhan@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Instruisto sercxata en Japanio ============================== En Japanio oni sercxas Esperanto-instruiston, prefere por duona, preferege por tuta aux pluraj jaroj. Instrukapablo de angla lingvo estas avantagxiga. Entuziasmo kaj bonvolo pli gravas ol sperto. La salajro estas bona, on repagas ankaux la flugojn. Lode Van de Velde Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Rezulto de fotokonkurso ======================= "La Ondo de Esperanto" kaj Urala Esperantista Societo, UES, post la sukceso en 1998, organizis en 1999 la duan internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo. En la konkurso partoprenis 43 fotoverkoj de 17 auxtoroj el 11 landoj. La 1-an premion gajnis Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro "Konstruante novan homon"; 2-an premion ricevis Andrea Ottrok (Hungario) pro "Super la nuboj"; La 3-an premion atingis Harri Melasniemi (Finnlando) pro "Eta arbo". La organizantoj, laux la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton gxis la 31-a de decembro 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la lauxreatoj! Redakcio de La Ondo de Esperanto Rete: sezonoj@forigu.mail.ru ************************************************************************** RADIO ///// La E-elsendoj de Pola Radio en 1999 =================================== La Leter-Fako de Radio Polonia (radioelsendoj de Pola Radio por eksterlando) anoncis la statistikajn informojn pri leteroj kaj raportoj alvenintaj al la unuopaj redakcioj en 1999. El la raporto oni povas klare vidi, ke la E-Redakcio denove okupis la unuan lokon en la tutjara statistiko pri la alvenintaj leteroj decide superante iujn ceterajn redakciojn. La fina tabelo prezentias jene: Esperanto-Redakcio (2 308); Germana Redakcio (795); Angla Redakcio (567); Bjelorusa Redakcio; (396); Pola (por eksterlandanoj) Redakcio (271); Rusa Redakcio (215); Cxeha kaj Slovaka Redakcio (129); Litova Redakcio (122); Ukraina Redakcio (85). Estas substrekinde, ke cxiun ret-korespondajxon oni kalkulas en la statistiko kiel ordinaran leteron. Kaj tial estas gxojige, ke en la pasinta jaro konsiderinde kreskis la nombro de la leteroj kaj raportoj alvenantaj per la reto. En la statistiko de la alvenintaj en 1999 raportoj la tabelo prezentigxas jene: Germana Redakcio (3 983); Esperanto-Redakcio (2 448); Bjelorusa Redakcio (1 126); Angla Redakcio (713); Cxeha kaj Slovaka Redakcio (427); Rusa Redakcio (321); Ukraina Redakcio (158); Pola Redakcio (76); Litova Redakcio (5). En 1999 pli ofte oni transprenis fragmentojn de niaj E-elsendoj por utiligo en lokaj radioelsendoj, ekz. en Francio (Tuluzo) aux Astralio (Melburno), kio estas gxojiga. La elsendoj de Pola Radio farigxis do globskalaj kaj diversmaniere bone servas la esperantistaron. Andrzej Pettyn Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl ************************************************************************** LIBROJ ////// Modernaj rimedoj de komunikado ============================== Aperis la libro, "Modernaj rimedoj de komunikado", tiu titolo kasxas prezentajxojn de pluraj prelegantoj dum la Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Prago novembre 1998. Gxi estas tre interesa legolibro por cxiuj, kiuj interesigxas pri fakaj aplikoj de Esperanto. Petro Chrdle Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************** MALLONGE //////// Eldonigxas dupagxa informilo pri la regiono Civaux en kvin lingvoj, inter kiuj estas ankaux Esperanto. * * * Estis starigita ornama bedo pri E-o borde de auxtovojo en Cormano, Italio. La varbilo trovigxas inter la trafikkoridoroj, tiel E-o videblas el ambaux flankoj. * * * Okazis kvin minuta radioelsendo pri Esperanto en la brazila nacia radistacio okaze de la Ago-Tago. Estis demandita la prezidanto de Esperanto Asocio de Rio de Janeiro. * * * 232 foje, preskaux cxiupagxe, aperas la vorto Esperanto en la romano de argentino, Rodrigo Resan. La titolo de la verko estas Esperanto kaj la cxefpersono nomigxas Federico Esperanto. * * * Venezuela Esperanto-Asocio okazigis sian dujaran renkontigxon novembre, dum la arangxo estis elektita nova estraro. * * * Aperis artikolo en la japana gazeto, Yomiuri kun la titolo "Ek al unu(eca) mondo per Esperanto". * * * Fondigxis Esperanto-societo en Villeneuve D'Ascq, Francio. Okaze de la ekfunkcio estis arangxita prelego kaj debato en la loka universitato. * * * La Esperanto-societo de Varna, Bulgario festis sian 95-an datrevenon en la pasinta jaro. Cxi tiu grupo estas pli frue fondita ol la landa asocio. * * * La nomon "Esperantska" (Esperanta) ricevis nova strato en la cxeha urbo Prostejov en decembro 1999. * * * Kvarpagxa artikolo aperis pri Esperanto en la franca revuo, "Le Rotarien". * * * Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj protestis kontraux la terorisma agado de ETA. La prezidanto de IKEL esprimis, ke murdado ne estas gxusta vojo por defendi la rajtojn de euxskoj. * * * Unuigxo de Francaj Esperantistoj partoprenis la lingvan ekspozicion, "Salon de l'Education" en Versailles, Francio. * * * Kroata televido filmis dum januaro du elsendojn pri E-o. Okazis elsendajxo en februaro pri familio Tisxljar, la alia okazis en janurao, tiam S. Sxtimec parolis en dimancxa programo pri la movado kaj pri la kroata UK. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Familio Kirsch-Rojik el la urbo Szekszard, Hungario gxoje anoncas ke naskigxis en februaro 2000 ilia kvina "denaska" infano, Petro Kristoforo. * * * Unuigxo de Francaj Esperantistoj, UFE sercxas gvidanton de sia rebatservo. Interesitoj kontaktu: Olivier Moreau, 48. rue Raffet, FR-75016 Paris, Francio. * * * Andaluzia Esperanto-Unuigxo havas novan posxtan adreson de, gxi estas: Andres Martin Gonzalez; Asociacion Andaluza de Esperanto; Apartado 864; 29080 Malaga; Rete: andresper@forigu.teleline.es * * * La adreso de la retpagxoj de la asocio "Esperanto Espana", E-asocio en Murcion, Hispanio, sxangxigxis. La nova adreso estas: http://www.educar.org/Revistas/Esperanto/ . ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 13 j. knabo, hobioj estas vojagxoj, tabla teniso, monbiletoj, bildkartoj. Iliya Karagodin, ul. Parasxutnaya 78A-97, Krasnojarsk, RU-660121, Rusio. * * * 26-jara medicinstudento korespondemas kun diverslandaj geesperantistoj Adreso: Kornel Papp, Tompa u. 17., HU-2750 Nagykoros, Hungario * * * 26 jara studento de la angla literaturo deziras korespondi tutmonde pri literaturo, filozofio, psikologio, komputero kaj kino. Adreso: Babak Rasoulian, P.O.Box 165, IR-69156 Borujerd, Irano * * * Mi gvidas E-kurson. Miaj lernantoj, inter 7 kaj 18, volas korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo pri diversaj temoj. Adreso: Eugeno S. Perevertajlo, pk. 140, Poctamt, UZ-700000 Taskent, Uzbekio. Rete: eugeny@forigu.esper.gimli.com. * * * 13 j. knabo, hobioj estas korbopilko, komputiloj, bildkartoj, korespondus kun junaj frauxlinoj. Stanislav Orlov, ul. 9 Maja 31-42, Krasnojarsk, RU-660118, Rusio. * * * Esperanto-rondo de 9-10 jaraj infanoj seas korespondantojn el la tuta mondo pri iuj temoj. Adreso: Esperanto-Rondo "Verda Arbeto", Szkola Podstawowa nr. 34, ul. Reymonta 69, PL-44-200 Rybnik, Polio * * * 54 jaragxa hungara virino sercxas novajn gekorespondantojn cxefe el franca lingvoteritorio. Mi interesigxas pri muziko, historio, vojagxo. Adreso: Gallai Zoltanne, Szondi u. 8. I/3, HU-7400 Kaposvar, Hungario * * * 17j. bela knabino, hobioj estas manlaborajxoj, komputiloj, kuirarto, vivo en Japanio, kolektas bildkartojn, kalendarojn. Olga Bobrova, pr. Metallurgov 51-85, Krasnojarsk, RU-660133, Rusio. ************************************************************************** INTERESE //////// Elekronika papero ================= Xerox kontraktis kun firmao 3M por produkti la elektronikan paperon ellaboritan en laboratorio de Palo Alto. Kvankam oni ne komunikis laborplanon, preparo de produktajxo al nova datumportanto atendeblas ne en la malproksima futuro. La elektronika papero estas malpeza, maldika, fleksebla, bone manipulebla, relative malmultekosta, tamen oni povas plurmil foje tajpi sur gxin. Vide gxi similas al papero, palpe al projeckifolio, la tekston aux bildon oni povas vidi en reflektita lumo, kun bona kontrasto en suficxe largxa angulo, oni povas uzi gxin komputila terminalo. Atendeble gxi estos serioza konkuranto de tradicia papero, de la printita teksto. Simile al la tradicia papero, ankaux la elektronika papero estas farita el maso kaj pretigxas en rulajxoj. Post finpretigxo en la materialo malgrandaj globformaj perletoj movigxas en veziketoj plenaj de oleo. Tiuj perletoj estas dukoloraj, de la plej simplaj unu duonglobo estas blanka, alia nigra, sed oni povas fari ankaux kolorajn. Ili funkcias elektrostatike dupole. Ili flosas en la oleo tiom loze, ke por elektrostatika fortokampo ili turnigxu, sed suficxe strikte, ke sen fortokampo ili ne sxangxu sian staton. Sur la paperon eblas skribi per fortokampo, matriksece lokita, bildojn laux punktoj, kaze de kolora terminalo kolore en cxiuj punktoj. La tekstojn kaj figurojn la papero tenas, gxis oni ne transskribas. La solvo de skribo sur elektronikan paperon estas pluraj. La plej simple estas per "printilo". Gxi povas esti granda kiel la kutimaj printiloj de la komputiloj, sed povas esti malgranda, ke povu havi lokon en leterujo. Tiujn malgrandajn printilojn oni uzas kiel manajn legilojn, por printi oni devas sxovi gxin sur la e-papero. Se ni volas ofte sxangxi la enhavon, kiel cxe la monitoroj, devas provizi gxin per matrikso kaj kontakti gxin al komputilo aux al pli simplaj aparatoj. Tiel oni povas enigi en gxin pli komplikajn bildojn, post plua evoluigo ankaux movbildojn. La paperoj provizitaj per matriksa kontaktilo estas bindeblaj en libron kaj la elekronikan aparaton povas konsisti la spino. Tiun enlibrigitan memorujon de tempo la tempo oni povas resxangxi per novaj informoj el komputilo, kaj povas enhavi modemon, movtelefonon. Gxis nun multaj ideoj naskigxis por uzo de elektronika papero, evidente ankoraux multaj ideoj sekvos. Gxi povos sxangxi la monitorojn en la komputiloj, anstataux la nunaj likvaj kaj plasmaj aperigiloj gxi estas bone legebla en reflekta ekstera lumo, kiel la tradicia papero, ne lacigas okulojn kaj ne emisias malutilajn radiojn. Se gxi trivigxos, oni devas sxangxi nur la ne multekostan paperon hejme, se konvene estas farita. Gxi estos oportuna portanto de periode renovigendaj informoj, kiun oni povas kunporti kaj legi en tramo, auxtobuso. Istvan Meszaros Rete: mesaros@forigu.freemail.hu ************************************************************************** Okupita persono =============== Antaux preskaux 40 jaroj la Esperanto-grupo de Torino, Italio havis la honoron, ke gxia prezidanto estis renoma universitata profesoro, Giorgio Canuto, ankaux dum kelkaj jaroj prezidanto de UEA. Sed la tre okupita Canuto akceptis la prezidantecon nur sub la kondicxo ke li ne devus partopreni en cxiu kunsido, kvankam li estis preta kelkfoje kontribui al la programo per prelego. Antaux preskaux cxiu kunsido li telefonis al la vicprezidanto komunikante la jenan aux jenan kauxzon pro lia nepartopreno petante la komprenemon de la cxeestantoj. Iun tagon li faris simile, telefonante ke la temo de la vespero ne multe interesis al li kaj ke la preleganto supozeble estas teda persono. La vicprezidanto sentis sin tre gxenita devi komuniki al sia prezidanto ke, laux la programo, Canuto mem estis la preleganto de tiu vespero... ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 181, 1/marto-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************