Eventoj n-ro 180, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Prelego kaj diskuto pri la estontaj rilatoj inter Esperanto kaj Euxropo Faka aplikado: - "Faklingvajxoj en Esperanto" - Fiziko Interreto: - Cxiutaga Biblio interrete - Esperante pri Rusio - Esperantlingvaj komputilaj programoj Arangxoj: - Popolaj orkestroj renkontigxas pere de Esperanto - Studa renkontigxo okazis en Rusio - Germana Katolika Foiro - povos esti interesa por Esperantistoj - Kompleta monata kalendaro Movado: - Kroata ministerio reagis al la Mezeuxropa renkontigxo - IKUE arangxas tutmondan enketon - Dum la sekva Malferma Tago de CO gastos Fighiera - Dum vojagxo pri Esperanto en Nederlando - Artikoloj pri Esperanto en vastekonataj tagjxurnaloj - UEA fortigis la agadon en Oceanio - Bulgara Esperantisto aperadas jam de okdek jaroj - 1-a de majo, festo por SAT en Parizo - Cxu cxiutaga Heroldo dum UK? - 685 aligxis al Tel-Avivo - Enciklopedio de Esperanto Reagoj: - Restoracio ESPERANTO Instruado, ILEI: - Prezo de Mazi malaltigxis - Novajxoj el Hispanio Konkursoj: - Fabelkonkurso por infanoj Gazetoj: - Denove aperas Dua Jarcento - Ne plu aperas la Riveroj Radio: - Esperanto-Elsendoj de Pola Radio Libroj: - Esperantlingva lernolibro de AIS Kulturo: - Hungaraj esperantisto-pentristoj havas katalogon Rubrikoj: - mallonge (12), anoncetoj (5), korespondi deziras (6) Interese: - Eksterordinara kanalo-tunelo - Interesaj kutimoj de estajxoj ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Euxropa debato ============== E-o kaj Euxropa Unuigxo: sxancoj kaj defioj La cxi suba prelego kaj la posta diskuto okazis en Berlino jxauxde la 5-an de auxgusto 1999 dum la 3-a kunveno de EEU. La celo de tiu cxi kunveno estas libere intersxangxi inter ni ideojn kaj opiniojn pri la perspektivoj de Esperanto en rilato kun la okazanta procezo de Euxropa Unuigxado, por eltiri, se eble, sugestojn por nia agado. Antaux kelkaj semajnoj mi legis verketon, kiu profunde impresis min. Temas pri eseo titolita Cxu Esperanto postvivos la jaron 2045?, verkita de konata interlingvisto, konanto kaj parolanto de Esperanto kaj ankaux de Ido kaj de Interlingua, profesie psihiatro, nome d-ro Tazio Carlevaro, el Bellinzona en la svisa kantono Ticxinio. La titolo de tiu kajero estas reprenita el tiu de la eseo Cxu Sovetunio postvivos la jaron 1994? verkita de rusa ekzilito, eseo kiu cxe sia apero sxajnis bizara, sed poste montrigxis profeteca. Carlevaro asertas ke la angla lingvo estas jam definitive venkinta en la rolo de tutmonda komunika lingvo kaj ke Esperanto jam ne havas plu sxancojn, kaj ke la kauxzo de tio estas la fakto, ke historion movas ne idealoj sed interesoj, profitceloj. En posta mesagxo al mi, Carlevaro klarigas ke li ja bone vidas ke konsekvenco de la venko de la angla lingvo estos la iom-post-ioma malkresko kaj fine malapero de la ceteraj naciaj lingvoj, sed li aldonas, ke tia perspektivo ne estigos senteblan kontrauxstaron, cxar la procezo okazos malrapide, pasxon-post-pasxo, tiel ke la plej multaj homoj preskaux ne perceptos gxin aux finfine ne donos al si zorgojn pri tio, cxar la individua intereso estas enmeti sin en la fluon de la tutmonda lingvo, por gxui personan avantagxon. Cxu ni devas do forlasi niajn esperojn, nian batalon? La diagnozo kaj la prognozo de Carlevaro estas, cxe la nunaj kondicxoj, nerefuteblaj. La Esperanto-movado tute ne havas la forton renversi la fluadon de la historio. La angla lingvo havas malantaux si la forton ekonomian, politikan, kulturan, de Usono. Esperanto havas malantaux si nenion. Cxe la nunaj kondicxoj, mi diris; sed la historiaj kondicxoj povus sxangxigxi. La forto de la angla lingvo venas, kiel dirite, de la fakto, ke gxi estas la lingvo de Usono, granda monda potenco politika, ekonomia kaj militista. Se en la mondo ekzistus granda sxtato multnacia kaj demokrata havanta internan lingvoproblemon kaj havanta samtempe fierecon pri si mem kaj strebon al politika kaj ankaux kultura sendependeco en la monda teatro, tiam Esperanto, aux cxiuokaze neuxtrala planlingvo, havus ian sxancon. Nu, ekzistas fortaj sxancoj ke tia sxtato naskigxos en ne fora tempo. En la Euxropa kontinento, post du sangaj militoj, veraj intercivitanaj militoj inter homoj apartenantaj al la sama civilizo, antaux kvindek jaroj oni komencis konstrui komunan domon. Dum la dua mondmilito, kiam la armeoj de la nazi-fasxismaj sxtatoj okupadis preskaux la tutan kontinenton, kelkaj klarvidaj homoj, jam komprenis ke la kauxzo de la militoj estas la ekzisto mem de plene suverenaj naciajsxtatoj kaj ke dauxra paco en Euxropo povos veni nur de la starigo de Euxropa demokrata federacio; de la unuigitaj sxtatoj de Euxropo. La vojo estis pli malfacila ol tiuj homoj supozis: la rezistoj de la naciaj sxtatoj, kun iliaj strukturoj, kun iliaj centjaraj tradicioj, kun iliaj mitoj, estis fortaj. Oni ne kuragxis komenci de la bazo: nome de komuna politika konstitucio. Oni preferis iri laux unuopaj sektoroj, kun pasxoj antauxen kaj malantauxen. Sed nun oni atingis la stadion de komuna monunuo. Kaj de tiu stadio retroirado estus pli malfacila kaj tre multekosta. Tamen oni ne povas halti. Komuna mono bezonas komunan regadon de la ekonomio. La okazintajxoj en la eksa Jugoslavio kaj la milito pri Kosovo, montris la malfortecon de la Euxropa Unio. Prave iu diris ke Euxropa Unio estas ekonomia giganto, politika nano kaj milit-afera vermo. Nun oni rekomencas serioze paroli pri Euxropa komuna Armeo, nepra kondicxo por ke EU havu politikan sendependecon. En itala taggazeto de la 25-a de julio, sub la titolo "Unusola armeo por Euxropo - La germanaj planoj pri armea integrigxo", la jxurnalisto diras interalie "belaj promesoj, sed la unuaj pasxoj estos malfacilaj: same kiel en Bruselo oni disputos ankaux pri la komuna lingvo". La povo eldoni monon kaj la povo havi armojn estas la cxefaj distingiloj de sxtato. Kiam tiuj povoj estos plene transirintaj de la naciaj sxtatoj al la Euxropa Unio, tiam la Unio estos farigxinta sxtato, nome federacio. Ju pli oni alproksimigxos al tia definitiva transiro, des pli la lingva problemo en la Unio perceptigxos kaj pligravigxos. Kiam Euxropa Unio estos atinginta la karakterizojn de federacio, la problemo pri komuna komunika lingvo akutigxos. Kaj tiam, se oni volos solvi tiun problemon, du estos la eblecoj: aux nacia lingvo, nome la angla, aux planlingvo, do praktike Esperanto. Se oni ne kuragxos fari eksplicitan elekton, tio signifos fakte elekti la anglan. Sed la argumentoj de esperantistoj estos tiam tre pli fortaj kaj ekzistos ia sxanco por Esperanto. Sxanco ja malgranda, sed reala. En kontrauxa kazo, nome se Euxropa Federacio ne naskigxos, la sxancoj de Esperanto estos nulaj. Tial cxiu esperantisto, ecx ne euxropa, devus favori la naskigxon de Euxropa Federacio. Kaj ne nur pro tio. Ankaux tial ke strebo al Euxropa Federacio, unua kazo de kontinenta demokrate konstruita multnacia federacio, estos ekzemplo por aliaj mondareoj, kaj gravega sxtupo por konstruado de tutmonda registaro. Tio signifas ke strebo al Euxropa Federacio koincidas kun strebo al paco. Ankaux Euxropanoj vivantaj en landoj ekonomie prosperaj kaj bone regataj ne devus timi partopreni en la konstruado de komuna granda patrolando euxropa: oni devas forlasi miopajn egoismajn starpunktojn kaj kontribui al komuna paco kaj komuna prospero, cxar komuna estas la destino de la euxropaj popoloj. Tio aparte validas por esperantistoj, pro la diritaj kialoj: tio estas la sola sxanco, kiun Esperanto havas. Tial la agado de la esperanto-movado en la landoj de EuxropaUnio estas ege grava. Esperantistoj devas cxeesti en la euxropaj movadoj, agi sur la euxropaj institucioj, prezenti siajn proponojn en kunordigita, serioza maniero. La sxancoj estas malmultaj. Veti por Esperanto kontraux la angla estas riska veto. Sed estas nia devo insisti pri la terura kultura katastrofo, kiun la fina venko de la angla lingvo estigus en la dauxro de kelkaj generacioj: la malapero de niaj naciaj kulturaj lingvoj. Nia batalo por demokrata solvo de la lingvo problemo estas malfacila, sed, laux fama esprimo de Antonio Gramsci, oni devas kunigi al la pesimismo de la racio la optimismon de la volo. Kaj ni memoru tion, kion diris Max Weber: "Tio, kio eblas, ne efektivigxus, se ne ekzistus homoj, kiuj cxiam denove reproponadas tion, kio ne eblas". La prelego vekis inter la cxeestantoj rimarkindan intereson, kiu manifestigxis en esprimoj de konsento kaj ankaux de malkonsento. Umberto Corsetti Post la prelego okazis vigla diskuto. La tekston de tio ni aperigos en la sekva numero de Eventoj. - ndlr. ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 5. - FIZIKO ------ - BECKER, G.: Origino de la elementnomoj. = revuo Monato 1991:11 27 - BENSLEY, M.: Supersonaj mirindajxoj. = revuo Scienca Revuo 1954:2 53 - BORRONG, Ru: La vintro postmilita (atommilita). = revuo Monato 1984:3-4 10 - DELLIAN, C.: Mezuro de sunenergidisradio. = revuo Svienca Revuo 1951:1 39 - EGAMI, P.: Historio de Yukava teorio. = revuo Scienca Revuo 1951:1 39 - EGELY, Gyorgy: La globfulmo. = revuo Fokuso 1987:3 46 - EHRENBERG, W.: Cxu la relativec-teorio estas revizienda? = revuo Scienca Revuo 1964:3-4 119, 1965:1-2 35 - Esperanto terminaro de fiziko. Esperanto-japana-angla. Kasugai: Department of Physisc, Chubu University, 1987. 200p. ISBN 4-9900082-0-0 - FELSO, Geza: Fadenoptiko. = revuo Sciencaj Komunikajxoj 1978:jul 59 - FLENTER, G.: El Nino perturbas tutmondan klimaton. = revuo Moanto 1993:1 3 - FRECHET, M.: Pri tre fama principo de P. Curie. = revuo Scienca Revuo 1951:2 58 - FUSS, W.: Malvarma kunfando de atomnukleoj. = revuo Monato 1990:1 18 - FUSS, W.: Materiali kun granda varmizolado. = revuo Monato 1993:3 15 - GEORGIEV, Krili: De sablo gxis cxipoj. Produktado de mikrocxipoj. = revuo Fokuso 1987:1 7 - HASZPRA, Otto: Cxu 9.81 m/s2, aux 9.81 N/kg? = rev. Scienca Revuo 1986:151 15 1986, 151 - HASZPRA, Otto: Elementoj de la ingxeniera demorfologio. = revuo Sciencaj Kumminajxoj 1977:jul 79 - HASZPRA, Otto: Elementoj de la ingxeniera hidrauxliko. = revuo Sciencaj Kumminajxoj 1977:jul 8 - HASZPRA, Otto: Elementoj de la ingxeniera statiko. = revuo Sciencaj Kumminajxoj 1976:jul 63, 1977:jul 85 - INOHODOV, J.: Efekto de apudnula froto. = revuo Scienca Revuo 1974:5-6 258 - IZUMI, Yukio: Magneta disketo anstataux filmo. = revuo Monato 1981:10 31 - JOHANNSON, Sten: Nubo el Sudoriento. Cxernobil. = revuo Monato 1983:2 23 - KNOEDT, J.H.: Kiel utiligi geotermon. = revuo Monato 1980:10 28 - KOPPEL, R.: Multkapabla nova aparato. = revuo Monato 1989:3 20 - KUSTAANHEIMO, P.: Bazaj konceptoj de kinematiko de motora mekaniko = revuo Scienca Revuo 1971:5-6 173MAUL, S.: Mezur-unuoj. = revuo Monato 1981:9 22 - MAYER, H.: Bioelektroniko. = revuo Fokuso 1987:1 24 - NAGY, K.: Metaloj kaj nia mondo. = revuo Scienca Revuo. 1976: 2-3 69 - RUDIGER, Eichholz: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISB 0-919186-32-7. 10-17, 24-29, 224-225, 266-269 - Duden: Atomo, Atmosfero, Meteologio, Fizikaj instruiloj. - PEEVSKI, V.: La fotogrametrio kaj gxia aplikado. = revuo Scienca Revuo 1974:5-6 211 - POPOV, M.T.: Pri tahiona fotono. = revuo Scienca Revuo 1972:3 93 - SARKOZI, Janos: Simpla modeligo de fizikaj procesoj per komputilo. = revuo Apliko de Esperanto en la Scienco kaj Tekniko 1988 69 - SARKOZI, Janos: Optiko. http://www.esperanto.hu/libroj/optiko.pdf - SIRK, H.: La uzado de radikarbo por la det. de agxo de organikajxoj. = revuo Scienca Revuo 1959:2-3 83 - THURING, B.: Du problemoj de lumdisvastigxo en la mondspaco. = revuo Scienca Rvuo 1953:1-2 47 - UTNE, N.: Mezurado kaj statistika analizo de marondoj. = rev. Scienca Revuo 1978:1 21 - VETTER, R.: Metalaj vitroj. = revuo Monato 1983:10 22 - VETTER, R.: Tunel-mikroskopo. = revuo Monato 1983:11 18 - VETTER, R.: Malforta sismo en fiziko. = revuo Monato 1983:8 14 - VIVIAN, Charles: Amuzo per scienco. Eksperimentoj. London. 96p - WANDEL, Amri: Gravita lenso en cxielo = revuo Monato 1986:8 14 - Ossaka, Takata: Mekanikaj Terminoj, 1962. - Vortaro de Fiziko (ISAE), en Scienca Gazeto, 1913: Esperanta, franca, angla, germana, itala. - E. Wuster: Fizikaj grandoj kaj iliaj unuoj, 1921. - Cabek: Komputika vortaro Esperanta-cxeha kaj cxeha-Esperanta, 1982. - Jan Rybag: Terminaro de hidrauxlaj mehanismoj, 1982. - Miroslav Barosx: Terminaro de akustiko, manuskripto. - M. Tuma: Pri la varmo, 1974. - Janos Nyilasi: Molekuloj, 1984. - S. Glasstone: Fundamentoj de elektrokemio kaj elektrodeponado, 1968. - Historio de Yukawa-Teorio, 1950. - Fotono cxe ugxejo, 1953, Tomanaga sin' itiro. - Allberto Fernandez: Sengxenaj dialogoj, 1971. - Ch. Verax: Fotografa Optiko, 1906. - Tuboj por Mezuri Premojn de Fluaj Mediumoj, 1963. - Kvanta Mezuro de Gasoj el Nuklefendigo per Gamaspektrometrio, 1964, multaj auxtoroj. - Gilli Bisci: Aktiveca Mezuro de la 14-Karbone Markita Barikarbonato per Scintilaj Geloj, 1964.Rob Vetter: Atoma klarigo pri materialproprecoj. Pekino 1988. - Rob Vetter: Fazodiagramoj. Enkonduko al materialscienco. Schipluiden 1988. - H. Katsumori, S. Makino, J. Yamamori: Esperanta terminaro de fiziko. 1987. Pluaj faklingvajxoj troveblas en la kategorio tekniko, vidu sekvajn numerojn de Eventoj. - ndlr. ************************************************************************** INTERRETO ///////// Bibliaj pagxoj kaj dissendolisto ================================ Jerald Veit, el Usono lancxis novan retpagxaron kun la titolo "365 Tagoj el la Biblio." Temas pri multlingva retpagxaro kun legajxoj el la Biblio en Esperanto kaj pli ol 30 naciaj lingvoj. La retpagxo enhavas ankaux semajnan biblian legajxon en Esperanto kaj 11 naciaj lingvoj, lauxtemajn legajxojn el la Biblio en Esperanto kaj naux naciaj lingvoj kaj multajn internaciajn ligojn. Oni povas ankaux aboni al senpaga servo por ricevi specialan mesagxon el la Biblio en E-o cxiutage pere de retposxto. Haveblas presitaj brosxuroj pri kristanaj kaj vivhelpaj temoj en diversaj lingvoj. Unu el la celoj de la hejmpagxo estas uzi Esperanton en la praktika vivo. La retpagxaro troveblas cxe: http://www. execpc.com/jxveit/ Jerald Veit Rete: jveit@forigu.execpc.com ************************************************************************** Esperantlingva Rusio ==================== Eblas informigxi kaj diskuti pri la nuntempa Rusio, gxia historio, kulturo, politiko, ekonomio ktp. Por tiu celo estis fondita nova diskutlisto, "E-lingva Rusio". Por aligxi al la grupo sendu malplenan mesagxon al la adreso: esperantlingva-rusujo-subscribe@forigu.egroups.com. Por malaligxi sendu malplenan mesagxon al la adreso: esperantlingva-rusujo-unsubscribe@forigu.egroups.com. La adreso de la grupo estas: esperantlingva-rusujo@forigu.egroups.com Yuri Sxevcxuk Rete: yurishev@forigu.esperanto.nu ************************************************************************** Komputilaj programoj ankaux Esperante ===================================== SoftMemor estas lernoludo per kiu vi povas provi viajn sciojn kaj plibonigi ilin ludante. Eblas ludi sole aux plurope. Gxi kalkulas elcentajxon da bonaj respondoj. La programo jam enhavas kelkajn demandarojn: anglaj kaj germanaj neregulaj verboj, Esperanto bazo, tabelvortoj. Sed vi povas ankaux krei viajn proprajn demandarojn. Ekzemple gxi povus esti utila por lern(ig)i la vortojn de lecionoj, la tabelvortojn, la afiksojn ktp. Provoversiojn de la programoj por sistemo Windows 95 aux 98 eblas alsxuti el: http://members.xoom.com/tsalomon. Aux eblas mendi kaj informigxi cxe: Thierry Salomon Bakats utca 1/3 III 1. HU-1093 Budapest, Hungario Rete: tsalomon@forigu.xoommail.com ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Renkontigxo de Popolaj Orkestroj ================================ Inter 9-11. 06. 2000. okazos la 20-a Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj en Torun, Polio. La arangxon organizas Etnografia Muzeo en Torun. Cxi tie Esperanto estas pontolingvo. La muzeo invitas popolmuzikajn grupojn, kiuj povas komuniki kaj partopreni pere de esperantisto-gvidanto. Grupoj sen esperanto-parolanto ne estos akceptitaj. La teamo devas konsisti el ne pli ol 12 personoj kaj devas prezenti vere tradician muzikon, ne stilizitan. La grupanoj, kaj la tradukisto-gvidanto, ricevas logxadon kaj mangxon dum la tuta arangxo. Ili ricevos krome iom da posxmonon. Ankaux interesigxantoj, vizitantoj kontaktu la muzeon, kaj pere de helpo de lokaj esperantistoj eblos partopreni interesegan, etosoplenan kaj rigardindan kulturan arangxon. Inforoj kaj aligxo eblas cxe: Muzeum Etnograficzne w Toruniu str. Waly gen. Sikorskiego 19, PL-87-100 Torun, Polio Rete: kingan@forigu.cc.uni.torun.pl ************************************************************************** StRIGo ====== La mondoskuajn eventojn oni povas malfacile priskribi. Tiu cxi seminario StRIGo-5 (Studa renkontigxo de iniciatema generacio), kiun tradicie okazigas Moskva altlernejana E-klubo MASI, trafas al la kategorio de la mondoskuaj, cxar gxi jes skuis la personajn mondojn de pluraj el 110 partoprenintoj. La seminario, same kiel preskaux cxiuj junularaj rusiaj E-arangxoj dum la pasinta jarperiodo, estis plensxtopita de psikologio kaj psikologiajxoj. Cxefe tiujn prezentis, kiel kutime, ivanovanoj, sed la kvanto de la moskvaj kontribuantoj ankaux rimarkeble kreskis. Cxi-foje oni tamen ne kusxis sur frakasitaj bierboteloj kaj ne nagxis en glacikovritaj lagoj - sxajne tio ne plu inspiras. Jes, ankaux cxi-foje okazis la tradiciaj komunikadaj trejnadoj, artterapio kaj biodancoj, sed la spertaj partoprenintoj frenezis pri la plej modernaj formoj: perceptotrejnadoj. Por pluraj horoj dekoj da partoprenantoj propravole igxis blinduloj, mutuloj aux surduloj kaj devis vivi uzante la aliajn - alternativajn - perceptajn kaj komunikajn sistemojn. Ili dauxre vizitadis la aliajn programerojn de la seminario (ekz. iuj "blinduloj" iris lerni emocian pentradon, iuj mutuloj geste dialogis kun samgrupanoj dum E-kurso). Mi mem felicxis studi Teorion de solvado de inventaj taskoj - de instruisto, kiu tiumomente devis esti muta - li solvis la problemon suficxe lerte, organizinte reciprokan instruadon de la partoprenintoj, sed tute fiaskis dum eksplodinta diskutado...) La programo estis kiel kutime strecxa - cxiam kun kvar-kvin paraleloj kaj dauxris po 18-20 horoj sinsekve dum cxiu diurno (4 horoj laux la organizantoj suficxas por satdormado). La seminario okazis en Kostroma - 300 km norde de Moskvo, la 5-8-an de novembro. Unu semajnon antaux la seminario en la urbo unuafoje en ties konata historio okazis E-kursoj kaj pluraj el la finintoj sukcesis partopreni en StRIGo. Andrej Ananjin Rete: andreo@forigu.fnmail.com ************************************************************************** Germana Katolika Foiro ====================== La 94-a Germana Katolika Foiro okazos en Hamburg, Germanio inter 31.05.-04.06. 2000. Kvankam la arangxo ne estas esperantista, landa sekcio de IKUE vigle agadas dum la foiro. IKUE arangxos informstandon. Gxi funkcios en la sekcio "Monda eklezio, pac-agado, kreado kaj vivo". Nia cxefa slogano tie estos "Esperanto - komprenigxo por nova jarmilo". La informstando funkcios ankaux kiel konstanta renkontejo por esperantistoj. Okazos prelego (germanlingva) kun la titolo "Esperanto - cxu la nova latino de la eklezio?". Prelegos cxefepiskopo, Gyorgy Jakubinyi. Poste okazos diskuto. IKUE okazigos ankaux sanktan meson sabate antaux tagmeze. Pliaj informoj cxe: Ulrich Matthias Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 19.02. Semajno de la Internacia Amikeco, Leuven. Inf: Kultura Centro, Brusselsestraat 63, BE-3000 Leuven, Belgio. Tel: +32-10-860112 (Roger Goris) Rete: esperanto3000@forigu.esperanto.nu * * * 19-20.02. "Kio estas bela poemo?" Francois Degoul (Francio) prelegos, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 22-26.02. Preparado por (en Francio) oficiala ekzameno Kapableco. Traduko kaj disertacio. Gvidas Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo, Esperanto- Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549.428074 * * * 25-27.02. Esperanta Semajnfino, Felixstowe. Inf: Roy L., Simmons, 61 Altmore Ave., East Ham, London, E6 2BZ, Britio. Rete: rokeby@forigu.globalnet.co.uk * * * 25-27.02. Vintra Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (VERAT), Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 26.02-05.03. 2a Arangxo Junularo-Nordio (AJN), skisemjano en Trondheim. Inf: Norvega Junularo Esperantista, Olaf Schous v. 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. Rete: espen@forigu.nvg.ntnu.no aux jardar@forigu.nvg.ntnu.no * * * 26.02-07.03. 3-a Internacia Himalaja Renkontigxo, Nepalo. Inf: Nepala Esperanto-Asocio. P.O.Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel: +977-1-410725 (s- ro L.P. Agnihotri), fakso: +977-1-227230. Rete: sosierra@forigu.wlink.com.np * * * 27.02-03.03. 3-a Internacia Minalaja Renkontigxo, Katmandu. Inf: Nepala Esperanto-Asocio, P.O.Box 10518, Katmandu, Nepalo. Rete: sosierra@forigu.wlink.com.np * * * 27.02-05.03. 2-a Arangxo Junularo Nordio, Trondheim. Inf: Norvega Junularo Esperantista, Olaf Schous vei 18, NL-0572 Oslo, Norvegio. Rete: espen@forigu.nvg.ntnu.no * * * 01-08.03. Kultura kaj Festa Semajno, Miercure-Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12-A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio. * * * 04.03. Mezlanda Esperanto-tago, Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffs, Britio ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782-382105, Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 04-05.03. E-stagxo, Nantes. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise Cendras, FR-44 100 Nantes, Francio. Tel: +33-2-40439242 * * * 04-09.03. EoLA-12, Festivalo-Esperanto Lingvo Arta, Naberejxnyje Cxelny (Tatarstano). Inf: SEJM, EK Gaja Krokodilo, ab.ja.133, RU-423819 Naberejxnyje Cxelny, Rusio. Tel: +7-8552-531753 (Oleg Demjasxev), Rete: vihrov@forigu.mail.ru ************************************************************************** MOVADO ////// Kroata ministerio reage al la Konsultigxo ========================================= Post la auxtuna kunsido de la "Konsultigxo de Mezeuxropaj E-Asocioj" la partoprenintaj E-asocioj turnis sin per komuna letero al la ministroj pri eksteraj rilatoj en siaj landoj. Reagis al gxi la cxefo de la Kabineto de la Ministro de Eksterlandaj Aferoj de Kroatio. Subskribis gxin la estro de la Kabineto Zoran Bosxnjak. La letero tekstas jene: Estimata sinjoro Vajs, Mi dankas pro via letero de la 19-a de septembro 1999 direktita al la Ministro pri Eksteraj Rilatoj de la Respubliko Kroatio d-ro Mato Granicx kaj pro la aldonita Rekomendo akceptita dum la Konsultigxo de naciaj Esperantaj asocioj de mezeuxropaj landoj, okazinta en Slovakio de la 17-a gxis la 19-a de septembro 1999. Estas mia plezuro saluti la iniciaton de la apliko de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de la alproksimigo al la pli justa lingva politiko kaj kiel faciligilo de la interkomprenigxo inter la parolantoj de la diversaj lingvoj. Kadre de niaj regulaj aktivajxoj ni atentas pri kaj subtenas la laboron de la Kroata Esperanto-Ligo kaj cxiujn klopodojn pri la egalrajta traktado de la lingvo(j) en la euxropa nivelo. Kun estimo, Zoran Bosxnjak, kabinetestro Rim: Intertempe Kroatio havas novan ministron en Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Lia nomo estas Tonino Picula. ************************************************************************** Tutmonda enketo de IKUE ======================= Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE alvokas esperantistojn partopreni la projekton "Tutmonda Samideanaro por Tutmonda Enketo". Oni devas respondi la demandon: "Kiu estas Jesuo Kristo por mi" (ne pli ol 10 linioj). Oni devas ankaux indiki: religion; landon; agxon; profesion; nomon; adreson. Rajtas partopreni homoj el cxiuj religioj, ecx nekredantoj. IKUE volas, ke ankaux neesperantistoj partoprenu la enketon, tial la asocio petas lokajn samideanojn, traduki kaj disvastigi la enketon ankaux naciligve, kaj IKUE ankaux petas la E-tradukon de la plenigita enketilo. Tio estas bona eblo montri, ke Esperanto funkcias. La enketiloj estas atendataj cxe: IKUE cxe Gambuti A. Via Bellini 24, IT-47039 Savignano sul Rubicone, Italio ************************************************************************** Fighiera en la Malferma Tago de CO ================================== La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 13-an de majo. La cxefgasto de la 12-a Malferma Tago estos la konata movada aganto, eseisto kaj oratoro Gian Carlo Fighiera el Italio. Post ofico de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1956-1961) Fighiera faris longan karieron en la internacia turismo kaj kongres-organizado, fine kiel altranga oficisto de Monda Turisma Organizo. Sian multflankan movadan aktivadon li dauxrigis i.a. kiel prezidanto de la eldona societo "Heroldo de Esperanto" ekde 1961, estrarano de UEA kaj en aliaj taskoj. En la Malferma Tago li prelegos pri "La obstakloj kaj sxancoj survoje de Esperanto en la nova jarmilo". Ankaux cxi-foje ne mankos senpaga loterio, bazaro de esperantajxoj, montrado de E-filmoj, ktp. Kiel kutime, la libroservo regalos siajn klientojn per rabatitaj prezoj. ************************************************************************** Informado dum vojagxo ===================== En Nederlando personoj, kiuj regule vojagxas trajne povas legi la senpagan gazeton "Metro". Dum pluraj semajnoj en decembro kaj januraro aperis anoncoj fare de Esperanto Nederland, kiu enhavis spritan alvokon informpeti cxe la asocio pri Esperanto kaj E-lernado. el Fen-X jan/febr. 2000 ************************************************************************** Esperanto en grandaj tagjxurnaloj ================================= La grava usona tagjxurnalo, "USA Today" aperigis en sia numero la 27-an de januaro artikolon pri la uzo de Esperanto por kristanaj celoj, aparte pri la lastatempa intereso pri gxi flanke de la katolika eklezio en Germanio. La artikolo mencias la publikan uzon de Esperanto pere de Papo Johano Paulo II. Gxi ankaux citas Esperantistojn Matthias Ulrich el Germanio kaj Ellen Eddy el Usono. Jerald Veit Rete: jveit@forigu.execpc.com * * * En Yomiuri-Sxinbun, la plej kvanta jxurnalo en Japanio (kaj eble mondo) kun 10.500.000 ekz. tage, la 29-an de januaro aperis artikolo de s-ro Moyosi Etuo, prezidanto de la kompanio Swanee (Swany), ganto-fabrikanto pri lingvaj problemoj de japanoj kaj Esperanto kiel tauxga solvo. La E- traduko de la artikolo aperis en "Bulteno de Tyugoku kaj Sikoku" n-ro 30, aux estas havebla de la redaktoro Kosaka Kiyoyuki (Rete: kiyoyuki.kosaka@forigu.ma2.seikyou.ne.jp) ************************************************************************** Oceania komisiono de UEA ======================== La estraro de UEA aprobis la starigon de la Oceania Komisiono de UEA kun la jena konsisto: Brian Fox, kunordiganto, Rosalie Schulze, Dietrich Weidemann, Kep Enderby, Renato Corsetti. Cxiu esperantisto, kiu havas intereson pri disvastigado de Esperanto en la pacifika regiono, aux havas indikojn pri esperantistoj logxantaj en tiu regiono, bonvolu kontakti iun el la komisionanoj. Oni povas fari tion ankaux per mesagxo al "oceanio@forigu.egroups.com" Adreso de la kunordiganto: Brian Fox, 634 South Titirangi Road, Titirangi, Auckland 1007, Nov-Zelando. ************************************************************************** Okdekjara Bulgara Esperantisto ============================== En Bulgario oni povas fingre kalkuli la revuojn, aperantajn pli ol dekok jarojn. Unu el ili estas nia revuo "Bulgara Esperantisto". Gxi komencis aperadi en 1919 kiel organo de BEA. Gxi havas tutnacian signifon, cxar dum sia longa vivo ne cxesis propagandi la plej bonan el la bulgara kulturo, konigi al eksterlandanoj la rimarkindajn historiajn eventojn kaj ripozejojn en Bulgario. Tiamaniere gxi konstante gajnis novajn amikojn de Bulgario en cxiuj kontinentoj. Kaj tute merite gxi ricevis altan sxtatan ordenon por kultura agado - la oran ordenon "Cirilo kaj Metodo" en 1969 lige kun sia 50-jarigxo. Estas ekskluzive gravaj la meritoj de la revuo por la disvastigo kaj utiligo de Esperanto en nia lando. Bulgara Esperantisto konsiderinde helpis al BEA atingi unu el la plej prestigxaj lokoj en la vicoj de la internacia E-movado. Rezulte de tiu realigxis ankaux la revo de multaj esperantaj generacioj vidi Universalan Kongreson de Esperanto en nia lando, havi informojn el la tuta mondo pere de Esperanto. Nikola Aleksiev, Bulgario ************************************************************************** La 1-an de majo - SAT-manifestacio ================================== Dum monatoj belgaj SAT-anoj klopodis kontakti la sindikatistajn respondeculojn, por ke SAT havu sian lokon en la surstrata manifestacio en Bruselo, sed vane. Parizaj SAT-anoj proponis, ke oni manifestaciu la 1-an de majo 2000 en Parizo, kaj pluraj sindikatoj pretas akcepti SAT-ulojn en la kolektiva marsxo. Pliaj detaloj aperos en venontaj numeroj de Sennaciulo. Por ke la parizaj SAT-anoj povu organizi la gastigadon, eksterparizanoj kaj eksterlandanoj bonvolu anonci sian alvenon (dato, horo, alvenloko) cxe la sidejo de SAT: 67 ave Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Rete: satesper@forigu.cybercable.fr el Nova Sento rete, n-ro 119 ************************************************************************** Heroldo en la UK ?...? ====================== Heroldo de Esperanto cxiutage dum la UK! - Lastfoje okazis en 1933, dum UK en antisemita regno. Nun ree okazos en 2000, dum la UK en Israelo. La Loka Kongresa Komitato en Tel-Avivo esprimis unuanime la principan aprobon pri la cxiutaga apero de Heroldo de Esperanto. La redakta teamo konsistos el Marie-France Conde Rey, Stano Marcxek kaj Perla Martinelli. La kvin numeroj de HdE formos novtipan kongresan kajeron, kiun ricevos senpage cxiuj abonantoj de Heroldo. Ne nur la redakto, sed ankaux la komposto, enpagxigo kaj preso okazos en Israelo. La eldono de HdE ne anstatauxos la kongresan kurieron, sed traktos pli profunde, per intervjuoj, referajxoj, elzeviroj ktp la kongresan vivon. Unu kolumno estos dedicxita al gxeneralaj novajxoj el la monda aktualeco. el Heroldo Komunikas n-ro 49 * * * Gxustigo de malvera aserto! Laux "Heroldo Komunikas" n-ro 49, la LKK de la Tel-Aviva UK "esprimis unuanime la principan aprobon pri la cxiutaga apero de Heroldo de Esperanto" dum UK. Mi gxustigas, ke LKK nenion decidis pri tia afero nek povus decidi, cxar decido pri gxi, same kiel gxenerale pri disdonado de cxiaj materialoj en UK, apartenas al la kompetenteco de la Estraro de UEA. Tiusence mi siatempe respondis al demando de la redaktorino de HdE. Amri Wandel Prezidanto de LKK de la 85-a UK Gazetara komuniko de UEA 67 ************************************************************************** 685 aligxis al Tel-Avivo ======================== La 20-an de januaro, kiam plejmulto de la aligxoj gxis la fino de la unua aligxperiodo estis jam registrita, la 85-a Universala Kongreso en Tel- Avivo nombris 685 aligxintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aligxoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224. CO de UEA ************************************************************************** Enciklopedio ============ Kiel kunverkinto de franclingva biografio de Zamenhof ("L'homme qui a d,fi, Babel", eld. Ramsay, Parizo, 1995, kun Rene Centassi), nun elcxerpita kaj espereble (baldaux ?) reeldonota de alia eldonisto, mi havis eblecon malkovri multajn mankojn ne nur en niaj historilibroj, sed ankaux en la Enciklopedio de Esperanto. Tio ne forigas la grandegan meriton de Sxirjaev: li plenumis grandegan servon kiu plue utilas al ni. Apartenas al posteuloj plibonigi tion. Eble la demando estus "per kio komenci ?" : cxu la historio, cxu enciklopedio ? Se mi bone memoras, iom post la apero de "Esperanto en perspektivo" (1974) - ankaux vere utilega laboro iniciatita de Ivo Lapenna - oni parolis pri projekto de reeldono de la Enciklopedio de Esperanto. Sxajnas ke D-ro Ulrich Lins komencis prilabori gxin, sed supozeble ne trovis la tauxgajn kunlaborantojn, cxar tio ja estas giganta laboro, kaj sendube mankis monrimedoj por eldoni tian verkegon. La interreto modifas la situacion. Mi pensas, ke la enciklopedio estus helpilo por redakti historion. Cxu pli bone ol la inversa vojo? Cxar nia historio bedauxrinde konsistas el amasego da fragmentoj kiujn oni eble devus unue kunmeti por faciligi la konsultadon. Mi mem ne estas historiisto kaj ne sentas kompetentecon en tio. Povas esti, ke mi kontribuus sporade nur pri kelkaj aferetoj : ekzemple mi faris sercxadon en Vendee (unu el 95 teritoriaj departementoj de Francio) kie mi vivas nun kaj povis malkovri unuajn spurojn de Esperanto en la jaro 1903... Sed se temas pri la "granda" historio de Esperanto, mi ne estas la plej tauxga homo. Henri Masson rete: esperohm@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** "Restoracio ESPERANTO" ====================== Reage al samtema artikolo en Eventoj-176: Mi opinias, ke la nomo "Esperanto" de iu restoracio NE estas granda atingo cxu signifo por ni esperantistoj. La nomo havas nenian signifon, se en tiu restoracio NE estas: - a. kelneroj kiuj parolas Esperanton - b. menu-kartoj dulingvaj (do ankaux en Esperanto) - c. informoj pri nia lingvo kun la adreso de la loka Esperanto-klubo. Cxu la nura celo estis atingi mencion en la listo pri ZEO-j? Ni cxesu esti ridindaj! Mila van der Horst-Kolinska Nederlando Rete: gvdhorst@forigu.xs4all.nl Kara Mila! Certe multaj niaj samideanoj konsentas kun vi, sed permesu al mi reagi al via reago iom pli longe el merkatika vidpunkto. Mi plene konsentas, ke SE ni havus ideologie bone bazitan kaj organizitan movadon, en cxiuj tiaj ejoj certe troveblus tiaj informiloj! Aliflanke - krom kelkaj landoj - ecx la nomo "Esperanto" ne estas konata al multaj homoj, do ecx nur la nomigo mem estas utila. Krome, estas interese, ke en reklamaj manlibroj oni ofte emfazas: Ripetu vian markonomon kiel eble plej ofte! (rimedo por subkonscia profundiga reklamo), ja eble la impreso, kauxzita de tiu konkreta kazo (restoraci- nomo) kontribuos poste al veko de onies interesigxo en kazo de alia, nova impreso. Do, mi opinias, ke jes, ni devas kiel eble plej ofte aperigi la vorton "Esperanto" antaux la okuloj de neesperantistoj! - Certe estas evidente, ke ni devus pli efike eluzi tiujn eblojn ekz. cxe restoracioj "Esperanto" kaj zorgi pri akireblo de la koncernaj, menciitaj de vi informoj. Laszlo Szilvasi ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// "Mazi-prezo" malaltigxis ======================== Dum la pasinta jaro malaltigxis la prezo de la filmoserio por fari gxin pli alirebla al pli da interesitoj kaj nun eblas gxin acxeti kontraux 140,00 NLG. Internacia Esperanto-Instituto Riouwstraat 172. NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl ************************************************************************** Instruado en Hispanio ===================== Kiel dum la lastaj kvar jaroj en Valencia Universitato , cxi jare oni petis oficiale pere de la Departamento de Germana Lingvo, okazigi denove E-kurson en aprilo, kun valoro de tri akademiaj kreditoj. Dum la lastaj kvar jaroj jam pli ol 200 gelernantoj ricevis la kreditojn kaj la atestilon, pro la partopreno en la bazaj kursoj. Cxi jare la celo estas organizi du grupojn, unu el novaj gelernantoj por la baza kurso, kaj la alia por perfektiga, meza kurso, nur el gelernantoj kiuj jam cxeestis la bazan. Entute, pro spaco-manko, oni akceptos nur 50 plus 50 gelernantojn, tio faras entute 100. * * * En novembro 1999, la subrektorejo de la Auxtonoma Universitato de Madrido aprobis la statutojn de studenta Esperanto-asocio kreita en tiu universitato. La nomo de la asocio estas "Asociacion para la Difusion del Esperanto, Asocio por Esperanto-Diskonigo". Krom la informado, prioritata agado de la nova asocio estas la instruado, tiucele jam okazas instruado al grupo de studentoj. Miguel Gutierrez Rete: liven@forigu.nexo.es ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// fabelkonkurso al infanoj ======================== La Instituto de Paatalo en la komunumo de Taivalkoski estas edukcentro por verkistoj en Norda Finnlando. La Instituto arangxis fabelkonkurson al finnaj infanoj cxiujare jam ek de la 1994-a jaro. La Instituto de Paatalo kaj la Vilagxasocio de Metsakyla proklamas nun tutmondan Esperantlingvan fabelkonkurson al cxiuj infanoj kiuj jam scipovas aux nur studas Esperanton. La kategorioj en la konkurso estas: A: gxis 9-jaraj B: 9-10 jaraj C: 11-12 jaraj. La konkursfabelo povas esti kiel ajn mallonga, sed povas ampleksi maks. 3 tajpitajn pagxojn. La rezulton de la fabelkonkurso oni publikigos kaj anoncos fabeltage, samtempe kun la rezultoj de la finnlingva fabelkonkurso, dum infansemajno, kiun oni arangxas en Taivalkoski en oktobro 2000. La limdato estas la 30-a de junio 2000. Bonvolu, sendi viajn fabelojn por la konkurso, skribante sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso", al la adreso: Instituto de Paatalo, Pk 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando Rete: instituutti@forigu.taivalkoski.fi ************************************************************************** GAZETOJ /////// Dua Jarcento de Esperanto ========================= Post dujara silento denove aperadas la kultura revuo "La Dua Jarcento de Esperanto". Gxin eldonas Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Auxstrio, la gazeton redaktas Herbert Mayer. La revuo okupigxas cxefe pri literaturaj verkajxoj, poemoj kaj ilaiaj analizo, recenzo. La revuo mendeblas cxe: Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg, Michaelerkuppel AT-1010 Wien, Auxstrio Rete: mayer@forigu.onb.ac.at ************************************************************************** Ne plu fluos "La Riveroj" ========================= En novembro mi redaktis la lastan numeron - n-ro 26 - de la interkultura revuo "Riveroj". Gxi ne plu aperos en la jaro 2000. Mi mem bedauxras tion, ke mi ne plu povos dauxrigi la redaktadon, kaj la eldonisto ne povos eldoni sen mia redaktado. Kaj mi elkore dankas vin pro via gxisnuna subtenado kaj kunlaborado. Mi tamen plu dauxrigos la aktivadon. Mine Yositaka Kitahama-tyo Kitawaki 29-1, JP-671-01 Takasago-si, Japanio Rete: mine.yositaka@forigu.nifty.ne.jp ************************************************************************** RADIO ///// E-elsendoj el Varsovio ====================== En Eventoj n-ro 178 aperis la kutimaj E-elsendoj de Radio Polonia, Varsovio. En la artikolo trovigxis kelkaj eraroj pri horaro. Jen la gxustigo. E-Redakcio de Radio Polonia elsendas sian elsendon je la 14.30 h (laux la universala tempo) (41 m = 7285, 7275 kHz) kun la ripetoj je 19.00 h (41 m = 7205 kHz), 20.00 h (nur satelite) kaj la sekvan tagon je 09.30 h nur per satelito. 08.00 h. kaj 10.30 h. nur persatelite (ripeto de la programo auxdigxinta la antauxan tagon) Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekvenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz. La adreso por la komputil-posedantoj, ligitaj kun plena alireblo al la reto: http://www.wrn.org/stations /poland.html Rimarkoj, petoj estas atenditaj: Radio Polonia, E-Redakcio pk.46, PL-00-977 Varsovio Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl ************************************************************************** LIBROJ ////// Esperantlingva AIS-lernolibro ============================= Aperis 18 pagxa Esperantlingva lernolibro kun la titolo "Multisensoraj landpejzagxoj", gxin verkis Aleksandra Agata Kowalczyk. La libron eldonis en Bydgoszcz, Polio Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, AIS. La verko helpas por studentoj de AIS en la preparado kaj lernado. ************************************************************************** KULTURO /////// Katalogo de esperantisto-pentristoj =================================== En Tata, Hungario ekde 1994 funkcias Esperanto-Rondo de Artistoj. La societo konsistas cxefe el grafikistoj kaj pentristoj, profesiuloj kaj amatoroj. Inter ili estas ankaux enlande famaj artistoj. En la grupo membras 26 personoj, pluraj el ili jam havis proprajn ekspoziciojn. La asocio antauxnelonge eldonis 15 pagxan, hungarlingvan katalogon kun fotoj de la artistoj kaj pentrajxoj. La libreto jam sur la kovrilpagxo fanfaronas ke en gxi temas pri Esperantistoj. Kontaktadreso: Kodmonne Erzsebet Csokonai 13, HU-2890 Tata II, Hungario ************************************************************************** MALLONGE //////// Aperis 4 pagxa Esperantlingva folio pri la pola urbo, Bydgoszcz, gxin eldonis Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz. * * * Okazas E-kurso por gimnaziaj instruistoj en Bergen, Norvegio, la "lernantoj" uzas la libron "Saluton kaj interreton". * * * Okazis prelego pri Esperanto kaj E-movado en gvatemala universitato, Sud- Ameriko por majaaj indianoj, la auxskultantaro tre interesigxis pri la ideo de la lingva egaleco. * * * Estis fondita nove E-klubo en Tonsberg, Norvegio. La klubanoj planas kunvenojn dusemajne, ili volas amuzigxi ktp, ili planas organizi E- kursojn. * * * Aperis dulingva (Esperanto-rusa) poemaro de Grigorij L. Arosjev, estrarano de TEJO pri landa agado kun la titolo "Sonetoj". * * * Aperis Esperante la fama verko de Ebsin, Peer Gynt. La libro mendeblas cxe: Norvega Esperantista Ligo, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. * * * En auxgusto 1999 okazis kunveno de Malagasa Esperanto-Unuigxo en la cxefurbo, Antananarivo. Dum la arangxo okazis internaciaj ekzamenoj de ILEI, UEA. La ekzamenoj vekis grandan intereson de la landaj televidoj, radioj kaj jxurnaloj. * * * Plilongigis la dauxron de E-ekspozicio la estraro de muzeo Theo Thijssen em Amsterdamo, Nederlando gxis aprilo, cxar ekde la malfermo de cxi ekspozicio la muzeo havas pli da vizitantojn ol gxenerale. * * * Zamenhof-tago estis festita en Verono, Itolio en unu el la centraj lokoj de la loka stacidomo. La arangxo vekigis intereson de la pasagxeroj. * * * Aperis dulingva, hungara-Esperanta, poemaro de la hungara auxtorino Eva D. Kovacs kun la titolo "Sur altaro de Sundio". La libro estas bele ilustrita, la desegnajxojn faris la auxtorino. * * * Esperanto eldonejo, Interpres partoprenis librofoiron, "Sofia-99" en Bulgario. La eldonejo starigis E-budon, kie estis granda intereso kaj vendigxis lernolibroj. * * * La asocio, Esperanto Nederland, Nederlando, eldonis lukse aspektan bildkartojn en kvanto de 300000 ekzempleroj okaze de la novjaro. La kartoj estis disigitaj en teatroj, kinejoj, ktp. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La 28-an de februaro 2000 forpasis Stanislava Chrdlova, en Esperantujo konata kiel Stanjo, naskigxis 1.10.1954 kaj esperantigxis en 1969, sukcesis en la ekzameno de CxEA pri kapablo instrui en 1972. Finstudinto de la universitato en Olomouc, fako pedagogio. -Sincere ni funeblas. * * * Deziras intersxangxi videofilmojn kaj sonkasedojn en nia lingvo Dieter Rooke, adreso: Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio * * * S-ro Rogerio Peres Guttierres havas novan adreson: Batalhao de Manufencao, Estrada dos Remedios, 2135 Itaim, BR-12086-000 Taubate-SP, Brazilio. * * * La 5-jaraj gxemeloj Lino kaj Luca anoncas al Vi la naskigxon de ilia fratino Serena Basso la 11-an de februaro 2000. La esperantista familio grandigxas. - Michel Basso 100623.3022@forigu.compuserve.com * * * Michel Bouchez havas novan retadreson: Bouchezmichel@forigu.aol.com. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 13 j. knabo, hobioj estas vojagxoj, tabla teniso, monbiletoj, bildkartoj. Iliya Karagodin, ul. Parasxutnaya 78A-97, Krasnojarsk, RU-660121, Rusio. * * * 26-jara medicinstudento korespondemas kun diverslandaj esperantistoj kaj esperantistinoj. Sendu leteron al: Kornel Papp, Tompa u. 17., HU-2750 Nagykoros, Hungario * * * 26 jara studento de la angla literaturo deziras korespondi tutmonde pri literaturo, filozofio, psikologio, komputero kaj kino. Adreso: Babak Rasoulian, P.O.Box 165, IR-69156 Borujerd, Irano * * * Mi gvidas E-kurson. Miaj lernantoj, inter 7 kaj 18, volas korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo pri diversaj temoj. Adreso: Eugeno S. Perevertajlo, pk. 140, Poctamt, UZ-700000 Taskent, Uzbekio. Rete: eugeny@forigu.esper.gimli.com. * * * 13 j. knabo, hobioj estas korbopilko, komputiloj, bildkartoj, korespondus kun junaj frauxlinoj. Stanislav Orlov, ul. 9 Maja 31-42, Krasnojarsk, RU-660118, Rusio. * * * Esperanto-rondo de 9-10 jaraj infanoj sercxas korespondantojn el la tuta mondo pri cxiuj temoj. Adreso: Esperanto-Rondo "Verda Arbeto", Szkola Podstawowa nr. 34, ul. Reymonta 69, PL-44-200 Rybnik, Polio ************************************************************************** INTERESE //////// La kanalo-tunelo en Riquevalle ============================== Cele al kunligi la akvo-vojarojn de la parizo-regiono al la norda parto de Francio, komence de la 19-a jarcento, oni decidis konstrui la kanalon de "Saint Quentin". La akvo-niveloj estante malsamaj en cxiu rivero, oni bezonas diversajn rimedojn por niveligi la navigeblajn vojarojn. Tiucele eblas uzi diversajn konatajn eblecojn; ekzemple oni povas konstrui kluzojn aux pli modernajn ekipajxojn kiel lifton por sxipoj aux uzi grandan elemetalan akvo-basenon rulantan sur reloj por veturigi la sxipojn de malalta kanalo gxis pli alta kanalo kaj inverse. Tamen, tiutempe la modernaj ekipajxoj ne ekzistis kaj oni devis solvi la aferon nur pere de kluzoj aux tuneloj. Pro la malebena regiono, la "11 Thermidor An X" (30-an de julio 1802), Napoleono la Unua decidis konstruigi tunelon, longantan 5.670 km-ojn inter Riquevalle kaj Macquincourt. Por aerumadi la tunelon oni boris plurajn aero-kondukilojn en la suprajxo. Je la ekuzo de tiu tunelo, la homoj mem de la sxipoj marsxante sur trotuaro lauxlonge de la tunelo, devis plenumi la tiradon. Dum pluraj horoj, pere de sxnuroj, ili hauxlis sian sxipon. Por rapidigi la trairadon de la tunelo oni uzis diversajn sinsekvajn rimedojn. Komence, tiro-kablo el metalaj fibroj trairanta la tutan tunelon estis firme alkrocxita en cxiu ekstremo de la tunelo. Sur speciala trensxipo, la "rougaillou", la kablo estis envolvita sur tamburo de vincxo tirata (rondirante sur la sxipo) de cxevalo. Tiamaniere la trensxipo kunligita al la aliaj sxipoj trairis la tunelon sammaniere kiel faras la trajnlokomotivo. Poste, la bargxoj estis ekipitaj de vapor- kaj sekve de dizel-motoroj. Sed la nesuficxa aerumado de la tunelo malpermesis uzi tiujn memstarajn sistemojn. Oni konstruis trensxipon uzantan elektran kurenton por funkciigi la vincxo-tamburon. Oni ankoraux kopiis la funkciadon de elektra lokomotivo. Plafone de la tunelo oni fiksis katenariojn kaj oni ekipis la trensxipon per du pantografetoj, kies funkcio estis nutri la elektran motoron de la vincxo. Tiu trensxipo nomata "Toueur", nun cxiutage trairas la tunelon tirante la sxipojn (cxefe ne komercajn sed gxenerale turismajn). el Esperanto Fervojisto n-ro 585 ************************************************************************** Eksterordinaraj kutimoj de la estajxoj ====================================== Birdo-Kudrarto Tajlorobirdo el Azio estas vera artisto por konstrui nestojn. La virbirdo unue eksercxas kelkajn grandajn foliojn cxe la fino de arbobrancxo. Per sia beko gxi faras serion da truetoj cxe la rando de tiuj folioj. Poste gxi sercxas maldikan plantofibron, kiun gxi enkondukas tra cxiu trueto. Tiameniere gxi akiras specon de eta korneta. Tiam gxi kolektas iom da kotono per kiu gxi tegas la vandojn de sia nesto. En tiu mola logxejo, la birdino demetos kvar ovojn, kiujn sxi kovos sola. Ekde la naskigxo de la birdidoj, la virbirdo sencxese helpos la birdinon por mansxigi la etulojn. Prokrasta fekundigxo Je la parigxepoko, la virkankro postkuras la kankrinon, surdorsigxas sxin kaj demetas gluigxeman kapsulon, kiu entenas gxian spermon apud ovellasaj aperturoj de la inbesto. Post 30-50 tagoj, tiu lasta demetas ovojn envolvitajn en glueca muko. Tiu substanco diserigas la kapsulon fiksitan de la virbesto. La semo liberigxas kaj la ovoj estas fekunditaj. Post sep monatoj elovigxas kankretoj unu centimetron longaj. Ili dauxre alkrocxigxas al la vosto de la patrino gxis ili unue sxangxas sian karapacon. Mastodonta galantajxo Virhipopotamo cxarmas la inojn pro delikata gxentileco kaj galanteco en siaj seksrilatoj. Fakte, laux la kutimo, virhipopotamo rajtas ensxovigxi en inajn kunvenojn kondicxe, ke li tuj kusxas sur la sablo, evidente pro tio ke en tia pozicio, li ne kapablas maloportuni la sinjorinonjn! Tial, li malfiere petas per la okuloj la inon kiu placxas al li kaj ekfaldas sian gigantan hauxton por konatigi al sxi sian deziron. Kiam la ino konsentas, la amafero fintraktigxos nokte en la rivero. Zorge kalkulita reproduktato Goundio, eta rongxulo kuzo de sciuro, kiu vivas en la dezerto, estas perfekta ekzemplo de adaptigxemo al malfacilaj vivkondicoj en dezerta medio.