Eventoj n-ro 179, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - BBC ne planas elsendi en Esperanto Faka aplikado: - "Faklingvajxoj en Esperanto" - Fervojaj aferoj - Partoprenu Euxropajn Kulturajn Projektojn Interreto: - Esperantaj domen-nomoj - E-traduko de Manifesto de la Junularo - Retpagxaro pri Indigxenaj Projektoj? - Mallonge Arangxoj: - Ekologia studsemajno - senpage - Montgrimpado en Irano - Seminario pri interreto - Cxebalta Printempo - Ekumena tendaro en Taize kun E-partopreno - Kompleta monata kalendaro Movado: - Trarigardo de la afrika movado - E-kantistoj kaj muzikistoj estas sercxataj al E-festivalo - Mesagxo de Kep Enderby al IKEK kunveno - Darxa kresko cxe KSM, Koresponda Servo Mondskala - Rekorda vendo cxe Libroservo de UEA - Televidseria kurso de Esperanto - Helpu kompili pli kompletan liston de "Esperanto-objektoj" - Kongresaj temoj de UK-j inter 1970-2000 - Anglaj kaj francaj tradukistoj estas sercxataj - TEJO Tutmonde sercxas kunlaborantojn - Esperantajxoj el Serbio - Amika Societo de Kalocsay: anstatau regula cirkulero... Instruado, ILEI: - Volontuloj sercxataj por instrui E-on en Honkongo - Opiniu pri "Mazi" - Brazilia deklaro pri instruado de Esperanto Konkursoj: - Festivalo de videofilmoj en Esperanto Gazetoj: - Cxu esperantistoj ne bezonas porinfanan gazeton? Muziko: - 8-a disko en Kolekto 2000: "Survoje de Kompanoj" Rubrikoj: - mallonge (13), anoncetoj (6), korespondi deziras (4) Interese: - Egiptoj kaj helenoj estis la unuaj antisemitoj ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// BBC ne planas elsendi en Esperanto ================================== Attila Kovacs (Rete: akovacs@forigu.cosoft-bt.com) turnis sin kun demando pri Esperanto al la monda radioservo BBC, kaj ricevis la suban respondon (traduko de la origina anglalingva mesagxo): "Dankon por via e-letero! Ni bedauxras, ke BBC Mond-Servo ne planas ekfunkciigi elsendon en Esperanto en la estonteco. La lingvoj, en kiuj BBC Mond-Servo elsendas estis deciditaj historie en diskuto kun la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de la brita registaro, kaj kiam la servojn oni ekfunkciigas, vastigas aux fermas, oni konsideras la lokan bezonon kaj la strategian gravecon de la regiono - en kiu la lingvoj estas parolataj - por Britio. La BBC Mond-Servo elsendas prefere por regionoj, ne por specifaj lingvo- parolantoj (escepte la anglan, kio estas elsendita tutmonde). La kriterio de la ekfunkciigo de nova lingvo-servo ne dependas de la grandeco de landoj aux iliaj logxantaro aux la tutmonda nombro de la denaskaj parolantoj de la lingvo. Kvankam multaj BBC lingvoj estas atingeblaj en "audio" en la interreto, kaj oni povas auxskulti ilin tutmonde, la celauxskultantaro por iu ajn lingvo konsistas el tiuj homoj, kiuj vivas en la regiono, kie la lingvo estas plej vaste parolata, kaj Esperanto ne plenumas la kriterion de BBC tiusence. Ekfunkciigi kaj prizorgi novan lingvo-servon estas multekosta entrepreno kaj kiel vi eble scias, en la lastaj jaroj la bugxeto de BBC Mond-Servo estis trancxita. Pro tio estas malversxajna, ke ni konsideras aldoni novan lingvon krom tiuj, en kiuj ni jam elsendas gxis serioza strategia bezono ne montrigxos - kaj ne estas garantio, ke cxiuj jam ekzistantaj lingvo- servoj dauxrigxos en la estonto. Sincere: Auxskultantaj Rilatoj, BBC Rete: worldservice.letters@forigu.bbc.co.uk ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 4. - FERVOJAJ AFEROJ --------------- - BACSKAI, Istvan: La Nord-suda Metroo trafikas gxis la urbocentro de Ujpest. = revuo Hungara Fervojista Mondo 1990:62 - FEIFOCVA, Magdalena: La Pend-Telfero al Lomnicky stit. = en sama revuo 1990:24 - FERENCZY, Imre: La taskoj de la fervojaj kuracistoj. = e.s.r. 1990:53 - Fervojaj novajxoj =rubriko en la revuo Hungara Fervojista Mondo - GIESSNER, Joachim: organizo, funkcio kaj servoj de okcidentaj fervojoj. = e.s.r. 1990:40 - GULYAS, Istvan: La situacio kaj evoluoO = e.s.r. 1988:50 - HALASZ, Jozsef: renovigita stacidomo en Fuzesabony. = e.s.r. 1990:58 - PATAY, Janos: Per elektra trakcio inter Budapest kaj Kaposvar. = e.s.r. 1989:8 - PHERSY, Ferenc: Ferbetonsxpaloj sub trakforkoj. = e.s.r. 1988:44 - SZkS, Ludoviko: Pligrandigo de la rangxadkapacito per teknologio-sxangxo. = e.s.r 1991:31 - RITTERSPACx, Gernot: Fervoja terminaro en Esperanto. FR Germanio: Ternminara Komisiono de IFEF, 1989. 227p. - Suplento al 6-lingva Lexique general des termes ferroviaries. Chur: UIC, 1988. - SZEGEDI, Mihaly red.: Fervoja terminaro en Esperanto. Suplemento al Lexique general des termes ferroviaries (UIC). Esperanto-hungara. Budapest, 1992. 165p. - Unuecajreguloj por kontrakto pri la internacia fervojo transporto de varoj (CIM). Aldono B al Konvencio pri la internacia fervoja trafiko (COTIF). El la germana tard. Wilhelm Barnickel. GEFA, 1990. 92p. - P. Engen, P. J. Krogstiel: Fervoja Termin-aro, 1968 - Fervoja Terminareto, 1971 - I. Bacskai: Fervoja Terminareto, 1968 - G. Rittersprach: Fervoja Terminareto, 1966 - E. M. Rosher: Railway Technical Terms, 1958 - Fakvortaro Fervojista, 1954 - Blin kaj Blondeaux: Fervojteknika Leksikono, 1955 - E. M. Rosher: Fervoja Terminaro, 1953 - Nemoto: Terminaro de Fervojaj Veturiloj, 1939 - G. Habellok: Eisenbahn-Worterbuch, 1923. Dulingva: Esperanto-germana - Spoorwegvakwoordenboek, 1972. Esperanto-Nederlanda kaj Nederlanda- Esperanto - Priru)nik za Konverzaciu, 1965. 6-lingva manlibro konversacia - J. Pollhammer: Prinomado de Vagonoj kaj Vagonpartoj,1929 - Fervoja terminaro, Budapest 1997 - W. Meijnen, (tr. J. Punt): Fervojoj en la basaj landoj, America 1980 - W. Barnickel (tr.): Unuecaj reguloj por la kontrakto pri la internacia fervoja transporto de pasagxeroj kaj pakajxoj (CIV). Frankfurto, 1987 - W. Barnickel (tr.): Unuecaj reguloj por la kontrakto pri la internacia fervoja transporto de varoj (CIM). Frankfurto, 1990 - Fervoja leksikono franca-Esperanta, 1978 - Fervoja terminaro en Esperanto, IFEF, 1989 - Fervoja terminaro Esperanta-sveda, 1976, - Malagranda pola-Esperanta kaj Esperanta-pola fervojista vortaro. 1978 Revuoj ------ - AFEF-Bulteno Red. Leopold Patek. Eldonas: Auxstria Fervoja Esperanto- Federacio. A-1103 WIEN pf.117. - DEFA Bulteno Red. Lene Niemann. Eldonas: Dana Esperantista Fervojista Asocio. DK-3000 Helsingor Edvard Munchesvej 9. - Esperanto Fervojisto Red. G.Mazaud F-36000 Chateauroux 322 ave. de la Cxatre. - Hungara Fervojista Mondo (kvaronjara) Red. Istvan Gulyas. Eldonas: HEA Fervojista Fako, H-1378 BUDAPEST pf.7. - Itala Fervojisto Red. Claudio Pavesi. Eldonas: Itala Fervojista Esperanto- Esocio. IT-40124 BOLOGNA Via de' Poeti 5/2. - Internacioa Fervojisto Red. E.Henning Olsen. Eldonas: IFEF. DK-4700 NAESTVED Aderupvej 182 Fakaj asocioj ------------- - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Fondita en 1909. Sekretario: dr. Romano Bolognesi IT-40139 BOLOGNA Via Misa 4. 23. - Fervojista Fako de HEA, hungaria sekcio de IFEF. Adresi: pf. 7., HU-1368 Budapest, Hungario. Telefono: +36-1-1220660/233. ************************************************************************** Euxropaj kulturaj projektoj =========================== Asocioj kiuj interesigxas pri partopreno en iu euxropa kultura projekto (ekz. 2001, jaro de la lingvoj), por informigxi, kiel ricevi subtenon aux alian helpon aux kiuj agokampoj ekzistas, de tempo al tempo bonvolu rigardi la retpagxon: http://europa.eu.int/comm/dg10/culture.index_en.html. Tie la novaj projektoj estas anoncataj. Roland Rotsaert Visspaanstraat 97 BG-8000 Brugge, Belgio Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be ************************************************************************** INTERRETO ///////// Esperantaj domen-nomoj ====================== La modernaj komunikilaj rimedoj - felicxe - cxiam pli kaj pli penetras ankaux en la E-movadon. La retposxto jam antauxlonge estas uzata (vidu ekz. en Eventoj 0016 jam en 1992!), estis ekuzitaj ankaux la domen-nomoj esperanto.net kaj esperanto.org, pli ol 20 landaj domennomoj http:// www.esperanto.hu (aux *.de, *.se, ktp.), ankaux UEA havas sian - sed nun ekfunkciis la unua por- renkontigxa domennomo http://www.internacia-festivalo.de. Gratulojn al la prizorganto Hans-Dieter Platz (retadreso: HDP@forigu.internacia- festivalo.de) L. S. ************************************************************************** E-traduko de Manifesto de la Junularo ===================================== Danke al ITRE (Internacia Traduk-Reto en Esperanto) aperis en Esperanto la "Manifesto de la Junularo por la 21-a jarcento" - aprobita de UNESKO la 26-an de oktobro. Mi rekomendas gxin tra-studi antaux ol gxi estos solene transdonita al UN (en oktobro 2000). Vi trovas gxin cxe: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/unesko/index.htm. Cetere, la Manifesto estas legebla en pluraj naciaj lingvoj. Geza Kurucz Hitel u. 10. fszt. 16. HU-6000 Kecskemet, Hungario Rete: suli267@forigu.szeged.sulinet.hu ************************************************************************** Indigxenaj Projektoj ==================== En la artikolo de Eventoj (n-ro 176) mankis la retadreso de "Indigxenaj Dialogoj". Gxi estas atingebla cxe http:// www.xs4all.nl/%7Epilger/id/ aux ecx tra la retpagxo de UEA, sub "projektoj". Roland Rotsaert Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be ************************************************************************** La diskutlisto "finavenko@forigu.egroups.com" gvidata de Nikolao Grisxin estas fermita. Cxefaj kauxzoj estis la mallerta varbado kaj erare formulita celo de la listo: anglalingva diskutejo pri E-o. * * * Informoj pri turismo en la provinco Anjxu, departemento Maine-et-Loire, en kiu situas la Esperanta Kulturdomo de la kastelo Gresillon, haveblas cxe la retpagxo: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/turismo/anjou.htm. Ekonomiaj informoj pri la sama regiono haveblas cxe: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/anjou/ekonomio.htm ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Ekologia studsemajno senpage ============================ Inter 01-07. julio 2000 okazos en Londerzeel, Belgio, "Studsemajno pri Ekologio kaj Komposxtado". La tuta studsemajno kostos nur 25 EUR kaj inkluzivas: mangxojn, tranoktadon, lernomaterialon kaj ekskursojn. Gxi estos ecx senpaga por homoj el nepagipovaj landoj; ni ecx subvencios parton de la vojagxkostoj por 2 homoj el cxiu lando! La cxefa studobjekto estos: komposxtado laux 100 % natura, biologia maniero, sen multekostaj, kemiaj produktoj. Estas bone por la sano, por la grundo, la medio kaj avantagxe por evolulandoj. Pliaj informoj haveblas cxe: Flandra Esperanto-Junulara Asocio Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** Montgrimpado en Irano ===================== Irana Esperanto-Centro arangxas Ascendo al Damavand (la plej alta Irana monto). Gxi estas profesia montgrimpado. Oni povas en diversaj niveloj partopreni. Ni atendas cxiujn interesantojn. Ilin atendas ricxa esperanta programo. La arangxo okazos inter 25-28 de auxgusto 2000. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Irana Esperanto-Centro P.O.Kesto: 17765-184 Tehrano, Irano Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Esperanto@forigu.Interreto =================== Inter 16-22. 4. okazos seminario pri interreto kaj gxiaj teknikoj en Stokholmo, Svedio. La arangxon subtenas ankaux TEJO. Cxi seminario estas bona eblo konatigxi kun la interretaj teknikoj (html, ftp, irc ktp). Okazos prelegoj pri programado kaj grafikado, diskuto pri strategio de Esperanto en interreto, pri komputilaj terminoj en Esperanto. Estos konkurso pri retpagxoj. Ni invitas al arangxo kun senkosta programo cxefe junulojn de cxebaltmaraj landoj. A-landanoj pagu 40 EUR kaj B-landanoj 15 EUR por logxado, mangxo kaj kurslibreto pri Interreto kaj retpagxo-verkado. Antauxvideble ni povos doni iom da vojagxmono al homoj kiuj bezonas tion. Estas nur 25 partoprenantlokoj, do rapide aligxu por pli granda sxanco ricevi eblecon veni al cxi tiu inda kaj interesa seminario. Hokan Lundberg Fisksatra Torg 12. SE-133-41 Saltsjobaden, Svedio Rete: hokan.lundberg@forigu.telia.com ************************************************************************** Cxebalta printempo ================== La 22-a Cxebalta Esperantista Printempo okazos inter la 30-a de majo kaj 11-a de junio 2000 en Mielno, Polio. La partoprenantojn atendas multaj belegaj ekskursoj en la vidinda cxirkauxajxo. Okazos diversaj interesaj prelegoj kun videofilmoj, promenadoj, ludoj kun valoraj premioj, dancado, ktp. Antauxvideble kreskos esperantega etoso. Kontakt- kaj aligxadreso: Filio de Pola Esperanto-Asocio skr. 30. PL-75016 Koszalin, Polio ************************************************************************** Ekumena tendaro =============== Inter 13-20. 08. 2000 okazos la 4-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) en Taize, Francio. Taize estas vilagxo en sudorienta Francio, kie komunumo de kristanaj fratoj gastigas cxiusomere centmilon da gejunuloj el pli ol 80 landoj por gvidi ilin al la fontoj de la kristana kredo. Dum la arangxo estos religia E-etoso. En la programo trovigxas cxiutaga pregxo kaj diversaj programoj rilate al la religio. Informoj kaj aligxo cxe: Bernhard Eichhorn Romeusring 20, DE-78050 Villingen, Germanio Rete: bernhard.eichkorn@forigu.esperanto.de ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 15-23.01. 3-a Kuna Auxstralia-Nov-Zelanda Kongreso kaj 16-a Auxstralia Esperanto-Somer-kursaro, Sidney. Inf: s-ro Terry Manley, 143 Lawson St, Redfern NSW 2016, Auxstralio. Tel: +61-2-93194775. Rete: esperfed@forigu.ans.com.au * * * 03-06.02. Rusia Esperantista Kongreso, Cxeboksari (Cxuvasxio). Inf: REK, a.k. 189. RU-428000 Cxeboksari, Rusio. Rete: esperant@forigu.chtts.ru * * * 05-13.02. Internacia Pedagogia Kurso Bydgoszcz. Monda Turismo, M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Rete: monda.turismo@forigu.esperanto.nu * * * 12.02. La naskigxonta E-a Civito (en Berno, kunlabore kun SES). Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 15-19.02. Inicado al Esperanto kaj praktikado por komencantoj, gvidas Josee Lafosse en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074 * * * 19.02. Semajno de la Internacia Amikeco, Leuven. Inf: Kultura Centro, Brusselsestraat 63, BE-3000 Leuven, Belgio. Tel: +32-10-860112 (Roger Goris) Rete: esperanto3000@forigu.esperanto.nu * * * 19-20.02. "Kio estas bela poemo?" Francois Degoul (Francio) prelegos, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 22-26.02. Preparado por (en Francio) oficiala ekzameno Kapableco. Traduko kaj disertacio. Gvidas Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo, Esperanto- Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549.428074 * * * 25-27.02. Esperanta Semajnfino, Felixstowe. Inf: Roy L., Simmons, 61 Altmore Ave., East Ham, London, E6 2BZ, Britio. Rete: rokeby@forigu.globalnet.co.uk * * * 25-27.02. Vintra Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (VERAT), Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 26.02-05.03. 2a Arangxo Junularo-Nordio (AJN), skisemjano en Trondheim. Inf: Norvega Junularo Esperantista, Olaf Schous v. 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. Rete: espen@forigu.nvg.ntnu.no aux jardar@forigu.nvg.ntnu.no * * * 26.02-07.03. 3-a Internacia Himalaja Renkontigxo, Nepalo. Inf: Nepala Esperanto-Asocio. P.O.Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel: +977-1-410725 (s- ro L.P. Agnihotri), fakso: +977-1-227230. Rete: sosierra@forigu.wlink.com.np * * * 27.02-03.03. 3-a Internacia Minalaja Renkontigxo, Katmandu. Inf: Nepala Esperanto-Asocio, P.O.Box 10518, Katmandu, Nepalo. Rete: sosierra@forigu.wlink.com.np ************************************************************************** MOVADO ////// Kresko cxe KSM ============== Unu el la plej longedauxraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, KSM spertis ioman kreskon de sercxantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998). Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj), Rusio (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5 al nulo). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, cxar la sxangxoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo. De tempo al tempo ekz. landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, cxar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM danke al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaux tiukampe la limigitaj rimedoj de la Esperanto-movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke cxiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la Esperanto-gazetaro ankoraux pli multe diskonigu ilin. Eblas ricevi aligxilon kaj adresojn kontraux unu respomdkupono cxe: Koresponda Servo Mondskala B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. ************************************************************************** Kunredaktoroj sercxataj ======================= La organo de Tutmonda Esperanto-Junularo, TEJO-Tutmonde sercxas landajn kunredaktorojn, kiuj regule de tempo al tempo raportas pri la landaj okazajxoj rilate al Esperanto kaj junularo. La redakcio ankaux dankas diversajn artikolojn pri temoj, kiuj junajn esperantistojn interesas. Kontaktadreso: Rick Newsum 8 Mead Way, BR-59-2EZ Bristol, Britio. Rete: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Buntaj novajxoj el Afriko ========================= Gbeglo Koffi, respondeculo pri Afrika Agado de UEA por ekkoni la eblojn de sia tasko kontaktis afrikajn landajn asociojn, klubojn, unuopajn personojn. En Angolo Kabinda E-asocio suferas pro diversaj problemoj. Sed laux mia kono, ili estas solveblaj. La prezidanto de Benina E-asocio parolis pri la nefunkciado de tiu asocio. Beninano Jean Codjo kun helpo de germanoj starigos reprezentantejon de Esperanto. En Ganao la problemojn de la tiulanda asocio Zamenhofa Klubo versxajne solvos la subteno (100 NLG) de Fondajxo Afriko. Mi informigxis pri konfliktoj inter la Esperantistoj en Kamerunio. Kongolanda Esperanto-Rondo sxatus uzi Esperanton por praktikaj celoj: disvolvo de komerco, perfektigo de metiistoj, ktp. Multas altnivelaj esperantistoj en Demokratia Kongolando. Antoine gvidas kursojn en Kotdivuaro, kaj sxatus, ke okazu internaciaj ekzamenoj en tiu lando. En Malagasio estas nun du landaj Asocioj MEU kaj MEA. UEA rekonas nur la asocion MEU, kiu estas la tegmenta asocio en la lando. Estus bonvene, ke unusola ekzistu en cxiu lando, kaj sub tiu estu la kluboj kaj aliaj grupoj esperantistaj. Pri Nigxeria Esperanto-Federecio, NEF nenio scieblas. Estas malfacila kontakti iun ajn en cxi tiu lando. Oni ne povas taksi la forton de NEF. Notindas, ke UEA jam donis subvencion al NEF, ke la asocio rekonigu sin cxe la enlandaj auxtoritatuloj, la rezulto ne scieblas. En Senegalio Dakara E-klubo funkcias bone. La asocio havas financajn problemojn sed ili de tempo al tempo solvadas tion. La E-asocio en Sudafriko funkcias bone, kvankam la membroj estas malmultaj. Gxi sxatus organizi la kvinan Afrikan Kongreson. Rimarkindas la rilatoj de tanzanianoj kun sveda klubo, kiu helpas al niaj amikoj en fabrikado de sunkuiriloj. La homoj de la funkciula komitato havas aliajn projektojn, kiuj ebligos al la grupo gajni iom da mono. En Togolando gxenerale cxio iras glate. La asocio jxus okazigis sian sesan nacian kongreson, kaj pretigxas por la sepa. Gxiaj problemoj temas pri mono, cxar ankaux tiun asocion gxenas la problemo pri ne-kotizado de la membroj. Ne nur la memstareco en la organizado de la laboroj gravas, sed ankaux kaj precipe la financa. Resumo ------ Multas bonnivelaj esperantistoj en Afriko, sed konfliktoj iel fusxas la laborojn en multaj landoj. Escepte de EASA (Esperanto-Asocio en SudAfriko), aliaj landaj asocioj ricevas subvecion de UEA. Tiuj pensas, ke la elektigxo de afrikano sine de la estraro de UEA altigos la subvencion, kaj ebligos al afrikanoj fari cxion ajn pere de Esperanto. Ni revenigu nin al la realo: "UEA ne asignas bugxeton al cxiu estrarano, ke tiu cxi laboru. Estraranoj proponas, kaj CO disponas". Tiel la politiko de UEA pri Afriko cxiam estas sama kiel en pasintajjaroj. Nun ni afrikanoj mem devas ion fari por montri, ke elekto de afrikano helpas al UEA: strebado al memstarigo de afrikaj landaj asocioj estas unua pasxo. Gbeglo Koffi Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg ************************************************************************** Rekordo de la libroservo de UEA =============================== En diversaj okazoj tra la jaro 1999 oni jam raportis pri la bonega progreso de la vendoj de la libroservo de UEA. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de 134848 euxroj (297165 NLG) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj jaroj gxis tiam. Kresko je 6,4 procentoj en 1999 plialtigis la rekordon al 143499 euxroj (316230 guldenoj). Post kelkaj necesaj precizigoj la libroservo (kaj Eventoj) publikigos statistikon de la plej furoraj libroj. ************************************************************************** Nova televid-seria kurso ======================== "Esperanto - Pasporto al la tuta mondo" verkita de Paul Gubbins kun junaj talentaj esperantistoj en la rolo konsistos el 15 lecionoj po 30 minutoj kaj akompana presita materialo, celantan individuan aux grupan studadon. La distra histroio konstruita sur didaktika bazo faciligas kaj gxojigas la lernadon. Cxiu leciono okazas plene en Esperanto. La komencoj de la aventuro de familio Bonvolu, la televidseria karaktero, kaj la vigla kaj sprita dialogo katenas la atenton. La resumo detale traktas la cxefajn gramatikajn erojn prezentitajn en cxiu cxapitro. Skribekzercoj, verkitaj de Stefan MacGill, kompletigas la lecionojn. La unuaj lecionoj jam aperis kaj estas vaste lauxdataj. Ses lecionoj estis filmataj somere de 1998. Antauxmendprezo de la tuta kolekto estas 240 Euroj. ************************************************************************** Mesagxo de Kep Enderby al IKEK ============================== Karaj gekonferencanoj, Kiel prezidanto de UEA, mi sendas varmajn kaj sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la 12-a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK, nun okazanta en Havano, Kubo. Gxojindas, ke la Kuba Esperanto-Asocio ankaux partoprenas la konferencon. Por mi, saluti vin cxiujn estas speciale plezuriga afero, cxar mi estis en Havano dum la 1990-jara Universala Kongreso de UEA, ke mi unue spertis la specialan humanecan etoson de granda internacia esperantista kongreso. Ne estis imageble tiam, ke mi, tiama komencanto en Esperanto, nur 9 jarojn poste havus la sxancon saluti vin kiel mi faras nun. Se mi povas iomete indulgi min, permesu min ankaux mencii la efikon sentitan de cxiuj tiamaj kongresanoj en 1990, kiam la kuba prezidento mem, Fidel Castro, kune kun unu el siaj ministroj, cxeestis kaj partoprenis la solenan inauxguran ceremonion. La Alta Protektanto de la Kongreso tiam estis d-ro Carlos Rafael Rodriguez, vicprezidento de la Sxtata Ministra Konsilio. Neniu el la tiamaj partoprenantoj iam povos forgesi la eksterordinaran efikon cxe ni, kiam dum tiu UK, Prezidento Castro publike deklaris, ke li konsideris sin esti soldato por Esperanto! Ja, la spirito de vera internacieco parolis kiam li diris tion. Memorinda por mi ankaux estis la okazo kiam uzante mian tiam bazan Esperanto-kapablon kaj helpate de loka kuba Esperanto-hispana interpretisto, mi ecx havis la bonsxancon dum la oficiala akcepto pridiskuti auxstraliajn politikajn aferojn kun la prezidento. Ne forgesebla sperto por eks-auxstralia politikisto. La nomo de via asocio, IKEK, kiu klare kaj malkasxe eksponas rilate al viaj politikaj celoj kaj opinioj devigas min rememorigi vin, ke UEA statute devas, kadre de sia celo plifortigi internaciajn rilatojn kaj respekton de homaj rajtoj, cxiam agi neuxtrale pri sociaj kaj politikaj problemoj. Malgraux tio, mi volas tute sincere kaj profunde agnoski la laborojn kaj kontribuojn de IKEK al la laboroj de UEA ekde kiam IKEK igxis kunlaboranta asocio kun UEA en 1998. IKEK aktivas en nia Kampanjo-2000 kaj ankaux aktive partoprenas la Manifeston 2000 de UNESKO pere de UEA. IKEK estas ege grava kunlaboranta asocio de UEA. Mi estas certa, ke ni cxiuj interkonsentas, ke pli grava ol politikaj diferencoj, malcertecoj kaj opinioj kiel plibonigi la mondon, estas akcepto de la baza fakto, ke la plej grava aspekto de humaneco estas tolerema respekto al la opinioj vere, honeste kaj sincere tenitaj de aliaj. Tio mem estas fundamenta homa rajto. Atingi tian respekton cxiuj Esperantistoj cxiam devus strebi. Ecx se la tiel nomita principo de neuxtraleco al politikaj problemoj ne estas komuna al ambaux UEA kaj IKEK, sendube ni egale dividas la plej gravan principon de respekto al homaj rajtoj.Mi sxatus renkonti vian sekretariinon, Mayra Nunez Hernandez, kiu vizitis nian sidejon en Roterdamo. Mi antauxvidas ricevi de via respondeculo pri Eksteraj Rilatoj, mia amiko kaj kolego en UEA, Vincent Charlot, plenan raporton post la fino de via Konferenco. Nome de UEA: havu bonan kaj fruktodonan Konferencon! Kep Enderby Prezidanto de UEA ************************************************************************** Kolektu ZEO-jn! =============== ZEO signifas Zamenhof-Esperanto Objekto. Tio estas placoj, stratoj, ktp. kiuj nomigxas Esperanto, Zamenhof, ktp. Esperantistoj, honora afero estas por ni, kompletigi en la dokumentaro, jen kaj jen ankoraux mankatajn jarojn, datojn de la estigxo de ZEO en via regiono aux lando! La liston sendu al: Hugo Rollinger Steinstr. 16, DE-97688 Bad Kissingen, Germanio ************************************************************************** Kongresaj temoj =============== La cxefa Esperanto-evento, la Universala Kongreso, estas ankaux la plej grava eduka arangxo en Esperanto. Jam antaux longe oni konkludis, ke tiurilate la kongresoj estas pli efikaj, se ili havas centran temon. La kongresan temon difinas la Estraro de UEA. Gxi elektas kompetentan fakulon kiel regxisoron, kiu planas gxian traktadon dum la UK kaj sercxas prelegontojn kaj aliajn kontribuontojn. La traktado de la temo tamen ne limigxas al la specialaj kongrestemaj programeroj. UEA instigas ankaux fakajn asociojn dedicxi parton de siaj kunvenoj al la kongresa temo, ekz. per prelego pri gxi el la specifa vidpunkto de sia fako. Internacia Kongresa Universitato kaj Esperantologia Konferenco ofte inkluzivas prelegojn pri la temo kaj gxi povas respeguligxi ankaux en la arta programo de la UK. Kutime la kongresa temo ligigxas al la lingva problemo en internaciaj kunlaboro kaj komunikado, al lingvaj rajtoj, al paco kaj internaciismo, aux al la tutmonde interesaj aspektoj de la regiono kie okazas la kongreso. Multfoje la temo rilatas al speciala Jaro aux Jardeko de UN kaj UNESKO, kaj la salutmesagxoj de altaj funkciuloj de tiuj mondorganizajxoj ofte prezentas inspiran enkondukon por la kongresaj diskutoj. La cxefajn rezultojn de la kongrestema traktado oni resumas en rezolucio, kiun oni publikigas en la ferma solenajxo de la UK. Gravaj prelegoj kaj aliaj kontribuajxoj ofte aperas ankaux en la revuo "Esperanto" kaj aliaj gazetoj. Kelkfoje aperas ankaux plena materialo en aparta volumo. Kongresaj temoj ekde 1970: - 1970 Vieno: E-o kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo - 1971 Londono: La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo - 1972 Portlando: Monda turismo kaj lingva diverseco - 1973 Beogrado: Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko - 1974 Hamburgo: Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo - 1975 Kopenhago: La socia pozicio de la virino - 1976 Ateno: Internacia kunlaboro de sxtatoj je regiona nivelo - 1977 Rejkjaviko: La rajto je komunikado - 1978 Varno: Internacia lingvo - internacia edukado - 1979 Lucerno: La lingva aspekto de internacia organizigxo - 1980 Stokholmo: Diskriminacio - 1981 Braziljo: Kulturoj kaj lingvoj: pontoj kaj baroj - 1982 Antverpeno: Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado - 1983 Budapesxto: Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado - 1984 Vankuvero: Lingvaj minoritatoj - cxu nur nacia fenomeno? - 1985 Auxgsburgo: Antikvo kaj moderno: kionsxangxi, kion konservi? - 1986 Pekino: Interkomprenigxo, paco, evoluo - 1987 Varsovio: Esperanto - 100 jaroj de internacia kulturo - 1988 Roterdamo: Scienco kaj tekniko por internacia komprenigxo - 1989 Brajtono: Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado - 1990 Havano: Esperanto, evoluo kaj kultura diverseco - 1991 Bergeno: Nordio - cxu modelo? - 1992 Vieno: Kiam falas muroj de miljaroj: komuna euxropa domo - 1993 Valencio: Klerigo por la 21-a jarcento - 1994 Seulo: Azio en la mondo - 1995 Tampereo: "Ni la popoloj" - unu mondo aux disaj eroj? - 1996 Prago: Kulturo: valoro aux varo? - 1997 Adelajdo: Toleremo kaj justeco en multkultura socio - 1998 Montpeliero: Mediteraneo - ponto inter kulturoj - 1999 Berlino: Tutmondigxo: sxancoj por paco? - 2000 Tel-Avivo: Lingvo kaj kulturo de paco ************************************************************************** Anglaj kaj francaj esperantistoj sercxataj ========================================== Por helpi adapti novan version de la konataj sxlosiloj de Esperanto en la angla kaj en la franca, oni bezonas la helpon de bonaj konantoj de Esperanto anglalingvaj kaj franclingvaj. Cxi tiu laboro okazas en la kadro de la projekto "Indigxenaj dialogoj" (vidu pri gxi la retpagxaron cxe: "www.uea.org" sub "projektoj"). Helpemuloj bonvolu kontakti min: Renato Corsetti k Colle Rosto IT-00039 Zagarolo, Italio Rete: corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** Kunredaktoroj sercxataj ======================= La organo de Tutmonda Esperanto-Junularo, TEJO-Tutmonde sercxas landajn kunredaktorojn, kiuj regule de tempo al tempo raportas pri la landaj okazajxoj rilate al Esperanto kaj junularo. La redakcio ankaux dankas diversajn artikolojn pri temoj, kiuj junajn esperantistojn interesas. Kontaktadreso: Rick Newsum 8 Mead Way, BR-59-2EZ Bristol, Britio. Rete: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Esperantajxoj el Serbio ======================= En la plej populara prikomputila serblingva revuo "Svet kompjutera" (Mondo de la komputiloj) artikolo prezentis la laboron de la plej popularaj interret serviloj dum la NATO-bombado. Cxefo de unu el la serviloj (CentNet el Nisx) parolante pri la tiutempa agado menciis ankaux la lingvojn en kiuj oni informadis la eksterlandanojn pri la okazajxoj. Li inter kelkaj lingvoj menciis ankaux la Esperantlingvan informadon. *** La trian premion gajnis Nebojsxa Stankovic-Espero, prezidanto de nisxa Esperanto-societo. Krome, por aliaj tri fotoj, li ricevis ankaux la lauxd- atestilon en la fotokonkurso, "Ekofoto '99" en Nisx. Zoran Ciric Rete: zciric@forigu.eunet.yu ************************************************************************** Anstataux regula cirkulero... ============================= "Amika Societo de Kalocsay" decidis ne plu eldoni plurfoje regulan cirkuleron, sed krom 1 jara resuma letero aperos lauxplane jare 4 numeroj de lauxokazaj eldonajxoj ligitaj al la vivo kaj verkaro de la poeto. Dezirantoj povas ricevi ilin kontraux po 6 respondkuponoj (hungaroj: 600 Ft). Kontaktadreso: Ada Csiszar Zsigmond ter 1/B HU-1023 Budapest, Hungario. ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Senpage en Honkongo =================== Se vi interesigxas pri Honkongo kaj volas tie pasigi du monatojn tute senpage, ecx salajrante, kaj vi havas suficxan sperton instrui Eperanton, bona eblo trafas vin. Honkonga Junulara Esperanto-Asocio, HKJEA nun sercxas tauxgajn kandidatojn por nia intensiva E-kurso, por la 56-a IJK. Datoj estas inter 01.03.-30.04. kaj 01.05-30.06. Ni ofertas: senpagan simplan logxadon; vivsubvencion (mangxado, personajxoj, ktp); honorarion 300 USD po monato; kroman 100 USD transporta subvencio (aux pli, se necesas transurba vojagxo); minimume 50 % de via flug-vojagx-kosto al Honkongo (dependas de via urbo). Avantagxo estas: alta lingva kapablo kaj sperto en E-instruado, preferinde kun diplomo; kono de angla estas - sed ne nepras. La instruisto: instruos proks. 12 horojn po semajno, respondecas pri la kurs-materialoj kaj ties preparado, devas havi validan pasporton kaj "turistan" vizon - cxar vi havos suficxe da libertempo krom E-instruado kaj spertado en la urbo, ni ankaux proponos al vi instruadon de aliaj aferoj, fremdaj lingvoj, arto, muziko. Salajro por kvalifikita instruisto estas gxenerale USD 8-40 po horo. Sciigu al ni vian talenton! Aligxoj (prefere retposxte) cxe: Bill Mak 4B Wah Kin Mansion, 18-20 Fort St, North Point, Hong Kong, Cxinio. Rete: billmak@forigu.ibm.net ************************************************************************** Opiniu pri "Mazi"! ================== La Internacia Esperanto-Instituto, IEI planas la aperigon de novaj helpiloj ligitaj al la filmo "Mazi en Gondolando". Antaux ol ni decidos pri novaj eldonajxoj, estus bone koni la opinion de aliaj instruistoj pri la lernomaterialo de tiu metodo nun trovebla en la E-merkato. Tio permesos al IEI taksi la efikon de "Mazi" 4 jarojn post ties lancxo. Ankaux vi povas helpi nin en niaj decidoj respondante la cxisubajn demandojn: - Cxu vi konas la kompleton "Mazi en Gondolando? - Cxu vi jam utiligis gxin en via(j) E-kursoj? - Cxu la kompleto de "Mazi" kontentigas viajn atendojn? Kial? - Kiom agxaj estas la lernantoj al kiuj vi instruas(is) uzante "Mazi"? - Cxu laux via takso la kompleto "Mazi" estas tauxga por kiu ajn agxogrupo? Kial? - Se vi opinias, ke la Mazi-materialo nur tauxgas por gejunuloj aux infanoj, cxu vi dezirus alian novan materialon? - Cxu via E-lernantaro montris intereson en la utiligo de "Mazi"? Kial? - Kion vi nepre sxatus aldoni al la nuna materialo kiel helpilon por tauxge instrui Esperanton pere de "Mazi"? - Kiuj estis la senteblaj pozitivaj aux negativaj efikoj de la instruado utiligante la kompleton 'Mazi"? - Kion vi opinias pri la teknika kvalito de la filmoj (sono, koloroj, vocxoj, prononco, ktp)? - Kiel vi taksas la eksteran aspekton de la "Mazi"-kompleto? (tre bona; bona; akceptebla; malbona). Aldonu viajn kromajn rimarkojn! Atilio Orellana Rojas Riouwstraat 172 NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl ************************************************************************** Deklaro pri instruado de Esperanto ================================== Komence de decembro la urba konsilantaro kun la urbestro akceptis deklaron pri Esperanto en la brazilia urbo Uba. Oni devas scii, ke en Brazilio la urbaj konsilantaroj havas kompetenton, kiam temas pri la fakoj instruataj en la urbaj lernejoj. En pluraj lokoj oni ne permesas instruadon de Esperanto pro diversaj kialoj, ekz. cxar "gxi ne estas lingvo", kaj similaj... En la dekreto aperas kvar interesaj kaj malkutimaj aferoj. Unue, temas pri legxo aprobita de la urba regantaro kaj urbestro. Do, gxi dauxre validos, kaj ne estas simpla esprimo de subteno aux momenta politiko, kiu malaperos post la sekva vocxdonado. Due, gxi postulas ke la lernejoj sercxu kaj dungu prefere tiujn profesorojn, kiuj kapablas instrui (aldone al sia cxeftemo) ankaux Esperanton. Trie, ke en oportuna momento, oni dungu profesorojn, kies cxeflaboro estos la instruado de Esperanto. Kaj fine, ke cxiuj legxoj kaj reguloj kontraux la instruado de Esperanto estas nuligitaj. Tre impona atingo, lauxvorte. laux mesagxoj de Derek Roff kaj Renato Corsetti ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Konkurso de videofilmoj. ======================== La 4-a Festivalo de Videofilmoj en Esperanto okazos la 8-an de junio 2000 en Maribor, Slovenio. Dum la festivalo estos konkurso de videofilmoj faritaj de esperantisto-verkistoj. Eblas konkursi en du kategorioj, ili estas: arta filmo kaj dokumenta filmo. La auxtoroj devas sendi gxis fino de junio kopion de siaj verkoj en videokasedoj en VHS formato (la plej ofte uzata sistemo en Euxropo). Bonvolu skribu sur la letero bepende de la kategorio: "arta sekcio" aux "dokumenta sekcio". La artaj filmoj ne estu pli longaj ol 10 minutoj. La dokumentaj filmoj ne povas esti pli longaj ol 15 minutoj. Informoj haveblas kaj kasedoj estas atendataj cxe la adreso: Esperanto-societo Maribor Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio ************************************************************************** GAZETOJ /////// Cxu esperantistoj ne bezonas Krokodileton? ========================================== Catherine, Pascal kaj Leo multe laboris gxis nun, kaj engagxigxis pri la internacia por-infana gazeto "La Krokodileto". Ekde julio 1997, ni strebas, kun malmultaj helpantoj, al diskonigo kaj disvastigo de soci- kultura gazeto por infanoj de 8 gxis 14 jaroj. Laux ni, tio estis mankanta agado en Esperantio, kaj pro tio ni decidis tiam, jam de antaux pli ol du jaroj, dedicxi tempon al tio. Sed nun ni venas al la konkludo: ni konstatas ke la gazeto ne suficxe allogas. Ni fojfoje pensas, ke "La Krokodileto" ne entuziasmigas esperantistojn. Ofte homoj diras al ni, ke gxi estas valora revuo, sed ne pretas aboni gxin, aux kiam ili abonas, ne montras gxin al siaj infanoj aux lernantoj (jes ja, sed kial? Cxu nur por montri cxe E-budoj?). Aux tutsimple ili ne kontribuas, kvankam ni legas iliajn nomojn en aliaj gazetoj, aux ecx se ili instruas Esperanton al infanoj. Plie, ni jam multfoje provis rilati kun aliaj tutmondaj asocioj (TEJO, ILEI, UEA, kelkaj landaj asocioj, kaj ecx UFE, la tegmenta asocio en Francio, kies JEFO, eldonanto de "La Krokodileto", estas la junulara sekcio.). Ni neniam ricevis oficialan subtenon: "jes, ja, via revuo estas interesa...", sed ni bezonis konkretan helpon. Post iom pli ol du jaroj, ni atingis la mirindan nombron de 60 abonantoj, el kiuj nur 10 infanoj, el kiuj unu aux du fojfoje kontribuas. Oni diras al ni, ke Juna Amiko suficxas. Jen moralo: la Esperanto-movado neniam kaptas la okazon havi interesajn agadojn. Esperantistoj preferas konservi siajn proprajn agadetojn, en sia angulo, izoligxemante, ne rigardante tion kio okazas cxe la najbaroj. Kiajn malfacilajxojn ni travivis por paroli pri la por-infana esperanto- movado! Estis malfacile konvinki instruistojn, ke ne suficxas lernigi la lingvon, sed ankaux praktikigi gxin, vivigi kaj pensigi en esperanto, ktp. "La Krokodileto" 1 rue Trarieux, B.P. 3019 FR-69394 Lyon cedex 03, Francio Rete: la.krokodileto@forigu.esperanto.org ************************************************************************** MUZIKO ////// Survoje kun la Kompanoj ======================= Pasintan jaron dum la Universala Kongreso en Montpellier en la spektaklo "Velado renkonte al Georges Brassens kaj aliaj francaj kanzonistoj", La Kompanoj sin konigis antaux la internacia spektantaro. Cxi-laste povis gxui tipe franc-stilajn kanzonojn. Nun kadre de "Kolekto 2000" de Vinilkosmo aperis kompakta disko entenanta nur originalajn kanzonojn kiuj fontas el la Velado, kaj ankaux el antauxaj spektakloj. La Kompanoj "survoje" ebligos al vi konatigxi kun siaj vidpunktoj pri kontrauxrasismo, humuro kaj amo. Gxi mendeblas cxe la kutimaj libroservoj. "Survoje" estas la unua kompaktdisko de la nova jaro. Kadre de Kolekto 2000 Vinilkosmo eldonos ankoraux 2 diskojn de Kore kaj Dolcxamar. La disko-eldonado ne finigxos per Kolekto 2000. Jam estas planataj novaj eldonajxoj de la teamoj "La Blua Papilio", "Kaj Tiel Plu". Vinilkosmo FR-31450 Donneville, Francio ************************************************************************** MALLONGE //////// Litova Esperanto-Asocio festis sian 80 jarigxon en la jaro 1999. * * * Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrujo (Auxstralio) havas novan estraron. Prezidanto estas, Sid Wolifson, estis elektitaj ankaux nova vicprezidanto kaj sekretario. * * * Okazis ekspozicio kun la titolo "A window on the world: Esperanto" (Fenestro en la mondo: E-o) en la skota urbo Dollar, la urbo de William Auld. * * * La biblioteko de la Itala Interlingvistika Centro enigxis en la bibliotekon de unu el la Milano-aj (Italio) universitatoj. * * * Bazaj E-kursoj estas planataj en la katolika universitato de Petropolis (Brazilio). * * * Senpagan pruntobibliotekon fondis la revuo Bazaro en Cluj Napoca (Rumanio), la aferon ebligis donaco de esperantistoj el multaj urboj kaj landoj. * * * Slovakia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj festis sian 10 jaran datrevenon. * * * Aperos printempe Esperanto-traduko de la poemaro de fama sveda poeto, Tomas Transtromer, la verkojn tradukis Franko Luin, kelkaj poeziajxoj legeblas cxe la adreso: http://www.algonet.se/ixnko/orfeo/. * * * Hotelo en Rimini, Italio utiligas Esperanton propagandcele, la gastigantoj uzas la lingon en servoj kaj volas okupigxi pri gastigo de E-arangxoj en la estonteco. * * * En la vilagxo Gligxi en Togolando estas fondita nova E-klubo "Venko". Kontaktadreso: P/a Sagbadjelou Kokou, EPP de Zowla, B.P. 36, Aneho,Togolando. * * * Aperis Esperantlingva plenkolora informilo pri la palaco de la Monda Centro por la Paco en Verdun. Bedauxrinde la eldonajxo enhavas anstataux cxapelitajn literojn la sekvoliteron "h". * * * Eldonis kvinlingvan varbfolion por Esperanto Asocio de Verdulaj Esperantistoj, AVE. La eldonajxo estas unukolora kaj nomas 3 kialojn, kial Esperanto estu la internacia lingvo de Euxropo. * * * Aperis artikolo pri Esperanto kun granda foto en la itala gazeto, Gente Veneta. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Jozefo Baksa (auxtoro de Sxtupo post sxtupo), PLU kaj PLI (Praktika Linio) havas novan adreson (HU-8901. Zalaegerszeg, Pf. 115.) kaj retadreson: praktika.linio@forigu.esperanto.nu * * * Gian Carlo Fighiera havas novan retadreson, gxi estas: fighiera@forigu.itbox.net. * * * Ekde la komenco de decembro 1999, Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto translokigxis, kaj nun do validas nur la sekvanta adreso kaj telefonnumeroj: Geraldo Mattos, Rua Dr. Joao Motter 98, BR-81210-260 Curitiba PR, Brazilio. Telefono: +55-41-278.1116, fakso: +55-41-373.8495 * * * La 5-an de decembro 1999 forpasis en la agxo de 85 jaroj Hanny Liechti, kiu dum pluraj jardekoj je la flanko de sia edzo laboris en la estraro de Esperanto-Societo Zuriko kaj kun sia edzo estis motoro de nia movado. * * * La aktuala ret-adreso de KCE estas "kce.esperanto@forigu.bluewin.ch" Bonvolu korekti vian notlibron. * * * Gazeteldonantoj aux eldonantoj de porinfanaj libroj (inter 7 kaj 11 jaroj) kiuj deziras recenzon laux la opinio de konform-agxa specialisto, bv. sendi ekzempleron al: Karina MacGill, Bethlen G. u. 2., HU-2030 Erd, Hungario. Pacxjo legos al mi vespere; ni kune verkos la recenzon. ************************************************************************** KORESPONDADO //////////// 13 j. knabo, hobioj estas naturo, tabloteniso, bildkartoj, muziko, moneroj.) Anton Orlov, ul. Parasxutnaja 78A-168, Krasnojarsk, RU-660121, Rusio. * * * Mi estas instruistino pri germana lingvo. Mi interesigxas pri naturkuracado, turismo, danco, ktp. Mi deziras korespondi kun gesamideanoj pri cxiuj tenoj, mia adreso: Platek Wanda, Jutrzenki 3/62, PL-43-300 Bielisko-Biala, Polio. * * * 26 jara studento deziras korespondi tutmonde pri cxiuj temoj. Respondo estas garantita. Adreso: Afshin Rasouli, NO.Homayune Lane, SH.Rajayi ST. IR-69156 Borujerd, Irano. * * * 25j. frauxlo, havanta plurajn profesiojn, sercxas amikajn kontaktojn kun geesperantistoj mondskale. Liaj hobioj estas lingvoj, muziko, vojagxoj, kulturo. Adreso: s-ro Eduard Bistrov, P.K. 1963, Krasnojarsk, RU-660025, Rusio. ************************************************************************** INTERESE //////// Egiptoj kaj helenoj, unuaj antisemitoj ====================================== Jam en la 4-a kaj 3-a jarcento antaux nia erao estis agresoj kontraux hebreoj. Oni kredis iam, ke la hebreofobio -aux moderna antisemitismo - ekgxermis la unuajn spurojn dum la truda helenizado de hebreoj fare de epifanoj en la dua jarcento antaux Krist-nasko, kiu provokis la reagojn rakontitajn en la makedeaj libroj (vidu la katolikan Biblion). Tiuj persekutoj estigintus la tutan bukedon de akuzoj kontraux hebreoj kun sintenoj de miskompreno kaj malamo. Sed la duboj ke tiu estis la origino, jam naskigxis legante Biblion, aparte tiujn erojn nomitajn deuxterkanonaj oldtestamentaj. La regxino Hester, ekzemple, laux la samnoma libro, sukcesis savi popolon, la hebrean, jam ekstermendan per imperiestra dekreto; ke lukto kontraux hebreoj estis gxismorte akra pruvas la kontentigita postulo de la belega regxino, kiu akiras de la imperiestro, sia edzo, almenaux duan tagon por bucxi kaj pendigi cxiujn malamikojn de la hebreoj: unusola tago ne suficxus! Ankaux alia midrajxo - la libro de Danielo, tiu kiu amike logxis en la fosajxo kun leonoj... malsatantaj - abunde informas pri la kontrastoj inter hebreoj kaj orientaj socioj. Kaj tio okazis jarcentojn antaux la eventoj raportitaj de makadeoj. Tiuj duboj hodiaux farigxas certecoj: la persekutoj originis jarcentojn antauxe: pri tio ni legas en la libro "Giudeofobia" (Judofobio) nun aperanta en librejoj. Gxia auxtoro, Peter Schafer, germano de Usono, fakulo en Princeton pri hebreoismo, kiu jam publikigis similajn verkojn. La esploro limigxas al la epokoj antauxkristanaj, intence preterlasante fontojn nehebreajn kaj "nepaganajn". Laux li ne estas dubinde, ke la origino de la fenomeno antisemitismo, naskigxis en Egiptio, precize en Elefantina, kie pagana pastraro alertigadis sian popolon kaj politikajn regantojn pri dangxero de la nova religio alloganta erojn de popolo kaj nobelaj sociaj tavoloj. Kompreneble, Schafer tion dokumentas per skribaj atestajxoj, aparte el la helena literaturo. El Egiptio, trakuras diversa kaj kontrauxa rakontado pri la eventoj de la Eliro (la hebreoj estus forigitaj pro sia malsocia konduto) kaj sekve la klisxo de la akuzoj disvastigxis tra la tuta mediteranea areo, en Sirio, en Grekio, en Romo, ktp. Kaj tiupunkte la auxtoro ensxutas tutan lsiton de tiuj persekutoj kaj antauxjugxoj, de la epokoj antauxkristanaj. La auxtoro enprofundigxas en esploron pri la kauxzoj de tiuj disvastigxintaj persekutoj. Li rezignas privileigii la akson religian (samkiel, male, faras la substancialistoj, kiuj lokigas en la hebrea religio la lastan kauxzon de la malamoj), aux tiun politikan (privilegiitan de funkcionalistoj, emantaj redukti la fenomenon ene de konflikto de ekonomiaj interesoj). Li miksas diversajn elementojn, cxiujn cxeestantajn en la tipa pogromo (la unua en la historio) de Aleksandrio (38 a.K.), inter kiuj elstaras ankaux la privilegiode civitaneco kaj la fiska malsxargxo kaj aliaj sxtataj favoroj, devenantaj certe el servoj ofertitaj al la sxtatoj. En iliaj rilatoj okazis, ni dirus, samekiel hodiaux kiam religianoj de iu ajn religio povas subskribi, laux la itala legxaro, la okpromilon avantagxe de sia komunumo dum hebreoj povas subskribi sepprocenton. El tiu eksploda amasigxo (privilegioj, envio, religiaj pretekstoj kaj nekonscia timo esti altirita kun perdo de sia identeco) naskigxintus la popolanaj ribelajxoj kontrauxjudaj en Romo de 139 a.K. kaj de 19 p.K., ne konsiderinte tiun sub Klauxdo, kies aludoj trovigxas ankaux en la Nova Testamento. Tiuj amalgamoj de kauxzoj rezultigis pogromojn kaj super cxio kontribuis fiksi en la publikaj opinioj stereotipojn, kiuj plimalfrue akumuligis judojn kaj kristanojn sub sama amaso de akuzoj, kaj poste, kvankam modifitaj, eniris tra kristanoj: tiuj cxi farigxos almenaux tiom "kontrauxjudaj" kiom la judoj farigxos "kontrauxkristanoj". Schafer inventas por la tuta fenomeno la terminon "judofobio", eble, laux li, pli tauxga ol "antisemitismo". Cxu pli tauxga ol "antauxjudismo", propra de la katolikaj ekleziaj dokumentoj? Kiel sciate, la sentoj kaj agoj inspiritaj de "antijudismo" ne havas teologian kaj biblian pravigon, ecx la antijudismo mem ne havas teologian kaj biblian fundamenton, havas nur historian disvolvigxon tristan. Cxu pli tauxga? Eble ne, cxar judofobio paralelas kun kristanofobio, kiu (sed tio ne estas esplorita de la auxtoro) certe influis la rilatojn inter la du socioj. Cxu ne estus interese esplori kiom tiu reciproka fobio influis sxtatajn aparatojn kredi ke ambaux socioj menciu la ekzistadon kaj la funkciadon de la sxtato mem? kaj sekve ili kondamnendas kaj persekutendas? Cxu ekzistas studesploroj pri tiu delikata temo? Armando Zecchin el Dumonata Bulteno n-ro 51 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 179, 1/februaro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************