Eventoj n-ro 178, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Rilatoj inter UEA kaj la "Civito" - intervjuo kun O. Buller

Faka aplikado: - "Faklingvajxoj en Esperanto" - Elektrotekniko
               - Festivalo de E-lingvaj videofilmoj en Slovakio

Kontakto sercxata: - Inventista klubo sercxas kunlaborantojn, inventistojn

Interreto: - MP3-dosieroj cxe la retpagxoj de Rok-gazet`
           - Euxropa Bulteno - du gazetoj en unu
           - Statistiko pri la plej ofte uzataj literoj en Esperanto

Arangxoj: - Euxropunia Esperanto-Kongreso
          - Aroma Jalta renkontigxo
          - 3 arabaj renkontigxoj tuj antaux UK
          - Junulara Tago en Romo - ankaux por Esperantistoj
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Aagado per "pozitivaj novajxoj"
        - Kongreso de Cxeha Esperanto-Asocio
        - Konsultejo de Akademio de Esperanto
        - Plibonigxo cxe Hispana E-Federacio
        - Okazajxoj de la Zamenhof-tago en Kroatio
        - Okcidenteuxropa Kunlaboro de E-Junularoj
        - Esperanto-klubo de Vasteras pli kaj pli vigle funkcias
        - Neformala raporto pri la "novembra kunveno"
          "Esperantologio, interlingvistiko kaj lingvopolitiko"

Reagoj: - Kieal argumenti efike?
Instruado, ILEI: - Nekuitma lernolibro - kun primovadaj informoj
Konkursoj: EKRA-2000 - literatura konkurso
Gazetoj: - Songazeto por blinduloj
Radio: - Informoj pri la E-elsendoj de Radio Varsovio
Kulturo: - Vocxoj de la Esperanto-historio en kvin kasedoj
Muziko: - Dolcxa muziko el Kubo
Rubrikoj: - mallonge (12), anoncetoj (4), korespondi deziras (3)
Interese: - Nekutima varbilo por Esperanto
          - Germanoj suferas pro miksita lingvo
          - Kiel pasas la plej longa nokto en Irano?

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Intervjuo kun Osmo Buller

Pri la rilatoj inter UEA kaj la "Civito"
========================================

La t.n. "Esperanta Civito", kies patro estas Giorgio Silfer, lastatempe
dissendis komunikojn pri la redaktado de la fondaj dokumentoj de tiu nova
"establo". Cxiam pli levigxas la demando, cxu temas pri nova rivalo de UEA
kaj kiel UEA vidas la Civiton. Ni demandis pri tio la gxeneralan
direktoron de UEA, Osmo Buller.

EVENTOJ: Kiel oni povus klasifiki la Civiton inter la E-organizajxoj?

Kvankam gxi prezentas sin tre pompe, gxi esence estas plia faka asocio,
FA.

EVE: Cxu gxi povus formale ekrilati kun UEA kiel aliaj fakaj asocioj?

Kompreneble. Se gxi havas almenaux 25 membrojn, gxi rajtas peti akcepton
kiel kunlaboranta FA. Se gxi montrigxos vivipova, gxi povos post iom da
tempo peti la statuson de aligxinta FA. Kutime la Komitato atendas
minimume tri jarojn, antaux ol gxi pretas promocii kunlaborantan FA al
aligxinta FA.

EVE: Cxu kiu ajn asocio povas aligxi al UEA?

Cxar UEA estas politike kaj religie neuxtrala, ankaux la aligxintaj
asocioj devas esti neuxtralaj. Se la Civito volus aligxi al UEA, la
Komitato unue prijugxus surbaze de gxiaj oficialaj dokumentoj, cxu gxi
estas neuxtrala.

EVE: Kial do ekz. la asocioj de katolikoj kaj komunistoj povas esti en
oficialaj rilatoj kun UEA, kvankam ili evidente estas ne-neuxtralaj?

Gxuste pro sia ne-neuxtraleco ili ne estas aligxintaj fakaj asocioj sed
kunlaborantaj. Kunlaboran kontrakton UEA povas fari kun kiu ajn asocio.

EVE: Cxu ankaux kun SAT?

Kompreneble. Tia kontrakto neniel tusxas aux limigas la sendependecon kaj
identecon de la partneroj.

EVE: Cxu post eventuala oficialigo de sia rilato kun UEA la Civito povos
eniri ankaux la decidostrukturon de UEA?

Jes en la kazo, ke gxi iam farigxus aligxinta FA. Tiam gxi rajtus nomumi
unu plenrajtan membron en la Komitato de UEA, t.n. komitatanon A.

EVE: Cxu tiam Giorgio Silfer povus farigxi komitatano kaj ecx estrarano de
UEA, kvankam li mem ne estas membro de UEA?

La Civito mem elektus sian komitatanon A inter tiuj siaj membroj, kiuj
estas individuaj membroj de UEA. Tiu povus kompreneble kandidatigxi ankaux
por membreco en la Estraro de UEA.

EVE: Cxu vi kredas, ke la Civito pretas peti oficialajn rilatojn kun UEA?

Gxi almenaux asertas, ke gxi ne estas celita kontraux UEA. Peti kunlaboran
kontrakton kun UEA estus bona maniero pruvi tion. Tamen, se mi povas bone
orientigxi en la komunikoj de la Civito, gxi ankoraux ne estas formale
fondita. Ni unue vidu, cxu tio okazos. La partopreno en gxiadua kunsido ja
estis multe pli modesta ol en la unua, kaj ERA, la originala kunvokinto
apud LF-Koop, jam pli frue lauxte forlasis la projekton.

EVE: Cxu la Civito estas bonvena en la Strategia Forumo de la Esperanto-
Komunumo sendepende de sia rilato kun UEA?

La Strategia Forumo estas sendependa de UEA. Ekde la komenco gxi havas
multajn aligxintojn, i.a. SAT, kun kiuj UEA ne havas formalajn rilatojn.

UEA iniciatis gxian kunvokon kadre de Kampanjo 2000, cxar kiel la plej
granda E-organizajxo gxi sentas apartan respondecon pri la farto de nia
komunumo.

Gxis nun UEA ja zorgas pri la teknika organizado de la Forumo, sed tion
gxi faras nur, cxar aliaj forumanoj opiniis, ke tio superas iliajn eblojn.
Kiel forumano UEA tamen estas unu inter aliaj. La Civito certe bonvenas
tie.

EVE: Cxu vi pretus mem farigxi "civitano"?

Ne. Mi trovas stranga la strebon, kontrauxan al la fluo de universalisma
movado kiel la nia, apartigi sin en ia fikcia landeto, kiom ajn translima,
diaspora kaj tutmondeca gxi estu. Tio krome povus nur konfuzi eksterulojn
pri la efektivaj celoj kaj motivoj de esperantistoj, kaj kreskigi la
sxancojn ke Esperanto sxajnas io sekteca kaj ridinda.

EVE: Cxu eblas vidi tion ankaux kiel starpunkton de UEA?

Eviti sektecon kaj ridindigon de Esperanto kompreneble estas oficiala
linio de UEA, sed konkrete pri la Civito UEA ne bezonis ankoraux
esprimigxi.

EVE: Fine alia demando pri via propra opinio. Pro via ofico vi estas bone
informita pri nia movado tra la mondo. Kion vi nomus la Ago de la Jaro
1999?

Plej bone ja estus atendi 10 jarojn por vidi, kio estis grava kaj
vivipova. Tamen, por mi la Ago de 1999 estis la projekto "Indigxenaj
Dialogoj", kiun iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. Gxi estas
vere io unika kaj novspeca kaj meritas apogon de ni cxiuj.

EVE: Dankon pro la intervjuo!

**************************************************************************

Renovigu vian abonon al Eventoj!
================================

Kiel vi spertas, - laux nia promeso - lastatempe vi ricevas Eventojn jam
en normala ritmo. Ni petas vin renovigi vian abonon por la jaro 2000. La
abonkotizoj estas nesxangxitaj, por hungaroj iom kreskis al 3950 Ft.

Ni volas atentigi vin pri la eblo aboni al la retposxta novajxservo "RET-
INFO", kiu - inter multaj aliaj informoj - inkluzivas ankaux la tekston de
Eventoj - nur kostas multe malpli... - Dankojn pro via reabono!

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri
diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 3. -

ELEKTROTEKNIKO
--------------

- DIAZ, Amador: Vento produktas elektron. = revuo Monato 1988:7 p. 24.
- EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN
  0-919186-32-7. - Duden: Elektristo, Elektro-centralo. pp 224-225, 266-269
- Kasigai: Esperanta terminaro de fiziko. Esperanto-japana-angla. Department
  of Physics, Chubu University, 1987. 200 p. ISBN 4-9900082-0-0
- GABOR Laszlo: Hungara-Esperanta fortkurenta vortaro (manuskripto cxe
  Eventoj, 1675 Budapest pk. 87.)
- HRYNKIEWICZ, Adan, ERGOTO: Lauxtema vortaro Esperanto-angla-franca-
  hispana. Buenos Aires, 1972. pp 162-163 (eletro)
- KAPITANY Lajos: Konciza terminaro kaj esprimaro por radioamatora
  lingvoekzameno. MESZ, 1980. 18 p.
- KAT, Jan Otto de: Magnete sxvebanta inerci-rado por elektro-mekanika
  energikonservado = revuo Sciencaj Komunikajxoj 1985: mart.1
- SARKOZI, Janos: Modernaj elektraj lumigiloj. = revuo "Apliko de Esperanto
  en la Scienco kaj Tekniko" 1981:84
- SARKOZI, Janos: Pri la vakuotekniko. = revuo Sciencaj Komunikajxoj
  1985:mar 19
- Seminario pri energio - la tutmonda problemo. Red. V. Novobilsky kaj
  Z.Pluhar. Praha, Scienc-teknika sekcio, STS de CxEA, 1982. 94 p. (Apliko
  de Esperanto en scienco kaj tekniko. 1982.)
- SZILVASI, Laszlo (red.): Radioteknika artikolaro. Budapesxto: Scienca
  EldonCentro de UEA, 1984. 64 p. ISBN 963 571 116 1 - 23 artikoloj pri tre
  diversaj radioteknikaj temoj, kun 600 vorta 4-lingva vortaro (Esperanta,
  angla, hungara, rusa)
- E. Wuster: Elektrotechnische Ausdrucke in Esperanto. 1923. Internacia
  Elektroteknika Komisiono (IEC). Germana-Esperanto
- TAAKAGI, Ooki: Elektroteknika Vortaro. 1933. Internacia Elektroteknika
  Komisiono, IEC, angla-Esperanta-japana
- International Electrotechnical Vocabulary. Fundamental Difinitions, 1935.
  Internacia Elektroteknika Komisiono (IEC). Franca-angla-germana-itala-
  hispana-Esperanta
- Mejxdunarodnij Elektroteknicxeskij Slovar'. 1936. Internacia
  Elektroteknika Komisiono (IEC). Franca-rusa-angla-germana-itala-hispana-
  Esperanta
- International Electrotechnical Vocabulary, 1938. Internacia Elektroteknika
  Komisiono (IEC). Franca-angla-germana-itala-hispana-Esperanta.
- Vocabulario EIectrotecnico Internacional, 1939. Internacia Elektroteknika
  Komisiono (IEC). Hispana-franca-angla-germana-itala-Esperanta.

Pluaj fakverkajxoj troveblos ankaux en la kategorio fiziko, vidu sekvajn
numerojn de Eventoj - ndlr.

**************************************************************************

Esperanta Filmfestivalo
=======================

La 1-a Esperanta Filmfestivalo okazis la 9-an de oktobro 1999 kun
partoprenantoj el Slovakio, Pollando, Brazilio kaj Kubo. EFIFO 99 komencis
per saluto de prezidanto de Okcidentslovakia Esperanta Societo. Inter la
gastoj estis cxefoficuloj de slovaka filmcentro, kiuj multe okupigxis pri
la valoro de la arangxo kaj de Esperanto. Ili ankaux promesis la helpon
dum antauxpreparoj de la EFIFO 2000, kiu okazos 25-an de novembro 2000.

La filmfestivalo komencigxis per prezento de pola filmdokumento
"Esperanto", cxar la EFIFO estis dedicxita al la 140-a datreveno de
naskigxo de Dr. Zamenhof. Poste cxeestantoj rigardis la reklamfilmon pri
Slovakio, dublitan en Esperanto. Posttagmeze sekvis la unua prezentado de
slovakia filmo en Esperanto, "Rememoroj", kiu temas pri Esperantistaj
arangxoj en Slovakio kaj najbaraj landoj inter 1995 kaj 1998. La
filmfestivalo finigxis per la prezentado de svisa filmo "Muzikskatoloj".
Post la fino de filmprezentadoj okazis ankoraux la koncerto de kubdevena
kantistino Elizabeth Diaz, kiu kantis en Esperanto.

Tri tagojn antaux la arangxo okazis gazetarkonferenco pri Esperanto kaj
gxia auxtoro D-ro Zamenhof kaj pri la 1-a EFIFO, kiun partoprenis
redaktoroj de tutlanda gazeto, "Narodna Obroda", tutslovakia gazetara
agentejo, "TASR" kaj du filmkritikistoj.

Pauxlo Kastak
Rete: esperant@forigu.isternet.sk

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Inventista Klubo sercxas kunlaborantojn
=======================================

Kvankam la Inventista Klubo havas nuntempe nur kelkajn aktivajn membrojn
kaj agentojn, la rezultoj estas mirindaj. Sed ankoraux pli mirindaj estas
la ebloj kaj la planoj de la klubo. Pro tio la klubo sercxas novajn
interesigxantojn pri la kunlaboro. Bonvenaj estas novaj inventistoj kaj
klubaj agentoj, kiuj perus la kontakton inter la klubo kaj la enlandaj
inventistoj (tiuj povas esti ankaux ne-esperantistoj) - aux inter la
auxtoroj kaj interesigxantoj pri la komerca eluzo de la inventoj. La
agentoj ne devas esti patentaj specialistoj: pli gravas la komerca
talento, spertoj, aktiveco, inventemo kaj kreemo. Por eviti miskomprenojn
estas tamen postulata deca lingvoscio de Esperanto. La agentoj do
reprezentas la interesojn de la Inventista Klubo kaj de gxiaj autuxroj-
inventistoj sur la teritorio de sia lando, sercxas novajn malkovrojn kaj
inventojn, registras ilin pere de la klubo kaj proponas por la komerca
eluzo en sia lando la jam registritajn inventojn el la arkivoj de la
klubo. La organizo kaj ties agentoj plene respektas la auxtorrajtojn kaj
peras la kontraktojn nur post interkonsento kun la auxtoro, tenante en
diskreteco cxiujn detalojn pri la inventoj, auxtoroj kaj membroj.

Prof. Bruno Dalla Pozza
Box 607, CK, Saipan, MP-96950 Usono
Rete: dobruno@forigu.itecnmi.com

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

MP3 - dosierojn de Rok-gazet'
=============================

Kiel novajara donaco, la reta eldono de Rok-gazet' proponas al gxiaj
legantoj sep MP3-dosierojn (MP3 estas la plej ofte uzata formato por
trannsporti muzikon en la reto), kun po unu kanto el la sep gxisnunaj
diskoj de Kolekto 2000.

La reta Rok-gazet' legablas cxe: http://www.sciuro.demon.co.uk/rokgazet/ .
Sercxu cxi tie la dosierojn.

Duncan Thomson
Rete: thom-ci0@forigu.wpmail.paisley.ac.uk

**************************************************************************

Du gazetoj en unu
=================

Aperis la 2-a numero de la Euxropa bulteno, destinita por informado kaj
debato pri la agado en EU. La senpaga bulteno jam havas 42 "abonantojn".
Tiu cxi retbulteno konsistas el du partoj: unu estas informilo pri Euxropa
Esperanto-Unio (EEU-informilo) kaj pri la euxropa agado de la Esperanto-
movado gxenerale; la dua estas libera forumo pri temoj ligitaj al la
procezo de euxropa unuigxo kaj al ties rilato kun la celoj de la
Esperanto-movado (Euxropa debato).

Kiu deziras ricevi la revuon, tiu sin anoncu al mia ret-adreso:

Umberto Broccatelli
Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it

**************************************************************************

Kataluna retpagxo
=================

La kataluna sekcio de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI)
kreis sian retpagxaron. En la pagxoj trovigxas informoj pri E-o, UEA kaj
ILEI kaj pri Katalunio. Eblas partopreni lingvokurson pri Esperanto en la
kataluna. La adreso de la retpagxo estas:
http://www.xtec.es/pxmarti10/ilei-cat.htm

**************************************************************************

Statistiko pri literoj
======================

Detala statistika analizo pri la ofteco de la alfabetaj literoj en
Esperantaj tekstoj haveblas en la formato WinWord 6.0, mi povas sendi gxin
retposxte.

Otto Haszpra
Rete: haot@forigu.freemail.hu

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Euxropunia Esperanto-Kongreso
=============================

La 4-a Euxropunia Esperanto Kongreso okazos inter la 27-a de aprilo kaj
1-a de majo en la cxemara belga urbo Ostende. La temo de la arangxo estas:
"Ekologio, sxlosilo por la tria jarmilo".

La partoprenantojn atendas diversaj interesaj prelegoj rilate al la cxefa
temo kaj al la maro. Okazos ekskurso al Bruselo, kie eblos viziti la
sidejon de Euxropa Parlamento. Dum la kongreso okazos la jara
cxefrenkontigxo de GEA (Germana Esperanto-Asocio).
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Reinhard Pfluger
Deutschhernufer 45, DE-60594 Frankfurt/Main, Germanio.

**************************************************************************

Aroma Jalto 2000
================

Inter 01-09 de majo okazos la 11-a Aroma Jalto Renkontigxo en Jalto, unu
el la plej belaj urboj de Krimeo. Dum la arangxo okazos diversgradaj E-
kursoj, sxakturniro, humuraj kaj intelektaj ludoj. Regos bona,
malkrokodila etoso.
Aligxo kaj pliaj informoj cxe:

Vladimir Hordijenko
pk. 35, UA-252133 Kievo-133, Ukrainio
Rete: ukrea@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Arabaj arangxoj kaj UK
======================

Inter 22-25. 07. 2000. okazos antauxkongreso en Jordanio. La arangxo
konsistas el tri sendependaj sed kunligitaj eroj:
- Tradicia antauxkongreso, tio signifas karavanecan kunvojagxon al la UK
  kaj diversajn bonetosajn programerojn;
- Renkontigxo por arabaj esperantistoj en Amano, al kiu aligxos la
  antauxkongresanoj. Tio estas grava afero, cxar de jardekoj cxi arangxo
  estas la unua oficiala araba renkontigxo;
- Okazos seminario kun la cxefa temo: "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj".
  Prelegos famaj arabaj esperantistoj;
Eblas aligxi al unu el la tri eroj kaj ricevi la definitivajn detalojn.
Pliaj informoj kaj kontaktadreso:

Renato Corsetti
Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

Junulara Monda Tago 2000 ankaux Esperante
=========================================

Katolikaj esperantistoj arangxis Esperantistan Grupon, malfermitan al
cxiuj gejunuloj, kiuj deziras travivi la Junularan Mondan Tagon. La grupo
estas malferma ne nur al katolikoj, sed al cxiuj, kiuj deziras koni kaj
sperti la etoson de tiaj arangxoj. Unu el la celoj de la grupo estas
cxeestigi kaj montri la funkciadon de Esperanto kadre de plureg-lingva
kunveno.

La arangxo okazos inter 10-14. 08. en Venecio, inter 15-20. 08. en Romo.
En Venecio la partoprenantoj logxos cxe familioj, kaj estos akceptataj
fare de volontuloj. Oni vizitos Venecion, cxu laux arta kaj kultura
flanko, cxu laux spirita flanko. Okazos liturgia festo de la Cxielenpreno
de diversaj sanktuloj por la komenco de la 15-a Junulara Monda Tago,
katekizadoj por la gejunuloj, diversaj renkontigxoj kaj histori-kultura
gvidado kaj kurso pri Romo.

Por la esperantistoj respondeculo kaj kunordiganto de la JMT estas Paola
Ambrosetto. Spirita gvidanto estas pastro Lajos Kobor. Cxiuj kiuj intencas
partopreni la 15-an JMT-n devos oficiale aligxi. La partoprenantoj devas
esti plenkreskuloj, aux almenaux agxi pli ol 16 jarojn. Pliaj detaloj
estas havebla cxe:

Gianluca Serbo
via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio
Rete: giserbo@forigu.tin.it

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15-23.01. 3-a Kuna Auxstralia-Nov-Zelanda Kongreso kaj 16-a Auxstralia E-
Somer-kursaro, Sidney. Inf: s-ro Terry Manley, 143 Lawson St, Redfern NSW
2016, Auxstralio. Rete: esperfed@forigu.ans.com.au
* * *
21-23.01. Ni festivalu!, Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial
College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffs, Britio ST12 9DG, Britio. Tel:
+44-1782-382105, Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
24-30.01. Skisemajno de REFA por gejunuloj, Poiana Brasxov. Inf: Sxtefan
Mihai, str. Mircea cel Batran 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasxov, Rumanio.
* * *
25-31.01. Vintra Amika Montara Renkontigxo, Miercure-Ciuc. Inf: Jolanda
Jozsi, str. Patinoarului 12-A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio.
* * *
27-31.01. Vintro en antikva urbo, Jaroslavj. Inf: EK Ora Ringo, pr.
Matrosova 11a-18, RU-150057 Jaroslavj, Rusio.
* * *
29-30.01. Interlingvistiko kaj esperantologio: perspektivoj en la 21a
jarcento, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779,
CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel: +41-32-9267407. Rete:
kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
29.01-05.02. Junulara Esperanto-Feriado en Bydgoszcz kun kurso pri fotado
kaj filmado. Inf: Monda Turismo, M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
Bydgoszcz, Polio. Rete: monda.turismo@forigu.esperanto.nu
* * *
03-06.02. Rusia Esperantista Kongreso, Cxeboksari (Cxuvasxio). Inf: REK,
a.k. 189. RU-428000 Cxeboksari, Rusio. Rete:esperant@forigu.chtts.ru
* * *
05-13.02. Internacia Pedagogia Kurso Bydgoszcz. Monda Turismo, M.
Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Rete:
monda.turismo@forigu.esperanto.nu
* * *
12.02. La naskigxonta E-a Civito (en Berno, kunlabore kun SES). Inf:
Kultura Centro E-ista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel:
+41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
15-19.02. Inicado al Esperanto kaj praktikado por komencantoj, gvidas
Josee Lafosse en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074
* * *
19.02. Semajno de la Internacia Amikeco, Leuven. Inf: Kultura Centro,
Brusselsestraat 63, BE-3000 Leuven, Belgio. Rete:
esperanto3000@forigu.esperanto.nu
* * *
19-20.02. "Kio estas bela poemo?" Francois Degoul (Francio) prelegos, La
Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete:
kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
22-26.02. Preparado por (en Francio) oficiala ekzameno Kapableco. Traduko
kaj disertacio. Gvidas Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo, E-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-549.428074

**************************************************************************

MOVADO
//////

Agado per "pozitivaj novajxoj"
==============================

Dum la lasta Esperanta kataluna kongreso, estis proponita al la
partoprenantoj, ke ni uzu nian "bonan lingvon", por partopreni en:
- la kolektado de "Pozitivaj Novajxoj", tra la tuta mondo;
- la disvastigado de tiuj dokumentoj, post tradukado en naciajn lingvojn,
  per iuj ajn rimedojn, elektitaj de cxiu nacia teamo.

Ni konsideras "pozitivajn novajxojn", cxiujn atestojn pri "neperfortaj"
agadoj (aux projektoj) koncerne la plibonigadon de: la vivkondicxoj de la
homoj, bestoj, de cxiuj estajxoj; la interhomaj rilatoj; la
naturprotektado, ktp...

En Francio jam rezultas la agado: ni ektradukis en Esperanton la bazajn
dokumentojn de la agadoj; ni jam trovis diversdevenajn personojn, kiuj
eklernas Esperanton, por pli efike kunlabori en la senprofitcela asocio,
titolita: "Espoirs pour les Jeunes" (Esperoj por la Gejunuloj, ESPERJUN)
kiun ni kreis.

Ni petas de vi, bonvolu transdoni tian mesagxon al la samlandaj samideanoj
kiuj povus esti interesitaj por kunlabori en tia agado. Je via dispono por
cxiaj precizoj petataj de vi, je la nomo de nia grupo.

"ESPERJUN"
2 rue de l'esperanto, FR-47-109 Galapian, Francio.
Rete: espergala@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

CxEA kongresis
==============

Inter la 15-a kaj 17-a de oktobro okazis en la urbo Tabor la 9-a kongreso
de Cxeha Esperanto-Asocio. Gxi inter alie elektis novajn funkciulojn, kiuj
jam gvidos la asocion en la venontan jarmilon.

La nova prezidanto farigxis s-ino Vera Podhradska. Kiel la ceteraj membroj
de la nova sep-persona CxEA-komitato estis elektitaj. Krome, la kongreso
nomumis 7 novajn honorajn membrojn de CxEA.

Petro Chrdle
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

Konsultejo de Akademio por Esperanto
====================================

La estraro de la Akademio de Esperanto informas cxiujn esperantistojn, kaj
cxefe redaktantojn de revuoj kaj jxurnalistojn / verkistojn, ke la servo
"Konsultejo de la Akademio" (Pli detale pri la konsultejo vidu Eventoj n-
ro 172.) estas je ilia dispono por solvi lingvajn dubojn en mallonga
tempo.

Se vi havas problemojn pri nomado de novaj ajxoj / aferoj, se vi havas
dubojn pri la signifo de difinitaj vortoj aux se vi volas klarigojn pri
difinitaj punktoj en la gramatiko de Esperanto, ne nur cerbumu tutsola,
sed sendu mesagxon aux leteron al la gvidanto de la Konsultejo:

Stefan Maul
Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio.
Rete: maul@forigu.newsfactory.net

**************************************************************************

Pasxon post pasxo...
====================

Hispana Esperanto-Federacio, HEF sukcesis ricevi apartan statuson per kiu
gxi estas esceptita el la pago de la imposto pri nemov-eblajxoj. Post
pluraj monatoj de atendo finfine alvenis en la oficejon konfirmo, ke ni
atingis tiun rajton. La sekretario debis prezenti cxe la koncerna instanco
ampleksan raporton konsistantan el diversaj dokumentoj pri HEF kaj pri
ties aktivado, kaj ankaux ateston el Ministerio de Enlandaj Aferoj pri tio
ke ni akurate plenumas niajn administrajn devojn kiel Asocio por Publika
Utilo.

Miguel Gutierrez
Rete: liven@forigu.nexo.es

Eble en aliaj landoj ekzistas sama eblo por ne pagi "vanajn" kostojn.
Indas sercxi tiujn. Cxu ne? - ndlr.

**************************************************************************

Zamenhof-tago en Kroatio
========================

La 15-an de decembro okazis kadre de la Librotago publika lancxo de la
nova zagreba lernolibro, la 8-a kroata eldono. La libron prezentis Damir
Mikulicxicx nome de la eldonejo Izvori kaj Spomenka Sxtimec nome de Kroata
Esperanto-Ligo (KEL). La solenajxo okazis en urba kaj nacia biblioteko,
kiu en 1999 akceptis 2900 Esperantajn librojn kaj preskaux 300 vortarojn
el la Esperanta biblioteko Gjivoje.

Lige al Zamenhof-tago KEL kaj Kroata Esperanto-Junulara Asocio (KEJA)
partoprenis en tritaga foiro kun 180 aliaj asocioj el Kroatio, kiuj
ricevas financan helpon de la registaro por siaj projektoj. Vicprezidanto
de la kroata registaro kaj ministrino pri Euxropaj Intergigxoj Ljerka
Mintas Hodak vizitis la Esperantajn budojn kaj informigxis pri UK 2001.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Petu informilon pri OKEJ!
=========================

"OKEJ" estas mallongigo por "Okcidenteuxropa Kunlaboro de E-Junularoj",
fakte gxi estas kunlabora kaj spertointersxangxa forumo de okcident-
euxropaj junularaj E-organizoj. (Funkcias similaj TEJO-rondoj en Mez-
Euxropo kaj ankaux por balkanaj landoj.)

En la lasta OKEJ-konferenco la cxeestantaj delegitoj ellaboris resumon pri
siaj spertoj pri organizaj aferoj en 4 cxefaj punktoj: organizado; kluba
vivo; varbado; enspezoj. Se vi volas ricevi la "manlibreton" de OKEJ, vi
povas peti gxin de:

Lode Van de Velde
Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

Lerte uzi la lokajn eblojn
==========================

La E-klubo de Vasteras membrigxis al la UN-organizajxo "FolkeNs park", kaj
tiel ekhavis la eblon uzi por sia kunveno agrablan klubejon kun kuirejo
kaj interret-ligita komputilo. La klubo tie disponas ankaux pri propra
sxranko por siaj ajxoj, pri klascxambro kaj afisxebloj. Mallonge: tre
oportunaj ebloj kontraux malmultaj rimedoj...
* * *
En la loka radio la E-klubo dauxre disponas pri la eblo pri propra
elsendo. Dekdu tiaj elsendoj estas deponitaj ankaux en interreto cxe
http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm. Cetere, en la granda
katalogo de firmaoj en Vasteras kaj cxirkauxajxo Radio Esperanto estas
menciita (kun adreso, telefono, ktp) sub la rubriko "Radio- och TV-Bolag",
kaj krome cxe alfabeta indekso.

el La Veka Bulteno 3/99

**************************************************************************

Neformala raporto pri la "novembra kunveno"
===========================================

Cxeestis: Detlev Blanke, Osmo Buller, Istvan Ertl, Vladka Chvatalova,
Renato Corsetti, Hans Erasmus, Christer Kiselman, Jouko Lindstedt, Marc
van Oostendorp, Sandra Schweder, Humphrey Tonkin, John Wells. Inter la
necxeestintoj apartan mencion pro la kontribuoj meritas: Mark Fettes, Hans
Michael Maitzen, Mauxro La Torre kaj Anna Ritamaki.

La cxi-sekva teksto ne estas vera protokolo, sed simpla resumo de la
interkonsentoj atingitaj dum la kunveno laux la diskutitaj punktoj.

Kion ni komprenas sub esperantologio, interlingvistiko kaj lingvo-
politiko?

La cxeestintoj debatis surbaze de la enkonduko de Mark Fettes kaj aprobis
gxin. Estis proponitaj precizigoj pri:
- interlingvistiko (kiu povas esti rigardata kiel kovranta largxan gamon: de
  minimuma variajxo - scienco pri planitaj lingvoj - al maksimuma variajxo -
  scienco pri internacia komunikado);
- lingva politiko (kiu povas esti dividata en interna - rilata al Esperanto
  kaj la Esperanto-movado - kaj ekstera - rilata al la mondo).

Problemoj kaj respondecoj en la kampoj de esperantologio kaj
interlingvistiko kaj lingvo-politiko:

Esperantologio
--------------
Parto de la cxeestantoj esprimis la konvinkon, ke la laboroj pri
"esperantologio" plenrajte apartenas al la Akademio de Esperanto, kiu
devus preni pli aktivan rolon cxi-rilate, dum alia parto opinias, ke la
Akademio de Esperanto rajtas interesigxi nur pri aplika esperantologio,
cxar gxia cxefa celo restas "lingvo-planado". En cxi tiu kazo
esperantologiaj studoj restu cxe CED.

Oni konstatis, ke la revuo Esperantologio / Esperanto Studies, en kies
redaktado kunlaboras akademianoj kaj aliaj esperantologoj, estas jam bona
pasxo cxi-rilate.

CED dauxrigos cxiukaze siajn nunajn agadojn pri esperantologio, sed vidus
kun granda intereso pli grandan kunlaboron de la Akademio de Esperanto.

La agadoj de CED cxi-kampe estas:
- la bulteno Informilo por Interlingvistoj (redaktata de Detlev Blanke)
- la Esperantologiaj Konferencoj kunligitaj kun la Universalaj Kongresoj.

Pri la bulteno IpI oni sercxos vojojn por doni al gxi pli vastan
legantaron.

Gxi restos cxefe bibliografia helpilo por esperantologoj kaj
interlingvistoj.

La Esperantologiaj Konferencoj ek de tiu en Tel-avivo estos plurlingvaj
kaj prefere okazos en lokaj universitatoj kun aktiva partopreno de
neesperantistaj lingvistoj. Samtempe oni arangxos prelegojn pri
esperantologio en Esperanto por la kongresanoj en la UK-ejo.

Interlingvistiko
----------------
Oni notis la gxisnunajn laborojn de CED en cxi tiu kampo, tre mallonge
resumeblaj jene:- La usonaj konferencoj de CED (plejparte en kunlaboro kun
UN)
- La revuo LPLP, kies interlingvistika sekcio estas esenca elemento en
  eventuala strategio.

Aparta interkonsento rilatas al la estontaj klopodoj informi lingvistojn
pri Esperanto:
- unuflanke oni provos ripeti okaze de estontaj UK la invitadon al
  neesperantistaj lingvistoj veni rigardi la UK-n;
- aliflanke Marc van Oostendorp kaj Jouko Lindstedt ricevis la taskon verki
  informilon por lingvistoj, kiu estos poste utiligata de la movado por
  informaj celoj. Saman uzon povus havi la artikoloj verkitaj de John Wells
  por angla enciklopedio, kiun John liveros fotokopie por plua utiligado.

Lingvo-politiko
---------------
Pri lingvopolitiko oni opiniis, ke gxi estas precipa tasko por la estraro
de UEA, kiu lauxokaze petu la konkretan helpon de la AdE, CED, ktp.

Dokumento uzebla estos verkata surbaze de la nunaj diskutoj kaj skribaj
diskutkontribuoj.

Oni aparte alte taksis la agadojn de TEJO en cxi tiu kampo. Plua kunlaboro
estas nepre necesa.

Terminologia Esperanto-Centro
-----------------------------
La gxenerala opinio estas, ke oni refondu gxin. Unua tasko tiurilate estas
la trovado de junaj homoj, kiuj volos prizorgi gxin. Tion nun Blanke kaj
la estrarano pri Faka Agado, Petro Chrdle, provas fari. Reta diskut-listo
tiucela estis jam starigita.

Ankaux cxi-rilate la kunlaboro de la Sekcio pri Teknikaj Vortaroj de la
Akademio de Esperanto estas bonvena kaj petata.

Samtempe oni direktis rekomendon al la cxeestantaj reprezentantoj de TEJO
por ke ili helpu por trovado de junaj terminologoj kaj pli gxenerale
esperantologoj.

Instruado de Esperanto en universitatoj, instruado de interlingvistiko en
universitatoj, instruado pere de Esperanto en universitatoj oni konsentis
ke:
- instruado de Esperanto en universitatoj ('simplaj' lingvo-kursoj) estu
  prefere kunordigata de ILEI;
- instruado de interlingvistiko (en sia vasta signifo) estu prefere
  kunordigata de CED;
- instruado pere de Esperanto (kaj kunordigado) de tiu instruado estas agado
  jam farata de AIS, kiun ni helpu plenumi gxin ankoraux pli vaste.

Aliaj apartaj temoj diskutitaj
------------------------------
Oni rekomendas, ke la Akademio de Esperanto petu la helpon de
neesperantistaj fakuloj pri lingvoplanado por havi ideojn pri la organiz-
maniero de scienca lingvo-plana instanco.

Pri komputilaj kaj retaj organizado de la laboroj oni pensas ke:
- diskutlisto por terminologoj jam ekzistas kaj gxi estu dauxrigata;
- la diskut-listo "BJA-listo" alprenu la rolon de diskutlisto por CED, kaj
  tiel helpu reorganizi CED-on kaj kunmeti novan labor-teamon (pri tio
  zorgos Humphrey Tonkin);la diskut-listo pri instruado de Esperanto de ILEI
  povus ludi ankaux la rolon de diskut-listo pri instruado en universitatoj;
- la retpagxoj de CED plugastu cxe Esperantic Studies Foundation - la
  Akademio de Esperanto esploru la eblecon utiligi la pagxojn tiutemajn de
  Bertilo Wennergreen, kies ret-adreso aperu en la pagxoj de UEA.

Oni ricevis informojn pri la projektoj "Neighbour" kaj "Relais", kaj pri
la strategio por ekplenumi ilin. Oni ankaux ricevis informojn pri la eblaj
fontoj de monrimedoj, cxefe cxe la Euxropa Unio, fare de Michael Cwick.

Oni rekomendis ke recenzo de la libro de Gledhill (anglalingva lingvistika
priskribo pri Esperanto) aperu en la revuo "Esperanto".

Esperantic Studies Foundation informis, ke:
- la bulteno Esperantic Studies estas liverebla senpage al interesaj
  lingvistoj, kies adresojn oni donos;
- estas je dispono mono por eventuale pagi unu homon, kiu okupigxu pri
  inventaro de la ekzistantaj esperantologiaj fontoj. Oni sercxas
  kandidatojn.

La ideo pri eventuala jura memstareco de CED, kiu helpus por trovi
financajn rimedojn, estis taksata ankoraux nematura.

Renato Corsetti

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Kiu konstruis la 1-an auxtomobilon
==================================

Mi volas atentigi pri kontrauxdiroj en argumentado de kelkaj aktivuloj.
- Antauxnelonge aktivulo skribis al iu gravulo pri la lingva problemaro
  ene de EU kaj pledis favore al Esperanto. Li ja substrekis la facilecon de
  la lingvo, kaj por pruvi ke tiu lingvo tamen estas suficxe ricxa, li
  menciis i.a. PIV kun 1.303 pagxoj kaj la "Plenan Analizan Gramatikon, PAG"
  kun 599 pagxoj. - Cxu lingvo, kiu bezonas 600 pagxan gramatikon, povus
  esti facila?
- Ni povus kompari nian argumentadon al tiu de la auxtovendisto: cxu li
  rakontas al kliento, ke la unuan auxtomobilon kreis franca ingxeniero
  Eduard Delamare-Debouteville en 1883? Tute ne! Kliento interesigxas nur
  pri la nuna efikeco de la veturilo. Sekve pri E-o ni klopodu pruvi gxian
  efikecon per konkretaj aplikadoj por plej diversaj celoj, ekzemple kiel
  laborlingvo de AIS, pro fakaj celoj aux pro kultur-artaj arangxoj,
  festivaloj.

Germain Pirlot

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Nekutima lernolibro kun primovadaj informoj
===========================================

En alilingvaj lernolibroj kutime oni instruas la lingvon mem, kaj la
malantauxan kulturan fonon. Tio malofte okazas en E-lingvaj lernolibroj
(kvankam esceptoj ja ekzistas), kaj cxefe ne estas kutimo en lernolibroj
instrui ankaux la utilig-eblon de E-o kaj celon, strukturon de la movado.

En Hungario antaux 2 semajnoj aperis 170-pagxa "Resuma Esperanto-
gramatiko" (redaktita de mi cxe la eldonejo Eventoj), kiu krom la lingvaj
eroj enhavas ankaux cx. 50-pagxan nacilingvan cxapitron pri la E-movado
(ekesto de la Internacia Lingvo, E-servoj, utiligebloj, interreto,
organizoj, ktp - cxie kun konkretaj priskriboj kaj adresoj) - kaj klopodas
instigi la lernanton ne nur gxui la avantagxojn de Esperanto, sed ankaux
persone kunlabori al la funkciigo de la movado.

Mi opinias, ke la instruistoj grandparte respondecas pri la movada eduko
de la lernantoj, ja dum la dauxro de la kurso por la lernantoj la
instruisto signifas la "kunligulon" al Esperantujo. Se dum la kurso ni ne
sukcesas ilin eduki "esti esperantisto" - poste jam estas multe pli
malfacile... La enmeto de tiu nacilingva "movada cxapitro" en la
lernolibron donas realan sxancon, ke la lernanto legos gxin, li povas
reveni al iu temo ankaux post la kurso (ja li acxetis, do posedas la
libron), povas trovi la necesan informon kaj adreson, krome tiu resuma
informo eble ofte helpas ankaux al la instruisto, kiu mem eble ne cxiam
estas informita pri cxiuj ebloj, servoj, kaj aktualaj adresoj.

Simile al la pasintjare eldonita de ni E-vortaro, ankaux tiu cxi gramatik-
libro - krom la movadaj libroservoj - estas acxetebla en ordinaraj
librovendejoj dise tra la lando.

Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

EKRA-2000
=========

Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kircxev" en Razgrad (Bulgario),
anoncas literaturan konkurson, "EKRA-2000" pri poezio kaj humurajxoj
originale verkitaj en Esperanto en libera temo. La verkoj ne devas esti
jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en tri
ekzempleroj al la organizantoj. La nomo kaj la adreso de la auxtoro estu
en aparta koverto surskribita per la sama pseudonimo.

La jxurio kunsidos la 31-an de majo 2000. La premioj estos Esperantaj
libroj kaj diplomoj. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre
de la Esperanta kultura festo "Abritus-2000" en Razgrad, inter 2-4 de
junio 2000.

Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kircxev",
str. "Sv. Kliment" EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Songazeto por blinduloj
=======================

Ekde la jaro 1995 aperigas la Rusia Esperanto Asocio de Nevidantoj 90
minutan sonkasedan revuon kun la titolo "Vocxo de Amikeco". Dumjare aperos
4 numeroj. Auxdonte la sonmagazinon vi povos ekscii pri E-movado en Rusio
kaj eksterlande, ekauxdi kantojn kaj literaturajxojn, kiuj estas
plenumitaj dum E-renkontigxoj kaj E-kongresoj. Gxi enhavas ankaux
sonigitajn artikolojn el rusiaj kaj eksterlandaj E-periodajxoj.

Abonprezo por la jaro 2000 estas 48 RUR. Mendi la revuon kaj pagi eblas
cxe la adreso:

Vladimir Rassohin Vladimir
a/j 96, RU-352900, Armavir, Rusio.
Rete: bespalov@forigu.sochi.ru

**************************************************************************

RADIO
/////

Kie kapti Varsovion?
====================

Ni memorigas la elsendohorojn kaj frekvencojn de la E-elsendoj de Pola
Radio:
- 15.30 h - 41,18 m (=7285 kHz); 41,52 m (=7225 kHz)
- 20.00 h. - 41,64 m (=7205 kHz); 49,22 m (=6095 kHz)
- 08.00 h. + 10.30 h. nur persatelite (ripeto de la programo auxdigxinta la
  antauxan tagon) per Eutelsat II F-6 (Hot Bird), 13 gradoj de la orienta
  latitudo; frekvenco 11,474 GHz kun horizontala polarizado (H), sonportanto
  7,38 MHz

Retadreso por Real-Audio: http://www.wrn.org/stations/poland.html

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia
trovigxas cxe la adreso de nia auxstra auxskultanto Anton Obsernsdforfer
cxe http://start.at./retradio

Rimarkojn pri programoj de la E-Redakcio atendas

Radio Polonia,
E-Redakcio
pk. 46, PL-00977 Varsovio, Polio
Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl

**************************************************************************

KULTURO
///////

5 diskoj de Esperanto-historio
==============================

Cele al dokumentigo de gravaj historiaj faktoj de Esperanta Movado, oni
regravuras, sur kvin kompaktaj diskoj, paroladojn, recitadojn, k.a.,
precipe de famaj esperantistoj, kiel Privat, Cannuto, Lapenna, Baghy,
Sekeli kaj aliaj eminentuloj de la esperantistaro, dum Universalaj
Kongresoj kaj aliaj eventoj.

Cxar oni reproduktis la materialon el malmovaj sonbendoj kaj diskoj, la
vocxoj ne cxiam estas lauxtaj, sed kompreneblaj. Oni devas, ne nur
konsideri la historian valoron de tiuj enhavoj, sed konsideri ankaux la
belecon kaj eblecojn por perfektigi nian lingvoscion. Gxi utilas ankaux al
gelernantoj.
Mendo kaj informigxo eblas cxe:

Gramophone Produtora de Audio
Rua Curupis, 450, BR-80310-200 Curitiba (PR) Brazilio
Rete: gramofone@forigu.gramofone.com.br

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Tri kasedoj el Kubo
===================

Antaux nelonge aperis en Kubo tri novaj kasedoj kun tipa kuba muziko. La
kasedo, "Vocxoj el Kubo", enhavas naux famegajn kantojn, ekzemple: "Kisu
min Multe" kaj "Guantanamera". "Latinamerika mozaiko" prezentas 16
kantojn, ekzemple: "Konversacio en tempo de Bolero", "Finigxas la amo",
"Tiu vespero". La kasedo, "Pensi kaj Ami Esperante", estas kolekto de 19
kantoj tradukitaj el la hispana (de Hector Jimenez) aux originalaj (de
Julian Hernandez).
Cxiujn tri kasedojn akompanas tekstofolioj, ili haveblas cxe:

Flandra Esperanto Ligo
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Sveda Esperanto-Federacio, SEF starigis standon dum la Eduka Ekspozicio en
Stockholm, Svedio.
* * *
Kroata Essxeramto-Junulara Asocio partoprenis landan seminarion kontraux
drogoj.
* * *
En finna porinfana teatrajxo la cxefpersono kantas finndevenan kanton, la
premiero okazis en oktobro en Turku, Finnio.
* * *
Cxina Fervojista Esperanto-Asocio, CxFEA kunsidis dum la 4-a Cxina
Esperanto-Kongreso, dum la kunsido oni pridiskutis kiel pli fortigi la
movadon en Cxinio.
* * *
Aperis la finna adapto de la libro "Egaleco kaj paco per Esperanto" de
Lars Forsman, gxi estas utila materialo por komencantoj lerni la
Internacian Lingvon.
* * *
Ankaux Esperantaj libroj estis ekspoziciitaj dum la Internacia Librofoiro
en Israelo.
* * *
Strato en Nasxice (Kroatio) ricevos la nomon de kroata esperantisto, Mavro
Sxpicer, kiu naskigxis en tiu urbo.
* * *
En katalogo de firmaoj de Vasteras, Svedio la loka radistacio estas
menciita kiel "loka radio en Esperanto kaj en la sveda".
* * *
Aperis 500 pagxa fotoalbumo pri la pola urbo Bydgoszcz, la eldonajxo havas
ankaux Esperantlingvan resumon.
* * *
"La Ondo de Esperanto" denove elektis "La esperantiston de la jaro" kun
partopreno de reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-
komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Cxi jare estis elektita Kep
Enderby, prezidanto de UEA.
* * *
Okazis solena vespero omagxe al 110-jara naskigxdatreveno de ukraina
esperantisto, Vasilij Jarosxenko. La arangxo estis bona eblo pliproksimigi
la diversajn flankojn de ukraina Esperanto-agado, cxar kunvenis la estro
de multaj landaj E-asocioj.
* * *
La revuo Esperanto sub la Suda Kruco estas havebla per la Interreto en la
formato PDF. Eblas elsxuti la revuon kaj legi gxin surekrane. La revuo
troveblas cxe: http://www.geocities.com/Athens/Olympus/6878/esk-l3.htm

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La 8-an de decembro 1999 mortis Honora Membrino de Universala Esperanto-
Asocio kaj Cxeha Esperanto-Asocio sinjorino Marie Bartovska.
* * *
45-jaragxa, juntipa, altkreska, maldika (sen ventrego), nefumanta,
muzikama, diplomita, aparte vivanta (eksedzigxonta) viro kun favora apero,
kun kvieta sereno, kun animo kaj agrableco sercxas jun(tip)an, mildan,
allogan, hungaran amikinon resp. vivkunulinon. Telefono (vocxposxto, SMS):
06-20-9921845 Stefano
* * *
Mi estas 24-jara cxina frauxlino kun bela aspekto kaj simpatia koro, kaj
esperantistinigxis en 1999. Nun eleganta mi laboras kiel jxurnalistino. Mi
deziras amikigxi kun cxirkaux 30-jara sentema, respondeca ,ricxa frauxlo
el eksterlandoj por fondi E-internacian familion. Mi deziras vivi kun li
en lia lando aux nia lando. Mi esperas, ke la frauxlo ankaux estas
katolikano aux kristano kun intereso je cxina tradicia kulturo. Bonvole
interesantoj kontaktu min kun sia foto: WANG Nan, Mi-Jia-Qiao Xiaoqu 49#,
Gao-Xin-Lu 25 Hao, CN-710075 Xi'an, Cxinio. Aux rete:
iwangnan@forigu.pub.xaonline.com
* * *
La sekva kunveno de la Budapesxta E-Klubo okazos la 25-an de januaro en la
kutima loko: VIII. Gyulai P. u. 9. Prelegos dr. Ferenc Jaki pri:
"Renkontigxo kun Petofi en Pekino". Cxiuj interesigxantoj estas bonvenaj!

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

12 j. knabo deziras korespondi, hobioj estas sporto,
komputilaj ludoj, botelaj korkoj, moneroj, monbiletoj, bildkartoj,
kalendaretoj. Adreso: Abit Burlakov, ul. Majskaja 21B-1,
Krasnojarsk, RU-660020, Rusio.
* * *
Mi estas hungara virino, kaj atendas leterojn pri div. temoj el div.
landoj, cxefe el Cxehio, Slovakio, Germanio kaj Rumanio. Min cxefe
interesas la medicino (tradicia kaj moderna), sano de la homo, sanitara
prizorgo. Maria Tilimpas, Kolcsey u. 28, HU-6900 Mako, Hungario.
* * *
Mi estas 43 jaragxa, pasia pri la prahistorio (paleolitiko kaj precipe
neandertaluloj), kaj deziras korespondi kun gesamideanoj el ie en la mondo
pri tiu temo. Franciska Colin, La Bouionniere, FR-87210 Oradour St Genest,
Francio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Stranga varbilo por Esperanto
=============================

Okaze de la konferenco de MOK (Monda Organizajxo pri Komerco) mi
partoprenis manifestacion de RAR (Rekta Agada Reto) kaj la Usona
Sxtallaborista Sindikato. RAR estas kunliga organizo de diversaferaj
aktivuloj (pri mediprotektado kaj diversaj aliaj temoj).

Mi portis afisxojn kun la tekstoj: "MOKU MOKon!"; "Rifuzu la anglan! Ne uzu
la anglan! (En internaciaj komerco kaj komunikado)"; "ESPERANTO /
internacia lingvo / Oponu anglan hegemonion!"

Kaj mi disdonis informfoliojn pri Esperanto. Fine de la tago, Seatla Polico
dozis min per larmiga gaso (mia unua sperto pri tiu fama kemiajxo!), kio
estis tre larmiga.

Liland Brajant Ros'
Rete: lilandbr@forigu.hotmail.com

**************************************************************************

Germanoj suferas pro nova lingvo
================================

"Denglish" estas la nova lingvo kiu trovas novajn adeptojn en Germanio.
Temas pri miksajxo de la germana lingvo (deutsch) kun la angla (english).
La novajxo multe kolerigas la popolon en Germanio cxar la plimulto havas
rudimentajn sciojn pri la angla lingvo. Laux esploro de la revuo "Stern",
nur unu triono de la germana logxantaro scias paroli (malbone) la anglan.
Alia parto (proksimume alia triono) komprenas kelkajn vortojn. Kaj la
ceteraj komprenas nenion pri "la lingvo de Shakespeare". Malgraux tio, la
germanoj estas devigataj lerni la anglan por cxiutagaj devoj.

Fervojaj stacidomoj ("banhof" en la germana), ricevos afisxojn kun la
vorto "station". La entrepreno Telekom (germana) ankaux uzis anglajn
esprimojn por klasifiki siajn telefonajn tarifojn.

Por meti finon al tio, estis kreita la Asocio por la Protekto de la
Germana Lingvo" kiu elektas ekde la jaro 1997, la "Trompiston (falsiston)
de la Germana Lingvo de la Jaro". Inter la jam elektitoj trovigxas la
stilistino Jil Sander, kiu jam ne plu scias esprimi ecx unu frazon en sia
gepatra lingvo sen la uzo de la angla, la direktoro de Telekon, Ron
Sommer, kaj la estro de la fervoja reto de la lando, Joannes Ludeqig.

Tradukis el brazila gazeto:
Joao Manoel Aguilera Junior
Rete: klubo@forigu.correionet.com.br

**************************************************************************

Plej longa nokto en Irano
=========================

Irananoj havas multajn tradiciojn, unu el ili koncernas plej longan nokton
dum jaro nomata "Jalda". Gxi estas siria vorto signife naskigxo kaj
naskigxtempo. Oni ankaux konas gxin kiel la naskigxtempo de Mesio. En
persa lingvo, gxi rilatas al la plej longa nokto en cxiu jaro. Tio estas
la lasta vespero de la auxtuno aligxante la unuan nokton de la vintro
(21-a de decembro). La familioj en Irano, kutimas kunveni tiuvesperen kaj
babilante mangxi sekajn kaj fresxajn fruktojn (cxefe akvo-melonon),
nuskojn, rostitajn grajnojn ktp.Ili ankaux parolas pri mem kaj familiaj
problemoj trankvile, de la fina vespero de la auxtuno gxis la unua nokto
(ecx meznokto) de la vintro. Cxi tradicio havas radikon en la antikva
historio de Irano.

Reza Sajadian
Rete: sajadian@forigu.dpir.com

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 178, 2/januaro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************