Eventoj n-ro 177, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Novjara mesagxo de prezidanto de UEA
            - Karaj legantoj! - vortoj de la redaktoroj

Faka aplikado: - "Faklingvajxo en Esperamto" - ekonomiko
               - Esperanta video-festivalo en Kroatio
               - Inventista asocio por kaj per esperantistoj

Kontakto sercxata: - Studento sercxata por bibliografiaj taskoj

Interreto: - reta diskutlisto por Cseh-instruistoj
           - retpagxarao por "Indigxenaj Projektoj"
           - E-lingva retposxta programo

Arangxoj: - IJF - eksterordinara kaj malmultekosta!
          - Infana Kongreso dum la UK
          - Renkontigxo de Interkulturo-klasoj en Polio
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Nova afrankosxtampilo en Cxehio
        - Cxe la eklezio...
        - Babelturo en Kievo
        - PEN-Centron prezidas Auld
        - Malferma Tago en la CO
        - Sukceso de E-vortaro en Cxehio
        - UEA-prezidanto vojagxis en Azio
        - Sukcesaj E-kursoj en Francio

Reagoj: - Nicxojn por esperantistoj...
Instruado, ILEI: - Instuisto de Esperanto kaj de la angla sercxata
Konkursoj: - Redakcio de "El Popola Cxino" estas 50 jaragxa
Gazetoj: - Ne plu GEJ-Gazeto sed Kune
Radio: - Elsendoj de Radio Auxstria
Muziko: - Ko-diskoj de Kajto kaj La porkoj
Rubrikoj: - mallonge (11), anoncetoj (5), korespondi deziras (5)
Interese: - Okaze de novjaro...
          - Esperantisto-inventisto ricevis oran premion
          - Perdita cxino farigxis almozulo
          - Inter la geedzoj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA
=======================================

La simbole kaj emocie grava jaro 2000, cxesojla al nova miljaro, donas al
multaj homoj - signife pli ol aliaj jarkomencoj - emon kontempli la
pasintecon, same kiel la estontecon. Cedante al la sama emo je tiu cxi
historia fojo, mi kaptu la okazon paroli - mi esperas, ne tro filozofie -
pri kelkaj aspektoj de nia movado, de nia komunumo kaj de UEA mem, laux
miaj observoj kaj spertoj dum mia gxisnuna tempo kiel prezidanto de UEA.

Je la fino de la 20-a jarcento, ecx se la revoj de niaj pioniroj pri
Rapida Fina Venko ankoraux ne realigxas, oni rajtas honeste kaj memfide
diri ke la fenomeno Esperanto sendube sukcesis vivteni sin kaj progresi
dum tiu cxi tumultega jarcento, kies konjunkturoj certe ne helpis prosperi
ideojn similajn al la nia.

Ni ofte auxdas akuzajn demandojn: kial ni ne atingis pli? kial la
entuziasmo kaj optimismo de niaj pioniroj plejparte velkis? Sed mi
respondas per demando: cxu ni vere rajtis atendi pli ol tio kion ni jam
atingis? Se ni rerigardas al nia historio, la honesta respondo devas esti:
ne; atendi pli estis utopie kaj tro optimisme.

Tamen, mi forte kredas ke ni rajtas eniri la novan jarmilon optimisme kaj
kuragxe, eble ne kun la espero atingi la samajn celojn, almenau ne
sammaniere kiel volis la pioniroj, cxar iliaj celoj probable ne plu
aktualas en la nuna mondo, tiom malsama al la ilia. Frontas nin,
nuntempajn esperantistojn, tute alia mondsituacio. Konforme al gxi, ankaux
ni mem, niaj organizoj, niaj sintenoj kaj strukturoj devos sxangxigxi.
Fakte, en nia rapide sxangxigxanta mondo cxiuj organizoj kiuj volas gxin
iel servi, devas konstante sin reformi.

Ne konvenas en novjara mesagxo profunde trakti pri tio kiaj politikaj,
taktikaj aux strategiaj sxangxoj estas dezirindaj, ekzemple, por UEA.

Lauxlonge de la jaro, mi klopodos stimuleme fari kelkajn publikajn
sugestojn. Konsekvencajn kritikojn kaj ideojn de cxiuj interesatoj mi
bonvenigas.

Tamen, mallonge kaj esence: kiajn problemojn de tiu speco mi vidas?

Fundamente gravas la fakto ke dum la lastaj jaroj la gxenerala publiko,
precipe gejunuloj, ne multe interesigxas pri Esperanto. Tio rezultas de la
cxiujara inundo de tiel nomataj novajxoj kaj komercocelaj allogaj
distrajxoj kiujn la nuntempa publiko tutmonde konstante spertas, kun
sinteno ofte priskribita kiel apatio. Esperanto de longe ne kvalifikigxas
kiel inda novajxo, kaj certe ne kiel komerca logajxo. Nia idealismo en la
moderna mondo klare ne plu suficxas sola.

Ni ankaux devas kalkuli kun tio ke la antaujugxoj kaj skeptiko de multaj
elituloj kontrau ni daure restos.

Malgraux cxio tio, nia unika Esperanta kultura vivo dauxre pliricxigxas
kaj kvalite plialtigxas. Nur unu ekzemplo: konstante eldonigxas
literaturaj verkoj altkvalitaj, tradukitaj kaj originale verkitaj.

Por progresigi nian aferon, cxiu sin demandas: kion ni faru? Mia unua kaj
plej gxenerala sugesto estas ke ni strebuplifortigi nian internacian
senton de kohereco, sed ne en spirito sekteca, maltolerema aux ofenda al
aliaj, cxu esperantistoj aux ne.

Due, por socia asocio kiu volas agi efike, ege gravas, evidente, la propra
strukturo. Strukture UEA, same kiel cxiuj internaciaj organizoj, havas
multajn problemojn jam pro la fakto mem ke gxi laboras internacie. La
komitatanoj kaj estraranoj de UEA, kvankam statute ili havas la superan
gvidrolon en la aferoj de UEA, necese impresas pli malfortaj kaj iom pli
amatoraj ol la profesiuloj en la Centra Oficejo, cxar la unuaj laboras en
sia libertempo, dise tra la mondo. Tia kontraudira situacio kreas
seriozajn problemojn - kiel en ajna asocio celanta agi kaj efike kaj
demokratie - pri la kombino de efika gvidado kun efektivaj, gxustaj,
demokratiaj principoj de respondeco. Bedauxrinde, akcepteblajn solvojn ne
facilas trovi.

Trie, ni devas akcepti ke, kvankam la interpopola lingva problemo
mondskale ege gravas, gxi plejparte ne interesas la ordinarajn homojn.

Do, ree: kion fari?

Mi sugestas ke, dauxre disvastigante la uzon de Esperanto per niaj
tradiciaj metodoj, ni pliaktivigxu en aliaj statute permesitaj aferoj,
ekzemple, batalante por homaj rajtoj gxenerale.

Kvankam pri certaj temoj ligas nin statute deviga neutraleco, la statuto
permesas al ni, fakte ecx kuragxigas nin, tion fari. En niaj tiukampaj
klopodoj, ni strebu malpligrandigi la distancon inter la "skoloj" por- kaj
peresperantaj de nia tuta movado kaj komunumo, kaj pli alproksimigxi al la
peresperanta flanko.

Sendepende de la demando de neuxtraleco, decidi pri la plej bonaj, sagxaj
kaj prudentaj reagoj al multaj dornaj demandoj cxiam restos problemo. Mi
kredas ke, post pli ol cent jaroj, ni jam estas suficxe maturaj fari
taugajn decidojn.

Ni cxiuj ankaux igxu pli toleremaj al la multaj diferencaj opinioj kaj
tendencoj en cxiuj vicoj de nia komunumo, kaj ni atente auxskultu niajn
kritikistojn.

UEA ne estas, kaj ne volas esti, la fonto de cxiuj sagxoj pri la plej
bonaj manieroj progresigi Esperanton kaj, pere de Esperanto, helpi la
bonstaton de la mondo. Inkluzivemo, akceptemo, toleremo al cxiuj fluoj de
opinioj estu nia devizo.

Geamikoj, mi ne intencas prediki al vi. Fiere, memfide kaj cxiatendence,
ni marsxu antauen.

Mi deziras ke cxiuj havu felicxan novan jaron.

Kep Enderby

**************************************************************************

Karaj legantoj!
===============

Alvenis ne nur nova jarcento aux jarmilo - sed ankaux nova jaro...

En tiu tempo oni faras resumon pri la rezultoj, sukcesoj kaj malsukcesoj
de la pasinta periodo. Tion ni faris ankaux cxe Eventoj, kaj ne pri cxio
ni povas esti kontentaj.

En 1999 nia agadtereno multe pligrandigxis, kvankam legantoj de Eventoj ne
nepre vidis tion, ja granda parto de tiu agado direktigxis al la enlanda
movado. Temas ne nur pri la pasintjara IJK, pri eksploda kresko de E-
kursoj en Hungario, pri nia nacilingva (movada) eldonagado, sed ankaux pri
nia engagxigxo al la organizado de la tuta enlanda movado. Pri la hungara
E-situacio baldaux ni raportos en aparta, pli granda artikolo.

Bedauxrinde, en la dauxro de la pasinta jaro pri Eventoj ni plurfoje havis
problemojn. Pasintjarsxangxe eklaboris cxe ni nova helpredaktoro, kiu post
3-4 monata trejnigxo estis jam preta kaj finlerninta redaktoro, decidis
tamen ne plu okupigxi pri Eventoj-ajxoj, kaj ni ne povis rapide anstatauxi
lin. Felicxe, ekde auxtuno ni havas novan helpanton, kiu nun igxis suficxe
sperta, kaj ekde tiu cxi numero li plene transprenas la redaktadon de la
gazeto.

Axel Orszag-Krysz estas juna studento, de pluraj jaroj partoprenanta
diversajn E-arangxojn, bone konas ne nur la funkciadon de la redakciaj
komputiloj, sed ankaux ecx ilian spiriton... Kompreneble ankaux estonte mi
restos cxe la gazeto, sed jam nur helpos lian laboron.

Tiu cxi numero aperas kun la numerado 1/januaro. Tion ni faras por rekapti
nian normalan ritmon, sed ne signifas nian forgesemon pri la mankantaj
pasintjaraj numeroj. Por parte rekompenci vin, malgraux nia anticipa plano
(kaj devigo de la kresko de paper- kaj posxtaj elspezoj) ankaux cxi jare
ni ne sxangxos la bazan abonkotizon (74 guldenoj, aerposxte: 86 NLG).
Aliparte, ni aperigos plurajn t.n. suplementajn numerojn de Eventoj,
apartenontaj al la mankantaj numeroj de 1999.

Mi esperas, ke per la eklaboro de Axel solvigxos la gxisnunaj personmankaj
problemoj en la budapesxta E-Domo, kaj estonte Eventoj aperos same
akurate, kiel antauxe oni alkutimigxis.

Dezirante multajn sukcesojn al vi en la nova jaro, via eksredaktoro:

Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri
diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 2. -

EKONOMIKO
---------

- La Auxstralia Ekonomio. = revuo Auxstralio. Koncizaj faktoj. Bonno:
  Auxstralia Abmasado, 1974. pp. 53-78
- BAUR, Arthur: La fenomeno Svislando. Romansxorn: SES, 1979. pp. 73-87:
  Ekonomio
- BORMANN, Werner: Entreprenistaj strategioj. Hamburg, 1991. 64p. -
  Studmaterialo por kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj.
- BORMANN, Werner: Mondkomerco kaj lingvo. Hamburg, 1993. 46p.
- Ekonduko en la socialan merkatekonomion. El la germana trad. E-Klubo de
  Lepsiko sub la gvido de Michael Behr. Lepsiko, 1993. 22 p
- Ekonomio = revuo Skizo pri Cxinio. Beijing: El Popola Cxinio, 1981. pp
  33-60
- HEZIK, M.J.M. van, L.VERHEIJEN: Nederlando koncize. 's-Gravenhage:
  Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, 1980. pp. 21-37: Ekonomio, Financoj,
  Terkulturado kaj fisxkaptado, Transporto kaj trafiko, Sociala politiko,
  Akvoregado kaj terakiro, Area planizado kaj prozorgado de la medio.
- HRYNKIEWICZ, Adam, ERGOTO: Lauxtema vortaro Esperanto-angla-franca-
  hispana. Buenos Aires, 1972. p. 122-132 (industrio kaj komerco)
- MUNNIKSMA, F.: Internacia komerc-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. 3-a,
  pliampleksigita eld. Pekino: CxEE, 1990. 688p. ISBN 7 5052 0025 9 / H-23.
- Kun difinoj de pli ol 2500 kapvortoj en la angla kaj Esperanto kaj
  ekvivalentoj en la germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala,
  sveda, cxina, japana.
- RUSINOV, S.: En Konkurado kun la Tempo. 1962.
- HORRABIN: Skizo de Ekonomia Geografio. 1938.
- BALLAMY, Edward: Rigardante malantauxen en la Jaro 2000. 1937.
- TUGAN-BARANOVSKIJ (tr. Sxidlovskaja): La Komunumo de Duhoboroj. 1922.
- M.C. HATTESLEY: Masxinoj, Mono kaj Mondpaco. 1923.
- EKSTRAND, L. kaj KOVERO, M.: La Ekonomiaj Fortoj en Finnlando. 1923.
- GESELL, Silvio (tr. P. Stanisxicx): Oro kaj Paco. 1926.
- GESELL, Silvio (tr. P. Stanisxicx): La Reforma Mono. 1913.
- MARCHLEWSKI, J. B. (tr. E. Pfeffer): Ekonomio Socia. 1912.
- BORMANN, Werner: Entreprenistaj strategioj. Priskribo de la entrepreno.
  1991.
- WEBER, Lennart (tr. Betty Larsen): Kiu posedasDanion? 1989.
- Manlibro por agentoj, Triesta E-Asocio, 1993.
- GESELL, Silvio (tr. Klaus Rosenfeld): La Mirakla insulo Barataro. 1983.
- DOLAPCxIEV, G. (tr.): Modela statuto de konsumkooperativo. Sofia, 1983.
- HAASE, M.: Monda ekonomio, Rotterdam, 1981.
- Economie - Finance - Monnaie. Glosaro de la komisiono de la Euxropaj
  Komunumoj, 1992
- BORMANN, Werner: La merkato de trafikservoj. 1992.
- Enkonduko en la socialan merkatekonomion, 1993.

Revuoj
- La Merkato - bulteno de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Red.
  Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio.
  http://komerco.com/ikef/
- 1001. Hungara kaj Esperanta, dulingva eldonajxo. Eldoninto: Zonai & Ko.
  6501 BAJA pf. 331. Hungario. (ne plu aperas)
= La Komercisto. Eldonanto: Uiniversaal-Kooperativ Aitai, pk. 100. EE-203600
  Parnu, Estonio. (ne plu aperas?)
- Mono (kvaronjara) Eldoninto: Joachim Werdin, Matsonic Sp. z o. o., ul.
  Roweckiego 20, 61-695 Poznan, Polio. Krom la esperantlingva eldonajxo
  ekzistis germana, pola kaj hungara (6100 Kiskunfelegyhaza, pf 138)
  versioj. (ne plu aperas)
- Monda merkato. Tutmonda informservo kaj anoncgazeto. Alfred Schubert,
  DE-82355 Weilheim pf. 1539. (ne plu aperas). Pola eldono cxe Sylvia
  Brylska, bei Kai Pohlmann D-22111 Hamburg, Schiffbekerweg 32. (ne plu
  aperas)
- Qui fait quoi - Kiu faras kion - Who does whot - Wer macht was. De 1986
  aperas en la Esperanta, angla, franca, germana lingvo la katalogo de la
  Komercista kaj de Industria Asocio de Meuse. - Eldonanto: Chambre de
  Commerce de la Meuse F-5000 Bar Le Duc, Parc Bradfer, Francio.
- Revuo E-Centro Informas. Eldonanto: Instituto pri Managxerado. UA-343206
  Slavjansk a/ja 17. Ukrainio. (ne plu aperas)

Fakaj asocioj
- Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo, IKEF. Fondita en 1985,
  kunlaboranta kun UEA. Posxta adreso cxe Roland Rotsaert, Visspaanstraat
  97, BE-8000 Brugge, Belgio. http://komerco.com/ikef/ Organo: la revuo La
  Merkato.

**************************************************************************

Video-festivalo
===============

La 16-an de oktobro okazis en Maribor la 3-a Internacia Festivalo de
Videofilmoj en Esperanto. La internacia jxurio konsistis el 8 personoj,
inter ili estis ankaux profesia televidisto. La konkurson partoprenis 5
filmoj de 5 auxtoroj el Auxstrio, Hungario, Kroatio, Slovenio, Usono.
Estis du kategorioj, artaj kaj dokumantaj filmoj. Bedauxrinde en la arta
kategorio neniu kaj nenio partoprenis. La unuan premion ricevis "Grava
mesagxo al la mondo" de Don Houpe (Usono).

Dum la sama tago okazis seminario pri videofilmoj por esperantistaj
gejunuloj el Slovenio, Italio kaj Kroatio. Post teoriaj prelegoj pri
kameraoj, baza filmteorio kaj maniero prepari scenarion kaj filmlibron la
grupo ellaboris mem libron pri mallonga filmo "Mi volas kafon", kiun ili
dum la seminario mem filmigis.

Zlatko Tisxljar
Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio

**************************************************************************

Inventistoj laboras Esperante
=============================

La Inventistan Klubon fondis kaj gvidas la nuna prezidanto s-ro Bruno
Dalla Pozza, itala koncerta majstro kaj profesoro pri muziko. La klubo per
reto de agentoj en diversaj landoj de la mondo sercxas bonajn ideojn,
malkovrojn kaj inventojn, registras ilin unue en la lando de la auxtoro
kaj pere de la Inventista Klubo kaj la Mariana Universitato en Usono kaj
poste, helpe de la agentoj, ankaux en aliaj landoj de la mondo. Sed cxi
tie komencigxas ankaux aktiva rolo de la klubo: la agentoj klopodas pri la
praktika eluzo de la registritaj inventoj kaj klopodas trovi la
interesigxantojn. La laborlingvo en la klubo estas Esperanto kaj en la
internacia lingvo estas verkitaj ankaux cxiuj klubaj dokumentoj (la
registriloj, kontraktoj) kaj en gxi okazas ankaux la komunikado inter la
membroj kaj la agentoj, precipe per interreto.

La registrado plene respektas la auxtorrajtojn kaj havas kelkajn sxtupojn.
La unua okazas, pere de la agento kaj la kluba registrilo, en hejmlando de
la auxtoro (pere de atestantoj kaj notariaj registroj). La agento peras la
duan sxtupon de la registrado en la Inventista Klubo sur la insulo Saipan
en Marianoj kaj sekva patenta registrigo en Usono, kun notaria atesto kaj
arkivigo, pere de la Scienca Fako de la Mariana Universitato, en arkivoj
de la Usona Kongreso (U.S. Library of Congress). Sekvas registrado kaj
klopodoj de la klubo kaj ties agentoj pri la disvastigo kaj komerca eluzo
en aliaj landoj de la mondo. Diference de la klasikaj patentaj institucioj
la Inventista Klubo do krom la registrado aktive klopodas disvastigi la
inventajxojn kaj praktike ilin eluzi.

Krom la priskribita laboro kaj la inventistaj konkursoj la Inventista
Klubo estas malfermita al cxiuj bonaj iniciatoj, kiel, pere de Esperanto,
plifaciligi aux plibonigi la vivon de la homoj, trovi novajn talentojn aux
ideojn, aux peri la malkovrojn de unu lando al la aliaj.

Stano Marcek
Rete: marcek@forigu.esperanto.sk

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Bibliografiaj taskoj
====================

La usona fondajxo "Esperantic Studies Foundation" (rilatanta al CED)
sercxas junulon por pagata bibliografia kaj arkiva taskaro.
Interesitoj turnu sin al:

Humprey Tonkin
University of Hartford, CT-06117-0395, West Hartford, Usono
Rete: tonkin@forigu.mail.hartford.edu

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Cseh-listo
==========

En interreto, estis kreita diskut-listo pri Cseh-metoda instruado. La
cxefa celo estas la sperto-intersxangxo inter la Cseh-instruistoj. Tiuj
kiuj jxus finis la "A" -Seminarion havos la sxancon resti en kontakto kun
siaj Seminario-gvidantoj kaj ricevi konsilojn ankaux de aliaj spertaj
instruistoj.

Por enksribigxi al la listo vizitu: http://www.onelist.com/subscribe/cseh
aux simple sendu simplan, malplenan mesagxon al: cseh-
subscribe@forigu.onelist.com

Por forlasi la liston sendu simplan, malplenan mesagxon al: cseh-
unsubscribe@forigu.onelist.com

Por mesagxi al la listo kunordiganto skribu al: cseh-owner@forigu.onelist.com

Roberto Resende
Rete: rresende@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

Indigxenaj Projektoj
====================

En la artikolo de Eventoj (n-ro 176 p. 5.) bedauxrinde mankis la Retadreso
de "Indigxenaj Dialogoj". La projekto estas atingebla cxe
http://www.xs4all.nl /%7Epilger/id/ aux malrekte tra la retpagxo de UEA,
sub "projektoj".

Roland Rotsaert
Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be

**************************************************************************

Retposxtoprogramo ankaux esperante
==================================

"Lingomail" estas suficxe bona multlingva retposxtoprogramo. Uzante gxin,
oni povas sendi tekstojn en pli ol 30 lingvojn, ecx miksitan en unu sola
retposxt-mesagxo. Ni uzis gxin en mia laborejo. Mi plendis al la auxtoro
por la manko de Esperantaj literoj. Li respondis, demandis pri la
specialaj literoj, kaj post kelkaj monatoj li aldonis Esperanton.

La programo estas trovebla en la retadreso:

http://www.lingomail.com

Estus bone kaj utile, se e-istoj sendus mesagxon al la programisto tiel
montri la grandan intereson. Kaj plie, ni devas lerni cxiam demandi pri
Esperanto, postuli la eblecon uzi gxin. Se ni ne hontas, sed sen fari
longan kaj tedan propagandon, simple petas tian eblecon, kelkfoje la
respondo estos bona.

Cvi Solt
Kibuc Gaaton, Israel
Rete: cvi@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Eksterordinara IJF
==================

Ankaux en la jaro 2000 eblos havi neforgeseblajn travivajxojn, cxar dum la
paska semajno 19-25. aprilo okazos Internacia Junulara Festivalo en
Cavallin, tuj apud Venecio. IJF estos multrilate iom pli eksterordinara ol
alie:
- IJF-o cxi jare estos kunorganizata de Itala Esperantista Junularo kaj
 TEJO! - do pli da spertoj, kaj pli da kvalito - ol iam ajn antauxe!
- La Festivalon subtenas la Euxropa Junulara Fondajxo de la Konsilio de
  Euxropo. Danke al tio, ni planas prepari multajn novajxojn...
- IJF estos samtempe ankaux Seminario pri Euxropa Integrigxo; se vi
  interesigxas pri tio, vi povos partopreni altkvalitajn TEJO-stilajn
  programerojn pri Euxropo kaj lingvopolitiko.
- La kotizoj varias inter 52 kaj 170 euxroj... Kion plu diri?
- Ni povos parte repagi viajn vojagxkostojn, cxefe se vi venos karavane.
- Ni ofertos pli da muziko, pli da teatro, pli da kulturo kaj pli da etoso!
- IJF okazos dekon da kilometroj for de la plej alloga urbo en la mondo!

Pro cxio cxi, ni havas konkretan esperon havi pli da partoprenantoj el pli
da landoj ol kutime (en la gxisnunaj Festivaloj ni havis respektive 200 el
20 landoj). Petu aligxilon cxe:

Manuel Giorgini
S. Polo 606, IT-30125 Venezia
Rete: ijf.admin@forigu.esperanto.it

**************************************************************************

Infanoj kongresos dum UK
========================

La 33-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos dum la Universala
Kongreso de Esperanto en kvardek-hektara junulara vilagxo "Hadassim", 30
km nord-oriente de Tel-Avivo, apud Netanjo, kaj 12 km de la maro. IIK
bezonos nur etan angulon de la vilagxo, sed gxiaj faciligoj estos je gxia
dispono.

La programo estos varia, sed detale formita kiam ni scios la agxojn kaj
interesojn de la partoprenontoj. Ni ofertos konatigajn programerojn dum la
unuaj tagoj; poste, kiam ili jam amikigxis unu kun la alia, ni lasos pli
da libertempo. Inter la agadoj en lastaj IIK-oj estas muzikado, desegnado,
kukbakado, paperfaldado, aktorado, diskut-rondetoj, popoldancado, sporto
kaj ludoj. Planate estas skecxumado, rolludado, verkado kaj rakontado kaj
kvizoj tauxgaj por miksagxaj teamoj. Ni organizos tuttagan ekskurson al
Tel-Avivo, kiu inkluzivos viziton al la Universala Kongreso, por ebligi
revidigxon kun la gepatroj kaj partoprenon en la Tago de la Lernejo de
ILEI. Alia tuttaga ekskurso celos la akvo-parkon "Shfajim".

Aligxilojn petu de la CO de UEA.

**************************************************************************

Renkontigxo de "Interkulturo-klasoj"
====================================

La sekvan Esperantologian-Didaktikan Konferencon de Pola Sekcio de ILEI en
Krakovo (29-30. 04. 2000) akompanos la Internacia Renkontigxo de
Gelernantoj el "Interkulturo-klasoj" bazaj kaj mezgradaj. Ambaux arangxoj
okazos samtempe kun Pola Esperanto-Kongreso (28.04.-3.05. 2000) en
Krakovo.

Dum la konferenco okazos prelegoj pri metodikaj kaj lingvaj aspektoj de E-
instruado, renkontigxoj kaj debatoj de instruistoj - partoprenantoj la
internacian edukprogramon "Interkulturo". Prelegos konataj specialistoj.
Kontribuantoj anoncu sin.

La programo estos tauxga ankaux por la klasanoj. La gejunuloj el
"Interkulturo-klasoj" interkonatigxos la unuan tagon dum dancvespero. La
duan kaj trian tagon la gelernantoj kune vizitados la urbon, pasigos gajan
posttagmezon kun ludoj kaj konkursoj i.a. pri Esperanto. Vespere ili vidos
artajn programojn. La du lastajn tagojn ili partoprenos nur la Kongreson.
Cxiuj interesigxantoj petu la pli precizajn informojn de:

Maria Majerczak
str. Armii Krajowej 7/122, PL-30-150 Krakow, Pollando
Rete: antobe@forigu.poczta.onet.pl

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

07-09.01. Kristnasko-2000 - ekologia junulara E-renkontigxo en urbo
Odessa. Inf: Auderskaja Tatjana: UA-270100 Odeso, vul. Korolenko 5.B - 26,
Ukrainio. Tel: +38-0482-233831, Rete: verda99@forigu.mail.ru
* * *
15-22.01. 41-a Interacia Fevojista Esperanto-Skisemajo en St Francois
Longchamp. Inf: Hubert Peyrouth, 6 villa du progres, FR-94230 Cachan,
Francio. Tel: +33-146-649639)
* * *
15-23.01. 3-a Kuna Auxstralia-Nov-Zelanda Kongreso kaj 16-a Auxstralia
Esperanto-Somer-kursaro, Sidney. Inf: s-ro Terry Manley, 143 Lawson St,
Redfern NSW 2016, Auxstralio. Tel: +61-2-93194775. Rete:
esperfed@forigu.ans.com.au
* * *
21-23.01. Ni festivalu!, Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial
College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffs, Britio ST12 9DG, Britio. Tel:
+44-1782-382105, fakso: +44-1782-372393. Rete:
wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
27-31.01. Vintro en antikva urbo, Jaroslavj. Inf: EK Ora Ringo, pr.
Matrosova 11a-18, RU-150057 Jaroslavj, Rusio.
* * *
29-30.01. Interlingvistiko kaj esperantologio: perspektivoj en la 21a
jarcento, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779,
CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.: +41-32-9267407. Rete:
kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
29.01-05.02. Junulara Esperanto-Feriado en Bydgoszcz kun kurso pri fotado
kaj filmado. Inf: Munda Turismo, M. Sklododwskiej-Curie 10, PL-85-094
Bydgoszcz, Polio. Rete: monda.turismo@forigu.esperanto.nu
* * *
03-06.02. Rusia Esperantista Kongreso, Cxeboksari (Cxuvasxio). Inf: REK,
a.k. 189. RU-428000 Cxeboksari, Rusio. Rete: esperant@forigu.chtts.ru
* * *
12 .02. La naskigxonta E-a Civito (en Berno, kunlabore kun SES). Inf:
Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
Tel.: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
15-19.02. Inicado al Esperanto kaj praktikado por komencantoj, gvidas
Josee Lafosse en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074
* * *
19.02. Semajno de la Internacia Amikeco, Leuven. Inf: Kultura Centro,
Brusselsestraat 63, BE-3000 Leuven, Belgio. Rete:
esperanto3000@forigu.esperanto.nu
* * *
19-20.02. "Kio estas bela poemo?" Francois Degoul (Francio) prelegos, La
Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete:
kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
22-26.02. Preparado por (en Francio) oficiala ekzameno. Gvidas Georges
Lagrange. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.
Tel/fakso: +33-549.428074

**************************************************************************

MOVADO
//////

Reklamo sur koverto
===================

La urba posxtoficejo de Straznice, Cxehio denove reklamas Esperanton:
inter 25.11-31.12.1999 la auxtomata posxtmark-stampilo sur cxiun
forsenditan koverton surstampas ankaux E-rilatan bildon, kun mencio de la
30-jara ekzisto de Cxeha E-Asocio.

Funkciigadon de la afrankostampilo prizorgis Vladislav Hasala, kiu volonte
helpas per konsiloj ankaux al aliaj aktivuloj: kiel arangxi la
funkciigadon de tiu reklamilo en via urbo.

Vladislav Hasala
pk. 36, CZ-69662 Straznice, Cxehio
Rete: vlada_hasala@forigu.iol.cz

**************************************************************************

Esperanto en Auxstrio
=====================

Pri la libro "Esperanto, das neue Latein der Kirche" (E-o, la nova Latino
de la eklezio) de Ulrich Matthias, mi informis 300 eklezi-rilatajn
instituciojn en "germanlingvio" (Auxstrio, Germanio, Svisio) kaj ofertis
senkostan ekzempleron.

22 mendis la libron cxe mi, interalie unu el miaj iamaj lernantoj, kiu nun
laboras en iu viena parohejo. Li memoris pri la miaflanka Esperanto-
informado en viena gimnazio antaux pli ol 15 jaroj.

Walter Klag
Rete: esperanto@forigu.chello.at

**************************************************************************

Babelturo en Kievo
==================

Jam la trian jaron okazis en oktobro en Kievo ekspozici-seminario
"Babelturo" kaj la duan fojon partoprenas gxin UkrEA. Gxi estas ekspono de
lingvaj instruejoj, eldonejoj de instruliteraturo, institutoj kaj
universitatoj, en kiuj oni donas apartan atentoj al instruado de fremdaj
lingvoj. Ekspoziciejo de UkrEA sub la slogano:"Esperanto? Kial ne?" situis
flanke de la ekspozicio, tamen apud la bufedejo. Do gxi estis suficxe
aktive vizitata.

Dum preskaux la tuta tempo dauxris disputo, inspirita de la slogano. Vican
fojon ni konvinkigxis, ke la kontrauxstaron kauxzas nescio de la problemo
kaj ties ebla solvo far Esperanto.

M. Lineckij
pk. 4, UA-254200 Kiev, Ukrainio
Rete: ua_esperanto@forigu.mail.ru

**************************************************************************

PEN: Prezidas Auld
==================

La asembleo de Esperanta PEN-Centro elektis William Auld kiel novan
prezidanton. Li anstatauxas Istvan Nemere, kiu retirigxas post nauxjara
mandato. Nemere tamen restas kiel vicprezidanto kaj Judit Felszeghy igxis
sekretario.

Valerio Ari (aliel Giorgio Silfer) definitive lasas la Komitaton de E-a
PEN-Centro: per tio li komencas plenumi sian decidon eksigxi el cxiuj
estraroj (do ankaux de KCE kaj de LF-koop) pro lia jxusa elekto al la
arbitracia instanco de la Pakto por la Esperanta Civito (kreita de li
internacia strukturo).

**************************************************************************

125 vizitantoj dum la Malferma Tago
===================================

Ankaux la 11-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA pruvis gxian
famon de sukcesa novtipa Esperanto-arangxo. Ecx el landoj tiel foraj de
Nederlando kiel Bulgario, Finnlando, Svedio, Italio kaj Japanio venis
entute 125 vizitantoj por vidi sian domon en Roterdamo kaj gxui la unikan
etoson de tiu arangxo.

Tri konataj profesoroj kontribuis prelege al la Tago. Humphrey Tonkin
parolis dufoje pri "Muroj de miljaroj: Pensoj antaux nova jarmilo". Ankaux
Ignat Bociort estis inspirita de la jarmila sxangxo. Li prelegis pri la
strategia graveco akiri poziciojn por Esperanto en universitataj kaj
sciencaj medioj. Jouko Lindstedt, cxefredaktoro de la nova "Hejma
vortaro", prilumis la celojn kaj ekeston de tiu verko. Cxiujn prelegojn
sekvis vigla diskuto, kiu pludauxris en la koridoroj kaj cxe la kaftablo.

En la biblioteko estis senhalte montrataj Esperanto-filmoj, dum en la
libroservo kaj la bazaro de esperantajxoj oni senhalte butikumis. La
vendoj sumigxis je 7454 NLG (3382 euroj), kio signifis ke dum la Malferma
Tago la totalo de la cxi-jaraj vendoj de la libroservo de UEA transpasis
la sojlon de 300 000 NLG, kio antauxe okazis nur unufoje (en 1988).

CO de UEA

**************************************************************************

Sukceso de Esperanto-vortaro
============================

Cxiujare la Asocio de profesiaj tradukistoj kaj interpretistoj en Cxehio
arangxas la konkurson "Vortaro de la jaro", kiun rajtas partopreni
vortaroj aperintaj dum 12 monatoj antaux la limdato, kiu estas tradicie la
fino de marto. En la jaro 1999 la eldonejo Kava-Pech aligis en la
konkurson la 512 pagxan vortaron de Karel Kraft "Cxesko-esperantsky
slovnik /Cxeha-Esperanta vortaro", aperinta en 1998.

Inter 84 konkursantaj vortaroj gxi finis inter la 10 unuaj. Certe cxi tiu
aprezo en prestigxa profesia konkurso helpos al levo de konscio pri
Esperanto inter lingvaj profesiuloj en Cxehio.

Petro Chrdle
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

UEA-prezidanto vojagxis tra Azio
================================

Kiel estas bone konate, la Prezidanto de UEA, Kep Enderby, donas grandan
gravecon al la Esperanto-movado en Azio. Li forte opinias, kompreneble, ke
ju pli fortigxas la azia movado, des pli fortigxas la monda movado.

Pro tio, tuj post sia partopreno en la SAT-kongreso kaj en la UK en
auxgusto, li partoprenis la 2-an Azian Kongreson en Hanojo kaj post tio
vizitis Bankokon en Tajlando por tie prezenti du prelegojn angle al la
studentoj kaj akademianoj de du Bankokaj Universitatoj pri la meritoj de
Esperanto.

En oktobro li denove vizitis Azion, tiun cxi fojon vizitante Koreion kaj
Japanion. En Koreio li unue partoprenis la Korean Landan Esperanto-
Kongreson kaj tuj poste mondan Kongreson de Internaciaj Neregistaraj
Organizajxoj [NRO-j], CONGO (vidu Eventoj n-ro 174).

Renato Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

Pli ol en la komenco
====================

Jam de tri jaroj, la E-kursoj gvidataj de s-ino Marie-Christine Koson en
La Roche-sur-Yon, Francio finigxas kutime kun pli granda nombro da
lernantoj ol kiam ili komencigxas. Sendube maloftajx en la Movado!

Entute estas nun 17 en du kursoj. Malfermigxos tria post la someraj
libertempoj. Por reliefigi la intereson kaj vivantecon de la lingvo,
necesas montri ke gxi ekzistas kaj ecx viglas ankaux en la urboj kun kiuj
La Roche-sur-Yon havas rilatojn. La 17-urba listo estis dissendita per la
novajxservo ret-info, kaj gxi estas petebla cxe:

Esperanto-Vendee
FR-85540 Moutiers les Mauxfaits, Francio
esperohm@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Kiujn nicxojn por esperantistoj?
================================

Reage al "UEA: Cxu estu lingva aux homrajta asocio", de Kep Enderby, p. 12
de Eventoj n-ro 170 kaj 171 mi diras ke nia prezidanto prave atribuas la
sukcesojn de Amnestio Internacia kaj Greenpeace al unikaj, grandaj nicxoj.
Ni rimarku ke Amnestio Internacia simple trovis jam ekzistantan
vivo/morto-problemon, dum Greenpeace kreis sian propran nicxon per vigla,
foje dangxera, hontiga agado. Tiuj du nicxospecoj ankaux haveblas al ni.

1. Ekzistantaj vivo/morto - problemoj

Minimumigi akcidentojn per pli bona aviada lingvo

Por tauxge selekti aviadan lingvon oni devas kompari kandidatojn.
Kriterioj inkluzivu lerneblon, fidindan uzeblecon (inter denaskuloj de
aliaj lingvoj), kaj longdauxran stabilecon. La angla estas malbona laux la
3 kriterioj, Esperanto bona. Jam estis multaj krasxoj pro lingvaj kauxzoj.

En 1951 oni simple trudis la anglan sur mondan aviadon sen iu ajn kompara
provo. Nun mi postulas cxe mia registaro kompetentan komparon. Pro tio, ke
aviada sekureco postulas la plej bonan lingvon, la registaro ne povos
eviti tian komparon nun. Sendube Esperanto venkos. Kiam tio okazos (ene de
2 jaroj estas mia supozo), nia "nicxa" tasko estos salajre instrui
proksimume 200 000 aviadistojn. Paralele ni devos krei sisteman
terminaron, kaj poste milionojn da pagxoj pri diversaj teknikajxoj.

Minimumigi mortojn post tertremoj

Tertremoj okazas dise tra la mondo, lastatempe en Japanio, Irano, Turkio,
Grekio, Tajuxano, kaj Meksikio. Tuj venas savoskipoj el pluraj landoj. Jen
lingvo konfuzo, fusxa kunlaboro inter la skipoj mem, kaj kun la surlokaj
oficialuloj. Dum la babelkauxzita prokrasto centoj de la viktimoj mortas.

Nia nicxo estas averti registarojn kaj instrui Esperanton kiel dumkrizan
lingvon al cxiuj koncernaj homoj: skipoj, policanoj kaj fajrobrigadistoj
en centoj de urboj.

2. Kreota nicxo

Jen nur unu el multaj eblecoj.

Hontigu UNO-n pro malsxparo de publika mono en tradukado. Laux UNICEF 4000
infanoj mortas cxiutage pro manko de vakcinado, je kosto de nur $36
milionoj jare. La traduka farso kostas pli ol 150 milionojn da usonaj
dolaroj jare.

Do, jen la du nicxoj kiuj suficxe popularigos Esperanton atendas nin. Cxu
nia esperantistaro pretas fari tian taskon?

Kent Jones
Rete: kentjones9@forigu.aol.com

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Instruado en Cxinio
===================

Universitatoj en Pekino urgxe bezonus kelkajn instruistojn kiuj
kompetentas je ambaux instrui Esperanton kaj la anglan. Ili perlaboros
angle kaj kromlaboros per esperante RMB 1500-2000 Yuan monate kun tute
senpagaj mangxoj kaj memstara logxejo, 1-2 fojaj enlandaj senpagaj
vojagxoj cxiujare. Tamen oni devus mempagi ven-revenan veturkoston.

2000 Yuan egalas al cxirkaux 250 dolaroj. Malmulte, sed suficxe por
vivteni tri homojn en Cxinio.

E-instruado celos por junuloj kiuj partoprenos al Hongkonga IJK
venontsomere. Tiu misio tauxgas por tiaj s-anoj kiuj volus sperti Cxinion.
Volontemuloj kontaktu:

Peng Zhengming
301-3-2 Meiyuan Xiaoqu, Fujiapo CN-430070 Wuchang, Wuhan, Cxinio
Rete: dedhea@forigu.public.wh.hb.cn

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

50 jaroj por Esperanto, Paco, Cxinio
====================================

En majo de la jaro 2000, la redakcio de El Popola Cxinio festos sian
50-jaran jubileon. En duonjarcento la revuo EPCx, la E-movado en Cxinio
kaj la tuta mondo spertis grandajn sxangxigxojn. Vi, spertanto de la 50
jaroj, certe havas ion por verki, por diri al la aliaj. Pro tio ni lancxos
konkurson 50 jaroj por EPCx kaj sincere petas vian kontribuajxojn.

Vi povas verki kun tre ampleksa temo, rilate al EPCx - Esperanto, Paco kaj
Cxinio. Ekzemple: viaj esperantista sperto, opinio pri E-movado kaj paco,
amikaj kontaktoj kun alilandanoj, impreso pri kaj rilato kun Cxinio kaj la
revuo EPCx

Viaj kontribuajxoj povas esti en ajnaj stilo kaj formo. Estas tre bonvenaj
koncernaj fotoj kaj portreto de la auxtoro por ilustri la artikolon.

La kontribuajxoj venu al nia redakcio antaux la 30-a de aprilo 2000.

Ni aljugxos premiojn al la kontribuintoj. La premiitoj ricevos cxinajn
metiartajxojn, E-librojn kaj unu-jaran abonon de EPCx. Cxiu kontribuinto
ricevos donaceton.

Ni publikigos elstarajn kontribuajxojn en la rubriko 50 jaroj - EPCx. La
rezulto de la konkurso legeblos en la julia numero de EPCx 2000. Dum la
85-a UK en Tel Aviv en Israelo ni anoncos la rezulton kaj disdonos la
premiojn.

La redakcio de El Popola Cxinio
P.O.Box 77.
CN-100037 Beijing, Cxinio
Rete: epc@forigu.china-report.com

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Ne GEJ-gazeto sed KUNE!
=======================

La revuo GEJ-Gazeto de Germana E-Junularo (GEJ) havas novan titolon.
Anstataux la gxisnuna ambigua ekde nun gxi nomigxas "Kune". La redaktoro,
Till Schonberner esprimis, ke la nova titolo simbolas, laux lia volo, la
kunecon de la junularo, kaj la fortan kunan agadon.

**************************************************************************

RADIO
/////

Esperanto elsendoj de Radio Auxstrio Internacia
===============================================

La Esperantlingvaj elsendoj de ROI okazas:
- Dimancxe: 09:05, 14:05, 17:05 UTC en frekvencoj: 6155 kHz (49m) / 9655 kHz
  (31m) / 13710 kHz kaj 13730 kHz (22m);
- Lunde: je 00:05 UTC en frekvencoj: 7325 kHz (40m) / 9870 kHz (31m) / 13730
  kHz (22m), je 04:05 UTC en frekvencoj: 6155 kHz (49m) / 13730 kHz (22m).

Nia programo auxskulteblas ankaux cxe la komenca pagxo de ROI retpagxaro.
Se vi havas retan kontakton sercxu la hejmpagxon kaj elektu "LiveAudio".

Se vi havas demandojn aux volas informigxi pri nia laboro, viajn leterojn
sendu al nia adreso:

Radio Osterreich International, Esperanto-Redakcio
AT-1136 Vieno, Auxstrio
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Sxako kaj Masko
===============

Aperis samtempe pro someraj kialoj la 6-a kaj 7-a ko-diskoj de Kolekto
2000 eldonitaj de Vinilkosmo.

Sxako, nauxtitola albumeto, prezentas la muzikon de la argentina bando "La
Porkoj", kies kantisto vere mirinde donas lauxvice viglan rokmovigxemon en
siaj rokritmaj titoloj, kaj melodian latin-blusan etoson en la akustikaj.

Cxiuj kiuj atendis delonge novan ko-diskon de Kajto ne atendis vane,
finfine jen la albumeto, Masko. Kajto restas fidela al sia muziko ricxa el
popolmuzikaj instrumentoj kaj etoso. Kelkuloj kiuj sekvas la bandon en
diversajn koncertojn remalkovros neeldonitajn kantojn kiujn ili tamen
ludas sursceneje.

Tiuj ko-diskoj disponeblas cxe la kutimaj libroservoj aux rekte cxe
Vinilkosmo, same kiel la aliaj ko-diskoj de Kolekto 2000 po 79 FRF (12,05
Euxroj) + 20 FRF (3,05 euxroj) por sendokostoj al Euxropo.

Vinilkosmo
FR-31450 Donneville, Francio
Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

KULTURO
///////

Pseuxdonimoj de Kalocsay
========================

Cxu vi scias, kiu estis Peter Peneter, Kopar, Vince aux K. Stelov?

Kalman Kalocsay, unu el la plej elstaraj E-poetoj en sia vivo uzis plurajn
pseuxdonimojn. Pri tiuj kasxnomoj aperis nun resuma studo, kun listigo kaj
klarigo de cxiuj uzataj plumnomoj, redaktita de la heredinto Ada Csiszar.

La 28-pagxa kajero estas havebla cxe pli grandaj libroservoj, cxe UEA
kontraux 1,9 EUR, aux rekte cxe la kompilinto:

Ada Csiszar
Zsigmond ter 1/B
HU-1023 Budapest, Hungario

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis cxeha-saksa renkontigxo kun omagxo al la 140-jara naskigxdatreveno
de L. L. Zamenhof la 18-an de decembro.
* * *
Informkampanjo pri Esperanto estis entreprenita de Esperanto-Klubo de
Victoria, kunlabore kun la informofako de Kanada Esperanto-Asocio, cxe la
mezlernejoj de Victoria (Kanado) cxi-auxtune.
* * *
Unuafoje en Irano, stabo de para-militarorganizo en la urbo Kangavar
(Irano) provizis E-kurson por viraj membroj.
* * *
Aperis legolibro kun la titolo "Lito apud la fenestro" de Betty Salt, gxi
enhavas diversajn tekstojn, kiujn la auxtoro elcxerpis el sia instruista
praktikado. Gxi povos funkcii kiel bona instruilo.
* * *
En Togolando okazis 90 minuta elsendo kaj telefondiskuto pri Esperanto kun
partopreno de la auxskultantoj kaj esperantistoj en tutlanda radistacio.
* * *
Esperanto societo en Takatuki (Japanio) jam la 34-an fojon organizis
Esperanto-eskpozicion, la arangxo vekis la intereson ankaux de la lokaj
urbestroj.
* * *
Dum Internacia Studenta Kongreso en Vladivostok, Rusio funkciis sekcio
"Interlingvistiko kaj Esperanto". La arangxon partprenis cxirkaux 1000
studentoj el pluraj landoj.
* * *
Ekzempleroj en iu EU-lingvo de la 37-pagxa dokumento "Propono de Decido de
la Euxropa Parlamento kaj de la Konsilio pri la Euxropa Jaro de Lingvoj
2001", (referenco :COM(1999)485 final - 99/0208 COD) mendeblas cxe la
euxropa komisaro pri edukado kaj kulturo: S-ino Viviane Reding, 200, rue
de la Loi, BE-1049 Bruselo, Belgio
* * *
Japana Esperanto-Instituto distingis s-ron Takeuti Yosikazu per "Premio
Ossaka 1999" pro lia granda kontribuo al la Esperanto-movado en Azio.
* * *
Aperis Esperantlingva bonaspekta prospekto de Monda Centro de la Paco
(Francio), eblas peti gxin - ecx plurajn ekzemplojn - cxe la adreso:
Centre Mondial de la paix, Place Monseigneur Ginisty, FR-55100 Verdun,
Francio
* * *
Esperantlingve aperis tri voluma Rusa Antologio. La libro enhavas
tradukajxojn de noveloj kaj poemoj de famaj rusaj auxtoroj de la 19-a kaj
de la 20-a jarcento.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La redaktoro de la nederlanda E-revuo Fen-X, J. K. Hammer havas novan
retadreson: kohammer@forigu.esperanto.nu, lia malnova retadreso jam tute ne
funkcias.
* * *
Mortis cxeha esperantistino-artistino Eva Seemannova, kiu ankaux multe
ludis en teatrajxoj esperantlingvaj.
* * *
Ni sciigas al niaj geamikoj, ke je la 19-a de novembro okazis familia
festo kaj oficiale ni komencis kunvivon, M. Reza Torabi kaj Fariba Nuri
Majd. Posxta adreso: P.K.: 184, IR-17765 Tehran, Irano Rete:
reza@forigu.esperanto.org
* * *
Tiuj kiuj deziras ricevi (kontraux unu respondkupono) la raportojn
(gxeneralan kaj fakajn) pri la someraj stagxoj 1999 okaziantaj en kastelo
Gresillon (Francio), bv. kontakti: Marie-Therese Lloancy, Villa La
Pergola, 8 rue Baudon, FR-64000 Pau, Francio.
* * *
La Esperanto Redakcio de ORF-Radio Auxstria Internacia ricevis
telefonnumeron en la centro de la radiostacio. Gxi estas : +43 1 87878
13028 Sub tiu numero funkcias ankaux mesagxilo.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Deziras korespondi kun amikoj en cxiuj landoj de Euxropo pri diversaj
temoj: 42-jara virino, socia asistino. La adreso: Maria da Piedade de
Paula; rua Joao Candido 276; BR-04458-110-Sao Paulo, Brazilio.
* * *
Tria-agxaj gekursanoj en Fidenza, Italio, en du kursoj sub la auxspicioj
de la Universitato de la Tria Agxo, volas havi praktikan uzadon de la nove
akirita lingvo, Esperanto, kun similagxaj spertuloj. Kontaktadreso: S-ro
Renzo Sommi, Via XXV Aprile nr. 40, FR-43036 Fidenza (PR), Italio.
* * *
17 j. simpatia knabino, hobioj estas trikado, kudrado, kuirarto, vivo en
diversaj landoj, kolektas modrevuojn, bildkartojn. Ksenija Kolesova, pr.
Krasnojarskij rabocxij 147-98, Krasnojarsk, RU-660093, Rusio.
* * *
Mi estas 31 jara frauxlino. Mi interesigxas pri muziko, filmo kaj
literaturo. Mi volas korespondi por ekkoni esperantistojn. Mi adreso
estas: Agata Sajowa, W. Poznanska 18m8, 08-110 Siedlce, Polio.
* * *
Mi estas 17-jara franca lernanto kaj komencanto. Miaj hobioj estas teniso
kaj montgrimpado. Mi dezirus korespondi en E-o kun ruso, kiu ankaux
interesigxas pri sporto, muziko. Eric Friedrich, 18, rue de l'Obermatt
FR-68380 Metzeral, Francio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Novjaro
=======

Noktan Negligxon, Necesan Negocon, Nemultan Negxon, Nek Nekrologon - Nek
Nefriton, Nektaron, Naturan Nelacigeblecon, Ne Nenion, Neniam
Nekonsileblecon, Nenie Neniu-esperantiston, Nenormalajn Noblojn, Nepra
Neprofitemecon, Nuksan Nutrajxon, Nuran Neton, Netakseblan Nuancon, Ne
Nesciadon, Nunan Neuxtral-lingvon, Nudan Nigrulinon, Ne Nikotinan Nubon,
Nuancatan Nimbon, Nedifekteblan Nimfon, Nominalan Nivelon, Normajn Notojn,
Nombritajn Novnaskitojn, Nepetitan Nomfeston, Normalan Nomaron... kaj

Neforgeseblan Novjaron

Jozefo BAKo

**************************************************************************

Inventisto kun ora medalo
=========================

La nomo "Stano Marcxek" estas konata en Esprantujo. Krom esti "gxenerale
aktiva", en la okdekaj jaroj li estis la managxero de la fama slovakia ne-
e-ista pop-grupo Teamo (sonregistrajxo kasede ankaux en E-o, koncerto en
IJK), en la 90-aj jaroj komence redaktoro de E-vegetarano, poste
reviviginto de Slovaka Esperantisto.

Stano Marcxek nun gajnis Oran Premion en Internacia Inventista Konkurso.
Pri lia sukceso (kaj pri E-o) ekinteresigxis ankaux la naciaj amasmedioj,
gazetoj kaj landa televidprogramo.

Stano Marcxek
Rete: marcek@forigu.esperanto.sk

**************************************************************************

Perdita cxino farigxis almozulo
===============================

La 30-an de novembro 1997, la brazila gazeto "Jornal da Tarde" de urbo Sao
Paulo informis ke jam de 20 tagoj, la cxino Xu Yuan vagadis en la
Internacia Flughaveno "Cumbica" en Sao Paulo, sen mono por mangxi, nur kun
la sama vesto kaj kunportis nur kelkajn bagatelajxojn. La polico kredis ke
li estis sxtelita kaj ne havis la bileton por reveni al sia lando. La
raportista skipo de la gazeto trovis lin ene de la necesejo de la
flughaveno kiam li lavadis siajn vestojn. Demandite cxu li parolis la
portugalan lingvon Yuan skuis la kapon por montri ke li ne konis la
lingvon. La sama demando estis farita en la angla lingvo kaj la respondo
estis: "No english, china, china".

Laux informo de la laboristoj de la flughaveno, la cxino kauxzis
problemojn

al neniu. Ili observadis Yuan sed neniu eksterordinara okazadis. La cxino
farigxis kvazaux allogajxo en la flughaveno, cxar cxiam li faris ion: jen
li gestis petante mangxajxon, jen li sercxadis cigaredon jen li sercxis
lokon por lavi sin. "Mi kompatas lin", diris laboristino de la flughaveno.

Young Man To, alia cxino kiu vivas en Brazilo jam de 33 jaroj reliefigis
la malfacilecon de komunikado ecx inter la cxinoj mem: "Ecx al mi kiu
estas cxino, estas malfacile paroli kun alia cxino, cxar en Cxinio estas
pli ol 100 lingvoj (dialektoj). Foje ecx la cxina konsulo malfacile
komunikigxas en sia lando".

La Sxtata Migra-Servo de Brazilo provis cxe Ministerio pri Justeco trovi
bileton por vojagxo de Yuan. La cxina konsulejo en Brazilo ne sciis
informi pri tiu cxi situacio.

Joao Manoel Aguilera Junior
Rete: klubo@forigu.correionet.com.br

**************************************************************************

Inter la geedzoj
================

- La edzo konstante kolerigas min rakontante pri sia unua edzo.
- Tamen vi ja povas dekutimigi sxin de tio.
- Kiamaniere?
- Komencu paroli pri via estonta edzino.

* * *

- Vi ne konas lin bone. Kiel vi ne timis pruntedoni al li monon? Eble li ne
  povos redoni! - riprocxas edzino al la edzo.
- Li povos. Tio estas tuj videbla.
- Kial vi tion opinias?
- Cxu vi ne rimarkis? Li estas juna kaj la edzino - maljuna kaj malbela.

el Litova Stelo n-ro 4/1999

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 177, 1/januaro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************