Eventoj n-ro 176. retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Helpu maljunan sinjorinon!
              (Estas sercxata volontulo por la Agado Espero)

Faka aplikado: - Bibliografio pri fakaj E-eldonajxoj
               - Trilingva vortaro de fervojaj esprimoj
               - Interreto: 9 mallongaj informoj 

Arangxoj: - AIS okazigos studsesion dum IF
          - Arangxo Junulara Nordia - kun skiado!
          - Komuna vojagxo per trajno al IJK en Hongkongo
          - Programo de Kvinpetalo en 2000
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Sukcesa projekto cxe UEA: "Indigxenaj Dialogoj"
        - Nova, granda, bela Esperanto-afisxo 
        - "1000 familiaj pakajxoj", ecx 2000
        - Redaktoraj sxangxoj cxe Heroldo
        - Klaso gajnis komputilojn por/per Esperanto
        - Junulara E-Karavano: projekto el Ukrainio
        - Vigla E-vivo en Kroatio
        - Amuze, sxtupo de renaskigxo en Bulgario
        - E-ekspozicio migras de lernejo al lernejo
        - 11 % de EP-anoj jam por Esperanto

Instuado, ILEI: - Diplomlaborajxo pri terminologio en Esperanto
                - Pasporto por la tuta mundo - parto 1-8 jam havebla

Radio: - "Trarigardo de Esperanto-gazetaro" auxskulteblas en la reto

Muziko: - Valso por amikoj - nova KD de Jxomart kaj Natasxa

Kulturo: - La Tragedio de Homoj - 25 lingvoj - aperinta KD

Rubrikoj: - reagoj (3), mallonge (12), anoncetoj (5), korespondi deziras (6)

Interese: - "Mi amas Esperanton" en Ivanovo
          - "Restoracio Esperanto" en Dagestan, Rusio

**************************************************************************
**************************************************************************

                                Ni deziras
                        agrablajn jarfinajn festojn
                          al cxiuj niaj legantoj!

                        - Kunlaborantoj de Eventoj -

**************************************************************************
**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Helpu maljunan sinjorinon!
==========================

La maljuna sinjorino estas Universala Esperanto-Asocio, UEA, kiu malgraux
siaj pli ol 90 jaroj, fartas bone kaj dauxre postulas, ke la genepoj faru
ion. En cxi tiu okazo, gxi sercxas junan aux junecan volontulon, kiu
pretas labori pri la "Agado Espero".

"Agado Espero" estas agado, kiu celas helpi viktimojn de militoj kaj de
similaj katastrofoj. Oni devas kunordigi la projektojn, kiuj spontane
naskigxas en la Esperanto-movado okaze de tiaj eventoj, helpi ilin realigi
siajn celojn, diskonigi ilin. En difinitaj kazoj oni povas ankaux mem
instigi la ekeston de tiaj projektoj.

Al la laboro apartenos ankaux la kolektado kaj unuan kribrado de
helpopetoj de esperantistaj viktimoj, kiuj venas al la tiel nomata "Konto
Espero", kiu celas helpi nur esperantistajn viktimojn.

Al la laboro apartenas ankaux instigado al esperantistoj donaci por la
Konto Espero kaj la aliaj projektoj.

La kandidato, prefere, havu ret-posxtan aliron, sed cxefe energion kaj
intereson pri tia agado, kiu estas la respondo de la Esperanto-movado al
malbelaj situacioj, kiuj suferigas niajn kun-homojn.

Bona kono de Esperanto estas esenca. Kono de aliaj lingvoj estas
preferata. La laboro estas farebla hejme dum la libera tempo sen apartaj
tempo-premoj.

Gxi ne donos al vi monon. Nur eventualaj elspezoj estos repageblaj. Sed
gxi donos al vi la senton, ke vi estas helpanta la mondon, kiel faras
pluraj aliaj NeRegistaraj Organizajxoj. Vi laboros kun internacia teamo
(la organizantoj de la projektoj) kaj sub la rekta gvido de la Estraro de
UEA.

Se vi opinias ke vi estas la gxusta homo por helpi UEA-n, tio estas pli-
malpli la Esperanto-movado, sendu mesagxon al Renato Corsetti
(corsetti@forigu.itelcad.it).

La sukcesa kandidato estos nomumita de la Estraro de UEA "Komisiito pri
Agado Espero".

Renato Corsetti

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

En kelkaj landoj (ekz. en Hungario) oni povas fari ankaux sxtate
rekonitajn lingvoekzamenojn el Esperanto. Ne nur baz- aux mezgradajn aux
superajn, sed ankaux plivastigitajn kun fakaj esprimoj, t.n. faklingvajn
ekzamenojn. En Esperanto ne estas facile prepari sin al tiaj faklingvaj
ekzamenoj, do antaux kelkaj jaroj estis kompilita listo de rekomenditaj,
konsulteblaj fakaj libroj / artikoloj.

Sube en kelkaj partoj ni aperigas tiun liston, kaj petas helpon de la
legantoj: se en iu fako vi konas kroman libron aux artikolon, bv. alsendi
informon pri gxi. Ni estus aperte danka pro alsendo de specimeno de la
libro, aux fotokopio de la koncerna artikolo. Ecx pli valorus komputile
entajpita teksto, alsendebla per retposxto al eventoj@forigu.esperanto.org aux al
nia redakcia adreso.

Listigotaj fakoj: biologio, ekonomio, elektrotekniko, fervojaj aferoj,
fiziko, geografio - geologio, historio, juro, kemio, komputiko,
matematiko, medicino, sporto, stomatologio, tekniko.

BIOLOGIO
--------

- Bildlibro pri bestoj. London: Daily Mail, 1961. 76p.
- Cxen Sxjauxji: Cxinaj protektataj bestoj. Pekino: CxEE, 1987.353p.
- EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvortaro Bailieboro, Ontario, 1988. ISBN
  0-919186-32-7. 44-53 (homa anatomio), 616-671 (animaloj kaj plantoj)
- Enkonduko en la biologion. = revuo Fokuso 1987:4. 8-29.
- G(L Ilona: Pri la funkcio de spicoj en la nutrado. = revuo Fokuso 1987:4.
  3-7
- HRYNKIEWICZ, Adam: ERGOTO: Lauxtema vortaro Esperanto-angla-franca-
  hispana. Buenos Aires, 1972. p. 9-19 (flauxro), 19-32 (fauxno), 48-52
  (anatomio), 52-54 (fiziologio).
- MARKHEDEN, Malte: Svedaj birdoj. Sveda-E-latina-E-sveda. Sjonhaga, 1984.
- MESZAROS, Bela: Eszperanto nyelv es biologiai szoveggyjtemeny.
  (Krestomatio pri biologio). Universitata studlibro por studentoj de la
  bilogia, medicina kaj agrikultura fakoj. Debrecen: Universitato Kossuth
  Lajos, Naturscienca fako, 1992. 312 p. - 25 fakaj studoj de paleontologio
  gxis bestkuracado, kun biologia fakvortaro.
- MESZAROS, Bela: Europai madarnevek nyolc nyelven. (Oklingva nomaro de
  euxropaj birdoj). Landa Medio- kaj Naturprotekta Buroo. Debrecen, 1980.
  140 p.
- PILGER, Wouter F.: Provizora privata listo de nomoj de bestoj. Mamuloj.
  Lelystad: Vulpo-libroj, 1992. 72 p. ISBN 90 70074 35 4. - Cx. 1700
  sciencaj kaj cxiutagaj nomoj de mamuloj, en prezento laux klasifika divido
  kaj en alfabeta ordo.
- SEIHO, Nishi: Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj. 2. eld.
  Maebasxi, 1964. 108 p.
- SCHICKE, Harald: La korpo de la homo. MZ-Verlag, Ansendorf, Germanio,
  1993. 128 p.
- STEINMANN, H. kaj L. Zombori (al cxina kaj Esperanto trad. Li Kexi):
  Atlaso de insekta morfologio.Esperanta-latina-cxina. Pekino: CxEE, 1987.
  454 p. ISBN 7-5052-0000-3.
- SxUVAJEV, Jevgenij: Pri la konduto de bestoj. = revuo Fokuso 1987:4. pp.
  30-56.
- VARGA, Zoltan: Gvidlibro pr bestoj. Suplemento en Esperanto al la
  hungarlingva bildlibro "(llatismeret". Trad. Bela Meszaros, Tibor Papp.
  Budapest: HEA, 1988. ISBN 963 571 148 4 - Varga Zoltan: (llatismeret,
  Budapest, eldonejo Tankonyvkiado, 1988. ISBN 963 18 1277 4
- WARINGHIEN, Gaton: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. 4. eld. Paris:
  SAT, 1987. pp. 1219, 1221-1263
- ZHANG, Qutai, Feng Zhihou kaj Yang Zhenghong: Kuriozaj floroj kaj arboj en
  la preovinco Yunnan, Cxinio. Pekino: CxEE, 1988. 146p.

Fakaj asocioj
- Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, NBN. BE-2920
  Kalmthout, tel: +32-3-6669949
- Ornitologia Rondo Esperantlingva. Sekretario: Tibor Papp, tel:
  +36-52-310398. Adreso: Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen, Hungario. - Cxi
  tie haveblas ankaux la malnovaj numeroj de la ornitologia revuo La Mevo.

**************************************************************************

Trilingva fervoja fakvortaro
============================

Aperis cxina-Esperanta-angla fervoja vortaro, kompilita dum 15 jaroj de s-
ro Li Sen, prezidanto de CxFEA kaj IMEA. La vortaro enhavas 14000 cxinajn,
17700 esperantajn kaj 18000 anglajn fervojajn terminojn. La 7terminoj
estas listigitaj laux la vico de cxina lingvo, kaj ekzistas ankaux
indeksoj Esperanta kaj angla.

La vortaro bazigxas sur la ses-lingva fervoja vortaro "Lexique general des
temes ferroviaires" eldonita de UIC. kaj Esperanta fervoj-vortaro
kompilita de IFEF. Tiu cxi vortaro estas 620 pagxa.
Vi povas ricevi informojn pri gxi aux gxin mem cxe:

CxFEA
CN-010057, Huhhot, huhhota Tieluju Sushe 16-2, Neimonggu, Cxinio
Rete: gao@forigu.public.hh.nm.cn

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Aperis nova, afrika, reta E-revuo, nomata "Afrikanio". Gxi estas legebla
cxe la retpagxaro: http://www.africnature.com/ esperanto.htm kaj ekde
decembro estas dissendata ankaux retposxte al la dezirantoj. Por ricevi en
ses monatoj la retposxtan version, bv. skribi al: P-ro Herman Nyeck
Liport, rete: esperanto@forigu.africnature.com.

* * *

La bulteno de la Londona Esperanto-Klubo estas legebla cxe la interreto.
Oni povas elsxuti la gazeton en la formato "pdf" (tio estas ofte uzata
formo por transigi librojn, magazinojn ktp. en la reto). Se vi
interesigxas pri tio, vizitu la jenan adreson: 
http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lek

* * *

Se vi bezonas informojn pri subteno de iu via eduka projekto kadre de
Socrates, Erasmus, Comenius, ktp, turnu vin al la retpagxo:
http://www.europa.eu.int/en/ comm/dg22/socrates.html.

* * *

Aperis interreta Esperanta gazeto pri la Bharata movado kun la titolo
"Fenestro". Vi trovas gxin cxe: http://www.geocities.com/bharato

* * *

Ekzistas dissendolisto por gejoj. Se vi volas aligxi al gxi, vi povas tion
fari tute Esperante. Bonvolu sercxi la adreson:
http://www.ganimedes.com/lsg-ano.

* * *

Reaperis "Andaj Ondoj" la retrevuo de Kolombia Esperanto-Ligo. Gxi estas
legebla cxe: http://members.tripod.com/ Kolombia_Eo_Ligo/andajondoj/

* * *

Por junuloj (gxis 30 jaragxo) kun universitata diplomo eblas kvinmonataj
stagxoj cxe diversaj euxropaj instancoj. Informoj troveblas cxe la
retadreso: http://europa.eu.int/comm/sg/stages/index_en.htm.

* * *

Sur la retpagxoj de Sveda Esperanto-Federacio eblas aligxi al nova
diskutlisto pri Esperanto en Svedio. Unuavice oni celas diskuti la
plifortigon de la sveda Esperanto-movado, informadon, kunlaboron,
estontajn aktivadon, kursojn k.s. Oni aligxas sendante sian retadreson kaj
nomon per la retpagxo: http://www.esperanto.se/svesp-l/

* * *

Euxropa Unio aldonis al siaj interretpagxoj eron speciale por malgrandaj
komercoj. La adreso estas: http://europa.eu.int/business. Gxi alireblas en
la 11 oficialaj lingvoj de la EU kaj celas plifaciligi la akiron de
informoj. Oni kreis 4 temojn: eblecoj de EU-subvenciado; teknikaj normoj;
legxaro pri patentoj, markoj, ktp ("intelekta proprietajxo"); publikaj
adjudikoj (kun aliro al "Tender Electronic Daily"). La novaj adjuktoj en
EU-regiono troveblas cxe la adreso: http://ted.eur-op.eu.int .

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Studadsesio de AIS
==================

Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) San-Marino salutos la novan jaron
per studadsesio en la Germana urbo Munster. Kadre de la 16-a Internacia
Festivalo (IF) AIS-docentoj prezentos kursojn kaj prelegojn, kiuj ofertos
ne nur sciindajn faktojn, sed ankaux la eblon akiri studunuojn. Okazos
kursoj interalie pri "auxdvidaj kaj plurkanalaj instruiloj", "rajtoj kaj
eblecoj de virinoj", "perspektivoj de la Esperanto-instruado" kaj "Baltaj
landoj en la nova Euxropo". La konferenco kaj la festivalo dauxros de la
27-a de decembro gxis la 3-a de januaro.
Aligxi kaj informigxi eblas cxe:

Hans-Dieter Platz
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio.
Rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de

**************************************************************************

AJN 2000
========

Inter la 27-a de februaro kaj 2-a de marto okazos AJN-2000 (Arangxo
Junulara Nordia) en la kabano de surduloj, meze de arbaro en la urbo
Trondheim. La programo estos plentempa amuzo kaj skiado kaj kabanumado.
Pliaj informoj:

Knut Lyngstad
Paul Fjermstads v. 41, NO-7052 Trondheim, Norvegio.
Rete: knutly@forigu.stud.ntnu.no

**************************************************************************

Trajnokaravano al IJK 2000
==========================

Por la venontjara IJK en Honkongo estas planate organizi komunan vojagxon
de Euxropo plene per trajno. Tia vojagxo ja jam okazis en 1994 okaze de la
IJK en Koreio kaj cxiuj tiamaj partoprenantoj ankoraux hodiaux rakontas
pri gxi kun brilantaj okuloj.

Jen la unuaj ideoj:

La karavananoj renkontigxas en Moskvo kaj de tie ekvojagxas per la
Transsiberia Fervojo. Post tritaga vojagxo okazas restado en la Siberia
urbo Tomsk, kie okazas la OrSEJT, esperantista tendaro. Post kelkaj tagoj
da pauxzo kaj gxuo de la speciala etoso de rusia renkontigxo oni
pluvojagxas orienten. La vojo gvidas la karavananojn tra Mongolio, kie
eble alia pauxzeto estos realigebla, al Cxinio kaj Pekino. Tie eblas gxui
la etoson de la Cxinia cxefurbo kaj rigardi ties vidindajxojn. Ni esperas
renkontigxi kun lokaj esperantistoj. De Pekino al Honkongo la karavano
alvenos la 5-an de auxgusto, la unuan tagon de la IJK.

Temas pri vojagxo pri kiu vi povos ankoraux rakonti al viaj genepoj!
Kompreneble estas ankoraux kelkaj malklarajxoj, ekzemple la precizaj datoj
devas ankoraux esti eltrovitaj. Krome ankoraux ne eblas sciigi ion pri la
kostoj. Kompreneble ni informos vin kiel plej eble baldaux en la gazetaro
pri la evoluoj de tiu cxi karavano!"

Holger Boos
estrarano de TEJO
Rete: holger.boos@forigu.gmx.de

**************************************************************************

Kvinpetalo 2000
===============

Jen la listo de la programo de E-domo, Kvinpetalo, en la venonta jaro. Mi
volas informigi vin, ke la programo estos ankoraux kompletigota.

- 15-19 de februaro: Inicado al Esperanto kaj praktikado por komencantoj.
- 22-26 de februaro: Preparado por oficiala (en Francio) ekzameno Kapableco.
  Traduko kaj disertacio.
- 11-15 de aprilo: Pri Pedagogio.
- 18-22 de aprilo: Praktikado de la lingvo.
- 1-4 de junio: Botaniko studata tra la regiona flauxro.
- 15-21 de julio: Internacia Konferenco de ILEI
- Septembro: Astronomio: inicado kaj praktiko
- 8-13 de septembro: Pri literaturo.

Rapley
Rete: rapley@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo, Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel:
+421-7-291604.
* * *
03-05.12. Renkontigxo okaze de Sankt-Nikolao Festo, Murzasichle (Polio)
Inf: E - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
Tel.: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
04.11. 12-a Konferenco de Internacia Komunista Kolektivo, Havano. Inf:
Luis Serrano Perez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio. Tel:
+34-9-37275021. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com
* * *
09-15.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo, str.
Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694.
* * *
10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074
* * *
22.12-04.01. 12-a Konferenco de IKEK (Internacia Komunista E-ista
Kolektivo) en Havano. Inf: IKEK Fe del Valle, Calle 10, no 106 Vedado
(Havano), Kubo. Rete: esperant@forigu.worldnet.fr
* * *
23.12-03.01. Novjara Feriado "Karlova Vintro '99", Karlovo. Inf:
Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, P.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.
* * *
24-12-02.01. Amikeca Esperanto-Konferenco, Havano. Inf: Rete:
eddy@forigu.pandora.be
* * *
24-26.12. 1-a KKK (Kokina kaj Kokakolaa Renkontigxo) en Gooik. Inf:
Urbanus Infinpamp, Ikwoeljoewatstraat 42b, BE-2900 Gooik, Belgio.
* * *
27-31.12. Vintro en Jaroslavl. Inf: Timur Golubencev, Neftjanikov 22-9,
RU-150046 Jaroslavl, Rusio. Rete: root@forigu.sch43.edu.yar.ru
* * *
27.12-03.01. 16-a Internacia Festivalo (IF), Munster. Inf: Hans-Dieter
Platz, Pf. 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007
* * *
27.12-03.01. 43-a Internacia Seminario, Wetzlar. Inf: Germana Esperanto-
Junularo, Grellstr. 36, DE-10409 Berlin, Germanio. Tel/fakso
+49-30-42857899 is.admin@forigu.esperanto.de
* * *
28-31.12. 7-a Togolanda Esperanto-Kongreso, Aneho. Inf: Unuigxo Togolanda
por Esperanto, B.P. 12.096 Lome, Togolando.
* * *
29.12-02.01. Budapesxta Silvestro. Inf: Vojagxoficejo Espertur, Tatra u.
4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331.
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu
* * *
29.12-02.01. Silvestro en Budapesxto. Inf: Movilo, Soroksari ut 117D,
HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793.
* * *
30.12-02.01. Silvestra balo kaj vintraj ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto
- Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
+421-92-7769302. Rete:milanzvara@forigu.hotmail.com

**************************************************************************

Indigxenaj dialogoj
===================

Meze de septembro finigxis la unua 3-semajna kurso kadre de la projekto
Indigxenaj Dialogoj (ID). Tiu eksterordinara projekto ekdisvolvigxis
pasintjare kaj gxin iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el la
lingvoinstituto Narwal en Wassenaar, Nederlando. ID celas doni al la
organizajxoj de indigxenaj popoloj rimedon por libere kaj senpere
kunlabori kaj interkomunikigxi. La rimedo estas Esperanto kaj gxia uzo en
la komputila reto.

Kiel oni povas imagi, Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge renkontis ne nur
simpation sed ankaux fortajn dubojn pri la realigebleco de la projekto,
kiam ili komencis prezenti gxin al eblaj partneroj. Tamen jam en oktobro
1998 la Estraro de UEA decidis apogi la projekton kaj asignis al gxi
auxspiciojn de UEA. Sekve UEA i.a. diskonigis gxin en la revuo "Esperanto"
kaj dum la maja konferenco de la Haga Alvoko por Paco. Esperantistoj en
pli ol dek landoj envolvigxis en ID ekzemple per tradukado de kursotekstoj
kaj kiel "geonkloj", kiuj rete korespondas kun la kursanoj por ke ili
spertigxu en la lingvouzo.

La nelacigeblaj gvidantoj de Narwal sukcesis varbi por la projekto plurajn
ne-Esperantajn partnerojn kaj sponsorojn, i.a. Nederlandan Centron por
Indigxenaj Popoloj, Instituton por Tutmonda Edukado kaj bankojn.

Post la fino de la unua kurso pli ol la duono de la internaciega
partoprenantaro uzas - jam - Esperanton. En novembro komencigxis la dua
kurso.

Kiu deziras subteni akiron de lerniloj k.a. materialoj por ID, povos fari
tion per donacoj al la konto de Kampanjo 2000 cxe UEA, kun la indiko "Por
ID'.

CO de UEA

**************************************************************************

Esperanto-afisxo
================

Esperanto-Grupo de Aalen (Germanio) eldonis 4-koloran, belan
reklamafisxon, kiun eventuale povas utiligi ankaux aliaj esperantistoj en
siaj ekspozicioj aux varba laboro.

Formato de la afisxo: A/2, papero 135 g/m2 gl. profimago, Teksto (en la
germana): Fremde Kulturen verstehen lernen am besten mit einer neutralen
Sprache: ESPERANTO (esperante: Fremdaj kulturoj komprenas unu la alian
plej bone uzante neuxtralan lingvon: Esperanto). Prezo: 10 DEM/ekz, rabato
10 % ekde 5 ekz. Kontaktadreso al la eldona klubo:

E-grupo, Kocherstr. 1, DE-73432 Aalen, Germanio
Rete: kh.schaeffer@forigu.t-online.de

**************************************************************************

2000 pakajxoj trovis sian adresiton
===================================

Multaj el la legantoj eble memoras, ke dum la milito en la eksa Jugoslavio
UEA vastigis la agadon cxirkaux la Konto Espero (kiu celas precipe
esperantistajn viktimojn) al la Agado Espero, kiu celas kunligi kaj
subteni iniciatojn de aliaj esperantistoj kaj esperantista organizajxoj
favore ankaux al neesperantistaj viktimoj.

Unu el tiuj agadoj estis la tiel nomata "1 000 familiaj pakajxoj".

Nun, surbaze de detala raporto de la loka organizajxo "Humanitara Organizo
Espero", starigita kaj estrata de esperantistoj, oni vidas ke finfine la
respondo al la alvoko estis tiel bona ke en la fino oni povis donaci
proksimume 2 000 pakajxojn (precize temas pri 1 998). La disdonado okazis
interkonsente kun la Ministerio por rifugxintoj kaj kun lokaj urbaj
instancoj en Sarajevo, Novi Grad kaj Hadzici.

Cxi tiu artikolo celas cxefe danki la donacintojn. Inter cxi tiuj elstaras
la kataluna Fons Catala el Barcelono kaj la franca Esperanto-Kultur-Centro
de Tuluzo. Sed same valoran kontribuon faris pluraj individuaj
esperantistoj. Interalie kelkaj esperantistoj tradukis la tekston al sia
nacia lingvo kaj provis interesigi neesperantistajn help-organizajxojn. En
Bosnio mem la agado ricevis grandan atenton. La cxefa bosna gazetaro
kelkfoje raportis pri cxi tiu agado kaj sekve de gazetaraj konferencoj la
lokaj radio kaj televido intervjuis la gvidantojn de Humanitara
Organizajxo Espero. Faldfolio kun klarigoj pri la kampanjo en la albana
kaj bosna estis enmanigita al cxiu familio kune kun la pakajxo.

Dum cxi tiu agado ankoraux ne finigxis, la Humanitara Organizo Espero jam
organizas aliajn projektojn kaj por Bosnio kaj por aliaj landoj. Atentu,
ili cxefe sercxas esperantistojn, kiuj povus kontaktigi ilin kun
neesperantistaj help-organizajxoj. Se vi konas homojn en tiaj
organizajxoj, petu detalojn pri la projektoj cxe:

Humanitara Organizo Espero
M. Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino

**************************************************************************

Redaktoraj sxangxoj cxe Heroldo
===============================

De longaj monatoj estis planata transdono de la redaktoraj taskoj de
Heroldo. La unua plano estis Aleksander Korjxenkov, sed lia translogxigxo
al Bulgario fine ne realigxis. Nun ankaux la HdE-Komunikoj konfirmis la
onidirojn, ke ekde la lasta cxi-jara (specifa) numero la redaktadon
transprenos Stano Marcxek el Slovakio.

Marcxek estas konata esperantisto, dum jaroj li managxadis la
(neesperantistan) rok-ensemblon Teamo, li revivigis kaj vivtenis dum
kelkaj jaroj la sendependan gazeton Slovaka esperantisto, kaj redaktadis
ankaux "Esperantista Vegetarano"-n.

Samtempe LF-koop nomumis s-ron Stefan MacGill kunordiganto de la specifaj
numeroj por la periodo 2000-02. La kontaktadresoj:

Stano Marcxek
Rete: marcek@forigu.esperanto.sk

Stefan MacGill
Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net

**************************************************************************

Gajni 5 komputilojn per Esperanto
=================================

La 5-a klaso de la gxenerala lernejo en Biksad (provinco Kovasna, Rumanio)
partoprenis nacian konkurson, prezentante projekton "Interkulturo" de ILEI
kaj UEA, en kiu gxi partoprenas.

Rezulte ilia propono estas konsiderata la plej bona projekto kaj pro tio
ili gajnis komputilan laborejon, konsistanta el 5 komputiloj kun ligo al
interreto.

La 25 gelernantoj memkompreneble tre felicxigxis pro tio, cxar estante la
unuaj aligxintoj tutmonde en la interreta virtuala lernejo Tibor Sekelj,
kie nun partoprenas 92 klasoj el cxiuj kontinentoj, gxis nun ili povis
interrilati kun la alilandaj kamaradoj nur per malrapidega papera
korespondado.

En tiu lernejo jam ekde pluraj jaroj tre lerte agas la instruisto Mihai
Trifoi, kiu arangxis tie ecx etan Esperanto-muzeon.

Por tiuj, kiuj volus gratuli aux kontakti la gajnintojn ilia fresxa
retadreso estas: pg024@forigu.xnet.ro, kaj jen la papera adreso:

Shcoala Generala Nr.1,
RO-4038 BIXAD, Jud. Covasna, Rumanio.

**************************************************************************

IJEK
====

Internacia Junulara Esperanto-Karavano, IJEK estas internacia projekto,
kiu estas parto de granda mondskala projekto "Internaciaj Kontaktoj", kies
preparlaboroj komencigxis antaux du jaroj far grupo da aktivuloj el
neformala studenta E-movado en Euxropo - Gaudeamus. La unuan etapon oni
planas fari en la jaro 2000 en la landoj Ukrainio, Cxehio, Italio,
Francio, Svedio kaj Britio.

La projekto estas aktiva instru-kleriga programo, kiu celas prepari
euxropan studentaron al partopreno en tutmonda studenta programo, kies
internaciaj arangxoj komencigxos ekde 2001. En paso de la Karavano estas
planataj renkontigxoj kun studentoj, dum kiuj famaj esperantistoj rakontos
pri la lingvo, movado, tendencoj en la lingva evoluo, ebloj, kiujn
malfermas posedo de la lingvo.

La 7-an de decembro 1999 en kijiva (Rusio) "Esperanto-Bar 96" okazis
preskonferenco, kiun donis Estro de la Karavana Organiza Komitato Vladimir
Soroka, la respondeculo Jurij Soroka kaj UEA-Delegito por Kijivo Mikaelo
Lineckij. Ricevi la informojn venis reprezentantoj de kvar televidkanaloj
(ankaux la Sxtata kanalo), radiostacioj kaj jxurnaloj.

Estis vocxlegita la jena malfermita deklaro:
- Internacia Junulara Krea Unuigxo "Gaudeamus" turnas sin al Registaroj kaj
  Prezidantoj de euxropaj landoj kun la peto subteni la projekton
  "Internacia Junulara Esperanto-Karavano" - kultur-klerigan programon de la
  monda skalo.
- Celo de la Projekto estas veki cxe junularo intereson al aktiva internacia
  vivo kaj internacia komunikado, informi pri unikaj ebloj, kiujn donas al
  gxi integrigxo en internacian junularan E-movadon.
- Formo de la okazigo - renkontigxoj de studentaro kun famaj esperantistoj
  en superaj lernejoj de europaj cxefurboj. Slogano de la Projekto - "Al
  junularo de la planedo - komunan lingvon!"

Subtenu ankaux vi tiun vere internacian Projekton. Tteksto de la deklaro
estas tradukinda en la naciajn lingvojn kaj lauxeble aperigata en la
gazetaro. Pri faktoj de la aperigoj bonvolu rete informi min.

Lineckij Mikaelo
Rete: ua_esperanto@forigu.mail.ru

**************************************************************************

Vigla vivo en Kroatio
=====================

La urbestro de la urbo Sinj akceptis delegacion de la E-Societo Dinko
Sximunovicx por trakti pri la 4-a kongreso de kroataj esperantistoj,
okazonta en Sinj en majo 2000.

Novaj kursoj komencigxis en Osijek kaj Rijeka kaj kvar kursoj en Zagreb.

La cxefa publika kultura evento en oktobro okazis la 17-an, kiam en la
prestigxa Zagreba Muzeo Mimara per la financa helpo de la loka Franca
Instituto gastis per Esperanta koncerto la fama franca kanzonisto Jacques
Yvart.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Amuze - kaj renaskigxo en Bulgario
==================================

La 13-an de oktobro 1999 la nova E-magazino "AmUzE" oficiale prezentigxis
al la geesperantistoj el Sofio.

Tiun cxi eble plej grandan E-kunvenon dum la lastaj jaroj partoprenis ne
nur la kutime cxeestantaj E-aktivuloj, sed ankaux multaj homoj, kiuj
lastatempe ne aktivas en la E-movado - junaj komencantoj, aktivuloj kaj
eksaktivuloj de Bulgara E-junularo, iam aktivaj E-instruantoj k.a - ja la
celo de la kunveno estis ne nur prezenti novan revuon, sed signi
revigligxon de la bulgara esperantistaro.

Mariana Evlogieva, cxefredaktoro kaj eldonanto de "AmUzE", parolis pri
siaj celoj kaj planoj. Sxi klarigis la kvazaux-sloganon "bunta,
facilstila, distra kaj utila". La bunteco sxuldigxas al la temaro
(praktike cxio krom organizaj problemoj) kaj al la multnacia teamo. La
facileco ebligas ankaux al komencantoj praktike uzi la lingvon. Fine
Mariana Evlogieva menciis la planojn de sia firmao "Interpres" ekeldoni
ankaux librojn en Esperanto.

Krom pri "AmUzE" oni povis informigxi pri interesaj E-arangxoj kaj
iniciatoj. Raja Androvska anoncis pri la restarigo de la junulara sekcio
de BEA kaj pri la nova "retuma sekcio". Venelin Mitev koncize prezentis la
novan sekcion de verkemuloj. Mariana Evlogieva informis pri la restarigo
de la instruista sekcio, pri projektoj "Interkulturo" kaj "Indigxenaj
Dialogoj", pri la lernajana revuo de ILEI "Juna Amiko" kaj pri interreta
E-kurso por komencantoj.

Mariana Evlogieva
intrpres@forigu.usa.net

**************************************************************************

Ekspozicio en Bjalistoko
========================

Okaze de la 82-a datreveno de la morto de Zamenhof estis inauxgurita la
ekspozicio, "Bjalistokano L. L. Zamenhof kaj lia verko", en cxiuj
montrosalonoj de la Bjalistoka Historia Muzeo. La ekspozicio nun migras al
diversaj lernejoj.

RD

**************************************************************************

Nova EP: nun 11 %
=================

Haveblas jam la unua listo pri la renovigita Euxropa Parlamento, EP.
Aktualan liston oni certe devis havi meze de aprilo antaux la Euxrop-Unia
Esperanto Kongreso, dum kiu labortago okazos cxe la brusela EP-sidejo
(28-an de aprilo 2000).

Cxe mi haveblas listo kaj opinioj de landaj EP-anoj. Cxu vi disponas pri
tia opiniaro por via Lando? Jeskaze bonvolu havigi al mi ekzempleron kun
E-traduko. Antauxdankon.

Laux ricevitaj reagoj de EP-anoj el diversaj landoj, dauxre persistas la
ideo, ke cxefcelo de e-istoj estas forigi la aliajn lingvojn. Nepras
substreki, ke cxefa celo de Esperanto estas nur igxi komuna komunikilo en
plurlingva kaj plurkultura EU. Pri tia falsa ideo kulpas cxefe e-istoj,
kiuj mise argumentas aux neglektas informi objektive siajn EP-anojn.
Ekzemple anatux nelonge, mi legis en 3 francaj jxurnaloj, ke laux
prezidanto de loka E-klubo, 25% de la EP-anoj pretas uzi Esperanton kiel
laborlingvon! a Sen komentoj...

Ni ne forgesu, ke plej efika informado estas persona kontakto, sed kiu ajn
ne kompetentas por tiaj rilatoj. Bonega ekzemplo estas UFE (Francio), kiu
starigis specialan komisionon kun areto da kompetentuloj, kaj klopodas
havi rendevuon kun politikistoj pro pli bone klarigi la vidpunkton de
esperantistoj.

Ankaux individua letero ebligas forigi kelkajn misinformojn, sed tiam, tio
dependas cxefe de la EP-anoj, cxu ili deziras aux ne ekdialogi, aux sciigi
la kialojn de sia kontrauxstaro.

En Belgio mi havas kelkajn kunlaborantojn, kiuj, lauxokaze, kontaktas
(busxe aux letere) EP-anojn de sia regiono aux de sia politika partio.
Tute ne gravas se EP-anoj ricevas reagojn de pluraj homoj, kondicxe ke
estu unueco en la argumentaro.

Ecx se kelkaj reelektitoj (ankoraux) ne reagis (nur C. Jackson el Britio
ne plu deziris enlistigxi), ili estas 11% sur la listo kaj tio estas
bonega rezulto. Ni esperu ke post unu jaro ili denove estos 21%; tio
dependas cxefe de nia informado.

Tamen, tiu rezulto estus certe pli bona, se estas aktiva agado en cxiuj
landoj de EU. Sed, gxis nun, mi ricevis neniun sciigon el Danio,
Portugalio kaj Katalunio (Hispanio); krome trovigxis neniu aktivulo por
transpreni la taskon en Finnlando, Germanio (krom por Baden-Wurtenberg, s-
ro F. J. Braun), Luksemburgio, Nederlando kaj Svedio.

Laux diversaj fontoj, pli kaj pli estas antauxvidita limigo de euxropaj
lingvoj al la angla, franca kaj germana. Sekve mi jene argumentas: supozu,
ke dum sporta konkurso inter euxropanoj, nur la angl-, franc- kaj
germanlingvanoj rajtus konkursi en sportaj vestajxoj, kaj ke la aliaj
devus surmeti pezajn vestajxojn kaj botetojn; kion oni dirus? Oni prave
kauxzus skandalon! Sed fakte, tiu jam okazas sur la lingva nivelo kaj
(preskaux) neniu sxokigxas pro tio; (preskaux) cxiuj volonte konsentas pri
tia formo de rasismo bazita ne sur la hauxtokoloro, sed sur la lingvo.

Pro tio nepras realisme informi la EP-anojn, por ke okaze de la debatoj
pri la lingva problemaro, ili pensu ankaux pri neuxtrala lingvo, kiel
Esperanto. Neniel esperantistoj atingu gxis tiu decido por informi, ni
esperu, ili ne alvenos post lafesto.

Sukcesegon al via agado, cxiam bonvenas viajn sugestojn por plibonigi vian
informkampanjon.

Gernain Pirlot
Stenbakkersstraat 21, BE-84000 Oostende, Belgio

**************************************************************************

INSTUADO, ILEI
//////////////

Diplomlaborajxo pri terminologio en Esperanto
=============================================

Studentino pri faka tradukado cxe la germana universitato de Hildesheim,
Sandra Schweder, verkis brilan diplomigan disertacion pri "Evoluo kaj
akcepto de teknikaj terminologioj en Esperanto". La 230-pagxa laborajxo,
surbaze de profunda eluzo de la faka literaturo kaj post konsultoj de
kompetentaj personoj, resumas bazajn nociojn de interlingvistiko,
karakterizas Esperanton kaj gxian lingvokomunumon, elstarigas la signifon
de la lingvo por la evoluo de la terminologio-scienco kaj prezentas la
cxefajn direktojn kaj atingojn de la terminologia laboro en Esperanto.

La auxtorino forte pledas por kompetenta kaj pli aktiva planado kaj
normigado de terminologioj en Esperanto. Almenaux cxi-tiu parto de la
verko meritas publikigon en Esperanto. Sxia laborajxo bonege subtenas la
dauxre relevigxantajn postulojn, laste esprimitajn dum la 84-a UK, pri pli
sistema terminologia aktivado en Esperanto, farenda surbaze de internacia
scienca nivelo.

Detlev Blanke
Rete: blanke.gil@forigu.snafu.de

**************************************************************************

Pasporto por la tuta mondo: 1-8 jam havebla
===========================================

"Pasporto por la tuta mondo" estas moderna kurso, konsistanta el 15
videofilmaj lecionoj de po 30 minutoj, verkitaj de Paul Gubbins kaj
komplementaj ekzercoj kiujn kompilis Stefan MacGill cele al individua kaj
grupa studado. La koncepto estas tia, ke ankaux pli spertaj Esperanto-
parolantoj povas profite sekvi la kurson.

La viedokasedoj laux PAL-sistemo (la plej ofte uzata videosistemo en
Euxropo), kun la lecionoj 1 gxis 8, akompanaj tekstofolioj kaj
ekzercofolioj estas akireblaj kontraux 162 euroj plus afranko de:

Flandra Esperanto-Ligo
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Konkurso de infan-desegnajxoj
=============================

Ni invitas cxiujn instruistojn instigi siajn gelernantojn al konkursa
partopreno.

Temo de la desegnajxoj devas esti "La felicxo: Kion felicxigas vin?".
Formato estu minimume 40 x 30 centimetraj folioj. Konkursi eblas en la
sekvaj kategorioj: gxis 7 jaroj; 7-10 jaruloj; 10-14 jaruloj. Limdato por
la alveno: 25-a de majo 2000.

Dorse de la desegnajxoj notu nomon, agxon, adreson de la lernejo aux de la
infano kaj koncizan priskribon de la verko.
Estos atribuitaj 3premioj en cxiu kategorio. La konkursajxojn sendu al:

Esperanto en Vendomois
Les Monts FR-41360 Lunay, Francio

**************************************************************************

Trarigardo cxe e.radio
======================

Cxe la ttt-ejo de Andaluzia Esperanto-Unuigxo vi trovas la programeron
"Trarigardo de Esperanto-Gazetaro". Temas pri programo elsendita de Radio
Polonia cxiumarde, kiam la redakcio prikomentas la plej interesajn
artikolojn de diversaj E-revuoj.

Kvankam tiu "trarigardo" auxsulteblas cxe la retejo de Pola Radio
http://www.wrn.org/ondemand/poland.html, tiu ero malaperas jxauxde, kaj
krome tiu dosiero estas tre granda, cxar oni devas auxskulti la tutan
programon duonhoran, ne nur tiun eron.

AEU disponigas nur la "Trarigardon", en formo iam ajn auxskultebla. Vizitu
la pagxojn cxe: http://www.ciudadfutura. com/esperanto

Jose F. Martin
delpozo@forigu.retemail.es

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Valso por amikoj
================

La nomo de Jxomart kaj Natasxa estas bone konata al sxatantoj de lirika
Esperanta muziko.

La kazaha-rusa paro komencis sian internacian E-koncertan vivon en 1989,
kaj la antauxnelonge aperinta Ko-disko "Valso por amikoj" festas la
10-jaran jubileon.

Prezento de la nova disko estis ege sukcesa dum la UK, kie okazis ecx
malgranda tumulto, ja la alportita kvanto de diskoj ne suficxis al la
acxet-dezirantoj.

La kompakt-disko enhavas 12 belajn kantojn, iliajn tekstojn, kaj estas
havebla en cxiuj seriozaj libroservoj aux rekte cxe:

Jxomart Amzeev / Natasxa Gerlah
Elinsborgsbacken 27 nb. SE-163 64 Spanga, Svedio

**************************************************************************

La "tragedio" sukcesis
======================

Literatura Muzeo Petofi en Budapesxto aperigis la ko-diskon kun 20-lingvaj
tradukoj de la verko "Tragedio de l' homo" verkita de Imre Madach (vidu
Eve-172).

La kompakt-disko estis prezentita en la hamburga internacia librofoiro.
Gxi entenas 25 tradukojn en 20 lingvoj de la verko, inter ili la
Esperantan version, tradukita de Kolomano Kalocsay.

La ko-disko, eldonita en 1000 ekzempleroj, ne estas acxetebla, gxin
ricevis la pli grandaj naciaj kaj internaciaj bibliotekoj, ja gxi celas
helpi la literaturistojn kaj la eldonejojn pri eventualaj reeldonoj.

Esperanto-eldonejoj povas trovi ekzempleron cxe UEA, IEMW en Vieno kaj cxe
Eventoj.

L. S.

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Kiel realigi ideon
==================

En Eventoj-172 mi legis artikoleton titolitan "Esperanto kaj la tria
jarmilo".

Mi volus pridiskuti nur unu punkton: "enkonduki Esperanton en la propra
familio". Kompreneble, la celo estas pliobligi nombron de esperantistoj,
cxar en niaj familioj trovigxas hompotencialo kiun ni povus plej rapide
esperantigi. Kial do dum unua jarcento de Esperanto niaj familianoj amase
ne akceptis la lingvon? Laux psikologio, cxiu homo havas sian propran
hierarkion de vivceloj. Niaj familianoj ne cxiam havas la hierarkion saman
aux similan. Ecx ofte iliaj vivceloj estas kontrauxaj.

Nia movado ne agas en kampo kie plejmulto da homoj povus realigi siajn
plej gravajn vivcelojn. Laux esploroj de psikologoj unu el plej gravaj
vivceloj de homoj estas sekureco de familio, komprenata multamplekse. Cxu
nia movado agis iam tiudirekte? Cxu niaj rondetoj agis tiudirekte?

Mi opinias, ke niaj asocioj kaj rondetoj kaj simplaj anoj devas strebi por
organizi diskretan reton inter niaj anoj pligrandigante nian propran
sekurecon. La ideon oni povas realigi precipe en teritorioj kie dangxeras
diversaj minacoj kiel tertremoj, ciklonoj, inundoj ktp. Kie tiaj dangxeroj
ne minacas eblas analizi liston de niaj estintaj anoj. Eble li aux sxi
havas iajn vivmalfacilajxojn kaj via helpo estus bezonota kaj akceptota.
Estas ankaux eble, ke vi en via rondo organizu ian helpkason, kie via
rondano povus pruntenpreni ian monon se la ano tion bezonus.

Kompreneble, similajn ideojn oni povas longe listigi, sed fine mi skribi
pri unu. Tre grava estas edukado de niaj infanoj. Ni, esperantistoj,
modernaj homoj volus, ke niaj infanoj estu edukitaj plejkvalite kaj
altnivele, sed por tio multaj familioj bezonas helpon. Cxu ni aux niaj
asocioj povus krei ian fondajxon tiucele?

Aleksandro Zdechlik
Zabrze, Polio

**************************************************************************

Ne 7/140 sed 16/176
===================

Mi tute konsentas kun nia amiko Gian Carlo Fighiera koncerne la
bedauxrindan evoluon de Heroldo. Konfirmas la fakton la lasta numero, en
kiu apud la gala kaj subaluda artikolo pri Gresillon, oni povas legi kun
la anonco de UEA pri Hong-Kong, personajn atakojn kontraux homoj, kiujn
Silfer ne sxatas.

Sed kiam oni citas ciferojn, oni devas kontroli ilin por eviti postajn
kritikojn. Nu, en la elektado por la komitato de Societo Yvonne Martinot,
kiu gvidas "Kvinpetalo"-n, Valerio Ari (alie Silfer) ricevis ne 7 vocxojn
el 140, kiel indikas Gian Carlo, sed 16 (dek ses) el 176.

G. Lagrange, Kvinpetalo

**************************************************************************

Lingua mundial
==============

En Eventoj-171, rubriko "Mallonge" trovigxas eraro. Cxe
http://www.planetai. com.br/plm anstataux senpaga, interreta E-kurso por
portugaloj trovigxas kurso pri "lingua mundial", iu lingvoprojekto,
iaspeca Esperanto reformita (denove!), auxtorita de la brazila
eksesperantisto Balduino Breitenbach. Se iu informis vin ke temas pri E-
kurso, tiu evidentetrompis vin. Ni gardu nin kontraux trompuloj.

Goncalo Neves
Rete: poedan@forigu.ip.pt

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis libro de finna e-isto, Erkki Rontynen titolita
"Proverbaro, nia heredajxo", kiu enhavas ekzemplojn al la samaj
signifoj el diversaj landoj.

* * *

En Italio sukcese ekzamenigxis 20 studentoj en la fako esperantologio cxe
prof. Pennacchietti.

* * *

La muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro) plu dauxrigos sian sukcesegan
"Esperanto-turneon". Dum la berlina koncerto de la grupo lokaj
esperantistoj planas disdonadon de informiloj pri la lingvo kaj movado.

* * *

Jxus estas eldonita kvarpagxa Esperantlingva katalogo pri Nancy (Francio).
La eldonajxo estas laux la plej nova modelo komputita kaj desegnita de P.
Denis.

* * *

En julio okazis en Tata, Hungario Internacia Amika Renkontigxo de
fervojistoj. La arangxo okazis dum la "tago de la fervojistoj" en
Hungario.

* * *

En septembro estis okazis la Kongreso Ramatis (Spiritisma Societo) en Rio
de Janeiro, Brazilio pri diversaj filozofioj kaj kredoj. Unu el la plej
cxefaj temoj estis la funkciado de Esperanto, kiel komunikilo sen
landlimoj.

* * *

Aperis itallingva informilo pri Esperanto, kiu celas cxefe
neesperantistojn por informi ilin pri la movado kaj lingvo.

* * *

En septembro kaj auxgusto okazis tri sukcesegaj prelegoj pri E-o kaj gxiaj
internaciaj ebloj kaj roloj en Torino, Italio.

* * *

La kroata versio de la libro "Euxropa Ideologio" de Zlatko Tisljar, kiu
estas verkita originale en Esperanto, vekis grandegan intereson de kroataj
politikistoj kaj ricevis bonajn recenzojn.

* * *

Dum la cxi jara Zamenhof-tago esperantistoj en Koszalin, Polio festas la
40-jarigxon de sia loka asocio kaj la 30 jaran datrevenon de la gxemelurba
kunlaboro kun Neubrandenburg en Germanio.

* * *

Dum la Katolika E-Kongreso en L'Aquila en septembro okazis esperantlingva
teatra prezento de Pinokjo.

* * *

Aperis en Japanio libro kun la titolo "La 20-a jarcento por virinoj, niaj
cent fratinoj", kiu enhavas la nomojn de 100 japaninoj, kiuj iel famigxis.
Inter ili trovigxas la nomo de e-istino, Hasegauxa Teru.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La nova adreso de Bruno Dalla Pozza estas: Box 500607 Saipan MP 96950
Usono.

Kun doloro ni anoncas, ke la 15-an de novembro mortis germana entuziasma
esperantisto, Willi Machleidt.

La redaktoro de la E-revuo de Torina Esperanto-Centro, Dumunata Bulteno,
ne plu laboras kaj forlasas la movadon. La estraro de la E-centro sercxas
novan redaktoron.

Laborista Esperanto-Movado en Britio (SATEB) invitas vin al sia
jarkunveno, kiu okazos inter la 21-23 de majo. Informigxu kaj aligxu cxe:
Derek Tatton, Wedgwood Memorial College Barlaston, Stoke on Trent,
Staffordshire ST12 9TG, Britio.

Kultura Centro Esperantista en La Chaux de Fonds, Svisio havas novan
retpoUxtan adreson: esperanto@forigu.bluewin.ch

La argentina spiritisma Esperanto-organizo, "Centro Espirita Sublimacion",
havas novan adreson: Walanika 341, Ushuaia AR-9410, Terre del Fuego,
Argentinio.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

12 j. knabo, hobioj estas ludoj, moneroj, lingvoj, kalendaroj, muziko,
vojagxoj. Dmitrij Varlamov, ul. Diksona 31-1, Krasnojarsk, RU-660020,
Rusio.

Simpatia frauxlino, 22-jara studentino, sercxas gekorespondantojn kaj
geamikojn el la tuta mondo. Skribu al: Krystyna Michalska, Witkowo,
PL-87-140 Chelmza, Polio.

19 jara esperantistino deziras korespondi tutmonde pri cxiu temo kaj
intersxangxi bildkartojn. Laura Andriusxkaete, V. Kreves 100-511, LT-3041
Kaunas, Litovio.

Franca esperantistino, 60 jara kaj italdevena, deziras korespondi prefere
kun itala esperantistino. Sxi interesigxas pri cxio. Bonvolu skribi al:
Sino Huguette Chabroullet, Kermoal FR-22470 Plouezec, Francio.

12 j. knabo, hobioj estas sporto, komputilaj ludoj, botelaj korkoj,
moneroj, monbiletoj, bildkartoj, kalendaretoj. Abit Burlakov, ul. Majskaja
21B-1, Krasnojarsk, RU-660020, Rusio.

17 jarulo deziras korespondi kun samideanoj el cxiu lando. Cezory
Kletkiewicz, wuj. Kujawsko-pomerskie, PL-87-617 Bodrowniki n. Wista,
Polio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Esperante ornamita Ivanovo
==========================

"Ni amas Esperanton" - tia frazo nun estas videbla por homoj, kiuj trairas
aux traveturas la centran placon Revolucio en urbo Ivanovo en Rusio. La
kvinmetra surskribo estas farbita sur longa griza barilo frontanta la
placon. Gxi aperis tie la 21-an de novembro 1999 enkadre de urba konkurso
de grafitioj, okazinta kiel parto de interregiona festivalo "Sercxante
kulturajn heroojn".

Membroj de la junulara grupo "Teamo" eksciis pri la konkurso suficxe
lastminute - nur en la antauxa tago. Sed tio suficxis por 6-7 el ili
sukcese alveni kaj partopreni.

Estis bela suna, tamen ege frosta vetero. Ni vere glaciigxis tie -
speciale niaj cxefpentristinoj Sonja Sxejnina kaj Natasxa Grigorjevskaja -
kiuj restis tie la tutan tempon, per apenaux fleksigxantaj fingroj kreante
la belan surskribon. De tempo al tempo alkuradis cxu hazarde, cxu speciale
venintaj esperantistoj, gxojis kaj iel kontribuis.

Laux pluraj (niaj) opinioj la E-surskribo rezultigxis la plej bonhumoriga
kaj anima. Gxi okupas la centron de la granda barilo kaj iuj urbanoj ecx
pensas, ke la tuta konkurso estis lancxita de esperantistoj (almenaux tiel
pensis la prezidantino de la Ivanovo-a urba komitato pri junularaj aferoj,
kiu telefonis al mi sekvamatene, ofendita, ke sxi ne estis anticipe
informita).

Andreo Ananjin
Rete: esperanto@forigu.newmail.ru

**************************************************************************

Restoracio Esperanto
====================

Antaux preskaux du jaroj al mi telefonis mia parenco kaj demandis:

- Kion vi dirus pri la ideo doni al mia restoracio la nomon "Esperanto"?

Oni ja ofte nun legas pri gxi en la dagestana gazetaro...

- Certe, tre bone. Ecx pli - mi gratulas vin kun trafa ideo - eble pri la
  restoracio ekscios ne nur mahacxkalanoj, sed la tuta mondo!
- Do, decidite!

Mi promesis al mia parenco, ke niaj e-istoj plezure vizitados la
restoracion, kaj, informante en la gazetaro pri niaj arangxoj, mencios
ankaux la lokon de la renkontoj.

Kaj jen en Mahacxkala aperis la unua (sed, certe, ne lasta!) ZEO!

Grandegaj tabuloj kun la nomo de la restoracio cxe la vojrando de la
strato Dzerjxinskij, 27, kaptis atenton de multaj homoj. Kaj pluraj miaj
konatuloj demandadas min:
- Cxu estas via restoracio?
- Ne, - sxercas mi, - la mia estas nur gxia nomo.

La restoracio estas tre simpatia, kun alloga etoso.

Estas interese, ke Dagestano estas tre multnacia kaj multlingva
respubliko. Kaj la nomo "Esperanto" estas pli ol grava simbolo de unuigxo!
Cxi tie oni regalos vin per bongustaj naciaj pladoj - tiuj, kiuj konas la
kauxkazian kuirarton, povos tion imagi.

Se iu ekdeziros donaci iun belan afisxon aux ion similan por ornami la
restoracion esperant-stile, la posedanto estos tre danka! Oni povas uzi
mian adreson:

Abdurahman Junusov
ab/k 74, RU-367000 Mahacxkala, Respubliko Dagestan,
Rusio. Rete: junusov@forigu.dagestan.ru

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 176, 1/decembro-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************