Eventoj n-ro 175, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Subteno por E-bibliotekoj jam la trian fojon Faka aplikado: - Lernolibro pri optiko - en Esperanto (provversio) - Katolika Foiro en Germanio - Olimpikaj ludoj 2000 Interreto: - Interreta Lingva Laborejo - Informado en hodiaua maniero Arangxoj: - Biciklado al la duoninsulo Krimeo - Randevuo pri Esperanto kiel laborlingvo pri sano - Konkero de la monto Damavand en Irano - Kompleta monata kalendaro TEJO-angulo: - Seminario en Strasburgo Movado: - 950 + 50 = 1000 ? - Atento de Unesko al la agado de UEA - Reto de Euxropaj Junularaj Kluboj - Librovendo en Berlino superis tion de Montpeliero - Euxro kaj Euxropo - Festivalo de Amikeco - 5-lingva informilo pri Esperanto - Futbala turniro - La libroservo de UEA rapide kreskas - Iranaj gazetoj pri Esperanto - Sukcesa lingvofestivalo en Ivanovo - Individuaj membroj: daure superante la nombron 7000 - Skecx-festivalo - 250.000 venditaj diskoj: ora ko-disko "Esperanto" Instruado, ILEI: - Raporto pri la ILEI-konferenco en Karlovy Vary - Esperanto estas instruata en irana Universitato Konkursoj: - OSIEK-premio-1999 Gazetoj: - Scienco kaj kulturo Radio: - 35-jarigxo de E-elsendoj cxe Cxina Radio Internacia - Infanklubo cxe Radio Auxstria Internacia Rubrikoj: - mallonge (11), anoncetoj (3), korespondi deziras (6) Interese: - Virinaj rajtoj en Afganistano - Cxu mobiltelefonoj malutilas por sano? ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Thorsen-apogo al E-bibliotekoj ============================== UEA disdonis por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Entute 14 E-bibliotekoj sendis peton. La komisiono aparte gxojis, ke unuafoje venis petoj ankaux el Sud-Ameriko. La UEA-estrarano pri kulturo Tacuo Hugximoto, gxenerala sekretario Michela Lipari kaj gxenerala direktoro Osmo Buller dividis la cxi-jare disponeblan sumon de 1825 euroj inter 9 petintoj. Ili cxiuj ricevas librojn surbaze de siaj dezirlistoj. La subvenciitoj estas: - Barilocha Esperanto-Rondo, Argentino (EUR 275); - Bona Espero, Brazilio (EUR 250); - Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo (EUR 275); - Cxina Esperanto-Biblioteko (EUR 225); - Hejmoj, Francio (EUR 275); - Biblioteko Ramon Molera, Hispanio (EUR 150); - Vicenza Esperanto-Centro, Italio (EUR 125); - Esperanto-Klubo "Orstelo" de Tsaratanana, Madagaskaro (EUR 125); - Esperanto-Klubo "Ora Pordego" de Kievo, Ukrainio (EUR 125). Se vi scias pri E-biblioteko ie, menciu la utilan eblon. Petoj por la aljugxo en 2000 devos atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro 2000. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laux prefero, cxar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaux priskribo pri la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de sxtata, urba aux alia ekstermovada instanco. CO de UEA ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Universitata lernolibro Esperante ================================= Jam de pli ol dek jaroj Walter Klag iniciatis verkon kaj aperigon de universitata lernolibro pri fiziko E-lingve. Tuj mi proponis ke anstataux ampleksa libro estu aperigitaj libroj pri unuopaj cxapitroj de fiziko. Mi entreprenis la verkon de libro pri optiko. Post multaj problemoj, malfacilajxoj la unua libro, pri optiko, kiel studenda, korektenda (lingve, fake) materialo estas preta. Gxi estas verkita por komencantaj studentoj. Matematikajn deduktojn nur malofte mi uzis; ili estas kompreneblaj per kono de gimnazia matematika materialo. Pluraj cxapitroj, ekzemple "Klarigo pri naturaj fenomenoj", "Funkciado de okuloj", ktp. estas legeblaj kiel sciencpopularigaj artikoloj. Tial ili estos interesaj ne nur por fizikistoj. Tamen mi deziras, ke la materialon lauxeble pluraj fakuloj (ankaux okulkuracistoj) studu, kaj komuniku al mi la rimarkojn pri eraroj, kritikojn, proponojn. Uzante ilin, mi esperas, ke mi sukcesos fari bonan optikan lernolibron. Krom la studentoj espereble gxi estos utila ankaux por Esperanto, demonstrante ke la lingvo estas uzata ankaux por fakaj celoj. Krome mi esperas, ke post lego de tiu cxi artikolo eklaboros ankaux aliaj kunlaborantoj, kiujn varbis Mati Lahtinen pro verki ceterajn cxapitrojn de la fiziko. La libro estas trovebla en la reto cxe: http://www.hungary.net/esperanto/libroj/optiko.zip kaj post maldensigo estas legebla per Win-Word-7. La informojn koncerne la temon mi petas sendi al mia adreso: Janos Sarkozi Pf 127, HU-2600 Vac, Hungario ************************************************************************** Katolika foiro ============== Inter 31. 5. kaj 4. 6. 2000 okazos en Hamburgo la 94-a Germana Katolika Foiro. Dum en antauxaj jaroj en grandaj kristanaj arangxoj oni evitis diskuti pri lingvaj problemoj, la invito al la Katolika Foiro eksplicite mencias, ke oni celas i.a. trovi respondojn al la demando "Kiamaniere la tutmonda interna komunikado en la eklezio povas sukcesi pli bone?" Sekve unuafoje en la historio de la foiroj okazos prelego kun diskuto pri la perspektivoj de E-o kiel eklezia lingvo. La fakto, ke tia programero - kiu estis origine proponita nur kiel kontribuo de la gemana IKUE-sekcio - anstatauxe akceptigxis en la centra programo de la Katolika Foiro, signifas gxojigan rekonon de la katolika Esperanto-movado. La prelego havos la titolon "Esperanto - cxu la nova latino de la eklezio? La internacia lingvo servanta al komprenigxo inter kristanoj el la tuta mondo" kaj gxin gvidos Ulrich Matthias surbaze de sia libro. Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de ************************************************************************** Esperanto kiel olimpika lingvo ============================== D-ro Ralph Harry, eksa ambasadoro de Auxstralio al la Unuigxintaj Nacioj, parolante al Halifaksa Esperanto-Grupo en auxgusto diris, ke auxstraliaj organizantoj de la olimpikaj ludoj en 2000 sercxis metodon por emfazi la olimpikajn idealojn de paco kaj amikeco. D-ro Harry diris krome, ke Auxstralia Esperanto- Asocio jam kunlaboras kun la sidneja organizanta komitato, kiu deziras aldoni al la reputacio kiun gajnis Auxstralio pro la uzado de la "Amikaj ludoj" de 1956. Frazlibreton oni jam prov-verkis kaj oni ankaux esploras aliajn eblecojn por uzi la internacian lingvon cxe la Olimpika Vilagxo kaj diversaj lokoj. D-ro Harry substrekis ke cxiujn esperantisto-vizitantojn kompreneble tutkore bonvenigos kaj helpos en Auxstralio. el Inter Ni, sept/'99 ************************************************************************** INTERRETO ///////// Ekzercoproduktanto sercxata! ============================ En la Pedagogia Eksperimentejo de Tria Roma Universitato ni konstruis Interretan Lingvan Laborejon (LIL) por trejni lingvajn kapablojn de E- instruistoj (kaj la tuta ajxo estonte uzeblos por aliaj taskoj, ekz. por Projekto Interkulturo). Nun ni planas la strukturon de LIL, kiu antauxvidas multajn ekzercotipojn pri la lingvo, krom konsultejoj de lingvaj materialoj. Temas inter alie pri tekstokompreno, priskribado, diktado, tekstokompletigo, signifelekto, sintaksa transformado, ktp. Post cxiuj ekzercotipoj ni mem pretigos kelkajn prototipojn por provi la sistemon. Poste por starigi la instruan kaj komputan strukturon de LIL, ni bezonas tauxgan nombron da aliaj diversnivelaj lingvaj ekzercoj por cxiu tipo. Tio ja superas niajn modestajn homajn fortojn. Cxu trovigxas kunlaboremuloj, kapablaj krei novajn ekzercajxojn laux donita modelo. Rimarkindas ke la enhavo de LIL estas cxiom esperantlingva: tial ne gravas la denaska lingvo de ekzerc-auxtoroj. Ecx male, bonvenos alilandaj kontribuoj. Por tia kunlaboro retaneco preferindas, sed ne nepras. Mauxro la Torre Rete: m.latorre@forigu.uniroma3.it ************************************************************************** Informoj pri Esperanto ====================== Hispana Esperanto-Federacio (HEF) decidis krei hispanlingvan, informoplenan retpagxaron en la hispana lingvo pri la asocio kaj E-o. Cxi agado estis parto de kampanjo pro varbi nian lingvon. Cxi solvo estis la plej sukcesoplena cxar ofte okazas, ke jxurnalistoj atentigas la publikon, ke ili vizitu la pagxaron de HEF. Ekzemple la informo pri la retpagxoj de HEF aperis, kune kun eta foto, en la semajna gazeto "Mujer de Hoy" en oktobro. Cxi revuo, suplemento de la sabataj jxurnaloj eldonitaj de "Grupo Correo" kaj de aliaj en la tuta lando, precipe celas virinojn. Miguel Gutierrez Rete: liven@forigu.nexo.es ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Printempa biciklumado ===================== Biciklista Esperantisto-Movado Internacia (BEMI) okazigos karavanon al ukraina renkontigxo Aroma-Jalta. La karavano ekos de Simferopol la 22-an de aprilo kaj alvenos la 30-an al Aroma-Jalta. La vojagxo gvidos la partoprenantojn laux la cxefaj vidindajxoj de Krimeo. Parto de la vojo sur tiu duoninsulo estas ne-asfaltita. La taga veturado estas preskaux 80 Km- oj. Post la biciklumado eblas partopreni la bonetosan ukrainan renkontigxon. Pri la kostoj kaj aliaj demandoj informigxu kaj aligxu cxe: Ivo Miesen Bloemenweg 102, NL-6221 TX Maastricht, Nederlando Rete: ivo_m@forigu.dds.nl ************************************************************************** Esperanto kiel laborlingvo pri sano =================================== 3-a Rendevuo pri Esperanto kiel labor-lingvo cxe la kampo de la sano okazos inter la 22-25-a de junio 2000 en Ribeirao Preto, Brazilio. Laborante ekde 1992 pere de diversaj kursoj kaj publikigajxoj, la E- Departemento de "Instituto Homeopatico Francois Lamasson" tre interesigis profesiulojn; pro tio ni decidis organizi eventon cele al debatoj pri la diversaj detaloj rilate al utiligo de Esperanto kiel internacia komunikilo inter cxiuj popoloj cxe la san-kampo. Povas partopreni profesiuloj, kiuj estas rekte ligitaj al kampo de la sano samkiel tiuj profesiuloj kiuj laboras iamaniere cxe menciita kampo, ekzemple pri traduko, eldono, biblioteko, historio, sociologio, antropologio, muzeologio, ankaux interesatoj. Informoj: Izao Carneo Soares Rua Amarico Brasiliense, 1418 cep BR-14015-150, Ribeirao Preto, Brazilio Rete: lamasson@forigu.netsite.com.br ************************************************************************** Montgrimpado en Irano ===================== Irana Esperanto-Centro arangxas ascendon al Damavand (la plej alta Irana monto) inter la 25-a kaj 28-a de auxgusto 2000. La arangxo estos profesia montgrimpado en diversaj niveloj, gxin povas partopreni cxiuj interesantoj. Se vi bezonas la organizantoj sendas al vi invitilon. Detalaj informoj kaj aligxo eblas cxe: Irana Esperanto-Centro Pk: 17765-184, Tehrano, Irano Rete: Esperanto.ir@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo, Bratislava. Inf: Mgr. Alica Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-291604. * * * 03-05.12. Renkontigxo okaze de Sankt-Nikolaa Festo, Murzasichle (Polio) Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 04.11. 12-a Konferenco de Internacia Komunista Kolektivo, Havano. Inf: Luis Serrano Perez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio. Tel: +34-9-37275021. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com * * * 09-15.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo, str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694. * * * 10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074 * * * 22.12-04.01. 12-a Konferenco de IKEK Internacia Komunista Esperantista Kolektivo en Havano. Inf: IKEK Fe del Valle, Calle 10, no 106 Vedado (Havano), Kubo. Tel: +33-(0)148926379, Rete: esperant@forigu.worldnet.fr * * * 23.12-03.01. Novjara Feriado "Karlova Vintro '99", Karlovo. Inf: Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, P.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. * * * 24-12-02.01. Amikeca Esperanto-Konferenco, Havano. Inf: Rete: eddy@forigu.pandora.be * * * 24-26.12. 1-a KKK (Kokina kaj Kokakolaa Renkontigxo) en Gooik. Inf: Urbanus Infinpamp, Ikwoeljoewatstraat 42b, BE-2900 Gooik, Belgio. * * * 27.12-03.01. 16-a Internacia Festivalo (IF), Munster. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf. 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007, posx-tel: +49-171-4964558. * * * 27.12-03.01. 43-a Internacia Seminario, Wetzlar. Inf: Germana Esperanto- Junularo, Grellstr. 36, DE-10409 Berlin, Germanio. Tel/fakso +49-30-42857899 is.admin@forigu.esperanto.de * * * 29.12-02.01. Budapesxta Silvestro. Inf: Vojagxoficejo Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu * * * 29.12-02.01. Silvestro en Budapesxto. Inf: Movilo, Soroksari ut 117D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793. * * * 30.12-02.01. Silvestra balo kaj vintraj ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 31.12. Internacia Silvestra Festo, Hamburg. Inf: Hamburga Esperanto- Societo, Klaus-Groth-Str. 95, DE-20535 Hamburg, Germanio. Tel/fakso: +49-40-2503065. ************************************************************************** TEJO-ANGULO /////////// TEJO-seminario ============== La cxi jara seminario de TEJO okazis en Strasburgo, Francio. La cxefa temo de la arangxo estis: "Naciismo kaj internaciismo, cxu konfliktaj aux kompletigaj demandoj?". La okazajxon partoprenis gejunuluj el pli ol 20 landoj, estis partoprenanto ankaux el Afriko, Ganao. La seminarion subtenis la junulara fako de Konsilio de Euxropo, do gxi okazis en la agrabla konstruajxo de Euxropa Junulara Centro. Dum la seminario estis bona etoso. Okazis prelegoj interesaj rilate al la temo, estis interesaj simulludoj, por ekkompreni la dangxerojn de interkulturaj miskomprenoj, diskutoj kaj laborgrupoj pri diversaj temoj ankaux rilate al la agado de TEJO. La estraro de la junulara organizo eluzis la eblecon informigxi pri la landaj E-junularoj. Grisxa Arosjev, la respondeculo pri landa agado de TEJO, petis la helpon de la seminarianoj plibonigi la kontakton inter TEJO kaj landaj asocioj. La partoprenantojn povis multe profiti el la seminario, oni ekkonis interesajn, ekstereuxropajn vidpunktojn pri E-o, pri gxia rolo, kaj pri la rolo de TEJO. Ankaux la junulara organizo profitis cxar dum la laborgrupoj ekigxis bonegaj ideoj pri organizaj demandoj. Ni vidos la rezulton. Axel Orszag-Krysz ************************************************************************** MOVADO ////// Pasporta Servo - 950 + 50 = 1000 ================================ La limdato de Pasporta Servo jam pasis, sed eblas ankoraux aligxi dum novembro, kiam ni traktadas la aligxilojn, produktas la mapojn kaj kompilas la adreslibron. Gxis nun (re)aligxis cx. 950 gastigantoj el 76 landoj por eldono 2000. Mankas ankoraux 50 gastigantoj por atingi nian celon: 1000 gastigantoj en eldono 2000. 190 gastigantoj de eldono 1999 ne jam konfirmis por eldono 2000! Kontrolu la liston en la retpagxo: http://home.wxs.nl/lxide/ps/ps_konf2000.htm Se mankas gastigantoj en tiu listo kiujn vi konas, instigu ilin konfirmi rapidege! Tiu kiu ne konfirmas antaux la unua de decembro ne aperos en eldono 2000. Tiu kiu ankoraux volas farigxi gastiganto, fulmrapide plenigu la aligxilon en nia hejmpagxo (vd. sube). Tie ankaux haveblas pli da informoj pri Pasporta Servo. Derk Ederveen Westenburgstraat 15., NL-2775 XR Voorburg, Nederlando Rete: pasporta-servo@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Varbu por Esperanto! ==================== Antaux ne longe mi auxdis en usona radio-programo "La Vocxo de Ameriko", ke en Bruselo okazis iu decido aux diskuto rilate al lingvaj problemoj en la Euxropa Komunumo, pri kio ecx Euxropa Konsilio jam protestis. Laux mia scio oni jam organizas kursojn preskaux senpage pri la "cxefaj lingvoj" de Euxropo (angla, franca, kaj germana). La kursoj kostas 25 usonaj dolaroj jare, kaj estas lecionoj ecx sabate por tiuj kiuj laboras dum la semajno. Bonvolu esplori kaj studi la aferon, cxar tre versxajne estas senprecedenta sxanco por ke ni (lige kun la afero) sendu artikolojn al la mondaj amaskomunikiloj pri Esperanto kiel solvo de lingvaj problemoj. Roberto Resende Rete: roberto@forigu.esperanto.nu ************************************************************************** UNESKO atentigxas pri aktivado de UEA ===================================== La gxenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la Pariza sidejo de UNESKO la 11-an kaj 12-an de novembro. La vizito okazis en la kulmina momento de la Gxenerala Konferenco de UNESKO, kiam estis elektita la nova gxenerala direktoro de tiu UN-organizajxo. Buller kaj la konstanta UNESKO-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, cxeestis la elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la 6-jara periodo 1999-2005. La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000. Lige kun tiu Jaro estis lancxita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Gxin iniciatis grupo de lauxreatoj de la Nobel-pacpremio, i.a. Mihail Gorbacxev, Nelson Mandela, Sximon Peres kaj Jose Ramos Horta. La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj por Manifesto 2000. En la retpagxaro de UEA jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaux eldonos gxin ankaux kiel faldfolion, por ke ankaux tiuj sen retaliro povu gxin subskribi. La granda celo de UNESKO estas kolekti 100 milionojn da subskriboj, kiujn oni transdonos al la Gxenerala Asembleo de UN en septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, UNESKO planas eldoni diplomon por "Heroldoj de Manifesto 2000", t.e. aktivaj kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, UNESKO promesis presi la diplomon ankaux en Esperanto. La cxefa evento, per kiu UEA kontribuos al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, kies temo estos "Lingvo kaj la kulturo de paco". Danke al la Kontrakto pri Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85-an UK Flagsxipa Evento de "Internacia Jaro". laux Komunikoj de UEA n-ro 57 ************************************************************************** Euroclub ======== La Junulara Asocio "Euroclub" de la vilagxeto El Cxaparral en la provinco Kadizo (Cadiz), Hispanio, partoprenis en la ekspozicio "La gejunuloj kaj la sociaj movadoj" organizita de la Andaluzia Instituto por la Junularo. Tiu asocio starigis standon kie oni informis cxefe pri la lingvo Esperanto, oni disdonis brosxurojn pri la internacia lingvo al cxiuj vizitantoj de la stando, kiu estis la plej vizitata de la ekspozicio. Cetere, la gxenerala sekretario de "Euroclub", kiu estas aktiva membro de Andaluzia Esperanto-Unuigxo, cxeestis en Bruselo renkontigxon de la Reto de Euxropaj Junular-Kluboj. Li profitis la okazon por paroli al cxiuj reprezentantoj pri la tauxgeco de Esperanto kiel ponto-lingvo dum la euxropaj renkontigxoj. Cxiuj partoprenantoj apogis lian ideon kaj samtempe oni akceptis ke ekde nun oni povos uzi la internacian lingvon Esperanto okaze de la kunvenoj de la Reto de Euxropaj Junular-Kluboj. Miguel Gutierrez Rete: liven@forigu.nexo.es ************************************************************************** Berlino venkis Montpelieron =========================== Kvankam la vendosumo de la libroservo en la Montpeliera UK, estis iom pli ol 120 000 NLG, sxajnis malfacile superebla rekordo, gxi perdis la unuan lokon jam en la sekva UK. La libroservo de la Berlina UK registris novan rekordon: 130 000 NLG Tio estas des pli rimarkinda, cxar la Berlina UK nombris malpli da partoprenantoj ol la Montpeliera. En Montpeliero la kongresanoj butikumis averagxe por 40 NLG; en Berlino ili elspezis 52 NLG En Berlino eblis elekti inter 1800 diversaj libroj k.a. esperantajxoj. En Montpeliero la nombro estis 1500. ************************************************************************** Euxro kaj Esperanto =================== Euxropanoj de la unua horo, la esperantistoj, pli konsciaj ol aliaj popolanoj pri la internaj kaj eternaj luktoj de la euxropaj nacioj, revis pri la unuigxo de sia kontinento. Ja, dum jarmiloj la diversaj etnoj, kiuj logxis sur tiu terangulo, kvazaux apendico de gxia giganta najbaro Azio, bataladis unuj kontraux la aliaj per sencxesaj militoj amasigantaj suferojn, kriplulojn, mortintojn, orfojn. Jam antaux la du lastaj mondmilitoj, esperantistoj jxetis la planon de pli unuigxita Euxropo. Tamen ili ne povis eviti la eksplodon de la katastrofegoj. Tuj post la finigxo de la dua mondmilito, fine, iuj konsciigxis, ke la teknikaj progresoj, la perspektivoj de kompleta detruo de civilizacio per amasmurdiloj pli kaj pli perfektigitaj, farigxas vera minaco por la homspecio. Iom post iom politikistoj, ekonomiistoj, ecx financistoj klinigxis sur la problemo kaj provis gxin solvi laux sia maniero, lasante la esperantistojn al iliaj revoj, bremsante ilian agadon, ne subtenante ilian esprimilon, kaj ofte dank' al siaj potencaj vocxoj, skribaj, bildaj, televidaj gxin sufokante per silentigado. La rezulto de iliaj agadoj certe ne respondas al la revado, al la esperoj de la esperantistoj, kiuj celis pli socie kaj kulture orientitan starigon. Ja, cxiam uzado de komuna lingvo estis cemento de vera unuigxo, tial anstataux konstrui Euxropon cxirkaux ideoj certe iom abstrakaj aux tro idealistaj por iuj, politikistoj kaj aferistoj, kiuj gxenerale estas pli pragmataj, konstruis kaj konstruas gxin cxirkaux materialistaj konceptoj el kiuj la plej videbla kaj oportuna estas mono. Intersxangxo de ideoj, de kulturoj, de spiritaj valoroj transformigxis en intersxangxo de varoj kaj komercado kaj profitoj por minoritato. Tamen estis grandega progreso, cxar tio farigxis en plena interkonsento de 15 landoj, el kiuj jam 11 tuj aligxis al la sistemo. Tio estas la unua konkreta kaj pozitiva ago de la Euxropa Unio. Pro tio la 1-a de januaro 1999 estos unu el la plej decidaj datoj en la historio de unuigxanta Euxropo, cxar unu el la plej simbolaj signoj de la nacioj, emisio de mono, kunfandigxis en la fornego de la komuna varserva merkatego. Cxiuj aligxintaj landoj plenvole forlasis unu el siaj plej propraj prerogativoj profite al ne nur komuna, sed unika monsistemo. Realeco de tutmonda ekonomio dank' al senprecedentaj progresoj de la produktado, de la komunikiloj, de la transportiloj ebligis tiun sxangxon, kiu koncernas pli ol 350 milioj da civitanoj. Koncerne kelkajn landojn, nome Francion, la kreo de monunuo "Euxro" estas libervola forlaso de la enlanda intersxangxmezurilo. Ni ne scias cxu ne estas iom fantazie skribi pri "mezurilo", kiu ekzistas lauxnome jam de pli ol duonjarmilo, cxar fundamente mezurilo devas havi firman, konstantan kaj nesxangxeblan bazon aux valoron. Tio ne estis la kazo de la franca franko, kajhodiaux ni ne povas prognozi pri la epizodoj de la vivo de la euxro. Estas fakto ke naske la valoro de franca franko egalis al arbitre taksata valoro cxirkaux 3,80 gramoj da pura oro, dum en la lastaj jaroj de sia vivo, kvankam multobligita per cent en 1960, la valoro de la nova "peza" franko ne superis kelkajn oro-miligramojn. Mono ja spertas la saman procezon kiel cxio en la mondo: "erodado". Gxi iom post iom eluzigxas, senvalorigxas, pereas. Se oni aplikus al cxiuj mezuriloj la samajn regulojn, la mezepoka metro (kiu tiam ekzistis nur sub la nomoj: klafto, colo, futo) longus ne pli ol milimetro. Do, en tiu historia tago, 1999.01.01 la plej granda parto de Euxropo ensxovigxis en novan mondon, tiun de euxro, kiu vere enkorpigxos, la 2002.01.01 per apero de biletoj kaj moneroj. Gxis tiam estos transira periodo nomata "adapta" dum kiu, privatuloj, laux reciproka interkonsento, povos paralele uzi du monojn, euxron aux nacian monon, almenaux per interskriboj aux elektronikaj rimedoj. Kiam al gxi algluigxos la popoloj de euxropa oriento, oni vere povos paroli pri paca, struktura revolucio. R. Colney ************************************************************************** Esperanto kursoj dum la festivalo de Amikeco ============================================ Inter la 26-a kaj la 28-a de auxgusto 1999 okazis en la bosnia urbo, Gorazde, Festivalo de Amikeco organizita de "colectif Bretagne-Gorazde". En tiu-cxi arangxo cxiumatene gvidis kursojn pri Esperanto kvar bretonaj esperantistinoj. Kvina esperantisto, japandevena franco, kompletigis la teamon. Diligente vizitadis ilin kvardeko da infanoj, kaj ankaux venis multaj aliaj scivolemaj personoj, cxar kursoj okazis ekstere, borde de la riverego Drina, kie la logxantoj, precipe gejunuloj, kutimas renkontigxi. En lernejo okazis aliaj kursoj, en kiuj partoprenis deko da 14-15jaraj gejunuloj. Josette Ducloyer jpducloy@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** 5-lingva informilo el Norvegio ============================== Norvega Esperantista Ligo (NEL), konata pro moderne konceptitaj elpasxoj sur la informa kampo, eldonis 5-lingvan informilon pri Esperanto. Gxi estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Cxar la delegitoj de tiaj arangxoj estas supersxutataj per dokumentoj kaj do malemas legi longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Gxi nur atentigas pri la ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj kunvenoj. La teksto estas en la lingvoj Esperanto, norvega, angla, franca kaj rusa. La adreso de UEA kaj kontaktadresoj en multaj landoj estas aldonitaj por direkti tiujn, kiuj deziras pliajn informojn. UEA, kiu ofte reprezentigxas en internaciaj konferencoj, dauxre bezonas informilojn en diversaj lingvoj. Tial gxi tuj petis de NEL stokon de la faldfolio. Interesitoj povas peti de UEA specimenon. Pri la kondicxoj por ricevi pli grandan kvanton oni kontaktu: Norvegan Esperantista Ligo Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio Rete: esperanto@forigu.online.no ************************************************************************** E-futbalo en Brazilo ==================== Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Parto (EKOR) okazigis en septembro futbalan turniron por teamoj en Rio de Janeiro. Cxi tiu arangxo gvidas la rigardon al Esperanto, pro tio lokaj esperantistoj emas organizi la futbalan konkurson en la jaro 2000. ************************************************************************** Libroservo de UEA rapide kreskas ================================ La flagosxipo de la Esperanta libromerkato, la libroservo de UEA, povis kun kontento bilanci la vendojn dum la unuaj tri kvaronoj de 1999: fine de septembro la vendoj sumigxis je 118250 euroj, t.e. 260600 guldenoj. Tio estas 30700 NLG. pli ol fine de septembro 1998. Parte la kresko de la vendoj estas klarigebla per la bonega rezulto de la kongresa libroservo en Berlino, kiu superis tiun en la Montpeliera UK per preskaux 10000 NLG. Du trionoj de la kresko sxuldigxas tamen al la efika organizo de la vendejo en la Centra Oficejo. Regulaj vendokampanjoj direktitaj al elektitaj landoj kaj celgrupoj, rabatoj al la individuaj membroj de UEA, sistema reklamado, Malfermaj Tagoj de la CO kaj aliaj manieroj ebligis la kreskon. Plia faktoro estas la aktivigxo de UEA mem kiel eldonisto de enhave kaj grafike kvalitaj libroj. Tri monatojn antaux la jarfino estas certe, ke cxi jare la libroservo klare superos la magian limon de 300000 NLG. Gxis nun oni superis gxin nur en unu jaro, 1988, kiam la UK okazis en Roterdamo. CO de UEA n-ro 45 ************************************************************************** Atento de iranaj jxurnaloj al Esperanto ======================================= Du cxiutagaj jxurnaloj de Irano publikigis favoran artikolon pri E-o kiel plej deca rimedo por homaro tutmonde kaj pri lingva problemo. Unu el tiuj jxurnaloj alproprigas enlande perse kiel nacia; la alia eksterlande angle kiel internacia. Persa jxurnalo cxiumatena Abrar (Bonemuloj) je 1-a de auxgusto 1999 supre de la 7-a pagxo aperigis detalan artikolon kun grandega titolo "Esperanto, plej unika obteno de homaro en lingva teritorio ". Alia jxurnalo cxiutaga "Iran News" (Iranaj Novajxoj) sur la kultura pagxo de la 10-a de auxgusto aperigis fremdan artikolon el novajx-agentejo Reuters. Nun grupo da iranaj E-istoj aparte preparigas artikolon koncernan al tiu angle aperinta artikolo por traduki kaj reanalizi ties enhavon perse kaj Esperante. Mojtaba Kheir-Khah 37, K. 135, 10 Metry Dowom, Javadieh, Tehran 13657, Irano Rete: esperanto@forigu.dpir.com ************************************************************************** Lingva Festivalo en Ivanovo =========================== La 26-an de septembro en Ivanovo sukcese pasis la unua Lingva Festivalo. La arangxo allogis cxefe studentojn kaj pli agxajn lernantojn. Dum la festivalo estis prezentitaj 19 lingvoj, i.a. la nialandaj tatara, cxuvasxa kaj mortinta merja lingvo (la lingvo de la pralogxantoj). Aklame pasis la prezentoj de la cigana, cxina, germana, urdua, nepala kaj merja lingvoj. Ankaux Esperanto estis prezentita, kaj tiun oni atendis kun granda intereso. La festivalo igxis la baptejo por la finintoj de la auxgusta Esperanto- kurso. Rezulte de la festivalo ni ricevis aron da aligxoj por la organizotaj E- kursoj kaj invitojn por organizi kursojn en altlernejo kaj lernejoj. La plilevigxon de nia reputacio kaj la akiritajn spertojn kaj kontaktojn priskribi ne eblas - sed kredu, ili estas tre signifaj. Andrej Ananjin Rete: andreo@forigu.fnmail.com ************************************************************************** Pli ol 7000 individuaj membroj en UEA ===================================== La individua membraro de UEA en 1999 superis la magian numeron 7000 la 24-an de novembro. Precize, UEA havis tiutage 7010 individuajn membrojn en 118 landoj. La fina nombro estos ankoraux pli alta, cxar kotizoj konstante fluas al la Centra Oficejo. Kvankam estas konsilinde pagi la kotizon kiel eble plej frue, oni ja rajtas kotizi kiam ajn kaj ricevi la jam aperintajn eldonajxojn de UEA kaj, en kazo de junaj membroj, tiujn de TEJO. La individuaj membroj de UEA nombras konstante pli ol 7000 ekde la Jubilea Jaro 1987 kaj espereble tiu cxi tendenco ne malsamigxos. Cxu vi jam aligxis? Ne hezitu! ************************************************************************** Dan-germana renkontigxo ======================= En junio en la historia urbo Rendsburg okazis renkontigxo de danaj kaj germanaj esperantistoj. La partoprenantojn akceptis la konsilo de la urbo. La arangxon vizitis librovendisto el Berlino, kiu informis la samideanojn pri la Esperantaj novajxoj. Henry Simonsen ************************************************************************** Esperanta skecx-festivalo ========================= Luiz Alberto Coelho planas realigi tre interesan projekton en sia urbo en majo 2000. Temas pri la 1-a ESF, "Esperanta Skecx-Festivalo". En gxi partoprenos cxefe la E-lernantoj de tiu urbo mem kaj de la aliaj proksimaj urboj. Sed estos bonvenaj eventualaj partoprenantoj el aliaj brazilaj aux ecx aliaj urboj. Pri la detaloj de la programo oni ankoraux devas zorgi. Sed la cxefa celo estas ke pere de amuzaj skecxoj (ne nur komikaj sed eble ankaux alispecaj), la lernantoj praktiku Esperanton - kaj uzu gxin kiel praktikan rimedon por kultura kaj amikeca intersxangxo. Krom skecxoj povos aldonigxi kelkaj eroj, kiel kantoj, deklamoj, pupoteatrajxoj, societaj distro-ludoj, k.s. Kaj ankaux en aliaj urboj oni povos fari similajn festivalojn! Sed el kiuj fontoj oni povas elpreni la skecxojn? Luiz Alberto memoris cxefe pri la jam sukcesa "Facila skecxalbumo" (de Bertram Potts). Krome ekzistas aliaj, ekzemple: "Pordoj" kaj "Strecx' ecx, Stecxj-skecx! (de Stefan MacGill) kaj "Dekkvin komedietoj" (de Robert Mackay). Se mi devus fari recenzeton pri la "Facila skecxalbumo" mi resume parolus pri la "tekniko" de la auxtoro, kiu sxajnas esti la jena: li cxefe prenas konatajn anekdotojn kaj ilin transformas en facile kompreneblajn skecxojn. Tamen ankaux ni en brazilio povus verki, adapti aux traduki kelkajn skecxojn - kun, eble, tipe brazila humoroj, aux ankaux alinaciuloj povus traduki, verki skecxlibrojn laux siaj nacieco. Se vi emas verki skecxojn, sendu kelkajn al ni, kaj iu komisiono povos elekti la plej bonajn kaj publikigi en malmultaj, modestaj brusxuretoj, sendotaj al la interesitoj de eventuale partoprenantaj grupoj. Do, se vi sxatus kunlabori per tiaj tekstoj, bv. sendi ilin al la elpensinto de la projekto: Alberto Coelho Rua Moreira Cesar 220, BR-22850-000 Paraiba do Sul, RJ, Brazilio ************************************************************************** 250 000-foje Esperanto ====================== La germana hip-hop-muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro), la eldonajxo dum semajnoj estis sur la unua loko sur la muziklisto de Germanio, vendis 250 000 ekzemple-rojn de la kd "Esperanto". Pro tio la grupo ricevis la premion "Goldene Schallplatte" (ora disko) en Germanio. La albumo mem enhavas ankaux kantojn en Esperanto sed la plimulto estas en la germana lingvo. Walter Klag Rete: esperanto@forigu.chello.at ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// ILEI-konferenco =============== En auxgusto la 33-a ILEI-konferenco okazis en la cxeha urbo, Karlovy Vary. La arangxon partoprenis homoj el 22 landoj, el 5 kontinentoj. La kongresanoj povis auxskulti diversajn interesajn kaj praktikajn prelegojn, ekzemple: "Projekto Interkulturo", "Instruo de la lingvo kaj de gramatiko", "Netradicia lernolibro de Esperanto", "Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en Esperanto", "Pasporto al la tuta mondo". Krome okazis trejnaj sesioj, kiuj okupigxis pri diversaj temoj, iliaj titoloj estis: "Eduko al paco", "La fremdeco en ni: ekkoni la antauxjugxojn kaj ilin perlabori". Estis rigardindaj prezentajxoj pri instruhelpiloj kaj spertoj. Dum la arangxo okazis ekzameno por Cseh-instruistoj (vidu Eventoj 173). Memkompreneble la komitato de ILEI kunsidadis dum la kongreso kaj decidis pri diversaj gravaj aferoj. Estis akceptita la ILEI landa sekcio de Togolando kaj Katalunio. Bertil Andreason ne plu volis esti la kasisto de la organizo. La komitato elektis Kim-Lindblom Boo Mee kiel nova kasistino de ILEI. Dum la kongreso regis bona etoso kaj ankaux amuzaj programoj buntigis la arangxon. Gbeglo Koffi ************************************************************************** E-kursoj en Mashad ================== Por la kvara sinsekva semestro, komencigxis E-kursoj en la matematika fakultato de Ferdosi universitato. La kursaro konsistas el du bazaj, unu meza kaj unu progresa kursoj. Ankaux unuafoje ekfunkciis baza E-kurso en la agrikultura fakultato. Por la unua fojo komencigxis baza kurso en la scienca fakultato de Azad universitato. Okaze de la ago-tago, s-ro estis prelego pri "Esperanto, monda revolucio de interpopola parolado" en Ferdosi universitato. D-ro Keyhan Sayadpour P.O.Kesto 3988IR-91375 Mashad, Irano Rete: keyhan@forigu.esperanto.org ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// OSIEK-Premio 1999 ================= Xie Yuming donacis 20 jarojn por traduki en Esperanton unu el la plej gravaj klasikaj beletrajxoj de la Cxina literaturo: la "Rugxdoma Songxo", de Cao Xueqin Tiu iniciata romano prirakontas la socian kaj spiritan vojagxon de juna nobelulo dum la 17-a jarcento. La "Rugxdoma Songxo" kondukas la leganton en la aristokratan mondon de la Qing dinastio. Post diversaj seniluziigxoj, la juna heroo finfine komplete sxangxas sian vivon: 18-jare, li eklaboras por savi sian bienon. Tiu romano estas escepta pro diversaj kialoj: amplekso (3-ope 600 pagxoj je la eldono de Cxina Esperanto-Eldonejo), autobiografieco, ega diverseco de interpretoj ktp. La 23-an de julio, la OSIEK-Premio 1999 estis atribuita al XIE fare de la Gxenerala Asembleo. Madeleine de Zilah, La Gazeto FR-55210 Creue, Francio Rete: premio@forigu.osiek.org ************************************************************************** GAZETOJ /////// Scienco kaj kulturo =================== Euxropa Jura Universitato Justo (Moskvo) jam la kvaran jaron eldonas en Esperanto dumonatan revuon Scienco kaj Kulturo (formato A5). Cxiu numero havas 50 pagxojn nigra-blankajn plus du kolorajn kovrilpagxojn. Cxiu jare aperas 6 numeroj de la gazeto. En la revuo publikigxas materialoj pri diversaj sciencaj temoj, verkitaj de Esperantistoj kaj neesperantistoj. 20 pagxoj de cxiu numero estas dedicxataj al literaturo: originala kaj tradukita prozo kaj poezio, recenzoj, humurajxoj kaj diversstilaj ilustrajxoj. Ni publikigas verkojn ankaux de nerusiaj auxtoroj - sciencistoj kaj literaturistoj. Kontaktadreso de la redakcio: p.k. 81. RU-103104 Moskvo, Rusio Rete: ejusto@forigu.dol.ru ************************************************************************** RADIO ///// 35 jarigxo de elsendoj el Cxinio ================================ La Esperanta dissendado de Cxina Radio Internacia agxas jam 35 jarojn. Por gxia jubileo ni okazigos la 8-an de decembro 1999, kunsidon, arangxos ekspozicion pri kontaktado kaj korespondado inter nia sekcio kaj niaj auxskultantoj kaj faros specialajn programerojn pri la jubileado. Tiucele ni bonvenigas viajn gratulan leteron, interretajxon aux kasedon. Viaj bondeziroj, proponoj kaj sugestoj pri nia Esperanta disauxdigo ne nur kuragxigos nin al pli diligenta laboro, sed ankaux multe kontribuos al la Esperanta dissendado de CxRI kaj cxina Esperanto-movado. Bonvolu sendi vian kontribuajxon al: Esperanto-Sekcio, Cxina Radio Internacia, CN-90 Beejing, Cxinio Rete: cri@forigu.box.cri.com.cn ************************************************************************** Infanklubo cxe Radio Auxstria ============================= La E-redakcio de Radio Auxstria Internacia ekde novembro funkciigas Infanklubon. Membro de la klubo povas esti cxiu infano, kiu estas sub la 15-a vivojaro kaj parolas Esperante. Se vi volas esti membro, suficxas sendi al ni vian gxustan adreson, precizan naskigxdaton kaj alskribi nian redakcion ankoraux unufoje en la nuna jaro esprimante vian deziron. Speciale tiuj povus havi avantagxon de Esperanto Infanklubo en Radio Auxstria Internacia, kiuj volas havi korespondamikojn. Por niaj membroj ni organizas specialan, nur porinfanan korespondan servon, kio ne nur konsistas el alsendo de adreso elektita laux via deziro el la disponeblaj landoj, sed ankaux el alsendo de diversaj interesajxoj. Memkompreneble estas kelkaj inter niaj infanklubanoj, kiuj preferas korespondi interrete, tio estas ankaux aparte traktata. Ni havas ankaux por ili disponeblajn retadresojn. Laux mia opinio, la plej granda donaco kion vi povos ricevi, estas la nova amiko por la sekva jarmilo. Katinjo Fetes-Tosegi katalin.tosegi@forigu.orf.at ************************************************************************** MALLONGE //////// Aperis nova eldono de la Korano sub la titolo "La vera libro - volumo 1", gxin eldonis Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA), kiu por la interesiantoj senpage sendas ekzempleron. Jen kontaktadreso: Esperanto Chowk, Lower Mall, Murree 47150, Pakistano. * * * La anoj de la brazila grupo Esperanto Kunfratigxo de Orienta Regiono (EKOR) okazigis Ago-tagon en Brazilo. Ili disigis multajn informilojn kaj interesajxojn pri Esperanto. * * * La Esperanto-gazeto La Verda Proleto havas novan redaktoron, lia nomo esta Stan Keable. * * * La 12-an de auxgusto la cxefa estro de framasanoj legis la deklaron publike, ke Framasonoj rekonas Esperanton kiel veran internacian lingvon. * * * Cxi jare 20 novaj esperantologoj diplomigxis en la universitato de Torino, Italio. * * * La Centra Oficejo de UEA en novembro festis la tridekjarigxon de la laboro de s-ino Ina Merceij, sxi laboras en CO, kiel purigistino. * * * La 3-an de novembro 1999 okazis 40-minuta prelego en la Klubo de Logikaj Pensantoj, en la urbocentro de Vieno, Astrio, pri la temo "Esperanto: Logika lingvo por logikaj pensantoj. Dialektoj - altlingvoj - planlingvoj", fare de Walter Klag. * * * Jacques Yvart, la fama esperantisto-kantisto, koncertis dum unu semajno en Kroatio, li estis gastigita de la nacia televidstacio, kie li kantis Esperante. Jacques Yvart kantis Esperante ankaux dum siaj franclingvaj koncertoj por montri la gravan rolon de Esperanto en sia kariero. * * * En Anshan, Cxinio, inter la 6-a kaj 8-a de auxgusto okazis 2-a Nordorienta Cxina Kongreso de Esperanto kun la temo: "Esperanto kaj kunlaboro trans areoj". * * * Uzbeka Esperantisto, Vladimir Shchotkin, kreis vakcinon por preventi zoonotikan hauxtan leisxmaniozon, malsanon de kiu suferas cxiujare proksimume 2 milionoj da homoj en Azio kaj Afriko. * * * Aperis libro redaktinta de D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller kun la titolo "Por aktiva lingvopolitiko", gxi enhavas la aktojn de la lingvopolitika seminario dum la 81-a UK en Prago, Cxehio. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Kun granda gxojo ni informas ke ano de la Gliwice Esperanta Klubo s-ro mag. ingx. Dariusz Caban antaux iom da tagoj ricevis la titolon de "doktoro pri teknikaj sciencoj" en Silezia Politekniko en Gliwice, li estas multjara ano kaj aktiva estrarano de la klubo. * * * Portugala Esperanto-Asocio havas propran retadreson. Ekde nun bv kontakti nin cxe: esperanto@forigu.ip.pt * * * Kun granda bedauxro ni mencias, ke forpasis hungara esperantistino, Konyvesne Pozsonyi Lorenza. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 12 j. knabo, hobioj estas ludoj, moneroj, lingvoj, kalendaroj, muziko, vojagxoj. Dmitrij Varlamov, ul. Diksona 31-1, Krasnojarsk, RU-660020, Rusio. * * * Komencanta esperantisto volas korespondi kun samideanoj. Oleg Strucxalin, Miron Hostin 1/2 - 57, 2068 Kishinov, Moldavio. * * * Hungarino, 54-jara kun largxa intereso volas korespondi dise al la mondo, prefere kun francparolantoj (mi bone parolas E-on, sed estas komencanto pri la franca): S-ino Zoltanne Gallai, Szondi u. 8, I/5, HU-7400 Kaposvcxr, Hungario. * * * Mi estas 23-jara studentino el Cxinio, kaj mi nomigxas Wang Nan. Antaux kelkaj monatoj mi esperantistinigxis. Pri E-lernado cxiujn helpojn mi atendas. Mi sxatas lingvojn, mon-kolekton, filateladon, muzikon, antikvan literaturon. Mi revas vojagxi tra la tuta mondo. Mi deziras korespondi kaj amikigxi kun esperantistoj el cxiuj mond-partoj. Mi logxas en mondfama turisma urbo Xi'an. Mia adreso: frauxlino Wang Nan, Mi-jia-qiao xiao-qu 49 hao, Gao-xin-lu 25 hao, CN 710075 Xi'an, Cxinio. * * * 25j. frauxlo, logxinta 6 jarojn en Okcidenta Euxropo, havanta plurajn profesiojn, sercxas amikajn kontaktojn kun geesperantistoj mondskale. Liaj hobioj estas lingvoj, legado, muziko, vojagxoj. Li kolektas bildkartojn, turismajn prospektojn, bieretikedojn... s-ro Eduard Bistrov, P.K. 1963, Krasnojarsk, RU-660025, Rusio. * * * De kelkaj jaroj ni korespondas kun diversaj klasoj en la mondo, sed por la projekto "Socrates" ni nepre bezonas plurajn korespondantajn klasojn el Euxropo.Maryvonne Houviez, 89 rue du 3 R.A.C. FR-36000 Chateauroux, Francio ************************************************************************** INTERESE //////// La virinoj en Afganistano ========================= La registaro en Afganistano komencis preskaux militon kontraux virinoj. La situacio pli kaj pli malbonigxas ecx tiel ke en la angla gazeto "The Times" oni komparis la traktadon de la virinoj en Afganistano al tiu de la judoj en la antaux-holokauxsta Pollando. Ek de 1996 kiam la "Talibano" konkeris la potencon, virinoj devige devas surhavi tutkovritan vestajxon por ke oni ne mortbatu ilin. Unu virinon mortbatis kolera hordo da fundementalistoj nur pro la fakto ke montrgxis hazarde la "nuda brako". Alia virino estis sxtonumita cxar sxi promenis sur la strato kun viro kiu ne apartenis al la familio. Virinoj ne plu rajtas labori kaj ne rajtas forlasi la domon sen kompano de vira familiano. Profesiuloj kiel profesoroj doktoroj jugxistoj artistoj aux verkistoj perforte estas forpelataj de la laborloko kaj malliberigita en ilia domo. La alteco de memmortigo estas nekonata en la ekstremista Islama lando, sed evidentas ke virinoj kiuj ne rajtas forlasi la domon, ne rajtas labori ecx ne povas acxeti medikamentojn kontraux deprimoj, iros en situacio kie la vivo apenaux havas signifon. Domoj en kiu vivas virino oni devas pentri la fenestrojn por ke oni ne povu vidi sxin de ekstere. Ili devas porti "silentajn sxuojn" por ke oni ne auxdu ilin; Virinoj en Afgnistano vivas en konstanta timo. Iu ajn erareto kontraux la islama legxo povas kauxzi mortpunon. En unu de la malmultaj hospitaloj por virinoj, reportero trovis virinojn kies aspekto estis pli morta ol viva. Silente ili sidas sur la lito, rifuzas mangxon, faras nenion krom vegeti la tempon. Aliaj kriegas aux sidas timema en anguloj. Kuracisto diris ke kun malmulte da medikado kiu restis, li volas iri kun la virinoj al la prezidanta residenco por ke li sciu kio okazas kaj kiel lasta formo de silenta protesto. Homaj rajtoj ne ekzistas por virinoj en Afganistano. Edzoj havas la potencon pri morto kaj vivo pri la propraj edzinoj, sed grupo da frenezaj perfortuloj senproblemoj sxtonumas aux mortbatas virinojn kiuj, ecx se pro hazardo, montras parton de la korpo nuda. Precipe edukitaj virinoj suferas pli pro la mallibereco ol la aliaj cxar iam ili vivis en formo de baza homa libereco kaj nun suferas la subhoman traktadon. Certa grupo parolas pri tio, kio okazas kiel pri la kulturo aux la tradicio de Afganistano, sed vivi sub fundamentista regximo neniam akceptas kulturajn aux tradiciajn regulojn, sed cxiam montras malhumanecon kaj maldignecon. J. Schram Rete: j.schram@forigu.skynet.be ************************************************************************** Cxu mobiltelefonoj malutilas por sano? ====================================== Lastatempe cxiam pli kaj pli ofte mi auxdas aux skribe vidas tiajn opiniojn, kiuj diras, ke dum uzado de mobiltelefonoj mikroondoj atakas la kapon de gxia uzanto, kaj tio malutilas por la sano. 40-60 procentojn de tiuj ondoj glutas la kapo, pro tio varmigxas la orelo, kiun senton ankaux mi mem havis jam ne unufoje. En Hungario tiu cxi malutilo aux ne-malutilo estas ankoraux forte diskut- ita de "mobil-servantoj" kaj medicinaj instancoj. Gxis la definitiva pruvo de la aserto, kaj publika deklaro, ke tiaj telefonoj difektas la sanon, povas pasi ecx jaroj, kaj estas imageble, ke multaj telefonuzantoj vere malsanigxos jam nereturneble. Multe interesas min, kiel aspektas oficiale tiu cxi problemo en aliaj landoj de la mondo? Cxu estas ie esperantisto, kiu scias jam pri bona solvo protekti la sanon kontraux tiuj mikroondoj? Cxu krom mi iun interesus praktika aplikado de tia protektilo? Kun gxojo mi akceptas cxiujn leterojn aux surpaperajn aux elektronikajn el diversaj anguloj de la mondo. Jen mia adreso: Imre Bajaki Hollo Laszlu utca 24, HU-61000, Kiskunfelegyhaza, Hungario Rete: baja59@forigu.freemail.hu ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 175, 1/novembro-99 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************