Eventojo n-ro 174, 2/oktobro, retposxta versio
**********************************************

Titolpagxe: UEA kongresis kune kun neregistaraj organizoj de la tuta mondo

Faka aplikado: - Esperantistaj radioamatoroj en ekspozicio
               - Vortaro pri heraldiko
               - E-lingva gvidado en muzeo de Torun
               - Ekonomiaj informoj pri Francio en E-o

Interreto: - Onklo Zam' bezonas vin!
           - Ruslingva dissendolisto pri E-o
           - Kiaj E-dessendolistoj ekzistas?

Arangxoj: - Internacia Seminario, IS en Germanio!
          - TANEF-ferio
          - Partoprenu la kongreson en Togolando
          - 3-a Euxropa Esperanto-Festivalo!
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Rasisma kampanjo ene de Esperantio
        - Jaro de lingvoj en Euxropo
        - Familia vortaro
        - Konferenco de Monda Turismo
        - AIS-sesio dum UK
        - Pasporta Servo eble atingos la 1000 nombrojn...
        - Memorlibro pri Ivo Lapenna atendas eldonanton
        - IKU-prelegontoj sercxataj
        - Simpozio pri UN en Kubo
        - UEA inter kongresorganizaj organizoj
        - Nova diskutkajero: Zamenhof hodiaux
        - Lokaj junularaj asocioj cxirkau esperantista kerno
        - Deklaro pri Esperanto

Lingvaj demandoj: Pri neologismoj
Instruado, ILEI: - Esperantisto inter uonbulistoj
                 - En Hungario oni ricevas 3 kreditojn pro lernado de E-o
Konkursoj: Belartaj konkursoj - 2000!
Filmoj: Aperis videofilmo pri la UK en Montpelier
Libroj: La fama libro, Dangxera lingvo aperis ruse
Radio: - Denove elsendas Radio Vasteras
       - Radio en Andaluzio elsendas Esperante ankaux por turistoj
Reago: Publika problemo
Rubrikoj: mallonge (11), anoncetoj (4), korespondi deziras (5)
Interese: - Kiujn lingvojn oni uzos en la reto en la estonto?
          - Esperanto-frizisto
          - En Francio infanoj sercxas kontakton

**************************************************************************
**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Internacia konferenco pri lingvaj homrajtoj
===========================================

Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organizajxoj
partoprenis en la "Internacia Konferenco Seulo 1999" de ne-registaraj
organizajxoj, NRO, kiu okazis en la korea metropolo de la 10-a gxis la
15-a de oktobro. Gxi estis organizita de pluraj instancoj, i.a. de CONGO
(platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN). La kadra temo de la
konferenco estis: "NRO-j en la 21-a Jarcento".

UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun gxia
departemento pri publika informado, aktive partoprenis la konferencon jam
en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio. UEA speciale
koncentris sian agadon al unu el la kvin temoj de la konferenco: Homaj
rajtoj. Kadre de gxi estis okazigita, laux iniciato de UEA kaj de
"Koalicio de NRO-j por internacia helplingvo", temgrupa sesio pri "lingvo
kaj homaj rajtoj". Gxin gvidis Kep Enderby, prezidanto de UEA. Prof. Lee
Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-
Asocio, faris enkondukan prelegon. Prelegis ankaux reprezentantoj de la
Bahaa Internacia Komunumo kaj de la Uonbulisma Eklezio.

La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla
diskuto la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia
kaj Socia Konsilio de UN, EKOSOK.

La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la konferenco rezulte
rekomendas:

- ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuigxintaj Nacioj (EKOSOK) metu en
  la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj",
  kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon
  de homaj rajtoj kauxze de lingva malegaleco;

- ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la
  uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;

- ke EKOSOK raportu al la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj pri la
  rezultoj de gxiaj malkovroj.

laux Komunikoj de UEA n-ro 54

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

ILERA en Friedrichshafen
========================

ILERA, la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, partoprenis en
la internacia ekspozicio pri amatora radio kaj komputiloj en
Friedrichshafen, lago de Konstanz, inter ka 24-a is la 26-a de junio 1999.

ILERA havis standon, kiun vizitis multaj vizitantoj. Tio funkciis kiel
bona ebleco por kampadi apud la ekspozicio.

Hans Welling
Rete: dj4pg@forigu.gw.ab6qv.ampr.org

**************************************************************************

Heraldika vortaro
=================

Nur antaux kelkaj tagoj atingis nin libro, kiu eble ne estas tre nova,
(eldonjaro 1996), sed certe ankoraux ne multaj konas gxin. Temas pri
"Ilustrita vortaro pri heraldiko", kiu enhavas 1005 terminojn en la rusa,
ukraina, angla, Esperanta, franca, germana kaj latina lingvoj kun la
rilataj blazonaj bildoj aux ilustrajxoj. (Pri la preparo vidu en
Eventoj-0018).

La enkonduka parto (8 pagxoj) de la cx. 350 pagxa libro estas en la rusa
lingvo, sed estas aldonata kiel aparta suplemento la E-lingva traduko de
tiu klarigo.

La sercxadon de konkreta esprimo helpas la diverslingva indekso (alfabeta
listo) inter ili ankaux la E-a.

Estas interese, kaj imitinde, ke kvankam la libro origine estis destinita
al neesperantistoj, nia lingvo aperas samrajte inter la aliaj, kaj en la
fino de la libro ecx estas 3-pagxa informa teksto (reklamo) pri Esperanto.
(Cxu multaj esperantistaj eldonistoj de nacilingvaj libroj agas
sammaniere?...)

La A-5 formata, 350 pagxa libro kostas 20 USD (ekssoclandoj: 1/3 rabato)
cxe la eldoninto (uea-kodo: nist-c):

Nikolaj Starodubcev
ul. N. Ostrovskogo, 12-16, UA-340120 Doneck, Ukrainio
esperanto@forigu.postoffice.donbass.com

**************************************************************************

Gvidado Esperante
=================

En la pola urbo, Torun, danke al lokaj esperantistoj eblas auxskulti
Esperante la gvidfilmon pri la historio de la regiono en la urba muzeo.
Mem la gvidfilmo estas interesa, cxar la diversajn scenojn sekvas
lumigsxangxado en la urbomapo kie videblas la historia urboparto.

Axel Orszag-Krysz

**************************************************************************

Ekonomiaj informoj
==================

Cxu vi deziras informojn pri ekonomio en Anjou (franca departemento "Maine
et Loire", kun cxefurbo Angers)? Bonvolu viziti la retpagxojn:
http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/anjou/ekonomio.htm kaj nepre legu la
cxiusemajne fresxigitan bultenon en la
retpagxo: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/anjou/aktual.htm

Daniel Durand
http://www.komerco.com/ITRE

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Onklo Zam bezonas vin!
======================

Grupo de usonaj esperantistoj specialigxis je produktado kaj liverado de
diversaj reklam- kaj PR-objektoj kun Esperanto-rilataj notoj, tekstoj,
bildoj. Temas pri notfoli-blokoj, bildkartoj, insignoj kaj similaj aferoj,
kiujn ili prezentas kaj ofertas pere de interreto.

Se vi interesigxas pri la agado rigardu la retpagxaron en la adreso:
http://homepages. go.com/homepages/e/s/p/esprimoj/shirts.html

Kontaktu la grupon rete: dlr@forigu.sparta.csnet.net

L.S.
laux atentigo de W. Klag

**************************************************************************

Novajxoj de Esperanto-movado
============================

En septembro cxe la plej granda dissendlista servilo Citycat
(www.citycat.ru) aperis ruslingva dissendolisto "Novajxoj de Esperanto-
movado". La dissendado okazas unufoje semajne, Gxin prizorgas mi. Du
semajnojn post la starto la kvanto de la abonantoj atingis 320 personojn
kaj daizdre kreskas po 15-20 cxiutage. La dissendo enhavas mallongajn
novajxojn pri E-movado, interesajn faktojn, lecionetojn de E-o. La
materialoj de la dissendo estas verkataj tiel, ke povas taizdgi por
publikigo en la ruslingva gazetaro - do, uzu tiun eblecon. Ekaboni la
dissendajxon eblas rekte de la servilo aizd pere de mi.

Andrej Ananjin
andreo@forigu.fnmail.com

**************************************************************************

Dissendolistoj tutmonde
=======================

Lastatempe aperis multaj novaj interretaj dissendolistoj kaj
babiladlistoj. Pli-malpli kompletan liston pri ili oni povas trovi cxe:

http://users.glo.de/gxi30995/interreto.html#diss
http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html#dissendlist
http://www.egroups.com/group/

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Seminario
====================

La 43-a Internacia Seminario (IS) okazos inter 27.12.1999 kaj 03.01. 2000
en la historia germana urbo Wetzlar organizate de Germana Esperanto-
Junularo. La arangxo atendas do partoprenantojn el la pli junaj generacioj
kvankam ankaux cxiamjunuloj povas gxui la etoson de la esperantista
junularo.

La programo estas tre ricxa kaj amuza. Preskaux de mateno gxis mateno
okazos diversaj interesaj programeroj por kunesti, babiladi, diskuti, ktp.
Cxiunokte okazas diskoteko kaj ne forgesu la faman bufedon de la arangxo.
La partoprenantojn atendas rigardinda urbo kaj cxirkauxajxo kaj okazos
ankaux ekskurso al la grandega kaj bela urbo Frankfurt am Main. Dum la
organizajxo okazos la transiro al la jaro 2000. La organizantoj preparas
grandegan silvestran feston...
Informigxi kaj aligxi eblas cxe:

Norbert Piechotta, Randellstr. 3,DE-85540 Haar, Germanio
Rete: is.admin@forigu.esperanto.de
IS-pagxo: http://www.esperanto.de/is/1999/is992000.htm

**************************************************************************

TANEF ferio
===========

La Internacia Ferio-Semajno de TANEF okazos inter la 14-a kaj 21-a de
junio 2000 en la feriodomo "Teutoburg", Germanio. La logxloko situas apud
la belega "Teutoburga arbarego", kie la partoprenantojn atendas allogaj
promenadoj kaj ekskursoj en la cxirkauxajxo. Krome okazos interesaj
prelegoj pri naturo kaj naturprotektado, ktp. Aligxu kiel eble plej frue,
por ke havu lokon! Informigxu kaj aligxu cxe:

Abel Lingbeek
Fogelsanghstate 4NL-7608 HJ Almelo, Nederlando

**************************************************************************

Kongreso en Togolando
=====================

De la 23-a gxis la 31-a de decembro 1999 okazos en Togolando Esperantaj
arangxoj: kursoj perfektigaj, internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, kunveno
pri la Agado en Afriko, kaj la 7-a Togolanda Esperanto-Kongreso, TEK. Por
tiu cxi la landa asocio UTE sxatus kontakti kaj inviti vin por havi
eksterlandajn partoprenantojn.

Kiuj ne povos partopreni, tiuj povos almenaux memori siajn gesamideanojn
togolandajn: vi povas sendi salutvortojn al la kongreso. Dum la arangxo
okazos diversaj ludoj kun premioj al partoprenantoj. Tial ankaux
Esperantajxoj estos bonvenaj.
Viajn mesagxojn vi sendu al:

GBEGLO Koffi
UTE, B.P. 12O96, Lome-TOGO
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

                     3-a EUxROPA ESPERANTO-FESTIVALO
                     ===============================
                     Budapesxto 17-22. auxgusto 2000

Venu al Hungario!

kaj gxoju kun ni en esperantista etoso la 1000-jaran datrevenon de la
hungara sxtato. Abundaj kaj unikaj programoj!

Temoj de la 3-a EEF estos:
- Propono por Euxropa Unio pri komuna lingvo de civitanoj.
- Dek jarojn post la falo de "fera kurteno" - esperantistaj spertoj.
- Opinioj pri hungaroj en eksterlando.

Kiel kutime, krom la konferenco okazos ankaux varia kultura programo,
ekskursoj al la pitoreskaj regionoj de Hungario.

                        Hungaria Esperanto-Asocio
                         1368 Budapest, Pf. 193.
                         esperantohea@forigu.mail.c3.hu
                          Fakso: +36-1/268-03-31

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

13-15.11. 10-a Sudbrazila E-Renkontigxo kaj 5-a Internacia Konferenco pri
instruado. Inf: E-Asocio de Santa Catarina, C. P. 469, BR-88010-970
Florianopolis - SC, Brazilio. Rete: marcofer@forigu.cfh.ufsc.br
* * *
19-21.11. Stud-semajnfino de Esperanto-Nederland en Castricum Inf.: Ton
VERWOERD, Luxemburglaan 545, NL-1966 MJ Heemskerk, Nederlando. Tel:
+31-251-231667. Rete: Ronald Bijtenhoorn: vaganto@forigu.wish.net
* * *
21.11. 12-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Rio de Janeiro.
Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono - EKOR, Strato Cel.
Agostinho 126, Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro,
Brazilio.
* * *
27.11. Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo. Inf: Universala
Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
27-28.11. Kultura Monatfino en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro E-
ista, Posxtfako 311. CH-2301 La-Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso:
+41-32-9267407.
* * *
03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo, Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel:
+421-7-291604.
* * *
03-05.12. Renkontigxo okaze de Sankt-Nikolaa Festo, Murzasichle (Polio)
Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,
Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
04.11. 12-a Konferenco de Internacia Komunista Kolektivo, Havano. Inf:
Luis Serrano Perez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio. Tel:
+34-9-37275021. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com
* * *
09-15.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo, str.
Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694.
* * *
10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074
* * *
22.12-04.01. 12-a Konferenco de IKEK Internacia Komunista Esperantista
Kolektivo en Havano. Inf: IKEK Fe del Valle, Calle 10, no 106 Vedado
(Havano), Kubo. Tel: +33-(0)148926379, Rete: esperant@forigu.worldnet.fr
* * *
23.12-03.01. Novjara Feriado "Karlova Vintro '99", Karlovo. Inf:
Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, P.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.
* * *
24-12-02.01. Amikeca Esperanto-Konferenco, Havano. Inf: Rete:
eddy@forigu.pandora.be
* * *
24-26.12. 1-a KKK (Kokina kaj Kokakolaa Renkontigxo) en Gooik. Inf:
Urbanus Infinpamp, Ikwoeljoewatstraat 42b, BE-2900 Gooik, Belgio.

**************************************************************************

MOVADO
//////

Nauxza rasisma kampanjo
=======================

Landaj Asocioj de UEA ricevis lastatempe anoniman koverton el Honkongo kun
multobligita slipeto, kiu atakas la okazigon de UK (nomata "U.E.A.
Kongreso") en Israelo, la landon Israelo kaj la judan popolon, uzante en
fusxa Esperanto ekstreme krudan rasisman lingvajxon.

UEA kaj la tuta E-movado toleras neniun formon de rasismo kaj malamo al
aliaj popoloj. Universala Kongreso de Esperanto estas modelo al la tuta
mondo pri amikeco kaj egaleco trans cxiuj lingvaj kaj naciaj limoj. Jam en
la unua UK d-ro Zamenhof difinis kiel gxian plej esencan trajton, ke en
gxi kunvenas "homoj kun homoj". Rasisma atako, kiu rilatigas sin al UK,
estas tial aparte nauxza.

Cxiuj ricevintoj de la fia sendajxo estas petataj transsendi gxin, kun la
koverto, al la Centra Oficejo de UEA por helpi ties klopodojn malkovri,
kiu estas malantaux gxi. Per anonimeco la sendinto elstarigas sian
poltronecon.

La plej tauxga respondo al tiu fiago estas pli aktive diskonigi la 85-an
UK, kiu estos la cxefa kontribuo de la e-istaro al la Internacia Jaro de
la Kulturo de Paco, kaj mem aligxi al gxi.

Osmo Buller

**************************************************************************

Euxropa jaro de la lingvoj: 8 milionoj da EUR
=============================================

Akceptinte la rekomendon de la Parlamento rilate al "Euxropa jaro de la
lingvoj", Euxropa Komisiono (EK) proponas la jaron 2001. Al tiu iniciato
EK proponas dedicxi bugxeton de 8 milionoj da euxroj (4 milionoj jam en
2000, prepare) konsistos el aro da informaj agadoj kaj kunfinancado de
lokaj, regionaj, naciaj kaj transnaciaj projektoj. Komisionano s-ino
Viviane Reding deklaris: "Paroli unu aux plurajn fremdajn lingvojn donas
novajn sxancojn al civitanoj. Euxropo cxiam konservos lingvan ricxecon.'

Unua celo de la EK estas konsciigi la logxantaron, ke cxiuj lingvoj, de la
plej uzataj gxis la malpli konataj, same meritas intereson kaj lernadon.
Nur la kono de lingvoj de aliaj membro-sxtatoj lasas la civitanojn plene
profiti pri la rajtoj je libera cirkulado kaj logxado.

La EK-projekto stimulos dumvivan lingvo-lernadon, tiel dauxrigante la
klopodojn de la jaro de dumviva lernado (1996). Krom la gepatran lingvon,
cxiuj euxropanoj parolu du aliajn EU-lingvojn.

Celgrupo estas la granda publiko. Krome, estos speciala informado al
logxantoj de lingvaj limregionoj, lingvo-profesiuloj, senlaboruloj, k.a.

Granda parto de la agadoj ne rilatos al unu lingvo, sed al lingvolernado
gxenerale. La elekteblaj lingvoj estos la 11 oficialaj, plus irlanda,
luksemburga kaj aliaj lingvoj rekonitaj de la membro-sxatoj.

Estos bildo kaj slogano por cxiu elektita lingvo. Eblos organizi tagojn de
"malfermitaj pordoj" pri lingvodemandoj en la euxropaj instancoj.

Roland Rotsaert
Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be

**************************************************************************

Hejma vortaro
=============

Parolantoj de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme kiel cxiutagan
komunikilon, ofte spertas ke ordinaraj vortaroj ne cxiam utilas por trovi
nomon por iu enhejma ajxo aux ago. "Hejma vortaro" celas helpi al ili. Gxi
proponas Esperantajn nomojn por diversaj cxiutagaj aferoj.

En Hejma vortaro la Esperantaj kapvortoj estas rekoneblaj per
Esperantlingva difino, kiun sekvas traduko en 13 naciaj lingvoj. Jen la
lingvoj: angla, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala,
japana, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda. La cxefredaktoro de la
vortaro estas prof. Jouko Lindstedt el Finnlando.

Hejma vortaro rezultas el multjara preparado fare de la kunlaborantoj de
Rondo Familia de UEA. Gxi estas malferma por plua plibonigo kaj
pliricxigo. La vortaro acxeteblas cxe UEA- kaj cxe gravaj libroservoj.

**************************************************************************

Konferenco 2000
===============

Fine de septembro okazis "Konferenco 2000" pri turismo kaj kulturo,
organizita de la Esperanta vojxagxservo Monda Turismo, en la bela nordpola
urbo, Bydgoszcz. Dum la sejmano okazis gvidado en la cxirkauxajxo por
montri kiel cxicxeronomi gxuste. Kadre de la programo eblis rigardi
etnografian muzeon en Torun kies laborlingvo en internacia agado estas E-
o. Krome okazis la malfermo de la semestro de la loka studfako de AIS.

Dum la arangxo okazis la estrarkunsido de Monda Turismo kie estis
pridiskuto de la organiza regularo, la agado en diversaj landoj kaj la
silvestraj kaj venontjaraj arangxoj, ekzemple la karavano al sekva UK en
Tel-Aviv.

Gvidanto de Monda Turismo, Andrzej Grzebowski, esprimis sian esperon ke
pasxo post pasxo kreskos la intereso pri ilia agado.

Axel Orszag-Krysz

**************************************************************************

Universitata etoso dum UK
=========================

Granda sukceso estis la cxi-jara AIS-IKU, komuna studad-sesio de AIS San-
Marino kaj UEA, kiu okazis kadre de la Internacia Kongresa Universitato
(IKU) de la 84a Universala Kongreso en Berlino.

AIS-IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj pri psikiatrio kaj
komputila sekureco. La trian "kurson" konsistigis la unuopaj prelegoj
kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS.

Reinhard Fossmeier
Rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de

**************************************************************************

Pasporta Servo survoje al 1000 gastigantoj
==========================================

La limdato de Pasporta Servo jam pasis, sed eblas ankoraux aligxi dum la
redaktoroj traktadas la aligxilojn, produktas la mapojn kaj kompilas la
adreslibron. Gxis nun (re)aligxis cxirkaux 830 gastigantoj el 72 landoj
por eldono 2000. Mankas ankoraux 170 aligxantoj por atingi nian celon:
1000 membroj en eldono 2000.

Se vi aperis en eldono 1999, kaj volas enesti en eldono 2000, kontrolu la
liston en la retpagxo: http:// home.wxs.nl/lxide/ps/ps_konf2000.htm. Se vi
ne aperas tie, tuj skribu al ni, menciante landon, urbon kaj nomon!
Alikaze vi ne membros en eldono 2000. Se mankas kolego-gastigantoj en tiu
listo, instigu ilin konfirmi rapidege!

Se vi volas farigxi gastiganto, plenigu la aligxilon kiun vi trovos en nia
hejmpagxo. Tie vi ankaux trovos pli da informoj pri Pasporta Servo.

Derk Ederveen
Hejmpagxo: http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm
Rete: pasporta-servo@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Memorlibro pri IVO Lapenna
==========================

Lige al la nauxdekjara datreveno de la naskigxo de Ivo Lapenna, la 5-an de
novembro 1999, Internacia Scienca Instituto, kiu portas lian nomon
pretigis memorlibron, kiu estas samtempe kolekto de eseoj pri li kaj lia
agado kaj ankaux spegulo de la Esperanta kulturo. Apud biografiaj rakontoj
aux memorajxoj pri Lapenna elstaras eseoj kaj pri la Esperantaj literaturo
kaj historio, kaj pri alilingvaj. Iuj auxtoroj fosas el personaj
memorajxoj, aliaj verkistoj prilumas apartajn facetojn de lia bunta
personeco.

Eldonisto por tiom grava kaj alloga verko estas ankoraux sercxata.

Carlo Minnaja
Universite - Dip. Matematica
Via Belzoni 7 IT - 35131 Padova, Italio
Rete: minnaja@forigu.math.unipd.it

**************************************************************************

Indigxenaj Dialogoj en Ministeria Revuo.
========================================

La monata revuo "IS - Internationale Samenwerking" (Internacia Kunlaboro)
de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dedicxis en sia
oktobra numero preskaux tutan pagxon al la projekto "Indigxenaj Dialogoj"
La artikolo estis titolita "Esperanto konstruas ponton inter kulturoj",
kun la subtitolo "Kurso pri komunikado por indigxenaj popoloj". Gxi
priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun
reprezentantoj de 18 popoloj.

**************************************************************************

IKU vokas prelegontojn
======================

En la 85-a UK en Tel-Avivo okazos la 53-a sesio de Internacia Kongresa
Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aux personoj kun
simila kvalifiko. Preleg-proponojn oni prezentu al la sekretario de la
UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24,
AT-1230 Wien, Auxstrio; retadreso: maitzen@forigu.astro.uniwie.ac.at). Limdato
por kandidatigxi estas la 15-a de januaro 2000.

La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj
biografion kun persona bibliografio. La prelego lauxeble (ne devige)
rilatu al la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco". La elektitaj
prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Cxiu
preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Aparte
bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.

Regularon de IKU oni povas peti de UEA. Cxe la libroservo de UEA haveblas
la presita prelegaro de la Berlina IKU-sesio. La kajero, redaktita de
Michela Lipari kaj kun 81 grandformataj pagxoj, kostas 7 Euxroj.

**************************************************************************

Simpozio en Kubo
================

La 8-an de septembro okazis en la sidejo de Kuba Asocio je Unuigxintaj
Nacioj (hispane: ACNU) la simpozio kun temo: "La sistemo de Unuigxintaj
Nacioj kaj Esperanto". Dum la arangxo okazis stampado de posxtmarkoj
omagxe al la 20-a datreveno de Kuba Esperanto-Asocio.

La prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio ricevis, nome de la Asocio,
brustinsignon pri la 50-a datreveno de Kuba Asocio je Unuigxintaj Nacioj.
La akompana dokumento rimarkigas la "subtenon kaj partoprenon de KEA" je
la laboro de ACNU.

Alberto Garcia Fumero
Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu

**************************************************************************

UEA en la kongresa mondo
========================

Nikola Rasxic, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA, estis
invitita al la nove fondita Klientara Konsilio de Internacia Konferenca
kaj Kongresa Asocio (ICCA). La asocio aktivas ekde 1963 kiel forumo de
kunlaboro kaj spertintersxangxo de organizantoj de internaciaj kongresoj
kaj ekspozicioj.

Per la invito de KKS de UEA al la unua Konsilio ICCA rekonas la unikan
sperton de UEA kiel organizanto de unu el la plej longedauxraj regulaj
eventoj sur la kampo de internaciaj kongresoj. En la klasifiko de ICCA
Universala Kongreso de Esperanto apartenas al la kategorio de grandaj
kongresoj, de kiuj cxiujare okazas nur kelkdeko.

Komunikoj de UEA n-ro 48

**************************************************************************

Nova diskutkajero
=================

UEA eldonis trian kajeron, "Zamenhof, hodiaux", en la serio Diskutkajeroj.
Gxia auxtoro estas la konata itala lingvopolitikisto Andrea Chiti-Batelli.
Li verkis jam multajn librojn kaj artikolojn, aperintajn en pluraj
lingvoj, pri la lingva problemo en la euxropa kunlaboro.

En "Zamenhof, hodiaux" Chiti-Batelli argumentas por sia tezo, ke la
Esperanto-movado devus transformigxi en politikan movadon, por povi
sukcesi sur politikaj forumoj kiel la Euxropa Parlamento. La lingva
homaranismo de Zamenhof devus, laux li, esti reformulita konforme al la
postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de Euxropa Unuigxo.
Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan pasxon por poste lancxi gxin kiel
universalan lingvon".

Diskutkajeroj estas serio de artikoloj pri aktualaj temoj, diskutindaj aux
jam diskutataj en UEA aux en la Esperanto-komunumo gxenerale. La opinioj
de la auxtoroj ne nepre estas tiuj de UEA.

el Komunikoj de UEA n-ro 47

**************************************************************************

E-kerna junulara asocio en Ivanovo
==================================

La 19-an de septembro en Ivanovo, Centra Rusio fondigxis tuturba asocio de
junularaj kluboj. La festenon okaze de tio partoprenis aktivuloj de deko
da partoprenantaj kluboj: biciklantoj, rolludantoj, junaj jxurnalistoj,
praktikaj psikologoj, kantemuloj, DJ-oj (diskjxokeoj) k.t.p. Kaj,
kompreneble, membroj de la Ivanova E-klubo, kiu servis kaj servas kiel la
kerno de la asocio. Gxi momente estas la sola unuigxo de junularaj
organizoj en nia duonmiliona urbo kaj kiel tia jam allogas grandegan
atenton de la gazetaro kaj la socio. La asocio rapide kreskas kaj akiras
cxiam pli da eblecoj kaj povoj. Baldaux aperas la unua numero de propra
gazeto, dedicxita al la kluba agado kaj libertempumado kaj jam komencis
funkcii reto de diversaj memperfektigaj kursoj kaj trejnadoj, kiuj okazas
sub la auxspicio de la asocio.

Andrej Ananjin
andreo@forigu.fnmail.com

**************************************************************************

Deklaro pri Esperanto
=====================

En la retpagxo http://www.esperanto.org.br/masonaro.htm trovigxas
atentinda deklaro pri rekono de E-o kiel vera internacia lingvo farita de
framasonista gvidanto. Jen gxi:

Deklaro pri rekono de Esperanto kiel vera internacia lingvo
-----------------------------------------------------------
Kiel sciatas, la homo survojas al universalismo kaj la lingvo estas
tiucele grava faktoro. La lingvodiverseco estas tamen unu el la plej
grandaj obstakloj kontraux la estigxo de la tiel dezirata universala
homkomunumo.

Esperanto tauxgas por tiu grava rolo kaj de antaux 112 jaroj demonstras
sian valoron. Gxi ja ebligas la interhomajn kontaktojn ignore al lingvaj
kaj kulturaj baroj.

Ni estas cxe la sojlo de homara progreso-stadio antauxvidiganta grandegan
servokampon, postulanta de la Framasonaro firman kaj kuragxan agadon.

Altrudigxas do la unuigxo inter la Framasonaro kaj la Esperanto-movado,
ambaux kune laborantaj por la idealoj lumo, paco, konkordo kaj frateco.

Sendubas, ke Esperanto estas la solvo por la komunikado-problemo inter la
homoj de la tero, cxar gxi estas neuxtrala, moderna, belsona, regula,
fonetika, simpla kaj la plej facile lernebla. Resume dirate, gxi reflektas
la esperon pri mondo pli justa kaj paca, akordoplene kun la supraj celoj
de Framasonismo: Libereco, Egaleco, Frateco.

La framasona logxio "Uniao e Silencio" (Unueco kaj Silento), reprezentata
de sia Respektinda logxiestro, deklaras, ke gxi rigardas Esperanton kiel
la veran internacian lingvon, la nura, en la mondo, kapabla impulsi la
estigxon de la universala familio.

Cele al tio gxi ne sxparos al si penojn por emigi la framasonajn fratojn
de Federacia Distrikto al adopto de Esperanto kiel sia dua lingvo.

Plie, cxi tiu logxio irigos al Lia Mosxto Cxefmajstro de Federacia
Distrikto petproponon pledantan por liaj demarcxoj cxe la Supra Gxenerala
Cxefmajstro de Granda Oriento de Brazilo, Supera Jugxisto Francisco Murilo
Pinto, ke oni proponu al la supera instanco de la Brazila Masonaro la
establo de kultura intersxangxo kun Brazila Esperanto-Ligo cele al
stimulado por la praktika uzado de tiu lingvo inter la brazilaj framasonaj
esperantistoj; ankaux ke oni sugestu al tiu plej alta auxtoritato, ke gxi
prenu sur sin la defendon de la oficiala adopto de Esperanto en la aliaj
Framasonaj Organizajxoj dissemitaj tra la mondo.

Hulio Pereira Leite, Respektinda CxefMajstro, Loja Simbolica Uniao e
Silencio (Logxio Unueco kaj Silento)

Luiz Fernando Vencio
lvencio@forigu.radiologist.net

**************************************************************************

MALLONGE
////////

En Tykocin - la naskigxurbo de Marko Zamenhof - oni inauxguris
memortabulon al la patro de D-ro Esperanto.

* * *

Forpasis konata E-aktivulo en Uzbekio, membro de UEA Umid Rahmatullin, kiu
estis cxiam tre helpema, preta servi al Esperanto kaj movado kaj estis
konata ankaux ekstermovade.

* * *

En septembro, la prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio aperis cxe la
populara televidprogramo TVere kaj dum 10 minuta intervjuo informis pri la
Berlina Kongreso, la venontdecembra Renkontigxo de Internacia Komunisma
Esperanto-Kolektivo en Havano, kaj pri la nova Esperanto-kurso, kiu
komencigxos cxi monate.

* * *

La infan-suplemento de la gazeto "Tribuna de Santos" (Tribuneto) en majo
havas Flicts kun Kristocxjon sur la unua pagxo sub la titolo "Esperanto:
lingvo por la tuta mondo".

* * *

En septembro okazis la 7-a Internacia Turisma Semajno en Malto, gxin
partoprenis 8 maltaj kaj 26 eksterlandaj esperantistoj el 8 landoj, inter
kiuj la gxenerala sekretario de UEA. Dum la arangxo la prezidento de la
Malta Respubliko akceptis la partoprenantojn cxe sia Palaco en La Valeto.

* * *

La konata kroata verkisto Miro Gavran, gajninto de la premio por la plej
bona mezeuxropa auxtoro, dum sia TV intervjuo elstarigis la tradukojn de
siaj verkoj, precipe al la persa kaj la ukraina, kiuj farigxis per
Esperanto-lingvoponto.

* * *

En septembro oficiala kanalo kvara de la irana televido kadre de psedaux-
medicina programo prezentis Yumeiho-n favore kiel sukcesa kurac-metodo.

* * *

MZ-Verlag Harald Schicke ne plu agas en Germanio. Gxi farigxis MZ-Verlag
Ltd. kun sidejo en Londono, Britio kaj dauxre eldonas esperantajxojn.

* * *

La 5-a projekto de Agado Espero estas "Balkanaj Sunfloroj" kaj temas pri
helpo al rifugxintoj kaj al pacokonstruado en balkanaj landoj.
Esperantistoj rajtas donaci ankaux tra la konto "Espero de UEA". Bonvolu
klare indiki "por Balkanaj Sunfloroj".

* * *

En septembro la portugala kabla televidelsendo CNL elsendis 20 minutan
rektan programon pri Esperanto, gxi konsistis el intervjuo kun Goncalo
Neves kaj Miguel Faria de Bastos.

* * *

La familio de Marinko Gjivoje transdonis al Nacia kaj Universitata
Biblioteko en Zagreb la imponan kolekton de Esperantaj libroj, kiujn li
testamente lasis al la biblioteko. Nun trovigxas 2901 libroj kaj 274
Esperantaj vortaroj en la kolekto.

**************************************************************************

LINGVAJ DEMANDOJ
////////////////

Neologismoj: Cxiu vivanta lingvo evoluas
========================================

Cxiu el vi rimarkis, ke uzata lingvo sxangxigxas, evoluas. La junuloj
parolas alie ol la maljunuloj. Ili komprenas unu la alian, tamen kelkaj
vortoj estas nekomprenataj aux havas alian sencon. Sciu, ke cxiu lingvo
konsistas el gramatiko (regulo de frazokonsturado) kaj arego de vortoj
(simboloj de objektoj, agoj, statoj kaj aliaj). Gramatiko sxangxigxas
apenaux rimarkeble, male, la vortoj ne estas tiel stabilaj. Ilia uzado
multe dependas de la individuo (cxiu havas siajn preferatajn vortojn), kaj
de la epoko kun sia specifa kulturo.

Kial mortas kaj naskigxas vortoj?
---------------------------------
Se io malaperas el nia vivo, iom post iom malaperas aux arkaikigxas ankaux
la vorto kaj male, kiam oni ekuzas novan produktajxon venas kun gxi ankaux
la nomo kiel, ekzemple, satelito, kompaktdisko aux KD, printilo kaj aliaj.

Kiel naskigxas novaj vortoj?
----------------------------
Ekzistas du manieroj. Laux la unua cxiu lingvo havas rimedojn (ekzistantaj
afiksoj aux vortoj) fari novajn vortojn. Vidu, ekzemple, la vortojn:
spacveturilo, hejmpagxo, retposxto, komputilo. Danke al afiksoj kaj
vortkunmetoj, Esperanto havas multajn eblecojn krei novajn vortojn.

Aux cxu eviti tiujn kunmetajxojn (kelkaj el ili vere estas pezaj) kaj
prunti kun la ajxo ankaux la nomon, kiu plej ofte, internaciigxas kune kun
la uzo de la objekto. (Vidu ekzemple: ekrano, fajlo, lasero, astronauxto,
bajto kaj aliaj.)

Kio estas neologismo?
---------------------
Nova vortradiko, kiu antaux ne estis uzata en la lingvo. En la unuaj
tempoj oni kalkulis neologismo, ekzemple, la vorton "aspekti", cxar por
gxin esprimi oni uzis "elrigardi". Nun "elrigardi" ne plu estas uzata,
cxar "aspekti" plene elpusxis la komencan formon. Hodiaux neniu diras: "Vi
elrigardas malsana.", la vorto "elrigardi" farigxis, do, arkaismo. Sed
neologismo ni nomas la vortojn ecx nuntempe: bunta (anstataux
"multkolora"), olda (anstataux "maljuna") aux daca (anstataux
"kuragxega"), prezidento (anstataux "sxtatprezidanto") kaj tiel plu.

Kiun opinion havi pri neologismo?
---------------------------------
Pluraj volas sendi ilin al infero, dirante, ke Esperanto celas simplecon.
Grandega nombro de vortoj, kiujn oni devas teni cxiam pretaj en la memoro,
povas tre malfaciligi la lingvon. Por neniu estas egale, per kiom da
vortoj li povas sin esprimi, cxu per 5000, aux suficxas la duono. Mi
rekomendas al vi eviti ilin en simpla konversacio.

Aliflanke, ne forgesu, ke Esperanto volas farigxi universala lingvo, per
kiu oni povas esprimi cxion: cxefverkojn, belliteraturajn, fakajn kaj por
tio 2500 vortoj tutcerte ne suficxas. Estas, do, utile, sencxese ricxigi
vian vorttrezoron, se vi volas gxui cxiujn nuancojn, la plenan belecon de
Esperanto.

Geza Kurucz
el Juna Amiko, septembro 1999

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Studento trovita
================

Antaux ne longe ni anoncis (vidu n-ro 172), ke esperantisto-studento estas
sercxata por lerni la korean lingvon kaj instrui Esperanton. Venis ok
aligxoj el ok landoj.

Elektita igxis s-ro Rubeno Fernandez Asensio el Hispanio. Li plenstipendie
lernos la korean lingvon en Universitato Wonkwang kaj instruos E-on en la
centro de uonbulismo de marto gxis decembro de 2000.

Samtipa studprojekto okazos ankaux en la jaro 2001.

Choe Taesok
Rete: chtaesok@forigu.hitel.net

**************************************************************************

E-studo en universitato
=======================

La konstruingxeniera fakultato de la Budapesxta Teknika Universitato
antaux jaro prenis en sian programon 30-horan, 3-kreditan kurson de
Esperanto, kiel devige elekteblan lernobjekton en la printempa semestro.
La antauxan printempan semestron la kurso ne rajtis starti, cxar ne estis
suficxe da sinanoncintoj. La nun planitan kurson gvidos prof. Otto Haszpra
(haot@forigu.freemail.c3.hu), surbaze de lia pasintjare eldonita lernolibro
"Esperanto de la aboco gxis la supera grado".

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Belartaj konkursoj de UEA - en 2000
===================================

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas
partoprenantojn por la 51-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 85-a
Universala Kongreso en Tel-Avivo.

Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK.

La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe
ne publikigitaj. Krome validas jenaj kategorioj kaj kondicxoj:

Poezio: La maksimuma longo ne estas fiksita.

Prozo: La verkoj devas esti maksimume 200 x 65 tajpospacoj.

Teatrajxo: La maksimuma longo ne fiksita.

Eseo: La temo estas ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK, "Lingvo
kaj kulturo de paco".

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj.

Videofilmo: La temo estas ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo
(vd. cxe Eseo). Dauxro estu inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo estu VHS/PAL
(euxropa videosistemo)

Infanlibro de la jaro: Originala aux tradukita libro (alia ol lernolibro),
presforme aperinta en 1999.

En cxiu kategorio escepte de la infanlibroj oni disdonas tri premiojn.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio,
prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por
la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an
de marto 2000. Por videofilmo oni sendu po unu ekz. gxis la 1-a de julio
2000.

La konkursajxoj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La
vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5
internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas.

Unua premio estas 190 euxroj, la dua 133 euxroj, la tria 76 euxroj.
Infanlibro de la Jaro ricevas 399 euxron.

La rajto je la unua presado de la premiitaj verkoj apartenos al UEA, kiu
ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.
Eblas ricevi detalan informon, regularon, kaj oni devas sendi cxion al:

Belartaj Konkursoj de UEA
Nieuwe Binnneweg 176NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Retposxte: uea@forigu.inter.nl.net

**************************************************************************

FILMOJ
//////

Videofilmo pri Montpelier
=========================

Antaux ne longe aperis videokasedo de la eldonejo Nandir, kiu temas pri la
Universala Kongreso en Montpelier. Gxia titolo estas "Kongresa filmo ne
oficiala", cxar ankaux UEA eldonis kasedon pri la okazajxo. La filmo
ludeblas en tri sistemoj (PAL, NTSC, SECAM). La kasedo haveblas cxe:

Nandir filmoj, Pf 1258.CH-1001 Lausanne, Svislando
Rete: filmoj.nandir@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

LIBROJ
//////

La dangxera lingvo ruse
=======================

La fama libro de Ulrich Lins: "La dangxera lingvo" temanta pri persekutoj
de Esperanto kaj esperantistoj far diversaj maldemokratiaj registaroj,
estis jam eldonita en la germana, japana kaj itala lingvoj. Nun venis la
ruslingva eldono, kiun efektivigis la moskva eldonejo Impeto kun
partopreno de la eldonejo "Prava cxeloveka" (Homaj rajtoj). Al la eldono
helpis certa garantio de FAME-fondajxo.

La libro povas esti aparte interesa por rusaj legantoj, cxar ja pli ol
duono de gxia enhavo estas dedicxita al eventoj en Rusio kaj Sovetio.

N. Gudskov
nikolao@forigu.orc.ru

**************************************************************************

RADIO
/////

Denove radioprogramoj de Radio Vasteras
=======================================

Post longa pauxzo nova radioprogramo estas auxdebla en la retpagxo:
www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm

S-roj Kaj Stridell kaj Wim Posthuma intencas ofte sed ne regule "produkti"
programojn per intervjuoj, faritajn de Anita Bergh kun diversaj
samideanoj, kiujn sxi renkontis dum la UK kaj la ILEI konferenco. Wim
faris aliajn sonregistrajxojn i.a. dum la Seminario de la Sveda E-o
Instituto.

el Nun

**************************************************************************

E-elsendo en Andaluzio
======================

Ekde junio la radistacio Radio Mar de Arroyo de la Miel en la provinco
Malago, elsendas E-programon sub la titolo "Esperanto, Patrimonio
Universal". La celo de la programo estas ne nur disvastigi la internacian
lingvon al la logxantaro de tiu zono, sed ankaux havigi E-informojn al
eblaj esperantlingvaj turistoj kiuj vizitas la Sunan Marbordon. La
programo okazas la unuan merkredon de cxiu monato de la 16-a kaj duono
gxis la 17-a cxe Radio Mar, en FM 102,4 MHz.

Jose Maria Rodriguez

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Publika problemo
================

Versxajne la artikolo de Carlo Minnaja en n-ro 172 de "Eventoj" fontas el
miskompreno. Fakte, ne temas pri la pozitivaj aspektoj de "Literatura
Foiro" (revuo kaj Koop) kaj de rauxmismo, sed pri la negativaj metodoj
enkondukitaj en nian movadon utiligante iliajn nomojn.

Ekzemple, difini en Heroldo esperantiston kiel Laszlo Szilvasi "persona
non grata" estus nur ridinda stultajxo, se ne kasxus la kutimon de la
redaktoroj dauxre kaj senrajte misuzi la gazeton por ataki kaj insulti
siajn personajn malamikojn. Al tiuj sencxesaj kvereloj kaj subfosoj de nia
organizita movado - en cxiu numero, en unua pagxo - aldonigxas la fakto,
ke la diritaj redaktoroj transformis la gazeton en propagandilon de
propraj ideologio, politikaj opinioj kaj de personaj celoj. La gazeton mem
ili gxis nun kaptis per malmoralaj vojoj, trompo kaj falsaj promesoj kaj
per gxi ili splitas niajn fortojn.

Cxio tio ne estas privata afero, sed publika problemo por la tuta Movado.
Tial, post trijara vana penado konvinki la redaktorojn modifi sian
konduton, restas al la esperantistoj nur unu vojo: interrompi la abonon al
la nuna "Heroldo" ek de venonta jaro gxis renormaligxo de la situacio.

G. C. Fighiera, prezidanto de "Heroldo de Esperanto"
Rete: giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Ni doloroplene sciigas, ke Imre Zoltan, la nelacigebla cxionfaranto de
Esperantujo el Hungario ekripozis poreterne.

* * *

IKEL havas konstante aktualigatan TTT-ejon cxe la adreso:
http://Beam.to/IKEL Vizitu gxin kaj sendu vian opiniion!

* * *

Mi volas trovi kontaktojn el diversaj landoj kun negocistoj kaj trakti pri
medicino kaj pri turismo. Kulevski Stojan, ul. Bojska Buha 4/2, YU-21000
Novi Sad, Jugoslavio. Retadreso: kulsto@forigu.eunet.yu

* * *

Mi estas interesita pri universitataj notoj kaj lernolibroj de Esperanto,
unuavice por natursciencistoj kaj ingxenieroj. Mi konas nur du (krom la
mia): lecionoserion aperintan en la sciencpopulariga periodajxo "Hemija i
Jxiznj" (Kemio kaj vivo) de Boris Kolker antaux eble dekkvin jaroj en la
iama Sovetio, kaj duvoluman universitatan noton de Shao Rong aperintan cxe
la Dalian-a universitato, Cxinio antaux dek jaroj. Se vi konas alian,
bonvolu informi min: Otto Haszpra, haot@forigu.freemail.c3.hu

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Infanoj de la lernejo Louis Buton, en la vilagxo Aizenay (Vendeo,
okcidenta Francio), komencis lerni Esperanton ekde pasinta aprilo kun
Alain Rochus. Nun ili deziras starigi korespondandon per Internet kun
infanoj. Interesatoj bonvolu rilati kun "Groupe scolaire Louis Buton",
rete: aizenay.louisbuton@forigu.wanadoo.fr
* * *
12 j. knabo, hobioj estas moneroj, kalendaroj, vojagxoj. Dmitrij Varlamov,
ul. Diksona 31-1, Krasnojarsk, RU-660020, Rusio.
* * *
16 jara lernantino deziras korespondi kun gejunuloj 16-20 jaraj el cxiuj
landoj. Mi sxatas sporti kaj danci. Tania Sxapel, Lentupio 24, LT-4730
Sveneionijs, Litovio
* * *
De kelkaj jaroj ni korespondas kun diversaj klasoj en la mondo, sed por la
projekto "Socrates" ni nepre bezonas plurajn korespondantajn klasojn el
Euxropo. Ne gravas se la infanoj de la korespondantaj klasoj estas pli
agxaj ol la niaj. Maryvonne Houviez, 89 rue du 3 R.A.C. FR-36000
Chateauroux, Francio.
* * *
Studentino, kiu interesigxas pri literaturo, kulturo, muziko kaj
geografio, deziras korespondi kun Esperantistoj el la tuta mondo. Patrycia
Zoremba, ul Zorska 144, PL-44-203 Rybnik-3, Polio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Estonteco de lingvoj en la interreto
====================================

La kreskanta kvanto da interretuzantoj en Latinameriko kaj Azio faros, ke
antaux ol fino de tri sekvaj jaroj la angla lingvo ne plu estu, kiel
superreganta lingvo en interreto, laux esploroj efektivigitaj de la
firmao, Computer Electronics.

Tiu superregado dauxre falos gxis la jaro 2005, kiam ses el cxiu deko da
interretuzanto parolos alian lingvon escepte de la angla, asertas la
esploro. La kreskado de interreto inter la landoj, kie oni ne parolas la
anglan, postulos, ke entreprenoj ofertu en siaj hejmpagxoj plurajn
idiomojn elekteblajn, diris la vicprezidanto de la esplorfako de Computer
Electronics, Michael Erbschloe. Dum la sekvaj 6 jaroj la nombro de la
uzantoj de la angla lingvo en la interreto pligrandigxos je 60 %.
Aliflanke la klientaro konsistante el tiuj, kiuj ne parolas la anglan, dum
la sama periodo kreskos je 150 %. Gxis tiam la sumo de la interretuzantoj
en la tuta mondo estos 345 milionoj da homoj.

Tais Fucco
el Brazila Esperantisto n-ro 308

**************************************************************************

Esperanta hararstilo?
=====================

Afrika esperantisto, kiu fugxis al Sudafriko el rifugxejo en Tanzanio pro
la malbonaj kondicxoj kaj cxar li ne povis studi, labori kaj progresi
mense, establis malgrandan moveblan frizejon apud vojo kaj tie reklamas
sian "Esperanto Hair Cut" (esperanta frizejo) per fotoj kaj desegnoj.

Certe la preterirantoj demandas, kio estas Esperanto kaj kia estas
Esperanta hararstilo! Lauxfote la Esperanto-hararstilo ne estas stranga,
sed tute akceptebla vira modo.

Se vi volas konatigxi kun la "frizisto", mi donas al vi lian adreson se vi
skribas al mi retmesagxon.

Raita Pyhala
Rete: raita.pyhala@forigu.lestijarvi.fi

**************************************************************************

Mesagxo al iu infano en la Mondo.
=================================

Ni estas 5 infanoj, naskitaj en urbo Chateauroux, la 20-an de novembro
1989, la saman tagon kiam estis subskribita la unua Internacia Konvencio
pri la Rajtoj de la Infano, en Nov-Jorko.

Ni estas multsxancaj, ke ni naskigxis cxi-tie, cxar al ni mankas nenio. Ni
frekventas la lernejon, kaj ni havas ankaux tempon por ludi, sporti,
auxskulti muzikon.

Tamen ni scias, ke en la mondo multaj infanoj ne havas tiun sxancon.
Kelkaj el ili mortas pro malsato aux pro malsanoj, kiujn oni povus kuraci
aux eviti; aliaj infanoj estas devigataj labori, cxar iliaj gepatroj estas
tro malricxaj; ankoraux aliaj suferas pro ekstremaj perfortajxoj.

Okaze de la 10-a datreveno de la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, ni
deziras sendi al cxiuj infanoj en la mondo, mesagxon de amikeco, paco kaj
espero. Ni sxatus, ke en la komenco de la 3-a jarmilo, la tuta mondo agu
por ke cxiuj infanoj, senescepte, povu esti sxirmataj, kontraux cxio, kio
malebligas al ili gxui, kiel ni, veran vivon de infano sur planedo, kie
fine, dauxros paco, justeco, kaj solidareco.

Se vi esperas, kiel ni, iam vivi en tiu mondo de niaj revoj, kaj deziras
fari cxion eblan por entrepreni; kunagi, kaj sukcesigi tion, redaktu
viavice vian propran mesagxon, kaj sendu gxin al ni:

"Infanoj de cxi tie kaj aliloke"
Domo de la Infanaj Rajtoj
28, rue de l'Echo,FR-36 000 Chateauroux, Francio

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 174, 2/oktobro-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************