Eventoj n-ro 173, 1/oktobro, retposxta versio ********************************************* Enhavo: ------- Titolpagxe: LF-Koop ne posedas Heroldon! Faka aplikado: - Interpretistoj kaj tradukistoj sercxataj - Komputila vortekzercilo - Laboru kun cxinaj esperantistoj - Malnova nova senato por AIS Interreto: - Esperantigu la programon Star-office - sxangxoj cxe FEL Arangxoj: - Lingva Festivalo en Cxeboksary - Internacia Festivalo en Germanio - Kongreso en Hispanio - PSI - unu el daure bonaj... - IJS - en centro de atento de europaj e-gejunuloj - Kompleta monata kalendaro (10.26.99.-27.11.99.) Movado: - Humphrey Tonkin en la malferma tago - Esperanto, cxu lingvo de eklezio? - Ago-tago gxenerale - kaj en Brazilio - Ago-tago en Kievo - Afrika E-Instituto - Komisiono pri Oceanio cxe UEA - Esperanto en Moskvo - E-Asocio de Britio en nova adreso - Organizaj demandoj: - Cxu esperantologiaj retstudoj iam? - Kial uzas usonano E-on? - Ideoj pri kaj por E-o - Mallonge pri 11 aferoj Instruado, ILEI: - Operativa kontakto: E-INS - Novaj Cseh-instruistoj - E-kurso en la Barcelona Universitato - Somera Universitato en Veliko Tirnovo Radio: - Radio Auxstria Internacia anoncas E-e! - Lotumado por infanoj Reagoj: - Pri E-o en la telefonlibroj - Hungara angulo - Konkurso por ekslibrisoj - Incubus en videa versio - Senpagaj anoncetoj - Korespondi deziras - Interese: - Teroristo-esperantisto - Inter geedzoj *************************************************************************** *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// LF-Koop ne posedas la gazeton "Heroldo de Esperanto" ==================================================== 1. La aserto, ke LF-Koop posedas la gazeton "Heroldo de Esperanto" estas falsa. Al neniu ecx LF-k povas montri unu solan - ni ripetas, unu solan - dokumenton pruvante la asertitan posedon. Al neniu. La sola ekzistanta dokumento pri la transdono de la gazeto estas nia propra unuflanka protokolo de la 17-a de julio 1996 - subskribita ankaux de la redaktorino Ada Fighiera-Sikorska jam grave malsana (sxi forpasis la 7-an de la posta auxgusto) -, laux kiu protokolo la gazeto kune kun milvoluma biblioteko kaj aliaj servoj estis transdonita senpage ne al LF-k, sed al Itala Interlingvistika Centro (Milano). En la protokolo, LF-k estis menciita nur kiel helpanto, ne kiel ricevanto aux posedanto de la gazeto. 2. Kiel cxiuj povas konstati el la dirita protokolo, tiu cxi trifoje ripetas, ke la transdono okazas sub la nepra kondicxo, ke la estontaj redaktoroj respektu la tradicion kaj la principojn de la gazeto. 3. La legantoj, kiuj sekvis la gazeton en la antauxaj jardekoj scias, ke la cxefaj principoj, kiujn sekvis Ada, estis: a) la gazeto havas informan (ne opinian) karakteron pri la disvastigo de Esperanto, je la servo de la tuta Movado ne de apartaj personoj aux ideologioj b) la gazeto estas sendependa kaj supertendenca rilate al movadoj kaj politikaj ideologioj, kiuj dividas la esperantistojn. 4. La nuna redakcio (Silfer en gxia nomo) promesis respekti la diritajn tradicion kaj principojn (vidu nian artikolon en n-ro 16/1996), sed, ek de kiam la nunaj redaktoroj (oficiala red-ino Perla Martinelli Ari: efektiva redaktoro la edzo Valerio Ari/Silfer) komencis sian agadon, la supra kondicxo estis entute piedtretita kaj la gazeto estis utiligata por iliaj personaj celoj. - La revuo "Literatura Foiro" tuj anoncis sub subskribo de Judith Felszeghy, ke "Heroldo" farigxis organo de "rauxmismo" (doktrino kunverkita de Valerio Ari/Silfer en 1980, kiu opozicias al la gxenerala Esperanto-Movado, negative jugxas la Universalajn Kongresojn - vidu la publikan respondon de UEA al la tiutemaj asertoj de Perla Martinelli, kiu principe ne vizitas UK jam 16 jarojn - kaj proponas alternativan Esperanto-organizajxon). - Malgraux kontrauxa skriba promeso, la redaktoroj senrajte sxangxis la kolofonon: en la subtitolo de "Heroldo" la vorto "Esperanto-Movado" estis forigita kaj anstatauxita de "Esperanto-mondo" fidele al la doktrino de rauxmismo. - La nombro de informoj pri la movado falis je 80%; la informoj estis anstatauxitaj en cxiu numero de multnombraj tendencaj, kelkfoje ruzaj, artikoloj subfose al nia organizita Movado, sub diversaj subskriboj de la geredaktoroj (la redakcio, Perla Martinelli PM, la redaktorino, Valerio Ari, Giorgio Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj elpensitaj nomoj de neekzistantaj personoj aux nomoj pruntitaj de komplezuloj;kelkfoje la notoj verkitaj de Silfer estas subskribitaj de surpaperaj asocioj de li kreitaj, kiel E-Pen-Klubon, Interlingvistika Centro, Civito, ktp). Plej nauxza estis la moka artikolo pri supozitaj samseksuloj en la Estraro kaj CO de UEA. La spaco dedicxita al la raporto pri UK sep-onigxis kompare al antauxe. - En cxiu numero, cxefloke kaj grandspace, la redaktora paro senrajte utiligas la gazeton kiel instrumenton de netolereble granda nombro de akraj polemikoj, atakoj, provokoj, subfosoj kaj insultoj kontraux aliaj esperantistoj kaj Esperanto-gazetoj. - Senhonte, la paro misuzis la gazeton por propagandi la kandidatigxon de Perla Martinelli Ari por la posteno de prezidanto de la Akademio, kaj por propagandi la personon Silfer kaj liajn asociojn. Cxio tio semas spliton, malpacon kaj malharmonion inter la esperantistoj La nuna "Heroldo" estas redaktata ekzakte laux malaj principoj ol tiuj, kiuj inspiris Teo Jung kaj Ada, ambaux Honoraj Membroj de UEA, amataj, pacemaj, lojalaj agantoj de nia Movado, popularaj en cxiuj E-kongresoj dum entute pli ol 70 jaroj. 5. La supraj nerefuteblaj faktoj kauxzis indignon inter la esperantistoj: ni ricevis kopion de multaj protest-leteroj direktitaj al la redaktoroj kaj neniam de ili publikigitaj; pluraj centoj da abonantoj ne renovigis sian abonon; du Landaj Asocioj (la itala kaj la usona) rezignis plue peri Heroldo-n. Ari/Silfer/Vanof farigxis grandparte izolita: kiel kandidato al la estraro de la kulturdomo "Kvinpetalo" li ricevis nur 7 vocxojn el 140 vocxdonandoj. Perla Martinelli Ari ne estis elektita prezidanto de la Akademio per grandega kontrauxa plimulto. 6. Pro malrespekto de la transdona kondicxo, nia Societo per komuniko de la 1-a de oktobro 1998 anoncis "la nuligon de la transdono mem" ek de la 31-a de decembro 1999. Niaj eldon- kaj vendorajtoj de nacilingvaj lernolibroj iris senpage al la landaj asocioj de la koncernaj lingvoj. Ek de la jaro 2000 la nuna gazeto aperos mallegale kaj pirate. 7. Evidente, Ari/Silfer/Vanof rajtas diskonigi siajn ideologion kaj politikajn konvinkojn, sed tiucele li fondu propran gazeton kaj ne sxtelu perfide kaj trompe la gazeton "Heroldo". Kaj ne hipokrite utiligu la nomon de Ada, kiel nun li faras. 8. Trifoje ni proponis al la respondeculoj renkontigxon por trovi pacan solvon al la nuna demando kaj trifoje ni ecx ne ricevis respondon. 9. Pro tio, restas nur jena vojo por haltigi la misuzon de la gazeto: bojkoti la abon-pagojn. Tial, ni alvokas al cxiuj restantaj abonantoj provizore interrompi sian pagon por la jaro 2000, gxis kiam la situacio normaligxos. Homoj, kiel la nunaj redaktoroj, kiuj malrespektas sian proprajn promesojn kaj la volon de Ada esprimitan en drama momento ne meritas apogon: ili plue trompos la esperantistojn. Kiam Heroldo liberigxos de la nuna situacio, ni povos denove eldoni gxin en la sama antauxa pacaspirito, je la servo de la tuta Movado ne nur de unu gxia partio. 10. Nia societo sendos al cxiu petanto kopion de la protokolo de 1996 pri la transdono de "Heroldo" kaj la koncernan postan korespondadon. Torino, oktobro 1999. G. C. Fighiera, prezidanto de "Heroldo de Esperanto" giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Interpretistoj kaj tradukistoj sercxataj ======================================== Nia traduk-entrepreno sercxas interpretistojn por simultana interpretado de sia gepatra lingvo al Esperanto kaj el Esperanto al sia denaska lingvo por engagxigxoj en diversaj lokoj en Euxropo. Kaj sercxas ankaux tradukistoj por tradukoj de oficialaj dokumentoj el kaj al Esperanto. Por la interpretistoj la unuopaj engagxigxoj dauxras de 1 gxis 5 tagoj. Ni organizas kaj pagas la alveturkostojn el ajna Euxropa urbo kaj hotelan tranokton inkluzive matenmagxon kaj tagmangxon dum la labortago. Krome ni pagas tagan totalsumon, 250 Euxron, kiu inkluzivas la rekompenson por la antauxvespera alveturo kaj la revojagxo. La labortago enhavas maksimume 6 interprethoroj (maksimume 2 senpauxze) kaj dauxras maksimume 10 horojn (inter la 1-a kaj lasta labortasko). Via tasko estas traduki cxiujn paroladojn okazante en via denaska lingvo al Esperanto, kaj cxiujn aliajn paroladojn el la Esperanta aux se vi komprenas/kapablas la originala versio al via denaksa lingvo. Por la tradukistoj ni pagas por tradukoj el kaj al Esperanto po 0,75 Euxron por linio de 55 frapoj. Por tradukoj el tria lingvo (krom Esperanto) al via denaska ni pagas po 0,84 Euxron por linio. La gekunlaborantoj laboras hejme respektive en sia propra oficejo kiel liberaj gekunlaborantoj. Ili devas disponi pri komputilo kun Windows kaj MS-Word, faksilo, telefono, kaj interretadreso. Ni sercxas precipe gekandidatojn kun unu el la jenaj denaskaj lingvoj: albana, afrikansa, angla, araba, armena, bosna-kroata-serba, bengala, bulgara, cxeka, cxina, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hebrea, hindua, hispana, hungara, indonezia, itala, islanda, japna, jetona, jingala, kmera, korea, litova, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, rumana, rusa, slovaka, slovena, svahila, sveda, tajlanda, turka, urdua, ukrajna, vietnama. La gekandidatoj devas havi superan edukadon, tio signifas altlernejan diplomon aux egalvaloran edukadon. Ili devas krome havi aux diplomon por simultana interpretado aux pratikajn spertojn kun referencoj, prefere ambaux. Kandidatoj sendu siajn koncizbiografion al: AAIT, Posxtfako 858, CH-8034 Zuriko, Svislando Rete: info@forigu.esperanto.ch *************************************************************************** Komputila Vortekzercilo ======================= Danke al Frederike Eriksen la dana komputilofirmao, "GBC*design", faris la vortekzercan programon GtPlus ankaux por Esperanto. Oni skribas la vortojn kiujn oni volas lerni, kaj la programo ekzercigas cxiujn tiel ke oni povas memori ilin. Oni povas skribi la vorton en kiu ajn lingvo, nur la lingvo devas uzi latinan alfabeton. La koncepto de la programo estas, ke oni mem devas skribi la vortojn kiujn oni volas trejni (oni ja ne devas "lerni" vortojn kiujn oni jam scias). Oni povas ekzemple trejni vortojn el lernolibro kion oni tralernas. La programo mem memoras la trajninton kaj la trejnitajn vortojn ecx post kelkaj semajnoj aux monatoj. La retpagxejo de GBC*Design estas: http://gbc.design.homepage.dk, retadreso: gbc.design@forigu.vip.cybercity.dk Frederiko Erikseno frederikeriksen@forigu.post.cybercity.dk *************************************************************************** Laboru kun cxinaj esperantistoj =============================== Xian Zhiyuan Kultura Kompanio klopodas apliki kaj disvastigi Esperanton kaj volas kunlabori kun vi en jenaj flankoj: turismo, kuracado, eduko, kulturo, sporto, acxetado de diversaj varoj, komerc-informoj, vojagx-gvidadoj ktp. Tio temas pri komunaj arangxoj kaj vojagxoj. Viaj informoj kaj proponoj ciam estas bonvenaj. Kontaktadreso: S-ro Qiushi Xian Zhiyuan Kultura Kompanio CN-710068, 221-NR.29, Huannanlu Xiduan, Xian, Shaan xi, Cxinio Rete: taiyaanz@forigu.pub.xaonline.com el SEJM-Virt-Info n-ro 22 *************************************************************************** Malnova nova Senato por AIS =========================== La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino konservos sian nunan Senaton dum kvar pliaj jaroj. Dum la 21-a Sanmarina Universitata Studadsesio (SUS 21) en Rimini kaj San-Marino la Gxenerala Asembleo reelektis la Senaton por la jaroj 2000-2003. Prezidanto restos Prof. Dr. habil Helmar Frank, vicprezidanto Prof. Fabrizio Pennacchietti. Tiu elekto konfirmas, ke la Senato, kiu antaux kvar jaroj detalis la gvidan strukturon de AIS, estas sur bona vojo. Kvankam SUS 21 okazis nur kelkajn semajnojn post alia AIS-konferenco, AIS- IKU en Berlino, la docentoj kaj profesoroj prezentis novan kaj allogan klerigan programon, kun kursoj kaj prelegoj pri la astronomia esploro de la Lakta Vojo, pri "perloj de la nombroteorio", la rolo de la virinoj, pri Sigmund Freud kaj multaj aliaj temoj. La loko por la sekva SUS estas jam fiksita: SUS 22 okazos pentekoste de la jaro 2000 en la cxeha urbo Hradec Kralove. Pro ties situo gxi prezentos al cxiuj sciemuloj precipe el centra Euxropo bonegan okazon studi, klerigxi, diskuti, gxui kadran programon kaj simple flari universitatan aeron en Esperanto. Informojn donas kaj aligxojn akceptas la Senata Sekretario de AIS: Doc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio. blewo1@forigu.hrz.uni-paderborn.de *************************************************************************** INTERRETO ///////// Esperantigu la programon "StarOffice"! ====================================== Laux mia scio, la komputila programo "Staroffice" estis kreita por konkurenci al la fama "Office" de Microsoft. Mi legis ke la programo estis acxetita de la firmao "Sun", kiu disponebligis gxin senpage cxe http://www.sun.com/dot-com/staroffice.html La programo enhavas tekstoprocezilon, agendon, prezent-programon, interretrigardilon, ktp. Eble cxar la programo nuntempe estas senpaga, ili permesos al ni traduki gxin Esperanten. Estus grava pasxo por la Esperanta movado, cxu ne? Do, la programistoj, ek al la laboro! Luiz Fernando Vencio lvencio@forigu.radiologist.net --- Laux la komuniko de la firmao "Sun" baldaux estos publika la netradukita fontokodo de cxi tiu programo, por ke oni povu traduki gxin al aliaj lingvoj. Indus fondi grupeton, kio okupigxus pri tradukado el Esperanto kaj tiamaniere gxi pretigxus baldaux... - ndlr *************************************************************************** Sxangxoj cxe FEL ================ La retposxtaj adresoj de FEL sxangxigxis. Jen la novaj adresoj: - admin@forigu.fel.esperanto.be: la administranto de la adresoj por la revuoj, kiujn FEL eldonas kaj peras - butiko@forigu.fel.esperanto.be: retbutiko, libroservo, Cxapelilo kaj aliaj komputilaj programoj, diskoj, kasedoj, ktp. - eldonado@forigu.fel.esperanto.be: eldonoj de FEL, Stafeto - financoj@forigu.fel.esperanto.be: kontotenado, fakturoj, kontoj, pagoj - grafiko@forigu.fel.esperanto.be: kompostado, presado, kreo de HTML-tekstoj - horizontaal@forigu.fel.esperanto.be: la (nederlandlingva) revuo Horizontaal - monato@forigu.fel.esperanto.be: eldonejo de Monato - la_jaro@forigu.fel.esperanto.be: redaktejo de la kalendaro kaj enciklopedieto "La Jaro" - esperanto@forigu.fel.esperanto.be: primovadaj aferoj *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Lingva Festivalo en Cxeboksary ============================== La 23-an kaj 24-an de oktobro 1999 Junulara Esperanto-Asocio de Cxuvasxa Respubliko organizas en Cxeboksary (Rusio) laux tradicio ankaux cxiujare la Lingvan Festivalon. La arangxo celas konatigi partoprenantojn kun la unikeco kaj diverseco de mondaj lingvoj kaj pere de tio stimuli intereson al lernado de fremdaj lingvoj. Dum la Festivalo okazos prezentoj de pli ol 25 lingvoj (inter kiuj Esperanto, la araba, nepala, sveda, angla, itala, hispana k.a.). La Lingva Festivalo havas, antaux cxio, klerigajn celojn kaj estas planita kiel festo de internacia komunikado, kie cxiuj lingvoj kaj popoloj estas egalaj kaj respektindaj. La Junulara Esperanto-Asocio de Cxuvasxa Respubliko invitas vin partopreni la Festivalon kaj esperas je via kontribuo. Kontaktu: Jekaterina Ignatievs Rete: katido@forigu.usa.net *************************************************************************** Internacia Festivalo ==================== La 16-a Internacia Festivalo okazos inter 27-a de decembro 1999 kaj 3-a de januaro 2000 en la fama germana urbo, Munster. La arangxo estas cxiujare organizata pli unuavice por mezagxuloj kaj junaj familioj kun aux sen infanoj. La partoprenantoj povas logxi en luksaj cxambroj en la urbocentro proksime al la studenta kvartalo. La programaro estos tre ricxa. Auxskulteblos prelegoj kaj eblos diskuti pri la temo de la arangxo: Euxro kaj Euxropo. Kadre de la temo okazos tuttaga ekskurso al la nederlanda urbo Enschede. Krome la partoprenantojn atendas cxiuvespere amuzaj programoj, la fama bufedo, drinkejo, "Knajpo" kaj memkompreneble granda silvestra balo. Informoj kaj aligxo cxe: Hans-Dieter Platz Pf 1148, DE-34-303 Niedenstein, Germanio *************************************************************************** Kongreso en Hispanio ==================== La 26-a Katalana kaj la 2-a Transpirenea Kongreso de Esperanto okazos samloke kaj samtempe inter 30.10. - 01.11.1999 en la bela hispana urbo, Manresa. La temo de la arangxo estas ekologio kaj progreso. La partoprenantojn atendas diversaj interesaj prelegoj, arta vespero kaj literatura mateno kaj krome belega cxirkauxajxo kaj Esperanta etoso. Informigxu kaj aligxu cxe: Kataluna Esperanto-Asocio Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Hispanio *************************************************************************** 16-a PSI ======== La venontjara, 16-a Printempa Semajno Internacia, PSI okazos inter 17-24. de aprilo denove en St. Andreasberg/Harz, Germanio. Ankaux venontjare ni povos oferti speciale favorajn kotizojn al mezeuxropanoj (el Polio, Slovakio, Cxehio, Hungario, Rumanio, Bulgario, Slovenio, Kroatio)! Informoj estas haveblaj cxe: Wolfgang Bohr Johannes-Kirscheng-Str. 11 DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler Rete: wolfgang.l.bohr@forigu.t-online.de --- En la lastaj jaroj PSI igxis populara kaj konata arangxo, kion partoprenas ankaux multaj E-familioj, (sed ne nur ili), entute kutime cx. 160 homoj. Jam de pluraj lastaj jaroj la partoprenantoj regule sendas pozitivajn kaj entuziasmajn raportojn pri la arangxo. - L. S. *************************************************************************** PLENA KALENDARO /////////////// La Plena Kalendaro de Esperanto arangxoj, dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org 26-29.10. 3-a Internacia Studenta Esperanto-Kongreso de Azi-Paciifikaj landoj, Vladivostok. Inf: Aleksander B. Titajev, Teknika Universitato, Pusxkinskaja 10, RU-390600 Vladivostok, Rusio. Rete: espero@forigu.pub.marine.su 26-30.10. Praktikado de la lingvo, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto- Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074 29.10-01.11. 5-a Mediteranea Konferenco de Esperantologio, Sete, Francio. La esperanta fonetiko kun Daniele Vitali. Inf: LF-Koop, C. P. 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel: +41-32-9267407. Rete: heroldo@forigu.tin.it 30.10-01.11. 29-a Kataluna kaj 2-a Transpirenea Kongreso de E-o, Mansesa. Inf: Kataluna E-Asocio, Apartat 290, ES-08280 Sabadell (Katalunio), Hispanio. Tel/fakso: +34-93-7163633. Rete: kea@forigu.stel.net 05-09.11. 1-a Internacia Konferenco pri Agrikulturo kaj medio, Xi'an. Inf: Vicio, Jian-Gong-Lu 3, CN-710043 Xi'an, Cxinio. Tel/fakso: +86-29-2232952. Rete: vicio@forigu.esperanto.nu 06-07.11. 10-a Kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio, Kiev. Inf: Vladimir Hordijenko, p.k. 35, UA-252133 Kiev, Ukrainio. Tel: +38-44-295701, fakso: +38-44-2952870. Rete: lnp@forigu.un.kiev.ua 06-07.11. Nordfranca Euxropa Rendevuo, Morbecque. Inf: Jean Dietrich, 104 rue J. Jaures, FR-59192 Beuvrages, Francio. Tel: +33-3-27337931 11-14.11. Glivice-a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, Glivice. Inf: Esperanto, skr. poczt. 21, PL-44-101 Gliwice, Polio. Tel: +48-32-2315284, +48-32-2316507, +48-32-2326035. Rete: staman@forigu.priv.onet.pl 13-15.11. 10-a Sudbrazila Esperanto-Renkontigxo kaj 5-a Internacia Konferenco pri instruado, Florianopolis. Inf: Esperanto-Asocio de Santa Catarina, C. P. 469, BR-88010-970 Florianopolis - SC, Brazilio. Rete: marcofer@forigu.cfh.ufsc.br 19-21.11. Stud-semajnfino de Esperanto-Nederland en Castricum Inf.: Ton VERWOERD, Luxemburglaan 545, NL-1966 MJ Heemskerk, Nederlando. Tel: +31-251-231667. Rete: Ronald Bijtenhoorn: vaganto@forigu.wish.net 21.11. 12-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Rio de Janeiro. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono - EKOR, Strato Cel. Agostinho 126, Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro, Brazilio. 27.11. Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo. Inf: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Humphrey Tonkin en la malferma tago =================================== Prof. Humphrey Tonkin gastos en la 11-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro. La lasta Malferma Tago de la jarmilo estos do okazo auxdi la pensojn de tiu movada gvidanto kiu dum la pasintaj jardekoj plej elstare markis la historion de UEA. Sojle de la Malferma Tago pluraj novaj libroj aperos cxe UEA. Unu el ili sendube furoros dum la tago kaj ankoraux longe poste. Temas pri "Hejma vortaro", kiu registras Esperanto-vortojn de hejmaj ajxoj kaj agoj kun traduko en 13 lingvoj. Dum la Malferma Tago gxia redaktoro, prof. Jouko Lindstedt, prezentos la novan verkon, kiun la vizitantoj povos acxeti kun 10-procenta rabato, same kiel cxiujn aliajn varojn de la libroservo. Ankaux cxi-foje ne mankos senpaga loterio, bazaro de Esperantajxoj kaj montrado de vidbendoj. Komunikoj de UEA n-ro 44 *************************************************************************** Esperanto, cxu lingvo de eklezio? ================================= Enkadre de la euxropa sinodo de episkopoj en la Vatikano la 4-an de oktobro parolis ankaux la cxefepiskopo de Alba Julia (Gyulafehervar, Rumanio) Gyorgy Jakubinyi. Poste li donis intervjuon hungarlingvan al la hungara programo de la Vatikana Radio (dissendita la 8-an de oktobro vespere). Inter aliaj li diris: "La latina lingvo, kiun mi tre sxatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Cxar se oni uzus nacian lingvon tiam ni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kauxzus lingvan imperiismon." U. Matthias, L. Kobor *************************************************************************** Ago-tago en Kievo ================= Kiel kutime la unuan sabaton de oktobro aktivuloj, cxefe gejunuloj, sur la cxefa placo de Kievo okazigis Ago-tagon. Ni disdonadis la informilojn (en la ukrsaina kaj la rusa) titolitaj "Esperanto? Kial ne?" Bedauxrinde nia informkampanjo koincidis kun tiu antauxbalota - ukrainanoj devas elekti novan prezidanton. Do ankaux ni ofte estis konsiderataj kiel agitantoj por iu el la multnombraj pretendantoj al tiu grava posteno. Mikaelo Lineckij ua_esperanto@forigu.mail.ru *************************************************************************** Ago-Tago ======== Ago-Tago estas la tago de agado por disvastigi Esperanton, la estraro de EU de kelkaj jaroj decidis okazigi cxi tiun tagon je la unua sabato de oktobro, do cxi jare gxi okazis la 2-an de oktobro. La Ago-Tago estas bona okazo de publika aktivado por cxiuj; precipe por kluboj sed ankaux por izolitaj unuopuloj. Cxiu povas aligxi al la komuna tutmonda agado. Konforme al siaj ebloj kaj cirkonstancoj oni mem elektas la plej taugan manieron de agado: distribuado de informiloj, ekspozicio aux prelego, publika manifestacio aux io alia. Se iu alia oktobra tago ial estas pli oportuna, oni rajtas "agotagi" tiam, same kiel eblas realigi ecx plurtagan projekton antaux, cxirkaux aux post la oficiala Ago-Tago. Jen la programo de Ago-Tago el Brazilio organizita de Roberto Rosende: Ago-Tago en Brazilo: De la 1-a gxis la 8-a de oktobro okazis en Brasilia Shopping (la plej luksa butikumcentro de la brazila cxefurbo Brasilia) Ekspozicio Esperanto. La vizitantoj povis uzi la programon Info-Esp (kun informoj, vortaro, kurso, Himno), la programon Logus (kiu parolas Esperanton), kaj navigi tra la retpagxoj de la verkoj de Ziraldo en Esperanto. Samtempe, librovendejo Siciliano havis montro- fenestron nur kun la verkoj de tiu auxtoro. Sabaton, la 2-an, la 11-jara tradukinto Kristocxjo dejxoris en la ekspoziciejo kaj auxtografis siajn tradukajxojn ("La knabo frenezeta" kaj "Flicts en Esperanto"). Televido montris videofilmojn pri la lancxoj de tiuj verkoj kaj la kurson "Mazi en Gondolando". Vendredon, la 8-an de oktobro, estis publika provleciono. Komunikoj de UEA n-ro 42 *************************************************************************** Afrika Esperanto-Instituto ========================== En Ebura Bordo en auxgusto 1999 okazis la fondo de la Afrika Esperanto- Instituto. Gxia prezidanto igxis S-ro Yassi Ambroise. Kontaktadreso al la nova institucio: Afrika Esperanto-Instituto 02 BP 537 Abidjan 02, Ebura Bordo Drissa Flayoro DIAKITE bona_espero@forigu.yahoo.com *************************************************************************** Oceanio ======= Ekfunkcias Labor-grupo por starigo de la Komisiono pri Oceanio de UEA. Celo de cxi tiu komisiono estas kunligi la kelkajn ekzistantajn esperantistojn en la pacifikaj insuloj kaj disvastigi Esperanton ankaux en tiun mondoparton, kie gxi apenaux estas konata. La landaj asocioj de Auxstralio kaj Nova Zelando kunlaboras por cxi tiu iniciato. Unua tasko de la laborgrupo estas kolektado de cxiuj adresoj de esperantistoj logxantaj en la pacifikaj insuloj. Se vi havas kontaktojn kun esperantistoj logxantaj tie, bonvolu informi pri tio la sekretarion de la laborgrupo: Brian Fox, 634 South Titirangi Road, Titirangi, Auckland 1007, Nov-Zelando, rete: brianandjackie@forigu.abztrak.co.nz Se vi havas ideojn pri la plej bona maniero por disvastigi Esperanton tra la pacifika insularo, aux se vi volas kunlabori kun la laborgrupo, bonvolu informi min. Renato Corsetti corsetti@forigu.itelcad.it *************************************************************************** Esperanto en Moskvo =================== La Tago de la urbo estas, versxajne, la plej impona festo en Moskvo. Cxi jare gxi okazis en septembro. Paralele al gxi oni organizis artan festivalon "Neoficiala Moskvo". En kadroj de la arangxo estis anoncita ankaux koncerto de esperantistoj por neesperantistoj "Esperanto - lingvo de artoj", kiun organizis Esperanto-klubo "Lev Tolstoj". NG nikolao@forigu.orc.ru *************************************************************************** EAB en nova adreso ================== Esperanto-Asocio de Britio, EAB havos provizoran novan adreson ekde la 13-a de septembro 1999: 201 Felixstowe Road, Ipswich, IP3 9BJ Britio. Tel/fakso: +44 (0)1473 727221, retposxta adreso restos: eab@forigu.esperanto.demon.co.uk Masxinrespondo de la antauxa telefonnumero bedauxrinde estos nur angle (la telefonkompanio malpermesas tiajn mesagxojn krom en la angla rilate al ne plu uzataj numeroj) Eric Walker *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Ideoj pri kaj por Esperanto =========================== Jen la plej gravaj ideoj esprimitaj dum la diskutrondoj de la 4-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, TAKE-99. 1. Por vere gxui Esperanton, oni bezonas esti kapabla uzi la lingvon lege kaj parole, kaj koni gxian kulturon kaj historion. 2. Pli sagxe kaj efike estas prezenti al la kongresoj faktojn, plenumitajn projektojn ol proponojn. Pro tio cxiu kongreso devas enhavi tempon por ke projektojn diskonigindajn oni povu prezenti al la cxeestantoj; havi tiun spacon instigos per si mem la disvolvigxon de ili en cxiu lando. Ecx oni povas starigi premion aux diplomon por tiuj projektoj. 3. Retrorigardante la historion de E-o en Ameriko, oni rimarkas ke jam okazis pluraj kongresoj al kiuj oni nomis la "Unuan" cxar iu E-o grupo aux lando volas esti la unua. Tio ankaux montras ke: aux oni ne konas la rezultojn de la antauxaj kongresoj, (cxar oni ne diskonigas ilin suficxe bone) aux oni preterpasas la proponojn kaj rezultojn de tiuj kongresoj, vole-ne-vole. 4. Tial ke la organizo de cxi tiu kongreso estis sukcesa grandparte, al la proponita organigramo, oni sugestis preni en konsideron tiun brosxuron, kaj trovi manieron interrilatigi cxi tiun organigramon al la kongresa regularo el Brazilo. 5. Dum la unuaj jaroj de la tutmonda esperanta movado oni metis kvar vortojn sur la verda flago (espero, obstino, pacienco kaj konkordo) kaj ni proponas aldoni la kvinan: komuniko! 6. Oni proponis difini la cxefajn trajtojn de "kompetenta esperantisto". 7. Cedi amerikan oficejon por Amerika-Agado. el raporto de TAKE-99 *************************************************************************** Cxu esperantologiaj ret-studoj iam? =================================== La Malferma Universitato de Helsinki ofertas retkursojn, en kiuj oni povas konsultigxi sub la gvido de universitata instruisto, partopreni en diskutekzerco kaj ekzamenigxi tute cxe propra komputilo. La studentkandidato ecx povas aligxi al la kursoj kaj tiel al la Malferma Universitato de Helsinki cxe la retadreso: http://www.avoin.helsinki.fi Ankaux la studentasocio en cxi universitato havas ligilon sur la sama TTT- pagxo por aligxo. Tiel senpenan aligxabonon kaj studadon mia generacio povis nur prirevi en la sepdekaj jaroj. Por bugxeto de plejmulte malricxaj studentoj tiatipa malrigida formo de universitato signifas sxparojn. La studento ne devas elspezi vojagxojn studloken kaj ofte ankaux la materialo trovigxas en la reto. Interaktiva kunlaboro kun la instruisto faras la studenton pli aktiva ol la antauxa sidado en la lekcihalo. Oni ecx faras antaux kurso studplanon, kadre de tio la studento horaras sian cxiutagon. Multaj esperantistoj scias malmulton ekzakte pri tio, kion la lingvo Esperanto kaj Esperanto-movado povas oferti al neesperantistoj. Multkaze tiuj scioj estas en la vesto de mitoj aux simpligitaj reklamsloganoj. Ankaux ordinaraj esperantistoj bezonas pripensitajn, sciencajn sciojn pri nia afero. Speciale nun, kiam nia movado sub la Kampajno-2000 estas iom malfermigxanta al ekstera mondo. Ankaux funkciuloj de lokaj E-kluboj devas havi profunde studitajn sciojn pri Esperanto kaj nia movado en kontakto kun lokaj auxtoritatuloj. Kiel finno mi ne pensas, ke studoj en universitato aux malferma universitato estas por personoj, kiuj havos salajritan E- postenon aux kiuj instruos Esperanton. Esperantologiaj studoj estu posedajxo demokratie de cxiuj esperantisto, kiu havas intereson profundigi siajn pensojn, sciojn kaj ideojn pri nia afero. Esperantologion oni instruas universitate en Nederlando, Pollando, Usono, Cxinio kaj Hungario. Estus donaco al tuta esperantistaro, se tiuj institutoj arangxus internacian malfermuniversitatan retinstruon ekzemple pri baza E-literaturo, scienca E-gramatiko kaj historio de Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Ofte tiajn kursojn partoprenas homoj, kiuj havas nur gxeneralan intereson kaj ne volas interesigxi je universitata grado por kvalifiko en iu profesio. Al pligrandigo de vidpunkto je jam konata afero unuopaj ekzamenitaj kursoj suficxas. La arangxado de tiutipa internacia retinstruado estas devigo al tiuj instruistoj, kiuj jam havas esperantologiajn studojn en programo. Retkursoj nur pligrandigus ilian programon. Mi pensas ke el nenio tuj kursoj ne kreigeblas. Aimo Ramtanen el Esperantolehti, auxgusto 1999 *************************************************************************** Kial uzas usonano Esperanton? ============================= La homoj, kiujn mi unufoje renkontas, surprizigxas, kiam ili ekscias, ke mi, usonano uzas Esperanton en Japanio anstataux paroli angle. Foje ecx oni ne kredas, ke mi estas usonano, cxar oni auxdas min paroli nur Esperante. Estas vere, ke plia parto de la usonanoj preferas uzi la anglan lingvon. Multaj opinias, ke gxi suficxas, kaj ke cxiu homo devas lerni la anglan tutmonde. Kial do mi preferas uzi Esperanton por komuniki kun ne usonano? Jen kelkaj kauxzoj: dum longaj vojagxoj mi rimarkis, ke la plimulto de homoj alparolante al mi ne interesigxas pri mia persono, nek pri mia kulturo. Ili interesigxas unue pri mia mono. Cxu ili deziras ion vendi al mi, cxu ili volas pere de mi lerni la anglan lingvon por havi eblecon akiri pli bonan edukadon, cxu ricevi postenon kun pli alta salajro aux alian aferon. Male la plej multaj el la homoj, kun kiuj mi parolis Esperante interesigxis pri mia homa personeco aux mia kulturo. Joel Brozovsky Japanio *************************************************************************** MALLONGE //////// Kadre de la 3-a internacia renkontigxo en Pluezek la bretona E-koruso allogis 200 personojn en la pregxejo de la urbo. Inter ili cxeestis la urbestro, la parokestro kaj alilandanoj. La koncerto estis senpaga kaj en la programon ni enmetis reklamon por konigi nian lingvon. - inf: Andre Rigault, andre.rigault@forigu.wanadoo.fr Kadre de la 3-a internacia renkontigxo en Pluezek la bretona E-koruso allogis 200 personojn en la pregxejo de la urbo, inter ili cxeestis la urbestro, la parokestro kaj alilandanoj, en la senpaga programon oni enmetis reklamon por konigi E-on. La provizora propono de Konstitucia Cxarto de la "Esperanta Civito" transformigxis al definitiva projekto dum la julia Forumo de la "Pakto" en Karlovy Vary (Cxehio). En la lasta periodo cxe la libroservo de FEL aperis la jenaj novaj libroj: Andre Cherpillod: De la edikto de Nanto gxis la ribelo de kamizardoj, (aux "de toleremo gxis fanatikismo"), 44 pagxoj. / Leopold Vermeiren: "La egipta dancistino" (erotika novelaro) / Lewis Carrol: Alico en Mirlando (trad. D. Broadribb), 80 pagxoj. Post longa forestado denove estos havebla cxe la retbutiko de Flandra Esperanto Ligo (FEL) "Negxulino kaj aliaj fabeloj" de Fratoj Grimm, gxi estas represo fare de SAT de la originala traduko de Kabe (1939) el la germana. Jxus aperis antologio "Sonoj kaj kredoj el Razgrad".enhavanta la verkojn bulgaraj esperantisto-poetoj, gxia titolo estas La germana gazeto por gelernantoj de la germana lingvo "Presse und Sprache" kun la subtitolo, "Lerni la germanan lingvon pere de originalaj artikoloj el la germana gazetaro", represis en sia oktobra numero tre favoran atikolon pri Esperanto de Gerold Lingnau aperinta en Frankfurter Allgemeine Zeitung en julio 1999. En septembro fondigxis la E-rondo Max Josef Metzger en Berlino el la E- grupo Litzensee en Berlino, Germanio. Estas reeldonita la libro, "Auxdu kaj lernu", de Sylla M. Chaves, mendi eblas cxe Asocio Esperantista de Rio de Jxanejro, rua Senador Dantas 117, sala 1347, BR-20031-201 Rio de Janeiro (RJ), Brazilio. S-ro Barbhyl Mezini faris Esperanto-albanan fakvortaron pri matematiko por helpi la instruadon kaj uzadon de la lingo al la studentoj de fakultato de naturaj sciencoj en la albana universitato. Sennacia Asocio Tutmonda volas reeldoni la Plenan Ilustritan Vortaron, se vi povas kaj volas helpi sendu monon al posxta cxekkonto de SAT: 1234-22 K Paris kun indiko: "Por la fonduso de nova PIV". *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Operativa kontakto: E-INS ========================= Malfermigxis nova retposxta diskutlisto pri Esperanto-instruado (mallonge: E-INS) kun cento da partoprenantoj. Jam vigle oni tie diskutas pri diversaj temoj de instruado, ekzemple: radio-kursoj, por-instruistaj ekzamenoj, porinfanaj revuetoj, ktp. La diskutlisto precipe celas helpi la partoprenantojn, por: - ekkoni la homojn, kiuj iel okupigxas pri instruado de Esperanto; - renkonti profesiajn instruistojn kaj instrufakulojn, kiuj konas Esperanton, kaj interesigxas pri gxia enkonduko en la lernejaj sistemoj; - publike diskuti pri la diversaj aspektoj kaj problemoj, kunligitaj kun Esperanto-instruado; - aparte priatenti pri la rolo la Internacia Lingvo en lernejaj institucioj, en la teknologiaj, instrusistemoj, kaj gxenerale cxe edukinstancoj; - konkrete pritaksi la ekzistantajn lernilojn por la IL kaj pridiskuti la ecojn de eventualaj dezirindaj aliaj lernorimedoj; - kontribui al interlanda kunlaborado, ankaux per planado kaj realigo de plurnaciaj lernejaj projektoj. Sugestata diskuttemaro legeblas cxe: http://lps.uniroma3.it/eins/diskuttemaro.htm La nova diskutejo gastas en la Pedagogiscienca Laborejo de la Tria Roma Universitato. Interesatoj povas peti anigon cxe: Mauro La Torre Universito di Roma Tre, Via Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma, Italio m.latorre@forigu.uniroma3.it *************************************************************************** Novaj Cseh-instruistoj ====================== Dum la cxi jara ILEI-Konferenco okazinta en Karlovy Vary (Cxehio) 5 kandidatoj el 5 landoj ekzamenigxis por esti Cseh-instruistoj. El ili 4 sukcesis. La nombro de diplomitaj Cseh-instruistoj kreskis al 36. Atilio Orellana Rojas Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl *************************************************************************** 17-a ISEU ========= La 17-a sesio de Internacia Somera Esperanto-Universitato (ISEU) okazis la 10-an kaj 11-an de julio en la urbo Veliko Tarnovo (Bulgario). La partoprenantoj auxskultis prelegoj pri kosmaj katastrofoj, pri popolkutimoj en norda Bulgario kaj pri Zamenhof kaj hilelismo. Krome ili partoprenis kulturajn arangxojn. La sesio estis bona varbado por Esperanto. Stanka Ivanova el Bulgara Esperantisto N-ro 3/1999 *************************************************************************** E-kurso en la universitato de Barcelono ======================================= Organizita de Kultura Asocio Esperantista, K.A.E. kaj kunlabore kun la Universitato Auxtonoma de Barcelona (U.A.B.) en Bellaterra, la 19-an de oktobro komencigxis Esperanto-kurso, kies dauxro estos tri monatoj. Al cxiu fininto de la kurso la Universitato asignos tri kreditojn de libera elekto. Miguel Gutierrez Rete: liven@forigu.nexo.es *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Auxstria Internacia anoncas Esperante =========================================== Ekde auxgusto oni povas auxskulti la staci-anoncadon de Radio Auxstria Internacia en la ses lingvoj, inter ili ankaux en E-o. La anonco en la pauxzo inter programoj estas donaco de Radio Auxstria Internacia okaze de la cxi jara UK. Tiu estas la unua Esperantlingva anonco de radistacio. Leopold Patek apmarks@forigu.ping.at *************************************************************************** Lotumado por infanoj ==================== Okaze de la lernojarkomenco ni alvokas cxiujn esperantistajn infanojn inter 6 kaj 14 jaragxo skribi dum septembro al nia redakcio cxar ni havas specialajn donacojn por ili. Por partopreni en la lotumado oni bezonas sendi 2 foje dum septembro posxtkarton aux retmesagxon al ni, kun mallonga sinprezento, kiu nepre enhavu kaj la kompletan naskigxdaton kaj la gxustan adreson. Katalin Fetes-Tosegi roi.esperanto@forigu.orf.at *************************************************************************** REAGOJ ////// Telefonlibro ============ En "Eventoj" 1/sept. '99 mi legis sur pagxo 4 denove pri tiu lauxdinda afero, nome E-informoj en la telefonlibro de Budapest apud angla, germana, franca, itala kaj rusa lingvoj. Vi proponas nun, ke viaj legantoj provu konvinki sialandan eldondanton de telefonlibroj, ke tiuj faru la saman. Bone. Mi pretas kunagadi. Sed por tio estus bone, se mi - kaj certe ankaux cxiuj aliaj kunagantoj - havus kopion de tiuj pagxoj el la budapesxta telefonlibro, kiel pruvo por ties ekzisto kaj objekto montrinda al Deutsche Telekom, kiel ekzemplo por traduko en Esperanto. Franz Josef Braun Horniegrindestr. 8, DE-77815 Buhl, Germanio Rete: f.j.braun@forigu.t-online.de --- Kompreneble ni volonte sendas fotokopion de la koncernaj pagxoj al cxiu kunaganto. Se iu petos gxin rete, ne forgesu aldoni vian paperan adreson. - Laszlo Szilvasi, cxefred. *************************************************************************** Ne nur en Budapest ================== Leginte la artikolon en Eventoj n-ro 171 mi volas mencii, ke ankaux en la urbo Szekesfehervar jam ekde antaux multaj jaroj ekzistas la Esperantlingva klariga teksto en la departamenta telefonlibro. Rozsa Antonia antonia@forigu.mail.datatrans.hu *************************************************************************** HUNGARA ANGULO ////////////// Abonu "Monaton"! ---------------- Abonu Monaton por 2000! Eblas sxpari! Se vi nun abonas "Monato"-n aux "La Jaro"-n, vi ricevos ilin por la nuna prezo: 3900 Ft-oj por Monato, 1200 por La Jaro! Tiu cxi oferto validas nur antaux la 1-a de novembro. Pagu per posxta cxeko al: Kovacs Attila, Barackos u. 1, HU-7600 Pecs. (Tel: 06-30-2264340, retadreso: akovacs @forigu.cosoft-bt.com Nova vortaro kaj gramatiko -------------------------- Cxe la Budapesxta E-Domo estas baldaux finotaj la preparlaboroj pri nova, moderna E-HU-E vortaro kun cx. 15000 vortoj, kaj pri nova helpa gramatiklibro, enhavanta la materialon por la mezgrada ekzameno. Cxe la domo nun okazas 5 plenaj kursoj! E-Balo en Zalaegerszeg ---------------------- La 4-an de decembro! Informoj cxe Jozefo Baksa, 8901 Z.egerszeg, pf. 115. *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Internacia konkurso por Ekslibristoj ==================================== Kadre de la 5-a cxiutrijara monda arangxo pri etformaj gravurajxoj, stampobildoj de la asocio Mouvement Art Contemporain (Movado pri nuntempa arto) en Chamalieres, Francio, A.F.C.L. (Association Franshaise pour la Connaissance de l'Ex-libris - Asocio Franca pri Konigado de Ekslibrisoj) lancxas internacian konkurson de "utilaj" ekslibrisoj malferma al cxiuj posedantoj de ekslibrisoj tra la mondo. Por cxiaj informoj pri la konkurso en la jaro 2000 oni sin turnu al: TAKE - La Domo 26, route de la Schlucht, FR - 68140 Stosswihr, Francio http://www.komerco.com/ITRE Rete: take.ladomo@forigu.wanadoo.fr *************************************************************************** Incubus ======= La legenda filmo "Incubus", en kiu rolis William Shatner (tuj post ekfamigxinta kiel Kapitano Kirk en multjardeka serio "Star Trek"), estas relancxita nun en videokaseda formo. Gxia aparta intereso, por tiuj, kiuj ne konas gxin kiel legenda longa filmo tute parolata nur en Esperanto (kun subtitoloj en la angla). Detalojn pri gxia produktado, sonspecimenon de la forta akcento de la aktoroj (inkluzive de Shatner) kaj la eblecon mendi gxin oni trovas en la hejmpagxo http://www.incubusthefilm.com James Rezende Piton http://www.esperanto.cc *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Cxu vi konas pliajn ttt-ejojn kaj povas kontribui al nia "recenzo"? Cxu vi pensas pri homoj, kiuj povus pliricxigi tiun liston? Vian kontribuon sendu al Philippe Berizzi, rete: pberizzi@forigu.esperanto.org Se vi estas instruisto kaj vi interesigxas pri restarigo de la bulgara sekcio de ILEI bonvolu kontakti s-inon Marina Evlogieva. Sxia adreso: Drujba 2, PK 18, BG-1582 Sofio, Bulgario. Televidprogramo volonte intersxangxas vidbendojn en Esperanto aux programo de Radio Polonia kun aliaj stacioj. Kontaktu s-ron D. Rooke, Aussere Klus 2 CH-4702 Oensingen, Svisio Mi estas divorcinta, hungara 54 jarulo kaj esperantisto jam ekde 30 jaroj. Min interesas geedzigxo aux kunvivado kaj utiligado de nia komuna lingvo. Mia nomo kaj adresoj estas: Dudas Jozefo, HU-3529, Miskolc, Szentgyorgy str. 28. 8/1, Hungario Rete: paucius@forigu.uze.net Pri disleksio, pri eksperimentoj kaj esploroj jam faritaj surbaze de Esperanto sercxas informojn parizregiona komencantino. Kontaktu Henri Masson, retpsxto: esperohm@forigu.club-internet.fr *************************************************************************** KORESPOPNDI DEZIRAS /////////////////// 11 j. knabo, hobioj estas korbopilko, komputilaj ludoj, monbiletoj, bildkartoj. Aleksej Salnikov, ul. Sxumyatskogo 5-25, Krasnojarsk, RU-660118, Rusio. Mi estas 17-jara franca lernanto kaj komencanta esperantisto. Miaj hobioj estas teniso kaj montgrimpado. Mi dezirus korespondi en Esperanto kun rusa samideano, kiu ankaux interesigxas pri sporto, muziko, kaj viv-kutimoj. Eric Friedrich, 18, rue de l'Obermatt FR - 68380 Metzeral, Francio 17-jaragxa deziras korespondi pri cxiuj temoj, kun similagxaj tutmondaj gesamideanoj. Bv. skribi al: Cecilia Prudkin, Paso de la Patria 118, AR-8300 Neuquen Capital, Neuquen, Argentinio Studentino, kiu tre sxatas vojagxi kaj interesigxas pri muziko, filmo, naturo, volas korespondi. Ela Rojek, ul 9-Maja 7 PL-44-217 Rybnik-17, Polio Mi estas 25 jara irana studento pri la angla, bankoficisto. Deziras korespondi tutmonde kun gesamideanoj. Gader Mohammadi, No: 195, Kh: Aref, Kh: Saghatol Eslam, IR-51367 Tabriz, Irano *************************************************************************** INTERESE //////// Teroristo-esperantisto ====================== Cxiam estas interese vidi, kiel ni kaj niaj idealoj respeguligxas en la eksteresperantuja literaturo kaj kiel taksas nin la homoj, speciale verkistoj, ne apartenantaj al nia mondeto. En aperinta en grava rusia literatura ttt-ejo www.litera.ru novelo de ruslingva usonano Mihail Beresin "Libro pri pliperfektigo de la mortintoj", la cxefheroo estas teroristo Din Donn, kiu malamas la idealojn de tuthomara frateco kaj interkomprenigxo. Kaj la simbolo de tiuj idealoj por li estas la esperantistoj. Li cxasas ilin kaj mortigas - komence po unu en cxiu usona sxtato, poste tutmonde. Por pli bone plenumi sian sangan laboron li lernas E-on kaj ecx elektigxas en la estraron de la supera esperantista konsilio (tie aperis multaj vakaj lokoj) kaj cxiujn eksplodigas dum la absolute sekreta estrara kunsido sur jakto cxe Cipro. Fine kaj helpe de siaj similuloj li murdas la lastan esperantiston - li trovas tiun en eksa festivalejo de EoLA, sur iu insulo proksime de Kievo kaj komencas cxasi la aliajn teroristojn - ja ankaux ili ellernis la damnan lingvon! Post la neniigo de la plej lasta Din Donn decidas neniigi ankaux sin mem - la plej lastan E-parolanton kaj transdonas sin al polico. En tiu momente li jam preskaux ne kapablas paroli iun ajn lingvon, krom Esperanto. Estante en la prizono li igxas atestanto de grandioza E-eksplodo en la tuta mondo: cxiuj komencas lerni la tiom bone reklamitan kaj ne plu dangxeran lingvon! La vendistoj de E-lernolibroj dum semajnoj igxas milionuloj! La teroristo sinmortigas. Poste venas epilogo, en kiu oni konstatas, ke la tuta historio, trovita en la taglibro de sinmortiginta prizonulo estas fantazia kaj neniaj murdoj de esperantistoj fakte okazis. La libro estas verkita vigle kaj atentokapte, per bona stilo kaj kun suficxe da psikologio. Atentinde estas, ke la auxtoro evidente ne estas esperantisto, sed cxerpis siajn sciojn pri ni el la ruslingvaj interretaj pagxoj pri E-o. Ankaux estas agrable, ke esperantistoj servis cxi tie kiel la realigxo de la Bono, kontrauxa al la interhoma malamo kaj terorismo. Andrej Ananjin andreo@forigu.fnmail.com *************************************************************************** Inter la geedzoj ================ Revenas edzo post ofica vojagxo. - Kie estas via geedzigxa ringo? - demandas la edzino. - Vi mem kulpas pri cxio. - respondas la edzo - Tri semajnojn antaux la forveturo mi avertis, ke estas truo en la posxo kaj petis fliki gxin... * * * Virino plendas al sia advokato pri la edzo, kiun sxi ege malamis. - Divorcu. - proponas la advokato. - Nu, ne! - replikas la virino. - Mi toleras lin jam dudek jarojn, kaj vi proponas al mi fari lin felicxa! * * * Antaux morto malsanulo petas la kuraciston: - Mi petegas, doktoro, skribu, ke mi mortis en aideso. - Dio mia! Por kio vi bezonas tion? - Tiam jam neniu sin trudos al mia edzino. * * * - Marko, kial vi aspektas tiel malgaja? - Cxi nokte mi songxis, ke mi konatigxis kun tre bela knabino. - Do, kial vi malkontentas? - Gxuste kiam mi volis noti sxian telefonnumeron, min vekis la edzino. * * * - Kio okazis, Petro? - Mi havas problemon... Pro la bopatrino... - Trankviligxu. Cxiuj havas problemojn pro ili. La bopatrinoj estas ja tiaj estajxoj... - Jes. Sed ili ne cxiuj gravedigxas... * * * - Mi auxdis, ke vi edzigxis. - Jes. Al mi tedis mangxi en restoracioj. - Kaj cxu nuntempe? - Nuntempe tio jam placxas al mi. * * * - Kiu estis la unua homo sur la tero? - Adamo. - Kaj kiun unuan plagon Dio sendis al li? - Evan. el Litova Stelo n-ro 4/1999 *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 173, 1/oktobro-99 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. *************************************************************************** ***************************************************************************