Eventoj n-ro 172, retposxta versio ********************************** Enhavo ====== - Informoj pri Flandrio en Esperanto pere de interreta gazeto - Faka aplikado: - La premion "Pirlot" ricevis Win de Smet - Informigxu pri produktoj en interrete en Esperanto - Studi uonbulismon kaj instrui Esperanton - Interreto: - "Kriptogramo" denove - Helpu esperantigi pli da retpagxoj - Arangxoj: - Sxangxoj de KEF-datoj - Fervojista skiseminario - Auxstralia somera kursaro kaj kongreso - Klacxu en bona Esperanto-etoso - Pentekosto en Nederlando - Kompleta monata kalendaro - Movado: - Fotoj de esperantistoj en Olsztyn-a gayeto - "Prourba diplomo" po Milan Zvara - Helpo al samideanoj en eksa Jugoslavio - Filmo pri UK en Montpelier - Simpozio pri Unuigxintaj Nacioj en Kubo - Vocxo de Zamenhof - en kasedo - Kongresoj inspiras eldonadon de libroj - Akademio de Esperanto - en la berlina UK - Reaktivigxo en Kolumbio - Mallongaj informoj (14) pri Esperanto - Reagoj (6) al la artikolaro "Persona non grata" (Eventoj n-ro 169 kaj n-ro 171) - Sciu debati - kiel diskuti bone kaj gxentile - Kion fari por ke Esperanto estu vivanta en la tria jarmilo? - Instruado, ILEI: - Interlingvistikaj studoj en Polio - Seminario por E-instruistoj en Kubo - Konkurso pri fiziko en Rumanio - Radio: - Pri E-lingvaj elsendoj de Radio-Auxstrio - La "Tragedio" sur ko-disko - Ni mencias: ricevitaj E-libroj - Anoncetoj (4) kaj korepsonddeziroj (6) - Interese: - Sciu pli pri ekstremaj fisxoj de la maro - Antauxvideble baldaux malaperos multaj lingvoj - Kiel vi scias, ke via tago estas jam fusxita ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Informoj pri Flandrio en Esperanto ================================== VVB estas flandra organizajxo kiu jam de kelkaj jaroj dissendas informojn el la gazetaro pri la politika, kultura kaj socia vivo en Flandrio. Gxis nun tiuj dissendoj okazis en la lingvoj nederlanda, franca, germana kaj angla. Ekde la 2-a de junio ili publikigas siajn raportojn ankaux en Esperanto. Flandrio estas la norda, nederland-parolanta parto de Belgio. Flandrio konsistigas preskaux 60% de la logxantaro, 65% de la BNP kaj 70% de la eksporto de Belgio. Gxi estas unu el la plej dense logxataj regionoj de Euxropo. En la cxefurbo Bruselo situas multaj internaciaj institutoj kaj firmaoj. Nenie en la tuta Euxropo, la amasigxo de alilingvanoj estas tiel granda, kiel en kaj cxirkaux Bruselo. Spertoj instruis, ke multaj inter ili ne regas la nederlandan lingvon, kaj pro tio havas malmultajn sciojn pri la okazajxoj en Flandrio. Flandra Gazetara Elekto (FGE) donas al cxiuj tiuj homoj kaj al cxiu, kiu interesigxas pri Flandrio monatan superrigardon pri tio, kio aperas en la flandra gazetaro. Bedauxrinde oni neniam povos esti kompleta, sed FGE ja esperas ke tiel cxi oni faros Flandrion pli konata en la mondo. FGE estas senpage distribuata per retposxto. Eldonanto estas Flandra Popola Movado aspc - rekonita de la sxtato kiel soci-kultura unuigxo por popolklerigo - kunlabore kun Flandra Esperanto-Ligo. Se vi deziras senpage ricevi la elektojn el la flandra gazetaro, en interreto krozu al http://www.vvb.org/fps kaj tie plenigu la aligx- formularon. Kiu ne disponas pri kompleta interret-aliro povas ankaux peti la aligxon per retposxto cxe fps@forigu.vvb.org. Ne forgesu mencii, ke vi deziras ricevi la tekstojn en Esperanto. Redakcia sekretario Monato Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio rete: monato@forigu.fel.agoranet.be ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Premio Pirlot: por NBN ====================== La "Premio Germain Pirlot" por la jaro 1999 iras al prof. Wim de Smet pro lia verkaro pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (NBN). La senato de AIS, kiu cxiujare atribuas tiun premion al scienca verko plejparte en Esperanto, opiniis ke tiu verko prezentas kuragxan, science bone bazitan alternativon al la ekzistanta tradicia sistemo. Tiusence gxi paralelas al la situacio de la Internacia Lingvo, kiu ja ankaux prezentas alternativan solvon. AIS invitas auxtorojn, kiuj en la jaro 1999 publikigas sciencan verkon en Esperanto kaj volas konkursi pri la venontjara Premio Pirlot, sendi ekzempleron por ekspertizado al la responsa senatano de AIS: OProf. Hans Michael Maitzen, Instituto pri Astronomio, Turkenschanzstr. 17, AT-1180 Wien, Auxstrio. La proponitaj ekzempleroj ne estos resenditaj. Reinhard Fossmeier Informofico de AIS rete: refo@forigu.ais.m.suhttle.de ************************************************************************** Retpagxo pri produktoj en Esperanto =================================== Germana firmao "Naturprodukte Dr. Pandalis" (naturaj produktoj de D-ro Pandalis) iniciatis Esperantajn retpagxojn pri siaj produktoj (http://www.pandalis.com). La Esperanta flago gvidos la vizitantojn. La tekstojn tradukis D-ro Keyhan Sayadpour el Irano (retadreso: Sayad@forigu.www.dci.co.ir). Mi petas samideanojn viziti la pagxojn kaj sendi mesagxon al info@forigu.pandalis.com pri gxi. Kritikojn pri la lingvajxo bonvolu sendi al: info@forigu.mz-verlag.de aux al la tradukinto, sed ne al la firmao. Harald Schicke Harald.Schicke@forigu.t-online.de ************************************************************************** Esperantista studento sercxata ============================== Internacia fako de uonbulismo sercxas unu student(in)on, kiu volas lerni la korean lingvon, instruante Esperanton en la centro de uonbulismo, en Koreio. Li/sxi partoprenos en la lingvokurso de Wonkwang Universitato, kiu dauxros de marto gxis decembro de la jaro 2000, kaj post la fina ekzameno ricevos ateston. Antauxtagmeze li/sxi lernos en la kurso kaj posttagmeze dejxoros en la junulara fako de uonbulismo, kie lia tasko estos instrui Esperanton. La universitato kovros la kostojn de logxado, mangxado kaj lernado kaj la duonon de la ambauxflanka vojagxkosto. Ankaux student(in)o de magistriga aux doktoriga kurso povas kandidati. Tre gravas bona kono kaj instrupovo de Esperanto kaj deziratas harmonia kaj tolerema karaktero. Interesigxantoj anoncu sin antaux la 30-a de oktobro 1999, sendante sian biografion al: Choe Taesok, Vilniaus 17a-45, LT-5420 Kursenai, Litovio Rete: chtaesok@forigu.won.wonbuddhism.or.kr ************************************************************************** "Multidic" denove haveblas ========================== La kompakta disko "Multidic" kun pli ol 50 fakvortaroj, estas denove havebla cxe la servilo de FEL. "MultiDic", kompakta disko por komputilo kun Vindozo 95, entenas pli ol 50 fakvortarojn francajn esperantajn kaj esperantajn francajn. Franclingva programo kaj esperantaj signaroj, en la disko, ebligas la vidigon de la vortaroj kaj sercxadon de Esperantaj kaj francaj vortoj. La disko estas havebla cxe la retbutiko de FEL: rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be http://retbutiko.esperanto.be ************************************************************************** INTERRETO ///////// Reaperas "Kriptogramo" ====================== Post unujara intervalo reaperas la enigmo "Kriptogramo" en la interreto, sed cxe nova adreso: http://esperanto.nu/kripto. Prizorgas gxin - kiel pli frue - Franko Luin el Svedio. En kriptogramo literoj anstatauxas aliajn literojn. La tasko estas decxifri la tekston, kiu kasxas sin malantaux la kriptajxo. La tekstoj estas prenitaj el la Esperanta literaturo. Cxiun semajnfinon aperas nova kriptogramo kaj solvo de la antauxa. Cxiuj pli fruaj enigmoj estas ankaux troveblaj cxe la sama adreso. Krom por persona amuzo ili estas uzeblaj por klubaj renkontigxoj, en kiuj oni povas unuope aux grupe provi solvi ilin kaj samtempe konatigxi kun elektitaj eroj de esperanto-verkistoj. Franko Luin franko@forigu.esperanto.nu ************************************************************************** Esperantigu TTT-pagxojn! ======================== Mi provis listigi cxiujn TTT-ejojn (ne esperantistajn) multlingvajn, kiuj ankaux posedas Esperanto-version. Kiam mi konis la tradukintojn, mi ankaux aldonis tiun informon en la liston. Se vi konas aliajn ttt-ejojn kun la samaj ecoj (mi insistas ke devas esti TTT-ejoj kun propraj domen-nomoj, kaj ne personaj pagxoj), mi aldonos ilin al tiu listo. Post kompletigo, tiu listo povos utili kiel referenclisto por tiuj inter vi kiuj deziras proponi tradukojn al "TTT-mastroj", firmaoj, politikaj partioj, ktp. Antauxdankon por kvanta kaj kvalita pliricxigo. Philippe Berizzi pberizzi@forigu.esperanto.org ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Sxangxoj cxe KEF ================ La komenc- kaj la finigxdato de Kultura Esperanto-Festivalo sxangxigxis. KEF okazos inter la 17-a kaj 23-a de julio 2000 en Nurmijarvi, Finnlando. La datosxangxo okazis por ke la interesantoj povu partopreni aliajn gravajn Esperanto-arangxojn ekzemple IJS, IJK aux UK. La partoprenantojn atendos koncertoj, teatrajxoj kaj literaturaj organizajxoj. Krome la cxirkauxajxo de la festivalo estas rigardinda kaj oni povas gxui agrablan Esperantan etoson dum 7 tagoj en Finnlando. Ankaux la organizanto de la kongreso sxangxigxis, do bonvolu informigxi kaj aligxi cxe: Riitta Hamalainen Siltasaarenkatu 15 C 65, SF-00530 Helsinki, Finnlando rete: kef2000@forigu.esperanto.fi ************************************************************************** Fervojista skisemajno ===================== Inter la 15-a kaj 22-a de januaro 2000 okazos la 41-a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno en St. Framcois Longchamp. La logxado efektivigxos en la ripozdomo de Turisma Asocio de Fervojistoj (en Francio). La partoprenantojn atendas montpintoj de 1450 gxis 2550 m altaj. Informoj kaj aligxo: Peyrouty Hubert 6 villa du progres FR-94230 Cachan, Francio ************************************************************************** Somer-kursaro, kongreso en Auxstralio ===================================== Inter la 15-a kaj 25-a de januaro 2000 okazos apud la Universitato de Sidney la 16-a Auxstralia Esperanto Somer-kursaro kaj 3-a Kuna Auxstralia/Nov-Zelanda Kongreso. La Somer-kursaroj havos malsamajn nivelojn por komencantoj, por meznivelaj kaj por progresantoj. Dum la kongreso efektivigxos kunvenoj, prelegoj, prezentadoj, teatrajxoj, muzikoj, la pupteatro de Dennis Murphy kaj multaj aliaj aferoj. Dum la arangxoj okazos agrablaj ekskursoj al la Nordaj Plagxoj, Kangarua Valo, Olympia Parko. Pliaj informoj ka aligxo cxe: S-ro Terry Manley 143 Lawson St, Redfern, NSW 2016, Auxstralio rete: esperfed@forigu.ans.com.au ************************************************************************** Klacx-Kunveno ============= Inter 22-24 de oktobro 1999 okazos Post-Somera Klacx-Kunveno en Nieuwpoort (Belgio) proksime al la plagxo. La partoprenantojn atendas bonega ebleco lastfoje strandumi kun esperantistoj cxi jare kaj ekskurso al belega urbo Oostende. Informoj kaj aligxo cxe: Nederlanda Esperanto-Junularo Echternachstraat 24., NL-5224 TB Den Bosch, Nederlando rete: nej@forigu.dds.nl ************************************************************************** Pentekosta Renkontigxo ====================== Inter la 9-a kaj 12-a de junio 2000 okazigos Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) kaj FLEJA sian tradician jaran renkontigxon en "Olmen recreatie", Hoeven (Nederlando). La temo estos: translandlima migrado: kiom vere facilas? Dum la Pentekosta Renkontigxo ni organizos prelegojn kaj laborgrupojn pri tiu cxi temo. Apud la renkontigxejo trovigxas rifugxintejo de la Nederlanda sxtato. Ankaux la problemojn kaj la rajtojn de rifugxintoj ni sxatus pridiskuti. Kompreneble distra programo ankaux ne mankos. La regiono estas arbarplena. Proksimas i.a. subcxiela nagxejo, observatorio kaj prinatura muzeo laux stilo de 19-a jarcento. Pli da informoj kaj aligxo cxe: Fabien van Mook Molenstraat 46c, NL-5701 KGHelmond, Nederlando rete: nej@forigu.dds.nl ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 06-12.10. Gastama Hungario Inf: Vojagxoficejo Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu * * * 07-10.10. 11-a Alp-Adria Esperanto Konferenco, Pula. Inf: Kroata Esperantista Unuigxo, p/a Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385-1-3745052, +385-1-4833809. Rete: hes@forigu.esperanto.nu * * * 08-11.10. 53-a Argentina Kongreso de Esperanto, San Carlos de Bariloche. Inf: Alejandro Cossavella Lilinquen 309, Pinar de Festa, AR-8400 S. C. de Bariloche, Rio Negro, Argentina. Rete: hostlnostros@forigu.infovia.com.ar * * * 08-11.10. Internacia Amikeca Renkontigxo, The Friars' Aylesford, Britio. Inf: A. Page, 37 Bullfinch Close, Riverhead, Sevenoaks, Kent, TN13 2BB, Britio. tel: +44-1732-456916. * * * 09-10.10. 31-a Korea Kongreso de Esperanto, Seulo. Inf: Korea Esperanto- Asocio, 1601 Kangbyon Hanshin Core B/D, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, KR- 121-703, Koreio. Tel: +82-2-7176974, fakso: +82-2-7176975. Rete: keast@forigu.soback.komet21.net * * * 09-11.10. 6-a Internacia Semajnfino Esperantista en Ludlow, Vermonto, Usono. Inf: E-Societo Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal QC H2G 2R8, Kanado. Tel: +1-514-4958442, fakso: +1-514-2720151. Rete: esperanto@forigu.sympatico.ca * * * 15-17.10. 9-a Kongreso de Cxeha Esperanto-Asocio, Tabor. Inf: Cxeha Esperanto-Asocio, p.k. 1069, CZ-111 21 Praha 1, Cxehio. Tel: +420-653-611823, fakso: +420-2-803608. Rete: cea@forigu.tnet.cz * * * 15-17.10. 86-a Japana Esperanto-Kongreso, Motizuki Nagano. Inf: Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokyo-to, 162, Japanio. Tel: +81-3-32034581, fakso: +81-3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp * * * 16-17.10. ZERo-99, Zmijiv. Inf: Alina Sxljahova, ul. Kalinina 11, UA-313720 Zmijiv, Ukrainio. Tel: +38-5747-37499 * * * 16-18.10. 5-a Kolombia Kongreso de Esperanto en la urbo Ibague. Inf: s-ro Ruben Torres, Carrera 85 # 15-68 Cali, Kolombio. Rete: rdtorres@forigu.teletulua.com.co aux rdtorres@forigu.colombianet.net * * * 22-24.10. PSKK (Post-Somera Klacx-Kunveno. Plej Senenua Klacx-Kunveno, Plenetosa Stranda Klacx-Kunveno. K.t.p.) en Nieuwpoort (Belgio). Inf: Fabien van Mook, Molenstraat 46c, NL-5701 KG Helmond, Nederlando. Tel/fakso: +31-492-521991. Rete: nej@forigu.dds.nl * * * 23.10. Konferenco "La loko de esperanto en la scienco, kulturo kaj arto", Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo, str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694. ************************************************************************** MOVADO ////// Foto de cxiuj esperantistoj =========================== En Olsztyn, Polio la semajna revuo "Express Pojezierza" publikigas ekde kelkaj monatoj E-anguleton - cxu oni povas alie? - "Sub Verda Stelo". Aperigxas en gxi galerio de Olsztyn-aj esperantistoj kun foto kaj mallonga E-biografio. La respondeca redaktoro Tadeusz Matulewicz - eksa esperantisto - transdonis informon de la cxefredaktoro, ke la menciita anguleto vivos gxis tiam, gxis kiam cxiuj olsxtinaj esperantistoj prezentigxos en gxi. Bedauxrinde, gxi ne vivos gxis la jarfino. Simple mankas esperantistoj en Olsztyn. Sed cxu 40 homoj, kiuj uzas Esperanton en 200-mila urbo estas multe aux ne? Pri la cxi tiea E-movado kaj gxia agado oni povas legi cxe http://www.art.olsztyn.pl/fresxo/ Marian Zdankowski Rim.: La rubriko disponigas cx. 140 kvadratcentimetro areon (17x8 cm) por Esperantaj aferoj. Imitinde... - ndlr ************************************************************************** Diplomo al esperantisto ======================= S-ro Milan Zvara, prezidanto de Orientslovakia E-Asocio kaj gxenerala sekretario de Monda Turismo okaze de "Tagoj de Poprad" la 9-an de septembro ricevis de la urbestro "Prourban Diplomon". Cxe enmanigo de la Diplomo, la urbestro emfazis la sindonan laboron de s-ro Zvara por la urbo antaux cxio en Esperanta medio kaj en la tereno de mikologio. Margit Evva Soroksari 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario ************************************************************************** Gxemelaj kluboj en eksa Jugoslavio ================================== La Esperanto-grupo en Ulm, Germanio, decidis antaux kelkaj semajnoj komenci helpagadon por la esperantistoj en Jugoslavio kaj sendis iom da mono al ili. La grupo nun intencas vastigi sian agadon kaj krei interrilatojn inter esperantistoj en aliaj landoj kaj en Jugoslavio. La grupo, do, pretas kunordigi la petojn de Esperanto-kluboj, kiuj deziras gxemelojn en Jugoslavio, kaj helpas trovi tiujn partnerojn. La grupo havas helpkonton, kiun gxi uzas nur por la rekta kaj urgxa helpo, ekzemple, por acxeti medikamentojn. Cxar bedauxrinde ekzistas ankoraux multaj, kiuj ne havas suficxe da mono por acxeti nutrajxon. Gerald Grupp, la cxefa motoro de la agado deklaris ke: - memkompreneble, ni ne distingas inter etnoj en nia agado. - se pere de esperantistoj ni ricevos informon, ke neesperantistoj bezonas urgxan helpon, ni klopodos ankaux helpi ilin. - ni esperas, ke cxiuj kune ni, kiuj vivas en normalaj vivocirkonstancoj, povos helpi homojn en terura situacio. Adreso de la grupo: Gerald Grupp Pfolerstr.26, DE-89231Neu-Ulm, Germanio rete: Gerald.Grupp@forigu.bn-ulm.de UEA konto: scrm-x ************************************************************************** Filmo pri vivanta lingvo ======================== Scenoj el multaj lastatempaj UK-oj estis registritaj sur videofilmo, sed plej ofte la auxtoroj celis ilian montradon al esperantistoj. "Esperanto bunte vivas" estis filmita en la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero en auxgusto 1998, sed gxia originala franclingva versio estis celita al ne-esperantista publiko. La filmo bazigxas cxefe sur intervjuoj kun gekongresanoj el diversaj landoj. Gxi montras ankaux scenojn el la abunda programo de la UK, ekde koridoraj babiloj tra kunsidoj de la UEA-komitato gxis artaj arangxoj. Ne-esperantista spektanto ricevas bonan bildon pri la tutmondeco kaj bunteco de la movado kaj kulturo de la vivanta lingvo Esperanto. Por tiu celo la ne-movada firmao Forus Productions trafe elektis gxuste Universalan Kongreson kiel la medion de la filmo. La franclingva originalo dauxras 25 minutojn kaj haveblas cxe Unuigxo Franca por Esperanto (FRF 135). Laux mendo de UEA estis eldonita internacia versio, kun kelkaj aldonaj scenoj. En gxi la nacilingvaj paroloj estas dublitaj en Esperanto. La 28-minuta Esperanto-versio estas havebla cxe UEA por EUR 24,60. Komunikoj de UEA n-ro 39 ************************************************************************** Simpozio pri UN en Kubo ======================= Kadre de kunlaboro kun la Kuba Asocio pri Unuigxintaj Nacioj kaj omagxe al la 20-a datreveno de Kuba E-Asocio, la 8-an de septembro okazis simpozio en la sidejo de Kuba Asocio pri Unuigxintaj Nacioj. La simpozion kune auxspicias ambaux organizajxoj. Krom la prelegoj estas prezentota ekspozicio pri Esperantaj filatelajxoj. Oni sxtampigos belan posxtmarkon kun la teksto: Kuba E-Asocio 1979-1999. Alberto Garcia Fumero kubesp@forigu.ip.etecsa.cu ************************************************************************** Kasedo pri Zamenhof denove acxetebla ==================================== Jxus reaperis la fame konata kasedo "Ludoviko Zamenhof - la auxtoro de Esperanto", kiu enhavas 2 originalajn paroladetojn de Zamenhof (oni povas auxdi lian veran vocxon!), krome oni povas auxdi la kongresan paroladon de L. Zamenhof el la unua kongreso en 1905, kiun lauxtlegis varsovia aktoro Andrzej Tomecki kaj krome oni auxdigis en Esperanto kantojn el la epoko de Zamenhof, kiuj estis tiutempe popularaj en Varsovio. Tamen la plej grava - apud la vocxo de Zamenhof - estas la prezento de bele surbendigita himno "La espero" en la plenumo de la ensemblo de kanto de la Varsovia Teknika Altlernejo. La kasedon vendas la Libroservo de UEA. Andrzej Petyn pettyn@forigu.radio.com.pl ************************************************************************** Kongresoj inspiras eldonadon de libroj ====================================== Danke al Arizona Stelo, en 1997 Usono estis la plej libroprotektanta provinco en Esperantujo. Cxi foje ni facile konstatas, ke la eksa kongreslando, Francio, avangardas - 35 eldonitaj libroj. Sekvas Germanio (24 libroj), Ruslando kaj Nederlando (po 14), Bulgario (11), Italio (10), Brazilo (9), Cxehio, Cxinio, Japanio kaj Svedio (po 7). Francio cxefrolas ankaux lauxpagxe. Francaj eldonantoj produktis 5374 pagxojn da libroj en aux pri Esperanto. 3174 pagxoj estas eldonitaj en Germanio. Sekvas Ruslando (2450 p.), Cxinio (1885 p.), Nederlando (1629 p.), Brazilio (1418 p.), Cxehio, Japanio, Kroatio, Portugalio. Laux la resuma lauxlanda statistiko por la jaroj 1992 inter 1998 videblas, ke danke al la kongreslandeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la cxi jaran kongreson akceptis la lando de Guttenberg, kaj oni scias ke UK stimulas la eldonemon. A. Korjxenkov ************************************************************************** Akademio de Esperanto en la berlina kongreso ============================================ Cxijare la Akademio de Esperanto enkondukis novajxon en sia apero dum la Universala Kongreso: sub la rubriko "Akademianoj parolas" okazis du prelegoj. La unua estis farita de la prezidanto, Geraldo Mattos, kies temo estis "Kion vere signifas niaj participoj?". La duan prezentis de s-ino Koutny sub titolo: "Cxu niaj radikoj havas karakteron? ". Kvankam ambaux prelegoj temis pri malfacilaj gramatikaj demandoj, la intereso de la kongresanoj estis intensa, pri kio atestis kaj la granda nombro de alvenintoj kaj la diskutoj post la du prezentoj. La alia apero de la akademio estis laux pli kutimaj formoj: prezento de la cxeestantaj akademianoj (cxijare dek kvin) kaj prezento de iuj aktualaj temoj, post kio sekvis demandoj kaj respondoj. Spomenka Sxtimec parolis pri la planata kolokvo de la akademio en 2001, tuj post la Zagreba kongreso. Gxi okazos kunlabore kun la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Stefan Maul prezentis unuan raporton pri la aktiveco de la nove fondita lingva konsultejo de la akademio. Carlo Minnaja faris prelegeton pri la historio de la akademio, kaj kun bedauxro konstatis ke mankas kaj historio de la esperanta literaturo, kaj de la akademio mem. Christer Kiselman kiselman@forigu.math.uu.se ************************************************************************** Vekigxo en Kolombio =================== Dum kunveno de la kolombianoj, kadre de la 99-a Tutamerika Kongreso, cxiuj konsentis la proponon de la bogotanoj, pri la fakto ke la sidejo de "Kolombia Esperanto-Ligo" funkciu en la urbo Cali. S-ro Ruben Torres, aktiva movadano estas la prezidanto de tiu nacia organizo esperantista. Kontaktu lin. La adreso: Calle 7A No. 56-76, Casa 12, Cali Valle, Kolombio rete: rdtorres@forigu.teletulua.com.co el informilo de TAKE-99 ************************************************************************** MALLONGE //////// Franca kanzonisto Jacques Yvart partoprenas la festivalon de francstilaj kanzonoj en Zagreb, Kroatio, kaj la 17-an de oktobro en la muzeo Mimara kantos sian Esperantlingvan repertuaron. * * * La 18-an de septembro estis inauxgurita la Trafikcirklo ("Rond-Point") Zamenhof en La Roche-sur-Yonla, cxefurbo de la departemento Vendee, en Francio. * * * En junio okazis ekspozicio de elstara bulgara pentristino kaj esperantistino, Maja Gorova, Sofio (Bulgario). * * * La estraro de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL, eldonis E- lingvan deklaron kontraux la milito en Dagestano. * * * La revuo Literatura Foiro festas sian 30-jaran ekziston, gxis nun aperis 170 numeroj. Lige al la jubileo Ljubomir Trifoncxovski, la nuna cxefredaktoro okazigis festan kunvenon en septembro en Vraca, kaj Valerio Ari (Giorgio Silfer) gastrolis en Hungario, samtempe festante sian 50-an naskigxjaron. * * * Rob Moerbeek laboras de 30 jaroj en la Centra Oficejo de UEA kiel cxefa provleganto kaj lingva revizianto de la eldonajxoj de la Asocio, prizorganto de la Biblioteko Hector Hodler kaj de la ekspedofako de la oficejo. * * * Dum la unua semajnfino de septembro okazis 16-hora intensa E-kurso en nord-orienta Finnlando, la kurson gvidis la prezidanto de la landa ILEI- sekcio laux la lernolibro "Egaleco kaj paco per esperanto" de Lars Forsman, Karlskoga, Svedio. * * * La multkultura pri-fea seminario en la finnlanda urbo Lisalmi 27-28.08.1999 estis kombinita al la loka temo "La paseo en ni", gxin auxskultis multe da interesintoj. * * * Cxe la eldonejo "Sezonoj" aperis la libro "Lingvaj respondoj" de Sergio Pokrovskij, en kiu trovigxos la respondoj, kiujn la auxtoro donis dum multaj jaroj al leteroj de legantoj. * * * Malgranda usona fabriko de specialaj sportaj auxtomobiloj, Panozauto, produktas elegantan, sportan auxtomodelon kun la nomo "Esperante". Detaloj, foto cxe: http://www.panozauto.com/pages/esperante.htm * * * Jxus aperis la rakonto, "Liberigo", de Karl May en Esperanto-traduko. * * * En Irlando la edukministerio permesis instrui Esperanton en la kvina ("transira") klaso de la mezlernejo. * * * La 21-an de auxgusto 1999 en la auxstria televido 2-a programo je 22.05 estis elsendita programon pri AMIR filmita en la "Esperanto-Paradizo" sub la nomo "Amrakontoj kaj geedzigxajxoj" (Liebesgeschichten und Heiratssachen). * * * Imre Zoltan, konata kaj aktiva hungara esperantisto, kunlaboranto de la iama Budapesxta Informilo kaj de multaj aliaj projektoj ekripozis poreterne en julio-99. ************************************************************************** REAGOJ ////// -------------------------------------------------------------------------- La cxi subaj artikoloj, leteroj alvenis kiel reagoj al la artikoloj Laszlo Szilvasi: "Persona non grata" cxe LF-Koop!!! (Eventoj n-ro 169) kaj Kompletigo al "Persona non grata" (Eventoj n-ro 171). -------------------------------------------------------------------------- Longa listo =========== Mi bedauxras devi informi vin ke vi ne povas fieri esti la n-ro 1 en la nigra listo de la foirana koterio. Se vi nur iomete lernus la historion de la silfera bando, vi malkovrus, ke la honoron esti deklarita malamiko de la Supergenio kaj de ties lakearo jam ricevis antauxe multaj esperantistoj. Eble unu el la unuaj estis mi, kiu en 1982, do jam antaux 17 jaroj, estis publike akuzata en LF esti fia insultanto kaj kalumnianto. (Vidu la aldonitan fotokopion de LF-artikolo: "Grava atentigo"). En la postaj tempoj sekvis lavango da publikaj kaj privataj insultoj al mi (fasxisto, parvenuo, pamfletisto, konkuba kunvivanto k.s.). Vi malkovrus krome, ke inter la malamikoj de la karisma gvidanto de rauxmismo trovigxas ankaux aliaj elstaraj amikoj, kiel Camacho, Haupenthal, Lindsted, Fighiera (kaj kiomajn mi forgesis?). Do, estu kontenta, vi estas en bona kompanio. Felicxa esti trovinta samopinianton, amike salutas Aldo de' Giorgi -- Jes mi scias pri la forta kontrauxstaro al rauxmismo kaj al gxia gvidanto Valerio Ari (= Giorgio Silfer) de multaj esperantistoj - kaj ankaux pri ilia reaga sinteno kaj konduto. Tamen la publike deklaritan esprimon de ili "persona non grata" mi nun renkontis la unuan fojon. - L. Szilvasi ************************************************************************** Mallonge ======== Mi simple diras: brave, dankon! Mauxro La Torre, Italio ************************************************************************** Opinio de malnova rauxmisto =========================== Kiel dumviva membro de UEA, kunlaboranto de LF ekde gxia dua numero, abonanto de Eventoj, bona konanto de la movado jam pli ol duonjarcenton, mi miras ke ret-info (Eventoj) tiel suprajxe disverdiktas pri aferoj pri kiuj oni devus multe pli sagxe kaj profunde trakti. Personajn polemikojn mi ne eniras, nur invitas al ilia limigo inter la disputantaj personoj. Entiri kelkmil rauxmistojn (kvalifiko nedifinebla: UEA mem diris ke UEA estas la plej granda rauxmista asocio), LF-koop (pri kies konsisto Szilvasi estas tute misinformita) kaj aliajn asociojn en disputojn tute privatajn estas ega mallauxdindajxo. De redaktoro kia L. Szilvasi mi estus atendinta pli da seriozeco. Carlo Minnaja ************************************************************************** Pozitiva distingo! ================== Ne prenu al la koro la fakton, ke la "Forumo por E-Civito" deklaris vin "persona non grata". Tio estas tre pozitiva distingo por Vi! Mi esperas, ke plimulto de esperantistoj restos fidelaj al UEA kaj ne apogas skismulojn el La-Chaux-de-Fonds. Marian Laba ************************************************************************** Kontrauxorganizoj ================= Mi cxiam plene malfidas homojn, kiuj fondas paralelajn organizojn. Se iliaj ideoj estas tiel bonaj, kial ili ne influas la jam ekzistantan strukturon? Ja estas tiu diro, ke kiam unu esperantisto renkontas alian, ili fondas organizon. Kaj kiam oni renkontas trian, oni fondas duan organizon. Mi timegas ankaux pri skismo kaj forjxetado de rimedoj de Esperanto- movado, krom ridindigo antaux internacia publiko, kiu jam ofte neseriozaj taksas nin... Kun mia solidareco kaj simpatio al via nova titolo. James R. Piton, Brazilio ************************************************************************** Kiel ekestis la manifesto? ========================== Mi atente legis la artikolon, Kompletigo al "persona non grata", Eventoj n-ro 171. Por mi vi ne estas "persona non grata" sed rauxmismo estas afero absurda! Se vi volas mi foje rememorigas la homaron pri la ekesto de la manifesto de Rauxmo: Gxi estas la verko de unu-nura persono, nome de Giorgio S. Rauxmo estis kongreso, kie la komitato de TEJO kunsidis dum 7 kongres- tagoj dum pli-malpli 20 horoj tage... Iun nokton je la 2-a matene aperis Giorgio kun tiu manifesto kaj komencis diskutigi gxin gxis la 4-a matene, kaj finfine mi malkovris, ke se nun alia persono kun mi forlasas la salonon, la grupo perdas la kvorumon. En tia etoso fakte kelkaj en la kapo ne plu klaraj homoj (pro evidenta laceco) kunsubkribis la manifeston kun la escepto de mi, kiu publike deklaris, ke la tuta manifesto ecx ne valoras la paperon sur kiu gxi staras. Mi memoris, ke en tiu kongreso de Rauxmo estis necesejo, kies gagarilo funkciis malbone: Oni devis multfoje tiri, do iu skribis "tiru forte kaj rapide!" - ja kaj tio pli malpli estas la enhavo de tiu fama manifesto (kiun cetere neniu konus, se ne iu Girogio en diversaj bultenoj, kiujn li redaktas, reverkus tre sagxajn artikolojn pri gxi.) - Finfine mi diras per eldiro de Rauxmo: "Tiru forte kaj rapide - kaj finfine forgagarigxos la manifesto de Rauxmo (post utiligo por purigi certan korpoparton ...)" Dietrich M. Weidmann (la unua kontrauxulo de la manifesto de Rauxmo) info@forigu.allsprachendienst.ch ************************************************************************** Sciu debati =========== Zamenhof vidis cxirkaux si en Bjalistoko multajn kverelojn kaj batalojn inter 6 etnaj grupoj: Poloj, Rusoj, Blank-Rusoj, Litovoj, Germanoj kaj Hebreoj, kiuj ne komprenis unuj la aliajn. Lia konkludo: La kauxzo de militoj estas la nekompreno. Tial li kreis Esperanton. Sed kompreni ne estas nur kompreni la lingvon, sed speciale: kompreni la kialojn de alies opinio. En tiu tempo ecx ne ekzistis interurbaj telefonvokoj, nek radio aux TV. Do neniu bone sciis, kio okazas en la mondo. Sed nun ni scias, ke la kauxzoj de la kvereloj kaj bataloj estas ekonomio, religio, kolonia kaj etna subpremo, ktp. Speciale la ekonomiaj kvereloj okazas ofte inter samlingvaj samlandanoj. Do paroli la saman lingvon ne garantias la pacon. Sed "samideanoj" ekzistas en la tuta mondo, ankaux ekster Esperantujo: la pacistoj, speciale post iu milito inter tiuj, kiuj multe suferis pro la bataloj kaj ankaux inter tiuj, kiuj ne partoprenis en la milito, ekzemple post la unua mondmilito en Euxropo, sed ricevi kaj helpi multajn fugxintojn kaj infanojn, kiuj orfigxis. Tiuj landoj sendis tuj post la milito trajnojn de la Rugxa Kruco kun nutrajxoj, medikamentoj, vestajxoj, ktp. Gxenerala helpemo kaj indigno! Aperis pacaj movadoj kun la slogano "Malsupren la armilojn!" Cxie oni vidis pacsimbolon. Fondigxis la Ligo de Nacioj. La plej bona solvo de kvereloj estas forigi la kialon, ne per armiloj cxar krueleco kauxzas vengxemon, do novan militon, sed per debatoj. Debato... ne cxiuj kapablas diskuti inteligente. Multaj ecx ne auxskultas, interrompas la paroladon de aliaj. Sincera politikisto aux pacisto devas interesigxi pri la opinioj kaj argumentoj de alia parolanto, sed ofte okazas ke partoprenantoj interrompas kaj malebligas ke aliaj auxskultas. Ecx batalas, kiel ni vidas en la TV. Do: Mi proponas, ke en la lernejoj oni instruu debati. Sxajnas al mi, ke Paco nur estas atingebla se oni kapablas auxskulti kaj diskuti inteligente. Do la instruisto klarigu: 1. Debato ne estas konkurso por venki. Neniu devas pensi: ili devas kompreni ke MI pravas. Tute ne! Debato estas klopodo de cxiuj por alveni al komuna konkludo por kontentigi cxiujn. 2. La opinioj malsamas, cxar cxiuj havas alian vivsperton, alian cxirkauxajxon, alian profesion, aliajn personajn inklinojn kaj kapablojn kiel komerco, sporto scienco, arto, sociaj, laboroj ktp. sed cxiuj devas kompreni ke la homaro bezonas cxiujn tiajn personojn. Ni bezonas unuj la aliajn. Do cxiuj estas respektindaj, se... ili estas honestaj. 3. Do por kompreni la aliulojn oni devas auxskulti ilin. Unue ili prezentas la argumentojn, poste venas la konkludo. Do ne interrompu! Auxskultu! 4. La instruisto nun istruas auxskulti, rakontante iun ajn historion dum 5 minutoj. Tiu historio devas havi multajn detalojn pri loko, momento, koloroj, personoj, besto, vetero, kialo de okazintajxoj, konkludo, fino. La lernanto devas atente auxskulti, ne povas paroli, cxar poste ili devas skribi la tutan historion. Kiu ne forgesis unu detalon, ricevos la poenton 10. 5. Nun la debato. La instruisto prezentas temon senprezenti sian propran opinion. La lernantoj devas pripensi tion dum 5 minutoj silente, Tiam, kiu volas paroli, levas la manon. La prezidanto de la kunveno disdonas la parolon. Ili devas prezenti siajn argumantojn per mallongaj, klaraj frazoj, ne impresi per "belaj vortoj" sen solida enhavo. Cxiuj rajtas paroli alian fojon, auxdinte la aliajn, kaj donante respondon aux novan ideon. 6. En la komenco de la kurso la insturisto estas la prezidanto de la kunveno. Poste la lernantoj devas lerni prezidi, disdonante parolvicon, kiun la partoprenantoj petas, levante la manon sen parolo. En la fino de la konveno oni vocxdonas. Espereble ili trovas solvon kiu kontentigas cxiujn. Cxiuj politikistoj devus sekvi debatkurson por esti elekteblaj por Parlamento, Municipia Konsilantaro, ktp. Nun mia lauxdo al la partoprenantoj de la Universalaj Kongresoj de la esperantistoj. Neniu interrompas. Cxiuj auxskultas atente. Cxiuj estas bone edukitaj. Gratulojn! La celo de la debatoj estas trovi la "Oran Vojon" kiu kusxas en la mezo. Bona auxskultanto Kiu scias Esperanton Povas esti pachelpanto/ May Bijleveld el Brazila Esperantisto n-ro 307 ************************************************************************** Esperanto kaj la tria jarmilo ============================= Responde al la demando: "Kion fari nun por antauxenigi E-on en la estonteco" oni sugestis la jenajn punktojn: 1 Enkonduki E-on en la propran familion: Cxiu familiano almenaux havu bazan parolkapablon. 2 Sercxi rimedojn por interesigi la personojn lerni E-on. 3 Esperantemigi la mondon anstataux esperantigi gxin. 4 Ni devas starigi la lingvon en tian pozicion, ke gxi estu preta kiam pretos la mondo. 5 Klopodi enkludigi E-on kiel studobjekton cxe universitatoj kiel respondo al la propono "Instrui E-on al profesiaj instruistoj". 6 Manke de konversaciaj ebloj oni rekomendis parkerigadon de frazoj kaj cxiutagan lauxtlegadon de E-aj tekstoj por konservi la fluecon. 7 Rilatigxi kun edukaj instancoj. 8 Rigardante la fakton, ke la evoluo de la homaro havas tendencon al unuigxo (Euxropo, regionaj merkatoj, falo de la berlina muro, ktp.) antauxvideblas la gxeneraligxon de la uzo de E-o. 9 Uzi Esperanton en komercaj aferoj. 10 Ni bezonas pli klarajn personajn celojn, kaj pli difinitan komunan celon, kaj informi al la aliaj pri ili. 11 Esplori kaj analizi la kernojn de propraj kaj sukcesaj spertoj kaj informi al la aliaj por ke ili povu profiti tion en sia propra agado. Rodrigo A. kaj Ramirez Z. rcarri@forigu.latino.net.co el reta informilo de TAKE-99 ************************************************************************** Instruado, ILEI /////////////// Interlingvistikaj studoj ======================== La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startis en la vintra semestro de la studjaro 1998/99, kaj eblas aligxi ankaux por la studjaro 1999/2000. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d- rino Ilona Koutny, membro de AdE kun la subteno de prof. Tadeusz Zgolka. Inter la prelegantoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin kaj J. Wells, d-roj V. Barandovska-Frank, K. Smideliusz kaj Blazio Vaha, krome L. Ligeza kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko. Surloka kurso (sesio) okazos unufoje dum la semestro (en septembro kaj februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. Informoj cxe: d-rino Ilona Koutny Lingvistika Instituto de UAM, ul. Miedzycodzka 3-5, PL-60-371 Poznan, Polio rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl ************************************************************************** 8-a Nacia Seminario por E-instruistoj ===================================== De la 2-a gxis la 3-a de julio, 1999, oni okazigos en la sidejo de Kuba Esperanto-Asocio la 8-an Nacian Seminarion por E-Instruistoj. La cxefaj trajtoj de cxi tiuj seminarioj estas prezento de praktikaj, modelaj klasoj fare de la partoprenantoj kaj prelegoj pri metodologio de la E-instruado kaj gramatikajxoj. Alberto Garcia Fumero rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Konkurso pri fiziko =================== La konkurso Ludoviko Schwartz pri fiziko okazos en urbo Oradea, Rumanio, inter 29-31 de oktobro. Oni akceptos kiel partoprenantoj lernantojn el la lastaj tri klasoj de mezlernejoj kaj studentojn el la unua universitata jaro. Temojn de la konkurso oni elektos el la cxapitroj mekaniko, termodinamiko, teorio pri elektriko, optiko, kaj atomfiziko. La organizantoj invitas kaj atendas ankaux konkursantojn uzantaj Esperanton dum la konkurso. Oni povas akcepti senpage 15-20 konkursantojn, kune kun iliaj geinstruistoj. Interesigxuloj gxis 16-a de oktobro turnu sin al: Liceul Ady Endre, str. Moscoveinr. 1, RO-3700 Oradea, Rumanio rete: schwartz@forigu.lady.rdsor.ro ************************************************************************** RADIO ///// Esperantlingvaj elsendoj en Auxstrio ==================================== La unua Esperantlingva programero estis disradiita en 1924. En la jaro 1925 RAVAG (Radio Verkehr AG) elsendis jam serion de Esperanto kurso. En Auxstrio kontinue ekde 1946 laux tio la nuna estas la 2760-a Esperantolingva programo. En mallongondoj estas dum la pasintaj 24 jaroj disauxdigitaj, laux tio tiu cxi programo estas la 1250-a. Katinjo Fettes-Tosegi roi.esperanto@forigu.orf.at ************************************************************************** Sukceso por Esperanto. ====================== Al la redakcio de Radio Austria Internacia venis 1998 laux la lingvo de la redakcio tiom da alskriboj: Esperanto 3.503 Angla 2.708 Franca 844 Hispana 717 Araba 0 Walter Klag klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at ************************************************************************** KULTURO /////// La "Tragedio" sur KD ==================== La Literatura Muzeo Petofi en Budapest Hungario jam de pluraj monatoj laboras pri la preparo de aperigo de komputila ko-do (kompakta disko), kiu enhavos en 25 lingvoj la tradukojn de la verko: "La tragedio de l' homo". Kompreneble la ko-do enhavos ankaux la Esperantlingvan tradukon de Kalocsay, - krome, estas interese, ke la akompana programo auxtomate instalos 4 karaktraron en la komputilon de la uzanto: orient- kaj okcident-euxropan, Esperantan kaj cirilan. Do sxatantoj de literaturo havos la sxancon auxdi pri la Internacia Lingvo ne nur pere de la E-lingva traduko, sed ankaux renkonte gxin inter la uzeblaj litertiparoj. La disko estos prezentita en la cxi-jara Frankfurta Librofoiro. Lauxplane oni ne largxe vendos gxin, sed sendos al grandaj bibliotekoj (i.a. al Eventoj...), krome oni disponigos gxin al eldonejoj por instigi al plia papera eldono. L. S. ************************************************************************** NI MENCIAS ////////// LA PANEO KAJ ALIAJ NOVELOJ- de Sergxo Elgo. Kolekto de 12 noveloj en la serio de originala literaturo (n-ro 28). Eleganta brilfolia, kolora kovrilo, 15x23 cm, 160 pagxoj. Eldonita de Internacia E-Muzeo, Vieno. Prezo 28 euxroj. Rekomendita. * * * LA TRIA SxUO DE HRUSCxOV - de H.-George Macioszek. Sugestoj por privata kaj komerca intertraktado. Edistudio, 15x21 cm, 64 p. * * * PASxOJ AL LA PLENA POSEDO de William Auld. La konata progresiga lernolibro, 7-a eldono (sensxangxa, rekompostita). Edistudio. 12.5x19.5 cm, 228 p. * * * ILUSTRITA VORTARO PRI HERALDIKO - (Ilustrirovannij slovar po geraldike) - de Nikolaj Starodubcev. 7-lingva vortaro kun E-lingva suplemento kun 1005 terminoj. 13.5x21 cm, 346 p. * * * LUCxIFERO de Mihai Eminescu, traduko de Jozefo Petrin. Eldonita de California Publishing Company. 13.2x20 cm, 50 p. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// S-ro Dai Songen, komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sekretario de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, gxenerala sekretario de Cxina Esperanto-Ligo (CxEL), viccxefredaktoro de El Popola Cxinio (EPCx), forpasis 55-jara en Pekino la 16-an de januaro 1999 pro kormalsano. * * * Kun bedauxro ni devas anonci, ke la 9-an de auxgusto nin forlasis en la agxo 79 jaroj nia kara amiko kaj granda slovakia Esperanta personeco Eduard V. Tvarozek. * * * Kun funebro ni informas, ke la 5-an de septembro forpasis la sincera mentoro de junaj esperantistoj kaj dumvive fidela esperantisto samideano Jarich (Yang Zongkun). * * * Ni laboras en kampadejo "CAMPING PRE-FIXE", kiu trovigxas en la sudo de Francio. Ni sxatus ke esperantistoj povu veni en nia kampadejo kie ni parolas Esperanton. Nia adreso: Camping PRE-FIXE, FR-31420 Cassagnabere, Francio Informoj en E-o: http://instudio4.com/pre-fixe Retadreso: pre- fixe@forigu.instudio4.com ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 13 j. knabo, hobioj estas modeletoj de aizdtoj, sporto, moneroj. Dmitrij Markov, ul. 9 Maja 39-162, Krasnojarsk, RU-660118, Rusio. * * * 13-jara franca komencantino, deziras korespondi letere aizd rete kun samagxa knabino. Tifenn Eon, 16 allee Pierre Galle, FR-35000 Rennes, Francio. Rete: yeon@forigu.club-internet.fr * * * Elena Matilla Rojo (junulino, altlernejo, 17-jara) - Avda. Divino Maestro, 10-10 ES-46120 Alboraya (Valencia), Hispanio. * * * Mi interesigxas pri Esperanto-litaraturo, muziko kaj vojagxo. Mi volas korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. Mia adreso: Gregoro Richert, ul. Kwiatowa 27, PL-84242 Luzino, Pollando. * * * Mi deziras korespondi kun maratonaj kuristoj, tutmonde. Mi pensas, ke ni povas renkontigxi, kiam estas maratona kuro ie ajn. Eble ni povas interhelpi por la aligxilo al kuroj, kaj gastigi unu la alian. Yannick Eon, 16 allee Pierre Galle, FR-35000 Rennes, Francio. Rete: yeon@forigu.club- internet.fr * * * Maria del Mar Matilla Rojo (junulino, studentino de filologio, 20 jara) Avda. Divino Maestro, 10-10 ES-46120 Alboraya (Valencia), Hispanio. ************************************************************************** INTERESE //////// Ekstremaj fisxoj de la maro =========================== Margiganto Manta rajo el la ordo de Plagiostomoj (Plagiostomi) estas grandega fisxo du tunojn peza kun enverguro de sep metroj. Tiu giganta fisxo sxvebas silente en la tropikaj maroj danke al siaj eksternormaj nagxiloj. Gxi sin nutras per planktono, kiun gxi kribras per siaj brankoj, ankaux per fisxetoj. Ankaux nomita "Mardiablo", gxi sxuldas sian nomon al du elkreskajxoj, kiuj situas ambauxflanke de gxia kapo kiel kornoj. Tiuj flekseblaj kornoj utilas por aldirekti la planktonon al la busxo de la monstro, kiu situas cxe la malsupra ekstremajxo de gxia kapo kaj ne sur la ventro kiel cxe la aliaj rajoj. Mardiabloj kapablas subite elsalti je du metroj alte super la marsurfaco helpe de gigantaj antauxaj nagxiloj kaj denove enakvigxi meze de granda akvoplauxdado. Nevenena fisxo, gxi reproduktigxas per ovoj restantaj en la generaj vojoj de la femalo gxis la elovigxo (Ovovivopara fisxo). Ne rilatinda fetorulo Mefito aux skundo, kuzo de putoro, ekavertas la malamikojn dise prezentanta al nigra-blankan felon de sia dika vosto. Kiam la malamiko persistas alproksimigxi, mefito levas la voston, celumas super sia sxultro kaj pafas gxin 10 metroj sxprucon el siaj anusaj glandoj, Verdire, la precizo de la pafado ne superas 4 metrojn. Tiu koroda likvajxo tiel fetoras ke sorbigita teksajxo ankoraux malbonodoras post unu jaro. Elturnigxema fisxo Per sia busxo, kiu similas al pafiltubo, arkisto-fisxo kapablas jxeti potencan akvosxprucon je 4 metroj for, super la akvosurfaco, celante insekton lokitan sur arbofolio. Malekvilibrigita, la insekto falas en la akvon, tuj englutita de sia agresanto. Superdotita plangxisto Wedela foko vivas en la Antartiko kaj reproduktigxas sur la bankizo. Gxi naskas idon 29 kg pezan, kiu pezas gxis 112 kg post 6 semajnoj. Nur tiu foko kapablas mergigxinta en la profundo de 540 metroj dum unu horo sen spiri. La aliaj fokoj ne kapablas enakvigxi pli ol 20 metrojn. Fakte la sango de Wedela foko kapablas transporti kvinoble pli da oksigeno ol la homo kaj mergigxinte cxesigas sian sangocirkuladon por pligrandigi sian spirauxtonomion. Nur gxia cerbo kaj kelkaj aliaj organoj ricevas oksigenon. La laktata acido produktita de la muskoloj dum subakva restado estas forjxetita en la sangon tuj kiam la foko malmergigxas kaj rapide transformigxas en glukozon. Robert Roze el La esperantista Laboristo n-ro 244 ************************************************************************** Lingvo-malapero =============== Dum la jaroj 2000-2100 malaperos 3000 lingvoj. La sama kvanto malaperos dum la sekva jarcento. Fine de la 22-a jarcento restos nur 600 lingvoj el la hodiaux uzataj 6000. La katastrofon similan al la morto de bestaro kaj plantaro rilate al lingvoj antauxvidas Christofer Mosley, unu el la redaktoroj de "Atlaso de lingvoj de la Mondo" (Atlas of World's Languages). Al la demando, cxu Esperanto igxos al internacia lingvo, li respondis: "Mi estas sceptikisto. La lingvoj de ricxaj popoloj disvastigxas pli rapide." Laux lia opinio la internacia lingvo de estonteco estos "kripla, angla lingvo". J.T. el VERDire n-ro 19 ************************************************************************** Kiel vi scias ke via tago estas jam fusxita? ============================================ 1. Kiam vi vekigxas sur la trotuaro. 2. Kiam vi telefonis al "Prevento de memmortigo" kaj oni demandas al vi atendi kelkajn minutojn. 3. Kiam vi vidas skipon de la populara televidprograme "Sesdek minutoj en via oficejo". 4. Kiam via naskigxtagkuko kolapsas sub la pezo de la kandeloj. 5. Kiam vi volas surmeti vestojn, kiujn vi portis revenante hejme de festeno, kaj ne estas vestoj. 6. Kiam vi sxaltas la radion, kaj oni montras al vi, per kiuj vojoj vi povas rapide kaj urgxe forlasi la urbon. 7. Kiam vi konstatis vekigxante, ke via aktvolito rompigxis, kaj poste vi memoras ke vi ne havas akvoliton. 8. Kiam vi metis ambaux kontaktlensojn en la saman okulon. 9. Kiam via edzino diras: "Bonan matenon, Bill." - kaj vi nomigxas George. 10. Kiam via edzino vekigxas amorema, kaj vi havas kapdoloron. 11. Kiam vi havas rendevuon kun antauxe ne konata belulino, kiu montrigxas esti via eksedzino. 12. Kiam la birdo, kiu kantas antaux via fenestro estas vulturo. Rene Smeets el Telopeo, auxgusto 1999 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 172, 2/septembro-99 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************