Eventoj n-ro 170, retposxta versio
**********************************

Enhavo
======
- IJK en Hungario: Vera oro + Amplifiki! - raporto pri IJK
- UK-99 Berlino: Resumo kaj raporto pri la plej granda E-arangxo
- Arangxoj: - E-tagoj dum sxipkrozado (Svedio)
            - Argentina kongreso (Argentinio)
            - Autuna somero (Katalunio, Hispanio)
            - Plena Kalendaro (25.08-16.10)
- Organizaj demandoj: UEA - cxu estu lingva au homrajta asocio
              (Parolado de Kep Enderby en la Strategia Forumo)
- Belartaj Konkursoj - 99. Anonco de rezultoj kaj gajnintoj
- Anoncetoj (8) kaj koresponddeziroj (4)
- Interese: - La granda piedirado haltigita!
            - Erotikaj anekdotoj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

IJK en Hungario: Vera Oro + Amplifiki!
======================================

Neforgesebla, surpriza, bonega, vera oro! - estis la komentoj pri la
surpriza Amplifiki-koncerto kaj pri la tuta hungaria junulara kongreso,
okazinta en mezo de auxgusto en Veszprem, Hungario.

Certe la cx. 500 partoprenantoj (cx. 430 plentempaj + cx. 100 vizitantoj)
havis elstare bonan kaj agrablan semajnon, kaj cxiu povas bedauxri se
malkaptis la eblecon cxeesti. La spontana koncerto de Amplifiki + JoMo, la
suneklipso, la multegaj programoj, ekskursoj, balo, nokta umado,
hektolitro da senpaga vino, cxeesto de "vivaj legendoj" ja rezultis
eksterordinaran etoson. La dumkongrese elformigxinta esprimo "IJK en
Veszprem: vera oro!" - estas vortoludo, kiu aludas al la 3
cxeforganizantoj: Vera Acsadi (respondeculo pri programeroj) kaj la fratoj
Lariko kaj Alko Golden (kunagordado kaj administrado) - senlace kaj fakte
sendorme laborantaj dum la tuta semajno.

"Se iam oni parolos pri tiu cxi kongreso - certe oni parolos ankaux pri
tiu cxi vespero" - estis la komentoj el multaj busxoj post la improvizita,
spontana koncerto de la fama ensemblo Amplifiki. (Ili unuafoje elpasxis
gxuste en Hungario antaux 16 jaroj dum la legenda debrecena IJK, poste
eldonis plurajn sonkasedojn kun siaj kantoj, gxis nun ili estas la plej
konata E-ensemblo malgraux tio, ke pli ol 10 jarojn ili jam ne kantas
kune.) Post la anoncita programero "komuna koncerto de Kim kaj JoMo"
neatendite aperis sur la scenejo Mike kaj Bertilo, membroj de iama
Amplifiki, kaj ili produktis freneze bonan koncerton kaj etoson! Homoj
kriis, aplauxdis, kaj kune kantis cxiujn konatajn kaj sxatatajn kantojn,
kiel Sola, Bela knabin, ISo, Tute ne gravas, ktp. Certe la farita
videofilmo pri la koncerto estos multloke ankoraux rigardata kaj gxuata!
(Detaloj pri akireblo post la pretigxo de la muntita versio.) - La
kongreson cxeestis ankaux alia "viva muzika legendo" Volodja Soroka, sed
pro la perditaj muzikvocxoj li jam ne donis koncerton.

Malgraux la antauxtimo de la organizantoj la dumkongresa plena sukeklipso
ne kauxzis okulajn sanproblemojn (almenaux inter la kongresanoj). Certe la
dumtagmeza 2-minuta noktigxo estis eksterordinara travivajxo, sed la
streso estis sukcese solvita per la posta komuna kantado.

Estis ankaux pluraj pritemaj prelegoj (sed fakte ne cxiuj organizantoj
ankoraux komprenas, ke oni venas al IJK ne pro la temo - plejmulto ecx ne
scias gxin - sed pro la E-etoso. Temojn oni elektas por akiri eksterajn
subvenciojn). La antauxplanita rekta reta radia kaj TV-elsendo ne okazis
(tro grandaj ambicioj), sed la libera interreta cxambro kun cx. 20
komputiloj ja cxiam estis plenplena.

Estis alloga ankaux la kongresa olimpiko, cxefe la akva parto, kiu okazis
en la plagxo de la lago Balatono (kie cetere malgraux la 25 km-a distanco
cxiutage oni povis renkonti dekojn da kongresanoj). Se pro la lastmonata
lokosxangxo la IJK mem ne povis okazi apud la lago, tamen la organizantoj
zorgis pri la alvenigo de plagxo al la kongresejo: unuafoje tio okazis dum
la solena inauxguro, kie la invitita fajrobrigado sxprucis la kongresanojn
per akvo-kanono, kaj la duan fojonkiam la kongresanoj mem arangxis grandan
akvopistolan ludobatalon antaux la kongresejo...

Se temas pri la program-elekto, la kongresanoj estis en malfacila
situacio, ja ofte oni volis samtempe cxeesti en pluraj cxambroj, ja la
kvanto de eroj estis nekutime granda. Aparte sukcesa estis la tutsemajna
psikologia trejnado, la kavalira konkurso, la kurso pri glitflugado, la
afrodanca vespero ktp.

Dum la tuttaga ekskurso oni vojagxis al Budapesxto, kie (post la E-lingva
saluto en la stacidoma lauxtparolilo) oni partoprenis en la inauxguro de
nova Zamenhof-monumento en la tiea Esperanto-Parko, vizitis la
Parlamentejon, kaj faris auxtobusan (cxicxeronitan) aux perpiedan
urborigardadon.

La programon plibuntigis nacia kaj la internacia vespero, la festivalo de
la lingvoj, pluraj koncertoj, pupteatra prezento, ktp. Pri la bona etoso
nokte zorgis la du elstaraj diskotekistoj Norbert Piechotta kaj Gunnar
Fischer, kaj en la bufedo la teamo de Arnau.

La solena, malferma balo pasis en bonega etoso, la kongresanoj gxis mateno
gxuis la hungarian esperantumadon, sed la plej granda kongreso de la
jardeko finigxis. Tiuj 60-80 personoj, kiuj ankoraux restis en Budapesxto
por kelkaj tagoj, povis partopreni en senvesta sxlima lagumado, en pikniko
cxe Eventoj kaj en la festado de hungara nacia festo.

La financa bilanco ankoraux ne estas preta, sed la granda nombro de
cxeestantoj pruvis, ke malaltigitaj kotizoj ege pozitive influas la
nombron de partoprenantoj (la "vracaj postuloj" ne estis senbazaj!), sed
estontaj organizantoj konsideru, ke ne alvenis cx. 200 antauxaligxintoj...

Dankon al la organizantoj!

Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

MOVADO
//////

UK-99: Berlino
==============

Cxu vi povas imagi kavalkadon okazanta cxe la kunveno de plurmil
esperantistoj? Ien ajn vi iras en la granda kontruajxo cxie vi auxdas E-
parolon, vidas konatajn aux (ankoraux) nekonatajn personojn,
"samideanojn", gxoje babilantaj aux haste rapidantaj al iu kunsido?

Jes, tio okazas en la plej granda E-arangxo, en la Universala Kongreso de
Esperanto. Por sperti la realecon, la vivecon de Esperanto - cxiu devas
almenaux 1-foje partopreni en tiu nepriskibebla etoso.

En la cxi-jara berlina UK renkontigxis cx. 2400 esperantistoj el 65
landoj. En la impona berlina kongreshalo okazis pli ol cent programoj,
multaj paralele, do ecx teoria eblo ne ekzistas partopreni cxiujn
interesajn. Mem la kongreso pasis trankvile, sen apartaj problemoj, danke
al la sinoferta laborego de la Loka Kongresa Komitato, LKK kaj la multaj
helpantoj. Kompreneble okazis ne nur la kunsidoj de UEA-komitato, fakaj
asocioj, okazis ne nur la Strategia Forumo de E-komunumo sed UK estas
samtempe ankaux la plej granda kultura festivalo, ja okazis multaj E-
lingvaj teatroj, prezentoj, koncertoj - kiel ekz. de Jxomart kaj Natasxa
aux de Georgo Handzlik kaj multaj aliaj.

Pri la konkretaj eventoj, kunsidoj vi trovos raportojn en multaj postaj
artikoloj, cxi tie ni povas redoni nur parton de la etoso surbaze de la
cxiutage aperinta kongresa gazeto.

L. S.

**************************************************************************

Kongresaj eroj pri la berlina UK
================================

Kunveno de Fervojistoj
----------------------
Kunvenis 76 gekolegoj el 17 landoj. Ingx. Istvan Gulyas prezidis kaj
raportis pri la okazinta 52-a IFEF-kongreso en Le Mans (Francio). Estis
prelego pri la venontjara "EXPO 2000" okazonta en Hannover, Germanio,
inkluzive pri la rolo de la fervoja trafiko. Fakekskurso kondukis al
granda fervojo-konstruejo en la mezo de Berlino.

Junuloj en la kongreso
----------------------
Junuloj estas esenca parto de la movado kaj ankaux de Universalaj
Kongresoj, sekve oni strebas lauxeble oferti ankaux al la pli junaj
partoprenantoj adekvatan junularan programon. En aparta lerneja
konstruajxo okazos pluraj junularcelitaj programeroj. El la programo
aparte menciindas koncertoj de la sveda rokgrupo Persone aux de la rusa
kantduopo Jxomart kaj Natasxa. En la junulara renkontgxejo funkcios ankaux
muziktrinkejo kaj teejo, nokte agrabla umado kaj literaturaj prelegadoj.
Por cxiam esti aktuale informita pri la junulara programo, preterpasu cxe la
junulara gicxeto en la UK-ejo, kie ankaux riceveblas informoj pri la
aktivajxoj de TEJO.

Muzika E-Ligo
-------------
Muzika Esperanto-Ligo (MEL) informas pri nova kontaktadreso: rete
jesuo@forigu.distrito.com. Tie vi povas ricevi informojn pri gxia multfaceta
agado.

La tago de lernejo
------------------
Marde cxeestis pli ol cent interesitoj por auxskulti la prezidanton de
ILEI, Mauro La Torre, kiu enkondukis en la temon "Cxu tutmondigxo ankaux
de edukado aux cxu ricxigxi per diverseco". Sekve Gunther Lobin priskribis
la eduksistemon en Germanio. Estis prezentataj instruiloj de ILEI antaux
ol dedicxi pli ol unu horon al vigla diskutado pri kulturdiverseco en
lernolibroj kaj en la komencigxanta ILEI-projekto Interkultura Edukado cxe
"kvazaux-lernejo" en interreto.

Komercistoj kunvenis
--------------------
Multaj membroj kaj gastoj partoprenis la jarkunvenon de IKEF (Internacia
Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo). Prezidanto Franz Braun prezentis raporton
pri 1998. En la 15-a jaro de la fakgrupo la membraro kreskis. Finance IKEF
estas stabila. Gxi fruktodone kunlaboras kun parenca grupo TAKE (Tutmonda
Asocio de Konstruistoj Esperantistaj). Tiucele okazis ankaux komuna
kunveno. Multaj reklamanoncoj popularigis diversajn kompaniojn en E-
movado, kio havigis maklerajxojn al la kaso. La agadplano por 1998-2000
havas tre gravajn taskojn, el kiuj la membroj (kies duono estas
interretanoj) povas selekti lauxvole, kaj cxiuj povas kontribui al
realigo. IKEF havas retpagxojn, perantaj gxiajn servojn. Oni diskutis la
terminaran laboron kaj novaj volontuloj aligxis al la Terminara Sekcio.

Kunveno de verduloj
-------------------
Renkontigxon de Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE partoprenis preskaux
100 membroj kaj interesatoj. Cxe la raporto de la sekretario menciindas,
ke videblas la unuaj rezultoj je landa kaj internacia niveloj. En la
franca programo de la VerdaPartio okaze de la baloto por la Euxrop-Unia
Parlamento (EP) estis publikigita propono studi la potencialon de
Esperanto por la uzebleco ene de EP kaj EU. Dume por simila propono en la
germana Verda Partio nur vocxdonis 25 % de la delegitoj. AVE klopodas
estigi diskuton pri la lingva problemo en la Verda Grupo de EP. Similan
pasxeton AVE atingis dum la 2-a Kongreso de la Federacio de Euxropaj
Verdaj Partioj fine de februaro en Parizo. Kunagadis SAT kaj junaj
esperantistoj cxe informstando.

Auxtomobilistoj
---------------
Refondigxis la faka asocio de automobilistoj kun reprezentantoj el 11
landoj. La nova nomo de la asocio estas: Auxtoklubo Esperantista.

UEA-komisiono por Ameriko
-------------------------
Gxi informis pri sia agado en kunsido, kiun cxeestis 122 personoj. Unu el
la eroj estas la revivigo de la serio de amerikaj kongresoj; cxi-jare gxi
okazis en Bogota. Estis lancxita la numero 2 de la bulteno "Aktiv-
Ameriko", kiu legeblas ankaux cxe la retpagxo
http://www.digicron.com/ameriko. Vizitintoj de Sudameriko el Germanio kaj
Francio raportis pri siaj vizitoj. Bill Maxey informis pri siaj
instruvojagxoj. Oni emfazis la gravecon de streboj krei kaj fortigi la
kontaktojn kun la najbaraj landaj asocioj. Fine de la kunsido la
cxeestantoj malavare donacis monon por la sendado de vortaroj al Kubo.

Kunveno de verkistoj
--------------------
Esperantlingva Verkista Asocio, EVA havis sian jarkunvenon kun cx. 20
partoprenantoj, inter ili pluraj verkistoj, sub gvido de Gerrit Berveling.
Estis akceptitaj kvar novaj membroj.

La Sveda Akademio konfirmis al EVA la ricevon de la dokumentoj pri
kandidatigxo de William Auld por la Nobelpremio pri literaturo por la jaro
1999. Estis lancxitaj pluraj projektoj, interalie pri alvoko al legantoj
de kelkaj literaturaj gazetoj elekti 25 plej sxatatajn auxtorojn / verkojn
en Esperanto. Oni esploros pri ebleco filmi intervjuojn kun verkistoj por
starigi arkivon de videa materialo pri Esperantaj auxtoroj.

Forumo de Fakaj Asocioj
-----------------------
Kunvenis homoj el diversaj fakaj asocioj por interkonatigxo kaj
intersxangxo de ideoj. Interalie estis jenaj kontribuoj:

Roland Rotsaert (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) atentigas pri
la problemoj kiun asocio havas por bone prezenti siajn informojn tra
interreto. Kapablaj kaj fidindaj volontuloj maloftas.

Andre Weber: Sur "Esperantaj" produktoj oni sisteme menciu interretadreson
www.esperanto.org

G. Grattapaglia: Faka agado estu prioritata precipe kie estas lingvaj
problemoj plej gravaj (ecx se oni ne konscias pri tio) ekz. rotarianoj (E-
grupo: RADE). Idearo de rotarianoj tre similas al esperantistoj.

Laszlo Szilvasi: Eventoj ofertas servojn al fakaj asocioj (aperigo de
informoj). Budapesxta E-domo havas (kun UEA) projekton "savu nian
kulturon" por redisponigi fakan literaturon, enkomputiligante ne plu
haveblajn verkojn. Auxtoroj sendu sian verkojn en elektronika formo.

Rapley (La Kvinpetalo): Fakaj asocioj sendu informojn pri si por disdono
al kursanoj de Kvinpetalo.Szilvasi: en kongresa aligxilo denove estu loko
por mencii profesion - tio plifaciligus kontakton kun interesitoj. Ankaux
retadresoj estu en kongreslibro.

Kunsido de FAME
---------------
FAME-fondajxo elektis novan estraron, prezidanton, d-ro Werner Bormann;
estraranojn d-ro Till Dahlenburg kaj Utho Meier.

Nefumantoj
----------
33 personoj el 12 landoj cxeestis la kunvenon de nefumantoj. TADEN
fondigxis en 1995 kun la celo preventi fumgxenon al aliaj. Oni informis
ekz. pri protestoj de la nederlandaj aktivaj nefumantoj kontraux publika
fumado en TV-forumo kaj pri malpermeso de tabakreklamoj en Euxropa Unio
ekde 2006.

IKUE-renkontigxo
----------------
Membroj de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE kaj multaj
gefratoj kunigxis plensalone; P. A. Kronenberger invitis raportojn pri
agadoj, kaj oni do informis ekz. pri la medalo de toleremo (fare de
Societo Zamenhof) al papo Johano Pauxlo 2-a, la nuna "cxielarka nacio" en
Sud-Afriko kaj multaj aliaj aferoj. La kunveno bone preparis la kunlaboron
en Gliwice dum la venonta Ekumena Kongreso.

Venu amase al publika prezento
------------------------------
La plej grandan posxtkarton de la mondo (laux Guiness-libro) ni hodiaux je
la 10.30 h prezentos al la publiko (antaux la kongresejo). Ni atendas
ankaux la gazetaron kaj fotistojn. Venu amase por tiu dato! Antaux tiu
horo vi povos subskribi la dorsan flankon de la karto en la antauxhalo de
la kongresejo.

AIS-IKU
-------
La intereso estas superatende granda; 80 personoj cxeestas la prelegon de
prof. Eichhorn kaj d-ro Fossmeier pri medicino kaj pri komputila sekureco.
Jen instigo okazigi AIS-kursojn ankaux kadre de IKU en Tel-Avivo.

Posxtistoj
----------
Dum la cxefkunveno de IPTEA prezidanto Veikko Maki-Luopa el Finnlando
raportis, ke en lia hejmlando ekzistas plej multe da radio-telefonoj
kompare al la logxantaro, nome 60 %.

Monda Turismo
-------------
50 personoj cxeestis la kunvenon kaj auxdis pri la bona evoluo de la
Internacia Asocio "Monda Turismo", kiu agas mondskale. Ekzemple, cximonate
okazas vojagxo al la 2-a Azia Esperanto-Kongreso en Hanojo, Vjetnamio. La
kunveno instigas al LKK-oj ebligi malaltkostan logxadon por homoj el
malricxaj landoj.

Kunveno de komunistoj
---------------------
Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK en sia kunveno diskutis
pri venonta konferenco en Havano (Kubo), lecionoj el la pasinteco kaj
proponoj por la estonteco. Kontaktoj cxe Vincent Charlot,
esperant@forigu.worldnet.fr

Internaciaj ekzamenoj
---------------------
Al la "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA" aligxis 7 kongresanoj por la
elementa kaj 7 por la meza nivelo. Sukcesis 4 por la elementa kaj 6 por la
meza ekzameno. La sukcesintoj venis el Finnlando, Francio, Germanio,
Litovio, Polio, Svedio kaj Togolando.

Terminologia kunveno
--------------------
Cxeestis la kunvenon pli ol 80 interesatoj pri terminologio. Oniauxskultis
prelegojn pri TEC (Terminologia Esperanto-Centro), pri neuxtralaj
lingviloj por la plejmultoj kaj pri reviziado de PIV. Sekvis informoj pri
konkretaj terminologiaj atingoj cxe forstistoj kaj fervojistoj. Dum vigla
diskuto klare sonis la deziro revigligi TEC-on, tamen kun sxangxita
labormaniero. Interesatoj, kiuj ne povis cxeesti, bv. turni sin al: Petr
Chrdle, chrdle@forigu.kava-pecx.cz

Strategia forumo
----------------
Kunvenis pli ol 50 reprezentantoj de diversspecaj organizajxoj, kies
komuna trajto estas uzado de Esperanto kiel komuniklingvo. Komence oni
auxskultis prelegojn de prof. Helmar Frank (AIS) el vidpunktoj scienca kaj
kultura, de Franz Joseph Braun (IKEF) el vidpunktoj ekonomia kaj industria
kaj de Kep Enderby (cxi tie nome de EJA) el jura vidpunkto (vidu p. 2).
Por sekva vigla diskuto, dum kiu la diskutantoj ne prezentis siajn
organizajxojn, sed vere strebis direktigxi al komuna strategia plano,
evidente la tempo ne suficxis. Tial por la venonta strategia forumo oni
volas disponigi minimume 4 horojn.

Kunveno de Matematikistoj
-------------------------
Kunvenis 20 homoj. Interalie oni eksciis, ke prof. Kiselman preparis
terminaron por la estonta eldono de PIV. Gxi estas je la dispono de la
publiko por komentoj.

Naturkuracada kunveno
---------------------
140 gekolegoj kaj interesatoj partoprenis la fakkonsidon de Internacia
Naturkuracista Asocio, INA. Harald Schicke raportis pri sia laboro dum la
pasinta jaro: INA aperigis retpagxojn en Esperanto (www.esp-ina.com) kaj
en la germana (www.mz-verlag.de). Gxi trovis subtenon de germana firmao.
S-ro Schicke faris prelegvojagxon en Koreio, kiu trovis vastan ehon. La
cxefa prelego de la kunveno estis pri auxtismo.

Studgrupo "Perspektivo"
-----------------------
La naux-membra grupo prezentis sin al publiko. Gxi intencas analizi la
fenomenon Esperanto kaj esprimi opiniojn, konsilojn kaj rekomendojn.

Kunveno de sociallaborantoj
---------------------------
La fakorganizo ASLE havis dum UK du kunvenojn. La jarkunvenon dimancxe
partoprenis 21 homoj. Oni reelektis la estraron. Marde 18 personoj
cxeestis neformalan kunvenon. Elfriede Blasius ellaboras fakan terminaron
pri socialaj esprimoj kaj gxis nun kolektis cx. 400 terminojn. La venonta
jarkunveno okazos dum Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Ostende.

SAT-kunveno
-----------
40 personoj (SAT-membroj kaj interesatoj) partoprenis la kunvenon. Post
mallonga prezentado de la laborista organizo SAT ekestis multaj demandoj,
ekz. pri la celoj de la asocio kaj la venonta eldono de PIV.

Samseksamuloj kunvenis
----------------------
35 membroj cxeestis la fakkunvenon de la Ligo de Samseksamaj
Geesperantistoj, LSG. Demisiis la prezidanto d-ro John Wells. Nova
prezidanto estas Arnold Victor. Cetere oni elektis Leon Roijen sekretario
kaj reelektis Ulrich Wilke kasisto. La plej tikla demando estis finakcepti
la nomsxangxon aprobitan en la antauxa fakkunsido (Gej-Lesba Esperanto-
Asocio, GLEA). Oni decidis ne akcepti gxin, kaj la organizo dauxre restas
LSG.Cxeestis ankaux la fondinta membro Peter Danning, kiun oni elektis
honora prezidanto.

Kunveno de mondcivitanoj
------------------------
La kunvenon partoprenis cx. 60-70 personoj, kies triono estis interesitoj.
S-ino Charpentier klarigis, kiel kaj kial naskigxis la organizo en 1949.
La cxefa celo tiam estis "la paco por la mondo". Oni raportis pri financa
problemo por la Monda Bulteno. Estas lancxita teksto pri starigo de
pacministerioj en cxiuj sxtatoj ekde la jaro 2000 kaj por senmilita
estonto.

AIS-IKU
-------
La du ok-lecionaj kursoj kadre de AIS-IKU (Internacia Kongresa
Universitato) montrigxis granda sukceso: Gxis la lastaj lecionoj la salono
estis plena; je la komenco bedauxrinde ecx estis necese rifuzi la aliron
al kelkaj malfrue alvenantaj interesatoj. La studentoj estis el cxiuj
plenkreskulaj agxaj; evidente multaj gxuis la spiradon de iom da
"universitata aero".

En la kurso pri komputila sekureco okazis fina ekzameno, kaj pluraj
kursanoj petis ateston pri partopreno. Danke al la helpo de prof.
Wickstrom eblis prepari la ateston per komputilo de Humboldt-Universitato,
tiel ke la anoncintoj povis tuj kunporti siajn atestojn. AIS San-Marino
dankas al UEA pro la organizo de AIS-IKU kaj al la profesoroj Selten kaj
Krause (rektoro kaj vicrektoro de IKU) pro la enkonduka prezentado.

Kongreso de Blindaj Esperantistoj
---------------------------------
La kongreso okazis en Berlino de la 25-a gxis la 31-a de julio 1999.
Partoprenis 102 vidhandikapitoj kaj akompanantoj el 18 landoj en 4
kontinentoj. Unuafoje cxeestis afrika blindulo Lazare Hounake el Lome,
Togolando, kiu tute sola sukcesis alveni. Amerikon reprezentis Jean Sorel
(Kanado), Azion - Natalija Kasymova (Tacxikio).

Savi kulturan heredajxon
------------------------
Dum 112 jaroj nia komunumo prokduktis amason da kulturajxoj. Ili estas
plej ofte sur detruigxemaj materialoj (paperajxoj, sonportantoj, filmoj).
Nia tasko estas nun pripensi strategiojn por savi ilin. Alia tasko estus
kompili kompletan bibliografion de Esperanto. Ni ankaux bezonas
gvidliniojn por katalogigi la diversajn Esperanto-bibliotekojn. - Tiujn
temojn priparolis la interesitaj cx. 10 kunvenintoj kun gvido de Christian
Darbellay.

Esperantlingva kafejo
---------------------
Bela esperantista kafejo "Verda Dorno" kun trankvila gxardeno kaj tre
malaltaj prezoj invitis la kongresanojn al kafo, teo, kuko, biero, suko
aux alia - proksime al la kongresejo en gxardeno de malgranda vilao. Pri
la agrabla tempopasigo oni zorgis ne nur per priservo de trinkajxoj, sed
ankaux per apartaj distraj programoj, kiel prezento de ventro-dancistino,
ktp.

Afrikmuzika KD
--------------
Jxus aperis kompakt-disko "Atentu" kun tri muzikajxoj kun Esperanta teksto
kaj du nur-instrumentaj. Teksto kaj muziko de Magnus Lund, Svedio.

Nova estraro de GEA
-------------------
Germana Esperanto-Asocio dum sia jarkunveno elektis novan estraron.
Prezidanto nun estas d-ro Rainer Kurz. La gxisnuna prezidanto Frank
Stocker restis en la estraro. Cetere reelektigxis Dieter Dungert, Marko
Naoki Lins kaj Reinhard Pflager.Por lernejaj instruistoj

Ekde venonta septembro funkcios en Interreto la "Kvazauxlernejo Tibor
Sekelj", en kiu klasoj el la tuta mondo (jam 60) renkontigxos kaj
kunlaborados per Esperanto. Tio okazos kadre de projekto de ILEI, nomata
"Interkulturo", cxar gxi celas interkulturan edukadon en la lernejoj.

Instruistoj, kiuj havas intereson aligxi, povas anonci sin cxe ILEI (rete:
m.latorre@forigu.uniroma3.it). Oni planas, ke dum venontjara UK en Tel Avivo la
tiea ILEI-gimnazio rolu kiel "malkvazauxa" klaso de la interreta
kvazauxlernejo.

laux la kongresa kuriero

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Esperanto-Tagoj dum sxipkrozado
===============================

Inter la 3-a kaj 6-a de septembro okazos la 4-a Hansa Esperanto-Tago dum
sxipkrozado inter Stockholm (Svedio) kaj Tallinn (Estonio). Krom la maro
la partoprenantojn atendas interesaj prelegoj kaj diskutoj en ambaux urboj
kaj agrablaj vesperaj programoj sur la sxipo. Inforoj cxe:

Soile Lingman, Vasterasgatan 4, SE-11343 Stockholm, Svedio
aux
Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn, Estonio

**************************************************************************

Argentina kongreso
==================

Inter la 8-a kaj la 11-a de oktobro okazos la 53-a Argentina Kongreso de
Esperanto en San Carlos de Bariloche. La cxefa temo de la organizajxo
estas Naturprotektado kaj Vivkondicxoj. La partoprenantojn atendas
interesaj prelegoj kaj etoso de Esperantujo. Informoj kaj aligxo:

Alejandro Cossavella
Lilinguen 309 Pinar de Festa AR-8400 S. C. de Bariloche, Rio Negro -
Argentinio

**************************************************************************

Auxtuna somero
==============

La 7-a Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazos en Cambrils,
Hispanio (Katalunio), inter la 2-a kaj 9-a de oktobro sub la auxspicio de
Hispana Esperanto-Muzeo. Krom la interesaj programoj kaj la agrabla hotelo
la partoprenantojn atendas strando, kie oni povas eble lastatempe en cxi
jaro plagxumi. Informoj kaj aligxo cxe:

HFEA, Apartado 15027, ES-08080 Barcelona, Hispanio
Rete: luis.serrano@forigu.mixmail.com

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

25.08-03.09. Antauxkongresa (BEA) Cxemara Feriado, Burgas. Inf: E-inform,
p/a Bojxidar Leonov, p.k.44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

26-28.08. Koboldoj en folkloro - seminario, Iisalmi. Inf: Tuula
Laatikainen, Kultura Centro de Iisalmi, Pl. 5. FI-74101 Iisalmi. Finnio.
Tel: +358-17-8301511, tel/fakso: +358-17-8301558. Rete:
tuula.laatikainen@forigu.iisalmi.fi

28.08-04.09. 25-a Internacia Semajno cxe Mediteraneo, Sete. Inf:
Esperanto, 5 rue docteur Roux, FR-34040 Montpellier, Francio. Fakso:
+33-467541543.

29.08-03.09. 21-a Sanmarina Universitata Sesio (SUS-21), Rimini kaj San-
Marino. Inf: Akademio de la Sciencoj, Kleinenberger Weg 16b, DE-33100
Paderborn, Germanio.

02-05.09. Mikologia seminario, Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo,
Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302.
Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com

03-05.09. 50-a Kongreso de Bulgara E-Asocio en Vraca. Inf: BEA, p.k. 26,
BG-3000 Vraca, Bulgario. Rete: sukceso@forigu.yahoo.com kaj esperanto-
vraca@forigu.yahoo.com

03-06.09. 4-a Hansa Esperanto-Tago, Stockholm-Tallinn. Inf: por Svedio:
Soile Lingeman, Vasterasgatan 4, SSE-11343 Stockholm, Svedio. Tel:
+46-8-306315 aux por Estonio: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn,
Estonio. Tel: +372-2-585775

03-07.09. 13-a Kongreso de Itala Katolika E-ista Unuigxo, L'Aquila, Inf:
Serio Boschin, Via Eritrea 8, IT-31100 Trevisio, Italio.

04-05.09. Auxtunaj tagoj de EAF, insularo de Turku. Inf: Suomen
Esperantoliitto ry, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnio

04-10.09. 7-a Internacia Turisma semajno, Valletta. Inf: Malta Esperanto-
Societo, P.O.Box 142, Valletta CMR-01, Malto. Tel: +356-486260, fakso:
356-523071. Rete: maltaesp@forigu.global.net.mt

05-12.09. Postkongresa (BEA) Cxemara Feriado, Burgas. Inf: Esperinform, B.
Leonov, p.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

08-13.09. Berlina Arbara Renkontigxo en Bad Munder. Inf: Cornelia
Tennstaedt, Eberswalder Str. 23, DE-10437 Berlin, Germanio. Rete:
h0444ymy@forigu.rz.hu-berlin.de

10-12.09. E-speranta Malgrandkarpata Renkonto, Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel:
+421-7-291604.

10-12.09. 1-a Vinbera Semajnfino, Edenkoben. Inf: Mirjam Larissa Walter,
DE-67071 Ludwigshafen, Germanio. Rete: Mirjam.Walter@forigu.esperanto.de

10-17.09. La Esperanta literaturo ekde 1952, Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074

10-17.09. Vizitado de rumanaj monakejoj kaj delto deDanubo, Brasxov-
Suceava-Danubodelto. Inf: Rumana Esperantista Fervojista Asocio, str.
Politehnicii 1, RO-2200 Brasxov, Rumanio. Fakso: +40-68-151579.

17-19.09. Surpriza Semajnfino, bieno Njegus, Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf:
Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste,
Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

17-19.09. Faulhaber Semajnfino 1999, feriejo Mennorode. Inf: Hans ten
Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando.

19.09. XIIa Esperanto-tago en Pardubice. Inf: Esperanto-klubo de Stanisla
Schulhof, Na Okrouhliku 953/21, CZ-530 03 Pardubice, Cxehio.

19-24.09. Unua sesio de Lingvistika Instituto, Poznan. Inf: Ilona Koutny,
Lingvistika Instituto UAM, Miedzichodzka 5. PL-60-371 Poznan, Tel/fakso:
+48-61-8618572. Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl

23-26.09. 10-a Montkabana Renkontigxo (MKR) Felseralm. Inf: Auxstria
Esperanto-Junularo, Pf. 804. AT-8011 Graz, Auxstrio.

24-25.09. Turisma sesio: Esperanto - Lingvo de eduka turismo, Waszawa.
Inf: Esperanto-Klubo cxe Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, str. Solec 25,
PL-00-403 Warszawa, Polio. Tel/fakso: +48-22-6219470.

24-26.09. 15-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES-99, Poznan. Inf:
Zbigniew Kornicki, Osiedle Boleslawa Smialego 7/22, PL-60-682 Poznan,
Polio.

25-29.09. 25-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo,
Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net.pl

26.09. Trilanda Renkontigxo de SENLIME en Vaals. Inf: Trude Sinno, In 't
Oord 45, NL-6291 VN Vaals, Neerlando. Rete: sinno@forigu.ibac.rwth-aachen.de

30.09-03.10. 11-a Alp-Adria Esperanto Konferenco, Medulin/Pula. Temo:
Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en la alp-adria komunumo. Inf:
Kroata Esperantista Unuigxo, p/a Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
Tel: +385-1-3745052, rete: hes@forigu.esperanto.nu

01-03.10. Vina Seminario - en suda Moravio. Inf: L. Szilvasi, pk. 87,
HU-1675 Budapest. Rete: eventoj@forigu.esperanto.org

01-03.10. Turisma auxtuno en Mala Fatra. Inf: Esperanto-MEL. Pf. 152,
SK-01241 Zilina, Slovakio. Tel: +421-89-52152.

01-03.10. 12-a Internacia Kultura Festivalo, Usti nad Labem. Inf: Marie
Moucxkova, Kosxtov 110, CZ-400 04 Usti nad Labem, Cxehio. Tel:
+420-47-5620740

01-05.10. Scienc-Teknika konferenco kun sekcio "E-o en scienco kaj
tekniko", Vladivostoko. Inf: Aleksandr B. Titajev, Pusxkinskaja 10,
RU-690600 Vladivostok, Rusio. Tel: +7-4232-268769, fakso: +7-4232-261689.
Rete: espero@forigu.pub.marine.su

02-09.10. 7-a Internacia E-Semajno de Kulturo kaj Turismo, Cambrils. Inf:
ap. 15027, ES-08080 Barcelona, Hispanio. Tel: +34-3-7253421, fakso:
+34-3-7836511. Rete:luis_serrano@forigu.mixmail.com

06-12.10. Gastama Hungario Inf: Vojagxoficejo Espertur, Tatra u. 4,
HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331.
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

08-11.10. 53-a Argentina Kongreso de Esperanto, San Carlos de Bariloche.
Inf: Alejandro Cossavella Lilinquen 309, Pinar de Festa, AR-8400 S. C. de
Bariloche, Rio Negro, Argentina. Rete: hostlnostros@forigu.infovia.com.ar

08-11.10. Internacia Amikeca Renkontigxo, The Friars' Aylesford, Britio.
Inf: S-ino Page, tel: +44-1732-456916.

09-11.10. Internacia Semajnfino Esperantista en Ludlow, Vermonto, Usono.
Inf: Esperanto-Societo Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal QC H2G
2R8, Kanado. Rete: esperanto@forigu.sympatico.ca

16-16.10. 5-a Kolombia Kongreso de Esperanto en la urbo Ibague. Inf: s-ro
Ruben Torres, Carrera 85 # 15-68 Cali, Kolombio. Rete:
rdtorres@forigu.teletulua.com.co aux rdtorres@forigu.colombianet.net

**************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

UEA: cxu estu lingva aux homrajta asocio?
=========================================

En la berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo
elvokis grandan eksciton la parolado de Kep Enderby (parolanta ne kiel
prez. de UEA, sed kiel prezidanto de Esperanta Jura Asocio, EJA. Jen sube
la teksto de lia parolo.

La cxefa, kvankam ne la sola celo de UEA, laux la statuto, estas lingva:

Paragrafo 3-a: Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto".

Tamen UEA havas ankaux aliajn celojn: Paragrafo 3-c de la statuto:
Plifaciligi la cxiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la
homoj, malgraux diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aux
lingvo;

3-cx. kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj
disvolvi cxe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Ni cxiuj scias ke iuj partoprenantoj de la Forumo emfazas la por
Esperantan aspekton de niaj laboroj, dum aliaj emfazas la aspekton per
Esperantan. Ambaux grupoj kredas - mi certas pri tio - ke efektivigo de
ilia celo antauxenigus, interalie, la pacon en la mondo.

Unue ni devas gxuste kompreni la veran esencon de la malfacilajxoj kiuj
malhelpas ambaux grupojn. Se Esperanto estas bona ideo, la demando devas
esti: kial la tutmonda esperantistaro, malgraux multaj jaroj da heroa
strebado, ne pli bone sukcesigis gxin?

Ni cxiuj konas diversajn kialojn: unu el ili estas antauxjugxo kontraux la
E-ideo mem, kiun multaj komprenas kiel ideon preskaux nur lingvan. Cxar
nur malmultaj homoj interesigxas pri lingvoj aux ecx pri kontaktoj kun
alilandanoj, malmultaj venas al Esperanto. Inter la aliaj kauxzoj mi volas
provi identigi - nur por stimuli debaton - tiujn kiuj estas ne ofte
diskutataj, ecx iomete tabuaj. Cxi tiujn ni devus pli atenti, cxar ili
forte bridas kaj ege malhelpas nian agadon.

UEA estas tegmenta organizo, kiu laux sia povo kunordigas la aferojn en
tiuj partoj de la E-komunumo pri kiuj gxi respondecas. Tamen UEA ne havas
monopolon, cxar SAT kaj aliaj organizoj, realaj kaj proponataj, ankaux
rolas en tiu komunumo.

Kiel sukcesi tutmonde?
----------------------

Samtempe UEA estas unu el miloj da neregistaraj organizoj, NRO funkciantaj
en la mondo. Cxiu el ili havas proprajn celojn por plibonigi la mondon.
Estas rimarkinde ke inter ili iuj sukcesas multe pli ol aliaj, multe pli
ol -- oni devas diri -- UEA. Ni demandu: kial?

Mi mencios nur du NRO-jn: Greenpeace kaj Amnestio Internacia. Ambaux estas
bonaj lauxdindaj organizoj, same kiel UEA. Ambaux dauxre sukcesas
propagandi siajn meritojn kaj gajnas publikan atenton. Ree ni demandu:
kiel? Kvankam Esperanto estas afero multe pli kleriga kaj kultura ol
komerca, por ilustri mian tezon mi helpos min, analogie kaj metafore, per
ekonomikaj esprimoj.

Oni povas diri ke organizoj kiel "Greenpeace" kaj"Amnestio Internacia" (de
kiu mi estas membro) sukcesas cxar ili kaptas suficxe grandan porcion, aux
nicxon, de la tutmonda publik-interesa merkato por siaj propraj varoj:
protektado de la natura medio, resp. protektado de politikaj malliberuloj
kaj postulo de justeco por ili. La nicxo por nia varo, la lingvo
Esperanto, sxajnas ne suficxe granda kompare kun la allogo de la varoj de
"Greenpeace kaj de "Amnestio Internacia". Por plibonigi nian entreprenon,
UEA kaj ni cxiuj devos pligrandigi nian nicxon, nian porcion de la havebla
merkato. Mi revenos al tio.

Alia parenca faktoro estas, ke anoj de la E-komunumo ne malofte donas la
falsan impreson ke uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de
aliaj. Sxajnas al mi ke cxi tie kusxas la kerno de nia problemo. En la
okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenaux la
lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe
uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedauxrinde, volas akcepti tion.

Laux mia konstato, dum ni koncentrigxas al la solvo de la lingva problemo
pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj.
Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvan
orientigxon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.
Tian sintenon mi ofte renkontis, ekzemple kiam en marto mi vizitis la
oficejon de Unesko en Parizo. Poste eminenta oficisto skribis al mi,
formale dankante UEA pro gxia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun
Unesko kaj kun la aliaj NRO-j ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon
- pli ol implice - la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NRO-
j, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj
naciaj lingvoj. Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti kaj
toleri tian malfacilajxon en nia dauxra laboro por atingi niajn celojn.
Tamen, ni demandu: cxu estas alternativo?

Mi opinias ke unu alternativo estus sxangxi la emfazon en nia laboro, ne
por redukti la lingvan flankon de nia laboro, sed por agi pli amplekse pri
aliaj temoj, kiuj fundamente estas la kialoj pro kiuj ni uzas Esperanton.
Alivorte, ni sxangxu la emfazon inter la celoj porEsperanta kaj
porEsperanta.

Ambigua neuxtraleco
-------------------

Cxu tio kontrauxas la neuxtralecon de UEA? Pri neuxtraleco temas paragrafo
5 de la statuto de UEA, skribita antaux multaj jaroj pro tiutempaj
historiaj kialoj - kiujn ni devus ne forgesi, cxar tiu kiu forgesas sian
historion riskas reokazigi gxin.

Problemo estas, ke fakte la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo
5 rilatigas la neuxtralecon ankaux al "sociaj kaj politikaj problemoj".
Paragrafo 5 ankaux kaj egale grave diras ke "respekto de la homaj rajtoj,
tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj
Rajtoj... estas por la laboro de UEA esencaj kondicxoj".

Jen la ambigueco: UEA devas agi neuxtrale rilate al sociaj kaj politikaj
problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3-c
kaj 3-cx, kaj cxiam celante plibonigon de homaj rajtoj cxie. Sed la
paragrafoj 3-c kaj 3-cx kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas
sociajn kajpolitikajn problemojn cxe kies pritrakto oni ne povas facile
cxiam resti neuxtrala.

Iuj timas ke, se UEA - laux paragrafoj 3-c kaj 3-cx - komentus kaj agus
rilate al "sociaj kaj politikaj" kaj hom-rajtaj problemoj, aldone al la
lingva problemo, tio povus krei polemikon, cxagrenon, eble splitigxon de
la movado kaj ecx de UEA mem.

Manoj pli liberaj
-----------------

Tamen "Greenpeace" kaj "Amnestio Internacia" akceptas tiajn polemikojn,
cxagrenojn kaj akrajn diskutadojn, kaj ne malprofitas pro tio. Fakte iuj
argumentas, ke tiaj diskutoj plifortigas tiujn asociojn. Cxu helpus aux
malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj?
Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda
pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontrauxas la neuxtralecon. Gxi
eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne cxiam kaj ne
cxie favorataj de cxiuj. Servante sian nuntempan politikon, gxi intencas
pli kaj pli engagxi sin en programoj kiel "Kulturo de Paco" de Unesko ktp.

Mi devus ne fini tiun parton de mia kontribuo al nia diskuto sen aludo al
la katastrofo kiu okazis kaj ankoraux okazas en Balkanoj.

Iuj diras ke UEA ne rajtus dum tiuj teruraj eventoj diri ion ajn, cxar tio
kontrauxus gxian neuxtralecon; ke diri ion ajn certe ofendus tiun aux
alian kampon. Aliaj senpacience atendis ke UEA diru ion, kaj kiam mi donis
komentojn, tuj ege lauxdis tiujn komentojn, cxar ili kondamnis la militon.

(en la papere versio cxi tie finigxas, daurigo en la sekva numero)

La unua sinteno, ke UEA diru nenion, kvankam komprenebla, ne malhelpis al
Ivo Lapenna, en la 1950-aj jaroj, nome de UEA kondamni fasxismon.

Ero en la aktuala politiko de UEA, pri kiu mi mem respondecas, estas
atingi pli proksiman kunlaboron kun aliaj NRO-j cxe Unesko. Kiel fari tion
utile, se nia interpreto de la neuxtraleco malhelpus tion? Kiel respondece
prizorgi la eksterajn rilatojn de UEA, se ni devus konstante eviti
polemikon? Paco interne de UEA estas ege dezirinda, sed, kiel mi diris en
mia malferma parolado, cxu tia paco devas esti la paco de la tombejo?

Prudento kaj auxdaco
--------------------

Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte
rapide renkontas enuon kaj mankon de intereso cxe la auxskultantoj. Iom
helpas antauxenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus
plijustigi la mondon lingva-maniere. Sed cxu tia argumento suficxas? Ni
devos decidi kie desegni aux enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj
tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje
al auxdaco.

La mondo pli kaj pli komplikigxas, kaj la demando kiun mi invitas vin
konsideri estas: cxu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura,
kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca aux la Brita Konsilio, aux cxu gxi
devas engagxi sinpli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance
kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj
rilatoj, kun aliaj NRO-j de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, ecx se
per tio ni riskas partopreni en diskutoj - tiom neuxtrale kiom eblas - pri
"sociaj kaj politikaj problemoj"?

Pinochet kaj Esperantujo
------------------------

Lasu min doni finan ekzemplon kiu rilatas al la aktuala mondo. Kiel
juriston, ege interesas min kaj la internacian juran mondon gxenerale, la
kriminalaj procesaj akuzoj farataj nun de la Registaro de Hispanio
kontraux eksprezidento de Cxilio, generalo Pinochet, kaj la similaj akuzoj
de UN kontraux prezidento de Jugoslavio, Milosxevicx. La polemiko levigxas
el tio ke la apliko de dauxre evoluanta nova internacia juro estas
relative nova evento en la internacia jurisprudenco, kaj kontrauxa al
aliaj pli tradiciaj konceptoj pri la rajtoj de suverenaj sxtatoj kaj ties
estroj.

EJA - kiun mi prezidas -, estas faka asocio kunlaboranta kun UEA (ne
aligxinta al gxi), kaj sekve gxi, aux mi kiel EJA-prezidanto, rajtas
esprimi kian ajn opinion pri cxi tiuj temoj. Sed cxu mi kiel prezidanto de
UEA devigu min ne fari komentojn pri cxi tiuj problemoj sociaj kaj
politikaj, cxar tiaj ili ja estas?

Komuna pakajxo
--------------

Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties
solvon, ne suficxas kiel bone vendebla varo por logi acxetantojn kaj gajni
pli grandan nicxon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas
konkurenci kun multaj aliaj NROj, kaj interesoj, kion do ni devas fari?

Cxu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus "vendata" en pakajxo
komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj "varoj", ekzemple homaj rajtoj?
Alivorte: cxu ni donu pli da emfazo al la perEsperanta aspekto de niaj
laboroj?

Kiel rilati al la aliaj varoj sen forlasi nian neuxtralecon, estas alia
ege malfacila afero. Ekzemple la varoj de UEA devige malsamas tiujn de
SAT. Cxiu devas zorgi pri sia specifa komercajxo.

Tamen, sercxante la plej konvenan kulturan merkatan nicxon por UEA,
memorante ke tiu kiun mi proponos, jam estas en la statuto de UEA, mi
proponus ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj
progresigo de la homaj rajtoj gxenerale. Celoj de civilaj liberecoj, se vi
preferas tiel nomi ilin. Kompreneble, tio inkluzivus la egalecon de
lingvaj rajtoj kaj la rolon de Esperanto en ilia egaligo.

Se UEA irus laux tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskonigxi en la mondo,
kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj, anstataux
la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA igxus asocio por la homaj
rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton
pli forte ol nun pere de cxefa pledo pri homaj rajtoj aux, se vi preferas,
civilaj liberecoj.Tion mi sugestas.

Kep Enderby

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Belartaj Konkursoj - 99
=======================

Jen la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1999, anoncitaj dum la
UK en Berlino:

Poezio
   1-a premio: Antonio Valen (Hispanio) pro "Amafer' iama"; 
   2-a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro "Ercoj"; 
   3-a premio: Goncalo Neves (Portugalio) pro "Amoroj" 

   Honoraj mencioj: Goncalo Neves (Portugalio) pro "Gagat'", "Aglo". 
   Partoprenis 52 verkoj, 25 auxtoroj el 17 landoj.

Prozo
   1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Nepoj en Torento"; 
   2-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Kastelo de revoj"; 
   3-a premio: Lena Karpunina (Germanio) pro "La ridinda letero";

   Honora mencio: Jorge Camacho (Hispanio) pro "Ludwig". 
   Partoprenis 20 verkoj de 14 auxtoroj el 12 landoj.

Teatrajxo
   1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Nun ni parolu!" kaj "Kien la
               pruneloj kreskas"; 
   2-a premio: ne aljugxita; 
   3-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "La forlasito". 

   Partoprenis 5 verkoj, 3 auxtoroj.

Eseo
   1-a premio "Luigi Minnaja": Goncalo Neves (Portugalio) pro "Niaj verboj
               sen veproj"; 
   2-a kaj 3-a premio: ne aljugxita

Kanto
   1-a premio "Ahn Song-san pri Kanto": Valentina Maria Nan (Rumanio) pro
              "Ami"; 
   2-a premio: Fiorello Fiorentin, teksto, kaj Aldo Fiorentin, muziko,
               (Italio) pro "Rifugxintoj"; kaj Anja Karkiainen, teksto,
               kaj Vesa Polkki, muziko (Finnlando) pro "Kiam la folioj 
               flavas" 
   3-a premio: Aldo Fiorentin pro pensoj pri la paco". 

   Partoprenis 10 kantoj de 6 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 6 landoj.

Infanlibro
   1-a premio "Infanlibro de la Jaro 1998": Kroatia E-Ligo pro la libro
   "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic" de Ivana Brlic-Mazuranic,
   trad. Maja Tisxljar.

Videofilmo
   1-a premio: "Esperanto in Mecklenburg und Vorpommern 1905-1944" (1-a
               parto) de Ralf Kuse, Germanio; 
   2-a premio: "Esperanto - komunikado kaj kulturo" de Brazila E-Ligo, 
               regxisorita de Ciro Gomes de Freitas; 
   3-a premio: "Malproksima eho de la silka vojo" (pri Tagxikio) de 
               Firdaus Sxukurov, Tagxikio. 
   2 videokasedoj ne videblis pro teknikaj kialoj. 

   Sume partoprenis 5 videofilmoj.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

En sia 82-a jaragxo mortis Tibor Veszpremi, matematikisto, monaho de 
instruordeno, celebrinto de multaj E-lingvaj diservoj en Budapest 
kaj Kecskemet.
* * *
Mi deziras scii, cxu ekzistas Esperantaj materialoj pri akvarismo aux
NIFO. Rogerio Peres Guttieres, Rua Sao Pedra 1164 - Alto Sao Pedra,
BR-12082-010 Taubate-SP, Brazilio
* * *
La retadreso de Yuri Sxevcxuk sxangxigxis. La nova adresoj:
yurishev@forigu.esperanto.nu aux yurishevchuk@forigu.yahoo.com
* * *
47-jara rusa virino, sagxa, bonkora, deziras korespondi geedzigxcele. Bv.
skribi al: Irina Skladnova, a/k 28, RU-173014, Novgorod-14, Rusio.
Retposxte: Skladnova@forigu.mail.ru
* * *
La libroservo de SAT ne funkcias inter la 15-a de auxgusto kaj la 30-a de
septembro. Bv. ne sendi leteron dum tiu tempo.
* * *
Mi esploras pri d-ro Julio Jurkowski, naskigxinta en Polio en 1844,
elmigrinta al Urugvajo en 1867. Li estis la unua anatomia instruisto en
nia Universitato. Nun mi sercxas lian taglibron. Cxu iu povas helpi?
Sandra Burgues Roca, C.I. 2.946.465-9, Urugvajo. Rete:
sburgues@forigu.fmed.edu.uy
* * *
Kun malgxojo kaj funebro ni informas, ke s-ro Tom Elliot mortis post
malsano. Li laboris multe kaj senlace por Esperanto, prizorgis la
libroservon de Auxstralia E-Asocio kaj la peradon de multaj E-revuoj. Ni
kondolencas, kaj tre sentos lian mankon.
* * *
La nova paperposxta adreso de Tejo Tutmonde estas: 8 Mead Way Bristol
Britio BS9 2EZ. Telefono (fakso post averto): +44-117-9684683. La
retadreso ne sxangxigxis: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

13j. knabino, hobioj estas vojagxoj, trikado, kudrado, muziko, dancoj,
kolektas bildkartojn, kalendaretojn, suvenirojn. Lena Ohina, ul.
Krasnodarskaja 13"A"-111, Krasnojarsk, RU-660005, Rusio.
* * *
Mi estas komencanto en E. kaj 20 jara. Mi studas historion en la
universitato en Valencia. Mi deziras korespondi pri landoj, kutimoj kaj
pri historio. Toni Tormos Lopez, strato Espartero, 1, Pta. 6, ES-46900
Torrent (Valencia), Hispanio.
* * *
Kiu krom mi havas intereson pri kontraizd-fumado kampanjo, pere de
Esperanto? Bonvolu kontakti min. E. James Lieberman, M.D. Reto:
ejl@forigu.gwu.edu
* * *
Anne Ambles, 6 rue Grimaux, FR-17300 Rochefort, Francio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

La granda piederado - haltigita
===============================

Je novjaro 1999 sesopo da cxinaj esperantistoj komencis piediran marsxon
de Lianyungang cxe Pacifiko, Cxinio al UEA en Rotterdam.

Dum 193 tagoj ili piediris 4131 km-ojn gxis la cxina-kazaha limo; tio
estas cx. 40 % de la vojo. Pri tiu aktivado raportis cxirkaux cent
jxurnaloj en Cxinio, kaj ankaux pluraj E-gazetoj (vidu Eventoj 157 kaj
160). Nun aperis la problemo, ke la grupo ricevos permeson trapasi la
landlimon nur, se gxi havas vizon por la cellando Nederlando aux alia
lando de Euxropa Unio. La partoprenantoj tial provizore veturis hejmen aux
al parenco en proksimeco. Ili nun petas, ke iu sendu invitilon, Cxar alie
ne eblas ricevi tian vizon. Se vi povas helpi, kontaktu:

Zhang Danchen
North Area 14-dong, 34-hao, Huazhong Normal Univ. CN-430079 Wuhan, PR
Cxinio
Rete: zdchen@forigu.public.wh.hb.cn

**************************************************************************

Iom da erotiko
==============

Statistiko
----------
- Kion kutime faras viroj post la finigxo de la vira-virina petolado duope
en la lito (kvankam tiu meblo ne nepre estas necesa por tio!)? Laux la
opinio de kelkaj fakuloj el la Antverpena Esperanto-Klubo, kiuj science
esploris la temon:
- 10 % tuj endormigxas,
- 1 % komencas studi la Esperanto-gramatikon,
- 4 % ekfumas cigaredon,
- 85 % rapide ellitigxas, vestas sin kaj... iras hejmen! Aux vendredon
vespere - iras al la sidejo de la Antverpena Esperanto-Klubo. Frankrijklei
140, kie unufoje en monato ("Monato"?) okazas Internacia Vespero kun
eksterlanda preleganto.

* * *

Interrompo
----------
Reveninte hejmen post longa laborvojagxo, Giuseppe trovas sian najbaron,
Gian Carlo, kune kun sia edzino en la propra dormo-cxambro, en tute klara
situacio. Ili ambaux estas sen vestoj, kaj la movoj, kiujn ili faras tute
evidente prezentas la karakteron de la okupo, kiu sendube placxas ili
ambaux, cxar ili praktikas siajn movojn tre entuziasme, egalritme kaj
energie. Giuseppe vidas cxi tion, do li metas la valizeton sur la plankon,
kaj tute trankvile, sed kun bedauxro en la vocxo, turnas sin al ili ambaux
dirante la jenajn vortojn:

- Karulino, cxu vi memoras, kiom da jaroj ni vivis kune en plena felicxo?!
Antaux 12 jaroj vi jxuris al mi fidelecon gxis la morto Kaj vi, Gian Carlo,
mi cxiam opiniis vin mia plej bona amiko! Kiom da fojoj mi helpis vin! Cxu
vi ankoraux memoras, ke... Sed je cent milionoj da siciliaj diabloj, vi
almenaux povus por momento interrompi... dum mi alparolas vin...!

* * *

Cxapelo
-------
Willy veturas per auxtobuso. Apude sidas belaspekta, juna virino kun
sucxinfano, kiun sxi tenas surgenue per la manoj. Willy provas amindumi
sxin:

- Kiel bela bebo! - li diras - Kiel cxarma nazeto! Kiel belaj haroj! La
pacxjo versxajne estis blondulo...?

- Mi ne scias, sinjoro, li ne demetis tiam la cxapelon...!

* * *

Escepto
-------
Lasse iutage revenas hejmen kaj diras al la edzino:

- Auxskultu, Liisa, la pedelo de la domo fanfaronas, ke li seksumis jam kun
  cxiuj virinoj en nia blok-domo... escepte de unu...

Sinjorino Liisa sen longa pripenso diras:

- Versxajne li celis tiun acxan ulinon en la tria etagxo...

* * *

Cxe la doktoro

Pecxjo el Peterburgo vizitas la kuraciston de veneraj malsanoj, kiu
rigardas lian dolorplenan lokon kaj diras:

- Oni devas amputi gxin!

- Sed, sinjoro doktoro, kiamaniere mi pli poste pisos?

- Ni faros por vi pisilon el ligno...!

Post la paso de jar-duono Pecxjo denove venas al la sama kuracisto.- Nu,
knabo, cxu denove vi suferas je venera malsano?

- Ne, sinjoro doktoro, cxi-foje tio estas bostrikoj...

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 170, 1/auxgusto-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************