Eventoj, n-ro 168, retposxta versio *********************************** TITOLPAGxE ////////// Bjalistoko lancxas Medalon de Toleremo ====================================== La 10-an de junio 1999 la papo Johano Pauxlo la II-a dum sia vizito al Pollando ricevis Medalon de Toleremo, kiun enmanigis d-ro Ludoviko K. Zaleski-Zamenhof, akompanata de la prezidantino de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, prof. Hanna Konopka. Medalo de Toleremo estis aljugxita al la papo la 14-an de aprilo 1999 far kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaux elstaraj personoj de Bjalistoka socio, i.a. la cxefepiskopo Stanislaw Szymecki. La ideo pri la medalo fruktis el longjaraj konversacioj kun d-ro L.K. Zaleski-Zamenhof, surbaze de kiu mi verkas biografian libron pri li. Gxia pola versio baldaux estos preta. La personaj vivspertoj de mia interparolanto igis lin konsideri la toleremon fundamenta valoro de interhomaj rilatoj. Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, same pro la patrono, kiel pro la loko sxajnis kompetenta organo por lancxi Medalon de Toleremo. Efektive danke al impetaj klopodoj de prof. Hanna Konopka, kiu ekde du jaroj estras la Fondumon Zamenhof, la ideo trovis gxeneralan apogon en Bjalistoko. La lokaj instancoj ne avaris monrimedojn por tiu nobla celo. La taskon krei gxian artan formon ricevis vivanta en Bjalistoko bulgaro, Dimitar Grozdev. Averse videblas planto inter du manoj kaj la vorto "toleremo" en esperanta kaj en la pola lingvoj. Reverse trovigxas portreto de Zamenhof kaj Branicki-palaco, barokperlo, nomata ofte Versajlo de Podlahio. D-ro Zaleski-Zamenhof difinas la toleremon kiel respekton al iu ajn alieco, i.a. rasa, nacia, kultura, lingva, seksa, religia. Tion cxi ankaux entenas esperantismo laux la koncepto de Ludoviko Zamenhof. Kial la unua distingito estas la papo? D-ro Zaleski-Zamenhof deklaris, ke dum la pontifikato de Johano Pauxlo la IIa la katolika eklezio igxis pli tolerema ol iam ajn, kion konfirmas liaj ekumenismaj streboj kaj nova rilato al aliaj religioj, inkluzive lia forta kondamno de rasismo kaj antisemitismo. Krome Johano Pauxlo la IIa estas unusola en la mondo sxtatestro, kiu publike uzas Esperanton almenaux dum cxiujaraj Kristnasko- kaj Pasko-benoj. Li aprobis liturgiajn tekstojn en Esperanto nkluzive kun la Zamenhofa Pregxo sub la verda standardo. La ideo pri honorigo de Johano Pauxlo la IIa per la unua Medalo de Toleremo ne estis publike diskutata, cxar la cxefa problemo estis akiri la konsenton de la papo akcepti gxin kaj due fiksi daton kaj manieron de la enmanigo. Finfine venis la informo, ke la papo pretas akcepti la medalon dum la ekumena diservo en Drohiczyn. Gxi estas grava historia urbeto, situanta en Podlahio, do la regiono, kies cxefurbo estas Bjalistoko. Efektive la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la papo okazis la 10-an de junio 1999. La solenajxo estis transmisiita televide por tuta Pollando. Oni povis vidi tute klare d-ron Zaleski-Zamenhof, alparolanta la papon kune kun prof. Konopka. Reveninte al Varsovio d-ro Zaleski-Zamenhof raportis: "Mi diris al Johano Pauxlo la IIa, ke mi estis kortusxita, kiam li kaj hierarkoj de diversaj eklezioj ripetis konkorde, ke la homoj estas filoj de la sama Dio. Similaj vortoj kronigas la poemon de ia avo La pregxo sub la verda standardo. Ili sonas en Esperanto jene: Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj ni cxiuj de Di' estas filoj. Gxuste el tiuj cxi vortoj naskigxis la ideo de la Medalo de Toleremo, kiun mi havas honoron enmanigi al Via Sankteco nome de Fondumo Zamenhof kaj la instancoj de Podlahio kaj Bjalistoko proia nobla kontribuo al ekumenismaj celoj, kiuj estis tre proksimaj al la koro de la kreinto de Esperanto. Ekumenismo signifas toleremon por aliaj religioj. La toleremo en pli vasta senco estas respekto al alieco filozofia, etna, lingva k.a. La papo auxskultis miajn vortojn kun rimarkinda simpatio. Ho, Esperanto, Esperanto! - li reagis lauxtvocxe - Ni kuragxu transpasxi la sojlon de l'espero!" Jam antaux la enmanigo al la papo la Medalon de Toleromo rekonis la lokaj instancoj, kiel celtrafa iniciato. La Bjalistoka socio akceptis gxin kiel "la sia", gxi premisas ne nur pli grandan, sed ankaux pli pozitivan rilaton de multaj personoj al Esperanto. La sukcesa enmanigo de la medalo al la papo atribuas al gxi jam cxe la komenco altrangan valoron. Kiu sekvos la papon? Jen la demando, kiu jam nun ekscitigas bjalistokanojn. Roman Dobrzynski Rdobrzynski@forigu.zigzag.pl *************************************************************************** La IJK-urbo en Hungario estas sxangxita! Anstatau Zanka IJK okazis en la urbo Veszprem! Detalojn vidu en la rubriko "ARANGxOJ" *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// 4 novaj komputilaj programoj ============================ Antauxnelonge aperis 4 novaj komputilaj programoj por Vindozo en Esperanto: 1. Ekranprotektilo "Birdoj" (32-bita versio) - La jena programo protektas la ekranon de via komputilo kontraux enbruligo! Kiel distron, gxi auxdigas birdo-sonojn, samtempe montrante la birdonomojn. 2. "Financoj" - Kalkulu superrigardeble viajn en- kaj el-spezojn en cxiu monato. 3. "Parolanta horlogxo" - Nevidebla, sed auxdebla! Cxiuhore homa vocxo anoncas la gxustan horon Esperantlingve! 4. "Son-memoro" - Trejnu vian memoron ne per bildoj, sed per sonoj! Sur la ekrano aperas butonaro. Alklako de butono auxdigas besto-sonon. La celo de la ludo estas forigi cxiujn butonojn per lauxeble malplej provoj! (Sinsekva alklako de 2 samsonaj butonoj forigas ilin.) Kun freneza varianto: Cxe alklako de du malsame sonantaj butonoj, ili intersxangxigxos...!!! Tiuj cxi programoj estas mendeblaj kontraux 3 euxroj + sk nur cxe la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo, FEL Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rim: Mendeblas ankaux rete cxe retbutiko@forigu.fel.agoranet.be0 aux cxe la retbutiko http://esperanto.agoranet.be/retbutiko el ret-info *************************************************************************** Malpli da akcidentoj pere de Esperanto? ======================================= En 1951 la Internacia Civil-Aviada Organizo, ICAO rekomendis (ne devigis) la universalan uzon de la angla, gxis kiam gxi povos plibonigi la rekomendon. Pro la malfacileco de la lingvo, multaj pilotoj kaj aertrafikregistoj ne suficxe kapablas paroli angle. El diversaj fontoj mi jam rikoltis liston de pli ol 15 mortigaj akcidentoj kun centoj da mortintoj, kiuj pli-malpli certe estis kauxzitaj pro lingvaj kialoj. Probable estas multoble pli da preskaux-akcidentoj, cxefe en la ne- angleparolantaj landoj. Tiaj fusxoj malofte aperas en dokumentoj aux jxurnaloj. Estus granda helpo por mia estonta batalo kontraux la angla se oni de tempo al tempo intervjuus aviadulojn. Kion ili pensas pri la angla en aviado? Cxu ili mem spertis problemojn pro komunikaj misajxoj? Cxiu citajxo devas enhavi la nomon de la intervjuito, la daton, la lokon, kaj la nomon de la intervjuinto. Helpemuloj skribu al: Kent Jones, 5048 N. Marine, D6 Chicago IL 60640 Chicago, USA. rete: kentjones9@forigu.aol.com *************************************************************************** 20-a SUS ======== En la pola urbo Bydgoszcz, okazis ekde la 1-a gxis la 9-a de majo 1999 la 20-a Sanmarineca Universitata Studsesio, organizita de internacia asocio Monda Turismo, Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino, Internacia studumo pri Turismo kaj Kulturo, ktp., uzante kiel laborlingvon Esperanton, kun grandega sukceso kaj de arangxoj kaj de partoprenantoj, kun cxeesto de pli ol 150 studentoj kaj profesoroj el 15 landoj. La temoj de la prelegoj kaj klerigaj prezentadoj estis tre variaj, faritaj de elstaraj fakuloj de diversaj landoj, kiel ekzemple kurso pri logiko, transnacieco en la scienco, socio kaj personeco, lingvo-orientiga instruado, kiel uzi interreton, ktp. - entute 21 prelegoj. Krom la kleriga programo okazis cxiutage artaj kaj distraj programeroj. Okazis ankaux Estrarkunsido de Monda Turismo, Senatkunsido de AIS, doktorigaj, magistrigaj ekzamenoj, kunsido de la Scienca Konsilio de ISTK. En la esperantista medio nuntempa ne facile eblas havi tiel ricxan aron da altnivelaj prezentadoj kaj kunigon de tiel elstaraj profesoroj. Augusto Casquero a-casquero@forigu.redestb.es *************************************************************************** Euxtanazio hodiaux ================== Monda Federacio de Kuracistoj por la Respekto de la Homa Vivo (MFKRHV) eldonis 15-pagxan brosxuron en Esperanto, temas pri komuniko de Prof. Michel Schooyans. Tio estas jam la 3-a dokumento de tiu asocio en nia lingvo. MFKRHV arigas cxirkaux 350.000 anojn en pli ol 70 landoj kaj gxia gxenerala sekretario, D-ro Philippe Shepens, estas tre favora al Esperanto, kiun li suficxe bone legas. Cxu tiu monda federacio de kuracistoj pli kaj pli interesigxos pri Esperanto? Tio dependas nur de la Esperantistoj mem, kiuj, lauxokaze, devus aktive kunlabori. Esperantistaj kuracistoj kontaktu: D-ro Philippe Schepens gxenerala sekretario de MFKRHV Sarruyslaan 76, BE-8400 Oostende, Belgio Rete: philippe.schepens@forigu.ping.be *************************************************************************** SUBTEKSTE ========= Jxus aperis la eldonajxo "Subtekste", paroligaj kaj perfektigaj ekzercoj farita de Paul Gubbins. "Subtekste" konsistas el 70 da elektitaj tekstoj cxerpitaj el la lastaj jarkolektoj de Monato. Kolekto de fakaj tekstoj ------------------------ La temoj traktitaj estas bestoj, historio, humuro, medio, politiko, tekniko, ktp. Cxiujn tekstojn akompanas demandoj pri la vortoj uzitaj kaj pri la gramatikaj problemoj renkontitaj en ili. La tuto do estas perfekta materialo por Esperanto-kursoj en kiu la instruisto volas cxefe atenti pri la hodiauxa cxiutaga Esperanto. "Subtekste", kun placxa tutkolora kovrilo, estas vendata en plasta protekta ujo. Provizore la verko estas acxetebla nur cxe FEL, sed baldaux ankaux la aliaj renomaj libroservoj proponos gxin inter siaj varoj. Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen retbutiko@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** INTERRETO ///////// Interreta enkonduka kurso: ESPERANTO VIVA! ========================================== Nova enkonduka koresponda kurso estas publikigita en interreto fare de Ian Fantom, membro de la Londona Esperanto-Klubo. La kurso celas prezenti Esperanton kiel modernan vivan lingvon, kiu allogus homojn kiuj hazarde trovas gxin en la interreto. En la lecionoj trovigxas konversacioj en diversaj situacioj, kiel sinprezento, acxeto de trinkajxoj, vizito pere de Pasporta Servo ktp. Estas ankaux ligoj al aliaj retpagxoj pri kaj en Esperanto. Tio kontaktigas la lernantojn tuj kun la Esperanta mondo longe antaux ol ili finas la kurson. Kvankam la kurso celas esti nur enkonduka, tiuj, kiuj finfaris la kurson dum testado jam povis esprimi sin suficxe libere almenaux skribe. Adreso de la kurso: http://esperanto.org/espviva/eo *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Fresxaj informoj pri la IJK en Hungario ======================================= Inter 09-16 de auxgusto 1999 okazos la sekva Internacia Junulara Kongreso de TEJO (Tutmonda Junulara Esperanto Organizo) en Hungario, organizita de Hungara Esperanto-Junularo. Sxangxo de kongresejo --------------------- Post longaj traktadoj kaj komunaj preparlaboroj kun la Infana kaj Junulara Centro de Zanka evidentigxis, ke la Centro pro eksteraj kialoj nek la necesan nombron de cxambroj, nek la interkonsentitan prezon povas certigi. Pro tio ni rapide sercxis novan lokon, kaj trovis gxin en la urbo Veszpreem, nur 30 km-ojn for de Zanka. Praktike tio signifos por ni, ke la Kongreso okazos en renoma urbeto kun 70 mil enlogxantoj, kiu estas pli facile atingebla, kie la kongresejo mem estos pli koncentrite kaj intime la nia, la suneklipso same videblos, kiel en Zanka, kaj la plagxo cxe la lago Balatono troveblos je la distanco de dudekminuta busveturado (anstataux 15 minuta piediro en Zanka...). Resume la sxangxo kauxzis pli da laboro por la LKK, sed samtempe pli bonajn kondicxojn por la Kongreso. La kongresurbo Veszprem estas la "cxefurbo" de la montaro Bakony: moderna universitata urbo, ekonomia kaj kultura centro de la regiono, kun ricxa historio. Vizitantoj trovas cxion cxi tie: mezepokajn memorajxojn, barokan fortikajxan kvartalon, ekleziajn trezorojn, ecx zoologian gxardenon. La cxirkauxajxo de la urbo havas belegajn ekskurseblecojn, kiujn ni utiligos por la dumkongresaj ekskursoj. La kongresurbo Veszprem estas atingebla kaj trajne (el la direktoj de Budapesxto aux Szombathely) kaj buse (el la direktoj de Budapesxto aux GyXXr). En Veszprem vi povas atingi la tranoktejon per la loka buso n-ro 4, elirante cxe la haltejo "Stadion u. 19/a". Adreso: Veszpremi Kozepiskolai Kollegium, Stadion u. 20-22, HU-8200 Veszprem, Hungario Koresponda adreso: Golden David Alko, Damjanich u. 1/c. I. 8. HU-8200 Veszprem, Hungario Retpagxo kun interaktiva aligxilo: http://www.math.bme.hu/hxej/ijk99/aligilo.html Retadreso: hej@forigu.math.bme.hu *************************************************************************** Semajno en Strasburgo - preskaux senpage! ========================================= Kiomgrade la nuna junulara generacio spertas alian mondon ol la antauxaj generacioj? Cxu ni, junuloj havas komunajn perceptojn? Kiel ni rilatas al nacia unueco (politike, ekonomie, kulture, lingve)? Se vi havas opinion pri la supraj demandoj, via loko estas en la sekva TEJO-seminario, okazonta en Strasburgo inter 24-31 de oktobro 1999 (kun financa subteno de Konsilio de Euxropo). La temo de la seminario estas "Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj?". La seminario okazos en la Euxropa Junulara Centro, EJC de la Konsilio de Euxropo, kaj atendas junajn partoprenantojn el diversaj partoj de la mondo. EJC komplete repagos viajn vojagxkostojn. Por la partopreno (inkluzive la logxadon, mangxadon ktp) vi devas nur kontribui per 280 FRF. Se pro la seminario vi perdas salajron, EJC repagas ankaux tion. Entute estas nur 35 lokoj, do rapidu aligxi al la tradicie bonetosa kunveno! Limdato estas la 27-a de auxgusto. Aligxilo kaj detalaj informoj estas haveblaj cxe: Grigorij L. Arosjev a/ja 31, RU-117071 Moskva, Rusio rete: arosjev@forigu.fnmail.com *************************************************************************** Cxiuj ni estus unu? =================== Inter la 7-a kaj 14-a de auxgusto 1999 okazos la 14-a Ekumena Kongreso (52-a de IKUE kaj 49-a de KELI) en Gliwice, Polio. Titolo de la kongreso estas: "Ke cxiuj estu unu", la ordeno de Jesuo, kaj la stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo. La cxefaj demandoj estas: Kion ni atingis? Kio estas nun komuna inter la kristanaj eklezioj? Pliaj informoj, aligxiloj estas haveblaj cxe: Stanislaw Mandrak str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice Rete: staman@forigu.priv.onet.pl *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org 11-18.07. Turisma Semajno (TUSE'99), Montaraj naturrezervejoj de Slovakio. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com 11-18.07. Kursa semajnfino kun Spomenka Sxtimec kaj Visxnja Brankovicx, bieno Njegusx, Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it 12-16.07. 35-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 20-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, Campo Grande. Inf: Sociedade Esperanto Mato Grosso do Sul, Rue 15 de Novembro, 230/55, BR-79002-140 Campo Grande - Mato Grosso do Sul, Brazilio. Tel: +55-67-3820493. 14-22.07. 3-a Somera Esperanto-Lernejo, Banja Vrucxica (apud Teslicx). Inf: Esperanto-Ligo de Serba Respubliko, pp. 335, BA-78000 Banja Luka, Bosnio kaj Hercegovino. Tel: +387-(0)78-231666, +387-(0)74-731700 (Esperanto- Societo Telicx) Rete: esperote@forigu.etf-bl.rstel.net 15-18.07. Posttendaro en Sankt-Peterburgo. Inf: Svetlana EJST, ul. Partizana Germana 15-1-98, RU-198329 Sankt-Peterburg, Rusio. Tel: +7-812-1360229. Rete: sveta@forigu.bono.spb.su 15-22.07. 3-a Somera Esperanto-Lernejo, Banja Vrucxica cxe Teslicx, Bosnio- Hercegovino. Inf: Esperanto-Societo Teslicx, P.k. 20, BA-74270 Teslic, Serba Respubliko. Inf: Tel: +381-74-731700, fakso: +381-74-731063. Rete: esperote@forigu.eft-bl.rstel.net 16-18.07. Renkontigxo en Pecs. Inf: Baranja E-Asocio, Pf. 98. HU-7601 Pecs, Hungario. Rete: szucs@forigu.geod.pmmfk.jpte.hu 17-18.07. Interregiona kaj najbara renkontigxeto, bieno Njegusx, Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it 17-21.07. 58-a Hispana Kongreso kaj 9-a Euxropa Esperanto-Forumo, Castellon. Inf: Kongresa Sekretario, Av. Burjasot 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es 17-23.07. Internacia Esperanto-Konferenco MCMXCIX de OSIEK en Metz: Mono kaj Civilizo. Inf: Eric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio. rete: ericl@forigu.iname.com.fr 17-24.07. 35-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-35, Riga. Inf: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150. LV-1050 Riga, Latvio. Tel: Alida Zigmunde +371-2-938672. Rete: lekanto@forigu.adm.aml.lv 17-25.07. Pirenea Semajno, Adervielle. Inf: Marcel Redoulez, 25 avenue du Prince Noir, FR-33750 Camarsac, Francio. Tel: +33-556.301659 *************************************************************************** MOVADO ////// Cxu loterio favore al Esperanto? ================================ Ministerio pri financoj de Kroatio aprobis la permeson de Kroata Esperanto- Ligo organizi loterion favore al Kroata Esperanto-Ligo, organizanto de Universala Kongreso de Esperanto 2001. La loterion favore al Esperanto organizus sxtata entrepreno Kroata Loterio, se Kroata Esperanto-Ligo trovus suficxe da interesaj premioj por la civitanoj partoprenantaj en la loteria ludo. Unu premio jam estis anoncita el Seulo, sinjoro Puramo Chong volonte traktos en sia akupunktura kliniko en Seulo unu gajninton de la sxtata loterio en Kroatio favore al Esperanto. Aliaj premioj estas sercxataj. La plej aprezataj premioj estas auxtomobiloj, video-iloj kaj similaj teknikajxoj. Pliaj detaloj haveblas cxe: Spomenka Sxtimec esperanto@forigu.zg.tel.hr Amrusxeva 5. HR-41000 Zagreb, Kroatio *************************************************************************** Kurso de Esperanto por Vindoza 95 en hispana lingvo =================================================== La "Kurso de Esperanto en diskedoj" (vidu Eventoj-160) kompilita de brazila ingx. Adonis Saliba, jxus estis lancxinta ankaux en la hispana. Ili ambaux povas esti elsxutitaj cxe la retpagxo: http://pagina.de/curso.esperanto Cxirkaux 480 milionoj da homoj parolas aux la hispanan aux la portugalan aux ambaux lingvojn (ekzemple la latinidoj en Usono). La kurso kontentigas signifan parton de tiu aktiva logxantaro, grava pasxo por ke Esperanto igxu efektive la dua lingvo de cxiuj laux prognozo de nia majstro Zamenhof. Tamen, por ke tiu cxi idealo farigxu realajxo estas nepre necesa la persista kaj entuziasma laboro de la esperantistaro: En la landoj, en kiu oni parolas la hispanan aux la portugalan lingvojn, diskonigu en Esperanto-kluboj, en bultenoj, renkontigxoj, la retan adreson, kiu entenas la kurson. Sercxu eldonejojn, prefere esperantistajn, kiuj povos eldoni la kurson en diskedoj kaj povos ilin disdoni en librovendejoj kaj jxurnalaj budoj. La esperantistaj kluboj povos organizi metodajn kampanjojn de disdonado de la diskedoj. En landoj kiel Usono, pro la malalta kosto de la diskedoj tiuj kampanjoj povos esti pli ampleksaj. La cxefa celo de la kampanjo estus, ke la kurso atingu almenaux 2% de la logxantaro de cxiu lando, de cxiu sxtato, de cxiu provinco, de cxiu urbo. En la ceteraj landoj la kurso de Esperanto estus tradukenda ankaux al aliaj lingvoj. Esperantistoj en la tuta mondo, kiuj scipovas la portugalan aux la hispanan kaj sentos sin kapabla gxin traduki en sian gepatran lingvon, bonvolu nin kontakti. Ni konsideras unuaranga tiun kampanjon pro la facileco kaj rapideco de gxia disvastigado profitante la favoran impulson de informadiko, kaj permesante la aliron de milionoj da personoj al lernado de Esperanto. Marcos Pimenta Taubate Esp-Klubo, Rua Jose Dias de Carvalho, 225, Jardim Russi, BR-12010-370 Taubate SP, Brazilio Rete: mpmt@forigu.sti.com.br *************************************************************************** Ko-To-Po malfermita! ==================== KoToPo, la internacia kultura ejo kaj drinkejo en Lyon, Francio (vidu en Eventoj 148-149), prizorgita de la societo "Mille et une langues" (Mil kaj unu lingvoj), estas jam regule malfermita! Malfermo por la publiko okazas cxiujxauxde inter la 18-a kaj la 22-a horoj. En la estonto estas planate malfermi la ejon pli ofte. KoToPo estas unika en la mondo trinkejo esperantista, malfermata al publiko, kiu ankaux enhavas dokumentejon pri lingvoj kaj pri Esperanto, en originala largxa salono kun internacia etoso (kvartalo, muziko, dekorajxoj...). KoToPo akceptis jam publikon plurfoje, kadre de stagxoj de la Centro Esperantista de la Regiono Lyona aux kadre de temaj vesperoj. Kontaktebleco: Klubejo kaj Trinkejo KoToPo 14 rue Leynaud, FR-69001 Lyon kotopo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** 20-a datreveno de Kuba Esperanto Asocio ======================================= Kadre de diverstipaj arangxoj okaze de la 20-a datreveno de Kuba E-Asocio, la 15-an de junio Juan Ramon Rodriguez kaj Alberto Garcia Fumero estis intervjuitaj dum elsendo de la populara, naciskala televidprogramo "Tvere" La televidelsendo komencigxis per videofilmo pri Esperanto. La samideanoj parolis pri la loko de E-o ene de la nuna mondo, pri Kuba E-Asocio, pri la ebloj lerni la lingvon kaj pri planoj por la estonto. La 16-an de junio la cxefa jxurnalo de Kubo "Granma", aperigis artikolon pri la laboro de KEA. Tiu artikolo estis ripetita cxiun duonan horon de la naciskala radiostacio, "Radio Reloj" (Radiostacio Horlogxo). Alberto Garcia Fumero kubesp@forigu.ip.etecsa.cu *************************************************************************** 90 jaroj ======== La gazeto "Kroata Esperantisto" festas 90-jaran jubileon, ja unue gxi estis aperigita la 10-an de aprilo en 1909, vivis 3 jarojn, kaj estis revivigita en 1992 fare de Kroatia Esperantista Unuigxo. Marija Belosxevicx *************************************************************************** Kunlaboro de pola kaj finna lernejoj ==================================== La 6-an de junio per mallongaj ondoj kaj la 7-an de junio per la ret-radio Pola Radio auxdigos intervjuon kun Jorma Ahomaki el Piispanristi (Finnlando) pri la kunlaboro inter Kultur-centro de Milanowek kaj lernejo de Piispanristi en la suda Finnlando. Temas pri intersxangxo de infandesegnajxoj. La intersxangxo efektivigxis per Esperanto. La finna ekspozicio funkciis en Milanowek dum la tuta majo, aliflanke la ekspozicio de la desegnajxoj de polaj infanoj same en majo estis prezentita en la lernejo de Piispanristi. En Milanowek la 20-an de junio oni malfermos grandan ekspozicion de infandesegnajxoj el 19 landoj. Temas pri cx. 400 desegnajxoj, pentrajxoj kaj aliaj artajxoj je la komuna titolo "Mia malgranda patrujo". Gxi ankaux realigxis per Esperanto. Andrzej Pettyn Pola Radio pettyn@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** 2-a Strategia Forumo ==================== La 2-a Strategia Forumo (kunlabora forumo de cxiuj kunlabor-pretaj E-organizoj) okazos en la kadro de UK en Berlino. Aligxis jam cx. 60 organizoj. *************************************************************************** Stelo-moneroj ============= 1959 estis la jubilea jaro de Esperanto. Kiel kontribuon al tia festado, Universala Ligo, UL decidis aperigi metalan version de la jam uzata monunuo "stelo". La 28-an de junio 1960 en la Nederlanda Sxtata Monfarejo en Utrecht aperigis la unuajn monerojn. Sub la devizo "Unu mondo, unu lingvo" estis enkondukita la monunuo, kiu ricevis la nomon "stelo". Teorie 1 stelo havis la valoron de 1 kg da pano, sed praktike gxia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno. Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (el bronzo), 5 steloj (el latuno), 10 steloj (el kupronikelo) kaj en 1965 aldonigxis la 25-stela monero el argxento. En steloj estis fiksitaj la prezoj de varoj kaj servoj kaj dum longa periodo tio estis uzita en Esperantujo. Nun oni povas acxeti ilin kiel memorajxojn de grava kaj kara parto de nia historio. Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl *************************************************************************** Dancistinoj sercxataj ===================== Ni sercxas esperantistinon, kiu volas helpi en gastejo en Kritzendorf, vilagxo proksime al Vieno, kie la posedantoj estas iranaj esperantistoj. Sxiaj taskoj estus ete paroli al homoj Esperante, danci kun ili kaj ete prizorgi diversajn gastejajn taskojn, se estas necese. Por tiaj agadoj ni povas pagi monate cxirkaux ducent dek euxrojn kune kun logxejo kaj taga mangxo. Amir Mirjavadi pf. 104, AT-1201 Wien, Auxstrio Tel: +43-2243-26643 *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Ni disvastigu Esperanton pli trafe ================================== 1. Etika kaj praktika kialoj ---------------------------- Ne justas, ke bonintenca homo povas nek kompreni aliulon nek esti komprenata nur cxar li (sxi) ne regas ties lingvon. Memkompreneble racias, ke cxiuj homoj interkomunikigxu per la plej facila, preciza kaj tauxga lingvo. Versxajne neniu normale inteligenta persono dubas pri la avantagxoj de sia interkomunikado por scienco, ekonomio, politiko, religio, sporto, amuzado kaj amo. El tio evidentigxas, ke aktivaj Esperantistoj estas avangardo de serioze progresema homaro. Klara konscio pri tio instigas respondecajn homojn al agado. 2. Realo de la situacio ----------------------- Seriozaj kaj trafe aktivaj Esperantistoj estas minoritato ene de la E- malplimulto. Sed ecx tiuj, kiuj konsideras Esperanton nur duaranga sxatokupo, fortigas la movadon ekonomie, politike, nombre kaj en gxia ekstera propaganda efiko. Kiuj estas gravaj faktoj malhelpantaj la enkondukon de nia lingvo? Sendube la tute normala homa indiferento kaj inerto. Al ili sumigxas la pardonebla kontrauxa intereso de tiuj, kies lingvo superregas nuntempe en la internaciaj or?ganizajxoj. Estas kompreneble, ke personoj, kiuj naskigxis kun lingvaj prerogativoj, ne sxatas ilin perdi. Nur tre noblaj karakteroj pretas rezigni pri previlegioj, favore al homara justeco. Sed sencxagrena komprenemo ebligas superi tiujn obstaklojn. Malpacienca elrevigxo de E-varbantoj eviteblas per tia supozo: el cent personoj, al kiuj ni parolas pri E., eble unu interesigxas. El cent, kiuj interesigxas, eble unu komencas lerni la lingvon. El cent, kiuj lernas, eble unu en?vicigxas aktive en la movado. Kvankam tiaj taksitaj proporcioj ne estas ekzaktaj, ili helpos almenaux eviti tro grandajn esperojn. Nur firma konvinko, persista obstino kaj trafa agado koncedos sukceson. Multaj homoj nur interesigxas pri io, se tio rilatas al personaj avantagxoj. Tiuj kun pli alta kvalito ankaux interesigxas se pozitivaj kaj noblaj konceptoj rilatigxas kun la propono. Oni pripensu kaj utiligu tiun realon dum la E-varbado. 3. Prepara laboro ----------------- Auxdinte kaj leginte ion tre ofte, homoj gxin akceptas pli facile. La reklamado de grandaj firmaoj pruvas tion. Do per koncizaj sloganoj ofte publikigataj ni povus helpi la disvastigon de E. Jen kelkaj ekzemploj de tiuj sloganoj: ESPERANTO: la lingvo de 21-a jarcento. ESPERANTO: monda sukceso. Partoprenu! ESPERANTO: kaj vi havos amikojn en cent landoj. ESPERANTO: vi trovos sxancojn en 5 kontinentoj. Ofta meciado de E. ie ajn favoras multe la postan semadon de la lingvo. Tiuj, kiuj informigxas pri E. el diversaj fontoj, pli facile konvinkigxas. En Eventoj (represita en "Esperanto", n-ro 1094), Laszlo Szilvasi rekomendas trafege "Senpagan E. reklamon": a) En multaj laborejoj kaj ankaux en lernejoj, en universitatoj ekzistas publikaj murtabuloj por afisxado. Pendigu tauxgan E-materialon -mallongan sed atentokaptan kaj belaspektan; b) En multaj programoj de radio kaj televido oni ebligas altelefonadon de auxskultantoj. Kuragxu partopreni ankaux vi: dum via parolo menciu vian Esperantistecon aux Esperanton! c) Multaj gazetoj aperigas leterojn de legantoj. Al multaj temoj oni povas rilatigi lingvajn aferojn kaj Esperanton. d) Anoncgazetoj postulas malgrandajn sumojn. Do indas aperigi tie anoncetojn pri E-instruado ktp. e) Apud trafikplenaj vojoj ofte eblas pendigi tabulon pri E. Sed gxi devas aspekti okulfrape kaj bele! f) Agu mem kaj instigu agi aliajn! Estu fiera pri via Esperantisteco! 4. Individua varbado Konvenas ke busxa persona varbado enkrocxigxu en jam ekzistantajn interesojn: religio, filatelio, scienco, sporto, ktp. Tiamaniere E. rolas komence kiel helpilo evoluonta eble al unuaranga intereso. Rekomendindas agadi taktoplene kaj ne lacigi auxskultanton. Alie la efekto negativigxus. 5. Instruo kaj lernigado ------------------------ Instruo kaj lernigado estu adaptotaj al la mensa nivelo de la lernantoj. Trafa instruo por intelekte ne tre lertaj homoj, enuigos kaj forpelos intelekte kapablajn. Trafa instruo por personoj, kiuj jam lernis (iomete almenaux) alian lingvon senkuragxigas ofte neklerulojn. Ofte malfacilas apliki la gxustan metodon en kolektivaj kursoj, dum en individua instruo tio rezultas pli facile. Gxenerale rekomendindas celi la pli klerajn lernantojn. Ties sukceso kaj konstanto estas ja pli versxajna. Kompreneble la supraj konsiloj utilas nur por kursoj kie la instruisto kaj la lernantoj estas samlingvanoj. Alie la metodo Cseh (aux iu simila) estas necesa. Indiki la gravecon de memlernado, disponigi instigan materialon, pliampleksigas ege la instruan efikon. Sendube la talento de la instruisto por adaptigxi al la nivelo de la lernanto gravas tiom, kiom ties kapablo kaj konstanto. 6. Vivtenado de la intereso --------------------------- Personaj avantagxoj, cxu ekonomiaj, cxu prestigxaj, cxu alispecaj, estas normala motivo en homoj. Erare estas kondamni gxenerale tian realon. Konvenas pli utiligi gxin, direkti gxin al konstruaj celoj. Cxi tiuj e mankas en nia movado. Ivo Lapenna jam rekomendis en Esperanto en perspektivo: "flegi kaj evoluigi cxion pozitivan, firme kaj senkompromise liberigxi de cxiuj negativajxoj...". Sekve gravas, ke ni apogu kaj favoru cxion konstruan, evitante kverelojn kaj akran polemikon. Erarojn kaj mispasxojn oni povas gxustigi taktoplene per prudentaj konsiloj. La etoso en klubaj kunsidoj aux allogas aux forpusxas ho?mojn, kiuj interesigxas pri Esperanto. Do gravas, ke oni faru tiajn kunvenojn kiel eble plej agrablajn. Divergxo de opinioj ofte solveblas pli bone inter du aux tri personoj, anstataux inkludi la tuton de la klubanoj aux rondanoj. Cxie ajn, kie trovigxas du aux pli da Esperantistoj, ili devus kunsidi almenaux po unufojo monate. Ne nur sento de Esperantista solidareco tiel fortigxas; ankaux oni povas praktiki la lingvon kaj esplorieblecojn disvastigi gxin pli efike. Strikta trudo de E. povas forpeli tiujn, kiuj ne bone regas la lingvon. Tial rezultas pli prudente praktiki E-konversacion en similnivelaj gruperoj. Tiel oni ne fortimigas unuopulojn pro vundita memestimo aux enuo. Pruntedoni aux disdonaci E-publikigajxojn ofte akumulitaj en polvaj staploj stimulas la legadon kaj la reklamon. Abonigi revuojn, auxskultigi E- radioelsendojn, membrigi interesulojn en organizajxoj, per cxi cxio ni kultivas kaj flegas nian lingvon. 7. Aktivigo de lernintoj ------------------------ Lernintoj, kiuj kontinue klerigas sin esperantiste, certe estas lauxdindaj. Sed krome justas, ke ili diskonigu la lingvon kun siaj kvalito kaj ideo. Oni ne pravas profiti la akiritan konon nur por propra gxuo. Justas helpi al aliaj, ke ili komprenu tion, kion Esperantistoj jam perceptis. Tial rekomendindas: propagandi cxiam, cxie, cxiel... kiam, kie kaj kiel eble. Werner Schad (AR) el Nia Bulteno 74/1999 *************************************************************************** LIBROJ ////// Pasxoj al plena posedo ====================== Jxus presigxis la nova eldono de "Pasxoj al plena posedo", tre fama kaj uzinda lernolibro por progresantoj. Gxiaj donitajxoj (kiuj tamen apenaux estas novecaj, cxar pagxonombro, kovrilpagxo kaj cxio estis faritaj same kiel en la antauxa eldono) estas jenaj: Auxtoro: William Auld, titolo: Pasxoj al plena posedo, prezo: 12 euxroj, formato: 13x19 cm, pagxonombro: 228, ISBN:88-7036-071-7 Gxi estas mendebla cxe cxiuj cxefaj libroservoj kaj, kompreneble, ankaux rekte cxe la eldonejo: Edistudio, Brunetto Casini C.P. 213, I-56100 Pisa, Italia Rete: edistudio@forigu.sirius.pisa.it Rim: Kooperativo de Literatura Foiro konsideras sin mem rajtigita eldoni la verkon (vidu en Eventoj-166) kaj en sia ret-komuniko deklaris la eldonon de Edistudio pirata. LF-Koop auxtune same eldonos la libron - laux ret-info *************************************************************************** MALLONGE //////// La populara brazila gazeto "A Tribuna", publikigis en sia infan- suplemento "Tribuneto" 3 pagxojn pri Esperanto kaj la libro Flicts. * * * En Belgio, fondinto de "Komitato Jean Pain", Frederik Venden Brande, decidis ekuzi Esperanton, ne nur por informiloj, kiuj jam ekzistas en naux lingvoj, sed ankaux parte en sia internacia revuo Humus News. * * * En junio Norvega Esperanto-Junularo festis sian 20-jarigxon. Gratulojn! * * * La 6-an de junio en la urbo Valenciennes, Francio estis plantita Esperanto- arbo (oficiala nomo: "Gingko biloba Arbre de l' Esperanto langue internationale creee par le docteur Zamenhof"). La plantan ceremonion partoprenis ankaux la urba estraro. * * * Aperis la libro "Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca" verkita de la plurfoje premiita E-poeto Miguel Fernandez. La volumo konsistas el eseo pri la vivo kaj verkaro de la universala hispano kun abundo da esperantigitaj tekstoj, kaj kritika-kompara analizo pri Esperanto-redonoj de lorkaaj poemoj. * * * Fine de aprilo okazis du konversaci-maratonoj en la Esperanto-centro de Antwerpen. Gxia celo estis plibonigi la parolkapablon de homoj, kiuj finis aux preskaux finis bazan Esperanto-kurson. * * * En majo la Tomska E-klubo festis sian 20-jarigxon. Gxi aktive partoprenas en socia vivo de Tomsk, regule organizas E-kurson por komencantoj kaj progresantoj. La klubo faris/-os publikajn ekspoziciojn en Scienca Biblioteko de Tomska Sxtata Universitato. * * * Dum sia restado en Zagreb Nikola Rasxicx, konstanta kongresa sekretario de UEA, havis 10-minutan intervjuon la 11-an de junio en la programo "Bonan tagon" de kroata televido. La publiko havis okazon starigi demandojn pri Esperanto kaj pri la kongreso. * * * Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la cxi-jara Humaneca Premio de Hilton, kiu fondigxis por honori volontulan, karitatan aux neregistaran organizajxon, kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero. * * * Jxus aperis cxe FEL kvar teatrajxetoj de Gilbert R. Ledon kun la titolo Virusoj. *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Esperanto plibonigas metalingvajn kapablojn =========================================== Studentino de la Unua Roma Universitato, La Sapienza, doktorigxis pri psikologio, pridiskutante la "tezon", ke la kono de la Internacia Lingvo povas pliigi la metalingvajn (lingvopripensajn) kapablojn de la infanoj, ecx pri sia denaska lingvo. Tiucele sxi prilaboris la rezultojn de instru- eksperimento, arangxita de la Tria Universitato en specimeno da italaj bazlernejoj. Laux la disertajxo de tiu studentino la statistikaj datumoj konfirmas tiun tezon: la klasoj, kie oni lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono, montris rimarkinde pli bonajn rezultojn en la testoj pri metalingva kapablaro, kompare al ceteraj klasoj. La eksperimento jam ekvekis intereson cxe psikolingvikaj kaj instrusciencaj medioj. Mauro La Torre Via Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma, Italio m.latorre@forigu.uniroma3.it *************************************************************************** Nederlanda kaj kroata lernolibroj de Esperanto ============================================== En Zagreb aperis la oka kroatlingva eldono de la zagreba Lernolibro de la Internacia Lingvo. En Maribor, Slovenio samtempe aperis la nederlanda eldono. La eldonistoj de la zagreba eldono estas Kroata Esperanto-Ligo kunlabore kun Izvori kaj de la nederlanda Inter-Kulturo Maribor. Kompare al la antauxaj eldonoj la oka estas ricxigita per ilustrajxoj de Teodora Kucxinac. La kroata eldono aperis en mil ekzempleroj. Por la nederlanda eldono de la lernolibro kiun auxtoris grupo de zagrebaj auxtoroj Zlatko Tisxljar, Spomenka Sxtimec, Ivan Sxpoljarec kaj Roger Imbert, kunlaboris Roel Haveman, Marceline van Leewen-Burg, Marjet Erasmus- van Zadelhoff, Piet Uittenboogaart, Jan Hut kaj Rob Moerbeek. Spomenka Sxtimec esperanto@forigu.zg.tel.hr *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Literatura konkurso "EKRA 99" =============================== Dum la Danuba E-Rendevuo en Razgrad (4-6 junio 1999) okazis premiado de la gajnintoj en la literatura konkurso "EKRA 99". La konkurson partoprenis pli ol 30 auxtoroj de 15 landoj. En la kategorio poezio ricevis la 1-an premion Lilija Nikolova, Bulgario pro ciklo de versajxoj kaj Marie-France Conde-Rey, Francio, pro la versajxo "Dezerto". En la kategorio humuro la 1-an premion ricevis Ivanichka Magxarova, Bulgario pro ciklo de humuraj rakontoj. La premiitoj ricevis diplomojn kaj monsumon. laux Heroldo komunikas n-ro 018 *************************************************************************** MUZIKO ////// NOVA KD: Por la Mondo ===================== La eldonejo Vinilkosmo jxus aperigis novan kompaktan diskon en Esperanto de la brazila bando Merlin. La muzikstilo memorigas la brazilan pop-rokon de la 80-aj jaroj. Markone Froes (kantisto kaj gitarludanto) komencis traduki kantojn en Esperanto de 1998. Post tradu-koj de konataj kanzonoj de brazilaj artistoj, li mem verkis tekstojn. Iom post iom cxiuj membroj de la bando alportis sian kontribuon, kaj nun la tuta bando partoprenas en la kreado de la Esperanto- repertuaro. La albumo, "Por la Mondo", entenas 9 kantojn de pop-roko gxis sambecaj stiloj. La disko estas acxetebla kontraux 12,05 euxroj + sk en pli grandaj libroservoj, aux rekte cxe la eldonejo: Vinilkosmo FR-31450 Donneville, Francio *************************************************************************** RADIO ///// E-elsendoj de PolaRadio en statistiko ===================================== La leter-fako de la eksterlanda programo de Pola Radio jxus publikigis informojn pri la statistiko de la korespondajxoj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999. Tiu montras, ke la Esperanto-Redakcio ricevis 40% de la leteroj senditaj al la redakcioj. Rimarkeblas ioma malkresko de la nombro da leteroj venintaj al la E-Redakcio kompare al la pasinta jaro (50,4% - laux la tutjara statistiko), sed ja la elsendo-tempo estas limigita kaj oni forigis la satelitajn elsendojn el la vesperaj horoj. Aliflanke komencas kreski la nombro de leteroj venantaj el ekstereuxropaj landoj, tutspeciale el Usono, Kanado, Brazilo. La E-Redakcio malantaux la Germana Redakcio (44%) ricevis 30% de la eksterlandaj raportoj. La prezentitaj donitajxoj koncernas la periodon de la unua jarkvarono, kiam en la E-Redakcio ankoraux ekzistis la vesperaj satelitaj elsendoj. La proksimaj monatoj montros, kiagrade la sxangxoj estas pravigitaj, nun estas tro frue por pritaksi tion. Sed estas fakto, ke multaj auxskultantoj plendas pro la forigo de la vesperaj elsendoj kaj disvastigado de tiuj programoj matene, kio ebligas la auxskultadon nur semajnfine aux nur al pensiuloj. Andrzej Pettyn pettyn@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** Nova elsendo en Kubo ==================== La 22-an de aprilo efektivigxis la unua radioelsendo de Esperantaj informoj, pere de la provinca radistacio, Radio Sancti-Spiritus. La afero sukcesis danke al demarsxoj de la provinca E-Filio, kiu de tiam, cxiujxauxde, havas 5-minutan tempon kadre de la kultura radioprogramo "Cuarta Dimension" (Kvara Dimensio), por diskonigi la agadon kaj historion de la E-movado, kutime per la vocxo de S-ino Yoandra Rodriguez Labrada. Unu el la fontoj por tiu E-sekcio estas "ret-info". La tempo kaj dauxro de la sekcio dependas kompreneble de la apogo kaj reago de la auxskultantaro. La redakcio petas cxiujn sendi leterojn aux bildkartojn al la radistacio por stimuligi la dauxrigon de la programo. Adreso: Emisora Radio Sancti-Spiritus, Programa "Cuarta Dimension", Seccion de Esperanto, Circunvalacion, Olivos 1, Sancti-Spiritus, Kubo aux Norberto Diaz Guevara rete: esperanto@forigu.esiss.colombus.cu *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// TEJO (pli gxuste la TEJO-volontulo en Roterdamo) havas novan, propran retadreson: tejo-oficejo@forigu.esperanto.org * * * La interretaj elsendoj de Radio Saluton (kie troveblas ankaux kelkaj elsendoj de Pola Radio) ne plu auxskulteblas cxe la adreso: http://radiosaluton.webjump .com, la nuna adreso estas: http://come.to/e.radio * * * Kroata E-Ligo havas novan faksnumeron +385-1-4619373. Gxi havos ekde la unua de julio ankaux novan telefonnumeron -4617550. La numero: 4810152 dauxre funkcios. * * * Jose Maria Rodriguez Hernandez, la direktoro informas, ke "Fundacion Esperanto" fondajxo de Hispana Esperanto-Federacio havas novan retadreson: fundacion@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 12 j. knabo, hobioj estas sporto, bildkartoj, kalendaretoj, fotoj. Nikolai Sxnirjov, ul. Belinskogo 1-314, Krasnojarsk, RU-660032, Rusio. * * * Mi estas 22-jara kaj komencanto. Mi studas entreprenadon en la universitato en Valencia. Mi deziras korespondi pri muziko, sporto, vojagxoj, kino, ... Trinidad Perez Lopez, strato Extramuros, 20, ES-12413 Castellnovo (Castellon), Hispanio. * * * Mi estas 18 jara, albana junulino. Mi volas konatigxi, amikigxi kun fremdaj familioj en okcidentaj landoj. Mi volas plustudi en altlernejo, do mi petas senpagan logxadon cxe tiu familio, rekompence mi pretas oferti miajn servojn en hejmaj taskoj kaj mian amikecon. Mimoza Ivoku, Pallati 2. Ykalla 4. Iozevice-Lezhe, Albanio. * * * Mi estas 17 jara lernantino. Mi deziras korespondi pri cxiu temo kaj intersxangxi per bildkartoj. Jurgita Andvinekoite V. Kreves 100-511, Kaunas, LT-3041, Litovio. * * * 13 j. knabo, hobioj estas sporto, modeletoj de auxtoj, komputilaj ludoj, moneroj. Vladimir Konovalov, ul. 9 Maja 39-153, Krasnojarsk, RU-660118, Rusio. *************************************************************************** INTERESE //////// Kiam ni maljunigxos =================== Evitu multan parolemon, kaj precize la malagrablan kutimon entrudi vian opinion en cxion. Malgraux tio, ke vi estas maljuna kaj sagxa, ne pensu, ke gxuste vi devas ordigi la aferojn de aliuloj, kaj precipe tiam, se ili ne deziras tion. Kapablu auxskulti kun pacienca indulgemeco la ploron de viaj proksimuloj. Ne parolu sencxese pri viaj zorgoj, malsanoj, doloroj kaj ne plendu. Kun la jaroj ili plimultigxas kaj kun ili pligrandigxas ankaux la inklino elnomenadi ilin, kaj tio povas esti enua por via cxirkauxajxo. Ekkonsciu, ke en maljuneco cxiu forgesas kaj tial estu humila kaj malplimulte memcerta, se viaj memoroj ne koincidas kun memoroj de la aliaj. Vi maljunigxas, forgesas, do vi povas erari. Restu afabla kaj agrabla, ja malbona maljuna virino estas unu el artverkoj de diablo. Estu gxentila, sed ne sentimentala, estu komplezema, sed ne entrudigxema. Trovu cxe homoj cxirkaux vi antaux cxio bonajn trajtojn de karaktero, observu ilin, parolu pri ili kaj aprezu ilin. Sciu peti kaj danki, klopadu oferti helpon kaj helpon aux donacon ankaux akcepti. Ne bedauxrigu vin, ke vi estas maljuna. Tio estas privilegio: la malpli felicxaj jam mortis kaj maljunecon ne gxisvivis. Memoru, ke bela kaj sencoplena maljuneco estas plena de komforto, beleco kaj belaj rilatoj. Gxi estas rekompenco pro homa kaj valora vivo. La respondecon kaj meriton por gxi ja portas antaux cxio vi mem. el Raportanto N-ro 3/1999 *************************************************************************** La estinteco ============ - Cxu vi efektive ne edzigxos je frauxlino Terezio? Sxi estas ja ricxa kaj ankaux ne malbela. - Sed sxia estinto... - Mi certigas vin, ke sxia estinto estas senmakula kaj pura. - Ho amiko, tion cxi mi kredas; sed gxi estas tre longa... cxerpita el la retpagxo: http://www.algonet.se/ixnko/retmag/jam.html *************************************************************************** Kio estas sekso? ================ "Io, kion infanoj ne pridiskutas dum la cxeesto de plenkreskuloj." (Arthur S. Roche) "La afero kiu postulas la plej malgrandan kvanton de tempo kaj kauxzas la plej grandajn problemojn." (John Barrymore) "La lasta granda homa agado ankoraux ne impostata." (Russel Baker) "Perfekte normala kaj ordinara agado simila al dancado aux teniso." (Aldous Huxley) "La formulo laux kiu 1+1=3." (L. Levinson) "Peko en teologio, malpermesata kunigo en juro, mekanika insulto en medicino kaj temo, pri kiu filozofio ne havas tempon." (Karl Kraus) "Ruzo por dauxrigi la specion." (Jerry Dashkin) "Kontakto inter epidermoj." (franca proverbo) "Mi kredas, ke sekso estas io bela inter du personoj, inter kvin gxi estas belega." (Woody Allen) "Sekso inter viro kaj virino povas esti mirinda, kondicxe ke vi estas inter la gxustaj viro kaj virino." (Woody Allen) Kolektis kaj tradukis: Ionel Onet *************************************************************************** Stranga parencaro ================= Mi edzinigxis al vidvino, kiu havis plenkreskan filinon. Mia patro ofte vizitis nin, li enamigxis al mia vicfilino kaj edzinigis sxin al si. Tiel mia filino igxis mia patrino. Mia edzino naskis knabeton, kiu do estas nia onklo, cxar li estas frato de mia patrino kaj bofrato de mia patro. Ankaux al mia filino naskigxis knabeto, kiu estas mia frato kaj samtempe mia nepo. Mia edzino estas samtempe ankaux mia avino, cxar sxi estas la patrino de mia patrino. Do mi estas la edzo de mia avino, kaj se mi estas la edzo de mia avino, mi estas la avo de mi mem. Kiel stranga parencaro! Jozefo Ladislao Viktoro Lenkei Oradea, Rumanio *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 168, 1/julio-99 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. *************************************************************************** ***************************************************************************