Eventoj, n-ro 167, retposxta versio
***********************************

TITOLPAGxE
//////////

UEA, agado Espero - 2, helpo al la rifugxintoj el Kosovo
========================================================

1000 familiaj pakajxoj

Cxi-jare la milito en Kosovo kauxzis homan katastrofon kun centmiloj da
rifugxintoj. La rifugxintoj cxefe trovigxas en Albanio, Makedonio kaj
Montenegro (cxirkaux 700.000), sed ankaux, laux informoj de bosnia
registaro, al Bosnio rifugxis pli ol 15.000 albanoj kaj 15.000 bosnoj el
Serbujo (Sangxako).

Krom propraj problemoj kun bosnaj rifugxintoj, nun en Bosnio establigxis
pluraj rifugxintaj centroj por albanoj el Kosovo en Rakovica (apud
Sarajevo), Tuzla, Zenica, Maglaj, Tesxanj, Bosanski Petrova. Krom la
centroj, multaj rifugxintoj estas akceptitaj en familioj en bosnaj urboj,
cxe siaj parencoj aux konatuloj. Pluraj familioj akceptis inter 4 kaj 10
rifugxintojn.

La rifugxintaj centroj kaj la familioj bezonegas diversan helpon. La plej
urgxaj bezonoj estas: nutrajxo, higienaj bezonajxoj, vestajxoj, sxuoj kaj
alia ilaro por infanoj.

La projekto antauxvidas helpon al 1000 rifugxintaj familioj per "Familia
pakajxo de nutrajxo kaj higienaj bezonajxoj".

Distribuon de la "Familia pakajxo" oni organizas laux listoj de
rifugxintoj kompilitaj en komunumoj kaj en rifugxintaj centroj.

La enhavo de la pakajxo konsistas el la jenaj varoj: faruno (5 kg), rizo
(3 kg), sukero (5 kg), oleo (5 l), laktopulvoro (1 kg), salo (1 kg),
spicoj (0,5 kg), dentopastoj (2 pecoj), vitaminoj 1 pako), lavpulvoro (3
kg), sapo (1 kg). La kosto de cxi tiuj varoj estas 45 germanaj markoj. La
kosto de pakado, transportado kaj distribuado estas 5 germanaj markoj.

La suma kosto de 1 pakajxo estas 50 germanaj markoj. La projekto planas
acxeton de 1000 pakajxoj. La agado estas organizata kaj prizorgata de
Humanitara Organizo Espero, M. Spahe, 10/II, BA-71000 Sarajevo, Bosnio kaj
Hercegovino, tel. +387-71-441842. Ili cxefe sercxas helpon de
esperantistoj por traduki la informon pri la projekto al sia nacia lingvo
kaj por kontakti naciajn neesperantistajn help-asocioj. Esperantistoj,
kiuj pretas helpi povas kontakti ilin rekte.

Kompreneble ankaux eblas subteni la agadon per la mono necesa por acxeti
unu aux plurajn pakajxojn. En cxi tiu kazo la plej facila vojo estas la
sendado de la mono al UEA nepre kun la indiko "Konto Espero - Agado 2-a".
Tiu mono estos transdonata al HOE.

Renato Corsetti
corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Historiistoj!
=============

Mi estas historiisto kaj resercxisto. Mi verkis kelkajn artikolojn pri la
E-movado de Kebekio kaj pri homaranismo. Mi konstatis, ke estas malfacile
sercxi dokumentojn kaj informojn pri nia movado, cxar ni ne havas
centralizitajn arkivojn nek reton de sercxiloj.

Mi estas konvikita, ke multaj esperantistoj-historiistoj alfrontas
tutmonde tiun cxi problemon. Do mi proponas al cxiuj esperantistaj
historiistoj (amatoraj kaj profesiaj) fondi fakan societon aux reton, kion
ni povus nomi "Internacia Reto de E-istaj Historiistoj". Tiu reto utilos
al intersxangxoj de informoj kaj dokumentoj, cxefe pri la historio de nia
movado (landa kaj internacia) kaj pri aliaj fakaj historioj. Krome utilus
tiu reto publikigi niajn verkojn, artikolojn, ktp.

Bonvolu skribi al:
Michel Clement Ph.D.
Rete: clementm@forigu.altavista.net
6348 rue Chambord, Montreal, Quebec, H2G 3B7, Kanadio

Rim: Post la apero de tiu komuniko en la novajxservo "ret-info" la
iniciatinto ricevis pli ol 60 mesagxojn... - ndlr

**************************************************************************

Filio de AIS en Meksikio
========================

La meksikia filio de la Internacia Akademio de la Sciencoj, AIS estis
registrita kiel civila societo en Meksikio la 2-an de februaro en 1999.

La fondinto kaj prezidanto inter marto kaj junio persone vizitis multajn
universitatojn en Meksikio por konigi kaj akceptigi la nacian estraron de
la filio.

La unua kongreso de la AIS-filio okazos inter 21-23 de aprilo en 2000.

D-ro Ruben Feldman-Gonzalez
103163.3356@forigu.compuserve.com

**************************************************************************

Komputila tradukilo: TOLKEN
===========================

Antaux kelkaj jaroj mi provis tradukprogramojn Trans__es kaj Trans__se,
kiuj estis partoj de traduksistemo kie Esperanto rolis kiel pontlingvo.
T.e. la programoj laboris per vortaroj el la tipo cellingvo-Esperanto -
Esperanto-cellingvo.

Cxe la tradukado okazis tre detala analizo de la frazo. Interalie la rekta
objekto estis identigata.

La programo estis ekipita per tre subtilaj vortaroj per kiuj estis eble
auxtomate krei diversajn verbformojn kaj en la pontlingvo kaj en la
cellingvo.

La cellingvoj aux se oni volas nomi ilin tiel, la naciaj lingvoj, varias
suficxe multe kiam temas pri gramatiko. Pro tio ordinaraj lauxvortaj
tradukoj estis ofte suficxe nekorektaj (kelkfoje tre amuzigaj). Tamen oni
povas havi multe da utilo de fleksebla vortarprogramo por tradukado. Tiaj
programoj povas doni proponon pri traduko de unuopa vorto, frazo aux
frasparto.

Unu el tiuj programoj estas TOLKEN (interpretisto), programo farita de
Hagsten & CO en Svedio.

La programo estas provtauxga (t.n. shareware) programo. Tio signifas ke
oni ricevas principe tute funkciantan provekzempleron de la programo, kiun
oni poste povas elprovi kaj taksi. Se oni volas membrigi la programon en
sia programaro oni pagas t.n. licenson - nun 100 SEK - al la kreinto, kiu
tiam sendas informajxojn, kiel oni sxangxas la programon al registrita
versio.

Dum instalado eblas elekti inter la angla kaj la sveda por menuoj kaj
helptekstoj. Pro tio la programo estas suficxe uzebla internacie.

Tiuj, kiuj volas esplori la programon TOLKEN povas elsxuti kopion cxe la
adreso:

http://www.algonet.se/hxagsten

Post la elsxuto estus bona ideo sendi mallongan mesagxon al la kreinto, en
Esperanto, por ke li estu konscia, ke trovigxas esperantistoj, kiuj
bezonas lian programon, kaj ke estas bezono ekipi la programon per
auxtomata traduko de supersignitaj literoj al x-kombinoj por la vortaroj
kaj inverse, kiam vorto el la vortaro estas prezentata ekrane.

Karl-Gustaf Gustafsson

ASPV 1A Skovde, S-54141, Svedio

Nur en la reta versio:

La programo estas jam cxe la instalado ekipita per certa nombro da
vortaroj, pli malpli ampleksaj. La angla vortaro estas la plej ampleksa.
Kompreneble neniu vortaro por Esperanto trovigxis.

Tamen mi ricevis de la kreinto detalan klarigon, kiel mi povas krei
proprajn vortarojn helpe de la programo.

La programo kreas du tipojn de vortaroj. Unu vortaro kun unuopaj vortoj,
kaj unu frazvortaro kie oni metas vortokombinojn, ekzemple: "La sofo", "la
viro", aux specialaj esprimoj el la tipo "gardilo fandigxis" "det gick en
propp". (La svedlinga esprimo diras ke "gxi iris unu sxtopilo" se oni
tradukas la esprimon lauxvorte.)La tradukrezulto multe dependas de tio,
kiel oni organizas siajn vortarojn. Se oni malkovrus, ke vorto en la
lauxvorta vortaro gxenas la tradukadon, estas facile elimini tiun vorton
se oni tradukas parton de la frazo, kie la gxenanta vorto trovigxas. Cxar
la programo unue identigas la frazpartojn kaj poste unuopajn vortojn la
gxenanta vorto estas eliminata. Kompreneble estas tute eble forpreni la
gxenantajn vortojn el la lauxvorta vortaro, sed tio ne estas konsilinda,
cxar en alia teksto gxi eble devas esti tradukita memstare.

El tio estas klare ke oni vere bezonas ampleksajn vortarojn por ke la
tradukrezulto ne estu tro ridinda.

Ankaux la lingva nivelo de la teksto influas la tradukrezulton. Tekstoj
kreitaj de s-ro Simono Pejno, Claude Piron kaj aliaj eminentuloj en
Esperantujo tre versxajne postulas ege grandajn vortarojn pro redoni ilian
elokventecon.

Kiam mi provtradukis svedajn tekstojn al Esperanto mi observis, ke la
kvalito ankaux dependas de la elektitaj vortoj.

Tiu kiu ne emas krei la Esperantan-svedan vortaron por la programo TOLKEN
povas ricevi kopion de mia vortareto, kiu cxi-momente ampleksas proksimume
7000 vortojn kaj proksimume 700 frazpartojn.

La Esperanta-sveda vortaro ankaux povas esti bazo por kreado de vortaroj
Esperanto-cellingvo, se oni anstatauxas la svedan tradukon al traduko en
sia propra nacia lingvo.

Karl-Gustaf Gustafsson
ASPV 1A Skovde, S-54141, Svedio

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Verda Respubliko!
=================

Inter 04-14. de julio en Tihvin (apud Peterburgo) okazos la plej granda
kaj certe la plej fama rusia E-renkontigxo: OkSEJT (okcidenta SEJT =
somera E-junulara tendaro), al kiu jam aligxis cx. 160 130 personoj!

Tre versxajne la tendaro farigxos la plej amasa en la postsovetia periodo
de Rusio, kaj eble ankaux la plej internacia - ja aligxis francoj, finnoj,
nederlandanoj kaj multaj aliaj.

En la 10-taga Verda Respubliko de Esperanto okazos tradicie interesaj
programeroj, krome somera universitato, lingvaj ludoj, konferencoj de
Rusia E-Unio kaj de la junulara E-organizo SEJM, psikotrejnadoj kaj
kantoj, kantoj, kantoj...

Al SEJT venos bicikla karavano de BEMI (Biciklista Esperantista Movado
Internacia), antaux la tendaro okazos la speciala arangxo "Blankaj
Noktoj".

Tute klare ne malricxos la kultura programo de la tendaro: vi povos
renkonti novajn kaj malnovajn talentojn. Entute la programo antauxvidas
plurajn horcentojn da diversdirektaj kaj diversnivelaj kontribuoj. Denove
atentu kaj estu pretaj - kiel cxiam cxio okazos en Esperanto!

Pliaj detaloj:
a/k 2. Tihvin-6, RU-187500 Rusio
Rete: ananjin@forigu.esperanto.nu

Rim: Por OkSEJT aperis la versxajne gxis nun plej bela kaj profesia
aligxilo en la E-historio. Profesie projektita kaj el merkatika kaj el
grafika vidpunktoj, 4-kolora, eleganta. Sed okazis, ke la stoko, sendita
al IS por varbi eksterlandanojn tamen ne atingis la celon, cxar la knabino
kiu portis la stokon al Germanio, dumvoje estas plene prisxtelita...
Bedauxrinde.

**************************************************************************

Nuntempaj E-poetoj
==================

De la 20-a gxis la 24-a de julio la verkisto Miguel Fernandez gvidos
studsemajnon pri aktualaj E-poetoj en Kvinpetalo. Informoj cxe:

Kvinpetalo, Rue du Laboir, FR-86410 Bouresse, Francio.

**************************************************************************

OSIEK-Konferenco
================

17-23 de julio, en Metz, Francio. Temo: Mono kaj Civilizo

La ok pritemaj prelegoj, de fakuloj el la tuta mondo, okazos matene dum la
semajno. Laux la kutimoj de OSIEK, cxiam sekvas ilin vigla debato, kiun
oni lauxplacxe dauxrigas cxe komuna mangxo-tablo. (La Euxropa Centra Banko
en la vivo de euxropanoj, - La komuna mono kaj la euxropa integrigxo, -
Mono kaj la aziaj civilizacioj, - Monludoj en Tajlando, - La Mono en
transira periodo, - Industrio en Loreno dum 19-a kaj 20-a jc., -
Auxstraliaj aborigenoj kaj moderna ekonomiko, - La cxinaj moneroj tra
jarcentoj, ktp.)

Ricxa kultura programo: vocxdono por la OSIEK-premio, prelegoj pri
Esperanta-literaturo, pri la urbo Metz, vizitoj al Metz kaj apudaj gravaj
urboj. Cxi-jare estos aparte ricxa kaj bunta estos la vespera programo,
kun multaj koncertoj: klasika, cigana, jxaz-muzikoj.

La kotizo inkluzivas partoprenon al cxiuj prelegoj (aux kursoj), vizitoj
kaj koncertoj. Detaloj kaj aligxoj:

E-Klubo, MCL, 36 rue St Marcel, FR-57000 Metz, Francio
rete: runo@forigu.poetic.com

**************************************************************************

Ne IREN sed en Pecs!
====================

Antaux kelkaj jaroj la naturamika renkontigxo IREN estis internacie
populara inter esperantistoj.

Lastatempe IREN ne okazas, se e-istoj de Pecs denove bonvenigas vin al
amikeca E-renkontigxo inter 16-18 de julio.

Pasigu 3 agrablajn tagojn malmultekoste en la belega urbo inter
esperantistoj. Pri la kondicxoj, ekskursoj aux aligxoj petu rektan
informon de:
E-Societo, Nelly Mathe
pk. 98, HU-7601 Pecs, Hungario

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

02-04.07. EDUSEM Eduka semajnfino de ILEI en Tampere. Inf: Sylvia
  Hamalainen, Teivaalantie 85, FI-33400 Tampre, Finnlando. Tel:
  +358-3-3463493. Rete: veli.hamalainen@forigu.kolumbus.fi
02-08.07. Somera E-Feriado, Burgas. Inf: Esperinform, p/a Bojxidar Leonov,
  P.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.
02-09.07. Kurso de la kroata kun Gordana Jurina, bieno Njegusx. Inf: Orbis
  Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.
  Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it
03.07. Historia Sercxpromenado, Antverpen. Inf: Flandra Esperanto Junulara
  Asocio, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Rete:
  Lode@forigu.fel.agoranet.be
03-04.07. Vegetara semajnfino. Inf: Flandra Esperanto Junulara Asocio,
  Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Rete: Lode@forigu.fel.agoranet.be
03-04.07. 33-a Landa Amika Renkonto de Hungara Fervojista Esperanto-Asocio
  en Tata. Inf: Elizabeta Kodmon, Csokonai u. 13, HU-2890 Tata, Hungario.
  Rete: kodmon@forigu.mail.matav.hu
04-10.07. Internacia kant-trejnado okazos en Haguenau. Inf: Odette
  Scheidel, 35 Grand' rue, FR-67660 BETSCHDORF, Francio.
04-14.07. 39-a OKSEJT, Tihvin. Inf: Andrej Ananjin, ab. ja. 31, RU-117071
  Moskvo, Rusio. Rete: ananjin@forigu.usa.net
04-17.07. Somera Esperanto-Tendaro, Lancxov. Inf: Klubo de Esperanto kaj
  mondaj lingvoj, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio. Tel: +420-618-21909 Sittauer.
04-18.07. Somera Esperanto-Lernejo (SEL'99), Poprad. Inf: Regiona Societo,
  Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302.
  Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
05-09.07. Semajno de 12 steloj, 5-a Internacia E-semajno, instruas Katalin
  Smideliusz, Tampere. Inf: Jukka Laaksonen, Uudenkylankuja 2 B 11, FI-33530
  Tampere, Finnlando. Tel: +358-3-2554724 rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi
05-10.07. Progresiga kurso kaj praktikado de jogo, Bouresse. Inf:
  Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:
  +33-549.428074
05-10.07. Internacia Kantostagxo en Haguenau. Inf: Jacqueline Schmitter,
  28 cite Adelaide, FR-67660 Betschdorf, Francio. Tel: +33-388544646.
05-10.07. 35-a Brazila E-Kongreso, Campo Grande. Inf: Societo de Esperanto
  Mato Grosso do Sul, Rua 15 de Nov. 230/55, C. P. 3530. BR-79002-140 Campo
  Grande - MS, Brazilio.
05-23.07. Multnivelaj Intensaj Kursoj, San Francisco Sxtata Univeristato.
  Inf: Ellen Eddy, 11736 Scott Creek Dr SW, Olymia WA, 98512 Usono. Tel:
  +1-360-7544563. Rete: eddyellen@forigu.aol.com

**************************************************************************

MOVADO
//////

Internaciaj kursoj en IJK
=========================

Laux la tradicioj de IJK, ankaux cxi-jare okazos internaciaj junularaj
kursoj, kie oni eluzas la eblecon de la E-a medio por ke la kursanoj povu
tuj praktiki kion ili lernis.

La LKK kaj la respondeculo Zsofia Korody planas havi kursojn en diversaj
niveloj. La pli progresintaj niveloj estos ordinaraj programeroj por la
kongresanoj, sed la porkomencantajn kursojn kun specialaj kondicxoj ni
ofertos por tiuj interesitoj, kiuj volas eklerni kaj ekuzi la lingvon
samtempe. Laux la eblecoj la organizantoj zorgos pri spertaj instruistoj,
utiligantaj Cseh-, aux alian rektan metodon.

Tiuj kursanoj, kiuj sukcese trapasas la ekzamenon fine de la Kongreso,
rericevos parton de sia kotizo. ILEI (Int. Ligo de E-Instruistoj) planas
okazigi internaciajn ILEI/UEA ekzamenojn dum la kongreso laux la kutimaj
kondicxoj.

Iom pli detalaj informoj (nomoj de instruistoj, aplikotaj metodoj) baldaux
estos legeblaj sur la retpagxo de IJK:
http://www.math.bme.hu/hxej/ijk99

Kolektado de la aligxiloj kaj antauxpagoj kiel kutime cxe:
IJK, pk 87, HU-1675 Budapest,
rete: hej@forigu.math.bme.hu

**************************************************************************

Faka sidejo en Litovio
======================

De tiu cxi jaro ekfunkciis dua, tiel nomata faka sidejo de Litova E-
Asocio, LEA en Vilnius, Gedimino pr.19, kabineto 122. Telefono +
370-2-391078. En gxi laboros sekretariino Irena Alijosiute. Sxi
kontakteblas ankaux rete: irenaa@forigu.takas.lt

Ramunas Narbutas
ramunasn@forigu.takas.lt

**************************************************************************

Ni memoru Andreon Cseh
======================

En marto ni rememoris la forpason de Andreo Cseh (Cxe). Okaze de la
centjarigxo de lia naskigxo (en 1995), mi pensis ke mia modesta artikolo
en Heroldo de Esperanto estis la nura omagxo al tiu majstro, sed poste mi
ricevis elstaran Memorlibron kompiliutan de prof-ino K. Smideliusz, kiu
inde markis lian 100-jaran naskigx-datrevenon.

La rekta metodo, kiun li kreis antaux 70 jaroj, post la milito, sen
paperoj, sen libroj, nun estas agnoskata de la lingvaj institutoj kiel la
plej trafa kaj moderna.

"Stelo" lia ideo pri internacia mono hodiaux farigxis reala, sed kun la
nomo "euxro".

Okaze de la 20-jarigxo de lia morto, mi faris ret-pagxon http://
www.geocities.com/Athens/Parthenon /1464/cseh.html por ke esperantistoj
povu ekkoni la gigantan laboron de tiu, kiu dedicxis sian tutan vivon al
nia lingvo. Pro lia E-agado li ecx perdis la rajton plu esti pastro, kaj
fine de la vivo, pro envio kaj avaro de la iama IEI-estraro, Cseh farigxis
ne bonvena en la Instituto, kiun li mem fondis.

Dr. Roberto Resende,
diplomita CSEH-instruisto
rete: roberto@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Kroata Akademio auxspicias la Esperantan
========================================

La Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj akceptis auxspicion de la kolokvo
de Akademio de Esperanto (AdE) en Kroatio en 2001.

La prezidanto de la Kroata Akademio doktoro Ivo Padovan en sia letero al
la prezidanto de AdE Geraldo Mattos konfirmis la pretecon auxspiici la
kolokvon en la jaro 2001, kiam Kroatio gastigos la universalan kongreson
de Esperanto.

Respondeculo pri la "Kolokvo 2001" estas akademiano Dalibor Brozovicx,
membro de la Kroata (cetere ankaux de la Makedona) Akademio kaj prezidanto
de Kroata Esperanto-Ligo.

S. Sxtimec

**************************************************************************

"La Espero" kiel film-muziko
============================

La madrida kinejo Dore, apartenanta al la Nacia Filmoteko, projekciis la
filmon "Frivolinas" cxefrolita de la fama humuristo, Ramper kaj direktita
de Arturo Carballo. La filmo, konsistanta el eroj de tri famaj hispan-
muzik-teatrajxoj, estas muta kaj oni projekcias gxin sub akompano de
orkestro kaj kantistoj en vestoj de 1927 (la jaro de kreigxo de la filmo).
En la fino de la filmo, kiam sonas kanzonoj kaj muzikoj de diversaj
landoj, aperas sur la ekrano la vorto Esperanto dum la orkestro kaj koruso
ludas La Espero-n.

Jose F. Platas
liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

Kosovo, Esperanto - reto kaj laborbrigado
=========================================

Ekde la komenco gxis la fino de la milito multaj-multaj homoj povis legi
la taglibron de Zoran Cxiricx (zciric@forigu.eunet.yu) el la bombita Serbio, el
Nisx. Zoran skribis kaj dissendis siajn rektajn lokajn spertojn kaj
sentojn pri la milito, kaj dissendis gxin per retposxto al cxiu dezirinto.
(Abonantoj de la retposxta novajxservo ret-info ricevis plurfoje
specimenojn el tiuj tag-mesagxoj kun la informo kiel ricevi cxiujn
mesagxojn).

Nome de cxiuj esperantistoj, kiuj kunstrecxis la militan situacion,
Francesco Amerio dankis al Zoran la 72-tagan eltenemon kaj dauxran
informadon, kaj esprimis nian gxojon pri la fino de la milito.

F. Amerio levis ankaux la ideon arangxi E-laborbrigadon en Serbio dum tiu
cxi somero. Interesitoj povas anonci sin cxe

Francesco Amerio
via della Consolata 1 bis, IT-10122 Torino, Italio
f.amerio@forigu.agora.stm.it

**************************************************************************

En TOP-10!
==========

"Deutschland Top 10" signifas la 10 plej vendataj kompakt-diskoj en
Germanio. En tiu cxiusemajne eldonata listo en aprilo la kompakta disko
"Esperanto" de la muzik-grupo Freundeskreis (Amikaro) estis en la 9-a
loko, do inter la plej populara!

Cxi tiu KD enhavas 18 kantojn, la unua, "Kore bonvenon / Intro"
(enkonduko), estas en Esperanto, la dua titolita "Esperanto" temas pri nia
lingvo parte en la germana kaj parte en la franca lingvo. En la kovrilo de
la disko trovigxas germane kaj Esperante la teksto: "Muziko estas la
Esperanto de nia animo".

Walter Klag
esperanto@forigu.teleweb.at

**************************************************************************

Dumhokee
========

Du membroj de la plej konata hokea teamo, Detroit Red Wings, la rusa Slava
Fetisov kaj la sveda Anders Eriksson dum la ludoj ofte interkomunikas en
Esperanto. Almenaux tion asertas la artikolo de Martha Moseley
(mmoseley@forigu.sover.net) kiu legeblas (angle) en la retpagxo
http://detnews.com/1998/wings/9806/08/06070134.htm

Traduko estas petebla de
D Gary Grady,
3119 Lassiter Str, NC-27707-3888 Durham, NC USA.
Rete: gary_grady@forigu.birr.com

**************************************************************************

Propra sidejo en Hispanio
=========================

Ekde 1-a de majo Fundacion Esperanto kaj Societo Frateco havas komunan
oficialan sidejon en: Cadena 20-22, 1 izq. ES-50001 Zaragoza, Hispanio.

La sidejon, kiu situas en la centro de la urbo, akiris ambaux asocio danke
al malavaraj donacoj de kelkaj esperantistoj.

Miguel Gutierrez Aduriz
liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Esperanto kaj mono
==================

Ni celu ne nur la profiton, kiun Esperanto povas doni al ni, sed ankaux la
profiton, kiun ni povas doni al Esperanto

Kiam mi legis la titolon "Esperanto kaj Mono" (en antauxa n-ro de Lauxte -
ndlr), mi tuj pensis: "Jen ankorauxfoje eksterafrikanoj sxatus humiligi
nigrulojn". Mi tiel pensis, cxar Bernard Golden marteladis, ke afrikanoj
estas riz-esperantistoj. Mi tamen povis legi la tutan tekston
enkondukantan la 54-an cxenleteron. Al mi estas montrite, ke temas pri
tute aliaj aferoj: E-kurso (paga/senpaga?), vivteno/laboro per E-o, vendo
de E-libroj en publikaj vendejoj, E-reklamiloj (cxu nur por E-istoj?),
ktp. Poste mi devis altrudi alian fonon al la kontribuajxo, kiun mi
liveras pri la cxenletero: cxu Esperanto kaj mono povas voji kune?

De la naskigxo de la mono gxis nun, oni cxiam rimarkas, ke nenio povas
esti farata sen gxi. La kristanoj diras, ke oni ne povas kredi Dion kaj
Mamonon; oni do servu al unu, kaj ili konsilas, ke al Dio oni servu. La
servantoj de Mamono estas miskredantoj, kaj ili ne havos eternan vivon
promesitan. Se oni atente observas la dikredantojn, oni malkovros, ke
estas pli monavidaj ol la Mamono-servantoj mem. Mono estas la bazo de
cxiaajxo, kaj gxia manko fiaskigas multajn aferojn, ecx kristanajn.

Sen mono Esperanto neniel povus naskigxi kaj vivi gxis nun. E-istoj scias
pri la problemo, kiun Zamenhof havis por eldonigi la unuan libron de
Esperanto. Danke al sia bopatro li povis disponigi la Internacian Lingvon
al la tuta homaro. Nun kiel iras E-o kun mono?

Estas memkompreneble, ke sen mono Esperanto iros nenien. Mono do iam
akompanas gxin. Libroj estas eldonataj, kongresoj okazadas, E-asocioj
funkciadas, E-filmoj estas farataj ktp. Monon oni uzas por realigi tiujn
aferojn; gxi do ebligas al E-o pludauxrigi sian vojadon. Mono helpas al
vivado de la internacia lingvo, cxu ankaux Esperanto helpas al akiro de
mono?

Ekzistas homoj, kiuj vivas per E-o. La funkciuloj de la Centra Oficejo de
UEA konsistigas palpatan ekzemplon. Ekzistas aliaj ekzemploj: komercado
per E-o, helpoj de E-istoj al E-istoj ktp. Ne cxiuj trovas en E-o
monhavigilon, cxar la internacia lingvo kreas problemojn al kelkaj homoj.

Malavaraj E-istoj donas monon, ke E-o povu vivi. Malhavo de mono fare de
E-asocioj mortigos la E-agadon. Same estas klare, ke sen E-o, iuj ne havos
laboron. Tute alia formo de tiu fenomeno estas maldungado fare de
Esperanto: entreprenisto malkovris, ke laboristo estas E-isto; kaj tuj li
maldungis lin; pro cxiutaga okupigxo de la edzino pri E-o, la edzo
postulis divorcon.

ESPERANTO KAJ MONO kondukos nin al multaj ideoj tute diversaj.

* E-kurso povas esti senpaga aux paga. La (sen)pageco ne implicas la
lernemon cxe la studantoj. Cxio dependas de la personeco de la lernanto.
Homoj pagas por kursoj sed se lernas, dum aliaj ne pagas sed lernas gxis
fino. Tute alia fenomeno, kiun mi renkontas en nia lando, estas, ke la
lernantoj postulas, ke oni pagu al ili. Cxu vi scias, ke oni iam organizis
kurson por kursgvidantoj kaj tiam posxmono estis disdonita al la
kursanoj?La rezultato estis katastrofa: nur kelkaj, jam lernemaj,
klerigxis.

* Oni jam povas perlabori E-on, kiu jam vivtenigas E-istojn. E-aj revuoj
kaj libroj estas fontoj de gajno, ecx se tiu cxi estas minimuma: Malavaraj
E-istoj helpadas al samideanoj, kiuj estas en bezono, Mi profitas la
okazon por dankadi s-rojn Hemmo Tietti el Finnlando, Hans Bakker el
Nederlando, J.P. Beau el Francio, Luis Perez Ovilo el Hispanio ktp, kiuj
helpas multajn E-istojn afrikajn, kaj precipe min.

Ankaux mi iel helpetas diversmaniere samideanojn. Sen E-o tiaj helpoj ne
eblus.

Maldeca gajno de mono per E-o estas miskonduto de E-istoj: kasistoj de E-
kluboj akaparas la monon de la grupo. En 1992 la tiama respondeculo de la
Togolanda asocio UTE pri financoj sxtelis monon de la kaso kaj forkuris al
Germanio, kie li nun vivas.

* E-o eksportas ion al Krokodilio: interesaj libroj estas tradukitaj pere
de E-o en aliajn lingvojn. En Esperantio mi lernis pri administrado, pri
tempoplanado, vivkonceptoj ktp, kiujn mi uzas en mia cxiutaga vivo, kaj
multaj personoj jam multon lernis de mi, Tietti-Instituto de Esperanto en
Togolando jam instruis pri la doktrino de Bruno Groning kaj pri la
homaranismo de Zamenhof.

* E-Libroj estas vendataj en publikaj vendejoj. Mi trovis iam, en vendejo
de uzitaj libroj, vortareton Esperanto-francan. Alifoje, en librovendejo,
mi vidis lernolibron Esperanto-francan. Oni povas vendi tiajn librojn en
publikaj vendejoj, sed kion oni timas, tio estas ke la vendo ne donos
monprofiton, cxar homoj ne estas suficxe bone informitaj pri la lingvo.
Vendado de libroj tute en E-o estas neebla, cxar E-istoj neniel povas
diveni, ke tiaj libroj trovigxas tie.

* E-reklamiloj estas utilaj kaj en kaj ekster nia movado. Neesperantistoj
scios pri la lingvo, dum E-istoj informigxos pri la atingoj/atuto de la
internacia lingvo.

* E-laboro estas ofte bonvola. Mi rilatas kun multaj E-istoj, kiuj
laboregas por nia movado. Ili nenion lukras, sed male, uzas proprajn
posedajxojn por sukcesigi siajn laborojn. Ni tuj rekonu, ke vere fidindaj
tiaj volontuloj estas maloftaj/malmultaj. Maro da personoj nomas sin
volontuloj, sed alian ideon ili havas: vivteni sin, ekspluatante la
malavarajn samideanojn. En nia movado, la vere bonvolema laboro pli okupas
ol la profesia, kaj la veraj bonvolemuloj estas cxiam kontentaj pri sia
disponebleco servi al la verda mondo.

La nunan mondon regas nur MONO. Nenio estas farata sen mono. Tiel ankaux
Esperanto cxiam iru kun mono. La devo de la E-istoj estu: Nia monavido ne
estu bremso al la disvastigo de E-o, sed progresigilo por la internacia
lingvo. Kiam ni pensas pri la profito, kiun E-o havigos al ni, samtempe ni
sercxu kian profiton ni povas havigi al E-o. Se nia scio de/pri E-o
havigas al ni monon, siaflanke nia mono utilu ankaux por triumfigi E-on.

GBEGLO Koffi, Togolando
laux Lauxte, n-ro 133

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Internacia fiziko
=================

Mi informas, ke post ses-monata bona funkciado de nia TTT-ejo por la
Esperanto movado de Kolombio, (http://esperanto-kolombio.org) mi kuragxis
lancxi retpagxejon pri mia granda intelekta sxato: fiziko. La loko
nomigxas: Internacia Fiziko, kaj situas en:
http://fiziko.org
Vi trovos ligojn al informoj pri fiziko ekzistantaj en aliaj lokoj, sed vi
povas ankaux kontribui per artikoloj kaj informoj pri la temo, kiujn ni
povos gastigi en la servilo de "Internacia Fiziko". Ni invitas vin
kontribui!

En la pagxoj jam trovigxas ligoj al artikoloj pri astrofiziko, astronomio,
fizikistoj (personoj), kvantummekaniko, partikloj, pri sciencaj fakoj
gxenerale, nanoteknologio, matematiko, meteologio, elektro, librolisto,
terminaroj, glosaroj ktp.

estro@forigu.fiziko.org
el ret-info

**************************************************************************

Skoltado kaj Esperanto
======================

Global Scoutnet (GS) fiere anoncas la malfermon de nova surreta
diskutrondo pri Skoltado kaj Esperanto.

Por aboni al la sendolisto de GS pri Skoltado kaj Esperanto, sendu al
listserv@forigu.scoutnet.org retposxtajxon kiu enhavu la vortojn "subscribe
esperanto" en la unua linio de la mesagxa teksto.

Por sendi mesagxon al la listo, sendu retleteron al la adreso
esperanto@forigu.scoutnet.org kaj gxin ricevos cxiuj abonantoj de la sendolisto.
Se vi deziras malaboni la sendoliston, sendu al listserv@forigu.scoutnet.org
mesagxon kun la instrukcio "unsubscribe esperanto" en la teksto. Vi povas
cxiam peti helpon sendante la vorton "help" al listserv@forigu.scoutnet.org.

Se vi havas problemon, bonvolu skribu al sysop@forigu.scoutnet.org (nur itale aux
angle).

Gino Lucrezi, kunordiganto
Strigo, P.O.Box 231, Curico, Chile
strigo@forigu.entelchile.net

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Post la januara anonco pri la cxeso de Slovaka Esperantisto (redaktita kaj
eldonita de Stano Marcxek), la Konsilantaro de Slovakia E-Federacio
decidis dauxrigi la eldonadon de la revuo kaj nomumis apartan redaktan
teamon.
* * *
La 15-an de majo 1999 okazis 50-minuta (!) rektetera radioelsendo en rusa
radiostacio pri moskva Esperanto-klubo, kiu estis dissendita en
mezlongonda bendo (295 m) auxdebla en la tuta Euxropa Rusio. Dum la
elsendo oni rakontis pri la signifo de E-o, pri libroeldonado en la
internacia lingvo kaj respondis la demandojn de radiauxskultantoj.
* * *
En Moskvo jam dum kelkaj jaroj funkcias popola altlernejo "Junulara
Universitato de Moderna Socialismo". En tiu institucio en aprilo prelegis
Nikolaj Gudskov pri la temo "Laborista Esperanto-movado".
* * *
En aprilo de The Boston Globe (konata usona tagjxurnalo) aperigis favoran
artikolon pri Esperanto.
* * *
Ekfunkciis nova reta diskutlisto - pri la ensemblo Persone! Cxiuj, kiuj
konas aux ankoraux ne konas persone ilin nur ilian famon, povas babili,
diskuti pri la kantoj, albumoj, aux klacxi, ktp... Aligxo cxe:
http://www.onelist.com/subscribe/persone
* * *
Meze de 1998 egide de la Rusia akademio de edukado publikigxis en Rostovo
ruslingva libro pri la problemo de internacia lingvo, Esperanto kaj la
movado. Gxi farigxis la unua rusa libro, kiu konatigas ne nur kun la
faktoj sed ankaux kun la etoso de la E-movado. Pri detaloj volonte
informas la auxtoro: D-ro A.Melnikov, p.k. 393, RU-344007 Rostov-na-
Donu-7, Rusio, e-posxto: root@forigu.riatm.rnd.su por docento Melnikov
* * *
Walter Klag (klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at) trasercxis interreton per
la sercxroboto Altavista, unu el la plej grandaj retaj sercxiloj, kaj
trovis preskaux tri milionoj da ret-pagxoj enhavanta la vorton
"Esperanto".
* * *
En la jxus aperinta libro itallingva "Quale futuro: umano o disumano?", de
Enzo Guernieri trovigxas deko da pagxoj pri Esperanto, prezentata kiel
racia solvo de la monda lingvoproblemo.
* * *
Danke al la loka Esperanto-asocio la estraro de la urbo Gliwice, Polio
eldonis kolorplenajn posxtkartojn kun belaspekta bildo pri la urbo. La
karto surhavas nian verdan stelon kaj la tekston "Salutojn el Gliwice".
* * *
En marto okaze de la 25 jara de la oficiala gxemeligxo inter Vadse
(Norvegio) kaj Murmansk (Ruslando) la prezidanto de la E-klubo de
Murmansk, Aleksas Masjukas, vizitas la urbon, kie estis granda
infromkampajno pri Esperanto. La lokaj espernatistoj kaj la gasto
vizizitis lernejon, kafejon,gazetradakcion kaj regionan radiostacion.

**************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Hungariaj eventoj
=================

En Budapesxto refondigxis la centra Bp-a E-Klubo! Kunvenoj en la lasta
mardo de cxiuj monatoj ekde 18.30 en Bp. VIII. Gyulai Pal u. 9 (tuj
maldekstren cxe la enirejo). Gvidantoj: Farkasne Tatar Eva kaj dr. Nagy
Robert. La 29-an de junio cxeftemo estos la Kosovo-a milito (dr. Denke
Peter), la 27-an de auxgusto oni gastigos dr. Otto Haszpra. Estas bonvena
cxiu E-parolanto!
* * *
Bp-a E-Domo (KEA) organizas intensajn lingvokursojn en julio (3x2 horoj
semajne). Interesigxantoj kontaktu: 282-88-85.
* * *
La 12-an de junio kun reprezentantoj de 6 E-socioj okazis preparkunsido
pri Hungara E-Federacio, sed kelkaj bazaj demandoj restis nesolvitaj (KEA
kaj HEJ volas havi ne nur unu plusan formalan societon, sed laux ili
esence la Federacio devas plenumi la rolon de la "komuna landa asocio").
La postsemajna jarkunveno de HEA taskigis la estraron trakti plu.
* * *
Hungara E-Junularo ricevis 200 mil forintan sxtatan subvencion. En aprilo
dum la cxi-jara jarkunveno oni elektis novan estraron: Acsadi Vera
(prezidanto, la unua virina prez. cxe HEJ), Szabo Tibor (sekr.),
Berczeledi Klara, Harsanyi Katalin kaj Boros Katalin.
* * *
La 23-24-an de majo kun partopreno de cx. 30 invititoj okazis "arbara
kunlogxado", t.e. seminario por junularaj gvidantoj kaj instruistoj. La
arangxon plene subvenciis Eszperanto Alapitvany.
* * *
Hungara Esperanto-Asocio ricevis sxtatan subvencion de 800 mil forintoj.
En majo la estraro konsentis pri la transdono de la oficejo en Andrassy ut
al ekstera privata firmao, do por HEA restis nur la refunkciigita
librovendejo en Kenyermezo u. 2. (malfermite lunde merkrede vendrede
posttagmeze, dejxoras Laszlo Vizy)

**************************************************************************

NOTLIBRO
////////

Akademianoj
===========

Responde al pluraj petoj jen la adresaro de la membroj de Akademio de
Esperanto. La listo servas por ebligi la rektan kontaktadon kun la
akademianoj. Tamen, bv. ne forgesi, ke por respondi al eventualaj lingvaj
demandoj la Akademio establis la "Konsultejon de la Akademio", gvidata de
Stefan Maul (maul@forigu.newsfactory.net) - do per lingvaj demandoj vi turnu vin
komence al tiu instanco. (Vidu ret-info 18.01.1999 kaj Eventoj n-ro 160)

---

S-ino Perla Ari-Martinelli C.P.28 CH-2301 La Chaux-de-Fonds Svislando
D-ro Julius Balbin 945 West End Ave. # 9A NY-10025 New York Usono
Gerrit Berveling Mussenhage 8 NL-8011 BH ZWOLLE Nederlando
D-ro Werner Bormann Neumahlen, 37 / 414 DE-22763 Hamburg Germanujo
D-ino Marjorie Boulton 36 Stockmore Street Oxford OX4 1JT Britujo
D-ro Donal R. Broadribb PO Box 643 York WA 6302 Auxstralio
S-ro Jorge Camacho Cordon Chantada 43, 1-J ES-28035 Madrid Hispanujo
S-ro Andre Cherpillod La Blanchetiere F-72320 Courgenard Francujo
D-ro Renato Corsetti Colle Rasto IT-00036 Palestrina Italujo
Prof. Probal Das Gupta Centre for Applied Linguistics and Translation
   Studies University of Hyderabad Hyderabad 500 046 Barat
Aldo de' Giorgi, via M. Anzi 19, I-22100 Como, Italujo
Edwin de Kock 18 Los Terrazos Blvd, Edinburg, TX 78539, Usono
Michel Duc Goninaz Val Saint-Georges, Chemin de l'Echelle F-13100 Aix-en-
   Provence Francujo
S-ro Rudiger Eichholz Bailieboro Ontario CND KOL1BO Kanado
S-ro Bernard Golden Damjanich u. 1/C-I.8. H-8200 Veszprem Hungarujo
Prof. Hitosi Gotoo J-981 Sendai Aoba-ku, Nakayama 1-17-13 Japanujo
Prof. Christer Kiselman Upsala Universitato Matematika Instituto
   Posxtkesto 480 SE-751 06 UPPSALA Svedujo
D-ro Boris Kolker 1300 Superior Ave., Apt. 2109 Cleveland, OH 44114 Usono
Prof. Gasu Konisi Minoo 8-16-35 562 Minoo-si Japanujo
D-ino Ilona Koutny Poniatowskiego 3 PL-62020 Swarzedz Pollando
Prof. Erich-Dieter Krause Semmelweisstr. 7 DE-04103 Leipzig Germanujo
Prof. Sergej Kuznecov Moskva Universitato Lomonosov Department of General
and Comparative Linguistics Philological Faculty MGU, 1st Building of the
   Humanities, Room 955 RU-119899Moskva, Vorobjevy Gory Ruslando
S-ro Georges Lagrange Esperanto-Centro KVINPETALO F-86410 Bouresse
   Francujo
Prof. Jouko Lindstedt Heinlammintie 16 B FIN-15210 LAHTI Suomujo
S-ro Li ShijunPosxtkesto 77 CN 100037 Beijing Cxinujo
D-ro Francois Lo Jacomo 42, quai de la Loire F-75019 Paris Francujo
D-ro Carmel Mallia 89, Triq Is-Santwarju ZBR O4 Zabbar Malto
Prof. Geraldo Mattos rua Nicaragua 2141 BR-82515-260 Curitiba PR Brazilo
S-ro Stefan Maul Pferseer Str. 15 DE-86150 Augsburg Germanujo
Prof. Carlo Minnaja Dpt. Mat. Pura & Appl.Via Belzoni, 7 I-35131 Padova
   Italujo
S-ro Daniel Moirand 18-bis, rue M-al Joffre F-13100 Aix-en-Provence
   Francujo
S-ro Brian Moon 2 Om Klappchen LU-5682 Dalheim Luksemburgo
S-ro Andrzej Pettyn Wielki Kat 9 PL-05-822 Milanowek Pollando
S-ro Sergej B. Pokrovskij str. Teresxkova 28-32 Novosibirsk 630090 Rusujo
S-ro Baldur Ragnarsson Sogavegur 170 IS-108 Reykjavik Islando
S-ro Johan Hammond Rosbach Hulderveien 17-B NL-1709 Sarpsborg Norvegujo
D-ro Klaus Schubert Twedter Tal 6 DE-24944 Flensburg Germanujo
S-ino Spomenka Stimec Nova Ves 87 HR 10000 Zagreb Kroatujo
D-ro Humphrey Tonkin 279 Ridgewood Road West Hartford, CT 06107-3542 Usono
Prof. Amri Wandel University of California Dept. of Astronomy Los Angeles,
   CA 90024 Usono
D-ro John C. Wells 5 Poplar Road Merton park GB-London SW19 3JR Britujo
S-ro Xie Yuming Esperanto-Sekcio de Radio Pekino CN 100866 Beijing Cxinujo
S-ro YAMASAKI Seiko Higasi Koigakubo 3-18-12 JP-185-0014 Tokyoo,
   KOKUBUNZI, Japanujo

Renato Corsetti
corsetti@forigu.itelcad.it

Rim: La landonomojn ni aperigas tiel kiel ni ricevis... - ndlr

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Ni memoru Andreon Cseh
======================

En marto ni rememoris la forpason de Andreo Cseh (Cxe). Okaze de la
centjarigxo de lia naskigxo (en 1995), mi pensis ke mia modesta artikolo
en Heroldo de Esperanto estis la nura omagxo al tiu majstro, sed poste mi
ricevis elstaran Memorlibron kompiliutan de prof-ino K. Smideliusz, kiu
inde markis lian 100-jaran naskigx-datrevenon.

La rekta metodo, kiun li kreis antaux 70 jaroj, post la milito, sen
paperoj, sen libroj, nun estas agnoskata de la lingvaj institutoj kiel la
plej trafa kaj moderna.

"Stelo" lia ideo pri internacia mono hodiaux farigxis reala, sed kun la
nomo "euxro".

Okaze de la 20-jarigxo de lia morto, mi faris la ret-pagxon
http://www.geocities.com/Athens/Parthenon/1464/cseh.html por ke
esperantistoj povu ekkoni la gigantan laboron de tiu, kiu dedicxis sian
tutan vivon al nia lingvo. Pro li Esperanta agado li ecx perdis la rajton
plu esti pastro, kaj fine de la vivo, pro envio kaj avaro de la iama IEI-
estraro, Cseh farigxis ne tre bonvena en la Instituto, kiun li mem fondis.

Dr. Roberto Resende,
diplomita CSEH-instruisto
rete: roberto@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn
   al iu E-gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni
   profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

**************************************************************************

RADIO
/////

E-programo en Svislando
=======================

Zuriko ek de la 11-a de marto 1999 havas lokan Esperanto-programon!

En Zuriko en 97,5 MHz je la 15.20-a horo estas elsendita en la programo de
loka Radio Lora en la programero Anteno Literatura en kaj pri Esperanto.
La programo estas kaptebla en la regiono de Zuriko kaj povas esti
auxskultita de proksimume 2 milionoj da personoj. La cxefa publiko de
Radio Lora estas progresemaj intelektuloj kaj politike aktivaj homoj kaj
eksterlandanoj vivantaj en Zuriko kaj gxia regiono, kiu kongruas kun la
plej tauxga celpubliko por disvastigi Esperanton. La elsendon redaktas Jan
Stanislav Skorupski kadre de la pollingva programo de la sendilo.

Dietrich Weidmann
rete: info@forigu.allsprachendienst.ch

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Se aktivuloj kaj LA-oj...
=========================

En la numero 1/jan-99 de Eventoj Vincent Charlot parolas pri 120
euxroparlamentanoj, kiuj diversgrande akceptas, ke Esperanto povus iel
helpi, por solvi la lingvan problemaron de Euxropa Unio.

Mi devas diri, ke nun ili estas 132 (21.08%). Tiu cifero estus pli alta,
se trovigxus kompetantaj aktivuloj en la 15 landoj de EU, se cxiuj landaj
asocioj en tiuj landoj konsentus kunlabori.

Gravegas ja, ke EP-anoj subtenu nian lingvon, sed gravegas ankaux, ke
E-istoj diskonigu la liston de akceptantoj ekster la E-medioj, precipe al
aliaj politikistoj, jxurnalistoj, euxropaj asocioj, ktp. Ni konstatis en
Belgio, ke vidante tiun liston multaj homoj pri serioze taksas Esperanton.

Germain Pirlot
Steenbakkerastraat 21. BE-8400 Oostende

Rim: Antauxnelonge okazis la reelektado de EP-anoj, kaj certe sxangxigxos
la nombro de E-akceptantoj. Sed la ideo kaj la taskoj dauxre estas
aktualaj. - ndlr

**************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Korusa muziko en KD
===================

La Bretona Esperanto-Koruso naskigxis en 1996. Okaze de la kongreso de
SAT-Amikaro en Quintin la 40 amatoraj kantistoj ekzercadis dum 4 tutaj
tagoj kaj fine ili donis bonsukcesan koncerton.

La registrajxo de tiu kongresa koncerto estas nun publike gxuebla danke al
la loka E-klubo (kaj al multflanka helpo de Froreal Martorell) per nova
muzika kompakta disko.

Ne disponeblas multaj Esperantaj sonmaterialoj en tiu gxenro, (ankaux la
registrajxo de la Korusa Festivalo de la Budapesxta UK kusxas en la
tirkesto de LINGVO-Studio) - do tiu cxi KD certe estos populara inter la
sxatantoj de korusa muziko.

La KD entenas duonparte novtradukajn kaj bretonajn kantojn. Gxi estas
akirebla kontraux 80 FRF aux 12 euxroj cxe:

Esperanto-22,
6 str. JP Calloch, F-22000 Saint-Brieuc, Francio.
(UEA-kodo: CLOP-Z)
Rete: denis.clopeau@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

AODIENCO - de Vaclav Havel. Teatrajxo, unuaktajxo kun auxtobiografiaj
trajtoj. 20x13 cm, 40 pagxoj. Prezo: 4.8 NLG. Eldonis: Kava-Pech, Prago.
* * *
YUMEIHO-TERAPIO. 100 teknikoj de la japana kuracmetodo. Dulingva versio,
Esperanta tekstoj kun siaj hungaraj tradukoj. Eld: Katalin Farago. A-5,
cx. 200 pagxoj, ilustrite, plus medicina vortaro EO-HU.
* * *
SPITE AL CxIO - BOSNIO. Elekto el artikoloj kaj informajxoj elsenditaj per
"Esperanto el Sarajevo" en 1994-95. Formato 12,5x20 cm, 132 pagxoj.
Eldonis: E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kunlabore kun Kataluna E-Asocio,
Sabadell.
* * *
HOMAJ RAJTOJ - DEMANDOJ KAJ RESPONDOJ. E-lingva eldono de UN-libro. Trad:
Edmund Grimley Evans. Formato A-5, 140 pagxoj. Eldonis UEA.
* * *
NATURKURACADO EKDE ANTIKVECO GxIS NUN. La popola medicino kaj gxia influo
al nuntempa kuracado. Kursomaterialo por studadsesioj de AIS en 1994 -95
kaj 96 de Alicja Krejci-Lewanderska. Formato A-5, 92 pagxoj.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

39 jaragxa kuracistino kaj muzikistino, patrino de du infanoj kaj super
cxio homo kun entuziasmo, deziras tauxgan partneron por cxi tiu vivo, kaj
sxatus ke li estu esperantisto. Mi vivas en Rumanio. - Rim: Nomo kaj
adreso en la redakcio. Sur la koverto adresita al Eventoj (pk. 87, HU-1675
Budapest, Hungario) skribu: "Anonco el Rumanio" - ni plusendos gxin. La
red.
* * *
La Esperanta grupo de Gliwice (Polio) cxijare festos la 90-an datrevenon
de la kluba E-movado en la urbo. Okaze de la festo la klubanoj preparas
ekspozicion de E-bild- kaj posxtkartoj. Kiu povas, bonvolu sendi
bildkartojn por ricxigi la ekspozicion. Adreso: Stanislaw Mandrak, str.
Kormoranow 39/16, PL-44-114 Gliwice, rete: staman@forigu.ka.onet.pl aux
staman@forigu.priv.onet.pl
* * *
Respondeca kaj honesta 24 jara studentino sercxas laboron en Esperanto-
familio dum la cxi jaraj someraj ferioj aux en la posta jaro kiel
prizorganto de infanoj aux maljunaj personoj. Mi havas praktikon.
Kontaktu: Aneta Krata, ul. Sxlapa 6. PL 63-421 Przygodnice, Polio. Tel:
+48-62-5926816
* * *
Cxiuj retmesagxoj de la pasintaj 6 monatoj estas perditaj. Se vi atendas
respondon, bv ripeti gxin. Irejo@forigu.neda.net - M. Reza Torabi, Irana
Esperanto-Centro, pk. 17765-184, Tehran, Irano.

**************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

13 j. knabo, hobioj estas fisxkaptado, korbopilko, naturo, botelaj korkoj.
Nikita Prohorenko, ul. Belinskogo 1-298, Krasnojarsk, RU-660032, Rusio.
* * *
Mi estas komencanto de Esperanto. Mi studas biologion en la
universitato en Valencia. Mi deziras korespondi pri muziko, libroj, ...
Irene Fuentes Gonzalez, Strato Alquerias de Bellver, 70, Pta 9, ES-46015
Benicalap (Valencia), Hispanio.
* * *
Kartvelia sekcio de MEM, kiu refunkcias de longe, deziras korespondi kaj
kunlabori kun cxiuj MEM-sekcioj de la tuta mondo. str. Kostava 77,
380075 Tbilisi, Kartvelio, Teknika Universitato, ESPERANTO MEM-sekcio,
Manana Cuckizidze.
* * *
Mi deziras internacie korespondi. Mi estas 58-jara juna emeritulo.
M. Jove Marcel, 222 Chemin de Pascal, FR-83140 Six Fours les Plages,
Francio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

La granda sekreto, aux kiu komplicis kontraux IJK?
==================================================

LKK, TEJO-KER, KLKS, KEJA, RKK kaj aliaj strangaj langorompaj
literkunmetoj tage-nokte klopodis malkasxi la sekreton: kial ne venis 200
aligxintoj al IJK en Rijeka en la pasinta jaro? Malgraux ilia
auxtoritateco, memkonscio, strukturiteco, hierarkio, sxajnefikeco kaj
bonaj rilatoj kun la kuiristinoj, ili ne sukcesis respondi la demandon.

La Auxrora Teamo de la dumkongresa informilo "Kongresa Tempo" iom
cerbosxtormis, musklikadis, mangxis kelkajn Berger's-kukojn kaj rapide
solvis la nesolveblan, misteran problemon. Laux ilia versio okazis la
jeno:

"Drinkejacxo ie en Assisi, antaux la tertremoj, duonlumo, fumo, rauxkaj
vocxoj, odoro de vodko. Tri malhelaj figuroj, mezagxaj viroj, diversaj
hararangxoj sur iliaj vizagxoj: Unu fumas, cxiuj drinkas: Lazillo
Sivlasxi, grizhara amaskomunikila potenculo ekparolas: - Kamaradoj, ni
devas fari ion! Luigi Pietro Sessantini, ruza policisto kun suspektinda
barbo respondas: - Jes, ion kruelan! Sandro Alesse Amerio, dika amatora
aktoro kun sxajna rideto konkludas: Bone, sed kion?"

Kaj ili interkonsentis. Terure. Senkompate. Ili ecx realigis la
fiplanacxon. La nekredebla triopo manipule baris cxiujn klopodojn de la
simpatiaj kravataj gejunuloj okazigi pli sukcesan mafiulan renkontigxon,
la Interbarbulan Jupli-desplian Kunkunigxon (IJK) ol ili organizis en la
antauxtertrema Assisi. Sivlasxi sensacie skribacxis en siaj gazetoj pri la
skandala IJK, kie oni preskaux rifuzis doni duoble pli da kukoj al tiuj,
kiuj logxas sur la teretagxo. Sessantini kontaktis cxiujn policistojn,
limgardistojn, konsulojn kaj studenthejmajn pordistojn, ke ili ne ellasu
aux enlasu la partoprenemulojn el aux en siaj(n) landoj(n). Amario simple
decidis mem ne partopreni, tiel lia granda familio, adorantaro kaj komerca
partneraro (cx. 100 personoj) ankaux ne partoprenos.

La komplicanoj nur forgesis kalkuli je la forto, beleco, entuziasmo kaj
nevenkeblo de la internacia junularo, kiu lastmomente tamen alvenis,
aligxis, ecx pagis kaj tiel savis IJK-n.

Abelardo Ardo
laux "La Kongresa Tempo", n-ro 2

**************************************************************************

Redakcia skismo cxe Heroldo
===========================

Mi ricevis de anonima partopreninto la informon, ke dum la paskaj ferioj,
kiam kunvenis la tuta redakcio de Heroldo de Esperanto, okazis subite
grava skismo, kiu povus ecx endangxerigi la pluan eldonadon de la populara
gazeto. La problemo je kiu la redakcio disigxis en du same grandajn
frakciojn estas: kiel interpreti la nomon de la gazeto, konkrete la vorton
"Heroldo".

Laux Perla Martinelli, la cxefa parto estas "hero-", indikanta heroecon,
kuragxon kaj rajton ataki dekstren kaj maldekstren. Giorgo Silfer akcentis
la finajxon "-oldo", kiu implicas agxon kaj la sagxon kiu sekvas de agxo,
sed ankaux tradiciemon kaj prudenton. Antaux la disigxo, la du frakcioj
tamen sukcesis interkonsenti, ke ili turnos sin al la prezidanto de la
Akademio de Esperanto d-ro Werner Bormann, por auxdi ankaux lian opinion.
Laux ne tute oficiala informo, li emus emfazi la nomoparton -ero-.

Markus por MALE

origine cxe:
http://esperanto.nu/male
represita en Gazeto Andaluzia, marto-99

**************************************************************************

Interparolo subauxskultita
==========================

- Cxu Vi estas esperantisto?
- Jes.
- Hm... Domagxe...
- Sed Vi ja ne estas esperamtisto?
- Mi!?...
- Jes, Vi.
- Neniam!...
- Dankon al Dio.

fonto: http://www/algonet.se/ixnko/retmag/jam.html

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Internacia Esperanto Konferenco 1999
     17a-23a julio 1999, Metz, Francio 
          pri: Mono kaj Civilizo
          
organizita de OSIEK kaj Eo-Klubo de Metz kun la oficiala subteno de
- Urbo Metz
- Departamento Moselle
- Regiono Lorraine
---------------
http://osiek.org/iek/metz99.html

La ok pritemaj prelegoj, de fakuloj el la tuta mondo, okazos matene dum la
semajno. Laux la kutimoj de OSIEK, cxiam sekvas ilin vigla debato, kiun oni
lauxplacxe dauxrigas cxe komuna mangxo-tablo. Ricxa kultura programo:
prelego pri Esperanta literaturo, prelego pri la urbo Metz, vizitoj de
Metz kaj apudaj gravaj urboj (Luxembourg, Nancy). Cxi-jare aparte ricxa kaj
bunta estos la vespera programo, kun multaj koncertoj: klasika, cigana,
jxaz-muzikojŠ Lingva kurso por komencant oj okazas samtempe kun la
prelegoj. Cetere, Metz estas urbo kun multaj artajxoj kaj vendejoj, rivero
kaj promenadojŠ Kotizo inkluzivas partoprenon al cxiuj prelegoj aux kursoj,
vizitoj kaj koncertoj.

sabato 17a Akcepto de partoprenantoj: dum la tuta tago
           Vespera interkona vespermangxo: ekde 20h, en salono 
           kaj la gxardeno de la KulturDomo, kun pianisto.
dimancxo 18a Malfermo de la Konferenco, prezento de la
           temo kaj de la kvin verkoj (inter kiuj, vendrede 23a, 
           okazos vocxdonado por OSIEK-Premio). Prelego pri Metz,
           gxia historio kaj nuna situacio. Vizito perpieda de Metz.
           Akcepto en la Urbodomo de Metz. Koncerto.
lundo - jxauxdo:

-Prelegoj pritemaj
           * La Euxropa Centra Banko en la vivo de Euxropanoj,
             de Mantha CHRISTOU
           * La komuna mono kaj la Euxropa integrigxo, 
             de Edgar MÜLLER
           * Mono kaj la aziaj civilizacioj, 
             de YAMASAKI Seiko
           * Monludoj en Tajlando, 
             de Markus GROSS
           * La Mono en transira periodo, 
             de Barbara DESPINEY
           * Industrio en Loreno dum XIXa kaj XX jc,
             de François-Xavier GILBERT
           * Auxstraliaj aborigenoj kaj moderna ekonomiko,
             de Trevor STEELE
           * La cxinaj moneroj tra jarcentoj, 
             de PENG Zhengming

-Aliaj prelegoj
           * Historio kaj nuno de la urbo Metz,
             de Madeleine de ZILAH
           * Valoroj de la Esperanta-literaturo, 
             de Chris DECLERCK
vendredo 23a Sintezo de la Konfereco; Gxenerala Asembleo
           de OSIEK, vocxdono por OSIEK-Premio, por temo
           de IEK-2000, por loko de IEK-2001 ktp.

Vizitoj
-------
* Metz (Katedralo, Arkeologia Muzeo, Muzeo Robert Schuman ktp.)
* Nancy (malnova urbo, Gxardenoj, Muzeo de Nancia Skolo)
* Luxembourg (Euxropa kvartalo Kirchberg) Koncertoj
* sab 20: Piano, Strauss, Chopin... fare de Olivier Giroud-Fliegner
* dim 20h30: Klaviceno kaj Liuto, de Anne-Catherine Bücher
  kaj Naochika Sogabe,
* mar 20h30: Poulenc kaj Chopin, triopo fluto-violoncxelo-piano, en
  St-Pierre-aux-Nonnains (plej malnova pregxejo en Francio, IVa jc)
* mer 20h30 : Cigana vespermangxo, kun la kvaropo Chiokerly,
  muziko cigana kaj folklora el centra Euxropo, en la Kulturdomo
* jxaux 21h: ¨aza koncerto kun mult-instrumenta bando, ekstere
  sur placo Jehanne d'Arc

Loka adreso
-----------
Esperanto-Metz - MCL, 36 rue St Marcel, 57000 METZ
tel. +33 (0)387 766394, fax. +33 (0)387 320300,
ret. eo-metz@forigu.osiek.org

Hoteloj
-------
* Hôtel de la Cathédrale**: tre cxarma, cxambroj gustoplene arangxitaj,
  bongusta matenmangxo; piede 5 min. de la konfe- rencejo; 58 eux (380frF)
  por 1 aux 2 personoj + 6 eux (40frF) por matenmangxo

* Hôtel du Centre**: interesa raporto kvalito/prezo, cxiu cxambro havas
  dusxon, necesejon, telefonon, televidon, harsekigilon; piede 15 min. de
  la konferencejo, en la komerca centro; 38 eux (250 frF) por 1 aux 2
  personoj (cxambroj kun 1 granda lito; dua malgranda lito kun suplemento),
  matenmangxo donace, parkejo pagenda

* Hôtel Moderne**: interesa raporto kvalito/prezo, cxiu cxambro havas
  dusxon aux banujon, necesejon, telefonon, televidon, harsekigilon; 25
  min. piede de la konferencejo, apud la fervoja stacidomo; 30 eux (200
  FRF) por 1 aux 35eux (230 FRF) por 2 personoj, matenmangxo donace,
  parkejo senpaga

Aligxkotizoj
- OSIEK-membro:  100 euxr. (670 FRF)
- Nemembro: 115 euxr (770 FRF)

Klarigoj:
---------
 - Aligxkotizo inkluzivas partoprenon al cxiuj prelegoj, aux kursoj, kaj al
   dumkonferencaj ekskursoj en la cxirkauxajxo de Metz.

 - Rabato 50% por: orienteuxropanoj, trimondanoj, junuloj gxis 26jaraj,
   studentoj

 - Geedzaj paroj: rabato 10%

 - Kotizo por membrigxi en OSIEK egalvaloras al 25 posxtmarkoj por sendi
   leteron en via lando. Kelkaj ekzemploj, dum 1998: 67,5 FRF, 25 DEM, 2000
   GRD ktp.

 - Cxiujn kotizojn oni povas pagi al: 1. posxtcxekkonto de Esperanto-Klubo
   de Metz n. 762 79 P NANCY (menciu IEK-1999) aux 2.per franca bankocxeko
   al Esperanto-Klubo de Metz aux 3. al UEA-konto: osie-h.

---------------------------------------------------------------------------

ALIGHILO AL IEK-1999
bonvolu NE esperantigi Viajn nomojn kaj adreson

persona Nomo:
familia NOMO:
adreso :

e-adreso :

Aligxkondicxoj
--------------

[ ] Mi jam estas membro de OSIEK dum 1999 [ ] Mi ne estas nek estos membro
    de OSIEK dum 1999 [ ] Mi samtempe (re)aligxas al OSIEK

[ ] Mi rajtas kotizi 50% por IEK (orienteuxropanoj, trimondanoj, junuloj
    gxis 26jaraj, studentoj)

[ ] Ni aligxas kiel paro - nomo de mia kunul(in)o : [ ]  Mi donacas por solidareca fonduso: Entute nia aligxkotizo estas:

Logxado
-------
Bonvolu kontakti nin je supra adreso au retposxte.

Mi pagas al
-----------
[ ] al pcxk de Esperanto Metz num. 762 79 P NANCY (eventualaj bankkostoj
    estos eltiritaj)

[ ] al UEA-konto osie-h petu kontgxiron de UEA [ ] per franca bankcxeko
    rekte al "Club d'Esperanto de Metz"

Diversajxoj
-----------

[ ] Mi petas oficialan invitleteron al la konferenco

[ ] Mi deziras partopreni en la postkonferenca turisma arangxo (sab. en
    Strasburgo kaj reveno al Metz, dim. & lun. en Bruselo) kaj petas
    informojn pri gxi.

Eventualaj rimarkoj

***************************************************************************
***************************************************************************

Eventoj, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
===================================================
A szerkesztoseg cime: HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. E-posta: eventoj@forigu.esperanto.org
http://www.hungary.net/esperanto/eventoj-enirejo.html
Megjelenik kethetente.
Nyomas: SZELKER Bt. HU-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
EVENTOJ, internacia gazeto pri la Esperanto-movado,
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Eldonas LINGVO-Studio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros kaj Axel Orszag-Krysz
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************