EVENTOJ  N-RO 166, retposxta versio
***********************************

TITOLPAGxE
//////////

Milito en Euxropo
=================

Bedauxrinde denove estas milito en Euxropo, en la t.n. civilizita olda
kontinento, kaj ni havas seriozan dilemon: kiomgrade kaj kiamaniere la
Esperantaj gazetoj, inter ili Eventoj kaj la retposxta novajxservo RET-INFO
devas okupigxi pri gxi, kiomgrade oni devas distribui la cxi-temajn
mesagxojn?

Kulturaj aux neneuxtralaj E-societoj, respektive iliaj gazetoj havas
relative simplan pozicion: ili povas defendi albanojn pro ilia genocido,
aux defendi Jugoslavion pro la jure ne pravita atako de NATO-fortoj.

Sed la neuxtralaj E-organizoj kaj organoj havas pli pezan problemon, ja
ilia komuna bazo estas nur la disvastigo de Esperanto kaj defendo de
lingvaj rajtoj.

Unuflanke ankaux ni ja deklaris, ke profiloj de Eventoj kaj "ret-info"
estas la E-movado, do ni okupigxas nur pri E-movadaj aferoj, aliflanke oni
tamen ne povas resti sen-agaj kiam oni sisteme masakras tutan popolon nur
pro tio cxar ili naskigxis albanaj.

NE atendu de ni distribuadon de cxiuj milit-temaj mesagxoj kaj diskutoj
(plurdekoj alvenas semajne per retposxto), kaj NE atendu de ni kontrolon de
la tamen dissendataj aux aperigitaj militaj novajxoj.

La fakto mem, ke ni distribuas iun militteman mesagxon (pere de ret-info
aux Eventoj) de tiu aux alia flanko - ne signifas ke ni konsentas kun ilia
enhavo.

La starpunkton pri la popolmasakrado kaj interveno de NATO cxiu devas
elformi mem!!!

Sendepende de onia persona opinio pri la justeco aux maljusteco de la
interveno, ni esperantistoj, uzante nian lingvon, niajn personajn
kontaktojn, rimedojn, laux niaj ebloj kaj kapabloj klopodu helpi al
suferantoj de iu ajn flanko.

Laszlo Szilvasi
cxefredaktoro


***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

E-sxak-olimpiko
===============

Esperanto Sxak-Ligo Internacia, ESxLI organizas la 5-an "Verdan Olimpikon"
inter 26-a de julio kaj 9-a de auxgusto en urbo Tulcea, Rumanio. La
Olimpiko okazos enkadre de internacia junulara festivalo.

Dum la sxaka olimpiko oni aplikos la regularon de FIDE, teamoj konsistos el
4 viroj kaj 2 virinoj, kaj ludoj okazos en 7 kategorioj.

Gajnintoj de 1-5 lokoj ricevos premiojn, diplomojn kaj medalojn.

Pliaj informoj, aligxilo haveblas cxe:

Laszlo Noel
pk. 74, Of.p.5, RO-8800 Tulcea, Rumanio

***************************************************************************

La plej nova antikvajxo
=======================

Jxus aperis "Kodo de Hamurabo", la Esperanto-traduko kaj komentarioj de unu
el la plej antikvaj jur-kodoj, redaktita proksimume 1.700 jarojn antaux nia
erao. Gxi estas la unua libro de la serio "Juraj Kajeroj" eldonita de
Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuigxo.

La Esperanto-version realigis Tom Arbo Hoeg (1926-1992) kaj Odd Tangerud,
kiuj sur la 82 pagxoj de la libro, krom la traduko, eseas pri la graveco de
la jur-kodo kaj pri la epoko de la regxo Hamurabo.

Esperanta Jura Asocio
kaj Andaluzia Esperanto-Unuigxo

rete: joser@forigu.lander.es

***************************************************************************

Skani E-tekstojn
================

Cxiam pli kaj pli da homoj akiras komputilteknikajn aparatojn, kaj ofte
levigxas la bezono skani kaj rekaraktrigi Esperantajn tekstojn. Kvankam
ekzistas multaj rekaraktrigaj programoj (angla mallongigo OCR), nur tre
malmultaj el ili kapablas rekoni la E-literojn.

La programaro Recognita Plus 4.0 estas unu el la plej bonaj el ili, kion
oni povas rekomendi por uzo kun Esperantaj tekstoj. En la reta novajxgrupo
SCE oni povis legi la jenan afisxon:

... Cxu oni povas disponigi aliajn informojn, ekzemple la prezon?

Mi pagis iom pli ol 300 DEM. Tio estis favora prezo gxis fino de aprilo. Mi
ne scias, kiom la programo kostas nun, sed versxajne malpli ol 400 DEM.

La rekono de la Esperanto-signoj estas suficxe bone, ecx "ux" estas
rekonata. Oni povas eksporti al Unikodo sen formato aux al okbita teksto
laux la kodpagxo de la "Eventoj"-tiparoj. Tiu nenorma solvo laux mi ne
estas la plej bona, sed oni povas aldoni propran kodpagxon. Mi faris tion
por Latin-3, kaze ke iu interesigxas, mi povus afisxi la dosieron en la
reto.

Vere malbone estas, ke dum eksporto al HTML la programo ne uzas la
kodpagxon, sed provas traduki la neaskiajn signojn per Latin-1-aj HTML-
unuoj, por kiuj ne ekzistas tia unuo en latin-1, oni trovas "_" en la
teksto. Per aliaj vortoj, oni ne povas uzi la HTML-eksporton por E-o, sed
devas unue eksporti kiel tekston, kaj poste mem formatigi por HTML.

Foja erareto estas, ke "ux" estas de tempo al tempo rekonata kiel "n", sed
per trejnado oni povas forigi tion.

Nu, jen la unuaj spertoj kaj pensoj pri Recognita 4.0.

Wolfram Diestel
diestel@forigu.rzaix340.rz.uni-leipzig.de

***************************************************************************

La arto redakti gazeton
=======================

Redaktado de (ne)esperantistaj gazetoj kaj la historio de "Heroldo de
Esperanto" estis la temo de la tre sukcesa seminario okazinta komence de
marto en la kulturdomo "Kvinpetalo" (Bouresse, Francio).

Dum la unusemajna arangxo, deko da geesperantistoj el Britio, Francio,
Germanio, Italio kaj Svedio debatis la teknologiajn, grafikajn, enhavajn
kaj ekonomiajn aspektojn de moderna gazeto.

La seminarion gvidis Gian-Carlo Fighiera, kiu dum 36 jaroj helpis la
edzinon, Ada Fighiera-Sikorska en la redaktado de "Heroldo".

La venontaj (aprilaj) seminarioj temos pri ornitologio kun Ru Bossong, Rene
Pinck kaj Johano Rapley; poste Claude Gacond gvidos seminarion pri aspektoj
gramatikaj, historiaj kaj belatraj de Esperanto.

JCR/Kvinpetalo

John Rapley 
rete: rapley@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

MOVADO
//////

Deklaro de prezidanto Geraldo Mattos, aperinta en la 198-a "Cirkulero de la
Akademio de Esperanto", de la 11-a de decembro 1998:

Nuligo de decido de la antauxa Estraro
======================================

La akademianoj estis surprizitaj per gazetara komuniko de la 17-a de marto
1997, raportanta pri rezolucio de la 24-a de januaro 1997 prenita de la
tiama Estraro de la Akademio de Esperanto, kiu malfermis enketon pri la
agoj de kolego Reinhard Haupenthal kaj aplikis al li suspendon el lia
akademianeco. La akademianoj estis informitaj poste, kaj mi mem, tiama
direktoro de la Sekcio pri Prononco, nur la 19-an de aprilo 1997 ricevis la
koncernan komunikon, al kiu mi reagis per mia 6-a cirkulero, de la 22-a de
aprilo 1997.

Tuj post la elekto de la Estraro, en kiu mi fiere partoprenas, mi ricevis
peton de S-ro Reinhard Haupenthal, ke mi rekonsideru la decidon de la
antauxa Estraro kaj nuligu la suspendon, kiun nia Statuto ne apogas. Cxar
mi opinias, ke ni povas agi preter ia reglamento por fari la bonon al alia,
se nur neniun trian ni ofendas, mi publikigas la sekvantan decidon:

La membroj de la nuna Estraro eksciis pri la suspendo de akademiano
Reinhard Haupenthal per gazetara komuniko de la 17-a de marto 1997. Laux
gxi, la tiama Estraro, dum kunsido en Bazelo, decidis la 24-an de januaro
1997 interalie "suspendi kolegon Haupenthal el cxiuj rajtoj kaj devoj de
akademiano, tiel longe kiel dauxros la enketo". Konsultinte la aliajn
estraranojn, la Prezidanto konstatas, ke tia suspendo havas nenian apogon
en nia Statuto, kaj sekve deklaras gxin nula.

Geraldo Mattos,
prezidanto de AdE

La tekston de la supra decido nia sekretario Renato Corsetti bonvolu sendi
al la magazinoj, kiuj publikigis la Rezolucion de Bazelo, kun peto pri la
aperigo de la nuna decido pri la nuligo de unu el gxiaj partoj.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Inter la Alpoj kaj la Adria Maro
================================

Vivi en la Alp-Adria Komunumo ne signifas nur gxui la diversecon de la
klimato kaj naturo, sed same vivi en multkultura medio. Preskaux ne
ekzistas regionoj de la Komunumo, kie oni ne povus renkonti pluretnismon.

Restas la demando: Cxu ni konas niajn alinaciajn najbarojn, samurbanojn,
samlandanojn? Cxu ni iam partoprenis iun arangxon kiun organizis ilia nacia
komunumo? Cxu ni iam pensis pri iliaj rajtoj? Jen nur kelkaj demandoj al
kiuj ni provos respondi dum la cxi-jara Alp-Adrio Esperanto Konferenco
inter 30.09.-03.10.1999. en la marborda kroata urbo, Medulin. Adreso de la
organizanto:

Kroata E-ista Unuigxo, p/a Sveti Duh 130,
HR-10000 Zagreb, Kroatio.

rete: hes@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Cxiutage sunbrunigxi
====================

Novaj informoj pri la Hispana Kongreso de Esperanto kaj Euxropa E-Kongreso
en Castellon, Hispanio inter la 17-a kaj 21-a de julio de 1999:

La programo estas tre bunta, plena je artaj kaj kulturaj arangxoj, en
Esperanto. Ni aldonas al la programo la jenon:

1. Cxeestos la kongreson la tre konata kaj prestigxa Bulgara Esperanto-
Teatro, BET, kiu prezentos tri teatrajxojn.

2. La urbaj auxtoritatuloj donacas al la kongresanoj senpagajn enirbiletojn
por la urbaj auxtobusoj, kiu estos aparte grava por tiuj "sunbrunigxuloj"
kiuj deziras cxiutage plagxumi por iri el la kongresejo gxis la plagxo.

3. Jam estas konfirmita la kuirado de giganta "Paella" por 500 homoj, por
la kongresanaro, kompreneble senpage. Gxi okazos liberaere, dimancxe cxe la
pagxo.

Pli da informoj pri la kongreso estas troveblaj cxe
http://www.redestb.es/personal/a-casquero

Augusto Casquero
a-casquero@forigu.redestb.es

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

02-07.06. Berlina Arbara Renkontigxo apud Bad Munder. Inf: Cornelia
Tennstaedt, Eberswalder Str.23, DE-10437 Berlin, Germanio. Rete:
h0444ymy@forigu.rz.hu-berlin.de

02-09.06. Tutsemajna stagxo, Batipaume apud Agde. Inf: Suzanne Authier, 9
rue Georges Picot, FR-34500 Beziers, Francio.

03-10.06. Apud-Mediteranea Stagxo, Agde. Inf: Cercle Biterrois d'Esperanto,
9 rue George Picot, FR-34500 Beziers, Francio. Tel/fakso: +33-467-311318.

04-05.06. 2-a Rendevuo pri Esperanto Kiel Laborlingvo cxe Kampo de la Sano,
Ribeirao Preto. Inf: Instituto Homeopatico Francois Lamasson, Rua Americo
Brasiliense, 1418 cep BR-14015-150 Ribeirao Preto, Brazilio. Tel:
+55-16-6368889. Rete: lamasson@forigu.netsite.com.br

04-06.06. 800 jaroj Rendsburg - 80 jaroj Esperanto en Rendsburg. Inf: Wilma
Lehmann, Gerichtsburg 17., DE-24678, Germanio. Tel: +49-4331-72941.

04-06.06. 5-a Danuba Esperanto-Rendevuo kaj Esperantista Krea Renkontigxo
"Arbitus-99", Razgrad. Inf: Esperantista Domo de Kulturo, str. Sv. Kliment
EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694.

06-12.06. 21-a Cxebalta Esperantista Printempo, Mielno. Inf: Pola
Esperanto-Asocio, p.k. 30. PL-75-016 Koszalin - 1, Polio. Tel:
+48-94-3404563 petu: Baranowski.

07-14.06. Litovaj naturparkoj - ekspedicio de Poprad al Litovio. Inf:
Esperanto -Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com

11-13.06. 19-a Internacia Renkontigxo de popolaj orkestroj, Torun. Inf:
Etnografia Muzeo, str. Waly Gen. Sikorskiego 19, PL-87-100 Torun, Polio.

11-13.06. Naturamika semajnfino kun Mirta Godec, bieno Njegusx, Hrasxcxina-
Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6,
IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete:
orbispictus@forigu.iol.it

11-13.06. 56-a Norvega Esperanto-Kongreso, Fana apud Begen. Inf: Norvega
Esperantista Ligo, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. Tel:
+44-22-350894. Rete: esperanto@forigu.online.no

12-13.06. 47-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, Kongreso de KLEG en
Kobe, Japanio. Inf: Rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp

13.06. 36-a Esperanta Renkontigxo De Paraiba Valo/Resende-RJ. Inf: Avenida
Castelo Branco, 104-4-a etacxo. Rete: Rete: astroneves@forigu.infolink.com.br

13-23.06. Internacia Somerkurso en Karlskoga. Inf: Karlskoga Folkhogskola,
SE-68096 Lesjofors, Svedio. Rete:lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se

19.06. Kvina Frata Vespero kaj Kamparana Festo, Rio de Janeiro. Inf:
Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono - EKOR, Strato Cel. Agostinho
126, Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro - RJ, Brazilio.

21-30.06. Vizitoj en Benelukso, Bruselo. Inf: Marcel Delforge, Rue des
Glacieres 16, BE-6001 Charleroi, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413

24-27.06. 3-a Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo, Poprad.
Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,
Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com

25-27.07. Oliva Gastronomia Semajnfino, Maury (apud Perpignan). Inf:
Frederic Durand, 59 avenue de la Colline, residence l'Hermitage, B a t.F,
FR-34070 Montpellier, Francio. Tel: +33 (0)4.67.11.20.59 (petu Korali).
Rete: pboix@forigu.club-internet.fr

26-27.06. Speciala monatfino por infanoj kaj plenkeskuloj, La-Chaux-de-
Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Posxtfako 311. CH-2301 La-Chaux-
de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

26.06-03.07. Blankaj noktoj, Sank-Peterburgo. Inf: Svetlana Ejst, ul. P.
Germana 15-1-98, RU-198329 Sank-Peterburg, Rusio. Tel: +7-812-1360229

27.06. Internacia kaj Tutlanda Jarpikniko, Huizingen. Inf: Marcel Delforge,
16 rue des Glacieres, BE-6001 Charleroi (Marcinelle), Belgio. Tel:
+32-71-431413.

27.06. Turisma Esperanto Festo en St-Laurent-de-la-Plaine. Inf: Kultura
Esperanto-Centro de Angers, 6 rue du Buis, FR-49000 Angers, Francio. Tel:
+33-241-668336, fakso: +33-241-784775. Rete: laurent.vignaud@forigu.wanadoo.fr

27.06. Tutlanda Jarpikniko, Huizingen cxe Bruselo. Inf: Marcel Delforge, 16
rue des Glacieres, BE-6001 Marcinelle/Charleroi, Belgio.

30.06-04.07. Frusomera Renkontigxo Esperantista Sxokanta Obstinulojn,
FRESxO-99. Inf: Andrzej Gielert, Murzynowskiego 22/27, PL-10-950 Olsztyn,
Polio. rete: mazda47@forigu.polbox.com

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Nova dissendolisto por "makuloj"
================================

Esperantistoj uzantaj makintosxojn ne same abundas kiel uzantoj de vindozaj
sistemoj. La demandoj, kiel plej efike uzi Esperanton estas ankaux iom
aliaj. Tial ekfunkciis nova dissendolisto nomata "e_Mac", al kiu estas
petataj aligxi cxiuj, kiuj sxatus intersxangxi spertojn. La diversaj
mesagxoj estos distribuataj retposxte.

Al "e_Mac" oni povas aligxi en gxia retpagxo http://esperanto.nu/e_Mac/ Por
kontroli, ke via indikita retadreso estas korekta, estos sendita
anglalingva konfirmilo, kiun vi senkomente resendu. "e_Mac" utiligas la
servojn de ListBot, tial la angla lingvo.

Macintosh survojas al sistemnivela unikodigxo, kiu devigos la uzantojn
sxangxi siajn rutinojn, kiel trakti la Esperantajn literojn. Reciproka
helpo pere de "e_Mac" povos faciligi kaj rapidigi tiun sxangxon, kaj en
korespondado, farado de retpagxoj kaj alispecaj laboroj. Sed ankaux aliaj
pli gxeneralaj demandoj povos esti pridiskutataj.

"e_Mac" estos prizorgata de Janko Luin (janko@forigu.esperanto.se), gxisosta
"makulo" kaj studento pri programado cxe la Regxa Teknika Altlernejo de
Stokholmo, Svedio.

Franko Luin
rete: franko@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

Facile administri retpagxojn
============================

Mi faris programon per kiu estas pli facile administri retpagxojn.

La ideo estas, ke vizitantoj de retpagxo povas rapide kaj komforte korekti
la pagxon (se informoj mankas aux estas nekorektaj). Vizitu:
http://ttt.esperanto.dk/muziko kaj provu korekti. Skribu al mi se vi havas
ideojn kiel plibonigi. Pri pli da detaloj interesigxu cxe:

Jacob Nordfalk,

Praestehusene 29, DK-2620 Albertslund, Danio
rete: nordfalk@forigu.alf.nbi.dk

***************************************************************************

MOVADO
//////

UEA: Agado ESPERO
=================

Kiel pluraj esperantistoj scias, ekzistas cxe UEA la tiel nomata konto
"espero". Gxi celas helpi esperantistajn militviktimojn kie ajn en la
mondo, apartenantajn al cxiuj militantaj flankoj.

Unu el la kritikoj en la pasinteco rilatis al la limigxo je "esperantistaj"
viktimoj. La kritikantoj iusence pravis, sed aliflanke la rimedoj de la
konto estis ne grandaj, kaj oni devis elekti prioritatojn.

Tiuj limoj kaj tiuj prioritatoj restas. Aliflanke spontane ekestas nun
novaj iniciatoj, kiuj permesas al ni transpasxi tiujn limojn. Per la "Agado
Espero" ni komencas enpreni ilin kaj provi apogi ilin. La nomo estas la
sama nomo de la konto, cxar temas pri la sama agadkampo. Gxi ne limigxas je
la nuna milita situacio en Jugoslavio (kvankam evidente pri tio temas nun)
sed al cxiuj militaj situacioj en la mondo (Orienta Timoro aux difinitaj
sxtatoj en Afriko, ekzemple).

Per cxi tiu 1-a komuniko mi petas vin helpi nin trovi kandidaton por la
cxi-sekva helpo-oferto:

Usonaj esperantistoj pretas starigi sxparkonton, en kiun ili metos
cxiumonate monon, por ke post kelkaj jaroj estu sumo de kelkaj miloj da
dolaroj, kiujn juna kosova albano povos uzi por siaj universitataj aux
antauxniversitataj studoj.

La grupo nun sercxas kosovan infanon (de proksimume 12 gxis 15 jaroj), kiu
prefere parolu mem Esperanton aux apartenu al esperantlingva familio, kaj
kiu suferis pro la milito. Oni donos prioritaton al infano, kiu eventuale
perdis unu aux ambaux gepatrojn.

Renato Corsetti
Vicprezidanto de UEA

Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio,
tel. +39-06-9575713, faks. +39-06-9576633,
ret-adreso: corsetti@forigu.itelcad.it

***************************************************************************

2300 aligxoj al Berlino
=======================

En komenco de aprilo la kongresa fako de UEA registris la 2300-an aligxon
al la 84-a Universala Kongreso en Berlino (31 julio - 7 auxgusto).

La gxisnunaj aligxintoj reprezentas 56 landojn. Plej multnombras la
gastiganta lando Germanio kun 418 aligxintoj. Sekvas Francio (232), Polio
(162), Japanio (149), Nederlando (83), Svedio (77), Italio (74), Litovio
(64), Belgio kaj Britio (po 61), kaj Finnlando (54). Apud Japanio la plej
multnombraj ekstereuxropaj landoj gxis nun estas Brazilio (37), Usono (31)
kaj Auxstralio (16).

***************************************************************************

Manuel de Seabra: Prezidanto de ACEC
====================================

La 14-an de majo Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio, ACEC en
Barcelono, elektis kiel sian prezidanton por kvarjara periodo
Esperantlingvan verkiston, Manuel de Seabra.

ACEC estas verkista asocio kiu cxefe okupigxas pri la defendo de la
profesiaj rajtoj de cxiuj verkistoj logxantaj en Katalunio, sendepende de
la lingvo uzata. Inter la pli ol 300 membroj de ACEC trovigxas germanaj,
polaj kaj cxinaj verkistoj, krom multaj el la plej famaj nomoj el la
hispana kaj kataluna literaturoj.

el ret-info

***************************************************************************

Nova Amikeca Reto
=================

En aprilo aperis la libro AMIKECA RETO 1999-2000. En gxi estas listigitaj
pli ol kvarcent adresoj en kvardek landoj por miloj da vizitoj, aktivadoj,
diskuttemoj...

Kiel kutime la Reciproka Gastigado gxuas mirindan sukceson. Novaj landoj en
la listo estas Makedonio, Benino, Usono kaj Algxerio. Notinde estas, ke la
reto rapide disvolvigxas en Kubo.

Tuta dosiero estas rezervita al malrapida turismo, kiu aparte tauxgas por
serioza komprenado de fremda regiono, kaj oni trovas ankaux detalan
priskribon pri la necesaj teknikoj por scipovi rulhejmadon.

La listo akireblas kontraux 10 euxroj + 1 EUR afrankite (70 FRF+10) en viaj
bonaj libro-servoj aux cxe niaj tridek perantoj.

AMIKECA RETO
88 str. Victor Hugo, FR-37 400-Amboiset, Francio

rete: a.reto@forigu.france-association.com
http://www.creaweb.fr/a.reto

***************************************************************************

Senpaga ferio
=============

46-jara esperantisto el Zagreb, Kroatio, lauxprofesie mezlerneja instruisto
(de la rusa lingvo), havanta je la libera dispono apartamenteton en turisma
apartamentaro Cxervar-Porat apud Porecx (Norda Adriatiko), proponas du
senpagajn unusemajnajn restadojn en menciita 24-m2 apartamento al
similagxaj kaj similnivele edukitaj eksterlandaj samideanoj por komuna
cxemara somerumado kaj E-lingvopraktikado.

Eblos restado: de la 13-a gxis la 20-a de junio (por la unua gasto) kaj de
la 27-a de junio gxis la 4-a de julio (por la dua gasto). Eventuale eblos
ankaux gastado en septembro (por la tria gasto).

Mato Spekuljak
Ostarijska 8, HR-41000 Zagreb, Kroatio

Nur en la reta versio:

Eblos ankaux gastigado de geedzoj, sed lau la samaj - subaj - kondicxoj. Je
dispono de gasto(j) estos unu lito en komuna cxambro, kuirejo por
mempreparado de mangxajxoj lau propraj materiaj eblecoj (en apartamentaro
estas kelkaj bone provizitaj nutrajxmagazenoj) kaj dusxejo.

Anonco ne estas adresita al fumantoj! Prioritaton havas pli-malpli bonaj E-
parolantoj (se temas pri geedzoj - almenaux unu estu tia!) kaj personoj
pretaj je la similkondicxa reciproka gastigado. Ne petu de gastiganto
vizojn kaj memzorgu pri sansekureco! Nur seriozajn proponojn bonvolu sendi
al:

Mato Sxpekuljak
mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

Formala divorco cxe EUROKKA
===========================

Pro novaj postuloj pri la financado de neprofitcelaj asocioj en Francio,
okazis gravaj sxangxoj cxe EUROKKA (Esperanta Rok'-Asocio) kiu devis
disigxi de la eldonejo Vinilkosmo kaj la papera eldonajxo Rok-gazet' ekde
januaro 1999.

Ekde tiam Vinilkosmo kaj Rok-gazet' estas jure kaj finance sendependaj de
EUROKKA. Konkrete tio ne sxangxos multon krom la oficialaj paperoj,
kalkuloj, ktp... Cxiukaze temas pri la sama adreso kaj samaj personoj; ne
maltrankviligxu.

EUROKKA dauxre okupigxas pri la kunordigado de Esperanto-artistoj,
organizado, rilatoj kun organizantoj de Esperantaj artaj arangxoj, ktp.

Vinilkosmo okupigxas nur pri eldonado, produktado kaj distribuado de
muzikaj produktajxoj (kasedoj, KD-diskoj, ktp...), kaj Rok-gazet' nur pri
la eldonado de la esperanto-muzik-magazino.

Floreal Martorell

Rim: novaj retadresoj por kontakto laux la bezono kaj specifeco:
vinilkosmo@forigu.esperanto.org, rok-gazet'@forigu.esperanto.org kaj
eurokka@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Euxropa kvalitmarko pri lingvolernado
=====================================

Du interesaj informoj, pliesplorendaj el la EU-revuo EUR-OP-NEWS, 4/98 (nur
nun aperis):

- Euxropa kvalitmarko estos atribuata cxiujare, en cxiu partoprenanta
lando, al plej novigaj projektoj pri lingvolernado. La iniciatoj estu
motivigaj kaj havu euxropan dimension.
Informoj: http://europa.eu.int/en/comm/dg22/language/home.html.

- Esploroj montras, ke la angla estas nur la dua lingvo uzata en komercaj
interretpagxoj. Naciaj lingvoj venas unualoke. Pli detale:
hppt://www.ecxo.lu/mlis/en/document/evolution.html

inf: Roland Rotsaert

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Reaperos "Pasxoj al Plena Posedo" de W. Auld
============================================

Post kelkjara elcxerpigxo, fine de printempo estos denove havebla la furora
perfektiga kurso de W. Auld "Pasxoj al Plena Posedo". La verko, kiu
siatempe aperis danke al iniciato de Ada Fighiera Sikorska kaj zorge de la
senprofitcela societo "Heroldo de Esperanto", konis gxis nun kvin
reeldonojn kaj vendigxis en 20.000 ekzempleroj. Per gxi lernis tuta
generacio da esperantistoj.

"Pasxoj" konsistas el analizo de literaturaj cxefverkoj kaj el centoj da
progresigaj modernaj ekzercoj, kiuj kondukas la lernanton al plena posedo
de la internacia lingvo.

La novan eldonon prizorgos "Edistudio".

G. C. Fighiera

prezidanto de la societo sen profita celo "Heroldo de Esperanto"

* * *

Reage al la anonco fare de s-ro Gian Carlo Fighiera el Torino pri la
baldauxa represo de mia verko "Pasxoj al Plena Posedo", mi petas vin afable
diskonigi la jenon:

1. la auxtoro neniam rajtigis la represon fare aux zorge de s-ro Fighiera;

2. la auxtoro interkonsentis jam la 15-an de auxgusto 1977 kun la eldonejo
"Kooperativo de Literatura Foiro" pri nova eldono, kun funda reviziita
ekzercaro kaj kun aktualigita enhavo, en nova grafika vesto kun bildoj
desegnitaj de juna artisto, tre fama en junularaj Esperanto-medioj: nur la
eldono fare de LF-koop estos la auxtenta kaj la rajtigita de William Auld;

3. La auxtoro bedauxrus se aliaj eldonistoj investus en represo jam post
kelkaj monatoj superita de la reeldono, des pli ke ekzempleroj de la lasta
represo estus ankoraux mendeblaj cxe la tiama kuneldonisto, Hungara
Esperanto-Asocio en Budapesxto.

Dankante pro la atento, mi plej kore salutas

W. Auld
20 Harviestoun Road, Dollar,
Clackmannanshire, Scotland, FK14 7HG, Britio

* * *

Klarigo

Okazis frua intersxangxo de korespondado inter la auxtoro kaj la Asocio
"Heroldo de Esperanto", prezidata de G.C. Fighiera. La auxtoro informis, ke
la Asocio kaj la nunaj eldonantoj de la samnoma gazeto, devus inter si
interkonsenti, kiu eldonos la verkon.

Tial, en la nomo de la Asocio GCF skribis al la prezidanto de "LF-koop"
proponante renkontigxon kaj interparolon. Cxar ne alvenis respondo, la
Asocio decidis mem eldoni la verkon, kies rajtojn gxi ricevis de la auxtoro
antaux dekoj da jaroj kaj kies kvin reeldonoj gxi gxis nun prizorgis. La
auxtoro estis tuj informita pri la reeldono.

La Asocio "Heroldo de Esperanto", kiu dum 36 jaroj eldonis la gazeton sub
la redaktado de Ada Fighiera Sikorska, memorigas, ke gxi reprenis de la
nunaj eldonantoj cxiujn antauxe donacitajn rajtojn pri la gazeto kaj pri la
libroservo. La agadode la nunaj redaktoroj propagande al personaj celoj,
kontraux nia organizita movado kaj subfose al la UK-oj estas tial senrajta
kaj sekve multaj abonantoj malabonis la gazeton kaj pluraj perantoj
cxesigis sian peradon.

G. C. Fighiera,
giancarlo.fighiera@forigu.torino.ALPcom.it

***************************************************************************

Slango kaj jxargono!
====================

Cxe la debrecena E-grupo aperis interesa brosxuro kun atentokapta titolo:
Slango kaj Jxargono en Esperanto (provizora listo de slango kaj jxargono -
kaj aliaj ne-PIV-aj signifoj) verkita de Wouter Pilger, Nederlando.

La kajero enhavas pli ol 800 kapvortojn, pli ol 1300 slangajn / jxargonajn
esprimojn kun la respondaj klarigoj, kiujn certe kun intereso foliumos ekz.
esperantologoj, kursestroj, (inter)lingvistoj, redaktistoj, verkistoj kaj
vortaristoj.

La "slango-kajero" estas havebla cxe la UEA-libroservo, aux kontraux 4 IRK
rekte cxe la eldoninto:

Tibor Papp,
Trombitas u.12., HU-4031 Debrecen, Hungario.
Retadreso: db@forigu.satrax.hu

***************************************************************************

"ESPERANTO-PARADIZO"
====================

sercxas danceman paron aux junajn virinojn por helpservoj. Rekompenco:
senkostaj logxado kaj mangxajxoj.

* * *

ESPERANTO-PARADIZO (ZEO en Kritzendorf, Austrio) invitas al Esperanto-
feriado cxe Vieno, apud la rivero Danubo. Urbovizito en Vieno, kun
Internacia Esperanto-Muzeo kaj aliaj vidindajxoj (bicikloj prunteblaj),
senkosta danckurso, logxebleco (dormosakon kunprenu).

Esperanto-Paradizo, AMIR

Strombad, AT-3420 Kritzendorf, Auxstrio.
Tel.: +43-664-2401940

Rim: ZEO=Zamenhofa aux Esperanta Objekto. "Esperanto-Paradizo" trovigxas en
la libro "Monumente pri Esperanto" sur pagxo 18.

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

La veraj faktoj pri Esperanto
=============================

Estas grave paroli la veron kaj la tutan veron. Sed ofte ni devas
cxirkauxiri malfacilajn demandojn.

Ekzemple jxurnalistoj ofte demandis: "Kiom da homoj do finfine parolas
Esperanton?" Respondi honeste ne estas facile. Ja se ni bagateligas la
demandon dirante ke ne eblas scii, kompetenta jxurnalisto komprenas ke ni
ruzas por eviti respondon.

Se ni volas esti honestaj, ne eblas mencii ciferojn pri dekmilionoj da
esperantistoj. Sed kun trankvila konscienco eblas ripeti respondon de prof.
Jouko Lindstedt: kiel unu de siaj denaskaj lingvoj parolas Esperanton cx.
mil homoj, regule uzas la lingvon dekmilo da homoj, centmilo uzas gxin
almenaux de tempo al tempo kaj eble miliono iam gxin lernis. Tia respondo
donas ne konkretajn ciferojn, sed sugestas la proksimuman kaj kredeblan
grandeco-klason de cxiu grupo, samtempe montrante kial ne eblas doni
precizan statistikon.

Sed plej malfacila estas tamen la kutima dua demando de jxurnalistoj: "Por
kio do utilas Esperanto?"

Jes, por kio? Esperanton eblas lerni rapide - sed cxu tio estas kialo lerni
gxin? Jes, E-o ebligas sendiskriminacie interrilatadi internacie, sed cxu
tial mi parolu gxin hejme aux legu originalan beletron?

Estas facile pauxsi stereotipajn respondojn el informiloj, mem pauxsitajn
de pretempaj informiloj, sed pli konvinkas sinceraj kaj honestaj respondoj
pri personaj spertoj. Kaj finfine ja la personaj spertoj ofte pli pezas ol
teoriaj argumentoj. Pri tiuj spertoj ni rakontu kiam ni informas pri
Esperanto, ankaux pro tio cxar cxiu homo estas vera spertulo kiam temas pri
la propraj spertoj, dum pri parkerigitaj statistikajxoj ni facile povas
erari. Intervjuanta jxurnalisto tuj rimarkos heziton aux malsinceron, sed
se ni rakontos pri aferoj, kiujn ni mem spertis, estos neniu kialo heziti
aux esti malsincera.

Eksteruloj ofte vidas esperantistojn kiel duonfrenezajn misiulojn, kiuj
insistas uzi sian strangan lingvon en cxiuj eblaj kaj neeblaj situacioj. La
publika bildo de la movado povas igxi pli pozitiva, se ni estas honestaj
kaj rakontas ankaux al eksteruloj la veron pri ni mem. Sed unue ni devas
gxin ekkoni.

Kalle Kniivila

el "Esperanto" okt./1998

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

GRUPA Korespondado
==================

Dum la plej grava junulara E-arangxo de Rusio OkSEJT-39 (04-14 de julio 99)
okazos Tago de Korespondamiko. Se vi sxatus ekhavi korespondamik(in)on aux
ecx plurajn, de ajna agxo (cxeestos ne nur junularo), kun diversegaj
interesoj, sendu vian sinanoncon al:

Box 31, Moskvo, RU-117071, Rusio, "La Tago de Korespondamiko" aux rete al
"andreo@forigu.fnmail.com", temlinio: "La Tago de Korespondamiko"

Se vi aldonos bildkarton de via urbo aux vian foton, tio plibeligos nian
Tagon. Ni garantias respondo(j)n al cxiu alskribinto!

Organiza Teamo de OkSEJT-39
Oleg Dadaev (Moskvo)
os@forigu.esperanto.nu

* * *

Venonta Esperanto-kurso komencigxos post la somera periodo en Montpellier,
Francio kun geknaboj 8-11 jaraj. Ni sxatus korespondi kun alia samagxa
grupo el iu ajn lando. Bonvolu la gvidanto skribu al:

Thierry Saladin, Reinsertion et Esperanto, Res. La Vigne de la Vierge,
Betiment 6, - 147 Ave Paul Bringuier, FR-34080 Montpellier, Francio, aux
aux rete al "Sociala.Integrigho.kaj.Esperanto@forigu.wanadoo.fr"

* * *

De kelkaj jaroj ni korespondas kun diversaj klasoj en la mondo, sed pro la
projekto "Socrates" ni nepre bezonas plurajn korespondantajn klasojn
Euxrope. Ne gravas se la infanoj de la korespondantaj klasoj estas pli
agxaj ol la niaj. Maryvonne Houviez, 89 rue du 3. R.A.C., FR-36000
Coteaurou, Francio

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Liro-99
=======

Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de "La Ondo de Esperanto"
ankaux cxi-jare invitas cxiujn dezirantojn partopreni en "Liro-99".

Kadre de "Liro-99" okazos konkursoj pri originala prozo kaj poezio, traduka
prozo kaj poezio el la rusa lingvo kaj primovada karikaturo.

La kvanto de la konkursajxoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj. La
limdato estas la 1-a de oktobro 1999.

La lauxreatoj de "Liro-99" ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos
anoncita en la Zamenhofa Tago.

Por pliaj informoj turnu vin al la redakcio de La Ondo de Esperanto

ab. ja. 67, Jekaterinburg-77, RU-620077 Rusio
rete: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su

***************************************************************************

GAZETOJ, REVUOJ
///////////////

Miksajxo
========

La ukrain-rus-Esperantolingva gazeto "Jeralasx" (Miksajxo) aperas
cxiumonate, estas 32-pagxa kun kolora kovrilo, en gxi pli ol 5 pagxoj estas
dedicxitaj al Esperanto, al kelkaj Esperanto-eventoj (ekspedicio
"Dnister-98", seminario "Internacia printempa semajno" en Germanio ktp).

 La gazeto estas destinita precipe al mezlernejanoj. Ankaux en la sekvaj
numeroj aperos multaj materialoj en kaj pri Esperanto.

La redakcio pretas al ajna kunlaboro kaj sercxas reprezentantojn en la tuta
mondo por plifaciligo kaj malplikostigo de la abonado. La gazeto aboneblas
(petu senpagan prov-numeron) laux la adreso: a/k 345, UA-252023 Kijiv-23,
Ukrainio.

Sergeo Sxmatkov, la eldonisto.

el Helianto, n-ro 2/1999, reta versio

***************************************************************************

MONATO
======

- internacia magazino sendependa

- unika revuo pri politiko, ekonomio kaj kulturo

- unu el la plej prestigxaj E-revuoj

Petu provekzempleron kontraux 2 respondkuponoj cxe:

Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen

***************************************************************************

RADIO
/////

3-a Memoriga Esperanto Konkurso "Girolamo Lucchetta"

Konkurso pri radioauxskultado
=============================

La konkurso okazas inter la 30-a de majo kaj 25-a de julio 1999. La
organizantoj alvokas auxskulti la plej grandan nombron de radiostacioj kiuj
elsendas programon en Esperanto.

Cxiu auxskultita radiostacio valoras 5 poentojn, se la konkursanto logxas
en la sama kontinento de la sendostacio; la poentaro altigxos gxis 10
poentoj se la auxskultanto logxas en malsama kontinento.

La lokaj sendostacioj en FM (frekvenco-modulado) valoras 1 poenton;
supozante ke la auxskultado realigxas malproksime (ne malpli ol 200
kilometrojn), la poentaro altigxos gxis 15 poentoj. La persatelitaj
sendostacioj valoras 2 poentojn.

Listo de la auxskultataj sendostacioj devos esti posxtekspedita al nia
grupo nepre gxis la 31-a de decembro 1999. Se vi aldonos la fotokopiojn de
la QSL-kartoj aux de la respond-leteroj, kiujn konfirmas la raportilojn pri
auxskulto, la koncerna poentaro kvinobligxos.

La partopreno al la konkurso kostas neniom. Detala priskribo trovigxas
ankaux en niaj retpagxoj
http://www.geocities.com/CapeCanaveral/Hall/2875/GAMT/espera.htm

Cxiuj partoprenantoj ricevos memoran atestilon. Al la unuaj kvin
partoprenantoj ni sendos premiojn: librojn, komputilajn programojn kaj
kromajn radioelsendajn materialojn, inkluzive abonon al "DX's Connection",
la monata bulteno de la grupo GAMT.

Por helpi la partoprenadon en la konkurso, nia grupo provizas: la liston de
la radiostacioj de la tuta mondo kiuj elsendas en Esperanto, kaj ties
adresojn, horarojn kaj frekvencojn de la radioelsendoj de la menciitaj
sendostacioj; raportformularojn en Esperanto.

Gruppo d'Ascolto della Marca Trevigiana

CP 3, Succursale 10
IT 31100 Treviso, Italio
Rete: tzzlorenzi@forigu.iol.it

***************************************************************************

MOVADO
//////

Vortaroj pri albana
===================

La interretaj leterintersxangxoj estas neimageble rapidaj kaj efikaj. Jen,
resumo de alvoko kaj jam ankaux de la rezulto, distribuitaj en la retposxta
novajxservo "ret-info" lige al la milito kaj forpelo de albana logxantaro
el Kosovo.

Alvoka demando:

Kiu konas kompetentan personon, kiu povus prilabori interretan dudirektan
vortaron Albana-Esperanto / Esperanto-Albana?

Tio ebligus lauxeble plej rapidan aliron al baza interkomprenigxo en la
nunaj cirkonstancoj, kiam homoj pretas akcepti forpelitojn el Kosovo.

En Francio pluraj esperantistoj estas pretaj akcepti kosovanojn, kondicxe
ke ili parolu Esperanton. Estas ja kompreneble, ke levigxos la problemo pri
lingva komunikado, kaj proponoj ebligantaj al forpelitoj el Kosovo plej
rapide kompreni kaj komprenigi sin estos certe bonvenaj. Pli bona solvo ol
Esperanto ne ekzistas.

Henri Masson
hm@forigu.club-internet.fr

* * *

Resumo post kelkaj tagoj:

Dankon al la respondintoj kiuj ebligis ricevi kelkajn informojn pri
vortaroj kaj sxlosiloj albana-Esperanto/Esperanto-albana:

- Francois Lo Jacomo: Jean-Marcel Courthiade estas profesoro en
Universitato "Inalco" (Langues Orientales), subtenata interalie de Haguge.
Li vivis multajn jarojn en Albanio kun la tuta familio, kiam la lando estis
kvazaux ne enirebla. Li estas ja esperantisto, parolas kaj la albanan kaj
la serban.

- JoMo sciigas, ke li havas kelkajn librojn pri la albana, kiujn li acxetis
en Pollando (konversaci-libron, vortaron).

- Nikola Rasxicx (UEA) sciigas, ke li konas la albanan sed ne havas tempon
por okupigxi pri vortaro. Li ne kredas ke vortaro solvas la problemon
(rimarko mia : efektive, tio povas esti nur helpilo), kaj mencias kelkajn
albanajn sxlosilojn kaj du lernolibrojn de Esperanto kun vortaroj (Pistoli
kaj Mjeda). Supozeble estas ankaux nacilingvaj albanaj vortaroj. Li aldonas
ke esperantistoj en Kosovo estis ege malmultaj.

- Roberto Sartor havigis i.a. jenajn TTT-pagxojn, sed en la angla

http://www.albanian.com/main/culture/language/
http://www.albanian.com/main/culture/language/alphabet.html -

Same kiel Aaron Irvine, li proponas la TTT-ejon
http://dictionaries.travlang.com/ tamen tie ne (ankoraux) aperas la albana.

- Spomenka Sxtimec konfirmis ke s-ro Nikola Rasxicx estas certe la plej
kompetenta, sed ne havas suficxe da tempo. Sxi mencias, ke estis alia
albana esperantisto en Gxenevo - s-ro Lutfi Kelmendi - sed ne scias, cxu li
plue estas tie. Tria persono estas s-ro Usni Zenoski elOhrid, Makedonio,
sed necesus konfirmo de lia nuna adreso fare de alia makedonia
esperantisto.

- Fine, jen interesa propono de Hans ten Hagen, kiu eble havas parton de la
solvo:

Reage al la mesagxo en "RET-INFO", pri vortaroj por rifugxintoj el Kosovo,
kiuj eble venos al Francio, mi povas komuniki al vi jenon: Laux peto de
Agim Peraj, albana esperantisto, mi enkomputiligis la tekston de albana
"Sxlosilo", kiu enhavas, krom enkondukon kaj klarigon pri la E-gramatiko,
vortareton nur Esperanto/Albanan.

Cxar gxi trovigxas ankoraux en mia komputilo, gxi estas facile
reproduktebla. Se Agim Peraj, kiu havas la auxtoran rajton pri la
"Sxlosilo" permesas uzadon de la vortareto mi eble povas prizorgi tiun.
Cxar mi ne konas la albanan mi ne povus fari Albana/Esperantan vortareton.
Se vi interesigxas pri cxi tio, bonvolu informi min. Mi klopodos ekhavi la
permeson de Agim Peraj."

Konklude : per aldono de la diversaj kompetentecoj supre menciitaj, kaj
eble pliaj, sendube jam eblus starigi retvortareton kaj eble ion plian. Se
kelkaj sentas sin pli kompetentaj, cxu ne estus oportune proponi tion al la
ERGANE-bazo http://dictionaries.travlang.com/ ?

Fakte temas ne nur pri Kosovo-anoj kiuj venos al Francio aux franclingvaj
landoj, sed ankaux al aliaj landoj kies lingvoj estas malpli parolataj.

Por memoro, en la katalogo 1994 de la libroservo de UEA ekzistas 2 titoloj
(lernolibrosxlisilo)

Denove koran dankon al cxiuj.

Henri Masson
esperohm@forigu.club-internet.fr

* * *

Saluton! Mi posedas du malsamajn albanajn lernolibrojn kiuj enhavas suficxe
ampleksajn dudirektajn vortarojn, ecx unu estas kvinlingva t.e Esperanta,
Albana, Angla, Franca, Germana. Eventuale mi povos helpi al personoj kiuj
gastigos kosovajn rifugxintojn.

esperanto.en.vendomois@forigu.mail.dotcom.fr

***************************************************************************

MALLONGE
========

La interreta sercx-auxtomato Altavista trovas pli ol unu miliono (precize
1,057,680) da retpagxoj, en kiuj trovigxas la vortero "esperant-"

* * *

Andaluzia Esperanto-Unuigxo ekigis la 20-an de novembro elsendojn en
Esperanto pere de la Interreto. Oni bezonas la programon Real Audio
(senpage akirebla cxe www.real.com). La adreso de la semajna programo:
http://radioesperanto.webjump.com

* * *

Alexandre Xavier Casanova Domingo preparas cxialingvan antologion, kun unu
teksto por cxiu lingvo, akompanata de gxia Esperanta traduko. La antologio
havos cxirkaux 3.500 tekstojn, do, ekzistas 3.500 lingvoj. Informadreso:
Calle de las Penuxelas, numero 18, piso cuarto C., Codigo postal 28005
Madrid, Hispanio. (A. X. C. Domingo)

* * *

La revuo "Esperanto Sub la Suda Kruco", marta-aprila numero 1999, nun estas
legebla per Netscape kaj Latino-3, cxe http://www.poboxes.com/esk

* * *

Okaze de la Goethe-jaro, la 250-a jubileo de la naskigxo de la majstro de
la germana literaturo aperis Fausto de Johann Wolfgang von Goethe,
tradukita de Karl Schulze (la tradukinto de i.a. "Trigrosxa Romano" kaj
"Nuda inter lupoj"). La verko estas acxetebla cxe Flandra Esperanto-Ligo
(butiko@forigu. fel.agoranet.be) kaj cxe aliaj gravaj libroservoj.

* * *

D. Blanke prelegis en Esperanto pri interlingvistiko, kadre de la Fakultato
de Filologio, dep. de angla kaj germana lingvoj. La titolo de la prelego
estis: "Lingvistika fenomeno: artefarita lingvo farigxis natura. La kazo de
Esperanto".

* * *

Okaze de la 90-a jubileo, Universala Medicina E-Asocio, UMEA distingis d-
ron Gabor Lazar per honora diplomo.

* * *

Cxe la asocio Pro Esperarto, kiu ricevis iom da EU-mono, fonduso "Leader",
nun volontule laboras du personoj el Murmansk kaj du el Belgio: krom
laboradi en gxardeno ni komencis ripari etan dometon, por ke gxi estu
"Esperarto-klubdomo". Nia provizora hejmpagxo: http://www.dlc.fi/bxovo
(Inf: Borje Eriksson, esperarto@forigu.dlc.fi)

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kontaktoj sercxataj! Kuba pediatro, klinika nefrologia specialisto (ne pri
transplantoj) sercxas profesiajn kontaktojn kun kolegoj mondskale.
Dr. Eduardo Arias Fanseca, Edificio Turguino, Piso IX Apto H, Santiago de
Cuba, Kubo. rete: brossard@forigu.his.scu.sld.cu

* * *

Mi invitas vin viziti mian novan retpagxon. Tie vi trovos sciencfikcian
novelon en nia lingvo, kun piednoto por cxiu malfacila vorto... 150 entute!
Jen: http://home.att.net/MxisteraSturno/index.html - Gxan Starling,
redaktoro

* * *

Atentu partoprenontoj de la 84-a UK-o en Berlino! Cxiuj interesitoj pri la
antauxkongresa ekskurso, menciita en la dua bulteno kiel A1 (ambauxborde de
Odro) mi invitas viziti la ret-pagxon: http://friko.onet.pl/zg/antobe

* * *

Kvardekjara hungara esperantisto sercxas kontaktojn el najbaraj landoj, el
Polio, kaj landoj de Euxropa Unio kun tiaj gesamideanoj lauxeble junaj kaj
mezagxaj, kiujn interesas la sekvaj temoj: moderna mangxado, sano,
mangxajxsuplementoj, vojagxo, internacia familio (mi havas bulgaran
edzinon). Skribu rete al: baja59@forigu.freemail.c3.hu, tradicie al: Bajaki Imre,
Kiskunfelegyhaza, Hollo Laszlo u. 24. HU-6100 Hungario.

* * *

La 1-an de januaro naskigxis nova bahaa esperantisto Tino, fileto de
Bernhard Westerhoff! Gratulojn kaj multan felicxon!

* * *

Kun doloro ni devas komuniki al vi, ke post grava malsano forpasis en
hospitalo vendredvespere, la 12-an de marto 1999 Oene Hoekstra Honora
Membro de UEA, ILEI kaj NGGE, en la agxo de 75 jaroj. La Esperanto-movado
perdis elstaran esperantiston, kiu dedicxis al gxi sian forton dum dekoj da
jaroj, sur multaj terenoj. Ni kondolencas al liaj parencoj. Li ripozu en
paco. Hans ten Hagen, espned@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************


KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Franca esperantistino (55 jaroj) deziras korespondi letere kun scio de
itala kaj Esperanto pri cxiuj temoj, precipe kuirarto, legado, humurajxoj
SinoGenevieve Curot, 7 chemin de Goasmour, FR-22500 Paimpol, Francio

17-jara lernantino volas korespondi tutmonde pri cxiu temo. Kristina
Skarnulyte, V. Kreves 109B - 69, 3041 Kaunas, Litovio

50-jara pediatro deziras korespondi pri kutimoj, (instruado de) fremdaj
lingvoj. Adreso: Ferenc Hegedus dr, pk. 2, HU-2842 Hungario.

Ni estas komencantinoj. Ni estas 11-jaraj knabinoj. Ni deziras korespondi
tutmonde.. Ni kolektas salfetojn (paperajn "busxtukojn"), leterpaperojn,
matricojn (pri cxio) ktp. Bonvolu skribi! Niaj adresoj: Dorottya Levachich,
Duna u. 12, HU-2049 Diosd / Bernadett Magyar, Eotvos u. 14, HU-2049 Diosd /
Timea Varga, Gyar u. 67, HU-2049 Diosd, Hungario

***************************************************************************

INTERESE
////////

UEA kaj la agentoj de CIA kaj FBI
=================================

Mi legis ie - aux eble mi auxdis tion el "bone informita fonto" - ke la
usonaj spionaj kaj policaj agentejoj CIA kaj FBI siatempe interesigxis pri
UEA kaj la homoj kiuj agis en gxi.

Laux tiu informo, la interesigxo estis bazita sur la teorio de "komunisma
konspirado", per kiu la du agentejoj povis havigi al si kiom ajn da mono
kaj kunlaborantoj.

Pere de la tria kuzo de mia eksedzino, kies dua filino el la unua geedzeco
kunumis dum kelkaj monatoj kun la eks-amantino de la iama "akompananto" de
la sekretario de la pedela asocio de la centra sxtata arkivejo de Usono, mi
sukcesis ricevi kopion de kopio de la fina raporto pri tiu demando. La
originalaj dokumentoj ne plu ekzistas, cxar ili estis - laux "desupra
ordono" - detruitaj. Sed lauxrutine oni faris kopion de la detruotaj
dokumentoj "por cxiu kazo".

Nun reen al la fina raporto: la interesigxo pri UEA kaj gxiaj filioj (t.e.,
Landaj Asocioj) komencigxis per denunco, ke gxi estas kasxa komunisma
organizajxo. Agentoj de CIA kaj FBI ricevis la taskon aligxi al Esperanto-
societoj kaj aktivi en ili. Post nelonge oni forlasis la komunisman teorion
por koncentrigxi al la kontaktoj kun la usona mafio. Unu agento post la
alia povis raporti, ke oni senkasxe paroladas pri "nia afero", kiu laux
FBI-a Esperanto-usona vortaro tradukigxas al "cosa nostra", la esprimo,
kiun la usona mafio uzas por siaj interrilatoj.

Pli da agentoj ricevis la ordonon aligxi al la Esperanto-societoj kun la
tasko priesplori, kiujn kanalojn oni uzas por "lavi la nigran monon". La
raportoj estis pli kaj pli fantaziaj, sed cxiuj unuanime plendis pri la
nekompreneble hermetika sistemo kasxi, kien malaperas la krima mafia mono.
La Esperanto-organizoj - senescepte - sukcesis doni la impreson de
malricxaj, ja preskaux senmonaj asocioj.

Iu agento, kiu opiniis, ke ne eblas pruvi, ke ekzistas ligoj inter la usona
mafio kaj esperantistoj, estis akuzita pri "cerbolavigxo" kaj devis cxesi.
Ke vere temis pri cerbolavigxo pruvas la fakto, ke li nun estas gxenerala
sekretario de unu el niaj minoraj E-asocioj. Ambaux cxefoj de CIA kaj FBI
perdis siajn postenojn pro nekompetenteco kaj la posteuloj rapide malfondis
la tutan sablan kastelon por ne esti akuzitaj pri la samo.

Laux nekonfirmitaj onidiroj, la nuna malkresko de la nombro da pagantaj
membroj, precipe en kelkaj landoj de Centra kaj Orienta Euxropo, sxuldigxas
gxuste al la malfondo de la sekcioj por priesploro de la Esperanto-movado
kaj amasaj malaligxoj de ties eksagentoj.

Markus por MALE

origine cxe http://esperanto.nu/male,
represita en Gazeto Andaluzia, marto-99

***************************************************************************

Elektra pseuxdonimo
===================

- Antaux ol eklogxi, diris la nova luanto, mi volus mencii, ke mi estas
poeto, sed mi uzas pseuxdonimon.

- Ne estas grave, respondis la luiganta virino, se gxi ne uzas tromulte da
elektra energio.

Biletoj
=======

Li: - Hodiaux ni havos tre agrablan vesperon.
Sxi: - Kion ni faros?
Li: - Mi acxetis tri kinobiletojn.
Sxi: - Tri? Kiu do akompanos nin?
Li: - Mi acxetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.

Vegetarano
==========

- La kauxzo de mia vegetaranigxo estas mia opinio, ke estas malgxuste
  mortigi senkulpajn bestojn.
- Cxu vi opinias, ke estas pli delikate formangxi la furagxon de ili?

Amikino al alia:
================

- Dum monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn.
Hazarde hieraux vespere mi frue hejmeniris, kaj tiam evidentigxis al mi, ke
li estas hejme.

kolektis Franko Luin
http://www.esperanto.se/eldona/1rido.html

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A szerkesztoseg cime: HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. E-posta: eventoj@forigu.esperanto.org
http://www.hungary.net/esperanto/eventoj-enirejo.html
Megjelenik kethetente.
Nyomas: SZELKER Bt. HU-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
EVENTOJ, internacia gazeto pri la Esperanto-movado,
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Eldonas LINGVO-Studio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************