Eventoj, n-ro 164, 2/marto 1999, retposxta versio ************************************************* Enhavo ------ TITOLPAGxE: - ERA forlasas la Esperantan Civiton Giorgio Silfer kiel regxo de cxiuj esperantistoj... FAKA APLIKADO: - Esperanto en trilanda projekto - Esperantologio kaj Interlingvistiko - Kio estas IKEF - prezento de la faka organizo ARANGxOJ: - Konferenco pri "Mono kaj civilizo" - Lernu somere en tendaraj cirkonstancoj - Kompleta monata kalendaro - Renkontigxo de E-familioj - EUROKKA planas Artan festivalon MOVADO: - Filio de AIS en Meksikio - Studkajero pri la Manifesto de Prago - "Pakto pri la Esperanta Civito" - Pacvojagxo - Nova KD de Persone: ... Sed estas ne ... - Urbofotoj sercxataj! INTERVJUO: - Sxokantoj de obstinuloj - pri FRESxO OPINIOJ: - Esperanto sen mitoj - reago al la novaperinta libro de Ziko Markus Sikosek INSTRUADO, ILEI: - Andreo Cseh forpasis antaux 20 jaroj - Amasa E-instruado en orienta Hungario REAGOJ: - Terminaroj, sed en kiu nivelo? - La kotizo de la Internaciaj Ekzamenoj sxangxigxis RADIO: - E-redakcio de Pola Radio: Baldau 40-jara - Adiaux Radio Verda INTERESE: - Agatha Christie superis la Biblion - Nia majstro kaj liaj sekvuloj - humurajxo - Kalejdoskopo de tiklaj pensoj Anoncetoj, korespondado, ktp. *************************************************************************** *************************************************************************** Eventoj, n-ro 164, 2/marto 1999, retposxta versio ************************************************* TITOLPAGxE ////////// ERA forlasas la Evolu-Komisionon kaj la Forumon de Esperanto Civito =================================================================== Antaux-antauxlasta epizodo -------------------------- La Vicmembro Silfer - tiu estas kiu, eventuale, devus anstatauxi efektivan membron - submetas al vocxdono de la EKo-membroj kelkajn komentojn, li petas al ili vocxdoni, indikas kiel tiuj dokumentoj devas esti vocxdonitaj, kaj al kiu ili devas sendi la vocxdonojn. Antauxlasta epizodo ------------------- La Vicmembro Silfer - tiu estas kiu, eventuale, devus anstatauxi efektivan membron - submetas vocxdone al la EKo-membroj kelkajn iniciatojn kaj proponas sin mem kiel kondukanto de tiuj iniciatoj (la novan rendevuon por la Forumo, gxian tagordon, la "Cxarton", kaj tiel plu), li petas al la membroj vocxdoni, indikas al ili kiel tiuj dokumentoj devas esti vocxdonitaj kaj al kiu ili devas sendi la vocxdonojn. Lasta epizodo ------------- La Vicmembro Silfer - tiu estas kiu, eventuale, devus anstatauxi efektivan membron - submetas vocxdone al la efektivaj membroj de EKo sian Cxarton pri konstitucia monarkio" kaj proponas sin mem kiel "Regxo de Cxiuj Esperantioj". * * * Cxar ni ne volas spekti tiun lastan antauxviditan epilogon, Esperanto Radikala Asocio (ERA) forlasas la Evolu-Komisionon kaj la Forumon de la Esperanta Civito. Daniela Giglioli * * * Klarigoj: Dum la "Forumo de Esperanta Civito" organizita en somero de 1998 (loko: KCE, Svisio) la cxeestantaj luno-organizoj de LF-Koop nomumis t.n. "Evolukomisionon" - EKo (membroj: D. Bulmann, J. Felszeghi, D. Giglioli, M. Picasso. L. Trifoncxovski). La Evolukomisiono havas la taskon interalie "prepari la Konstitucian Cxarton de Esperantio, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito". La tekston de la Pakto por la Esperanta Civito vidu en la rubriko "MOVADO" - ndlr *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Esperanto rolis en trilanda projekto ==================================== "REVE 1998" estas siglo de la projekto "Renkonto inter Vi kaj ni" kiun iniciatis franca humanitara organizo " Infanoj rifugxintoj de la mondo" kaj finance subtenis Asekura Kompanio de Le Mans. Gxi celis dum unu semajno en feriejo Ardeche en regiono Rhona-Alpes kunvenigi po 7 gejunuloj el Francio, Rumanio kaj Bosnio por komuna feriado kaj interkonatigxo. Iu rememoris ke komunikado povus esti problemo, kaj la asekura kompanio mendis cxe cxiuj tri grupoj intensan studadon de Esperanto dum tri monatoj. La bosnia grupo el urbeto Kladanj (meza Bosnio) konsistis cxefe el rifugxintoj de martira urbo Srebrenica. Cxar en Kladanj estis neniu esperantisto, profesoro Mustafa Tandir cxiusemajne dum tri monatoj vojagxis al Kladanj el Sarajevo por instrui Esperanton. Cxiujn vojagx- kaj instrukostojn pagis la Asekura Kompanio. Reve 1998 sukcese realigxis, sed oni ne havas plenan raporton pri funkciado de Esperanto gxiakadre. el Kataluna Esperantisto n-ro 305, decembro/1998 *************************************************************************** Esperantologio kaj Interlingvistiko =================================== En Italio funkcias "Grupo por Esperantologio kaj Interlingvistiko", kiu klopodas kunligi cxiujn italajn interesigxantojn (esperantistajn kaj neesperantistajn) pri Esperantologio kaj Interlingvistiko. Gxi arangxas cxiujarajn forumojn pri esperantologio en la kadro de la naciaj Esperanto- kongresoj kaj eldonigas la prelegojn tie prezentitajn. Gxi, laux la eblecoj, informas pri esperantologio kaj interlingvistiko en italaj sciencaj medioj. Unu el gxiaj nuntempaj projektoj estas la aperigo en la itala de libro, kiu enhavas interalie la tekston de John Wells "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kaj la enkondukon de Klaus Schubert en la libro "Interlinguistics". Cxiujn prelego-kajerojn (gxis nun 11) de la Forumoj eldonis CoEdEs (Milano) en la serio nomata "Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia". Cxiuj libretoj estas mendeblaj cxe CoEdEs: Cooperativa Editoriale Esperanto, via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio, rete: G.Polerani@forigu.agora.stm.it. Aperis krome en du versioj libreto, redaktita de Daniele Vitali, pri "La linguistica e l'Esperanto", kiu estis sendita al cxiuj italaj lingvistoj. Ni dissendas ankaux la disertacion de Federico Gobbo cxe la Universitato de Torino: "Il dilemma dell'esperanto - tra vocazione ausiliaria e naturalizzazione", pagxoj 253, prezo: 45000 italaj liroj (25) euxroj. La venonta Esperantologia Forumo okazos la 24-an de auxgusto 1999-a en Riva del Garda (Trento, Italujo), kadre de la 68-a Itala Kongreso de Esperanto. Por informoj turnu vin al: Fabrizio Pagliaroli Contrada Barchi 20, IT-04019 Terracina, Italio rete: sn0142@forigu.speednet.it --- Nur en la retposxta versio: Estas haveblaj la jenaj libretoj: --------------------------------- Renato Corsetti, Mauxro La Torre, (1993) Quale lingua prima?, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 1, Milano: CoEdEs. Silvia Lacquaniti (1994), Lingue pianificate ed Esperanto, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 2, Milano: CoEdES. Michela Lipari, Pierluigi Da Costa (redaktintoj, 1996), Instruado de Esperanto: Metodoj kaj materialoj, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 3, Milano: CoEdEs. Renato Corsetti (redaktinto, 1997), Italanto: la itala variajxo de Esperanto, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 7, Milano: CoEdEs. Katalin Smidliusz (1997), Analisi comparativa del lessico italiano ed ungherese a fini didattici, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 8, Milano: CoEdEs. Nino Vessella (1997), Kompara analizo de la svahila kaj Esperanto, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 9, Milano: CoEdEs. Nicolino Rossi, Renato Corsetti (redaktintoj, 1999), Altigu vian lingvan nivelon: Literaturo en Esperanto, Materiali diInterlinguistica ed Esperantologia 10, Milano: CoEdEs. Fabrizio Pagliaroli (redaktinto, 1999), Naturismo kaj skemismo en Esperanto, Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 11, Milano: CoEdEs. *************************************************************************** Kio estas IKEF kaj kion gxi volas ================================= La internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) lauxstatute celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Cxi provas atingi tiun celon per la sekvaj agadoj: - eldoni gxisdatigitajn fakajn terminarojn; - ebligi renkontigxojn de membroj, organizi studseminariojn; - helpi membrojn kiuj uzas Esperanton en siaj komercaj rilatoj, ekzemple faciligante reciprokajn intersxangxojn de informoj; - eldoni fakan revuon aux bultenon kaj/aux subteni eldonadon de tiaj revuoj aux bultenoj; verki fakajn artikolojn en la Esperanta gazetaro. En la piedsignoj de Instituto por Esperanto en komerco kaj Industrio (EKI), agadinta en la 60-aj kaj 70-aj jaroj naskigxis IKEF en la 1985/a jaro. S-roj Franz Josef Braun kaj Lawrence Mee konvinkigxinte pri la valoro de la lingvo en la internaciaj komercaj rilatoj, ekintencis revivigi la uzadon de Esperanto en tiu cxi kampo. Ili iniciatis sondadon de opinioj inter la fakdelegitoj de UEA kaj la reagoj estis tiel multnombraj ke - por grupe respondi - en auxgusto, 1984 eldonigxis la unua Lauxokaza Novajxletero de IKEF. La fondkunveno okazis dum la 70-a UK en Augsburg, Germanio la 6-an de auxgusto 1985 kun 30 partoprenantoj. Ok jarojn post la fondo - kiam la membronombro trapasis 100, UEA akceptis IKEF kiel aligxintan fakan asocion. 15 jarojn post la fondo IKEF okupigxas pri: - dauxra regula eldono de interkomunikilo La Merkato kvarfoje jare; - helpo kaj instigo al negoco inter E-parolantaj komercistoj (IKEF mem ne negocas, nur peras); - reklamanoncoj de entreprenoj kaj fakaj artikoloj pri ekonomiaj temoj cxefe en Monato; - lekciado kaj instruado pri ekonomiaj temoj; - arangxado de simpozioj kaj seminarioj; - tradukservo por entreprenoj esperantaj kaj neesperantaj (ITRE - Internacia TradukReto pere de Esperanto); En 1998 la Gxenerala Kunveno aprobis la laborplanon 1998-2000 kun projektoj realigotaj gxis la jaro 2000. Pliaj informoj estas riceveblaj cxe la retpagxo http://komerco.com/ikef aux cxe: Roland Rotsaert Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio rete: rotsaert@forigu.agoranet.be *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Mono kaj civilizo ================= La Internacia Esperanto-Konferenco 1999 okazos en Metz, Francio de la 17-a gxis 23-a de julio 1999. La loka organizanto estas la Esperanto-Klubo de Metz, jam konata kiel eldonanto de kultura revuo La Gazeto. Gxia temo estas: "Mono kaj civilizo". Certe vi emus debati pri tia demando, en epoko kiam mono okupas tiom da mensoj kaj laborkapabloj. Cxu mono helpas aux malhelpas la civilizigxon de la homaro? Kiel gxi rolas socie kaj kulture? Por tiuj kiuj deziros poste iri al Berlina UK, la organizantoj jam antauxvidas programon kun malmultekosta logxado de la 24 gxis la 30. Eblas aligxi interrete: http://osiek.org/iek/metz99.html Por pliaj informoj turnu vin al: Bruno Masala rete: bruno@forigu.poetic.com *************************************************************************** Lernu somere ============ La Esperanto-Klubo en Trebic, Cxehio arangxas Someran Esperanto-Tendaron. Gxi okazas en tri etapoj (04-17.07, 18-31.07, 01-14.08) cxe la digolago cxe Vranov, apud la vilagxo Lancxov, distrikto Znojmo en Suda Moravio. La instruado de Esperanto okazas cxiutage krom dimancxo de la 8-a gxis la 12-a horo en tri diversgradaj kursoj: A - por komencantoj, B - por progresintoj, C - konversacia. Posttagmeze okazas diversaj distraj kaj sxportaj programeroj. Cxiu partoprenanto devas frekventi iun el la kursoj. Grupoj estas petitaj veni kun gvidanto, kiu bone regas Esperanton. Pri la detaloj, logxado, rabatoj ktp. bonvolu interesigxi cxe: Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj, pk. 72, ul. Esperantistu 3. CZ-674 01 Trebic, Cxehio *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-aranoj dare aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org 22-25.04. Internacia Seminario "La religio kaj la homaro", Karlovo. Inf Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, P.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 24-25.04. La bona lingvo - renkonto pri la cxefverko de Claude Piron, La- Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Potfako 311., CH-2301 La-Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 24-25.04. Internacia Festivalo de Kanto kaj Kulturo, Karlovo. Inf: Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 24-26.04. Studsemajnfino de Esperanto, Steensel. Inf: Jeanette Bosse- Sibbel, P. Dondersstraat 23, NL-5613 LP Eindhoven, Nederlando. Tel: +31-40-2113344. Rete: hj.bosse@forigu.wxs.nl 25.04. 5-a Trejnado de Esperanto-instruistoj, Rio de Janeiro. Inf: Esperanta Kunfratio de Okcidenta Regiono - EKOR, Starto Cel. Agostinho 126, Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro, Brazilio. 30.04-02.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT), Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-32419. 01-03.05. Grimpado al Hua-monto. Inf: Vicio, Jian-Gong-Lu 3, CN-710043 Xi'an, inio. Tel/fakso: +86-29-2232952. Rete: vicio@forigu.esperanto.nu aux agrikultura@forigu.esperanto.nu 01-09.05. 20-a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS-20), Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 a 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl 01-09.05. Internacia Kurso por Esperanto-Vojagvidantoj, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 a +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl 03-11.05. Aroma Jalto '99, Ukrainio. Inf: Vladimir Hordijenko, ab. skr. 35, UA-252133 Kiev-133, Ukrainio, rete: Konstantin Demjanenko aznauka@forigu.berdyansk.net 05-09.05. 1-a Internacia Konferenco pri Agrikulturo kaj medio, Xi'an. Inf: Vicio, Jian-Gong-Lu 3, CN-710043 Xi'an, inio. Tel/fakso: +86-29-2232952. Rete: vicio@forigu.esperanto.nu aux agrikultura@forigu.esperanto.nu 07-09.05. Nord-Okcident-Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) 1999, Dunsmuir Lodge. Inf: Wally Du Temple, 765 Braemer Avenue, North Seanich, B. C., V8L 5G5, Kanado. Rete: esperanto@forigu.home.com aux dunsmuir@forigu.uvic.ca *************************************************************************** E-familioj en Zielona Gora ========================== La sekva Renkontigxo de E-Familioj, REF lauxplane okazos en la kastelo de Przytok (hejmo por handikapitaj infanoj), 15 km-ojn norde de Zielona Gora, Polio inter 07-14 de auxgusto, tuj post la UK en Berlino. Tuj post REF, en la sekva semajno okazos t.n. "Familia Feriado", FF en la sama loko. Prezoj: sub 200 DEM po persono kaj semajno. Partopreni rajtas: - en la Renkontigxo nur infanoj, kiuj almenaux bone komprenas Esperanton, kun iliaj edukantoj. - en Familia Feriado familioj, en kiuj cxiu plenkreskulo parolas Esperante. Aligxoj: Interesigxantoj povas sendi sian adreson por ricevi la 1-an informilon al Christoph Knabe Dortmunder Str. 9 A, DE-10555 Berlin, Germanio rete: knabe@forigu.tfh-berlin.de *************************************************************************** Arta Festivalo ============== EUROKKA proponas organizi Kulturan Artan Festivalon Esperantan (KAFE) en Toulouse dum la unua semajno de julio, 2000 (inter 05-09.07), kiu dauxrus kvin tagojn se la budgxeto permesas. Necesas loka Organiza Komitato prefere kun tuluzaj, regionaj kaj eksterregionaj esperantistoj. EUROKKA zorgos pri la programo; la esperantistoj de la Komitato organizu la restadon de la artistoj kaj logxigu la festivalanojn, prizorgu trinkejojn, mangxbudojn. Aktivajxoj povas esti programitaj posttagmeze (eventuale ecx matene). KAFE povos alporti bonan monenspezojn, la etoso promesas esti bonega kaj alloga por festivalanoj. La starigo de tiu KAFE donos trafan laborcelon por la renaskigxanta Federacio MIDI-Pyrenees. Kontaktadreso: EUROKKA, FR-31450 Donneville, Francio rete: eurokka@forigu.esperanto.org *************************************************************************** MOVADO ////// Filio de AIS en Meksikio ======================== La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), San-Marino iras ekster Euxropon: en Meksikio fondigxis landa asocio, kiu promesas iam farigxi plenrajta filio de AIS. Danke al la iniciato de prof. Feldmann-Gonzales jam okazis multe atentata preleg-serio en pluraj meksikiaj universitatoj, interalie en Mexicali, Celaya, Meksikurbo kaj Monterrey. Ankaux en Euxropo cxi-jare okazos AIS-arangxoj: Du plenaj SUS-konferencoj komence de majo en Bydgoszcz (Polio) kaj auxguste-septembre en San- Marino/Rimini ampleksos ne nur kursan, prelegan kaj kadran programojn, sed ankaux publikajn studfinajn ekzamenojn. Dum la paska IJF de Itala E- Junularo kaj dum la Berlina UK okazos studad-sesioj, kiuj ofertas al la festivalanoj kaj kongresanoj aktualajn sciencajn informojn kaj iom da akademia etoso, sen iu kromkosto. Kun la disvastigxo de la AIS-aktivajxoj plioftigxas la demandoj, kial AIS laboras laux suficxe striktaj regularoj. Ekzemple gxi arangxas studfinajn ekzamenojn nur dum SUS-konferencoj anoncendaj monatojn antauxe, cxe kiuj nur efektivaj membroj de AIS rajtas gvidi kursojn. Tio povas kauxzi la impreson, ke AIS senbezone komplikas la vivon aux ne fidas al eksteruloj. La vera kauxzo estas, ke striktaj reguloj necesas por protekti la reputacion de AIS. Se iu grupo da homoj spontane ie kunvenus, disdonus diplomojn kaj senspure malaperus, neniu konsiderus tiujn diplomojn seriozaj. Tial AIS antauxanoncas siajn ekzamenojn kaj faras multon por ebligi postan kontroladon de cxiuj detaloj. Tiel agas cxiuj seriozaj universitatoj, kaj AIS, kiu agas plurlande kaj sen konstanta instruejo, devas ecx pli atenti tiajn procedurojn. AIS esperas, ke gxiaj anoj kaj kunlaborantoj komprenas la regularojn kiel helpilojn al utila laboro kaj ne kiel malhelpan balaston. Por la homoj, kiuj simple volas partopreni en AIS-kurso, reguloj ja kvazaux ne ekzistas, kaj seriozaj studentoj cxie devas sekvi reglamenton. Reinhard Fossmeier, inform-ofico de AIS rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de *************************************************************************** Aperis studkajero pri la manifesto de Prago =========================================== "Kio ni estas kaj kion ni celas". Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto. Red. Osmo Buller kaj Renato Corsetti. Grafike arangxita de Francisco L. Veuthey. Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92 9017 061 1. 24p. 30cm. Prezo: 5,50 euxroj. Tiuj kiuj deziras pliprofundigi siajn konojn pri la sep tezoj de la Manifesto de Prago povas profiti de la nova studkajero "Kio ni estas kaj kion ni celas", eldonita de UEA. Gxia provizora versio estis acxetebla en la Montpeliera UK. Sep konataj fakuloj kontribuis al la studkajero artikolon pri cxiu tezo de la Manifesto: Frank Stocker (demokratio), prof. Duncan Charters (transnacia edukado), lingvopedagogo Katalin Smideliusz (pedagogia efikeco), psiholingvisto Renato Corsetti (plurlingveco), vicprezidanto de IKEL Uwe Joachim Moritz (lingvaj rajtoj), lingvosociologo Mark Fettes (lingva diverseco) kaj verkisto Spomenka Stimec (homa emancipigxo). La kajero enhavas ankaux liston de rekomendataj verkoj por plua studado de la traktitaj temoj. "Kio ni estas kaj kion ni celas" tauxgas same por memstudado kiel por kluboj kaj konversaciaj rondoj, en kiuj gxiaj artikoloj povas esti uzataj kiel enkonduka materialo por komuna diskuto. komuniko de UEA *************************************************************************** Pakto por la Esperanta Civito ============================= En 1998 kadre de la montpeliera kongreso UEA arangxis gxeneralan kunvenon de plej diversaj (landaj kaj fakaj) E-asocioj por trovi komunajn celojn kaj rimedojn, helpi la agadon unu de la alia - anstataux kvereli kaj kontrauxagadi. La kunvenon partoprenis cx. 80 personoj, reprezentantoj de pli ol 60 organizoj. - Kooperativo de Literatura Foiro (motoro de konsumisma, rauxmisma esperantismo) organizis "konkurencan" kunvenon, nomatan "Forumo de Esperanta Civito", kiun partoprenis cx. 15-20 personoj, reprezentantoj cxefe de la lun-organizoj de LF. Dum la Forumo estis establitaj "arbitracia kortumo" de E-Civito, kaj t.n. Evolu-komisiono (EKo). Jen la teksto de la tie akceptita "pakto" (el kiu cetere praktike ne eblas malaligxi...) * * * Pakto por la Esperanta Civito ----------------------------- 1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito. Gxi engagxas la subskribintojn de la Pakto nur se la suverena instanco (la gxenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas gxin. 2. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo aux individuo kun jura personeco aux civilaj rajtoj, kiu posedas gxin. 3. Al la Pakto eblas aligxi en kiu ajn momento, laux la proceduro en la artikoloj 1 kaj 2. La aligxo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la jam aligxintaj aprobas. 4. El la Pakto eblas retirigxi nur pro: a) pruvita malfondo de la establo; b) verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj sxangxus gxian nunan strukturon kaj celaron. 5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto; b) formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio. 6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto estas: a) la Evolukomisiono (EKo); b) la Kortumo por la Esperanta Civito (Kortumo). 7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn taskojn: a) cxiujare, prepari raporton pri la evoluo de Esperantio; b) fari proponojn, ankaux organizajn, por la progreso de Esperantio laux la Kvintezo; c) kunvoki, ene de minimume unu kaj maksimume du jaroj, la sekvan Forumon por la Esperanta Civito; d) legitimi lokajn kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta Civito; e) prepari la Konstitucian Cxarton de Esperantio, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito. 8. EKo konsistas el kvin membroj kaj trivicmembroj, elektitaj de la unua Forumo por la Esperanta Civito. 9. La sidejo de EKo estas en Romo. EKon financas libervole la paktintoj. 10. La Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto. Gxi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara mandato, inter la esperantistoj konataj pro sia honesteco kaj ekvilibro. 11. La sidejo de la Kortumo estas en La Chaux-de-Fonds. La Kortumon financas la establoj kaj homoj kiuj sin turnos al gxi por arbitracio. 12. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se iu ne estas kontenta pri la verdikto, tiu povas sin turni al la kunveno de la paktintoj (Forumo por la Esperanta Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon. 13. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos parto de la renovigota Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa Civila Kodo. 14. Por cxiu dokumento, unuavice por la interna regularo ellaborota de EKo, la cxeflingvo estas esperanto. La Evolukomisiono elektita de la unua Forumo por la Esperanta Civito: David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso, Ljubomir Trifoncxovski. Partoprenis la vocxdonon la delegitoj de AdE, ELTE, ERA, Esperanta PEN, HdE, HEA, IFEF, IIC, KCE, LF, LF-koop, OSIEK, Radio Radicale, Razgrad, SES laux LF-175 kaj HdE-9/98 Rim: Malgraux la asertoj en la Forumo NE partoprenis delegitoj de HEA, de ELTE kaj de Kontakto. - ndlr *************************************************************************** Pacvojagxo ========== En la pasinta jaro la litova televida programo "Panoramo" sciigis la jenan novajxon: "El Kanadio ekveturos pacifista grupo per bicikloj al Japana urbo Hirosxima. La vojagxo dauxros cxirkaux 1,5 jarojn kaj al tiu grupo aligxos ankaux 4 litovoj". Lige al tio estis menciita, ke speciale tiucele la biciklantoj lernis Esperanton." Cxu alilandaj amaskomunikiloj anoncis ion similan? Antonio Peterson esperanto@forigu.post.omnitel.net *************************************************************************** ... Sed estas ne... =================== Preskaux ne plu bezonus prezenti la plej faman Esperanto-rokbandon de tuta Esperantio, sed por la novuloj ni revidu iom ilian historion. Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stockholmo, Svedio, sed aktivas nur en Esperantio. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (originale Esperantajn) verkas kaj arangxas la bandanoj mem. Dum la jaroj Persone faris multegajn koncertojn en gxis nun 11 landoj, kaj estas pro la danciga muziko, sceneja energio kaj altkvalitaj tekstoj jam de jaroj preskaux necesa parto de ajna kultura aux junulara esperanto-arangxo (kiel ekzemple, IJK, IS, KEF kaj UK). Persone memeldonis du albumojn en kaseda formo kaj unu KD-diskon: - 62 minutoj (1987, kasedo ankoraux disponebla) - En la spegulo (1991, kasedo elcxerpita) - Povus esti simple... (1996, KD-disko elcxerpita) Krome, Persone kontribuis per unu titolo en Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 (1995, kasedo kaj KD-disko disponeblaj), Martin Wiese kontribuis sola per akustika peco en Vinilkosmo-Kompil' Vol 2 (1996, kasedo kaj KD-disko disponeblaj). Jxus aperis nova 8 titola KD-disko enkadre de Kolekto 2000 eldonita de Vinilkosmo. Tiu nova albumo titoligxas "...sed estas ne.", sekve kaj responde al la antauxa "Povus esti simple..." Kiel vi povos konstati gxi enhavas 7 elektrajn titolojn kaj la lasta estas akustika. Tiu KD-disko respegulas la muziketoson de la bando kiu kutimas ludi elektre kaj akustike laux la bezonoj kaj cirkonstancoj. Tiu KD estas frukto de granda kunlaborado inter Persone kaj Vinilkosmo Por la plej granda plezuro de cxiuj ! Persone ludas proprastilan rokmuzikon sed laux la "gitarpop-stilo" (apartenas al tiu tendenco Police kaj U2). La sono estas ofte peza, emocia kaj iom melankolia, kaj tiel apogas la belajn kantmelodiojn kaj la etoson de la tekstoj. De 1994 la bando montras ankaux duan vizagxon: ili plurfoje koncertis tute akustike kun parte tute speciale komponita repertuaro. En la KD "...sed estas ne" Persone ankaux montras sian akustikan flankon per unu kantajxo. La prezo de la KD-disko: 69 FRF (10.55 EUR). Mendojn kaj informpetojn direktu al : Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville, Francio rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Urbo-fotoj sercxataj ==================== La germana meteologia servo "Deutscher Wetterdienst" sercxas urbofotojn el la tuta mondo por Reisewetter (vojagxvetero) en Interreto. Cxe la plej multaj urboj kaj insuloj gxis nun aperas "Schicken Sie uns Ihr Staedtefoto!" (Sendu al ni vian urbofoton!). Kie jam estas foto, tie aperas sur gxi "Vielen Dank ..." (Multan dankon al ...), ekzemple cxe New York. Tio estas bona okazo, ke Esperanto-klubo sendu proponon, por ke aperu "Vielen Dank Esperanto-klubo ...". Kie ne ekzistas loka Esperanto-klubo vi povus fari tion por via regiona aux landa Esperanto-asocio laux interkonsento. Por kontroli cxu jam ekzistas foto, aux cxu vi eble havas ege pli tauxgan foton, vi povas rigardi en Interreto sur la pagxo http://www.dwd.de/forecasts/reifrm.htm Klaku sub Staedtewetter (vetero de urboj) sur vian kontinenton. Vi povas sendi vian foton al: Deutscher Wetterdienst, Referat VK 2, z. H. Hr. Koelschtzky, Postfach 10 04 65, DE-63004 Offenbach, Germanio. Per retposxto vi povas sendi la bildon kiel aldonajxon en jpg- aux alia formato al la retadreso: wrduch@forigu.dwd.d400.de La temlinio por ambaux estu: "Bild fuer Reisewetter von (Esperanto-klubo ....) : urbo-nomo" Se vi skribas en la germana aux la angla vi plifaciligas la aferon. Ja ne necesas multe da teksto. Detlef Meier rete: DMeierEsperanto@forigu.csi.com *************************************************************************** INTERVJUO ///////// Sxokantoj de obstinuloj ======================= Intervjuo kun prezidanto de Olsztyn-a E-Klubo s-ro Andreo (Andrzej) Gielert. - Kio estas "FRESxO"? - La plej simple - tio estas mallongigo kaj signifas "Frusomera Renkontigxo Esperanta Sxokanta Obstinulojn". Olsztyn-aj geesperantistoj gxin organizas cxiujare fine de junio. Venontjara FRESxO okazos jam por la sesa fojo kun dato 30.06.- 04.07.1999. Laux nia scio gxi estas unika en Esperantujo... - Cxiu E-arangxo estas unika... - Vi pravas, sed diru, cxu estas E-renkontigxo dum kiu Vi povas gajni monon? Dum FRESxO - jes! Suficxas, ke Vi iomete konas Esperanton, E-movadon, gxian kulturon kaj historion. Por gajni belajn kaj ricxajn premiojn oni devas solvi cx. dek kvizojn - konkursajxojn po 10 demandoj en cxiu kvizo. Cxiu partoprenanto de la Granda Kvizo devas solvi cx. cent kvizerojn kaj la plej perfektulo gajnas cxef-premion. - Kiu gajnis cxef-premiojn? - Lastjare (1997) - s-ro Konieczny Jerzy, polo, kiu prenis preskaux 1000 usonajn dolarojn kaj cxi-jare (1998) - s-ino Dorota Burchardt, polino, konkeris preskaux 600 USD... oni devas aldoni, ke cxi-jare dudek personoj ricevis mon-premiojn kaj cxiuj "kvizanoj" ricevis diferencajn aliajn premiojn... - Mi vidas, ke nur poloj gajnas... - Preskaux. Stranga afero - alilandanoj aux ne bezonas monon aux ne kredas, ke oni povas gajni monon dum E-renkontigxo... kiam ni startis kun nia FRESxO, ni pensis, ke gxi estos interesa por rusoj kaj aliaj paradizanoj (el eks-komunismaj landoj)... por kiuj 1000-dolara monpremio estas grava sumo... evidentigxis, ke ne... krome - poloj gajnas eble pro tio, ke ili estas simple perfektaj esperantistoj, cxu? - Kial via arangxo okazas fine de junio, fakte frusomere? - Pro du kialoj... unua - cxar preparoj al cxi renkontigxo estas temporabaj, gxia organizado fine de junio efikas, ke tuta somerferio por organizantoj estas poste libera!... dua - se Vi volas bone arangxi Vian propran somerferion, vi povas gajni monon dum FRESxO por Via feriado... Por bona feriado - dum FRESxO gajnado!... - Cxu FRESxO konsistas nur el kvizo-konkursoj? - Absolute ne! Kvankam fakte cxefa parto de nia arangxo estas kvizoj... sed krom tio ni organizas: prelegojn, artan programon, interkonan vesperon, ekskursojn, tradician "bieran vesperon cxe la fajro", diskutrondojn, renkontigxon kun redaktoroj de la lokaj revuoj, gazetoj ktp... - Kiu transdonas al vi monon? - Gxenerale - bonaj rilatoj... jes, kun urbestro, kiu dekomence cxiu-jare apogas nian arangxon (ne nur morale)... kun regionestro, kiu de antaux nelonge apogas nin... kun multaj olsxtinaj firmaoj, kiuj direktas pli kaj pli multe da mono al nia internacia renkontigxo... Interesa afero: cxiu- jare dum FRESxO ni organizas tn. "bieran vesperon cxe la fajro" al kiu ni invitas cxiujn apogantojn... ni scias, se kiam apoganto alvenos kaj spektos nian FRESxO-n,venontjare ni ricevos monon de li... se ne - ni ne ricevos monon de li aux ricevos ne multe da mono kaj kun grandaj malfacilajxoj ... Simple oni devas cxiam inviti donacantojn por prezenti nian E- renkontigxon... - Kial vi ne informas vaste pri FRESxO? - Ni multe informas E-revuojn, sed nia propono estas tamen tiom nekredebla, ke cxef-redaktoroj ne aperigas gxin... krom tio ni posedas propran retpagxon: http://www.art.olsztyn.pl/fresxo/ kaj tie vi povas mem informigxi pri nia arangxo... - Kiumaniere oni povas aligxi al via arangxo kaj ricevi pli detalajn informojn? - Diversmaniere... cxe mi, al mia retadreso: angiel@forigu.polbox.com aux per limaka posxto al la adreso: Pola E-Asocio, Vojevodia Filio, PL-10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Polio. intervjuis: Marian Zdankowski rete: mazda47@forigu.polbox.com *************************************************************************** OPINIOJ /////// Esperanto sen mitoj =================== Laux gazetara komuniko de Flandra Esperanto-Ligo aperis la libro "Esperanto sen mitoj - Mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado" de Ziko Marcus Sikosek. Inter la Esperantistaj arduloj foje ankaux trovigxas "kontrauxardulo", kiu sentas mision, eduki la Esperantistojn kaj sxirmi la eksteran mondon kontraux troigita propagando de la Esperanto-movado. Tia fenomeno estas Ziko Marcus Sikosek, juna germana studento, kiun mi persone konas. Ne estas lia baza intenco, kiu estas skandala: memkritiko decas al nia movado, tamen kun du kondicxoj, kiujn li gxisfunde malobservas: la kritiko devas esti justa kaj resti interna. Lia metodo estas, kribri el la tuta literaturo kaj cxiuj haveblaj informiloj ktp. eldirojn, kiuj en strikta senco ne estas pruveblaj. Kiu el ni ne foje pekas tiurilate? Memtrompoj kiel "La Papo parolas Esperanton" aux "Umberto Eco igxis Esperantisto" okazadas bedauxrinde. Tiajn aferojn nomas Sikosek "mitoj", ne malprave. Sed li ne restas cxe tiaj fenomenoj. Li krome asertas, ke cxiuj favoraj prijugxoj de Esperanto estas mitoj: ke gxi estas pli facile lernebla ol alia fremda lingvo, ke la studado de Esperanto plifaciligas la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj ktp. Nome, li ne konas la diferencon inter empiriaj eltrovoj kaj matematike pruvitaj faktoj en la sciencoj. Tiurilate lia kritiko kontraux la movado estas maljusta. Li mem konfesis al mi, ke li "intertempe ne plu trovas ion bonan en Esperanto". Do, kiucele li restas en la movado? Pli fatale, li dissxprucas siajn miksajxojn de vero kaj malvero ankaux ene de la ekstera mondo, sxajnigante, ke la tuta Esperanto-movado vivas de blufoj kaj mensogoj. Li publikigis plurajn german-lingvajn artikolojn en Interreto: "Mensogoj al pli granda honoro de Esperanto", "Kio eskapis la cenzuron de Germana Esperanto-Asocio" k.s. Minimume unu ekstermovada enreta gazeto jam transprenis artikolon de li (http://www.svensson.de /skylla). Per tio li igxis vera perfidulo de la interna ideo. Estas necese diskuti inter ni ecx ekstremajn opiniojn kaj kritikojn, por sekve admoni ardulojn kaj ankaux nin mem, ne troigi dum informado. La metodo de Sikosek tamen, publike fifamigi la tutan Esperanto-movadon kaj senvalorigi la lingvon, estas maljusta kaj malhonesta. Rudolf Fischer, honora membro de Germana Esperanto-Asocio rete: fischru@forigu.uni-muenster.de *************************************************************************** MALLONGE //////// Cxe la retpagxo http://us.imdb.com/Sections/Languages/Esperanto/ pretigxas dosieraro pri filmoj en E-o. Haveblas anglalingva informo pri la filmoj Incubus (en E-o) kaj Gattaca (cxefe en la angla sed parte en E-o), sed oni promesas pligrandigi la liston. * * * La subaj estraranoj de Kanada Esperanto-Asocio havas novajn adresojn: Ciprian Jauca (prezidanto): cjauca@forigu.home.com kaj Wally du Temple (kasisto): playfulotter-iwolemskatl@forigu.home.com * * * Cxiujn informojn rilate la Someran Esperanto-Kurson cxe la Sxtata Universitato de San-Francisko nun donas Ellen Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW Olympia, WA 98512 (Usono) ret-adreso: eddyellen@forigu.aol.com * * * Okaze de la cxi-jara SAT-kongreso, arangxota en julio en Karlovy Vary, Cxehio la cxeha posxto ekuzis porokazan Esperantlingvan afrankmasxinstampilon kun la teksto: "72-a SAT-KONGRESO KARLOVY VARY 24-31.7.1999." * * * La lokon de Tyburcjusz Tyblewski en la senato de AIS transprenas la gxisnuna vic-senatano OProf. Christer Oscar Kiselman, profesoro cxe la matematika instituto de la universitato de Uppsala (Svedio). Kiselman estas konata kiel esperantologo kaj redaktoro. * * * Dum la Internacia Junulara Festivalo de IEJ, kiu okazos paske proksime de la itala urbo Rimini AIS arangxos universitatecan konferencon pri la historio de la Esperanto-literaturo, denaska lingvoakirado kaj komputila sekureco. Informoj pri AIS estas riceveblaj de ADoc. Mag. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317 DE-37077 Gottingen, Germanio. * * * Odd Tangerud, kiu antauxe tradukis al Esperanto "Puphejmon" kaj aliajn dramojn de Ibsen, nun finfaris norvegan tradukon de la romano Viktimoj de la renoma hungara verkisto Julio Baghy kaj ankaux arangxis gxin kiel teatrajxon. * * * La prezidanto de Hispanio, sinjoro Jose Maria Aznar akceptis la honoran prezidantecon de la "58-a Hispana Kongreso de Esperanto" kaj "9-a Euxropa Esperanto-Forumo", kiuj okazos en Castellon (Hispanio) inter 17-21 de julio 1999. * * * Kelkaj junuloj en Trondheim, Norvegio fondis la unuan lokan klubon de NJE sub la nomo NJET (Norvega Junularo Esperantista - Trondheim). * * * Meze de 1999 en la renoma lingvistika eldonejo Helmut Buske, Hamburg aperos la vortaro Esperanto-germana de Erich-Dieter Krause. Gxi estos la plej ampleksa kaj plej aktuala vortaro por germanlingvanoj. *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Andreo Cseh forpasis antaux 20 jaroj ==================================== La 9-an de marto 1979 mortis en Den Haag, Nederlando s-ro Andreo Cseh, unu el la grandaj figuroj de la Esperanto-movado. Li naskigxis la 12-an de septembro 1895 en Marosludas (hodiaux Ludus), lernis Esperanton en 1919 kaj farigxis katolika pastro en 1919. En 1920 naskigxis lia metodo, vaste konata gxis hodiaux kiel Cseh-metodo, kaj helpe de gxi li iris sian triumfan vojon en la Esperanto-movado. En 1924 li igxis sekretario de la Internacia Centra Komitato en Geneve kunlaborante en la organizado de la Universalaj Kongresoj en Geneve, Danzig kaj Budapest. Estis gxuste en Budapest, kie li gvidis sian unuan seminarion por instruistoj kaj inter liaj discxiploj trovigxas nomoj de konataj homoj en nia movado kiel Julio Baghy, Jean Forge, Tiberiu Morariu, Margarete Saxl, Hendrik Seppik, Lidija Zamenhof, ktp. En 1930 li fondis kune kun gesinjoroj Isbrucker la "Internacian Cseh- Instituto"-n en Nederlando, poste alinomitan al "Internacia Esperanto- Instituto". Du jarojn poste li kreis la revuon "La Praktiko", kiun li gvidis kaj redaktis dum cxirkaux 30 jaroj. Li estis la kreinto ankaux de la E-monunuo "stelo". Andreo Cseh estis honora membro de UEA kaj kunfondinto de la Universala Ligo. La agado de tiu pioniro estas vere valora heredajxo al la Esperanto-movado kaj ecx hodiaux, malgraux lia 20-jara foresto inter ni, senteblas la forto de liaj inspiraj pasxoj en tiu metodo de li iniciatita kaj en la laboro de la Instituto, kiun li kunfondis. Atilio Orellana Rojas Internacia Esperanto-Instituto rete: iei001@forigu.worldonline.nl *************************************************************************** Amasa E-instruado en orienta Hungario ===================================== En februaro komencigxis nova semestro en KLTE (Scienca Universitato "Lajos Kossuth" en Debrecen, Hungario). La gestudentoj cxi-foje rekordnombre enskribigxis por la baza Esperanto-kurso, ja 125 gejunuloj komencis lerni nian lingvon. La kursestro estas Tibor Papp. La kurso finigxos en junio per t.n. studfina ekzameno. Tibor Papp db@forigu.satrax.hu *************************************************************************** REAGOJ ////// Terminaroj, sed en kiu nivelo? ============================== La terminaro de popularaj fakoj estas bone evoluita, sed la terminaro de malpli disvastigxintaj fakoj... Estas normala afero, ke profesioj vasta reprezentataj en la socio estas ofte troveblaj ankaux inter esperantistoj. Se malpli ol centono de la masxinkonstruaj laboristoj estas hardistoj, tiu profesio apenaux aperas inter la esperantistoj. Ne necesas do miri, ke la "terminaro" de tiu fako montras la nivelon de la fruaj dudekaj jaroj. Tuja aprobo de Esperanto kiel oficiala komunikilo sen plia maturigo supozeble do severe damagxus al la projekto. Peter Hauser, Germanio Esperantoe@forigu.aol.com *************************************************************************** La kotizo sxangxigxis ===================== Mi ricevis la retposxtan version de Eventoj-163 kaj legis (i.a.) la anoncon pri la Internaciaj Ekzamenoj dum UK en Berlino. Mi atentigas vin, ke la speciale favora ekzamenkotizo cxe antauxaligxo ne (plu) estas 40 NLG, sed 40% de la MA-kotizo en la lando de la kandidato. Ne aperinte en la ekzameno aux ne sukcesinte en la antauxtesto ni repagos 50% de la pagita kotizo. Hans ten Hagen, sekr. de la Internacia Ekzamena Komisiono. rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl *************************************************************************** RADIO ///// Jam ekde 40 jaroj ================= Cxi-jare festas sian 40-jaran jubileon de la E-elsendoj la Pola Radio. Favore al la datreveno marte la redakcio komencis reauxdigi interesajn intervjuojn kaj son-raportojn el la pasintaj 40 jaroj, i. a. la unuan parton de la 4-parta intervju-ciklo, en kiu la ne plu vivanta redaktorino de "Heroldo de Esperanto" Ada Fighiera Sikorska rakontas pri sia vivovojo ekde la komencigxo de la II-a mondmilito gxis la reveno al la patrujo post multjara estado unue en sovetiaj punlaborejoj, poste en Persio, Britio kaj aliaj landoj. Se la auxskultantoj trovos la reauxdigon interesa, Pola Radio en lauxvicaj semajnfinoj reauxdigos la tutan 4-partan ciklon. En aprilo sekvos intervjuoj kaj parolad-fragmentoj de prof. Ivo Lapenna kaj aliaj fame konataj e-istoj, i.a. parolos Julio Baghy, Kolomano Kalocsay k.a. De la 28-a de marto Pola Radio iom sxangxos sian program-skemon. Tre versxajne la tuta duonhora elsendo inkluzive de E-ekspreso, leterkesto kaj aliaj E-temaj programeroj estos auxdigata per Real Audio, kondicxe ke oni trovos tauxgan servil-posedanton, kiu pretos kunlabori cxiutage kontraux mon-kompenso. Andreo Pettyn, estro de la E-Redakcio rete: pettyn@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** Adiaux, Radio Verda! ==================== Nun kun bedauxro ni devas sciigi al vi ke la cxiusemajna programo "Radio Verda" tutmonde atingebla per la interreto (vidu Eventoj, n-ro 156) devis cxesi je la 24-a de januaro la kreadon kaj elsendadon de programoj pro materialaj kialoj. Kiuj auxskultis kaj gxuis la profesie prezentitajn programojn de Aaron Chapman esprimas ne nur bedauxron sed ankaux dankemon al tiuj bravuloj pro siaj iniciatemo kaj bona laboro. el reta bulteno de Kanada E-Asocio 5.7 *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Komencigxas Esperanto-kurso en mezlernejo en La Locle, Svislando. Sep dekvvinjaragxuloj ekstudis la 5-an de februaro kaj plu studos la internacian lingvon gxis la fino de junio 1999. Instruas Mireille Grosjean. Bonvolu sendi kuragxigajn mesagxojn al: Sophie Rigolet, La Forge, CH-2405 La Chaud-du-Milieu. * * * La nova paperposxta adreso de Tejo Tutmonde estas: 8 Mead Way Bristol Britio BS9 2EZ. Telefono (fakso post averto): +44-117-9684683. La retadreso ne sxangxigxis: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org La antauxa adreso (fakte tiu de miaj gepatroj) dauxre uzeblos kiel kontaktadreso sed mi ricevos posxtajxojn pere de ili eventuale iom malfrue. * * * Kvardekjara hungara esperantisto sercxas kontaktojn el najbaraj landoj, el Polio, kaj landoj de Euxropa Unio kun tiaj gesamideanoj lauxeble junaj kaj mezagxaj, kiujn interesas la sekvaj temoj: moderna mangxado, sano, mangxajxsuplementoj, vojagxo, internacia familio (mi havas bulgaran edzinon). Skribu rete al: baja59@forigu.freemail.c3.hu tradicie al: Bajaki Imre, Kiskunfelegyhaza, Hollo Laszlo u. 24. HU-6100 Hungario. *************************************************************************** KORESPONDADO //////////// Mezagxa virino volus korespondi. Urszula Adamska, str. Slonska 11, PL-87-720 Ciechocinek, Pollando. * * * 20-jara studento sercxas korespondgeamikojn. Sebastian Skalinski, ul. Gagarina 158 m. 11, PL- 87-100 Torun, Pollando. * * * 22-jara junulo korespondus pri interesaj temoj, ekz. vojagxoj. Andrzej Obszynski, Ruszcsyzna, PL-22-620 Komarow Osada, Pollando. * * * Mia nomo estas Kazimierz Cwynar kaj mi volas korespondi. Mia adreso: PL-67-407 Szlichtyngowa ul. Glogowska 26. Esperanto-Klubo Poezjo, Pollando * * * 55 jara franca bretona esperantistino deziras korespondi letere kun itala virino aux viro. Interesigxas pri cxio. Bonvolu skribi al: Genevieve Curot, 7 Chemin de Goasmeur FR-22500 Paimpol Francio *************************************************************************** INTERESE //////// Agatha Christie superis la biblion ================================== El la monda raporto pri la kulturo de UNESKO oni ekscias 6 el la 10 plej ofte tradukitaj auxtoroj en 1994 estis virinoj, plejparte el brita deveno. La biblio meritas specialan mencion kun 126 tradukoj. Jen la listo : 1 Agatha Christie (218 tradukoj!), Danielle Steele (131), Victoria Holt (120), Patricia Vandenberg (112), Stephen King (110), Jules Vernes (109), Barbara Cartland (98), Robert L. Stevenson (96), Enid Blyton (95) kaj Johano Paul II (93). Herman Deceuninck, Belgio *************************************************************************** "Nia majstro kaj liaj sekvuloj" =============================== Robert Kreuz, la direktoro de la siatempa Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, estis homo iom pli ol normale korpulenta. Okaze de la Oksforda Kongreso li logxis en hotelo multjarcentojn agxa, gxi havis labirinton da koridoroj, kaj la cxambropordoj estis tiel mallargxaj, ke Kreuz nur flankire povis trasxovi sin. En Palermo (Italio), foje vidante lin sidanta sur unu el la tie kutimaj lu-cxaretoj, kiuj aspektis ne tre solidaj, rigardantoj esprimis sian timon ke gxi povus frakasigxi sub tia sxargxo. Samideano rakontis, ke foje li estis sidanta en kupeo, kie trovigxis ankaux tre malgrasa viro kun fileto, kiam Kreuz aperis cxe la kupea aperturo, tra kiu li pene trasxovigxis. La knabo dum kelkaj sekundoj mute rigardadis la mason de la enirinto, kaj poste eksplodis: "Diru Papi, cxu tio cxio estas unu homo?" Al kio direndas, ke Kreuz ne nur koncerne la pezon valoris por du... el Paul Bermann: Miru, pensu, ridu! *************************************************************************** Kalejdoskopo de tiklaj pensoj ============================= - Sxi estis tiel bela, ke sxi rajtis esti stulta. - Nun ankaux lia kapo ion valoras: antaux nelonge oni instalis en gxin oran denton. - Nur edzigxinte mi komprenis, kio estas felicxo, sed ... jam estis malfrue. - Stultulo, kie fratino edzinigxis kun direktoro, jam ne plu estas stultulo. - Estas diversaj brasik-kapoj: flavaj kaj bluaj, verdaj kaj rugxaj, krispaj, bruselaj kaj ankoraux aliaj. Sed ekzistas ankaux kapoj kun supera klereco. - Li drinkadas nur en du okazoj - kiam pluvas kaj kiam ne pluvas. - Li volis esti respondeca pri nenio. Parolante, ke la Tero rotacias cxirkaux la Suno, li aldonadis: "Kiel diris Koperniko". - Ne cxiuj papagoj parolas. Estas ankaux tiaj, kiuj skribas. - Li amis la tutan homaron krom la najbaroj de sia logxejo. - En cxiu lingvo plej malfacile prononceblaj estas du vortoj: mi kulpas. - Konscienca homo ne rompas donitan vorton; ruza homo entute ne donas gxin. - Mensogo estas obstina: senmaskigita gxi ekopinias, ke gxi igxis vero. - Ne demandadu kaj oni ne mensogos al vi. - Amikeco kaj teo estas bonaj, kiam ili estas varmegaj, fortaj kaj ne tro dolcxaj. - Eblas forkuri de tigro. Sed vi ne forkuros de puloj. - Maljuna frauxlo estas tia homo, kiu serioze pensas pri geedzigxo. - Dum sercxado de amikoj aperas ankaux malamikoj. - Pri cxiuj virinaj modoj rikanas la unua - nudeco. - Se vi auxskultas cxiujn klacxojn, via kapo igxas rubujo. - Morton timas cxiuj - gxi estas nekoruptebla. - Ni sxatas hundojn ne pro bestaj, sed pro maloftaj homaj ecoj. el Litova Stelo 1/1999 *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 164, 2/marto-99 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org Aperas dusemajne. Redaktas: Laszlo Radacsy Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. *************************************************************************** ***************************************************************************