Eventoj, n-ro 160, 2/januaro 1999, retposxta versio
***************************************************

Enhavo
------

TITOLPAGxE:      - Kunsido sen fizika cxeesto
                   Kiaj eblecoj uzi interreton por movadaj celoj?

FAKA APLIKADO:   - Uonbulismo - novaj sanktaj libroj en Esperanto
                 - Am-vojo, herbo-vivo, sunrajdisto kaj aliaj...
                   Rolo de esperantistoj kaj de Eventoj en retpiramidaj
                   komerc-firmaoj
                 - Juristoj sercxataj - internacia listo de juristoj
                 - Kolokvo pri edukado

ARANGxOJ:        - Kompleta monata kalendaro (marto-99)
                 - Skiado kaj diskutado en Norvegio
                 - Pasigu la paskon en Italio! - Pri la aprila IJF en
                   Rimini
                 - Lingva Festivalo - 12 landoj, 550 personoj!
                 
MOVADO:          - Konsultejo de la Akademio de Esperanto
                 - Petu subvencion! - el la kultura budgxeto de EU
                 - Kampanjo per diskedoj - diskonigo kaj disvastigo de
                   Esperanto per 3,5-colaj diskedoj
                 - 3 elsendoj dum 1 monato - dum decembro tri elsendoj
                   pri la Internacia Lingvo en la Kroata TV
                 - Nova rekordo en PASPORTA SERVO
                 - Malfermita (?) eduksistemo - "manko de literatura,
                   historia aux geografia fundamento" ne ebligas instrui
                   Esperanton en la francaj lernejoj.
                 - Kompilajxo Lidia Zamenhof
                 - Pri lingvaj rajtoj en Azio
                 - Pilgrimo al UEA - Perpiede de Cxinio al UEA...
                 - Pensoj pri la elekto de B-komitatanoj
                 
INSTRUADO, ILEI: - La dilemo - disertacio

KONKURSOJ:       - Modela Esperanto-parolo - internacia konkurso por
                   mezlernejanoj

REAGOJ           - Malmembrigo pro Ido

RADIO:           - Esperanto-radioj sen radioondoj
                   Listo de rete atingeblaj radioelsendoj

GAZETOJ, REVUOJ: - Esperantisto Slovaka - ne plu!

INTERESE:        - Kaptiloj de enamigxo - malfacile esti enamigxinta

Interese, anoncetoj, mallonge, korespondado ktp.

***************************************************************************
***************************************************************************


Eventoj, n-ro 160, 2/januaro 1999, retposxta versio
***************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kunsido sen fizika cxeesto
==========================
La modernaj teknologioj donas novajn, tre utilajn eblojn ankaux por
esperantistoj - sed ankaux por la tuta E-movado. La avantagxoj de la tre
malmultekosta retposxtado jam estas gxenerale konataj (reale cxiu serioza
esperantisto havas jam retadreson - krom 1-2 esceptoj), sed ekzistas
ankaux aliaj, novaj kaj simile utilaj rimedoj. La novaj rimedoj donas
novajn perspektivojn, ja utiligante la modernan teknikon praktike tute
malaperas nia gxisnuna malavantagxo: la geografia diasporeco, kauxzanta
pezajn vojagxokostojn, kaj ceterajn devigajn organiz-teknikajn elspezojn
(posxtado, restadkostoj ktp).

Klav-konferenco
---------------
En la interreto ekzemple cxiam pli vaste estas uzata la klavbabila aux
konferenca servo (angle: chat), kiu ebligas realigon de E-kunvenoj sen
persona fizika cxeesto!

Tio signifas, ke fakte oni povas organizi estrar-kunsidon de iu ajn ecx
internacia E-Asocio, aux "kunvenon" de komisionoj, laborgrupoj, kaj oni
povas realigi tutajn konferencojn uzante nur la retkonferencan eblon - sen
la devo fizike alvetu ri kaj elspezi monon por la vojagxkostoj!

Se du personoj konektigxas samtempe al iu difinita retservila adreso, ili
povas interbabili inter si, skribante mesagxojn per sia klavaro - kio tuj
aperas sur la ekranoj kaj de la tajpanto kaj de la partnero. Eblas ankaux
samtempe tajpadi, komenti aux respondi kvazaux dum interparoloj. Se
partoprenas ne nur 2 sed pluraj partneroj, ili cxiuj povas samtempe legi la
samajn mesagxojn sur sia monitoro.

Por utiligi tiun eblecon, necesas nur havi retkonektitan komputilon kaj
interkonsenti pri la renkontigxa tempo kaj "loko" (ekzistas pluraj
retserviloj por tiu celo). Jes, la retkonekto kaj la komputilo kostas iom
da mono, sed tio estas ecx ne komparebla al la vojagx- kaj restadkostoj,
necesaj por la sama konferenco kun persona cxeesto.

Publike babili
--------------
Por testi la funkciadon (aux gxenerale klav-babiladi per tiu metodo) indas
konektigxi al la retserva adreso http://www.esperanto.se/ek/ kie Sveda E-
Federacio (nome Franko Luin) funkciigas publikan babilejon,
klavkonferencejon (nomata de ili Esperanta klacxejo - gxi ja estas publika,
iu ajn povas alkonektigxi).

Telefonado per interreto
------------------------
La supraj manieroj (retposxtado kaj klav-konferencoj) havas la
malfacilajxon, ke la komunikado okazas skribe, sed jam nun ekzistas la
ebleco por interreta telefonado! Momente ankoraux ekzistas pluraj kaj
malsamaj teknikaj normoj, sed antaux videble ene de 1-3 jaroj restas nur
unu aux 2 el ili. Tiuj interretaj telefonprogramoj same ebligas ne nur
vocxan paroladon inter 2 homoj, sed organizadon de tele-konferencoj. Ne
forgesu, la cxefa senco: por cxio vi pagas ne la internacian sed la lokan
telefonkoston! Certe post malmultaj kelkaj jaroj ekz. la jxus pasinta
konferenco pri aplikado de Esperanto en scienco kaj tekniko jam povos okazi
sen persona cxeesto, sen vojagxo - sed kun pli granda efikeco kaj pli
granda partoprenantaro!

Radioelsendoj per interreto
---------------------------
Per la novaj programoj plene sxangxigxos ankaux la komunikadstrukturo.
Jam nun estas la ebleco disponigi sonregistrajxojn al interesigxantoj,
kvazaux funkciigante interretajn radioelsendojn. La cxefa diferenco kompare
al la malnova sistemo estas, ke IU AJN povas funkciigi tian retan "radio-
elsendejon" kaj la a uxskulto de tiuj elsendoj ne estos ligitaj al iu
konkreta horo, kaj ne dependos de la propagigxo de radioondoj, de horaroj
de radiostacioj, ktp.

Ne atendu, agu!
---------------
Tiuj teknikaj eblecoj pri retposxtado, klav-konferencoj, interreta
telefonado, ret-radioj ne estas afero de futuro, ili JAM NUN funkcias, jam
nun ili estas utiligeblaj. Dependas de vi, de ni, kiomgrade la E-movado
utiligas tiujn eblecojn po r pli efika organizado. Ne atendu! Provu kaj
faru nun!

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Uonbulismo
==========
La religio uonbulismo aperigis du sanktajn librojn, tole bindite kaj
respektive en 2000 ekzempleroj: 'La sankta instruo de uonbulismo' (427 p.)
kaj 'La fundamenta instruo de uonbulismo' (174 p.). La unua estas - nur
E-lingva - baza kaj san kta libro, kaj enhavas la fundamentan kaj la
Sotesanan (fondinto de la religio) instruojn. La dua estas la dua parto de
la unua libro kaj krome havas ankaux la korean lingvon.

La fundamenta instruo traktas la fondmotivon, doktrinon kaj la praktikadon
de la religio, dum la dua libro enhavas la paroladojn de la fondinto. La
'cxefmajstro' Chwasan donis specialan predikon al miloj de kredantoj -
dedicxitan al Esperanto, kion li lernis - kaj substrekis "Esperanto
neuxtrala, facile lernebla kaj homfratiga devas esti la komuna lingvo por
la tuta homaro, kaj ke se iu nacia lingvo igxus la nura komuna lingvo, tio
povus naski kulturan imperiismon kaj ekstrem kaze malaperigi minoritatajn
lingvojn kaj iliajn kulturojn."

CHOE Taesok
chtaesok@forigu.hitel.net

***************************************************************************

Am-vojo, herbovivo, sunrajdisto kaj aliaj
=========================================

Citajxo (iom redaktita) el ricevita letero:

"Kara Redaktoro! Al la prioritatoj de Eventoj kaj "ret-info" apartenas la
faka utiligo de Esperanto, do aperigu la aldonitan alvokon: Jen estas vojo
kaj ebleco per la helpo de nia internacia lingvo prezenti al Vi novan
negocon, kion vi mem povas uzi. Gxi ne estas tiel komplika, kiel eble
aspektas, cxar tiuj kiuj farigxos membro en nia negoco, estos instruataj
per seminarioj, per video- kaj sonkasedoj, per skribitaj materialoj ktp.
por akiri la necesan scion. La sistemo mem devenas el Usono, la firmao
nomigxas ... (X. Y. unu el la multaj retpiramidaj strukturoj)... ktp. ktp."

Bedauxrinde nek tiun cxi, nek dekon de similaj leteroj ni ne publikigos. Ne
pro tio cxar ni estas kontraux tiu aux alia firmao, sed cxar tiuj aferoj ne
konformas al la profilo de Eventoj kaj same ne de la retposxta novajxservo
RET-INFO.

Ni jes, subtenas la ideon, ke individuaj esperantistoj aux organizoj
partoprenu ankaux komercajn aferojn ecx trans siaj landlimoj, kaj
utiligante Esperanton gajnu por si mem aux por la komuna kaso. Tiu agado
cxe Amway, Herbalife, Sunrider kaj similaj kompanioj ecx estas tre utilaj,
ja pere de ili multaj esperantistoj fakte frontas la bazajn demandojn de
merkatiko, elemente necesa ankaux por E-agado. Tamen ni ne volas redakcie
reklami la agadon de tiu aux alia firmao, ki u ja mem tamen ne uzas la
Internacian Lingvon.

Sed se iu el tiuj retpiramidaj firmaoj eldonos E-lingvan prospekton,
katalogon, video- aux sonmaterialojn, eble organizas internacian instru-
konferencon en Esperanto (do reale mem uzos la lingvon) tre volonte ni
raportos (senpage) pri tio. En aliaj kazoj tiuj aferoj povas aperi nur kiel
pagitaj kaj kadritaj reklam-anoncoj.

Scii Esperanton ne signifas, ke vi devas (r)esti malricxa. Do, se vi volas
partopreni la negocon en unu el tiuj firmaoj - faru tion! Kaj eble atentigu
la merkatikan direktoron de tiu firmao en via lando pri la grandiozaj
internaciaj eblecoj trovigxantaj en la E-movado, kaj pri la ebleco de
internaci-dimensia kresko. Tio kostas al vi nur 1-2 leterojn kaj elpasxon
dum diversaj konferencoj!

Se la firmao fakte ekuzos Esperanton - ne forgesu informi ankaux nin!
Gxis tiam - multajn sukcesojn!

Laszlo Szilvasi
cxefredaktoro 

**************************************************************************

Juristoj sercxataj
==================

Euxro-Kultura Fondajxo baze subtenas diverskulturajn agadojn kaj agantajn
personojn. En tiu kadro gxi publikigos diversajn interesajn kaj valorajn
Esperanto-publikajxojn kaj tekstojn en interreto.

La Fondajxo decidis starigi liston de diverslandaj advokatoj, kiuj kaj
parolas kaj komprenas fremdajn lingvojn, kaj sxatus ankaux labori kun
alilandaj kolegoj kaj klientoj, - por plibonigi interrilatojn, sed ankaux
por havi pli da kromaj klientoj, kaj sekve iom pli da kroma mono.
 
La organizantoj bonvenigas ankaux juristojn-esperantistojn, kiuj volas esti
registritaj en la listo.

Ju pli da esperantistoj aligxos, ju pli da landaj delegitoj subtenos
Esperanton (cxar estas esperantistoj), des pli ni sukcesos plialtigi la
rangon de Esp-o kiel grava interjurista lingvo.

Samtempe la Fondajxo komencos publikigi nacilingvajn kaj E-lingvajn jurajn
tekstojn, dokumentojn en interreto por komenci sukcespromesan fakan
kampanjon.

Petu de ni pliajn detalojn kaj konkretan aligx-enketilon:

George D. Winkler, kuratoro
Euro-Jus p/a Euro-Kultur-Stiftung,
Kaiser-Ludwig-Platz 5 III. DE-80336 Munchen, Germanio
rete: eurokult1@forigu.aol.com

**************************************************************************

Kolokvo pri edukado
===================

Militista altlernejo de surtera armeo en Vysxkov kunlabore kun Pedagogia
fakultato de Universitato Masaryk en Brno arangxas la 24-an de junio 1999.
la 17-an Internacian Kolokvon pri direktado de eduka procedo.

La Vysxkov-aj kolokvoj okupigxas pri filozofio de edukado kaj klerigado.
Gxi emfazas sisteman aliron kaj solvon de aktualaj problemoj kaj taskoj de
edukado. Estas loko por matematika modeligo kaj aplikado de komputiloj dum
la instruado. La kolokvon oni povas partopreni ankaux per E-lingva
kontribuo, ja la interpretado estos solvita.

Informoj pri la kolokvo kaj detaloj pri partopreno:  

Josef Vojacxek
Sochorova 13, CZ-68201 Vysxkov, Cxehio. 
rete: vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz 
 
**************************************************************************  

ARANGxOJ
//////// 
 
Kompleta monata kalendaro 
========================= 
 
La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

31.01-07.02. Internacia kurso pri fotado kaj filmado, Bydgoszcz. Inf: Monda
  Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
  Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

31.01-14.02. Internacia pedagogia kurso por Esperanto-instruantoj,
  Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
  Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete:
  andreo@forigu.rubikon.net.pl

31.01-14.02. Seminario-A pri Cseh-metoda intruado de
  Esperanto, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10,
  PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete:
  andreo@forigu.rubikon.net.pl

03-10.02. Skisemajno por gejunuloj, Poiana Brasxov. Inf: Rumana
  Esperantista Fervojista Asocio, str. Politehnicii 1, RO-2200 Brasxov,
  Rumanio. Fakso: +40-68-151579.

06-07.02. Aktivula trejnseminario, Cxeboksari. Inf: Konstantin Vihrov, str.
  Ostrovskogo 2, RU-428005 u. Cxeboksari, Rusio. Rete: vihrov@forigu.usa.net

12-15.02. 1-a Rijeka Internacia Junulara Karnavalumado, Rijeka. Inf: Sanja
  Bokulicx, Brestovice 12, HR-51215 Kastav, Kroatio. Tel/fakso: +385-
  51-224710, tel: +385-51-224720. Rete: esperanto-ri@forigu.ri.tel.hr

13-20.02. Vintra esperanto-Feriado, Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - Regiona
  Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
  +421-92-32419.

14-20.02. 4-a Internacia Fervojista E-Skisemajno, Karpacz.
  Inf: Janina Wereszka, Klodnicka 43/27, PL-54-217 Wroclaw, Polio.

20.02. 29-a Esperanto-Balo por nefumantoj en Cxeska Trebova. Inf: Anna
  Piatorova, Nove nam. 1746, CZ-560 02 Cxeska Trebova, Cxehio.
Tel: +420-465-535129.

20-21.02. Zamenhofologia Monatfino kun Francois Degoul, La-Chaux-de- Fonds.
  Inf: Kultura Centro Esperantista, Posxtfako 311. CH-2301 La-Chaux-de-Fonds,
  Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

21-28.02. 1-a Arangxo Junulara Nordia (AJN) en Trondheim. Inf: NJE, Olaf
  Schous vei 18, NO-0572 Oslo. Rete: knutly@forigu.stud.ntnu.no

23-27.02. Ni parolu esperante! sub gvido de Katerina Hall, Bouresse. Inf:
  Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.
  Tel/fakso: +33-549428074

26-28.02. Vintra Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj, Poprad. Inf:
  Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
  Tel/fakso: +421-92-32419.

27-28.02. Esperanto-stagxo, Nantes. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise
  Cendrars, FR-44100 Nantes, Francio. Tel: +33-2-40439242.

**************************************************************************

Skiado kaj diskutado
====================
Norvega Junularo Esperantista invitas al la unua "Arangxo Junulara Nordia",
AJN inter 21-28 de februaro 1999.

Temas pri bela ski-semajno en arbaro apud Trondheim, Norvegio. Eblos
skiadi, diskuti pri la nordia Esperanto-kunlaboro kaj partopreni kulturajn
arangxojn. Kaj la unuajn tri tagojn ni arangxos E-kurson por komencantoj
kaj dauxrigantoj.

Pliaj informoj en la reto cxe http://www.nvg.ntnu.no/jxardar/ajn
kaj letere cxe:

NJE, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio

**************************************************************************

Pasigu la paskon en Italio!
===========================

Unu el la plej famaj kaj bonetosaj arangxoj tradicie estas IJF, (Internacia
Junulara Festivalo), kiu cxiujare okazas en iu nord-itala urbo, kun
partopreno de 150-200 gejunuloj el dekkelkaj landoj.

La cxi-jara granda kunveno okazos inter 31.03-06.04.1999 en Rimini, Italio,
kie oni povas ne nur amuzi, danci, ekskursi - do agrable pasigi la semajnon
en junulara etoso, sed povas ankaux profitdone partopreni diversajn
prelegojn.

Cxi-jare la organizantoj invitis plurajn profesorojn de AIS, Akademio
Internacia de la Sciencoj por prelegi dum la festivalo. Vi do certe povos
gxui la prelegojn interalie de Carlo Minnaja pri "Cxeneroj por historio de
la E-literaturo", de Renato Corsetti pri "Denaska lingvoakirado kun aparta
konsidero de E-o" kaj de Reinhard Fossmeier pri "Sekureco en komputila
komunikado: Legitimado kaj cxifrado" pri metodoj por certigi la verecon kaj
sekretecon de elektronikaj informoj, ekz. retposxto, banko-transferoj, ktp.

... sed la temo de IJF "Esplori kaj Scii" celas, ke ne nur AIS-anoj parolu!
Estos prelegoj, studrondoj kaj laborgrupoj pri rok-muziko, instruad-
sistemoj, farado de ret-pagxoj, programado de Javo, lingvokursoj kaj multe
pli...

Se vi havas scion aux povon, kiun vi sxatus dividi kun aliaj, anoncu vin
cxe Jacob Nordfalk (Praestehusene 29, DK-2620 Albertslund, Danio, rete:
nordfalk@forigu.fys.ku.dk).

Aligxilon de IJF vi trovas en n-ro 158 de Eventoj aux petu rekte cxe:

Manuel Giorgini
S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio
rete: mgiorgin@forigu.dsi.unive.it

**************************************************************************

Lingva Festivalo: 550 / 12
==========================

Nomo: 3-a Lingva Festivalo / dato: 24-25.10.98 / loko: Cxeboksari (Cxuvasxa
Respubliko en Rusio / partoprenintoj: 550 homoj el 12 landoj

Dum la tuta semajno antaux la Festivalo okazis konkursoj de verkajxoj kaj
pentrajxoj kunteme ligitaj al la Festivalo.

Dum la Festivalo estis prezentitaj 21 lingvoj, okazis ankaux konkurso pri
la rusa lingvo kaj konkurso de poliglotoj. Cxio cxi finigxis per bonega
koncerto de Jean-Marc Leclercq, JoMo - kiu ecx cxefrolis en aparta gazetara
konferenco.

En la festivalo partoprenis entute pli ol 550 homoj, inter kiuj estis
gastoj el 12 landoj kaj el 6 urboj de Rusio. Specialaj gastoj estis Oskar
Foltran (Italio), Aleksej Armand (Moskvo) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo) -
ne nur fama kantisto, sed ankaux reprezentanto de la organiza komitato de
la Toulouse-a Lingva Festivalo en Francio.

La Festivalo estis vera festo de lingvoj kaj de internacia komunikado.

inf Konstantin Vihrov
el Artefakto 3/98

**************************************************************************

MOVADO
//////

Konsultejo de la Akademio de Esperanto
======================================

Akademio de Esperanto starigis komisionon "Konsultejon de la Akademio", al
kiu povas turni sin cxiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj
por ricevi konsilon aux rekomendon.

Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono probable
povos respondi relative rapide; cxe komplikaj gramatikaj problemoj kutime
dauxros pli longe. La respondoj ne estos decidoj de la Akademio de
Esperanto, sed rekomendoj d e la konsult-komisiono; tamen la Akademio
esperas, ke utilos tiu cxi rapida servo, pri kies manko ofte oni plendis.

Viajn klare formulitajn kaj konkretajn demandojn sendu al la direktoro de
la Konsultejo de la Akademio per ordinara letero je la adreso Stefan Maul,
direktoro de la Konsultejo (adreso sube). Ni rekomendas, lauxeble uzi
retposxton, kaj ne akceptas demandojn per telefono. Bonvolu indiki cxe
urgxaj demandoj, gxis kiam vi esperas ricevi respondon.

La komisiono petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas
respondi cxiu sperta esperantisto, sercxante en vortaroj kaj aliaj konsult-
libroj. Siajn rekomendojn la Konsultejo de la Akademio komunikos ne nur al
demandintoj, sed ankaux al la E-gazetaro.

Stefan Maul
direktoro de Konsultejo de la Akademio
Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio.
Rete: maul@forigu.newsfactory.net

**************************************************************************

Petu subvencion!
================

La "Euxropa Komisiono" ellaboris proponon de regularo por subteno de
kulturaj arangxoj dum la periodo 2000-2004 kaj sendis gxin al la parlamento
por aprobo. La teksto aperis en la oficiala gazeto de EU la 7-an de julio
1998 (C211).

La nova regularo grupigas diversajn ekzistantajn subvencio-programojn. Gxi
celas i.a. "reciprokan konon de kulturo kaj historio de la euxropaj
popoloj... stimulon de kultura dialogo..." (art. 1, a). Rajtas gxin
partopreni krom EU-membroj ankaux asociitaj kaj aligxontaj landoj, aliaj
landoj pere de Unesko (do praktike cxiuj landoj, vidu art. 5). Antauxvidita
bugxeto por 4 jaroj estas 167 milionoj da ekuoj (art. 3). La subteno povas
atingi 60 % (esceptokaze 80 %) de la kostoj.

Kvankam nun temas nur pri propono, estas klare ke ankaux Esperantaj
arangxoj povos profiti el tio.

Roland Rotsaert
Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio

**************************************************************************

Kampanjo per diskedoj
=====================

En la pasinta monato oktobro ni entreprenis kampanjon por diskonigi kaj
disvastigi Esperanton kaj pligrandigi la nombron de gxiaj parolantoj per
vendado de 3,5-colaj diskedoj.

Tiuj diskedoj enhavas la programon "Baza Esperanto-Kurso" por Vindozo-95,
kreitan de brazila esperantisto, ingxeniero Adonis Saliba.

La vendoprezo de cxiu diskedo estas 1 R$ (pr. 1 USD) kaj ili acxeteblas cxe
gazetbudoj, kioskoj, librovendejoj, butikoj, lernejoj, pregxejoj,
bibliotekoj, NRO-j (neregistaraj organizoj), t.e. en cxiuj lokoj kie eblas
vendi ilin.

Ni jam konstatis la facilecon vendi ilin precipe pro ilia malalta prezo.

En Brazilio, la akirokosto de unu kruda diskedo varias proksimume de 0,4 R$
gxis 0,65 R$. Tial ni preferas utiligi uzitajn diskedojn, kiuj estas malpli
kostaj (po 0,1-0,2 R$ por unuo).

La financa kosto de la diskedoj plialtigxas pro la 30-%a rabato, kiun ni
ofertas al revendistoj. La profito estas tute reinvestigita en la akiro de
novaj diskedoj, kio ebligas la dauxrigon de la kampanjo.

La programo de la kurso gxis nun haveblas nur en la portugala lingvo, tamen
ni sxatus ke alilandaj samideanoj entreprenu la tradukon en aliajn
lingvojn. (Por testado gxi estas trovebla cxe
http://users.sti.com.br/mpmt/ucps/disquete.zip, la reklamafisxo por la
vendejoj portugallingve cxe: http://users.sti.com.br/mpmt/ucps/panfleto.htm
la etikedo por la diskedo: http://users.sti.com.br/mpmt/ucps/rotulo.htm)

Ni opinias ke cxi tiu metodo vere estas la plej bona, rapida, efika kaj
malplikosta, kiun oni povus apliki por instrui Esperanton kaj samtempe
diskonigo kaj disvastigi la Internacian Lingvon tra la tuta mondo.

Ni tre sxatus, ke samideanoj el aliaj landoj sekvu cxi tiun agadlinion por
disvastigi Esperanton pli rapide en siaj landoj.

Marcos Pimenta
Sao Paulo, Brazilio
rete: esperanto@forigu.sti.com.br

**************************************************************************

3 elsendoj dum 1 monato
=======================

La 28-an de decembro Kroata Televido omagxe al la datreveno de fondigxo de
la unua Esperanto-organizo en Zagreb en decembro 1908, elsendis programon
pri Esperanto.

La elsendo omagxis al la unuaj zagrebaj E-pioniroj kaj montris la unuajn
lernilojn en Esperanto en la kroata kaj la postan evoluon de eldonado en
Esperanto en Zagreb. Samtage la kroata posxto uzis jubilean stampilon kaj
Kroata E-Ligo eldonis porokazajn kovertojn.
 
Tio estis la tria elsendo pri Esperanto de HTV en decembro! 
 
Spomenka Sxtimec 
 
**************************************************************************  

Nova rekordo en PASPORTA SERVO
============================== 
 
Multaj homoj lernas Esperanton nur cxar ili volas vojagxi per Pasporta
Servo.

Pasporta Servo de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj kaj
unu el la plej popularaj servoj de la Esperanto-movado, atingis novan
rekordon. La fresxa listo por 1999 enhavas ne malpli ol 945 aktualajn
adresojn en 76 landoj en cxiuj kontinentoj.

Pasporta Servo de TEJO estas unika servo, kiu jam ekzistas dum preskaux 25
jaroj. Gastigantoj en la listo akceptas aliajn esperantistojn por senpaga
tranoktado en siaj logxejoj. Logxkondicxoj tre varias, sed estas cxiam
indikitaj en la listo. Tial la servo estas tauxga ne nur por unuopaj
junuloj, sed por cxiaj vojagxemuloj de cxiuj agxoj.

Samtempe gxi klare kaj konkrete montras al ekstera publiko, ke Esperanto
utilas kaj funkcias.

Kiel akiri la liston?
---------------------
La 945 gastigantoj ricevas senpage la liston. Aliaj povas acxeti gxin cxe
la libroservo de UEA kontraux 24 NLG (1/3 rabato ekde 3 ekz-oj, plus 10 %
sk) aux cxe sia kutima libroservo.

Landaj Sekcioj de TEJO el A-landoj povas acxeti gxin kontraux speciala
prezo de 12 NLG, el B-landoj kontraux 4 NLG (plus 10 % sk). La sekcioj
rajtas pluvendi gxin nur al enlogxantoj de tiuj samaj landoj. Interret-
pagxaro de Pasporta Servo: http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm retposxta
adreso de la kompilanto: pasporta.servo@forigu.esperanto.nu

Ni atendas, ke la listo revenos de la presejo fine de januaro. En februaro
la gastigantoj jam ricevos gxin.

Jeroen Balkenende
jeroen.balkenende@forigu.student.uva.nl

**************************************************************************

Malfermita (?) eduksistemo
==========================

La 16-an de oktobro '97 s-ino Odette Terrade, ano de la franca senato
atentigis la ministrinon komisiitan pri lerneja instruado, pri legxpropono
n-ro 96-485 de la senato, koncerne instruadon de Esperanto. Sxi rimarkis,
ke la lingvo internacia Esperanto estas hodiaux parolata kaj skribata en
plejparto de la mondo. Krome, gxi servas al rimarkinda interkomunikado,
kiun E-komunumo disvolvis per siaj tradicioj kaj historio. Per siaj
reguleco, fleksebleco, lingva kaj kultura ricxeco, propedeuxtika karaktero,
Esperanto estas ponto-lingvo, kies tutan utilecon agnoskis UNESKO jam per
tri rezolucioj. ox

Si demandis, kiujn decidojn prenos la ministrino por ke Esperanto estu
aldonata al la listo de fremdaj lingvoj.

En sia respondo la ministrino sciigis ke en la nuntempa stato, organizado
de kolegio antauxvidas progresivan enkondukon de du lingvoj. Studado de
fremda viva lingvo nepras en la 6-a klaso (komenca klaso de gimnazio -
ndlr). Instruado de dua fremda lingvo komencigxas en la 4-a klaso kaj
realigxos por cxiuj lernantoj ekde la lerneja jaro 1998-1999. Per dekdu
lingvoj elekteblaj, al kiuj aldonigxas en liceo ceteraj tri, la franca
eduksistemo estas unu el tiuj, kiuj en Euxropo kaj ecx en cetero de la
mondo proponas al familioj la plej malfermitan elekton, kaj estas malprave
ankoraux plikreskigi gxian diversecon. Aliflanke, manko de literatura,
historia aux geografia fundamento komparebla kun tiuj de klasika aux
enlanda lingvo ne ebligas akcepti Esperanton kiel lingvo prezentebla en
ekzamenoj.

Vincent Charlot
esperant@forigu.worldnet.fr

**************************************************************************

Kontribuoj sercxataj

Kompilajxo Lidia Zamenhof
=========================

Honori la vivon kaj la verkon de Lidia Zamenhof estas korafero de la bahaaj
esperantistoj. Bahaa Esperanto-Ligo nun interkonsentis kun kelkaj diversaj
kolektantoj de verkajxoj de Lidia Zamenhof kunmeti ampleksan kompilajxon el
cxefe sxia originala verkado.
 
Volonte la kompilantoj akceptos pliajn eseojn, paroladojn, artikolojn,
leterojn aux iun ajn verk(et)on, foton ktp. de Lidia Zamenhof por fari la
kompilajxon kiom eble kompleta.

Se tiajn materialojn vi disponas, bonvolu turni vin al la sekretario de
Bahaa Esperanto-Ligo.

Bernhard Westerhoff
pk 500133, DE-60391 Frankfurt, Germanio
rete: bahaaeligo@forigu.bahai.de

**************************************************************************

Pri lingvaj rajtoj en Azio 
========================== 
 
Fine de oktobro Japana E-Instituto, JEI okazigis simpozion pri "Lingvo kiel
homa rajto - ideoj kaj praktiko de la rajtoj lingvaj".

La arangxon cxeestis entute 119 personoj, inkluzive de 36 ne-esperantistoj,
inter ili ankaux pluraj konataj fakuloj pri lingvistiko aux lingvaj rajtoj.
La koncepto de lingvaj rajtoj estas malmulte konata en Japanio.

Estas planite eldoni raportaron pri tiu cxi simpozio cxe ne-esperantista
socilingva eldonejo, afero senekzempla en Japanio dum la lastaj du-tri
jardekoj.

USUI Hiroyuki
usui-h@forigu.sipeb.aoyama.ac.jp

* * *

La 12-an de decembro en Seulo okazis publika seminario pri "Lingvo kaj
Homaj Rajtoj", organizita de Korea E-Asocio kun Korea Lingvistika Asocio
kaj subtenita de Korea Asocio de Homaj Rajtoj kaj la cxiutaga jxurnalo
Hangyore. Cxirkaux 60 partoprenantoj auxskultis i. a. prelegon pri la
signifo de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj raporton pri la
problemoj de alilandaj laborantoj en Koreio kiuj ofte suferas pro lingva
nekomunikebleco.

D-ro Lee Chong-Yeong, prezidanto de Korea E-Asocio proponis ke UEA eluzu la
venontan konferencon de ne-registaraj organizajxoj, NRO-j en Seulo en 1999
por plifortigi la Koalicion de NRO-j por Internacia Helplingvo kiel
premgrupo por pridiskuti la mondan lingvan problemon.
 
Dum la regal-akcepto la advokato Park Han-Sang prezidanto de "Korea Asocio
por Homaj Rajtoj" publike anoncis, ke li estos volontula advokato por
koreaj esperantistoj...

Chongsae Lee
chongsae@forigu.kist.re.kr

**************************************************************************

Pilgrimo al UEA
===============

Komencigxis la granda piedmarsxa pilgrimo de 6 cxinaj esperantistoj
"Pilgrimo trans Limo Jarcenta" (vidu Eventoj-157).

La 1-an de januaro - post urbestra kaj esperantista ceremonio - ili ekiris
el la urbo Lianyungang, kaj post 20 monatoj la grupanoj "danke al la helo
de cxinaj fervojistoj kaj la lingvo Esperanto, piedmarsxas tra Kazahio,
Rusio, Belorusio, Polio kaj Germanio, senhezite kaj firme atingos U.E.A.!"

inf: xxzhmh@forigu.public2.zz.ha.cn

**************************************************************************

Pensoj pri la elekto de B-komitatanoj
=====================================

Cxu estas perfekta la proceduro, per kiu la individuaj membroj de UEA
elektas siajn reprezentantojn en la Komitato? Pri tiu demando meditigis min
la rezulto de la cxi-jara elektado de komitatanoj B (vidu Eventoj 153 aux
"Esperanto de UEA" sept/98).
 
La Gxenerala Regularo de UEA antauxvidas, ke estas elektitaj tiuj el la
kandidatoj, kiuj ricevis relativan plimulton de la vocxoj, senkonsidere al
ties absolutaj kvantoj. El tiu regulo konjekteblas, ke la liston de
elektitoj povas trafi, precipe se abundas kandidatoj, ankaux tiuj el ili,
pri kies auxtenta subteno fare de la membraro oni povas dubi.

Efektive: legu ni iom atente la informon pri la rezulto de la cxi-jara
B-elektado, kaj analizu la ciferojn. Diference de la elektoj ekz. en 1995
aux 1989, kiam senescepte cxiuj elektitoj estis ricevintaj aprobon per pli
ol duono de la vocxdonintoj, la nuna vocxbilanco estas iom paradoksa.

Ekzemple, la rikolto de la lasta elektito, s-ro Aleksander K. (la plena
nomo ne gravas, cxar similan situacion povus trafi kiu ajn alia), estas
1129 vocxoj: tiom da individuaj membroj reale fidas al li reprezenti ilin
en la Komitato.

Bone, sed kiel sin esprimis la aliaj? Pri la nevocxdonintoj ne temu: ilia
silento signifas indiferenton pri ajna rezulto. La 14 nevalidaj balotiloj
estas statistike sensignifaj. Sed el la validaj vocxdonoj la nomo de s-ro
K. ne estis signita en 2314-1129=1185, do tiom da UEA-anoj ne trovis por li
lokon inter 8 siaj preferatoj, - alivorte vocxdonis kontraux li.

Sekve: tiuj, kiuj ne deziras B-komitatanecon de s-ro K., pli multas ol
tiuj, kiuj deziras tion! Cxio cxi direblas ankaux pri la antauxlasta
elektito, s-ino Katinjo F.: 1133 vocxoj por kaj 1181 kontraux sxi.

Kaj tamen, malgraux la neta volo de pli ol duono de la vocxdonintoj, tiuj
du personoj igxis komitatanoj kaj povas nun fieri pri si kiel elektitoj de
la individua membraro... La situacio, kontrauxa al la normala logiko,
signalas pri tio, ke la elekto-reguloj en UEA estas perfektigendaj.
 
* * * 
 
Alia kazo, menciita en la Gxenerala Regularo, estas ke la kvanto de
sinanoncintaj kandidatoj ne superas tiun de vakaj lokoj: tiukondicxe cxiuj
kandidatoj auxtomate estas konsiderataj kiel elektitaj.

Lastfoje tiu regulo aplikigxis en 1992; la tiamaj senelektaj elektitoj vere
estis indaj kaj auxtoritataj movadanoj.

Tamen ja povus okazi alie. Estas konate, ke en Esperantujo iam aperas tro
fervoraj portantoj de diversaj "neordinaraj" kaj "alternativaj" ideoj, kiuj
pretas proponi cxu revizii la Bulonjan Deklaracion, cxu atenci la
Fundamenton, cxu adopti valorsistemon el iu alia sfero, cxu organize
unuigxi kun adeptoj de aliaj planlingvoj, ks. Kvankam la sanmensa plimulto
de la esperantistaro, precipe en la tradici-portanta UEA, kutime ne emas
subteni tiaajxojn, la obseditoj ofte ne trankviligxas kaj sercxas pliajn
kanalojn por trudi siajn bizarajn konceptojn. Por tia aktiva strangulo ne
estas tro malfacila problemo plenumi la postulatajn formalajn kondicxojn:
trovidekon da diverslandaj apogantoj, eventuale membrigi ilin kaj membrigxi
mem, - kaj anonci sin kiel kandidato por B-komitataneco.

Kaj se hazarde ne suficxos rivaloj, la celo estos atingita! Estas imageble,
kiel povus gxeni normalan laboron de la Komitato ecx nur unu tiuspeca
"mondsavanto".

* * *

Gxenerale, mi invitas la individuajn membrojn de UEA enpensigxi: iu en la
Komitato reprezentigxas kiel via elektito, sed neniu demandis vin pri
aprobo aux malaprobo de tiu persono. Cxu vi trovas tion tolerebla? Mi
proponus amendi la Gxeneralan Regularon laux jenaj konsideroj:

1. Necesa kondicxo por elektigxo kiel komitatano B devas esti ne relativa,
   sed absoluta plimulto (pli ol duono de validaj vocxdonoj: se ekzemple
   venis 2001 validaj balotiloj, la kandidato devas ricevi ne malpli ol
   1001 vocxojn). Nur se la kvanto de la absolut-plimultuloj superas tiun
   de la vakaj lokoj, aplikendas la kriterio de relativa plimulto. Laux tia
   sistemo cxi-jare elektigxus ne 8, sed nur 6 komitatanoj B; sed la
   laboron de la Komitato neniel katenus, se gxi havus 76 m embrojn
   anstataux 78.

2. La sama proceduro devas aplikigxi ankaux tiukaze, se ne anoncigxis
   "superfluaj" kandidatoj. Cxu estas reala konkurenco aux ne, necesas
   aprobo de la membraro. Indaj kandidatoj ne devas tion timi, kaj se iu
   hazardulo ricevos amasan malapro bon, estos nur bone por la komuna
   afero.

3. Por venki indiferenton de la membraro pri la vocxdono kaze de konkurenc-
   manko, utilus fiksi plian limigon. Analoge al A-komitataneco, kiu estas
   atingebla nur por asocioj kun minimume 100 membroj, eblas kondicxigi, ke
   la vocxdonado entute estas konsiderata kiel neokazinta, se revenis
   malpli ol 100 validaj balotiloj. Tamen UEA sendube havas multe pli ol
   centon da konsciaj kaj disciplinitaj membroj, kiuj nepre vocxdonos; al
   ili aldonigxos tiuj, kiuj speciale deziros subteni aux faligi iujn
   personojn el la kandidatlisto.

Mi kredas ke tiaj regul-sxangxoj kontribuus al organiza plifortigo de UEA -
unu el la celoj de la proklamita de gxi Kampanjo 2000.

Viktor Arolovicx
Moskvo, Rusio
general@forigu.ns.philol.msu.ru

**************************************************************************

MALLONGE
////////

TEJO festis sian 60-jarigxon en la Rijeka-a IJK. Kontakto, la socikultura
revuo de TEJO malgraux sia tradicio ne aperigi primovadajn artikolojn -
dedicxis sian 6/1998 numeron plene al tiu jubileo.

* * *  

Ekde marto '99, en la Brazila Spiritisma Kultura Instituto komencigxos
E-paroliga kurso. La uzata metodo estos bazita sur dinamika analizo kaj
diskutado pri spiritismaj temoj, sekvante la filozofian, sciencan kaj
religian aspektojn de tiu kampo.

* * *

Per retletero la franca ministrejo pri edukado informis al Sveda Esperanto-
Federacio, SEF ke gxi aldonis "Kioskon", la interretan kolekton de ligiloj
al gazetoj tra la tuta mondo (nun pli ol 6500) al sia kolekto de rimedoj
utilaj al la francaj lernejoj.

* * *

La 19-an de novembro 1998 en la klubo de praga PEN okazis poezia auxtora
vespero okaze de la dulingva eldono de poemaro "Ekauxdi la animon" de Vera
Ludikova. La prezentoj okazis paralele en cxeha kaj Esperanto. Granda parto
de la publiko estis neesperantistoj, kiu per tiu interesa formo povis
konatigxi kun la Internacia Lingvo. - inf. Petro Chrdle

* * *

En la tutlanda franca gazeto "Le Monde" la 4-an de decembro aperis tutpagxa
pozitiva artikolo pri Esperanto. Gxi prezentas ankaux la nunajn obstaklojn,
publikigas opiniojn de pluraj junuloj kaj citas Claude Piron kaj William
Auld.

* * *  

Jam tradicia igxis la partopreno de TAKE - LA DOMO en la librofoiro de
Colmar, Francio. Miloj da homoj vizitis la foiron kaj kelkaj centoj estis
alparolitaj de pluraj dejxorantoj cxe la TAKE-budo. Animanto de la budo
estis cxi-foje samideano Eugene Wermelinger, estro de biskvito- fabriko en
Elzaso, kiu skribis libron en la franca pri sia junagxo. La libro
kompreneble enhavas ankaux cxapitron pri Esperanto.

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

La dilemo
=========

La disertacio "Il dilemma dell'esperanto" (La dilemo de Esperanto) de
Federico Gobbo, juna itala esperantisto en la universitato de Torino,
verkita sub la gvido de profesoro Fabrizio Pennacchietti, estis aprobita
kun la maksimuma poento kaj kun mencio pri gxia pres-indeco.
 
F. Gobbo faris tre kompletan ekzamenon pri la fenomeno Esperanto por
universitataj kleruloj, sen prudenta silento pri tiklaj punktoj sed ankaux
kun tre sxatindaj personaj emociaj konfesoj.

Li priskribas la kialojn pro kiuj la esperantista "identeco" neniam povas
esti sola aux cxefa identeco. Por uzi liajn vortojn, oni ne povas esti
samtempe kristano kaj islamano aux franco kaj germano, sed oni ja povas
esti germano kaj esperantisto, franco kaj esperantisto, ktp.
 
Espereble cxi tiu disertacio baldaux aperos libroforme en la itala kaj eble
gxi aperos ankaux en Esperanto, cxar estas bone por esperantistoj de tempo
al tempo elveni el la arboj kaj rigardi la arbaron. F. Gobbo provas fari
tion kvazaux li estus neesperantisto.
 
Scipovantoj de la itala povas ricevi ekzempleron kontraux la fotokopiaj
kostoj (proksimume 40 guldenoj) cxe Itala Esperanto-Federacio,
via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio.

Renato Corsetti
renatocorsetti@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Modela Esperanto-parolo 
======================= 
 
Jam la 7-an fojon oni organizas la internacian konkurson pri modela
E-parolo, cxefe por lernejanoj 15-19 jaraj (mezlernejanoj). La plej bonaj
konkursantoj estas distingitaj per "Honora diplomo Ivo Lapenna".

Cxiu aligxinto devos prezenti libere elektitan prozan tekston ne pli longan
ol 20 tajpitaj linioj. La instruisto mem jxurios siajn lernantojn kaj
sendos la plej talentajn (ne pli ol du personojn) al regiona konkurso, kie
la konkursantoj denove prezentos siajn tekstojn kaj tuj poste nekonatan,
ricevitan samloke. La vocxoj estas registritaj en sonstudio kaj la
registrajxoj estos jxuriitaj de tri kompetentaj personoj apartenantaj al
tri diversaj lingvofamilioj. Cxe jxuriado estos konsiderataj la klara kaj
regula prononco de cxiuj sonoj, silaboj / gxustaj akcentado kaj intonado
/ ritmo kaj lauxsenca disigo de penselementoj.

Jxuriado: en marto, anonco de rezultoj: gxis la 15-a de majo '99.

La konkursajxoj devas atingi la organizan adreson antaux la 15-a de marto.
Petu pliajn informojn, detalan regularon cxe la organiza adreso:

Prof. Ivan Bekavac-Basicx
Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio
Rete: ilei.hr@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Malmembrigo pro Ido
===================

La artikolo "Malmembrigo pro Ido" en Eventoj-157 estas erariga. Marten
Lavallee (Lavalea) estis eksigita post la kunveno en 12.12.98. Li neniam
estis prezidanto de KEJO (Kebekia E-Junulara Organizo) sed memelektita
vicprezidanto. Li pirate aldonis Ido-ligilon al Virtuala Esperanto-
Biblioteko, kio entenas bofrontajn argumentojn kaj atakojn kontraux
Esperanto (li estas studento pri informadiko). El la UEA-Jarlibro 1998, p.
58, cxiu povas konvinkigxi, ke li ne estis prezidanto kaj tamen varbas pri
Ido.

La indikita nova adreso de KEJO estas la persona adreso de Lavaleo. Vera
adreso de KEJO estas: 6358-A rue de Bordeaux, Montreal QC H2G 2R8, Kanado.

Konata rekantajxo: sxtelisto krias sxtel'! Min surprizas la neglektemo de
niaj samideanoj en tiu idista ret-ofensivo.

Robert Pontnau, Francio
Robertpfr@forigu.aol.com

***************************************************************************

RADIO
/////

E-radioj sen radioondoj
=======================

La radioondaj elsendoj, ecx satelitaj, havas nur limigitan radiuson por
atingi auxskultantojn, sed la interreto atingas homojn en la tuta mondo.
Unu post la alia aperas novaj diverslingvaj "ret-radioj" kaj ankaux
Esperanto ne estas escepto.

Por auxskulti la programon de iu radio vi devas elsxuti la programon Real-
Audio senpage akireblan cxe la adreso: http://www.real.com. Ofte ankaux la
retpagxo de la radio entenas ligon al gxi.

Ecx se eble vi mem ne havas konekton al interreto, la suba listo eble estas
utila por informi viajn E-konatojn, aux interesigxantojn.

- Radio Saluton (http://radioesperanto.webjump.com) Ekde novembro semajne
  4-5 minutaj elsendajxoj precipe ne priesperantaj, funkciigata de Andaluzia
  E-Unuigxo. Retadreso: esperanto@forigu.ciudadfutura.com

- Radio Verda (http://www.comnet.ca/cxhapman/verda.htm): lauxtlegitaj
  anoncoj, rakontoj, artikoloj senditaj de esperantistoj al la kontaktadreso:
  aaron@forigu.esperanto.nu Programsxangxo: semajne (vidu Eventoj- 156).

- Radio Vasteras (http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm): la
  redakcio de la "iama" Radio Esperanto invitas vin rigardi kaj "auxskulti"
  de tempo al tempo gxian pagxon.

- Esperanta Retradio (cxe http://start.at/retradio) disponigas elementojn
  de la elsendoj de Pola Radio (vidu Eventoj-159). Kontaktadreso:
  aldone@forigu.hotmail.com.

- Aliajn programojn de Pola Radio oni povas kapti cxe
  http://www.ciudadfutura.com/esperanto/eradio

- La cxiutagajn 4-minutajn programojn de Pola Radio oni povas elsxuti aux
  auxskulti cxe: http://www.wrn.org/stations/poland.html

- La E-programoj de Estona Radio estas auxskulteblaj cxe
  http://www.er.ee/tallinn/espeesti.ram

Por lancxi E-retradion estas necese havi komputilon, retkonekton, konvertan
programon al RA-formato - kaj iom da spaco en retservilo. Volonte ni
raportas pri datumoj, adresoj de novaj retradioj.

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Inter la projektoj de la Budapesxta E-Domo estas ankaux la kolekto kaj
konservado de E-lingvaj arkivaj muzikaj- kaj filmomaterialoj - kaj ilia
kopiado sur hodiauxaj informo-portantoj (digxitigo, registrado al KD kaj
videorubandoj). Danke al Istvan Pal (urbo Miskolc) denove oni povos iom
poste prezenti la malnovan E-lingvan reklamfilmon pri la modelo FIAT-124 de
la auxtofabriko FIAT, kies 16 mm-an koloran kopion ni jxus ricevis en
relative bona stato. Dankojn al la s-ano Pal!

* * *

Se ankaux vi havas malnovan, arkivan Esperantan filmon - por gardado,
arkivado, kopiado ni volonte transprenos ilin! Ekz. disdise ni sercxas la
radiostudian registrajxon de Zsuzsa Koncz el 1981 (Kiel rakontu mi), kaj
ankoraux nenie ni trova s la registrajxojn de la Esperanto-sxanzonfestivalo
el 1967 kun la kantoj de Pal Szecsi, Beata Karda k.a. Pri arkivaj son- kaj
filmomaterialoj kontaktu Laszlo Szilvasi en la Budapesxta E-Domo (Eventoj,
pk. 87, HU-1675 Budapest)

* * *

Abonu "Monaton" por la jaro 1999! Prezo de "Monato": 3800 Ft, tiu de "La
Jaro": 1200 Ft. Pagu per "rugxa cxeko" al: Kovacs Attila, Pecs, Barackos u.
1. Tel.: 06-30-608051, rete: akovacs@forigu.daten-kontor.hu Ne pagu al la malnova
posxtkesta adreso!

***************************************************************************

GAZETOJ, REVUOJ
/////////////// 
 
Esperantisto Slovaka - ne plu! 
============================== 
 
"Kun malgxojo ni anoncas al vi, ke la eksperimento revivigi la gazeton
Esperantisto Slovaka post iom pli ol dujaraj klopodoj, kiuj alportis ne plu
elteneblajn financajn perdojn al la redaktoro, malsukcesis kaj la gazeto
cxesas aperi. - S. M arcxek"

Stano Marcxek, konita ankaux kiel managxero de la slovaka pop-ensemblo
TEAMO (koncertinta en IJK, E-sonkasedo en 1989), redaktis kaj eldonis ekde
1996 la gazeton Slovaka Esperantisto. Estis specifajxo, ke li ne kolektis
abonkotizon, sed invitis al libervola financa subteno de la eldonado.

La promesplenan starton kaj relative bonan kreskon de la legantaro (gxis
cx. 300) bremsis sanproblemoj de la redaktoro kun sekvaj paneoj en la
aperritmo. Granda financa deficito kaj malkresko de la abonantoj
bedauxrinde ne plu ebligas removigi la haltintan trajnon.
 
***************************************************************************
 
INTERESE 
//////// 
 
Kaptiloj de enamigxo 
==================== 
 
La vivon de la enamigxintoj embuskas pluraj kaptiloj. 
 
Reciproka aktorado.
-------------------
La rilatoj inter Nikolaj kaj Irena evoluis dekomence kvazaux en kleo
romantika. Nikolao ludis la rolon de kavaliro desapontigxinta kaj Irena -
tiun de fragila sed fiera estajxo... La rol-ludado ilin tute absorbis;
estis jam malfacile eliri el la kutima bildo. Krome, iliaj parencoj kaj
amikoj estis ravitaj de ilia neordinara amo... Superba paro! Vere, antaux
la pordo de la geedzigx-registrejo Nikolao perdis la kuragxon: "Kion mi
faras?" - Tamen cxu decas al kavaliro, ecx seniluziigxinta, retiri sin? En
cxi tiu kaptilo estis unuflanke libida altirigxo kaj reciproka placxo,
instigantaj la gejunulojn al troa aktorado; aliflanke, estis la
cirkonstancoj eksteraj - la opinioj de la cxirkauxantaro kaj la neeblo
vanigi iliajn atendojn. Rezultis el tio geedzigxo nepravigebla.

Komunaj interesoj
-----------------
Kaptiloj de la komunaj interesoj similas la unuan. Jurij kaj Svetlana
sxatas la poezion, ili membras en la sama literatura rondo. La komuna
sxatokupo sxajnas esti parenceco spirita: "Neniu komprenas min tiel bone
kiel li!" Enamigxo ekardas; la gejunuloj prenas la reciprokan altirigxon
por "spiritaj ligoj nerompeblaj". La geedzigxo estas interkonsentita...
Poste, kiam ekestas cxiutaga vivoprozo - cxu eblas eviti gxin? -
evidentigxis, ke ili estas homoj fremdaj, ne komprenantaj unu la alian.

Vundita memamo
--------------
Andrej havis cxiaman sukceson cxe junulinoj. Nur Alla malatentis lin.
Andrej senigxis je trankvilo, li povas pensi pri neniu krom sxi. Liaj
sentoj fine komunikigxas al Alla, am-intrigo estas miskomprenata kiel amo.
Nupta festo... Post kelkaj monatoj jen venis resobrigxo: "Kion mi trovis en
sxi?" Iufoje kazo cxi-tipa banalas kiel virina ruzajxo: ja Alla lerte
"algluis" al si la memaman frauxlon... Vere, ankaux sxi ne trovis felicxon
en la geedzigxo.

Malplivaloreco
--------------
Natalia kutimis opinii sin malbela: "Oni ne enamigxas al tiaspecaj
frauxlinoj". Subite Vjacxeslav komencas amindumi sxin. La junulino videble
disfloras. La flamo de sxiaj sentoj ekkaptas Vjacxeslav-on, kiu jam antauxe
ek-ideis pri sxi kor-inkline.

Reciproka enamigxo evidentas, sed oni prenas gxin por plensenta amo. Plue -
kiel en la kazo antauxa: "Kion mi trovis en li?"

Seksa sukceso
-------------
Viktor havas ioman sperton en am-aferoj, sperton pli malgajan ol bravur-
memoran... Sed foje en subita impulso li intimigxis kun preskaux nekonata
cxarma virino, kaj... la seksa povreco malaperis kvazaux magie. Viktor
konkludas, ke fine li eltrovis "sian" virinon. Sekvas geedzigxo, kaj post
kelka tempo venas resobrigxo...

Jes, oftokaze junulo aux junulino pretas senpripenseedz(in)igxi al homo,
kiu unuafoje igis ilin senti sin "vera viro" aux "vera virino". Cxio cxi
bonas, tamen pli-malpli baldaux ankaux la bezonoj de la animo kaj de la
menso memorigos pri si!
 
Dankemo aux sxuldata kompato
----------------------------
"Sxi oferis tiel multe pro mi!", - pensas Boris. Li opinias sia morala devo
edzigxi al Galina. Poste li tristas en la ligiloj de Himeno: ja Galina kaj
li havas nenion komunan.

Profit-cela decido
------------------
Katarina indiferentas pri Oleg. Tamen sxi konsideras: ja li havas logxejon,
auxton, decan enspezon. Praktiku paciencon kaj vi gajnos rekompencon!
Tolero pagota per ormonero!

Pli malfrue, post jaro, Katarina vidos, ke neniu komforto povas anstatauxi
la cxefan gajneblajxon en la geedzigxo - homon amatan kaj intiman.

... Jen paradokso: ne cxiam senharmonia privata vivo, sed nemalofte
ankaux... vera amo komencigxas per tiaj kaptiloj de la enamigxo. La geedzoj
"algluigxas" unu al la alia: ilia alianco firmigxas, gxin fundamentas la
felicxa komuneco de opi nioj, nefalsita anim-varmo, sincera reciproka
prizorgado, cxiam renaskigxanta amoro.

A. Dobrovicx

el la aperonta libro "Boris Kolker: Vojagxo al E-lando. Perfektiga kurso
kaj gvidilo pri la E-kulturo"

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

- Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj

Jarabono por la azia literatura revuo Riveroj kostas nur 30 NLG anstataux
la tarifo 60 NLG anoncita en la novembra n-ro de "Esperanto" de UEA. Adreso
de la redakcio: MINE Yositaka, Kitahama-Kitawaki 29-16, Takasago- si,
Hyogo-ken, JP-671-01, Japanio. Rete: mine.yositaka@forigu.nifty.ne.jp
* * *
Sur pagxo 3 de Eventoj-157 (meza kolumno, supre) erare aperis telefonnumero
de la Kvinpetalo. La gxusta numero estas +33-549-428074
* * *
Mi sercxas kunlaborantojn / interesulojn / fakterminologojn por preparado
de reta informejo kun glosaro en Esperanto pri la temo nova tempo (angle
"new age", france "nouvel age"). Herman Deceuninck, Kluisstraat 22, BE-
1500 Halle, Belgio. Rete: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

37-jara skolto volus intersxangxi leterojn, bildkartojn kaj posxtmarkojn
kun gesamideanoj el la tuta mondo. Liska Jaroslav, Sidliste Svobody 19/71,
CZ-79601 Prostejov, Cxehio.
* * *
50-jara franca virino bonvolus korespondi perletere kun diverslandanoj kiuj
interesigxas pri radiestezo. Marie Jo Landes, 17 kevezou, FR-22500 Paimpol,
Francio.
* * *
Pensiulo deziras korespondi kun euxropanoj pri vivtemo kaj antikvajxoj de
mebloj. Vojtech Tobiska, Pelclova 416, Hradec Kralove, CZ- 50002, Cxehio.
* * *
21-jara hungara studentino deziras korespondi tutmonde pri cxiuj temoj kun
gestudentoj. Zsuzsa Ferenczy, Burgundia u. 4. III/12. HU-4024 Debrecen,
Hungario.
* * *
Mi estas malnova E-isto kaj kibuc-membro. I.a. mi instruadis perkoresponde
E-on dum 20 jaroj, krome mi verkis plurajn artikolojn diverstemajn (kies
komputilan version mi volonte disponigas al iu ajn). Mi volonte korespondus
retposxte kun hu ngaraj E- istoj bonnivelaj. Teodoro Lowenkopf, Kibuco
Maagan, Emek Hajarden (=Valo de rivero Jordano) IL-15160 Israelo. Rete:
tedi@forigu.newmail.net

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 160, 2/januaro-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Laszlo Radacsy.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************