Eventoj, n-ro 159, 1/januaro 1999, retposxta versio *************************************************** Enhavo ------ TITOLPAGxE: - Kunlabore trans movadaj limoj - novjara mesagxo de la prezidanto de UEA FAKA APLIKADO: - Seminario pri aplikado de E-o en la scienco kaj tekniko Raporto pri la praga kunveno. - Vendoplaco, foiro, bazaro en la UK! - Nova medicina revuo aperis en Kievo - Komerca oportuno por esperantistoj - Ebleco perlabori monon nur promenante tra vendejoj... - Hispana ensemblo venkis en la cxi-jara Festivalo de Popolaj Orkestroj ARANGxOJ - Arta festivalo EoLA-11 - Kubo atendas eksterlandanojn en marto! MOVADO - Komuna kampanjo de SAT kaj UEA! - Esperanto kaj politiko - Cxu Esperantaj organizoj okupigxu pri politiko? - "Kampanjo UEA" en Koreio - Apudvoja tabulo ankaux Esperante en Slovakio - Rekorda partopreno estas atendebla en Berlino - 85 mil spektantoj sekvis la unuhoran TV-filmon pri Zamenhof - Cxu Esperanto-agado devas esti profitcela? - La franca lingvo perdas terenon favore al la angla - Delegita reto de UEA sub lupeo - Averto pri monpetaj leteroj - La Montpeliera libroservo starigis novan rekordon - Afrika Gospel-grupo en Finnio - Preparoj por la nova Euxroparlamento - Junulara Azia Movado bezonas cxiujn - Nomoj de Kalocsay - Mondo sen interpretistoj - ekspozicio en Cxehio OPINIOJ - Nekonsciita lingva koloniigo - auxstraj infanoj amas la anglan INSTRUADO, ILEI - Kompilu ekzercojn - petas la Pedagogia Eksperimentejo de la Tria Roma Universitato - 1 kredito el 75 - E-kurso en finna liceo proksimigas al la fina ekzameno KONKURSOJ - Alvoko por partopreni la 50-ajn Belartajn Konkursojn RADIO - Esperanta retradio Interese, anoncetoj, mallonge, korespondado ktp. *************************************************************************** *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA por 1999 Kunlabore trans movadaj limoj ============================= En la bilanco pri la agado en 1998 elstaras la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero, la plej granda esperantista renkontigxo de post la Jubilea Jaro 1987. Tiu UK, kiun salutis i.a. la gxenerala sekretario de UN, imponis ankaux per la abundo de sia programo. Felicxaj tiuj, por kiuj gxi estis la unua UK, cxar al ili tiu sperto certe estis aparte emocimova! En 1998 mi precipe gxojis pro la dauxre kreskanta tendenco al kunlaboro kaj al flankenigo de malnovaj diferencoj kaj kontrauxecoj. En Montpeliero tio konkretigxis en la unua Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. Tiu libera formo de kunlaboro denove kolektigxos en Berlino. Gxi celas plifortigi la senton de kunaparteno de la partoprenantoj kaj en tiu spirito disponigi sxancon por intersxangxo de ideoj. Ni ne revas trovi en gxi la Sxtonon de la Sagxuloj. Mi tamen fidas, ke cxiu ricevos novajn impulsojn por sia agado kaj ke precipe profitos la kunlaboro trans la limoj kiuj gxis nun dividis nin. Rimarkinda ekzemplo pri la nova evoluo estas la proksimigxo inter Universala Esperanto-Asocio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda. Estante membro de ambaux, mi estas aparte felicxa pri gxi. Efektive cxiuj aplauxdis tiun evoluon, kiu estas des pli signifa, cxar UEA kaj SAT estas la cxefaj fadenoj, cxirkaux kiuj teksigxis la historio de nia movado. Ambaux konstatis ke ili fakte ne estas rivaloj kaj ke el ilia kunlaboro profitos ne nur ili mem, sed la tuta afero de Esperanto. Laux ideo de SAT ili jam ekpreparis informkampanjon cxe pac-organizajxoj kiel sian unuan komunan projekton. En sia 90-a datreveno UEA okazigis kune kun la oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj seminarion pri la lingva dimensio de la homaj rajtoj, tiel omagxante ankaux la 50-jarigxon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Estis grave, ke sine de la homrajta organismo de UN ni povis atentigi pri la lingvaj rajtoj, kiujn oni dauxre ignoras kaj bagateligas. Kun la sama celo - konsciigi pri ne-konsciata problemo kaj gxia ecx malpli konsciata solvo - UEA organizos en Berlino la duan Nitobe- simpozion pri "Tutmondigxo kaj lingva diverseco". Mia altestimata antauxulo, prof. Lee Chong-Yeong, iniciatis Kampanjon 2000. La pozitivaj evoluoj, kiujn ni nun notas, estas gxia frukto. Kun rekorde vigla partopreno la elektado de komitatanoj B de UEA en 1998 fakte farigxis referendumo, en kiu la membroj de UEA plene apogis tiun iniciaton. Tamen, Kampanjo 2000 ne estas kampanjo de UEA sola. Gxi estas celita por nia tuta komunumo, kaj mi tre gxojas ke tiu invito al agado vere estis akceptita. La nova elano inter ni estas la plej granda atingo de Kampanjo 2000. Felicxan novan jaron al cxiu Esperanto-aganto! Kep Enderby prezidanto de UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// 36,6 øC ======== En Kievo estas lancxita nova medicina revuo "36,6" kies unua numero entenas tutpagxan artikolon de Sergej Vargatij "Lingvo de Yumeiho estas Esperanto". En gxi estas malgranda skizo kio pri la lingvo mem, pri UMEA (Universala Medicina E-Asocio), pri Masajuki Sajonji kaj Instituto de Preventa Medicina Praktiko en Tokio kaj eblecoj de la Yumeiho-terapio. Interese, la auxtoro de la artikolo mem ellernis Esperanton nur pro tio, ke ekzamenon pri la rajto uzi la Yumeiho-metodon eblas fari nur en la japana aux en Esperanto, kaj por la 3-a kaj 4-a gradoj - nur en la internacia lingvo. Mikaelo Lineckij *************************************************************************** KAEST '98 - Prago 13-15.11.98 Unu el la plej valoraj ====================== Inter 1978-88 regule okazadis la renomaj renkontigxoj: "Seminario pri aplikado de E-o en la scienco kaj tekniko". Post 10-jara pauxzo Petro Chrdle (nova estrarano de UEA pri la fakaj asocioj) decidis revivigi tiun tradicion, kaj denove organizi kunvenon de esperantistoj, aktive utiligantaj la lingvon ne nur por hobiumado sed ankaux por faka aplikado. La kolokvon partoprenis cx. 40 de homoj el 8 landoj, inter ili pluraj profesoroj, dekanoj - kaj ingxenieroj, esploristoj aux "simplaj" aktivuloj kaj interesigxantoj. Dum la kolokvo oni ne nur povis auxskulti tre interesajn prelegojn el vasta gamo de fakaj brancxoj (sekcioj pri modernaj rimedoj de komunikado, kaj terminologiaj problemoj de faka aplikado) sed oni povis pridiskuti demandojn post cxiu prelego. La kunveno estis por mi unu el la plej valoraj kaj interesaj ne nur pro la alta kvalito kaj enhavo de la prelegoj, ne nur pro la multaj interesaj cxeestantaj personoj, ne nur pro la lerte organizita distra programo - sed pro la fakto, ke la nuna kolokvo povas esti gxermo de nova serio de fakaj kunvenoj, kie oni ne nur babilumas pri farendajxoj - sed fakte okupigxas pri la aplikado de la lingvo kio ja estas unu el la cxefaj celoj de E-to. La prelegoj lauxplane aperos ankaux libroforme cxe la organizinta firmao Kava-Pech. Dauxrigo de la kolokvo: espereble sekvajare... Laszlo Szilvasi *************************************************************************** Popolaj orkestroj kaj dancoj ============================ La Internacian Festivalon de Popolaj Orkestroj organizas cxiujare en junio la Etnografia Muzeo de Torun, Polio. La prezentadoj de la tuta festivalo okazas en Esperanto, do la partoprenantaj ensembloj el Litovio, Hungario, Italio, Polio, Rusio, Cxehio, Hispanio, ktp. devas kunporti E- interpretiston. La premion por grupoj kaj la premion por solista dancisto (cxi-kaze paro) en la 18-a festivalo en 1998 gajnis la hispana ensemblo "Centro Aragones en Valencia". Post la fino de la festivalo la grupo estis invitita prezenti sian programon ankaux en la urbo Ciechocinek kaj en Varsovio, kie la televid-jxurnalisto Roman Dobrzinski intervjuis ilin en Esperanto. Augusto Casquero *************************************************************************** Vendoplaco en UK! ================= Dum la UK en Berlin IKEF kaj TAKE komune arangxu vendoplacon, foiron, bazaron, en kiu esperantistaj komercistoj povas oferti/vendi siajn varojn - estis la ideo, kiu naskigxis dum la lasta Universala Kongreso en Montpellier inter la cxeestantoj de la kunsidoj de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomikista Fakgrupo) kaj de TAKE (Tutmonda Asocio de Kontruistoj- Esperantistoj). Por povi gxuste decidi, kiom da loko estas necesa, la organizantoj de la foiro nepre bezonas la indikon kaj ideojn de tiuj membroj de IKEF kaj TAKE/LA DOMO, kiuj intencus uzi parton de la disponebla loko por vendi siajn varojn. Interesatoj bonvolu sendi informon gxis 15-a de februaro 1999 pri iliaj planoj, t.e. aparte pri la speco de la varo ofertota kaj pri la bezonata loko en kvadrataj metroj aux longo de gicxeto kaj pri la tempodauxro de agado tie (ekzemple tuta semajno plentage, aux 2 tagoj plentage, aux tuta semajno posttagmeze). La organizantoj ne povas garantii la postulatan lokon, sed la disponebla spaco estos dividita inter la interesatoj. La membroj de IKEF kaj TAKE havos avantagxon, sed se la spaco suficxas, aliaj Esperanto-parolantaj komercistoj povas ricevi lokon. Bonvolu sendi viajn informojn per ordinara letero, telefakso aux retposxto al la prezidanto de IKEF: Franz Josef Braun Hornisgrindestr. 8, DE-77815 Buhl, Germanio Fakso +49-7223-942065 rete: F.J.Braun@forigu.t-online.de *************************************************************************** Komerca oportuno por Esperantistoj ================================== La novjorka firmao MUZIKOM invitas vin partopreni en senprecedenta komerca projekto, kiu efike demonstras la utilon de Esperanto en internacia komerco. Nia sigelo KLAS-1 aperas kiel garantio de auxtenteco sur kompaktdiskoj kaj diversaj aliaj varoj, fabrikataj sub licencoj obtenitaj de niaj klientoj. Se vi pretos kunlabori, vi devos viziti vendejojn, butikojn kaj magazenojn en via loka urbo, kaj kontroli cxu nia sigelo trovigxas sur specifitaj varoj. Vi estos pagata pro livero de raporto per tradicia posxto, fakso aux retposxto al nia oficejo. Nia adreso: MUZIKOM, Bernard Stollman, 24-a etagxo, 515 Madison Avenue, NY-10022 New-York, Usono Fakso: +1-212 758 4332 Rete: gardrajt@forigu.aol.com *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Pupoj, kantoj, arto! ==================== Por partopreni la Internacian Festivalon de Esperanto-Arto "EoLA-11" dek aktoroj de kieva urba pupteatro komencis lerni Esperanton. La cxefregxisoro, Sergej Jefremov, estrarano de UNIMA (Internacia Unuigxo de Pupteatroj), iam jam okupigxis pri la Internacia Lingvo kaj fine de SEJT-20 (Somera Esperantista Junulara Tendaro) en 1980 li estis elektita "Mister Evento"! (de la tendaro, kaj ne de la gazeto. - ndlr) La arangxo EoLA (Esperanto: Lingvo Arta) estas unu el la plej konataj artaj arangxoj, kie dum la tuta tempo sonas kantoj, versoj, tetrajxoj - kaj rolas multaj konataj E-artistoj - do indas partopreni! Cxi-jare gxi okazos en Kiev, Ukrainio inter 05-09 marto. Pliaj informoj cxe Mihail Lineckij a/ja 4, UA-254200 Kiev, Ukrainio lineckij@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** Karibaj noktoj ============== Inter la 11-13 de marto 1999 Havano farigxos renkontigxejo de landaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Kuba Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la Trian Nacian Kongreson. "Sojle al la Tria Jarmilo" - la kongresa programo enhavos kernajn temojn kiuj altiros la atenton per klerigaj eroj, prelegoj, rondaj tabloj, forumo pri la rolo de E-o en la tria jarmilo, turismado kaj artaj vesperoj kiuj prezentos al la kongresano maturan kaj samtempe junan movadon. Por eksterlandaj kongresanoj KEA organizos antaux- aux postkongresan restadon por turismi, viziti interesajn lokojn, ekspresajn kursojn, kaj aliajn laux antauxmendoj. Por pliaj informoj kontaktu: Kongresa Preparkomitato Pf. 5120, CU-10500, Havano rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu *************************************************************************** MOVADO ////// Esperanto kaj politiko ====================== Cxu povas neuxtrala Esperanta junulara asocio okupigxi pri politiko? -------------------------------------------------------------------- Al tiu demando respondis jese JEFO (Junulara Esperantista Francia Organizo) dum sia komitatkunsido de 1997-10-25/26. Tiam ekis la kontaktado kun cxiuj demokratiaj partioj de Francio (la fasxisma "Front National" ne estos kontaktata). Tamen Esperanto-asocioj havas membrojn kun tre diversaj politikaj opinioj. Kiajn politikajn demandojn povas trakti niaj asocioj? Junulara E-asocio povas trakti cxiujn demandojn rilatantajn al lingva politiko (vidu ankaux la artikolon de David van Bezooijen "Traktato de Juna Amsterdamo" en la bulteno "Jen" n-ro 136). Cxar fakte nia aligxo al ia esperantista asocio jam estas politika pasxo, kiu indikas nian sintenon rilate al lingvoj (libereco, egaleco, frateco), almenaux pri tio povas asocio esprimi la opinion de cxiuj siaj membroj. Dum la lastaj ses monatoj okazis (en Parizo) pluraj kunvenoj kun la progresemaj partioj (t.e. Komunista Partio, Socialista Partio, Verduloj). Aliaj partioj prokrastas kunvenon, sed ne rifuzis renkonti niajn delegaciojn (t.e. Movado de la Civitanoj, Radikaluloj, Unuigxo Demokratia Francia, Arigxo Por Respubliko). Fakte ne nur membroj de JEFO partoprenas tiujn kunvenojn. Eble sxajnus iom komplika la situacio pri poresperantaj asocioj en Francio, sed sciu nur, ke cxiu delegacio konsistas el membroj de tri gxis kvin asocioj (kelkaj homoj membras en pluraj asocioj, sed ne mencias tion dum la kunvenoj). Do agado iniciatita de unu junulara asocio arigis plurajn esperantistajn asociojn. Cxu kontaktado kun politikaj partioj kongruas kun Kampanjo 2000? ---------------------------------------------------------------- En sia plano por la jaroj 1997/2000 UEA instigas cxiujn esperantistojn kaj cxiujn Esperanto-organizajxojn al plia agado, kontaktado kaj rilatado kun la (ankoraux) ne-Esperantaj medioj. Tiaj agadoj celus (1e) plifortigi niajn internajn strukturojn, (2e) plialtigi la prestigxon de nia internacia lingvo kaj (3e) influi la internacian vivon. Kiel la agado iniciatita de JEFO enkadrigxas en tiu plano? ---------------------------------------------------------- Per kunlaborigo de pluraj asocioj JEFO jam sukcesis kontribui al la unua punkto. Tamen ne nur por tiu agado kunlaboras asocioj en Francio. Ankaux per IASI (Inter-Asociaj Seminarioj pri Informado) kune trejnigxas aktivuloj de diversaj asocioj. IASI celas plialtigi la kvaliton de la poresperanta varbado. Ankaux tio koncernas la duan punkton de Kampanjo 2000. Sed cxu kontaktado kun politikaj partioj plialtigos la prestigxon de nia lingvo? Versxajne jes, cxar multaj el niaj akceptantoj scivolegas pri nia afero. Ne nur pro privataj kialoj, sed ankaux por enkonduki Esperanton en siajn proprajn politikajn agadojn (t.e. legxpropono, ret-pagxoj, artikoloj en gazetaro, instigado de sia membraro por internaciaj kontaktoj). Cxu ni revu pri influo al la internacia vivo? Se vere la membroj de la politikajpartioj ekuzos Esperanton por siaj propraj diskutoj en internaciaj medioj, tiam nia agado atingos la trian punkton de la Kampanjo 2000. Bonvolu viziti la politikan fakon de Virtuala Esperanto-Biblioteko cxe la retpagxo http://services.worldnet .net/esperant/politiko.html Vincent CHARLOT Alain FAGOT rete: Alain.Fagot@forigu.cwi.nl *************************************************************************** Kampanjo UEA - en Koreio ======================== La 11-an de oktobro prof. Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA igxis elektita prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kun 3-jara mandato. Prof. Lee kaj lia teamo de la nova estraro de KEA nun planas laborprogramon de koreaj esperantistoj. La baza ideo estas lancxi "Kampanjon U.E.A.", kadre de la Kampanjo-2000. La Kampanjo UEA celas privigli laborojn pri 1. utiligo de Esperanto, 2. edukado de Esperanto, kaj 3. agado por Esperanto. el ret-info *************************************************************************** Delegita Reto sub lupeo ======================= En 1995 ekvalidis la nova regularo pri la delegitoj de UEA. Gxia cxefa novajxo estis la enkonduko de 3-jara oficperiodo ankaux por delegitoj, simile al aliaj honoroficaj funkcioj en UEA. Per tio oni celis certigi kiel eble plej efikan funkciadon de la Delegita Reto. La nova regularo ebligas cxesigi la delegitecon de pasivaj delegitoj per simpla ne-reelekto anstataux pli komplika proceduro de eksigo. La Jarlibro de 1996, la unua sub la nova regularo, registris 1830 delegitojn, t.e. 336 malpli ol unu jaron pli frue. En 1998 novaj delegitigxoj kreskigis la nombron al 1981. Kiel celite, la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, cxar plendoj pri neplenumitaj servopetoj preskaux tute malaperis. Pro tio la Delegita Reto ne bezonas nun same fundan revizion kiel lastfoje, kiam cxiu delegito devis plenigi respondilon kaj kvazaux unuafoje kandidatigxi por la funkcio. Pri la renovigo de la delegitecoj por la periodo 1999-2001 decidas la cxefdelegitoj aux, kiam tiu mankas, la direktoro de la Centra Oficejo. La renovigo estos pli-malpli auxtomata, krom en la relative malmultaj kazoj de delegitoj, pri kiuj venis plendoj aux kiuj mem deziras retirigxi. La Delegita Reto, la plej malnova kaj certe la plej fama servo de UEA, bonvenigas ankaux tute novajn membrojn. Delegito povas igxi cxiu esperantisto, kiu jam estis almenaux unu jaron individua membro de UEA. Respondilon por farigxi delegito oni povas peti de la cxefdelegito de sia lando aux de la Centra Oficejo. CO de UEA *************************************************************************** Estu bonvena Esperante ====================== Multaj urboj kutimas bonvenigi kaj adiauxi per apudvojaj tabuloj la vizitanton. Ekde du jaroj ankaux la slovakia vilagxo Vlcany havas grandegan tabulon (cx. 4 metran) apud la sxoseo. Danke al la aktivaj lokaj esperantistoj kaj la malfermiteco de la urbestro Jozef Cibula la salutteksto sur gxi - krom la lokaj slovaka kaj hungara, krome angla kaj germana - estas legebla ankaux Esperante. La tabulo-starigo donas modelon pri la loka agado ankaux al aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj. laux inf. Ilona Seres *************************************************************************** Averto pri monpetaj leteroj =========================== Denove cirkulas monpetaj leteroj, ecx lukse presitaj, kies sendintoj prenis adresojn el la Jarlibro de UEA kaj el la Kongresa Libro de UK. Cxar multaj el la antauxaj petleteroj montrigxis trompaj, UEA konsilas ne donaci monon al iu ajn petinto sen certigxi pri la vereco kaj honesteco de la koncerna kazo. Estas konsilinde informi la Centran Oficejon de UEA pri cxiuj ricevitaj petoj, por ke la CO klopodu esplori ilian seriozecon. UEA-kontoj ---------- La petantoj ofte petas sendi monon al ilia UEA-konto. En neniu kazo UEA konsentis pri tio. La kontosistemo de UEA ne estas banko, kiun oni rajtas uzi por cxiu ajn celo. Gxi estas servo de UEA por siaj membroj kaj por E- organizajxoj por faciligi pagojn, kiuj rilatas al movada agado. Por cxiu alia celo necesas aprobo de la direktoro de la Centra Oficejo. Nigxeriaj milionuloj -------------------- Multaj esperantistoj ricevis ankaux proponojn el Nigxerio helpi en transpago de enormaj sumoj kontraux granda profito. Oni nepre ignoru ilin, cxar temas pri aktivajxoj, kiuj estas aux fantaziaj aux kontrauxlegxaj aux ambaux. La adresarojn de la Jarlibro kaj la Kongresa Libro oni ne rajtas uzi por almozpetado nek por komercaj ofertoj. Cxiu misuzanto estos rifuzita kiel individua membro kaj kongresano. Esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturkatastrofoj povas peti helpon de Konto Espero de UEA. Komercaj agantoj klopodu varbi klientojn kaj partneroj per anoncoj en la eldonajxoj de UEA Osmo Buller gxenerala direktoro de UEA *************************************************************************** SAT-UEA komuna kampanjo ======================= Ankaux la dua plej granda internacia organizo Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT decidis partopreni la Kampanjon-2000 lancxita de UEA. La Plenumkomitato de SAT faris proponon al UEA kune propagandi Esperanton cxe cx. 200 porpacaj internaciaj asocioj. UEA akceptis tiun proponon, kaj nun la 2 organizoj kune preparas prezentan dosieron pri Esperanto, la movado kaj gxiaj cxefaj organizoj, akompanataj de kelkaj E-gazetoj (Esperanto, Eventoj, Monato kaj Heroldo). Per la letero la celitoj estas alvokataj "studi la eblecon" uzi la Internacian Lingvon kiel laborlingvon, en kio nature la E-organizajxoj volonte donas helpon. L. R. *************************************************************************** Esperanto sen mono ================== Se ni konsideras, ke mono estas instrumento de intersxangxo de varoj, kiu en ideala sociordo ne devus esti trezorigebla, kaj ke E-o mem estas idealajxo ankoraux ne suficxe uzata en niaj normalaj aktivajxoj, mi opinias ke neniu devus pensi pri gajno de mono per Esperanto. Evidente Esperanto, kiel cxiuj lingvoj rilatas al mono por ties funkcia celo, sed ne estas moncela. Cxar Esperanto ankoraux, kiel dirite, ne estas gxenerale aplikata, gxi estas en fazo de "investado", t.e. gxi elspezigas nin por krei tiujn eblecojn de funkciado. Ni devas informi lernigi kaj uzigi gxin, do tio kostas. Ni apartenas al kluboj, asocioj, abonas revuojn, iras al kongresoj, sekve multe da mono envolvigxas en tiujn procedojn. Alia karakterizo de la esperantistoj estas, ke ili apartenas al malricxa mikrosocio de idealistoj. La homoj kiuj nur celas gajni multan monon (kies idealo estas la mono mem) tute ne havas intereson pri Esperanto. Povas ekzisti esceptoj kiel Internacia Rondo Esperantista Prospero sub gvido de ambicia Zinovi Kurolap (vidu la lastan kovrilon de UEA-jarlibro 1997). Ankaux TAKE - La Domo, IKEF k.a. volas prave apliki Esperanton por komercaj celoj. Temas pli pri praktikado ol celo al pergajno kvankam la esperantistoj ne devus esti tiom stultaj, ke ili ne kunigas la utilajxojn al la agrablajxoj. Pri eldonado, kiun mi persone praktikas je perdita fonduso, cxar mi donacas la tuton je dispono de la Esperanto-Asocioj, mi ne kredas ke iu sukcesas havi profiton. Cxu Kribo kun "Lauxte" kaj la brosxuroj eblas aux povas havi ioman profiton? Same cxu Bays el "Fonto" kun tiuj belegaj literaturajxoj en merkato, kiu statistike indikas ecx ne 300 acxetantojn por cxiu verko, povas atingi plusvaloron? Profiton povas doni nur gravaj eldonajxoj kiel PIV aux bonaj lernolibroj kiel la fenomeno "Gerda malaperis" de Claude Piron. Ni scias, ke asocioj kun malpli ol 1000 membroj, kiuj ankoraux pagas tiujn mizerajn kotizojn kaj kun pli kaj pli da peno pro la "ekonomika hororo" ne povas pagi dungitan oficiston por la mastrumado de la asocio. Tipa ekzemplo estas SAT mem, kiu malfacile eltenas la sxargxon. Sekve ne estas dubo, ke la bonvola kaj volontula Esperanto-laboro ne povas esti pagata en la nuna strukturo de la asocioj. Estas tamen bone atenti, ke bonvolemo kaj volontemo ne senigas la koncernatojn je kompetento kaj kapablo, kaj mi dum mia tuta vivo baraktis por ke homo kiu akceptas taskojn kaj postenojn havu la devon efike, zorge plenumi tiujn taskojn sendepende de pago aux aliaj avantagxoj; temas pri la minimuma kohereco kaj honesteco, ankaux cxe idealistoj. La sperto montras, ke kursoj cxu senpagaj cxu pagitaj gxuas la saman sorton flanke de la lernantoj. Nur restas tiuj, kiuj estas trafitaj de la mikrobo, Esperanto-idealo kun konvinko. Garolo, Brazilio el Lauxte, n-ro 133 *************************************************************************** Rekordo ======= La Montpeliera libroservo havis same imponajn dimensiojn kiel la UK mem. Gxiaj vendoj superis 120 mil guldenojn. Almenaux en la 80-aj kaj 90-aj jaroj neniu alia kongresa libroservo enspezis same multe. En la 90-aj jaroj la plej grandan debiton, "nur" 80 mil NLG. oni atingis en la Praga UK. En Montpeliero la kongresanoj uzis averagxe 40 NLG por acxetoj en la libroservo. La efiko de la UK-oj al la E-merkato ne limigxas nur al la vendado dum la kongresa semajno. La kongresa libroservo estas samtempe la plej ampleksa cxiujara foiro de Esperanto-libroj. Klientoj povas konatigxi dum gxi kun libroj kaj aliaj varoj, kiujn ili ofte acxetas nur reveninte hejmen. La Montpeliera libroservo proponis preskaux 1500 titolojn. Estas rimarkinde, ke laux la vendokvanto la pinton okupis la prelegkolekto de la kongresa universitato per siaj 176 venditaj ekzempleroj! *************************************************************************** Unu horo: 85 mil spektantoj =========================== En la nederlanda tutlanda TV-programo la 8-an de novembro estis elsendita unuhora dokumentara filmo "De nalatenschap van doctor Esperanto" ("La postlasajxo de doktoro Esperanto"). Interplekte kun malnovaj filmfragmentoj - Zamenhofa parolado, Andreo Cseh amas-instruanto en la 30-aj jaroj, kaj E-lingvaj salutfrazoj de la nederlanda cxefministro Willem Drees al la UK en Haarlem (1954) -, oni paroligis veteranajn e-istojn kaj UEA-oficistojn. La filmo, kies auxtoroj elektis kunmunti la sekvencojn tute sen komentoj kaj klarigoj, tiel ke cxiuj kaj cxio parolis por si mem, donis honestan bildon pri (parto de) la nederlanda E-movado. Kritikisto de la jxurnalo NRC Handelsblad jugxis la verkon "instrua kaj interesa, ame filmita". La landa asocio Esperanto Nederland antaux 2 tagoj de la elsendo mendis anoncojn en cxiuj gravaj tutlandaj gazetoj. Al tiu reklamo efike aldonigxis multaj redakciaj prezent-artikoloj en la televida rubriko de la samaj jxurnaloj kaj aliaj gazetoj, kaj kvarpagxa "kovrila" artikolo de la TV- magazino "VPRO Gids", kiu cxi-semajne aperis ecx kun E-lingva kovrilo kaj la porokaza titolo "VPRO Gvido". Laux oficiala statistiko, la elsendo altiris 85 mil spektantojn. Ene de 36 horoj post la fino de la elsendo, alvenis jam 200 informpetoj al la kontaktadreso de Esperanto Nederland. Vizitantoj de la Centra Oficejo, CO de UEA en novembro povis spekti mem la regitrajxon de tiu filmo. Istvan Ertl *************************************************************************** Batigxas la franca ================== En la jxurnalo Le Figaro, (1-a de septembro 1997), rubriko "Figaro-ci, Figaro-la" aperis la sekva artikolo: La angla unuavice "Konfirmigxas la ekmalfortigxo de la franca en la euxropaj instancoj: la franca versio de la estonta "Traktato de Amsterdamo" (kiu estas ratifikota en la dekkvin landoj de la Unuigxo) alvenis Parizen fine de junio, t.e. dekon da tagoj post la regantara konferenco, plenplena je eraroj kaj malekzaktajxoj. "Cxiukaze, unuavice validas la angla versio de la teksto", sciigas la bruselaj instancoj." * * * Ni ne forgesu tion en nia argumentado, same kiel la fusxan version de la "Traktato de Maastricht" kiun oni devis detrui. Krome se estas tiom da eraroj en tradukita teksto, cxu vere necesas havi superan inteligentecon por kompreni, ke samtempa tradukado (interpretado) estas farso? Iuj politikistoj volas paroli en la propra lingvo - eble cxar placxas al ili auxdi sin mem - sed iliaj paroloj estas ne malofte malsamaj laux senco kiam ili eliras el la busxo la interpretistoj. Henri Masson esperantohm@forigu.francemultimedia.fr *************************************************************************** Preparoj al nova EP =================== Oni ne devas klarigi, kiel grave estus por la E-movado, se Euxroparlamento, EP subtenus nian lingvon. Nia "frakcio" konsistas nun el cx. 120 EP-anoj, t. e. 20 % de la reprezentantaro. Cxar la novaj elektoj proksimigxas, Unuigxo Franca por Esperanto, UFE jam pretigxas al la kampanjo. La konsisto de la listoj de diversaj partioj estos sciata versxajne en marto 1999. Claude Longue-Epee (UFE) kaj teamo cxirkaux li kontaktos unuopajn kandidatojn el cxiuj partiaj listoj por ke ili subtenu Esperanton en EU- parlamento post ilia elektigxo. JEFO (la junulara sekcio de UFE), kadre de sia kampanjo al politikaj partioj, sindikatoj kaj landskalaj asocioj, klopodos kunveni kun la euxrolistanoj. laux Vincent Charlot repr. de UEA cxe Unesko esperant@forigu.worldnet.fr *************************************************************************** Cxu rekordo en Berlino? ======================= Naux monatojn antaux sia komenco la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino (31.07-07.08.99) jam superis la definitivan nombron de aligxintoj de multaj antauxaj UK-oj. Gxis la mezo de novembro estis registritaj 1268 aligxintoj el 51 landoj. Plej multe da aligxintoj estis el la kongreslando Germanio (326). Sekvas Francio (128), Polio (106), Japanio (81), Nederio (61), Italio (50), Britio (42), Svedio (38), Belgio (37) kaj Finnlando (34). *************************************************************************** Afrika Gospel-grupo en Finnio ============================= La societo "Pro Esperarto" arangxis la trian adventon, 13.12.98. volontule pagan koncerton. La evento estis grava kaj interesa cxar ne estis nur Esperanta evento sed publika koncerto kie ecx "normala" koruso kantis tri E-lingvajn kantojn. La afrika Gospel-grupo kaj la kantistoj de Uest-Orimattila prezentis kantojn de sudaj kaj nordaj landoj. La afrikaj ritmoj kaj la movoj de la artistoj je la kantado estis speciala okazo en tiu malgranda finna vilagxo. La publiko (cx. 50 personoj) ege sxatis la programon kaj la arangxistoj rekomendas tiatipan koncerton, kie ne-esperantistoj povas konatigxi kun alia kulturo, alia lingvo kaj kun Esperanto en la praktiko. Pro Esperarto ricevis monhelpon de la kultura komisiono de urbo Orimattila jam en printempo kaj nun la monon ni povis uzi por vojagxkostoj de la afrikanoj (kiuj nun logxas en Finnlando sed devenas el Angolo kaj Kongo). Borje Eriksson / Pro Esperarto, Keituirintie 274, FI-16510 Luhtikyla, Finnlando *************************************************************************** Nomoj de Kalocsay ================= Kalman Kalocsay uzis multajn plumnomojn. Kelkaj el ili (Peter Peneter, Kopar, C. E. R. Bumy, M. Alice Pik, Allex Kay, la postmorta Ista Makler kaj Emiano Imby) estas konataj, kaj versxajne ekzistas ankoraux nekonataj. Amika Societo de d-ro K. Kalocsay atendas sciigon pri pliaj plumnomoj de tiuj, kiuj povas prezenti nerefuteblan pruvon, kaj premios la malkovranton per valora libro. Adreso: p/a Ada Csiszar Zsigmond ter 1/B, HU-1023 Budapest, Hungario *************************************************************************** "JAM" bezonas vin!! =================== Dum la pasinta KS (Komuna Seminario inter Cxinio, Koreio kaj Japanio) en Pekino, en julio 1998, deko da junuloj el la tri landoj diskutis kiel plivigligi kaj plibonigi la junularan E-movadon en kaj inter la tri landoj. La rezulto estas la fondigxo de "JAM", Junulara Azia Movado. JAM estas reto de aktivaj E-junuloj en Azio kiuj interesigxas pri kunlaboroj: pli bona informado al kaj ekster la E-komunumo, realigado de interesaj projektoj. Se vi estas juna aux aktiva en la junulara agado kaj volas utiligi E-on kiel komunan lingvon inter ni, farigxu JAM-ano! Interesitoj bv. anonci sin al Bill Mak (adreso sube) gxis la 1-a de marto 1999. Ni petas 1. Prezentu vin koncize (nomo/adreso/agxo/fako, ktp) 2. Kiamaniere vi aktivas, kian postenon vi okupas en iu ajn E-organizo 3. Ajnaj komentoj aux sugestoj al JAM. JAM-anoj havos la respondecon kune verki la statuton de JAM kaj elektos JAM-komisionanojn dum la sekva KS okazonta en Japanio (somere 1999). Bill Mak P.O. Box 92153, T.S.T. Post Office, Kowloon, Hong Kong. Rete: jam@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** Mondo sen interpretistoj ======================== "La mondo sen interpretistoj" estis nomo de ekspozicio, arangxita en la urba muzeo en Ceska Trebova en septembro. Krom informi pri la ekzisto kaj urba historio de E-o, gxi estis dedicxita ankaux al la praktika uzado de Esperanto precipe cxe la fervojo kaj al la agado de la loka E-rondeto. La ekspozicio plenumis sian taskon, gxi montris al la vizitantoj, ke Esperanto ne estas nur amuzo, sed havas sian praktikan, utilan uzadon, ricxan mondpasintecon kaj esperon pri estonto. Jiri Pistora *************************************************************************** MALLONGE //////// Cxe UEA aperis la Esperanta eldono de "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj". La angla originalo de tiu cxi libro, verkita de Leah Levin, elstara brita specialisto pri homaj rajtoj estis unuafoje eldonita de Unesko en 1981. Antaux ol aperi en Esperanto, tiu populara libro estis eldonita en 16 aliaj lingvoj. * * * Esperanto Halkaro Tili - estas la titolo de la unua (!) uzbeklingva lernolibro, verkita de A. Ionesov kaj B. Habibov, eldonita de la moskva eldonejo Impeto kun financa subteno de la Fondajxo Carson. La libro enhavas 12-lecionojn, dudirektajn vortarojn kaj konversacian parton entute en 230 pagxoj. * * * Jxus aperis la praktika Esperanto-agendo "LA JARO", kiu ne nur ricevis novan vestajxon, sed ankaux plisveltigxis, ke gxi pli facile eniru la posxon. La eldonejo Flandra E-Ligo, FEL decidis ne plu aldoni la enciklopedian parton "La landoj de la tero" - gxi aperos kiel aparta eldonajxo antauxvideble en junio '99. La eldonajxo "LA JARO" (10x15 cm, 180 BEF=4,5 EUR) estas havebla cxe Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, rete: butiko@forigu.fel.agoranet.be * * * D-ro Saheb Zamani - Honora membro de UEA - en Alameh Tabatabai universitato de Tehran la 27-an de nov. prelegis pri E-o. La prelegon arangxis s-ro Abdollah Hakimnejhad vicprezidanto de IREJO. Laux la konsento de la universitata estraro oni planas arangxi E-kursojn tie. -inf: irejo@forigu.neda.net * * * Okaze de la Tago de E-libro kaj Zamenhof-tago Kroata Esperantista-Unuigxo, KEU kunlabore kun la filatela societo "S. Gabrijel" prizorgis porokazan dulingvan stampon kaj koverton - kun portreto de Zamenhof. Projektis: Z. Svetlicxicx. *************************************************************************** OPINIOJ /////// Nekonsciita lingva koloniigo ============================ La 14-an de novembro '98 okazis anglalingva diskutado en auxstria Blue Danube Radio pri la temo: "La angla, cxu (!) la internacia lingvo?". Diskutis a) la prezidanto de la viena lerneja konsilantaro; b) universitata profesoro (politologo) el Innsbruck; c) reprezentanto de la auxstri-usona asocio kaj d) parolisto de la industrio. La argumentoj: a) Por la auxstriaj infanoj, kiuj lernas la anglan baldaux ekde la unua lernojaro (sesa vivojaro), la angla estas ne fremdlingvo, cxar ili jam konas 100 vortojn pere de komputiloj kaj interreto. Ili amas ("love") lerni la anglan. La avantagxo de la angla estas, ke gxi ne estas iu artefarita lingvo kiel Esperanto. b) La angla estas la "lingua franca" kaj igxis jam Esperanto. En Hindio kelkaj centmilionoj parolas flue la anglan. c) Sukceso de la interreto bazigxas sur la angla kiel komuna lingvo. Tamen la popoloj povas konservi sian kulturan identecon. d) La infanoj avidas lerni la anglan. Se ili ne disponas pri lingvo, ili ne kapablas kompreni mekanismojn. Se la lingvo estas limigita, ankaux la pensado estas limigita. Tio povus esti problemo. Dum la posta diskutado parolis inter aliaj universitata profesoro d-ro Maitzen, reprezentanto de UEA cxe la Unuigxintaj Nacioj en Vieno. Li kritikis, ke la diskutantoj havas cxiuj la saman opinion favoran al la angla - do ne temas pri diskuto. La angla estas esprimo de la komandado de Usono, do ne lingvo de frateco kaj egaleco. Pakistano asertis, ke en Hindio malpli ol unu elcento parolas la anglan flue. Irlandano plendis, ke la angla preskaux neniigis la irlandan lingvon. inf: Mag. Walter Klag *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// 1 kreditoj el 75 ================ En la liceo de Enontekio en la finnlanda Laponio post la 38-hora E-kurso 15 studentoj (16-18 jaraj) faris ekzamenon kaj ricevis 1 krediton el la 75 devigaj, preskribitaj por trapasi la liceon. Kontaktadreso de la instruisto: Pekka Valimaki, LV-Asema C, SF-99400 Enontekio, Finnlando Rete: isopekka@forigu.freenet.hut.fi *************************************************************************** Kompilu ekzercojn! ================== En la Pedagogia Eksperimentejo de Tria Roma Universitato ni estas konstruantaj Lingvan Interretan Laborejon (LIL) por trejni la lingvajn kapablojn de E-instruistoj kaj uzi gxin eventuale ankaux por aliaj celoj (ekz. projekto Interkulturo). Nun ni planas la strukturon de la studmaterialoj: ekzerco-tipojn kaj pri la parola kaj pri la skriba lingvo. Temas interalie pri teksto-kompreno, priskribado de bildo, diktado, teksto-kompletigo, sintaksa transformado ktp. Por cxiu ekzerco-tipo ni mem pretigos kelkajn prototipojn por provi la sistemon. Por satigi la instruan kaj komputan strukturon de LIL, ni bezonas tauxgan nombron da aliaj divers-nivelaj lingvaj ekzercoj. Cxu trovigxas kunlaboremuloj, kapablaj pretigi ekzercojn laux donita modelo? Rimarkindas, ke la tuta enhavo de LIL estas Esperantlingva, tial ne gravas la denaska lingvo de la ekzerc-auxtoroj. Ecx male: bonvenas alilandaj kontribuoj. Por tia kunlaboro, retposxta kontakteblo estas utila, sed ne nepras. Mauxro La Torre Terza Universita' di Roma, via del C. Pretorio 20, IT-00185 Roma, Italio Rete: m.latorre@forigu.uniroma3.it *************************************************************************** La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// 50-aj Belartaj Konkursoj ======================== Jam por la 50-a fojo invitas UEA al partopreno en la Belartaj Konkursoj. El la iniciato de Reto Rossetti kreskis la plej prestigxa kaj plej longedauxra arta konkurso en Esperanto, kies unuaj diplomoj estis transdonitaj en la Pariza UK en 1950. La scenejon por la ora jubileo donos la 84-a UK en Berlino. Post tio UEA planas eldoni antologion de la plej reprezentaj verkoj el la 50-jara rikolto de la Konkursoj. Partopreno en la Konkursoj estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: 1. Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. 2. Prozo: Maksimuma longo 200x65 tajpospacoj. Tri premioj. 3. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. 4. Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK: "Tutmondigxo: sxancoj por paco?". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. 5. Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An- Song-san" kaj du aliaj premioj. 6. Videofilmo: Teme ligita kun E-o aux kun la kongresa temo (vd. Eseo). Dauxro 15-60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. 7. Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 1998. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1999. Por la videa brancxo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 1999. Cxion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj ------- 1-a premio: 420 NLG, 2-a premio: 294 NLG, 3-a premio: 168 NLG. Premio "Nova Talento" (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 294 NLG. Infanlibro de la Jaro: 882 NLG. Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Plena regularo estas havebla kontraux unu respondkupono cxe UEA: perposxte: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando retposxte: uea@forigu.inter.nl.net kaj trovebla cxe: http://www.hungary.net/esperanto/ *************************************************************************** RADIO ///// Esperanta retradio! =================== Dum vizito cxe Pola Radio ekestis la ideo registri satelitan elsendon de Pola Radio, konverti gxin al Real Audio kaj disponigi gxin en la reto. Fakte cxiu esperantisto, kiu posedas satelitan ricevilon kaj interretan komputilon povus fari tion, kaj mi ankaux kore invitas partopreni en tiu cxi iniciato. Vi trovos la unuan tian programon cxe la retpagxo: http://members.xoom.com/aldone/retradio Bonvolu raporti al mi pri la elsendo kaj skribi, cxu vi sxatus partopreni en la iniciato. Esperanta Retradio funkcias! Iru al: http://start.at/retradio/ Anton Oberndorfer, Auxstrio aldone@forigu.hotmail.com *************************************************************************** INTERESE //////// ESPERANTO NE EKZISTAS! ====================== La 4-an de auxgusto 1998 aperis en la germanlingva gazeto "Dolomiten" (Suda Tirolo, Italio, dolomiten@forigu.athesia.it) artikolo "Bereicherung aus dem Vergleich" (Ricxigxo per komparo). Temas pri seminario okazinta en Portoroz, Slovenio, kiun okazigis la Pedagogia Instituto Graz (Stirio, Auxstrio). Mallonge oni diskutis pri la "internacia unueca lingvo Esperanto": "Gvidantaj (tiel!) lingvistoj avertis, ke Esperanto komencas je la iluzio, ke la homoj lernos artefaritan lingvon, kiu nenie estas popola, komuna, armea aux ekonomia lingvo. Kaj tial tio estus ne solvo." Walter KLAG, Vieno, Auxstrio klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at *************************************************************************** Komputila viruso: Esperanto =========================== La komputilaj "virusoj" fakte estas malgrandaj programoj, kiuj mem disvastigxas en la komputilo kaj depende de la volo de siaj programistoj povas kauxzi diversajn problemojn por la komputil-uzanto, foje ecx povas malfunkciigi la tutan sistemon. En komenco de '98 pluraj komputteknikaj fakrevuoj raportis pri viruso "Esperanto", kiu povas infekti programojn de diversaj komputilsistemoj. Gxis nun ne ekzistis virusoj, kiuj povus disvastigxi kaj funkcii en diversaj operaciaj sistemoj (DOS, Windows 95/98/NT kaj Macintosh), estis nur iuj kiuj kapablis "vivi" en sistemoj, bazigxantaj sur Intel-procesiloj - aux en Macintosh. La viruso Esperanto povas ataki la COM kaj EXE-dosierojn de DOS, NE- programojn de Windows kaj la PE-programojn de Win-95/NT, samtempe gxi estas vivkapabla ankaux en Macintosh, kie gxi infektas cxiujn programojn kaj plurajn sistem-dosierojn. La transplatforma infektado okazas, se iun DOS-programon iu funkciigas en Macintosh per DOS-emulilo, tiel ekvivigxas pura Mac-viruso, kiu jam simple disvastigxas en tiu sistemo. La viruso kontrolas la sistemdaton de la komputilo, kaj se tiu estas gxuste la 26-a de julio (dato de la apero de la unua Esperanto-libro en 1887) en aparta fenestro aperigas la suban mesagxon: Never mind your culture / Ne gravas via kulturo, Esperanto will go beyond it / Esperanto preterpasxos gxin; never mind the differences / ne gravas la diferencoj, Esperanto will overcome them / Esperanto superos ilin. Never mind your processor / Ne gravas via procesoro, Esperanto will work in it / Esperanto funkcios sub gxi; never mind your platform / Ne gravas via platformo, Esperanto will infect it / Esperanto infektos gxin. Now not only a human language, but also a virus... Turning impossible into possible, Esperanto. L. S. - surbaze de Uj Alaplap 2/1998 *************************************************************************** La angla farigxas gxena en Svisio "No problem!" ============= Laux informo aperinta en Ouest-France (13.11.97), la pli kaj pli forta premo de la angla maltrankviligas la registaron de Berno. Fresxdata kampanjo pri prevento de trafikakcidentoj okazis nur en la angla: "No drinks, no drugs, no problem". Konferenco de la kantonaj direktoroj de publika instruado jxus memorigis, ke en svisaj lernejoj kiel dua lingvo devas esti instruata ne la angla, sed unu el la kvar naciaj lingvoj. La gazeto enkondukis tiun informon iom humure: "Klacxuloj asertas, ke se la sep milionoj da svisoj akordigxas, tio estas pro tio, cxar danke al siaj kvar naciaj lingvoj (germana, franca, itala kaj romancxa), ili ne interkomprenigxas." Henri Masson esperantohm@forigu.francemultimedia.fr *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! ================================================= Bona studentino sercxas laboron en E-a familio eksterlande, dum la someraj ferioj en 1999 aux en la posta jaro kiel prizorganto de infanoj aux maljunaj personoj. Mi havas praktikon. Aneta Krata, ul. Slepa 6, PL-63421 Przygodzice, Polio. * * * TAKE - LA DOMO (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) sercxas samideanojn parolantajn la francan lingvon, kiuj akceptus enkomputiligi kaj samtempe lingve korekti tekstojn en la franca lingvo kaj en Esperanto por la asocio. Ideoj kaj materialo ekzistas, sed mankas la tajpemuloj! Kontaktu: TAKE-LA DOMO RN 83, FR-68920 Wintzenheim, Francio. Fakso: +33-3-89775256, rete: take.ladomo@forigu.wanadoo.fr * * * La 22-an de majo '99 la E-Klubo de Prostejov, Cxehio festos sian 90-jarigxon per letervespero. Ni garantias respondon al cxiu alskribo! La leteroj estos lauxtlegataj kaj poste ekspoziciataj en la urba muzeo. Bonvolu ankaux vi skribu al: Esperanto-klubo, Husovo nam. 85, CZ-79601 Prostejov, Cxehio. *************************************************************************** KORESPONDi DEZIRAS ////////////////// Mi estas 35-jara finna frauxlo. Lauxprofesie mi estas librotenisto. Mi volas korespondi kun hungaraj gejunuloj pri diversaj temoj. Mi respondos certe al cxiuj. Seppo Pietilainen, Mannerheimink. 25 A75, SF-06/00 Porvoo, Finnlando. 14 dekjaraj infanoj volus korespondi. Usanova Svetlana RU-150057 Jaroslavl, pr. Matrosova 11a/18 Rusio. Mi estas 46-jara virino kaj mi volus korespondi kun diverslandanoj. Elzbieta Solak str. Kollataja 19/7, PL-45064 Opole, Polio. Emerita fluginstruktoro deziras korespondi tutmonde pri aviadiloj, aviadilmodeloj kaj antikvaj auxtomobiloj. Celso Fonseca Jr., Rua do Tiradentes 1183, BR-13215-371 Jundiai SP, Brazilio. *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 159, 1/januaro-99 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org Aperas dusemajne. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Laszlo Radacsy. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. *************************************************************************** ***************************************************************************