Eventoj, n-ro 158, retposxta versio *********************************** Enhavo ------ TITOLPAGxE: - "Karaj Legantoj" - letero de la cxefredaktoro - Sxtata distingo al Nanovfszky! FAKA APLIKADO: - Ortografia kontrolo de Esperntaj tekstoj en Win-word! - Studenta esperantologio - E-programo en kalkulmasxino Texas Instruments - Defendi tezon pri Esperanto - Fotoj pri kuracherboj - Jura tribuno, n-ro 2. ARANGxOJ: - Raporto pri Renkontigxo de E-familioj - E-lingva scienca konferenco en Odessa - Programo de Kvinpetalo en 1999 - Kompleta monata kalendaro - februaro-99 MOVADAJ AFEROJ: - Komuniko de HEA pri sia NE-partopreno en la E-Civito - Maul denove cxe Monato! - Eldiro de Jospin pri Esperanto, cxina kaj franca - Retirigxis la tuta estraro de Europa E-Unio... - Vortaro por araboj - Cxu reunuigxas la hungaria E-movado? - Pri kio oni traktis en la estrarkunsido de TEJO? -> ankau Kontakto ne partoprenis en la E-Civito <- - Kontribuu al E-lingva enciklopedio - Regularo de la "Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj" - Kial ni ne renkontigxas "hazarde" en feriejoj? INSTRUADO: - Novaj sekcioj en ILEI - Kreditoj en La Laguna Interesajxoj, anoncetoj, libroj, "mallonge", E-tendumejo, ktp, ktp. *************************************************************************** *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Agrablajn jarfinajn festojn, kaj felicxan novan jaron deziras al cxiuj legantoj - la redaktoroj de Eventoj *************************************************************************** Karaj legantoj! =============== Labori por Esperanto estas tre interesa afero. Ankaux por ni. Tamen sxajne nun ni faris eraron... Komence ni nur redaktis kaj eldonis Eventoj-n, poste konstruis kaj funkciigis la Budapesxtan Esperanto-Domon, ekde 1996 funkciigas la "interredaktoran" ekde '98 la retposxtan novajxservon "ret-info". (Tiuj estas nur la longdauxraj projektoj, mi ne mencias la porokazajn aktivajxojn, kiel E-litertipoj por komputiloj, ago-tagoj, enlanda movado ktp). Tamen la strukturo de nia oficejo ne sekvis la dauxran sxargxadon, kaj la cxi-auxtuna pluslaboro montris la limojn de la gxisnuna strukturo. La elfalo de unu homo (malsano aux pluslaboro aux ekstera laboro por akiri financojn por la E-Domo ktp) povas haltigi la tutan sistemon. Evidentigxis, ke longdauxran (!) seriozan laboron oni povas bazigi nur sur konstantaj homoj, profesiaj laborantoj. Do, por eviti estontajn similajn okazojn, en la lastaj du monatoj ni komencis reorganizi nian internan strukturon (ne longe ja la familioj cxirkaux ni povas elteni konstantan 10-12 horan tagan laboron...). Ni ne nur preparis la teknikan sistemon de la oficejo por pli granda teamo, sed fakte jam nun en la E-Domo laboras 2 novaj homoj, ekde februaro la operativan redaktadon de Eventoj transprenos Laszlo Radacsy, kaj krome ni akiris la rajton dungi ankaux 2 civilservantojn. Por iom rekompenci vin pro la perditaj numeroj de Eventoj (la retposxta novajxservo "ret-info" [vd. Eventoj-153] funkciis seninterrompe) ni decidis, ke: - cxiuj abonantoj auxtomate ricevas ankaux la januarajn numerojn ecx se ili ne pagas por la sekvajaraj numeroj; - malgraux la plano (apenaux eltenebla kresko de paper- kaj posxtaj prezoj) ni ne altigas la abonkotizojn por '99. - se vi renovigas vian abonon al la papera versio de Eventoj, gxis fino de februaro vi rajtas senpage ricevi de ni komputilajn dosierojn, ebligantaj la ortografian kontrolon de Esperantaj tekstoj en Win-Word!!! Mi esperas, ke per nia laboro ni povos utili al vi ankaux en la sekva jaro. Dezirante agrablajn jarfinajn festojn, dauxre starante je via servo Laszlo Szilvasi P.S. Kromajn detalojn vidu sur pagxo 6. *************************************************************************** Sxtata distingo al Nanovfszky ============================= Okaze de la hungaria nacia festo, la 23-an de oktobro prezidento de Hungario distingis Gyorgy Nanovfszky, antauxan moskvan ambasadoron de Hungario, prezidanton de Hungara Esperanto-Asocio per Oficira Kruco de Hungara Respubliko. Samtage li ricevis ankaux alian distingon: memorplaketon Imre Nagy pro lia scienca, esplora agado. * * * Gyorgy Nanovfszky estas esperantisto ekde sia 16-jara agxo, ekde 1958. Aktiva partoprenanto de la iama budapesxta klubo Konkordo, poste dum la moskvaj universitataj jaroj de la klubo "Fajrero", de multaj E-renkontigxoj kaj pluraj kongresoj (IJK-j en Vraca kaj Pecs, UK-j en Sofio, Amsterdam, Hago, Budapest kaj Montpellier). Partoprenis la redaktadon de la revuo Planlingvistiko, reprezentis UEA-n cxe Unuigxintaj Nacioj, kaj dum la moskva restado multflanke helpis la rusian E-agadon. Diplomita pri filologio kaj internacia ekonomiko, diplomato, profesoro de Akademio Internacia en San-Marino, auxtoro de pluraj libroj, esploristo pri historio. En majo 1998 li estis elektita kiel prezidanto de Hungaria E-Asocio. Post lia hejmenveno al Budapesxto en auxtuno '98 dum 3 monatoj sukcesis sidigi al la sama tablo la plej fortajn hungariajn E-asociojn, rezulte de kio komencigxis la preparlaboroj por Hungaria Esperanto-Federacio... *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Studenta esperantologio ======================= Inter 26-29 de oktobro 1999 en Vladivostoka Teknika Universitato okazos la 3-a Internacia Studenta Kongreso de azi-pacifikaj landoj. Enkadre de la kongreso funkcios sekcio: Interlingvistiko kaj Esperantologio kun la laborlingvoj: rusa, angla, Esperanto. Limdato por publikigi la raporton: 31-a de januaro '99, por aligxo al partopreno sen publikigo: la 1-a de auxgusto '99. Bonvolu peti detalan informon cxe Aleksandr Titajev VTU, ul. Pusxkinskaja 10, RU-690600, Vladivostok, Rusio. Rete: espero@forigu.pub.marine.su *************************************************************************** Alternativa tezo ================ La 26-an de septembro en la Centra Universitato de Venezuelo kaj en Caracas du studentinoj pri jxurnalismo kronis siajn universitatajn studojn defendinte tezon pri Esperanto. La studentinoj, Melissa Valor kaj Letibell Mullings, verkis sian komunan tezon sub la titolo "Esperanto: alternativo en la proceso de kultura globalizigxo". La jxurio unuanime taksis la tezon kiel elstaran kaj indan esti publikigata. Unuafoje en la universitato kaj en Venezuelo okazas tia grava evento, kiu povas esti konsiderata kiel la plej valora frukto de antauxaj kursoj. Venezuela E-Asocio, Andres Turrisi andesp@forigu.internet.ve *************************************************************************** Ortografia kontrolo en Win-Word =============================== La programo Win-Word estas la plej disvastigxinta komputila tekstoredakta programo. Bedauxrinde gxi "ne parolas" en Esperanto kiel la programo Cxapelilo (vidu Eventoj 77, 78, 133), tamen gxi igxis kvazaux normo por intersxangxi dokumentojn. Per Win-Word estas ebleco tajpi Esperantajn tekstojn, sed ne estis solvita la ortografia kontrolado de tekstoj, ja la programo ne antauxvidas la uzon de la Internacia Lingvo. Ni ellaboris vortar-dosierojn, kiujn oni devas nur aldoni al la programo, kaj tiel vi povas kontroli la gxustan skribadon ankaux de Esperantaj tekstoj! Nia solvo ne bazigxas sur la metodo de aliaj lingvoj, do ne kontrolas la gramatikan strukturon, korektecon, sed tre bone tauxgas por trovi mistajpajxojn en la teksto. La vortar-dosieroj enhavas pli ol 25 mil esprimojn (vortojn kaj vortoformojn)! Kroma avantagxo: dum la kontrolado de la teksto vi vidos Esperantajn literojn ankaux en la kontrola fenestro, kiu lauxsperte multe-multe simpligas la laboron, cxefe cxe pli longaj tekstoj! Prezo ----- La moldisko kun la ortografiaj help-dosieroj staras je la dispono de cxiu esperantisto. Gxi kostas 20 guldenojn, pagebla al nia UEA-konto ELLS-S, aux rekte al nia adreso: Eventoj, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario (internacia posxtmandato aux simple en koverto). Uzu gxin! Cxe la mendo bv. nepre indiki, kiun kodsistemon vi uzas (Eventoj-93 aux latin-3) Laszlo Szilvasi P.S. La dosieroj uzeblas cxe la programo Win-Word (ajna versio) en PC- komputiloj, sed ne en Macintosh! - La dosieroj kompreneble ne enhavas cxiujn E-vortojn kaj vortoformojn, nur la plej oftajn, sed en la praktiko ili tre kontentige funkcias. - Por uzi la ortografian kontrolon vi devas jam havi Esperantan tiparon en via komputilo laux kodigo Eventoj-93 aux latin-3. Al abonantoj de Eventoj aux "ret-info" ni sendas kvar bazajn Esp-litertipojn kontraux simbola prezo de 10 guldenoj. - Se vi re-abonas la paperan version de Eventojn por 1999, gxis fino de februaro vi povas senpage (!) ricevi la ortografi-kontrolan diskon! (Tiu cxi validas nur pagantaj abonantoj, kaj ne validas por tiuj, kiuj pro diversaj motivoj ricevas la gazeton senpage) *************************************************************************** Kalendaro en kalkulilo ====================== Kiu tago estis la 1-a de januaro 1900, aux estos la 31-a de decembro 2099? Respondon vi povas trovi ekzemple per la Esperantlingva programo Kalendar.83p' por kalkulmasxino TI-83 aux simila de TEXAS NSTRUMENTS, farita de Dominique Cornice (esperant61@forigu.aol.com) La programo estas havebla en la interreto cxe la adreso http://members.aol.com/esperant61/kalendar.83p *************************************************************************** Fotoj pri kuracherboj ===================== Por niaj eldonajxoj ni dauxre sercxas desegnajxojn kaj fotojn pri kuracherboj kaj naturkuracado. Proponu vian oferton kun prezindiko al MZ- Verlag, Puettjerberg 17, D-27383 Hetzwege, Germanio. (Fakso: +49-4263-94088, retadreso: info@forigu.mz-verlag.de) Dankon kaj sincerajn salutojn de Harald Schicke http://www.mz-verlag.de *************************************************************************** Jura Tribuno ============ Aperis la 2-a numero de Jura Tribuno Internacia (94 pagxoj), organo de Esperanta Jura Asocio. El la enhavo: - Krimjusteca problemo en Auxstralio. Cxu ankaux alilande? - Kep Enderby - La Internacia Lingvo kaj la internacia juro. Post 80 jaroj, Ralph Harry ankoraux laboras. - Kep Enderby - Pristudo de la "Artikolaro de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj" de la redakcio de Jura Tribuno Internacia - "Assessores" kaj Historiistoj en la malfrua romia imperio de Geoffrey Greatrex. - La teritoria suvereneco en la antarkta kontinento - de Jose Maria Rodriguez Hernandez - La Euxropa Tribunalo akceptas la favoran diskriminacion de la virinoj. - La sxtato devas monkompensi se malliberigito memmortigas sin. - Elektronikaj malliberuloj en Britio. - La validigo de titoloj (jura konsulto) - Euxropa Cxarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj - trad. Sean O Riain - "La Diplomato kiu Ridis" de Ralph Harry (recenzo) Por pliaj informoj kontaktu: Jose Maria Rodriguez Hernandez Ap. C. 3142, ES-14080 Cordoba, Hispanio joser@forigu.lander.es *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Vintre - ankoraux pri somero ============================ Fine de julio okazis la jubilea, 20-a renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF) en Mosonmagyarovar, Hungario. Gxin partoprenis 74 personoj el 12 landoj (21 familioj) kaj kelkaj gastoj el Hungario kaj Auxstrio. Entute cxeestis 34 infanoj inter 7 monata kaj 18 jaragxa. Nia honora gasto estis Erno Csiszar, kiu antaux 20 jaroj komencis organizi REF-ojn. Li alvenis bicikle el la urbo Varpalota por malfermi la festan posttagmezon. En la loka departamenta gazeto aperis 2 pozitivaj artikoloj pri Esperanto kaj la renkontigxo, kaj en la loka televido oni prezentis cx. 8 minutan reportajxon pri gxi. Ni elkore dankas al cxiuj, kiuj helpis la laboron de la organizantoj. Apartan dankon al la Esperanto-Fondajxo/Eventoj pro la financa helpo. Tiel eblis por kelkaj familioj partopreni la REF-on. Edit/Tamas Slezak Rim: La 21-an REF-on organizos: Lu Wunsch-Rolshoven, Braunschweiger Str. 72, DE-12055 Berlin, Germanio. *************************************************************************** Programo de Kvinpetalo - 1999 ============================= 23-27. februaro: Ni parolu Esperante. Sub la gvidado de Katarina Hall el Oxford (Britio) 02-06 marto: Kiel redakti (Esperantan) gazeton. Omagxe al Teo Jung Kaj Ada Fighiera-Sikorska. Tra la historio de Heroldo de Esperanto gvidas Gian- Carlo Fighiera 03-07. aprilo: Ornitologia Renkonto...birdoj...boldoj...kantoj... - Gvidas Johano Rapley 13-17 kaj 20-24 aprilo: Esplore tra la tipaj momentoj de la Esperanta aventuro - laorientigxoj pedagogia, interlingva, vortara, beletra kaj historia. Gvidas Claude Gacond - La du periodoj estas komplementaj. 13-16. majo: Vizito de abatejoj kun la piedmigrantoj tra la piktava regiono. Gvidas Monique Dussenty kaj Therese Pinet 05-10. julio: Progresiga kurso per la libro: La masxino kiu krias. Gvidas Paul Gubbins. Samtempe: Iniciado kaj praktikado de jogo. Gvidas Arlette Plutniak en julio: La hispana poezio. Gvidas Miguel Fernandez 17-21. auxgusto: Lerni naciajn lingvojn (angla, franca, germana, hebrea, nederlanda, rusa...) per Esperanto. En julio kaj auxgusto okazos praktikado de la lingvo 10-15 septembro: La Esperanta literaturo ekde 1952. Gvidas Ed Borsboom 10-15. decembro Zamenhofa semajno Kompletigita programo aperos en januaro. Por konkretaj detaloj turnu vin al: Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio Tel. kaj fakso: +33-5-49428074 *************************************************************************** Erosxenko, Zamenhof kaj aliaj ============================= Odesa Domo de Sciencistoj organizos decembre de 1999 internacian sciencan konferencon, dedicxitan al 140-jarigxo de Zamenhof kaj datreveno de Erosxenko (neronda). Estus bonvenaj sciencaj prelegoj pri diversaj aspektoj de E-a lingvo kaj movado, pri vivo kaj verkoj de Zamenhof, Erosxenko kaj aliaj E-verkistoj kaj agantoj. La konferenco estos trilingva: rusa, ukrainia, Esperanta kun eventuala samtempa traduko. Aligxpetojn kaj eventualajn demandojn bv sendi al T. Auderskaja ul. Korolenko 5, UA-270000 Odessa, Ukrainio solo@forigu.uran.intes.odessa.ua *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org 22-25.01. Kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Wellington. Inf: David Ryan, PO.Box 3867, Wellington, Nov-Zelando. tel: +64-4-3838051, Rete: kiwimex@forigu.xtra.co.nz 31.01-07.02. Internacia kurso pri fotado kaj filmado, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl 31.01-14.02. Internacia pedagogia kurso por Esperanto-instruantoj, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl 31.01-14.02. Seminario A pri Cseh-metoda intruado de Esperanto, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu. rubikon.net.pl 03-10.02. Skisemajno por gejunuloj, Poiana Brasxov. Inf: Rumana Esperantista Fervojista Asocio, str. Politehnicii 1, RO-2200 Brasxov, Rumanio. Fakso: +40-68-151579. 12-15.02. 1-a Rijeka Internacia Junulara Karnavalumado, Rijeka. Inf: Sanja Bokulicx, Brestovice 12, HR-51215 Kastav, Kroatio. Tel/fakso: +385-51-224710, tel: +385-51-224720. Rete: esperanto-ri@forigu.ri.tel.hr 13-20.02. Vintra esperanto-Feriado, Altaj Tatroj. Inf: Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-32419. 14-20.02. 4-a Internacia Fervojista E-Skisemajno, Karpacz. Inf: Janina Wereszka, Klodnicka 43/27, PL-54-217 Wroclaw, Polio. 21-28.02. 1-a Arangxo Junulara Nordia (AJN) en Trondheim. Inf: NJE, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo. Rete: knutly@forigu.stud.ntnu.no 23-27.02. Ni parolu esperante! sub gvido de Katerina Hall, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549428074 26-28.02. Vintra E-ista Renkontigxo en Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-32419. 27-28.02. Esperanto-stagxo, Nantes. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise Cendrars, FR-44100 Nantes, Francio. Tel: +33-2-40439242. *************************************************************************** MOVADO ////// Maul denove cxe Monato! ======================= Ekde la januara numero de 1999 la internacia magazino Monato, kiu nun eniras sian 20-an jarkolekton, havos cxefredaktoron, nome Stefan Maul (58 jara), profesia jxurnalisto kaj redaktoro pri politikaj informoj de la germana tagjxurnalo Augsburger Allgemeine. La tasko ne estas nova por Stefan Maul. Maul estis la fondinto de Monato kaj ties cxefredaktoro en la unuaj 12 jaroj. Poste tamen li demisiis pro profesia okupiteco kaj sanproblemoj; transprenis lian laboron skipo da fakaj redaktoroj, kiuj zorgis pri la unuopaj rubrikoj pri politiko, scienco, arto, turismo, ktp. Flandra Esperanto-Ligo, la eldonejo de Monato nun kombinas la avantagxojn de ambaux sistemoj. Restos la fakaj redaktoroj, kiuj garantios pri la enhavo de la kontribuoj, kaj la cxefredaktoro zorgos pri la gxenerala unueca linio de la revuo. Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: monato@forigu.fel.agoranet.be
*************************************************************************** Komuniko de HEA pri Forumo por E-Civito ======================================= La prezidanto kaj la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio deklaras, ke s-ro Gyorgy Nanovfszky (prez. de HEA) partoprenis la "Forumon por Esperanta Civito" organizita formale de KCE en auxgusto - nur kiel individuo, kaj ne reprezentis tie la asocion. S-ro Gyorgy Nanovfszky akceptis la inviton al la svisia kunveno kiel individuo, tie li subskribis nenion, cxefe ne en la nomo de HEA. En la komunikoj kaj gazetartikoloj de LF-Koop aperis asertoj, ke al la Forumo por E-Civito aligxis kaj partoprenis gxin Hungara E-Asocio. Nun HEA publike deklaras, ke la asocio al la forumo ne aligxis, tie gxi ne estis reprezentita, kaj cxia tia aserto estas falsigo kaj mismanipulado. Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio La 11-an de decembro 1998. Rim: Lige al la ne-partopreno ankaux de Kontakto en la "Civito" vidu artikolon pri TEJO sur pagxo 6 - ndlr *************************************************************************** IJK-2000 en Hongkongo? ====================== Por IJK en Zanka ne ekzistas kontrakto, nova financa komisiono, IJK-2000 en Hongkongo, malpravaj mencioj en Heroldo, ne-plu-estrarano, lingvopolitiko de TEJO, Sabira dauxrigos. Estraro de TEJO fine de oktobro havis 2-tagan estrarkunsidon en Roterdamo. Inter la diskutataj temoj kompreneble plej da atento oni turnis al financaj demandoj de la estonta funkciado. Anna-Lena Eriksson, la nova kasisto gvidos apartan komisionon, kiu klopodos ne nur ordigi la gxisnunajn aferojn, sed krei ankaux modelan bugxeton por la IJK-j. La temo IJK mem estas grava demando, kaj rezulte de longaj diskutoj pri la rolo de TEJO mem cxe la organizado estas decidite eldoni "gvidliniojn" por estontaj LKK-j. La estraro traktis la aligxpeton de Honkonga E-Junularo kiel nova landa sekcio, kaj "esprimis sian deziron labori kune kun HKJEA por la realigo de IJK-2000 en Honkongo". - Certe ne malutilas arangxi la financojn kaj la kongresajn rilatojn, ja estas iom strange, ke la kontrakton inter TEJO kaj LKK de rijeka IJK oni subskribis nur kelkajn tagojn antaux la komenco de la kongreso mem (!), kaj jam de kelkaj monatoj cirkulas la aligxilo kun kotiztabelo de la sekvajara IJK en Hungario - sen subskribita kontrakto... Surbaze de la auxtuna seminario, la estraro decidis krei lingvopolitikajn tezojn de TEJO. Kontakto ne civitis! -------------------- Kontakto estas socikultura (= nemovadtema) revuo de TEJO, kies redaktadon ekde '98 transprenis Sabira Stahlberg. La estraro - estante kontenta - plilongigis sxian kontrakton. "Kun surprizo la estraro rimarkis ripetajn malpravajn menciojn en Heroldo kaj en Literatura Foiro pri aligxo al la Forumo por la Esperanta Civito fare de la redakcio de Kontakto. Gxi substrekas, ke Kontakto havas neniun rilaton kun tiu forumo." (citajxo el la gazetara komuniko) La sekva estrarkunsido okazos lauxplane en marto. Informpagxoj de TEJO en la reto: http://www.esperanto.org/internacia/TEJO/ L. S. P.S. Ekde la rijeka IJK Attila Kaszas "ne plu estas" TEJO-estrarano. *************************************************************************** EEU (trojko, duopo, demandaro) ============================== Dum la pasintjara Euxrop-Unia Esperanto-kongreso en Stuttgart la reprezentantoj de 11 Landaj Asocioj de Euxropa Unio (Auxstrio, Belgio, Britio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando) subskribis novan statuton de Euxropa Esperanto-Unio, EEU laux kiu ili mem konsistigis EEU-Komitaton. La komitato elektis trihoman estraron, nomatan "trojko" formitan el s-roj Jimmy Stryhn Meyer (prez.), Geoffrey Greatrex (sekr.) kaj Frank Stocker. Dum la UK en Montpellier okazis malfermita kunveno pri la E-agado en Euxropa Unio, ne antauxe kunvokita kaj sen tagordo. Inter la cxeestantaro ok personoj povis difinigxi kiel reprezentantoj de landaj asocioj. Tie oni konstatis ke: 1) post la Stuttgart-a kongreso la Triopo donis neniun informon pri ia agado al la ceteraj komitatanoj; 2) ke la prezidanto J. Stryhn Meyer demisias, deklarante ke li povas nenion fari por EEU; 3) ke ankaux la sekretario G. Greatrex demisias, cxar li translokigxas al Kanado; 4) ke la tria triopano, F. Stocker, deklaras ke li povos fari nenion plu por EEU, cxar li estas okupata pro profesiaj kialoj kaj por la organiza laboro de la venonta UK en Berlino; 5) ke tamen intertempe laboro estas farita kaj farata de la sendependa Brusela Laborgrupo (Erasmus, Cwik kaj aliaj) kaj ke la kaso de EEU kovris la koncernajn kostojn, kun administrado de s-ro Gregoire Maertens. En tiaj kondicxoj, sen antauxa kunvoko kaj sen tagordo, evidentis ke ne eblas fari novan elekton de la lauxstatutaj organoj de EEU kaj ke tion oni povos fari nur dum la UK en Berlino. Manke de legitimaj organoj rajtigitaj fari tiun kunvokon, sekve de la dissolvigxo de la Triopo, oni proponis starigi provizoran komisionon taskitan arangxi regulan kunvenon en Berlino. Du komitatanoj akceptis surpreni tian taskon: s-ro Umberto Broccatelli, reprezentanto de la itala LA, kaj s-ino Katinjo Fetes-Tosegi, reprezentanto de la auxstra LA. Ili sendis al cxiuj landaj asocioj de EEU raporteton pri la dum-UK-a kunveno kunsendis demandilon pri aktualaj aferoj. Kunagordigas la agadon: Umberto Broccatelli Via G. Brodolini 10, IT-00139 Roma u.broccatelli@forigu.agora.stm.it *************************************************************************** Vortaro por araboj ================== La araba, unu el la oficialaj lingvoj de UN, gxis nun ne havis ampleksan Esperanto-vortaron. Pro tio estas pionira verko la "Klara vortaro Esperanta-araba" de Georgo Abraham enhavanta 15.000 kapvortojn, jxus eldonita de UEA (30 NLG). La nova vortaro ebligas la disvastigon de la internacia lingvo en la araba mondo. La vortaro de Abraham estis preta jam de multaj jaroj, sed pro la manko de la ebleco komposti arablingve gxia aperigo prokrastigxis. UEA povis fine solvi la problemon danke al la kunlaboro de Irana Esperanto-Centro. Intertempe komencigxis en Irano la kompostado de du aliaj verkoj de Abraham (lernolibro kaj araba-Esperanta vortaro), kiujn UEA eldonos en 1999. *************************************************************************** Mi konsilas lerni la francan! ============================= Fine de septembro la franca cxefministro Lionel Jospin okaze de sia vizito al Cxinio enkadre de sia parolado al tieaj studentoj faris interesperantiste sxturmovekan eldiron: "Ni finfine bezonas lingvon por la universala komunikado kaj cxar tio ne estos esperanto, lingvajxo kiun volis krei iuj surbaze de cxiuj lingvoj, tio estos sendube la angla." Li poste aldonis ke kiam la angla estos de cxiuj uzata, gxi "perdos sian originan belecon dum la cxina kaj la franca konservos sian purecon". Fine li konkludis, ke "Vi bezonos duan, fremdan, lingvon post la angla. Mi konsilas al vi elekti la francan." Henry Masson (SAT-Amikaro) okaze de la ago-tago organizis vastan interretan kampanjon por protesti cxe lia sekretariejo. Protestis ne nur multaj individuoj, sed e-societoj / asocioj el Norvegio, Rusio, Ukrainio, Sat- Amikaro kaj pluraj regionaj e-societoj el Francio. Eblas ankaux nun skribaj reagoj cxe: Monsieur le Premier Ministre, 57 rue de Varenne, FR-75007 Paris, Francio. Kontaktadreso al Henry Masson: Le Grand Renaudon, FR-85540 Moutiers les Mauxfaits, Francio esperohm@forigu.club-internet.fr *************************************************************************** Ne cxeftemo, sed sukceso ======================== Zlatoje Martinov el E-Instituto Beograd, gajninto de Belartaj Konkursoj per la dulingva antologio pri serba porinfana poezio "Al mondo donace", fine de oktobro partoprenis en la 24-a Internacia Renkontigxo de Beletraj Tradukistoj en Beograd kun prelego "Tradukado de serba beletro en Esperanton - Desanka Maksimovicx en Esperantaj tradukoj". Post la prelego abundis demandoj pri Esperanto, pri gxiaj eblecoj. La prezidantino ecx devis interveni, ke la cxeftemo ne estas Esperanto, sed tradukado de serba beletro. Fine venis de cxiuj unuanima rekono, ke gxi vere estas literatura lingvo, ecx la lasta "dubema Tomaso" cedis antaux la argumento, ke en Esperanton estis sukcese transponita la subtila liriko kaj varmo de la plej granda serba poetino. Estas ege agrable esti esperantisto en tiaj vesperoj. Radojica Petrovic *************************************************************************** Renaskigxo en Hungario? ======================= Studobjekto en lernejoj, sxtata rekono, sxrumpigxinta kaj dividita movado, publika pardonpeto al likvidatoroj, preparoj de federacio, plurcent studentoj, E-diplomo, nova vortaro, espero... Esperanto havas relative (!) bonan pozicion en Hungario. Gxi estas agnoskata far la ministerio pri instruado kiel viva lingvo, do gxi estas instruebla studobjekto (elektebla aux deviga) en baz- mez- kaj altlernejoj, gxi estas samrajta al naciaj lingvoj cxe la sxtata lingvoekzamena komisiono (surbaze de kies atestoj la laborejoj povas pagi kromsalajrojn), ekzistas Esperanto-fako en la Budapesxta Universitato ELTE (kies diplomo kvalifikas vin kiel E-instruisto), E-lingvaj klarigoj aperas en la landa fervoja horaro, en la budapesxta telefonlibro, oni povas donaci 1 % de sia persona imposto ankaux al E-organizoj, ktp. ktp. Dividita movado kun likvidatoroj -------------------------------- Tamen tiuj relative (!) favoraj kondicxoj ne estas vere ekspluatataj, kaj - pro diversaj kialoj - post la regximsxangxo elformigxis pluraj movadaj centroj (HEA, nia E-Domo, lokaj E-societoj ktp). HEA havas la individuajn membrojn, sed apenaux havas financojn kaj aktivadon, nia E-Domo kaj asocio havas stabilan oficejon kaj financojn, sed la aktivado de niaj membroj gxis nun direktigxis cxefe al la internacia movado, la junulara asocio "ne vere" interesigxas pri kromrenkontigxaj kaj kunlaboraj aferoj, plejmulto de la lokaj societoj aux "mortis" aux fermigxas al loka agado. Malgraux nia plurfoja iniciato ne estis sukcesa la kunagordo de la agado, la interkonsentoj de la "rondaj tabloj" ne estis plenumitaj. Tamen, la nova HEA-prezidanto Gyorgy Nanovfszky cxi-vintre sukcesis disbati la magian cirklon. Nome de la HEA-estraro en la centra Zamenhof-festo la 12-an de decembro li petis publikan pardonon de cxiuj, kiuj estis ofenditaj de la antauxaj estraroj (i.a. dum 7 jaroj mi estis nomata en HEA-forumoj "likvidatoro de hungaria E-agado kaj HEA"), - kaj li sukcesis akceptigi la bazajn kriteriojn por komenci la traktadon pri federacia, kunlabora sistemo en Hungario. La situacio estas ege esperiga, ni vidu la finon... Diplomo nur kun lingvoekzameno ------------------------------ Antaux 2 jaroj en Hungario oni akceptis legxon, kiu preskribas posedon de iu ajn sxtata lingvoekzameno, kiel kondicxo por ricevi diplomon por studentoj. Rezulte de tio centoj kaj centoj de studentoj komencis lerni Esperanton dise en la lando. (Ne havu troajn esperojn, por ili gravas nur la plenumo de ekzameno, ne la interna ideo, nek la movado kaj kompreneble tute ne la "civito") Ni bezonas vortaron! -------------------- Tamen evidentigxis, ke eluzi tiun tre favoran situacion ni ne estas preparitaj. Rapide elcxerpigxis la vortaroj en la publikaj vendejoj, ne estis realaj sxangxoj pri ilia rapida reeldonado (nur ene de 2-3 jaroj), do aperis la postulo rapide kompili kaj eldoni novan vortaron, uzeblan en la kursoj. Cxiuj kondicxoj estis donitaj nur en nia E-Domo, do ni havis lamoralan devon flankenmeti cxion alian kaj solvi tiun problemon (gxuste tiu tasko kauxzis la malfruon de Eventoj...). Kompreneble la vortaro aperis, kaj duono de la unua eldono jam elcxerpigxis. Renaskigxo ---------- Ni esperu, ke la antauxvidata kunlaboro inter la hungariaj E-organizoj rezultos ne nur formalan unuecon de la hungaria movado, sed ankaux spiritan renaskigxon, entuziasmigxon - kiuj estas la bazaj kriterioj por atingo de novaj sukcesoj. Niaflanke ni estas pretaj, kaj malfermitaj. Laszlo Szilvasi *************************************************************************** Gajnu perlabore enciklopedieton! ================================ Flandra Esperanto-Ligo sercxas en la tuta mondo kunlaborulojn por enciklopedieto. Gxis nun cxiujare, aldone al la posxkalendaro "La Jaro", aperis konciza enciklopedieto pri la landoj de la tero. FEL nun decidis eldoni gxin kiel aparta eldonajxo, pli ampleksa, kaj bone kontrolita. Ni sercxas respondon el bona fonto al la demandoj sube de la mesagxo. "Bona fonto" estas nacia oficejo pri statistiko aux aliaj gravaj institutoj. Kompenso -------- Por cxiu lando estos elektitaj 1 aux 2 personoj el la kontribuintoj, kiuj ricevas senpagan ekzempleron de la enciklopedieto (valoro 250 BEF). Al tiuj FEL, post interkonsento, pretas repagi al ilia FEL-konto la kostojn de afranko, telefono, fakso. Eldona fako de FEL Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen eldonado@forigu.fel.agoranet.be * * * Bv atenti kelkajn aferojn en via laboro: Menciu la fonton de viaj informoj / - kiam la informo kiun vi trovis, koincidas kun tiu en La Jaro 1998, vi povas marki tion per "LJ98" / - ne prokrastu la eklaboradon, ni sxatus ekkomposti jam baldaux. Sercxataj informoj: ------------------- 1. Internacia auxtosigno (se konata) kiel difinita en la Konvencio de Vieno de la 8-a de novembro 1968 aux kiel poste decidita de la koncerna stato. Tiuj samaj signoj estas uzataj de la plimulto de la euxropaj posxtoservoj en la posxtkodoj internacie uzataj. 2. Landonomo kiel difinita de la Akademio de Esperanto, krom se la Esperanto-parolantaj logxantoj de la koncerna stato decidis pri alia formo. 3. Areo en km2. 4. Logxantaro en milionoj. 5. Cxefurbo 6. Cxefaj lingvoj 7. Cxefaj religioj. 8. Sxtatformo. 9. Valuto kaj gxia internacia simbolo laux ISO-normo 4217. 10. Membreco en internaciaj organizajxoj 11. Plej grandaj urboj post la cxefurbo (gxis 5, eventuale nur tiom kiom aparte grandas). 12. Cxefaj riveroj Se vi konas kunlaboremulojn por aliaj landoj, via helpo engagxi ilin certe estos tre aprezita! *************************************************************************** Tutmonda reto de korespondaj perantoj ===================================== En la n-ro 156 de Eventoj aperis mia artikolo pri Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj. Cxi-sube estas la projekto ellaborita de mi pri la regularo. Mi petas aktivulojn, E-organizojn (precipe junularajn), individuojn subteni kaj realigi la ideon. - Yuri Sxevcxuk, Rusio. Regularo de la Reto (projekto) ------------------------------ 1. La Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj (plue: La Reto) estas libervola unuigxo de homoj, kiuj povas kaj volas helpi al la firmigo de la rolo de la Internacia Lingvo Esperanto en la kampo de internacia korespondado kaj celas plifaciligi kaj rapidigi la korespondajn ligojn inter esperantistoj de la tuta mondo. 2. La Korespondaj Perantoj (plue: Perantoj) por efektivigi siajn devojn nepre havu komputilon konektitan al la interreto. 3. La Perantoj estu homoj honestaj, neprofitemaj kaj liberaj de cxiuj antauxjugxoj. Al la Perantoj estas strikte malpermesite uzi ricevitajn informojn rezulte de sia agado por siaj celoj aux por malutili al aliaj homoj. 4. La Reto estas uzebla de cxiu homo (adresanto) sendepende de lia (sxia) logxloko, raso, nacieco, sekso, agxo. 5. Adresanto rajtas peti Peranton sendi sian leteron kien ajn, kondicxe, se en la destinlando estas Perantoj. En la kazo de manko de Perantoj en la destinlando la Peranto povas sendi la leteron al Peranto en lando najbara aux suficxe proksima al la destinlando (en tia okazo adresato devas pagi al tiu peranto per IRK (respondkupono). La Peranto rajtas rifuzi (skribforme) la peton, se la letero enhavas tro longan tekston, tekston ofendan al la adresato, malestimantan la bazajn homajn rajtojn, tradician vivon, ritojn, religio(j)n kaj kutimojn de koncerna lando, alvokon al perforto aux aliaj kontrauxlegxaj agoj. 6. La adresantoj skribu mallongan leteron, klare, per bona skribmaniero, se eble, tajpu gxin per skribmasxino aux komputilo. Estu klera, ne uzu jxargonajn aux ofendajn vortojn, memoru, ke viaj leteroj faras impreson pri vi mem. Cxiam skribu plenan adreson de adresato. 7. Por kontroli la agadon de la Perantoj gxenerale kaj de cxiu Peranto speciale eblas elekti Administranton de la Reto. La Administranto rajtas: a/ akcepti novajn Perantojn; b/ eksigi malnovajn Perantojn; c/ en la kazo de apero de plendoj de adresa(n)toj aux Perantoj esplori la aferon kaj fari sian verdikton, devigan por cxiuj; cx/ propagandi la Reton, prizorgi kaj prosperigi gxin, varbi novajn Perantojn. d/ eldoni informilon pri la Reto, en kiu aperos adresoj de Perantoj kaj aliaj informoj. 8. La servoj de la Perantoj estas pagaj. Por kovri la posxtajn elspezojn de Peranto adresantoj kaj adresatoj pagu al li (sxi) necesajn sumojn en IRK aux interkonsentu kun li(sxi) pri alimaniera kompenso. En la kazo, se en lando indikita de la adresanto ne estas Peranto(j), la Peranto sendu la leteron de adresanto al Peranto(j), respondeca(j) pri najbara al la indikita lando. Tiukaze la adresato pripagu la prezon de internacia letero al la Peranto de najbara lando. Tio estas projekto de Regularo de la Reto. Certe, gxi atendas sian finpreparon. Se iu volas aldoni, korekti ion, kritiki aux peti aldonajn klarigojn, bonvolu kontakti min. Mi turnas min al diversaj internaciaj esperantistaj organizoj por subteno de mia iniciato. Mi lancxas kampanjon en internacia Esperanta gazetaro por efektivigi la projekton. Mi esperas, ke plimulto da esperantistoj komprenos kaj subtenos gxin. Yuri Sxevcxuk shevchuk@forigu.north.parma.ru Adresoj de gxisnunaj korespondaj perantoj: ------------------------------------------ Yuri Sxevcxuk, ul. Gagarina 57-19, RU-169700 Pecxora, Komi, Rusio. Retadreso: shevchuk@forigu.north.parma.ru, retpagxo: http: //www.halyava.ru/shevchuk/index.htm (koordinanto de la projekto) Henrique Braga Rua Peri, 123 - Barro BR-50900-480 Recife, PE, Brazilio. Tel.: +55-81-2515269. Retadreso hasb@forigu.hotlink.com.br aux henriko@forigu.esperanto.nu Luis Cantillano, Apartado Postal 652 2300, Curridabat San Jose', Costa Rica. Telefono: +506-2966712. Retadreso: lcantillano@forigu.yahoo.com Penet Guy, 18-B Pharaana St, Flat 803, Alexandria, Egiptio. Tel: +20-3-48.43.310, retadreso: PenetG@forigu.who.sci.eg R. Melo, 34 Ave. de Russie, FR-03700 Bellerive sur Allier, Francio. Tel: +33-04-70320481, retadreso: esperantos@forigu.minitel.net Luca' Dario, via Castruccio 35, IT-16035 Rapallo (GE) Italio. Tel: +39-185-271785, retadreso: tigullio@forigu.esperanto.nu, ret-pagxo: http://www.geocities.com/Athens/Aegean /8432/ Vladimir Bespalov, a/k 913, RU-354000 Socxi, Rusio. Tel: +7-8622-62-13-47, retadreso: bespalov@forigu.sochi.ru Mihael Lineckij, pk 140, UA-254201 Kiev-201, Ukrainio, tel. +380-44-4320743, retadreso: lineckij@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** Esperanto-Tendumejo! ==================== La loko kie oni kuragxigas la komencantojn kaj forpelas la krokodilojn. Tiele cxe: Hans Kastli, Esperanto-Tendumejo, Brendenstrasse 11, CH-9424 Rheineck, Svisio. Ebleco lu-preni cxambron, logxvagonon, kabanon. Por unuopuloj ebleco perlabori sian restadon. *************************************************************************** "Hazarde" renkonti... ===================== En la nuntempaj okcident-euxropaj socioj al la plejmulto de neesperantanoj sxajne mankas cxiu scio pri E-o escepte ke temas pri lingvo kreita de unu homo, kies nomon kelkaj tamen konas. Kiel civilizitaj homoj la esperantanoj evitas la persone altrudan propagandon kiun praktikas religiaj grupoj, sed kion fari por atentigi nesciantajn homojn pri la kultura stato, esprimpovo kaj utileco de Esperanto por gxiaj lernintoj? Mi havas la proponon, ke ni utiligu al ni kelkajn popularajn internaciajn feriejojn, kiel ekzemple la frekventataj feriejoj de Italio, Hispanio aux Kanariaj Insuloj, kiujn homoj el cxiu lando cxiujare amasnombre vizitas. Pli detale mi proponas jenon: 1. La E-gazetoj rekomendu kelkajn (ne tro multajn) feriajn lokojn. 2. Parolkapabla samideano, kiu frue elektas ferian lokon kaj periodon, informu E-gazeto(j)n pri sia plano. La gazeto(j) menciu tion en aparta rubriko, sen aux kun la nomo de la koncerna esperantano(j). 3. Aliaj samideanoj, kiuj ne suficxe frue decidis pri sia ferio aux ne antauxe partoprenis E-arangxojn trovos samideano(j)n kvazaux hazarde. La avantagxo de tiu servo povus i.a. esti: - Esperantano, kies familioj ne interesigxas pri la tipe Esperantaj arangxoj, povus ferii kune kun sia familio en tipe turisma loko kaj tamen konatigxi kun antauxe ne konataj samideanoj, praktiki E-on kaj progresi en sia kono kaj lerto. - Tiaj kvazaux hazardaj renkontoj kaj kelktagaj kunrestadoj ene de ordinaraj feriaj grupoj estos bona reklamo por Esperanto al la cxeestantoj, kiuj certe plejparte havas tute erarajn ideojn pri Esperanto. Jon Hafsteinn Jonsson, Islando *************************************************************************** MALLONGE //////// La plej nova libro de Zlatko Tisxljar "Euxropa ideologio" origine verkita en Esperanto ricevis subvencion de la landa Soros-fondajxo kaj aperis en la slovena traduko. Pri la nova libro aperis anoncoj en naciaj gazetoj kaj multaj informoj en la mariboraj radio-stacioj inkluzive de 15-minuta radio- intervjuo kun la auxtoro. La 28-an de septembro la Esperanto-klubo de Munchen kiel registrita asocio farigxas 30-jaragxa. Inter 27-29 de novembro la klubo festis tion. Fritz Hilpert, Esperanto-Klubo Munchen r.a. Pf. 200712, DE-80007 Munchen, rete: vitoria@forigu.metronet.de Meze de novembro en la urbo Sentmenat, Hispanio estis inauxgurita nova strato "Esperanto". La preparinta asocio KAE organizis komunan tagmangxon por la partoprenantoj de la inauxguro. La 75-an datrevenon de la fondo de la E-movado en Prerov, Cxehio fine de oktobro festis cx. 80 esperantistoj el Auxstrio, Cxehio, Francio kaj Polio. INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Novaj sekcioj en ILEI ===================== La 32-a ILEI-Konferenco en auxgusto okazis kun partopreno de 64 personoj el 24 landoj. La konferenca temo estis "Lingvolernado, ponto inter kulturoj". Menciindas, ke 2 diversaj laborgrupoj agadis dum la konferenco, unu pri "terminaroj" la alia pri la projekto "Interkultura Edukado", ambaux sub la gvidado de prof. Mauxro La Torre. La Komitato aprobis la jarraporton pri 1997. Estis prezentita "Strategia Plano de ILEI" kaj la estraro raportis pri la gxisnunaj atingoj. Stefan McGill kaj Atilio O. Rojas prilaboras novan varbfolion por ILEI, M. Torre prizorgas interretan internacian datumbazon de E-kursoj, antauxvidebla la sekvajara "Gimnazion de ILEI" okazos kadre de la UK. Estis akceptitaj novaj landaj sekcioj: Irano kaj Polio. ILEI nun havas 25 sekciojn. La sekvajara Konferenco okazos en Karlovy Vary, Cxehio inter 07-13 de auxgusto. Atilio Orellana Rojas sekretario *************************************************************************** Esperanto por kreditoj ====================== La E-societo de Tenerifo en Kanariaj Insuloj sukcesis denove prepari kurson por instrui Esperanton en la Universitato de La Laguna. La kurso komencigxos en marto de '99 en la lingva laboratorio de la universitato, gvidos gxin prof. A. Lopez de Vergara. Same kiel en la Universitato de Valencio, la lernantoj ricevos 3 kreditojn, kiuj validos por akiro de la koncerna universitata diplomo. Miguel Gutierrez Rim: Kontaktadreso al la E-societo: p/a prof. Leandro Trujillo Casanas, Heraclio Sanchez 19-1a, ES-38204 La Laguna, Tenerife. Rete: letru@forigu.arrakis.es *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// - Kelklinie pri la ricevitaj libroj al la redakcio: EUxROPA KALENDARO 1999/2000 - Kalendarforma instruilo por bazlernejanoj, bazita sur la lernolibro "Ludu kun ni". 365 esprimoj en la lingvoj de EU + E-o + latina, kaj bazaj informoj pri la landoj de EU. Formato A-4, 104 pagxoj, eldonis: Euxropa Klubo, pk. 2742, DE-58027 Hagen, Germanio. PERBICIKLE TRA EUxROPO - rememoroj pri la vojagxo de la auxtoro. Brosxuro, 60 p. A-5. Verkita kaj eldonita de Dimitrij Cibulevskij (pk 9307, UA-310003 Harkov-3, Ukrainio). LA CxASHUNDO DE LA BASKERVILOJ - auxtoro: A. C. Doyle, trad: W. Auld. Krimromano, 176 p. 20x14 cm. Eldonis: Sezonoj. Volumo 6 en la serio "Mondliteraturo". *************************************************************************** INTERRETO ///////// Interretaj gratulkartoj! ======================== Cxe la retpagxo http://esperanto.nu/ gratulas/ nun estas ebleco gratuli publike siajn korespondantojn, aliajn geamikojn kaj parencojn okaze de iliaj naskigxaj aux aliaj memorindaj tagoj. Eblas ecx aldoni virtualan floron al sia gratulmesagxo. La gratulo aperas auxtomate en la tago indikita. La aldono de gratulo povas okazi ecx monatojn pli frue per plenigo de simpla formularo. Franko Luin franko@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** OSIEK ===== Ekde nun OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas atingebla per propra nomo en TTT: http://osiek.org . La retpagxejo disponigas bazajn informojn pri la Societo, gxiaj statuto, agadoj, komitato, konferencoj, premiitoj, ktp. *************************************************************************** Lingva konsultejo ================= Ekfunkciis "Lingva konsultejo" cxe http://esperanto.nu/lingvo/. Gxi estas tute nova, sed la ideo estas, ke cxiu, kiu cerbumas pri vortoj, esprimoj ktp. povu en gxi peti konsilojn. Tiuj, kiuj kapablas respondi, estas petataj fari tion. Unu demando povas generi unu aux tutan aron da diversaj respondoj. Kaj la demandoj kaj respondoj restos en "Lingva konsultejo" ankaux por estontaj cerbumantoj kaj estos dauxre konsulteblaj. La celo estas, ke gxi estu pura lingva konsultejo, ne diskutejo pri projektoj de internaciaj lingvoj, skribreformoj k.s. Alispecaj diskutoj povas okazi cxe "TTT-diskutejo" (http://esperanto.nu/tttdisk/), kie la diskutoj povas temi pri kio ajn, aux cxe "Junulara forumo" (http://esperanto.nu/junforumo/), se temas pri specifaj junularaj demandoj. Franko Luin franko@forigu.esperanto.nu el ret-info *************************************************************************** LIBROJ ////// Der esperantist =============== La revueto "der esperantist" estis la organo de la E-Asocio en Germana Demokratia Respubliko (GDR), kiu aperis kun entute 164 kajeroj inter 1965-1990. La revueto precize reflektis la movadon en GDR kaj enhavis multajn artikolojn pri la E-movado en la orienteuxropaj landoj. Antauxnelonge aperis duvoluma registro (A-4 po 120 p.) kiu krom la ampleksa temindekso havas indeksojn pri E-revuoj, landoj, GDR-FRG- kaj alilandaj esperantistoj, personoj neesperantistaj, elekta bibliografio de artikoloj el "der esperantist" kaj de la aparte luksaj GDR-eldonoj de "Paco" (1966-1989), ktp. La du kajeroj (verkitaj de Ino Kolbe kaj Linde Knoschke) kostas po 20 DEM resp. po 25 guldenojn kaj haveblas cxe UEA aux cxe Detlev Blanke Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin blanke.gil@forigu.berlin.snafu.de *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! Kiuj interesigxas pri rebato kaj reago al misprezentoj de Esperanto, aparte en franclingvaj amasinformiloj sed ankaux tutmonde, tiuj povas rilati kun mi por intersxangxo de spertoj kaj kunagado. Inform- kaj Rebatservo de SAT- Amikaro, Henri Masson, Le Grand Renaudon, FR-85540 Moutiers les Mauxfaits, Francio. Nova retadreso: esperohm@forigu.club-internet.fr * * * En la septembra gxenerala kunveno de Belga E-Federacio estis elektita nova estraro (prez.: Flory Witdoeskt, Wittenonnenstraat 9a, BE-8400 Oostende, Belgio. La nova (sangxita) sidejo cxe la sekr. Claude Glady, 36 Marne-str. BE-1030 Brussel. Tel/fakso: +32-2-2424986, retadreso: cglady@forigu.arcadis.be * * * Mi direktas min al vi kun la peto: cxu vi povus esplori en via lando cxu ekzistas revuoj kiuj traktas naturajn kuracmetodojn, bonfartadon (korpan laboron, spiritan dancon, biodancon, astrologion, reikio ktp.), kaj se eblas la TTT-adreson. Herman Deceuninck, Kluisstraat 22, B-1500 Halle, Belgio. Rete: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be * * * Mi fordonacas jarkolekton de El Popola Cxinio, multajn E-librojn. Petu liston krome uzitajn posxtmarkojn de mia E-korespondado. Adreso: Dieter Rooke Aussere Klus 2 CH-4702 Oensingen, Svisio * * * La nederlanda E-asocio havas novan retadreson: espned@forigu.esperanto.nu * * * Jean-Pierre Ducloyer sercxas tutajxon eldonitan okaze de la 47-a IFEF- kongreso en Pecs (Hungario) en majo 1995. Intersxangxo eblas. Adreso: Jean- Pierre Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper, Francio. * * * La 26-an de oktobro 1998 forpasis, en sia 85-jara agxo, d-ro Aurel Boia, veterano de la Esperanto-movado en Rumanio (1913-1998) *************************************************************************** INTERESE //////// Kiu jaro estas nun? =================== Malnovaj historiaj libroj mencias Iranon kiel Persujon. Tio signifas ke Irano estas la lando de persoj. La plejmulto de la persoj estas islamanoj. La islama religio devenas de Arabujo. Kvankam irananoj ne estas arabdevenaj, tamen ili akceptis gxin, kaj ankaux la irana kalendaro estas laux la islama religio. En Irano nun estas la 1377-a jaro. Tio signifas, ke Mahometo, la islama profeto antaux 1377 jaroj fugxis el Mekko al Medino. En arabaj landoj oni havas kalendaron laux lunjaro sed de pratempo la irananoj kalkulas laux sunjaro. Pro tio, en arabaj landoj oni havas nun la 1419-an jaron, dum en Irano - la 1377-an, kiel mi menciis supre (sed laux prairana kalendaro jam estas pli ol 2700!). La jaro ankaux en Irano havas 12 monatojn. La ses unuaj monatoj konsistas el po 31 tagoj, la sekvaj kvin el 30 tagoj kaj la lasta havas 29 tagojn, escepte superjaron, kiam ankaux gxi havas 30 tagojn. La plej granda festo por irananoj estas la Novjaro (Novruzfesto), t.e. la 21-a de marto. Tio signifas, ke la nova jaro en Irano komencigxas per printempo. La 13-an de Farvardin (la 2-an de aprilo) cxiuj veturas ekster la urbojn por festi la verdigxon en la naturo. Krom Irano tiu cxi kalendaro estas uzata en Afganio kaj, kvankam neoficiale, ankaux en Tagxikio kaj Turkmenio. Por alilandanoj certe estas interese, ke gazetoj kaj jxurnaloj havas la daton, sur la titolpagxo, laux irana kaj romia kalendaroj. M. Reza Torabi el Juna Amiko, dec/98 *************************************************************************** Ecx la beduenoj =============== La privata cxeha televido Prima elsendas cxiusabate amuzan programon "Neniu estas perfekta", en kiu populara aktoro Jiri Krampol gastigas du aliajn geaktorojn. Ties tasko estas amuzi per rakontado spektantojn en la teatro kaj cxe la televido, poste - kaj precipe - diveni, kiom el dek personoj demanditaj surstrate en unu urbo respondis gxuste 6 demandojn. Cxiam temas pri alia urbo (ecx en eksterlando) kaj kompreneble pri aliaj demandoj. Tiuj ofte estas erarige simplaj kaj sxercaj, ekzemple: Cxu cxe suda poluso estas varme aux malvarme? El kiu materialo estas farita la akso de la terglobo? Kiom longe dauxris la tridekjara milito? En kiu jarcento okazis la unua mondmilito? Kio estas pornografio? - kaj tiel simile, ordinare laux proponoj de la televidaj spektantoj. Komence de oktobro unu el la demandoj estis: Kio estas Esperanto? Jiri Krampol unue demandis la spektantojn en la teatro: unuaj du demanditoj ne sciis, la tria - fremdulo parolanta peze la cxehan - diris, ke Esperanto estis intencata kiel internacia lingvo. Poste oni prezentis videajxon, filmitan en Tunezio - kaj 9 el la demanditoj sciis, ecx beduenoj! La demandon aux sendis iu el niaj membroj aux gxi estis reago je nova lunda filmserio en la sxtata televido "Rancxo cxe la Verda Sepo" pri travivajxoj de familio en vilagxo: ilia avino en malagrablaj situacioj dufoje grumblis, kial sxi, majstranta stenografion kaj Esperanton, devas tiom suferi. La enketo pruvis, ke nia cxeha publiko ne estas suficxe informita pri Esperanto. laux Drahos Kocvara inf: M. Malovec starto@forigu.clavis.cz *************************************************************************** La majstro kaj liaj sekvuloj ============================ Foje Zamenhof vizitis kunvenon de kuracistoj. Enirinte la kunvenejon, li preteriris du kolegojn, kiuj estis vigle interparolantaj. Unu el ili, ekvidinte lin, alvokis lin incite. "Jen nia mondplibonigisto!" diris li moke. "Ni jxus estis interparolantaj pri vi kaj via Esperanto. Ni demandas al ni, kio verdire vi estas: cxu malsagxulo aux kompatindulo? Kion vi mem opinias pri tio?" Zamenhof paligxis kaj rugxigxis, sed cetere restis tre trankvila kaj tre digna. Starigxante inter ambaux kolegoj, li respondis kviete, kun supereca rideto: "En cxi tiu momento mi, kredeble, staras inter ili!" el Paul Bermann: Miru, pensu, ridu! - 1950 HdE *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO ////////// Itala Esperantista Junularo 23-A INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO ////////////////////////////////// "ESPLORI KAJ SCII" Cxe-mara hotelo "Ambasciatori" Rimini, Nordorienta Italio De la 31-a de marto gxis la 6-a de aprilo 1999 LA TEMO ------- Esperanto estas utila jam nun. Oni ne bezonas atendi gxis la "fina venko" por lerni altnivele per gxi. Estas nia intenco montri la eblecojn por studi. Tial ni invitis profesorojn de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino fari prelegojn kaj studsesiojn pri fiziko, matematiko, filosofio, lingvistiko, informadiko, juro, kaj aliaj t emoj. Post "la sercxado de la perfekta lingvo" la esperantistoj povas esplori kaj scii per sia lingvo kaj alfronti la ideojn de siaj preferitaj scioj. Ni invitas vin prezenti viajn sciojn aux partopreni al la internacia studado... aux simple Festivali nokte kaj dormi tage! Ni intencas eksperimenti kun tiu faka aplikado en kutima etoso de IJF en hotelo cxe la maro, proksime al la juneca urbo Rimini kaj San Marino, la sendependa lando kie la prezoj de alkoholo estas la plej malaltaj en Euxropo! Pliaj informoj: Rigardu sub IJF en http://www.newlog.it/esperanto/iej.htm ________________________________________________________________________ LA FESTIVALEJO ////////////// La 22a IJF okazos en luksa hotelo, borde de la Adriatika Maro. Kiel alveni auxte: Elirejo RIMINI NORD de la Adriatika A_tosxoseo. Sekvu la indikojn al Bellaria. La hotelo situas laux la marborda strato. Kiel alveni trajne: stacidomo de Rimini. Auxtobuso n.ro 4 gxis Bellaria (elirejo apud Via Arno). ________________________________________________________________________ KOTIZOJ /////// Estas 4 landokategorioj, faritaj laux la ricxeco kaj la distanco de Italio. La kotizoj estas en miloj da liroj (tio nuntempe estas iomete pli ol 1 germana marko). La aligxperiodoj estas: A: gxis 03. januaro. '99 B: de 04. januaro gxis 28. februaro '99. C: poste Kaze de partatempa restado, via kotizo estas tiu de la aligxperiodo C por viaj lando- kaj agxo-kategorio, dividita per 6 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. ________________________________________________________________________ KROMPAGOJ KAJ RABATOJ ///////////////////// - Kontribuantoj al la programo ricevos rabaton laux interkonsento - Cxiu, kiu petos invitleteron (antaux 28/2) devos kontribui al niaj elspezoj per 10 000 liroj - La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi 40 000 lirojn aux anigxi surloke - Por 1-lita cxambro la krompago estas 10 000 liroj tage - Subtenantoj de IEJ ricevos 10%-an rabaton _______________________________________________________________________ KOTIZTABELO /////////// --------------------------------------------------------------------------- LOGx-LANDO | AL- | K O T I Z O | IGx-|------------------------------------------- | PE- | Ne memzorgantoj | | RI- | (Agxo je 08.04.99): | Memzorgantoj | ODO | 0-19 | 20-24 | 25-29 | 30 + | ------------------------------------------------------------------- Auxstrio, Belgio, Danio | A | 205 | 230 | 255 | 285 | Germanio, Italio, Francio| | | | | | Lihtensxtejno,Luksemburgo| B | 240 | 270 | 300 | 340 | Monako, Nederlando, | | | | | | Sanmarino, Sviso, Vatikan| C | 285 | 320 | 355 | 400 | --------------------------------------------------------------------------- Andoro, Britio, Finnlando| A | 175 | 195 | 220 | 245 | Malto, Norvegio, Svedio | B | 210 | 230 | 260 | 290 | | C | 245 | 275 | 310 | 345 | --------------------------------------------------------------------------- Australio, Cxehio, Grekio| | | | | | Hispanio, Hungario, | | | | | | Irlando, Islando, Israelo| A | 150 | 170 | 190 | 210 | Japanio, Kanado, Kroatio | | | | | | Novzelando, Polio, | B | 180 | 200 | 225 | 250 | Portugalio, Singapuro, | | | | | | Slovakio, Slovenio, | C | 210 | 235 | 265 | 295 | Sudkoreio, Tajvano, USA | | | | | | --------------------------------------------------------------------------- | A | 130 | 145 | 165 | 180 | Cxiuj ceteraj | B | 155 | 170 | 195 | 215 | | C | 180 | 205 | 230 | 255 | --------------------------------------------------------------------------- ATENTIGOJ ///////// La logxantoj de transpagipovaj landoj sendu aligxilon kaj antauxpagon de 60 000 ITL; la aliaj sendu nur aligxilon se ili aligxas per letero, sed se ili aligxas persone ili pagu antauxpagon de 30 000 ITL. Cxiukaze via aligxo validos (kaj vi povos certi pri via loko) nur post ol vi ricevos konfirmon. Nepre kunportu pruvilon de la antauxpago. La kotizoj de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, mangxadon kaj logxadon en 2- aux 3-lita cxambro. Oni disdonos ekde la vespermangxo de la 31a de marto gxis la tagmangxo de la 6a de aprilo. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur progra mon kaj logxadon en aparta ejo. Oni ne redonos la antauxpagon al malaligxintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaligxanto informos nin antaux la 1a de marto 1999. Eblas transdoni sian aligxon al ne-aligxinto, kondicxe ke tiu prezentu skriban ateston de l a transdoninto. Ni algxustigos la kotizon, sed gxi ne povos malaltigxi. Por cxiu persono necesas aparta aligxilo: grupa aligxo ne estos akceptata. _______________________________________________________________________ SENDU ///// Aligxilon kaj antauxpagon al ---------------------------- Manuel Giorgini, S. Polo 606, IT-30125 Venezia Rete (prefere): mgiorgin@forigu.dsi.unive.it Telefone (se nepras): +39 041 5203245 Bankkonto: Gioventu' Esperantista Italiana, ABI : 3002, CAB: 2002, c/c: 650791/19, SWIFT: BROMIT 2V UEA-konto: ieja-z Program-kontribuojn al ---------------------- Jacob Nordfalk, Praestenhusene 29, DK-2620 Albertslund Rete (prefere): nordfalk@forigu.alf.nbi.dk Telefone: +45 26206512 _______________________________________________________________________ ALIGxILO //////// Nomo Naskigxdato (TT.MM.JJ) Strato / placo ktp. Posxtkodo Urbo Lando (Esperante) Telefono (internacie) Retadreso Mi aligxas al la 23a IJF kiel partoprenanto: tuttempa partatempa de .... gxis ...... memzorganto vegetarano jes/ne Mi sxatus logxi kun ........ Mi antauxpagis ...... lirojn Mi mendas panoraman cxambron kun balkono: jes/ne Mi bezonas invitleteron al Italio, kaj mi aldonas cxiujn necesajn informojn: ..................................... Mi proponas kontribui pri la jena fako/aktiveco por la tema programo: Mi proponas kontribui pri la jena fako/aktiveco por la distra programo: Mi akceptas cxiujn kondicxojn. Dato (TT.MM.JJ) Subskribo *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 158, decembro-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros, Laszlo Radacsy La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** ***************************************************************************