Eventoj, n-ro 156, retposxta versio *********************************** TITOLPAGxE ////////// "Heroldo" reiros al sia legitima posedanto ========================================== Nia neprofitcela societo "Heroldo de Esperanto", ricevis la samnoman gazeton de la fondinto Teo Jung en 1960 kaj dauxrigis gxian eldonadon gxis 1996 sub la 36-jara redaktado de Ada Fighiera-Sikorska. 1. En 1996 nia asocio transdonis la gazeton al la Itala Interlingvistika Centro (Milano) sub la nepra kondicxo - trifoje ripetita en la protokolo de la 17-a de julio 1996, subskribita ankaux de Ada en drama viv- cirkonstanco - pri "respekto de la tradicio kaj principoj" de la gazeto. La tradicio kaj principoj estis, i.a. el: la gazeto havas cxefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; gxi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. 2. Kiel cxiuj povas konstati, la supraj kondicxoj neniam estis respektataj de la nova redakcio. Jam fine de 1966 en la "rauxmisma" gazeto "Literatura Foiro" (LF) oni povis legi, ke post la akiro de "Heroldo" la rauxmistoj (malgranda tendenca grupo, preskaux nur euxropa, kiu opozicias al la gxenerala Esperanto-Movado, negative jugxas la Universalajn Kongresojn kaj proponas alternativan Esperanto-komunumon) posedas du gazetojn: la diritan LF kaj Heroldon mem. Konforme al la supre citita deklaro, la novaj redakcianoj, kunauxtoroj de la rezolucio de Rauxmo (Finnlando) en 1980, senrajte transformis la gazeton en personan organon de rauxmisma ideologia propagando kaj de siaj privataj kvereloj; en cxiu numero la redakciaj geedzoj dauxre kaj grandspace aperigadas tendencajn artikolojn sub propra nomo, sub aliaj kromnomoj aux prunteprenitaj aux elpensitaj subskriboj (Valerio Ari, Giorgio Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj estas la sama persono; ankaux pluraj surpaperaj E-societoj estas ligitaj al tiu persono). La lukto de la nuna redakcio kontraux nia Movado, kontraux personaj kontrauxuloj kaj kontraux aliaj Esperanto-gazetoj eskaladis gxis senprecedence granda nombro da artikoloj kun ripetitaj en cxiu numero klacxoj, pikoj, subfosoj, rezolucioj, manifestoj, polemikoj, atakoj, provokoj kaj personaj skandaloj; sen paroli pri la utiligo de la gazeto fare de la redaktorino por propagandi sian propran kandidatigxon cxe la akademiaj elektoj. Cxio tio semas malharmonion inter la esperantistoj kaj montras, ke "Heroldo" estas nun redaktata ekzakte laux la malaj principoj ol tiuj, kiuj inspiris Teo Jung kaj Ada, ambaux amataj, pacemaj, lojalaj agantoj en nia Movado dum entute pli ol 70 jaroj. Evidente, la rauxmistoj rajtas diskonigi siajn teoriojn, sed ne rajtas eluzi tiucele Heroldon. 3. Dum la pasintaj du jaroj nia societo vane provis per dekoj da privataj kaj publikaj atentigoj konvinki la novan redakcion de la gazeto respekti la fundamentan kondicxon ligitan al la transdono de la gazeto, t.e. la respekto de gxiaj tradicio kaj principoj. 4. Cxar la supre citita kondicxo de la transdono estis kaj estas malrespektata de la novaj eldonantoj,la transdono mem farigxis senvalora kaj auxtomate nuligxis. Tial, nia Societo decidis repreni cxiujn siajn antauxajn rajtojn ek de 31-a de decembro 1999, dato je kiu -laux sciigo en la kolofono de la nuna "Heroldo"- finigxos la dejxoro de la nuna redaktorino. Ek de nun, la eldon- kaj vendorajtoj de la nacilingvaj lernolibroj eldonitaj de nia societo iras senpage al landaj asocioj de la koncernaj lingvoj. 5. Fine, per la nuna komuniko la subskribinto nuligas sian alvokon (lasta numero de "Heroldo" de 1996), en kiu li petis abonantojn de "Heroldo" resti fidelaj al la nova redakcio. La esperantistoj laboru por la disvastigo de Esperanto, for de ideologioj, kiuj senhalte semas malkonkordon per la mono de la abonantoj de "Heroldo". 6. Nia societo sendos al cxiu petanto kopion de la supre menciita protokolo de 1996 pri la transdono de "Heroldo" kaj la koncernan postan korespondadon. Torino, la 1-an de oktobro 1998 G. C. Fighiera - prezidanto de la legxe registrita societo sen profita celo "Heroldo de Esperanto" giancarlo.fighiera@forigu.torino.ALPcom.it *************************************************************************** Sciencteknika Digxita E-Biblioteko ================================== En la 2/julia numero ni skribis pri la startigo de la projekto "Sciencteknika Digxita E-biblioteko" (- redisponigi la fakan literaturon). La projekto intertempe ne haltis, ni dauxre laboras pri gxi, kaj klopodas solvi la aperantajn problemojn. Pliaj detaloj: baldaux! La red *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org 16-18.10. Seminario de la provinca asocio Baden-Virtemberga, Oberkirch. Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg, Germanio. Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete: gea@forigu.esperanto.de 16-18.10. PostSomera Klacx-Kunveno, PSKK en Mol, Belgio. Inf: Joost Witteveen, Ir. Driessenstraat 127, NL-2312 KZ Leiden. Tel: +31-71-5125405 (nur vespere/semajnfine), rete: joosteto@forigu.esperanto.nu 17-18.10. Hokkajda Kongreso de E-o. Inf: Hokida Acusxi, MCM63639@forigu.biglobe.ne.jp 19-25.10. LINGVA Festivalo en Cxeboksari. Inf: Junulara E-Asocio Cxuvasxa Respubliko en Rusio, Aleksandr Blinov, a/ja 189, RU-428000 Cxeboksari, Rusio. Rete: jeachr@forigu.usa.net 22-23.10. Pana antaux-semajnfino, Balague, Okcitanio. Inf: Sylvie Roques, 8 rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete: sylvie.roques@forigu.wanadoo.fr 23-25.10. Munjxetada Semajnfino en Tuluzo (Okcitanio). Inf: Sylvie Roques, 8 rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete: sylvie.roques@forigu.wanadoo.fr 24.10. 110-jara fondigxjubileo de Esperanto-Grupo, Nurnbergo. Inf: Anny Hartwig, Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. Tel/fakso: +49-911-359658. 24-25.10. Euxropa Unio: al kio gxi evoluas? (kun fakulo pri EU), La Chaux- de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de- Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 25.10-01.11. 10-a Esperanto Koruso-Stagxo, Montferrier. Inf: Jorgos, FR-09120 St. Felix, Francio. Tel: +33-61-608683. 29.11. Adventa Festo de FEJO, Akustika koncerto de Persone. Inf: Riita Hamalainen, Koskelantie 31 B 22, FIN-00610 Helsinki, Finnlando. Tel: +358-9-792020. Rete: arctinar@forigu.dlc.fi 29.10-01.11. Ruslanda Esperanto-Kongreso '98, Tomsk. Inf: REK, a/k. 2289, RU-634055 Tomsk, Rusio. Rete: gbasov@forigu.hcei.su 29.10-01.11. Mez-euxropa Junulara Konferenco, MEJK. Inf: Flavia Dal Zilio, rete: flavia.dalzilio@forigu.esperanto.nu 30.10-05.11. 8-a Internacia Esperanto-Kongreso, San Francisco. Inf: Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. Rete: LusiHarmon@forigu.aol.com 01.11. Limdato por aligxi al la 25-jara jubilea eldono de Pasporta Servo. Ni volas atingi 1000 gastigantojn kaj lotumos 3 librocxekojn po 100 NLG inter ili. Inf: Derk Ederveen, Westenburgstraat 15, NL-2275 XR Voorburg, Nederlando. Rete: pasporta.servo@forigu.esperanto.nu 05-12.11. Postkongreso de IEK, Honolulu / Havajo. Inf: Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito,CA 94530, Usono. Rete: LusiHarmon@forigu.aol.com 06-08.11. Naturkuracado, vilao Amfora, Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it 07-08.11. 9-a Kongreso de UkrEA, Kijiv. Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35. UA-252133 Kijiv, Ukrainio. Tel: +7-44-2951701, fakso: +7-44-2952870, Rete: lnp@forigu.un.kiev.ua 13-15.11. Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (KAEST), Prago. Inf: Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel: 420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz 13-15.11. 10-a Sudbrazila Esperanto-Renkontigxo, Florianopolis. Inf: Fondajxo Simpozio, Rua Conselheiro Mafra 176, BR-88000 Florianopolis - SC, Brazilio. 13-15.11. Dua Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto GRUPE-2, Gliwice. Inf: Esperanto, skr. poczt. 21, PL-11-101 Gliwice, Polio. Fakso: +48-32-382043. Rete: staman@forigu.priv.onet.pl aux staman@forigu.ka.onet.pl 14-16.11. 4-a Kolombia Kongreso, Tulua. Inf: Ruben Torres, Kolombio. Rete: rdtorres@forigu.teletulua.com.co 15.11. 11-a E-Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Kampo Grande. Inf: Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Colonel Agostinho 126, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro RJ, Brazilio. 19.11. Poemoj de Vera Ludikova en la Klubo de PEN en Prago. Inf: M. Malovecz, rete: starto@forigu.clavis.cz 20-22.11. Kultura Esperanto-Festivalo, Santiago de Cuba. Inf: Kuba Esperanto-Asocio, PF. 5120, KU-10500 Havano, Kubo. Tel: +53-7-401364, fakso: +53-7-33729. Rete: kubesp@forigu.mail.infocom.etecsa.cu 21-22.11. JES-cxefkunveno. Inf: JES, pf. 32, CH-22416 Les Brentes, Svisio. 22-23.11. 15-a Kulturkunveno de Esperanto, Kameoka. Inf: Oomoto, Ten'on- kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-621-8686, Japanio. Tel: +81-771-225561, fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com 27-29.11. 30-jara jubileo-festo de E-Klubo en Munchen. Inf: Fritz Hilbert, Pf. 200712, DE-80007 Munchen, Germanio. Tel/fakso: +49-(0)89-686995, rete: vitoria@forigu.metronet.de 28-29.11. Speciala monatfino pri KCE tridekjara, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 29.11. Malferma tago en la CO de UEA. Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** Komuna Seminario ================ La 17-a Komuna Seminario okazis de la 24-a gxis la 27-a de julio en Pekino. Cxeestis la seminarion sume 86 esperantistoj de Auxstralio, Argentinio, Polio, Korea Respubliko, Japanio kaj Cxinio, inkluzive de Hongkonga Speciala Administra Regiono. La 28-an de julio proksimume 40 esperantistoj el ili gastis cxe la E- Redakcio de Cxina Radio Internacia. La gastoj vizitis la ekspozicion de CxRI, faris sonregistron en studio kaj interparolis kun cxiuj redakcianoj. Adiauxante, cxiuj gastoj ricevis belan cxapon kun marko de CxRI kiel memorajxon. cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com *************************************************************************** Komuna amerika kongreso ======================= Granda sukceso estis la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Montrealo inter 24-28 de julio de 1998. Sub la komuna prezido de S-roj David Wolff (E-Ligo de Norda Ameriko - landa asocio por Usono), Ciprian Jauca (Kanada E- Asocio) kaj Normand Fleury (E-Societo Kebekia, cxefa organizanto), gxi kunigis 115 homojn el kvar landoj (62 el Usono, 49 el Kanado, el kiuj 39 el Kebekio, kvar nederlandanoj kaj unu bulgaro). Fakte, la ideo kunigi la tri asociojn (okazis samtempe la 46-a Jarkongreso de ELNA, la 16-a Jarkunveno de ESK kaj Jarkongreso de KEA) fontis el la ne- ordinara cxeesto de la E-muzikgrupo Kajto, kiu cxi-somere turneis en Usono, proksime al Montrealo. Cxar en nia kontinento ne kutimas vizito de kvazaux- profesiaj E-muzikgrupoj, oni decidis, ke indas organizi tian eventon, por ke kiel eble plej multaj homoj povu gxui la koncerton. Krom la koncerto de Kajto, laborkunsidoj kaj prelegoj pri diversaj aspektoj de la E-agado kaj rilataj temoj, la kongreso proponis la tradician bankedon, viziton de la historia kvartalo de Montrealo kaj post-kongresan ekskurson al Kebeko. Tiuj vizitoj estis inter la plej sxatitaj programeroj. Dum la kongreso funkciis libroservo - gxi amase vendis diskojn de Kajto; parton de sia profito gxi donacos al la Amerika Fondajxo de UEA. Sylvain Auclair silvano@forigu.cam.org *************************************************************************** REKLAMU VIAN ARANGxON! ---------------------- La aligxilo de via arangxo kiel suplemento al Eventoj atingas aktivulojn en pli ol 60 landoj! Detalajn informojn, tarifon vidu cxe http://www.hungary.net/esperanto/antarif1.htm au petu cxe la redakcio (eventoj@forigu.esperanto.org) *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// E-Asocio por sociala integrigxo =============================== Sub la nomo "Sociala Integrigxo kaj Esperanto" (franclingve: "Reinsertion et Esperanto") fondigxis asocio en Montpellier en septembro 1997. Tiu asocio havas la celon klopodi por sociala integrigxo de senlaboruloj, ricevantoj de minimuma integrigxa enspezo, kaj gejunuloj en ekstrema situacio, per instruado de la Internacia Lingvo. Ekde la komenco de la jaro 1998, la projekto komencigxis kun du lernantinoj, unu estas 29-jara, la alia 26-jara. Ambaux ili lernas senpage la lingvon po 5 horoj semajne kaj tiel akiras intelektan scion. La Interna Ideo de la lingvo ebligas al ili alian rigardon al la nuna mondo, sed ankaux danke al tiu lernado, ili povos esti dungitaj de la asocio se ili trafos du celojn: 1. atingi la kapableco-nivelon; 2. proponi al la estraro de la asocio personan kaj profesian projekton faritan de si mem por labori kadre de la asocio por- kaj per Esperanto, direkte al gejunuloj aparte. Estonte la asocio bezonos: 1) instruistojn 2) retanojn 3) vojagxistojn ktp. sed, ekde nun, la helpon de cxiuj tra la mondo, kiuj povos, cxu doni ideojn, cxu proponi diversan kunlaboradon, cxu, evidente, monsubtenon. Fakte, la projekto des pli valoros, ju pli la esperantistaro montros intereson pri gxi. Koncerne la financadon, la asocio submetas sian projekton al la konsidero de regionaj publikaj instancoj, kaj turnos sin ankaux al registaraj kaj Euxropaj institucioj. Tamen, la asocia statuto ebligas ankaux al la individuoj, speciale al la esperantistaro alporti sian monhelpon. Jam kelkaj en Francio subtenas gxin. La nuna asocio estraro konsistas el: Thierry Saladin (kuracisto) prezidanto, Patrice Brandy (kuracisto) kasisto, Josie Estopina (senprofesia) sekretariino. Pliaj informoj estas haveblaj cxe: Association Reinsertion et Esperanto Residence Vigne de la Vierge, Bat. 6, 147 Ave Paul Bringuier, FR-34080 Monpellier Tel: +33-4-67756298 Fakso: +33-4-66324403 Rete: Sociala.Integrigxo@forigu.wanadoo.fr *************************************************************************** Eldonejoj, arkivuloj! ===================== Mi nun kolektas miajn dosierojn por konservi ilin kune sur KD. Gxis nun mi atingis 65 MB - plejparte densigitaj tekstoj en Esperanto - sed oni bezonas multe pli por plenigi kompakt-diskon! Do, se vi havas komputilajn tekstojn en Esperanto, kiuj eble estus utilaj en la estonto, sed kiuj eble perdigxus, se vi restus ilia sola gardanto, pripensu, cxu indas sendi al mi kopion. Restas spaco por ankoraux kelkdek milionoj da vortoj. Edmund Grimley Evans St John's College, Cambridge, CB2 1TP Britio edmund@forigu.vocalis.com *************************************************************************** Nova brila disertacio ===================== La 15-an de julio cxe la Beletra Fakultato de la Universitato de Torino (fako scienco de la komunikado) Federico Gobbo, 24-jara, tre brile diplomigxis per disertacio pri "La dilemo de Esperanto inter helpfunkcio kaj civitanigxo". La pli ol 400 pagxa disertacio estis longe diskutita antaux la jugxanta profesoraro kiu jugxis al Gobbo la plej altajn eblajn poentojn, ege malofte donataj en la italaj universitatoj, nome 110/110 kun lauxdo, honora mencio kaj deklaro de indo je publikigo. La disertacio, jam nun konsiderebla klasikajxo inter la priesperantaj esploroj, konsistas el tri partoj: Esperanto komunikata, Esperanto komunikanta, Esperanto komunikebla. GCF *************************************************************************** Tria IASI ========= Fine de junio okazis en Parizo - en la JEFO-sidejo - la 3-a IASI (Inter- Asocia Seminario por Informado), kiu traktis radian- kaj televidan intervjuojn. Ni respondis la pli ol 40 demandojn pri la lingvo, pri esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Estis lauxtlegitaj kaj komentitaj la respondoj kiujn poste analizis profesia psikistino. En la alia parto ni komune analizis niajn parolojn - faritajn de neesperantistaj jxurnalistoj cxe la Franca Kulturo - pri la radiointervjuoj en kiu ni informis la publikon. En la televid-intervjua parto Agneszka Moreau kaj Philippe Berizzi uzis strecxan metodon por hardigi nin en nia argumentaro. La deviga replikemo al provokaj demandoj bone sukcesis kaj ni evoluis per la intersxangxado de argumentoj. La 4-a IASI okazos en Liona KOTOPO-ejo pri la temo "Kiel kreskigi la aligxontojn al la E-movado?" Vincent Charlot esperant@forigu.worldnet.fr *************************************************************************** TM8E: 797 QSO, 51 landoj ======================== Dum la UK en Montpellier funkciis Esperanta radioamatora stacio kun speciala porokaza voksigno TM8E. La 11 operatoroj dum la semajno realigis entute 797 radiokontaktojn kun amatoroj de 51 landoj. Radioamatoroj, kontaktintaj aux auxdintaj la stacion povas ricevi QSL- konfirmkarton cxe la prizorginto Jean-Jacques Noel, F6ILR 2 rue d'Auvergne, FR-86500 Montmorillon, Francio Rim: Detalan raporton pri bendoj, kontaktoj, statistikajxoj ktp ni aperigas en la retposxta versio. --- Jen la raporto pri la aktivado de la stacio TM8E dum la UK en Montpellier. Nombro de kontaktoj lau bendo, operatoro, kontaktitaj landoj, CW, Esperanto. La aktivado okazis inter 01-07-a de augusto 1998. Bendo QSO ---------------- Bendo 7 MHz 115 el ili en Esperanto 40 Bendo 14 MHz 594 CW 45 Bendo 18 MHz 4 Bendo 21 MHz 70 Bendo 28 MHz 4 Bendo 144 MHz 10 Sumo 797 Operatoroj QSO -------------- DL1CC 461 DL7DE 105 F6ILR 86 DJ4PG 78 N6UOW 29 F6HOP 27 PY3DF 7 F5NAQ 1 F5TTP 1 G0NUE 1 F6AXF 1 F6CLV 1 Kontaktitaj landoj ------------------ Germanio 197, Kuvajto 3, Francio 92, Brazilio 2, Britio 67, Irlando 2, Italio 56, Kanado 2, Polio 50, Makedonio 2, Ukrainio 44, Maroko 2 Belgio 25, Rumanio 2, Svedio 25, Turkio 2, Nederlando 22, Argentinio 1, Rusio 21, Australio 1, Danio 19, Azerbajgxano 1, Cxehio 17, Belorusio 1, Hispanio 17, Bolivio 1, Japanio 16, Bosnio 1, Austrio 13, Botsvano 1, Hungario 13, Grekio 1, Jugoslavio 12, Kartvelio 1, Norvegio 10,Hinda Unio 1 Bulgario 8, Indonezio 1, Litovio 8, Islando 1, Kroatio 6, Israelio 1, Portugalio 6, Latvio 1, Slovakio 6, Luksemburgio 1, Slovenio 6, Malajzio 1, Finnlando 4, Svisio 1, Estonio 3. Sumo de landoj: 51 *************************************************************************** Automata vortodivido ==================== Cxe la retpagxo http://www.ibmpcug.co.uk/hxyphen/hyphenologist.html#Introduction trovigxas font-kodo en la lingvo "C" por auxtomata vortodivido inkluzivanta ankaux Esperanton. (Kostas cx. 600 GBP). Demo-versio por DOS estas elsxutebla cxe http://www.win-uk.net/hxyphen/ laux sce *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Vidu la UK-n en televido! ========================= La nederlanda (privata) televid-organizo "VPRO" preparas dokumentan televidfilmon, kiu estos elsendata la 8-an de novembro, vespere. VPRO printempe petis informojn pri Esperanto kaj, auxdante pri la UK en Montpellier, sendis tien kameraistan skipon, kiu dum la tuta kongressemajno filmis en multaj kunvenoj kaj prezentoj kaj intervjuis aron da kongresanoj. Laux la plej fresxaj informoj la elsendo dauxros cx. unu horon. La asocio "Esperanto-Nederland" atentigos la publikon pri tiu elsendo per aperigo de anoncoj en la grandaj landaj kaj regionaj jxurnaloj. Hans ten Hagen ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl *************************************************************************** Arbo de amikeco en Torcy ======================== En la regiono "Burgonjo" (Francio), kaj pli precize en la urbo Torcy, meze de urba komunumo, nova sed aktiva Esperanto-Grupo kreigxis antaux nelonge. La urbestro subtenas gxin senrezerve. Laux propono de la Esperantistoj okazos plantado de "Arbo de Amikeco" la 22-an de novembro en cxeesto de cxiuj en la regiono trovigxantaj etnoj, kiuj estas multnombraj. Estas same invitataj respondeculoj de la diversaj asocioj. La tri vortoj "Arbo de Amikeco" estos engranitigitaj kaj tradukitaj multlingven. Dum la antauxa semajno, sestaga priesperanta ekspozicio estos arangxita en la granda halo de la urbodomo. La urbestro intencas doni al la evento aspekton de "forta, intensa, signifoplena momento". Por danki lin pro lia agado kaj lia subteno, la lokaj Esperantistoj petas alilandajn gesamideanojn sendi al li gratulleterojn aux -bildkartojn. (Monsieur Fuchet, Maire de Torcy, Hotel de Ville, FR-71210 Torcy, Francio) Didiloison@forigu.aol.com *************************************************************************** Instruu la anglan en Cxinio! ============================ Ni bezonas esperantistajn instruantojn/instruistojn de la angla kaj denaskajn anglaparolantojn! Vi ne devas esti profesia instruisto. Vi instruos en universitatoj, mezlernejoj kaj diversaj kursoj, kiujn oni honoraripagas diversmaniere laux la koncerna grado kaj kvalito. Ordinare profesiuloj monate ricevas salajron 1500-2000 RMB (cxina valuta unuo) kun senpaga logxejo. La sumo, kvankam egalas nur al iom pli ol 200 usonaj dolaroj, duoblas ol tio por cxino kaj suficxas por vivteni tri homojn en Cxinio. Kial ni sercxas esperantistojn? Per tiaj homoj, kiuj distribuigxos tra la lando, ni volas disvastigi ankaux la ideon de Esperanto. Nun oni scias tiel, ke la angla estas 'internacia', sed se angleparolantoj rekomendus Esperanton - tio estus pli konvinka... Cxiel ajn, la entuziasmo por ambaux Cxinio kaj Esperanto estas grava! Bv. doni jenajn informon pri vi: nomo / nacieco / naskigxlando / agxo / sekso / familia stato / edukgrado / profesio / historieto / sxatokupo / Esperanta nivelo (alta/meza/komenca) / enspeza espero / tabuo / ceteraj. Dankojn por via atento. PENG Zhengming, 301 Dong 3-2, Meiyuan Xiaoqu, Fujiapo, Wucxang, Wuchan, 430070 Cxinio dedhea@forigu.public.wh.hb.cn *************************************************************************** Nova klubejo en Prago ===================== Klubo de esperantistoj en Prago (KEP) kunvenas ekde nun en nova renkontigxejo cxiumerkrede inter 17.30-20.00. La adreso: Dum deti a mladeze (La domo de infanoj kaj junularo) Sxalounova strato 2024, Prago 4 - Opatov, tre proksime de la metrostacio OPATOV (linio C). Atentu, ke la klubejon oni atingas ne tra la cxefa enirejo, sed de flanka enirejo maldekstre de la cxefa. Gastoj estas cxiam bonvenaj. petro@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** Unua irana jarkunveno ===================== Irana Esperanto-Centro okazigis la unuan jaran kunvenon de irana esperantistaro la 3-an de septembro en Tehrano. Partoprenis gxin 31 personoj el 7 urboj. La programo estis planita okzigxi en alia loko sed pro hazarda malfacilajxo oni okazigis gxin en Tehrano. La plej multo de la partoprenantoj estis gejunuloj. Dum la kunsido jarraportis M. Reza Torabi pri la stato de la Centro, kaj Sadeg Karami pri la agado de Irana E-Junularo. Inf: M. Reza Torabi *************************************************************************** Akademio: 50-jaroj! =================== La 12-13-an de septembro la Akademio de Esperanto festis sian 50-jarigxon de sia postmilita restarigo en Mantuo, Italio. Post la lauxtlego de la varmaj salutvortoj de la prezidanto Geraldo Mattos, la iama prezidanto W. Auld interese skizis la rolon de Zamenhof kaj de la Lingva Komitato en 1905-48 por la evoluo kaj stabiligxo de la lingvo. Carlo Minnaja, gvidanto de la Literatura Sekcio de la Akademio, fervore prezentis la problemon de -ata/-ita, kiu longe dividis la Akademion. Ilona Koutny traktis alian diskutatan temon, la gramatikan karakteron de radikoj, kiu iam konfliktigis Szerdahelyi kun la Akademio. Ilona Koutny ikoutny@forigu.main.amu.edu.pl *************************************************************************** MALLONGE //////// Lige al la UK eldonigxis gvidlibro en Esperanto por lerni la okcitanan lingvon titolita "Kelkaj pasxoj en la okcitana" (auxtoroj Pauleta Averos kaj Yves Bachimont) - pere de kiu scivolaj esperantistoj povas pli bone konatigxi kun la okcitana kulturo per ties lingvo. La libro estas akirebla kontraux 30 FRF cxe Pauleta Averos, 2 rue Berlioz FR-09100 Saint-Jean-du- Falga, Francio, aux retposxte cxe: yvesbachimont@forigu.minitel.net * * * La 30-an de auxgusto, la E-Asocio de Sankta Luiso festis sian 5-an rostfeston. La klubanoj cxiujare kunvenas montri fotojn kaj intersxangxi rakontojn kaj informon pri la kongresoj kaj kunsidoj al kiuj la anoj vojagxis dum la somero. - inf: Stanlio * * * La 10-an de oktobro okazos ekspozicio pri "Homaj rajtoj, lingvaj rajtoj kaj Esperanto" en Strasburgo, Francio. Informoj cxe: Etienne Mensch (emensch@forigu.cybercable.tm.fr) * * * "La infana raso" la cxefverko de William Auld baldaux aperos sur kompakta disko kun muzika akompano. * * * Kelkfoje ni menciis aux represis artikolon el rusia E-gazeto, indikante mallongan nomon "La Ondo". Eldonantoj de la gazeto petas atentigi la legantojn, ke la plena nomo de tiu gazeto estas: "La Ondo de Esperanto" Redakcia adreso: RU-620014 Jekaterinburg-14, ab.ja 162. En la gazeto anstataux la esprimo "Rusio" sisteme estas uzata "Ruslando". - ndlr * * * La 24-an de oktobro la E-klubo en Prerov, Cxehio festas sian 75-an datrevenon de fondigxo. La klubo pasintjare perdis sian bibliotekon dum la inundoj, kiam la akvo cxiujn librojn neniigis, ankaux kelkaj membroj perdis siajn domojn. Tamen la klubo trovis novan klubejon kaj plu apartenas al plej aktivaj. La 19-an de novembro en PEN-klubo en Prago je la 17-a horo oni prezentos poemojn de Vera Ludikova en pluraj lingvoj, inter ili ankaux en Esperanto (nun estas presata dulingva eldono de sxia libro, Esperanta-cxeha: Ekauxdi la animon). *************************************************************************** UEA-NOVAJxOJ //////////// Piron kaj Akordo en CO ====================== La sxatata serio de Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA spertos sian sekvan eldonon sabate, la 28-an de novembro. Cxi-foje la cxefa gasto estos la populara verkisto, artikolisto kaj preleganto Claude Piron. Pro liaj multaj meritoj por niaj lingvo kaj movado la Komitato de UEA jxus distingis lin per honora membreco de UEA. Piron prelegos kelkfoje dum la tago kaj autografos sian verkojn. La vizitantoj povos gxui ankaux la muzikon de la nederlanda kantensemblo Akordo. La sepmembra grupo famigxis internacie per sia prezentado en la Praga UK kaj per la kompakta disko Muzik-pluvo kun mezepokaj kaj folkloraj kantoj. Ne hazarde la Malferma Tago okazos proksime al la Libro-Tago, pro kio la libroservo ofertos al siaj klientoj dum gxi 10-procentan rabaton de cxiuj acxetoj. Pluraj titoloj estos ecx pli multe rabatitaj. Kiel kutime, cxiu vizitanto povos partopreni en senpaga loterio, spekti videofilmojn kaj babili kun novaj kaj malnovaj geamikoj cxe la kaftablo. Kafo kaj teo varmos de la 10-a gxis la 17-a horo. *************************************************************************** Komuna strebo al kunlaboro Forumo de la Esperanto-komunumo =============================== La unuan fojon, almenaux en la historio de la Esperanto-movado post la dua mondmilito okazis kunveno, en kiu estis reprezentataj cxiuj signifaj partoj de la Esperanto-komunumo. En la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo en lundo, la 3-an de auxgusto, cxeestis kvindeko da asocioj grandaj (UEA, SAT, TEJO, ILEI, IFEF, AIS), mezgrandaj (asocioj de katolikoj, sciencistoj, kuracistoj, etnistoj, bahaanoj, komunistoj, ktp.) kaj malgrandaj (lokaj klerigaj centroj k.a. asocioj). Enkonduke prelegis Humphrey Tonkin, pri la konceptoj "movado", "komunumo" kaj "civito", kaj Yves Peyraut, prezidanto de SAT, pri la nuntempaj sociaj taskoj de Esperanto-organizajxoj. Skribe kontribuis Aleksander Korjxenkov, kiu pro personaj kialoj ne povis cxeesti. La enkonduka prelego de Korjxenkov, titolita "Esperanto post la jaro 2000", jam aperis kiel la unua numero de la nova serio de "Diskutkajeroj" de UEA. Ankaux la prelegoj de Tonkin kaj Peyraut estos publikigitaj. La cxeestantaj asocioj prezentis sin kaj sian agadon. Sekvis vigla debato, kiu devigis la organizantojn plilongigi la renkontigxon je unu horo. La cxefa rezulto de la kunveno estas la montro de granda preteco je du- flanka aux plurflanka kunlaboro inter la partoprenintoj, kio jam dum la venonta laborjaro devus doni siajn fruktojn en la formo de kunlaboraj arangxoj inter fakaj asocioj. Oni krome decidis dauxrigi la ekziston de la Forumo en la nuna neburokrata maniero (prezidantoj aux estraroj rilatas inter si) kaj pritaksi la rezultojn dum la venonta UK en Berlino. *************************************************************************** UEA-sukceso cxe Unuigxintaj Nacioj ================================== La aktivado de UEA pri eksteraj rilatoj ricevis gravan rekonon fine de junio, kiam la Komisiono pri Neregistaraj Organizajxoj (NRO-j) de la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuigxintaj Nacioj asignis al UEA la statuson de "specialaj konsultaj rilatoj" kun tiu plej grava monda organizo. Same kiel Unesko, ankaux UN rekonsideris siajn rilatojn kun NRO-j por pliefikigi ilin. Oficiala statuso cxe UN donas al NRO-j prestigxon, sed por UN tio ne estas la motivo. Laux sia regularo UN postulas de la NRO-j, ke ili "apogu la agadon de UN kaj disvastigu la konon de gxiaj principoj kaj aktivajxoj". UEA havis konsultajn rilatojn kun UN ekde 1985, sed en 1997 tiu statuso estis sxangxita al t.n. listigita NRO. En tiu kategorio estas NRO-j, kiuj povas fari al UN nur "okazajn utilajn kontribuojn". Kvankam en gxi estis metitaj ankaux aliaj gravaj organizajxoj, ekz. Internacia PEN, gxi ne reflektas adekvate la fakton, ke UN-temoj estas por UEA ne nur okaza okupo sed UEA engagxigxas pri ili konstante. Fresxa ekzemplo estas la aprila homrajta simpozio en Gxenevo. Sekve UEA pretigis ampleksan dokumentaron pri sia agado por la Komisiono pri NRO-j, por pravigi promocion al pli tauxga rango. Cxeestante gxian kunsidon la 26-an de junio, estrarano Mark Fettes kaj UN-reprezentantino Rochelle Grossman gxojis atesti senprobleman akcepton de tiu celo. Estas du specoj de konsultaj rilatoj. Por NRO-j, kiuj okupigxas pri plej multaj el la aktivajxoj de UN, estas gxeneralaj konsultaj rilatoj. Specialan konsultan statuson povas atingi NRO - kiel UEA - kies agadtereno rilatas al parto de UN-aktivajxoj. Danke al sia statuso, UEA rajtas cxeesti kunsidojn de diversaj UN-organoj kaj en multaj kazoj interveni en diskutoj kaj fari proponojn. Kiel antauxe, gxi plu membras en CONGO, t.e. Konferenco de NRO-j - oficiala komuna organo de NRO-j havantaj konsultan statuson - kaj rajtas elektigxi en gxiajn gvidorganojn. Samtage, kiam Fettes kaj Grossman sekvis en Novjorko la traktadon de la promocipeto de UEA, en Gxenevo Andy Kunzli, tiea UN- reprezentanto de UEA, cxeestis kunsidon de la CONGO-estraro. *************************************************************************** UEA EN KUNSIDO DE TEKNIKA KOMITATO DE ISO ========================================= Ekde 1990 UEA havas oficialan kunlaboran statuson en kategorio A kun la Teknika Komitato TC 37 de Internacia Organizo por Normigado (ISO). En tiu kategorio estas nur 18 internaciaj organizoj, i.a. Unesko, Monda Organizo por Sano kaj Euxropa Komisiono. Kiel diras gxia nomo, "Terminologio (Principoj kaj kunordigo)", la celo de la komitato TC 37 estas krei bazon por la terminologia laboro de la aliaj komitatoj de ISO, kiuj okupigxas pri normigado sur specialaj kampoj de industrio, publika administrado, scienco, ktp. Flanke de UEA la rilatojn kun gxi prizorgas Terminologia Esperanto-Centro, kiu laste pretigis la Esperanto-eldonon de "Terminologia gvidilo". Gxia auxtorino, Heidi Suonuuti, dum multaj jaroj estis prezidanto de TC 37. La 14-an de auxgusto la Teknika Komitato TC 37 kunsidis en Stokholmo. Cxeestis 30 membroj kaj 9 observantoj. Kiel observanto de UEA partoprenis Roland Lindblom. En la kunsido oni prezentis i.a. la programon "Multlingva Informsocio" de Unesko, kiu mencias la ekziston de cxiuspecaj fakaj terminaroj kiel kondicxon por la pluvivo de malgrandaj lingvoj. *** 70 landoj en la UK En la postkongresa enkomputiligo de la surlokaj aligxoj de la Montpeliera UK oni malkovris, ke la efektiva nombro de la reprezentitaj landoj estis pli granda ol oni gxis nun anoncis. La 3133 aligxintoj reprezentis entute 70 landojn anstataux 66. *************************************************************************** MUZIKO ////// 2 novaj KD-j! ============= Esperanto-Rok'-Asocio EUROKKA (kaj gxia disko-eldonejo "Vinilkosmo") festas sian 10-jarigxon per eldono de sondiska kolekto nomata "Kolekto-2000". La projekto estis lancxita en majo 1998, kaj nun oni povas jam raporti pri la apero de la 2 unuaj novaj E-kompaktdiskoj! Ili oficiale estis prezentitaj en kadro de la UK en Montpellier. Jacques Yvart ------------- La KD de Yvart enhavas 6 tradukitajn kanzonojn de la fama franca kantisto Georges Brassens, kun kiu Jacques siatempe amikigxis, kaj al kiu estas dedicxita tiu cxi disko. La koncerto dum la UK estis tiom sukcesa, ke ni jam ecx nun povas anonci pri la 2-a eldono de la disko, ja la unua preso temis nur pri 500 ekz-oj. JoMo ---- La nomon de JoMo oni konas en pli vasta rondo, bedauxrinde lia koncerto dum la UK estis nuligita pro la tiuvespera pluvego. La KD de JoMo iom malfruis, gxi enhavas 8 titolojn de pure rokenrola muziko kun liberecanaj tekstoj (pri ukraina kaj hispana revolucioj kaj pli aktualaj sociaj temoj). Cxi tiuj diskoj (same kiel la aliaj) kostas 79 FRF + sk (sendokostoj), sed cxe aliaj eblas antauxmendi ilin ecx por 69 FRF + sk. Se vi antauxmendos la tutan kolekton, vi povas tion fari nur por 600 FRF + sk. La decido pri la sekva disko okazos ene de unu monato, plej versxajne temos pri Persone. Plej roke vin salutas la respondeculo de EUROKKA Floreal Martorell FR-31450 Donneville, Francio Tel/fakso: +33-5-61819565 rete: eurokka@forigu.club-internet.fr *************************************************************************** REAGOJ ////// Iom pri informado ================= Oni povus imagi, ke cxiu landa asocio posedu unu respondeculon kun difinita bugxeto, kiu altelefonu* la diversajn aktivulojn por pluki informojn pri okazintajxoj aux okazontajxoj, kiujn li/sxi tuj redaktu koncize en Esperanto kaj en sia nacia lingvo. La Esperantlingvaj artikoletoj iru al Pola Radio kaj al Eventoj (al Pola Radio, cxar gxi plej ofte kaj plej profesie informas, al Eventoj, cxar gxi estas la plej ofte aperanta gazeto - kial krei novan? Danke al tia sistema informado gxi certe trovos multajn novajn abonantojn kaj baldaux povus igxi pli belaspekta kaj malpli kosta). La nacilingvaj artikoletoj iru al la nacilingvaj eldonajxoj aux informpagxoj de la landaj asocioj. Tiel eblus respeguli la internaciajn, naciajn, regionajn kaj lokajn okazajxojn priesperantajn. Pli detalaj raportoj aperus en la kutimaj Esperanto-gazetoj naciaj kaj internaciaj, gxeneraltemaj aux fakaj. * La kontakto estu pertelefona, ecx plurfoja, por instigi pli facile al reago kaj akiri informojn de aktivuloj tro ofte ne rapidreagaj kaj neredaktemaj. Edmond Ludwig, TAKE - La Domo *************************************************************************** Usona imperiigo, ne nur lingva ============================== Laux EVENTOJ n-ro 125 la usonangla lingvo envadas la mondon kaj Francio adekvate reagas malpermesante la uzon de anglaj vortoj en la franca. Mi ne certas, ke Francio reagas laux la kialoj skribitaj en la artikolo, cxar mi supozas, ke por la francoj gravas nur la unuaranga pozicio de la franca kiel gxi estis siatempe. Do temas pri rivaleco. Oni ne devas forgesi, ke lingvoj estas miksajxoj de akiritajxoj. Estus tre malfacile apartigi anglajxojn el la franca; cxu ni devos rezigni pri la vortoj "sporto", "golfo", ktp? Laux mi tiu "kokakolonizado" havas multe pli gravan aspekton ol la lingva: laux usona kutimo el tempo de konkerado okcidenten oni solvas problemon per frapo aux pafado; tiu perforta taktiko nature estas la unua farmaniero. Tiu aspekto, kiu envadas la mondon per la usona kinarto, estas dangxera por la mondpaco, multe pli dangxera ol la lingva aspekto. Mireille Grosjean, fakulino pri interkultura edukado *************************************************************************** INSTRUADO - ILEI //////////////// Kiam okazos la ekzameno? ======================== En la universitato KLTE en urbo Debrecen, Hungario komencigxis instruado de Esperanto kun partopreno de 66 studentoj. Ne eblis akcepti la aligxon de pliaj interesigxantoj, ja la instruista kapacito havas finon... En la Agrikultura Altlernejo en Nyiregyhaza startis alia kurso kun 25 gestudentoj, cele al sxtata lingvoekzameno el Esperanto! En ambaux kursoj instruas Tibor Papp (Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen, Hungario, rete: db@forigu.satrax.hu) *** Malfacileco aux facileco de lingvoj estas subjektiva nocio, en kiu dominas la motiviteco de la lernanto. Certe multaj konas la anekdoton, en kiu oni demandas universitatan studenton: "Diru, cxu la cxina estas tre malfacila lingvo?" - Respondo de studento: Kial? Post kiom da tagoj okazos la ekzameno? (ndlr) *************************************************************************** La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". *************************************************************************** Deviga studobjekto en Krakow ============================ Antaux la someraj ferioj cx. 30 studentoj ekzamenigxis post 1-a grada oficiala kurso de E-o en la Universitato Jagelliona en Krakow, Polio, gvidita de Maria Majerczak. La studprogramo de multaj aliaj studentoj ne postulis ekzamenon: por enigi E-on inter iliajn decidajn studobjektojn kaj ricevi oficialajn poentojn suficxis por ili konfirmo en la studlibreto kaj ekzamenfolio pri 1-2 semestra lernado de E-o, kun- aux sen pritakso (la postuloj varias laux fakoj). Kaj la ekzamenigxintoj kaj la neekzamenigxintoj estis elektintaj E-on kiel devigan studobjekton, egalrajtan kun aliaj instruataj sciencbrancxoj kaj lingvoj en la Universitato. Pola Sekcio de ILEI *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Interreta "Radio Verda" ======================= Nova teknologio alportas novajn solvojn, kaj aperis la unua E-"radiostacio", kiu "elsendas" ne per radioondoj, sed nur en interreto: Radio Verda, la vocxo de Esperantujo! Aaron Chapman startigis servon, kiu per la teknologio Real-Audio disponigas sonprogramojn, kompilitan laux la retmesagxoj de esperantistoj (kompreneble oni povas alsendi ankaux pretajn sonmaterialojn). La programo estas renovigita cxiudimancxe, sed intertempe iam ajn oni povas auxskulti gxin. Por provi, iru al la retpagxo: http://www.comnet.ca/cxhapman/verda.htm La pagxo kaj la servo estas ankoraux eksperimenta. Por ke gxi povu sukcesi, oni bezonas vian kontribuon! Sendu anoncojn, rakontajxojn aux ion ajn alian, kion vi volas, ke oni auxdu gxin per la elsendoj. Radio Verda estas ideala rimedo disvastigi viajn anoncojn kaj artikolojn senpage! Simple sendu vian tekston al "aaron@forigu.esperanto.nu", kaj oni inkluzivigos gxin en la sekva elsendo. *************************************************************************** TTT-ejo de Radio Havano Kubo ============================ De kelkaj semajnoj, Radio Havano Kubo jam disponigas bazajn informojn pri siaj frekvencoj, sia naskigxo, ktp. en propra retpagxejo: http://www.radiohc.org/ La informoj aperas en kelkaj lingvoj sed ankoraux ne en Esperanto. Por atingi la Esperanto-redakcion, sendu mesagxojn - aux al Kuba Esperanto- Asocio, menciante 'por RHC' (kubesp@forigu.ip.etecsa.cu) - aux al Radio Havano Kubo, menciante 'por Esperanto-red.' (rhc@forigu.radiohc.org). OSIEK-AERA invitas cxiujn skribi al la stacio (en Esperanto, hispane, angle, france aux portugale) por sugesti disauxdigon de la Esperanto- elsendoj per Real-Audio. Bruno Masala, OSIEK-AERA bruno@forigu.poetic.com *************************************************************************** Bahaismo kaj Esperanto ====================== Bele ilustrita, 60-pagxa brosxuro: 25 jarojn Bahaa Esperanto-Ligo, historio de kontaktoj inter bahaanoj kaj e-tistoj, du eseoj de Lidia Zamenhof, Bahaismo pri IHL, ampleksa enkonduko en Bahaismon ... Mendu (lauxeble kontraux 3 IRK) cxe: Bahaa E-Ligo, P.O.Kesto 500133, DE-60391 Frankfurt, Germanio, T/F +49-(0)69-95294811, Rete:*************************************************************************** KORESPONDADO //////////// Tutmonde deziras korespondi pri cxiu temo kun junulinoj 21-jara Julio Cesar Rodrigues Martins (R. Moreira Cesar, 339; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio) kaj 19-jara Elder Oliveira Judice Carvalho (R. Capitao Garrido, 5; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio). * * * Mi estas simpla sveda amiko, 50 jara, mi estas tre granda humoristo, mi sxategas amikadon, vojagxojn, korespondadon, fotojn, kristanajn kantojn kaj ludojn (evangeliajn), cxiujn junulinojn, virinojn en cxiuj agxoj. Bonvolu respondi kun fotoj pri vi kaj eble pri via(j) infano(j). Nils Alvar Ekston, Skaralid 780, SE-26070 Ljungbyhed, Svedio rete: pilgrimsfolket@forigu.swipnet.se. PS: Mi estas evangelia kristano kaj eklezia pastro * * * 44-jara agronomo deziras trovi korespondamikojn tutmonde: Jay GOOS, 1710 South 6 Street, Fargo, North Dakota, 58103, USA, aux: goos@forigu.pol.org * * * 18-jara junulino, studas en universitato en Vitebsk, deziras korespondi kun gestudentoj en la tuta mondo pri geografio kaj historio. Volas ankaux intersxangxon de ideoj, bildkartoj kaj fotoj. Kuznecova Elena, Veremeevka, 151, BY-211540 Gorodok, Vitebskaja obl., Belorusio * * * Mi estas nova esperantisto, kaj volas korespondi kun diverslandanoj. Mi estas 27-jara, sxatas literaturon, filmojn, poezion, muzikon - kaj nun Esperanton. Skribu al mi! Gregoro Richert, ul. Kwiatowa 27, PL-84242 Luzino, Polio. * * * Miaj 26 lernantoj en bazlernejo volonte korespondus perkomputile kun aliaj geknaboj en la mondo pri diversaj temoj de la taga vivo. Ili estas 9-jaraj geknaboj (15 knabinoj kaj 11 knaboj). Ili skribas nur en la franca lingvo, sed volonte uzus Esperantan kiel pontolingvon. Nia adreso: Kooperativa klaso La Bulle Bleue, Ecole Rabelais, FR-37 400-Amboise, Francio. rete: a.reto@forigu.france-association.com *************************************************************************** INTERESE //////// Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj ===================================== Hodiaux interreto farigxis socia kaj kultura fenomeno. Letero, sendita per interreto, atingas la adresaton post kelkaj minutoj aux horoj, kie ajn logxus adresanto kaj adresato. Samtempe interreto estas dume neatingebla por cxiuj homoj. Ili devas uzi la ordinaran posxton, kiu estas tre malrapida kaj nemalofte nefidinda, precipe en landoj kun krizanta ekonomio. Ekzemple, inter najbaraj Ukrainio kaj Rusio la leteroj iras dum 1-1,5 monatoj. Kion fari por korekti, plibonigi malnormalan, absurdan situacion en la epoko de interreto? Mi proponas uzi unikajn eblecojn de la reto por solvi tiun cxi problemon, nome: krei tutmondan organizon de homoj, kiu povos rapidigi centoble internacian korespondadon (ni nomu gxin Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj). Sur la retpagxo http://www.halyava.ru/shevchuk/index.htm oni trovos detalojn de la proponata de mi ideo; cxi-artikole mi mallonge eksplikos gxian esencon. Temas pri internacia organizo de homoj, havantaj interretaliron, kiuj helpos al la korespondemuloj intersxangxi per leteroj centoble pli rapide ol tion povas fari la ordinara posxto. La skemo estas tia: homo logxanta en unu lando de la norda hemisfero povas sendi leteron al sia malproksima amiko en la suda hemisfero kaj ricevi la respondon jam post kelkaj tagoj, se li alturnus al koresponda peranto en sia lando, kiu sendos la leteron (skanitan aux retajpitan) al peranto en la bezonata lando, kiu siavice sendos al adresato la printitan leteron venintan elektronikforme el norda hemisfero. Mi turnas min al cxiuj esperantistoj, internaciaj E-organizoj kun la peto subteni la projekton de Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj. Tio estas unika sxanco firmigi la ligojn inter esperantistoj tutmonde, ja ju pli rapidaj kaj firmaj estas ligoj inter esperantistoj, logxantaj en diversaj landoj kaj kontinentoj, des pli firma estas pozicio de Esperanto kiel ilo de internacia amikeco kaj kiel vera Internacia Lingvo. Yuri Sxevcxuk shevchuk@forigu.north.parma.ru *************************************************************************** La blufo de Rauxmo ================== (aux deliro Nobel-ira) "Unuafoje oni parolas serioze pri Esperanto en la internacia gazetaro." (Manuel de Seabra) Delirium tremens - Senpoveco pasxi (aux rezoni) pro ebriigxo likva (aux reva) Cxe svedaj bordoj krozas revoj, kaj aspiroj jam aspidas la venenon de la falso. Bufoj blufas kaj bufonas kvinobligxon de l' atingoj. Menagxerio de manovroj karakolaj kaj retretaj, la logxioj dise strebaj nun mallevas la rapirojn antaux eblo liliputa de krezigxo dum la krizo. Sed ecx se faktos tia unto, kaj la kronon ni atingos (regxo por unu tago!), ni vekigxos morgaux, post fandigxo de l' lavango, kun brulumo en la gorgxo, kaj rigardos eksterreve la kioskojn kaj butikojn, kie frustre mankos plue nia limfo adoptita. Kaj ni angore strebos ie trovi lern-azilon por la idoj raraj kiujn ni elteneme konstruadis niakrede delulile, sed ni trovos nur vakuon, kie sonos ecx rivaloj. Eble tiam ni prisxkopos la putegon kie ni akumuladis iluziojn kaj himerojn pri konkeroj, kaj per lastaj rezon-gutoj ni aspergos la deliron kaj revenos al salubra dubo-sento pri la indo ajnrimedi por celeto kaj forvendi nian dignon por la gloro de partioj. Ho tempoj, ho moroj! Povra fat' de Rauxmo, inter gagxoj kondamnita anglo-sakse gxemi kun status' de rouxmo! Goncalo Neves 191bcb@forigu.mcd.com - gagx/o. 1 Ne-cigano (en la slango de ciganoj). 2 Ne-esperantisto (en la slango de LF). - rouxm/o. Romao, cigano (en la slango de LF). *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 156, 2/septembro-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** ***************************************************************************