Retposxta versio de Eventoj n-ro 151, 2/junio
*********************************************

Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo.

Enhavo:
-------

TITOLPAGxE
//////////

- NILO - sed ne nur en Afriko!
  ----------------------------
  Nova Internacia Lingva Ordo - taskoj, farendajxoj de unuopaj
  esperantistoj, E-societoj

- IEM re(k)te alireblas!
  ----------------------
  Ekfunkciis la sercxebla elektronika katalogo "Trovanto" cxe Internacia
  E-Muzeo en Vieno

- Perspektivoj per Esperanto
  --------------------------
  Simpozio pri lingvo-politiko kaj interkultura edukado en Montpellier

FAKA APLIKADO
/////////////

- Estrara raporto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo)
- Nova versio de la literekkona programo "Recognita Plus" - kun Esperanto!
- Faka- kaj arta organizajxo por multlingvaj teatrajxoj

ARANGxOJ
////////

- Kompleta monata kalendaro (10-18.07.98)
- Pli detalaj informoj pri
   - Trietapa Someraj E-Tendaroj en Lancxov, Cxehio
   - Internaciaj Junularaj E-kursoj en Prago
   - Julia montgrimpado en Irano
   - Unua kompleta sezono cxe la du novaj kroataj E-Centroj
- Bonvenigo al la 34-a Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

- Utiligi la interretajn servojn por "Reaga Servo" - estas ne revo sed
  realo
- Lingvointsruisto sercxatas por somera tendumado
- EP-agado el la vidpunkto de europarlamentano...
- 90-jara E-historio en Irano - kaj "pretekste" 1000-pagxa libro...
- Koalicio por Internacia Helplingvo
- Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA
- UEA-prezidanta vizito: "Savu la kulturan heredajxon de Esperantujo"

LIBROJ    : Cxu recenzi aux ne en Eventoj?
OPINIOJ   : Ne tiel! - Lerni el la fusxoj de aliaj.
KONKURSO  : Infandesegnajxoj pri toleremo, naturprotektado, kulturo
MALLONGE  : - Universitata prelego en Leuven
            - Nova dulingva revuo
            - Urba turisma prospekto
            - Unuamaja E-manifestacio
INSTRUADO : Instruantoj de E-o: membrigxu en ILEI!
INTERRETO : Socia interlingvistiko por ensociigxintaj planlingvoj
NI MENCIAS: Bazaj informoj pri 9 ricevitaj E-libroj, eldonajxoj
INTERESE  : - La angla komplete venkas en EU
            - Cxu aikido estas ligita al Oomoto?
+ anoncetoj, koresponndeziroj, ktp.

***************************************************************************
         La retposxta versio estas via persona ekzemplero.
      Bonvolu ne kopii, distribui gxin al interretaj forumoj!
***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

NILO - sed ne nur en Afriko!
============================

Auxguste de 1996 la cxina Ministerio de Eksteraj Aferoj decidis, ke ekde
septembro gxi okazigos gazetaran konferencon nur en la cxina lingvo, sen
anglalingva traduko. La decido estis lauxdita de Renmin Ribao, la organo de
la Komunista Partio de Cxinio, kiel la signo, ke Cxinio estas farigxanta
forta nacio. La jxurnalo diris en sia redaktora artikolo: "La pozicio de
Cxinio en la internacia scenejo estas altigxanta cxiutage, kaj la cxina
lingvo farigxas tre influema lingvo en la mondo... Kiam iu nacio estas
respektata internacie, estas nature, ke ankaux gxia lingvo estas
respektata."

Aliflanke, en Euxropo, dum la lasta milita ekzerco de NATO, la lingva
problemo kauxzis malefikan rezulton. Pro tio estas propono, ke la angla
lingvo estu uzata kiel komuna lingvo por la militaj ekzercoj de NATO. Tiaj
problemoj jam indikas al ni la kaosan situacion en la internacia lingva
ordo. La tempo pli kaj pli maturigxas por sxangxi la internacian lingvan
ordon.

D-ro Nitobe Inazo, asista gxenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, jam en
1921 klopodis konstrui novan internacian lingvan ordon. En 1926, s-ro
Kijomi Rokuroo skribis al "La Revuo Orienta", ke Esperanto estu komuna
lingvo por azianoj, speciale por komunikado de koreoj kun japanoj. Ni povas
diri la samon al cxinoj.

La esprimo de dedicxo de Esperantujo al la konstruado de NILO (nova
internacia lingva ordo) estas la baza etoso de la Manifesto de Prago,
proklamita de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, kaj la Kongresa
Rezolucio invitis cxiujn internaciajn organizojn kaj lingvopolitikajn
instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la
konstruado de "pli justa kaj demokratia lingva ordo". La Komitato de UEA
aprobis lancxon de kampanjo, kiu celas levi la prestigxon de la internacia
lingvo, precipe de decidpovaj homoj kaj instancoj, kaj konsciigi
internaciajn organizojn pri la praktikaj eblecoj, kiujn prezentas la
internacia lingvo, kaj la Komitato alvokis la landajn kaj fakajn asociojn
de Esperanto-komunumo pretigxi al la intensaj fortostrecxoj por komune
antauxen-porti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la mondo
dum la venonta jarcento, kiun Esperanto meritas kaj kiu sxajnas nun
atingebla.

Tamen ni bone scias la politikan realon de la internacia lingva mondo. Ni
devas racie analizi la realon, amikece persvadi koncernajn organizajxojn
kaj pasxon post pasxo fortigi politikan subtenon. Ni intencas apelacii al
Unuigxintaj Nacioj kaj Euxropa Parlamento por instigi ilin studi kaj
diskuti internacian helplingvon, kaj provuzi Esperanton kiel la internacian
helplingvon. Ni bezonas aktivan subtenon kaj partoprenon de cxiuj
esperantistoj al la kampanjo. Jen estas miaj specifaj petoj al la unuopaj
esperantistoj, landaj asocioj, fakaj asocioj de UEA kaj ankaux aliaj
Esperanto-organizajxoj, radioj kaj jxurnaloj, kiuj sendepende agadas:

- Skribu kaj informu al nacilingvaj amaskomunikiloj pri la Manifesto de
Prago, la Kongresa Rezolucio, kaj la koncepto, bezono kaj ebleco de NILO.

- Skribu al viaj landaj reprezentantoj al UN kaj viaj deputitoj al Euxropa
Parlamento pri la bezono kaj praktikaebleco de internacia helplingvo kaj
petu subteni la proponon; studi, provuzi kaj provinstrui Esperanton kiel
internacian pontlingvon.

Se ni konsideras la kreskantan premon de tiuj internaciaj organizajxoj pro
lingva problemo, NILO sxajnas akceptenda.

Azianoj estu pioniroj de konstruado de NILO, kiu sxajnas atingebla! Tio cxi
estas la fierinda misio de la aziaj esperantistoj en la 21-a jarcento!

LEE Chong-Yeong, prezidanto de UEA.
el La Revuo Orienta, majo 1997

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Teatra Ponto
============

Aktorino Vida Jerman kun grupo de artistoj fondis registritan teatran
trupon "Ponto" por kiu sxi elektigxis la arta direktoro kaj respondeculo
por ekstera reprezentado. La trupo prezentas teatrajxojn, recitalojn de en-
kaj eksterlandaj auxtoroj en kelkaj lingvoj, sed precipe en Esperanto. Gxi
volas esti ponto inter diversaj landoj kaj kulturoj tial gxi portas
Esperantan nomon.

Kontaktadreso: Vida Jerman, str. Republike Austrije 7, HR-10000 Zagreb,
Kroatio. Tel: +385-1-3772236

el Tempo, aprilo 1998

***************************************************************************

Recognita Plus 4.0
==================

La nova versio de la literekkona programaro "Recognita Plus" inter multaj
aliaj lingvoj kapablas prilabori ankaux Esperantlingvajn tekstojn. La
antauxnelonge aperinta versio 4.0 havas tiun kapablon jam en la baza versio
(do oni ne devas aparte almendi gxin).

"Rekognita" estas unu el la internacie plej konataj literekkonaj
programaroj. La nova versio, kiu kostas cetere cx. 400 DEM (varias laux
landoj) - ne plu uzas donglon (?? sxtopilo por printila konektejo) kiel la
antauxaj versioj.

La literekkonaj programoj kapablas rekoni la literojn en skanitaj bildoj
kaj savi (sekurigi) ilin kiel tekstofajloj (dosieroj), do estas tre
oportunaj cxe la elektronizigo de E-libroj, malnovaj eldonajxoj (vidu la
titolpagxan artikolon en Eventoj 148-149).

L. S.

***************************************************************************

Eltirajxo el la estrara raporto

IKEF en 1997
============

La membraro denove kreskis, el 126 al 136, inter ili trovigxas tri dumvivaj
membroj. La nombro de perantoj estas 6. Peranto por Cxehio estigxis s-ro
Vladislav Hasala.

La Merkato regule aperis
------------------------
La Terminara Sekcio bezonas novan pusxon. Nia kunordiganto s-ro Yamasaki
Seiko bezonas novajn helpantojn. La sekcio okupigxas pri tradukado de la
terminaro "Terminologie Economique" (Ekonomia terminaro) de la Euxropa
Parlamento. Gxi enhavas entute cx. 2.000 terminojn, en la 11 lingvoj de la
komunumo. Ni celas aldoni Esperanton, la laboroj trovigxas ankoraux en
komenca stato.

Kongresaj arangxoj
------------------
Dum la Universala Kongreso en Adelajdo okazis informkunveno kun entute 17
membroj kaj interesitoj de IKEF. La kunvenon prezidis s-ro Yamasaki, kiu
klarigis la celojn kaj agadon de IKEF kaj ankaux gvidis la viglan
diskutadon.

Dum la Euxropunia Esperanto-Kongreso, IKEF okazigis informkunvenon -
gvidatan de s-ro Braun - kion cxeestis 11 personoj. Cxeftemo de la kongreso
estis: "Euxropo - kien?". Prelegis pri euxropaj temoj kaj partoprenis en la
podia diskuto kun parlamentanoj d-roj Werner Bormann, Michael Cwik kaj
Rainer Kurz.

Verka agado sur rimarkinda nivelo
---------------------------------
La verka agado estis je la sama nivelo kiel en la antauxa jaro. Tio
montrigxis cxefe en la magazino Monato, kie du niaj-membroj funkcias kiel
respondecaj redaktoroj pri iu fako: Roland Rotsaert pri ekonomio kaj
Yamasaki Seiko pri lingvoj. Krom ili, la jenaj membroj kontribuis al Monato
per verkado de artikoloj: s-rino Flory Witdockt kaj s-roj Marc Vanden-
Bempt, Kep. Enderby, Koffi Gbeglo, Per Hagemann, Gilbert Ledon, Mu Binghua,
Jan Pachter, Harald Schicke kaj Zandandu Zola.

La rubriko "ekonomio" en cxiuj numeroj estis plenumita. Ni atentigas niajn
membrojn, ke Monato rolas kiel la cxefa podio por nia verka agado, kaj ni
rekomendas la abonon de Monato.

Plie F. X. Gilbert faris en la revuo "La Domo de TAKE" (Tutmonda Asocio de
Konstruistoj Esperantistaj) serion de raportoj pri la Komercaj Cxambroj en
Francio.

Praktikaj agadoj
----------------
En Monato aperis reklamanonco de japana firmao Mitsui. Ni opinias la
peradon de tiaj entreprenaj anoncoj al Monato kaj aliaj Esperantlingvaj
gazetoj unu el la plej efikaj agadoj.

Nia BEK (Bulteno de Esperanto-Komerco - dulingva Esperanta kaj cxina) -
revueto pri anoncoj kaj deziroj al vendo/acxeto de varoj aux diversaj
servoj)-peranto s-ro Tianyi Wang dauxrigis gxian aperigon per ses numeroj
en 1997. La eldonkvanto estas pli ol 600, el tio cxiu IKEF-membro ricevas
ekzempleron. Cxe tiu okazo menciindas, ke s-ro Wang estas supozeble la sola
IKEF-membro, kiu gajnas sian vivtenadon senescepte per Esperanto-agado kaj
-komercado. Nia cxeha membro, d-ro Petr Chrdle per sia entrepreno KAVA-PECH
almenaux parte pangajnas sian vivon pere de Esperanto. Gratulon al
ambauxsinjoroj.

En cxiuj numeroj de La Merkato aperis komercaj anoncoj pri sercxoj kaj
ofertoj de esperantistaj komercistoj. Ni aperigas ilin senpage por homoj el
landoj kun pagoproblemoj. Bedauxrinde ni ne ricevas informon pri la sukceso
de tiaj anoncoj.

Nia membro s-ro Kees Ruig lancxis novan projekton, aperigitan en La Merkato
n-ro 58. Temas pri profesi-komercista reto, en kiu esperantistoj helpu kiel
peranto en mondvasta komercado. S-ro Ruig diskonigos la rezulton de sia
enketo.

Ni volas mencii ke ITRE (Internacia Tradukreto pere de Esperanto) havas la
celon de tradukado de dokumentoj el cxiuj kampoj en kiujn ajn lingvojn,
ankaux por komercistoj/ekonomiistoj. Gxi bone progresas, sed gxiaj
kapacitoj kun entute 66 tradukantoj permesas ankoraux pli da
mendoj/komisioj.

ERA
---
Esperanto-Radikala Asocio, aperigis sub redaktado de la Nobel-premiita
prof. Reinhard Selten 160 pagxan libron "La kostoj de la euxropa lingva
(ne-)komunikado". En gxi kunlaboris niaj membroj d-ro Werner Bormann, prof.
B. A. Wickstrom kaj s-ro Gregoire Martens.

La interret-aligxado de IKEF-anoj kreskas. Gxi estas bonega rimedo por
inform-intersxangxo.

Resumo
------
La jaro havis por IKEF - unuflanke - grandan intereson el la esperantistaro
(tion pruvas la plialtigxinta nombro de membroj) kaj gxi garantias solidan
financan bazon. Aliflanke la aktivajxoj de niaj membroj falis, kompare al
la antauxa jaro. La celo de nia fakgrupo ja ne estas akumuli monon, sed
elspezi gxin por celtrafaj agadoj farotaj laux la ideoj de niaj membroj.

Ni denove ripetas, ke la taskaro sur la kampoj komerco / ekonomio /
ekonomiko estas giganta kaj fruktopromesa por ni, kaj ke ni sendube havos
progreson, se ni intensigos nian aktivadon. Al tio ni invitas niajn
membrojn. Dum la jaro 1998 ni volas koncentri niajn fortojn al la "Kampanjo
2000", strategio de UEA por nova internacia lingva ordo, kaj por tio ni
petas la kunlaboron de vi. Ni esperas ke cxi-foje la pligrandigxinta
membronombro estos rezultiginta rimarkeblan progreson gxis fino de la nuna
jaro.

Franz Josef Braun, prezidanto
el La Merkato n-ro 60

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Someraj kursoj
==============

Nagx- kaj boatademuloj renkontigxas ekde 40 jaroj en la
tradicia SET (Somera Esperanto-Tendaro) en Lancxov, Cxehio,
en tri etapoj: 1-a etapo: 05-18.07, 2-a etapo: 19.07-01.08, 3-a
etapo: 02-15.08.

Kursoj estas A por komencantoj, B por progresintoj, C konversaciaj.

Esperanto, CZ-674-01 Trebic, Cxehio.

* * *

Kursoj por junuloj
==================

Cxeha E-Junularo organizas kurson por komencantoj (cxehaj),
progresantoj, por sinpreparantoj al ILEI-ekzamenoj kaj al estontaj
amatoraj instruantoj de E-o, en Prago la 18-25.07. Informojn donas:

Renata Beranova,
Svatoplukova 43,
CZ-748-01 Cxervenka, Cxehio.

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj de ni dauxre aktualigata, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon al la retposxta
auxtomata adreso(enhavo ne gravas): kalendaro@forigu.esperanto.org

10-26.07. Ripoz-Feriado apud Nigra Maro, Lviv-Jalta-Odeso-Lviv. Inf.:
  Tatjana Ogorodnikova, str. 9 majo 12 logx. 7, UA-334264 Jalta-Gurzuf,
  Ukrainio.

12-18.07. 4-a Internacia konkurso de klasika gitaro. Lokemo (Bretonio).
  Inf.: Mairie (Urbodomo), FR-22300 Trendrez-Lokemo, Francio, tel.:
  +33-2-96357452, fakso: +33-2-96357591.

13-19.07. MEmzorga LAgumado (MELA), Delegyhaza. Inf.: Edit Lindwurm,
  Dunadulo u. 5/c. 5/32. HU-1212 Budapest, Hungario.

13-20.07. Artaj Laboroj kaj Ripozo, apud Balatono. Inf: Vojagxoficejo
  Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario,tel.: +36-1-2680306,
  fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

14-19.07. Enkonduko al jogo, La Chaux-de-Fonds. Inf.: Kultura Centro
  Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio, tel./fakso:
  +41-32-9267407.

15-25.07. 7-a Internacia Esperanto-Kurso por Gejunuloj. Inf.: Cxeha
  Esperanto-Junularo, Renata Beranova, Svatoplukova 43, CZ-74801 Cxervenka,
  Cxehio. Rete: cea@forigu.tnet.cz

17-24.07. Turisma Semajno (TUSE-98), Poprad. Inf.: Esperanto Regiona
  Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio, tel./fakso:
  +421-92-32419.

17-24.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj (unua parto), Gresillon.
  Inf.: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio, tel.:
  +33-241-891034.

18-24.07. Internacia Esperanto-Konferenco MCMXCVIII de OSIEK: Romiaj
  influoj kaj la latina lingvo en la mondkulturo. Inf.: Triesta E-Asocio, CP
  601, IT-34100 Trieste, Italio, tel./fakso: +39-40-763128, rete:
  ericl@forigu.iname.com.fr aux nored@forigu.iol.it

18-24.07. 34-a Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), Veisiejai. Inf: Litova E-
  Asocio, P.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio, fakso: +370-7-228616.

18-25.07. 20-a Renkontigxo de E-Familioj, Mosonmagyarovar. Inf.: Ges-roj
  Slezak, Damjanich u. 2, HU-9200 Mosonmagyarovar, Hungario, tel.:
  +36-96-211271.

18-25.07. 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Odessa. Inf.:
  Grigorij Geht, ul. Bebelja 9/38, UA-270014 Odessa, Ukrainio, tel.:
  +7-482-217336. Rete: vdp-slot@forigu.eurocom.odtelnet.net

18-25.07. 7-a Internaciaj Esperanto-kursoj por junuloj, Internaciaj
  Ekzamenoj UEA/ILEI, Prago. Inf.: Renata Beranova, Cxeha Esperanto-Junularo,
  Svatoplukova 43, CZ-748 01 Cxervenka, Cxehio, tel.: (laboreja)
  +420-68-5639524. Rete: cea@forigu.tnet.cz

18.07-01.08. 17-a Katolika Esperanto-Tendaro de IKUE, Srebranice. Inf.:
  Katolika Sekcio de Cxeha Esperanto-Asocio, Miroslav Sxvacxek, Trsxicka 6.
  CZ-75127 Pencxice, Cxehio.

***************************************************************************

Montgrimpo julie
================

De la 8-a gxis 12-a de julio iranaj geesperantistoj montgimpos en la dua
plej alta suprajxo de la monto Sabalan, en Irano. La programo konsistas el
diversaj eroj kaj ne celas nur profesiajn montgrimpantojn. Eskterlandaj
partoprenantoj estas ege bonvenaj! Detalaj informoj cxe:

Irana Esperanto-Centro,
P.O.Kesto: 17765-185, Tehrano,
rete: irejo@forigu.neda.net

***************************************************************************

Unua kompleta sezono
====================

En marto komencigxos la unua tutjara sezono en du novaj Esperanto-centroj
en Kroatio, starigitaj pasintjare de "Orbis Pictus" el Triesto (Italio).

La apudmara Vilao "Amfora" en Rijeka ofertas prelegojn pri "instruisto de
instruistoj", Jan Amos Komensky, ankaux kiu havis proponon pri la
internacia lingvo, du jarcentojn antaux Zamenhof.

Bieno "Njegusx" startos per provoka diskut-forumo "Esperanto venkos
malgraux esperantistoj". Enkonduke mag. Vinko Osxlak intervjue prezentos la
samtitolan libron de Zlatko Tisxljar, kiu ankaux aktive partoprenos la
diskutadon. Kadre de la distra programo okazos publika koncerto de s-ino
Jadwiga Dziegielewska el Polio.

La vilao funkcios dum la tuta jaro, dum la bieno restos fermita dum la
vintraj monatoj (novembro-februaro). La domoj ofertas diversajn edukajn kaj
distrajn programojn, semajnfine kaj tutsemajne. Dum cxiu programo estas
proponataj porkomencanta kaj konversacia kursoj gvidata de diversaj
instruistoj.

La prezoj en la domoj estas modestaj, krome estas ellaborita speciala
rabat-sistemo por cxiuj partoprenantoj.

Cxiujn bezonatajn informojn eblas ricevi cxe la organizanto:

Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx,
Via Leghissa 6/I, IT-34131 Trieste, Italio.
Rete: orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************

Baltiaj Esperanto-Tagoj
=======================

- unu el la plej famaj orient-euxropaj arangxoj
                         - abunda, varia movada programo, prelegoj, kursoj
- amuzo, ripozo, somerumado en internacia E-etoso
                         - komfortaj hoteloj, modestaj kotizoj,
- aligxilo en Eventoj-148/149

                Fartu bona ankaux vi en Litovio!

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

EP-anado
========

El konversacio inter euxropa deputito Leo Tindemans kaj aktiva kunlaboranto
komence de septembro 1997:

Leo Tindemans opinias, ke nepras dauxrigi nian inform-kampanjon cxe
Euxroparlamentanoj, EP-anoj (ekz., li (*) miris ke jam ekzistas tiom da
ebloj por starigi kontaktojn per E-o kun Cxinio, Japanio, Koreio).

Tamen ni atentu pri la "informado-polucio": cxiutage EP-anoj ricevas amason
da leteroj, petoj, informoj, kaj ne plu eblas legi cxion! Sekve nia
informado estu praktika, konciza, okulfrapa, por veki intereson.

Laux li, la nuna prioritato por EP-anoj estas sociaj problemoj, sed, post
du jaroj envicigxos la lingva problemaro pro aligxo de novaj landoj
(Hungario, Polio, Estonio,...) kaj de novaj lingvoj.

Do, urgxas jam nun, ke e-istoj pli eble trafe informu la EP-anojn pri la
realaj ebloj kaj pri praktikaj aplikoj de E-o, t.e. antaux ol ili
ekpritraktos la lingvan problemon, gravan kaj tiklan. Poste tro malfruos,
cxar tiam ili ne, aux mise pensos pri E-o kiel unu el elekteblaj solvoj.

Antauxe Tindemans jam estis favora al uzado de E-o, sed li deklaris, ke
post tiu konversacio li pli atente legos ricevitajn informojn pri E-o. Ni
atentu, ke nur kompetentuloj senpere rilatu kun EP-anoj! Konkludu vi mem!

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Belgio

Postskribe

1. Envicigxis la 118-a: S-ro James Janssen van Raay (UPE, NL).

2. En leteroj al jxurnalistoj kaj politikistoj, piednote mi mencias
   http://www.esperanto.net, retpagxejo kie eblas ricevi informojn pri E-o
   en 25 lingvoj.

(*) Temas pri originallingva gratulletero aldonita, kies traduko estas:
"Efektive via agado estas sukcesplena; pro tio mi gratulas vin. Vi kunigas
idealismon kaj praktikemecon, tio maloftas. Leo Tindemans" - kiu estas
eks-cxefministro, konata en Belgio kiel "Sinjoro Euxropo".

***************************************************************************

Instrui kaj tendumi
===================

S-rino Jeannine Despiney, eksesperantistino, lancxis projekton pri malfermo
de tendumejo (3-stela) en sia vilagxo FR-31420 Cassegnabere-Tournas, apud
Aurignac, Francio.

Por allogi la publikon, inter diversaj "plusoj" estas ankaux la ebleco
lerni Esperanton pli aux malpli intense. La bezono por E-instruisto
ekzistas cxefe en la dua duono de julio, eble ankaux en auxgusto.

La instruisto ricevos senpagan tendumadon (sxli prefere kunportu la tendon)
kaj mangxadon, sed ne salajron. Interesigxantoj kontaktu telefone al:
+33-05-61987100.

el Norda Gazeto, aprilo-98

***************************************************************************

Esperanto en irana jxurnallibro
===============================

En Irano kelkaj jxurnaloj cxiujare aperigas libron enhavanta la plej
gravajn artikolojn, eseojn kaj raportojn kolektitajn dum la jaro.

La cxefredaktoro de la konata matenjxurnalo "Iran" por pliricxigi la
cxijaran jxurnallibron petis oficialskribe prof-n M. H. Saheb-zamani
prepari eseon pri fremdlingvaj problemoj en Irano kaj pri la rolo de E-o
kiel la solvo.

Saheb-zamani (honora membro de UEA) estas lingvopatologo kaj verkisto, kiu
dum 50 jaroj publikigis 20 librojn, el kiuj kelkaj koncernas E-on.

Kiam Saheb-zamani komencis skribi la E-eseon por la irana jarlibro, sercxis
la devenon de E-o en Irano. Pri la cx. 90 jara historio lia pretigata
manuskripto atingis jam cx. 1000 pagxojn kaj enhavas multajn
fotodokumentojn. Li decidis eldoni tiun cxi unikan studajxon kiel propran
libron, temantan pri la devenoj kaj historioj de la naciaj lingvoj, pri E-o
en la mondo kaj en Irano, pri la ebloj lerni/studi gxin, pri gxia
internaciigxo. Li dum longaj jaroj kolektis-arkivigis E-materialojn por
verki tiun libron kio nun realigxis kvazaux "pretekste".

Saheb-zamani subtenis la eldonotan jxurnallibron per tio, ke li liveris al
gxi resumon de sia libro.

Mojtaba Kheir-Khah

***************************************************************************

"Paperball" trasercxas jxurnalojn
=================================

Jam pluraj landaj asocioj sukcese uzas la interreton por reaga servo.
Ekzemple en Germanio aro da rete ligitaj aktivuloj de tempo al tempo
dissendas inter si artikolojn kun mencioj de Esperanto aux lingvaj
problemoj, kiuj donas al ni okazon por skribi legantleteron.

Germanlingvanoj nun havas ankaux la eblecon senpage trasercxi aron da
jxurnaloj de la koncerna tago samtempe. Tion ebligas la sercxprogramo
"Paperball", kiu uzeblas cxe la adreso http://www.paperball.de.

Entajpante la sercxvorton "Esperanto", mi ricevis pozitivajn rezultojn la
2-an de majo (kiam la gazeto "Neue Zuercher Zeitung" parolis pri
"Esperanto-mono") kaj la 3-an de junio (kiam "Salzburger Nachrichten"
parolas same metafore pri "stentora Esperanto" (t.e. "stila tutmondigo" kaj
"disvastigo de ideoj") kiel celo de la muzikisto Jordi Savall.

Pli da rezultoj oni ricevas cxe sercxvortoj kiel "fremdlingvoj" kaj
"lingvaj problemoj". Kiu emas, povas cxiutage trovi pere de "Paperball"
plurajn artikolojn, al kiuj eblas reagi per legantletero favore al
Esperanto.

Ulrich Matthias, Germanio
Ulrich.Matthias@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Perspektivoj per Esperanto
==========================

Programo de la simpozio pri lingvo-politiko kaj interkultura edukado,
okazonnta enkadre de la UK, en Montpellier.

1-a sesio
---------
Prezidas Lee Chong-Yeong, 07.08.98 matene. Temo: Lingvoj kaj interkultura
edukado

- Modeloj de interkultura edukado (J. Edwards)

- La Unesko-projektoj pri interkultura edukado (reprezentantoj de Unesko
  kaj de la Unesko-projektoj pri edukado al paco la Euxropa Konsilantaro)

- La roloj de lingvoj en interkultura edukado (D. Charters)

- La eblaj roloj de Esperanto en la edukado pri paco (R. Glossop).

2-a sesio
---------
Prezidas Renee Triolle, 08.08.98 posttagmeze. Temo: Lingvo-lernado en
lernejoj

- Antaux-arangxado kaj kontrolado de lingvo-lernaj procedoj (L. Acharoli).

- Eksperimentoj pri lernado de Esperanto: (H. Frank)
  - pri facileco (R. Corsetti),
  - pri lern-faciligo al aliaj fakoj,
  - pri emociaj efikoj,
  - pri sintenoj al paco kaj al respekto de aliaj kulturoj.

- Plani la lernadon de planlingvo: (K. Smideliusz)
  - lern-rimedoj (P. Gubbins),
  - instru-metodoj (A. Orellana)
  - testiloj.

3-a sesio
---------
Prezidas Duncan Charters, 08.08.98 posttagmeze. Temo: La UNESKO-UEA-ILEI-
projekto "Interkulturo"

- Celoj de la UEA-ILEI-projekto "Interkulturo", en la kadro de la Unesko-
  projekto Linguapax, pri interkultura edukado kaj edukado al paco
  (M. Latore).

- Reto de partoprenantaj lernejoj: (M. Belosxevicx)
  - komunaj ecoj,
  - specifecoj,
  - komunik-rimedoj (M. Grosjean).

- Lernilaro kaj kontrolilaro por la projekto (E. Vilisicz), (S. MacGill)

- Instru-eksperimentoj kadre de la projekto.

Informas:

ILEI, UEA
Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 Rotterdam, Nederlando
rete: uea@forigu.inter.nl.net

***************************************************************************

IEM re(k)te alireblas!
======================

Internacia Esperanto-Muzeo, la plej granda E-biblioteko pasxo post pasxo
plenigas sian perkomputilan katalogon, kaj disponigas gxin al
interesigxantoj per interreto.

Adreso de la sercxebla elektronika katalogo "Trovanto":
http://www.onb.ac.at/online_s/esperanto/espdb.htm

Via vizito al tiu retpagxo estas utila ne nur por vi mem (ja oni povas
prunti librojn el Vieno pere de interbiblioteka prunto-sistemo: vi devas
nur iri gxis via urba biblioteko) - sed la vizito utilas ankaux por IEM, ja
Auxstria Nacia Biblioteko, kies parto IEM estas, tenas oficialan
statistikon pri siaj (nun iom inter si konkurantaj) katalogoj! Pliaj
informoj cxe:

Christian Cimpa
cimpa@forigu.onb.ac.at

***************************************************************************

40 jaroj da teatrumado
======================

Bulgara Esperanto-Teatro, BET fondigxis en 1958. La 20-an de majo cxi-jare
oni festis la 40-jaran jubileon en Sofio, enkadre de kio estis prezentita
la unuakta komedio "Budapesxta ekzameno" de Sandor Szathmari. BET ricevis
"Oran Stelon" de la asocio de Bulgaraj geaktoroj kaj BEA distingis cxiujn
geaktoroj per oraj insignoj.

Spektakloj de BET:

1958 - Unua spektaklo - Br. Nusxicx, P. Javorov ka.
1959 - "Cxasantoj de oficoj" - Ivan Vazov.
1960 - "Komedio de eraroj" - Shakespeare.
1964 - "Edzigxpropono" - A. P. Cxehov.
1966 - "Urso" - A. P. Cxehov.
     - "Dio absolvu" - Elin Pelin.
1968 - "Akridoj" - L. Kostov.
1970 - "Virina regno" - Anton Strasximirov.
1971 - "Mandragora" - Machiavelli.
     - "Kara mensoganto" - G. Kilti.
1974 - "La rozoj" - A. de Benedetti.
     - "La razisto de Sevilla" - Beaumarchais.
1975 - "Servisto de du mastroj" - C. Goldoni.
1976 - "Lernejo de virinoj" - Moliere.
1977 - "La ventmuelejo" - Elin Pelin.
1978 - "Megero" - Anton Strasximirov.
1979 - "Amo" - laux Paul Geraldy.
1983 - "Malnovmoda komedio" - Al. Arbuzov.
     - "Epifanio" - Shakespeare.
1984 - "La milionulo" - Jordan Jovkov.
1985 - "Augsburga kretocirklo" - laux B. Brecht.
     - "Tri virinoj en la negxo" - laux Erich Kastner.
1987 - "La kaverno de Salamanca" - Cervantes.
     - "Pikniko sur batalkampo" - Fernando Arabal.
1988 - "Fabelo pri kalpakoj" - P. Pancxev.
1989 - "Lancxo" - Emilija Lapenna
1990 - "Mi ne plu konas vin" - A. de Benedetti.
1992 - "La gastejestrino" - C. Goldoni.
1995 - "Triptiko" - Giorgio Silfer.
1997 - "Espere Despere" (tri unuaktaj dramoj).

El la biografio de Bulgara Esperanto-Teatro
-------------------------------------------

1958 - BET estis fondita sub la auxspicio de BEA.
1958 - Unua partopreno en nacia kongreso de BEA.
       Gxis 1997 prezentadoj en cxiujaraj nacia E-kongresoj.
1959 - Unua partopreno en UK de Esperanto.
       Gxis 1997 prezentadoj dum 23 Universalaj kongresoj.
1964 - Unua partopreno en kongreso de TEJO.
       Gxis 1997 prezentadoj dum 4 kongresoj de TEJO.
1972 - Unua partopreno en kongreso de IFEF.
       Gxis 1997 prezentadoj dum 4 kongresoj de IFEF. De 1970 gxis 1983
       ekzistis ankaux teatra grupo da elstaraj bulgaraj aktoroj sub la
       gvidado de Kiril Drajxev.
1983 - oni celebris la 25-jarigxon de BET en Sofio kaj dum la UK en
       Budapesxto.
1989 - Grupo da aktoroj el Teatro de la Junularo enSofio formis la novan
       konsiston de BET. BET prezentigxis per siaj spektakloj antaux miloj
       da spektantoj en 28 urboj en Euxropo kaj ankaux en Kubo.
1998 - 40-jarigxo de BET.

inf: Mariana Evlogieva
interpres@forigu.biscom.net

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Ne tiel
=======

Ofte ni renkontas malfacilajxojn, klopodante antauxen pusxi nian movadon,
kaj travivitaj negativaj spertoj povas malentuziasmigi homojn. (- Aliflanke
sagxaj homoj lernas el fusxoj de aliaj... - ndlr)

La 21-an de decembro en Kiev, Ukrainio, okazis la 6-a kongreso de Ukrainia
Esperanto-Asocio, UkrEA. Kadre de gxi estis planita prelego pri utiligo de
interreto.

Por la prelego mi antauxpreparigxis dum 10 horoj, presis pere de kolora
presilo dekojn da pagxoj, sed evidentigxis, ke tiu temo interesas preskaux
neniun. Oni diris, ke pro manko de tempo mi rakontu "en du-tri vortoj pri
tio". Do, dum 2-3 minutoj mi devis rakonti pri tio, kion mi elsxutis el
reto dum pluraj horoj (!!!), kaj estis dekoj da pagxoj kiujn trarigardis
nur kelkaj homoj kaj nur suprajxe.

Por la plia efiko mi decidis kunporti la sisteman blokon de la komputilo.
Por alporti la aliajn partojn de la komputilo mi petis kievan esperantiston
alporti ilin. Li promesis al mi fari tion. Sed antaux komenco de la
kongreso oni min sciigis, ke la bezonatajn partojn de la komputilo oni
veturigis per taksio, reen mi devas ilin veturigi sammaniere kaj mi devas
rekompenci cxiujn elspezojn, ja estis mi, kiu bezonis tiujn periferiajxojn.
Al mia demando, ke: kiu rekompencos al mi veturigon de la multe pli valora
sistema bloko - oni povis respondi nenion. Mankis la kablo por konekti
komputilon al kurento. Ecx kiam komputilo estis sxaltita, nur 2-3 homoj
venis por rigardi, kiamaniere oni povas labori en interreto kaj kiel
aspektas la tie troveblaj informoj.

Fine mi estis komisiita okupigxi pri interreto kaj prepari retpagxojn de
UkrEA.

Kiel mi konstatis, ukrainia esperantistaro tute ne estas preta por uzi
komputilajn retojn kaj ecx ne konjektas pri la eblecoj, kiujn tiuj povas
doni.

Aleksandr Grisxcxenko
agri@forigu.doris.lugansk.ua

***************************************************************************

U E A
/////

Koalicio por Internacia Helplingvo
==================================

En majo 1997 fondigxis en Novjorko Koalicio por Internacia Helplingvo.
Temas pri forumo, kiun iniciatis UEA kaj Transnacia Radikala Partio (TRP)
kaj kiu estas malferma por cxiuj internaciaj ne-registaraj organizajxoj,
kiuj havas oficialajn rilatojn kun UN kaj kiuj favoras neuxtralan solvon de
la lingva problemo aux almenaux interesigxas pri gxi. Krom UEA kaj TRP, la
fondaj membroj de la Koalicio estas Bahaa Internacia Komunumo, Templo de
Interkompreno kaj Mondfederisma Movado.

Jxus aperis la unua numero de la Novajxletero de la Koalicio, redaktita de
Jim Medrano el la Novjorka Oficejo de UEA, kiu zorgas pri la administrado
de la Koalicio. Gxi estis eldonita en 400 ekz. kaj distribuita al
internaciaj organizajxoj kaj UN-misioj. Gxia cxefa lingvo estas la angla,
kaj krome estas uzataj la franca kaj Esperanto.

Sur la 8 pagxoj de la unua numero aperas la fondodeklaro de la Koalicio;
raporto pri la 15-a konferenco de CED pri "Lingvaj rajtoj kaj lingvaj
respondecoj"; propono de TRP pri traktado de la demando pri internacia
helplingvo en la tagordo de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio de UN; propono
de la Bahaa Internacia Komunumo al UN pri internacia helplingvo, informo
pri la programo "La Euxropa Lingva Konstelacio", k.a. aktualajxoj.

el NUN

***************************************************************************

Internaciaj ekzamenoj: 2!
=========================

En majo aperis dua eldono de la gvidlibreto por la elementa kaj meza
niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA.

La unua eldono de la gvidilo aperis en 1989 kaj post elcxerpigxo gxi estis
sensxangxe represita en 1996. La unua parto de la 34 pagxa gvidilo enhavas
la celaron, postularon kaj regularon de la ekzamenoj. En la dua parto estas
specimenaj tekstoj de la ekzamenoj de ambaux niveloj. Interesitoj povas do
ricevi bonan bildon pri la ekzamenoj kaj sekve pli bone prepari sin. La
gvidilo tauxgas kiel ekzercilo por memstudantoj sed ankaux por kursoj.

La nova eldono estas reviziita de Atilio Orellana Rojas, la nuna prezidanto
de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA, kiu povis konsideri la
spertojn el la ekzamensesioj, okazintaj jam en multaj landoj en cxiuj
kontinentoj.

La libreto kostas 6,60 guldenojn. La libroservo de UEA donas trionan
rabaton ekde tri ekzempleroj.

UEA

***************************************************************************

UEA prezidanto gastis
=====================

Lige kun sia partopreno en la simpozio pri lingvo kaj homaj rajtoj en
Gxenevo (vidu Eventoj n-ro 142), la prezidanto de UEA prof. Lee Chong-Yeong
renkontis aktivulojn de la svisa Esperanto-movado.

Post vizito de Gxenevo (la domoj, en kiuj iam situis la Centra Oficejo de
UEA) prof. Lee veturis al La Chaux-de-Fonds (vizito al Centro de
Dokumantado kaj Esploro de Lingvo Internacia, CDELI). En la renkontigxo
partoprenis ankaux ges-roj Sabine kaj Christian Darbellay, kiuj respondecas
pri la agado "Savu la kulturan heredajxon de Esperantujo" kadre de Kampanjo
2000, kaj d-ro Renato Corsetti, membro de la UEA-komisiono pri Kampanjo
2000. La cxefa temo de la diskutoj rilatis al la kunordigo de la klopodoj
konservi la librajn kaj aliformajn produktajxojn de la Esperanta kulturo,
kiuj nun estas ofte nealireblaj, neglektataj aux minacataj en disaj
kolektoj. La vespera programo konsistis el renkontigxo kun lokaj samideanoj
en la ejoj de la Kultura Centro Esperantista.

UEA
el NUN

***************************************************************************


I.L.E.I.-INSTRUADO
/////////////////

Cxu vi instruas?
================

Instruado de la lingvo estas unu el la gravaj flankoj en la disvastigo de
Esperanto. La ligo de E-instruistoj ILEI invitas la interesigxantojn
farigxi membro, alportante sugestojn kaj partopreni pedagogiajn arangxojn.

Membro de ILEI povas esti cxiu esperantisto, ne gravas cxu li instruas
Esperanton aux ne; cxiu Esperanto-instruanto profesia aux ne, kaj gxenerale
cxiu esperantisto kiu interesigxas aux okupigxas pri lingvo-instruado.
Gxenerala kontaktadreso estas tiu de la sekretario: Maria Belosxevicx,
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr

* * *

ILEI nomumis novan reprezentanton por Hispanio, cele al la kreo de landa
sekcio: Pedro M. Martin Burutxaga, Ctra Estacio 2, A-5-2; ES-17300 Blanes
(Girona), retadreso: pmarti10@forigu.pie.xtec.es

***************************************************************************

KONKURSO
////////

Cxu vi povas desegni?
=====================

La asocio Esperanto en Vendomois deziras kolekti infan-desegnajxojn por la
ekspozicio kion gxi organizos septembre 1998 en urbo Vendome, Francio.

Ni petas cxiujn infan-prizorgantojn inviti siajn gelernantojn, geknabojn
desegni laux unu el jenaj temoj: toleremo, naturprotektado, tradicioj kaj
kulturoj de via lando. La desegnajxoj havu proksimume 50x40 cm-ajn
dimensiojn.

Premioj estos atribuitaj al 2 elektitaj laboroj en cxiu el cxi subaj
kategorioj: sub la 7-a jaragxo, agxo inter 7-10 jaroj, kaj inter 10-14.
Dorse de la desegnajxo aux sur aldonita slipo, notu la nomon, naskigxdaton,
adreson, lernejon de la infano.

Sendu la laborajxojn antaux la 10-a de auxgusto al:

Esperanto en Vendomois,
Les Monts, FR-41360 Lunay, Francio.
Rete: m.noulin@forigu.hol.fr

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Lista interlingvistiko
======================

Danke al Jouko Lindstedt ekfunkciis nova Esperanta dissendolisto BJA kun la
temo: socia interlingvistiko, kies celo estas antauxenigi la studadon de
ensociigxintaj planlingvoj - tio estas, funkciantaj lingvoj kreitaj por
interkultura komunikado surbaze de konkreta projekto.

Por aligxi, sendu mesagxon al la adreso 
kaj la teksto estu: "subscribe bja-listo via@forigu.kompleta.adreso"

La hejmpagxo (deira retpagxo) pri BJA-LISTO trovigxas cxe:

http://infoweb.magi.com/mxfettes/bja-listo.html

Al viaj demandoj respondas:

Jouko.Lindstedt@forigu.Helsinki.Fi

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Cxu recenzi aux ne?
===================

Preskaux cxiusemajne ni ricevas artikolon kun informo, recenzo pri iu nova
libro, literatura aux poezia eldonajxo - por aperigi gxin en Eventoj.

Unuflanke ni volonte farus gxin, sed la profilo de Eventoj estas alia: la
Esperanto-movado, gxiaj eventoj, faka aplikado, landa agado, disvastigo
ktp. Do, ne atendu de ni plenigon de la pagxoj per longaj eseoj, reklamoj,
recenzoj pri literaturaj aferoj (prefere vizitu vian libroservon).

La ricevitajn eldonajxojn ni tamen listigas kun la bazaj trajtoj en la
rubriko "Ni mencias" - kio ja ankaux estas reklamo.

Aliflanke, pro la prioritato de faka, scienca aplikado ni volonte helpas
diskonigi la aperon de tiutemaj eldonajxoj. TIAJN librojn ni volonte
akceptas, kaj volonte informas pri ili.

Ne petu do de ni aperigon de recenzoj pri poeziaj, literaturaj aferoj.

Laszlo Szilvasi, red.

***************************************************************************

MALLONGE
////////

La 1-an de aprilo en la Universitato de Loveno la Nova, Belgio s-ro Alain
Delmotte prelegis pri nia lingvo antaux cx. cent auxskultantoj - cxefe
studentoj kaj profesoroj.

* * *

Aperis nova, dulingva (okcitana kaj Esperanta) revuo EsperantOC, legeble en
interreto cxe http://www.k.shuttle.de/ fs1003/EsperantOC/

* * *

La Esperanto-grupo de la germana urbo Forchheim nun atingis de sia urba
administrado, ke en la jxus aperinta urba turista prospekto estas parto de
informoj ankaux en Esperanto. Gxi haveblas cxe: Tourist-Information,
Rathaus, DE-91301 Forchheim, Germanio.

* * *

La 1-a de majo en Berlino: kvar membroj de la berlina "Maldekstra Forumo"
partoprenis la manifestacian arangxon de la Germana Ligo de Sindikatoj
antaux la berlina urbodomo proksime al Alexanderplaco. Tie ili malvolvis
grandan sloganbendon kaj disdonis kelkcent priesperantajn flugfoliojn. Jam
la kvaran jaron festas la berlinaj esperantistoj la tagon de la 1-a de majo
tiel. - el NUN

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

SVEDAJ BIRDOJ - Proponoj al Esperantaj Sciencaj kaj Komunlingvaj Nomoj.
  Auxtoro: Malte Markheden, Sjohaga, Svedio, 1996, 26 p., A-5.

* * *

INSTRUPROGRAMO DE ESPERANTO POR LERNEJANOJ - kune kun metodikaj konsiloj.
  Auxtoro: Andrzej Pettyn, Eldonejo Peano, Polio, 1997, 26 p. A-5.

* * *

KIU MALKOVRIS OKSIGENON? - Jan Waclaw Pioro, Polio, 3-a edono 1996,
  eldonnombro 200, p. 8. A-5.

* * *

HISTORIO PRI NOMIGO DE KEMIAJ ELEMENTOJ EN ESPERANTO
  - Jan Waclaw Pioro, Polio, 2-eldono, 1996, 12 p. A-5.

* * *

HISTORIO DE SISTEMIGO DE KEMIAJ ELEMENTOJ - Jan
  Waclaw Pioro, Polio, 2-a eldono, 1996, 8 p. A-5.

* * *

NOMOJ DE ACIDOJ EN INTERNACIA LINGVO ILo - Jan
  Waclaw Pioro, Polio, 3-a eldono, 1996, 28 p. A-5.

* * *

SUR RANDO VULKANA - 56 elektitaj poemoj pri Hungario
  inter 1952 kaj 1956. Eldonis Debrecena Bulteno, Hungario, p. 56, A-5.

* * *

LUNSxAFIDOJ - Lirika konfeso pri Hortobagy.
  Eva D. Kovacs, Hungario, 1997, 56 p. A-5.

***

LA BOTELO KAJ ALIAJ NOVELOJ - Janos Sarkozi, Eld. Debrecena Bulteno,
  Hungario, 2-a plibonigita eldono, 1997, 37 p. A-5.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Aikido ligitas al Oomoto?
=========================

Interesa batalarto estas aikido - nomo proponita de s-ro Degucxi, fervora
e-isto - ja ties plejmultaj modernaj skoloj fontis el la instruoj de
O-sensei (grandmajstro) Uesxiba, kiu komencis instruistan karieron en la
kadro de Oomoto, religio konata al ni pro gxia konstanta laboro en kaj por
Esperanto.

laux Rik Dalton
el Brita Esperantisto, n-ro 936

***************************************************************************

La angla komplete venkas en EU
==============================

Laux nova studajxo, kiu konatigxis meze de januaro 1998, en instancoj kaj
servoj de Euxropa Unio (EU) nun klare la unuan rangon de uzataj lingvoj
tenas la angla, kiu forpusxis de tiu loko la francan. La germana, plej
granda lingvo ene de EU, draste falis sur la skalo, aliaj euxropaj lingvoj
ludas preskaux nulan rolon.

Oni analizis proksimume unu miliardon da dokumentaj pagxoj, kiujn tradukis
la lingvoservo de EU-komisiono dum la pasintaj du jaroj. La rezulto estas:
42 elcentoj de tekstoj tradukitaj en aliajn lingvoj de EU (en kiu ja
lauxkontrakte cxiuj havas egalan rajton) venis el anglaj originaloj, 40
elcentoj el francaj originaloj, nur 6 elcentoj el la germana kaj nur 3 el
hispana aux itala. Tio do signifas, ke plimulto de dokumentoj estas verkita
originale en la angla lingvo.

Dum multaj jardekoj, post la fondo de la unua euxropa komunumo, tiu pri
karbo kaj sxtalo en 1951, kaj en posta Euxropa Ekonomia Komunumo (fondita
en 1957) la franca lingvo tenis tute klare la unuan rangon en cxiuj komunaj
instancoj kaj servoj. Ecx post aligxo de Britio en 1972 la franca restis la
plej grava lingvo. Sed tio nun evidente pasis.

EU-korespondantoj, kiuj raportis pri la menciita nova analizo, atentigas
krome ke jam delonge ankaux en interparoloj de ministroj, oficistoj kaj
parlamentanoj de EU oni uzas preskaux nur la anglan, kiun scias cxiuj; la
germanan, ekzemple, regas preskaux neniu brito, franco kaj sudeuxropano.

Laux la raportoj, konkretigxas ankaux onidiroj, ke la franca registaro -
pro la evidenta venko de la angla - volas sxangxi sian lingvopolitikon kaj
enkonduki en mezlernejoj kiel unuan fremdan lingvon por cxiuj la anglan.

Nun lernantoj povas elekti ekzemple ankaux la germanan kiel unuan
fremdlingvon, sed tion faras nur cx. 10 %-oj. La germana lingvo en Francio
anstatauxis la iamajn elitismajn lingvojn, la antikvajn latinan kaj grekan.
Laux analizoj, la germanan elektas la plej bonaj francaj lernantoj.

Inverse, ankaux en Germanio (ecx en regionoj najbaraj de Francio) nur ega
malplimulto da lernantoj elektas la francan kiel unuan fremdan lingvon,
cxiuj aliaj la anglan.

* * *

Kelkajn semajnojn antauxe, opinisonda instituto Gallup enketis en 8 EU-
sxtatoj pri enkonduko de ununura oficiala lingvo de EU. La rezulto estis,
ke 47 elcentoj kontrauxis la ideon, 48 estis por. Demandite, kiun lingvon
oni preferus, se oni devus elekti oficialan lingvon, 86 elcentoj indikis la
anglan, 65 elcentoj la francan, 47 la germanan, 30 elcentoj la hispanan kaj
21 elcentoj la italan.

En 4 landoj plimulto pledis por ununura oficiala lingvo: Italio (70 %),
Belgio (54 %), Hispanio (53 %) kaj Nederlando (51 %). En la aliaj 4 landoj
oni plimulte kontrauxas tian solvon: Francio (51 % kontraux), Germanio
(52), Luksemburgio (54) kaj - oni miru! - plej forte Britio (65 %). 64
elcentoj de cxiuj enketitoj diris, ke enkondukon de ununura oficiala lingvo
oni devus decidi per referendumo.

Stefan Maul
el ret-info

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

- Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj!

Mi posedas tri virkatojn, per kiuj mi jxonglas. Mi sercxas knabinon por
plifortigi la programon! Kiu kuragxas, skribu al: K.-D. Albrecht, Selauer
Strase 59, DE-06667 Weisenfels, Germanio.

***

Senpage oni povas havi 5 retpagxojn kaj 1 retadreson cxe
http://www.freeyellow.com/ members2/teamholm/

***

Mi petas tiujn kiujn interesas la temo "Esperanto kaj la militoj" aux havas
historiajn atestajn materialojn pri la agadoj de esperantistoj dum militoj
en la tuta mondo, kontaktu min: Jurij Sxevcxuk, ul. Gagarina 57-19,
RU-169700 Pecxora, Komi, Rusio, reto: shevchuk@forigu.north.parma.ru

***

Por trikado mi okupigxas pri kolektado de popolaj kaj naciaj ornamajxoj,
kio estas pli facila kaj bela ol la tradiciaj. Tial mi sercxas samideanojn
por intersxangxi tiujn de viapopolaj. Mi intencas ecx verki libron pri gxi
en E-o. S-ino Tatjana N. Lezginceva, RU-103527-Moskvo, Zelenograd, 854,
Rusio.

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Dek komencantoj - inter 9 kaj 40 jaraj - deziras korespondi tutmonde.
Bildkartoj kaj leteroj estas bonvenaj kun kuragxigaj mesagxoj. Skribu al la
instruisto: Luciano Martins Pomponet, Rua Aracuja 150/301, Campo Grande,
BR-23080-070 Rio de Janeiro - RJ, Brazilio.

* * *

16-jara lernantino tre sxatus ricevi vian ajnateman leteron, logxu ie ajn.
Rima Nikonovaite, Zukausko str. 8-26, LT-3043 Kaunas, Litovio.

* * *

Delonge deziras havi leteramikojn el Hungario 43-jara edzinigxinta
sinjorino kun 3 infanoj. Grazyna Byczkowska, ul. Podjazdowa 6, PL-60480
Poznan, Polio.

* * *

Mi estas 33 jara kaj sercxas korespondemulojn el la tuta mondo. Tre
interesas min la situacioj de korpulentuloj en ilies societoj. Cxu ekzistas
antauxjugxoj aux diskriminacioj kaj kiel solvi tiajn problemojn? Mi mem
estas ege dika kaj mi lernas akcepti mian nunan situacion. Peggy Ley,
Heinrich-Gross-Strasse 2, DE-21107 Hamburg, Germanio.

***************************************************************************

                   Ju pli da legantoj, des pli da utilo!
               Varbu ankaux Vi novajn abonantojn por Eventoj
                         dum viaj someraj vojagxoj!

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 151, 2/junio-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885.
Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Jozsef Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************