Eventoj n-ro 147, retposxta versio ********************************** Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavlisto --------------------------------------------------------------------------- Enhavo ------ TITOLPAGxE ////////// - Kolekti kaj konservi komputile ------------------------------ Hodiau jam cxiuj E-libroj kaj gazetoj estas farataj per komputiloj, do estus tre simple konservi la tekstojn por iamaj novaj eldonoj kaj reta publikigo. Sxtate subtenata instanco pretas akcepti ankau E-tesktojn por arkivigo... - Kortusxita Marjorie Boulton --------------------------- La fama verkisto ricevis la FAME-premion en Aalen... - Pirmanens la unua! ------------------ La germana urbo Pirmanens en siaj oficialaj retpagxoj uzas ankau Esperanton! FAKA APLIKADO ///////////// - Billy estas bonega ludo, sed per kiaj komputiloj oni povas gxui gxin? - Sveda biblioteka ret-informilo helpas la legantojn ankau en E-o! - Pri kio skribas Scienca Revuo 1/98? - Kontaktoj sercxataj (komercaj, naturkuracado, orkestroj, ktp) ARANGxOJ //////// - Kompleta monata kalendaro (30.05.-19.06.1998) - Pli detalaj informoj pri - Senpaga Kultura E-Festivalo, KEF en Svedio - Itala E-kongreso - kaj vingxuo - Agrabla restafo en Francio - Sabata eduko en Finnlando MOVADAJ AFEROJ ////////////// - UK, IJK, servoj, novajxoj - Rekta buso inter IJK kaj UK! - Duobla brazilja festo - Esperanto en fremda hejmlando (15 minutoj en austra televido) - UEA-bibliografio pri cxiuj eldonajxoj de la pasintaj 90 jaroj! - Babeltura ekspozicio en Kievo - Klubaj raportoj el Bresca, Vladivostok kaj "Bona Espero" - Persona intervjuo kun Germain Pirlot pri la europarlamenta agado INSTRUADO: Interlingvistikaj studoj en Poznan KONKURSOJ: Cxu vi sxatas la bulgarajn poetojn? GAZETOJ : Brajla E-songazeto el Polio RADIO : Mendu E-kanton kun via bondeziro al amiko LIBROJ : Tendaraj tagoj - denove la 2-a! ANONCETOJ: 7 senpagaj anoncetoj INTERESE : Vizio el la Delphi-raporto, Mensmisajxo pro timo, Kabeado de neesperantistoj, Analfabeteco, Konfuceo - Solvo de la helika enigmo! Suplemento: aligxilo al la Internacia Junulara Semajno, IJS en Hungario *************************************************************************** La retposxta versio de Eventoj estas via persona ekzemplero. Bonvolu NE distribui/kopii gxin perrete! *************************************************************************** *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kolekti kaj konservi komputile ============================== Antaux kelkaj jardekoj ankoraux estis kutime produkti libron aux revuon sen komputilo. Ekzemple, Plena Ilustrita Vortaro (PIV) estis kompostita per la malnovaj metodoj en 1970, kaj tial la unua tasko por gxiaj reviziantoj estis enkomputiligi la tekston: granda laboro por ili. Hodiaux preskaux cxia literaturo estas produktata komputile, do la tekstoj ekzistas dekomence en elektronika formo. Tamen bedauxrinde la eldonantoj ofte ne zorgas konservi la komputilajn dosierojn. Ekzemple, dum multaj jaroj la eldonantoj de Monato forvisxis la tekstojn de antauxa numero por liberigi spacon sur la sama disko por la sekva numero. Kvankam Flandra Esperanto-Ligo nun konservas siajn komputilajn tekstojn, multaj eldonejoj ankoraux ne zorgas pri tio. Tio estas bedauxrinda, cxar komputopretaj tekstoj en Esperanto povus esti tre valora rimedo por diversaj celoj: 1. Reeldonado de libroj ----------------------- Herbert Mayer (Internacia Esperanto-Muzeo) pravas: "gxenerale libro nur unufoje eldonigxas". Tamen oni ne cxiam scias, kiujn librojn oni volos reeldoni, do prefere oni konservu cxiujn tekstojn elektronike. La decido reeldoni ja povos dependi de la ekzisto de komputila teksto. Ekzemple, antologio de tekstoj de iu auxtoro aux pri iu temo tiel estas facile farebla. 2. Reta eldonado ---------------- Se iuj homoj sxatus legi iun libron, sed ne suficxaj por pravigi reeldonon, eblas senpage disponigi la tekston en la komputila reto aux per TTT. Tiel oni kontribuas al kreskanta tutmonda publika biblioteko en Esperanto. Eldoni libron en la reto kontraux pago estas malfacile, cxar komputilaj tekstoj estas tiom facile kopieblaj, sed eblas rete eldoni revuon, se la abonprezo estas favora, kiel pruvas la ekzemplo de Eventoj. (Ekde januaro '98 funkcias jam ne nur la eldonado de la reta versio, sed ankaux retposxta Esperanto-novajxservo "ret-info", kiu fakte estas movada informilo, sed ne sur papero.) 3. Sercxado ----------- Granda avantagxo de komputilaj tekstoj estas la eblo auxtomate trasercxi ilin. Laszlo Szilvasi organizis/os la tutan arkivon de Eventoj tiucele, kio ebligos rapide respondi demandojn, kiuj alie postulus longegan foliumadon en malnovaj jarkolektoj (Nun dauxras la preparado de la tuta arkivo por aperigi gxin sur komputila laserdisko - ndlr). Ankaux la komputilaj dosieroj de la revuo Esperanto estas konservataj, sed ili ankoraux ne estas en facile konsultebla formo. 4. Leksikografio ---------------- Serioza leksikografia laboro komencigxas per kolektado de ekzemploj, kaj tio plej efike okazas per komputila traktado de granda aro da tekstoj komputopretaj. Ecx la eldonejoj, kiuj milionope produktas modernajn nacilingvajn vortarojn, apenaux povus fari tion sen uzi komputopretajn tekstarojn. En la angla du frue aperintaj tekstaroj, multe uzitaj por esplorado, estas la tekstaroj "Brown" (usona) kaj "LOB" (brita). Cxiu aperis cxirkaux 1961, kaj cxiu konsistis el 500tekstospecimenoj el po 2000 vortoj, zorge elektitaj por reprezenti vastan gamon da gxenroj. Esperantistoj nun disponas pri similgranda komputila tekstaro (miliono da vortoj) el malnovaj numeroj de la revuo Monato. Cxi tio malpli ekvilibre reprezentas la tutan lingvon ol la menciitaj anglaj tekstaroj, sed gxi estas tre utila por la reviziantoj de Monato, sercxantaj respondojn, kiujn PIV ne donas, kaj gxi estas gxenerale valora por leksikografio pro la diverseco de la temoj traktitaj. Tamen, por fari Esperantajn vortarojn estus bone havi multe pli da tekstoj; nacilingvaj vortaristoj hodiaux trasercxas miliardojn da vortoj. 5. Aliaj aplikoj ---------------- Komputopretaj tekstoj gravas ankaux por aliaj lingvosciencaj celoj kaj por evoluigi perkomputilan traktadon de homaj lingvoj. Cetere, komputila teksto estas legebla por blindulo kun tauxga ekipajxo. Kie deponi la tekstojn? ----------------------- Kion fari, por ke nia literaturo konservigxu en elektronika formo? Ne suficxas, ke eldonejoj konservas kaj ne forjxetas siajn disketojn, cxar cxi tiuj facile difektigxas, kaj ekzistas ankaux alia problemo: la teknologio konstante sxangxigxas, tiel ke povas esti malfacile legi disketon, kiu agxas ecx nur dek jarojn. Pro la konata malrapideco de la Esperanta libromerkato, la disketo povus igxi nelegebla, antaux ol la libro elcxerpigxos en cxiuj libroservoj! Tamen la eldonejoj versxajne ne volas tuj publikigi siajn tekstojn elektronike, do oni bezonas ian instancon, kiu akceptos la fresxajn elektronikajn tekstojn, gardos ilin sekure, zorgante pri savkopioj kaj migrado al novaj datenportiloj, disponigante ilin tamen nur al rajtigitoj. Bonsxance sxajnas, ke esperantistoj ne devos krei sian propran deponejon por tio, cxar la sxtate subtenata Oksforda Tekst-Arkivo (OTA) pretas akcepti tekstojn kaj disponigi ilin laux la deziro de la deponinto: plej strikte oni povas permesi disponigon de la teksto nur kun skriba permeso de la deponinto; malplej strikte oni povas permesi tute liberan aliron. Meza kategorio, kiu tauxgus por multaj Esperantaj tekstoj, estas, ke oni permesas disponigon de la teksto nur por esplorado: por ricevi kopion petintoj devas subskribi interkonsenton pri tio. Kompreneble, tekston deponitan laux strikta kondicxo la deponinto poste povos "liberigi". Esperanto ankoraux ne estas inter la trideko da lingvoj en la katalogo de OTA, sed gxi devus baldaux aperi, cxar la Arkivo jxus akceptis komputilan eldonon de la romano "Fajron sentas mi interne" de Ulrich Matthias. Tiun tekston mi speciale konvertis al la preferata normo "TEI Lite", parte por mem spertigxi pri tiu normo. OTA ne postulas, ke deponitaj tekstoj konformu al tiu specifa normo, tamen devas esti klarigoj pri la prezentado de la teksto, kaj gravas por la estontaj uzantoj, ke tiuj klarigoj estu bonaj. Pro tio mi konsilas al Esperantaj eldonejoj, kiuj espereble jam konvinkigxis, ke ja gravas konservi la komputilajn tekstojn, kontaktigxi unuavice kun mi. (Edmund Grimley Evans, Edmund.Grimley-Evans@forigu.cl.cam.ac.uk) Esperanta literaturo en TTTHodiaux estas jam miloj da TTT-pagxoj en Esperanto, sed ilia enhavo plejparte ne estas literatura: sinprezentoj, mallongaj artikoloj, multaj diversspecaj listoj kaj klarigoj. TTT estas ideala rimedo por diskonigi mallongajn informojn, kiuj eble sxangxigxos, sed eblas ankaux eldoni literaturon per TTT, kaj intertempe kolektigxis jam rimarkebla kvanto da Esperanta literaturo. Don Harlow penas teni aktuala (neebla tasko!) grandan katalogon de tiu literaturo. Lia listo pri originala literaturo havas pli ol 300, kaj lia listo pri tradukita literaturo pli ol 500 referencojn. Estas tre malfacile taksi la suman valoron de tiu kolekto, cxar la eroj estas tre diversaj: de hajkoj gxis tutaj romanoj; de famaj poemoj de klasikulo, kiujn iu entajpis, gxis senpretendaj verketoj eldonitaj nur en la reto. (Tiuj lastaj estas eble plej interesaj, cxar versxajne la ?klasikajxoj en la reto sume egalas kvalite kaj eble ecx kvante malpli ol Esperanta antologio plus Trezoro - kvankam estas malfacile taksi tion.) Inter la esperantajxoj en TTT elstaras tri grandaj verkoj: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren, bonega alternativo al PAG, ankoraux ne eldonita libroforme; Komputika leksikono de Sergio Pokrovskij, kies reta eldono estas pli nova ol la libroforma; kaj la Biblio en Esperanto. (La Biblio ne estas gxuste en TTT, cxar gxi ne estas konsultebla per HTTP, sed oni povas suficxe facile kopii gxin en diversaj formoj al sia propra komputilo.) Se konsideri, ke spaco sur komputila disko povas kosti malpli ol papero, la biblioteko de Esperanta literaturo en TTT ne estas tro impona. La problemo estas ja la alta kosto de enkomputiligo, se oni devas reentajpi kaj provlegi cxiun libron; tiun laboron oni emas fari nur por aparte valoraj tekstoj. Tamen eblus konservi la komputilajn tekstojn de la libroj hodiaux produktataj, por ke eblu reeldoni ilin en la reto post kelkaj jaroj, kiam la paperaj ekzempleroj jam suficxe vendigxis. Kvankam por tio ja necesus iom da organizado, en la estonteco gxin rekompencus la eblo disponi tre valoran bibliotekon en TTT. Edmund Grimley Evans Edmund.Grimley-Evans@forigu.cl.cam.ac.uk - - - Postkomento: TTT (Tut-Tera Teksajxo), angle "WWW", estas bazita cxefe sur du normoj: HTTP (hiperteksta transsendo-protokolo) - proceduro, per kiu unu komputilo ("kliento") povas peti dokumenton de alia komputilo ("servilo") en interreto, kaj HTML (hiperteksta markolingvo) - maniero indiki la strukturon de tekstodokumento inkluzive de referencoj (aux ligoj) al aliaj dokumentoj, bildoj, sonoj, ktp. La vorto hiperteksto, kiu aperas en ambaux mallongigoj, signifas tekston (eventuale ankaux kun bildoj kaj sonoj), kies strukturo ne estas simpla sinsekvo de vortoj, frazoj, alineoj, sed kiu estas provizita per diversaj ligoj, kiujn uzanto povas sekvi lauxvole por trovi deziratajn informojn. TTT estas rigardebla kiel unu grandega hiperteksto, kies pagxojn kreas diversaj auxtoroj sen centra regado. Tiuj klarigoj povas soni komplike, tamen jaminstalita TTT-legilo ne estas multe pli malfacile uzebla ol jam instalita televidilo. fonto: http://www.cam.ac.uk/users/etg10/eltek.htm *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Biblioteka helpilo ================== Bibliotekoj en la regiono de Stokholmo, Svedio, prezentas ekde januaro sur la interreto (vidu cxe http://www.algonet.se/txt-mag/), kiuj eksterlandaj gazetoj kaj revuoj estas legeblaj cxe la unuopaj bibliotekoj. Tiuj informoj estas trilingvaj: apud la origina sveda trovigxas ankaux la angla kaj Esperanto. La celo estas montri - unuavice al la enmigrintaj civitanoj - kien ili povas turni sin por povi legi gazetojn en siaj propraj lingvoj. La projekto estas realigita kunlabore kun Sveda Esperanto-Federacio, kies "Kiosko" (http://www.esperanto.se/kiosk/espindex.html) kun pli ol 3500 ligiloj al gazetoj tutmonde estas vaste uzata de bibliotekoj kun interreta angulo. Franko Luin franko@forigu.esperanto.se *************************************************************************** Kiaj postuloj por Billy? ======================== La profesia komputila ludo Billy igxas cxiam pli populara. El la retpagxo http://www.esperanto.dk/billy/ oni povas elsxuti ludeblan demo-version, sed oni devas elekti version laux la kapablo de sia komputilo. "Billy" postulas IBM-kongruan komputilon, SVGA-monitoron (malkompono 600x800), minimume 486DX2/66 procesilon, 8 MB RAM memoron, KD-legilon kun 4-obla rapido kaj 5 MB diskospacon. Tiuj cxi estas la minimumaj postuloj, sed kompreneble por vere gxui la kapablojn de la programo estas rekomendite uzi Pentium 90 (aux pli), 16 MB RAM, 6xKD-ROM, 20 MB spaco, SB-kongrua sonkarto. Sed atentu! La ludo estas ankaux dangxera! Se vi permesas ludi gxin ankaux al gejunuloj, poste vi riskas kvereli, cxar ili ne volas cxesi la ludadon... L.S. *************************************************************************** Scienca Revuo vol. 49 ===================== Enhavo de la numero de Scienca Revuo, volumo 49 (1/1998): - Rito, konflikto kaj sercxo de gxenerala konsento en la evoluo de transira socio - Vladimir I. Ionesov (RU). - 'Lexicon Silvestre' Leksikono kaj vortaro kun novaj spertoj - Karl- Hermann Simon, Ingward Ulrich, Horst Weckwerth (DE). - Burgundujo kaj Karlo la temerara (skizo el la historio) - Gerhardt Kalkhof (DE). - Pri la estetiko de la beletra verko aktualaj kontrauxdiroj (parto II.) Ignat Florian Bociort (RO). - La rondo familia - sociologiaj esploroj en Esperanto - Nikola Rasxicx - Recenzo de Sabine Fiedler (DE). La revuo estas abonebla cxe la sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. Jarkotizo: 30 CHF al UEA-konto: isae-z (inkluzivanta ankaux la membrecon de ISAE). *************************************************************************** Kontaktoj sercxataj /////////////////// Komercaj petoj / proponoj ========================= Por krei esperantistan laboron, la Grupo de Esperantistaj Agronomoj, GEA sercxas bonvolajn homojn kaj asociojn kiuj povas liveri al ili donace: semojn (de tomato, karoto, brasiko, poreo, aliaj legomoj,) kaj modernajn uzitajn agrikulturajn kaj bredajn materialojn. Adreso: GEA, s/c Kizeyidioko, B.P. 29, Mbanza-Ngungu, Bas-Congo, Rep. Dem. du Congo Foiroj pri naturkuracado ======================== Kiu povas sciigi al mi, kie estas foiro pri naturkuracado, sano, esotero? Bv. sciigi al mi la urbon, daton kaj krome adreson, telefonon, fakson kaj elektronikan adreson de la okaziganto. Informu al: detlef.meier@forigu.metronet.de Orkestroj ========= Orkestroj kaj ensembloj cxe Urba Kulturcentro en urbo Vysxkov (Cxehio, 33 km oriente de Brno) volonte ligus kontaktojn kun orkestroj kaj ensembloj eksterlandaj cele de reciprokaj vizitoj kun koncertoj aux prezentadoj. Temas pri blovorkestro, big-bando kaj popolaj danc-ensembloj (plenkreskula kaj infana). Kontaktadreso: Josef Vojacxek, Sochorova 13, CZ-682 01 Vysxkov, Cxehio. Rete: vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kultura Festivalo - senpage! ============================ Pro oficiala subteno de la Konsilio de Euxropo la Kultura Esperanto Festivalo, KEF-98 (vidu Eventoj-137) en Svedio estos senpaga. Cxiuj partoprenantoj kiuj aligxas antaux la 10-a de julio partoprenos SENPAGE! Nura kosto estos la rektaj kostoj por logxigado kaj mangxigado. Oni logxos en la Esperanto-domo de la sveda Esperanto-movado aux ecx pli malmultekoste en bela amaslogxejo. KEF estas organizta en cxiuj duaj jaroj, kaj konsistas el kulturaj kursoj kaj artista programo, kaj klopodas ne nur pasive konsumi la E-kulturon, sed instigi la cxeestantojn al aktiva kunlaborado. Por informoj kaj aligxilo vidu http://www.esperanto.se/kef/ aux kontaktu Janko Luin, Myggdalsvagen 123, SE-135-42 Tyreso, Svedio rete: janko@forigu.esperanto.se *************************************************************************** Italoj, vino, kongreso ====================== Oni rajtas diri ke cxiuj, kiuj atingis Romon, poste vizitis ankaux la urbon Frascati (kiun Literatura Foiro mencias kiel fama vin-ejo). Sekve cxiuj vojoj kondukas al Frascati, fina celo de la vojagxo. Duavice oni devas konsideri, ke la vino de Frascati estas efektive unikajxo en la mondo. La cxi-jara itala kongreso de Esperanto okazos cxi tie inter 22-26 de auxgusto kun la temo "Euxropa mono - euxropa lingvo". Inter la prelegantoj estos Frank Stocker, prezidanto de Germana E-Asocio, kaj prof-ro Francesko Gui, membro de la laborgrupo pri euxro de la Euxropa Komisiono. Krome vi povos cxeesti esperantologian konferencon pri la temo "Naturalismo kaj skemismo en Esperanto". Altirita de la famo de la loka vino, Osmo Buller, la gxenerala direktoro de CO de UEA, gvidos programon pri UEA por membroj, ne-membroj, delegitoj kaj delegotoj. Se vi nepre insistas, vi povos viziti Romon (unu el la tuttagaj ekskursoj). Tie vi povos ecx renkonti la papon, kiu subtenas Esperanton, kvankam ni ne povas garantii ke li akceptos vin persone. Fine, vi povas mortigi du birdojn per unu sxtono (laux La Proverbaro). Samtempe vi povas perfektigi vian konon de la itala cxe la lokaj krokodiloj kaj devigi la italajn krokodilojn paroli Esperanton. Tion vi ne povas fari ecx en la best-gxardeno de via urbo. Krome eksterlandanoj pagas la saman aligx-kotizon, kvazaux ili cxiuj estus gejunuloj (40.000 ITL gxis junio kaj 55.000 poste). Vi estas kore invitata. Kontaktu: via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 Roma, Italio. Rete: c.sarandrea@forigu.agora.stm.it Renato Corsetti *************************************************************************** Agrabla restado =============== Jam la 16-an fojon eblos restadi en Agde, Herault, Francio, inter la 3-a kaj 10-a de junio 1998. Kontaktu: C.B.E. 9, rue Georges Picot, FR-34500 Beziers, Francio. *************************************************************************** Sabata eduko ============ La "Eduka Semajnfino" okazos 26-28.06.1998 en Jyvaskyla, Finnlando. La "edukejo" estas kristana popolaltlernejo, kie oni en trankvila medio povas kapti novajn ideojn kaj konsilojn por instrui la internacian lingvon kaj eventuale ekdisdoni proprajn spertojn. La instruisto estos Marta Kovacs, sperta lingvoinstruisto el Hungario. Post la semajnfino eblas resti en la 30-a Esperanto-studsemajno en la sama loko. Estas bonvenaj ne nur instruistoj! Pliajn informojn donas: Sylvia Hamalainen, Teivaalantie 85, FI-33400 Tampere, Finnlando *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! 30-31.05. 31-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso, Budapest. Inf: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 30.05-01.06. Pentekosta migrado en la jxurasa naturo (kun fakulo), La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 30.05-01.06. Esperanto stagxo, Prefailles. Inf: Marie-France Menanteau, 4 av. du Commando, FR-44600 St.Nazaire, Francio. Tel: +33-240220098. 31.05-02.06. Traduka Semajnfino, Bouresse. Inf: Inf: Kvinpetalo, Rue du Lavoire, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-5-49428074. 05-07.06. 18-a Internacia Renkonto de Popolaj Orkestroj, Torun. Inf: Etnografia Muzeo, Valy Gen. Sikorskiego 19, PL-87-100 Torun, Polio. Rete: espero@forigu.um.torun.pl 06-12.06. Internacia Ferio-Semajno "Rozo-98", Karlovo. Inf: Esperinform, B. Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 09-18.06. Jubilea Cxebalta Esperantista Printempo, Mielno. Inf: Pola Esperanto-Asocio Filio en Koszalin, skr.poczt. 30, PL-75-016 Koszalin, Polio. Tel: +48-94-404563. 12-14.06. Seminario - trejnado por kursgvidantoj/instruistoj, Kassel. Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg, Germanio. Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete: gea@forigu.esperanto.de 12-20.06. Somera Esperanto-Kurso, tri niveloj, Karlskoga. Inf: Karlskoga Folkhogskola, Esperanto, Box 192. SE-69124 Karlskoga, Svedio. Tel: +46-586-64600, fakso: +46-586-64622. 13-14.06. 46-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, Nara. Inf: Nara Esperanto-Societo s-ro MUROTA Keiya, Nara-si, Sanzyoo 606-76-1-209, JP-630-8244 Japanio. Tel: +81-742-227527. Rete: vec02715@forigu.niftyserve.or.jp 14-19.06. Kurso enkonduka al jogo (Fernando Vurpillot, jogisto), La Chaux- de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de- Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 18-27.06. Verda Printempo sur insulo Volin. Inf: Pola Esperanto-Asocio, pf. 14., PL-71-358 Szczecin, Polio. Tel: +48-97-3280781. 19-23.06. 12-aj Esperantaj Tagoj en Staszow. Inf: Andrzej Sochacki, ul. Mickiewicza 24/20, PL-28-200 Staszow, Polio. Tel: +48-15-8641367. 19.06-03.07. Internacia Amika Renkonto, Gresillon. Inf: Esperanto Kulturdomo, Kastelo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33-241891034 *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// La fama poetino ricevis la FAME-premion Kortusxita Marjorie Boulton =========================== Dum solena kaj digna matineo la 26-an de aprilo, d-ro Marjorie Boulton, Britio, ricevis la sesan Esperanto-Kulturpremion de Aalen. La poetino, memorante en siaj dankvortoj pri la dua mondmilito, kiam kun siaj gepatroj sxi sidis en sxirmejo, dum "eksplodoj skuis la teron" sekve de atakoj de germana aerarmeo, diris: "Se tiutempe iu estus rigardinta en kristalan globon, kaj dirinta, ke kiam mi estos maljuna, mi estos invitita al Germanio por ricevi premion kaj honoron, mi estus estinta superskeptika." Kaj sxi dauxrigis: "Kaj jen maljuna anglino ricevas en Germanio premion pro siaj servoj al la internacia lingvo. Mi restas kortusxita kaj mi tre kore dankas al cxiuj." Sxiajn meritojn de poeto kaj edukisto elstarigis en brila omagxa parolado alia poeto, islandano Baldur Ragnarsson. La cxefurbestro de Aalen, Ulrich Pfeilfe, kiu povis bonvenigi cx. 90 personojn, plejparte esperantistojn, en la biblioteko de la sudgermana urbo, en kiu hejmas ankaux la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto kun intertempe jam pli ol 20.000 titoloj, emfazis perspektive al unuigxanta Euxropo, ke "treege grava premiso" sur tiu cxi vojo estas la komuna lingvo: "Al tio aparte povas kontribui la mondlingvo Esperanto, cxar gxi krom nuran interkomprenon transportas ankaux mesagxon, spiritan sintenon, nome: ni estas malgraux cxiuj diferencigoj, kiuj disigas nin, unu homaro en unu mondo." FAME-prezidanto Stefan Maul atentigis, ke en auxtuno de 1998 la fondajxo povos festi sian dekjaran jubileon kaj ke FAME dum tiu cxi periodo disdonis jam pli ol 100.000 germanajn markojn por subvencii projektojn kaj jam la sesan fojon povas transdoni la kultur-premion de 10.000 markoj. Li dankis al cxiuj, kiuj multmaniere kontribuis al tiu cxi sukceso, precipe al la donacintoj, inter ili aparte s-ino Heidi Meiners, vidvino de FAME-fondinto Franz Alois Meiners; sxi dauxre kaj malavare subtenas per mondonacoj la fondajxon. La baldaux aperontan dokumentan brosxuron kun cxiuj paroladoj de la matineo oni povas senpage mendi cxe FAME-prezidanto: Stefan Maul, Pferseer str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio e-posxto: maul@forigu.newsfactory.net *************************************************************************** Pirmasens - la unua! ==================== La germana urbo Pirmasens - post longa intertraktado - decidis uzi ankaux Esperanton por sia sinprezento en interreto, do gxi igxis la unua germana urbo kun oficiala hejmpagxo en Esperanto. (Vidu http://www.pirmasens.de) Pri la apero de tiuj pagxoj la urba Merkatika Asocio klopodas vaste informi kaj en Germanio kaj en eksterlando, kiu eble instigas ankaux aliajn agi simile. Post la startigo de tiuj pagxoj venis granda kvanto de retmesagxoj (ne nur de esperantistoj), kaj ili estas regule kaj oficiale tradukitaj por la urbaj instancoj. Prizorganto: Martin Thorenz espero@forigu.ur.rz.pils.de Rim: Tre multaj urboj havas jam pagxojn (ofte plurlingvajn) en la interreto. La apero de Esperantaj pagxoj tie dependas de la lokaj esperantistoj. Kial ne sekvu ankaux via urbo la modelon de Pirmanens? - La red *************************************************************************** UK, IJK, servoj, novajxoj ========================= Dum la seminario pri trejnado kaj kunveno cxifebruare en Montpellier, estis establitaj du novaj UK-servoj kiel retpagxo en interreto (prizorgas gxin Dominique Couturier) - kaj "infancxambro" por gxis 7 jaruloj. En la proksima posxtoficejo dejxoros du esp-istoj kiel tradukistoj dum la kongreso. Estos vendata E-teksta posxtkarto, T-cxemizo kun la glumarko- simbolo. La infankongreso ankoraux povas akcepti aligxojn. Interesitoj kontaktu: J. F. Passarella 10 impasse Ecole J. Ferry, FR-34290 Servian, Francio * * * Eblas lui por la kongresa semajno apartan budon en la kongresejo por 700 (!) guldenoj. Krome, reklam-dezirantoj povas mendi cxe la CO de UEA enmeton de sia reklamilo en la kongresan dokumentujon ricevotan de cxiu partoprenanto kontraux nur (?) 550 guldenoj. Interesitoj kontaktu la Centran Oficejon. * * * La rektoro de la Internacia Kongresa Universitato estos dr. Barbara Despiney. * * * Aperis novaj malmultekostaj logxebloj en Montpellier: en universitata logxejo 1-persona cxambro 14 NLG, en urbocentraj hoteloj neluksaj 100-255 FRF. Pri la supraj aferoj kontaktu Jeannine Bony, Res, pres d'Arenes 2, appt 36. - 247 rue de Lesseps FR-34000 Montpellier, Francio, pri ebleco en tendumejo skribu al J. Henin, FR-48500 La Canourg, Francio. * * * Buso inter IJK kaj UK ===================== La du cxefaj someraj kongresaj urboj - tiuj de IJK (Rijeka) kaj de UK (Montpellier) estos kunligota per auxtobuso. La zagreba firmao Generalturist auxspicias la busan vojagxon de IJK-kongresanoj al la francia kongreso, tiel ke ili povu vojagxi per malaltaj elspezoj (tienreen: 220 DEM, unudirekte: 110 DEM). Gxis nun aligxis al la auxtobusa karavano krom la kroataj kaj la italaj kongresanoj ankaux partoprenantoj el Hispanio, Israelo kaj Germanio. S. Sxtimec esperanto@forigu.zg.tel.hr *************************************************************************** MALLONGE -------- La cxefa Esperanta novajxgrupo soc.culture.esperanto oficialigxis antaux 1 jaro! La anonco pri oficialigo dissendigxis la 18-an de marto 1997. Gratulojn! Arkivoj pri SCE troveblas cxe: http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/sce-arkivoj.html * * * La favoran aligxperiodon por la cxi-jara Junulara Kongreso profitis 119 gejunuloj el 20 landoj. * * * Religiaj asocioj povas senpage aperigi retpagxojn cxe la servilo ChurchSurf (http://www.churchsurf.com/info/index.htm) * * * Lige al la 2-a kroatia E-kongreso la E-Klubo de Varazdin, Kroatio eldonigis novan E-lingvan prospekton pri la urbo. Interesigxantoj povas mendi gxin cxe Kroata E-Ligo, Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr * * * Okaze de la kongreso de SAT-Amikaro, la 11-an de aprilo en St Briuec, okcidenta regiono de Francio estis inauxgurita nova ZEO: strato Zamenhof. inf: Denis-Serge Clopeau * * * En la urbo Durres, Albanio funkcias kafejo kun la nomo "Esperanto". (el Esperantista Tribuno 1/1996) * * * E-Klubo de Prestejov eldonigis plenkoloran E-lingvan bildkarton pri sia urbo. Interesigxantoj kontaktu: Jiri Kincl, Jana Zrzaveho 2, CZ-79604 Prostejov, Cxehio * * * La vojagxoficejo "Espertur" (Budapest, Princz Oszkar) eldonis novan koloran, 16 pagxan A-5 formatan prospekton pri Hungario. Kontaktadreso: pk. 193, HU-1368 Budapest) * * * Okaze de la 75-a naskigxdato de d-ro Andre Albault, longjara prezidanto de la Akademio de Esperanto, okazos ampleksa festlibro sub la titolo "De A al B". La libron aperigos "Edition Iltis" de Irmi Haupenthal lauxplane gxis la UK en Montpellier. * * * En 1997 la 52-jara Bulgara Esperanto-Kooperativo akiris preskaux 10 milion levan gajnon. En la marta jarkunveno la 18 gxisnunaj kooperativanoj akceptis pli ol 20 novajn membrojn. (BE-1/98) * * * La 28-an de aprilo Cxina E-Ligo arangxis festkunvenon, dedicxita al la 90-jarigxo de UEA. Partoprenis plurdekoj de esperantistoj, kaj siajn gratulojn esprimis en la kunveno ankaux vicministro de la informa oficejo cxe la Sxtata Konsilantaro (el ret-info) *************************************************************************** Babelturo ========= Inter 27.02-01.03 en Kiev, Ukrainio okazis ekspozicio sub la nomo "Babelturo". En gxi eksponis sin diversaj lingvaj kursoj, turismaj firmaoj. Estis ankaux Esperanto-stando. Okazis pri gxi prezento en unu el la plej prestigxaj televidkanaloj. Gxi lasis pozitivajn spurojn. M. Lineckij *************************************************************************** Esperanto en fremda hejmlando ============================= Kadre de la elsendo "Hejmlando, fremda hejmlando" (Heimat, fremde Heimat) la 26-an de aprilo aperis kiel cxeftemo Esperanto dum 15 minutoj en auxstria televido ORF-2. La elsendo traktis la temojn: Esperanto kiel familia lingvo, Internacia E-Muzeo, Esperanto cxe radio, en interreto kaj cxe la fervojistoj, Pasporta Servo, Zamenhof-monumento en Vieno. Parolis ankaux irana studento, kiun helpis esperantistoj dum la unua fazo de sia studado. inf: Walter Klag klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at *************************************************************************** Duobla brazilja festo ===================== La 21-an de aprilo Braziljo festis sian 38-jarigxon (gxi estas la plej juna landa cxef-urbo en la mondo). En la sama dato, vespere Esperanto Asocio de Brasilia festis sian 36-jarigxon per belega festo en la auxditorio de Palaco de l' Komerco, kie oni festparoladis kaj auxskultis variajn artajn prezentojn de Flavio Fonseka kaj la koruso de la Publikaj Laboristoj. Fine estis eleganta koktelo, kaj la estraro blovis la kandelaron sur 8 kilograma kukego (Esperante ornamita). inf: Roberto Resende rresende@forigu.brnet.com.br *************************************************************************** UEA-bibliografio ================ Okaze de la 90 jara ekzisto de UEA, interkonsente kun la gxenerala direktoro, Reinhard Haupenthal kompilas bibliografion de cxiuj verkoj eldonitaj de UEA. Cxi bibliografio, krom la monografia literaturo, enhavos ankaux la revuojn de UEA, IEL kaj TEJO, kaj aliajn periodajxojn (jarlibroj kaj kongresaj libroj). Bibliografiajn atentigojn kaj ofertojn de malnovaj materialoj por acxeto, volonte akceptas la kompilanto. Lia adreso: Rinhard Haupenthal, B.P. 30, FR-57520 Glosbliederstroff, Francio. *************************************************************************** Naskigxtago de la flago ======================= La E-Grupo de Bresca festis en 1997 la 80-jarigxon de siaj du plej oldaj membroj, nome Francesco Branchi kaj Beatrice Marinaro. Precize la 14-an de aprilo 1997 s-no Francesco Branchi festis siajn 80 jarojn: jes, li naskigxis la saman tagon de la morto de L. L. Zamenhof! Kelkajn tagojn antaux la Zamenhofa tago, nome la 9-an de decembro 1997, ankaux s-ino Beatrice Angiolina Marinaro festis siajn 80 jarojn. Gxi estas grava historia kaj geografia fonto por nia grupo, cxar sxi cxeestis dum 50 jaroj de BEG, kaj cxi estas "flago" de Bresxa Esperanto-Grupo tra la mondo. Luigi Fraccaroli * * * SIA en Vladivostok ================== La 28-an de februaro en la junulara centro de la Teknika Universitato en Vladivostok, Rusio estis arangxita vespero, dedicxita al Semajno de Internacia Amikeco. Cxeestis pli ol 30 esperantistoj kaj gastoj. La prezidanto de la E-klubo "Pacifiko" Aleksandr Titajev rakontis pri la historio de Semajno. Kantojn de diversaj landoj prezentis ruse kaj Esperante la ensemblo "Melodio", la junulara grupo de la klubo prezentis E- teatrajxetojn. La partoprenintoj kantis, sxercis, ridis, dancis kaj teumis. La junulara renkontigxo "Vladivostokaj Esperanto-Tagoj - 98" (JuRVET-98) okazos inter 1-6 de julio kadre de la urbaj naskigxfestoj. Nia adreso: E-klubo, Teknika Universitato, 10 Pusxkinskaja, RU-690600 Vladivostok GSP, Rusio Rete: espero@forigu.pub.marine.su *************************************************************************** 3 ambasadoj =========== Pasintjare en julio en Bona Espero, Brazilio okazis la festeno de 40-jara ekzisto de Bona Espero. Ni dauxrigis la konstruadon de nia sidejo en Alto Paraiso. Por akiri la necesan konstrumaterialon okazis preskaux miraklo. Helpis nin tri ambasadoj - germania, britia kaj la auxstralia. La auxstralia ambasadoro vizitis nin kaj evidentigxis ke antaux 30 jaroj li estis sekretario cxe la auxstralia ambasado en Bruselo, kie Ralp Harry estis ambasadoro. G. kaj U. Grattapaglia *************************************************************************** PERSONA INTERVJUO ///////////////// Euxroparlamento? - Pirlot! ========================== Gazeto Andaluzia: Antaux du jaroj, vi lancxis inform-kampanjon cxe anoj de EP (Euxropa Parlamento). Temas pri individua iniciato; kial vi ne agadis ene de iu movada strukturo? Germain Pirlot, GP: Fakte, mi proponis tian agadon kaj al Laborgrupo pri la lingva problemaro en Euxropunio (EU), kaj al landaj asocioj; la plimulto malakceptis mian ideon pro diversaj kialoj. Cxar mi tute ne sxatas diskutacxi pri laborplano dum jaroj antaux ol realigi gxin, mi ekagis kaj alskribis la belgajn EP-anojn en la fino de marto 1995. El 25 respondis 4 pozitive; senprokraste mi diskonigis tiujn respondojn al aliaj, kaj mi ricevis 3 pliajn reagojn pozitivajn. Tiel, iom post iom, ili estis 15, kiuj konsentis pri mencio de sia nomo en mia listo. Al tiuj, kiuj negative respondis, mi singarde por ne rompi la kontakton; el tiuj, tri igxis pozitivaj post pli ol unu jaro. Nun mi dauxre informas ilin pli malpli regule - ecx tiujn, kiuj neniam reagis - kiam mi havas interesajn novajxojn pri aplikado de Esperanto kaj kiam nova listo aperas. Surbaze de miaj spertoj en Belgio, mi strebis trovi kunlaborantojn en aliaj landoj. Gazeto Andaluzia: Cxu vi nun havas kunlaborantojn en cxiuj landoj de EU? GP: Ne! Nun mi havas neniun en Germanio, Luksemburgio kaj Nederio, kvankam mi kontaktis plurajn aktivulojn en tiuj landoj, sed ili rifuzis kunlabori! Mi devas diri, ke temas pri peza laboro, cxefe en grandaj landoj kiel Hispanio, Francio kaj Britio kun 87 EP-anoj, aux Germanio kun 99! Tio postulas multe da tempo kaj mono, des pli se la landa asocio ne intervenas finance. Gazeto Andaluzia: Kion vi lernis el viaj kontaktoj kun EP-anoj? GP: Laux respondoj de EP-anoj el diversaj landoj, evidentas, ke, gxenerale ili estas mise aux apenaux informitaj pri la vera celo de Esperanto. Ankoraux tro ofte ili opinias, ke esperantistoj celas forigi la aliajn lingvojn, kaj anstatauxigi ilin per la sola Esperanto. Pri tiu falsa ideo kulpas nur la esperantistoj, kiuj, gxis nun, neglektis informi ilin plej eble objektive. Laux mi, ni petu nenion de euxropaj politikistoj, krom konsilojn; ni kontentigxu veki intereson cxe ili kaj nutri gxin per pli- malpli regula sendado de novajxoj pri aplikadoj de Esperanto. Se ili estas bone informitaj, ili mem prenos iniciaton, kiam ili opinios, ke la tempo favoras. Ni iru pasxon post pasxo; laux mi, la plej gravega pasxo estas la unua: akceptigi la ideon, ke Esperanto povus helpi solvi la lingvan problemaron en EU, sen damagxo por aliaj lingvoj kaj kulturoj, kiujn ni nepre defendu. Gazeto Andaluzia: Kiu povas kunlabori? GP: Kiu ajn povas helpi laux siaj eblecoj, ecx tre modeste, sed nepre kunlaborante kun landa aux regiona kunordiganto. Tamen utopiistaj revemuloj neniel bonvenas! Kelkfoje tia ulo kapablas per unu letero neniigi plurmonatanlaboron. Ekzemple en Britio EP-ano ellistigxis, cxar stultuloj tedis lin per sensencaj petoj. Gazeto Andaluzia: Kion vi sugestas por agadi? GP: Gravega agado povas esti havigi al si la plej fresxdatan liston de EP- anoj, kiuj jam esprimis sin favore, kaj diskonigi gxin lauxokaze al politikistoj, jxurnalistoj, parencoj, samklubanoj, ks. Ni konstatis en Belgio, ke danke al tiu listo, pluraj homoj ekinteresigxis pri Esperanto, i.a. aliaj pluraj politikistoj. Sed, kiam ni skribas, ni restu tre singardemaj kaj tre realistaj; estas preferinde nenion fari ol fusxagadi! Pro tio, kiu deziras kunlabori povas peti "konsilojn", kiujn mi surpaperigis laux miaj spertoj. Gazeto Andaluzia: Sed gxis nun, vi ne parolis pri la rezulto. Kiom da EP- anoj jam akceptis la ideon, ke Esperanto povus igxi solvo kaj ke tia formulo estas pritraktinda? GP: Je la 18-a de januaro 1997, ili estas 101, kaj la lasta estis la nova prezidanto de la Euxropa Parlamento, s-ro Jose Maria Gil-Robles; el 626, tio reprezentas 16.13 %! Jen lauxlande: Auxstrio 1, Belgio 15, Britio 25, Danio 1, Finnlando 2, Francio 10, Germanio 5, Hispanio 4, Irlando 13, Italio 18, Luksemburgio 1, Portugalio 2, Svedio 4. Gazeto Andaluzia: Varmajn gratulojn pro tia sukceso! GP: Koran dankon nome de cxiuj aktivuloj, kiuj sindoneme kunlaboras, cxu kiel landa kunordiganto, cxu sur regiona aux loka nivelo. Se mi lancxis la ideon, estas multaj aliaj kiuj konkretigas gxin; sen ili mi povus nenion fari. Ankaux mi dankegas ilin, cxar ili bone komprenis, ke konkreta, realista agado tauxgas multe pli ol plurmonata, plurjara diskutado pri laborplano! Por antauxeniri, Esperanto bezonas konkretan agadon, ne senmorgauxan teoriumadon; gxi bezonas sanan ekvilibron inter idealismo kaj realismo! laux Gazeto Andaluzia n-ro 49 Rim: La intervjuo estis farita en junio 1997, do la ciferoj de EP-anoj, subtenantaj Esperanton ekde tiam multe kreskis. Pri aktuala stato kaj cifero vidu la postajn numerojn de Eventoj. - ndlr *************************************************************************** Ju pli da legantoj, des pli da utilo! VARBU ANKAU VI NOVAJN ABONANTOJN POR EVENTOJ! *************************************************************************** INSTRUADO ///////// Interlingvistikaj studoj en Poznan ================================== La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Polio) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startos en la vintra semestro de la studjaro 1998/99 kaj poste cxiun trian jaron. La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d- ino Ilona Koutny. Inter la prelegontoj estas konataj esperantologoj, kiel D. Blanke, M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, d-ino K. Smideliusz, L. Ligeza kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko kaj turismo. Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de auxgusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplom-laborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos "Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj". Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 10-a de auxgusto 1998. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de E-o. Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 250 PLZ: 80 USD). Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu d-inon I. Koutny cxe: Universitato Adam Mickiewicz ul. Miedzychodzka 3-5, PL-60-371 Poznan, Polio. Tel./fakso: +48-61-8618572 (sekretariejo) rete: ikoutny@forigu.hum.amu.edu.pl *************************************************************************** La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Cxu vi sxatas bulgarajn poetojn? ================================ Esperantista Kulturdomo de Razgrad organizas la 6-an kaj 7-an de junio tradician feston Esperantista-Priarta-Renkontigxo "ARBITUS-98" kun literatura konkurso pri originala E-poezio, humurajxoj kaj traduka poezio de razgradaj poetoj je libera temo. La konkursajxoj ne devas esti partoprenintaj en aliaj konkursoj. La konkurso estas anonima. Limdato por ricevo de la verkoj: la 31-a de majo 1998. *** Okaze de la 150-jarigxo de Hristo Botev Esperantista Kulturdomo en Razgrad kaj Fondajxo "Socio kaj Esperanto" organizas literaturan konkurson por traduko de publicistaj verkoj de Hristo Botev. Limdato por ricevo de la konkursajxoj: same la 31-a de majo 1998. Nia adreso: Esperantista Kulturdomo, str. "Sv. Kliment", EK-3 . BG-7200 Razgrad, Bulgario el Bulgara Esperantisto 1/98 *************************************************************************** GAZETOJ /////// Ne brajle - kasede! =================== Tre versxajne ankoraux cxijare aperos nova songazeto en E-o kiu konservus la titolon de la gxisnuna brajla gazeto "Pola Stelo", eldonata de multaj jaroj en Polio. Pro la tro malgranda nombro da abonantoj la brajla gazeto versxajne cxesos aperi, sed tamen oni volas konservi la ideon de gazeto por nevidantoj (kaj ne nur por nevidantoj). Cxio dependas de tio, cxu oni kolektos minimume 150 abonantojn. La antauxvidita jarabono estas 28 USD + sendokostoj. La sonrevuo estus dissendata 4 fojojn jare el Varsovio, cxiufoje po 2 kasedoj 90-minutaj. Se la unujara funkciado de la songazeto bone evoluos, oni dauxrigos gxin konstante, se ne - oni likvidos gxin post la realigo de unujaraj abonoj. La provizorajn antauxmendojn kolektas: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00977 Varsovio, Pf 46, Polio Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl P.S.: Sur la papero per kiu vi provizore antauxmendos la songazeton, ne skribu aliajn aferojn, kiuj ne rilatas la provizoran abonon. *************************************************************************** RADIO ///// Dezirmelodioj ============= Radio Auxstria Internacia povas esti via salut- kaj muzikdezir-kuriero se vi volas. La bondezir-koncerto estas elsendata cxiu sabate je 14.05, 19.30 kaj 23.05 UTC, dimancxe je 03.05, 08.30 kaj 13.05 UTC (validas gxis 25-a de oktobro 1998). Mezeuxropanoj aldonu 2 horojn al UTC! Por sendi muzikon/bondeziron informu pri la sekvaj: (1) via nomo (familia + propra), (2) -logxloko, (3) -lando, (4) dezirata elsendo-dato, (5) rezerv(dua-)dato, (6) salutricevonto (nomo + logxloko + lando), (7) muzikdeziro (muziktitolo + interpretanto), (8) rezerv(dua-)deziro (muziktitolo + interpretanto), (9) salutteksto (unu-du frazoj). Vian leteron sendu al: Esperanto-Redakcio, AT-1136 Vieno, Auxstrio *************************************************************************** LIBROJ ////// Tendaraj tagoj, renovigita dua kajero ===================================== Kun plezuro ni anoncas la re-aperon de la dua kajero de la ilustrita lernolibro Tendaraj tagoj, la lernilo por junuloj (unuavice inter 10- kaj 14-jaraj) lancxita de ILEI (Internacia Ligo de E-Instruistoj) en 1991. La fakto, ke ni jam distribuis 3000 ekz. de la unua kajero kaj 2000 de la dua atestas, ke gxi plenumas aktualan bezonon en nia instrua agado. La nova dua kajero ampleksas 72 pagxojn, je dudek pli ol la unua eldono. La novaj pagxoj unuflanke prezentas novan materialon kun novaj kaj pli grandaj bildoj, aliflanke gxi permesas pli grandan litertipon kaj malpli sxtopitan enpagxigon. Rimarku la uzon de kvar krom-koloroj anstataux nur unu. La tuto estis reprilaborita; praktike vi havas cxi tie novan verkon. Spite la 20 novajn pagxojn, la prezo restas momente la sama kiel la antauxa eldono. Akiru gxin en via libroservo, aux cxe UEA, aux rekte cxe la eldonanto: ILEI, pk. 193, HU-1368 Budapest, Hungario *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj! ==================================== Mi intencas kolekti cxiujn Esperantajn tradukojn de la verkoj - poeziaj kaj prozaj - de la granda rusa poeto Aleksandr Pusxkin kaj verkojn de aliaj auxtoroj dedicxitaj al li. Se vi scias pri tiajn bonvolu sciigi al mi. Aleksandr Fisxkin, Posxtkesto 27, RU-192281 Sankt-Peterburgo, Rusio. Mi havas kamparan domon en sud-okcidenta parto de Francio (inter Bordeaux kaj Perigueux), kiun mi ludonas por ferioj. Tiu domo havas litojn por 10 personoj, kun lokoj apudaj por tendumi, kaj estas tauxga por rulsegxoj. Se iuj esperantistoj deziras gxin por ferii en Francio antaux la UEA-kongreso de Montpellier, ili kontaktu min. Pierre Dieumegard, 8 montee des Margueritas, prol, FR-13117 Lavera, Francio. pierdieum@forigu.aix.pacwan.net Mi kompilas brosxuron pri la oficiala situacio de Esperanto-instruado kadre de universitatoj kaj superaj lernejoj. Tiuj kiuj povas doni informojn por enketilo bonvolu kontakti min. Universiade Federal do Ceara, Centro de Humanidades, Curso de Esperanto, Rua Waldery Uchoa, 50 - Benfica, BR-60020-110 Fortaleza-Ceara-Brasil, Brazilio. La gxusta retadreso de la Esperanto-pagxoj pri Karl May kaj la "Karl-May- Societo" (vidu Eventoj-145) estas nun jena: http://karlmay.uni-bielefeld.de/kmg/sprachen/speranto/index.htm La E-klubo Den Helder sciigas sxangxigxon de sia estraro: ekde 23.03.98 la prez. estas s-ino Marijke Lathouwers (Kruiszwin 1205, NL-1788 LE Den Helder), la sekretario: Karlo Klein (Rijnstraat 203, NL-1784 BX Den Helder. Tel: +31-223-615737). Bonvolu NE PLU uzi jenajn adresojn de AEU, Andaluzia Esp-Unuigxo: delpozo@forigu.redestb.es, delpozo@forigu.santandersupernet.com, http://www.redestb.es/personal/delpozo/ ecx se ili ankoraux funkcios dum iomete da tempo. Uzu jenajn: esperanto@forigu.ciudadfutura.com, http://www.ciudadfutura.com/esperanto/ La 19.03.98 en sia 90-a jaro mortis Ernesto Vana, multjara prezidanto de Tutmonda Esperantista Vegetarano Asocio kaj redaktoro de Esperantista Vegetarano, fondinto de la gazeto Esperantisto Slovaka. Ni funebras. *************************************************************************** INTERESE //////// Vizio el la Delphi-Raporto '98 ============================== Cxi-printempe publikigxis en Germanio la rezultoj de la gxis nun plej granda enketo pri la estonto de Germanio, la "Delphi-Raporto 1998". Pli ol 2.000 fakuloj el ekonomio, scienco kaj tekniko respondis al demandoj pri estontaj evoluoj, inventoj kaj sxangxoj en la socio. Laux jxugxo de 287 fakuloj pri informado kaj komunikado, inter la jaroj 2006 kaj 2014 realigxos la sekva vizio: "Ankaux la busxa komunikado plibonigxos, cxar oni praktike uzos auxtomatan tradukan sistemon, per kiu oni povos interparoli sen scioj de la lingvo de la konversacianto. Tio povas esti utila precipe dum vojagxoj." La germanlingva originalo de tiu cxi citajxo trovigxas en detala resumo de la Delphi-Raporto, kiu estas elsxutebla de http://www.bmbf.de Bedauxrinde la fakuloj ne diras, cxu la komunikado per porteblaj tradukiloj povas esti same flua kaj agrabla kiel tiu en Esperanto. Nuntempe germanlingvaj gazetoj prezentas la uzon de la tradukiloj kiel unu el la cxefaj novajxoj el la Delphi-Raporto (komparu Journal fuer Deutschland 4-5/98: "Sprach-Cbersetzungssaysteme im Taschenformat machengrenzenlose Kommunikation moglich"), kio donas al germanaj esperantistoj okazon por informi pri alia ebleco por faciligi internacian komprenigxon. Ulrich Matthias Ulrich.Matthias@forigu.t-online.de *************************************************************************** Kabei ===== Ankaux ne-esperantistoj povas kabei. En la jxargono de la usona sciencfikcia entuziasmularo (fandom) trovigxas preskaux samsignifa malnova termino kiel ekvivalento al kabei en Esperanto, nome, "to gafiate", t.e. forlasi la vicojn de la sciencfikcia entuziasmularo (GAFIA = Getting Away From It All). En la cxiutaga angla lingvo ne estas simila vorto. laux Esperantolehti 5/1997 *************************************************************************** Mensmisajxo pro timo ==================== Pri dio ekzistas nur tri elektebloj: 1. Dio ne scias, ke la malbono ekzistas: tia dio estas nescianta, do neebla. 2. Dio scias, ke la malbono ekzistas, li deziras gxin forigi, sed li ne povas: tia dio estas senpova, do neebla. 3. Dio scias, ke la malbono ekzistas, li kapablus gxin forigi, sed tion ne volas: tia dio estas malbona, do neebla. Cxar alia elekteblo ne estas, rezultas ke dio ne povas ekzisti. Epikuro el La Kancerkliniko, n-ro 84 *************************************************************************** Malkresko al 44 % ================= La analfabeteco en la tuta mondo reduktigxis je 1995 al 885 milionoj. Gxi reprezentas 7,5 %-ojn kompare al la antauxaj 23 %-oj, kaj ties cx. du trionoj estas virinoj. Precipe cxe la evolulandoj la skrib- kaj legkapablo plibonigxis dum la pasintaj dek jaroj. En Afriko, la kvoto de la analfabetoj malkreskis al 44 %, en Azio al iom pli ol 28 %. laux Scienca Revuo, n-ro 170 *************************************************************************** Konfuceo ======== - Kiu ne scias kaj scias ke li ne scias, tiu estas nescianto. Instruu lin! - Kiu ne scias kaj pensas ke li scias, tiu estas idioto. Forigu lin! - Kiu scias kaj ne scias ke li scias, tiu estas dormanta. Veku lin! - Kiu scias kaj scias ke li scias, tiu estas sagxulo. Sekvu lin! Esperantigis Milton Serra el La Lampiro 82 *************************************************************************** Helika demando - solvo ====================== En Eventoj n-ro 141 aperis enigmo pri heliko, kiu rapidante al kinejo ekmemoras, ke perdis hejme la bileton. Al la enigmo venis plurdeko de solvoj, sed nur 5 estis gxustaj. (La heliko alvenos al la kinejo 2 horoj post la ekmedito cxar gxi portas sian hejmon sur sia dorso)! En la lotumado gajnis la Esperanto-grupo "Esperanto en Vendomois" el Lunay, Francio, (lemay_dom@forigu.mail.dotcom.fr), al kiu ni perposxte sendas la donaclibron. La red. *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO: IJS-aligxilo //////////////////////// INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO, IJS -------------------------------- 19.07-25.07.1998 Kecskemet, Hungario Organizanto: Hungara Esperanto-Junularo La konata latina termino ('ludanta homo') montras al unu el la plej gravaj, plej belaj, plej homaj karakterizajxoj de la homa intelekto: nome la kutimo de distrigxo per sensencaj idiotajxoj inventitaj de sencerbaj frenezuloj. Vere, serioze pripensante, oni ne trovas la respondon, kiel povas esti, ke plenkreskaj homoj kuradas post iu rondforma objekto, kiun se ili finfine sukcesas kapti, tuj klopodas doni for; ke la samaj homoj povas dum horoj teni kaj foje inter sxangxi paperetojn kun diversaj koloroj; ke oni gapas al radianta ekrano, foje farante strangajn gestojn kaj eligante nekompreneblajn kriojn; ke kelkaj prezentas diversajn figurojn en speciala ejo kaj aliaj iras tien nur por trankvile kaj s ilente spekti gxin... Aux cxu tamen ekzistas la definitiva respondo al tiu granda demando de la homa vivo? Almenaux ni klopodos trovi gxin... La gastiganta urbo Kecskemet speciale helpos al nia serioza esplora laboro per siaj muzeo de ludiloj, muzikcentro, teatro, nagxejo, observatorio kaj desegnofilmstudio. Samtempe gxi estas la cxefurbo de la hungara stepo, la t.n. "puszta". En la proksima Nacia Parko ni povos pristudi la speciale protektitajn floron kaj fauxnon de la regiono kaj la tradiciajn metodojn de bestobredado. Atenton! Ni organizos karavanon de IJS al la 54a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Rijeka (Kroatio). Se vi interesigxas, bonvolu indiki en la aligxilo. --------------------------------------------------------------------------- Kotiztabelo ----------- gxis 01.06.98 ! poste ----------------------------!------------------- agxo A B C ! A B C ----------------------------!------------------- <18 230 160 16000 ! 270 200 20000 19-25 250 180 18000 ! 290 220 22000 26< 280 210 21000 ! 320 250 25000 Kategorio A (en DEM - germanaj markoj): cxiuj ceteraj landoj Kategorio B (en DEM): Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Cxehio, Estonio, Jugoslavio, Kroatio, Latvio, Litvanio, Macedonio, Polio, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj la sxtatoj de eksa Sovetunio Kategorio C (en HUF - hungaraj forintoj): Hungario Ricevas rabaton el la kostoj: ----------------------------- - A kaj B membroj de HEJ: 1000 HUF - kiuj logxas en amaslogxejo: 50 DEM - kiuj mem zorgas pri mangxado: 40 DEM - programkontribuantoj laux persona interkonsento La IJS-ejo estas moderna studenthejmo, kun kvarlitaj cxambroj, cxiuj kun aparta bancxambro. Por havi dulitan cxambron vi devas krompagi 30 DEM po persone. Vi devas elekti la kategorion laux via agxo je 19.07.98. Kotizo de partatempa partoprenanto estas la sesono de la plej alta kotizo multobligota per la nombro de tagoj pasigotaj. Por la tago kun la bala vespero oni devas krompagi 10 DEM. Vi povas pagi al la konto 'IJSH-R' cxe Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ ROTTERDAM, Nederlando Hungara Esperanto-Junularo, Pf. 87, HU-1675 BUDAPEST la konto 11991102-02171825-00000000 cxe Postabank. Aligxoj ekvalidas post la alveno de antauxpago je 30 DEM (3000 HUF por hungaroj). --------------------------------------------------------------------------- Aligxilo por IJS '98 en Kecskemet --------------------------------- Familia nomo: Persona nomo: Sekso: ina / malina Naskigxdato (tt-mm-jj): Lando: Adreso (strato, domo): Posxtkodo: Adreso (urbo): Telefono: Fakso: Retposxto: Vegetarano: jes / ne Mi deziras logxi - en amaslogxejo - en kvarlita cxambro - en dulita cxambro Mi sxatus logxi kun: Mi volas esti memzorganto (sen mangxoj): jes/ne Mi deziras partopreni nur partatempe, de..... gxis ...... Mi bezonas oficialan invitleteron al Hungario: jes / ne Mia pasportnumero: Programkontribuoj: Karavano al IJK '98: jes / ne Dato: Subskribo: ------------- Vian aligxilon sendu al: David Alko GOLDEN Damjanich u. 1/c. I. 8, HU-8200 Veszprem, Hungario Telefono: +36-88-424339 Retposxto: goldend@forigu.math.bme.hu *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 147, 2/aprilo-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ***************************************************************************