EVENTOJ, n-ro 146, retposxta versio *********************************** Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo --------------------------------------------------------------------------- Enhavo de Eventoj n-ro 146 -------------------------- TITOLPAGxE ////////// - Cxu la tutan mondon por Usona junularo? ----------------------------------------- La volo kaj energio por la disvastigo de la angla radianta el citata artikolo el usona gazeto devas veki ankau nian junularon... FAKA APLIKADO ///////////// - 4 magistraj disertacioj pri Esperanto - registrataj periodajxoj ----------------------- E-biblioteko cxe la universitato de Toulouse igxis parto de neesperantista esplorreto - Enhavo de Scienca revuo vol. 48. - Astronomio, kancero - MZ-Verlag! -------------------------------- Baldau aperos novaj libroj cxe la eldonejo de Harald Schicke ARANGxOJ //////// - Kompleta monata kalendaro (25.04. - 30.05.98) - Ski-pokalo (raporto pri IFES) - Esperante amuzigxi kaj ekzemanigxi (invito al NOREK) - Internaci aRenkontigxo de E-Naturamikoj, IREN MOVADAJ AFEROJ ////////////// - Pli ol 50 studentoj! ---------------------- En la Pdagogia Altlernejo en Sarospatak, Hungario lernas pli ol 50 studentoj Esperanton kiel ordinaran (devigan) studobjekton... - Kampanjo-2000 per konkretajxoj -------------------------------- Kiu kion devas fari enkadre de la projekto Kampanjo-2000? - parto 2a - UEA-membrostatistiko ---------------------- Dum 10 jaroj la kvanto de organizitaj esperantistoj reduktigxis je pli ol 50 %-oj... Suma kaj laulandaj tabeloj pri la (mal)evoluo de la membraro - Varietea spektaklo en la Valenten-tago -- patronita de Kanada E-Asocio - La knabo frenezeta - fama brazila desegnorimano en Esperanto - Solenajxoj en Bjalistoko lige al la mortodatreveno de Zamenhof - Ah Romeo! - Petu am-konsilon de Romeo kaj Julietta el Verono! - Politeknikaj studhoroj (Eo: nedeviga studobjekto en cxina lernejo) - Internacia konkurso de klasika gitaro uzas ankau E-on. Cxu vi aligxos? INSTRUADO, ILEI /////////////// - S. MacGill: Serio de lerniloj, parto-6: Kiaj lerniloj estonte? - En kiuj lernejoj (kaj universitatoj) oni fakte instruas E-on? ------------------------------------------------------------- Estas preparata resuma listo (retpagxo) pri tiuj lernejoj!!! RADIO: Sonarkivoj cxe AERA GAZETOJ: Antaunaske pri: Prometeo INTERESE: Medikamento kontrau migreno KORESPONDI DEZIRAS: 14 anoncetoj SUPLEMENTO: Jara programo de kroatiaj Esperantejoj "Njegusx" kaj "Amfora" *************************************************************************** *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Citajxoj pri la angla, sugestoj de Newsweek - kun kelkaj alpensoj Cxu la tutan mondon por usona junularo? ======================================= La usona semajngazeto Newsweek skribis en sia numero de la 6-a de oktobro 1997: "...En cxi tiuj tagoj la tuta mondo estas tereno por junaj amerikanoj. ...Neniu povas gajni pli multe el globismo ol la amerika junularo, gefiloj de la ununura monda superpotenco, de la plej disvastigxinta kulturo kaj de la plej forta ekonomio. Ili kreskis en altteknika, liberentreprena maniero de la vivo, kiun largxaj zonoj de la mondo abrupte volas sekvi. Kaj ili parolas la anglan, kiu farigxis iu multe pli universala lingvo ol estis la latina en sia pleja florado... La angla... estas... komuna ilo de komerco, amuzo kaj stipendiado kaj la dominanta lingvo de interreto. Britaj ekspertoj taksas ke en 2000 pli ol unu miliardo da homoj ...parolas aux studos la anglan. Gxuste nun multaj milionoj grimpas en la lingvistan muzikistar-vagonon, kaj se amerikaj, britaj aux britregnaraj infanoj ne havas alian vojon por perlabori monon trans la oceano, ili povas preskaux cxiam subteni sin instruante homojn paroli tiel kiel ili. ...Eksterlande estas laboroj por kiu ajn denaske angle parolanta kolegia diplomito. Malmulte da tiuj ebloj trovigxas en Okcidenta Euxropo, kie la angla estas jam largxe disvastigxinta, senlaboreco estas alta kaj la laborebloj estas ofte rezervitaj de la Euxropa Unio. La plej bona konsilo por estontaj instruistoj de la angla estas: 'Iru orienten, gejunuloj - al Azio aux Orienta Euxropo'." - - - La volo kaj energio por la disvastigo de la angla, radiantaj el la cxi supraj linioj, devas veki ankaux nian junularon. Forta volo kaj koncentrita energio estas bezonataj por atingi gravajn rezultojn kaj sukcesojn en kiu ajn tereno, ankaux en la tereno de Esperanto. Ni ne disponas pri plurmiliona junularo, sed certe instrui nian lingvon bezonas kvin- aux dekoble malpli da laboro, do la disvastigo de Esperanto certe povus esti pli efika ol tiu de kiu ajn nacia lingvo. Tamen necesaj antauxkondicxoj (cetere harmoniaj - nur alimaniere strukturitaj kaj formulitaj - kun parto de la taskoj listigitaj en la Kampanjo 2000) estas: 1. kontinua evoluigo de Esperanto al la praktikaj kaj same al la kulturaj bezonoj (kiel tio okazas kaj estas subtenata cxe cxiuj naciaj lingvoj), laux kapabloj ecx enkadre de arta kreado, 2. altnivela ellernado de Esperanto (inkluzive studadon de ties historio, movado, kulturo kaj aplikadoj, sed ankaux scion pri la kontaktigxo kun, kaj influado de, la socio) far la jamaj esperantistoj mem (kiel tio estas postulata cxe cxiuj naciaj lingvoj), 3. sagxa propagando (=konvinkcela, tamen objektiva informado) por la neesperantista publiko pri Esperanto, ties kulturo kaj utiligeblo, ne ofendanta kiun ajn, kaj montranta la avantagxojn de Esperanto ecx por la denaskaj parolantoj de la grandaj lingvoj,4. altnivela (kaj pluen instiga) instruado de Esperanto - kun la plej diversaj aplikadoj - por kaj la jamaj esperantistoj kaj la novaj interesigxantoj. Estas evidente, ke plenumi bone la eksteren orientitan laboron de la esperantistoj, do la sagxan propagandon kaj la altnivelan instruadon, indikitajn en punktoj 3 kaj 4, povas sukcese fari nun tiu, kiu antauxe altnivele studis kaj dauxre aplikas Esperanton, do plenumas la punkton 2. Rilata al punkto 1, tion certe povas plenumi nur lingvistike kapablaj personoj kiel bonaj verkistoj kaj lingvistoj, bone konataj ankaux la vivon, kaj aliaj fakuloj, konantaj - ecx se auxtodidakte - ankaux lingvistikon, sed krom ili ankaux aliaj bonaj esperantistoj, surbaze de sia sana kaj eltrovita lingva sento, ecx se kelkaj el ili faras tion nur por propra amuzo, fermita kolektivo. (Punktoj 1 kaj 2 signas la interne farendan laboron de la esperantistaro). La altnivela ellernado kaj aplikado indikita en punkto 2 devas bazigxi sur la dauxra informigxo pri la aktuala stato de la evoluigo de Esperanto indikita en punkto 1. Cxiu el la listigitaj punktoj estas plenumebla kaj individue, kaj kolektive. Do neniu atendu centran organizadon, sed certe ekkono de la spertoj de aliaj, kion servi estas la plej grava tasko de nia gazetaro, povas multe helpi. (La junaj amerikanoj disvastigas sian lingvon kaj sen kaj kun centra organiza bazo, ekz. la Packorpuso.) Estas facile transformi la suprajn citajxojn pri la amerika junularo al la esperantista. Jen nur la komenco (la dauxrigon faru vi mem): "En cxi tiuj tagoj la tuta mondo estas tereno por la esperantista junularo. ...La tuta homaro povas gajni el la globismo de la esperantista junularo, gefiloj de senarmila kaj senantauxjugxa tutmonda komunajxo, kolektantaro kaj instruantaro de la tuta homa kulturo, disvastigantaro de la tuthomara interkompreno..." Otto Haszpra *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Astronomio, kancero - MZ-Verlag! ================================ La konata eldonejo de E-aj sciencpopularigaj libroj MZ Verlag de Harald Schicke aperigos ankoraux antaux la UK du novajn librojn: la unua estos originala verko pri astronomio de David Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel, kaj la alia: tradukita el la franca pri la origino de kancero, verkita de kuracisto. La eldonejo instalas novan pagxaron en interreto troveblan cxe http://www.mz-verlag.de La pagxejo servos ne nur por prezenti la gxis nun aperintajn E-lingvajn verkojn de la eldonejo, sed ebligas la publikigon ankaux de fakaj manuskriptoj, kiuj gxis nun ne trovis eldoniston aux kies reeldono estus tro malprofita. Proponoj cxiam estas bonvenaj! Ankaux de Vi! Harald Schicke Pottjerberg 17, DE-27383 Hetzwege, Germanio Harald.Schicke@forigu.nordkom.netsurf.de *************************************************************************** Scienca Revuo vol. 48 ===================== Enhavo de la numero de Scienca Revuo, volumo 48 (3/1997): - Esperanto kiel faklingvo - elekta biografio - Detlev Blanke (DE) - Eventualaj reformoj de la skribo de Esperanto - Yannic Gicquel (FR) - Kinetiko de kristalizado de insulino en la formulado de injekciajxoj por uzo terapeuxtika - Arturo Toledo kaj aliaj (CU) (la sama artikolo estas aperigata ankaux en la hispana lingvo) *** La revuo estas abonebla cxe la sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. Jarkotizo: 30 CHF al UEA-konto:isae-z (inkluzivanta ankaux la membrecon en ISAE). *************************************************************************** Registrataj periodajxoj ======================= "Esperanto-Biblioteko de Kuzerano kaj Pireneoj", tiun nomon ricevis la biblioteko de e-istoj cxe la Universitato Toulouse-Mirail kaj gxi farigxis membro de la CCN-reto de la Pirene-Sudfrancia regiono, kiu gxis nun konsistas el 283 bibliotekoj aux "dokumentad-centroj". La unua valora rezulto pri la bildo de E-o cxe la francaj universitatanoj kaj esploristoj estos la duobligxo, ecx triobligxo de la nombro de E- periodajxoj registrataj de la franca kompakt-disko "Myriade". En la rubriko: E-o, nun ankoraux aperis nur sesdek periodajxoj. Estas preparata la cxiujare eldonata biblioteka katalogo, kies datenoj konsulteblos en cxiuj francaj universitataj bibliotekoj per interreto. Kiam la kunlaborada eksperimento kompletigxos, estos invitotaj la aliaj francaj E-bibliotekoj sekvi la ekzemplon por plialtigi la mirindan proporcion de E-periodajxoj disponeblaj en Francio per la prunt- intersxangxa sistemo inter la bibliotekoj. Gxis nun pri E-o aperis nur cx. 0.016 % el la tuta mondo, kaj la pli ampleksa apero povos cxesigi la miskonojn pri E-o cxe la francaj intelektuloj kiuj pretas sincere aserti, ke E-o ne havas kulturon... laux Asistilo-Hejmoj 9/1997 *************************************************************************** Kvar magistraj disertacioj pri Esperanto ======================================== En 1997 kaj 1998 en la Universitato de Torino (Italio) estis diskutitaj la kvar subaj magistraj disertacioj pri Esperanto, kies kunreferanto estis Prof. Fabrizio Pennacchietti. 1. En la Beletra kaj Filozofia Fakultato, f-ino Paola Dalla Casa prezentis disertacion (177 pagxoj) pri "La propedeuxtika funkcio de Esperanto en fremdlingvaj kursoj: eksperimento farita en elementlernejo de Torino en la lernojaroj 1993-94, 94-95, 95-96". La kandidatino prezentas la programojn de la itala publikeduka ministerio pri instruado de fremda lingvo en element-lernejoj, priskribas la ecojn de E-o kaj la jam okazintajn propedeuxtikajn eksperimentojn, kaj klarigas la metodojn kaj rezultojn de testado de sxi farita cxe la elementlernejo "Salvemini", kie okazis ministerie aprobita eksperimento. Sxia testado pruvas, kompare al rezultoj de kontrolklasoj, ke frua lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de fremda lingvo (la angla cxi-kaze). 2. En la sama Fakultato, f-ino Fiammetta Corradazzi submetis disertacion (194 pagxoj) pri "Euxropo de internaciismoj kaj de supernacia komunikado: komparo inter la angla kaj Esperanto". Temas pri verko esence kompila, sen originalaj kontribuoj, pri la euxropa plurlingveco, euxropaj lingvopolitiko kaj "internaciismoj" (oni distingas inter euxropismo, okcidentismo, globismo). Sekvas komparo inter la angla lingvo kaj Esperanto, du lingvoj, kiujn la verkintino rigardas la solaj kandidatoj por supernacia euxropa lingvo. 3. En la Pedagogia Fakultato, Bruno Rinoldi prezentis disertacion (138 pagxoj) pri "Analizo de la organizada kulturo de UEA". La disertacio priskribas la organizadan kulturon de la Asocio kaj de gxiaj instancoj, la realajxon kiel rezulto de simboliga procezo, la gxisnunajn esplorojn pri la E-movado, ktp. 4. En la Politikscienca Fakultato, Federico Miatto ilustris disertacion (185 pagxoj) pri "Politikaj aspektoj de la lingva problemo je loka, nacia kaj supernacia dimensioj". La kandidato komparas la lingvopolitikojn de naciaj kaj federaciaj sxtatoj. Sekvas pritrakto pri politika federalismo kaj lingva federalismo perspektive de estonta euxropa federacio. La dilemo: lingva imperiismo aux racia elekto? Sekvas intervjuoj. Esperanto kiel la plej tauxga solvo. Prof. Pennacchietti jam de kelkaj jaroj gvidas en la Torina Universitato kursojn pri interlingvistiko kaj Esperanto: la nombro da lernantoj cxiujare estas inter 60 kaj 100. GCF giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Ski-pokalo ========== La 32-an IFES-on (Internacia Fervojista E-Skisemajno), en Maribor, Slovenio en februaro partoprenis 40 esperantistoj el 9 landoj. Kompreneble oni dumtage skiadis, sed vespere krom la gxuado de la slovena kuirarto oni havis tempon ankaux por intersxangxo de movadaj spertoj. Cxijare la cxeha familio Kopecny gajnis cxiujn pokalojn, donacitajn de Johann Geroldinger, kiu cetere kun du aliaj partoprenantoj estis intervjuita de la radio kaj televido de Maribor. Cxu ni havos iam Mondkonkurson de Esperantistaj Skiuloj? Katinjo Fetes-Tosegi *************************************************************************** Esperante amuzigxi, ekzamenigxi =============================== La 17-a Nord-Okcident-Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) okazos en Olympia, Washington, Usono, inter 29-31 de majo '98 - por Esperante viziti, babili, ludi, trinki, kanti, mangxi, danci, ekzamenigxi kaj amuzigxi. Kontaktu per interreto: adroegSN@forigu.ix.netcom.com aux eddyellen@forigu.aol.com aux papere: NOREK 98, 4314 North Cheyenne, Tacoma, WA 98407-5012, Usono *************************************************************************** 26-a IREN, Internacia Renkontigxo de Esperantista Naturamikoj ============================================================= Pecs, Hungario, 25-31.07.98. Montaj ekskursoj, restado en belega urbo, nur por 150 DEM. E-Asocio, Pf. 98, HU-7601 Pecs, Hungario. Telefon: +36-72-333123, rete: Szucs@forigu.geod.pmmfk.jpte.hu *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj estas dauxre aktualigata de ni, kaj troveblas en la interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! 25.04-03.05. 2-a Bakalauxriga Sesio de AIS Sanmarino. 23-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio, tel.: +48-52-415744, rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net 30.04-03.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT-98), Poprad. Inf: Esperanto Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio, tel./fakso: +421-92-32419. 30.04-03.05. 1-a Sudorienta E-Renkontigxo (SER) "Defio de tutmondigxo". Inf.: AERJ, Rua Senador Dantas 117, S1, 1341 Centro, BR-20031-201 Rio de Janeiro (RJ), Brazilio, rete: aerj@forigu.infolink.com.br 30.04-03.05. 51-a Kultura Semajnfino de Sarlanda E-Asocio, Homburg. Inf: Sarlanda E-Ligo, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio, tel.: +49-6332-981190, telefakso: +49-6332-981192, rete: sel@forigu.ur.pils.de 30.04-05.05. Nacia Kongreso de Franca Fervojista Asocio en Plestin-les- Greves. Inf.: Josette Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper, Francio, tel.: +33-298554816. 31.04-05.05. Jarkunveno de francaj fervojistaj esperantistoj en Plestin- les-Greves. Inf.: Jean Rolland, Le Beudres, FR-56950 Plestin-les-Greves, Francio, tel.: +33-297551755. 01-03.05. 1-a Rendevuo pri Esperanto kiel laborlingvo cxe la kampo de sano, Ribeirao Preto. Inf.: Eneida, Rua Americo Brasiliense 1418, BR-14015-150 Ribeirao Preto, Brazilio, tel.: +55-16-6368889 aux +55-16-6365065, rete: lamasson@forigu.netsite.com.br 01-03.05. 57-a Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio, Valladolid. Inf.: Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid, Hispanio, fakso: +34-1-4468079, rete: admin@forigu.esperanto-es.org 01-03.05. Oleg renkontas geamikojn. Inf.: E-Klubo "Gaja Krokodilo", a/ja 133, Nabereznije Cxelni, RU-423819 Novij Gorod, Rusio. 01-03.05. Ornitologia Semajnfino, Bouresse. Inf.: Kvinpetalo, Rue du Lavoire, FR-86410 Bouresse, Francio, tel.: +33-5-49428074. 01-04.05. Krakova Festivalo de la Esperanta Kulturo. Inf.: s-ino Grazyna Maszczynska-Gora, ul Armii Krajowej 2 m 14, PL-30-150 Krakow, Polio, tel./fakso: +48-12-5375390. 03-10.05. Aroma Jalto '98, Jalta. Inf.: Hordijenko Vladimir Viktorovicx, Pk. 35. UA-252133 Kiev, Ukrainio, tel.: +7-044-2951701, rete: lnp@forigu.un.kiev.ua 03-10.05. 14-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo, Polio-Litovio- Latvio-Estonio-Finnio. Inf.: Vojagxoficejo Tim-Tur, Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio, rete: espero@forigu.ngo.org.lv 08-10.05. 18-a Renkontigxo de PortugalajEsperantistoj, Leiria. Inf.: Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. Joao Couto 6. r/c A, PT-1500 Lisboa, Portugalio, tel.: +351-1-7141359, rete: bacano@forigu.fc.ul.pt 08-11.05. Latvia Internacia Printempo (LIP-98), Cesis-Priekuli-Jurgukalns. Inf.: Vojagxoficejo Tim-Tur, Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio, rete: espero@forigu.ngo.org.lv 09.05. 10-a "Kiso de la Fisxo" en Villingen. Inf.: Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio, tel.: +49-7721-58991. 15-17.05. Jarkongreso de Sveda Esperanto-Federacio, Stockholm. Inf.: SEF, Vikingagatan 24, SE-11342 Stockholm, Sve-dio, rete: sef@forigu.esperanto.se 16-22.05. 50-a jubilea IFEF-Kongreso, Aalborg. Inf. IFEF-Kongreso, Banegardspladsen 14, DK-9700 Bronderslev, Danio, tel.: +45-98-801599. 19-24.05. Hungaria Esperantista Semajno, Budapest. Inf.: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario, tel.: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331, rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 20-23.05. Naturamika Migrado en Jxuraso, La Chaux-de-Fonds. Inf.: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio, tel./fakso: +41-32-9267407. 21-24.05. 1-a Printempa Renkontigxo de NEJ kaj FLEJA. Inf.: David van Bezooijen, Engeldonk 207, NL-1103 AK Amsterdam, Nederio, tel.: +31-20-6955516, rete: D.Bezooijen@forigu.frw.uva.nl 22-24.05. Rondvojagxo Cxirkaux Altaj Tatroj, Poprad. Inf.: Esperanto Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio, tel./fakso: +421-92-32419. 22-24.05. Renkontigxo de BRAG (Blovanta Sxtono Asembleaj Grundoj), Norda Karolino, Usono. Inf.: Karlo Donoghue, rete: karlo@forigu.boone.net 25-26.05. Danuba Esperantista Scienca kaj Kultura Forumo, Budapest. Inf.: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario, tel.: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331, rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 29-31.05. Nord-Okcidenta Regiona E-Konferenco (NOREK) (Internacia Jaro da la Oceano), Olympia, Washington. Inf.: Ellen M. Eddy, P.O.Box 4055, Tumwater, US-WA 98501, Usono, tel.: +1-360-7544563, rete: norek98@forigu.esperanto.org 29-31.05. 2-a Kongreso de Slovakia E-Federacio, Kosxice. Inf.: Esperanto Regiona Societo, Sobotske namestie 36, SK-05801 Poprad, Slovakio, tel.: +421-92-32419. 29.05-01.06. Antwerpen '98 Kultura Semajnfino pri Eldonado. Inf.: Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel.: +32-3-2343400, fakso: 32335433, rete: esperanto@forigu.agoranet.be 29.05-01.06. 75-a Germana Esperanto-Kongreso, Dresden. Inf.: Christian Darbellay, Johannesstr. 54, DE-24143 Kiel, Germanio, tel.: +49-431-735016, fakso: +49-431-737788. 30-31.05. 2-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj, Varajxdin. Inf.: Kroatia Esperanto-Ligo, str. Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio, tel.: +385-1-4810152, rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr 30-31.05. Printempa Esperanto-Semajnfino en Vukajsxa, Hongkongo. Inf.: s-ro Chan, tel.: +29212663, rete: hkcpabmk@forigu.ibmmail.com 30-31.05. 31-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso. Inf.: Hungaria E-Asocio, Pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario, tel.: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Pli ol 50 studentoj en Sarospatak ================================= En la Pedagogia Altlernejo en Sarospatak, Hungario pli ol 50 studentoj lernas Esperanton kiel ordinaran studobjekton! La gvidanto de la fako, Laszlo Molnar la 16-an de aprilo en la cxefsalono de la Altlernejo organizis "konferencan babiladon" kun la titolo: "Cxu ekde morgaux Esperanto estos la mondlingvo?" - kiun partoprenis pli ol 50 personoj (instruistoj, profesoroj de la Altlernejo kaj de aliaj urbaj lernejoj, studentoj, interesigxantoj, krome L. Szilvasi kiel reprezentanto de la Budapesxta Esperanto-Domo/Hungara E-Junularo, HEJ). Dum la konferenco temis pri la graveco de la lingvolernado, pri la lingvoinstruado en la Altlernejo, pri la propedeuxtika valoro de la lingvo, pri la postulo de lingva samrajteco, pri la bezono al Esperanto kaj ties nuntempa reala utiligeblo, pri la E-movado. La konferencan konversacion fermis biblioteka ekspozicio pri E-libroj kaj gazetoj, viva navigado en la Esperantaj pagxoj en interreto (samtempe per pli ol 10 komputiloj), gxuado de interaktiva kompakt-disko ESPEROM (kun E- muziko kaj filmetoj). Pri la kunveno faris raporton la regiona televido. * * * La studentoj de la Altlernejo nun renkontis la unuan fojon "vivantan", ne- instruistan esperantiston. Por ke post la ekzamenoj ili restu esperantistoj oni devas enigi ilin en la movadon, oni devas inviti ilin al E-arangxoj por sperti la vivecon kaj avantagxojn de la lingvo/movado, oni devas konigi al ili la E-servojn, konigi kaj instigi la aplikadon de Pasporta Servo, ktp. Nun jam dependas de HEJ (kaj de aliaj E-organizoj) cxu oni sukcesos fondi lokan junularan E-klubon, kaj teni ilin esperantisto ankaux por la estonto. La samo estas la tasko ankaux cxe aliaj E-kursoj - kaj ne nur en Hungario. Kiu prenos la taskon sur sin? Szilvasi Laszlo P.S. Adreso por kontaktoj: Pedagogia Altlernejo Comenius, Eotvos u. 7, HU-3950 Sarospatak, Hungario. el ret-info *************************************************************************** Kampanjo 2000 - per konkretajxoj! ================================= Plurfoje oni jam auxdis la esprimon "Kampanjo-2000", sed gxis nun mankis konkretigo de ties ideo. Sube vi trovas la 2-an parton de la detala ekspliko - per detalaj konkretajxoj! La 1-an parton vidu en la antauxa numero. 3-a celo: Influi la internacian vivon --------------------------- La Esperanto-organizajxoj de la gxusta nivelo devas pristudi la eblecojn influi la internacian vivon, interalie per la internaciaj organizajxoj, al kiuj oni, post esplorado de la konkretaj kondicxoj, oni faru konkretajn proponojn pri kunlaboro. Prioritataj taskoj ------------------ * La estraro de UEA konsultigxu kun antauxaj kaj nunaj okupigxantoj pri UN, Unesko kaj aliaj organizajxoj de la UN-aro, same kiel kun okupigxantoj pri rilatoj kun internaciaj regionaj organizajxoj (okcidenteuxropa EU, OAU, OASX, ktp.). * La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigxas pri sama aux apuda temo. * La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizajxoj. * Surbaze de tiuj kaj aliaj zorgaj analizoj kaj preparoj, la Esperanto- organizajxoj de la gxusta nivelo varbu kaj flegu kontaktojn kun influaj ekstermovadaj simpatiantoj, starigu pozitivajn kaj konkretajn kunlaborajn rilatojn kun tauxgaj organizajxoj, kaj helpe de tiuj kunlaborantoj pretigu kaj akceptigu konkretajn proponojn por sxangxi la lingvopolitikon de internaciaj organizajxoj. Aliaj rimarkoj -------------- * Cxi tiu laborplano estas nur kadra laborplano. Cxiu instanco de la Esperanto-movado fiksos sian propran laborplanon rilate al sia agad-kampo. Estas esence jam nun komenci diskutadon por la detaligo de la konkreta laborprogramo de cxiu partoprenanta instanco. * Cxiu organizajxo en la kazo de traduko al nacia lingvo rajtas traduki la sencon de la esprimo "Por nova internacia lingva ordo" uzante tiujn vortojn, kiuj sxajnos pli akcepteblaj en la nacia lingvo kaj en la nacia medio. * UEA starigu konton, kiu funkciu kiel transira konto por kolekti monon por la realigado de cxi tiu plano. Gxi ricevu donacojn de esperantistoj kaj eventuale de neesperantistoj, kaj gxi transdonu monon al la normalaj kontoj de la administra sistemo laux la bezono. La mono, memkompreneble, necesas por la eldonado de informiloj kaj bazaj dokumentoj, por la okazigo de internaciaj seminarioj, por publikaj reklamoj sur jxurnaloj, por sendi volontulajn instruistojn al kelkaj landoj, ktp. * Por certigi, ke la CO per la celata kampanjo ne estu konsiderinde pli sxargxata ol gxis nun, parto de la kolektotaj financoj povos esti uzata por kapabla volontulo, kiuadministre subtenu la kampanjon rekte en la CO aux sub gvido de elektota oficisto de la CO aux estrarano. * Kiam temas pri la financoj de la asocio dauxre validas la konsiloj de la laborplano 1989-1992. Tiu laborplano esence instigis la respondeculojn pri financoj de la asocio sisteme sercxi monfontojn en kaj ekster la Esperanto- movado, kiel ekzemple grandaj privataj fondajxoj aux mecenatoj, sed ankaux publikaj eblaj fontoj, kiel la urbo Roterdamo. * Al tiu sistema sercxado devas esti kunlaborigataj ankaux la landaj asocioj. La celo estas trovi eksteran monon. Tre versxajne gxi ne estas trovebla por la Kampanjo 2000 kiel tia, sed por pluraj el gxiaj eroj, kiel la klerigaj seminarioj kaj similaj. * Cxi tiu laborplano kaj la Manifesto de la Esperanto-Movado devas esti dauxre disponeblaj cxe la CO de UEA kaj ili devas esti vaste dissendataj al Esperanto-organizajxoj kaj al individuaj esperantistoj en cxia ebla maniero. * La estraro de UEA raportu cxiujare al la komitato pri la progreso de la kampanjo. Fina noto: ---------- * Cxi tiu laborplano estas intence tre gxenerala. Gxi celas instigi cxiunivelajn Esperanto-organizajxojn partopreni laux siaj ebloj kaj kompetentoj. En la venontaj jaroj, gxis la jaro 2000-a, cxiu devos strecxi siajn fortojn por komune antauxenporti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la mondo dum la venonta jarcento, kiun Esperanto meritas. Cxi tiu plano rekonas, ke la kunlaboro de cxiu parto de la movado estas esenca. Gxi krome estas ebla, cxar cxiu esperantisto estas nur petata intensigi siajn klopodojn pri tio, kion li jam faras nun. Lia tasko ne estas zorgi por tio ke Unesko, Unuigxintaj Nacioj, ktp. ekuzu Esperanton, sed plifortigi sian lokan agadon. Tio estas la plej bona maniero por apogi la klopodojn, kiujn aliaj faras cxe Unesko, Unuigxintaj Nacioj, ktp. Renato Corsetti http://www.newlog.it/esperanto/kam2000.htm Rim. La Esperanto-movadon partoprenas ankaux cxiam multaj novuloj, komencantoj. La realigo de supraj aferoj tamen estas komuna tasko, do indas traduki la materialon al via nacia lingvo - kaj diskonigi, diskuti gxin en kiel eble plej vasta rondo. - ndlr *************************************************************************** Internacia konkurso de gitaro ============================= La 4-a internacia konkurso de klasika gitaro okazos inter 12-18 de julio 1998 en Bretonio, Francio. Dum la 3-a konkurso estis 51 konkursantoj el 21 landoj. Ekde la venonta konkurso, Esperanto estos utiligebla, kiel la franca, la hispana aux la angla. Interesigxantoj turnu sin al: Mairie, Urbodomo FR-22300 Tredrez, Francio *************************************************************************** Zamenhof-solenajxoj en Bjalistoko ================================= La bjalistokaj e-istoj omagxis la memoron de Zamenhof la 14-an de aprilo en lia 81-a mortodatreveno. Delegacio de lokaj e-istoj kaj gelernantoj de la elementa lernejo n-ro 23, kiu antaux jaroj estis nomita "Zamenhof-lernejo" metis florojn cxe la bustomonumento de la fame konata bjalistokano. Estas substrekinde, ke pri la datreveno kaj pri la flormeto informis lokaj amaskomunikiloj. La bjalistoka loka televido prezentis fragmentojn de videofilmo pri Bjalistoko kaj prezentis interparolon kun reprezentantoj de la Fondajxo Zamenhof kaj agantoj de la loka Bjalistoka E-Societo. Zamenhof-solenajxoj okazis ankaux en aliaj urboj de Polio. En multaj E- kluboj oni okazigis datrevenajn klubajn vesperojn. Andreo Pettyn el NUN *************************************************************************** UEA-membrostatistiko ==================== Ankaux en 1997 dauxris la malkresko de la membraro de la plej amasa esperantista organizo. Pasintjare gxi reduktigxis je pliaj 467 personoj. Nun en UEA membras 20.131 membroj - 46 %-oj kompare al la jubilea jaro 1987. Mallongigoj: AM=asociaj membroj (membroj de UEA pere de Landa Asocio), IM=individuaj membroj de UEA JARO AM IM SUME ------------------------ 1987 36351 7291 43642 1988 35945 7203 43148 1989 32474 7355 39829 1990 25224 7645 32869 1991 19146 8071 27217 1992 18808 7783 26591 1993 16041 7272 23313 1994 14495 7018 21513 1995 13808 7237 21045 1996 13314 7284 20598 1997 13018 7113 20131 La malkresko okazas cxefe pro la sxrumpo de la aligitaj membroj (AM), t.e. personoj, pro kiuj la landaj asocioj kotizas al Roterdamo. En 1997 la cxefa "kulpinto" estis la bulgara asocio, kiu pagis je 429 AM-kotizoj malpli ol en 1996. AM de UEA en 1997 (1996) ------------------------ Japanio 1109 (1081) Germanio 1021 (1010) Italio 958 (1026) Cxinio 981 (970) Svedio 766 (769) Britio 603 (684) Belgio 579 (557) Usono 562 (666) Francio 449 (403) Hungario 447 (440) Faletis ankaux la individua membraro (IM) - la financa bazo de UEA. Tiun falon klarigas la relative malamasa kongreso en Auxstralio, kaj ne estas sekreto, ke kelkcent orient-euxropanoj pagas sian IM-kotizon al UEA por havi rabaton cxe aligxo al UK. Lauxlanda IM-statistiko ----------------------- Francio 660 (701) Germanio 626 (651) Brazilio 525 (525) Japanio 408 (420) Usono 399 (417) Nederlando 365 (384) Italio 300 (269) Finnlando 268 (269) Britio 249 (272) Svedio 252 (265) Prognozoj estas maldankinda afero, sed mi riskas konstati, ke la membronombro de UEA je ties 90-jarigxo estas cxe pleja nadiro. En la proksimaj du jaroj la nombro de IM-oj probable kreskosgxis 7300-7500 pro la antauxvideble amasaj kongresoj en Francio kaj Germanio, kvankam UEA apenaux iam reakiros 9.424 individuajn membrojn (tiom gxi havis en la fora jaro 1925). Aliflanke, plua falo de la aligitaj membroj estas apenaux ebla, cxar en la lasta jardeko gxin kauxzis la natura reduktigxo de la asociaj kotizoj el la t.n. "popol-demokratiaj landoj". (De 22.593 kotizoj en 1987 gxis 1.410 kotizoj en 1997). Antauxe tiujn kotizojn pagis la sxtato, sendepende de la reala membrokvanto, sed nun la orient-euxropaj asocioj inkludas la AM- pagojn en la bazan asocian kotizon - simile al la asocioj el la aliaj landoj. Sxajnas, ke nuntempe nur en Cxinio AM-oj superas la realajn enlandajn kotizojn, sed ne estas indikoj, ke la stato tie sxangxigxos, dum oni rajtas atendi, ke en Roterdamo denove enkasigxos kotizoj el Slovakio, kie la landa asocio refondigxis, kaj ke la landa asocio en Polio post la auxtuna "velura revolucio" iom post iom ekprogresos membrokvante. Rezulte la nova estraro de UEA, elektota en Montpellier, rajtos cxe la sekva elektojaro 2001 raporti pri la fino de la membrokrizo en UEA kaj pri "modesta kresko gxuste je la Granda Jubileo". Aleksander Korjxenkov el La Ondo de E-o n-ro 42 iom mallongigite *************************************************************************** Valenten-taga varieteo ====================== La 14-an de februaro, en la Valenten-tago esperantistoj de Victoria, cxefurbo de la okcident-kanada provinco Brit-Kolumbio, organizis varietean spektaklon por 100-150 spektantoj en la urba teatro "Kaleidoscope" kun la temo "Amu la Teron". La programo, kiun organizis kaj gvidis Wally du Temple (nuna kasisto kaj iama prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio), havis erojn artajn kaj amuzajn. Inter la muzikaj programeroj estis prezentajxoj de nov-zelanda harfisto Alison Vardy, ekologia kanzonisto Hardy Macintosh, kaj fakulo pri skotaj popol-kantoj Alan Turnbull. Skecxojn pli-malpli humurajn prezentis Mond-federalistoj, Bicikla Koalicio kaj Auxta Kooperativo. Estis ankaux arta danc-prezentajxo, legado de poemoj kaj montrado de diapozitivoj pri lastatempe savita natur-regiono apud Victoria. La civitanoj de Victoria diversmaniere informigxis pri Esperanto danke al cxi tiu spektaklo. Afisxoj, komunikoj faksitaj al 200 asocioj, kaj gazetaj anoncoj cxiuj menciis ke la spektaklon patronis Kanada Esperanto-Asocio. La tagjxurnalo de Victoria "Times-Colonist" publikigis artikolon pri la spektaklo kun emfazo je la fakto ke por la organizanto Esperanto estis edzin-peranto: Wally kaj Olga du Temple estas unu el du internaciaj paroj en Victoria, kiuj kunigxis pere de Esperanto. Dum la spektaklo mem Esperanto menciigxis plurfoje, kaj kun cxiu ekzemplero de la programo oni donis informilon pri Esperanto kaj kopion de la Manifesto pri la Esperanto-Movado (en angla traduko). Paul Hopkins phopkins@forigu.uvic.ca el ret-info *************************************************************************** La knabo frenezeta ================== La 3-an de majo en Bienalo de San-Paulo (unu el la plej grandaj libro- foiroj en la mondo), la 10-jara Kristocxjo lancxos kune kun Ziraldo, fama brazila desegnisto eldonon de ties libro "La Knabo Frenezeta" kiun Kristocxjo Esperantigis. (vidu http://www.geocities.com/enchantedforest/6464/) La 21-an de aprilo E-Asocio de la sxtato Brazilo festas sian 36-an fondigx- datrevenon. Lige al tio la asocio inauxguras sian novan pagxon en la interreto (http://www.geocities.com/Athens/Academy/1887/). Cxe tiu adreso trovigxas ankaux la pagxoj de la urbaj E-kluboj de tiu sxtato. Roberto Resende rresende@forigu.brnet.com.br *************************************************************************** Ah, Romeo! ========== La 21-an de marto (tago de printempo, do de amo...) mi vidis televidan programon, en kiu oni vizitis al la urbo Verona, Italio, al kies oficejo "Romeo kaj Julia" alvenas leteroj el la tuta mondo en diversaj lingvoj (temas leteroj pri amo, amsxoko, konfidencoj, konsilopetoj...). Laux la jxurnalista komento, la oficistoj respondas en la sama lingvo kiel estas tiu de la letero. Adreso por viaj leteroj: Julieta, Verona, Italio. Cxu ni provu? Didiloison@forigu.aol.com *************************************************************************** Politeknikaj studhoroj ====================== De oktobro 1997, Esperanto estas instruata kiel nedeviga lernobjekto en la Hefei-a Politekniko. Laux la plano, en cxiu stagxo estas 128 lernohoroj. Nun 39 personoj partoprenas en la lernado. Kontaktadreso: Zhang Shuhua 68 Lishan-Strato, Jinan, Shandong-provinco, Cinio, CN-250013 *** La 14-an de februaro en la Metiarta Lernejo de Jinan, Shandong-provinco, la Jinan-a E-Asocio okazigis ceremonion por pendigi sian oficejan sxildon, kaj dekoj da esperantistoj partoprenis gxin. Post la fondigxo en 1986, la asocio energie diskonigas Esperanton. Kontaktadreso: Duan Youzhi Administra Instituto de Hefei-a Politekniko Anhui-provinco, Cinio CN-230009 inf: E-Redakcio de Radio Pekino cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com *************************************************************************** Komuniko pri deviga adreslisto ============================== La loka asocio "Esperanto en Cis-Valo", kiu agadas en centra Francio, estis petata transdoni la liston de siaj membroj kun adresoj. Pro rifuzo, la vicurbestro pri kulturaj aferoj rifuzis prunti salonon por prelego de ukraina esperantisto. Tio estas grava atenco kontraux asociaj liberecoj, kaj kontraux personaj konvinkoj. La unua decidita agado estas uzado de cxiuj legxaj garantioj. Esperanto en Cis-Valo 88 str. Hugo, FR-37400 Amboise, Francio, a.reto@forigu.france-association.com *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Serio pri lerniloj (6 - fino) Kiaj lerniloj estonte? ====================== Ni resumu nian serion pri lerniloj. Ili... - estu cxefe internaciaj, cel-lingvaj kaj paroligaj, - formu lernpakojn kun paperaj, elektronikaj kaj plej diversaj rimedoj, - estu teknike altkvalitaj kaj moderne allogaj, - estu verbo-centraj, celantaj akceli komunikajn kapablojn, - lerte ligu situaciojn (utilajn, fantaziajn) kun gramatiko, - prezentu la kulturon, uzeblojn kaj plulernindon de Esperanto, - bazigxu sur la unikaj ecoj de la Esperanta gramatiko, - prezentu la lingvon por eviti la tradicie konatajn erarojn, - havu gvidilojn por helpi en la lokalizo al specifaj landoj/lingvoj. La movado investu en verkado de tiaj lerniloj, cxu tra fondajxoj, cxu tra eldonejoj. Ne necesos subvencii presadon; se tia lerno- aux lego-libro ne kapablas financi sin mem, gxi versxajne havas mankojn, cxu enhavajn, cxu surmerkatigajn. Sed sen anticipa financa aux rimeda helpo al verkontoj/adaptontoj, multaj indaj projektoj neniam naskigxos. Garantia aux prunta kapitalo povos esti kuragxiga al eldonejo konsideranta la lancxon de pli ampleksa (pruveble bonkvalita) lernilaro. Gxi povas permesi pretigon de pli granda kvanto, aux certigi pli altan kvaliton. Multaj el niaj lerniloj restas modest-aspektaj pro la manko de investo- kapitalo, kaj atendebla malrapida vendoritmo, ecx por bonaj lerniloj. Plia decentra apogo estos faciligo trovi eldon-specialistojn: ekz. por produkti kaj kopii son- aux video-kasedojn, aux starigi interaktivajn TTT-kursojn, aux presi tabul- kaj kart-ludojn. Niaj lerniloj estu reklamataj ne nur inter la esperantistoj, sed per naciaj lingvoj, sin turnante al instruistoj, kultur-gvidantoj, edukistoj ks. Apero de nova lernilo kreas okazon por gazetaraj komunikoj, inform-vesperoj kaj aliroj al edukaj instancoj. Tia nacilingva varbado ne nur prikantu la virtojn de la lernilo mem, sed listigu argumentojn por la instruado de Esperanto, eble ecx klarigante, kio gxi estas entute. La nura ekzisto de trafaj lerniloj ne garantios la deziratan fortigon kaj regeneron de nia komunumo, sed gxi ja estas necesa, fundamenta kondicxo al tiu celo. Stefan MacGill Hungario *************************************************************************** En kiuj lernejoj oni instruas Esperanton? ========================================= Konsiderante la cxiam pli oftan peton de instruistoj - aux de esperantistoj, kiuj iel kunlaboras kun lernejoj - pri adresoj de aliaj lernejoj, kie oni instruas Esperanton, aux kiuj pretus partopreni en plurlandaj komunaj edukprojektoj - mi pretigas pagxojn en la reto pri lernejoj kaj universitatoj, kiuj havas ian ajn rilaton al la internacia lingvo. La pagxoj nomigxas simple "Esperanto en lernejoj" kaj "Esperanto en universitatoj". Ili aperos kiel publikigo de la arkivoj de ILEI, kaj gastos en la retpagxejo de nia Pedagogia Eksperimentejo (Tria Roma Universitato). Tial mi alvokas cxiujn, kiuj havas informojn pri cxiaj edukejoj, kie veras almenaux unu el la jenaj kondicxoj: - oni instruas Esperanton regule, aux eksperimente, aux libervole, ktp. - oni iam prelegas pri E-o kaj interlingva problemaro - tie dejxoras Esperanto-parolantoj - ial la instruistaro konigis sian intereson partopreni je internaciaj edukprojektoj surbaze aux helpe de E-o ke ili havigu al mi tiujn informojn, por ke mi povu nutri la tabelojn. Konkrete - pri cxiu koncernata lernejo - suficxas plenigi slipon kian la jena: - lando, regiono, urbo / nomo kaj adreso de la lernejo / lerneja tipo (baza, meza, supera, ktp.) / agadoj pri Esperanto (kursoj, prelegoj, edukprojektoj, ktp.) / kontaktulo Memkompreneble, en la reto ne aperos simpla adres-listo, sed tabeloj kun indikoj pri la rilato-speco tiu lernejo al Esperanto. Do ne necesas plu-insisti pri la utileco de tia datumaro, kiu estos dauxre aktualigata: kontribuu per viaj lokaj scioj! Mauxro La Torre Terza Universita' di Roma, Via del Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma, Italio. Tel: +39-6-4957805, fakso: +39-6-4452642 *************************************************************************** RADIO ///// Sonarkivoj cxe AERA =================== En la retpagxejo pri "Esperanto en Radio" de AERA (http://members.aol.com/OSIEK/AERA/), jxus renovigita, vi malkovros plurajn novajn sonarkivojn: intervjuojn kun ekzemple Povilas Jegorovas, Saskia Idzerda, Eugene de Zilah, kaj diversaj aliaj programoj. Nun, eblas retrovi la sonarkivojn laux kategorioj (nuntempo, E-evento, radio, ktp.) kaj nomo de la auxtoro/parolanto. Cetere, de la cxefpagxo de AERA, eblas rekte lancxi la interretajn elsendojn de Pola kaj Estona Radioj en formato de RealAudio. Tie vi trovos ankaux fresxe gxisdatigitajn informojn, adresojn, frekvencojn... Bruno Masala bruno@forigu.poetic.com *************************************************************************** GAZETOJ /////// Antauxnaske =========== La esperantista teamo "Prometeo" estas eldononta novan revuon en Esperanto, kiu sin turnos cxefe al la euxropa medio (sen tamen neglekti ankaux mondvastajn rilatojn). En tiu revuo estos legeblaj aferoj pri ekonomio, komerco, laboro, politiko, kulturo, arto, anoncoj kaj aliaj interesajxoj. Jam ekde la unua numero, ni sxatus publikigi anoncojn de la jenaj kategorioj: labor-proponoj, labor-sercxoj, intersxangxoj, personaj kontaktoj, (ekz. amikeco, kunigxoj, korespondado ktp.), vendoj, acxetoj, diversaj. Sendu viajn anoncojn al la telefaks-numero: +39-81-5513350. Gxis 25 vortoj la anoncoj estas senpagaj! Sendu ankaux viajn komercajn proponojn (eksportaj, importaj kaj aliaj ofertoj). Se vi, pri iu ajn kialo, ne volas publikigi viajn adreson, nomon aux aliajn personajn donitajxojn, vi povas peti cxe la redaktejo personan numeron por la anonco, kaj la redaktejo zorgos sendi al via persona adreso la respondojn. "Prometeo", Antonio Mattozzi (prez.) Via Bracco 71 int. 29, 7p. Napoli, Italio Tel./fakso: +39-81-5513350 *************************************************************************** INTERESE //////// Medikamento kontraux migreno ============================ Bibliotekistino petis de mi servon. Unu el sxiaj amikinoj suferegis pro nuka artrozo. Teruraj kapdoloroj devigis sxin dum krizoj resti longtempe en plena mallumo. Neniu konata medikamento efikis. Iam, en Afriko, kuracisto de cxina kuracejo havigis al sxi tablojdojn da "Somitoni". Seniluzie sxi tamen provis gxin. Englutinte unu tablojdon post cxirkaux 15 minutoj sxi bonfartis sen ia ajn kroma malagrablajxo. Reveninte Francion sxi ege maltrankviligxis kiam sxi konstatis ke tie la medikamento ne troveblas. Ne nur en Parizo, sed ecx en la tiea cxina kvartalo. Kiam nia anino informis min pri tiu kazo, pensante, ke per Esperanto mi havas multajn rilatojn tra la mondo, mi respondis kun ioma dubo ke mi ricevos informojn. Mi skribis leteron al cxina esperantisto kiun mi iam renkontis en Parizo, en la SAT-sidejo. Venis telefonvoko el Pekino, kaj sciigis pri la alveno de mia letero, sendita la 4-an de decembro 1996! La adresato dume translogxigxis de cxina provinco al Pekino, sed la letero atingis la celiton. La telfoninto pretis interveni cxe la fabrikanto de "Somitoni". Fine, cxar mi havis okazon anonci en la priesperanta franclingva informsuplemento de SAT-Amikaro kiun mi redaktas, la aperon en 1998 de vortaro kvarlingva (cxina, angla, franca, Esperanto) pri cxina medicino kiun prilaboras nun S-ino Gu Jian-hua, profesoro en la Cxinmedicina Instituto de Nanchang (kaj kiu instruas ankaux Esperanton tie), mi skribis al sxi, kaj plurajn semajnojn poste, kun miro, mi ricevis dikan koverton senditan de sxi registrite el Sxanghajo. Sur la dogana slipo estis signita la vorto "donaco". En gxi estis tablojdoj de "Somitoni". Mi transdonis al nia anino por ke sxi mem havigu al sia amikino. Mi skribis artikolon pri tio por gazetoj. Gxi aperis en Ouest- France sub titolo "Medikamento trovita danke al Esperanto". Kvankam ne aperis mia telefonnumero, tri personoj trovis gxin kaj vokis min. Virino, kiu suferas de la samo de 19 jaroj, kaj kiun neniu kuracisto sukcesis kuraci. Estis apotekisto kiu aperigis artikoleton pri la aperonta kvarlingva vortaro en organo de la farmaciistoj kaj laboratorioj. Mi petis de li, estu lauxeble plej rapide la medikamento akirebla en Francio. Li respondis, ke gxi postulas plurajn jarojn pro la provado kaj esploroj. Cxu ni lasu ankoraux suferi personojn - cxefe virinojn - dum longa tempo kiam la medikamento - tre malmultekosta - montrigxis tute tauxga, kaj ne estas konata kontraux preskribo aux malbona efiko? Jam pasis tro da tempo. Mi skribis la 24-an de oktobro 1997 al mia deputito por peti de li, ke li intervenu cxe la sxtatsekretario pri sano. Tion li faris, kaj la sxtatsekretario Bernard Kouchner persone respondis la 6-an de januaro 1998: "Mi petis de la kompetenta servo procedi pri ekzameno de tiu dosiero. Celo de tiu cxi alvoko estas: scii, cxu vi konas personojn kiuj uzas la medikamenton "Somitoni", kiuj suferas pro nuka artrozo (france: arthose cervicale) aux via proksimulo suferas pro gxi? Cxu "Somitoni" estas libere importebla,acxetebla en via lando. Cxu ekzistas kontrauxpreskriboj, aux alia efika medikamento? Ktp. Vi povas viziti apotekiston kaj montri tiun cxi mesagxon pri Esperanto kaj gxia utileco, por kuraci homojn (kiuj kredas Esperanton senefika, senutila!), aux skribi kiel mi faris al (18) revuoj pri scienco, pri medicino kaj sano. Eblas diri ke vi ricevis tiun mesagxon tra Budapesxto. Respondu cxiu, kiu suferas pro migrenoj aux de nuka artrozo, aux kies proksimulo estas trafita de gxi; cxiu kuracisto, apotekisto. Ju pli nombraj kaj precizaj estos la respondoj des pli bone. Eblos rete ricevi de mi franclingvan tekston. Mi volonte kunlaboros kun fakulo, aux peros la rezulton de la enketo. Henri Masson Le Grand Renaudon, FR-85540 Moutiers les Mauxfaits, Francio esperantohm@forigu.hol.fr Tel+fakso: +33-2-51314850 *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// S-ino Cynta Lee (Kinaba M, West Residence, Griffith University, Nathan 4111, Queensland, Auxstralio), deziras korespondi cxefe el Euxropo (Rusio), intencas intersxangxi posxtmarkojn, monerojn kaj stampojn. 22-jara studentino mi estas, nun lernanta Esperanton. Mi volas korespondi. Brigita Giedraityte, J.Janonio45-6, Palanga,5720, Litovio Pri Esotera Nimfologio volas korespondi Cesar Dornales Soares (Mal. Frota 278, BR-91350-030 Porto Alegre RS, Brazilio), 43 jara. Dek iranaj komencantoj (14-43 jaraj) deziras korespondi kun gesamideanoj tra la mondo. La unan leteron bonvolu skribi al la inistruisto M.Reza Torabi, la respondon sendos mem la dezirata korespondant(in)o. Irana E- Centro, P. O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano. S-ro Zenon Kalinowski, 50 jarulo deziras korespondi. Ul. Piaskowa 32, PL-18-402 Lomza 4, PN-WS Mazowsze, Polio. Ricardo Olivieri Caseiro komencanto, korespondi deziras. Rua Michelangelo 19, Vila Pauliceia, BR-09881-410 Sao Bernardo do Campo, Sao Paulo, Brazilio. Mi estas studentino. Mi havas 22 jarojn. Mi volas korespondi. Mia adreso: Renata Baguzyte, J.Simonaitytes 37-84, Klaipeda, LT-5814, Litovio Nils Jose Rodrigues Silva, komencanto deziras korespondi. Rua Joaquim Pinheiro 74, Vila Ema, BR-03282-030 Sao Paulo, Brazilio. Evelina Hofmanaite (Partizany g. 198-52, LT-3041 Kaunas, Litovio - mi lernas en 11-a klaso de mezlernejo) - deziras korespondi tutmonde pri cxiu temo kaj intersxangxi bildkartojn. 17 jara knabino, komencanto, deziras korespondi tutmonde. Najereh Ebrahimzadeh, No 9, K: Golbagh, Kh: Seul, IR-19948 Tehran, Irano. 14 jara knabo, komencanto deziras korespondi kun samagxuloj tutmonde. Omid Ebrahimzadeh, No 9, K: Golbagh, Kh: Seul, IR-19948 Tehran, Irano Darius Vysxnianskas (Partizany g-vi 200-41, LT-3041 Kaunas, Litovio), mezlernejano en la 11-a klaso, deziras korespondi kaj intersxangxi bildkartojn. Alexandre Geribola, komencanto korespondus tutmonde. Rua Gustavo Barroso 190, Vila Lia Diadema, BR-09940-450 Sao Paulo, Brazilio. Marzena Spoczyhxska, (ul. Kraszewskiego 4 m, 59, PL 87-100 Torun, Polio) 17-jara lernantino korespondus al diversaj landoj. *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO: ----------- ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx, Trieste (Italio) ------------ Kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo, Zagrebo (Kroatio) kaj Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno (Auxstrio) organizas 5-aj SOMERAJ KURSOJ en Istrio (Kroatio) *************************************** inter 10-17. de augusto 1998. - intensa studado - klera kaj gaja etoso - neforgesebla feriado - --------------------------------------------------------------------------- Programo: --------- * Porkomencanta kurso laux la Zagreba Metodo kun Visxnja Brankovicx Simpla, amuza, praktika, paroliga kaj malkrokodila! La lernolibro disponebla en 21 lingvoj. * Konversacia kurso kun Spomenka Sxtimec, verkisto, membro de la Akademio de E-o Komunika, gaja, literatureca, movadinstrua! Bazo de la kurso estas la lernolibro de la auxtorino "Esperanto ne estas nur lingvo". * Progresiga kurso kun d-ro Hans Michael Maitzen temos pri vortfarado, etimologio kaj ofteco de fonemoj en Esperanto kompare kun aliaj lingvoj. * Kurso pri astronomio: La plej aktualaj temoj de astronomio d-ro Maitzen profesoro pri astronomio cxe Universitato de Vieno pritraktos interalie jenajn demandojn: la estigxo de nia universo kaj la provoj observi la spurojn de tiu komenca fazo... cxu ni estas solaj en la universo ... la efiko de kosm aj eventoj al la evoluo de nia Tero kaj ties biosfero... * Gast-prelegoj de d-ro Ivo Borovecxki, honora membro de UEA "D-ro Ivo Lapena, vivo kaj verko" kaj "Etiopia imperiestro Haile Sellasie". Personaj rememoroj pri la gravuloj el la movada kaj la monda historioj. Ekskursoj: Al la maro kaj la montoj, tra la valoj kaj en grotoj! Al insuloj kaj kanaloj, eble al la akvofaloj! Al urbetoj kaj vilagxoj, al festejoj kaj al plagxoj! Al koncertoj kaj muzeoj, sen forgesi la trinkejojn! Pliaj informoj cxe la organizanto: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx - Via Leghissa 6 - ITë34 131 Trieste Tel/fakso: + 39-40-767 875 - Rete: orbispictus@forigu.iol.it *************************************************************************** *************************************************************************** BAZAJ PROGRAMOJ EN ESPERANTEJOJ EN KROATIO 1998 ----------------------------------------------- Bieno "Njegusx", Hrasxcxina - Trgovisxcxe ----------------------------------------- 27-29.03.98. "Esperanto venkos malgraux esperantistoj" Vinko Osxlak (A), Zlatko Tisxljar (SLO) Koncerto de Jadwiga Dziegielewska (PL) 24-26.04.98. Turisma semajnfino ekskursoj, laborgrupoj, prelegoj 30.05-01.06.98. Kongresa semajnfino (memzorgejo dum la 2-a kongreso de KEL) 22-29.06.98. Somera semajno ekskursoj: kasteloj, termalbanejoj, la naturo 30.06.-5.07.98. Seminario por instruistoj de Zagreba Metodo Tisxljar, Sxtimec, Brankovicx 18-23.08.98. Virino en Esperanta literaturo Literatura kurso kun Spomenka Sxtimec 18-20.09.98. Surpriza Semajnfino 02-04.10.98. Auxtunaj rikoltoj 06-08.11.98 Sen programo Cxiam porkomencanta kaj konversacia kursoj kun V. Brankovicx k S. Sxtimec *************************************************************************** *************************************************************************** Vilao "Amfora", Rijeka ---------------------- 13-15.03.98. Jan Amos Komensky (1592 - 1670) instruisto de instruistoj; vivo kaj verkoj Dr-o Giordano Formizzi, prezidanto de IEF 17-19.04.98. Esperanto ne estas nur lingvo Konversacia kurso kun Spomenka Sxtimec 10-16.05.98. Esperanto - Komerca Agado (EKA) Kurso, elmontrado de varoj, prelegoj Pietro Barbieri, V. Morankicx, V. Brankovicx 01-07.06.98. Feria semajno kun konversaciaj horoj laux la BEK-kurso 10-17.08.98. Sen programo (5-aj Someraj Kursoj en Istrio) 05-13.09.98 Septembro apud la maro: kun konversaciaj horoj 13-20.09.98 Septembro apud la maro: Esperanto - Komerca Agado 8-11.10.98. Metodika Seminario D-rino Katalin Smid‚liusz (H) 06-08.11.98 Naturkuracado 04-06.12.98 Kuriozajxoj el la vivo de Zamenhof Dr-o Heiner Eichner (A) 31.12.98-03.01.99. Novjara Festo Cxiam porkomencanta kaj konversacia kursoj kun diversaj instruistoj *************************************************************************** Petu la apartajn programojn, informojn pri la prezoj (konvenaj!) kaj rabatoj ! Aligxu plej malfrue unu monaton antaux la koncerna programo! ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6, I - 34 131 Trieste Tel/fakso: +39-40-767 875 Reto: orbispictus@forigu.iol.it Partita IVA / AVI numero: 00876990326 Codice fiscale / Imposta kodo: BRNVNJ59C63Z118Q *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 146, 1/aprilo-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ***************************************************************************