Eventoj-145, retposxta versio ***************************** Tekstojn de la artikoloj vi trovas sub la enhavtabelo. ENHAVTABELO ----------- TITOLPAGxE ////////// - Meritkruco por Helmar Frank --------------------------- Helmar Frank, fondinto kaj prezidanto de AIS ricevis la Federacian Meritkrucon Unuaklasan de la Merita Ordeno de Germanio! - Nova Esperanta telefonkarto! - Plurlingveco: celo de UNESKO! ----------------------------- La gxen. dir. de UNESKO donis intervjuon al Esperanta Radikala Asocio... FAKA APLIKADO ///////////// - PIV sur CD-ROM! - Esperanto-Paradizo kaj -butiko en Auxstrio - Konferenco, Wster kaj esperantologio ------------------------------------- Du E-rilataj konferencoj en ProCOM-98! - Societo Karl May - Esperante! - Perkomputilaj / retaj E-kursoj - AIS studkonferenco - emeritigo de Helmar Frank ARANGxOJ //////// - Plena monata kalendaro pri E-arangxoj (17-25.04.98) - Pli detalaj informoj pri - Cseh-kursoj en 1998 (datoj, lokoj, ktp) - Renkontigxo de "Interesaj Homoj" en auxgusto - Festivalo por mezagxuloj - Somera aventuro MOVADAJ AFEROJ ////////////// - Kampanjo 2000: konkretaj celoj kaj taskoj. Kiu kion faru konkrete? - 5 infanoj el Bosnio - MAZI malplikoste...!!! - Nova cxeha grandvortaro - Berlinaj E-kolektajxoj - Fremda hejmlando - Cxu vi konis Nikolaj Rytjkov? - Vicministro neatendite aperis en E-klubo... - Kontribuu al ekspozicio en Montpellier ILEI //// - Pasporto al la tuta mondo: Esperanto (3-a, lasta parto) - Serio pri lerniloj de Stefan MacGill: Verboj en sian kuntekston - 100 minuta E-kurso INTERRETO : Novaj retadresoj de FEL REAGOJ : Internacia E-Instituto (korektoj al antauxa artikolo) RADIO : Kanari-triloj sed ne svede Novaj adresoj de Vieno GAZETOJ : Aperis nova, luksa E-gazeto: Euxroponto KORESPONDI: 10 anoncetoj el 8 landoj INTERESE : Venenaj fungoj - kaj kunlaboro de esperantistoj SUPLEMENTO (sciencpopularaj legajxoj): Kion scii pri vinoj de Tokaj? SUPLEMENTO-2 (al la papera versio): Aligxilo al la SAT-kongreso *************************************************************************** *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Meritkruco por Helmar Frank =========================== La 17-an de marto 1998 O Prof. Dr. Helmar Gunter Frank, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, en Dusseldorf, Germanio ricevis la Federacian Meritkrucon Unuaklasan de la Merita Ordeno de Germanio. Per tiu alta distingo la prezidento de Germanio honoras la sciencajn kaj homajn meritojn, kiujn Frank akiris ankaux pri la fondo de kaj en la laboro por AIS. Helmar Frank, naskita 1933-02-19 en Waiblingen (Germanio), studis matematikon kaj filozofion en Stuttgart, Tubingen kaj Parizo. Post sia doktorigxo cxe Max Bense kaj kunlaboro kun Karl Steinbuch li jam en 1963 estis vokita kiel profesoro al la pedagogia altlernejo de Berlino. Li tie laboris pri klerig-kibernetiko, kiun li gvidis de embrieco al matura scienco. En 1969/70 li kreis la Esploran kaj Evoluigan Centron por objektigitaj Instru- kaj Lernmetodoj" (FEoLL) en Paderborn. En 1972 li farigxis profesoro de la tiea universitato. En februaro 1998 li tie emeritigxis post 35-jara profesora agado. Komence de la jaroj 1980 Frank kune kun aliaj internacilingvaj sciencistoj sukcesis interesi la registaron de San-Marino pri la projekto de internacia scienca universitato aux akademio. Tiel en 1985 povis okazi la oficiala fondigxo de AIS. La neuxtraleco de San-Marino tiutempe faciligis kontaktojn tra la fera kurteno, post kies disfalo Frank sukcesis rapide krei oficialajn interrilatojn kun reformaj landoj, precipe Rumanio kaj tiama Cxehoslovakio. Surbaze de tiuj rilatoj li kreis studplanon por la nova fako Euxrologio, kies unuaj kursoj okazos auxtune en la universitatoj de Sibiu (RO) kaj Nitra (SK) por eduki spertulojn pri Euxropaj demandoj. Reinhard Fossmeier reinhard.foessmeier@forigu.munich.ixos.de *************************************************************************** Nova Esperanta telefonkarto! ============================ Okaze de la 54-a Internacia Junulara Kongreso okazonta en Rijeka de la 25-a de julio gxis la 1-a de auxgusto 1998, la Kroata Posxto planas la eldonon de telefonkarto dedicxita al la kongreso. La sama instanco honoris per la Esperanta posxtmarko pasintjare la 1-an kongreson de kroataj esperantistoj. Lauxplane la telefonkarto estos prezentata okaze de la 2-a kongreso de kroataj esperantistoj okazonta majfine en la urbo Varazdin. La partoprenantoj de IJK povos telefoni hejmen per la nova Esperanta telefonkarto! esperanto@forigu.zg.tel.hr *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// P.I.V. sur codoromo =================== Sekve al la evoluo, ni decidis pristudi la eblecojn pri la eldono de ne nur libroforma sed ankaux elektronika P.I.V. en la formo de codoromo. Por pristudi diversajn eblecojn kaj kontakti kun diversaj fakuloj estas taskigita Floreal Gabalda. Retadreso: FlorealGab@forigu.aol.com el Sennaciulo *************************************************************************** Paradizo kaj butiko =================== En Wiedling (Malsupra-Auxstrio) ekfunkciis en la loka karitathejmo "Esperanto-Butiko", kie estas acxeteblaj gazetoj (ve, neesperantaj... - ndlr), eblas kafumi, tagmangxi. Funkciigas gxin Amir Mirjxavadi, kiun oni jam konas en la auxstria E-movado, ja somere li funkciigas apud Kirling la t.n. Esperanto-Paradizon (butikejon, ripozejon, mangxejon). Vizitu tiun lokon kie eblas ripozi, nagxi en la Danubo kaj babiladi kun esperantistoj. Rapida kontakteblo per telefakso: +43-2243-35811460 F. K. *************************************************************************** Konferenco, Wuster kaj Esperantologio ===================================== Okaze al la 100-a jubileo de naskigxjaro de Eugen Wuster (nask. 03.10.1898), fondinto de la terminologia scienco kaj kunfondinto de esperantologio, en Vieno inter 24-26 de auxgusto 98 okazos du, inter si ligitaj konferencoj ProCom-98: 1. Scienca konferenco: "Profesia komunikado, terminologio kaj planlingvoj" 2. Kvara Infoterm-simpozio: "Terminologia laboro kaj sciotransigo." La konferencojn kunorganizas pluraj fakinstitutoj, inter ili IEM. La oficialaj lingvoj estas Esperanta, germana, franca kaj la angla. Al la konferencprogramo apartenas i.a. prelegoj pri Eugen Wuster. La 1-a konferenco krome havos la sekcion "Terminologio-scienco kaj planlingvoj (gvidata de Blanke). La konferenca oferto inkludas specialan ekspozicion de la Internacia Esperanto-Muzeo. Herbert Mayer apartenas al la organiza kaj Detlev Blanke al la programa komitatoj. Interlingvistoj kaj esperantologoj partoprenu la duoblan konferencon, resp. almenaux la planlingvan sekcion! (rilatojn de Wuster al planlingvoj, li kiel esperantologo, rilatoj inter planlingvoj kaj terminologi-scienco, terminologiaj aktivado en Esperanto k.s.) Interesitoj pri organizaj demandoj (pluaj informoj, aligxilo, tranoktoj, invitiloj ktp) turnu sin al: TermNet, Simmeringer Hauptstr. 24, AT-1110 Vieno, rete: termnet@forigu.termnet.at, pri prelegoj kaj cxikoncernaj aferoj al: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin *************************************************************************** Cxu iu pensas pri perkomputilaj E-kursoj? ========================================= En la komputila gazetaro regule aperas informoj pri perkomputilaj tradukiloj (interretaj aux personkomputilaj). Krome, estas granda oferto de lingvokursoj sur codoromoj, ekzemple LanguageNow (www.transparent.com), for Everyone (www.learningco.com). Tiuj programoj estas malmultekostaj (30-100 USD) kaj ekzistas por minimume deko la lingvoj. La plej avangarda lernilo por Esperanto laux mia scio estas Mazi, tamen nur tauxga por limigita celgrupo. Cxu ie iu estas produktanta E-version de komputila kurso? Roland Rotsaert *************************************************************************** Societo Karl May ================ La renoma Societo Karl May havas 1700 membrojn en 20 landoj kaj laboras internacie. Gxi estas unu el la plej grandaj germaniaj literaturaj societoj. En siaj retpagxoj gxis nun gxi aperigis informojn pri Karl May kaj pri la societo en la angla, sveda, dana kaj slovaka lingvoj. Karl May estas ne nur germanie tre fama verkisto sed ankaizd en multaj partoj de la mondo. Oni tradukis liajn verkojn al multaj lingvoj, sed ankoraizd ne al la Internacia Lingvo. Ekde nun la societo havas ret-pagxojn ankaux en Esperanto: http://www.theo-physik.uni-kiel.de/sxtarrost/kgm/sprachen/speranto/index.htm prizorgita de Bernhard Maurer. *************************************************************************** Ni povas aperigi informojn, nur se ni scias pri ili... Sendu ankaux vi informojn pri faka aplikado de Esperanto! *************************************************************************** AIS-studkonferenco kaj emeritigo ================================ En la semajno 1998-02-13/22 en Paderborn (DE) okazis "Internacia Semajno Renkontiga" kun scienca programo sub la moto Kunekzistado- komunikado- kunlaborado en Euxropo kaj la scienca mondo. Organizantoj estis la universitato de Paderborn, Asocio por Translingvo lima Euxropa Komunikado (Euxropa Klubo), Institut fur Kybernetik Berlin kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. La temo estis traktata en sep kursoj (plus unu Esperanto-kurso) okhoraj, en kiuj partoprenis cx. 80 studentoj interalie el Rumanio, Slovakio kaj Polio. Tri el la kursoj estas parte aux tute alireblaj per interreto. La kursoj komencigxos auxtune en Nitra (SK) kaj Bydgoszcz (PL), eble ankaux en Sibiu (RO) kaj Paderborn. Post unu kaj duona jaroj ekzistu lernolibro tiufaka. Festaj programeroj estis la transdono de la kibernetika premio "Wiener- Schmidt" al profesoro Klaus Weltner kaj la emeritigo de prof. Helmar Frank kiel profesoro de la universitato de Paderborn, okaze de lia 65-a naskigxtago. De multaj universitatoj el la tuta mondo, kun kiuj prof. Frank kunlaboris, delegitoj venis por danki al la jubileulo, kiu malgraux sia emeritigxo ne retirigxos el la scienca vivo kaj restas prezidanto de AIS San-Marino. De San-Marino alvojagxis eksministro d-ro Fausta Morganti, sub kies oficado fondigxis AIS, por partopreni en la ceremonio. La senato de AIS kunvenis dufoje dum la konferenco, interalie por fiksi detalojn pri la Rusa AIS-sesio, kiu okazos en la semajno 1998-03-22/29, kaj pri la Itala/San-Marina sesio (1998-08-30/09-05). inf: R. Fossmeier, AIS reinhard.foessmeier@forigu.munich.ixos.de *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Cseh-arangxoj 1998 ================== Internacia E-Instituto, IEI, organizas kursojn por komencantoj, gvidataj laux Cseh-metodo. La A-seminarianoj (ontaj Cseh-instruistoj) devas lauxeble surloke observi la metodon en la praktiko. Por aligxi al la kursoj oni devas turni sin al la organizantoj de la unuopaj arangxoj. Kalendaro pri Cseh-arangxoj: ---------------------------- 19-24.06 (baza kurso, A- kaj B-seminario), Salvador, Brazilio; 25-30.06 (baza kurso), Valencia, Hispanio; 26-30.06 (baza kurso), Elk, Polio; 03-31.07 (baza kaj dauxriga kursoj) Bauge, Francio; 27.06-17.07 (baza kurso), Klint, Danio; 01-08.08 (baza kurso, A-seminario) Montpellier, Francio; 08-14.08 (C-seminario), Montpellier, Francio; 29.08-05.09 (baza kurso), Sete, Francio; 28.09-05.10 (baza kurso), Bydgoszcz, Polio. 03-10.10 (baza kaj progresiga kursoj) Calafell, Hispanio. Konkretaj detaloj kaj organizaj adresoj estas haveblaj cxe IEI. Atilio Orellana Rojas IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando *************************************************************************** Interesaj homoj =============== Bialistoka E-Societo invitas vin partopreni "Internacian Renkontigxon de Interesaj Homoj", kiu okazos inter 14-23 de auxgusto. Se vi deziras prezenti al internacia publiko vian propran mondkoncepton, prezenti vian hobion, interesan kolekton, inventajxon aux interesan vivmanieron - venu! Kotizoj: 110/120 USD. Informoj: E-Centro Zamenhof, ul. Piekna 3, PL-15-282 Bialystok, Polio. rete: f-zamenhof@forigu.centrumtur.sitech.pl *************************************************************************** Festivalo por mezagxuloj! ========================= La 15-a Internacia Festivalo, IF (renkontigxo por mezagxuloj) okazos inter la 27-a de decembro kaj 03-a de januaro en Saarbrucken, Germanio, sub profesnivela gvido de internacia teamo. Gxuu la arangxon de amika rondo, inter novaj kaj malnovaj geamikoj! IF favoras flue parolantojn, familiojn kaj individuojn. Por subtrijaruloj la arangxo estas senkosta, sed la gepatroj devas prizorgi ilin. Petu aligxilon de la organizanto: Hans-Dieter Platz, Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio *************************************************************************** Somera Aventuro =============== La plej tradicia Esperanto-arangxo en Finnlando farigxos venontsomere 30-jaragxa. La jubilea kursosemajno SOMERA AVENTURO estos ekzotika kombinajxo de la norda naturo kaj Esperanto-studado. La instruistoj cxiam estis konataj nomoj en Esperantio, cxijare Marta Kovacs el Hungario instruos la komencantojn kaj Joel Brozovsky - usonano logxanta en Japanio - gvidos la progresintojn. Li kutimas instrui la lingvon amuze per ludoj kaj diskuto. La partoprenantoj, kiuj flue parolas Esperanton, havas siajn proprajn taskojn en la studrondo, kies temoj tre versxajne instigos ilin al interesaj diskutoj - eble ecx disputoj. La programo cxiam enhavas ekskursojn kaj komunajn vesperojn kun programo. La eksterlandaj instruistoj kaj la diverslandaj kursanoj garantias, ke la cxefa lingvo estas Esperanto. Bonvenon sperti Someran Aventuron en Esperantio en Finnlando! Petu detalajn informojn de: S-ino Seija Kettunen Keihasmiehenkatu 3, FI-40630 Jyvaskyla, Finnlando *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! 17-19.04. 93-a Skota E-Kongreso, Dumfries. Inf: Sheila Burnett, 26 Langholm Str., Newcastleton, Roxburgshire TD9 0QX, Britio. 17-19.04. Gastronomia Semajnfino (vegetaraj mangxoj), Aime (Savojo). Inf: Pascal Lecaille, BP 3019, FR-69394 Lyon cedex 03, Francio. Tel/fax: +33-472-36-07-14. Rete: pascal.lecaille@forigu.wanadoo.fr 17-19.04. Semajnfino de Nederlanda Societo de Malfortevidantaj Esperantistoj (Nosobe), Ermelo. Inf: S-ro J. Wieringa, Julianalaan 8, NL-9801 BN Zuidhorn, Nederlando. Tel: +31-594-503116. 18-19.04. Trans-alpa Esperanto-Kunveno, Aime-en-Tarentaise, Savojo. Inf: Rodonalpa Esperanto-Federacio. Tel: +33-479097112. 18-24.04. Sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS), Krakow. Inf: s-ro Jan Talik, ul. Sloneczna 19/57, PL-32-050 Skawina, Polio. Tel: +48-12-2763568. 20-26.04. 4a Interreligia Seminario Esperantista, Jerusalemo. Inf: J. Gishron, Box 23180, IL-91231 Jerusalem, Israelo. Tel: +972-2-5866249, fakso: +972-2-5870527. 20-27.04. TEJO-Seminario: Homaj rajtoj sub premo, Euxskio. Inf: Esperanto- Jeunes, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. 21.25.04. Praktikado de la lingvo, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549428074. 21-25.04. Scienc-Teknika konferenco kun sekcio "Esperanto en scienco kaj tekniko", Vladivostoko. Inf: Aleksandr B. Titajev, Do vostrebovanija, RU- 690090 Vladivostok, Rusio. Tel: +7-4232-268769, fakso: +7-4232-261689. Rete: espero@forigu.pub.marine.su 24-26.04. Esperantologia Didaktika Konferenco de la pola sekcio de ILEI, Krokow. Inf: s-ino Maria Majerczak, ul. Armii Krajowej 7 m 122, PL-30-150 Krakow, Polio. 25.04. Malferma tago de CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: uea@forigu.inter.nl.net 25-26.04. Renkonto kun la publiko (Istvan Nemere, verkisto), La Chaux-de- Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de- Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 25-26.04. 20-a UES (Urala Esperantista Renkonto), Nijxnij Tagil. Inf: E. Klubo Renaskigxo, ab. ja. 28, RU-622001 Nijxnij Tagil, Rusio. 25-26.04. Trilanda Renkontigxo, Gxenerala konveno de SES, Bazelo. Inf: Nicole Berould-Focke, pf. 103, CH-4005 Basel, Svisio. 25.04-02.05. TEJO/KER Seminario, Vitoria/Gasteiz, Euxskio. Inf: Lariko Golden, Damjanich u. 1/c. I. 8., HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel: +36-88-424339, fakso +36-1-2828885. Rete: golden@forigu.osiris.elte.hu *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Plurlingveco: celo de UNESKO ============================ La Gxenerala Direktoro de Unesko, s-ro Federico Mayor, donis intervjuon al Lapo Orlandi, redaktoro de "Translimen! in radio", semajna informilo de "Esperanto" Radikala Asocio en Radio Radicale. Memoriginte la fundamentan rolon de la lingvoj kaj de la lingva diverseco, la Gxenerala Direktoro esprimis siajn rezervojn pri la multnombraj alarmoj lancxitaj (ankaux de Unesko mem) pri minacanta baldauxa malapero preskaux totala de la monda lingvara ricxajxo, tamen allasante ke estigo de la rajto je neuxtrala internacia lingvo povas esti ilo utila al protekto de la lingvara ricxajxo. Krome, la Gxenerala Direktoro depostulis la rolon de Unesko en la defendo de la lingvoj, anoncante la jxusan starigon de Komitato komisiita ellabori tutmondan raporton pri la "stato de la lingvoj", kiu en mallonga tempo ebligos estigi ian arkivon, sed kiu je mezlonga kaj longa tempolimo devus ebligi testi je cxiu kvina jaro la "lingvan farton" de la mondo. Cxi-rilate li aldonis: "mi opinias, ke plej grave estas reflekti tiun grandegan diversecon [lingvan] tiel, ke ni havu samtempe nian lingvon kaj internaciajn lingvojn, sed cxiam kaj cxiel protektante la gepatran lingvon, kiu estas la lingvo, en kiu ni estis edukitaj". Fine, memoriginte ke cxiuj lingvoj devas cxeesti en la amas-informiloj kaj aparte en la interreto, la Gxenerala Direktoro indikis plurlingvecon kiel celon de Unesko. En tiu kunteksto li rekonis la gravecon antauxenigi ilojn, kiuj plifaciligu la lernadon de pluraj lingvoj, kaj, kvankam li deklaris sin nekompetenta pri Esperanto (farante interalie la kutiman eraron konsideri gxin "miksajxo de lingvoj") li asertis: "cxio kiu iras en la direkto de interkomprenado estas bona, kaj, se oni pruvas ke tio validas pri Esperanto, tiam Esperanto estas bona". komuniko de Esperanto Radikala Asocio e.r.a.@forigu.agora.stm.it *************************************************************************** MAZI - malplikoste! =================== Internacia Esperanto-Instituto lancxas portempan oferton por acxeti la videofilmon MAZI. Anstataux la kutima prezo 180 NLG nun vi povas mendi gxin kontraux 144 guldenoj + sendokostoj! La oferto validas gxis 30-a de aprilo! Mendojn kun la koncerna pago kaj kun la indiko pri la dezirata sistemo (PAL aux NTSC) direktu al: IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Dan Haag, Nederlando. UEA-kodo: iein-q *************************************************************************** 5 infanoj el Bosnio en Francio ============================== Kvin infanoj el la bosnia urbo Gorazde, akompanataj de du Esperanto- instruistoj, partoprenos de la 11-a gxis la 13-a de aprilo en la kongreso de SAT-Amikaro en Quintin. Alveno de 200 gxis 300 kongresanoj estas antauxvidita en Bretonio. Jam tri fojojn S-ino Nicole Rizzoni iris al Bosnio por alporti helpon kadre de la asocio Bretagne-Gorazde. La unuan fojon sxi havis esceptajn kontaktojn kun esperantistoj ankaux en Sarajevo. Poste sxi reiris por instrui Esperanton, kaj sxi sukcesis estigi tiom da entuziasmo, ke trafis sxin la ideo venigi infanojn al Francio. Sxi klopodas nun trovi monrimedojn por ke ilia restado estu lauxeble plej fruktodona. Dum la kongreso de SAT-Amikaro estos ankaux infankongreseto por geknaboj de 6 gxis 14 jaroj. Estos vartejo por infanoj malpli ol 6-jaraj. Kanto-stagxo konsistigos la antauxkongreson de la 7-a gxis la 10-a en St Brieuc. Partopreno en la kongreso mem estas nepra kondicxo por partopreni en tiu stagxo, tamen la partoprenantoj pagos saman kongreskotizon kiel SAT- amikaraj membroj. Pliaj informoj kaj aligxilo perrete cxe denis.clopeau@forigu.wanadoo.fr aux letere cxe: S-ino Louise Rigault, 4, route de Kervor, FR-22470 Plouezec *************************************************************************** Nova grandvortaro ================= Antauxnelonge aperis la gxis nun plej ampleksa cxeha-Esperanta vortaro, havanta 512 pagxojn kaj 23.565 esprimojn, redaktita de Karel Kraft helpe de 12 kunlaborantoj. Eldonis gxin "Kava-Pech", kiu ne nur provizas gxin al movadaj libroservoj, sed zorgas ankaux pri la acxeteblo en nemovadaj librovendejoj (kune kun la cxeh-lingva E-lernolibro "Esperanto en tri monatoj". Pliaj informoj cxe: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz el ret-info *************************************************************************** Berlinaj E-kolektajxoj ====================== D-ro Detlev Blanke prelegis pri la problemoj de E-bibliotekoj kaj arkivoj. Li scias pri 120 bibliotekoj en 30 landoj. La sorto de tiuj kolektajxoj tro dependas de unu homo. Ne ekzistas oficiala strategio (ekz. de UEA) por eviti la malaperon de ofte gravaj kolektajxoj. Estas konate, ke en kelkaj urboj sxtataj instancoj lauxkontrakte zorgas pri la E-kolektajxoj, ekz.: E-Muzeo en Vieno, la urba biblioteko de Aalen. Aliaj bibliotekoj estas almenaux prizorgataj de E-asocioj, ekz. de UEA kaj la Londona E-Klubo. En Berlino, La Prusa Sxtata Biblioteko konservas la libraron de malpermesita en 1935 Germana E-Asocio, kiu havas apartan katalogon de proks. 3000 verkoj, kiujn oni nur surloke rajtas uzi, kaj la 2000 libroj de GDREA kusxas nun en la tegmentejo. D-ro Blanke mem posedas grandan fakan bibliotekon kaj arkivon pri interlingvistiko kiun ankaux aliuloj povas uzi. La vaste uzita - sed ne nur de komencantoj ofte depruntita - biblioteko situas en la E-Centro kaj nomigxas Espoteko. Blanke revas pri centra katalogo de E-materialo en Berlino. Por alproksimigi tiun celon li proponis la instalon de laborgrupo, kies tasko estus priskribi la diversajn kolektojn laux materialo kaj jura stato, certigi ilian estonton, akiri rimedojn ktp. Blanke disdonis instigmaterialon pri gxi, kaj spontanee oni sinanoncis por partopreni en la agado de la grupo. laux Berlina Informilo 7/97 *************************************************************************** Fremda hejmlando ================ La 24-an de marto aperis en la auxstria taggazeto "Standard" (380.000 legantoj) duonpagxa artikolo "Esperantistoj hoffen auf neue Chance" (E- istoj esperas je nova sxanco) kun historio de la lingvo, gramatika strukturo, intervjuo kun la direktoro de la Viena E-Muzeo, tradukproblemoj en EU, ktp. La fina frazo: "Sed la ekzisto de tiu iniciativo (=Esperanto) pruvas: Ne malforto, sed por la estonto sxanco estas la fakto, ke Esperanto estas ne subtenata de politika aux ekonomia potenco." * * * En marto kaj aprilo 1998 produktigxas 15-minuta filmo fare de la auxstria televido ORF por la cxiusemajne spektebla serio "Heimat fremde Heimat" (Hejmlando, fremda hejmlando), en kiu aperas kontribuoj pri naciaj malplimultoj vivantaj en Auxstrio. La elsendodato estos iu dimancxo en majo 1998. Mag. Walter Klag klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at *************************************************************************** Cxu vi konis Nikolaj Rytjkov? ============================= Cxi-jare la 1-an de septembro pasos 25 jaroj post la morto de Nikolaj Rytjkov. Lia neordinara karaktero kaj lia zigzaga sorto meritas seriozan esploron. Mi intencas kompili materialon por memorlibro pri li, sed por tio mi bezonas helpon. Reveninte Moskvon en 1955 post 17-jara mallibero kaj ekzilo li aktoris en teatro. Sed sian tutan liberan tempon li dedicxis al E-o. Kiel esperantologo li kun profesoro Bokarev partoprenis en la verkado de la vortaroj. En 1965 vizitinte E-konferencon en Vieno li ne revenis Sovetion. Lia vivo eksterlande estis ricxa pri diversaj eventoj (laboro en la rusa sekcio de BBC, rolo de Lenin en multseria germana kontrauxsoveta filmo, la sama rolo angle en Londona teatro, partopreno en E-kongresoj kaj ties koncertoj ktp). Marjorie Boulton dedicxis al N. Rytjkov sian novelaron ?"Okuloj" (1967). Post la publikigo de alvoko en nia revuo "Vestnik Esperanto" jam estas ricevitaj pluraj sendajxoj (Boulton, B. Lapenna, Lins ktp), mi mem konservas liajn leterojn kaj fotojn - sed tiuj ankoraux estas malmulte. Se vi havas ion ajn, per kio vi povas kompletigi nian materialon (leteroj, fotoj ktp), ni estus dankaj. M. Abolskaja pk. 381, Peterburg, RU-197022, Rusio *************************************************************************** Por internacia nova lingva ordo Kampanjo 2000 - per konkretajxoj! ================================= Plurfoje oni jam auxdis la esprimon "Kampanjo-2000", sed gxis nun mankis konkretigo de ties ideo. Sube vi trovas detalan eksplikon - per detalaj konkretajxoj! Premiso 1-a ----------- En la lastaj jaroj la Esperanto-movado spertis serion de sukcesoj en kelkaj medioj/landoj kaj alfrontis serion de problemoj en aliaj medioj/landoj. Kvankam gxenerale ekzistas pli serioza sinteno al Esperanto, la konsci- nivelo de la gxenerala socio rilate al demokrata solvo de lingvaj problemoj ankoraux ne estas kontentiga. Aliflanke la organiza (idea kaj laborforta) stato de Esperanto-organizajxoj ne atingas la dezirindan nivelon, tiel ke ankaux eventualaj sukcesoj je la nivelo de parlamentoj aux internaciaj organizajxoj riskas resti vanaj pro la malebleco por niaj organizajxoj efektivigi la necesajn pasxojn por ekspluati tiujn favorajn kondicxojn. En pluraj landoj la laborfortoj kaj laboraj rimedoj de niaj organizajxoj ne kreskas aux ecx en kelkaj kazoj falas; la instruado kaj lernado de Esperanto bezonas novan impulson en formo de novaj lerniloj kaj pli efika aliro al la publiko: kaj la surmerkatigo de Esperanto ne utiligas aktualajn metodojn. En aliaj landoj okazis tamen sukcesoj, kiujn ni devas gxeneraligi al tiuj landoj, kie ili ne okazis. Premiso 2-a ----------- La konscio pri la fakto ke lingvaj rajtoj estas parto de la homaj rajtoj progresas en kelkaj lokoj kaj en kelkaj tavoloj de la unuopaj socioj, sed en la praktiko la solvo al komunikaj problemoj restas ankoraux ligita al tradicia kaj nedemokrata sistemo. Multa informa laboro estas necesa por vaste konsciigi la homaron pri la neceso de nova aliro al lingvaj demandoj, kies integra parto estas la internacia lingvo Esperanto, kiu celu la respekton de cxiuj lingvoj kaj de cxiuj kulturoj. Por aliri tiun tutan kampon nepra antauxkondicxo estas zorga analizo de la potencfluoj kaj tendencoj en la nuntempa mondo, kiuj decide influas la lingvopolitikon de sxtatoj, intersxtataj unuigxoj, internaciaj diverstipaj organizoj, inkluzive de fakaj, profesiaj kaj sciencaj organizoj, kaj, ne laste, la sintenon de la gxenerala publiko pri fremdaj lingvoj. Samtempe oni devas sobre analizi la nunan staton de la Esperanto-movado por fiksi vere atingeblajn celojn. Por respondi al la defioj, kiujn la nuna mondo prezentas al la Esperanto- movado, UEA lancxas la kampanjon cxi-sekve priskribatan. Gxeneralaj celoj ---------------- 1-e: Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo 2-e: Levi la prestigxon de la internacia lingvo 3-e: Influi la internacian vivon * * * Detaligo de la celoj kaj prioritataj taskoj =========================================== 1-a celo. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo ---------------------------------------------------------------------- La unua celo entenas la signifan levon de la idea kaj organiza niveloj de cxiuj Esperanto-organizajxoj, por igi ilin pretaj alfronti la defiojn de la nova jarmilo. En la praktiko tio signifas, ke cxiu Esperanto-organizajxo devas zorgi pri akiro de rimedoj homaj kaj financaj. Tio en si mem ne alportos la finan venkon, sed estas la premiso por havi pli da aktivuloj, pli da influhavaj kaj laborpretaj intelektuloj, kio siavice permesos al la organizajxoj igxi pli stabilaj kaj malpli dependaj de individuoj. Samtempe oni klopodu levi la idean nivelon de la movado per klerigado de la membroj pere de seminarioj, revuoj, renkontigxoj, por ke ili posedu almenaux la bazajn sciojn pri la movado kaj pri ties celoj. Ni ne forgesu, laste, igi niajn labormetodojn kongruaj kun la modernaj teknikaj rimedoj. Prioritataj taskoj ------------------ * La komitatanoj de UEA igxu kunrespondecaj por la plenumo de cxi tiu plano en sia lando, organizajxo aux medio. * Cxiu landa kaj faka organizajxo fiksu por si mem kaj por siaj lokaj aux alispecaj subgrupoj konkretan cel-grupon varbotan kaj konkretan membronombron atingindan kaj ekagu laux tiuj celoj. * Cxiu landa kaj faka organizajxo pretigu programon de klerigaj okazoj por siaj membroj. Tiuj okazoj povus varii laux la apartaj kondicxoj, sed ili devas antauxvidi la neceson, ke cxiu (nova) membro estu minimume informata pri la historio de la Esperanto-movado, pri gxia nuna konsisto kaj pri gxiaj nunaj celoj. (Tiucele estas esence konigi al cxiu unuopa esperantisto la manifeston de la Esperanto-movado, kiu gxis nun estas konata kiel Manifesto de Prago). * La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaux novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon. * La landaj organizajxoj zorgu por ke la landaj ILEI-sekcioj estu pli fortaj kaj kunligu cxiujn instruistojn en la unuopaj landoj. * La estraro kaj la financa komisiono de UEA okupigxu pri financa evoluigo, kaj metu la akiron de mono inter siajn cxefajn zorgojn. 2-a celo: Levi la prestigxon de la internacia lingvo ---------------------------------------------------- La dua celo invitas al informado pri la internacia lingvo kaj ties seriozaj sociaj celoj por ke la erara bildo de Esperanto, kiu ankoraux ekzistas en multaj medioj, sxangxigxu. Oni devas produkti modernan inform-materialon kaj sisteme sendi gxin al instruistoj, lingvistoj, jxurnalistoj kaj tiuj politikistoj, kiuj okupigxas pri kulturo kaj internaciaj rilatoj, kaj kompreneble al la gxenerala publiko. Gxenerale oni celu plibonigi la informadon kajklerigadon en kaj ekster la komunumo, per stimulado kaj kunordigado de esploroj, eldonajxoj, klerigaj kaj trejnaj arangxoj, kaj bone preparitaj prezentoj aux kunlaboraj agadoj en malsamaj medioj. Prioritataj taskoj ------------------ * La estraro de UEA pretigu liston de la plej bonaj informiloj nun ekzistantaj kaj tradukeblaj al la naciaj lingvoj kaj sendu ekzemplerojn de tiuj informiloj al cxiuj landaj kaj fakaj organizajxoj. * La landaj kaj fakaj organizajxoj prizorgu la tradukon kaj disvastigon de tiuj informiloj al siaj lokaj kaj aliaj grupoj. * La komitatanoj zorgu por ke tiu traduko kaj disvastigo okazu. * UEA kaj la ceteraj organizajxoj starigu aux/kaj aktivigu informan fakon. * UEA kaj la landaj kaj fakaj organizajxoj transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado (al la membroj de la homgrupoj supre menciitaj kaj al la gxenerala publiko). * La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ellaboru, interkonsente kun la tauxgaj instancoj, lingvopolitikon por Esperanto kaj pri esperantologiaj studoj. 3-a celo: Influi la internacian vivon ------------------------------------- La Esperanto-organizajxoj de la gxusta nivelo devas pristudi la eblecojn influi la internacian vivon, interalie per la internaciaj organizajxoj, al kiuj oni, post esplorado de la konkretaj kondicxoj, oni faru konkretajn proponojn pri kunlaboro. dauxrigota! *************************************************************************** Vicministro - neatendite ======================== La 12-an de marto dum kluba kunveno neatendite vizitis nin la vicministro pri kulturaj aferoj de Pola Respubliko, s-ro Jacek Weiss, kiu tiutage estis en nia urbo Radom. Por tiu tago ni havis vaste anoncitan (lokaj tagjxurnaloj, radioj) provlecionon por interesigxantoj kaj prezentadon de la videofilmo MAZI. cxeestis cx. 30 personoj. Ne tro ofte ministroj vizitadas E-kunvenojn... inf: Antoni Dorosz, ul. Mickiewicza 3 m. 5, PL-26-600 Radom, Polio *************************************************************************** Ekspozicio en Montpellier ========================= Okaze de la 83-a UK, la urbestraro de Montpellier proponas al ni ekspozicii pri Esperanto en la akcepteja halo de la urbodomo dum 3 semajnoj. Ni estus dankaj pro cxia sendo de tauxga materialo pri lingva problemo, zamenhofologio, esperantologio, pri- kaj peresperanta informado, ankaux E- instruado en via lando/lingvo. Bv. tuj sendi al LKK, UK / Ekspozicio 5 r du Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio *************************************************************************** INTERRETO ///////// Novaj retadresoj de Flandra Esperanto-Ligo ========================================== Por iom ordigi la cxiam grandigxantan kvanton da retmesagxoj, Flandra Esperanto-Ligo ekde nun disponas pri propra posxtoservilo kaj pri deko da novaj retadresoj. Jen vi trovas superrigardon: admin@forigu.fel.agoranet.be: Tiun cxi adreson oni uzu precipe por sciigi adressxangxon aux por peti detalojn ri ekspedoj pri unu el la revuoj dissendataj de FEL: MONATO, Horizontaal, IPR, Franca Esperantisto, Jen, Koncize, ktp. Al tiu adreso la perantoj sendu siajn listojn. butiko@forigu.fel.agoranet.be: Jen la adreso de la retbutiko de FEL al kiu vi sendu cxiujn viajn mendojn por libroj, kompaktaj diskoj, ekzempleroj de Cxapelilo, informpetojn pri la libroservo, ktp. eldonado@forigu.fel.agoranet.be estas la adreso de la eldona fako, kiun uzu cxefe auxtoroj de libroj kiuj eldonas aux deziras eldoni siajn verkojn pere de Flandra Esperanto-Ligo. esperanto@forigu.fel.agoranet.be estas la adreso al kiu vi sendu cxiujn primovadajn aferojn, informpetojn pri Esperanto, pri kursoj, ktp. financoj@forigu.fel.agoranet.be: Per tiu cxi adreso vi atingas la kontotenadon de FEL. Uzu gxin por peti konteltirojn, por informoj pri pagoj, fakturoj, ktp. grafiko@forigu.fel.agoranet.be: Tiel vi atingos la grafikistojn de FEL. Uzu tiun adreson por peti ofertojn pri presajxoj, kompostajxoj, kreadon de informpagxoj en interreto, ktp. horizontaal@forigu.fel.agoranet.be estas la adreso de la redakcio de Horizontaal, la nederlandlingva revuo de FEL monato@forigu.fel.agoranet.be estas la adreso de la redakcia sekretario de la magazino "Monato". Tiun adreson uzu edaktoroj kaj reviziantoj de MONATO. Manuskriptojn por MONATO oni sendu rekte al la redaktoroj. Okaze de dubo pri la preciza adreso, skribu al la malnova adreso fel@forigu.agoranet.be, kiu plusendos. Flandra Esperanto-Ligo http://esperanto.agoranet.be/fel/ *************************************************************************** ILEI, INSTRUADO /////////////// Pasporto al la tuta mondo: Esperanto ==================================== 15-leciona videokurso pri baza Esperanto, konceptita de Edwin Grobe, verkita de Paul Gubbins. - dauxrigo 3. Historieto ---------- La koncepto krei videokurson por instrui Esperanton jam de multaj jaroj ekzistas. Sed televido prezentas aliajn eblecojn kun multaj avantagxoj; pri tio ni ellaboris pli modernan ideon por ekspluati la medion de televidado. Edwin Grobe verkis tekston por 15 lecionoj origine nomata "Nia Mondo Estu Via Mondo". Li enkondukis la familion Bonvolo kaj surscenigis gxin en diversaj familiaj kaj internaciaj intrigoj. La familio logxas en Esperantio, kaj gxi bonvenigas gastojn el la tuta mondo. ELNA preparis reklaman videofilmon por montri la koncepton kaj montris gxin dum la UK en Prago. Ni ricevis entuziasmajn reagojn, kaj planis filmi la unuajn lecionojn dum somero 1997. Intertempe, pro la demisio de Edwin Grobe, bonsxance ni trovis alian verkiston, D-ron Paul Gubbins, verkinton de la lernolibro "Kunvojagxu". Lia talento kaj nia bezono kunigxis por permesi la dauxrigon de nia auxdaca projekto. "Esperanto, Pasporto Al La Tuta Mondo" tauxgos por elsendado per edukaj aux kablaj televidaj sistemoj, celas plenkreskulojn, inkluzive studantojn cxe gimnazioj kaj universitatoj. Gxi konsistas el 15 duon-horaj lecionoj, uzantaj la rektan metodon de la lingva instruado tiel ke la sama videajxo povas esti uzata ie ajn en la mondo. Ni celas ke la lecionoj havu ian ...pretertempecon... tiel ke ili povu esti uzataj sensxangxe dum multaj jaroj. Ni celas ke la lecionoj havu dauxran historion, kiu tenos la intereson de la studantoj. Ni celas ke la lecionoj enhavu Esperantan etoson, kaj ni celas ke la lecionoj estu amuzaj. Je la fino de la kursaro, studantoj devus esti pretaj kompreni simplajn materialojn kiel Kontakto. Krom la rekta metodo, la lecionaro uzas fotojn, mapojn, desegnajxojn kaj ekzercojn kaj paroligajn kaj gramatikajn. Laborkajero en Esperanto kaj en naciaj lingvoj akompanos la videokasedojn. Ni petas subtenon de cxiu individua esperantisto kaj Esperantaj grupoj. Ni ankaux invitas al kunlaborado diversnaciajn Esperanto-organizojn kaj/aux individuojn pri la eventuala traduko de laborkajeroj por la kursaro en diversaj naciaj lingvoj. La celo estas, ke ili mem povu presigi la laborkajerojn por loka uzado en tiuj nacioj. Cxi tiu projekto estas vere internacia, kaj la Familio Bonvolo esperas mondvaste krei esperantistojn. Familio Bonvolo invitas vin kontribui al - Esperanto, Pasporto Al La Tuta Mondo. Cxiun demandon por informo sendu rekte al la produktanto: ELNA, Videofilma projekto, Lucille C. Harmon 2389 Thackeray Drive, Oakland CA 94611 Usono rete: LusiHarmon@forigu.aol.com Fakso: +1-510.531.015 *************************************************************************** Serio pri lerniloj (5 - dauxrigo) Verboj en sian kuntekston ========================= Instruistoj dedicxu sian valoran kaj limigitan kontakt-tempon kun lernantoj por instrui kaj ekzerci gxuste la verbojn! Anstataux: Vi havas krajonon... kaj plumon kaj libron kaj gluon kaj... prefere: Mi levas la libron, mi malfermas la libron, mi montras la bildon, mi legas la libron... La lernantoj lernu pliajn substantivojn hejmtaske, ili estas sendangxeraj bestoj; ilin oni senriske aldonas al la lernitaj strukturoj. Por hejmtasko, ne lasu la verbojn, ili estas senkompare pli dangxeraj animaloj: lernantoj sen gvido emos uzi ilin parence al tiuj de la denaska lingvo, kiu havas tute aliajn principojn pri la transitiveco: aux la verbo funkcias sensxangxe: He changes the date. The date changes (Mi sxangxas la daton, la dato sxangxigxas), aux oni uzas alian verbon: The paper falls, I drop it (La papero falas, mi faligas gxin) aux oni modifas la verbon: The tree falls, I fell the tree. (La arbo falas. Mi faligas la arbon). Tiu lasta estas malofta kazo en la angla, veninta el la norvega. Mi pretendas, ke trafa majstrado de la verboj dekomence en la kurso evitos multajn el la lern-stumbloj nuntempe konstatataj. Akuzativo sxajnas esti substantiva problemo (tie oni ja gluas la -N!), tamen gxi estas esence verba. La principon de la akuzativo, kaj de IG/IGx, oni en kelkaj minutoj klarigas. Vane oni tion faras, ajn-foje, se la lernanto mem ne sentas la transitivecon de cxiu uzota verbo (en terminologio de Gacond, cxu gxi estas unu- aux du-liga). Jen la defio, pusxi la verbojn podio-centren kaj prezenti ilin en sia minimuma kunteksto. Se ni sukcesos tion fari, kiel aspektos estonte niaj pli sukcesaj lerniloj? Jen la restanta demando por la lasta en cxi tiu serio de artikoloj. Stefan MacGill *************************************************************************** La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankau post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! *************************************************************************** 100-minuta E-kurso ================== En oktobro de 1997 okazis en Buenos Aires (Argentinio) la 5-a Interlanda Konferenco pri Instruado (IKI). La konferencon auxspiciis la kulturministerio, kio ebligis la okazigon en la sidejo de la Argentina Parlamento. Lige al la cxeftemo "Edukado, informado, aplikado: bazoj por Esperanto en la tria jarmilo" oni studis, ke kiel interligi la agadojn de la tri landoj: Argentinio, Brazilio kaj Urugvajo. D-ro Werner Schad prezentis sian enkondukan kurson de E-o, konata kiel "cent-minuta kurso", cxar post liaj 100 minutaj nacilingvaj kursoj la lernanto kapablas legi kaj konstrui elementajn frazojn je la tempofino. Bazo de la diskutado estis la planado de strategioj por eniri la eksteresperantan komunumon kaj ties ligo al la instruado. La sekva Interlanda Konferenco okazos en 1999 en Florianopolis, Brazilio. inf: Atilio Orellana Rojas *************************************************************************** REAGOJ ////// Internacia E-Instituto ====================== En la n-ro 141 de Eventoj ni legis sur la 3-a pagxo bazajn informojn pri Internacia E-Instituto. Kelkaj el tiuj informoj estas certe prenitaj el flugfolio de 1993, kaj pro tio ne plu aktualaj, aliaj historiaj detaloj estas ecx malgxustaj. - IEI nomigxis "Cseh-Instituto" gxis 1952, ne gxis 1939. - Laux nova statuto (de 1996) IEI celas: * la sciencan pristudon de la lingvo Esperanto, de gxiaj kulturo kaj historio kaj ankaux la pristudon de instrumetodoj por Esperanto, precipe la Cseh-metodon; * la esploron kaj arkivigon de aferoj koncerne al Andreo Cseh; * apogi la strebadon de UEA; - Gxis nun IEI kalkulas je 31 Cseh-instruistoj en 24 landoj; (vidu la rubrikon "Notlibro" en iu proksima numero - ndlr) - La gvidanto de IEI ne plu estas s-ino Mila van der Horst-Kolinska. Sxi post plurjara laboro cxe IEI retirigxas kaj lasas la taskojn al s-ro Atilio Orellana Rojas. - IEI verdire trovigxas en "Nederlando", ne en "Nederio". Hans Erasmus, sekr. *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kanari-triloj sed ne svede ========================== Kunlaboro inter du radiostacioj kun elsendoj en Esperanto! Baldaux la radiostacio "Interna Ondo" sur la Kanariaj Insuloj intersxangxos radioprogramojn en la Internacia Lingvo kun la kolegoj de la redakcio de Radio Esperanto en Vasteras, Svedio. Tio signifos pli enhavricxajn radioprogramojn por ambaux stacioj. Rigardu nian informpagxon http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm Wim Posthuma el "NUN" *************************************************************************** Novaj adresoj en Vieno ====================== La E-redakcio de Radio Auxstria Internacia havas novajn retadresojn. Uzu ilin por teni la kontaktojn, aux sendi informojn, sed ne forgesu lauxeble cxiufoje aldoni ankaux frazon pri la programo. (Pri programraportoj oni faras apartan statistikajxon! La nova retadreso de la redakcio: roi.esperanto@forigu.orf.at kaj aparte por la redaktorino: katalin.tosegi@forigu.orf.at telefaksnumero: +43-1-878784404 Viajn leterojn sendu al nia gxusta adreso: Radio Osterreich International, Esperanto-Redakcio, AT-1136 Vieno, Auxstrio. Agrablan auxskultadon kaj fortan, sengxenan signalon deziras al vi la redakcia teamo! Katalin Fettes-Toszegi *************************************************************************** GAZETOJ, REVUOJ /////////////// Euxroponto ========== Aperis nova, elegante aspektanta magazino "Euxroponto". Gxi estas kvaronjara, kolorkovrila, bele kompostita revuo en formato A-4. Enhave gxi estas soci-kultura, nemovada, historia. Abonkotizo: 12 USD / 4 numeroj, unuopaj numeroj: 3 USD. La redakcio sercxas cxiulande kunlaborantojn, kaj helpantojn por distribuado, abonvarbado. Eldonejo kaj administrejo: Silezia E-Asocio, str. Dubois 3/1, PL-50208 Wroclaw, Polio Tel./fakso: +48-71-226954 *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Grupo de fervoraj liceanoj 11-15 jaraj sercxas amikojn, konatojn dise en la mondo. Skribu al ni, kaj vi ne trompigxos! Nia adreso: pk. 140, UA-254201 Kievo-201, Ukrainio. Dankon. * * * Franca kolektanto, 40-jara, deziras intersxangxi tutmonde posxtmarkojn kontraux francaj pm, aux aliaj francaj kolektajxoj. Adreso: Marschall Gerard, 99 Rue des Trois-Chateaux, FR-68000 Colmar, Francio. * * * 18-jara studento volas korespondi. Korsos Tamas, Vorosmarty u. 20/B, HU-6528 Batmonostor, Hungario. Retadreso: kor70261@forigu.kkf.hu * * * Mi estas 28-jara frauxlo, logxanta en la Ora Marborodo de Auxstralio. Miaj hobioj estas auxskulti mallong-ondajn radioelsendojn, genealogio, uzi IBM- komputilon, legi nefikciajn librojn. Mi sercxas korespondpartneron 18-35 jaran. Kevin A. Robb, 139 Mattocks Road, Stephens, QLD-4227, Auxstralio. * * * Mi estas 17-jara knabino, kiu sxatas literaturon, vojagxadon kaj korespondadus tutmonde por havi fidelajn amikojn. Vilma Rekasxiute, Vakaru - 1, Mazeikiu, Rajonas, LT-5500 Krakiai, Litovio. * * * Du junaj gimnazianinoj korespondus tutmonde: 17-jara knabino, Annamaria Klemencz, HU-8551 Nagygyimot, Papai u. 67. Hungario, kaj 18-jara knabino: Renata Rajki, HU-8598 Papa-Tapolcafo, Dobres u. 5, Hungario. * * * Multaj gejunuloj deziras korespondi kun cxiulandanoj. Kelkaj deziras gastigi esperantistojn en Polio kaj reciproke viziti aliajn landojn. Komuna adreso cxe ilia universitata E-istruistino: Maria Majerczak, ul. Armii Krajowej 7 m. 122, PL-30-150 Krakow, Polio. * * * 75 jara norvegino, Rigmar Dahlgwist (St. Clemensgt 46, SE-25234 Helsingborgo, Svedio), deziras korespondi tutmonde pri arto, muziko kaj literaturo. * * * Fabiano Possebon (R. Tarcilio Signevia, 539, BR-13720-000 Sao Jose do Rio Pardo, SP, Brazilio), 35-jara, psikologo, interesigxas pri historio, lingvoj, literaturo, kinoarto, gxenerala kulturo; kolektas posxtmarkojn kaj monerojn. * * * Mi lernas en la 11-a klaso de mezlernejo, kaj volas korespondi Esperante kun diversnacianoj. Jolita Liulyte, V. Kreves 107-24, LT-3041 Kaunas, Litovio *************************************************************************** INTERESE //////// Fruktodona kunlaboro ==================== Konciza historio pri fruktodona kunlaboro inter Triesto kaj Slovakio (sed ne nur) en mikologia kampo. Auxtoro: Livio Tomini Novembre 1991 - Amiko avertas ke iu sercxas min. Aldo Viotto prezentigxis kiel esperantisto jxus reveninta el Cxehoslovakio. En tiu lando dum esperantista renkontigxo, li malkovris ke plejparto de la partoprenintoj estas mikologoj. La intereso de tiuj mikologoj estis altirita de informo pri persono logxanta en Triesto (mi!) kiu okupigxas gxenerale pri fungoj, sed cxefe pri tiuj venenaj. Tuj varma invito al Cxehoslovakio por interkonatigxo kaj intersxangxo de informoj. Aprile 1992 - Viotto kaj mi atingas Poprad (nun Slovakio) kie ingx. Zvara, konata esperantisto kaj mikologo, atendas kun pruntita mikroskopo. Ni triestanoj alvenas kun kono de Esperanto, pontolingvo en tiu cxi okazo, kaj kun ilarkesto kiu permesas mikologian analizadon ecx meze de herbejo. Pere de Viotto kaj Esperanto, eblas klarigi kion oni faras en Triesto en la kampo de venenigxo pro fungoj, kial kaj kiajn rezultojn ni atingis. Zvara tuj komprenas la signifon de la tuta afero kaj la interesigxo ekflagras, instruado pri tauxga uzo de la ilaro startas. Zvara tiel bone uzas la ilaron, ke jurmedicina kuracisto, d-ro Kallay, povas pruvi ke difinita fungo kauxzis morton de iu homo, kaj informas ke sekve de tia sukceso d-ro Longauer, direktoro de la Jurmedicina Instituto cxe la Medicina Universitata Fakultato en Kosxice, decidis aldoni mian metodon al la rutinaj laboroj. Sekvas invito partopreni en la "Auxtunaj Labortagoj de Jurmedicinaj Kuracistoj" en Stara Lesna apud Poprad. Urgxegis verki la tekston, traduki gxin en Esperanton, forsendi gxin al Zvara, gxustatempe por ke li povu prepari tradukon en la slovakan. Oktobre 1992 - Viotto kaj mi reiris tien. Kun la teksto legita de slovaka kuracisto, mi prezentas diapozitivojn por pruvi, ke fungaj sporoj, bildigitaj en mikologiaj libroj, absolute ne permesas rekonon de la mangxita fungo, cxu en vivanta homo, cxu en kadavro. Oni montras la sporojn desegnitajn kune kun tiuj fotitaj per mikroskopo. Cxiuj konvinkigxas pri cxio, nur pri unu afero oni dubas: ke en Triesto procentajxo de mortintoj pro Amanita phalloides egalas al 4 %. Por slovakoj tio neeblas, cxar cxe ili tiu fungo amasmortigas. Septembre 1993 - Post tio, jen Rijeka (Kroatio). Cxiam pere de Esperanto, Viotto kaj alia esperantisto de tiu urbo, ingx. V. Morankic, mi povas paroli pri funga venenigxo cxe la Medicina Fakultato de la loka universitato, sed la rezulto ne estas pozitiva pro la konduto de iu fakulo kiu akceptas nur kunlaboradon de kuracistoj. Kvankam pri la temo, ecx la Ministerio pri Sano aprobas internacian seminarion - kun kelkaj laborlingvoj inkluzive de Esperanto - tio ne utilas: pro tiu fakulo gxi ne okazas. Aprile 1994 - Dum la Alp-Adria Konferenco en Triesto miprezentas refoje la temon al esperantistoj el kvar landoj. En Slovakio la semo falis sur fekundan grundon. Korespondado kun d-ro Kallay, kiu aparte interesigxas pri la temo pro ties juraj aspektoj, dauxrigas sian vojon. Denove alvenas invito gvidi tri-tagan seminarion cxe la Jurmedicina Instituto cxe la Universitato de Kosxice. Oktobre 1995 - La seminarion mi utiligas por transdoni miajn konojn amase, ankaux danke al helpo de mikroskopo kaj prezento de praktikaj problemoj. Sekvas letero de prof. Longauer, kiu petas nian kunlaboradon por organizi informan centron pri prevento de venenigxoj pro fungoj, cxar tie morto pro tiu cxi kauxzo atingas procentajxon je ne malpli ol 40 %. Nun mi komprenas kial en Stara Lesna la kuracistoj ne volis kredi al la triesta procentajxo. Decembro 1996 - Okaze de la ekspozicio pri la 90-a datreveno de gxia fondigxo, Triesta Esperanto-Asocio citas Trieston kiel unikan urbon en la mondo kiu provizas analizon kaj kuracadon kaze de funga venenigxo, konstante, cxiutage, 24-hore sen esceptoj kaj klopodas eksporti la metodon pere de Esperanto. Julie 1997 - Cxe la Universitato de Kosxice mi havas la eblecon prelegi al elektitaj homoj: bestkuracistoj, higienistoj, teknikistoj, mikologoj, jurmedicinaj kuracistoj, klarigante cxiajn eblajn flankojn de mikologia toksikologio kaj petante ilin kontroli niajn laboron kaj elektojn, helpante nin en analizo, ktp. Post tio, la Medicina Fakultato de Kosxice skribas dankleteron al Triesta San-servo pro nia altvalora kunlaborado cxe ili. Zvara interalie profitis por denove inviti min al Poprad, kie de la 10-a gxis la 14-a de septembro okazis Seminario de esperantistoj mikologoj. Do, ree al Slovakio. Cxi-foje mi prelegas cxe la Centra Urba Hospitalo, antaux 13 kuracistoj kaj 3 mikologoj. Esperanto denove funkcias kiel pontolingvo. Grandaj interesigxo kaj entuziasmo, sekve de kio oni planas okazigi internacian kunvenon por disvastigi la problemaron. mll el La Eta Gazeto 11/97 * * * Triesta E-Asocio: CP 601, IT-34100 Trieste, Italio. Rete: nored@forigu.iol.it *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO Vinoj de Tokaj ============== Certe nemalprave tokaja vino estas ofte nomata "regxo de vinoj kaj vino de regxoj". Temas pri naturaj desertaj vinoj de mondfama kvalito. Ilia specifeco estas oreca koloro, legxera diafaneco kaj tre nobla kaj rafinita spicdolcxeca gusto. Oni produktas ilin en la regiono cxirkaux la urbo kaj monto "Tokaj" en la nordorienta parto de Hungario. Do protektatan komercnomon "tokajvino" povas lauxlegxe porti nur vinoj produktitaj en tiu regiono. Ili elstaras precipe pro tio, ke por kultivado de bezonataj specifaj vinvarioj, kiuj suficxe postulemas, estas tie aparte favoraj argilaj kaj klimataj kondicxoj: varma, seka kaj suficxe longa auxtuno. (Slovakoj asertas, ke la regiono etendigxas gxis trans la limo kun Slovakio cxe Mala Trna, Vinicxky kaj Slovenske Nove Mesto.) Cxar la sekva prezento koncernos gustumadon nur de hungardevenaj tokajvinoj, koncentrigxos pri ili ankaux la historia enkonduko. Pri la historio de Tokaj-regiono -------------------------------- La vorto "Tokaj" estas slavdevena. En la malnovslava lingvo "stokaj" signifas i.a. kunfluon de du riveroj (en tiu regiono kunfluas la riveroj Bodrog kaj Tisza). Komencoj de tiea vitkultivado estas konataj jam el la romia epoko, kiam la regiono estis parto de Panonio. Post disfalo de la Roma Imperio slavoj dauxrigis la kultivadon. Kiam en la jaro 894 venis sur tiun cxi teritorion hungaroj sub gvido de Almos kaj lia filo Arpad, ili trovis tie jam evoluintan vinkulturon. Post invado de tataroj en 1241 la regiono estis senhomigita kaj la vitejoj detruitaj. La regxo Bela la Kvara enlogxigis gxin kun italoj, kiuj enhejmigis tie novajn vinkultivistajn spertojn, kaj ankaux la bazan vinvarion "furminto". Grandajn meritojn pri vitkultivado en Tokaj oni aljugxas ankaux al la regxo Matyas Corvin (1458-1490). Ekde 1526, la regiono restis 170 jarojn regata de turkoj. En tiu tempo la vitkultivado ne estis multe disvastigata, sed de tiu periodo devenas plejparto de la vinkeloj de Tokaj, konstruitaj kiel kasxlokoj por homoj kaj iliaj havajxoj, kontraux rabistaj soldataroj. Iom post iom plibonigxadis teknologio de produktado de vinoj de Tokaj kaj jam en 1560 en la latina-hungara vortaro de Balazs Fabricius oni povas trovi la terminon "cibeboj" = "sekigitaj vinberoj", kiuj dum favora vetero estigxas en tokaj-aj vinvarioj atakitaj de nobla sximo Botrytis cinerrea Persoon. La unuan Tokaji aszu-on produktis Laszlo Mate Sepsi (pr: Laaslo Ma'te Sxepsxi), kiu dum pasko en 1560 surprizis per gxi edzinon de sia landreganto, Zsuzsanna-n Lorantffy, vidvino post princo Gyorgy Rakoczi la Unua. La unua legxo koncernanta la regionon de Tokaj estis eldonita en 1655. Gxi ordonis selekton de cibeboj por produktado de tokaja asuo, kiu donis fiksan bazon por produktado de la vinoj de Tokaj. Memorinda cxapitro de la historio de tokajvinoj estas ligita kun la nomo de la princo Ferenc Rakoczi la Dua, kiu regulesendadis provizojn de tokajvinoj al la regxa kortego de Ludoviko la Dek- kvara. Tokajvino estis sxatata trinkajxo ankaux de caro Petro la Granda kaj de lia posteulino Katarina la Granda. Al famaj favorantoj de tokajvinoj apartenis ankaux Goethe, Voltaire, Beethoven, Schubert k.a. Per influo de vigla intereso el eksterlando, en la 18-a jarcento tokajvino akiris famon ne nur en Euxropo, sed ankaux en aliaj kontinentoj. Gxi estis konsumata kiel "Universalis vera medicina" (vera universala medicino) por kuraci anemion, malfortecon kaj nervmalsanojn. Pri teknologio de produktado de tokajvinoj ========================================== En kio do estas la specifeco kaj unikeco de produktado de tokajvinoj? --------------------------------------------------------------------- Estis jam aludite, ke por povi produkti gxin, vinberojn oni devas rikolti tre malfrue (kutime en novembro), kiam vinberoj estas jam tromaturaj, kunpremigxintaj kaj sekigxintaj. Tiam ili povas esti atakitaj de nobla sximo Botrytis cinerrea Persoon. Gxuste gxi kauxzas kemiajn sxangxojn en la vinberoj, kiuj poste kunkreas karakterizan kaj neripeteblan aromon kaj guston de tokajvinoj. Por memorigi, ni ripetu, ke tiel atakitaj vinberoj fake nomigxas "cibeboj". Baza krudajxo por produkti specialajn tokajvinojn kutime konsistas el kvar varioj: furminto (pli ol duono), Lipovina muskato flava kaj eventuale ankaux norditala rizlingo, cxar tiuj kapablas krei cibebojn, dum la aliaj kutime ne (aux ne tiom sukcese). En la merkato oni povas vidi kvar bazajn specojn de tokajvinoj: --------------------------------------------------------------- * natura tabla tokajvino - farita el ordinaraj, jam menciitaj varioj aux el ilia miksajxo, * tokajvino "szamorodni" (prononcu: samorodni) seka, * tokajvino "szamorodni" dolcxa, * tokaja asuo - laux la originala skribmaniero "Tokaji aszu" kaj la prononco: 'tokaji asu' - (selekto). Kiel diferencas la teknologiaj proceduroj dum ilia produktado? ============================================================== Natura tabla tokajvino ---------------------- Estas produktata simile kiel aliaj naturaj blankaj vinoj, sed gxi elstaras per specifa koloro, aromo kaj gusto. Tokajvino "szamorodni" ---------------------- Mosto por vino "szamorodni" estas elpremita miksajxo de normalaj maturaj vinberoj kaj cibeboj. Elpremita mosto poste fermentas en malgrandaj neplenaj bareloj, t.n. de bareloj de Gonc (kun enhavo 136 litroj), en kiuj vino ankaux maturigxas. Por enboteligo kaj vendo gxi pretas jam post unu jaro. Danke al maturigxado en etaj bareloj kun suficxe granda aliro de aero vinoj ricevas specifan orecan koloron kaj tipan diafanecon. Se en la origina vinbermiksajxo estas malpli da cibeboj, estigxas seka vino kun enhavo de 13 % da alkoholo kaj 25 g-oj da sukero en unu litro. Sekan "szamorodni"-vinon oni konsumas akompane al mangxajxoj same kiel naturajn blankajn vinojn. Se estas en gxi pli da cibeboj, estigxas dolcxa vino, kiu kun la sama enhavo da alkoholo devas enteni minimume 30-40gramojn da sukero en unu litro. Dolcxan "szamorodni" oni rekomendas precipe al desertoj. Tokaja asuo (Tokaji aszu) ------------------------- Tiu cxi plej sercxata speco de tokajaj vinoj estas produktata per speciala teknologio el normalaj vinberoj kaj el cibeboj. Sur sekigitajn kaj muelitajn cibebojn oni versxas fresxan moston aux unujaran vinon "szamorodni" kaj lasas gxin de unu gxis kvar tagojn netusxita. Poste la miksajxo estas elpremita kaj fermentas en jam menciitaj bareloj de Gonc. Cibebojn oni plukas en ujojn nomata: 'putno' - hungare "puttony", t.e. 'dorskuvo' - (ili entenas kutime 20-25 kg-jn). Kaj depende de tio, kiom da putnoj da dispremitaj cibeboj oni aldonas al unu barelo de Gonc, oni distingas asuojn de du- gxis ses-putnaj. Do la ses-putnaj konsistas preskaux centprocente nur el veraj cibeboj: gxi estas kompreneble plej altkvalita kaj tial ankaux plej multekosta. Sed jam triputna asuo kutime povas riveli al laika favoranto unikan flaro- kaj gustotravivajxon. Fermentado okazas suficxe malrapide pro tre alta enhavo de sukero en la miksajxo. Ankaux pro tio Tokaji aszu devas maturigxi plurajn jarojn, kutime de kvin gxis ok. La asuo estas des pli rara trinkajxo, kaj gxi ne estas produktata cxiujare, ja nemalofte okazas, ke pro nefavoraj klimataj kondicxoj aux malgxust-tempa rikolto cibeboj ne estigxas, aux ili tro malmultas por povi produkti tokajan asuon. Tiujare eblas fari nur vinon "szamorodni". Krome estas produktataj iusence duarangaj tokajvinoj nomataj "versxo" kaj "maslasxo". "Forditas" (reversxo) estas vinbera elpremajxo post elpremado de tokaja asuo. Oni surversxas ilin per mosto kaj fermentigas. Poste gxi estas prilaborata simile kiel asuo. Iam oni aldonas gxin al vinoj "szamorodni". "Maslasxo" estas produktata el fermenta fecxo de asuo. Sur tiun fecxon oni versxas normalan naturan tokajvinon. Post 5 semajnoj oni transversxas gxin kaj plu prilaboras kiel naturajn vinojn. Kvalito de tia vino estas tre bona, danke al aromsubstancoj el fermentaj fecxoj. "Maslasxo" maturigxas kutime 2-3 jarojn kaj per siaj ecoj gxi similas al vino "szamorodni". Al tokajaj produktajxoj apartenas ankaux "Tokaji borparlat" vin-distilajxo, vin-brando farita el la tipaj vinvarioj de Tokaj. Konklude direndas, ke tokajaj vinoj sendube meritas atenton kaj aprezon de vinsxatantoj. Espereble ankaux vi trovos en ili plezuron. Bonan apetiton kaj agrablajn travivajxojn en ilia akompano! Pavla Dvorakova La origino de tiu cxi materialo (kun aparta brosxuro kun vinaj sciindajxoj) estas uzata en la cxiuseptembre organizata kaj tre populara arangxo de Cxeha Esperanto-Junularo "Vina Seminario" *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 145, 2/marto-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** ***************************************************************************