Eventoj, n-ro 144, 1/marto-98, retposxta versio *********************************************** Enhavotabelo ------------ Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo -------------------------------------------------------------------------- TITOLPAGxE ////////// - Komunikoj de FAME-Fondajxo -------------------------- - Transdono de la kulturpremio al Marjorie Boulton - Sebteno de la biblioteko en Kortrijk per 3000 DEM - Alvoko de ERA ------------- En la martofina interregistara konferenco en Stokholmo ERA intencas aktive elpasxi en la intereso de Esperanto, kaj bezonas financan subtenon - Komuniko de UEA pri la alvoko de ERA ------------------------------------ Antaue UEA jam cxesigis rilatojn al ERA, "ne apogas agreseman manieron" do ne apogas la alvokon... FAKA APLIKADO ///////////// - Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko ------------------------------------------ Cxeha E-Asocio revivigas la famajn konferencojn! - Samtempe diskonigu E-on kaj gajnu monon! ---------------------------------------- Partoprenu la surmerkatigon de la profesia luddisko Billy! - Survoje ------- Nova germana E-entrepreno en interkultura sfero ARANGxOJ //////// - Detala monata kalendaro 04-16. de aprilo - Pli detalaj informoj pri - 2-a danuba Esp-ista Scienca kaj Kultura Forumo - Internacia Semajno pri Kulturo kaj Turismo - Seminario de TEJO: Homaj Rajtoj - Invito al la Internacia Junulara Festivalo! MOVADAJ AFEROJ ////////////// - Elektoj en la Akademio de Esperanto (rezultoj) - Pasporto al la tuta mondo (videoprojekto de ELNA, parto 2) - Magnetofona Servo enkadre de E-Asocio de Britio - Bialistoko vivas! Raporto pri la E-societo kaj Fondajxo Zamenhof - Rerigardo 97 - resuma brosxuro el Nurnbergo - Diskutforumo de UEA en interreto - Jubileoj: Stokholmo: 100 jara, Nurnbergo: 110 jara - MALLONGE : 9 informoj - REAGOJ : Haupenthal pri la elektoj en la Akademio - KVINPETALO : Domido - INSTRUADO,ILEI: Verboj podio-centren (serio pri lerniloj, parto 5) 32-a ILEI-konferenco - KONKURSO : Poentokolekta konkurso por plenagxuloj. Taskoj 7. - RADIO : 2-a radioelsendo per interreto (el Tallin) Direktorinaj respondoj cxe Pola Radio Pekino retposxte - ANONCETOJ : 8 senpagaj anoncetoj - INTERESE : Renkonti homojn dum vojagxado Malviraj krokodiloj Espro: cxu nova ido? Kiu estas Georg Soros? SUPLEMENTO (sciencpopulraj legajxoj): Sxuo-produktado ---------- ************************************************************************** ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Ragnarsson omagxe al Boulton FAME-kulturpremio al Marjorie Boulton ===================================== La solena matineo, dum kiu FAME-fondajxo transdonos la 6-an Esperanto-kulturpremion de Aalen al d-ro Marjorie Boulton, okazos dimancxon la 26-an de aprilo 1998 en la urba biblioteko de la sudgermana urbo Aalen. La omagxan paroladon por Boulton prezentos alia fama esperantista poeto, islandano Baldur Ragnarsson. Laux koncerna kontrakto, FAME disponigas la premion kaj la urbo arangxas la matineon en Torhaus (pordega domo), kie trovigxas ankaux la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto. La matineon, al kiu krom esperantistoj estas invitataj precipe auxtoritatuloj kaj eminentuloj de la publika vivo, akompanos ekspozicio kun verkoj de Boulton. Biblioteko savota ================= FAME-fondajxo krome jxus decidis, per 3000 germanaj markoj kontribui al savado de eminenta kolekto de precipe E-periodajxoj, la biblioteko de fondajxo Vanbiervliet en belga urbo Kortrijk. Post la morto de la fondinto, tiu biblioteko endangxerigxis pro manko de mono en la urba kaso. Flandra Esperanto-Ligo (FEL) trovis nun homojn, kiuj povos dauxrigi la laborojn necesajn por savi la bibliotekon, sed FEL sola ne kapablis pagi la kostojn, kiujn nun je du trionoj transprenis FAME-fondajxo. Stefan Maul prezidanto de FAME *************************************************************************** Tuj 5.000 dolaroj por sukcesigi la esperantistajn tezojn cxe la 1-a "Business Forum" kaj cxe la Interregistara Konferenco de Unesko pri "La kultur-politikoj por disvolvigxo" Alvoko de ERA pri la Stokholma Konferenco ========================================= Esperanto Radikala Asocio, ERA partoprenas en Stokholmo, de la 29-a de marto gxis la 4-a de aprilo, en la Interregistara Konferenco de Unesko pri "La kultur-politikoj por disvolvigxo" kaj la "1-a Business Forum" de Unesko, pri la temo: Entrepreno, disvolvigxo kaj kulturo de la homo en la tutgloba erao. La atendata partopreno estas 1500 reprezentantoj de la sxtatoj kaj de la organizajxoj aligxintaj al Unesko, krom cx. 200 zorge selektitaj entreprenestroj. Inter la elstaraj nomoj de partoprenantoj estas Nelson Mandela, Desmond Tutu, Umberto Eco, Perez de Cuellar. En la Forumo ERA ilustros "La kostojn de euxropa lingva (ne)komunikado", prezentitaj en la samnoma libro prizorgita de la Nobel-premiito pri ekonomiko '94 R. Selten, jxus publikigita de la asocio ankaux danke al kontribuo de Euxropa Unio. Krom informi la registarojn, la asociojn kaj la entreprenistojn cxeestantajn, kaj cxe la Konferenco kaj cxe la Forumo, pri la neceso validigi la rajton je neuxtrala lingvo por la internacia komunikado kaj tiucele adopti Esperanton, estas du fundamentaj postuloj, kiujn espERAnto faros cxe la Konferenco: 1. starigo de "Observejo pri la fenomenoj de lingvovorado kaj etnodetruado" en la mondo, ankaux konsidere al la spertitaj lingvodidaktikaj ecoj de Esperanto. 2. kunvoko de internacia konferenco pri la progresiva plimalricxigo de la lingva-kultura medio-sistemo kaj pri la lingvaj politikoj estigendaj por bloki gxin. Krome ni intencas starigi reton da institucioj, NRO-oj (ne-registaraj organizajxoj - ndlr) kaj entreprenistoj pretan agi en la direkto de ni cxi- supre indikita. Por konsistigi kadron al nia partopreno, devus okazi ankaux manifestacio, por subteni Esperanton kiel defendilon de la lingva diverseco, kaj livero al la Gxenerala Direktoro de Unesko, s-ro Federico Mayor, kiu prezidos la Konferencon, de la preskaux 6.000 subskribojn kolektitajn en 30 landoj de la mondo sub la esperantista alvoko iniciatita de ERA. ERA bedauxrinde havas ankoraux sxuldojn je cx. 20.000 dolaroj (efektivigo de la euxropa projekto); jen la motivo, kial, por la atingo de tiuj cxi precizaj celoj, ni petas al cxiuj esperantistoj financan kontribuon el almenaux 5.000 dolaroj, dum, al la svedaj esperantistoj, ni petas jam ekde nun sciigi al ni sian pretecon kunlabori dum la tagoj de la Konferenco. Ni dankas cxiujn jam nun! Kontaktadresoj por informoj kaj anoncoj je kunlaborpreteco: Esperanto Radikala Asocio, ERA, via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, Italio, e- posxto: e.r.a.@forigu.agora.stm.it, fakso +39-6-68805396, tel.: +39-6-689791 Giorgio Pagano *************************************************************************** Komuniko de UEA pri la alvoko de ERA ==================================== 1. Agado por Esperanto povas doni dauxrajn rezultojn nur, se gxi konstruigxas sur la spertoj, kiujn la Esperanto-movado akiris dum multaj jardekoj. 2. Sekve UEA ne apogas agreseman manieron por tiri la atenton de oficialaj instancoj al la lingva problemo kaj Esperanto. La sperto montras, ke gxi estas ne-efika kaj povas subfosi jam atingitajn rezultojn. Tia agadmaniero de ERA estis unu el la efektivaj kauxzoj, el kiuj en 1996 rezultis la minaco, ke Unesko cxesigos oficialajn rilatojn kun la Esperanto-movado. Felicxe, per senbrua diplomatio kaj trankvila argumentado UEA kaj ILEI sukcesis konduki tiun problemon al pozitiva fino. 3. En aprilo 1997 la Estraro de UEA cxesigis la rilatojn de UEA kun ERA. Sekve UEA ankaux ne aligxas al la agado, kiun ERA planas lige kun la Interregistara Konferenco pri Kulturaj Strategioj por Evoluigo, okazigota de Unesko en Stokholmo. Kadre de siaj oficialaj rilatoj kun Unesko, UEA cxeestos tiun konferencon kiel observanto. 4. Efika agado por Esperanto postulas interkonsiligxon pri planataj aktivajxoj kaj kunlaboron, same kiel respekton al la strategio kaj historia sperto de UEA kaj cetera Esperanto-movado. 5. UEA ne apogas la alvokon de ERA pri kolektado de pliaj 5.000 dolaroj por financi la aktivajxojn de ERA cxirkaux la Stokholma konferenco. Michela Lipari Gxenerala Sekretario de UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko ========================================== Cxeha Esperanto-Asocio decidis denove regule arangxi la iam tre famajn kaj sukcesajn konferencojn "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". La unua tia arangxo okazos en novembro 98. Mi volas rememorigi la historion de la seminarioj "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiujn arangxis alterne Cxeha kaj Slovaka Esperanto- Asocioj kaj kiu famigxis inter fakuloj kiel AEST (foje ankaux SAEST). Oni tradicie diskutadis gravajn fakajn kaj teknikajn temojn kun atentigo al terminologiaj problemoj kaj iliaj eblaj solvoj. Jen la historia trarigardo de la konferencoj: 1978 (Zilina, Slovakio): Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (kies nomo restis kiel komuna nomo por cxiuj sekvaj konferencoj, kiuj tamen jam ricevis apartajn temojn traktatajn). 1980 (Usti nad Labem, Cxehio). Temo: La vivomedio. 1981 (Zilina, Slovakio). Temo: Komputiloj. 1982 (Ceske Budejovice, Cxehio). Temo: Energio - la tutmonda problemo. 1983 (Zilina, Slovakio). Temo: Komputado. 1984 (Brno, Cxehio). Temo: Nutrajxproblemoj. 1988 (Poprad, Slovakio). Temo: Raciigo en Scienco kaj Tekniko. 1989 (Straznice, Cxehio). Temo: Transporto. De cxiuj seminarioj ekzistas valoraj prelegkolektoj (parte ankoraux acxeteblaj en la libroservo de CxEA), kiuj klare respeguligas altan nivelon de la traktadoj. Cxeha Esperanto-Asocio dum siaj komitatkunsidoj konstatis, ke nepre valoras ne nur rememori la priskribitan fakan kaj terminologian agadojn, sed indas dauxrigi gxin, kvankam eble en novaj dimensioj. Oni jam faris tiurilate jenajn decidojn: 1. Cxar la termino "seminario" ne estas tro tauxga por similaj kunvenoj de samfakuloj, ni nomu en la estonto la arangxojn "Kolokvo", tamen restu la titolo "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". 2. Gxin ni okazigu denove cxiun duan jaron (paran) en Cxehio kaj proponu al fakuloj eksterlande transpreni gxian organizon en neparaj jaroj. La unua, kiun ni jam tiucele kontaktis, estas la nove fondita SKEF, la tutsxtata Esperanto-organizajxo en Slovakio. 3. La unuan kolokvon Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (mallonge KAEST) ni arangxos en Prago dum la tagoj 1998-11-13/15. La sekcio A traktos la temon "Modernaj rimedoj de komunikado: avantagxoj kaj problemoj" dum la sekcio B pli largxan temon "Terminologiaj problemoj rilate al aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". Ambaux temoj estas en laborstadio kaj ni volonte akceptos proponojn de precizigo aux sxangxo. 4. La kolokvon organizos CxEA en kunlaboro kun profesia Kongresa kaj kleriga entrepreno KAVA-PECH kaj proponos transprenon de auxspicioj flanke de UEA kaj/aux ISAE.5. KAEST estu nia kontribuo al Kampanjo 2000, tial ankaux la prelegkolekto estu bonkvalite eldonita, kun nacilingvaj resumoj, ke gxi povu servi ankaux propagandcele inter neesperantistoj. Cxiuj interesatoj pri la partopreno bonvolu antauxaligxi (ne ankoraux sindevige) al la adreso de Petro Chrdle (Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Prago. Tel: +420-2-9912201, fakso: -9912126 rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz), kien vi ankaux sendu proponojn de viaj kontribuoj. Cxiuj, kiuj montros sian intereson ricevos rekte pli detalajn informojn kaj aligxilojn. Petro Chrdle vicprezidanto de CxEA *************************************************************************** Samtempe gajnu monon kaj diskonigu Esp-on! ========================================== Helpu nin uzi Esperanton profesie! La komputila luddisko "Billy" (vidu la antauxan numeron) estas profesia produkto, kaj plene tauxgas por la internacia merkato. Mi volas uzi Esperanton por akiri internaciajn kontaktojn por vendi la ludon, kaj tial sercxas esperantistojn kiuj pretas kontakti distribuantojn en sia regiono/lando. Laux la kvanto de sukcesaj kontraktoj vi ricevos makleron (gajnos monon), kaj samtempe vi diskonigas Esperanton (ja gxi aperas kiel unu el la uz-lingvoj de la ludo). Vi faru tiel: 1. Skribu al mi (Jacob Nordfalk, adreso sube) 2. Iru al kelkaj vendejoj kiuj vendas komputilajn ludojn 3. Demandu, de kiu la vendejo acxetas la ludojn, t.e. kiu estas la (landa) distribuanto de komputilaj ludoj por IBM-kongrua PC. ... suficxe simpla, cxu ne ?? Post via letero mi sendos al vi detalajn klarigojn. Jacob Nordfalk Rodmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn N, Danio rete: nordfalk@forigu.alf.nbi.dk *************************************************************************** Sciencpopularaj legajxoj (suplementoj al Eventoj) Cxu vi kunlaboras? *************************************************************************** Survoje ======= Sabine Trenner (ingxeniero, sociala pedagogo, managxero por interkulturaj projektoj) kaj Elisabeth Schwarzer (etnologino, trejnistino, organiza konsilistino, konfliktperistino) kreis profesiecan interkulturan servon "Survoje". La teamo volonte subtenas vin en la sferoj de klerigado kaj konsilado. Ili proponas konkretan kunlaboron, disponigas siajn interkulturajn konojn kaj spertojn. Bonvolu diskuti la oferton en via organizo. Survoje, Sabine Trenner, Ebertystr. 46, DE-10249 Berlin, Germanio Rete: survoje@forigu.esperanto.de *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Danubo: Science kaj Kulture =========================== Dua Danuba Esperantista Scienca kaj Kultura Forumo, DESKF Dato: 25-26 majo 1998 (lunde-marde) Loko: Universitato de Sciencoj "L. Eotvos" (ELTE) HU-1052 Budapest, Piarista koz 1. Hungario Devizo: "Niajn aferojn kunajn ordi fine, jen nia tasko, kaj ecx ne malgranda" (A. Jozsef: Cxe Danubo, 1936) Temaro ------ 1. La naturscienco pri la pasinteco kaj nuntempo de Danubo 2. Danubo en la literaturo: proze kaj poezie 3. Historia Danubo - limo kaj ligilo ene de Euxropo 4. Inter Nigra Arbaro kaj Nigra Maro: aktualaj problemoj Lingvo(j): Esperanto kaj la germana (tradukota Esperanten) Anoncoj pri cx. 20-minutaj prelegoj estas bonvenaj Limdato: 31 de marto 1998 Rimarko: DESKF ne estas politika forumo. Do strikte politikaj prelegoj kaj disputoj ne estas akcepteblaj. Resumoj estas nepre ricevendaj antaux 15-a de aprilo 1998 (presotaj por la Forumo), maksimume 2 pagxoj A/4. Tekstoj kompletaj de la prelegoj estu kunportataj al la Forumo: ne pli ol 10 A/4 pagxoj, sur papero aux sur disketo en Word 6.0 sen supersignoj, por esti publikigitaj poste. Partoprenkotizo: 40 DEM; por la iamaj soc.landoj 20 DEM (por la eldono de resumado de la prelegoj). Eblas mendi ankaux tranoktadon (75-175 DEM/tago). Pli detalajn informojn kaj aligxilojn petu cxe: Hungaria E-Asocio HU-1061 Budapest, Andrassy ut 27. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu *************************************************************************** INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 08-14. aprilo Venu printempumi al Italio! Informoj kaj aligxilo en Eventoj-142 au petu de:*************************************************************************** Rideto de Mediteraneo ===================== Inter 03-10 de oktobro okazos la 6-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo sub la auxspicio de Hispana E-Muzeo, en Calafell (strando, Hispanio). El la programo: interkona vespero, prelego, kolokvo, rektmetoda kurso, ronda tablo, filmprezento, ekskursoj, disdonado de la diplomoj. La Esperanta rendevuo okazos en hotelo Solimar, str. Vilamar 79. Kiuj planas prelegi, anoncigxu konventempe; elektinte temon, tagon, horon. Informoj: Hispana Fervojista E-ista Asocio, Ap. 15 027, ES-08080 Barcelona, Hispanio. *************************************************************************** Homaj rajtoj cxe TEJO ===================== Inter la 25-a de aprilo kaj la 2-a de majo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO okazigas sian sekvan seminarion en Vitoria-Gasteiz, Hispanio kun la titolo: "Homaj rajtoj sub premo". Seminarianoj en la TEJO-agxo (sub 30 jaroj) havos la eblecon diskuti kaj spertigxi kun la helpo de fakuloj pri la 50-jarigxanta Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, pri la praktika universaleco de homaj rajtoj, pri rajtoj de etnaj kaj alispecaj minoritatoj ktp. La seminarion subtenas la Euxropa Junulara Fondajxo de la Konsilio de Euxropo, pro tio partoprenkotizoj estas tre favoraj kaj oni rericevas 50%-ojn de la vojagxkostoj. Pliajn informojn kaj aligxilon petu cxe: Lariko Golden, Damjanich u. 1/c. I. 8, HU-8200 Veszprem, Hungario reto: golden@forigu.osiris.elte.hu *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Elektoj en la Akademio de Esperanto =================================== Cxiun trian jaron en la Akademio de Esperanto okazas elektoj de unu triono de gxia membraro. Por la vakigxantaj 15 lokoj rajtas rekandidatigxi la akademianoj, kies dejxorperiodo finigxas, kaj kandidatigxi cxiuj kompetentuloj. Se en la ceteraj trionoj aperas vakaj lokoj, samtempe okazas elektoj por tiuj lokoj kun malpli longa dejxorperiodo. La balotkontrolo pri la lastaj Akademiaj elektoj okazis la 1-an de marto 1998. Por 15 nauxjaraj kaj 2 trijaraj lokoj kandidatigxis 28 personoj. Estis ricevitaj 35 validaj balotiloj. Jen la nomoj de la kompetentuloj, elektitaj por 9 jaroj laux la nombro de la ricevitaj vocxoj: Christer Kiselman - 29, Geraldo Mattos - 28, Jouko Lindstedt - 27, Werner Bormann - 26, Ilona Koutny - 26, Sergej Kuznecov - 25, Spomenka Sxtimec - 24, Edwin de Kock - 23, Andrzej Pettyn - 23, Gerrit Berveling - 22, Brian Moon - 22, Baldur Ragnarsson - 21, Renato Corsetti - 21, Francois Lo Jacomo - 21, Stefan Maul - 21. Nur por 3 jaroj estas elektitaj Jorge Camacho - 19 kaj Aldo de' Georgi - 19. Gratulojn kaj bondezirojn de fruktodona laboro al cxiuj elektitoj de la plej alta lingva instanco de Esperantujo! Baldaux okazos elektoj de la nova Estraro de la Akademio de Esperanto. el Lingva Ret-Gazeto n-ro 3 gh090@forigu.cleveland.freenet.edu *************************************************************************** Pasporto al la tuta mondo: Esperanto ==================================== 15-leciona videokurso pri baza Esperanto, konceptita de Edwin Grobe, verkita de Paul Gubbins. - dauxrigo 2 Rolantoj -------- La intrigo pivotas cxirkaux la familio Bonvolo kaj ties iom neordinara juna gasto, lernanto de la internacia lingvo kaj kun kiu spektantoj de la videofilmo kune lernas Esperanton. Aperas nefamilianoj, kiuj finfine helpas al la iom kaosa kaj gxenerale senmona familio Bonvolo realigi revon: partopreni Universalan Kongreson. Kostumoj -------- Cxiu familiano vestigxas laux sia profesia rolo kaj dum la tuta filmo surportas la saman kostumon, sendepende de la drama aux socia situacio. La kostumoj estas burleskaj, preskaux klauxnaspektaj, kaj difinas la rolantojn. Aktoroj ------- Kaj la aktoraro kaj la kunlaborantaro spegulas la internaciecon de Esperanto. Aktoroj venas el Azio, Ameriko kaj Euxropo; same aliaj kunlaborantoj. III. Financado -------------- Ni uzas profesian regxisoron, filmiston, kaj ekipajxojn; pro tio, cxiu leciono kostos 20 000 USD. Ni celas kolekti almenaux 80 000 USD, tiam ni filmos la kvar unuajn lecionojn kaj dissendos la ekzemplerojn al cxiuj, kiuj ilin antauxmendis. Antauxmendoj estas acxeteblaj kontraux 85 USD por la 4, aux kontraux 300 USD por la 15 lecionoj. Tiam ni dauxrigos la kampanjon kolekti aldonan monsubtenon por filmi la sekvajn lecionojn. Nia celo estas finprodukti la 15 lecionojn dum tri jaroj. La mono, kiun ni kolektos per antauxmendoj, multe helpos; tamen antauxmendoj ne suficxos. Tial por plenfinanci la tutan projekton ni devas peti helpon de malavaraj mecenantoj, cxu individuaj, cxu grupaj. Kaj tion ni kuragxe, ecx auxdace, faras. Ni hastas certigi, ke nek ELNA nek la esperantista kunlaborantaro finance profitas. Nia laboro estas tute volontula kaj senpaga. Nia nura profito estas la plezuro provizi al la movado profesinivelajn videajn instrumaterialojn por plenkreskuloj. Ni bezonas vian helpon! Donacojn al la projekto bonvolu sendi al la UEA- konto nmvm-n aux al: ELNA - Videofilma Projekto pk 1129, El Cerrito CA 94530, Usono *************************************************************************** La parolata lingvo ================== Kadre de E-Asocio de Britio, EAB funkcias magnetofona servo (prizorgata de Beatrice Clarke), kiu pruntas kasedojn kun viva E-parolo por dezirantoj. Intersxangxe la Servo ricevis nun plurajn kasedojn de Anita Berg, sveda jxurnalistino, kiu cxeestas konferencojn kun sia magnetofono, kaj registras interesajn paroladojn kaj faras intervjuojn. Jen la novaj akirajxoj: 1. Fighiera, G. C. (Italio) prelego: 'Esperanto preter la jaro 2000' dum Euxrop-Unia Kongreso, Parizo. 2. Santos-Morales L. J. (Kolombio) prelego: 'Kial kaj kiel plialtigi la memestimon' dum 3-a Amerika Kongreso (Costa Rica) '96. 3. Soderberg, K. (Svedio). 4. Kankkunen, A. (Finnl. d-rino) 'Kia estas la estonteco de ade handikapitaj infanoj?, UK '95. Bona kolekto de alilandanaj vocxoj por membroj de EAB, kiuj uzas la prunto- servon. Eblas kaj indas havigi Katalogon (50 p) de disponeblaj materialoj en Londona E-Centro (140 Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britio). Por prunti la suprajn registrajxojn oni pagu nur la sendokoston: Unu kasedo 45 p., cxiu alia 30 p. (maksimume 3 kasedoj, prezoj indikitaj por enlanda sendado - ndlr). Plenumtempo: iom pli ol unu monato. la La Brita E-isto, sept-okt 97 *************************************************************************** Rerigardo 97 ============ La E-grupo (la plej malnova en la mondo) en Nurnberg eldonis brosxureton "Rerigardo 97", grandparte E-lingva, en kio oni traktis la aktivajxojn de la grupo kaj de ties cxirkauxajxo. La cxijara eldonajxo (kaj kelkaj pli fruaj) akireblas kontraux 2 DEM aux 2 respondkuponoj cxe: Anny Hartwig, Pirckheimer Str. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio *************************************************************************** Bialistoko vivas! ================= Bialystok, la naskigxurbo de Zamenhof estas aparte kara al esperantistoj, kaj cxiam kun atento oni sekvas ankaux la tiean E-vivon. Estas gxojiga la reaktivigxo de Fondajxo Zamenhof, pri kio legu sube detalojn. Naskigxfesto ------------ Jam la duan fojon Bialistoka E-Societo kune kun Fondajxo Zamenhof organizas feston de Esperanto okaze de naskigxdato de Zamenhof, dum kiu cxiu partoprenanto povos lokigi sian kandeleton sur la granda torto, kie estos cxi-jare 138 kandeletoj. Krom la torto oni planas ankaux aliajn surprizojn. Esperanto-stratoj, kaj placo ---------------------------- Fine de 1996 laux propono de Bialistoka E-Societo la urbaj auxtoritatoj decidis nomi du novajn stratojn "Esperantista" kaj "Antoni Grabowski". La stratoj trovigxas cxe la vojo al Varsovio. La Esperanto-Centro Zamenhof en Bialistoko oficiale proponis por la Urba Konsilio nomi grandan placon en la urbocentro Esperanto-Placo. La placo trovigxas inter la loko, kie estis la Zamenhof-naskigxdomo kaj la konstruajxo, kie funkciis lernejo, kiun frekventis la juna Ludoviko. Radioamatora diplomo -------------------- Ekde kelkaj semajnoj akireblas nova radioamatora diplomo "Esperanto Award", akirebla pro kontaktoj kun bialistokaj radiostacioj (t.e. el la naskigxurbo de la iniciatinto de Esperanto). Eldonas gxin Bialistoka E- Societo kaj Pola Radioamatora Asocio. Inter la posedantoj de la diplomo cxiujare oni lotumos pokalon de Bialistoka E-Societo, flagetojn kaj aliajn memorajxojn. Detalojn pri tiu diplomo vi trovas en aparta artikolo. Fondajxo Zamenhof ----------------- Sabate la 8-an de novembro 1997 en Bialistoko okazis la unua kunsido de la Konsilio de Fondajxo Zamenhof, FZ laux la statuto kun korektoj legaligita de la Registra Tribunalo en Varsovio en aprilo cxi-jare. La korektoj celas perfektigi la funkciadon de la Fondajxo. Dum la kunsido oni pritaksis agadon de la Fondajxo de decembro 1995 gxis oktobro 1997, legaligxis la nova Konsilio de la Fondajxo kaj oni elektis la 5-personan estraron de FZ. La konsilianoj alprenis du gravajn rezoluciojn: pri fondo de Esperanto- Centro en Bialistoko kaj pri rekonstruo de la Zamenhof-naskigxdomo. La Konsilion de Fondajxo Zamenhof konsistigas reprezentantoj de jenaj institucioj kaj organizajxoj: Bialistoka E-Societo - la prezidanto Stanislaw Dobrowolski, Universitato en Bialistoko - profesorino Hanna Konopka, la Komunumo Bialistoko - la urbestro Krzysztof Jurgiel, ILEI - la sekretario Marija Belosxevicx, Pola E-Asocio - la reprezentanto vakas, UEA - Roman Dobrzynski, TEJO - Barbara Despiney kaj la Bialistoka Vojevodio - Kazimierz Derkowski. La Estraron de la Fondajxo konsistigas: Hanna Konopka (prez.), Jaroslaw Parzyszek (sekr.), Stanislaw Dobrowolski, Walentyna Fiszer-Dolinska kaj Andrzej Zejdler. Laux propono de Bialistoka E-Societo la estraro de FZ decidisfondi "Esperanto-Centron Ludoviko Zamenhof" - la studejon kaj promociejon de Esperanto kaj internacian sciencan, edukan, kulturan kaj turisman intersxangxejon. La provizora sidejo de la E-Centro estas la gxisnuna sidejo de Fondajxo Zamenhof en Bialistoko cxe la strato Pijkna 3. Bialistokaj esperantistoj pere de la Centro deziras realigi "Strategion de evoluo de bialistoka vojevodio" kaj "Strategion de la urbo Bialistoko". La E-Centro volas kunlabori kun Zamenhof-institucioj, sciencaj, edukaj, kulturaj kaj turismaj organizajxoj en bialistoka regiono kaj ankaux kun polaj kaj internaciaj Esperanto-organizajxoj. La FZ-estraro subtenis iniciaton rekonstrui la naskigxdomon de Zamenhof, en kiu havos siajn sidejojn la E-Centro, Zamenhof-muzeo kaj aliaj organizajxoj. La Konsilio akceptis agadplanon por 1998 j.: interalie partopreno de bialistokaj esperantistoj en la UK en Montpellier, organizado de E-arangxoj (ekz. Somera E-Lernejo) kaj de ekspozicio "Zamenhof - kreinto de Esperanto". Nia kontaktadreso: Fondajxo Zamenhof, E-Centro ul. Pijkna 3, PL-15-282 Bialystok, Polio rete: f-zamenhof@forigu.centrumtur.sitech.pl *************************************************************************** Nurnberg: 110 jara E-Klubo ========================== Esperanto-Grupo en Nurnberg festos la 24-a de oktobro 1998 per malgranda solenajxo la 110 jaran fondigxjubileon. La grupo ekestis en 1888, transformigxinte el "Weltspracheverein" (Mondlingva-Klubo), origine okupigxanta pri Volapuko. Salutoj el cxiuj landoj estas bonvenaj. E-Grupo Nurnberg,c/o Anny Hartwig, Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. * * * Stokholmo jubileas: 100 jara en aprilo ====================================== La 4-an de aprilo la Esperanto-Klubo de Stokholmo festos 100 jarojn de sia unua fondigxo per solena festeno. La Ido-skismo siatempe profunde tusxis la klubon, tiel ke gxi devis "refondigxi" post kelkaj jaroj. La Esperanto- laboro ankaux dum tiu periodo dauxris, tiel ke la nuna klubo povas fiere festi seninterompajn 100 jarojn da aktivado en Stokholmo. Franko Luin franko@forigu.esperanto.se *************************************************************************** Diskutforumo de UEA en la interreto =================================== En decembro ekfunkciis komputilreta diskutforumo de UEA en la formo de reta listo "komitato-L". La liston rajtas partopreni komitatanoj de UEA kiuj havas retadreson, estraranoj kaj gxen. direktoro de UEA. La komitatanoj sen ret-aliro ricevados presformajn resumojn de la retforumaj diskutoj. Kompreneble la reta diskutforumo ne havas decidrajton, sed estas interesa kaj efika nova formo de laboro kaj kunlaboro, kiu celas plirapidigi la komunikadon inter la komitatanoj de UEA, cximomente cxefe rilate al la laboroj pri la "Kampanjo-2000". Gxis nun al la listanoj estis prezentitaj raportoj de kelkaj landaj asocioj kun interesaj iniciativoj. el Info-SEL, n-ro 44 *************************************************************************** MALLONGE Andaluzia E-Asocio sukcese varbas por sia Koresponda E-Kurso pere de pagitaj reklamoj en la gazeto El Pais. - inf: espersev@forigu.arrakis.es * * * La aragonaj esperantistoj festos en 1998 la 90-an datrevenon de la fondo de tiea loka societo. La ampleksa programo disvolvigxas de decembro 1997 al la sama monato de 1998. * * * GEB (Grupo Esperantista de Bilbao) donacis E-librojn en valoro po 25 mil pesetoj al 7 urbaj publikaj bibliotekoj. * * * La arangxo "Esperanto Lingvo Arta", EoLA-10 okazis bonorde. Venis 192 personoj el 8 landoj. Do, gxi estis la plej amasa en Rusio en la postsovetia periodo (krom IJK). Speciale por gxi estis eldonita poezia memorkolekto pri Lena Lebedeva. Inf: ananjin@forigu.usa.net * * * Estas lancxita nova diskut-listo (distribulisto) por germane parolantaj Esperanto-komencantoj. Pliaj informoj troveblas cxe la retpagxo http://www.stud.uni-siegen.de/tjabo.kloppenburg/club/club.html aux estas peteblaj cxe "kloppenb@forigu.student.uni-siegen.de" aux "tjabo@forigu.rs.uni-siegen.de" * * * Jen estas nova Esp-Japana vortaro en TTT: http://www.bekkoame.or.jp/txaon/ejv/ Gxi enhavas 15.657 radikojn kun japanligva vorto-al-vorta traduko, kaj utilas ankaux por alilandanoj, kiuj sercxas radikojn komencigxantajn per "mal-" aux "ant" aux ... ktp. Informon kaj rezulton de "Dentan- Projekto" vi povas trovi en: http://www.bekkoame.or.jp/txaon/dentan/ * * * Dum la marta estrarkunsido de Hispana E-Federacio oni decidis fiksi limdaton por la kampanjo 1000 "Donkihotoj" (vidu Eventoj-142) la 30-an de septembro. (ret-info) * * * En Eventoj-143 kelkaj informoj por la rubriko "Mallonge" estis transprenitaj el "La Ondo de Esperanto" - La red. * * * La Esperantlingva tekstoprilabora programo Cxapelilo, versio 2.1 estas nun uzebla ankaux por uzantoj de Mac-komputiloj. Por pliaj informoj skribu al Flandra E-Ligo (butiko@forigu.fel.agoranet.be) *************************************************************************** REAGOJ ////// Neelekti la nekandidaton ======================== Lige kun la jxus okazintaj balotoj en la Akademio de Esperanto, la sekretariino P. Martinelli disvastigis la informon, ke mi estas "ne elektita". Cxi informo malgxustas, cxar mi tute ne kandidatigxis. Jam en la tria parto de mia "Legendo pri suspendo" (1998.01.14) mi diris klare kaj nemiskompreneble: "Mi atendas de cxiuj kolegoj, ke ili distancigu sin de la neakcepteblaj eldiroj de Rudiger Eichholz kaj de la fakto, ke Bormann-Martinelli dungis tian homon por sia agado kontraux mi. Se la plimulto ne pretas fari tion aux preferas silenti, mi ne plu estos je dispono." <... ellasita frazo - ndlr> Cxar la plimulto efektive preferis silenti, ankoraux sub la dato 1998.02.28 mi skribis al la prezidanto W. Bormann, ke "mi ne povis prezenti mian rekandidatigxon". Reinhard Haupenthal *************************************************************************** KVUNPETALO ////////// Domido ====== Cxu vi scias kiel okazis la naskigxo de Domido? Venis tri knabinoj, franca, hungara kaj rusa. Ili estis amikinoj. Cxe "Kvinpetalo" ili trovis malplenan dometon. Venis la ideo, fari domon por infanoj. Trovis ili fenestron kaj pordon; metis tapisxon, bretaron kaj alportis multajn librojn kaj ludilojn. Ili desegnis la bildojn kaj pendigis sur la murojn, kaj estis malgajaj kiam ili devis forlasi la domon. La tri knabinoj revenas cxiam, cxar ili estas la "patrinoj" de Domido. Suzan kaj Georges estas la "geavoj" de ili, kaj vi, infanoj kiuj ludas en Domido vi estas iliaj "gefratoj", gardu gxin plu, kaj alportu pliajn librojn kaj ludilojn... Bonan amuzigxon deziras: Petra (HU), Izabela (FR) kaj Maja (RU). Pliajn informojn petu cxe: "La Domido", Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. *************************************************************************** Esperantujo =========== La loko kie oni kuragxigas la komencantojn kaj forpelas la Krokodilojn! Hans Kastli, Esperanto-Tendumejo, Sunhejmo, CH-9424 Rheineck, Svisio *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Serio pri lerniloj (5) Verboj podio-centren ==================== Nia antauxa artikolo starigis premison pri la centra rolo de la verbo por Esperanto. Ja oni povus defendi tiun starpunkton pri ajna lingvo: la baza komunika unuo de lingvo estas ne la vorto sed la frazo, kaj la motoro de la frazo estas la verbo. La aliaj frazaj elementoj pendas diversrilate cxirkaux la verbo(j). Niaj cxefaj lerniloj restas libroj, kiuj estas statikaj lerniloj, ili pli tauxgas por prezenti substantivojn. Provu desegni tauxge: alveni, perdi -on, forgesi -on, rimarki -on, esperi -on... ktp. Ne malebla, sed malfacila! Eble kiam finfine la proporcio de dinamikaj lerniloj en Esperanto altigxos, ili komencos esti, kiel decas kaj nepras, pli verbo- centraj. Vi eble imagus, ke verboj en Esperanto estas ja modele regulaj: -as, -is, -os, -us, -u! Tion vi instruas en sekundoj, dum en naciaj lingvoj la ekvivalento bezonas jarojn. Jes vere, ni scias tuj de la finajxo, la tempon de la verbo. Sed kion ni ne vidas el la aspekto estas la uz-maniero, la transitiveco: Kiel uzi gxuste, ekzemple, la verbojn sxangxi, aperi, komenci, manki? Akceptante la manplenon da esceptaj aux dubaj kazoj (fumi, pasi ktp), estas tamen vero, ke en Esperanto oni devas scii la transitivecan apartenon de verbo por povi gxuste uzi gxin. Tion niaj instruiloj devas enkapigi tuj en la eklerno: lernante la francan oni lernas le train, la maison, germanan das Foto, der Tisch, die Lampe, same en Esperanto, ni lernu Mi sxangxas la -ON, aperas la -O, Ni komencas la -ON, mankas la -O! Vortaroj kaj lernolibraj vortlistoj nepre indiku la transitivecon (sigle kaj ekzemple), kaj ni lernu la verbojn en sia minimuma kunteksto! Stefan MacGill *************************************************************************** 32-a ILEI-konferenco ==================== La cxi-jara konferenco de ILEI okazos inter 08-14 de auxgusto 1998 en Montpellier, Francio (tuj post la UK). La temo: Lingvoinstruado, ponto al la mondo. Aligxkotizo, kiu inkluzivas nur la programon (do ne la logxadon kaj mangxadon) varias laux la lando (A kaj B sistemo) kaj dato de la aligxo de la 20 gxis 54 NLG. Atentu: la lokoj estas limigitaj. Informoj, aligxoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, SE-24294 Horby, Svedio. inf: mbelosev@forigu.public.srce.hr *************************************************************************** La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". *************************************************************************** KONKURSO //////// Internacia konkurso por plenagxuloj =================================== La konkurso okazas en organizaj kadroj de la Internacia Lerneja Konkurso de ILEI. Por lernejanoj estas haveblaj apartaj taskofolioj. Vi povas iam ajn ekpartopreni la konkurson kaj ekkolekti viajn poentojn. Taskofolio - 7 -------------- 1. Per trafaj ekzemploj ilustru la diferencon inter "forta, fortika" kaj "firma".(3 poentoj) 2. Kiom vortelementojn vi trovas en "butero"? (Ekzemplo: mateno mat-, Mate-, -at-, te-, ten-, en)(3 poentoj) 3. Pri kiu muro (!) oni povas ridi?(2 poentoj) 4. Kolektu almenaux ses falfoliajn arbonomojn (fruktarbojn ni ne akceptas). (3 poentoj) 5. Disigu la vortojn laux vortelementoj: "estraraneco, diserigilo, fenestro".(3 poentoj) 6. Faru almenaux unu taskon (demandon) por nia konkurso(3 poentoj) 7. Kiuj fakaj organizajxoj sin kasxas malantaux la sigloj: ILEI, UMEA, TEJxA?(3 poentoj) Vi povas sendi viajn solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro. La solvofolion sendu gxis la 13-a de aprilo al: Gimnazio Julia Banyai, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. Rete: suli267@forigu.szeged.sulinet.hu *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Dua radioelsendo per interreto ============================== Post la E-programo de Pola Radio aperis nun ankaux la E-redakcio de Estona Radio per interretaj elsendoj! Oni povas gxin trovi cxe: http://www.er.ee/tallinn/ Per la subprogramo Real-Audio la E-elsendoj estas auxskulteblaj iam ajn, do oni ne plu estas ligitaj al la elsendo-horoj kaj al la kondicxoj de propagigxo de radioondoj! Uzu ankaux vi la eblecon! inf: tonu@forigu.datanet.ee *************************************************************************** Direktorinaj respondoj ====================== La poreksterlanda programo de Pola Radio havas novan direktorinon Wanda Samborska, kiu dum sia vizito al la E-redakcio tre interesigxis pri la opinio de auxskultantoj pri la agado de Pola Radio, pri Polio ktp. Sxi flue uzas 6 lingvojn kaj ecx interesigxis pri E-o promesante iom lerni por partopreni kelkfoje en niaj elsendoj pervocxe legante siajn proprajn tekstojn en E-o. Tre optimismiga interparolo! Ni, la E-redakcio do decidis organizi specon de gazetara konferenco kun la nova direktorino. Nome, niaj auxskultantoj povas starigi al sxi unu aux kelkajn demandojn pri radioaferoj, pri rolo de radioelsendoj por eksterlando en la inform-fluo en la integrigxanta Euxropo, pri plivastigo de Real-Audio en E-o (tiuj nunaj 4-minutaj programeroj), pri diversaj aliaj aferoj (elpensu mem). En la nomo de la auxskultantoj la demandojn ni prezentos, Esperantigos la respondojn kaj invitos sxin mem legi la respondojn. Do, serioze traktu la aferon, sendu la demandojn. Andreo Pettyn *************************************************************************** Pekino retposxte ================ Ekde nun ankaux la Esperanto-redakcio de Cxina Radio Internacia en Pekin estas atingebla per retposxto. Adreso: cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com Raportoj pri auxskultado, opinioj pri la programoj, informoj disauxdigindaj, ktp. estas do bonvenaj. ATENTU: la retposxta adreso estas komuna al cxiuj redakcioj de CRI, do en via mesagxo nepre indiku la adresiton: "Esperanto-red." Bruno Masala bruno@forigu.poetic.com *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj! ==================================== 60 jara bonfarta viro geedzigxcele korespondus kun fervora esperantistino. Bonvolu skribi al la peranta redakcia adreso: Eventoj, Pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. * * * Mario kaj Marion Belisle estas felicxaj anonci al vi la naskigxon de ilia bebo la 6-an de marto, 1998. Vi trovos cxiujn detalojn (nomo, knabo aux knabino, kaj 8 bildoj) cxe ilia persona retpagxo: http://ourworld.compuserve.com/homepages/belisle/ * * * Franca esperantista junulino, studentino pri la angla, 19 jara sercxas iun ajn somerlaboron en Britio aux Irlando junie kaj julie 1998. Adreso: Karine Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29 000 Quimper, Francio. Tel : +33-2-98554816. Retadreso: Jean.Ripoche@forigu.wanadoo.fr * * * Certe vi sxatas Esperanton. Sed cxu vi sxatas ankaux la kuradon (de 10 km gxis maratono)? Se vi jesis, skribu al mi pri via kurintereso. Mi intencas fondi Klubon de Kurantaj Esperantistoj. Petu pli da informoj. Raimo Tuisku, Puistotie 81 C 14, FI-04430 Jarvenpaa 3, Finnlando. * * * Adressxangxo. Mia nova adreso estas: "Luciano Martins Pomponet, Rua Aracaju, 150-AP. 301, Campo Grande, BR-23080-070 Rio De Janeiro - RJ, Brazilio." * * * James Rezende Piton, el Campinas-SP, Brazilio informas sian novan retadreson: "james.piton@forigu.iname.com" kaj sian novan hejman numeron: +55-19-2725212, kiu same validas por faksoj direktitaj al Rebato-Servo de Brazila E-Junularo. * * * La 11-an de marto 1998 forpasis Petro Roelofido (W.P.Roelofs) el Soest, Nederlando, 87-jara, nacie kaj internacie konata esperantisto. La estraro de Esperanto Nederland funebras. Gxi kondolencas al lia vivkunulino deziras forton. * * * Jan van der Wal (06.07.1943-09.03.1998) ne plu estas inter ni. Ni funebras kaj kondolencas. *************************************************************************** INTERESE //////// Renkonti homojn dum vojagxado ============================= Gudula kaj Lauxrenco Cuenot estas juna paro kun la bebo Lola, kiuj nun traveturas Euxropon per rulhejmo tirata de cxevalo. Lauxplane tiu vojagxado dauxros dum 3-4 jaroj. Ili elektis tiun vojagxrimedon por pli tauxge renkonti homojn, kaj tiucele lernis Esperanton. Post okmonata vojagxado tra Francio, Belgio kaj Nederlando, ili nun ripozas cxe E-familio apud Alkmaar. Ili baldaux reekiros norden al norda Germanio kaj Danio, kaj poste laux eventualaj proponoj al Svedio. Kompreneble ili plezure ricevos helpojn, sed ankaux povas prelegi en via klubo, aux okazigi diversajn animadojn. Tiu neordinara vojagxrimedo, levas multajn simpatiojn surlokajn. Sxajne ili realigas la revon de multaj. Cxar la celoj de tiu tre simpatia paro kongruas kun tiu de la "Amikeca Reto", ni decidis iel helpi ilin, per aperigo de aktualaj informoj en nia interreta TTT-pagxaro. Atentu, ili piediras nur 15 aux 20 km-ojn tage! Plie ili uzas malgrandajn vojojn. Estas do tre malfacile ilin trovi. Se tiu nekutima afero interesas vin, ni petas de vi regule viziti la retpagxon: http://www.creaweb.fr/a.reto/gudfronto.html Dum marto, vi ecx povas ilin kontakti cxe: Van der Hoek, Westdyk 8, NL-1463 PA Noordbeemster, Nederlando. Tel: +31-299-690397. Eblas sendi ankaux elektronikan mesagxon pere de la gastigantoj: Johan van der Hoek: anguleto@forigu.hetnet.nl inf: Gerardo Rollin, respondeculo pri Amikeca Reto a.reto@forigu.france-association.com *************************************************************************** Malviraj krokodiloj =================== La krokodiloj en la lago Apopka en Florida, Usono - perdas sian vir-organon tre frue jam antaux la naskigxo. Kemiajxoj, similaj je hormonaj substancoj fusxas la fetan kreskon dum la periodo de seksa diferencigxo. Kelkaj krokodil-specioj estas indiferentaj pri tiuj kemiajxoj. La kialo estas ke oni elversxis herbo-mortigenzan kemiajxon en la lagon en 1980. De similaj procesoj suferas fisxspecioj kiuj vivas proksime al kloakaj forjxetajxoj, troveblaj en riveroj. Amerikaj agloj suferas de similaj problemoj. Pli ol 50 kemiajxoj kaj pezmetaloj povas kauxzi seksmisigajn problemojn. Plastoj kaj kosmetikajxoj kauxzas similan rezulton: genetikaj perturboj. Kemiajxoj damagxaj por la endokrino ofte aperas cxe industrioj. Ankaux homoj ne estas liberaj de tiuj substancoj. Testika kancero kreskas kaj seksa kapablo malkreskas en Florida. Etaj kvantoj de kemiajxoj povas sxangxi la vivon ecx ekde gxia plej frua etapo. laux D-ro Ruben Feldman Gonzalez *************************************************************************** Espro: cxu nova Ido? ==================== En la maja (1997) numero de National Geographic Magazine (Nacia Geografia Magazino) estis eta mencio de nova pontlingvo, Espro. Iu neidentigita homo skribis leteron al la eldonejo kun solvo por tiaj lingvaj problemoj kiaj tiuj en la Kurilaj Insuloj. Li sendis vortaron anglan-espran kaj espran- anglan. Ankaux li sendis anoncon pri la celo, prononcan gvidilon, kolektajxon de popolkantoj kaj sonkasedon por klarigi la gxustan parolmanieron. Mi neniam eksciis pri tiu lingvo. Mi sercxis en la interreto kaj trovis nenion. Cxu iu leganto, informigxis pri Espro? -Reni el Inter Ni, n-ro 134 *************************************************************************** Kiu estas Georgo Soros ====================== George Soros estas la filo de Teodoro Schwarz, la fondinto de la fama antauxmilita revuo "Literatura Mondo". Ili forlasis Hungarion aligxante al la Berna UK (1947). Fakte, ecx knabagxa foto de George (tiam "Gyuri" = Georgcxjo) videblas en la libro "Maskerado cxirkaux la morto" (1965), verko de lia patro pri kiel ili travivis la duan mondmiliton en Budapesxto. *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO - Sciencpopularaj legajxoj Sxuofarado ========== Necesas pli ol cent laborpasxoj - cxu per modernaj masxinoj, cxu per zorgema manlaboro - por ke el altvaloraj ledoj kaj granda nombro de aliaj komponantoj estigxu sxuo. Cxe cxiuj stacioj - de la trancxado gxis la enpakado - lertaj manoj prilaboras kaj trejnitaj okuloj kontrolas la estontan sxuon. Stacioj ------- La sxufarado kunmetigxas el du grandaj laborkampoj: la farado de la supra kaj la malsupra partoj. Ambaux partoj refoje dividigxas en diversajn sekciojn en kiuj okazas specialaj laborpartoj. La farado de la supra parto komencigxas per la trancxado de la sxuparteroj el ledo, sxtofo kaj aliaj materialoj. Ankaux nuntempe tiu sekcio nomigxas "trancxado" kvankam oni ne (prem-)trancxas sed sxtancas la parterojn. La ledajn parterojn oni zorgeme sxtancas, pecon post peco per svingbraka sxtancmasxino. Teksajxojn kaj aliajn artefaritajn materialojn, kiuj estas plurfoje metitaj unu super la alia, eblas premtrancxi staple per grandaj cxar- aux pont-sxtancmasxinoj. La kvalito de ledsxuo ege dependas de tiu cxi lauxfake farita laboro. Gxustkvalitaj ledsxuparteroj ---------------------------- La bone videblaj sxuparteroj devas esti trancxitaj el ledgropono, la malpli bone videblaj estas sxtancendaj el kola-, flankaj- aux kruraj ledareoj. La parteroj devas konveni laux dikeco, koloro kaj suprajxbildo. Krome gravas, ke la direkto de materiala duktileco, ne pasu lauxlonge de la sxuo. Bonmateriala konsumo -------------------- Oni devas sxpareme prilabori la uzatajn materialojn por ke estu nur malmulte da fortondajxo. Fakulo taksas la ledon laux gxiaj dikeco, strukturo, proporcio, palpumo kaj karaktero. La vorto "strukturo" parafrazas la internan fortikecon de la ledo kaj la "proporcio" informas pri gxiaj kvotoj de gropona kaj ne-gropona areoj. La esprimojn "palpumo" kaj "karaktero" ecx fakulo ne kapablas facile klarigi. Oni devas ekpalpi kaj apreci. Cxiuj elsxtancitaj parteroj estas kontrolataj rilate al siaj kvalito kaj kolornuanco. Por ke oni ne intermiksu ilin, oni poste stampas sur cxiun unuopon la koncernan numeron kaj la grandecon. De tie ili estas plusendataj al la fendado kaj reduktado. Fendado ------- Kelkaj parteroj estas tro dikaj por gxuste prilabori. Pro tio necesas maldikigi aux "fendi" ilin helpe de specialaj masxinoj. Akrigado -------- La dikeco de multaj parteraj egxoj devas esti reduktata por ebligi la sekvajn prilaboradojn kiel ekz. kudrado, returnado aux glufaldado. El la trancxejo oni sendas la sxuparterojn en la "stebejon". Tie oni kunkudras ilin (aux kun-"stebas" kiel la sxuistoj diras). En tiu cxi sekcio okazas la plej multajlaborpasxoj. Ili dividigxas en du grupojn. 1. Preparado ------------ Tio estas grupo de tre diversaj laboradoj kiel: - fiksi intersxtofon kaj stabiligajn materialojn - perfori sxuparterojn - elmatrici ornamojn - glufaldi egxojn - subsxtofi parterojn kaj garnajxojn - enplekti rimenojn - produkti bantojn kaj garnajxojn La preparado estas preskaux nura manlaboro. 2. Stebado ---------- Oni distingas ornamajn kaj fiksigajn kudrojn. Konatas diversaj kudrospecoj kiuj diferencas laux la maniero de kudro kaj la nombroj de la uzitaj fadenoj. La plej ofte uzitaj kudrospecoj en la sxuindustrio estas duobla steb- kaj cxenkudro. La stebado per diversaj stebmasxinoj postulas eksterordinaran zorgemon, grandan lertecon kaj bonan ekzercitecon. Malbona stebado povas kauxzi reklamaciojn se la kudroj ne estas belaj aux dissxirigxas. Oni kunstebas la eksterajn ledoparterojn por fari sxusupron, kaj oni aparte kunmetas la sxtofajn, ledajn aux peltajn subsxtofpecojn por pretigi la internon. Fine oni enstebas la internan parton en la eksteran parton. La kompletan supraparton oni kontrolas kaj se bonkvalitas, estas preta por la muntado. En antauxaj tempoj la malsupraparta farado komencigxis en "sxtancejo". Tie oni elsxtancis la malsuprajn parterojn per grandaj pezaj sxtancmasxinoj (ledajn aux gumajn plandumojn, fiksplandumojn ktp.). La plej multaj sxufabrikoj nuntempe ne plu faras mem tiujn laboradojn sed acxetas pretajn malsuprajn parterojn de specialaj subkontraktaj entreprenoj kiel plandumojn, fiksplandumojn, duonajn fiksplandumojn, kalkanumojn, surpasxpecojn kaj fortigocxapojn. En la "malsupraparta preparejo" oni prilaboras la malsuprajn parterojn laux la plua bezono. Necesas sxlifi, fendi, egaligi, malglatigi aux antauxformi. Tie oni ankaux preparas kaj disponigas pretajn parterojn. Muntado ------- En la "muntejo" oni formas la pretajn suprajn partojn kaj muntas ilin al la malsupraj partoj. 1. Formfiksado -------------- Antaux la formfiksado kunmetendas la bezonataj sxuformiloj, la supraj partoj, la fortigcxapoj kaj la malsupraj partoj. Kiel formfiksado komprenigxas cxiu faradprocedo per sxuformilo, kiu servas al la fiksado de la supraparto al la fiksplandumo kaj/aux al la plandumo. La kunigo de la fiksmargxeno kaj la fiksplandumo okazas pere de najletoj, fadenoj, krampoj aux gluajxo. La formfiksadprocedo dividigxas en la antauxan, la flankan kaj la malantauxan formfiksadojn. Tiu laboro postulas bonegan fakan povon. Malbone formfiksitaj supropartoj povas kauxzi faldojn, kurbajn malantauxajn kudrojn, malparajn antaux-, flank- aux malantauxpartojn. 2. Plandumado ------------- La plandumado okazas kiam la sxuo estas pret-formfiksita. Gxi komencigxas per la sxlifado de la fiksmargxeno kaj finigxas per la muntado de la plandumo. La sxlifado helpas plibonigi la gluadon cxar la maldika, glata kaj malforta papila feltavolo estas forprenata kaj la surfaco pligrandigxas. Por ricevi bonan gluadon, necesas uzi la adekvatan gluajxon, observi la uzadinstrukciojn, kaj atenti pri la gxusta masxina premforto kaj -tempo. Por plandumfarado la plej disvastigxinta maniero estas la gluado. 3. Finpretigado --------------- Gxi vere finpoluras la sxuon. Gxiaj taskoj konsistas el la sxupurado (precipe la forigado de gluajxrestoj), la glatigado, la riparado de malgrandaj damagxoj, la fiksado de garnajxoj, la cirado, la polurado, la apretado, la lacxado kaj plejlaste gravas finkontrolo antaux la enpakado. Martin Thorenz, dipl. ingxeniero Rosenstr. 15 DE-66969 Lemberg, Germanio *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 144, 1/marto-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** ***************************************************************************