Eventoj, n-ro 140, 1/januaro-98 ******************************* Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo. ------------------------------------------------------------------------- TITOLPAGxE ////////// - Antauxen al sxancoj kaj defioj -------------------------------- Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA - Brita Televido ---------------- La plej populara televida stacio prezentos 6-epizodan bonhumuran serion de famaj britaj organizoj, kio inkludas plurajn mencioj kaj uzon de Esperanto - Kiu sxtelis la SAT-arkivon? ----------------------------- Vi povas gajni 500 guldenojn, se vi verkas detektiv-romanon pri tiu temo - Laborplano de UEA ------------------- Se ni konscie volas fari ion por Esperanto, ni devas kompili labor- planon. Tiu de UEA volas realigi la celojn de Kampanjo-2000! 1-a parto de la konkreta UEA-laborplano ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Pli detalaj informoj pri kelkaj E-arangxoj - Ekskurso en Himalajo (marto, Nepalo) - Koruso-stagxo (februaro, Francio) - Listo de hispaniaj arangxoj - Jubilea, miela printempo (junio, Polio) - Skolta Jxamboreo (decembro, Cxilio) - Aroma Jalto (majo, Ukrainio) - Argentina E-kongreso - ARKONES! ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// - Kio restas el la DLT-projekto (2-a parto) - Junece sed science - Enhavo de Scienca Revuo, 48. - Hotelo Esperanto sercxas instruiston ************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// - Esperanto-fako en britia universitato - E-videofilmo pri Lignano - La Eta Gazeto - ne plu! - Iranaj gazetoj ne plu prisilentas E-on - Nova Zamenhof-placo en Francio - Hispana audkaseda magazino pri ni - "Normal afero cxi tie" - impresoj pri la bulgaria E-movado - Malsxparo de 10 mil guldenoj Reago de M. Lipari (UEA-estrarano), kaj redaktora respondo al sxi... ************************************************************************** KVINPETALO: Memore al Roger Bernard KONKURSOJ : Poentokolekta konkurso, taskofolio 5. ILEI : - Trejna seminario por E-instruistoj - Kial cel-lingvaj lerniloj (1-a parto de la serio S. MacGill) RADIO : WRN tamen ne toleris la dornon Ne plu estas 4 minutoj da E-o en la monda kablo-radio... INTERESE : - Kriptogramo - Doktoro Petolanto krome: 3 senpagaj anoncetoj, 5 koresponddeziroj kaj la anontarifoj de Eventoj. ########################################################################## ########################################################################## Eventoj n-ro 140, 1/januaro-1998, retposxta versio -------------------------------------------------- Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA, 1998 ============================================= Antauxen al sxancoj kaj defioj Mi kaj la estraranoj de UEA deziras la plej felicxan kaj esperplenan novjaron al cxiuj niaj membroj, al cxiuj esperantistoj en la mondo kaj al iliaj familioj! Kiam, antaux pli ol unu jarcento, Zamenhof publikigis la Unuan Libron, la internaciigxanta mondo suferis de neinterkompreno inter la nacioj pro la malsameco de iliaj lingvoj. Per Esperanto, Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon. La malsameco de lingvoj plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo. Sed, nuntempe al gxi aldonigxas kaj gxin pligravigas la tendenco uzi unu etnan lingvon kiel faktan komunan lingvon. La trudo de unu etna lingvo kiel efektiva komuna lingvo de internacia vivo portas kun si diversajn problemojn, interalie kulturan trudon. Sed, la plej grava kaj ecx detrua problemo estas, ke tia etna lingvo estas lingvovora. Gxi voras aliajn naciajn lingvojn sur la kampoj de internaciaj kunvenoj, komerco, scienco, teknologio, kaj turismo. La plifortigxo de la lingvo- kaj kultur- vora tendenco de etna lingvo jam ekinstigis reprezentantojn de politike fortaj lingvoj al memdefendo kontraux lingva hegemonio. Ili komencis starigi diversajn kontrauxrimedojn. Ironie, la vera lingva problemo en Unuigxintaj Nacioj kaj Euxropa Unio kusxas ne en manko de interkompreno inter naciaj delegacioj pro ties malsamaj lingvoj, sed en la efektiva komunlingvigxo de unusola etna lingvo. UN kaj EU uzas respektive 6 kaj 11 oficialajn lingvojn pere de tradukistoj, ne pro lingva neinterkompreno inter iliaj stabanoj kaj sxtataj delegacioj, sed pro politika motivo, nome por kontrauxi lingvan hegemonion. Malhelpi lingvan hegemonion estas nun granda problemo de la internaciaj organizajxoj, kvankam ili ne emas oficiale agnoski tion. Ili estas sub premego trovi tauxgan solvon. En la kazo de EU tiu solvo povus esti sxlosilo al efektiva euxropa unuigxo, ecx pli grava ol la mona unuigxo. Jen sxanco por Esperanto, neuxtrala komuna lingvo pruvita sian valoron dum 110 jaroj! En Adelaide la Komitato de UEA lancxis Kampanjon 2000. Gxia cxefa celo estas krei favoran atmosferon cxe internaciaj organizajxoj, por ke ili rekonu kaj studu la eblecon de neuxtrala komuna lingvo. Kampanjo 2000 celas ankaux instigi la esperantistaron agadi por levi la idean kaj organizan nivelon de nia movado. Esperanto estas vivanta lingvo kaj gxi devas kreski. Gxi ne estas "aux movado aux komunumo" sed estas "kaj movado kaj komunumo". La Kampanjo celas fortigi kaj grandigi la komunumon de Esperanto kaj antauxenigi gxian movadon. Tio signifas interalie ke ni devas pli alte montri nian lingvon en la ne-Esperanta mondo. En tiu kampo, mi fieras raporti pri kelkaj el niaj lastatempaj sukcesoj. En la pasinta jaro UNESKO rekonfirmis la statuson de UEA kiel oficiala partnero de tiu grava monda organizajxo. En novembro UEA estis elektita kiel membro de Konsilio de Neregistaraj Organizajxoj havantajn oficialajn rilatojn kun UNESKO. Krome, UNESKO jxus asignis operaciajn rilatojn ankaux al InternaciaLigo de Esperantistaj Instruistoj. La sukceso de UEA kaj ILEI estas fierinda, cxar nur duono el la organizajxoj kiujn UNESKO antauxe agnoskis, konservis tiun prestigxan statuson. Kelkaj fakaj Esperanto- asocioj establis kontaktojn kun samfakaj internaciaj organizajxoj. Cxe la sidejo de UN en Novjorko UEA sukcese iniciatis fondon de Koalicio de Neregistaraj Organizajxoj por Internacia Helplingvo. En aprilo de la nova jaro UEA okazigos cxe la sidejo de UN en Gxenevo seminarion pri lingvaj dimensioj de homaj rajtoj, kun oficiala subteno de la UN Altkomisiito por Homaj Rajtoj. Per gxi ni omagxos la 50-jarigxon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la 90-jarigxon de UEA mem. Estas nature festi tiujn datrevenojn samtempe, cxar jam unu jaron antaux la akcepto de la ?Universala Deklaracio UEA skribis en sia Statuto ke "la respekto de homaj rajtoj estas gxia [de UEA] laboro esenca kondicxo". Sojle de nova jarcento mi vidas esperon kaj novajn sxancojn. En la nova jarcento, la monda komunumo bezonas novan internacian lingvan ordon. Esperanto estas la lingvo de la 21-a jarcento! Tial mi nun, komence de la nova jaro, alvokas cxiujn esperantistojn kaj Esperanto-grupojn, lokajn, landajn kaj fakajn, etajn kaj grandajn, ke ili imitu la antauxenemon kiu markis la diskutojn de la Komitato de UEA en Adelaide. Mi apelacias por pli forta al-ekstera agado laux la Praga Manifesto de la Esperanto-Movado. Ni atentigu la internacian komunumon pri Esperanto kaj konigu gxin, cxiu en sia propra medio! Jen novjaraj defioj por cxiuj. Kadre de Kampanjo 2000 cxiuj membroj, cxiuj landaj kaj fakaj asocioj, kaj cxiaspecaj Esperantaj komunumoj tra la mondo antauxeneme kaptu la sxancon kaj alfrontu tiujn defiojn! LEE Chong-Yeong, prez. de UEA LEE@forigu.esperanto.net ************************************************************************** Laborplano de UEA ================= Instigite de la prezidanto, la komitato akceptis novan laborplanon de UEA, kiu bazigxas sur la plenumo de la Kampanjo-2000, celanta ekspansigi la E- movadon, kaj vere disvastigi la lingvon. En la rubriko "Movadaj aferoj" ne nur trovu la tekston de la laborplano, sed trovu konkretajn terenojn kie ankaux vi mem povas partopreni! UEA estas ja ne la estraro, sed la tuto de la membroj! L.S. ************************************************************************** Brita televido ============== En Britio la plej populara televida stacio prezentos ses-epizodan bonhumoran serion de famaj britaj organizoj, kio inkludas plurajn menciojn kaj uzon de Esperanto. La titolo de la serio estas "The last salute", temas pri amika rivaleco (1961!) inter du auxtoservoj, kie trupestro insistas, ke cxiu trupano lernu Esperanton, cxar gxi estos la savanto de la mondo. Li urgxigas al siaj kolegoj lerni kaj uzi la lingvon. Plurfoje oni parolas E-on, pli aux malpli gxuste. La prezentado de la serio okazos iam jarkomence. Gxin spektos pluraj milionoj sed estos mencio ankaux en gazetoj de la du organizoj, same kun pluraj milionoj da legantoj. Plua informo cxe BBS TV Press-Service, Wood Lane, London W12. inf: Will Green, Londono ************************************************************************** Kiu sxtelis la SAT-arkivon? =========================== En Eventoj (n-ro 133, 2/sept.) antaux nelonge legeblis la komuniko, ke oni prirabis la SAT-sidejon! Temas efektive pri nekredebla kaj senprecedenca evento en nia Movado. Kiu povus sxteli la kompletan arkivon de SAT kaj, kvazaux moke, ecx masoni pordon? Jen demando solvota kredeble ne nur de la pariza polico, sed tikla por cxiu detektivo aux verkisto. Tial, por solvi la problemon almenaux en la limoj de la fantazia probablo, la eldonejoj Fonto en Brazilio kaj Edition Iltis en Germanio decidis anonci "Premion Fonto-Iltis", premion de 500 NLG por la plej bona detektiva romano pri tiu cxi temo: Kiu sxtelis la SAT- arkivon? Premio Fonto-Iltis ------------------ Kondicxoj: Rajtas partopreni cxiu verkemulo kun la escepto de oficistoj kaj estraranoj de SAT. Limdato: La manuskripto devas atingi unu el la eldonejoj plej malfrue la 30-an de junio 1998. Kopio estu sendita al la dua eldonejo. Amplekso: La romano ampleksu minimume 100 presitajn pagxojn. La premio nuligxos, se antaux la limdato la polico sukcesos klarigi la aferon. La decidon pri la plej bona konkursajxo rezervas al si la du eldonistoj. La premiita verko aperos kiel komuna eldono de Fonto-Iltis. Adresoj: Fonto, Gersi Alfredo Bays, Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco (SC), Brazilio, tel/fakso: +55-497-221454 Edition Iltis, Irmi Haupenthal, Schulstr. 30, DE-66133 Scheidt, Germanio, tel.: +49-681-811653, fakso: +49-681-816713 inf. Irmi Haupenthal ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Ekskursu en Himalajo ==================== Post la sukceso de simila renkontigxo en 1995, cxijare estas organizata la 2-a Internacia Himalaja Renkontigxo. Gxi okazos inter 26.02-07.03.98, organizata de Nepala E-Asocio (IHR-Komitato, P.O. Box 3565, Kathmandu, Nepalo). Ebloj el la diversaj programeroj: en Nacia Parko - unukorna rinocero, krokodilo, tigro; ekskurso surelefante; viziti tribon; kantado, dancado. Eblas kontakti ankaux s-ron Narendra Bhattarai (vicprez. de Nepala E-A.), G.P.O. Box 2323, Kathmandu, Nepalo. Tel.: +977-1-270164, fakso: +977-1-272822 ************************************************************************** Koruso-stagxo ============= La 9-a koruso-stagxo okazos en gastejo "La Frechede" - Montferrier, Francio inter 14-21 de februaro. La koruson estros bulgarino Zdravka Bojcxeva. La vesperojn ni dedicxos al ripozo, debatoj, ludoj kaj interspertigxoj kun lokaj korusoj. Informoj pri partopreno cxe: Jorgos, FR-09120 St Felix, Francio Tel.: +33-5-61608683 ************************************************************************** Jubilea, miela printempo ======================== Inter 09-18 de junio la filio de Pola E-Asocio en Koszalin organizas la 20-an internacian renkontigxon de e-istoj kaj naturamikoj en la cxarma ripozloko en Mielno, Polio. Dumtagaj kaj vesperaj programoj por komencantoj kaj progresintoj, do cxio necesa. Eblas prezenti ankaux proprajn programerojn. Kunportu E- videokasedojn, -sonkasedojn kaj belajn kanzonojn por la planata auxkcio. Necesas frua interkonsento. Ekssoclandanoj, prelegantoj kaj lingvoinstruistoj povas ricevi 30 %-an rabaton. Necesas antauxpago de 15 USD aux egalvaloro por aligxo. Informoj: Pk. 30, PL-75-016 Koszalin-1, Polio ************************************************************************** Hispaniaj arangxoj ================== 2-6 de marto: "Baza kurso de E-o". Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia. Oficiala studobjekto de la kariero unuafoje en Hispanio. Akademia valoro: 2 kreditoj. Malferma prelego fare de Miguel Fernandez. Ferma fare de Gian Carlo Fighiera. Informoj cxe: prof. Augusto Casquero, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es 4-5 de aprilo: "9-a kongreso de Valencia kaj Murcio" en Castellon cxe la mediteranea marbordo. Informoj: Grupo E-o de Valencia. Gran Via Fernando el Catolico 45, 3-a. ES-46008 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es 1-3 de majo 1998: "57-a Hispana Esperanto-Kongreso" en Valladolid. Inf: Hispana Esperanto-Federacio. Strato Rodriguez San Pedro, 13, 3-a-7. ES-28015 Madrid, Hispanio. Telefono kaj fakso: +34-1-4468079. Rete: admin@forigu.esperanto-es.org 25-30 de julio: "Kultura Esperanto-Semajno en Valencia". Tutsemajna feriado kaj Cseh-metoda E-kurso cxe la mediteranea marbordo en bela kaj komforta universitata hotelo. Post la arangxo povas okazi komuna vojagxo al la UK en Montpellier (Francio). Informoj cxe: Augusto Casquero. Avenida Burjasot, 29, A-31. ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es ************************************************************************** Skolta Jxamboreo ================ Cxilia Geskolta Asocio organizos de la 27-a de decembro 1998 gxis la 7-a de januaro 1999 la 19-an Skoltan Mondan Jxamboreon. Oni invitis partopreni tie Skoltan Esperanto- Ligon, por starigi budon tute senkoste (kompreneble tio liberigas al ni pagon pro luado de loko nur). Ni deziras havigi en tiu budo, elmontron pri la plej diversaj E- kursoj por junularo en kiel eble plej malsamaj nacilingvoj, kaj cxefe tiuj fulmokursoj korespondaj en 10 gxis 20 lecionoj. Se vi pretas helpi nin, bonvolu kontakti min pere de e-posxto aux rekte cxe: Skolta E-Ligo, Hector Campos Grez Casilla 231, Curico, Cxilio Rete: strigo@forigu.entelchile.net ************************************************************************** Aroma Jalto '98 =============== Cxu vi iam jam vizitis Jalton, kiu situas sude de suna Krimeo? Jes? Do, tial vi nepre gxojos ankorauxfoje viziti la urbon, kaj vi scias, kial... Ne? Cxu gxis nun?! Multaj homoj cxiujare lasas ilian laboron speciale por viziti Jalton.... La festivalo "Aroma Jalto-98" okazos inter 03-10 de majo 1998, kaj atendas ankaux Vin. En programo de arangxo: - diversgradaj E-kursoj, ekskursoj al belegaj vizitindajxoj, Esperantaj- sportaj- kaj intelektaj ludoj, koncertoj;, ULEJ-kongreso, kaj ankoraux io... Aligxkotizoj 5-7 USD, logxado en turismejo 2-4 USD, mangxoj 4 USD per tago. Lingvoordo: Dum la festivalo funkcios S.L.S. (Servo de Lingva Sekureco), bonvolu esti pretaj akcepti lingvoordon de "Aroma Jalto". Pliajn informojn, aligxilojn petu cxe: Hordijenko Vladimir Viktorovicx UA-252133 Kiev, p.k. 35. telefono: +7-044-2951701 Rete: lnp@forigu.un.kiev.ua ************************************************************************** Argentinia kongreso =================== Dum la 51-a Argentina Kongreso de Esperanto okazis decido pri la sekva kongreso, kio okazos en urbo Pcia. R. Saenz Pena, prov. Chaco, inter la 09-a kaj 12-a de oktobro 1998. La cxeftemo estos: Kiel levi la profesi- nivelon de Esperanto? ************************************************************************** ARKONES? - JES! =============== La arangxo ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas unu el la cxefaj poliaj E-arangxoj. En la lasta okazis i.a. - 8 prelegoj - 2 spektakloj - 2 auxtoraj prezentoj - pornologia vespero... - 2 koncertoj - 2 recitaloj - 2 ekspozicioj - 3 libroservoj - fotoservo - videoprezentado - distra vespero, fungokolektado, diskoteko, - ktp. INDAS PARTOPRENI ARKONES-on! Pawel Janowczyk, ul. Zawady 2/7, PL-61002 Poznan, Polio. ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Kio restas el la DLT-projekto? ============================== Post la aperigo de resumo pri DLT-projekto (vidu la antauxan numeron) aperis pliaj demandoj. Cxi sube vi trovos tiujn formulitajn de Herman Deceuninck, kaj responditaj de Klaus Schubert. D: Kio restas de la DLT projekto? R: Gxi finigxis en 1990, atinginte la prototipon, kiu estis gxia celo. La firmao BSO ne havis la financan kaj organizan kapablon pluporti gxin de esploro al evoluigo. D: La nederlanda firmao BSO en Utrecht (kun esperantista lingvisto K. Schubert) ricevis subtenon de la Euxropa Unio je 4,5 milionoj BEF (= 5.245.340 NLG) + 7,6 milionoj guldenoj de la nederlanda ministerio de ekonomio, kaj investis mem 160 milionojn de BEF (9 milionoj de NLG) en la projekton? Cxu fiasko financa por BSO kaj imagofiasko por Esperanto? R: La nombroj ne estas tute gxustaj. BSO ricevis de EU subvencion por la preparstudo (vidu la apartan tekston). La kalkulo de 4,5 milionoj BEF = 5,2 milionoj NLG estas sendube malgxusta: la rilato inter BEF kaj NLG estas cx. 18 BEF = 1 NLG. Mi ne scias la ekzaktan sumon de la EU- subvencio, sed devus esti unu-du centmiloj da guldenoj, ne pli. La prototipa fazo havis bugxeton de cx. 17 milionoj NLG, kiun gxi tamen ne elcxerpis. La fakte foruzita sumo estis cx. 10,5 milionoj NLG. Tiun sumon pagis duone la nederlanda ministerio pri ekonomio kaj la firmao BSO mem. D: Oni multe fanfaronis pri la DLT-projekto en la Esperanta revuaro, sed post 1990-1992 mi ne plu vidis artikolon, kiu klarigis kial ekestis subite kompleta silento pri la tiom promesplena estonto de Esperanto. R: Jes, oni (ne nur kaj ecx ne unuavice la DLT-anoj!) havis grandajn esperojn pri la efiko de DLT al Esperanto. Oni eble pretervidis la fakton, ke esplora kaj evoluiga projekto de tia grandeco procedas en fazoj kun difinita celo. DLT estis prototipa projekto, gxi atingis kaj liveris sian prototipon. Ja estis espero, sed tute ne ia sindevigo de la firmao, pluiri post tiu celo. La nuna situacio estas, ke la firmao BSO dismaldungis la plej multajn sciohavantojn el la projekto DLT kaj ke la firmao mem, post sxangxo de sia nomo (al Origin), estis vendita al la Philips-konzerno (kiu per tio nun posedas du antauxmerkate finitajn projektojn de perkomputila tradukado, DLT kaj Rosetta). La ideo de malcentra tradukado estus tre aktuala en la nuna evoluostato de la Interreto, sed DLT estas for kaj nerevivigebla. Eble iuj eksprojektanoj iam uzos iujn el la ideoj en tute aliaj projektoj, sed ankaux ideoj pluevoluas, do la kara malnova DLT ne reaperos ecx per tio. Salutas Klaus Schubert klaus.schubert@forigu.flensburg.netsurf.de Rim: La sorto de la DLT-projekto estas resumita de Dan Maxwell, BSO/Language Technology, Baarn, Nederlando, en sia "Perkomputila tradukado: La revo kaj la realo," Esperanto-Dokumento 30E, UEA, Rotterdam 1992. ************************************************************************** Scienca Revuo vol. 48 ===================== Enhavo de la lasta numero de Scienca Revuo, volumo 48 (2/1997): - Carl Stop-Bowitz morta. - Internacia Scienca Asocio I.S.A.E. 90-jara - Carl Stop-Bowitz (NO). - La perekzamena taksado de la scionivelo de estontaj kirurgoj dum la lernojaroj en Kanado - Stevens T. Norvell (CD). - Horalpreludo de G. J. Rheinberger retrovita - Franz-Georg Rossler (DE). - Gemanlingva traduko de la supra artikolo - Komunaj tendencoj en la dramverkaro kaj teatro de Euxropo en la komenco de nia jarcento - Nina I. Korjxenevskaja (RU). - Pomarba kancero kaj kuracprovoj per fungicidoj - Huang Yinbao (CN). - Kial mankas historia Esperantlingva literaturo - Gerhard Kalkhof (DE). * * * La revuo estas abonebla cxe la sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. Jarkotizo: 30 CHF al UEA-konto: isae-z (inkluzivanta ankaux la membrecon en ISAE). ************************************************************************** Junece sed science ================== Kadre de la junulara programo de la UK 1998 en Montpellier, Francio estas planita serio de sciencaj prelegoj de junaj sciencistoj. Por tiu programero mi nun sercxas prelegontojn. La prelegoj estu dudekminutaj kaj temu pri la esplorlaboroj de la prelegontoj, do NE temas pri enkondukaj kursoj aux vasttemaj prelegoj, kontraste al la tradicia Internacia Kongresa Universitato (kiu okazos sendepende). Aliflanke, la prelegoj estu kompreneblaj por interesataj nefakuloj, do ne tro fakaj kaj detalaj. Estus bone havi ankaux skriban version por publikigo en la reto, kaj eble surpapere - ja ege mankas sciencaj tekstoj en Esperanto. Do se vi laboras pri iu ajn scienco kaj kapablas bone klarigi vian laboron, skribu al mi. (Laboratoire de Dynamique Moleculaire, 41, av. des Martyrs, 38027 Grenoble Cedex 1, Francio). Konrad Hinsen, el sce Rete: hinsen@forigu.ibs.ibs.fr ************************************************************************** Hotelo Esperanto sercxas instruiston ==================================== Nova hotelo "Esperanto" ekfunkciis en la cxefurbo de la provinco Sansi, en norda Cxinio. La hotelo estas investita de konata cxina esperantisto Wang Qinglon. Li postulas, ke la dungitoj lernu Esperanton. Sed mankas tauxga instruanto de Esperanto. Kiu volas instrui kaj deziras plenumi internacian taskon por la hotelo kaj kunlabori en la turismo kaj komerco, kontaktu sinjoron Wang Qinglon laux la adreso: Pingyang Hotelo Esperanto, Pingyang-lu 293 hao, CN-030006 Taiyuan, Cxinio. laux Bulteno de E-Komerco ************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Esperanto-fako en brita universitato! ===================================== Post plurmonata persvada kampanjo finfine akceptigxis cxe la Universitato de Salford propono pri oficiala Esperanto-kurso. Ekde septembro 1997 proponigxos Esperanto kiel elektebla fako por studentoj pri fremdaj lingvoj en la unua studjaro cxe la universitato. En Salford la studentoj kiuj studas gxis diplomnivelo du fremdajn lingvojn, rajtas elekti el pluraj ebloj trian, komencan lingvon, kiun ili studas entute dum 90 horoj. Grava parto de la kurso koncernas historiajn, sociajn kaj kulturajn aspektojn de la lingvo, kaj la studentoj ekzamenigxos krom pri la lingvo mem - kaj skribe kaj parole - ankaux pri cxi tiuj fonaj elementoj. Por plifortigi Esperanton en la universitato necesos tamen pli da libroj, kaj Esperantaj, kaj anglaj; cxefe pri historio, socio kaj kulturo. Eta bugxeto disponita de fremdlingva fako provizos nur kelkajn librojn... kaj helpo de la esperantistaro estos bonvena. Se vi disponas pri ne plu bezonataj libroj, ju pli modernaj kaj belaspektaj, des pli bone. Bonvolu sendi ilin al: D-ro Paul Gubbins, Departament of Modern Linguages, Crescent House, University of Salford, Salford M5 4WT. La Boulton-a Zamenhof jam okupas sian bibliotekan lokon, sed ankoraux mankas ekzemple Foster The Esperanto Movement... kaj PIV. Repagitaj estos sendo-kostoj! PPG el La Brita Esperantisto, sept-okt 97 ************************************************************************** La Eta Gazeto - ne plu ====================== La estraro de Triesta E-Asocio decidis kun profunda cxagreno cxesigi la eldonadon de "La Eta Gazeto". Tro granda laboro, tro malmulte da homfortoj por dauxrigi tion: Aldo Viotto estis la kreinto, la cxefa motoro kaj la menso - al la gazeto li dedicxis sian tutan tempon kaj ecx subtenis finance. La nivelo, kvalito, akurateco en la apero kaj absoluta informa gxisdatigo de la gazeto estis por ni kialo de granda fiero, kaj pro tio ni ne povas adaptigxi al io malplia. Produkti informilon/bultenon enhavantan artikolojn pri jam velkintaj okazajxoj, kiu aperu pli-malpli nekonstante, tute ne interesas nin. Tiaj periodajxoj - foje ecx luksaj - abundas en nia movado, ne multon utilas kaj nenion novan diras: nur ripetas aferojn, aliloke jam aperintajn - nu certe oni ne bezonas unu plian. el La Eta Gazeto, n-ro 105, dec/97 Rim: La Eta Gazeto laux mi estis unu el la plej bonaj, informricxaj gazetoj, kies aktualeco, rapideco foj-foje superis ankaux nin. Ni vere bedauxras la aferon kaj omagxas al Aldo Viotto. - red. de Eventoj * * * La triesta esperantistaro tutkore esprimas siajn plej sincerajn dankojn al la multnombraj esperantistoj kiuj partoprenis en la funebro de Aldo Viotto sendante siajn kondolencajn mesagxojn fakse, interrete kaj telefone. - estraro de Triesta E-Asocio ************************************************************************** Korekto ======= En la antauxa numero en la rememora artikolo pri Ivo Lapenna erare aperis la esprimo: aktiva neuxtralismo. Anstataux gxi devintas esti: "aktiva neuxtraleco", ja ankaux Lapenna mem tiun esprimon uzis. Pardonu pro la eraro. - La red. ************************************************************************** Lignano ======= Esperantlingva videofilmo estas havebla pri Lignano. Lignano Sabbiadoro estos la sidejo de la printempa 10-a Alp-Adria E- Konferenco kaj 22-a Internacia Junulara Festivalo samtempe, samloke okazontaj inter 08-14 de aprilo 1998. Vi povas ricevi la kasedon kontraux 10.000 liroj + sk cxe la sekretario de Triesta E-Asocio: CP 601, IT-34100 Trieste, Italio Rete: nored@forigu.iol.it ************************************************************************** Responde al leganto =================== La jxurnalo Hamsxahri ("Samurbano") - eldonkvanto 416000 (la unua laux eldonkvanto en Irano - la 17-an de decembro favore dedicxis 1/6-on de la lasta pagxo pri Esperanto klarigante pri la historio, auxtoro kaj stato de la lingvo. La artikolo aperis kiel redakcia respondo al leganto-demando. En la lasta jaro la E-Centro en Sabz Andisxan Instituto mendis plurajn anoncojn pri Esperanto en diversaj revuoj, kiu rezultis alfluon de multaj informpetaj leteroj. inf: M. Reza Torabi irejo@forigu.neda.net ************************************************************************** Sonkasede ========= Puerta Del Sol, auxdkaseda magazino por lernantoj de la hispana, dedicxis ampleksan parton de sia n-ro 3 de 1997 al Esperanto. Oni tie intervjuas Miguel Fernandez, verkiston kaj poeton, kaj Marcos Cruz, kiu parolas nome de Hispana E-Federacio. Auxdeblas poemo de Federico Garcia Lorca kaj la kanto Papago de Jomart kaj Natasxa. Se vin interesas la teksto aux ecx kopio de la kasedo, vi povas peti gxin de D. Gary Grady "dgary@forigu.mindspring.com" inf: C. Piron ************************************************************************** Nova Zamenhof-placo =================== Rondoplacon Doktoro Zamenhof' (Rond-Point) en Laon, Francio oni solene inauxguros la 11-an de januaro 1998. La cxeeston promesis ankaux la nepo de nia Majstro, D-ro Louis Zaleski-Zamenhof. Estus bonvena via gratulkarto al la urbestro: Jean-Claude Lamant, Hotel de Ville, FR-02001 Laon Cedex, Francio. inf: D. Luez, S. Marcxek ************************************************************************** Normala afero cxi tie ===================== "Cxi tie en nia lando la Esperanto-movado travivas krizon laux interna situacio kaj revuo ne estas eldonita. Tio estas normala afero cxi tie. Nun estas septembro, kaj por la unua fojo estis eldonita "Bulgara Esperantisto". Tio estas neordinara evento. Hieraux mi ricevis gxin kaj hodiaux mi sendas gxin. La krizo dauxre disvolvigxas kaj gxis kiam dauxros tio, nur Dio scias. Traleginte la jxurnalon vi komprenos, en kia situacio vivas kaj laboras bulgaraj esperantistoj." Stojan el Novajxoj Tamtamas, dec/97 ************************************************************************** Organiza plano de UEA 1997-2000 =============================== (Tiu cxi plano povos esti kompletigata per pliaj agadoj) 0. Organizaj arangxoj --------------------- 0.1. Kunordigado ---------------- Celo: Superrigardi, progresigi kaj kunordigi la realigadon de Kampanjo 2000. Agado: 1. Formuli strategion kaj labor-programojn de Kampanjo 2000; 2. Superrigardi la progreson de la Kampanjo 2000; 3. Varbi financan kontribuon al "Konto 2000" (200-300.000 NLG); 4. Kunordigi la progreson de la kampanja agado; 5. Regule raporti la progreson pere de Esperanto k.a. E-gazetaro. Dato: 1997-2000 Kunordigo: Komisiono (Lee, Buller, Corsetti). 0.2. Laborplanoj ---------------- Celo: Indiki konkretajn faritajxojn prepare al la nova jarcento. Agado: Cxiunivelaj instancoj (UEA, fakaj asocioj, landaj asocioj ktp.) verku agadplanon pri farindajxoj en sia kampo aux lando. La plano pritraktu agadojn en la periodo 1997-2000, indikante por cxiu programero cxefajn agadojn, bezonatan bugxeton, devenon de la financaj rimedoj, tempoplanon kaj kunordiganton. Dato: 1997 Kunordiganto: UEA-Komisiono, estraroj de fakaj kaj landaj asocioj. 0.3. Strategia forumo de la Esperanto-komunumo ---------------------------------------------- Celo: 1. Diskuti kaj identigi kontribuon de diversaj organizajxoj en la Esperanto-komunumo; 2. Diskuti, kiamaniere la diversaj organizoj povos kune fortigi nian movadon interne kaj ekstere de la komunumo; 3. Identigi komunan strategion kaj konkretajn laborprogramojn gxis la jaro 2000. Agado:Inter-konsultigxado inter la prezidantoj de fakaj kaj landaj asocioj kaj aliaj Esperanto-instancoj pri subteneblaj agadoj. Dato: 1997-2000 Kunordigado: UEA-Komisiono. 1. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo --------------------------------------------------------------- 1.1. Lernado/instruado de Esperanto ----------------------------------- 1.1.1. Kolokvo pri la propedeuxtika valoro de Esperanto ------------------------------------------------------- Celo: Intensigi spertojn kaj plani novajn agadojn lige al la propedeuxtika valoro de Esperanto. Agado: Kolokvo kadre de la 81-a UK en Adelajdo. Dato: 24 julio 1997 Kunordigo: UEA (Triolle) 1.1.2. Trejnado de Esperanto-instruistoj ---------------------------------------- Celo: Plialtigi la pedagogian nivelon de la Esperanto-instruado. Agado: Okazigo de trejn-seminarioj kun minimume 50 partoprenantoj jare. Dato: 1998-2000 (la unua antauxu la UK-n 1998) Kunordigo: ILEI 1.1.3. Seminario "Esperanto en lernejoj" ---------------------------------------- Celo: Studi la instruadon de Esperanto kadre de la Linguapax-projekto de Unesko, inkluzive de jenaj aspektoj: enhavo de Esperanto-kursoj, efiko de Esperanto-instruado, efikeco de Esperanto por interkultura komunikado, kaj propedeuxtika valoro de E-o. Agado: Internacia seminario. Dato: auxgusto 1998 (UK en Montpellier). Kunordigo: UEA (Triolle, La Torre), kune kun ILEI. Subteno: Unesko pere de la Linguapax-projekto. 1.1.4. Landnivela eksperimenta instruado de Esperanto ----------------------------------------------------- Celo: Pruvi propedeuxtikan kaj interkulturan valoron de Esperanto. Agado: Landnivela eksperimenta instruado, subtenota de Unesko-Linguapax- projekto en 5 landoj. Dato: 1998-2000. Kunordigo UEA (Triolle, La Torre), kune kun ILEI kaj landaj asocioj. Subteno: Unesko pere de la Linguapax-projekto kaj naciaj Unesko-komisionoj. 1.2. Aprezado de la historio de la Esperanto-movado --------------------------------------------------- 1.2.1. La 90-jarigxa jubileo de UEA ----------------------------------- Celo: Festi la 90-jaran naskigxtagon de UEA, rerigardi la historion de UEA kaj antauxvidi gxian rolon en la 21-a jarcento. Agado: 1. Eldono de porokaza libreto; 2. Festo kaj diskuto pri la rolo de UEA; 3. Speciala malferma Tago de la Centra oficejo de UEA (aprilo). Dato: 1998. Kunordigo: UEA (Buller) 1.3. Konservi kulturan heredajxon --------------------------------- 1.3.1. Kampanjo "Savu esperantajxojn" ------------------------------------- Celo: Prizorgi kaj savi historie valorajn esperantajxojn en bibliotekoj kaj muzeoj. Agado: 1. Registrado de publikaj kaj privataj Esperanto-bibliotekoj kaj muzeoj tutmonde; 2. Kunsido de reprezentantoj de bibliotekoj kaj muzeoj por trakti nuntempajn situacion, problemojn kaj solvmanierojn. (Unua Kunsido en auxgusto 1998 dum la UK); 3. Kampanji por savi kaj konservi esperantajxojn, kaj katalogi ilin. Dato: 1998-2000. Kunordigo: UEA (William Harmon) 1.4. Fortigi la membraran bazon de cxiuj Esperanto-organizajxoj --------------------------------------------------------------- 1.4.1. Kampanjo "Por pli vasta verdujo" --------------------------------------- Celo: Varbi kaj grandigi la membraron de UEA, fakaj asocioj, kaj landaj asocioj. dauxrigota ************************************************************************** KVINPETALO ////////// Roger Bernard ============= Kvankam, pro diversaj kialoj, Kvinpetalo ne povis aperigi nekrologon pri Roger Bernard, mi cxi tie omagxas al mia malnova amiko, kiun mi memoras jam de la tempo de la Tri Koboldoj de Schwartz. Lia sindonemo al Esperanto plenigis grandan parton de lia vivo kaj multaj el la kanzonoj, kiujn li tradukis, estas nun en komunaj kantaroj, se ne paroli pri kelkaj elstaraj tradukoj, kiel "La Granda Meaulnes". Cetere oni sciu, ke li testamentis al Kvinpetalo sian Esperantan-libraron, kiun ni nun ordigos en nove arangxitan cxambron de nia centro. Roger Bernard, adiaux, kara amiko kaj ankoraux dankon. G. Lagrange ************************************************************************** REAGOJ ////// Malsxparo de 10 mil guldenoj ============================ Mi legis kun intereso la komenton de LS pri la kandidatigoj por B- komitataneco kaj gxojas ke estas inter ni tiom aktivaj kaj atentaj samideanoj. Mi devas tamen ion precizigi: 1. la elekto-proceduro estas indikita en la statuto kaj regularoj de UEA 2. se cxio kion LS deziras troveblus en la reto, tio ne sxparus la 10.000 guldenojn, cxar en la nuna momento maksimume 15 % de la membroj havas aliron al retposxto. Ankaux inter la komitatanoj la proporcio apenaux estas pli granda: antaux iom da tempo kreigxis diskutforumo interreta por ili, sed malpli ol kvarono reagis al la invito aligxi al gxi. UEA evoluigas siajn retpagxojn kaj aliajn retservojn, sed gxi ne rajtas fari tion je la kosto de la tradiciaj servoj, por kiuj grandega plimulto de la membraro kotizas. (Cetere, dissendo de simpla letero al la tuta membraro kostus nur kvaronon de la sumo, kiun LS sengxene prenis el aero). 3. cxiukaze, antaux ol proponi kandidaton, estas normale informigxi cxe tiu, cxu li interesigxas pri tiu honoriga sed peza tasko, kaj cxu li havas cxiujn necesajn kvalifikojn. Mi esperas, ke tiu atento al la supera gvidorgano de UEA - la komitato - estu adresata ne nur al la proceduro de gxia kunmeto, sed, des pli, al gxiaj membroj kaj agadoj, kaj ke tio estu signo inter la esperantistaro de nova vigligxo, de entuziasma emo al aktiva partopreno en la gvidado de - kaj laborado por - la asocio. Michela Lipari gxen. sekr. de UEA * * * Kara Michela, 1. Vi skribas: "Cetere, dissendo de simpla letero al la tuta membraro kostus nur kvaronon de la sumo, kiun LS sengxene prenis el aero." Cxi-kaze "aero" signifas miajn proprajn spertojn pri posxtaj, paperaj kaj kopiado-tarifoj... Mi neniam asertis, ke la reta publikigo nuligos cxiujn kopiadan kaj dissendajn elspezojn de UEA, sed povas malgrandigi kaj - cxefe - pliefikigi ilin. 2. La menciita regularo pri elektoj dauxre ne troveblas en la reto (kaj ankaux la statuto estas tie pere de niaj retpagxoj...) 3. Pri la efikeco de la interreta diskutforumo mi ne miras, se ecx mi eksciis pri gxia ekzisto el via nuna letero... Esperante pri pli efika PR-agado de la estraro Laszlo Szilvasi (LS) ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Internacia konkurso por plenagxuloj ----------------------------------- La konkurso okazas en organizaj kadroj de Internacia Lerneja Konkurso. Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte. Taskofolio - 5 ============== 1. Skribu per unu vorto: "tio, kio estas havata ene". (2 poentoj) 2. Skribu almenaux ses vortojn per la literoj: a, t, n, e, r, e, o, s, p. Atentu! Cxiu vorto konsistu minimume el kvar literoj. (3 poentoj) 3. Konstruu almenaux ok vortojn per la sufikso -ing. (2 poentoj) 4. Kompletigu la proverbon: Por fremda koro, ... ... ... . (3 poentoj) 5. Klarigu la vortojn per ekzemploj: atendi, atenti; resigni, rezigni; sercxi, sxerci. (3 poentoj) 6. Per kiuj vortoj oni fermas leteron? Skribu almenaux du formojn. (2 poentoj) 7. Kio estas ZEO-j? Menciu el ili du (lando, urbo). (3 poentoj) 8. Kiel nomigxas la nova strategia plano de UEA? (2 poentoj) Vi povas sendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro! La solvofoliojn sendu gxis la limdato 11.02.98 al: Osnovna sxkola "Medvedgrad", Esperanto-grupo, Strma cesta 15, HR-10000 Zagreb, Kroatio rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Instruista trejnado =================== Antaux la Universala Kongreso ILEI okazigos en Francio dusemajnan pedagogian seminarion por trejni personojn kiuj deziras plispertigxi pri la instruado de Esperanto. Gxi okazos kadre de la programo de la Esperantista Kulturdomo Gresillon inter la 20-a kaj la 31-a de julio. Cxefinstruistoj estos Duncan Cxarters kaj Katalin Smideliusz. Estos eble aligxi por la du semajnoj aux nur la dua. Pliaj informoj kaj aligxiloj riceveblas cxe: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. ************************************************************************** Serio de lerniloj (1) Kial cel-lingvaj lerniloj? ========================== Por lerni Esperanton, ekzistas du-lingvaj lerniloj por mirige aux konsterne granda nombro da lingvoj. Kompare, unu-lingvaj lerniloj malabundas. Strange, cxar nuntempe, la plimulto de moderna lingvo- instruado uzas nur cel-lingvajn lernilojn, kutime bunte ilustritajn kaj allogajn. Se tio tauxgas por ecx la plej komplikaj naciaj lingvoj, kiom pli tauxgus internaciaj lerniloj por la Internacia Lingvo! Unue, ili tauxgas ekonomie. Nia studantaro jam suficxe modestas; se ni diserigas gxin en centojn de lauxlingvaj partoj, des pli koste estos produkti por cxiu apartajn studilojn, precipe modernajn kiaj videofilmojn, kiuj bezonas kvantan disvendon por sukcesi. Du-lingvaj lerniloj havas iujn avantagxojn. Ili povas utile atentigi pri la apartaj malfacilajxoj kaj kritikaj punktoj de Esperanto por lernantoj el tiu difinita deven-lingvo. Ili povas prezenti la lingvon el loka perspektivo kaj informi detale pri la enlanda E-vivo. Sed iliaj malavantagxoj tendencas superregi. Nome, du-lingvaj lerniloj tendencas kateni la prezenton de Esperanto al la strukturoj kaj spirito de la deven-lingvo, koste de la propraj de Esperanto mem. Prezentante signifon per traduko anstataux per bildo, ago aux kunteksto, ili malfruigas la celatan punkton, kiam la lernanto ekpensas kaj komunikas en la cel-lingvo. Anstataux kreadi modestajn, malmodernajn kajeretojn por lingvo- svarmo, ni versxu niajn limigitajn rimedojn en kreo de malpli da modernaj, tutmonde uzeblaj cel-lingvaj instru-kompletoj, permesante pli akcepteblan teknikan aspekton kaj liverante komunan ligilon inter lernantoj divers-kulturaj. La mondo estas nia lando; niaj lerniloj havu transnacian etoson kaj prezentu la buntecon de la Esperanta-vivo. Apoge al ili, niaj instruistoj verku koncizajn konsilarojn: kiel adapti la enhavon al enlandaj kondicxoj, kun kromaj ekzercoj aux aktivajxoj pri punktoj aparte malfacilaj por la koncernaj landoj. Niaj lerniloj celu la evoluigon de komunika kapablo - cxu ili pli bone faru tion tra temoj aux situacioj... jen nia demando por la sekva numero. Stefan MacGill ************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// WRN ne toleris la dornon ======================== Post la UK en Tampere komencigxis la eksperimento elsendi 4-minutan E- lingvan programon ene de WRN (satelito Astra 1B), relajsita far multaj kabloradioj en Euxropo. Pli detale vidu en Eventoj n-ro 101 (1/majo-96). - L.S. De la 26-a de oktobro 1997 en WRN (Word Radio-Network = Monda Radio-Reto) la 4-minutaj novajxoj en Esperanto NE PLU estas elsendataj cxiutage je 19.30 GMT - per kablo-radio en multaj euxropaj urboj, krome samtempe per la satelito Astra 1B. La decidon pri la likvido de la 4-minutaj novajxoj en Esperanto alprenis la direktoroj de WRN. Versxajne la direktorojn gxenis la fakto, ke tiu 4-minuta E-programero estis fremda korpo en la tuta 24-hora anglalingva programo. La E-Redakcio de Pola Radio neniel povas influi la sxangxon de cxi tiu decido. Aliflanke la E-redakcio de Pola Radio prizorgis la auxdeblon de tiuj 4 minutoj pere de interreto en "real audio" (interret-radio), kio jam eblas. Do, ni rekomendas la auxskultadon per la reto al la uzantoj de komputiloj en la tuta mondo. La adreso de la interretaj "elsendoj" : http://www.wrn.org/stations/poland/html * * * Atenton! Pro la ripetigxantaj demandoj ni informas refoje, ke niaj tradiciaj per-radiaj elsendoj principe ne estas auxdeblaj ekster Euxropo. En la proksima estonteco pro la gxenerala sxparado en Pola Radio cxi- koncerne oni ne antauxvidas sxangxojn; por acxeti novajn pli fortajn elsendilojn mankas mono. Retpagxaj informoj pri "Esperanto en radio" trovigxas cxe: http://members.aol.com/OSIEK/AERA/ La TTT-hejmo de Pola Radio trovigxas cxe la adreso: http://www.radio.com/pl/piatka/ Cxe tiu adreso aperos la teksto "Jezyki nadawania", post kies elekto vi trovos inter la lingvoj ankaux Esperanton. Andreo Pettyn laux "Parolas Varsovio" n-ro 1/98 Rim: Por viaj eventualaj "komentoj" jen la adreso de WRN: World Radio Network, Wyvil Court, 10 Wyvil Road, SW8 2TG London, Britio. Fakso: +44-171-8969007, Rete: online@forigu.wrn.org - ndlr ************************************************************************** INTERESE //////// Kriptogramo =========== En kriptogramo (vidu Eventoj-121) literoj anstatauxas aliajn literojn. La tasko estas decxifri la tekston, kiu kasxas sin malantaux la kriptajxo. La tekstoj estas prenitaj el la Esperanta literaturo. Cxiun semajnfinon aperas nova kriptogramo kaj solvo de la antauxa cxe la retpagxoj: http://www.algonet.se/ixnko/kripto/ Provu ankaux diveni, el kiu verko estas prenita la citajxo. Kun la solvo aperos ankaux informo pri tio. LHEIN QINAHN -- NKT XQITVIN CHQAHN. KBYPJAIJ EORAIN APIN AKQEPTHN VK IZJAQIBAI BIQIBAKQH KT RI CHQAAQKYHQH VK RI FHRPAPBH. JPEPRK XQITVI CHQAH KJAIJ RPZKQKGH. TP JKTAIJ UPT BPKR ZIYIT BHTGKFAHT FHQ TPI CPCH, JKV UP IFKTID FHCIJ KTHQVPUP PTAKQ TPIN BHTBQKAIN PEIXHN. Helpeto: La litero O en la vero estas U. Franko Luin Rim: Vi ne devas sendi ien ajn la solvon, gxi estas por amuzi vin mem. Por vidi al gxustan solvon kaj trovi aliajn (jam 50) kriptogramon iru al la menciita retpagxo. ************************************************************************** HUMURO ////// El "Euxro-humuro kaj sxercoj" de Doktoro Petolanto. 4-kaseda kolekto kun 2 tekstokajeroj en la libroservoj. * * * Sinjoro Karl-Erik, direktoro de granda oficejo pri merkatado havas tre malgajan mienon. Lia amiko, kiu renkontis lin hazarde en la urbocentro, ekvidinte cxi tion demandas lin: - Karl, kio okazis? - Nenio... Fakte, gxustadire nenio... - Kaj tamen vi aspektas tiel kvazaux grandega cxagreno batus vin! - Nu, vidu... - Rakontu pri kio temas. Kun malnova amiko vi povas paroli sincere kaj malkasxe, eble tio helpos vin, eble ni trovos ian kontrauxrimedon...? - Nu, mi rakontos. Imagu, ke mia tre seks-alloga sekretariino, kiun mi klopodis delogi de la unua tago de sxia laboro cxe mi, cetere sensukcese, tute neatendite demandis min hieraux, cxu sxi povus paroli kun mi? - Nu, mia kara, tio komencas farigxi tre interesa... - Ho, ne tute! Do... mi invitis sxin en mian kabineton, kaj sxi tuj sen cxirkauxvortoj diris: "Sinjoro direktoro, hodiaux estas via naskigxtago, indus cxi tion iel festi, cxu vi eble volus veni hodiaux vespere en mian hejmon?" - Kompreneble, vi konsentis... - Jes, evidente! Mi notis la horon kaj la precizan adreson. Forirante sxi iom enigme ekridetis al mi, kio ankoraux pli ekscitis min kaj per sia milda vocxo sxi aldonis: "Sed, venu tutcerte, sinjoro direktoro!" - Ho, mia kara, tio farigxas pli kaj pli ekscita! - Je la fiksita horo mi venas en sxian logxejon, mi enmanigas al sxi florojn, kaj sxi diras al mi flustre: "Sidigxu, sinjoro direktoro, cxi tie, trinketu konjakon - por akiri pli da kuragxo, kaj mi iros en apudan cxambron. Vi rajtos eniri, kiam mi estos preta kaj tiam mi vokos vin. Sed ne pli frue!" Kaj sxi denove ege ekscite ridetis al mi. Verdire cxio cxi dauxris jam suficxe longan tempon, mi jam komencis malpaciencigxi, do mi trinkis du pliajn kalikojn da konjako... Kaj fine sxi vokis min... Mi saltlevigxis de la fotelo kaj preskaux kurante mi eniris sxian cxambron. Tie atendis min cxiuj 17 laborantoj de mia oficejo, kiuj komune ekkriis "Ni deziras al vi multe da felicxo, sinjoro direktoro!" - Sed tio ja estas ege cxarma! - Povas esti, ke por vi, sed ne por mi, cxar mi staris antaux ili tute nuda... ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj =================================== Mi estas nova en la mondo. Mi naskigxis je la 3-a de decembro 1997. Mi nomigxas Viktoria Eva Czyzewska kaj mia patrino Eva Brylska-Czyzewska (kiun kelkaj de vi konas kiel esperantistino) kiu kun mia patro Vitek tre gxojas pri mia ekzisto. Eble vi ekkonos min pli bone dum la UK en Berlino en 1999. Se vi volas doni al mi bondezirojn okaze de mia jxus komencita vivvojo bonvolu sendi ilin al jena adreso: Eva Brylska-Czyzewska, ul. Kilinskiego 11 B 2, PL-74-200 Pyrzyce, Polio * * * Jozefo Nemeth (HU-7621 Pecs, Toldi u. 7, Hungario) havas novan retadreson: jozefo@forigu.posta.net * * * Belaj posxtkartoj! Mi estas instruisto cxe malgranda lernejo en Norda Karolino. Kelkaj el miaj studantoj eksciis, ke mi scias iom da Esperanto kaj ankaux ili volas lerni Esperanton. Mi helpis ilin komenci la senkostan perposxtan kurson de ELNA kaj ili progresas bone. Por vivteni ilian intereson mi volas, ke ili ricevu posxtkartojn el fremdaj landoj kun salutoj en facila Esperanto. La studantoj estas 14-jaragxaj, kaj lernas E- on de cx. 1 jaro. Bonvolu sendi posxtkarton al: Studentoj de Esperanto, c/o Ralph Craig, Hale High School, 3400 White Oak Rd. Raleigh, NC 27609, Usono. ************************************************************************** Korespondi deziras ================== Marzena Spoczynska (ul. Kraszewskiego 4/59, PL-87-100 Torun, Polio), 16-jara lernantino dez. kor. kun knabo, pri cxiuj temoj el cxiuj landoj. * * * Grupo de gelernantoj en agxo de 10-12 jaroj sercxas leteramikojn tutmonde. Skribu al la kursgvidanto: Laimundas Abromas, LT-4432 Pilis, Jurbarko raj, Litovio. * * * S-ino Robabe Tahammoli, No-10, Bluke:2, Gruhe 3, KH:Hagh-ghuyan, Dolat Abad, IR-18566 Tehran, Irano. * * * Mi interesigxas pri klasika muziko, historio, ekonomio, religio Budhismo. Mi estas nova studanto de interreto. Mi estas 47-jara. Mia adreso: S-ro Vilmos Bacsa, Dobozi u. 9/A, HU-5700 Gyula, Hungario. Retposxto: bacsav@forigu.moha.szikszi.hu * * * S-ro Reza Haji Hasanlu, No:227, K:Ahvaz Gharbi, 30 Metri Salehi, Moshirie, IR-18546 Tehran, Irano. ************************************************************************** Anonctarifoj! ============= 1 cm2 kadrita anonco kostas nur 2 NLG (kun "movada" enhavo), por nemovadaj instancoj (kaj enhavo): 4 NLG/cm2. Maksimuma reklamsurfaco: 11,5 x 8 cm. Suplementa folio A-4 (4 pagxo en formato A-5) estas 490 NLG, speciala rabato por arangxoj: 250 NLG. Pago laux fakturo al la UEA-kodo: ELLS-S. Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, kaj la koresponddeziroj estas senpagaj. ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 140, 1/januaro-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. **************************************************************************