Eventoj 138-139, duobla numero. 1-2/decembro-1997
*************************************************


Por cxiuj legantoj ni deziras agrablajn jarfinajn festojn!

**************************************************************************

Oportunoj kaj defioj  por Esperanto
===================================

Kiaj sxancoj, ebloj kaj perspektivo estas por Esperanto en la nuno,
proksima estonto kaj en la 21-a jarcento. Argumentoj de LEE Chong-Yeong,
la prezidanto de UEA

--------------------------------------------------------------------------

1. Nuntempa monda lingva problemo
---------------------------------

Kiam Esperanto estis kreita antaux unu jarcento, la cxefa monda lingva
problemo estis ne-interkomprenebleco inter diversaj nacioj pro malsamaj
lingvoj. Pro tio Zamenhof kreis Esperanton celante faciligi lingvan
interkomunikadon inter malsamaj nacioj.

La malsameco de naciaj lingvoj ankoraux estas la baza lingva problemo en
la mondo. Sed la nuntempa monda lingva problemo estas la unuigxanta
tendenco de la diversaj lingvoj al unu etna lingvo, t.e. angla lingvo, aux
pli precize, usona lingvo. Fakte la angla lingvo farigxis ne-oficiala sed
efektiva internacia komuna lingvo, ne nur inter unuopuloj kaj por
komercado sed ankaux en inter sxtataj organizajxoj. UN principe uzas 6
oficialajn lingvojn por formalaj oficialaj kunsidoj, sed por praktika
cxiutaga administrado "laborlingvoj", cxefe la angla lingvo estas uzataj.

La disvastigxo de la angla kiel monda komuna lingvo estas kauxzita cxefe
pro la politika, ekonomia, teknologia kaj amas-informila fortoj de Usono.
En la moderna mondo la angla lingvo preskaux monopolas mondajn amas-
informilojn, precipe persatelitajn televidelsendojn kaj la komputilajn
aferojn. La popularigxo de la persatelita televido kaj komputila interreto
faciligas disvastigon de la angla kiel monda lingvo.

La sintrudo de la angla kiel fakta komuna lingvo en si mem alportas
diversajn problemojn. La etna lingvo alportas en si kulturon kaj viv-
manieron de Usono, kaj tendencas anstatauxigi kulturon de la akceptanta
nacio.

Sed la plej grava detrua problemo estas, ke la uzo de la etna lingvo en
tiu rolo estas lingvovora (aux kanibaleca). La angla voras la aliajn
naciajn lingvojn en la kampoj de internacia kunveno, komerco, scienco,
teknologio, kaj turismo. Por efika internacia diskutado, efika komerca
negoco, seriozaj sciencaj disertacioj, priteknologia diskuto kaj turisma
cxicxeronado por miksitaj nacioj, oni plejofte uzas la anglan lingvon.
Ofte ecx enlande inter samnacianoj oni devas uzi la anglan por esprimi
precizajn sciencajn kaj teknologiajn nociojn. Baldaux nacia lingvo estos
parolata nur en hejmo kaj en kafejo! Tio estas simptomo de la ekkomenco de
morto de nacia lingvo. Ecx la angla anglalingvo estas vorata de usona
anglalingvo!

La problemo pri lingvovora kaj kulturvora tendenco de la angla lingvo
ekinstigis memdefendi politike fortajn lingvojn. Francio jam malpermesis
uzon de la angla lingvo en komercaj reklamoj. La ministro pri eksteraj
aferoj de Cxinio ekde septembro de la pasinta jaro dum la semajnaj
gazetaraj konferencoj ne plu uzas la anglan lingvon. Prezidento de Rusio,
Boris Jelcin, observinte ke preskaux tuta Moskvo estas kovrita de
anglalingvaj reklamoj, diris en julio cxijare, ke li planas malpermesi la
uzon de angla lingvo en reklamado. La 26-an de septembro la nova hongkonga
registaro sub Cxinio anoncis, ke ekde la sekva jaro la lerneja instruado
pere de la angla lingvo estos malpermesita ekde la 2-a grada mezlerneja
nivelo.

2. La oportunoj por Esperanto
-----------------------------

La nuntempa monda lingva problemo provizas oportunojn, favorajn sxancojn
al neuxtrala kaj artefarita (t.e. sen etnokultura) internacia komuna
helplingvo por montri gxian utilecon, ne nur pro la malsameco de mondaj
lingvoj sed ankaux pro la unuigxa tendenco de mondaj lingvoj al uzo de nur
unu etna lingvo.

Jen estas oportunoj por Esperanto!

La plej grava oportuno por Esperanto estas, ke internacie politike kaj
lingve fortaj landoj, kiel Francio, Rusio kaj Cxinio ankaux sentas la
detruan minacon de la sintrudo de la angla lingvo kaj komencis defendi
siajn lingvojn. Fakte, nuntempe cxiuj naciaj lingvoj bezonas pro
tektsxildon kontraux invado de la kultur- kaj lingvo-vora angla lingvo.
Artefarita, etne kaj kulture neuxtrala lingvo bone servas tiun celon.
Esperanto montris kaj pruvis dum la pasintaj centjaroj sian tauxgecon kiel
neuxtrala lingvo, kaj kiel la sxildlingvo kontraux invado de alia etna
lingvo. Sxajnas, ke tia analizo pli facile konvinkas pri la neceso de
Esperanto - aldone al ?tradicia esperantismo, t.e. "mondpaco pere de pli
bona interkomprenigxado".

La plej tuja kaj praktika oportuno por Esperanto estas en Euxropa Unio.
Unuigxo de Euxropo en ekonomio, mono kaj politiko, ne sukcesos sen sukceso
en lingva unuigxo. Nun, lingvoj de cxiuj membroj de Euxropa Unio principe
devas esti oficiale egale uzitaj. Laux tiu principo, 11 lingvoj estas
uzataj oficiale en Euxropa Unio. Imagu la problemon de samtempa tradukado
inter 11 lingvoj kiam parlamentanoj parolas en la Euxropa Parlamento!

La malsameco estas nur surfaca problemo. Pli grava problemo estas en gxia
lingve unuigxa tendenco. Ecx en Euxropa Unio, praktikaj laborlingvoj estas
plejofte la angla kaj foje la franca. En septembro, en oficiala kunsido de
Euxropa Unio, la delegacioj devis diskuti nur havante anglalingvan
dokumenton, cxar la francalingva versio de la dokumento alvenis tro
malfrue! Senetnokultura komuna helplingvo estas bezonata ecx por la
Euxropa Unio ne nur por interna lingva komunikado sed ankaux por defendi
sin kontraux la lingve-unuigxa tendenco.

La lingva problemo estas la plej grava sxlosilo sukcesigi la euxropan
unuigxon, multe pli grava ol la ekonomia aux mona unuigxo. Pro tio, en la
Unio ofte okazas seriozaj, oficialaj diskutoj pri lingvaj problemoj. Por
la venonta jaro estas planataj ecx du internaciaj konferencoj pri lingvaj
problemoj de Euxropa Unio, okazigotaj enkadre de la Euxropa Parlamento por
rekomendi lingvajn politikojn al Euxropa Konsilio kaj Euxropa Unio. Estas
indikoj, ke pli ol 20 procentoj de 627 euxroparlamentanoj pli malpli
favoras Esperanton kiel internacian komunan helplingvon.

Mi povas diri, ke se iu intersxtata organizajxo adoptus Esperanton kiel
sia internacia helplingvo, versxajne Euxropa Unio estus la unua. En tia
senco, Euxropo estas strategia loko por la Esperanto-movado.

Simila problemo trovigxas cxe Unuigxintaj Nacioj. Ses politike fortaj
lingvoj estas oficiale uzataj en la oficialaj kunsidoj.

Sed nur la cxina delegacio auxskultas kaj parolas en la cxina, kaj nur
kelklandaj delegacioj auxskultas kaj parolas en rusa kaj araba lingvoj.
Plejmulto de delegacioj uzas la anglan lingvon.

Escepte de oficialaj kunsidoj, la laborlingvo por praktika administrada
celo aux por neformala interkonsulto estas plejparte la angla, kvankam
ankaux la franca lingvo ankaux lauxnome laborlingvo. Estas ironie, ke
cxiuj landaj delegacioj cxe Unuigxintaj Nacioj praktike kapablas regi
iunivelan anglan lingvon. Ili devas uzi la anglan por sia cxiutaga vivo,
cxar ili logxas en Novjorko, kie situas la centro de la organizo UN.

Ankaux en la Unuigxintaj Nacioj ekzistas grava lingva problemo, ne nur pro
la ekzisto de naciaj lingvoj, sed cxefe pro la lingvo-vora potenco de la
angla.

La problemo estas, ke UN ne volas rekoni la ekziston de sia lingva
problemo, aux pli precize dirite, ne deziras tusxi sian lingvan problemon,
cxar "gxi estas politika bombo", laux la vorto de iu sxtata delegaciano.
Cxijare UN diskutas sian reorganizan planon por pli efika kaj pli ekonomia
funkciado, inkluzive de la problemo pri la nombro de la konstanta membraro
de gxia Konsilio pri Sekureco. Sed la reformkomitato ne tusxis lingvan
problemon, cxar "gxi ne ekzistas".

Nun, la tradukkostoj de la 6 oficialaj lingvoj estas pagataj de cxiuj
membrosxtatoj, inkluzive de landoj, kies lingvoj ne estas oficialaj. La
delegacianoj kapablas iunivele uzi la anglan lingvon, la tradukado okazas
cxefe pro politika kialo. Se oni uzus oficiale nur la anglan, tio solvus
ekonomian kaj praktikan problemojn, sed kreus pli grandan politikan
problemon de lingvovoro kaj lingvohegemonio. Cxiuj scias, sed neniu
kuragxas oficiale levi la demandon. En la tereno de UN kaj aliaj
internaciaj organizoj trovigxas oportuno por Esperanto kiel internacia ne-
etna helplingvo.

Sekvajare, UN festos la 50-an jubileon de la universala deklaracio de
homaj rajtoj. UN multon faris en la kampo de homaj rajtoj, inkluzive la
aferojn pri politikaj rifugxintoj. Sed gxis nun UN ne tusxis lingvajn
dimensiojn de la homaj rajtoj. Multaj homoj ne povas defendi siajn
proprajn homajn rajtojn en alilando pro lingva nekomunikeblo. Multaj
rifugxintoj al alilandoj, novaj enmigrintoj, aux turistoj suferas pro
lingvo. Ankaux tie estas oportuno por Esperanto!

3. La Defioj
------------

Se Esperanto havas oportunojn solvi nuntempan mondan lingvan problemon,
kiel ni efektivigu la oportunojn? Estas du-nivelaj alproksimigxoj;
internacia organizajxo kaj internaciaj civitoj.

Unue, cxe la nivelo de intersxtataj organizajxoj, ni devas instigi, ke ili
oficiale rekonu, ke ili havas lingvajn problemojn, kaj ke ili enmetu
"Internacianhelplingvon" kiel unu el la tagorderoj de iu oficiala kunsido
kaj serioze diskutu gxin. Se komencigxos oficiala diskuto pri lingva
problemo, gxi ja estos la komenco de la vojo al la solvo. Ekzemple oni
povos nomumi porokazan lingvokomisionon pristudi la problemon kaj
rekomendi la solvon. En la procezo, la komisiono povas studi nuntempan
staton de Esperanto, kaj provuzi Esperanton kiel pontlingvo de tradukado.
La komisiono ankaux povos provinstrui Esperanton por pruvi gxian
propedeuxtikan valoron lerni etnajn lingvojn. Surbaze de tiuj studoj, la
komisiono povos rekomendi cxu Esperanto tauxgas kiel la internacia komuna
helplingvo.

Do, kiu fakte povos influi intersxtatan organizajxon, kiel UN, diskutigi
la lingvan problemon? Sxtataj reprezentantoj, speciale de politike aux
ekonomie influpovaj sxtatoj kiel Cxinio, Germanio, Japanio kaj Italio,
povas bone influi UN-n diskuti la enajn lingvajn problemojn.

Due, por montri praktikan tauxgecon de Esperanto kiel vivanta lingvo kaj
por montri gxian praktikan propedeuxtikan valoron lerni etnajn lingvojn,
ni devas instigi eksperimentan instruadon de Esperanto en multaj landoj
por pruvi gxian propedeuxtikan valoron. Ni povas instigi homojn lerni
Esperanton kiel ilo por pli facile lerni etnajn lingvojn. Se cxiuj lernos
Esperanton kiel pontlingvo por lerni aliajn lingvojn, ja cxiuj scios
Esperanton, kaj gxi ja estos la komuna lingvo! Tiamaniere, ni povas
komence lernigi Esperanton kiel ilo, kaj post tiam la "lernado de
Esperanto" mem farigxos ne nur ilo, sed ankaux celo. Tio estas la evolua
procezo "de Esperanto kiel ilo, al Esperanto kiel celo".

La nove lancxita Kampanjo 2000 celas alfronti tiujn defiojn. Esperantujo
bezonas subtenon kaj aktivan partoprenon de cxiuj esperantistoj kaj
komunumanoj.

LEE Chong-Yeong
15 okt. 1997

**************************************************************************

Karaj legantoj!
===============

Tiu cxi jaro estis rezultodona, sed malfacila jaro en la vivo de
"Eventoj". Vi, kiu legas nur la paperan version, eble vidas nur kelkajn
malfacilajxojn, ekzemple la malfruon de la gazeto, sed certe legantoj de
la elektronika versio vidas ankaux iom pli da sukcesoj.

Dum granda parto de la jaro ni baraktis kun malfruo. Tamen, la aperantaj
informoj en la artikoloj cxiam estis aktualaj, nur la dato sur la kapo
kauxzis psikajn problemojn al ni.

Se vi atente rigardis la antauxan numeron, eble vi spertis la novan veston
de la gazeto, ni ja devis sxangxi la eldonteknikon. Anstataux la tradicia
metodo ni devas produkti la gazeton en t.n. "postscript"-formato por la
presejo, ja tie oni ne plu akceptas paperan elprintajxon, nur komputilan
diskedon. Necesis "cxapeligi" la profesiajn presejajn litertipojn, solvi
plurajn adaptajn problemojn - sed fine ni cxion sukcesis. La rezulto estas
la pli bela aspekto (komparu la fajnecon de la titolkapa bildo) - kaj la
estonta ebleco pli simple aperigi ankaux fotojn.

Dum la jaro ni sukcese funkciigis la interredaktoran servon, kaj preparis
la dejanuaran funkciadon de interreta novajxservo "rEt-VENTOJ". Cxion cxi
apud la normala cxiutaga laboro, apud la enlandaj kampanjoj kaj taskoj (1
% de persona imposto, mezlernejaj afisxoj, ktp).

Nun, solvinte la teknikajn problemojn ni decidis eldoni duoblan numeron,
tiel reatinginte la normalan aperritmon. Espereble de januaro ne plu
havante tiajn problemojn mi deziras al vi felicxajn julajn kaj jarfinajn
festojn, esperante saluti vin ankaux en la sekva jaro inter niaj legantoj,
kunlaborantoj.

Dauxre starante je via servo

Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

SAT-Amikaro
===========

1) La 53-a kongreso de SAT-Amikaro okazos inter 11-13 de aprilo 1998 en
urbo Quintin apud St Brieuc, en Francio.

Temoj: gxeneralaj kunvenoj de la asocio SAT-Amikaro, konferencoj pri
dulingveco (franca kaj bretona lingvoj), komparo bretona kaj Esperanta
lingvoj, pri la problemaro de akvo en Bretonio (polucio, ekonomio,
agrikulturaj teknikoj ktp), Esperanto literaturo ktp...

2) Kiel antaux-kongresa evento, okazos de la 7-a gxis la 10-a de aprilo la
dua Bretona Esperanto Kanto-stagxo, kun kantoj nur en Esperanto sed cxu
originalaj, cxu tradukitaj aparte de la bretona lingvo. La stagxo finigxos
per koncerto antaux la kongreso.

3) Infankongreseto dum la kongreso kun aparta programo: konkurso de la
infana letero al franca respublikestro pri Esperanto; konstruado de
malbabela sablo-turo; pentrado de paskaj ovoj, spurludo, ktp...

Por informoj kontaktu la Organizan Komitaton pere de

ges-roj Clopeau,
6 rue J.P Calloc'h, FR-22000 St Brieuc
Rete: denis.clopeau@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

Kongreso kaj Beatles
====================

Esperanto-Asocio de Britio kaj "EKo Fund" (eldonanto de EKo - gazeto por
angleparolantaj komencantoj) organizas la 82-an landan kongreson paske,
inter 10-13. de aprilo 1998 en la urbo Chester.

Al la kongreso ankaux eksterland anoj estas bonvenaj, kaj estas
antauxvidataj diversaj ekskursoj (i.a. al la hejmoj de la iama ensemblo
Beatles). Kontaktu:

Ian Mac Dowall (BK),
40 Danehurst Road, Wallasey, L45 3JJ, Britio.

**************************************************************************

Pasko en Nederlando
===================

Nederlanda kaj Flandra E-Junularoj invitas vin al la Paska Renkontigxo
1998 en Nederlando.

Temo: "Konsumeti" - malpli multe kaj pli konscie konsumi

En cxi tiu tempo kun medipoluo tre gravas, ke ni konscie traktas nian
vivmedion kaj gxiajn produktojn. Tial ni devas malkreskigi la rubomonton.
Kiel ni mem povas helpi, tion vi povas ekscii dum la Paska Renkontigxo
1998.

Tempo: 10-13 aprilo 1998

Loko: apud Joure, norda Nederlando.

La kotiztabelo varias de 80 gxis 180 guldenoj. Krome dum la renkontigxo
oni registros la Kajto-koncerton (vidu en Eventoj-135). Festu kun ni ilian
dekjarigxon!

Se vi volas pliajn informojn, kontaktadreso:

Ingeborg van Dijk
Trompstraat 44, NL-2315 TB  Leiden, Nederlando
Rete: ivandijk@forigu.rullet.leidenuniv.nl

**************************************************************************

Interreligie en Israelo
=======================

La 4-a Interreligia Seminario Esperantista okazos inter 20-26 de aprilo
'98 en Jerusalemo, Israelo. La temo: "La geografia dimensio de la religia
universo".

El la bonaj kialoj pri la tempo kaj loko: Malofte kongruas la lunaj kaj
sunaj kalendaroj, sed nun samtage okazos la juda Pesaho, la katolika kaj
protestanta Pasko kaj la Granda Oferfesto de la islamoj. Estos printempo
kaj cxio pompos. Israelo festos sian 50-jarigxan jubileon (30-a de
aprilo). Ricxa kaj varia programo, postkongreso.

Antauxpago min. 100 USD. Aligxilo:

Jeremi Gishron,
Pk. 231-80, IL-91231 Jerusalem, Israelo.

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-aranoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

01-03.01. 1-a Rendevuo pri E-o kiel labor-lingvo en la kampo de sano kaj
 sanigo. Inf: Instituto pri Homeopatiko, Eneida, rua Americo Brasiliense,
 n.: 1418, BR-14.015-150 Ribeirao Preto, Brazilio. Rete:
 lamasson@forigu.netsite.com.br

01-11.01. 18-a Astralia Skolta Jxamboreo, Springfiel apud Brisbano. Inf:
 Jennifer Dimo, 83 Rocky Gully Rd., Coominya 4311, QLD, Astralio. Tel:
 +61-74-264299.

11-24.01. 14-a Auxstralia Esperanta Somerlernejo, Ipswich. Inf: Auxstralia
 Esperanta Somerlernejo, 32 Abbey Street, Forestdale Qld. 4118, Astralio.
 Tel/fakso: +61-7-38484428 Rete: jgrant@forigu.gil.com.au

23-25.01. Dua seminario de E.T.A (Esperanto Teachers' Association) por
 instruistoj, Barlaston. Inf: Wedgewood Memorial College, Barlaston
 Village, Stoke-on-Trent, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782-382105.

24-25.01. La suvereneco de la tatoj (Sonja Koleva, juristo), La Chaux-de-
 Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-
 Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

24.01-08.02. Int. Studejo pri E-Turismo kaj Kulturo. Inf: Esperantotur,
 str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel:
 +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

24.01-14.02. Vintraj Feriadoj en Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Esperanto
 Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
 +421-92-32419.

29.01-01.02. Jizera-Gigantmontara Januareto, Horni Polubny. Inf: Jna
 Navratil, Jaselska 319/8, CZ-41503 Teplice, Cxehio.

30.01-01.02. Ni festivalu! teatra semajnfino, Barlaston. Inf: Derek
 Tatton, Warden, Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent,
 Staffs, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782-372105.

07-14.02. Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno, IFES-98. Inf:
 Fervojista E-Skisemajno, pf. 825, SI-2001 Maribor, Slovenio. Tel:
 +386-62-417822. Fakso: +386-62-25522.

13-18.02. Literatura Mondo: Al la arto instrui, Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
 FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549428074.

13-20.02. Vintra Esperanto-Feriado, Poprad. Inf: Esperanto Regiona
 Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
 +421-92-32419.

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto-litertipoj - sen limigo!
==================================

Havi verajn cxapelitajn literojn en via komputilo (en ajna kvanto) ne plu
estas problemo! Ekzistas senpaga, libera programo, kiu "Esperantigas" la
litertipojn, trovigxantaj en via komputilo!

Mark kaj Jeff Hayward en Auxstralio decidis poreterne forigi la
"cxapelitajn problemojn" en la komputila erao. Ili verkis kaj disponigis
senpage kaj libere kopieblan programon, kiu "esperantigas" la (True Type)
litertipojn, trovigxantaj en via komputilo. Pri la programo jene oni
skribis en la reta novajxgrupo sce:

* * *

Mi rekomendas la programon Supersigno por uzantoj de Windows. Mi iom
esploris gxian lastan version, kaj mi devas anonci, ke gxi estas bonega!

La lasta versio de Supersigno estas 4.3e. Oni povas akiri gxin en la
interreto cxe:

http://www.pnc.com.au/bxlinky/supersigno/index.html

Supersigno kapablas aperigi la E-literojn per klavkombino (mortklavo). Oni
povas elekti siajn mortklavojn lauxplacxe, kaj uzi sian sxatatan
redaktilon aux vortprocesilon. Mi persone uzas la punktokomon, kiel
mortklavon.

Supersigno kapablas konverti "Trutajp"-tiparojn al Esperantaj tiparoj. Gxi
ne forigas la malnovajn Trutajp-tiparojn, gxi kreas novajn kun "Eo" en la
nomo.

Mi estis skeptika pri la kvalito de tia konvertado, sed mi printis
ekzemplojn de kelkaj tiparoj kaj la literoj tre bele aspektis; supersignoj
en gxusta loko, neniu punkto super jxo. Se oni tamen ne estas kontenta pri
la aspekto de la supersignoj, oni kapablas sxangxi ilin!

Mi uzas Supersigno-n en japana versio de Windows-95. Gxi funkcias bone,
sed ne konvertis japanajn tiparojn. Amiko diris, ke gxi ankaux havas
problemon pri koreaj tiparoj.

Supersigno ankaux havas tekstokonvertajn funkciojn. Gxi kapablas konverti
inter la diversaj supersigno-konvencioj (cx, cx, cx, lat3 ktp).

Cxi tiu bonega programo kostas nur unu posxtkarton! Gxi estas nepre
havinda por tiuj kiuj uzas Windows-on (3.1 aux Win-95).

Klivo
http://www.infotrans.or.jp/kxlivo/
klivo@forigu.infotrans.or.jp

Rim: La antauxa versio de la programo estas trovebla ankaux sur la
kompaktdisko "Esperom" (vidu Eventoj-123). La auxtoroj ne petas honorarion
aux ajnan pagon - nur 1 dankan posxtkarton al la adreso de Auxstralia E-
Asocio: PO Box 230, Matraville NSW 2036.

- Pri alia programo "MagyarEkes", kapabla altnivele Esperantigi la
profesiajn, presejajn litertipojn Adoby Type-1 (*.pfb) ni skribos en iu
sekva numero. - ndlr

**************************************************************************

Nova radioamatora diplomo
=========================

Ekde kelkaj semajnoj akireblas nova radioamatora diplomo "Esperanto
Award", eldonita de Bialistoka Esperanto-Societo kaj Pola Radioamatora
Asocio.

1. La diplomo haveblas por cxiuj radiamatoroj (inkluzive auxskultantojn
   SWL) por radiokontaktoj kun stacioj el Bialistoko, la naskigxloko de
   Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto

   a) polaj stacioj (PL) - 20 kontaktoj,

   b) euxropaj stacioj (EU) - 10 kontaktoj

   c) bialistokaj stacioj (BK) - 30 kontaktoj.

2. Por akiri la diplomon necesas radiokontakto kun (auxskulto de) la
   stacio SP4FIY - membro de Bialistoka Esperanto-Societo.

3. Validas QSO-j (kontaktoj) okazintaj post la 1-a de januaro 1997
   (uzeblas cxiuj frekvencbendoj kaj regximoj).

4. La stacio-eldonanto de la diplomo SP4FIY aktivas cxiusabate.

5. Kostoj de la diplomo:

   a) 10 zlotoj por polaj stacioj

   b) 4 kuponoj IRK por eksterlandaj stacioj.

6. La subskribitan resumon el la stacia notlibro (kun pag-kvitanco aux
   IRK-j) oni sendu al la eldoninto. La diplomo haveblos gxis elcxerpigxo
   de la eldonkvanto.

7. Cxiujare inter posedantoj de la diplomo oni lotumos pokalon de
   Bialistoka E-Societo, flagetojn kaj aliajn memorajxojn.

Bialistoka E-Societo
skr. poczt. 67, PL-15-001 Bialystok, Polio.

Rim: Multkolora bildo en jpg-formato (268 kB) estas rete havebla de
"f-zamenhof@forigu.centrumtur.sitech.pl"

**************************************************************************

Projekto: Profesia Reto
=======================

Post mia projektpropono en Eventoj-133 kaj La Merkato okt.97 (alvoko por
krei profesinivelan reton pri perado de komercaj kontaktoj: importo,
eksporto, kunlaborado, francxajso, loka produktado, komuna entrepreno,
establo de loka filio ktp), mi gxis nun ricevis 12 reagojn. Mi intencas
kolekti reagojn gxis la fino de 1997 kaj poste kontaktos la reagintojn en
la komenco de 1998. Dankon al cxiuj kiuj reagis.

ingx. Kees Ruig
Cxambro de Komerco kaj Industrio
Pf 9292, NL-6800 KZ Arnhem, Nederlando
telefakso: +31-24-3790506

**************************************************************************

Skoltisma muzeo
===============

La 6-an de decembro inauxgurigxis skoltisma muzeo en Ottawa, Usono. Mi ne
havas rilaton al la muzeo, sed mi ja gxoje helpos iun, kiu interesigxas
pri prezentado de Esperantaj skoltaj memorajxoj en la muzeo.

Bv. kontaktu la urbestron de Ottawa, se vi parolas la anglan kaj havas ion
por la muzeo. Se vi ne parolas la anglan, mi helpos kiel peranto. Jen la
urbestra adreso: Mayor Forrest Buck, Ottawa City Hall, 301 West Madison
Street, Ottawa, IL 61350, USA.

Rick Koshko
rklwaw@forigu.TheRamp.net

**************************************************************************

       SIGIxLA MAJ IV UC*x
       ?JOTNEV-TER OVRES AL LA

**************************************************************************

DLT - faktoj pri finita projekto
================================

Tra Esperantujo fantomas raportoj, supozoj kaj onidiroj pri la projekto
DLT. Por reale vidi, jen resumo de Klaus Schubert (kunlaboranto kaj
projektestro inter 1985-92), afisxita en sce.

La projekto Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT) estis esplora kaj evoluiga
projekto de la programarentrepreno BSO/Buro voor Systeemontwikkeling en
Utrecht (Nederlando), kies celo estis evoluigi prototipon de sistemo de
perkomputila tradukado, kiu devis esti

- multlingva,

- malcentra en komputila reto,

- uzebla por unulingva, laika uzanto.

El tiuj premisoj sekvas aro da konsekvencoj, kiuj determinis la
arkitekturon de la sistemo:

1. Multlingveco
---------------
La kondicxo de multlingveco necesigas, ke eblu facile aldoni pliajn
lingvojn.

En komputila traduksistemo, kiu bazigxas sur rekta ligo inter la fonta kaj
la cela lingvoj, necesas por "n" lingvoj "n(n-1)" traduksistemoj, do
sistemo liganta cxiun el la koncernaj lingvoj al cxiu alia el la lingvoj
en la tiena kaj la reena direktoj.

Ekzemple, deklingva sistemo enhavas 90 traduksistemojn, kaj por aldoni la
dekunuan lingvon necesas konstrui 20 pliajn sistemojn.

Por eviti tion, oni enkondukas interlingvon, tiel ke cxiu traduko iru el
ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la dezirata(j)
cela(j) lingvo(j). Interlingva sistemo bezonas por dek lingvoj 20
sistemojn, kaj la aldono de plia lingvo kostas cxiam nur du pliajn
sistemojn.

2. Malcentreco
--------------
La kondicxo de malcentreco en reto signifas, ke oni en la sendanta
komputilo traduku la tekston unufoje kaj en cxiu el la ricevantaj
komputiloj duan fojon, tiam en la celan lingvon tie elektitan. Do povas
okazi paralelaj tradukoj en diversajn celajn lingvojn; tiuj tradukoj ne
bezonu okazi samtempe kaj oni ne devu dekomence scii, en kiu(j)n
lingvo(j)n oni fine mendos tradukojn.

El cxi tiu kondicxo, lige kun konsideroj de ekonomio kaj administrebleco,
sekvas, ke oni elektu kiel sendan formon de la mesagxoj la interlingvon.
Tiel cxiu mesagxo vojagxas en nur unusola formo.

La konsekvencoj diskutitaj en (1) kaj (2) nur eblas, se la interlingvo
estas auxtonoma, t.e. se la formo de la esprimo, la gramatika arangxo de
la teksto kaj la vortelekto estas sendependaj de la demando, cxu la teksto
venas el tiu aux alia fonta lingvo kaj cxu gxi pluiru en tiun aux alian
celan lingvon.

3. Uzebleco
-----------
La kondicxo de uzebleco por laika uzanto ne reganta la celan lingvon havas
la jenajn konsekvencojn:

De la kvindekaj jaroj estas gxenerale agnoskita kaj gxis hodiaux ne
kontestita la diagnozo, ke tut-auxtomata, altkvalita tradukado estas
malebla. (Eblas nur tutauxtomata krudakvalita tradukado aux altkvalita
tradukado realigita kunlabore inter homo kaj komputilo.En cxi-lasta kazo
la kontribuo de la homo povas okazi antaux, dum aux post la laboro de la
sistemo. Se antauxe, do povas temi pri verkado en aux adaptado al aparte
faciligita lingvajxo, temo ofte diskutata en la faktereno.)

Por DLT la konsekvenco estas, ke en la tradukprocezo necesas helpo fare de
la uzanto. cxar la uzanto regas nur la fontan lingvon, la helpo okazu pere
de interaga dialogo en la fonta lingvo. Cxar la sistemo funkciu malcentre,
praktike maleblas, ke la uzanto helpu en tiu parto de la tradukado, kiu
kondukas de la interlingvo al la cela lingvo, cxar tiu parto ja okazas
dise en la mondo kaj en neantauxvideblaj momentoj horojn, tagojn aux
jarojn post la origina survojigo de la mesagxo.

El cxi cxio sekvas, ke la kontribuo de la uzanto okazu en la unua parto de
la tradukprocezo, do dum la tradukado el la fonta lingvo en la
interlingvon.

La posta plutradukado el la interlingvo en la celan lingvon okazu
tutauxtomate kaj estu altkvalita. Cxar tamen tutauxtomata altkvalita
tradukado ne eblas, necesas do, ke la interlingvo estu en decida maniero
pli plutraduktauxga ol ordinara lingvo.

La rolo de Esperanto
--------------------
Jen la rolo de Esperanto: Por DLT estis elektita Esperanto kiel
interlingvo. Esperanto kombinas en si du ecojn: gxi estas pli klara ol
etnaj lingvoj (sintakse, vortfarade) kaj gxi estas samtempe auxtonoma.

- La sintaksan kaj vortstrukturan klarecon necesas plifortigi kompare al
la normala homa Esperanto. (Vidu sube.)

- La auxtonomecon Esperanto ne posedis jam en 1887. Gxi gxin akiris per
multjardeka nekonscia uzado en (dualingva) lingvokomunumo. Per tio
Esperanto posedas decidan ?avantagxon kompare al eblaj interstrukturoj
artefaritaj por cxi tiu apliko.

Modifita Esperanto
------------------
Kelkaj vortoj pri la modifoj faritaj en Esperanto por DLT. La temo de
tempo al tempo ekscitas diskutantojn, kiuj uzas gxin aux por ataki la
projekton DLT aux por cxerpi subtenon al la propraj projektoj por
reformita Esperanto.

En la preparstudo por DLT (vidu sube) estis proponita aro da modifoj kiuj
igu Esperanton pli tauxga por sia funkcio en DLT. Dum la prototipa
projekto (vidu sube) okazis praktika eksperimentado pri parsado, arangxo
de sintaksaj kaj vortfaradaj strukturoj de Esperanto kaj pri la fazo de
struktura transiro, kiu estas centra funkcio en tradukado. Okazis ankaux
praktikaj eksperimentoj kaj testoj pri la vorttransiro, kiu estas la cxefa
semantika obstaklo malebliganta la tutauxtomatan altkvalitan tradukadon.

Post cxi cxiuj eksperimentoj la DLT-teamo konstatis, ke la plejparto el la
origine proponitaj modifoj en Esperanto ne necesas por la interlingvo de
DLT. Cxar poste la semantika traktado necesigis cxerpon de scio el
grandkvantaj tekstaroj, kiuj ekzistas en Esperanto, sed ne en iu modifita
formo de Esperanto, la kiel eble plej proksima reiro al Esperanto farigxis
des pli dezirinda. Restis ne pli ol du esencaj modifoj:

- La interlingvo de DLT uzis signojn de morfemlimoj, tiel malebligante
misanalizojn de vortoj kiel la famkonataj kol/eg/o-koleg/o, sen/dat/a-
send/at/a ktp. (Oni sen/dub/e memor/as, ke tiu/j/n morfem/sign/o/j/n jam
en/konduk/is Zamenhof.)

Cxi tiun regulon akompanas iom da fajnpolurado de la Esperanta
morfemsistemo, ekz. necesis difini la tabelvortojn "kiu", "tiu" ktp. kiel
unu-morfemajn, cxar ilia fina "-u" ja ne estas la imperativa "-u". Oni
povas uzi cxi tiun liberecon de difinado ankaux por ripari kelkajn
perturbojn de la vortfarado, ekz. difinante la kunmetajxon terpom' kiel
unumorfeman, cxar evidente ne temas pri ia tera speco de pomo, sed pri
pruntita metaforo maltipa por la Esperanta vortfarado.

- La interlingvo de DLT estis sintakse unusenca. Oni per tio evitas amason
da misanalizoj de frazstrukturoj, kiujn homo kutime apenaux rimarkas, sed
kiuj ja grave malhelpas la auxtomatan analizon de frazoj.

Jam la preparstudo de DLT montris, ke por tiu sintaksa unusencigo suficxas
unusola signo, kiun oni uzis kiel signon de sintagmofino. Ekzemplo:
Malfiksu la sxrauxbon de la kovrilo kiu estas fiksita per aparta plasta
ringo.

Eblaj analizoj:

- sxrauxbo kiu estas fiksita

- kovrilo kiu estas fiksita

Unusencigo en DLT: Se "kiu" rilatas al "kovrilo", do "la kovrilo kiu estas
fiksita per aparta plasta ringo" estas sintagmo, kiu dependas de la
prepozicio "de". Se "kiu" rilatas al "sxrauxbo", do de "de" dependas nur
"la kovrilo", oni do metas sintagmofinan signon, kiu informas analizajn
funkciojn, ke "kiu..." ne dependas de "kovrilo", sed de io alia. La
reganto de "kiu..." do estas "sxrauxbo".

Kalendaro de DLT:
-----------------
1979. Toon Witkam, kunlaboranto de BSO, havas la originan ideon traduki
  perkomputile en retoj kaj kun Esperanto kiel interlingvo.

1982-1983. Prepara fazo. Preparstudo realigita de Toon Witkam kun unu
  kunlaboranto kun subvencio de la Euxropa Komunumo.

1984-1990. Prototipa fazo BSO ricevas kvindekprocentan subvencion de la
  nederlanda registaro por prototipa evoluigo dum ses jaroj. La firmao
  starigas la sekcion BSO/Research kaj dungas grandan teamon (maks. cx. 20
  personojn) kaj evoluigas serion da prototipoj por la lingvoparo angla-
  franca tra la interlingvo Esperanto.

1987. Prezento de la unua prototipo al la faka gazetaro en Utrecht.

1988. Prezento de la dua prototipo al la faka publiko en la konferenco
  Coling en Budapesxto.

1988-90. Pluevoluigo de novaj teknikoj surbaze de la testrezultoj de la
  unuaj prototipoj, petoj (kaj parte asignoj) de patentoj.

1990. Lauxplana fino de la projekto.

(1990-1992) La firmao kuntenis la teamon fondante novan sekcion
  BSO/Language Technology en Baarn (Nederlando), kiu vendis programarajn
  servojn en lingvoteknologia tereno surbaze de la ?spertoj el DLT.

Bazaj karakterizajxoj de DLT (aldone al la supre klarigitajkondicxoj de
multlingveco, malcentra uzado kaj aplikebleco por laikoj kun cxiuj ties
sekvoj) estas:

- Duobla transira traduko kun Esperanto kiel interlingvo.

- Dependosintakso.

- Implica solvo de la semantika kaj mondoscia problemaro de vort-
  transiro.

La unua solvo provis uzi sciobankon de vortrilatoj en la interlingvo. La
posta solvo uzis lingvoparajn sciobankojn el paralelaj tekstoj en la
interlingvo kaj po unu el la fontaj kaj celaj lingvoj (t.n. Dulingva
Sciobanko). Cxi tiu solvo estas ankoraux nun avangarda kompare kun la
traduksistemoj disponeblaj en la merkato.

La projekto ampleksis cx. 50 homjarojn da laboro.

Mi, kiu verkas cxi tiun resumon kunlaboris en BSO de 1985 gxis 1992, en la
finaj monatoj de DLT kiel projektestro.

Klaus Schubert
klaus.schubert@forigu.flensburg.netsurf.de
schubert@forigu.fhf-tue.com

Esenca bibliografio:
--------------------

Witkam, A. P. M. (1983): Distributed Language Translation. Feasibility
Study of a Multilingual Facility for Videotex Information Networks.
Utrecht: BSO [la preparstudo]

Papegaaij, Bart C. (1986): Word Expert Semantics. Red. V. Sadler kaj A. P.
M. Witkam. Dordrecht/Riverton: Foris [la semantika sistemo de DLT, unua
versio kun nuresperanta sciobanko]

Schubert, Klaus (1986): Linguistic and Extra-Linguistic Knowledge. En:
Computers and Translation 1: 125-152 [la tradukprocezo de DLT en plena
trairo]

Schubert, Klaus (1987): Metataxis: Contrastive Dependency Syntax for
Machine Translation. Dordrecht/Providence: Foris [la dependosintaksa
gramatikmodelo de DLT, unulingva kaj strukturtransira]

Papegaaij, Bart kaj Klaus Schubert (1988): Text Coherence in Translation.
Dordrecht/Providence: Foris [transfrazaj fenomenoj]

Maxwell, Dan, Klaus Schubert kaj Toon Witkam (red.) (1988): New Directions
in Machine Translation. Dordrecht/Providence: Foris [konferencvolumo de
antaux-Coling-konferenco en Budapesxto en 1988]

Schubert, Klaus (1989): An Unplanned Development in Planned Languages. En:
Klaus Schubert (kun Dan Maxwell( (red.): Interlinguistics. Berlin/New
York: Mouton de Gruyter, 249-274 [esperanta vortgramatiko]

Sadler, Victor (1989): Working with Analogical Semantics.
Dordrecht/Providence: Foris [la plej kompleta prezento de la semantika
modelo de DLT, dua version kun Dulingva Sciobanko]

Maxwell, Dan kaj Klaus Schubert (red.) (1989): Metataxis in Practice.
Dordrecht/ Providence: Foris [aplikoj de la dependosintaksa modelo al aro
da lingvoj; enhavas i.a. dependosintakson de Esperanto]

Sadler, Victor (1990): Machine Translation Project Reaches Watershed. En:
Language Problems and Language Planning 15 [enhavas pliajn detalajn
bibliografiajn (!) indikojn]Schubert, Klaus (1992): Esperanto as an
Intermediate Language for Machine Translation. En: John Newton (red.):
Computers in Translation. London/New York: Routledge, 78-95

**************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

En Kroatio pagu per Esperanta mono!
===================================

Multaj esperantistoj vizitis jam la specialan gicxeton de "Popol-Banko de
Kroatio" por akiri, "acxeti" la specialan "Esperantan moneron" eldonita
okaze de la 1-a kongreso de kroataj esperantistoj (25 kunaoj, cx. 7.5 DEM,
vidu Eventoj-127). Estas agrable havi la Esperantan moneron en la posxo,
per kiu eblas lauxplacxe ankaux pagi.

La monera gicxeto de la Popol-Banko estas multe vizitata - aperis ne nur
Esperantaj, sed ankaux pliaj du novaj moneroj de 25 kunaoj. Tial
envicigxas antaux la gicxeto multaj kolektantoj por provizi siajn
kolektojn per nove aperintaj moneroj.

La vorto "Esperanto" tial lastatempe ofte auxdigxas en gxis nun nekutima
medio rilatanta al - moneroj.

Spomenka Sxtimec

Rim: Interesitoj povas mendi la E-moneron kontraux 20 NLG kun aldonaj 5
por la sendokostoj cxe: Kroatia E-Ligo, Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb,
Kroatio, rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

CNN denove pri ni
=================

La 15-an de decembro la monde spektata novajxtelevido CNN elsendis
plurminutan programeron, raportanta pri Esperanto kiel ebla lingvo por la
Euxropa Unio. La tre favora raporto montris librobutikon kun mil
Esperantaj verkoj vendataj, auxdigis specimenajn parolojn en Esperanto,
kaj klarigis la valoron de Esperanto.

La sama programo estis prezentita ankaux en pluraj lokaj novajxprogramoj,
bazigxantaj sur la programo de CNN (ekz. en Auxstralio, 9-a kanalo).

inf: K. Jones, D. Broadribb

**************************************************************************

Patento pri tajpmasxino
=======================

En la jxusa numero de MONATO aperas artikolo de Boris Kolker pri "Enigmoj
de Ludoviko Zamenhof". En gxi li traktas plurajn facetojn malmulte
konatajn pri la auxtoro de Esperanto, i.a. pri la tajpmasxino, kiun li
inventis. Akompanas la artikolon kopio de la patento kiun "Dr Lazarus
Samenhof in Warschau" akiris kaj planojn pri lia tajpmasxino.

Interesitoj pri MONATO povas ricevi senpagan provnumeron cxe

Flandra Esperanto-Ligo,
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, 
rete: FEL@forigu.agoranet.be

**************************************************************************

Onta esperantista akademiano?
=============================

Okaze de novaj kandidatigoj por la membreco de Hungara Akademio de
Sciencoj, en ties decembra oficiala revuo "Magyar Tudomany" aperis
rekomendo por la konata esperantisto prof. Otto Haszpra.

Oni emfazas liajn meritojn en esplorado (hidrauliko, hidromekaniko ktp)
kaj ankaux en kultivado de faklingvo(j). La revuo mencias nur kelkajn el
liaj distingoj, sed inter ili trovigxas ankaux tiu de Pro Esperanto de
HEA.

inf: Blazio Vaha
wacha@forigu.ny01.nytud.hu

**************************************************************************

E-prezento cxe jula foiro
=========================

Internacia klubo de virinoj, en kiu plejparte membras la edzinoj de la
eksterlandaj diplomatoj en Kroatio, cxiujare organizas Julan (Kristnaskan)
foiron, kies profiton oni direktas al handikapitaj infanoj.

Dum la tago estis organizita ankaux la kultura programo dum kiu
prezentigxis infana koruso, infanoj el la SOS-infanvilagxo, popularaj
kantistoj. Al la programo kontribuis ankaux esperantistoj: lernantoj de
Esperanto el la zagrebaj bazlernejoj. Ili prezentis kelkajn kantojn en E-o
kaj memverkitajn kristnaskajn poemojn.

M. Belosxevicx
mbelosev@forigu.jagor.srce.hr

**************************************************************************

Euxropa volontula servo
=======================

En la bulteno Vertikale-13 (p. 57) de Flandra E-Ligo mi menciis la
provprojekton de la Euxropa Komisiono (EK) pri Euxropa Volontula Servo. Mi
ne konas ekzemplojn de realigoj, sed sxajne estis sukceso, cxar la EK
(komisionano Edit Resson) lancxis plurjaran projekton (1998-2002) per kiu
junuloj (18-25 jaraj) kapablas akiri profesiajn spertojn kaj kunlabori al
lokaj projektoj.

Por la jaroj 1998-99 oni bugxetis 60 milionojn da ekuoj. Volontuloj
ricevos repagon de la vojagxkostoj kaj monatan "posxmonon" de 200 ekuoj.

Mi pensas, ke la Euxropa Esperanto-Movado havas rimedojn por proponi kaj
kunordigi tiajn projektojn, favore al la volontuloj kaj al la movado. En
gxi povas esti ekzemple solvo por la kriza situacio de la grandaj E-
bibliotekoj.

RR
el Vertikale, nro 19

**************************************************************************
**************************************************************************

"Kiel gvidantojn la Esperanto-Movado bezonas ne homojn, kontentajn teni la
aferon funkcianta, sed homojn dauxre strebantajn progresigi la aferon, kaj
tia persono estis Lapenna!"

Memore al Ivo Lapenna (05.11.1909 - 15.12.1987),
================================================

- la kreinto de la moderna Esperanto-movado


Okaze de la 10-jara datreveno de la forpaso de mia edzo, Ivo Lapenna, la
15-an de decembro 1987, oni petis min skribi artikolon pri li. Mi deziras
mallonge memorigi la esperantistaron pri la grandega signifo, kiun li
havas por la Esperanto-Movado.

Frue Ivo Lapenna estis internacie orientita. Kiel 17-jara gimnaziano li
sciigxis pri la Internacia Lingvo. Li tuj komprenis gxian geniecon kaj
komencis mem studi gxin. En 1929 li iniciatis kaj kunfondis la Studentan
E-Klubon en Zagreb. Jen citajxo el "Esperanto en Perspektivo", p. 84-85:
"En universitataj medioj sukcese agis studentaj aux akademiaj Esperanto-
kluboj en pluraj landoj. ... La plej aktiva el ili sendube estis la
studenta, poste Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1929-1941), kiu gxis
aprilo de 1941, kiam la naziaj-fasxistaj armeoj invadis Jugoslavion,
funkciis ankaux kiel administra centro de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo
(STEL-o)." Ekde 1937 gxis 1950 li estis prezidanto de Jugoslavia
Esperanto-Ligo kaj estrarano de UEA ekde 1947.

Ivo Lapenna estis ankaux redaktoro de la jugoslavia organo "La Suda
Stelo", revuo socia, kultura, literatura kaj primovada. Gxi aperis - kun
kelkaj interrompoj - ekde 1932. Lapenna mem verkis multajn artikolojn,
ofte anonime, cxar li opiniis, ke ne estas oportune ke lia nomo tro ofte
aperu. Ekde 1981 sub la cxefredaktado kaj gvidado de Ivo Lapenna la
kultura kaj informa revuo "Horizonto" (eldonita en Kopenhago) farigxis
same influa kaj historie valora kiel la tiama "La Suda Stelo".

Pro pure politikaj kauxzoj Ivo Lapenna forlasis Jugoslavion en 1949.
Kvankam li gxuis grandajn respekton kaj auxtoritaton pro sia alta pozicio
en la Universitato de Zagreb li neniel volis vivi, labori kaj
kunrespondeci en totalisma lando. Li venis al Parizo kaj farigxis
kunlaboranto de "Centre National de la Recherche Scientifique de Droit
International Public". En 1951 li translokigxis al Londono, kie li ricevis
postenon en la mondfama universitato "The London School of Economics and
Political Science", Universitato de Londono. Tie li farigxis profesoro pri
Kompara Sovetia kaj Orienteuxropa Juro, per kio li atingis sian duan
profesorecon.

Kiel estrarano kaj ekde 1955 gxenerala sekretario de UEA, Ivo Lapenna
iniciatis kaj gvidis multnombrajn agadojn, sed nur kelkaj estas menciitaj
cxi tie.

1949: Internacia Somera Universitato (nun Internacia Kongresa
Universitato); Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso (siatempe premiita
per la argxenta "Pokalo Ivo Lapenna");

1952: Fondis "Centro de Esploro kaj Dokumentado" (CED);

1952-1954: Grandaj kampanjoj (miloj da artikoloj kaj impona ekspozicio)
lige kun la Peticio al UN/UNESKO, kronitaj per la konsultaj rilatoj inter
UEA kaj la tiama partipolitike neuxtrala UNESKO kaj per la Rezolucio de
UNESKO de la 10-a dedecembro 1954.

Tiu plej grava Rezolucio estas la bazo de cxiuj sekvaj atingoj de la
Esperanto-Movado, i.a. la impona Zamenhof-Jaro, 1959, kun amaso da
artikoloj en nacilingvaj periodajxoj, ekspozicioj, prelegoj, informoj en
radio kaj televido kaj festoj okaze de plia rondvojagxo de Ivo Lapenna en
kelkaj landoj kun kulmina, altnivela festo en Kopenhago. Zamenhof estis
deklarita kiel unu el la grandaj personecoj de la homaro fare de UNESKO;

1961: Acxeto de la domo de UEA en Rotterdam per rimedoj havigitaj cxefe
danke al jura argumentado kaj negocado de Ivo Lapenna. Oni bone komprenas
la fakton, ke Ivo Lapenna ricevis la epiteton "La konstruinto de la
moderna Esperanto-Movado".

1964-66: Ivo Lapenna iniciatis kaj gvidis la sukcesan kampanjon pri la
Peticio 1966 por progresigi Esperanton en internaciaj medioj pere de la
Propono al UN okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro - la plej impresa
iam ajn prezentita de privata instanco (UEA). Preskaux unu miliono da
individuoj kaj iom malpli ol 4.000 organizajxoj subskribis la Peticion.
Bedauxrinde, ke gxis nun gxi ne efektivigxis pro la fakto, ke la
Sekretariato de UN blokis la Proponon kontrauxe al la Cxarto kaj al la
Procedura Regularo de UN.

Jam de la komenco Ivo Lapenna komprenis, ke Esperanto ne estas nura
lingvo, uzebla sole por privata gxuo kaj interkomprenigxo. Gxi estas
antaux cxio rimedo por internaciigi kaj solidarigi la homaron sendepende
de religio, raso, nacio kaj socia tavolo. Certe estas rekomendite, ke
cxiuj seriozaj esperantistoj studu la verkojn de Ivo Lapenna kaj sekvu
lian ekzemplon, nome profundigxu en la lingvo mem, instruu gxin, informu
pri gxi, sed en tauxga maniero. Ivo Lapenna forte admonis, ke ni
discipline konservu la lingvounuecon bazitan sur la Fundamento, kaj ke oni
cxesigu la deformon de la lingvo mem, zorge elektu la plej kompetentajn
membrojn al 'Akademio de Esperanto', kaj ke cxiuj unuece respektu la
Fundamenton.

Ivo Lapenna, kiu ja iniciatis kaj fondis 'Centro de Esploro kaj
Dokumentado' (CED), estis ankaux gxia direktoro gxis 1974. En tiu jaro li
ja forlasis cxiujn siajn postenojn en UEA. Por la dua fojo en sia vivo lia
konscienco devigis lin forlasi cxion, kio por li estis tre kara, nome
Jugoslavion kaj UEA. Li cxesigis ankaux la honoran membrecon de UEA kaj
TEJO kaj firme malakceptis la Honoran Prezidantecon de UEA.

La zamenhofa linio estis dauxrigita de Ivo Lapenna per la sama energio
gxis lia forpaso. Ekde sia junagxo, humaneco kaj internaciismo estas
fundamentaj trajtoj de lia karaktero. Lia lasta Festparolado eldirita dum
la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, 1987, havis la
titolon: Esperanto kiel Lingva Esprimo kaj Instrumento de Humaneca
Internaciismo. La koncepton "Humaneca Internaciismo" Ivo Lapenna kreis kaj
lancxis kiel science korektan anstataux la absolute identa, sed science
neadekvata koncepto de Zamenhof, nome "Interna Ideo".

En 1976 Sarlanda E-Ligo organizis la unuan "Internacian Esperanto-
Konferencon de la Neuxtrala Esperanto-Movado". Tiaj konferencoj estis
organizitaj cxiu-jare gxis 1987. LaInternacia Centro de la Neuxtrala
Esperanto-Movado (ICNEM) estis fondita en Strasburgo en 1980, por ke gxi
estu bazo por la kultura kaj informa revuo Horizonto, lancxita en
Hispanio, 1976.

Ekde 1981 Ivo Lapenna faris sian plejeblon, por ke ni cxiuj kune celebru
la Jubilean Jaron per grandega manifestacio. (Vidu: Skizo de Baza Programo
por la Jaro de la Internacia Lingvo (Esperanto) 1887-1987, verkita de Ivo
Lapenna, Horizonto, 1981, n-ro 34). Lapenna deziris, ke la Jubilea Jaro
ehu tra la tuta mondo, ecx pli ol la Zamenhofa Jaro 1959. Montrigxis, ke
dum la decida kunveno de UEA la tuta, unika plano forfalis.

Tamen Lapenna dauxrigis sian planon por la Jubilea Jaro. La krono de tiu
agado estis lia organizado de la "Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco:
Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo", Graz 1987. Dek fake plej kompetentaj
esperantistoj lekciis, la monumento "La Espero" estis starigita kaj
inauxgurita sur la Esperanto-Placo, kaj multaj aliaj kulturaj eventoj
estis organizitaj. Elstara kultura manifestacio!

Ekde lia junagxo, humaneco kaj internaciismo estis fundamentaj trajtoj de
lia karaktero. Liaj du konceptoj Humaneca Internaciismo kaj Aktiva
Neuxtralismo estis bazo de lia laboro. Pluraj politikistoj tra la mondo
adaptis ambaux konceptojn.

Lapenna tro frue forpasis kaj postlasis multajn nefinitajn laborojn. Lia
arkivo konsistas el abunda materialo, kiu valoras seriozan studadon de
fidindaj historiistoj.

- Ankaux nun oni povas cxerpi el liaj verkoj. - En recenzo pri lia verko
Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj d-ro Verloren van Themaat skribis: "Kiel
gvidantojn la Esperanto-Movado bezonas ne homojn, kontentajn teni la
aferon funkcianta, sed homojn dauxre strebantajn progresigi la aferon, kaj
tia persono estas Lapenna!"

Fine, mi havas gxojigan informon. La 23-an de auxgusto 1997 fondigxis en
Vieno Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Gxi okupigxos pri la
persono kaj pri la agado de Ivo Lapenna. Gxia celo estas studi liajn
verkojn, informi la gazetaron kaj protekti liajn nomon kaj verkojn.

Mi esperas, ke tiuj signoj montras, ke la esperantistaro fine komprenas la
signifon de Ivo Lapenna por la Internacia Lingvo kaj rekomencas cxerpi el
liaj ideoj, esprimitaj en liaj verkoj.

Birthe Lapenna
lapenna@forigu.cybernet.dk

**************************************************************************

Stipendio Ivo Lapenna
=====================

Memore al Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj
por la Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado en la scienco
speciale, Fondajxo Ivo Lapenna starigis "Stipendion Ivo Lapenna".

La stipendio konsistas el subvencio al kiel eble plej multaj disertacioj
je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas
pri esperantologio kaj/aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko
kaj estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.

Stipendio-1996
--------------
En 1996 la Stipendio estis aljugxita por jena faklaborajxo:

"Skautowej Ligi Esperanto 1918-1995" (Monografio de Skolta Esperanto-
Ligo), magistra disertacio akceptita de Jagiellona Universitato de Krakovo
(Polio); auxtoro: s-ro Jaroslaw A. Fotyga.

Stipendio-1997
--------------
Ankaux en 1997 la Stipendio estis aljugxita por faklaborajxo:

"Az eszperanto nyelv propedeutikus szerepe az olasz nyelvet tanulo magyar
gyerekek kepzeseben" (La propedeuxtika valoro de Esperanto en la formado
de hungaraj infanoj lernontaj la italan lingvon), disertacio akceptita de
la Universitato Eotvos Lorand en Budapesxto (Hungario); auxtoro: D-rino
Katalin Smideliusz.

Stipendio-1998
--------------
Stipendio Ivo Lapenna estos denove aljugxita en 1998 por disertacio
oficiale akceptita de universitata instanco en la jaro 1997.

Auxtoroj dezirantaj kandidatigxi al la Stipendio bv. peti la detalan
regularon de la sekretario-kasisto de Fondajxo Ivo Lapenna, s-ro Jimmy
Stryhn Meyer, p/a Lagoudaki, 59 Avenue de la Gare, LU-1611 Luksemburgo,
Luksemburgio.

Limdato por la alsendo de faklaborajxo en du ekzempleroj estas fino de
februaro 1998 al:

D-ro Klaus Perko,
Lendkai 111, AT-8020 Graz, Auxstrio

**************************************************************************

10.000 subskriboj!

Jam pli ol 10.000 personoj subskribis la Manifeston de Prago!
=============================================================

La subskriboj por la Manifesto de la Esperanto-Movado, lancxita en la UK
en Prago en 1996, eniris la duan dekmilon. Fine de novembro la suma nombro
estis 10391. La Centra Oficejo de UEA dauxre akceptas subskribojn kaj
disponigas por tiu celo presitajn listojn (por 20 nomoj) kaj posxtkartojn
(por 4 nomoj).

UEA baldaux eldonos studlibreton, kiu enhavos po unu artikolon pri cxiu
ero de la Manifesto. Gxia celo estas pliprofundigi la konon de la
Manifesto. Krom por memstudado gxi tauxgos tre bone kiel bazo por diskutoj
en kluboj, konversaciaj rondoj kaj aliaj Esperanto-arangxoj.

CO de UEA

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Informoj pri la Internacia Tradukreto (ITRE) nun haveblas ankaux tra
Interreto: http://www2.dk-online.dk/users/TeamHolm/itre.htm ITRE havas
nun 57 tradukistojn por 28 lingvoj.

* * *

La Komerca Cxambro de Colmar (Francio) diskonigas la liston de neokupitaj
profesiaj ejoj en pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton:
http://www.rmcnet.fr/cci/

* * *

Antauxnelonge naskigxis "Agora", nova Interret-servilo. Interese estas, ke
cxe "Agora" Esperanto estas unu el la 4 oficialaj lingvoj. Agora
publikigas cxiujn siajn brosxurojn en Esperanto, tarifojn, sed ankaux
kursojn. La hejmpagxo: http://www.agoranet.be

* * *

Hispana Esperanto-Federacio informas pri siaj novaj Interretaj adresoj:
retpagxoj: http://www.esperanto-es.org, retadreso de publika informado:
info@forigu.esperanto-es.org, de anoj kaj administrado: admin@forigu.esperanto-es.org

* * *

Bonvolu noti, ke la cxiutaga retmagazino "Komentoj" havas ekde nun novan
TTT-adreson: http://www.esperanto.ch/Komentoj/    Sxangxigxis ankaux la
adreso de la kompilanto/redaktoro Dietrich Weidmann: info@forigu.esperanto.ch

* * *

Cxe la TTT-ejo de Andaluzia E-Unuigxo www.ciudadfutura.net/esperanto/ nun
vi povas konsulti la lastan numeron de Gazeto Andaluzia, - kaj niajn
statutojn. Krome, nova servo estas "Agora", afisxejo kie bonvenas cxiuj
viaj mesagxoj rilataj al E-o, Andaluzio aux AEU. -
inf:delpozo@forigu.santandersupernet.com

**************************************************************************

Esperanta Retvendejo
====================

Okaze de la Zamenhoftago 1997 kiu samtempe estas Tago de la Esperanto-
Libro, malfermigxis la unua Esperanta Ret-vendejo.

En la Esperanta Retsupermerkato vi povas agrable promeni laux la libroj,
diskoj, kasedoj, komputilajxoj, filatelajxoj, ktp. Vi povas ankaux krei
listojn laux via prefero, ekzemple liston de difinita auxtoro.

Promenante vi povas rigardi la kovrilpagxon de viaj preferataj libroj,
auxdi pecon el viaj preferataj diskoj, legi recenzon pri ili aux venigi
pliajn detalojn.

Ekzistas la eblo nur viziti la novajxojn aux elekti alian kategorion,
ekzemple la bazajn literaturajn verkojn, t.e. la libroj kiuj laux William
Auld aperu nepre en cxies biblioteko.

Kompreneble vi povas ankaux mendi la varojn. Por mendi simple metu la
varojn en vian butikumkorbon. Kiam ajn vi povas kontroli, kiom estas en
via korbo, aldoni pliajn ajxojn, aux remeti kelkajn sur la bretojn de la
retvendejo.

La Esperanta Retsupermerkato estas iniciato de Flandra Esperanto-Ligo kaj
de la Interret-peranto Agora.

La adreso de la retvendejo estas:

http://esperanto.agoranet.be/supermarkto/

**************************************************************************

ILEI KAJ INSTRUADO
//////////////////

Pasporto al la Tuta Mondo
=========================

Post la sukceso de la MAZI-filmo, teamo cxe E-Ligo de Norda Ameriko, ELNA
decidis lancxi novan projekton "Pasporto al la Tuta Mondo", nome produkti
veran filmon (ne desegnofilmon), aplikeblan por instrui Esperanton en
televido.

La projekto estis prezentita en la UK en Tampere, kaj ekde tiam estas
farataj la unuaj 4 lecionoj, kiuj finfarigxos ankoraux en 1997.

La serio uzos modernajn teorion kaj teknikojn de lingvo-instruado. La
strukturita kaj zorge prilaborita lern-sistemo konvinkos profesiajn
instruistojn kaj fakulojn, ke ankaux esperantistoj kapablas krei, ne nur
adapti, tauxgajn instrumaterialojn.

Dum la adelaida UK la Estraro de U.E.A. decidis auxspicii la projekton,
kaj Esperanto- Ligo por Norda Ameriko (ELNA) nun petas kiel eble plej
multe da donacoj kaj antauxmendoj, por ke la sekvaj kvin lecionoj estu
filmitaj somere 1998. Rolantoj (patro, patrino, 3 gefiloj, gasto,
raportistino, butikistino, detektivo) venas el 6 landoj.

Antauxmendoj de la unuaj kvar lecionoj kostas 85 USD, kaj antauxmendoj de
la tuta serio de 15 lecionoj ankoraux nur 300 USD (pageblaj pere de ELNA
aux UEA-konto: nmvm-n)

ELNA jam investis signifan sumon por atingi la gxisnunan staton, sed por
sukcese fini la filmadon necesas ekstera financa subteno. Cxiuj
kontribuintoj de minimume 500 dolaroj estos menciataj surekrane! Subtenu
la projekton, kaj kontaktu:

Lusi Harmon,
Komisiito de ELNA
2389 Thackeray Drive, Oakland CA 94611 Usono.
Tel: +1-510-5318393, fakso: +1-510-5310152
Rete: lusiharmon@forigu.aol.com

**************************************************************************

Forumo de instruistoj
=====================

Antaux la UK en 1998 ILEI planas okazigi tutsemajnan seminarion. Dum la
Universala Kongreso ILEI organizos t.n. "Forumon" dum kiu la
kongresanoj/E-instruantoj povos starigi diversajn demandojn ligitajn al la
problemoj kiujn ili frontas dum la E-instruado. ILEI tre volonte kompilos
la konsilbrosxuron kun la respondoj al la plej oftaj demandoj/problemoj de
la E-instruantoj.

Komitate
--------
Dum la adelaida komitatkunsido ILEI akceptis la proponitan kontrakton kun
Int. E-Instituto, IEI.

Oni ankaux decidis, ke pere de anonco en la IPR, ILEI dauxre instigu siajn
membrojn aboni "Eventoj".

Apartan atenton la Komitato donis al la "Trijara laborplano 1998-2000"
kiun oni nomis la "Strategia trijara laborplano".

Surbaze de la "strategia plano" la Estraro prilaboros planon kun la
prioritataj punktoj por la jaro 1998 kaj kompilos la dokumenton "Kontribuo
de ILEI al la Kampanjo 2000".

- Teksto de la "Strategia trijara laborplano de ILEI (1998-2000)" estas
havebla laux peto de la sekretario de ILEI:

Marija Belosxevicx,
Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio
rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr

Rim: Abonantoj de la retposxta versio ricevas la strategian laborplanon
kiel suplemento al tiu cxi numero. - ndlr

**************************************************************************

Nur por la retposxtaj abonantoj

Strategia trijara laborplano de ILEI (1998-2000)
------------------------------------------------

1. Sekcioj kaj membraro:
------------------------
1.1. Teni intensajn kontaktojn kun la sekcioj per regulaj cirkuleroj kaj
kiam eblas per vizitoj

1.2. Revigligi sekciojn neadekvate funkciantajn

1.3. Admoni sekcioj esti maksimume malfermaj al junaj praktikantaj
instruistoj kaj novaj agemaj fortoj

1.4. Starigi novajn vojojn akcepti kotizpagojn kaj prilabori kelkajn
kategoriojn de la membraro

1.5. Starigi novajn sekciojn kaj nomi novajn reprezentantojn

1.6. Eldoni fresxan varbilon por membrigo kaj donacoj al la fondajxoj kaj
kasoj

1.7. Okazigi la konkurson "La plej aktiva landa sekcio"

2. Komisionoj kaj komisiitoj:
-----------------------------
2.1. Malcentrigi la laboron per kreo de kerno de aktivaj internaciaj
kunlaborantoj, cxu kiel unuopuloj, cxu kiel komisionanoj

3. Financoj:
------------
3.1. Kreskigi la kapitalon de la Ligo per identigo de samtempe valoraj kaj
enspezigaj projektoj

3.2. Alvoki por donacoj por la fondajxoj kaj kasoj de la Ligo

3.3. Faciligi testamentadon al la Ligo

3.4. Ricevi monon de ekstermovadaj instancoj por plenumi edukajn
projektojn

4. Ekzamenoj
------------
4.1. Reekzameni la postulojn de la elementa kaj meza ekzamenoj

4.2. Dauxre flegi la konsilarojn por la ekzamenantoj kaj kursocentroj

4.3. Dauxrigi la kiel eble plej vastan proponadon de la ekzamenoj

4.4. Praktike lancxi la superan ekzamenon

4.5. Esplori la historion de la porinstruistaj ekzamenoj

5. Instruado kaj instru-eksperimentoj:
--------------------------------------
5.1. Kolekto de informoj pri lokaj instru-kondicxoj

5.2. Listigo de kontrolendajxoj

5.3. Kolokvo en Montpellier '98

5.4. Eksperimento en kelkaj lernejoj 98-99

5.5. Ekspluato de rezultoj

6. Servoj al instruistoj kaj instruantoj:
-----------------------------------------
6.1. Registri kursojn cxiunivele kaj aperigi la rezultojn en la sama
lernojaro

6.2. Aperigi  korespondpetojn (individuaj kaj klasaj)

6.3. Diskonigi internaciajn arangxojn por lernantoj kaj aparte zorgi pri
la Gimnazio

6.4. Dauxrigi la organizadon de internaciaj konkursoj

6.5. Peradi la kontaktojn inter samfakulaj membroj

6.6. Kompili aktualan liston de lernejoj kiuj akceptas gast-instruistojn
kaj vizitantojn, kaj liston de tauxgaj vizitantoj

6.7. Helpi al malbonhavaj kolegoj

7. Instruista trejnado kaj universitata agado:
----------------------------------------------
7.1. Organizi metodikajn kaj trejnseminariojn por la instruistoj kun
aparta atento al la regionoj (landoj) de kie oni pro diversaj
malfacilajxoj ne povas cxeesti jam tradiciajn pedagogiajn arangxojn 7.2.
Diskonigi la eblecojn por internacia klerigo

7.3. Kunlabori kaj subteni E-fakojn cxe universitatoj

8. Konferencoj:
---------------
8.1. Logi partoprenantojn el kiel eble plej diversaj mondpartoj, unuavice
praktikantajn instruistojn de E-o

8.2. Fortigi la fakan programon

8.3. Faciligi intersxangxon de spertoj pri instruado cxiuspeca

9. Eksteraj rilatoj:
--------------------
9.1. Kontakti kun UNESKO, UN kaj aliaj organizoj pri internacia edukado

9.2. Aktive kunlabori kun landaj kaj kontinentaj eduk-instancoj

9.3. Konstrui kaj diskonigi superrigardon pri la cxefaj fondajxoj kaj
organizoj agante internacie pri lingvo-instruado

9.4. Reprezentigxi en internaciaj konferencoj pri edukado kaj lingvo-
instruado

9.5. Preparo por la Euxropa jaro de la lingvo (2001)

10. Informado:
--------------
10.1. Verki nacilingvajn flugfoliojn pri ILEI

10.2. Proponi nacilingve tradukitajn aux verkitajn artikolojn al la faka
gazetaro pri: edukado por internaciismo, la propedeuxtika valoro de E-o,
la praktikaj kaj etikaj valoroj de E-o, prezento de rezultoj de
E-instruado

10.3. Prilabori kaj praktike lancxi TTT-ILEI pagxon kun plurlingvaj
informoj

11. Eldonado:
-------------
11.1. Dauxrigi eldonadon de la gazetoj (IPR, Juna amiko)

11.2. Akiri tauxgajn manuskriptojn, samtempe bezonatajn kaj enspezigajn

11.3. Prioritataj kampoj estas:

- lernolibroj, gvidiloj, kasedoj, videofilmoj

- laborlibroj

- didaktikaj ludoj

- pedagogiaj verkoj kaj instruistaj gvidiloj

- ekzerclibroj ligitaj al la ekzamenoj

- materialo pri lingvaj problemoj

11.4. Subteni alies pedagogiajn eldonajxojn, lauxeble kuneldoni

11.5. Kunlabori en la projekto "Instruista terminaro"

12. Movada agado:
-----------------
12.1. Eluzi kaj diskonigajn eblecojn de UEA kaj aliaj por teni movadanojn
bone informitaj pri la Ligo

12.2. Fortigi la renomon de "Tago de la Lernejo" dum la UK 

12.3. Starigi kontaktojn kun aliaj fakorganizoj

12.4. Kunlabori kun AdE, AIS, ELTE, Universitato en Poznan, IEI kaj
similaj organizoj pri edukaj projektoj

12.5. Aktiva partopreno en la "Kampanjo 2000"

13. Bibliografio
----------------
13.1. Kunlabore kun aliaj E-organizoj kaj E-centroj komenci kompiladon de
gxenerala bibliografio de cxiuj E-eldonajxoj rilate al E-instruado,
lernejaj eksperimentoj, ksm.

inf: Marija Belosxevicx
mbelosev@forigu.public.srce.hr

**************************************************************************

Niaj lerniloj - kiaj?
=====================

En serioj de ses artikoletoj ni provos ekrespondi tiun demandon. Lerniloj
el kiuj homoj gxenerale nun lernas fremdajn lingvojn estas cxefe aux tute
cel-lingvaj. Ili uzas diversajn helpilojn - studentan libron, ekzerc-
librojn, sonmaterialon kaj videofilmojn, afisxojn, interagajn komputilajn
programojn, gvidilojn por instruistoj - kun kutime pluraj se ne cxiuj el
tiuj integritaj en mult-alira lerna pakajxo. La enhavo rilatas al la
nuntempa cxiutaga aux fantazia vivo kaj al la atendeblaj komunikaj bezonoj
de la lernantoj. Ili atingis altan teknikan nivelon. Malmultaj el la
ekzistantaj E-lerniloj kongruas kun tiu profilo.

En la sekvaj numeroj de Eventoj, ni esploru kialojn kaj bezonojn, kadre de
ses temoj:

1. Kial cel-lingvaj lerniloj?

2. Kial situaciaj kaj ne temaj?

3. Situacioj kaj gramatiko.

4. Esperanto - malfacila lingvo?

5. Verboj podio-centren.

6. Niaj lerniloj estonte.

Necesas lernpakajxoj diversigitaj laux agx-grupoj, stud-metodo (ekz. hejma
kaj individua aux grupa kaj gvidata), laux lern-kialoj (vojagxemo,
kulturo, societemo, movademo, lingva scivolo, stud-deziro ktp.). Tio je
kio ni ne plue diversigu niajn lernilojn estas la deven-lingvo de la
lernantoj. Kial ne? Tion sekvu en la sekva numero.

Stefan MacGill

**************************************************************************

De koro al koro
===============

La krasnojarskan Pionirpalacon, en kiu trovigxas cx. 340 diversaj kluboj,
laboratorioj, metiejoj... vizitadas cx. 5000 geknaboj (5-18-jaraj).
Funkcias tie ankaux t.n. Internacia Centro, al kiu apartenas 7 lingvo-
kluboj (inter ili ankaux E-a). Gxia celo estas disvastigo de internacia
kunlaboro, lingvolernado, korespondado. En la lastaj 3 jaroj instruis
ankaux eksterlandaj pedagogoj.

Por plivastigi la eksterlandajn kontaktojn tiu Centro okazigos internacian
ekspozicion "De koro al koro" en marto de 1998. Kiuj volas kontribui aux
korespondi kontaktu la estrinon:

Natalia Surikova, 
Dvorec pionerov, ul. Konstitucii 1, RU-660049 Krasnojarsk, Rusio.

**************************************************************************

KONKURSO
////////

Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================

La konkurso okazas en organizaj kadroj de Internacia Lerneja Konkurso.
Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte.

Taskofolio - 4
--------------

1. Kiam estas uzata la prepozicio po? Skribu minimume tri ekzemplojn
   (3 poentoj)

2. Vi devas vin vesti dumnokte, sed subite la lampoj malfunkcias. En via
tirkesto cxiuj sxtrump(et)oj estas miksitaj: 16 nigraj kaj 8 blankaj. Kiom
da ili vi devas minimume elpreni por havi tutcerte paron da samkoloraj
sxtrump(et)oj? (2 poentoj)

3. Vortludoj:

Kiu piro lumas dumnokte? Kiu ulmo ne havas radikojn? Kiu oro ne placxas al
homoj? (3 poentoj)

4. En kiu jaro kaj en kiu lando naskigxis Marjorie Boulton? Kiun beston
sxi speciale sxatas? (3 poentoj)

5. IKN signifas ikono. Sammaniere formu almenaux 4 tri- kaj 2 kvarsilabajn
vortojn. (3 poentoj)

6. Trovu almenaux ses vortojn kiuj sxajne havas sufiksojn: ul, il, in, et,
er, ad. (3 poentoj)

7. Kunigu verkiston kaj verkon: R. Swartz, C. Rossetti, K. Kalocsay, S.
Sxtimec - Kredu min, sinjorino; Kiel akvo de l' rivero, Vojagxo al
disigxo, Tutmonda sonoro. (3 poentoj)

Vi povas resendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj
ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro!

La solvofoliojn sendu gxis al:

College Albert Camus, Esperanto-grupo,
rue du President Kennedy, FR-62230 Outreau.

Solvojn interrete akceptas Geza Kurucz:
bjg@forigu.mail.datanet.hu

**************************************************************************

FILMOJ
//////

Havu la etan knabinon!
======================

La Esperant-lingva mallongfilmo "La eta knabino" (vidu Eventoj-137) nun
haveblas sur videokasedo. Gxi kostas 29 CHF (svisaj frankoj) plus
sendokostoj kaj estas mendebla cxe: Pf. 858, CH-8034 Zurich, Svisio. Per
fakso cxe: +41-1-2610479, kaj retposxte:

info@forigu.esperanto.ch

**************************************************************************

RADIO
/////

Sxangxoj cxe Radio Vieno
========================

Cxi-vintre Radio Auxstria Internacia ekuzis multajn frekvencojn, al
preskaux la tuta mondo:

- Euxropo: dauxre per 6155 kaj 13730 kHz (cxi-lasta ankaux auxdebla en
Okcidenta Afriko) dufoje cxiudimancxe je 04.05 kaj 15.05 UTC (t.e. 05.05
kaj 16.05 laux mezeuxropa tempo)

- Ameriko: per 7325 kHz Norda Ameriko, per 9870 kaj 9495 kHz Suda Ameriko,
unu elsendo lunde laux UTC je 00.05 (t.e. dimancxe je 19.05 loke en
Novjorko)

- Azio: per 9655 kHz al Proksima Oriento, per 13710 kHz al Sudorienta
Azio, dimancxe je 15.05 UTC (t.e. dimancxe 17.05 en Jerusalemo, noktomeze
post dimancxo en Seuxlo)

Tre gravas raporti al la stacio cxu la novaj kondicxoj estas bonaj aux ne!

Radio Auxstria Internacia
Esperanto, A-1136 Wien, Auxstrio

**************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Verda Lundo
-----------

Esperanta PEN-Centro organizas t.n. "Verdan Lundon" la 12-an de januaro
cxi-foje en la Budapesxta Esperanto-Domo de la 19-a horo. (Adreso: Bp.
XIX. Leiningen u. 4.) Prelegos s-ino Erzsebet Regoczi pri "La vojo de
Esperanto en 'Hungara Sxtata Pupteatro' (UNIMA). Cxiujn interesigxantojn
ni atendas. Organizas: Laszay Anna, (Anjo Amika).

Verda Babilejo Vendreda
-----------------------
Venu ankaux vi babili kun viaj sam-ide-anoj al "Verda Babilejo Vendreda"
cxiam la unuan vendredon de la monato 18-22h en la oficejo de HEA (Bp. VI.
Andrassy 27). Unua kunveno: 03 de januaro!

Budapesta E-Klubo
-----------------
En cxiu 2-a kaj 4-a jxauxdo de la monato vi estas bonvena en la Budapesxta
E-Grupo (funkciigata de fervojistoj) inter 16.30-18.30 en MAV Fejlesztesi
Intezet, Bp. VIII. Muzeum u. 11, I.em.

Silvestra Balo
--------------
Bonvolu relegi la inviton al la silvestra E-balo, kaj aligxi cxe Oszkar
Princz, tel: 268-03-06

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Anoncetoj
=========

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

Mi sercxas informojn pri ekzisto de E-lingva fakliteraturo pri heraldiko
(la terminaron de Jaroslav Klement "Heraldiko leksikologio" 1979 mi jam
havas). Henri Masson, SAT-oficejo, aux rete:
esperantohm@forigu.francemultimedia.fr

"Terminologi-sciencaj aspektoj de interlingvistiko", germanlingvaj aktoj
de la 6-a konferenco de Societo pri Interlingvistiko (1996), 54-pagxa
A/4-formata kajero estas ricevebla kontraux 20 NLG + sk cxe UEA.

Dek jarojn post la germana (1988) kaj Esperanta (1988) versioj, jxus
aperis hungarlingva traduko de "La Nova Realismo" de Bruno Vogelmann. La
verkon tradukis Peter Andras Rados, eldonis gxin la eldonejo Trezor
(Vilmos Benczik).

Estas vendata familia domo 2x100 m2 en la centro de la urbo Mezokovesd
(fama termalbanejo, flughaveno). Gaso, telefono, 5 cxambroj + salono,
mangxejo, 2 bancxambroj, garagxo, kelo + aparta 50 m2 oficejo/vendejo. La
tuto estas tauxga ankaux por ripozdomo kaj por eventuala oficejo. Prezo:
12,7 mFt (127 mil DEM aux 63500 USD). Kontaktu telefone (hungare)
+36-49-313487 aux skribe (E-e) pere de la redakcio.

La 7-an de oktobro en Rijeka forpasis Mehmed-Meho Jakupovicx (nask.1915),
aktivulo de la kroatia laborista, fervojista kaj SAT-movado. Ni funebras
kaj kondolencas.

**************************************************************************

INTERESE
********

La verda senatoro
=================

Artikolo aperinta en la pola gazeto "Zycie" ("Vivo"). Mallongigite.

* * *

"Senatora palaco" de magistro Wojciech (Adalberto) Soczowka estas ligna
kiosko staranta en la urbocentro de Piotrkow Trybunalski apud fisxvendejo,
bier-trinkejo, lombardejo kaj seks-vendejo. Pri tio, ke la kiosko estas
"palaco" informas dulingva surskribo, en la pola lingvo kaj en Esperanto.

Interne de la kiosko, sur muroj, apud la emblemo de Senato de Pola
Respubliko pendas portretoj de la prezidento Aleksander Kwasniewski kaj la
cxefministro Wlodzimierz Cimoszewicz. Sur muro akompanas ilin bildoj de
Kristo, la papo Johano Pauxlo la Dua, la Sankta Adalberto kaj Slawa
Przybylska (pola kantistino). Sur bretaro staras pokalo kun gravurita
surskribo "Wojciech Soczowka - la piotrkova senatoro".

Wojciech Soczowka havas motivojn esti kontenta pri si mem. Li kolektis pli
ol tri mil de subskriboj kaj estis oficiale aprobita de Balot-Komisiono
kiel kandidato por senatoro. Apogis lin plimulto da logxantoj de la
vilagxo Soczowki, al kiuj li promesis gason, kanalizadon, telefonojn kaj
akvokondukon.

Sed Wojciech Soczowka havas pli ambician programon, li volas enkonduki
mondan kalendaron, kiu kalkulas jarojn de komenco de homa civilizacio,
aneksi al Polio la urbon Krolewiec (nune la urbo nomigxas Kaliningrad kaj
apartenas al Rusio), translokigi al Piotrkow Trybunalski Superan kaj
Konstitucian Tribunalon kaj konsekvence enkondukadi en nia lando la
Esperanto-lingvon.

La nova kalendaro konsistanta el 13 monatoj po 28 tagoj estas tiel
konstruita, ke la 13-a tago de monato cxiam estas en vendredo. La aldona,
13-a monato nomigxos "novien". Post la 28-a de decembro estos Tago de
Paco.

Laux la propono de Soczowka, Polio estu dividita je sep provincoj, kiuj
havu siajn proprajn konstituciojn, registarojn kun cxefministroj kaj
grandan memstarecon en Federacia Respubliko. Translokigo de Tribunaloj al
Piotrkow sanigos ilin. La sendependa kandidato volas fondi en Piotrkow
teatrejon, en kiu kiel la unua estos prezentita la dramo de Friedrich
Durrenmatt "Vizito de maljuna sinjorino" alifarita tiel, ke gxia scenario
okazos en Piotrkow Trybunalski. La dramo rakontas pri ruinigxinta urbeto,
en kiu jam ne haltas rapid-trajnoj. La urbanoj de Piotrkow ekkaptas siajn
kapojn kaj diras: "Cxe ni ecx unu kinejo apenaux funkcias!".

Kiam Soczowka farigxos senatoro li klopodos sxangxi la polan nacian
himnon.

Soczowka kredas je sia felicxa nombro - sep. Li naskigxis en 1947 kiel la
sepa infano en familio, en la sama tago kaj monato, en kiu naskigxis Lenin
sed 77 jarojn poste. Li finis 7-klasan bazan lernejon kaj elmigris al
Germanio en 1977. De 7 jaroj li logxas en la vilagxo Soczowki (en
Piotrkow-gubernio) kaj lia sxatata gazeto estas "Piotrkova Semajngazeto -
7 tagoj". La konferencon por jxurnalistoj li organizis la 17-an de julio
je la horo 17-a kaj 7 minutoj. Por la elekta kampanjo li deziris elspezi
7777 zlotojn, sed li konfesas, ke elspezis jam pli multe. (7777 zlotoj
egalas 2222 USD). La baloto okazos la 21-an de septembro kaj la nombro 21
tio estas 3 oble 7.Cxiu merkrede Wojciech Soczowka aperas en la radio-
elsendejo de Piotrkow por prezenti sin en speciala, pagita programo. Tiam
cxiuj tieaj laborantoj kolektigxas por rigardi la kandidaton vestitan en
verda garnituro kaj verdaj tolaj sxuoj kun ombreletoj.

Soczowka ne malkasxas, ke la verda koloro estas de li sxatata, cxar li
estas membro de PSL (Pola Popola Asocio - la partio de kamparanoj) kaj
ekologo kaj la verda stelo estas simbolo de esperantistoj. Li ordonis
kudri por si verdan, senatoran tunikon, en la palaco li havas verdan tukon
sur tablo, verdajn leterordigilojn, sxovelileton kaj broseton, tekrucxon,
trinkpotetojn, truetilon kaj registron. Dum antauxbalota mitingo li
elpasxis vestita je tuniko zonita per blanka-rugxa skarpo kun surskribo:
"Mi estos senatoro". Al la mitingo venis 50 personoj.

"Se mi farigxus senatoro dum oficialaj renkontigxoj mi parolos en la
lingvo Esperanto" - li anoncas.

La provinco "Prusy" al kiu estos aneksita la urbo Krolewiec, igxos la unua
en Polio kun la lingvo Esperanto, kiel la unua, oficiala lingvo. Krom gxi
estos tie kvin samrangaj lingvoj: rusa, germana, litova, belorusa kaj
pola.

Roman Jagielinski (unu el cxefoj de Pola Popola Asocio kaj ministro pri
agrikulturo) sugestis al Wojciech Soczowka, ke li rezignu pri kandidateco.
- Senefike.

tradukis s-ino Elizabeta Leonowicz-Frenszkowska)

* * *

En Piotrkova vojevodio kandidatigxis 12 personoj por senatoreco. S-ro
Soczowka okupis la lastan lokon kun 2.500 vocxoj. La antauxlasta kandidato
kolektis 5.000 vocxojn. La unua: 75.000 vocxojn...

S-ro Wojciech Soczowka gxis la lasta olsxtina FRESxO estis cxefjxuriano de
la kvizo-ludo.

inf: Krzysztof Tkacz

**************************************************************************

HUMURO
//////

Teksto de la bildo (eve-138.tif kaj eve-138.gif):

"Kaj Laszlo, se mi estos afabla al Vi, cxu vi enmetos mian nomon tuj apud
Eventoj en la interretaj pagxoj?"

**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 138-139, 1-2/decembro-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la
UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************