Retposxta versio de Eventoj-137 ******************************* Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo! ////////////////////////////////////////////////////////////////////////// Enhavo de Eventoj n-ro 137 -------------------------- Titolpagxe ////////// - Fame-premio 1997: 10.000 germanaj markoj ------------------------------------------ La kuratorio de Fondajxo FAME aljugxis la cxijaran premion - UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj ------------------------------------------------ Kvankam Literatura Foiro jam entombigis la rilatojn inter UEA kaj UNESKO, evidentigxis, ke UEA restas inter la organizoj kun kiuj UNESKO flegas la plej pintajn rilatojn... Nova elano en Polio ------------------- La ekscitit-etosa kongreso de Pola E-Asocio ne akceptis la financan raporton de la malnova estraro - kaj ne malsxargxis gxin. Sed por daurigi la agadon oni elektis novan estraron - kaj ecx la centra sidejo de PEA estas forigita el Varsovio... Arangxoj //////// Pli detalaj informoj pri - Artaj Konforntoj, ARKONES en Polio - Kultura E-Festivalo (auxgusto, Svedio) - OSIEK konferenco (julio, Italio) - Programoj de "Kvinpetalo" - Skolta karavano al la UK Faka aplikado ///////////// - IKU, AIS kaj AISIKU --------------------- Scienca edukado en Esperanto. Artikolo de Amri Wandel, UEA-estrarano - Literumad-kontrolilo ---------------------- La programo "KL" estas senpage (provtauxge) disponebla ankaux al vi por kontroli la literumadon de viaj Esperantaj tekstoj Kulturo: filmoj /////////////// - La eta knabino (filmo produktita de Svisa Televido) - Videajxo pri Brazilio (E-o en la Brazila Altebenajxo) Movadaj aferoj ////////////// - Europanto - 2 --------------- Laux la auxtoro Europanto estas simpla sxerco, amuzilo kaj neniel volas konkurenci kun Esperanto!!! - Poste malfruos ---------------- La uzatajn lingvojn de Euxropa Unio politikistoj volas malaltigi al 3-4... Aux nun - aux... - Indekso de "Der Esperantist" TEJO //// - Trejnado cxe Euxropa Junulara Centro ------------------------------------- Preskau senpagaj kursoj pri fremdaj lingvoj - kien ankau TEJO povas sendi siajn homojn... Instruado kaj ILEI ////////////////// - Cxiujare la duoblo -------------------- En la Krakova Universitato cxiujare duobligxas la kvanto de E-lernantoj... - Virino instruas en Irano - Aplikata lingvistiko ---------------------- En la Altlernejo de Szombathely okazos Kongreso de Aplikata Lingvistiko, kie funkcios aparta Esperanto-Sekcio, sed eblas uzi la Internacian Lingvon ankaux en aliaj laborgrupoj. REAGOJ ////// - Cxu estis iam pli ampleksa propaganda kampanjo ol tiu de mezlernejaj afisxoj en Hungario? - Reago de Paul Hopkins, Kanado - William Auld pri enkonduko de mama' kaj papa' KONKURSO //////// - Internacia poentokolekta konkurso por plenagxuloj. Taskofolio - 3. INTERESE //////// - Iom pri papavoj (kun recepto) - Cerba harmonio - Sxtat-ricxo - 100 jara esperantisto - Anoncetoj - Korespondi deziras ////////////////////////////////////////////////////////////////////////// ////////////////////////////////////////////////////////////////////////// Eventoj n-ro 137, 2/novembro-1997 ********************************* TITOLPAGxE ////////// FAME-premio 1997: Marjorie Boulton ================================== Marjorie Boulton ricevas la 10.000 markan Esperanto-Kulturpremion de 1997 de urbo Aalen kaj FAME-fondajxo! La prestigxan Esperanto-Kulturpremion de Aalen en 1998 ricevos la renoma Esperanto-poeto d-ro Marjorie Boulton. Tion jxus decidis FAME-Fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj. Sxi ricevos la sesan premion en valoro de 10.000 germanaj markoj (plej alta premio-sumo en Esperantujo) pro siaj meritoj pri literaturo, scienca agado, edukado kaj kontribuoj al humaneco kaj interkompreno. La literarur-sciencisto Boulton, (nun emerita) docento en fama Oksfordo, publikigis ne nur multajn poeziajn volumojn, sed ankaux valorajn lernolibrojn kaj krome dum multaj jaroj gvidis la prestigxan Esperanto- somerlernejon en Barlastono, kiun sxi per granda engagxigxo kondukis al alta nivelo. Kiel sciencisto sxi elstaris per multaj brilaj prelegoj kadre de la Internacia Universitato dum Universalaj Kongresoj kaj dum vojagxoj tra multaj landoj; cxiam sxi sukcesas fascini sian auxskultantaron kaj per polurita stilo kaj per eksterordinara enhavo. FAME-prezidanto kaj fondinto de "Monato", Stefan Maul, aldonas: "Ni krome agnoskas per la premio sxian jxurnalistan agadon, precipe en MONATO, kie sxi aperigis abunde interesajn artikolojn pri ofte nekutimaj temoj; sxi scias verki pri sxajnaj bagateloj de la homa vivo pensigajn kaj amuzajn kontribuajxojn. Marjorie Boulton neniam tedas!" Tamen, kiel emfazas Maul, oni honoras per la kultur-premio precipe sxian poezion: "La tutan verkaron de Marjorie Boulton distingas profunda humaneco, kiu tute konforme al la FAME-statuto spiras toleremon kaj interkomprenon." La solena matineo en la urba biblioteko de Aalen, kie trovigxas ankaux la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto, okazos probable dum printempo 1998; preciza dato ne jam estas fiksita. Marjorie Boulton estas la tria virino, kiu ricevas la kultur-premion, post Ada Fighiera-Sikorska kaj Spomenka Sxtimec. Premiito estis, cetere, ankaux la jxus mortinta poeto Rikardo Sxulco. Stefan Maul, FAME-prezidanto *************************************************************************** Plua plifirmigxo cxe Unesko: UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj ============================================== La aktivigxo de la Unesko-agado de UEA portis pliajn fruktojn en la konferenco de neregistaraj organizajxoj (NRO) la 21-an de novembro en la sidejo de Unesko en Parizo. Gxi estis la unua post la formala kompletigo de la NRO-reformo. Gxenerala direktoro Federico Mayor alparolis la konferencon, emfazante la rolon de NRO kiel ponto inter Unesko kaj ordinaraj civitanoj. Li precipe alvokis NRO-jn al konkreta agado kadre de la Unesko-programo de packulturo. La delegacio de UEA konsistis el vicprezidantino Renee Triolle, gxenerala direktoro Osmo Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto, d-rino Barbara Despiney. Ili tamen ne estis la sola esperantista delegacio. Nome, lastmomente antaux la konferenco venis la gxojiga informo, ke male al sia antauxa decido Unesko asignis la statuson de operaciaj rilatoj ankaux al ILEI. Sekve ILEI rajtis partopreni en la konferenco, kie gxin reprezentis d-ro Francois Lo Jacomo. Post la reformo 16 organizajxoj (i.a. Internacia Asocio de Universitatoj, cxe kiu UEA lobias por la aligxpeto de AIS) estas en asociaj rilatoj kun Unesko, dum 63 (i.a. Internacia PEN) havas konsultajn kaj 165 operaciajn rilatojn. Krome, 111 organizajxoj ricevis operacian statuson por unujara provperiodo. Malpli ol duono el la NRO-j, kiuj antauxe havis oficialajn ligojn kun Unesko, trairis sukcese la NRO-reformon. UEA kaj ILEI rajtas gratuli sin pri sia atingo, ne forgesante, ke gxia konservo postulas dauxran aktivadon. Cxar krome TEJO rekte rilatas kun la Junulara Fako de Unesko, tiu aktivado plej efike realigxos per kunordigita sektora agado: UEA cxefe okupigxos cxe Unesko pri komunikado kaj kulturo, ILEI pri edukado kaj TEJO pri junularaj aferoj. La reordigo de la kunlaboro inter Unesko kaj la NRO-komunumo multrilate ne estas preta kaj multe da malklareco restas. Por helpi klarigi la situacion gxis la sekva NRO-konferenco fine de 1998 la cxi-foja konferenco elektis reprezentajn organojn de la NRO-komunumo: Kontaktkomitaton el dudeko da NRO-j kaj Konsilion el kvardeko da NRO-j. Ilia taskaro estas ankoraux iom nebula, sed la unua kunveno de la Konsilio komence de decembro supozeble kreos ian klarecon. UEA farigxis membro de la Konsilio, kio atestas pri prestigxo, kiun UEA jam tradicie gxuas en la NRO-komunumo, kaj metas gxin en avanan pozicion en la nuna transira periodo. El la agemo de UEA rezultis lastatempe ankaux aliaj, ecx surprizaj respondecoj. Unesko invitis d-rinon Despiney al malgranda komitato por prepari konferencon omagxe al la 100-a datreveno de la malkovro de radiumo. Pasintjare sxi jam membris en la organiza komitato de Unesko-kolokvo de entreprenoj kaj NRO-j. Sekve de tiu kolokvo kreigxis Internacia Asocio por Partnereco inter Entreprenoj kaj NRO-j. UEA estas gxia membro kaj esperas povi plekti en gxian agadon fakajn asociojn kiel IKEF kaj TAKE. Osmo Buller, CO de UEA *************************************************************************** Nova elano en Polio =================== En Gliwice (suda Polio) okazis 2-taga tutlanda e-ista renkontigxo de praktikantoj kaj uzantoj de E-o (tiel nomis gxin la organizantoj) kaj 2-taga raporta-elekta konferenco de Pola Esperanto-Asocio (8-9.11.97 kaj 10-11.11.97). Partoprenis entute cx. 80 personoj el Polio, Cxehio, Germanio kaj Auxstrio. Ne malsxargxi la gxisnunulojn ----------------------------- En iom strecxa atmosfero komencigxis la raporta-elekta konferenco de PEA. La prezentita raporto ne placxis al la delegitoj. Oni postulis multajn klarigojn, tutspeciale pri financoj, kiujn la eksigxanta estraro ne povis doni tuj. En tia situacio, post treege vigla diskutado, oni decidis ne doni malsxargxon al la eksigxanta prezidanto ingx. Jeremiasz Ratajczyk kaj krome al Zygmunt Nagaj, Ryszard Rokicki, Krzysztof Sliwinski kaj Wojciech Soczowka. Cxi-lastan aparte forte kritikis la Cxefa Kontrol-Komisiono. Nova estraro ------------ Plenan fidon oni esprimis al Stanislaw Mandrak, Ewa Misior, J. Ksiazek, J. Turowska. Pli poste evidentigxis, ke ingx. Stanislaw Mandrak, la prezidanto de la Filio de PEA en Gliwice estas la unusola kandidato por la posteno de prezidanto. Per sekreta vocxdonado li ricevis 100-procentan subtenon. Krome en la nova cxefa estraro i.a. trovigxas Aleksandro Zdechlik el Gliwice, Ewa Misior kaj Lech Piotrowski el Varsovio kaj Stanislaw Gonczaruk el Szczecin. Nova sidejo ----------- Oni decidis translokigi la sidejon de PEA en la urbon Gliwice, kion fiksis tuj poste la nova plene akceptita statuto de PEA, kies cxefaj trajtoj estas malcentrigo kaj senbalastigo de la strukturoj. Rezulte de vigla diskutado pri la estonteco de PEA, oni decidis doni pli da atento al interna kaj ekstera informado, pliintimigo de inter-filia kunlaboro, vastigo de la instruado, kaj ellaboro de programo pri la partopreno de PEA kaj polaj e-istoj en la Kampanjo 2000. Novaj kondicxoj --------------- El la diskutado montrigxis, ke kvankam la cxefa estraro de PEA en la lastaj 3 jaroj evidente dormis kaj faris nenion, lokaj grupoj faris sian eblon kaj aktivis diversmaniere. Ekz. en Olsztyn (turismaj konferencoj "Fresxo"), Koszalin (feriado "Balta Printempo en Mielno"), Lodzo (libroeldonado), Gliwice (kursoj, konferencoj, ekstera informado), ktp. Oni konstatis, ke PEA post la lancxo de la merkatmekanismoj en Polio ne sukcesis sin tuj adapti al la novaj cirkonstancoj, kaj tio kauxzis multajn organizajn kaj financajn perdojn. Sed nun iom post iom la situacio sxangxigxas kaj oni komprenas, ke finigxis la epoko de la subvenciado de la E-movado fare de la kulturministerio kaj lokaj sindikataj organizajxoj. Kelkaj filioj jam trovis por si novan viv-formulon kaj supozeble la nova estraro de PEA helpos same la aliajn grupojn. La glivicea e-ista medio estas kohera, sperta kaj oni povas esperi, ke sub la gvidado de Stanislaw Mandrak, gxi aktivigos la ceterajn filiojn, kion cxiuj forte esperas.Pri la konferenco vaste raportis lokaj amaskomunikiloj kaj en la tutlanda televida programo ecx du stacioj "RTL-7" (pollingva) kaj Nova Pola Televido (ambaux kadre de televidaj novajxoj kun filmscenoj pri la debatoj). Inf. Andrzej Pettyn Rim: Kontaktadreso de la nova prezidanto: Stanislaw Mandrak, ul. Kormoranow 39/16, PL-44-114 Gliwice, Rete: staman@forigu.priv.onet.pl *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Artaj konfrontoj ================ Inter la 26-a kaj 28-a de septembro 1997 okazis tiu konfronto en Esperanto en Poznan, Polio. ARKONES servas kiel forumo de la E-kulturo kaj ties agantoj. La cxefa temo jene tekstis: "La komenco, disvolvigxo, cxu - kaj falo de la E-kulturo?" La e-istaj spertoj de tiuparta Euxropo, la iom amareta tono de la demando celis provoki la agantojn kaj la publikon trovi kontrauxstaran pruvon de optimismaj sxangxoj. Spite de abruptaj nuligoj de aligxoj de eminentuloj, la organizantoj, E- Fondajxo en Poznan, sukcesis arigi interesan grupon. Krom multaj kontribuintoj, d-ino Ilona Koutny per sia prelego provis pritrakti la cxeftemon, substrekinte la malfacilecon, respondi al la disputiga demando de la (ver)sxajna falo de nia kulturo en la abrupte sxangxigxanta mondo. Sxi tamen atentigis pri la novaj eblecoj senpere komuniki helpe de tiuj teknologioj kiuj helpis kaj helpas la evoluon de la E-kulturo. Oni povas akcepti la provizoran tezon, ke la nekutima malfacileco adopti nuntempe suficxe longan perspektivon, kiu ebligus pli precizan respondon al la demando de la onidira falo de nia kulturo certagrade pravigas niajn timojn pri la estonta evoluo. Tamen evidentigxas ke la novaj eblecoj - inkluzive de interreto - donas ankaux novajn impulsojn de optimismo, pri kio ankaux atestis la 13-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES). Andrzej Broda Pliaj informoj cxe: Esperancka Fundacja Kulturalna, Os. Lesne 16-Ksiegarnia PL-62-028 Kozieglowy k. Poznania, Polio. *************************************************************************** Kultura E-Festivalo-98 ====================== La plej granda scenejo de Esperanta kulturo atendas ankaux vian viziton! Post la gxisnunaj sukcesoj la sekva Kultura E-Festivalo, KEF-98 okazos inter 10-16 de auxgusto en 1998, en la E-Domo de Lesjofors, Svedio! La celo estas ne nur pasive (kaj rauxmisme...) konsumi la E-kulturajxojn, sed kontrauxe, aktive partopreni en ili! Por tio estos organizataj diversaj, tritagaj "kulturaj uzinoj" - poezi- kaj prozo-verkado, teatra- ekzercado kaj sportado, gitarludado, korusa kantado, dancado, E-komencado, E-profesiumado kaj svedlernado. Ceteraj umadoj: drezin-, bicikl-, migr-, kanu- kaj fisxkaptado. Krom la jam internacie konataj E-artistoj KEF ofertas la eblecon ankaux por sinprezentado de novuloj, do estas bonvenaj ne nur iliaj sinanoncoj, sed ankaux viaj kandidatigoj! Pri aktualaj fresxaj informoj vi cxiam povas konsulti la retpagxojn: http://www.esperanto.se/kef/ Por pliaj informoj (kaj por kandidatigo kaj por partopreno) turnu vin al: Janko Luin, Myggdalsvagen 123, SE-135 42 Tyreso, Svedio. Rete: janko@forigu.esperanto.se *************************************************************************** OSIEK ===== La Internacia Esperanto-Konferenco de la societo OSIEK okazos inter 18-24 de julio en Trieste, Italio, kun la cxeftemo: "Kultura heredajxo de Romo". Dum la konferenco krom la debatoj pri la cxeftemo oni vocxdonos ankaux pri la jara OSIEK-premio. Informoj, aligxoj cxe: Eric Laubacher 1 rue des Vosges, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio Rete: Eric.Laubacher@forigu.mail.dotcom.fr *************************************************************************** Programo cxe "Kvinpetalo" ========================= 10-15.12.97 Zamenhofa semajno: - El la sekretoj de niaj arkivoj...(El la bibliotekoj de G. Waringhien kaj R. Bernard), gvidas: Georges Lagrange. - Samtempe: Praktikado de la lingvo, gvidas Suzanne Bourot, Helga Rapley. - Prelego de Johano Rapley pri Frank Merrick (1886-1981), e-isto,, komponisto, pianisto. 13-18.02.98 Kontribuo de la revuo kaj eldonejo "Literatura Mondo" al la arto instrui (didaktiko), gvidas: Claude Gacond. 20-25.02.98 La didaktikaj kontribuoj de E. Privat kaj W. Auld, gvidas: Claude Gacond. 15-19.04.98 Preparado al la skriba parto de la 3-a grada ekzameno (eks- kapableco), gvidas: Georges Lagrange. 21-25.04.98 Praktikado de la lingvo, gvidas: Ferdi Vince. "Kvinpetalo", E-Kultur-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio Tel: +33-05-49428074. *************************************************************************** Skolta karavano - intersxangxe ============================== Grupigxo de mezeuxropaj skoltaj E-organizoj, MESEL organizos por parto- preni la infanan kongreseton en Francio 1998, apartan auxtobuson per kiu po 4 knabinoj kaj 4 knaboj el 4 mez-euxropaj landoj (entute 32 infanoj- geskoltoj kun 8 estroj kaj 4 gepatroj) veturos al UK. Kun la sama auxtobuso veturigos francajn geskoltojn viziti la internacian kabanaron de Lancxov, el kiu oni povas facile viziti cxiujn 4 mez-euxropajn landojn. La infanoj restos post la UK kelkajn tagojn cxe la maro, kaj la auxtobuso venos por ili reveturigante la francajn infanojn. Interesigxantoj kontaktu: Ingx. M. Havranek Pk. 161, SK-81000 Bratislava 1, Slovakio *************************************************************************** reklamo MONATO ======= - internacia magazino sendependa - unika revuo pri politiko, ekonomio kaj kulturo - unu el la plej presti7aj E-revuoj Petu provekzempleron kontraux 2 respondkuponoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Scienca edukado en Esperanto: IKU, AIS kaj AISIKU =================== Simile al la unika rolo de la fenomeno Esperanto en la soci-kulturo de lingvoj, la universitat-nivela instruado de sciencaj temoj en Esperanto povas havi unikan rolon en la scienca kaj eduka mondo. La rolo de en Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado iom paralelas al gxia rolo en la pli gxenerala lingva problemo tutmonda. La nuntempa scienca kaj akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon kaj por internaciaj kaj ofte ankaux naciaj arangxoj. Tio tamen ofte malhelpas la progreson de la scienco, kiu bezonas la liberan intersxangxon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angla-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn, kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kont-rauxe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva brecxo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Tiujn malavantagxojn povas solvi Esperanto kiel internacia komunika lingvo. IKU kaj AIS ----------- Sur la tereno de scienca edukado en Esperanto elstarigxas du institucioj kiuj regule okazigas kursojn kaj prelegojn universitat-nivelajn: la Internacia Kongresa Universitato kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj. La Internacia Kongresa Universitato (IKU) kiel unu el la plej famaj kaj longdauxraj institucioj en la Esperanta komunumo, regule okazigas universitat-nivelajn prelegojn. Cxiujare gxi ofertas al centoj da auxskultantoj kadre de la Universala Kongreso cxirkaux dek prelegojn de spertuloj, akademianoj en siaj fakoj, pri tre diversaj temoj, variantaj de astronomio gxis ekonomio, de komputiko gxis literaturo. Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estas fakte la sola Esperanto-Universitato. Gxi funkcias kiel internacia migranta universitato, kiu okazigas sciencajn sesiojn en diversaj landoj, kaj disdonas akademiajn diplomojn kiuj estas oficiale rekonataj en pluraj landoj. AISIKU ------ En la UK en Tampere (1995) la du institucioj unuafoje kombinis siajn programojn al komuna sesio, la tiel nomata AISIKU kursoj, kiam du ok- horaj AIS kursoj aldonigxis al la kutima programo de la IKU. La unua prelego de la du kursoj okazis kadre de IKU, kaj kongresanoj povis partopreni la ceteran kurson kaj ecx ekzamenigxi kaj ricevi ateston de AIS - kion trideko da kongresanoj efektive faris. Tiu formulo, kiu kombinas la popularecon de la IKU prelegoj kun la alta nivelo de la AIS sesio montrigxis tre sukcesa kaj en Prago ripetigxis tiu modelo. Tiufoje oni ecx kombinis la inauxgurojn de IKU kaj de la AIS sesio. La komunaj AISIKU arangxoj ricevis formalan kadron per kontrakto inter UEA kaj AIS, kiun la senato de AIS subskribis en gxia septembra kunsido en Rimini. IKU brosxuro de Adelaido ------------------------ Cxar en Adelaido ne okazis AIS sesio, IKUokazis en la antauxa formo, sed tamen okazis novajxo: la tekstoj de la IKU prelegoj estis haveblaj jam antaux la prelegoj en belaspekta brosxuro. Gxi estis akirebla de cxiuj kongresanoj (ne nur al la partoprenantoj de la IKU) en la Libroservo. Per tiu eksperimenta eldono de la tekstoj UEA provas sekvi la kutimon de pluraj internaciaj sciencaj konferencoj (kaj ankaux en ordinaraj universitataj kursoj) kie la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj dum la konferenco, antaux la prelegoj. Tio ebligis al la auxskultantoj preparigxi kaj pli bone sekvi la prelegojn, kaj al la kongresanoj kiuj ne povis viziti cxiujn prelegojn tamen konatigxi kun la enhavo. Dum la kongreso vendigxis cxirkaux cento da IKU brosxuroj, sed kelkaj ankoraux restas kaj estas mendeblaj en la libroservo, kun la tekstoj de cxiuj prelegoj (ankaux tiuj prelegoj kies tekstoj ne aperis en la brosxuro), por la simbola prezo de 5 gld. Ankaux estonte UEA planas aperigi la tekstojn de la IKU prelegoj brosxurforme, kio garantios la aperon de la tekstoj kaj provizos regulan dokumentadon por la IKU. AISIKU Montpellier ------------------ Cxi jare UEA klopodos prijugxi la IKU prelego-proponojn pli frue ol en antauxaj jaroj, kaj por povi pli bone elekti, kaj por havi pli da eblecoj por AISIKU kursoj. Proponojn por IKU prelegoj oni sendu kiel anoncite al la komisiito, prof. Michael Maitzen (Endemanng. 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Auxstrio), sed la proponantoj ankaux indiku cxu ili povas prezenti pli ampleksan temon, en formato de 3-4 prelegoj, kadre de AISIKU. Proponoj alvenu lauxeble gxis januaro 1998. Amri Wandel estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado amri@forigu.vms.huji.ac.il *************************************************************************** Literumad-kontrolilo ==================== Mi deziras memorigi vin pri la ekzisto de la programo "KL" por kontroli la literumadon de Esperantaj tekstoj. La programo estas farita de Klivo Lendon. Gxi estas DOS-programo, sed funkcias bone en "DOS-fenestro" de Windows 3.1. Mi ne provis gxin kun aliaj mastrumaj sistemoj. La programo konas la regulojn de la Esperanta vorto-farado kaj scias, ke oni rajtas kunmeti elementojn por krei novajn vortojn. Gxi kapablas trakti dosierojn en formatoj ASCII, WordPerfect, Word kaj Write. Gxi ankaux kapablas trakti diversajn manierojn por indiki la supersignojn. Eblas krei "aldonan" vort-liston por vortoj kiuj ne estas en la cxefa vort- listo de la programo. La programo estas provtauxga (shareware), oni rajtas senpage provi gxin, sed se oni plu uzas gxin, oni devas pagi 10 dolarojn aux 1000 japanajn enojn al la auxtoro. Mi uzas tiun programon de almenaux 5 jaroj kaj mi forte rekomendas gxin. Gxi trovigxas sur la komputila CD-ROM "Espe-ROM", estas havebla perrete cxe http://www.coast.net/cgi-bin/coast/dwn?msdos/linguist/kl30.zip kaj ankaux per FTP, cxe: ftp://ftp.coast.net/pub/coast/msdos/linguist/kl30.zip Estas havebla ankaux font-kodo en la lingvo C por pli simpla programo, MKL, kiu estas kompilebla por uzo en iu ajn komputilo. Tiu font-kodo sxajne ne estas nun havebla per FTP; se vi deziras ricevi gxin, skribu al mi. Yves Bellefeuille yan@forigu.storm.ca el sce *************************************************************************** KULTURO: FILMOJ /////////////// Kurtfilmo en Esperanto La eta knabino ============== La 16-an de novembro estis projekciita, kadre de la prestigxa XV-a Internacia Festivalo de Junulara Kino de Torino, la 7-minuta kurtfilmo "La eta knabino aux kiel oni trovas ian helpon". La filmo, produktita far la Svisa Televido en 1997 kaj regxisorita far ne pli bone identigita "Samir", projekciigxis kadre de la sesio rezervita al la filmoj ne konkurantaj en plensxtopita kinejo. inf: Francesco Amerio f.amerio@forigu.agora.stm.it *************************************************************************** Videajxo pri Brazilio ===================== La registaro de urbo Goiania (1,2 miliono da logxantoj, cxefurbo de brazila sxtato Goias), pere de la Urba Artmuzeo kaj Kultura Sekretario, auxspicias la prezentadon de la dokumenta video "Esperanto en la Brazila Altebenajxo". La filmo, farita de regxisoro Ciro Gomes de Freitas pere de sia KUARUP- Kultura Kinovidea Entrepreno, havas belajn bildojn de la brazila savano, de Bona Espero, birdojn en Mato Grosso, la arkitekturon de Brazilio, kiel pejzagxon por dokumenti la Esperanto-aktivadon en meza Brazilio. La videofilmo estis prezentita dum la Brazila Kongreso kaj en la UK, en KEF kaj IJK en '96. inf: D. C. Bandeira Rim: La multobligado de la filmo nun estas preparata, kaj baldaux oni planas disponigi gxin al interesigxantoj. Prezo kaj kontaktadreso: tiam... *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Europanto ========= Antaux kelkaj tagoj 'Interredaktore' distribuis komunikon pri Europanto. Jen, kiel aldona informo, traduko de la letero kiun s-ro Diego Marani, iniciatinto de Europanto, sendis la 20-an de februaro 1997 al Germain Pirlot: "Mi bone ricevis vian leteron de la 19-a de februaro kaj la antauxan. Mi klopodas respondi al cxiu kiuj skribas al mi rilate al Europanto, sed bedauxrinde mia korespondado iom postrestis. Unue, mi deziras precizigi ke Europanto nur estas sxerco kaj ke mi neniel pretendas proponi mian etan amuzilon kiel internacian lingvon. Laborante en internacia medio kiel tiu de la euxropaj instancoj, mi demandis min kiun rezulton povus havi miksajxo de cxiuj lingvoj kiujn mi cxiutage auxdas en la koridoroj. Estas afero tre tauxga por sxerco. La sentemo de la belga socio al lingvoproblemoj, realaj kaj fikciaj, faris la reston. Mi plene komprenas la rolon kiun vera internacia lingvo kiel Esperanto povus havi je euxropa nivelo. La plilargxigo de niaj institucioj baldaux surscenigos la demandon pri lingvoj, kiu unualoke estas politika demando. Sed, kiel vi certe jam konstatis, la homoj kiuj estas konstruantaj Euxropon, estas iom timemaj se temas pri la ideo de Esperanto kiel pontlingvo. Konkludante, mi certigas ke mia Europanto ne volas konkurenci Esperanton. Esperanto naskigxis el nobla kaj malnova ideo, kiu cxiam ekzistis cxe la plej kleraj euxropaj intelektuloj. Europanto nur estas amuzilo, komika rimedo por atentigi la homojn pri la estonto de multlingva Euxropo kaj por banaligi la lingvoproblemon de Belgio kiu, por eksterlandano kiel mi, foje atingas vere patosan nivelon. Dankante vin... Diego Marani" inf: Roland Rotsaert per Interredaktore Rim: Indas sendi tradukon de la supra letero al gazeto, radiostacio kiu aperigas artikolon pri Europanto... - ndlr *************************************************************************** Poste malfruos... ================= Letero al la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio * * * Estimata D-ro Istvan Gether, HEA Baldaux via lando "eniros" Euxropan Union (EU) kun landaj reprezentantoj cxe la Euxropa Parlamento. Estas okazo por lancxi inform-kampanjon cxe la euxroparlamentanoj (EP-anoj) de via lando. Jam nun endus atentigi, i. a. politikistojn kaj jxurnalistojn pri la graveco de la lingva problemaro sine de EU, kies oficialaj labor-lingvoj estos 16! Pro tiu impona nombro , pluraj politikistoj pledas por malpliigi gxin al 3 aux 4 (angla, franca, germana, eble la hispana). Auxtomate tio signifus, ke estus du specoj da euxropanoj: la superuloj (kiuj rajtus uzi sian propran lingvon) kaj la subuloj, duarangaj. Se vi konsentas pri tiu diskriminacio, vi faru nenion. Male, se vi opinias, ke cxiuj euxropanoj estu samrajtaj, tiam vi senprokraste agadu! Poste tro malfruos. Mi aldonas kelkajn "konsilojn", sed mi restas je via dispono por pli detale pritrakti tiun tiklan kaj gravegan problemon. Kadre de kunlaborado en inform-kampanjo cxe EP-anoj, kiun mi momente pli malpli kunordigas (fakte estu laboro de EEU), endus ke ankaux en via lando estu "landa kunordiganto" kiu rilatu kun mi. Antauxdankon pro viaj komentoj kaj sugestoj. Kore kaj samideane, via Germain Pirlot Rim. La letero estis sendita al Hungaria E-Asocio, sed la temo koncernas ne nur Hungarion, sed ankaux la aliajn landojn, enirontajn Euxropan Union. La menciitaj konsiloj aperis plurfoje en la gazetaro (vidu Eventoj 099, 104, 105, 117 ktp). - la red. *************************************************************************** Indekso de "Der Esperantist" ============================ Lige al la preparlaboroj por aperigi libron pri la historio de la Esperanto-Asocio en GDR aperis germanlingva indeksmaterialo pri la 164 kajeroj de la revuo "Der Esperantist" (1965-1990), verkita de Linde Knoschke kaj Ino Kolbe. Gxi enhavas detalan tem-indekson, krome indeksojn pri cxio menciita en la revueto lige al gazetoj/revuoj en GDR, Esperanto- revuoj, radio kaj televido, landoj/kontinentoj, GDR-lokoj, eksterlandaj- lokoj, GDR-esperantistoj. La 120-pagxa A4-formata kajero estas ricevebla kontraux 20 guldenoj + sk cxe UEA. Dua samampleksa kajero entenos la indeksojn pri esperantistoj ekster GDR kaj neesperantistaj personoj. D. B. *************************************************************************** TEJO //// Trejnado cxe EJC ================ Cxiujare la Euxropa Junulara Centro de la Euxropa Konsilio organizas trejnkursojn por aktivuloj en junularaj organizoj. La cxefaj celoj de la kursoj estas: proponi alispecan kaj unikan manieron lerni lingvon aux trejnigxi; kapabligi membrojn de internaciaj neregistaraj organizoj pliaktivigxi en internacia junulara laborado; helpi al internacia toleremo kaj komunikado per kunlernado en internaciaj grupoj; ebligi spertadon de politikaj, sociaj kaj kulturaj realoj de la gastlandoj; kaj disvastigi interkulturajn sintenojn por malhelpi antauxjugxojn kaj netoleremon en Euxropo kaj la resto de la mondo. La lernado kutime konsistas el matenaj klasoj, prilaborado de projektoj elektitaj de la partoprenantoj, meminstruado, kontakto kun lokaj homoj kaj organizoj kaj ankaux distra programo. La kondicxoj por partopreno estas la jenaj: ------------------------------------------- - agxo inter 18 kaj 30 jaroj (foje eblas esceptoj), - la partoprenanto estu aktiva ene de junulara organizo, - oni havu bonan konon de sia organizo kaj estu preta klarigi gxiajn laboron kaj celojn al aliaj kursanoj, - oni estu entuziasma profiti de la kurso, partoprenante cxiujn programerojn kaj kontribuante al la programo per kunlaboro en grupoj kaj per propraj iniciatoj. Kandidatigxoj okazas pere de la junularaj organizoj, internaciaj aux naciaj, kiuj mem prioritatas la homojn plej aktivajn kaj plej tauxgajn por tiuj cxi kursoj. Ni (TEJO - ndlr) rajtas proponi du kandidatojn por cxiu lingvokurso kaj tri por cxiu trejnkurso, sed la EJC mem decidas, kiu finfine partoprenos surbaze de prioritat-listoj ricevitaj. Kutime okazas kursoj de la angla, franca, germana, hispana, itala, portugala kaj rusa lingvoj. Lingvokursoj dauxras monaton kaj okazas inter junio kaj septembro. Alitemaj trejnkursoj -------------------- Krom la lingvokursoj estas organizataj ankaux aliaj kursoj, kiujn principe povas partopreni iu ajn. - Arangxoj (TK-1) Enkonduko al la organizado de internaciaj junularaj arangxoj - ege utila al tiuj kiuj organizas seminariojn kaj kongresojn; - Organizajxoj (TK-2) Laborado ene de internaciaj junularaj strukturoj - precipe utila por tiuj kiuj laboras por kaj interesigxas pri KER (la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO); - Trejnantoj (TK-3) Trejnado por trejnantoj - por tiuj kiuj jam aktivas kaj volas pludoni siajn spertojn al la venonta generacio de aktivuloj; - Longdauxra Trejnkurso Realigo de interkulturaj projektoj por junularaj aktivuloj - helpas al organizantoj de internaciaj projektoj (ekz. intersxangxo aux renkontigxo) sercxi financfontojn kaj prepari kaj realigi siajn projektojn. Trejnkursoj dauxras proksimume du semajnojn krom lalongdauxra kurso, kiu entute dauxras ok monatojn kaj konsistas el du 10-tagaj seminarioj kun la cetera tempo dedicxita al la prilaboro de la projektoj. Por cxiuj kursoj oni pagas malaltan kotizon, kiu inkluzivas logxadon kaj mangxadon, kaj vojagxkostoj estas repagataj. Ne malfruu! ----------- Se vi sxatus partopreni kurson venontjare, bonvolu peti la aligxilon cxi- jaran (indikante en kiu lingvo vi sxatus ricevi gxin - angla aux franca - kaj pri kiu kurso temas) de la Centra Oficejo de TEJO. Tiun cxi formularon vi plenigu kaj sendu al nia vicprezidanto, Jimmy Stryhn Meyer (p/a Lagoudaki, 59 Ave. de la Gare, LU-1611 Luxembourg) antaux la 1-a de januaro 1998. Li tiam elektos la plej tauxgajn homojn por igxi niaj kandidatoj kaj rekontaktos tiujn kun la precizaj datoj de la venontjaraj kursoj kaj sugestoj pri kiel pli bone plenigi la formularon. Cxi tiel vi estos pretaj plenigi la venontjarajn aligxilojn kiam ili aperos kaj ne riskos maltrafi la limdaton. La kursoj ofertas unikan eblecon lerni lingvon aux spertigxi pri internacia junulara aktivado kune kun junuloj el diversaj landoj kaj la lingvokursoj ankaux ebligas konatigxon kun iu lando kaj ties kulturo. Cxi-kune vi trovos raporton de partopreninto de TK-2, kiu pruvas ke lernado ne signifas nur laboradon sed ankaux amuzigxon. Por mem sperti tian etoson kaj konatigxi kun aktivuloj el la tuta Euxropo, petu tuj la koncernan aligxilon. Ne atendu gxis la lasta momento cxar vi certe tro malfruus aux forgesus. Stefano Boddington el TEJO Tutmonde, jul/sept 97 * * * * Rolludo pri registara instanco ============================== Mi partoprenis en la trejnada kurso TK-2, organizita de la Euxropa Konsilio en Euxropa Junulara Centro en Strasburgo en septembro kiel sendito de TEJO. Cxeestis 29 partoprenantoj el diversaj junularaj organizoj el 17 diversaj landoj. La celo de tiu kurso estis kapabligi la partoprenantojn kompreni internaciajn junularajn strukturojn kaj mem agi en tiuj. La prelegoj, debatoj kaj laborgrupoj traktis la rolon de la junularaj organizoj en la socio, la situacion de junularo en diversaj landoj, la starigadon de komuna organizo por la baza kunordigado, ktp. kaj fine nian rolon en niaj propraj junularaj organizoj. Okazis ankaux prezento de la diversaj organizoj en kiuj aktivas la partoprenantoj. Certe tamen ni ne laboris la tutan tempon, cxar vespere ni amuzigxis. Ni faris sxipeskskurson tra la urbo kaj cxeestis la spektaklon de "lumoj kaj sonoj". Dum libera posttagmezo mi biciklis al Germanio kun kvar aliaj partoprenantoj - tio dauxris nur dudek minutojn! Fine ni havis rolludon pri registara instanco. Mi rolis kiel reprezentanto de irlanda junulara nacia konsilio. Dum tiu ludo ni devis decidi, al kiuj projektoj de internaciaj renkontigxoj doni subvencion. Nature la etoso kaj la kamaradeco inter la partoprenantoj estis vere mirinda kaj alloga. La organiza teamo rolis kiel profesiaj regxisoroj. Nun mi scias, kiel la internacia junularaj strukturoj vere funkcias. Danke al TEJO kiu donis al mi la eblecon partopreni en cxi tiu kurso, mi nun scias pli bone, kiel labori en nia Itala E-Junularo, IEJ (kaj eble en TEJO) kaj kiel kontakti internaciajn kaj aliajn junularajn organizojn. Flavia dal Zilio laux TEJO Tutmonde, jul/sept 97 *************************************************************************** INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Cxiujare la duoblo ================== Sekve al prelego de s-rino Maria Majerczak, en Jagiellona Universitato, en Krakovo, PL, ekde oktobro 1997 lernas Esperanton pli ol 70 gestudentoj. La Internacia Lingvo dauxre estas deviga studobjekto por tiuj, kiuj elektis gxin kiel parton de sia deviga programo (estas ecx iuj, kiuj preferas E-on kiel devigan lingvon, anstataux la angla). En diversaj universitataj fakoj estas loko por Esperanto kiel deviga lernobjekto, lingva aux anstatauxanta nelingvan (elekteblan kiel deviga) brancxon ekz. filozofion, arthistorion ktp. La E-ekzameno kaj poentoj havas la saman valoron kiel tiuj cxe la aliaj devigaj studobjektoj. Gxis nun, cxiujare la nombro de la gestudentoj, lernantaj E-on duobligxas. En la sama universitato okazadas ankaux alia sukcesa E-kurso (mezgrada), organizita de la Asocio de Diplomitoj de Jagiellona Universitato. Al 15 eks-studentoj kaj aliaj personoj, Esperanton instruas s-ro Zbigniew Warmuz. Pluraj junaj homoj igxos poste instruistoj de Esperanto, aliaj ekz. aktivuloj en la E-turismo. Ili vigle interesigxas pri kontaktoj kun diverslandaj esperantistoj, deziras korespondi, lauxeble intersxangxi vizitojn, partopreni internaciajn junulrenkontojn kaj laborbrigadojn. Kontaktu ilin cxe: s-ino Maria Majerczak ul. Armii Krajowej 7, m. 122. PL-30-150 Krakow, Polio *************************************************************************** Virino instruas en Irano! ========================= En Tehran, Irano, komencigxis baza kurso de E-o en septembro, gvidata de s- ino Jhila Sedigi Saheb-zamni, kies E-aktivadon oni multe konas kaj en- kaj eksterlande. La kurson, organizitan de la organizajxo "Sana Urbo" partoprenas cx. 50 interesigxantoj. inf: Mojtaba Kheir-Khah. *************************************************************************** Aplikata lingvistiko ==================== Inter 16-18 de aprilo 1998 okazos en Szombathely (Hungario) la 8-a Kongreso de Aplikata Lingvistiko. La kongreson organizos la nova universitata katedro de nia pedagogia altlernejo, gxia cxeftemo: "La lingvo kiel intelekta kaj ekonomia kapitalo." Estante unu el la cxeforganizantoj, mi sukcesis atingi dum la unua preparkunsido, ke ankaux interlingvistiko kaj esperantologio aperu inter la sekcioj. La prestigxaj lingvistoj - kvankam iom skeptike pri la manko de vera intereso rilate tiun temon - fine tamen komisiis al mi prepari kaj gvidi la tiean laboron. La kongreson partoprenos cx. 300-400 en- kaj eksterlandaj lingvistoj kaj lingvoinstruistoj, reprezentigxos kaj prelegos ankaux la kulturministro kaj aliaj respondeculoj de la ministerio. La laboro disvolvigxos en 18 sekcioj, ni antauxvidas cx. 200 prelegojn kaj rondtablajn diskutojn. La materialo de la kongreso aperos ankaux libroforme. Gravaj eldonejoj kaj lingvolernejoj havos ekspozicieblojn. Povas esti esperodona pasxo la nuna eblo por ni cxiuj. Se la nova sekcio sukcesos, gxi havos eblon ankaux sekvajare eniri la programon. La informdonaj kaj sciencaj prelegoj povas okazi ankaux en Esperanto (kun paralele sekvebla skriba traduko al la hungara). La prelegoj ne estu altrude propagandaj, movadece varbaj. Ili estu lingvistike konvinkaj, cxu gxenerale pri interlingvistikaj demandoj, cxu pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj. La laborlingvo povas esti ne nur la hungara (kial ne Esperanto?) ankaux en la aliaj sekcioj (interkultura komunikado kaj la demandoj de Euxropa Unio, sociolingvistiko, lingvaj rajtoj, komputilo kaj lingvistiko, psikolingvistiko, du- kaj plurlingveco, specialaj komunikproblemoj, aplikata lingvistiko kaj la surdeco, kontrast-lingvistiko, traduko- interpretado, faklingvo, lingvopedagogio, historio de la lingvoinstruado, aplikata tekstolingvistiko, aplikata lingvistiko en la gepatralingva edukado, la hungara kiel fremda lingvo, entreprena/ komerca komunikado). La lasta aligxdato por la prelegontoj estas la 15-a de januaro 1998. Por pli detalaj informoj kaj konsiloj turnu vin al D-ino Katalin Smideliusz, HU-9701 Szombathely, BDFT, Pf.: 170. Hungario. Rete: smidik@forigu.rik.bdtf.hu Kompetentaj lingvistoj, kolegoj! Helpu al ni ne perdi tiun cxi okazon. *************************************************************************** reklamo "Mia lernolibro-I" ================== Germanlingva lernolibro, kiu ne postulas fremdlingvajn aux gramatikajn antauxsciojn, speciale tauxgas por enkondukaj kursoj kaj por memlernado. Inkluzivas ankaux enkondukon en la historion. Spirale bindita, 125 pagxoj, formato A/4, prezo: 17 DEM. Libroservo de Germana E-Asocio Manfred Fuhrer Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn. *************************************************************************** REAGOJ ////// Afisxo-kampanjo =============== Koncerne la afisxo-kampanjon en hungariaj mezlernejoj L. Szilvasi skribis: "Mi ne memoras pri similampleksa propaganda kampanjo nek en Hungario, nek en aliaj landoj." Mi ne scias pri la historio de informado en Hungario, sed koncerne aliajn landojn, similampleksaj kampanjoj ja okazis. En Kanado, ekzemple, oni dum la jaro antaux la 69-a UK en Vankuvero sendis afisxojn reklamantaj perposxtan Esperanto-kurson al centoj da lernejoj. Antaux tri jaroj, Kanada Esperanto-Asocio havis alian simil-grandan kampanjon, sendante al cxiuj anglalingvaj publikaj bibliotekoj de Kanado (pli ol 2000) inform-pakajxojn kaj invitojn je senpaga abono de nia anglalingva novajxletero. Ankaux nia lerneja inform-kampanjo de 1984 trovis bonan respondon (kvankam eble ne tiel bonan kiel via kampanjo - Esperanto ja ne havas tiom da socia rekono en nia lando kiel en la via), kvankam nia biblioteka kampanjo de 1994/1995 havis - verdire - nekontentigan respondon. Gratulante pro via sukceso, kore vin salutas: Paul Hopkins phopkins@forigu.uvic.ca * * * Mamao, papao - oh! ================== Laux mia opinio neniu rajtas verdikti pri la vorto "panjo" (Eventoj 134), kiu ne amis sian patrinon rekte per Esperanto - cxiu alia nur teoriumas pri emocio, kiun li ne spertis. Mi amis mian patrinon, kaj cxiam pensas pri sxi kiel mia panjo: vorto, kiu estas ne nur ege bela, sed por mi estas multe pli tenera kaj karesema ol iu ajn nacilingva ekvivalento (kiu ne kredas tion, tiu nomas min mensogulo, kio mi ne estas). Sed kiu ne kredas tion, tiu subtaksas la emocian enhavon de Esperanto por tiuj, kiuj proprigis al sia animo tiun lingvon (certe ne malnaturan!). Aliaj rajtas neologismi mama' aux papa', sed al tiaj neologismoj mankas emocia kvalito, kiu akumuligxis al la Esperanta vorto dum jardekoj da uzado. Simple temas pri tio, ke iuj denove subtaksas nian lingvon (kontraste kun nacilingvo). W. Auld. *************************************************************************** KONKURSO //////// Internacia poentokolekta konkurso por plenagxuloj ================================================= La konkurso okazas en organizaj kadroj de Internacia Lerneja Konkurso. Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte. Taskfolio - 3 ------------- 1. Koncize klarigu la terminojn vegetarismo kaj vegetalismo. (2 poentoj) 2. Klarigu per ekzemploj la diferencon inter adulto/adolto kaj sxerci/sercxi. (4 poentoj) 3. Trovu almenaux tri vortojn kun sufikso -oz kaj koncize klarigu, kion ili signifas. (3 poentoj) 4. Kiam kaj en kiu lando naskigxis Vilho Setala? Menciu ion el liaj verkoj. (3 poentoj) 5. Trovu almenaux kvar vortoparojn, kiujn diferencigas sxt/st. (2 poentoj) 6. Per kiu vorto oni akceptas gasto(j)n? (1 poento) 7. Kio estas Societo Zamenhof? (2 poentoj) 8. Kiam kaj kie estis akceptita la Manifesto de la E-Movado? Kial estas utile koni gxin? (3 poentoj) Vi povas resendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro! La solvofoliojn sendu al: Raita Pyhala Jykyrintie 3. FI-69440 Lestijarvi, Finnlando Rete: raita.pyhala@forigu.lesti.kpnet.fi *************************************************************************** Anoncetoj ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj * * * Georgina Almanza, aktorino en Kubo, preparas novajn skecxojn, kiuj inkluzivas la plej gravajn homojn en Esperantujo kaj estas "mesagxo el la Tria Mondo nia en Ameriko, cxiam plue ekspluatata". Sxi deziras partopreni la UK-n en Montpellier, sed pro la usona bojkoto (ekde 1959) mankas al sxi la mono. Se vi povas iomete helpi finance bv. sendi cxekon al sxia konto cxe UEA: GEAL-K. Kun dankoj: Anne Johnson. * * * GEJA VIRO estas erotike distra bulteno speciale por sole logxantaj gejoj. Aperas neregule, abonkotizo por 4 sinsekvaj numeroj 18 NLG, por nepagipovuloj senkoste. Eldonajxo kun kolora kovrilpagxo, bonkvalitaj fotoj, A-5, 24 p. Eldonas: Geja E-Centro, Het Jacht 1, NL-3742 HL Baarn, Nederlando. * * * Tiu, kiu deziras ricevi la angla-lingvan "Newsletter of the Esperantic Studies Foundation", bv. sendi posxt-adreson al mi: E. James Lieberman, M.D. Secretary, Esperantic Studies Foundation, 3900 Northampton St. NW, Washington, DC 20015, USA. Retadreso: ejl@forigu.gwis2.circ.gwu.edu * * * Estas vendata familia domo 2x100 m2 en la centro de la urbo Mezokovesd (fama termalbanejo, flughaveno). Gaso, telefono, 5 cxambroj + salono, mangxejo, 2 bancxambroj, garagxo, kelo + aparta 50 m2 oficejo/vendejo. La tuto estas tauxga ankaux por ripozdomo kaj por eventuala oficejo. Prezo: 12,7 miliono HUF (127 mil DEM aux 63500 USD). Kontaktu telefone (hungare) +36-49-313487 aux skribe (E-e) pere de la redakcio. *************************************************************************** INTERESE //////// Iom pri papavoj =============== Papavoj kreskas lauxlonge de grenkampaj flankoj, cxe vojflankoj, en gxardenoj, kaj sur ne uzitaj terspecoj, kie grundo estis antaux nelonge malordigita, ili kelkfoje ekkreskas milope, kio kreas spektaklan flamegan rugxan elmontron. Papavoj floras de mezsomero gxis auxtuno. Kolektu la petalojn kiam ili estas malfermitaj kaj aux tuj uzi ilin aux sekigu ilin sur kradoj. Rikoltu la foliojn, kiam la floroj estas burgxonoj. Se oni volas kolekti la sem-sxelojn por medikamenta uzado, trancxu ilin tuj, kiam forfalas la petaloj. Por amasigi la semojn, atendu gxis la sem-sxeloj eksxangxigxas en grizbrunan koloron, kiam malgrandaj truoj aperos tuj sub la ebenaj suproj. Trancxu ilin kune kun proksimume 15 centimetroj da trunketo. Metu ilin, renversitajn en paperajn saketojn, kaj pendigu ilin dum eble kvar tagoj. Skuu cxiun saketon kaj la semoj forfalas en gxin. Retenu la semojn en hermetikaj mallumaj ujoj. Ili estos pli malgrandaj ol tiuj, kiujn oni povas acxeti, sed havos la saman 'nuksan' guston. * * * Salato de ananaso, papavsemoj kaj juglandoj ------------------------------------------- Servu tiun cxi salaton kiel unuan pladon. Unu malgranda ananaso, 275 ml natura jogurto, 10 ml muelita koriando, 1 ajlero - premigita kun iom da marsalo, fresxe muelita nigra pipro, 30 ml papavaj semoj kaj 50 gramoj da hakitaj juglandoj. Sensxeligu la ananason kaj trancxu la frukton en 8 pecojn. Senkorigu la pecojn kaj duonigu ilin. Arangxu la trancxajxojn sur kvar teleroj. Intermiksu la jogurton, koriandon, ajlon kaj pipron kaj versxu kulere sur la ananason. Disjxetu la papavsemojn kaj juglandpecojn sur cxio. Gxuu! el Esperanto EKo, auxtuno 1996 *************************************************************************** Cerba harmonio ============== Infanoj, kiuj pli multe muzikas dum la lerneja tempo, kapablas pli rapide lerni! Post tri jaroj de eksperimenta instruado cxe 1200 svisaj infanoj 7-15 jaragxaj, psikologoj komparis la kvocienton de inteligenteco, la lingvan talenton kaj la kapablon por socia integrigxo de infanoj ricevintaj pli multhoran muzikinstruadon. Ili trovis, ke ofta muzikinstruado en lernejo plibonigas precipe la lingvajn kapablojn de lernantoj, kaj ili povis pli facile rerakonti vocxlegitajn tekstojn aux figure prezenti ilin kiel bildstria rakonto. laux Scienca Revuo, junio 1997. *************************************************************************** 100-jara esperantisto ===================== Kawamuro Seiziro estis centjara en oktobro 1996. Li ankoraux fojfoje cxeestas la kunsidon de la E-societo de Uzi-Zyozyo, apud Kyoto. La tagjxurnalo Kyoto Sinbun aperigis trikolumnan artikolon kun lia fotajxo, en kiu li parolis pri sia vivo kun Esperanto. laux La Revuo Orienta, 97/3 *************************************************************************** Sxtatricxo ========== La plej ricxa sxtato de la mondo estas Luksemburgio. La plej ricxa sxtato de la mondo kun pokapa salajro de jare 41.210 USD estas Luksemburgio antaux Svisio kaj Japanio. Germanio ekzemple estas kun salajro po enlogxanto de 27.150 USD antaux Usono en la sesa vico. Sed se oni kalkulas surbaze de la acxetpova korelativeco (alpareco), kiu kalkulas la acxetpovon de USD en unuopaj sxtatoj, tiam reduktigxas la germana salajro al 20.070 USD. En la rangolisto Germanio falas al la 12-a vico, dum Usono sin levas antaux Svisio kaj Kuvajtio al la dua rango - tion skribas la "World Development Indicators", statistika datumbanko de la mondbanko. (Fonto: Frankfurter Allgemeine Zeitung 80/15 D, 7.4.97, p.1 kaj 15.) el Koncize 3/1997 *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 137, 2/novembro-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** - Cxu vi jam abonis por rEt-VENTOJ por 1998? Kiun kategorion vi elektis?