Retposxta versio de Eventoj, n-ro 136 (1/novembro-97) ***************************************************** Tekstojn de la artikolo vi trovas post la enhavtabelo. -------------------------------------------------------------------------- -------------------------------------------------------------------------- Enhavo de Eventoj-136 ********************* Titolpagxe ////////// - Retposxta novajxservo: rEt-VENTOJ! ------------------------------------ Kio okazas en Esperantio? - En januaro startos nova kaj malmultekosta retposxta novajxservo! - 1 %-a legxo ------------- Kiaj rezultoj de la pasintjara nova hungara legxo, lau kio oni povas instrukcii pri 1 % de sia persona imposto ankau por Esperantaj organizoj? - Kandidatigu! -------------- Alvoko de CO de UEA por kandidatigi B-komitatanojn! Arangxoj //////// Pli detalaj informoj pri kelkaj arangxoj: - Antwerpen - 98 (pentekosto, Belgio) - Alp-Adria Konferenco (aprilo, Italio) - Sanrandevuo, homeopatiistoj (majo, Brazilio) - IJS, (julio, Hungario) Plena kalendaro: decembro 1997. Faka aplikado ///////////// - Elekti konkretan fakon! ------------------------- Kiel utiligi la nunan kaborkvanton pri propagando pli efike... - Enhavo de Scienca Revuo vol. 48. - Invito pro lingvokono - E-prospekto en la trajnoj en Germanio - En la praktiko: autovendisto en Rumanio Movadaj aferoj ////////////// - Entombigo de C. Stop-Bowitz - Venezuela asambleo - Papa kaj prezidenta simpatio (pri IKUE-kongreso) - Homaj rajtoj je lingvo - Cxu vi povas helpi? (konstanta ekspozicio en Italio) - Havu E-prospekton (komuniko de komisiito pri turismo por muzeoj kaj bibliotekoj) - Statistikajxo pri esperantistaj retuzantoj OPINIOJ /////// - 10.000 guldenoj superflue --------------------------- Kial UEA elspezu superflue dekmil guldenojn anstatau afisxi ion en interreto? (L. Szilvasi) - Kion faru individua esperantisto? (M. Bijleveld) - Pensoj pri labortendaroj (E. Perevertajlo) RADIO: - Kie trovi kompletajn informojn pri E-radioelsendoj? KONKURSO: - Belartaj Konkursoj de UEA en 1998 LIBROJ: - Kion scii pri Euxro? INTERESE: - Universala tradukilo - Ne plu cxinglisx Anoncetoj, korespondi deziras, humuro ************************************************************************** ************************************************************************** Utiligu interreton por esti informita! Retposxta novajxservo: rEt-VENTOJ! ================================== Jam pli ol unu jaron ni funkciigas tre sukcesan servon: "Interredaktore" kiu distribuas cxiutage 1-4 informojn, artikolojn, novajxojn por redaktoroj de E-gazetoj. Same ekde 1 jaro ni dissendas la gazeton Eventoj ankaux en elektronika (retposxta) formo. Pro la granda intereso pri tiuj informaj materialoj ankaux flanke de ne-redaktoroj ekde januaro 1998 ni lancxos novan, publikan novajxservon "rEt-VENTOJ" kion povas utiligi iu ajn, do ankaux vi! Kio estas "rEt-VENTOJ" ---------------------- Materialoj de "rEt-VENTOJ" estos dissendataj kiel simplaj retposxtaj mesagxoj (do vi povas ricevi ilin ankaux se vi havas nur simplan retposxtan interretan adreson!), kaj enhavos: - la cxefajn materialojn, artikolojn el "Interredaktore" - la retposxtan version de la gazeto EVENTOJ - aktualajn informojn pri la E-elsendoj de E-radioj, cxefe de Pola Radio, - interesajn artikolojn el diversaj E-gazetoj, - multajn aliajn artikolojn, kiuj pro spacaj, temaj aux limdataj kialoj ne povas eniri en la paperan version de Eventoj. Tio signifas, ke aligxinte al rEt-VENTOJ vi havos vastan bildon kaj informon pri la okazajxoj de Esperantujo. Kiu povas ricevi la materialojn de "rEt-VENTOJ"? ------------------------------------------------ Iu ajn, do ankaux vi! La servo estas publika, do por ricevi la materialojn vi NE devas esti redaktoro, funkciulo aux aktivulo de iu organizo. Ankaux vi povas utiligi la eblecon! Kiel vi povas ricevi "rEt-VENTOJ"-n? ------------------------------------ Vi devas kontribui al la kostoj de la servo. La kotizo estas por A-landanoj: nur 45 guldenoj/jaro B-landanoj: nur 25 guldenoj/jaro La kotizon vi povas pagi al nia UEA-konto ELLS-S (indikante vian retadreson) aux al niaj landaj kotizperantoj (la samaj, cxe kiuj vi povas aboni ankaux la paperan version de Eventoj). Liston de kotizperantoj vi trovas sur la retpagxo: http://www.hungary.net/esperanto/eventoj-enirejo.html aux demandu nin per retposxto. Post la pago de via kotizo sendu retmesagxon al ni kun via retposxta adreso, kategorio (vidu sube), nomo, perposxta adreso kaj dato de via pago. Vi povas aligxi al "rEt-VENTOJ" iam ajn, do ne nur en januaro, kaj la mesagxojn vi ricevas en 12 monatoj. (Tamen en la komenco la servo startos en januaro 1998!) Kiaj kategorioj ekzistas? ------------------------- 1. (TUT) - ricevas cxiujn mesagxojn, plus la retposxtan version de la gazeto Eventoj. 2. (SEL) - ricevas nur la plej gravajn, selektitajn artikolojn, plus la retposxtan version de Eventoj. 3. (EVE) - ricevas nur la retposxtan version de Eventoj. Se vi jam nun ricevas tre multajn retmesagxojn, vi povas elekti la kategorion 2 aux 3 (SEL aux EVE) - kaj tiel certigi vian dauxran informitecon. Dum la jaro vi povas sxangxi vian kategorion sendante retmesagxon al ni kun la dezirata nova kategorio. Do, se provizore vi estas tro okupata, vi povas peti kategorion 2 (SEL), kaj kiam vi reliberigxas, vi povos remeti vin al kategorio 1 (TUT). Cxiuj kategorioj kostas la saman sumon. Abonantoj de papera versio de EVENTOJ ------------------------------------- La novajxservo rEt-VENTOJ estas sendependa de la papera versio de Eventoj (kaj estas multe pli ol tio), do vi devas tute aparte trakti pri ili. Se vi volas ricevi ankaux la paperan version de Eventoj, vi devas aparte aboni gxin cxe niaj perantoj (baza kotizo por 1998: 74 guldenoj, aerposxte: 86 guldenoj) Utiligu ankaux vi la malmultekostan eblecon de rEt-VENTOJ por esti informita! Se vi jam havas eblecon uzi interreton, kial ne utiligu gxin ankaux por Esperanto? Aligxu al la novajxservo hodiaux, ja gxi estas farata gxuste por Vi! Starante je via dispono: Laszlo Szilvasi, redaktoro de Eventoj, gvidanto de la Budapesxta E-Domo. * * * "A-landoj" estas la sekvaj: landoj de "Okcidenta Euxropo" (inkluzive de Skandinavio, Grekio, Malto kaj Islando), USA, Kanadio, Auxstralio, Israelio, Japanio, Koreio, Nov-Zelando, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano. "B-landoj" estas cxiuj ceteraj landoj. - En rEt-VENTOJ ni NE okupigxos pri literaturajxoj, poemoj, prilingvaj aferoj, reformo de Esperanto kaj similaj aferoj... ************************************************************************** 1 %-a legxo =========== En Hungario pasintjare estis enkondukita nova legxo, laux kiu 1 %-on de la persona enspez-imposto oni povas oferti (pere de la impostoficejo) al neprofitcelaj sociaj organizoj kaj fondajxoj (vidu Eventoj n-ro 118, 2/januaro-97). Tio do ebligis la financan subtenon ankaux de Esperanto- organizoj - sen aparta pago. (La personan imposton oni ja cxiukaze pagas al la sxtato - kaj nun oni povis instrukcii pri 1 % de tiu jam pagita sumo). Fondajxo Esperanto cxe la Budapesxta E-Domo ricevis 580 mil, Hungara E- Asocio ricevis 280 mil kaj Hungara E-Junularo 19 mil forintojn. (1 guldeno = cx. 100 forintoj.) La sukceso de Fondajxo Esperanto estas dankebla al la varb-agado inter neesperantistoj, kio samtempe estis reklamo ankaux por Esperanto (ecx se la gazet-anoncoj kaj flugfolioj kostis signifan sumon). Tiu ebleco ekzistos ankaux cxi-jare (kvankam nun oni povas direkti la 1 %- on ankaux al eklezioj). Komencigxis la traktado inter la 3 cxefaj E- organizoj pri komuna kampanjo, ja por ricevi tiun 1 %-on oni devas konkurenci kun multaj aliaj fondajxoj kaj sociaj bonfaraj organizoj. Laszlo Szilvasi * * * Demando: cxu en via lando oni povas instrukcii al la impostoficejo pri utiligo de iu procentajxo? Kaj se jes, cxu ankaux favore al Esperanto- organizoj? Respondu nur cxe jesa kazo! Nia retadreso: eventoj@forigu.hungary.net ************************************************************************** Kandidatigu! ============ Kandidatigu komitatanojn B de UEA! 1998 estos elektojaro en UEA. Tio ebligos provizi la organojn de la Asocio per novaj kaj fresxaj agantoj. Parto de tiu procezo estas elekti la komitatanojn B. Laux la Statuto (art. 24), eblos elekti 8 komitatanojn B (t.e. 1 por cxiu komencita milo da individuaj membroj). Dek individuaj membroj el minimume tri landoj rajtas proponi unu kandidaton. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaux biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo antaux la 15-a de februaro 1998. Cxiu kandidato devas esti individua membro de UEA almenaux dum du jaroj antaux la elekto (t.e. 1996 kaj 1997) kaj kotizi ankaux por 1998. Nuna komitatano estas reelektebla, kondicxe ke li/sxi en la periodo 1992- 97 partoprenis almenaux unu komitatkunsidon. Se la nombro de kandidatoj ne estos pli ol ok, oni konsideros ilin cxiujn elektitaj. Se la kandidatoj estos pli multaj, okazos skriba vocxdonado inter la individua membraro. Uzu vian demokratian rajton rekte reprezentigxi en la supera gvidorgano de UEA! Osmo Buller, gxen. dir. de CO. Rim: La "A-komitatanoj" reprezentas la landajn E-asociojn, "B- komitatanoj" la individuajn membrojn en la plej alta organo de UEA. - ndlr. ************************************************************************** ARANGxOJ /////// Antwerpen '98 ============= Kultura Semajnfino pri eldonado. 29.05-01.06.1998 (Pentekosto) En cirklo kun radiuso de 200 km cxirkaux Antwerpen vivas min. 30 auxtoroj, publikigantaj en aux pri Esperanto. Tie troveblas ankaux Flandra E-Ligo, unu el la plej grandaj E-eldonejoj, kiu ekde oktobro 1997 dungis apartan oficiston pri eldonagado. Ideala loko por la temo: "Eldonado" Dum la kultura semajnfino, diversaj auxtoroj rakontos pri siaj problemoj, konfrontos kun la ideoj de eldonistoj, diskutos pri problemoj de elekto de manuskriptoj, rajtoj de la eldonistoj por adapti tekstojn, rajtoj pri reeldonado, eldonkvantoj, diskonigo de la eldonajxoj, la merkato... Ni kompreneble zorgos ankaux pri ekskursoj kaj distraj programoj. Ni konservos la elementojn el la antauxaj arangxoj, kiuj garantiis kontentigajn rezultojn: - la renkontigxo estos malgranda kaj intima (inter 50 kaj 70 partoprenantoj) - la partoprenantaro estos internacia - la Esperanto-domo restos konstante malferma: tie ni renkontigxos, ricevos informojn, trinkos, mangxos, auxdos prelegojn, diskutos, ripozos, babilos, kantos, vizitos libroservon ktp. - dum cxiuj eksteraj programoj, ni cxicxeronos vin; - ni gastigos vin lauxdezire en hotelo aux cxe Esperantistoj. Oni povas peti senpagan multkoloran faldfolion kun la aligxilo kaj la prezoj por la arangxoj,cxe: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen. Tel.: +32-3-234.34.00. Rete: esperanto@forigu.agoranet.be ************************************************************************** Alp-Adrie - jubilee =================== La jubilea, 10-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazos inter 08-14 de aprilo en Lignano Sabbiadoro, en Italio - kun la cxeftemo: Instruado de Esperanto. Estos belega sestaga arangxo en luksa hotelo, kion vi ne povas maltrafi! Des pli, ke samloke okazos 5-taga seminario de instruistoj, kurso por komencantoj - kaj cxefe la fama printempa internacia junulara E-festivalo kun sia etoso, diskoteko ks. Pliajn informojn pri la konferenco petu cxe: Triesta E-Asocio CP 601, IT-34100 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-763.128 rete: nored@forigu.iol.it ************************************************************************** Internacia Junulara Semajno! 19-25. julio 1998! ************************************************************************** Sanrendevuo =========== La Homeopatia Instituto "Francois Lamasson" ekde 1992 utiligas Esperanton en siaj publikajxoj - kio tre interesigis la fakulojn, laborantaj en tereno de sano (vidu Eventoj-041, 1/nov.-93). La Instituto nun organizas internacian renkontigxon por pridiskuti la utiligon de Esperanto kiel internacia komunikilo, kaj invitas cxiujn fakulojn kaj interesigxantojn laborantaj en la sanitara fako aux ligita al gxi (ekz. traduko, eldono, biblioteko, historio, sociologio, antropologio, muzeologio ktp. La "1-a Rendevuo" okazos inter 01-03 de majo 1998 en Ribeirao Preto, Brazilio. Programo: Prelegoj kaj rondaj tabloj pri diversaj flankoj de E- produktajxo cxe la kampo de la sano. La aligxintoj rajtos prelegi dum 15 minutoj aux ekspozicii panelon. Pliaj informoj cxe la sekretariejo: Rua Americo Brasiliense, n-ro 1418, BR-14015-150 Ribeirao Preto, Brazilio Rete:lamasson@forigu.netsite.com.br ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Interreto, http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! 05-07.12. Nikolao Festo - Renkontigxo, Zakopane (Polio). Inf: E-Societo, Sobotske nam 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-32419. 05-08.12. 6-a Disseminario de IEJ, Treviso. Inf: Flavia Dal Zilio, via Cappellotto 11, IT-31100 Treviso, Italio. Tel: +39-422-23760, fakso: +39-422-450721. Rete: f.dalzilio@forigu.tv.flashnet.it 05-07.12. Tagoj de KEU, en pluraj kroataj urboj. Inf: Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr 07.12. Kristnaska kaj Zamenhofa Festo, Herzberg/Harz. Inf: E-Gesellschaft Sudharz, Grubenhagenstr. 8, DE-37412 Herzberg, Germanio. Tel: +49-5521- 1363, fakso: +49-5521-72900. 10-15.12. Zamenhofa semajno: El la sekretoj de niaj arkivoj..., Bouresse. Inf: Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549428074. 12-14.12. Krakovaj Esperanto-Tagoj, Krakow. Inf: s-ino Lidia Ligeza, ul. Bronowicka 51 m 2, PL-30-091 Krakow, Polio. Tel: +48-12-6376081. 13.12. Vizitado de Esperanto-Redakcio de Radio Auxstria, je la 11-a horo, Wien. ORF-Radio Auxstria Internacia, Esperanto-Redakcio, AT-1136 Vieno, Auxstrio. Fakso: +431-87-8784404. Rete: service@forigu.orf.at 13.12. Zamenhof memorkunveno en Pola Instituto en Vieno je la 16-a horo. 13.12. 12-a Cxeha-Saksa Tago en Usti nad Labem. Inf: Miroslaw Smycka, Kojeticka 90, CZ-40030 Usti nad Labem, Cxeha Respubliko. Tel: +420-47- 33848. 13.12. Monda Foiro, Heerhugowaard. Loko: Kultura Centro "De Schakel", Middenwaard 61, Heerhog, Nederlando 14.12. 2-a Kostarika Kongreso de Esperanto. Inf: Kostarika Esperanto- Asocio, p/a Hugo Mora, Apartado 4981, CR-1000 San Jose, Kostariko. 16-18.12. 1-a Turisma Duonsemjano en Mashad. Inf: p.a. Keyhan Sayadpour, P.O.Kesto 3988, IR-91375 Mashad, Irano. Tel.: +98-51-649489. Fakso: +98- 21-6236913. Rete: irejo@forigu.neda.net 23.12-02.01. Kristnaska-novjara Feriado Karlova Vintro '97. Inf: Esperinform, Pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 26-31.12. 5-a Togolanda E-Kongreso, Atakpame. Inf: Unuigxo Togolanda por Esperanto, B.P.12096, Lome, Togolando. 27.12-03.01. 14-a Internacia Festivalo, IF por mezagxuloj kaj junaj familioj, Trier. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf. 1148. DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel: +49-5624-8007, fakso: +49-5624-322. 27.12-03.01. 41-a Internacia Seminario (IS), Traben-Trabach. Inf: Germana Esperanto-Junularo, Chausseestr. 8, DE-10115 Berlin, Germanio. Tel/fakso: +49-30-2834320. Rete: neffets@forigu.cs.tu-berlin.de 27.12-03.01. Jarfina ferio cxe La Domparo, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Posxtfako 311., CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-926407. 29.12-02.01. Budapesxta Silvestro. Inf: Espertur, HU-1368 Budapest, pf. 193., Hungario. Fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 29.12-02.01. NE OKAZOS! Jarsxangxa renkontigxo, Trutnov. Inf: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrzichovice, Cxehio. Tel: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz 30.12-02.01. Transjara Kurskunveno, Kameoka. Inf: Esperanto-Propaganda Asocio, Oomoto, Ten'on-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP 621, Japanio. Tel: +81-771-225561, fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com 30.12-02.01. Silvesta Balo - Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobostske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel: +421- 92-32419. 30.12-03.01. Silvestra Balo, kulturaj arangxoj kaj akskursoj, Parizo. Inf: Raymond Perault, Centre Culturel Esperanto de Paris, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-1-42786886, fakso: +33-1- 4278847. 31.12. Silvestra Balo en Budapesxto. Inf: Evva Margit, MOVILO, adreso... ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Elekti konkretan fakon! ======================= En la numero 2/sept. de Eventoj mi legis pri "Interredaktore", kiu elvokis la subajn pensojn, kiujn mi petas plusendi ankaux al tiu forumo: En 1985, ironte al Augsburg, mi cxeestis antauxkongreson en Antwerpen. Tie mi auxdis bonegan proponon de Edward Symoens, sed laux mia scio, tiu ideo neniam realigxis. Bedauxrinde nun Symoens jam ne estas inter ni. Tial mi volas reproponi lian planon por disvastigi Esperanton tutmonde: Cxiun jaron esperantistoj devas kune decidi pri aktuala prioritato de iu fako, kaj al ties fakuloj ni devas fari propagandon pri Esperanto, organizi kursojn cxie, dirante: "Cxi tiun jaron cxie en la mondo viaj samfakuloj sekvas kursojn de Esperanto en pli ol 100 landoj en cxiuj kontinentoj. Cxiuj inteligentaj fakuloj sxatas intersxangxi ideojn pri sia fako. Do, post tiu kurso vi povos korespondi internacie, vojagxi aux cxeesti internaciajn fakajn kongresojn. Krome vi havos amikojn cxie sur la Tero..." Multaj fakuloj aligxos. Kiel organizi tion? "Interredaktore" kune kun Interreto povas publikigi la planon kaj montri liston de eblaj fakoj. Ankaux per interreto esperantistoj povos sendi sian vocxdonon por la elekto de fako antaux la 10-a de decembro. Tiam "Interredaktore" publikigu la rezulton antaux la 1-a de januaro. Cxiuj gazetoj tiam publikigu la elektitan fakon, kaj cxie en la mondo esperantistoj devos "ataki" la koncernajn fakulojn, organizi kursojn. En la fino de la kursoj "Interredaktore" publikigu la nomojn kaj adresojn de tiuj, kiuj sukcese faris la ekzamenon. Tiam povos komencigxi la reciproka kontaktado, korespondado. Ne nur la E-gazetoj devos publikigi tiun agadon, sed oni devas skribi artikolojn nacilingve por la landaj kaj lokaj jxurnaloj. Do, tio estis la plano de Edward Symoens, nun iomete modernigita por "Interredaktore". Mia sugesto por la faklisto: partoprenontoj de kunvenoj de la Euxropa Komunumo, jxurnalistoj, telefonistoj, ekologistoj, bestprotektantoj, policanoj, direktoroj de 2-gradaj lernejoj, skoltoj, sportistoj, turismagentejoj, fervojistoj, aviadil- entreprenoj, sciencistoj (fizikistoj, kemiistoj), aktoroj, ktp. May Bijleveld, Rio de Janeiro, Brazilio ************************************************************************** Scienca Revuo vol. 48 ===================== Enhavo de la lasta numero de Scienca Revuo, volumo 48 (1/1997): - Antauxparolo - Lauxdacio: Carl Stop-Bowitz (NO). - Cumberlidge Neil (US), Sachs Rudiger (DE): Cxu vi estas Homo Sapiens aux *Antropo regnotipa*? - Bociort Ignat Florian (RO): Pri la estetiko de la beletra verko: Aktualaj kontrauxdiroj (Parto I). - Dudich Endre (HU): Tersciencoj - cxu krizo aux novaj perspektivoj? - Nagata Hiroshi (JP): Kernvorto-parametro en genera gramatiko: Apliko al eldiroj de infanoj denaske lernantaj Esperanton. - Kavka Jozef (CZ): Hx en mineralnomoj. Scienca eho: Birdo de la jaro 1997 - la bunta pego, Besto de la jaro 1997 - la ibekso, 30000 da boacoj mortis lastvintre en Siberio, Vivoregiono el la marprofundo, Formortos la Euxropaj lingvoj, Analfabeteco, Duono de la mondaj arbaroj eksterminataj dum cent jaroj, Pliigxas la mediodetruo, Frenezaj kornaruloj, Forcejo "Tropikoj", Cerba harmonio, Perova specioprotektado, La angla kiel mondlingvo malricxigxas, Vulpo amas metropolan vivogxojon, Infektaj malsanoj antauxenmarsxas, Esploristoj malkovris trian kometvoston, Karmellakto savos Afrikon de malsato - Recenzo. Algimantas Piliponis: Seslingva fakvortaro pri Internacia Posxtservo. * * * La revuo estas abonebla cxe la sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. Jarkotizo: 30 CHF inkluzivanta ankaux membrecon en ISAE. ************************************************************************** Invito pro lingvokono ===================== Naskigxanta laborgrupo - nomita "Vekigxo lingven" - ekrilatis kun Mireille Grosjean, instruistino pri fremdaj lingvoj kaj esperantistino, celante sxian eniron en la laborgrupon kunlaborcele. La kialo de tiu dungo estas sxiaj konoj de Esperanto. La taskoj de tiu laborgrupo estas prepari aktivajxojn, kiuj devas helpi la infanojn (de la agxo 4 gxis 15) lerni fremdajn lingvojn. La laborgrupon kreis franclingva interkantona instanco Corome (komisiono por lerniloj). Oni do povas konstati, ke okazas pozitiva evoluo en la sinteno de certaj svisaj instru-instancoj. Mireille Grosjean, Svisio ************************************************************************** Konstruado, akvumado ==================== Afrika kandidat-arkitekto deziras korespondi kaj intersxangxi ideojn pri konstruado de domoj, akordigante tradiciajn kaj modernajn metodojn, kaj pri uzo de pluvakvo por akvumado de rizejoj. Skribu al: S-ro Alain Pierre Roger COLY, p.a. Ecole Nationale des Arts, BP de l'Est, Point E, Dakar, Senegalio. ************************************************************************** Juna kaj aktiva (kaj bela) ========================== Se vi veturos de Berlin al Frankfurt (Main) aux Munchen kaj prenos la trajnon ICE 595 "Havelland" (ekveturanta je 10.02 de Zoologia Gxardeno) rigardu la horaron, kiu kutime en cxiu kupeo trovigxas. En gxi estas anonco preskaux posxtkarte granda kun foto de kvar junaj homoj, kaj la teksto: "Jung. Aktiv. International. Land und Leute erleben. Weltweit ohne Sprachbarrieren, Der erste Schritt... Esperanto die internationale Sprache." (Juna, aktiva, internacia. La mondo kaj la homoj spertas gxin. Mondvaste sen lingvaj baroj. La unua pasxo... Esperanto, la Internacia Lingvo) kaj Sekvas kontakt-telefonnumeroj de diversaj urboj kaj la adreso de la oficejo de Germana E-Asocio en Freiburg (cetere: Immentalstr. 3-a, DE-79104 Freiburg). Laux mi la anonco aspektas alloga. Estas bona ideo havi gxin en trajno, do en loko, kie estas vojagxemuloj. Hn el Berlina Informilo 5/97. ************************************************************************** En la praktiko... ================= Pasintjare (1996), alvenis hungara esperantisto el Budapesxto. Li okupigxis pri vendado de auxtoj. La unuan fojon mi havis eblecon sperti, ke Esperanto tauxgas en negocado. Li parolis flue kaj estis por mi granda plezuro babiladi kun li, kvankam mi ne acxetis auxton. Do konklude, Esperanto tauxgas en diversaj fakaj aktivajxoj. Dodo, Cluj-Napoca, Rumanio el "provnumero" Bazaro, 1997 vintro ************************************************************************** MOVADO ////// Entombigo de C. Stop-Bowitz =========================== Cx. 20 esperantistoj estis inter la funebrantoj cxe la solena enterigo de C. Stop-Bowitz, vendredon la 7-an de novembro. Dum la kapela diservo Torstein Kvakland metis florkronon en la nomo de UEA kaj Akademio de Esperanto, memorigante pri la multaj kontribuoj de Stop-Bowitz al la internacia Esperanto-movado. Otto Prytz metis florkronon en la nomo de Norvega Esperantista Ligo, dirante ke neniu alia homo servis tiom longe kaj tiom multe la norvegan movadon kiel Stop-Bowitz, kiu i.a. estis ties prezidanto de 1947 gxis 1977. Omagxan paroladon pri Stop-Bowitz kiel amiko, kolego kaj esperantisto prezentis Per Johan Krogstie, prezidinto de Norvega Esperanto-Ligo. La orgena postludo estis "La Espero" de Menil. Dum la posta memorkunveno en la Esperanto-klubejo ni lauxtlegis la kondolencajn leterojn venintajn i.a. de UEA, la Akademio kaj ILEI. Floroj de UEA, la Akademio kaj de NEL, de la kluboj de Bergen, Oslo kaj Trondheim kaj de Norvega Junularo Esperantista kusxas nun sur lia tombo. Ni dankas pro via kunsento; ni plulaboros por la progresigo de la Esperanto-movado laux la spirito de Carl Stop-Bowitz. Douglas Draper, sekr. NEL, esperanto@forigu.online.no ************************************************************************** Venezuele ========= La 22-an de novembro okazos la jara asembleo de la Venezuela E-Asocio. Elektigxos nova estraro, kies oficperiodo dauxros du jarojn. La Zamenhof-festo okazos la 12-an de decembro en Karakas. En la fino de septembro komencigxis du kursoj de Esperanto en la Pedagogia Universitato de Karakaso. La unua estas gvidata de la Prof. Jorge Mosonyi kaj la dua de Prof-ro Johano Negrete. inf: Andres Turrisi, andesp@forigu.internet.ve ************************************************************************** Papa kaj prezidenta simpatio ============================ La 50-a Kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE), 31.08-07.09.97 en Romo kaj Rimini estis grava evento. Gxia temo estis: "Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn" (Mat.28.19). Gxin cxeestis cx. 300 kristanoj el 23 landoj. La 1-an de septembro cxe la cxefaltaro de la Baziliko de Sankta Petro unu episkopo kaj 16 pastroj celebris meson en E-o. Du tagojn poste en auxdiencio sur la Placo de Sankta Petro, papo Johano Pauxlo La Dua salutis la kongresanojn rekte en Esperanto, per la sekvaj vortoj: "Mi gxojas bonvenigi la responsulojn de IKUE, engagxitajn en sia 50-a kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia eklezio. Akceptu gxin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas cxe la bazo de la lingvo kiun vi kulturas." En la sama tago Oscar Luigi Scalfaro, prezidento de la Itala Respubliko, invitis cxiujn kongresanojn en sian rezidejon, la Palazzo del Quirinale, por esprimi al ili en mallonga parolado kaj personaj interparoloj sian simpation. Per varmaj vortoj li dankis al ili pro ilia laboro por reciproka kompreno inter homoj el la tuta mondo. Rigardata suprajxe deekstere, la kongreso aspektis ege sukcesa, dum rigardata de interne, gxi apartenis en certa senco - almenaux se oni komparas gxin kun la IJK en Assisi - al la plej mizeraj E-arangxoj, kiujn mi gxis nun travivis. Cxiuj nacianoj kutime, aparte formis grupon dum urborigardado en Romo; la cxehoj ecx havis cxeh-lingvan cxicxeronadon fare de espisto, en Rimini oni estis logxigitaj en ok diversaj hoteloj, preskaux perfekte dividite laux nacioj. Nur la gejunuloj bedauxris ke ili devis kunlogxi kun sialandanoj. Ili tamen sxajnis kontentaj aux ecx entuziasmaj pri la arangxo. Ulrich Matthias ************************************************************************** Homaj rajtoj je lingvo ====================== La organizo Unuigxintaj Nacioj, UN festos la 50-an jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj venontjare. Kvankam la Artikolo 2 de la Deklaracio diras, ke la Deklaracio validas same por cxiuj homoj sen kia ajn diferencigo, inkluzive de lingvo, UN ankoraux ne defendis lingvajn rajtojn de lingve malfortaj nacioj. Pro tio, UEA proponis al la Alta Komisiono de Homaj Rajtoj de UN ke oni okazigu internacian simpozion, "Lingvaj dimensioj de homaj rajtoj", venontjare en la UN-Oficejo en Gxenevo, sub oficiala auxspicio de UN. Mi sincere esperas ke UN akceptos nian proponon. LEE Chong-Yeong Prez. de UEA el E-o sub la Suda Kruco, jul/auxg-97 ************************************************************************** Cxu vi povas helpi? =================== Preninte sugeston el Kampanjo 2000, ni intencas prepari konstantan ekspozicion pri Esperanto en la urbo Pistoia, Italio; do ni sercxas materialon, ekzemple malnovajn afisxetojn pri pasintaj kongresoj, seminarioj, festivaloj ks. Kompreneble, cxiaj ajn materialoj estas utilaj: malnovaj fotoj (se ne estas eble sur fotpapero ankaux sur normala papero), gravurajxoj, dokumentoj. Ni povas ricevi printajxojn per interreto aux rekte per modemo. Se vi volas uzi normalan posxton, ni repagos la kostojn aux, se vi preferas, antauxpagos. Ni antauxdankas vian kunlaboron. Nome de la Esperanto-grupo Pistoia: Nicola Morandi Via del Ciuti 49/e, IT-51033 Gello (PT), Italio P.S. Bonvolu anonci vian sendajxon cxe mia retadreso: nmorandi@forigu.mail.promonet.it ************************************************************************** Kresko de interreto =================== Nehaltigeble kreskas la kvanto de esperantistaj retuzantoj. Klopodu mem kompili la tendencon... 11.02.93: 310 adresoj de 219 personoj el 26 landoj. 67 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 18 internaciaj. 01.01.94: 528 adresoj de 364 personoj el 37 landoj (Kresko: 145 personoj, 66 %) 125 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 28 internaciaj. 01.01.95: 688 adresoj de 485 personoj el 44 landoj (Kresko: 121 personoj, 33 %) 174 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 36 internaciaj. 01.01.96: 876 adresoj de 624 personoj el 50 landoj kun 33 retaj delegitoj (Kresko: 139 personoj, 28 %) 191 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 42 internaciaj. 01.01.97: 1255 adresoj de 959 personoj el 61 landoj kun 37 retaj delegitoj (Kresko: 335 personoj, 53 %) 181 hejmpagxoj, 265 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 55 internaciaj 01.09.97. 1601 adresoj de 1203 personoj el 63 landoj kun 37 retaj delegitoj (Kresko gxis septembro: 244 personoj, 25 %) 286 hejmpagxoj, 332 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 61 internaciaj En nia datumbazo cxe Eventoj estas cx. la duoblo de tiu cifero... Cetere minimume la duono de nia korespondado jam okazas per la interreto. - ndlr ************************************************************************** Havu E-prospekton ================= Komuniko speciale por muzeoj, bibliotekoj, ekspozicioj: Pro la kampanjo "Esperanto kaj turismo" amasigxis lastatempe la turismaj prospektoj/dokumentoj. Se por la menciitaj institucioj la akiro de tiaj dokumentoj estus interese, la estro(j) bonvolu sciigi, kiu materialo plej tauxgas: landaj, regionaj, urbaj prospektoj; pri la temo "Trafiko kaj transporto", pri "Muzeoj, kasteloj k.s.", pri "Diversajxoj" (t.e. turismaj vidindajxoj aux vizitindajxoj). Ni sxatus havi kompenson de la sendokostoj. Constant Borremans, Pf. 2004, DE-21239 Bruhholz, Germanio. ************************************************************************** OPINIOJ /////// 10.000 guldenoj - superflue =========================== La CO de UEA alvokas por kandidatigi B-komitatanojn. Ankaux mi mem estas individua membro, do ankaux mi rajtas kandidatigi iujn. Mi volas uzi miajn demokratiajn rajtojn, sed mi meditas: kiel mi faru tion, ke gxi plenumu la kondicxojn? En la alvoko por elekto de B-komitatanoj mi legas: "Nuna komitatano estas reelektebla, kondicxe ke li/sxi en la periodo 1992- 97 partoprenis almenaux unu komitatkunsidon." Bone, la liston de la gxisnunaj B-komitatanoj mi trovas en la Jarlibro. Sed de kie mi povas ekscii, kiu el ili fakte partoprenis almenaux 1 kunsidon? Aux alivorte: kiu el ili neniam partoprenis en la komuna laboro? Cxu mi demandu pri tio la CO-n? Sed tiam ili devos elspezi labortempon, leterpaperon, koverton kaj afrankadon. Se tiel faros cxiuj 7000 membroj, la sumo estos pli ol 10.000 guldenoj, gxi vere konsiderindas - kion ni povus elspezi pli utile... Aux cxu mi rezignu pri kandidatigo kaj tiel sxparu monon favore al pli utilaj movadaj celoj? - sed tio signifas rezignon pri miaj demokratiaj rajtoj... Cxu ne estus pli sagxe disponigi tiun liston per interreto ( sed ne nur - inter la aliaj UEA-dokumentoj) - por senpaga konsultado? Bedauxrinde ankaux la aliaj UEA-dokumentoj ne troveblas en la reto... Laszlo Szilvasi ************************************************************************** Kion faru individua esperantisto? ================================= En multaj internaciaj E-gazetoj aperas interesaj artikoloj pri cxiaj temoj. Esperantistoj (ecx izolite vivantaj soluloj) povas traduki el ili en siajn lingvojn, por sendi al gravaj lokaj ktp. jxurnaloj, skribante sub la titolo aux sub la artikolo: tradukita el Esperanto, el la ("...") internacia gazeto, kiu cirkulas en 115 landoj. May Bijleveld, Rio de Janeiro, Brazilio ************************************************************************** Pensoj pri la laborbrigadoj =========================== Min dauxre obsedas la penso de pliaj labortacxmentoj en diversaj landoj. Ankaux por rikolti ion, prilabori ion (en Hungario, 1979 nia brigado laboris en konserva uzino, pakante la konservujojn, lavante ilin, algluante la etikedojn k.s.). Unue, ne estas neceso nomi la labortendarojn aux laborbrigadojn gxuste tiel, por ne elvoki oficistan malpermeson de la laboro eble pagata. En pluraj landoj la laboro de eksterlandanoj estas malfacila kaj intence malhelpata. Ni povas nomi tiun kunekzistadon "Internacia E-Kurso" aux Int. Progresiga E-Kurso. Dum la lernopauxzoj (de mateno tre frua gxis la 14-a horo) la "kursanoj" rajtas ripozi de la mensa laboro kaj fari utilan laboron por kontribui al la kostoj de siaj logxadoj kaj mangxadoj... Cxe la auxtoritatoj necesas emfazi, ke orienteuxropanoj kaj azianoj bezonas la lingvoperfektigon kaj edukon en/pri euxropa stilo, kaj gxuste ili ne havas multajn rimedojn por veni kaj vivteni sin dum la "kurso". La komunumo aux alia laboriganto liveras la necesajn rimedojn por la alvenontoj. Tio necesas, por ke oni ne rigardu la kunvenon kiel nura laborbrigado aux tendaro. La auxtoritatoj havu impreson, ke ili estas (farigxas) la centro de Esperanta instruado kaj "euxropa edukado". Mi imagas la malfacilajxojn trovi la kursejojn, logxejojn, dusxejojn, labordonantojn k.a. aferojn. Kaj cxio falas sur la potencajn sxultrojn de idealismaj esperantistoj! Mi ne volas paroli pri negativaj flankoj de la brigado en Blera (Italio), kiuj estis ege malmultaj kaj kiuj okazis ne laux volo de la organizantoj. Mi devas konstati, ke organizantoj kaj la helpantoj estis ege sindonaj kaj pretaj al la grandega organiza kaj plenuma laboro, ke ili havas auxtoritaton, amon, estimon kaj multajn amikojn en la urbo Blera. Estis videblaj granda bonvolemo al la laborpartoprenantoj, granda zorgo kaj preteco kontentigi dezirojn de la brigadanoj flanke de la organizantoj. Estas abunda mangxajxo, kiu estas bongusta kaj bonkvalita. Felicxe la aldonata vino ne ebriigis kaj preskaux neniu el la brigadanoj fumis. La vetero estis bonega kaj la laboro ne peniga. Estis tre multaj ekskursoj tra la urbo, naturo, apudaj urbetoj kaj la Tirena maro. La nombro de brigadanoj estis cx. 40. Ili dum dek tagoj demetadis la humon kaj grundon de la tofaj montoj por aperigi la etruskajn tombojn. La laboro estis ne el la plej agrablaj - oni fosis, piocxadis, portis kaj jxetis la grundon estante en varmego, polvo, sxvito, deziro trinki. Estis elhakataj kaj segataj arboj kaj arbustoj de sur la montodeklivoj. Videblis disciplino kaj labordeziro kaj plena obeo al la tre simpatia, amata de cxiuj Pier Luigi Cinquantini. La partoprenantoj estis el Irlando, Nederlando, Israelio, Italio, Kroatio, Belgio, Rusio, Litovio, Usono, Uzbekio. Por ke la laboro estu pli efektiva ankaux por la Movado, NECESAS: 1) akcepti al la brigado nur bone E-parolantajn personojn. Por tio en la aligxilo devas esti subskribo de garantiulo pri tio - klubestro; fama, konata persono; estrarano de la koncerna E-asocio. Laboro de sin ne komprenantaj homoj estas simple dangxera - rememoru la babilonan turon! 2) ke, krokodilado restu sur la konscienco de la krokodilanto. Sed estas malagrabla sento de neglektato, kiam oni en via cxeesto viaj (oniaj) apuduloj (cetere tre simpatiaj homoj!) senpardonpete krokodilas kaj tio aspektas, ke tio jam igxis tute natura! 3) enprogramigi cxiutagajn (preskaux devigajn) kunvenojn dum kiuj okazu primovadaj diskutoj, prelegetoj, spertintersxangxoj, arangxado de gxemeligxoj inter certaj landaj, urbaj, regionaj E-organizajxoj. Ja danke al Esperanto kaj la Movado estis kunvenigitaj la brigadanoj kaj organizita la laboro. Lauxsperte raportoj pri la rezultoj de la farita loka E-laboro, la spertintersxangxo k.s. dum tiaj kunvenoj aktivigas kaj stimulas la E-agadon, la disvastigan laboron de Esp-o. En Sovetunio danke al tio restauxrigxis aux naskigxis E-movado tra la tuta lando dum 60-aj jaroj. 4) antauxvidi en la programo cxiutagajn E-kursojn por progresantoj, tradukantoj, E-instruistoj k.s. En tiu cxi (Blera) la E-lecionoj por komencantoj (!) estis la solaj horoj absolute sen krokodilado. Sed okazu ne nur du Esp-lecionoj, dum kiuj mi sukcesu elversxi mian 32-jaran sperton de E-instruado. La lecionojn vizitu ankaux la lokaj spertuloj pri E-instruado por kontroli min kaj (aux) cxerpi la sperton. 5) trovi organizajxon, instituton en la koncerna lando, kiu jam organizas similajn volontulajn labortendarojn sen la internacia lingvo. Tiu povas helpi nin organizi pli largxskalan labortendarojn kaj povas helpi nin en pliaj terenoj (ekz. trovo de somera sezona laboro, ktp). Tiu organizajxo povas arangxi pli profesie kaj pli solide invitadon de la laborantoj tra la mondo, pripagadon de la laboro (eble) aux almenaux de la vojagxbiletoj. 6) memori, ke E-laborbrigadoj estas unu el nemultaj manifestigxoj de praktika uzado de Esperanto, de ties servo al la ekstera mondo. Nur praktikan, rezultodonan, profitodonan laboron aprezas la ekstera mondo. 7) organizi vesperajn koncertojn, komunan kantadon de la partoprenantoj almenaux por la brigadanoj mem. 8) malmultigi aux tute neniigi ekskursojn dum la labortagoj, lasinte apartan tempon (tagojn) por tio fine de la kunestado. La plej grava - la labortendaroj ("kursoj") estu arangxataj en multaj landoj kaj multaj regionoj de la mondo. Tio estas kampo por efektiva rezultodona laboro por organizemaj, energiplenaj, laboremaj gejunuloj. Neniuj kongresoj, simpozioj, turismaj k.a. E-arangxoj tiel efike amikigas la homojn kaj fortigas la lingvokonon de la partoprenantoj. Euxgeno S. Perevertajlo, Tasxkent, Uzbekio eugeny@forigu.esper.gimli.com ************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kompletaj informoj ================== Jen la plej fresxaj informoj pri Esperanto en Radio. Kompleta frekvencaro, adresaro, ktp. estas legebla en la retpagxoj de OSIEK-AERA: http://members.aol.com/OSIEK/AERA La txt-formato trovigxas cxe http://members.aol.com/OSIEK/AERA/info.txt inf. Bruno Masala, bruno@forigu.poetic.com ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Belartaj Konkursoj de UEA en 1998 ================================= La Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn por siaj sep brancxoj. La rezultojn oni anoncos en la Universala Kongreso en Montpeliero. (Tamen, partopreno en la UK ne estas kondicxo por partopreni en la Konkurso!) La lauxreatojn atendas monpremioj, kiuj estas pli altaj ol antauxe. Cxiuj konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK: "Mediteraneo - ponto inter kulturoj". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. Kanto: Tekstoj kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "Ahn- Song-san" kaj du aliaj premioj. Videofilmo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo (vd. Eseo). Dauxro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro, presforme aperinta en 1997. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por la sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1998. Por videa brancxo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 1998. Cxion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj ------- Unua premio: 410 gld. Dua premio: 287 gld. Tria premio: 164 gld. Nova Talento (por la plej bona konkursanto antauxe ne premiita) 287 gld. Infanlibro de la Jaro: 861 gld. Publikigo --------- La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Detala regularo haveblas kontraux unu respondkupono cxe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aux retposxte: uea@forigu.inter.nl.net CO de UEA ************************************************************************** LIBROJ ////// Kion scii pri euxro? ==================== Nova mono aperos en Euxropo post malpli ol 15 monatoj. En nur tri jaroj la euxro anstatauxigos plurajn el la nunaj monoj de la Euxropa Unio kaj baldaux poste ankaux tiujn de aliaj landoj. Cxe Flandra E-Ligo aperis nova libro "Euxro, ecoj kaj sekvoj por cxiuj", kiu traktas la historion de la euxropa monunuigo kaj gxiajn pluajn pasxojn, la ecojn, avantagxojn kaj malavantagxojn de la euxro, la legxajn kaj praktikajn aspektojn, la enkondukajn kostojn kaj problemojn por privatuloj kaj kompanioj. La libron originale verkis projektgvidanto pri enkondukado de la euxro en granda belga asekura kompanio. La enhavo estas aktuala gxis la lasta momento, la 8-an de oktobro 1997. La libron ilustras la euxrobiletoj kaj -moneroj, la euxrosimbolo kaj pluraj tabeloj. Eksciu cxion pri la mono kiu baldaux estos la plej grava en la mondo, acxetante cxi tiun libron cxe la eldonejo, cxe UEA aux cxe via kutima libroservo. "Euxro, ecoj kaj sekvoj por cxiuj", red. Marc Vanden Bempt (Marc_Vanden_Bempt/HZ/ABBI@forigu.abb.be), 52 p. (ilustritaj), eldonejo: FEL / Esperanto-2000, Rulenslaan 10, BE-3020 Herent (Winksele), UEA konto: ekik- v. Prezo cxe la eldonejo: 145 BEF aux 7,95 NLG + realaj sendokostoj, rabato 1/3 ekde 5 ekzempleroj. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj ----------------------------------- Kompletajn jarkolektojn de '96-'97 de "Popola Cxinio" fordonacas: S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. Adressxangxo. Mia nova adreso estas: "F. D. van Zoest; Dezusto Frankleno; Tevan, Franklin van Zoest; Geja E-Centro; Het Jacht 1, NL-3742 HL Baarn, Nederio. Fakso: +31-35-5411969." Nikolaj Gudskov havas rektan kaj propran retadreson: nikolao@forigu.orc.ru George Partlow, UEA-delegito kaj gastiganto de Pasporta Servo en la alaska regurbo, gxojas anonci, ke li denove avigxis! La 3-an de novembro 1997 la pli agxa filino Erika naskis gxemelajn filinojn, Laura (2 kg) kaj Mariah (1,6 kg). Do ankaux la esp-istino Hilary Partlow nun havas 3 nevinojn... kaj Serena (11 monata denaskulino) havas 2 fratinojn. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi lernas en la 11-a klaso de mezlernejo, kaj deziras korespondi tm pri cxiu temo kaj intersxangxi bildkartojn. Jurati Palacxionyti, Partizany 106-42, LT-3041 Kaunas, Litovio. Ira kaj Jana Kizenko (a/ja 1291, RU-354000 Socxi, Rusio), 14 kaj 12-jaraj fratinoj dez. kor. kun samagxuloj. Interesigxas pri muziko, turismo, historio, desegnado kaj kinofilmoj. Baza lernejo en Francio (8-11 jaraj infanoj) sercxas lernejon en Hispanio, Italio aux en Portugalio por intersxangxi pere de la sistemo Sokrato-Komenio. Kontaktu: Manjo Clopeau, 6 rue J. P. Calloc'h, FR-22000 St-Brieuc, Francio. Tel./fakso: +33-2-96940854. Rete: denis.clopeau@forigu. vanadoo.fr Marzena Spoczynska (ul. Kraszewskiego 4/59, PL-87-100 Torun, Polio), 16- jara lernantino dez. kor. kun knabo, pri cxiuj temoj el cxiuj landoj. Grupo de gelernantoj en agxo de 10-12 jaroj sercxas leteramikojn tutmonde. Skribu al la kursgvidanto: Laimundas Abromas, LT-4432 Pilis, Jurbarko raj, Litovio. ************************************************************************** INTERESE //////// Universala Tradukilo ==================== Pasint-monata radioelsendo de la Vocxo de Ameriko (the Voice of America) informas ke la usona firmao "Gaya", jxus anoncis la lancxon de Universala Tradukilo (the Universal Translator), kiu ebligas al usona turisto estante, ekzemple en Tajlando aux Cxinio komunikigxi kun kiu ajn sen ia ajn problemo. Se vi imagis grandegan libron aux komplikan kaj multekostan elektronikan aparaton, vi eraris. La "Universala Tradukilo" estas samgranda kiel vojagx-bileto (sed estas ankaux la modelo por monujo), kaj kostas nur ses usonajn dolarojn. Kio estas la sekreto? Bildoj! Gxi estas faldebla karto kun centoj kaj centoj da desegnajxoj pri cxio ajn imagebla. Mangxajxoj, auxtoj kaj ecx kondomo estas troveblaj... De nun, cxio kion turisto devas fari, estas voki iu ajn sur la strato, montri la tauxgan bildon, kaj rideti... R. Resende rresende@forigu.brnet.com.br * * * Tuthazarde, post unu semajno, mi devis gvidi lecionon en dauxriga kurso kaj trovis jenan tekston en la libro: M. Sahl: Dauxriga kurso post Cseh- kurso. Euxropa E-Eldonejo, 1983): Turistoj, kiuj vojagxas al fremdaj landoj nur malofte bone komprenas la lokan lingvon. Ekz. iam germano vojagxis en Hispanion. Bedauxrinde li ne komprenis la hispanan lingvon. Iun tagon en Madrido li iris en restoracion por tagmangxi. Li deziris mangxi bifstekon, sed cxar li ne povis diri tion al la kelnero, li desegnis bovinon. (Hodiaux, estus suficxe ke li montru la koncernan bildon sur la Universala Tradukilo far Gaya) La kelnero diris en hispana lingvo: - Ho jes, mi komprenas! - kaj tuj foriris. Post momento li revenis kun ... bileto por bovobatalo. R. R. ************************************************************************** Ne plu cxinglisx ================ Uzo de angla lingvo kiel instruadlingvo estas malpermesita en Hong Kong. Gxis nun, la angla lingvo estas instruadlingvo en lernejoj en Hong Kong. Sed, la nova honkonga registaro sub Cxinio anoncis la 26-an de septembro, ke ekde la venonta jaro cxiuj mezlernejoj, escepte de lernejoj por alilandanoj, devas uzi la cxinan lingvon kiel instruadlingvo. La estro de la Buroo pri Edukado deklaris, ke tiuj lernejoj kiuj ne sekvos la ordonon ne ricevos sxtatan subvencion, kaj estos punitaj per monpuno aux la lernejestroj estos ecx arestitaj. Laux la ordono, ekde de la venonta jaro, almenaux unu modela studobjekto por studentoj 12 jaragxaj (aux malpli junaj) estos instruata en la cxina lingvo en cxiu mezlernejo, kaj la deviga studagxo lauxgrade altigxos. La registaro ne sxatis la fakton, ke la plej multo de mezlernejaj studentoj parolis/-as "cxinglisx" (Chinglish = Chinese + English). LEE Chong-Yeong LEE@forigu.esperanto.net ************************************************************************** HUMURO ////// Teksto al la alligita bildo (hum-136.tif): - Kiu demenculo asertis, ke mi ne plu bezonos paperon, se mi legos la artikolojn de Eventoj en Interreto? ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 136, 2/oktobro-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************** **************************************************************************