Retposxta versio de Eventoj-134
*******************************
Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo.
Enhavtabelo de Eventoj-134
**************************
- Ago-tago - 1997
----------------
Raportoj el diversaj landoj pri la ago-tagaj eventoj
- Esperanto-afisxo en cxiu mezlernejo
------------------------------------
Al cxiuj mezlernejoj de la tuta lando estas senditaj (kaj en preskaux
cxiuj jam pendas sur la murtabuloj) kolora afisxo pri Esperanto...
- SAT, UEA, kampanjo-2000
-------------------------
Ankaux SAT estis invitita partopreni en la kampanjo-2000.
Oni traktis la demandon dum la somera SAT-kongreso...
- Abonkotizoj de Eventoj por 1998
- Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA
- Esperanto en la televido CNN
- Solidaru kun Assisi
---------------------
Terura tertremo en Assisi (kie antau 2 monatoj okazis la IJK).
Kiel solidari kun la lokuloj?
REAGOJ: Reklamado senpaga... cxu eblas?
//////
ARANGxOJ
////////
Pli detalaj informoj pri
- fervojista skisemajno (februaro, Slovenio)
- 50. IKUE kongreso
- Ekskurso kaj vizitado al E-redakcio de Radio Vieno (decembro)
- Internacia Junulara Festivalo (aprilo, 98)
LINGVO: Kial ne mama' kaj papa'?
//////
FAKA APLIKADO
/////////////
- Premio Pirlot de AIS aljugxita!
- Interreta diskutlisto de IKUE
- Laborreton per Esperanto: kiu gajnas monon per Esperanto?
- Kongresa universitato en Montpellier
- (Mal)faka afero?
ESPERANTO EN RADIO: Horaro kaj frekvencoj de Pola Radio
//////////////////
INSTRUADO KAJ ILEI: - Lerneja intersxannxga datumbanko en la interreto
////////////////// - Malnovaj numeroj de IPR estas sercxataj
KONKURSOJ: - Internacia poentokolekta konkurso, 2-a taskofolio
///////// - Cxefpremio: 666 US dolaro! Rezultoj de literatura konkurso
INTERESE: - Drinkado kauxzas kanceron
//////// - "La Bamba" (interkisa danco) jubileas
Anoncetoj, korespondi deziras ktp.
**************************************************************************
**************************************************************************
AGO-TAGO 1997
=============
Baza celo de nia movado estas disvastigi Esperanton. La internacia ago-
tago servas por samtempa agado altiri al ni la atenton de la amasmedioj,
almenaux 1 foje jare koncentri niajn fortojn al propagando kaj reklamo de
nia lingvo.
* * *
Hungario:
Esperanto-afisxo en cxiu mezlernejo!
====================================
En tiu cxi jaro neniu el la hungariaj 21 E-societoj entreprenis la taskon
organizi la tradician publikan arangxon kun amasa partopreno de
esperantistoj, tamen tio ne signifas nenifaradon.
Danke al la financa subteno de la Hungara E-Junularo, HEJ en la
budapesxta E-Domo (komuna ejo por HEJ, Fondajxo Esperanto, kaj redakcio
de Eventoj) estis pretigita kolora afisxo en formato A-3 pri la ekzisto
kaj avantagxoj de Esperanto. Gxi estis dissendita al cxiuj 800
mezlernejoj de la lando (kun akompana letero al la direktoroj), kaj
ankaux al cxiuj cx. 700 membroj de HEJ, petante ilian helpon en la
afisxado en mezlernejoj kaj universitatoj. La rezulto: amaso de
telefonvokoj kaj leteroj, informantaj pri la apero de la afisxoj sur la
murtabuloj de mezlernejoj, telefonvokoj de lernantoj kaj de lernejaj
instruistoj, petantaj pliajn informojn pri la lingvo kaj pri eventualaj
kurso-startigoj!
En Hungario Esperanto estas agnoskata kiel viva lingvo, kaj la mezgrada
sxtata lingvo-ekzameno estas same valora kiel tio pri la angla, germana
aux aliaj lingvoj. (La sxtata lingvoekzameno valoras pluspoentojn cxe la
abiturienta kaj cxe la universitata akcepta ekzameno, kaj estas kondicxo
por ricevi universitatan diplomon).
Mi ne memoras pri similampleksa propaganda kampanjo nek en Hungario, nek
en aliaj landoj.
La realigon de la projekto finfaris la teamo cxirkaux Eventoj. La sama
teamo prizorgis ankaux la organizadon de bone sukcesinta Esperanto-balo
la 3-an de oktobro, kion partoprenis cx. 90 esperantistoj el pluraj urboj
de la lando.
L. S.
* * *
Brazilio: Ekspozicio kaj solena sesio
-------------------------------------
Taguatinga Esperanto-Klubo inauxguris ekspozicion jauxdon en Biblioteko
Machado de Assis. Ankoraux en Brazilo, en la sama dato oni inauxguris
ankaux Esperanto-kurson cxe la Sxtata Universitato de Feira de Santana.
Sabate oni festis la tradician "Ago-Tagon". En la urbo Braziljo, cxe
Lingva Centro de Eduka Fondajxo (kie Esperanto estas lauxlegxe instruata)
okazis solena sesio. Auxtoritatuloj salutis la esperantistaron kaj la E-
grupo "Nova Erao" prezentis Esperantajn kanzonojn. En "Liberty Mall"
okazis E-ekspozicio kaj samloke, vespere, la geesperantistoj de la
regiono (Braziljo kaj najbaraj urboj) kunigxis por komuna vespermangxo.
inf: Roberto Resende
rresende@forigu.brnet.com.br
* * *
Kroatio
KEU: Budo en magazeno
---------------------
Kroata Esperantista Unuigxo ankaux kiel en la antauxaj jaroj establis
informbudon en la zagreba cxiovendejo "NAMA", kie prezentis dekon de E-
lernolibroj, diversajn instruhelpilojn, la videofilmon MAZI kaj diversajn
E-librojn, KD-diskojn. Pere de afisxoj (fotoj) estis prezentita la agado
de KEU (Kroata E-Unuigxo), E-o gxenerale, ZEO-j, E-alfabeto preparita de
junaj E-istoj, gramatiko de E-o.
La ago-tagon oni anoncis tagon pli frue per radia intervjuo kun la sekr.
de KEU. Dum la ago-tago aperis la anonco en unu el la plej grandaj
taggazetoj kies jxurnalistoj ankaux vizitis la budon.
KEU ago-tagis ne nur en la magazeno. En kelkaj bazlernejoj oni prezentis
afisxojn pri E-o, krome la E-societo en Osijek arangxis sian vitrinon en
la centro de la urbo.
laux Marija Belosxevicx
mbelosev@forigu.public.srce.hr
***
KEL: Intervjuo, malferma tago
-----------------------------
La gazeto "Novi list" okaze de la 90-jarigxo de la E-Klubo de Rijeka
publikigis tutpagxan intervjuon kun Radoslav Sxkalamera pri Rijeka -
lulilo de Esperanto en Kroatio.
La 40-jara zagreba Studenta E-Klubo organizis malferman tagon - pri gxi
informis 3 plej grandaj jxurnaloj, kvin lokaj radiostacioj kaj OTV. La
malferma tago estis enkonduko al la E-kurso. En la E-Klubo Bude Borjan
komencigxis du kursoj.
Danke al KEL (Kroata E-Ligo) la 7-an de oktobro en Pula estis malfermita
Esperanta libroekspozicio en la Nacia Biblioteko kun la cxeesto de
televido kaj la jxurnalo Glas Istre. Pri la E-literaturo parolis D-ro Ivo
Borovecxki. Okaze de la Internacia Infana Semajno en la fokuso estis
infanlibroj en Esperanto.
inf: Spomenka sxtimec
esperanto@forigu.zg.tel.hr
* * *
Irano: Novaj E-kursoj
---------------------
Okaze de la ago-tago estis lancxitaj novaj E-kursoj en Tehran. Ankaux
Sabz Andishan Instituto (SAI) mendis anoncojn en diversaj naciaj gazetoj
pri koresponda E-kurso, kio ekde la pasinta estas sukcese arangxata.
inf: Sabz Andishan Instituto
irejo@forigu.neda.net
* * *
Norvegio: Europanto-letero
--------------------------
Inspirite de la vidpunktoj de Claude Piron (Interredaktore 25. sept.) ni
verkis novan gazetaran informon pri la "Europanto"-afero, citante el la
letero de la iniciatinto al Germain Pirlot, kaj faksis gxin du tagojn
antaux la Ago-Tago al la tri cxefaj norvegaj gazetagentejoj, kaj al
kelkaj aktualaj norvegaj gazetoj.
Gxis nun ni ne auxdis, ke gxi aperis en iu gazeto - krom en Hamar Dagblad
kiel letero de leganto.
inf: Douglas Draper
esperanto@forigu.online.no
Rim: Pri "Europanto" vidu informojn en la sekva numero - ndlr
* * *
Rusio
Moskvo: Parlamenta informado
----------------------------
Moskvaj esperantistoj organizis kampanjon pri informado de cxiuj
deputitoj de Parlamento kaj de Moskva Urba Konsilio. Cxiu deputito (434
en la Parlamento kaj 35 en Moskva Konsilio) vendrede, la 3-an de oktobro,
ricevis leteron, kiu entenis admonon atenti pri la solvo de internacia
lingva problemo kaj pri ebleco protekti la nacian lingvon kaj kulturon de
fremdaj influoj, kiujn proponas esperantistoj, kaj koncizan informon pri
la esenco de la lingvo Esperanto.
Okaze de la Ago-Tago la 2-an de oktobro en moskva junulara klubo MASI
okazis malfermita kunveno, kie cxeestis jxurnalistoj. Rezulte la 3-an de
oktobro en matena programo de "Radio de Rusio" kaj la 2-an de oktobro en
vespera programo de Rusa Servo de BBC sonis intervjuoj pri Esperanto kaj
Esperantaj kantoj; en la anglalingva jxurnalo "Moskow Times" aperis
intervjuo kaj estis atingita interkonsento pri artikolo en "Literaturnaja
Gazeta".
inf: N. Gudskov
era@forigu.glasnet.ru
****
Mahacxkala
----------
La 6-an de oktobro en Mahacxkala (Dagestano) okazis gazetara konferenco,
gvidita de la Abdurahman Junusov, prezidanto de Rusia E-Unio kun
partopreno de du lokaj televidkompanioj, respublika sxtata radio kaj pli
ol deko de jxurnaloj. Por jxurnalistoj estis organizita ekspozicio de
esperantajxoj. Cxiuj cxeestintaj amaskomunikiloj samtage aux sekvatage
publikigis tre favorajn materialojn pri la Ago-Tago kaj/aux Esperanto.
Cetere jxus finigxis la kurso de E-o en 20 lecionoj sur la pagxoj de la
gazeto "Molodjojx Dagestana". La 14-an de oktobro komencigxos la kurso de
E-o cxe Dagestana Sxtata Universitato.
Estas preparata la solena inauxguro de la kafejo "Esperanto", dum kiu
estas planata prezentado de Dagestana E-Centro kaj lancxo de la Klubo
"Amikoj de Esperanto".
inf: Abdurahman G. Junusov
junusov@forigu.espero.sinol.ru
* * *
Ukrainio: Jubilea festo
-----------------------
Cxi-jare la Ago-Tago en Odessa pasis sen manifestacioj. Antauxnelonge, la
24-an de septembro okazis granda festo en la Domo de Sciencistoj: 40-
jarigxo de E-a agado en tiu Domo. Cx. 70 personoj, novaj kaj malnovaj
amikoj de E-o kaj de nia E-a junulara klubo "Verdajxo" kunvenis por
honori memoron de forpasintaj e-istoj, rakonti pri siaj spertoj de E-a
agado kaj vivo. Doktoro de sciencoj I. L. Andronov dividis sian sperton
de scienca apliko de E-o; junaj verdajxanoj rakontis pri siaj vojagxoj
kaj pri la vivo de nia klubo. Sonis kantoj, versoj kaj gratuloj de niaj
amikoj el Odessa kaj el la tuta mondo. Danke al E-a solidareco ni ricevis
24 gratulojn el 13 landoj! Pri la evento raportis kelkaj radiostacioj kaj
4 lokaj gazetoj.
Cxar la mencio en preso aperis gxuste cx. la 5-a de oktobro, do ni
konsideras tiun eventon en urba skalo kiel nian kontribuon al Internacia
Ago-Tago.
Cxiuj, kiuj partoprenis la vesperon, restis tre kontentaj; kaj la mencioj
en preso ne estis nur informoj, sed artikoletoj pri E-o, gxia historio
kaj nunaj celoj, pri nia junulara E-klubo.
inf: Tatjana Auderskaja
* * *
Francio: Ekspozicio
-------------------
Per la ekspozicio de la asocio "Esperanto France-Est" kaj materialo
disponigita de TAKE-LA DOMO, Michel Basso kaj Edmond Ludwig prezentis
Esperanton dum la tago de la asocioj de Wintzenheim.
Montrigxis refoje, ke la ekspozicio estas bona rimedo por allogi homojn,
kiuj post iom da legado starigas demandojn, kiujn la dejxorantoj unu post
la alia povas respondi. Kvankam malgrandas la loka grupo, Esperanto igxis
realajxo surloka. Per tiu reklamado TAKE-LA DOMO rekomencis agadjaron por
pligrandigo de la loka skipo.
inf: Edmond Ludwig
take.ladomo@forigu.wanadoo.fr
* * *
Usono: Budo kaj varbiloj
------------------------
En Atlanta Georgia en Usono la loka grupo (la Esperanto Societo de
Metropola Atlanta) havis budon kiel parto de la Festivaloj de Kulturoj
cxe la Centjara Olimpika Parko.
Ni disdonis varbilojn (inkluzive la unuan lecionon de la usona senpaga
posxta kurso) kaj montris Esperantajn gazetojn, librojn, kaj muzikon.
inf: Randy Dean
dean@forigu.avana.net
**************************************************************************
SAT - UEA - kampanjo 2000
=========================
Mi revenis de Augsburg, kie okazis la 70-a Kongreso de SAT, Sennacieca
Asocio Tutmonda inter la 2-9 de auxgusto. Cxeestis cxirkaux 133
kongresanoj - unu el la plej malaltaj nombroj da cxeestantoj de cxiuj SAT-
kongresoj, malgraux suficxe favoraj kondicxoj - el kiuj cxirkaux 100
cxeestis cxiujn laborkunsidojn.
En SAT-kongresoj, ankaux "gastoj" (ne-membroj de SAT), povas esprimigxi
en la debatoj, sed kiam necesas decidi, tiam kompreneble nur SAT-anoj
vocxdonas. La ciferoj, kiujn mi donas, ne estas oficialaj, sed nur estas
mia propra taksado. El la membroj, kiuj materie povis veni, tiu
cxeestantaro reprezentas do ian kernon de la kerno de "gxisostaj" SAT-
anoj. La temo de la kongreso estis: La estonteco de SAT.
La saluto de UEA kun la invito al SAT partopreni en la "Kampanjo 2000"
estas akceptita kun vigla aplauxdo. Dum la debatoj oni memorigis, ke la
apartigo de SAT neniam celis batalon kontraux UEA, sed ebligi la plenumon
de neneuxtralaj taskoj, kiuj ne estas plenumeblaj en la neuxtrala kadro
de UEA. Jam de multaj jaroj, cxiuj Esperanto-asocioj rezignis
malrekomendi al siaj membroj, ke ili aligxu al aliaj E-asocioj.
Krom tiu universala sennaci-eca baza kunlaborado, ekzistas multaj formoj
de pli rekta kaj preciza kunlaborado. Tiel la unueco de la E-movado, en
la respekto de la diverseco de gxiaj elementoj, jam estas fakto. Oni
ankaux memorigis, ke la vorto "sennacieca" (la litero "S" de "SAT")
simple referencas al la strukturo de SAT, akceptita laux la modelo donita
de Hodler al UEA. Male al tio, kion ankoraux erare kredas eble ecx iuj
SAT-anoj, SAT nek statute celas, nek iam ajn ricevis la "taskon", detrui
naciojn, naciajn lingvojn kaj aliajn naciajn aux etnajn apartajxojn. Pri
"Kampanjo 2000", la Kongreso per unuanima decido mandatis la
Plenumkomitaton, turni sin al UEA por pli detalaj informoj kaj alpreni
iniciatojn.
Levy Pierre
levypier@forigu.worldnet.net
el E-Aktuell 6/97
**************************************************************************
Abonkotizoj -1998
=================
La baza abonkotizo de Eventoj por 1998 restas nesxangxita! Do, la sendado
per ordinara posxto ankaux sekvajare kostas 74 guldenojn, per aerposxto
86 guldenojn.
Por Hungario la abonkotizo estos 2950 forintoj, por Slovakio, Ukrainio,
Rumanio, Jugoslavio, Kroatio, kaj Slovenio 29 guldenoj.
Por Rusio, Polio, Bulgario kaj Brazilio ankoraux ne estas decido.
La abonkotizo estas pagebla al nia UEA-kodo: ELLS-S aux al niaj landaj
kotizperantoj.
Antauxdankojn pro frua renovigo de via abono!
Laszlo Szilvasi
**************************************************************************
Al la esperantista gazetaro, al la Landaj Sekcioj de TEJO, al TEJO-
Estraro kaj al la partoprenintoj de la Internacia Junulara Kongreso de
Assisi
Solidaru kun Assisi
===================
Fine de septembro centra Italio estis trafita de tertremo, kauxzinta
gravajn damagxojn al la tieaj urboj. La tertremo, ekde tiam ne finigxis,
sed centoj da pli-malpli fortaj skuoj/tage dauxre turmentas la regionon
ekde 2 semajnoj.
Itala Esperantista Junularo esploris la eblecon arangxi volontulan
tacxmenton por helpi la civitanojn de centra Italio, sed gxis nun la
afero ne sxajnas realigebla sen kauxzi kromajn malfacilajxojn al la
oficialaj instancoj kiuj jam malfacile donas varman liton al la viktimoj
de la katastrofo.
La esploroj cxiukaze dauxros, kaj kromaj informoj eventuale sekvos.
Kion ni povas fari estas solidareci. Mi petas vin, se vi taksas tion
oportuna, sendi solidarec-mesagxon (ne gravas se en Esperanto) al la
hotelo.
Adresu gxin, tamen, al la civitanoj de Assisi, kaj ne nur al la
hotelestroj. La faks-numero de la hotelo estas: +39-75-8040552.
Dankon.
Francesco Amerio
nome de Itala Esperantista Junularo
f.amerio@forigu.agora.stm.it
/ / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / / /
Mesagxo al IEJ de la hotel-estrino de la Hotelo Cenacolo Francescano en
Assisi, kie okazis la Internacia Junulara Kongreso fine de julio.
* * *
Kara Francesco,
dankon pro via mesagxo. Vi ecx ne povas scii, kiom gravas por ni, en tiu
cxi momento, vorto aux solidareca gesto. Ni ne sentas nin solaj.
La tertremo ne nur detruis nian teron, sed kauxzis profundan vundon en
niaj koroj. Ni cxiuj suferas komunan malbonon: subitaj panik-atakoj kaj
bonsxanc-okaze, plor-krizoj.
Bonsxance ili ne trafas nin cxiujn samtempe kaj tio permesas al ni
konsoli unu la alian reciproke: nun vi, post unu horo mi kaj tiel plu
cxiu tage. Oni diras al ni, ke gxi estas anomalia tertremo: ni nenion
komprenas, nenion povas antauxvidi kaj vivas en teruro de nova granda
skuo.
Cxu vi iam klopodis dusxi, necesejumi, iri dormi aux mangxi (cxu iu povas
tion ankoraux fari???) sciante, ke subite povas reveni Gxi?? Estas
terure, kaj nur kiu estas travivanta tion, tiu povas kompreni.
Assisi estas mortulejo: Veturas nur auxtomobiloj de civila protektado,
polico kaj fajro-brigadoj. Krom ili restas nur tendoj, ruldomoj kaj
karavanoj.
Pozitiva rimarko (ironia): cxeestas la televidoj de la tuta mondo kiuj
nin filmas. Ni farigxis famaj, la tertremo rekte elsendita estas granda
spektaklo: ecx ne komparebla kun la entombigo de Diana.
Nia hotelo bonsxance ne damagxigxis, sed evidente gxi estas malplena. Tio
cxi momente ne gravas: gravas, ke cxio cxi finigxu plej frue, kaj ke ni
revenu al la normaleco. Pro timego ni dormas en la enir-halo sur la
sofoj: ni disdonis ilin po du personoj. Ili estas komfortaj. La pordoj
rigore malfermitaj, ni rigore vestitaj kun la sxuoj tuj cxe ni, cxiuj
pretaj fugxi eksteren. Foje ni ekridegas, cxar ni fugxas, ni fugxas je la
minimuma bruo. Nun mi verkas al vi el la gxardeno (mi translokigis mian
oficejon cxi tien, gxis la vetero permesos tion, poste mi surmetos ski-
vestajxojn) kaj cxio terure silentegas. Tro trankvilas por mi. Ni esperu
bone....
Por iom levi nian spiriton foje ni rerakontas pri via kongreso kaj cxefe
pri la bufedo. Kaj ni sen-retene ridas. Vi mankas al ni: tio estis bona
kaoso, ne kiel nun...
Nun mi salutas vin, mi ne volas gxeni vin plie. Foje pensu pri ni: scii
ke vi faras tion helpas nin farti pli bone. Gxis revido el ni cxiuj.
**************************************************************************
Malferma tago en la CO de UEA
=============================
La Malferma Tago en la domo de UEA en Roterdamo definitive farigxis
tradicio: sabaton la 29-an de novembro gxi okazos jam la sepan fojon. La
cxefkonstruajxo de la Esperanto-komunumo akceptos vizitantojn en tiu tago
ekde la 10-a gxis la 17-a horo.
Speciala gasto estos d-ro Paul Gubbins. Li prezentos la televidan
Esperanto-kurson "Esperanto, pasporto al la tuta mondo", kiun ELNA nun
realigas sub auxspicio de UEA. La unuaj kvar lecionoj estos montrataj dum
la tago.
Cetere la centro de la tago sendube estos la libroservo, kiu festos la
proksiman Tagon de la Esperanto-Libro subtrahante el cxiuj prezoj 10
procentojn. Estos ankaux specialaj ofertoj, senpaga loterio kaj bazaro de
esperantajxoj.
CO de UEA
uea@forigu.inter.nl.net
**************************************************************************
Esperanto en CNN
================
La 4-an de oktobro la internacia novajxtelevido CNN enkadre de sia nova
programo 'Inside Europe' pritraktis la rolon de Esperanto kaj angla kiel
eblan duan lingvon de Euxropa Unio. Almenaux en 5 minutoj oni prezentis
Esperanton per intervjuo kun John Wells, estis videbla la ret-pagxo de
Virtuala E-Biblioteko, estis montritaj E-libroj, lauxtlegita verseto el
Winnie-la-Pu kaj versojn el Hamlet.
Reagoj bonvenas cxe "inside.europe @forigu.turner.com"
laux R. Rotsaert kaj A. Kovacs
**************************************************************************
REAGOJ
//////
Reklamado...cxu eblas?
======================
"Eventoj" kutime reproduktas artikolojn el nia vasta gazetaro, elektante
la plej interesajn, viglajn, signifajn kaj...pikajn, kelkfoje.
Pikantan artikolon pri reklamado de nia lingvo, - verkitan de la
redaktoro mem, L. Szilvasi - mi legis en la maja numero 125-126 de
Eventoj.
Cxefe okulfrapis min la konkluda alineo: <>
cxar tiu estas argumento plurfoje revenanta ankaux sur pagxoj de Eta
Gazeto.
Jes: fieru! Sed fieru ne nur por vi mem! Fieru ankaux fronte al la mondo,
al la ekstera medio, al via medio. Cxar Esperanto estas bela!
Cxiutage ni estas informitaj pri malbelajxoj; ilin ni auxdas en nia
najbarejo, el radio-elsendoj, kiam ni spektas televidon: militoj,
abomenajxoj, subpremadoj, katastrofoj ktp. Do kial ne fieri pri io, kio
celas nur interkomunikigi homojn, trans iu ajn lingva baro, kontraux la
malordo de la Babelturo, tiu malbeno de dio kontraux la homaro? Fieri nur
pri la simpla kaj senpera rilatebleco kun alia homo, laux la pensmaniero
de Zamenhof.
Per tiu artikolo la amiko Szilvasi pikis nian kutiman malviglecon, kiu
malpermesas al ni fieri, esti esperantisto! Li pikis nian nezorgon uzi
cxiujn rimedojn, cxiujn ilojn, cxiujn eblecojn por forigo de tiu <>.
Li memorigas al ni la efikegon de reklamado, nuntempe kapabla trudi ion
ajn al la konsumantoj.
Akurate li listigis cxiujn manierojn por propagandi malmultekoste kaj ecx
senpage: eble aldonendas elsendoj el lokaj radiostacioj, kiuj tamen
bezonas preparadon kaj engagxigxon.
Nepre legu tiun artikolon, komentu kun viaj samklubanoj, traduku kaj
disdonu gxin al viaj nacilingvaj medioj, al eblaj amikoj kaj subtenantoj.
Kaj precipe hastu: diskuti pri eblaj agadoj, kunlabori kun aliaj grupoj,
starigi kontaktojn kun ekstermovadaj asocioj, por la plej bona uzado de
cxiuj reklamrimedoj.
Sed cxefe, geamikoj, fieru esti esperantistoj!
Cxiam!
Viktor'
el La Eta Gazeto, n-ro "100!"
**************************************************************************
Reklamo
Biblioteko Esperanto-Kiljo
==========================
Viaj superfluaj revuoj kaj libroj
en aux pri Esperanto tre bonvenas cxe ni.
Esperanto-Kiel,
Johannes str. 54, DE-24143 Kiel, Germanio.
**************************************************************************
ARANGxOJ
////////
Skiu kun fervojistoj
====================
La 39-a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno, IFES okazos de la 7-a
gxis la 14-a de februaro 1998 en Maribor, Slovenio.
Bona skiado sur natura aux artefarita negxo de la 9-a matene gxis la 21-a
vespere, nokta skiado, tauxgaj hotelprezoj (44-50 DEM tago/persono, inkl.
tranokton, maten- kaj vespermangxon). Pliaj informoj cxe:
pf. 825, SI-2001 Maribor, Slovenio.
**************************************************************************
50-a I.K.U.E. kongreso
======================
La 50-a Kongreso de IKUE okazis en Romo kaj Rimini de la 31-a de auxgusto
gxis la 7-a de septembro 1997, havante temon: "Iru do, kaj discipligu
cxiujn naciojn". Cx. 300 partoprenantoj (multaj gejunuloj), el 22 landoj.
La programo estis tre intensa kaj fruktodona. Cxiutage estis celebrita
meso en Esperanto, en historiaj pregxejoj, sanktejoj, kaj cxe la Altaro
de la Katedro en Vatikano.
Historia evento por la Esperanto-movado estis la auxdienco cxe la Papo,
la 3-an de septembro: Lia Papa mosxto parolis en Esperanto! La saman
tagon okazis ankoraux auxdienco cxe la Itala Respublika Prezidento: Oscar
Luigi Scalfaro.
La parto de la kongreso en Romo havis pilgriman, en Rimini laboran
karakteron.
Lokoj de la venontaj kongresoj: en 1998 estos Ekumena Kongreso en
Francio, Nantes, je unu semajno antaux la Universala Kongreso en
Montpellier, kaj en 1999 estos arangxata en Polio Ekumena kaj Katolika
Kongreso apud Varsovio.
P.A.
ambros@forigu.unive.it
**************************************************************************
Vizitado al Radio Vieno
=======================
La Esperanto Redakcio de Radio Auxstria Internacia organizos vizitadon de
Auxstria Radia kaj Televida Centro, ORF, la 13-an de decembro-'97.
La gvidado komencigxas je la 11-a horo kaj dauxros proksimume 2 horojn.
Eblas poste samloke tagmangxi. Gvidado kaj tagmangxo kostos proksimume
100 sxilingojn.
Antauxanonco necesas kaj eblas gxis la 30-a de novembro cxe la Esperanto
Redakcio. Partoprenontoj de la gvidado povos komune vojagxi al la
posttagmeza (16.00) Zamenhof-festo: en la Pola Instituto en Vieno.
ORF-Radio Auxstria Internacia
Esperanto Redakcio
AT-1136 Vieno
rete:roi.service@forigu.orf.at
fakse: +43-1-878784404
**************************************************************************
Junulara Festivalo -'98
=======================
Inter 08-14 de aprilo 1998 jam la 22-an fojon festivalos la euxropa
junularo, en Lignano Sabbiadoro (regiono de Udine), Italio. Apud la
Adriatika Maro, en luksa hotelo (!...) kun propraj plagxo, parko,
sportejoj sed kiu havas ankaux memzorgantejon.
El la temoj: Kiom da landoj (geografie kaj kulture) apartenas al Euxropo?
Kiom da landoj konsistigas/os - politike - la tielnomatan Euxropan Union?
IJF, "la" internacia junulara festivalo estas la cxefa, la plej granda
kaj fama, printempa junulara arangxo, kion certe indas partopreni.
Demando nur estas, cxu la organiza teamo povas ripeti aux ecx superi la
sukceson de la IJK? Spicajxo en la afero, ke en '98 Itala E-Junularo
festos sian 50-jaran ekziston!
Por aligxiloj turnu vin al:
Federico Schreiber,
via del Cordaroli 7, IT-34135 Trieste, Italio.
Rete: fulmo@forigu.ts.flashnet.it
**************************************************************************
Plena Kalendaro de Esperanto-Arangxoj
=====================================
La kompletan liston vi trovas cxe la interretaj retpagxoj:
http://www.hungary.net/esperanto/
aux vi povas elsxuti (ankaux per simpla retposxto) el nia ftp-ejo:
ftp://ftp.hungary.net/pub/esperanto/kalendar.txt
**************************************************************************
LINGVO
//////
Mama', Papa'
============
Licea instruistino, kiu sekvas Esperanto-kurson de mi gvidatan, diris al
mi: "Mia edzo asertas ke lingvo, kiu ne posedas la vortojn plej
universale kaj nature uzatajn, t.e. silaboj ma-ma, kiujn cxiuj beboj en
la mondo nature elparolas kiel unuajn, turnante ilin al sia patrino, do
tia lingvo estas malnatura kaj ne povas ekzisti".
Similan plendon mi auxdis antaux pluraj jaroj de prelegantino en
Universala Kongreso (eble en Augsburg).
Fakte tia rimarko ne estas senbaza: la vortoj panjo kaj pacxjo estas
formitaj per pseuxdosufiksoj, kiuj estas fakta rompo al la principo de
reguleco, kiu regas aux devus regi internacian planlingvon, cxar gxi
algluigxas ne al radiko sed al radik-stumpo.
En mia brosxuro Esperanto, lingvo planebla mi prezentis tre simplan
proponon por forigi tiun mankon de Esperanto: oni enkonduku du novajn
substantivajn radikojn mama-o kaj papa-o, kun la signifoj respektive de
panjo kaj pacxjo. Se uzataj en eliziita formo, ili farigxus mama' kaj
papa', do entute internaciaj vortoj, sed respektantaj la regulojn de
Esperanto. Kompreneble la gxisnunaj panjo kaj pacxjo restus.
Kiel oni jam ofte uzas, apud la tradiciaj vortoj malnova kaj malvarma la
neologismojn olda kaj frida, same, kaj tre pli pravigeble, oni povus uzi
mama' kaj papa' apud panjo kaj pacxjo. Kion opinias la akademianoj? Kaj
kion opinias la ordinaraj esperanto-parolantoj?
Umberto Broccatelli
el l'esperanto 2/1997
**************************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
Premio Pirlot por Carlo Minnaja
===============================
Dum sia kunsido en Rimini, la senato de Akademio Internacia de la
Sciencoj (AIS) San Marino decidis aljugxi la "Premion Germain Pirlot
1997" al la Itala sciencisto Carlo Minnaja pro lia "Vocabolario italiano-
esperanto" (vortaro itala-Esperanta).
La pli-ol-mil-pagxa verko estas konsiderata kiel epok-fara. Malgraux sia
alta prezo, gxi jam aperis en la vendaj rekordlistoj de la libroservo de
UEA (Revuo Esperanto 1090, marto 1997, p. 56).
La premio estas cxiujare aljugxata al scienca verko, kies enhavo estas
almenaux duone en la internacia lingvo Esperanto.
Premiito de 1996 estis la ukraina medicinisto Igor J. Galajcxuk pro la
kongresvolumo "10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. Sciencaj
Resumoj" redaktita de li.
En 1995 la premion ricevis Reinhard Selten kaj Jonathan Pool pro la libro
"Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj - cxu mi lernu Esperanton?"
Proponojn por la venontjara Premio Pirlot akceptas la koncerna senatano
de AIS:
O Prof. Hans Michael Maitzen,
Instituto pri Astronomio,
Tuerkenschanzstr. 17,
AT-1180 Wien, Auxstrio.
**************************************************************************
Interreta diskutlisto de IKUE
=============================
IKUE (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista) antauxnelonge lancxis
elektronikposxtan dissendoliston en Esperanto.
Interesigxantoj pri pliaj detaloj, bonvolu sendi mesagxon kun ajnaj temo
kaj enhavo al la adreso:
info.ikue-l@forigu.iml.sicoar.com
Robotmesagxilo sendos al vi tekston kun prezento kaj regularo de la
listo.
inf: Daniel C. Garcia
**************************************************************************
Laborreton per Esperanto
========================
Kiel represajxo el Esperantolehti aperis en Eventoj 2/julio la demando,
kiel E-o helpas la laboron, cxu eble gxi estas laborhelpilo aux
perlaborigilo. La respondo estas jes kaj ne, kaj multkaze inter ili.
Unue oni devas konstati, ke nur malmultaj rekte atingis sian konstantan
laboron pere de Esperanto. La direktoro de UEA, Osmo Buller, ekz. estas
unu tia escepto.
Due ni rimarku, ke multaj esperantistoj iomete ricevis premiojn aux
salajretojn el siaj okupoj cxe institutoj, kluboj, librofarado ktp.
Trie ni ankaux rimarku, ke pli kaj malpli per Esperanto iuj el ni finnaj
esperantistoj farigxis laborigitaj lauxlegxe cxe Mendoservo kaj aliaj
organizajxoj. Tial oni ne falis nur al bazmono, kio estas tre grava afero
por tiuj, kiuj perdis sian normalan laboron.
Kvare oni ankaux rimarku, ke ni tamen faris nur parton el tio, kion
esperantistoj povus fari per Esperanto kontraux la senlaboreco en cxi tiu
lando kaj en la tuta mondo. Oni povus krei tutmondan laborreton kaj per
gazetaro kaj la moderna interreta sistemo.
Kvine, dum ni vole aux nevole nun apartenas al Euxropa Unio, ni uzu
ankaux cxi tiujn organizajxajn eblecojn: la programajn subvenciojn
diversnomajn. Por la temo kvara, ni versxajne povus ricevi la naciajn aux
la EU-monojn, se oni kumulus por cxi tiu projekto, dum la subvencia
instrukcio, ekz. en 3 gxis 5 EU-landoj. Esperantistoj devus kapabli tion.
Tiel ni povus iom helpi la senlaborecon inter la esperantistoj kaj montri
nian lingvan kompetentecon ekz. cxe EU. Jen kialo por esperantistoj
komenci agadon por tia reto.
Pentti Tormala
el Esperantolehti 3/97
**************************************************************************
(Mal?)faka afero
================
Citajxo el la raporto pri Kunveno de IKEF (Internacia Komerca kaj
Ekonomikista Fakgrupo) kadre de la UK en Adelaide:
"La prezidanto petis d-ron Wandel, UEA-estraranon pri faka agado, paroli.
Li diris, ke li pensas, ke la rolo de fakaj asocioj estas granda, ecx pli
granda ol tiu de landaj asocioj. Li koncentras sian agadon sur kontakton
kun UNESKO, precipe pri lingva demando. Dum CO de UEA okupigxas pri
rilatoj kun fakaj asocioj, li klopodas en la tereno de internaciaj
eksteraj rilatoj kun neregistaraj organizoj, vizitante ekz. du fojojn
Parizon."
el La Merkato-58
* * *
Mi meditadas: Estrarano pri fakaj asocioj de UEA okupigxas pri eksteraj
rilatoj de UEA, kaj pri "liaj" fakaj asocioj okupigxas la (trosxargxita)
Centra Oficejo. Cxu estas bone tiel? Cxu vere tiel oni povas plej bone
servi la interesojn de la fakaj asocioj? ...
Laszlo Szilvasi
**************************************************************************
M O N A T O
internacia magazino sendependa
- unika revuo pri politiko, ekonomio kaj kulturo
- unu el la plej prestigxaj E-revuoj
- petu provekzempleron kontraux 2 respondkuponoj cxe:
Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
**************************************************************************
LETEROJ
///////
Ne! - por la gepatra lingvo!
----------------------------
Jam dum kelka tempo (jaroj) mi sekvas la pasxojn pri Euxropa Unio kaj
Esperanto.
La lingva problemo grave kreskas, kiam al Euxropa Unio aligxos la
diverslingvaj orienteuxropaj landoj. Gxis nun nenio nova "okcidente", sed
la ideo estas, ke en cxiu diverslingva kunveno parolu ne propran, sed iun
alian duan (!) lingvon. Tio jam estus grava pasxo al demokratiigo de
komunikado.
1. La dana aligxo al la Unio enhavis interesan proponon (laux la libro:
Por la plurlingveco de Euxropo). La danoj en 1972 konsentis malpliigi la
nombrojn de lingvoj al du, nome la franca kaj angla, kondicxe ke la
angloj en la komunumo parolu nur la francan, kaj la francoj parolu nur la
anglan! Tio estus la unua pasxo al demokratiigo. Sed la propono falis pro
diversaj kialoj.
2. Dua renkonto al la sama ideo: revuo Esperanto (sept/94): Cxe la
inauxguro de la E-Kongreso en Seulo la unua sekretariino de la finna
ambasado, Anneli Vuorinen formulis lingvopolitikan proponon pro siaj
spertoj en UN: "En internacia forumo neniu rajtu paroli en la propra
lingvo." - Bona ideo! (mia rimarko).
3. En majo 1996 en dana semajna gazeto la dana cxefministro P. Schluter
dum 1982-1992 proponas, ke cxiuj EU-politikistoj parolu "en fremda
lingvo", do ne la propra.
Laux mi, tiu idearo en la praktiko povus esti la interpasxo al unu lingvo
en la internaciaj rilatoj.
Uwe Lohse, Danio
* * *
Retposxta versio de Eventoj
---------------------------
Mi kore dankas vin pro alsendo de la interreta retposxta versio de
Eventoj. Cxi-foje mi povas legi gxin trankvile. La retposxta versio de
Eventoj estas tre utila, kaj valora por mi. Gxi donas al mi multe da
movadaj novajxoj tre facile kaj malmultekoste. Aldone gxi ebligas facilan
komunikon kun la eldonejo.
KENMOTU Kensaku
MGG02127@forigu.niftyserve.or.jp
**************************************************************************
ESPERANTO EN RADIO
//////////////////
Kiam, kie kapti Polan Radion?
=============================
Kompare al la antauxa (somera) periodo - laux la postuloj de la E-
Redakcio - aldonigxis unu plia frekvenco je la 20-a h.
De la 26-a de oktobro 1997 la Esperantajn programojn de Pola Radio vi
povas kapti en la subaj frekvencoj:
05.30 h. UT - per satelito
14.30 h. UT - 41,18 m (7285 kHz); 41,99 (7145 kHz); 50.00 (6000 kHz)
+ satelito
19.00 h. UT - 41,18 m (7285 kHz); 49,22 (6095 kHz); + satelito
21.30 h. UT - 41,27 m (7270 kHz); 49,22 m (6095 kHz); 49,71 (6035 kHz)
La tempo estas indikita laux la monda tempo UT, por vintra mezeuxropa
tempo aldonu 1 horon.
En la kadra programo oni ne antauxvidas sxangxojn, la cxefaj konstantaj
programeroj restos kaj estos elsendataj je la samaj horoj kaj en la samaj
tagoj, kiel gxis nun.
Senpage vi povas ricevi (letere aux retposxte) la plej fresxan numeron de
la informilo "Parolas Varsovio", se vi skribas al la redakcio:
Pola Radio, Esperanto-Redakcio,
PL-00-977 Varsovio, Pk. 46, Polio
**************************************************************************
INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////
Lerneja intersxangxo
====================
Euxropa Unio subvencias intersxangxojn inter lernejoj (precipe mezaj, sed
ankaux bazaj kaj altlernejoj) el EU-landoj. Sub certaj kondicxoj ankaux
lernejoj de ne-EU-landoj rajtas partopreni.
Cxe tiaj intersxangxoj estas multaj obstakloj, i.a. lingvaj. Tial
lernejestroj ofte preferas intersxangxon kun samlingva aux anglalingva
regiono. La sperto pruvis, ke ekzemple portugalaj aux italaj lernantoj
unuflanke, kaj nordeuxropaj lernantoj aliflanke, malfacile komprenas unu
la alian. Tio same validas por la instruistoj kaj la gastigantaj
familioj. Jen problemo kiun Esperanto povus solvi.
Laux mia scio gxis nun estis neniu tia intersxangxo en kiu Esperanto
havis rolon. Lernejoj kiuj emas uzi Esperanton en intersxangxprojekto
sciu, ke ekzistas interreta datumbazo kiu akceptas petojn kaj ofertojn.
Versxajne tra gxi eblas trovi E-partneron. Konsultu:
http://PartBase.eupro.se/
Gxis nun konsultado eblas nur per angla lingvo; franca kaj germana estas
preparata. Minimume Netscape-3 estas bezonata.
Roland Rotsaert
rotsaert@forigu.agoranet.be
-------------------------------------------------------------------------
La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas,
ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado!
Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton
jam en la dauxro de la kurso!
-------------------------------------------------------------------------
Malnovaj numeroj
================
Mi sercxas malnovajn "Internacia Pedagogia Revuo"-ojn. Temas pri oficiala
organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (T.A.G.E.)
porinstruista organizajxo, kiu aktivis antaux ILEI.
Mi posedas la n-ron 6 de la jaro 1937, eldonjaro 16. Cxu eble iu posedas
tutan kolekton aux kelkajn aliajn numerojn kaj pretas donaci ilin?
Marija Belosxevicx
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio
Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr
**************************************************************************
KONKURSO
////////
Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================
La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso.
Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte.
Taskofolio - 2
--------------
1. Trovu almenaux kvar sinonimojn por la vorto: forta (2 poentoj)
2. Trovu anagramojn por la vortoj:
galerio, grafo, palto, sorto (2 poentoj)
3. Sxangxu en cxiu vorto po unu litero por veni al novaj vortoj:
sento, pezi, vesto, rifuzi (3 poentoj)
4. Trovu vorton kiu signifas: alte taksi siajn meritojn kaj virtojn.
(3 poentoj)
5. Mia unua parto estas prepozicio, la dua - ebenajxo inter montoj,
kaj la tuto estas dombesto. Kio mi estas? (3 poentoj)
6. Klarigu la "ekvacion": L+M+M+Jx+V+S+D = S (3 poentoj)
7. Kion signifas la sigloj: PIV kaj PAG? (2 poentoj)
8. Kiel estis nomata la edzino de Zamenhof? Kiam kaj kie sxi naskigxis
kaj mortis? (2 poentoj)
Vi povas resendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj,
kaj ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro!
La solvofoliojn sendu gxis la limdato 12. novembro '97 al:
Tatjana Auderskaja,
Postrestante, UA-270001 Odessa-1, Ukrainio
Retadreso: krav@forigu.te.net.ua
**************************************************************************
LITERATURO
//////////
Cxefpremio: 666 dolaroj
=======================
Rezulto de la 1-a Literatura Konkurso en Esperanto "Francisco Manez":
1. Antonio Marco Botella (Hispanio): "Kroniko pri Cheste esperantista".
- 100.000 pesetoj (cx. 666 US dolaroj).
2. Kurisu Kei (Japanio): "Iom longa rakonto pri leteroj".
- 75.000 pesetoj (cx. 500 USD)
3. Sabira Stahlberg (Bulgario): "Konkoj en mia posxo"
- 75.000 pesetoj (cx. 500 USD)
Gratulojn!
Augusto Casquero
a-casquero@forigu.redestb.es
**************************************************************************
HUNGARA ANGULO
//////////////
Hungara angulo
==============
- La 1-an de novembro gastos cxe ni Marco Picasso. Utiligante la okazon,
ni petos lin vocxlegi fragmentojn el sia jxus verkita romano. Ni invitas
lin kunauxskulti lin cxe ni, je la 18-a horo. Familio Wacha, 1031
Budapest, Vitorla u. 7, II/5. tel: 2421156.
- La impostoficejo APEH dissendis la pasintjarajn 1 %-ajn impostenpagojn.
HEJ ricevis 19 mil, HEA 280 mil, Eszperanto Alapitvany 580 mil forintojn.
Detaloj poste en la Hungaraj Pagxoj.
- Az oktober 3-i nagyon jol sikerult Budapesti Eszperanto Bal szervezesi
tapasztalait felhasznalva a szervezok mar most dontottek a kovetkezo bal
idopontjarol: 1998. februar 28. Jegyezd fel a datumot! Ezt nem lehet
kihagyni!
**************************************************************************
INTERESE
////////
Drinkado kauxzas kanceron?
==========================
En hospitalo oni ekzamenis per endoskopo alkoholulajn pacientojn, kiuj
estas pli ol 40-jaragxaj, kaj trovis kanceron en 5,3 % el ili. Se oni
konsideras, ke ordinare oni trovas nur 0,2 % la proporcio estas tre
granda, kaj tio signifas, ke troa trinkado de alkoholajxo kauxzas
kanceron.
La hospitalo trovigxas en urbo Jokosuka, sude al Jokohamo. De 1993 gxis
1995 kuracistoj esploris mil alkoholistajn pacientojn. Ili ekzamenis
ezofagon, stomakon, busxon kaj gorgxon per endoskopo. Rezulte ili trovis
53 kancerulojn: 36 en ezofago, 17 en stomako, 9 homoj en busxo aux
gorgxo. 9 homoj havis kancerojn en du lokoj: ezofago kaj stomako.
Multigxis homoj kiuj cxesis trinki alkoholajxon, eksciinte la rezulton de
la ekzameno.
Plejparto da pacientoj mem ne rimarkis ian signon de kanceroj. Do la
kanceroj estis en frua stadio. Kuracistoj admonas: "Se vi trinkas
alkoholajxon cxiuvespere, atentu pri kancero en ezofago kaj ricevu
ekzamenadon, per kiu oni trovas kanceron en frua stadio."
Kuracistoj analizis la trovitajn kancerulojn, kaj sercxis dangxerigajn
faktorojn, kiuj kauxzas la kanceron. Klarigxis, ke homoj kiuj kutimas
trinki fortan alkoholajxon, ekzemple viskion aux kiuj fumas multe, emas
farigxi kanceruloj. Alia trovita afero estis, ke kancero en ezofago
atakas seponon de alkoholulaj pacientoj al kiuj heredite mankas ALDH-2
(aldehida dehidrogena enzimo), kiu metabolas alkoholon.
Homoj havas paron da genoj. Homoj, al kiuj mankas du genoj de ALDH-2, ne
povas trinki alkoholon. (7 % da japanoj estas tiaj.) Sed homoj, al kiuj
mankas unu geno de ALDH-2, iel povas trinki, se tiuj devigas sin. (Al 40
% da japanoj mankas unu geno.) Do ili riskas multe kaj havas grandan
eblecon suferi pro kancero en ezofago.
Se homoj, kiuj povis multe trinki alkoholon pro manko de unu geno,
trejnis sin trinki kaj poste drinkas kaj fumas, ili multe riskas la
vivon. Se vi iam rugxigxis pro trinkado de alkoholajxo, kiam vi trinkis
unuafoje, povas esti ke al vi mankas unu geno. Se tiel estas, do atentu
multe.
el Novajxoj Tamtamas, n-126
**************************************************************************
"La Bamba" jubileas
===================
En la lastaj jaroj furoras iu "stranga" danco en la junularaj E-
renkontigxoj. Se eksonas la muziko "La Bamba" - oni (ecx danc-malamantoj)
kun gxojkrioj levigxas, formas du cirklojn, klopodas laux la muzikritmo
rondiri kaj kun granda gxuo interkisadas...
En la Esperanta medio tiu "Bamba"-dancado cxi-jare jubileas. Post prov-
dancado en FLEJA-semajnfinoj, dum la IJK en Leuven (Belgio, 1982) gxi
estis prezentita al la 300-kapa internacia partoprenantaro - per kiuj gxi
disvastigxis tra la tuta mondo.
Origine la danco estas kvazaux belga popoltradicio. La longan
interkisadan dancon oni komencis cxe la melodio de "La Bamba" sekvita de
diversaj karnavalaj kantmelodioj, kaj la denova "Bamba" signis la finon
de la kisado. Tamen esperantistoj neniel kaptis tiom komplikan aferon,
kaj en la memoroj restis nur la melodio de "La Bamba"...
En la komenco "Bambo" estis pli romantika, pli kavalireca danco: oni
elektis virinon (aux la viron), la viro surgenuigxis (sur unu genuo) kaj
sur la alian sidigis la virinon kaj ili intersxangxis tri kisojn. Ankaux
tiu formo ofte videblis ekz. dum la lasta IJK, kie oni starigis novan
mondrekordon: dum 1 horo kaj 37 minutoj dauxris la sencxesa "bambado".
L. S.
**************************************************************************
Korespondi deziras
==================
Mi volas trovi korespondamikojn en diversaj landoj. Mi estas 35-jara.
S-ino Liliana Blaszczykowska, ul. Rakowicza 7/15, PL-87-100 Torun, Polio.
Komencanto deziras korespondi pri komputado, kulturo kaj evoluo por
plibonigi sian lingvo-scion. S-ro Aitimon CRISS, Bendel Feed and Flour
Mill, P.m.B. 1 Ewu, Ishan Edo State, Nigxerio.
Mi estas kanadano kaj mi havas 21 jarojn. Mi volas korespondi kun
knabinoj inter 18 kaj 25 jaroj el Tunizio, Auxstrio, Rusio, Ukrainio. Mi
estas sporta kaj mi amas la bestojn kaj la vojagxojn. Mia adreso: Steve
Sirois-Fournier, 881 rue Gallienne, Sept-Iles (QC), G4R 4B1 Canada.
Retadreso: bibliovs@forigu.globetrotter.qc.ca
**************************************************************************
Anoncetoj
=========
Vendeblaj komplete binditaj: Literatura Mondo, Nica Literatura Revuo,
Hungara Vivo (61-80), diversaj libroj. Tel: +36-1-1771443 (Budapesxto,
Hungario)
* * *
S-ro Vladislav Hasala igxis peranto por IKEF (Internacia Komerca kaj
Ekonomikista Fakgrupo). Kontaktadreso: pk. 34, CZ-69662 Straznice,
Cxehio.
* * *
Acxeteblas 3-cxambra logxejo en Budapesxto en la regiono (sama buslinio)
de Budapesxta E-Domo (Eventoj) por 4 milionoj HUF (cx. 36 mil DEM, 20 mil
USD) por ajnlandano. La najbaran logxejon havas esperantisto. Pliaj
informoj cxe: Sandor HIDEG, HU-1182 Budapest, Halomi u. 61/B. IV/5. Tel.:
(+36-1) 2954176, rete hidegs@forigu.freemail.c3.hu
-------------------------------------------------------------------------
Aldo Viotto, konata aktivulo en Esperanto-movado, respondeca redaktoro
de La Eta Gazeto, mortis la 14-an de oktobro pro stratakcidento en urbeto
Kozina, Slovenio cxe la limo kun Italio.
Grandioza perdo por la familio, kaj ankaux por nia movado, por Triesta
Esperanto-Asocio, por cxiuj, kiuj aktive laboras por la internacia
lingvo.
-------------------------------------------------------------------------
**************************************************************************
EVENTOJ, n-ro 134, 1/oktobro-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
**************************************************************************