Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo Enhavo de EVENTOJ-133, 2/septembro-97 ************************************* TITOLPAGxE ////////// - Strategia Forumo de la E-komunumo ----------------------------------- Prezidantoj de cx. 100 E-organizoj, praktike cxiuj pli signifaj estis invitataj al "Strategia Forumo de la E-komunumo" por sercxi vojon al plej efika kunlaboro... - "Interredaktore" igxis 1-jara ------------------------------- La interreta kunlabora forumo de E-redaktoroj jam pli ol 1-jaron helpas la membrojn "esti informita". Alvenas averagxe 1,5 mesagxoj artikoloj en 1 tago... - Oni prirabis la SAT-sidejon ----------------------------- Forsxtelita i.a. ankau la arkivo... INTERVJUO ///////// - Esperanto en Hong Kong ------------------------ Kio pri E-o en la recxiniigxinta urbo? BAZAJ INFORMOJ ////////////// - Martinus Instituto ARANGxOJ //////// Pli detalaj informoj pri - ELTEKO-5 (novembro, Germanio) - Ekonomika kaj komerca kunveno (novembro, Cxinio) - Kongreso de handikaitaj Esperantistoj (novembro, Cxehio) - Plena listo de E-arangxoj en novembro-97. FAKA APLIKADO ///////////// - Monsxangxilo -------------- En flughaveno de Basel-Mulhouse funkcias monsxangxilo, uzanta ankau la Internacian Lingvon. - Fervoja terminaro: 13 volumoj - Aperis Cxapelilo versio 2.1 ----------------------------- Kion scias, kiaj novajxoj en la plej nova versio? - Projekt-propono ----------------- Labor-reto por komerca perado pere de esperantistaj kunlaborantoj. MOVADO ////// - Raporto pri la 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo - Brita kontrauxstaro --------------------- Reago de britaj amaskomunikiloj al la skriba demando de euxroparlamentano pri la "komuna lingvo de Euxropo" - Monda premiero de Esperanta muzikalo -------------------------------------- Detaloj pri la premiero, pri la kunlaborantoj, ktp. - Premio al edzinoj ------------------- Jam ekzistas 20 edzinoj, premiitaj pro la eltenemo pri la esperantumado de siaj edzoj... - Libro pri GDREA ----------------- Estas kompilata la historio de la E-Asocio de GDR! - Traduka konkurso por turismaj gvidiloj REAGOJ ////// - Gajnita mono - por kio? ------------------------- Kial oni donacas 1000 dolarojn al iuj partoprenantoj en E-renkontigxo anstataux utiligi gxin por la movado? ... - Gratulo de UEA-prezidanto por la servo "Interredktore" - Esperanta (?) silvestro ------------------------- E-renkontigxo - cxu sen parolantoj? ALVOKO ////// - Cxu vi havas foton pri E-infanarangxoj? MUZIKA KULTURO ////////////// Kompakt-disko: Kama-Sutro INTERESE //////// - Aikido: batalarto aux gimnastikado - Nia majstro kaj iliaj sekvuloj (humuro) KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 14 korespondpetoj el 8 landoj. ************************************************************************** ************************************************************************** Se vi nes scias pri io - ne kulpigu aliajn! Retposxta versio de Eventoj: http://www.hungary.net/esperanto/ ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ n-ro 133, 2/septembro-97, retposxta versio -------------------------------------------------- TITOLPAGxE ////////// Kampanjo 2000 Strategia Forumo de la E-komunumo ================================= La problemo cxe jarmiloj estas, ke ili dauxras mil jarojn, kaj sekve oni havas la bonsxancon travivi maksimume nur unu jarmil-sxangxigxon. Pro tio oni devas utiligi tre intense tiun unu. Tion eble pensis la komitato de UEA, kiam gxi decidis lancxi la Kampanjon 2000. Kaj tion eble pensis cxiuj "simplaj" esperantistoj, kiuj divers- maniere auxdigis sian vocxon por aprobi la kampanjon kaj por pusxi la Esperanto-organizajxojn meti flanken la rutinajn zorgojn kaj la rutinajn en-asociajn kaj inter-asociajn kverelojn kaj por retrovi la komunan celon: disvastigi la internacian lingvon kaj fortigi cxiujn aspektojn de gxia komunumo. Vi scias ke la simpla uzo de la vorto "komunumo" anstataux la vortoj "movado" aux "parolantaro" pusxas niajn disputistojn al longaj, kleraj kaj bedauxrinde tro ofte tedaj sociologiaj analizoj kaj kontrauxanalizoj. Cxiukaze iu devis komenci sxangxi la situacion, kaj la komitato de UEA komencis. En Adelaide gxi instrukciis la prezidanton "sercxi vojon por plej vasta kaj plej efika kunlaboro en spirito de reciproka interkomprenigxo kun cxiuj asocioj kaj instancoj, kiuj okupigxas pri Esperanto". La asembleo de SAT, dum la SAT-kongreso, iel reehis je cxi tiu sugesto per tondra aplauxdo. Tiel naskigxis la ideo formi, okaze de la Kampanjo 2000, Strategian Forumon de la Esperanto-Komunumo. Gxi estas nenio alia ol organo formata de cxiuj prezidantoj de organizajxoj kaj instancoj, kiuj okupigxas pri Esperanto, kaj gxiaj celoj estas: - diskuti kaj identigi la kontribuon de diversaj organizajxoj en la Esperanto-komunumo; - diskuti kiamaniere la diversaj organizajxoj povos kune fortigi nian movadon, interne kaj ekstere de la komunumo; - identigi komunan strategion kaj konkretajn laborprogramojn gxis la jaro 2000. La sekva pasxo, jxus plenumita, estis dissendo de invitiloj al cento da plej diversaj organizajxoj por ke ili partoprenu la Forumon. La invitiloj iris al cxiuj, de SAT al KCE tra la Akademio de Esperanto, AIS, la PEN-klubo, la organizajxo de la fervojistoj, de la kat-amantoj ktp. La grandaj kaj konataj organizajxoj, UEA mem, SAT, ILEI, TEJO jam anticipe certigis sian partoprenon. Multaj el la ceteraj esprimis intereson kaj espereble baldaux respondos jese. La antauxvidata laboro konsistas por la momento en skriba interkonsultigxado pri la realigo de la supre indikitaj celoj kaj en la organizado de unua kunveno de cxiuj organizajxoj dum la sekva jaro en Francio, iel ekspluatante la organizajn eblecojn de la kongresorganizantoj de la venonta Universala Kongreso. Poste, kompreneble, la forumo povas preni siajn decidojn, kaj arangxi siajn memstarajn arangxojn. Cxu cxio estas jam klara? La respondo estas: apenaux! Unuflanke oni rajtas sin demandi cxu kunlaborigante cxiujn ekzistantajn Esperanto-instancojn, oni havas organon vere reprezentan pri la "komunumo". Bedauxrinde mi kredas ke jes. Efektive laux mi anoj de la komunumo, kiuj ne estas anoj de unu el la kunvokitaj organizajxoj, ekzistas nur malmultnombre. Temus pri neorganizitaj esperantistoj, homoj, kiuj lernis la lingvon, plukonas gxin, sed estas komplete for de la organizita agado. Certe tiaj esperantistoj ekzistas, kaj mi estus tre kontenta se ili estus milionoj, sed mi havas la impreson, ke ili ne estas milionoj. Aliflanke la invititaj organizajxoj kaj instancoj estas relative malsimilaj inter si. Kelkaj estas internaciaj organizajxoj kun landaj sekcioj en pluraj landoj. Kelkaj estas gravaj lokaj kulturaj centroj, kies agado tamen celas esence internacian publikon. Kelkaj, kiel la akademiaj instancoj, havas strukturon kaj membraron tre influan sed tre limigitan. Kiel vi povas kompreni estas vera defio trovi strukturan kadron en kiu cxiuj tiaj malsamaj organizajxoj povos efike kunlabori kaj helpi unu la alian. Aliflanke tion postulas la intereso de Esperanto kaj tion postulas la ordinaraj esperanto-parolantoj. Mi vetas, fakte, ke cxiuj el vi, legantoj, iam en sia vivo auxdis de loka esperantisto la frazon: "Kiam ili cxesos kvereli inter si kaj faros ion por Esperanto?" Al tiu defio ni volas respondi. Ni volas pruvi ke esperantistoj kapablas uzi sian komunan lingvon ne nur por disputi inter si sed ankaux por kunlabori. Jam estas tempo forlasi la mallargxan asocian egoismon. Neniu volas engluti iun. La bonfarto de cxiuj asocioj dependas de la forto de la aliaj. Se SAT havus cent mil membrojn, am-rilatojn kun Unesko kaj konsultajn rilatojn kun Clinton persone, cxu vi pensas ke la situacio de Esperanto kaj sekve de UEA kaj cxiuj ceteraj organizajxoj estus pli bona aux pli malbona? Se Eventoj aux Heroldo havus cent mil legantojn kaj igxus tag-jxurnaloj, cxu vi pensas ke tio ne pozitive influus ankaux cxiujn ceterajn Esperanto-instancojn? Kaj se KCE aux Kastelo Gresiljono devus acxeti cxiujn kastelojn de sia regiono por gastigi la amasojn, kiuj volas partopreni iliajn arangxojn, cxu tio ne finfine pozitive influus ankaux la vendojn de via libroservo? Do, ni provu kreski cxiuj kune. Renato Corsetti corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** Esti informita... "Interredaktore" igxis 1-jara ============================= Antaux 1 jaro, en auxgusto 1996, post la praga UK, ni cxe Eventoj lancxis novan servon "Interredaktore", kiu igxis la kunlabora forumo de redaktoroj de E-gazetoj pere de interreto. Cx. 90 redak- toroj (plus UEA/TEJO-estr- aranoj) ricevas preskaux cxiutage diversajn informojn, artikolojn aux por aperigi ilin, aux por simple "esti informita". La servo "Interredaktore" koncentrigxas al movadaj, organizaj informoj, sed ne traktas literaturajxojn. La dissendendan materialon oni sendas al centra retadreso de Eventoj, kiu zorgas pri la aktualigo de reta datumbazo, kaj distribuas la artikolojn (simile al iu "Esperanta novajxagentejo"). En la dauxro de la jaro estis dissendita 388 mesagxoj, kio signifas ke averagxe en cxiu labortago redaktoroj ricevis 1,5 mesagxon. (Tamen en la realo la mesagxoj disiras ne cxiutage, sed laux la ritmo de la alvenantaj materialoj). La plej ofta informilo! ----------------------- "Interredaktore" tiel igxis la plej ofta (preskaux cxiutaga) informilo en la movado. Gxi multe helpas al la ricevantoj ne nur redakti sian gazeton, sed havi superrigardon pri la aktualaj eventoj de la E-movado, kaj simple "esti informita". Ankaux vi! ---------- Ankaux vi povas utiligi la servon: se vi volas komuniki ion al E- redaktoroj, se vi havas interesan (movadrilatan) informon, artikolon, se vi volas iun informon distribui - sendu vian retmesagxon al "eventoj@forigu.hungary.net" kun la mencio, ke la mesagxo estas por "Interredaktore". La interesigxo pri la cxiutagaj movadaj informoj, la deziro "esti informita" montrigxas granda ankaux de multaj aktivuloj, ne-redaktuloj kaj multaj jam esprimis la deziron ricevi tiujn materialojn. Pri la realigo de tiu eblo sxajne ni devas ellabori iun metodon. Sed pri tio poste... L szl˘ Szilv si ************************************************************************** Oni prirabis la SAT-sidejon! ============================ En la nokto de la 5-a al la 6-a de septembro 1997 nekonataj personoj eniris perforte en unu el niaj lokaloj en la avenuo Gambetta. Ili perfortis la pordon, eligis cxiujn meblojn kaj arkivajxojn (dokumentoj arkivigitaj depost la jaro 1921), kaj masonis la enirejon. Plendo kontraux nekonato estis farita cxe la justicpolico. Por vidi la necesan pluajn pasxojn necesas atendi la traktadon kun la asekuristoj. Kresximir Barkovicx gxen. sekr. de SAT sat-esp@forigu.worldnet.fr ************************************************************************** INTERVJUO ///////// Esperanto en Hong Kong ====================== La interesigxo pri Hong Kong cxi-somere ege kreskis pro la sangxigxo de gxia statuso. Tial do red. Andreo Pettyn el la E-Redakcio de Pola Radio provis akiri iom da informoj rekte el Hong Kong, sed komence liaj ret- leteroj senditaj laux Jarlibro-adresoj revenis. Finfine li ekligis kontakton kun s-ano Werner Breitung, de kiu la ret-letero ne revenis senresponde, kaj el cxi tiu kontakto sekvis la jena intervjuo: * * * Pettyn: Kiom longe ekzistas Honkonga E-Asocio? Kiom da membroj gxi nun havas? Werner Breitung - Ekzistas kelkaj Esperanto-aktivajxoj en Hong Kong jam de multaj jaroj, sed ne vere konstantaj, cxar Hong Kong cxiam estis urbo, kie homoj venas kaj foriras, ne restas longe kaj ne pensas pri aliaj aferoj ol mono. Nova komenco laux nia nuna memoro estis la instruado de pola instruisto Joachim Werdin komence de la nauxdekaj jaroj. Tiutempe eklernis kaj kolektigxis kelkaj de la nun aktivaj esperantistoj. Bedauxrinde ili ne longe dauxrigis siajn aktivajxojn post la foriro de Joachim. Tamen kelkaj revenis, kiam post la alveno de Don Gasper kaj mi en 1994 s-ino Margaret Fidow kunvenigis rondon de dek esperantistoj por (re-)fondi Honkongan Esperanto-Asocion. Ekde tiam ni kunvenas cxiumonate la duan lundon en la monato kaj multflanke aktivas. La membraro kreskis de 10 en 1994 al cx. 40 nuntempe. Ne cxiuj cxiam venas kaj ne cxiuj bone parolas Esperanton, sed la nivelo kreskas. Avantagxo de nia asocio estas, ke ne ekzistas komuna gepatra lingvo (do, malfacilas krokodili). Nia grupo estas suficxe internacia. Membroj estas el Hong Kong, Cxinio, Malajzio, Indonezio, Japanio, Nov- zelando, Britio, Germanio, Bulgario kaj Irano. * * * Pettyn: En la lasta "Jarlibro" oni informis, ke HEA-membroj kunvenas cxiumonate la duan lundon. Kion oni faras dum la kunvenoj? Kio estos la temo ekzemple de la sekva kunveno? Werner Breitung - La monataj kunvenoj estas forumo por priparoli asociajn aferojn, se iu havas priparolindan temon. Povas esti laborplanoj, administraj aux financaj aferoj. Oni neniam antauxe scias. Krome ofte vizitas eksterlandaj gastoj. Ili kelkfoje prezentas ion pri sia lando. Se ne estas aliaj programeroj, mi preparas lingvajn ekzercojn aux prezentadon de Esperanto-publikajxoj. Krom la monataj kunvenoj ni ofte kunvenas en pli malgrandaj rondoj, ekzemple por komuna mangxado aux por akompani gastojn. Fakte estas multe da eksterlandaj gastoj cxi-tie. Ofte la spaco cxe niaj du gastigantoj de Pasporta Servo ne suficxas, sed en Hong Kong logxejoj estas malgrandaj. Dum cxi semajno ekzemple du meksikoj kaj du francoj gastas cxe ni. De tempo al tempo ni krome okazigas Esperanto-kursojn kaj unufoje en la jaro ekskurson al najbara cxina urbo. Pasintjare ni vizitis la esperantistojn en Guangzhou (Kantono) kaj cxijare Zhongsxan, kie samtempe okazis kunveno de cxinaj esperantistoj. Al la Azia Kongreso en Sxanghaj pasintjare ni veturis sesope. Antaux du semajnoj ni unuafoje okazigis Esperanto-arangxon en Hong Kong, kiu kun 24 partoprenantoj estis plena. Krom unu cxiuj venis el Hong Kong kaj preskaux cxiuj partoprenis unu el du kursoj. Ni planas similan arangxon en septembro. * * * Pettyn: Kiajn esperojn vi ligas kun estonteco de Hong Kong? Gxenerale kaj rilate al E-o tutspeciale? Werner Breitung - Tiu estas la plej malfacila demando, cxar cxiuj membroj havas aliajn esperojn kaj vidpunktojn. Interalie, cxar nia asocio konsistas el membroj kaj el Cxinio, kaj el Hong Kong kaj el eksterlando. Gxenerale en Hong Kong oni fidas pri la estonteco de la urbo kaj subtenis la revenon al Cxinio. Pri tio la esperantistoj ne estas escepto. Oni estas optimisma, sed tamen la grado de euxforio varias. Rilate al Esperanto versxajne ankaux estas diversaj esperoj. Kelkaj, ekzemple nia prezidantino Eruda Li kaj nia honora prezidanto Lee Teck Sxiu, esperas je plia uzo de Esperanto en komercado. Mi persone ne tiom interesigxas pri komercado, sed esperas, ke Esperanto povas dauxre kunvenigi homojn el diversaj nacioj ene de Hong Kong kaj helpi al ili kompreni unu la alian. Hong Kong estas tiom internacia urbo kaj Esperanto estas bona ilo por peri kontaktojn inter la homoj. Esperanto povas same esti ponto inter Honkonganoj kaj Cxinio, kiam estonte la kontaktoj certe pliprofundigxos. * * * Pettyn: Mi tutkore salutas vin kaj deziras al vi kaj al cxiuj anoj de la E-Klubo de Hong Kong bonan estontecon. Intervjuis Andreo Pettyn pettyn@forigu.radio.com.pl ************************************************************************** BAZAJ INFORMOJ ////////////// Martinus-Instituto ================== Martinus-Centro estas instruejo pri la kosmologio de la dana verkisto Martinus (1890-1981). Surbaze de la premiso ke cxiuj sxangxoj en la fizika materio estas legxoligitaj, en siaj verkoj Martinus asertas, ke ekzistas legxoj ankaux pri la pensado. Scio pri tiuj naturlegxoj ebligos al homoj ekregi sian menson kaj iom post iom krei pacon sur la Tero. Martinus tre alte taksis humanajn ideojn de Zamenhof kaj skribis en unu en siaj verkoj, ke Esperanto estos tutmonda lingvo en estonta tutmonda sxtato de paco kaj justeco. La Centro de Martinus-Instituto estis establita en 1932 por publikigi la literaturon de Martinus kaj informi pri lia ideologio: kosmologio. La hodiauxa centro situas en pitoreska loko cxe la norda bordo de Seeland, 100 km-ojn de Kopenhago. La centro cxiujare organizas t.n. Internaciajn kursojn, tradicie inter la 26-a de julio gxis la 16-a de auxgusto (koincide kun la Universala Kongreso de Esperanto). En la unuaj du semajnoj oni povas auxskulti prelegojn kun tradukoj en la anglan, germanan, nederlandan kaj Esperanton. Poste sekvas pridiskutoj en studgrupoj. Samtempe estas instruado de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj. Esperanto estas unu el laborlingvoj de Martinus-Instituto (Kopenhago). La Centro eldonas ankaux revuon "Kosmo" en pluraj lingvoj, ankaux en Esperanto. Martinus-Instituto ne signifas ian ajn unuigxon, ne postulas membrecon, cxiu interesito povas libere studi gxin kaj partopreni la kursojn. Interesitoj povas ricevi pliajn informojn cxe Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago-Frederiksberg, Danio. Tel.: +45-38-346280 Fakso: +45-38-346180 Ret-posxto: martinus@forigu.centrum.dk http://www.centrum.dk/Martinus.Kosmologi ************************************************************************** ARANGxOJ /////// ELTEKO-5 ======== Internacia laborgrupo pri "ELektroniko TElematiko KOmputiko" Kio? ELTEKO estas semajnfina renkontigxo malfermita al cxiuj kiuj interesigxas, hobie aux profesie, pri elektroniko, telematiko aux komputiko. Cxiuj povas proponi temojn, prelegojn aux simple partopreni en la laborgrupo. Ni celas intersxangxi spertojn, ideojn, programojn kaj aparaterojn, kaj kompreneble ne nur teoriumi sed ankaux praktiki. (Retpagxo: http://members.aol.com/wdherndon /ELTEKO.htm) Dum la renkontigxo eblos acxeti/vendi/intersxangxi la varojn. Kunportu ilin! Programero por infanoj akompanantaj komputilemajn gepatrojn! Se vi estas komencanto: ne timu, cxiuj komencantoj estas bonvenaj ! Kie? - ELTEKO okazos en Frankfurt/M. Germanio. Kiam? - Ekde la 28-a (vesp.) gxis la 30-a de novembro (matene). Kiom? - Kotizo pagebla surloke, aligxo gxis la 8.11.97: 30 DEM, poste: 40 DEM. La kotizo ne inkluzivas tranoktadon kaj mangxajxojn. Kie tranokti? - Eblas tranokti cxe esperantistoj en Frankfurt, limigitaj lokoj, bv. aligxi kiel eble plej frue. Kie mangxi? - Oni mangxos en picejoj, memservaj restoracioj k.s. laux via placxo. Teknikaj rimedoj: ni havos la eblecon uzi komputilojn, tamen se vi havas porteblan komputilon, ni petas ke vi kunportu gxin. Provizora programo: ELTEKO-kunsido, fakterminoj, la fenomeno Linux, Interreto kaj HTML, projekto por E-bibliografio, E-fonto.ttf por germana klavaro, k.t.p. Ni bonvenigas novajn temojn, se vi deziras proponi ion, bonvolu kontakti nin. Bonvolu sendi vian aligxilon al: Mauro-Tauzzi-Duhme, Friedensplatz 4, DE-35037 Marburg, Germanio. Tel: +49-6421-162602 duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de ************************************************************************** Ekonomia kaj Komerca Kunveno ============================ Dato: 01-05 de novembro 1997. Loko: Hotelo Yeyuan en Siano (Xi'an), Cxinio. Aligxkotizo: 25 USD/persono Dulita cxambro: 20 USD/tago (norma cxambro kun banejo, televidilo, telefono...) Restoracia mangxo: 6 USD/3 fojoj/tago (bona mangxado sen drinkajxo) Programo esenca: 1. Raporto de diversaj E-entreprenoj kaj firmaoj, kiuj praktikas Esperanton en sia komercado, inkluzive konkretan oferton kaj ideon. 2. Diskuti pri E-komerco kaj ties teorio: Kio estas materia civilizacio de Esperanto. 3. Fondi delegitan reton nome de IKEF en la vasta lando Cxinio. 4. Subskribi kunlaborajn protokolojn aux kontraktojn inter la entreprenoj 5. Subskribi deklaracion de la kunveno. 6. Ekskurso al mondfamaj lokoj kiel terakotaj militistoj kaj cxevaloj... en Siano. Ne forgesu, Siano estas antikva cxefurbo de Cxinio, la unua urbo en la homara historio, kiu superis milionon de logxula kvanto antaux pli ol mil jaroj. Nun la urbo Siano havas 3.5 milionon de urbanojn kaj 2.7 milionon da cxeurbaj logxantoj, estas centro de satelito k aviadilo de Cxinio... Kontaktadreso: WANG Tianyi, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio. Tel: +..-29-3212171. Rete: xty@forigu.xanet.edu.cn ************************************************************************** Kongreso de handikapitaj E-istoj ================================ Laux sciigo de Josef Vanecxek, 3-a kongreso de handikapitaj esperantistoj anstataux la julia dato okazos inter la 10-a kaj 17-a de novembro en la pensiono ESPERO en Skokovy (Cxeha paradizo). Detalaj informoj cxe: Josef Vanecxek, Na okrouhliku 21, CZ-53003 Pardubice, Cxehio. Hegedus Imre ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 01-05.11. Ekonomia kaj Komerca Kunveno de Esperanto en Siano, Cxinio. Inf: WANG Tianyi, Xi'an Esperanto-Asocio, Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio. Tel: +..-29-3212171. Rete: xty@forigu.xanet.edu.cn 06-09.11. 50-a Kultura Semajnfino. Homburg. Inf: Sarlanda Esperanto-Ligo, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49-6332-981190, fakso: +49-6332-971192. Rete: owalz@forigu.aol.com 07-09.11. 61-a Hokkajda kongreso de Esperanto, Sapporo. Inf: Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokyo-to, 162 Japanio. Tel: +81-3-32034581, fakso: +81-3-4582. Rete: chb71444@forigu.pcvan.or.jp 08-11.11. Rendevuo de uzantoj kaj praktikantoj de E. en Gliwice. Inf: Esperanto, skr.poczt. 21, PL-44-100 Gliwice, Polio. Tel: +48-32-315284, fakse: +48-32-382043. Rete: darekl@forigu.iitis.gliwice.pl 10-17.11. Mondkongreso de E-istoj-Handikapuloj, Skokovy. Inf: J. Vanecxek, Na okrouhliku 21, CZ-53003 Pardubice, Cxehio. 13-16.11. Internacia Seminario, Zagreb. Inf: Kroata Esperantista-Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr 15-17.11. 3-a Kolombia E-Kongreso, Medellin. Inf: Lius Guillermo Restrepo Rivas, Apdo Aereo 4262, Medellin, Kolombio. Tel: +57-94-2657520, fakso: +57-4-5100782. Rete: lrestrer@forigu.eeppm.epm.com.co 16.11. 10-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono. Inf: E- Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Coronel Agostinho 126, Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro, RJ, Brazilio 18.11. Omagxo al verkisto Manuel de Seabra, Barcelono. Inf: Profesia Asocio de Verkistoj en Katalunio, Canuda 6, 5e, ES-08002 Barcelona, Hispanio. 23-24.11. 14-a Kulturkunveno, Kameoka. Inf: Esperanto-Propaganda Asocio, Oomoto, Ten'ok-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-6421, Japanio. Tel:+81-771- 225561, fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com 28-30.11. Festivalo de Esperantaj Videofilmoj en Prago. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz 28-30.11. 11-a Nordorienta Renkontigxo kaj Ceara E-Renkontigxo, Fortaleza. Inf: Prof. Adelson Waldery Uchoa, 50 - Benefica, BR-60020-110 Fortaleza CE, Brazilio. 28-30.11. ELTEKO-5 internacia laborgupo pri ELektroniko, TElematiko, KOmputiko, Frankfurt/Main Inf: Mauro T. Duhme, Telefone: +49-6421-162302. Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de 29-30.11. Ivo Lapenna: Liaj vivo kaj verkaro, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Pf. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407 ************************************************************************** Aperis Cxapelilo 2.1! ===================== Jxus aperis la versio 2.1 de la fama E-lingva tekstoredakta programo Cxapelilo. Krom pluraj malgrandaj plibonigoj, la versio 2.1 regalas la uzanton per 3 novajxoj: - Esperanto-klavaro: La uzanto povas uzi sian kutiman klavaron (kaj atingi la Esperanto-literojn per kombino de la stirklavo kaj la baza litero aux per kombino de la -xsimbolo kaj la baza litero) aux apartan Esperanto-klavaron en kiu ne plu aperas la literoj Q, W, Y kaj X sed anstatauxe Cx, Gx, Jx kaj Sx. Sur la U-klavo estas samtempe la literoj U kaj Ux kaj Cxapelilo mem divenas el la kunteksto, cxu temas pri Ux aux U. - Eblas ekde la versio 2.1 cxifri viajn tekstojn per persona kodo, tiel ke nur persono kiu konas la kodon, povas malcxifri gxin. Tio povas utili ekzemple por sendi tekstojn interrete. - La versio 2.1 disponigas la eblon eksporti al Unikodo, antauxvide al la gxenerala uzado de la normo UTF-8 en la Interreto. Cxapelilo 2.1 kun cxiuj siaj avantagxoj kaj kun la praktika manlibro kostas nur 5130 BEF (= cx. 250 markoj, 150 dolaroj) plus afranko. Aktualigoj ---------- Acxetintoj de Cxapelilo 1.0 povas mendi disketojn per kiuj eblas transiri al versio 2.1 kontraux nur 2050 BEF (= cx. 100 markoj, 60 dolaroj) plus afranko. Acxetintoj de Cxapelilo 2.0 povas mendi disketojn per kiuj eblas transiri al versio 2.1 kontraux nur 300 BEF (= cx. 15 markoj, 10 dolaroj) plus afranko. Por pliaj informoj skribu al la distribuanto: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Rete: fel@forigu.agoranet.be ************************************************************************** Monsxangxilo ============ En la internacia flughaveno de Basel-Mulhouse trovigxas auxtomata bilet- sxangxilo en la alvenhalo cxe la franca flanko. Eblas elekti inter 9 lingvoj por ricevi la klarigojn, kiuj aperas sur ekrano. Ecx japana kaj norvega lingvoj estas elekteblaj. Kiam oni elektas la hispanan lingvon, sur la ekrano aperas mesagxoj: Enmetu monbileton kaj por pliaj informoj klavo... aux vendo, akiro. Cxu vere la hispana lingvo? Tute ne! Temas ja pri tute klaraj mesagxoj kaj informoj en Esperanto. Cxar mi ne sxangxis valutojn al francaj frankoj, mi ne scias pri ceteraj mesagxoj. Cxu eble ecx la kvitancbileto estas en Esperanto? Kompreneble temas pri malkongrueco inter la informoj cxe la sxaltileto por la hispana lingvo kaj la rezulto sur la ekrano. En postaj tagoj regxustiga mano korektis tiun eraron gluante la vorton Esperanto sur la vorto "Espanol" cxe la koncerna sxaltileto. Tiel jam ne plu estas malkongrueco. Esperanto estas nun normale elektebla lingvo. Andre Grossmann el La Domo apr/97 ************************************************************************** Fervoja terminaro: 13 volumoj! ============================== En la printempa kongreso de IFEF debutis la 13-voluma fervojista terminaro, surpapera rezulto de la multjara agado de la terminara komisiono. Fakte la 13 volumoj estas 13 dulingvaj vortaroj: E-nacilingvaj + nacilingvaj-Esperantaj preparitaj surbaze de la 2-a eldono de la RailLexic CD-ROM (vidu Eventoj 074) La verko aperis por la angla, cxeha, dana, franca, hispana, hungara, germana, itala, nedera, pola, portugala, rumana kaj sveda lingvoj (kaj Esperanta evidente). La unuopaj volumoj estas en formato A-5, kun 328-434 pagxoj depende de la lingvo, enhavas cx. 13 mil terminojn kaj esprimojn kaj estas elegante vestitaj al verda bindkovrilo kun blanka titolskribo. La apero de la volumoj estas dankebla al la sindona agado de la IFEF vicprezidanto Istvan Gulyas, kiu prizorgas ankaux la distribuadon kaj vendadon de la terminaroj. Unuopaj volumoj kostas 30 germanajn markojn. Interesigxantoj kontaktu: Istvan Gulyas Rakos u. 98. - I/3, HU-1155 Budapest, Hungario ************************************************************************** Projekt-propono =============== Antaux kelkaj jaroj mi aperigis artikolon pri la rolo de Esperanto en la bulteno pri internacia komerco en La Merkato (n-ro 44) kaj Eventoj (n-ro 58). Mi akcentis la gravecon de la komerca perado. Nun mi volas diveni cxu vere eblas fondi tian profesian reton kiel projekton de IKEF. Mallonge mi ripetu la celon de la projekto, jam priskribita en 1994. La celgrupo estas la internacia komercistaro (cxu E-parolanta aux ne). La perantoj estu bonaj Esperantistoj, nenecese komercistoj. Sed ili pro sia (eks-)profesio ja posedu bonajn personajn kontaktojn en diversaj terenoj: registaro, auxtoritatoj, komerco, industrio, servo-institucioj. La komercistoj aux industriaj entreprenoj kiuj volas establi rilatojn en iu lando kaj deziras informojn, helpon, kontaktojn... povas peti helpon de la peranto, kiu disponigas sian rilataron al la kliento. La celo de tiaj kontaktoj povas esti importo, eksporto, kunlaborado, "francxising", loka produktado, komunagado ("joint-venture"), fondigxo de filio, acxeto de loka firmao... Laborskemo: ----------- La kliento (petanto) petas helpon de samnacia IKEF-ano. Li tradukas la peton Esperanten kaj kontaktas 'retanon' en la cellando. Tiu faras la petitan kontakton, eventuale tradukas. Se estas lingvoproblemoj, la IKEF- anoj restas perantoj; se ne, la faritaj kontaktoj disvolvigxu direkte. La kliento pagos tarifon por la IKEF-helpo. Se vi interesigxas pri la partopreno en profesia perada IKEF-reto, bonvolu skribi al mi posxte aux fakse la jenajn personajn informojn: 1. Nomo, adreso, telefono, telefakso 2. (eks-)profesio, okupo 3. agxo, gxenro 4. kapableco pri kiaj kontaktoj 5. referencoj 6. IKEF-membrecoj: jes/ne Ingx. Kees Ruig, Cxambro de Komerco kaj Industrio, Pf 9292, NL-6800 KZ Arnhem, Nederlando. Telefakso: +31-24-3790506. ************************************************************************** MOVADO ////// Raporto pri la 2-a Euxropa E-Festivalo ====================================== La 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo okazis en Budapesxto inter la 31-a de julio kaj la 6-a de auxgusto 1997 kun la konferenca cxeftemo: Komunikado en internaciaj organizoj. Ni elektis la temon por esplori la cxi-rilatajn diversajn nunajn praktikojn, por ke ni povu prezenti al internaciaj organizoj - kiel ekzemple euxrop-uniaj instancoj - realigeblajn konkretajn proponojn. Dum la Konferenco okazis la jenaj prelegoj: D-ro Gyorgy Nanovfszky, ambasadoro de Hungario en Moskvo: Komunikado en internaciaj organizoj. D-ro Endre Dudich, kandidato de tersciencoj: Multlingveco en Euxropo. Dieter Dungert, reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio: La germana kiel internacia komunikilo. Laszlo Gados, kunredaktoro de periodajxo "Europai Unio es a Nyelvi kerdes" (Euxropa Unio kaj la lingvaj demandoj) Euxropo kaj Esperanto. Oszkar Princz, sekretario de HEA, direktoro de Vojagxoficejo Espertur: Lingva komunikado en turismaj organizoj. Natalja Kasximova: Internaciaj organizoj en Tagxikio. Pro malmulte da aligxoj la kultura programo de la Festivalo nur partete realigxis. Krom la konferenco okazis plejparte turismado kaj konatigxo kun la hungara kulturo. La konferencanoj la akceptis ankaux rezolucion (aperigota nur en la retposxta versio de Eventoj), kion oni transdonis en la germana lingvo al Hans Bekk, la reprezentanto de Euxropa Unio en Hungario okaze de publika informkampanjo okazinta la 3-an de auxgusto antaux la Hungara Parlamentejo, petante studi gxin kaj utiligi gxin. Pri la Festivalo kaj pri la 110-jara datreveno de la Unua Libro estis 22 minuta intervjuo en tutlanda radioprogramo, kaj aperis mallongaj informoj pri la Festivalo ankaux en kelkaj jxurnaloj. Hungara E-Asocio Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu * * * * * * * * * * * * * * * - nur por retposxtaj abonantoj - Rezolucio de Konferenco pri Komunikado en Internaciaj Organizoj =============================================================== Esperantistoj kunvenintaj en Budapesxto de la 31-a de julio gxis la 6-a de auxgusto 1997 el Anglio, Belgio, Finnlando, Germanio, Hungario, Jugoslavio, Slovakio kaj Tagxikio okaze de la 2-a Euxropa Esperanto- Festivalo kaj ties Konferenco pri Komunikado en Internaciaj Organizoj konsciante - ke inter la bazaj homaj rajtoj trovigxas en pluraj internaciaj deklaracioj ankaux la rajto uzi la gepatran lingvon en cxiuj sferoj de la vivo; - ke por la paca kunvivado de la homaro ankaux la egalrajta lingvouzo estas nemalhavebla elemento; konstatas laux la prelegoj kaj diskutoj de la konferenco - ke malgraux la deklaracioj de Unuigxintaj Nacioj kaj tiuj de multaj internaciaj organizoj la konscio pri la graveco de egalrajta lingvouzo ne estas gxenerala, pro tio alvokas - la gvidantaron de internaciaj organizoj agadi laux siaj propraj bazaj dokumentoj, kaj fari pasxojn en iliaj agadoj por certigi la egalrajtan lingvouzon; cxar tiu por cxiuj gepatraj lingvoj reprezentitaj en iliaj organizoj praktike ne eblas, pro tio proponas - eksperimente ekuzi ankaux la neuxtralan internacian lingvon Esperanton por proksimigxi al la egalrajta lingvouzo en internaciaj organizoj kaj gxenerale faciligi la komunikadon inter diverslingvanoj. ************************************************************************** Brita kontrauxstaro =================== La itala euxro-deputito Riccardo Nencini prezentis al la Euxropa Komisiono skriban demandon pri "komuna lingvo por Euxropo" (vidu Eventoj- 123). Pri tiu demando la britaj amaskomunikiloj raportis grandskale komence de junio 1997. Artikoloj aperis en dudeko da lokaj kaj regionaj jxurnaloj kaj en prestigxaj jxurnaloj kiel The Times kaj Guardian. Dum kelkaj raportoj estis objektivaj, pluraj el la aperintaj artikoloj estis negativaj aux mokaj, sed tio donis bonan okazon por reagi. Ekzemple, letero de Villiam Auld sekvis erarplenan redakciajxon, kiu aperis en Herald, Glasgow. Lokaj kaj regionaj radio-stacioj de BBS intervjuis esperantistojn pri la demando. La kimralingva servo de BBS volis eltrovi de Hilary Chapman cxu Esperanto celas preni la lokon de minoritataj lingvoj. H. C. el La Brita Esperantisto, jul-auxg/97 ************************************************************************** Libro pri GDREA =============== En Berlino renkontigxis 18 iamaj aktivaj membroj de la "Esperanto-Asocio en la Kultur-Ligo de GDR" (GDREA) kaj fondis laborgrupon pri historio de GDREA. Pliaj 14 esperantistoj pretas kunlabori en la laborgrupo, kiu planas publikigi bone dokumentitan libron pri GDREA, antaux 2000. Ili kunesploras la periodon de 1945-1965 (en 1965 fondigxis GDREA). Kiel informilo por la laborgrupo funkcias cirkulero kies unua n-ro jam aperis. Gxi kaj la metodologia materialo haveblas kontraux antauxsendo de 1.50 DEM (posxtmarkoj) al D. Blanke, kiu kunordigas la tutan laboron. Ankaux la iamaj GDREA-anoj kiuj interesigxas je kunlaboro sinanoncu cxe li: D-ro Detlev Blanke Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, Germanio el Berlina Informilo 7/97 ************************************************************************** Premio al edzinoj ================= En Eventoj-129 estis menciita la unua premio al edzino, kun demandosigno. La premio "Klara Zilbernik" eble estas la unua tia premio, sed s-ino Angeles Fernandez ne estas la unua persono kiu ricevis gxin! En septembro 1995 mi vizitis la hispanan E-muzeon kaj je tiu okazo intervjuis la fondinton-prizorganton, s-ron Hernandez. Nederlandlingva versio de la intervjuo aperis en FEL-revuo Horizontaal, 1996/2, p. 2. La E-version mi ne plu retrovas; mi sendis gxin al kataluna esperantisto kaj gxi eble tie aperis en revuo. Mi retradukas parton de la nederlandlingva versio, pri la origino de la premio: (la intervjuito rakontis pri la amasigxo de libroj en sia domo) Rotsaert: Kaj kion pensis via edzino? Hernandez: Komence ni ofte kune vizitis kongreson, kiel tiun fojon en Barcelona. Por ne enuigi sxin, ni kutimis resti nur mallongan tempon en la kongresejo kaj promenis en la urbo. Post la tria kongreso sxi igis min decidi: cxu aligxi kaj efektive partopreni, cxu resti hejme. (...) Ankaux pri la muzeo sxi devigis min decidi. Nia domo baldaux estis plenplena je libroj; mi ankaux havis multajn ne-esperantajn librojn. Iun tagon sxi proponis acxeti terenon kaj konstrui domon speciale por la biblioteko. Bonsxance, mi sukcesis acxeti terenon en apuda strato, kiun oni kelkajn jarojn antauxe donis nomon 'Esperanto-strato'. Rotsaert: Via edzino do havis decidan rolon pri la kreo de la muzeo? Hernandez: Per sxi mi lernis konsideri la opinion de la edzino. Multaj esperantistoj devis cxesi pro konflikto kun la partnero. Tial mi kreis la medalon "Klara Zilbernik". Estas medalo por rekompenci edzinon, kiu, kvankam mem ne estante esperantisto, tamen asistas la edzon en liaj E- aktivajxoj. (...) Rotsaert: Mi vidis la medalon honore al s-ino Maria Teresa Massana de Yzal en la biblioteko... [edzino de Hernandez - rr] Hernandez: Estis iniciato de la 20 jam honorigitaj edzinoj okaze de la UK en Valencio en 1993. (...) Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge ************************************************************************** "Venu rapide homoj!" - muzika komedio en du aktoj Premiero de Esperanta muzikalo! =============================== La 26-an de julio 1997, la IJK en Assisi atestis premieran eventon en la movado: la unua muzika komedio en nia lingvo. La Nova Kompanio, el Blera (eta vilagxo je 80 km norde de Romo) pretigis kaj surscenigis unu el la plej famaj muzikaloj en Italio: Venu Rapide Homoj (= Forza Venite Gente). Cxi tiu muzika komedio tre fama en la medio, ankaux pro la popoleca kaj simpleco de la temoj kaj kantoj, rakontas pri la vivo de Sankta Francisko, la plej grava itala sanktulo. Cxiuj scenoj estis tre fidelaj al la oficiala biografio de la Sanktulo, kaj do cxeestinte la komedion oni certe povis ekscii multon pri la vivo de la "malricxuleto" de Assisi. La dialogoj, tre ofte ironiaj, estis bone recititaj de la du rolantoj: Bernardone (patro de Francisko), interpretita de Giovanni Monaci; kaj la Cxifonulino, interpretita de Laura Galli. Sep estis la aktoroj-kantistoj kiuj rolis, cxirkaux la du cxefrolantoj: Francisko, interpretita de Pier Luigi Cinquantini kaj Klara, interpretita de Valeria Pagliari; plus aliaj 20 kompanianoj inter kunaktoroj kaj teknikistoj. Unu el la komentoj de iuj el la spektintoj estis la bona komprenebleco de la tekstoj kaj de la kantoj kaj de la dialogoj. La komedio eblis danke al la majstraj tradukoj de la kantoj fare de Giuseppe Castelli, dum la dialogoj estis tradukitaj de Pier Luigi Cinquantini. La kompanio estas formita plejparte de gejunuloj, kiuj apartenas al la koruso kaj al la skolta grupo de Blera, kaj kiuj, antaux 4 jaroj decidis kunigxi por reprezenti, cxefe, muzikajn komediojn. Gxi jam turneis en diversaj vilagxoj de la regiono kaj per la teatrajxo en Assisi, transsaltis la barilon de la internacieco. Dum la "aventuro" de la Esperanta versio diversaj kompanianoj farigxis esperantistoj, dum aliaj tre simpatias al la "afero". La komedio estis filmita kaj oni antauxvidas la produktadon de videokasedo, pri kiu eblos havi novajxojn dum la venontaj monatoj. P. L. C. pcinqua@forigu.tin.it ************************************************************************** Traduka konkurso pri turismaj gvidiloj Ekzerco kaj utilo ================= La E-centro de Angers proponis al siaj membroj, tradukan konkurson pri turismaj faldfolioj kaj gvidiloj de la regiono. Dek ses membroj kaj du kursanaroj sendis kvardek kvar tradukajxojn, kiuj estis korektitaj kaj kiuj ricevis notojn. Aliflanke la E-centro petis premiojn aux senpagajn enirbiletojn al la departementa komitato pri turismo, al la kultura servo de la prefektejo, al la turisma oficejo de Angers kaj al la koncernataj lokoj. Tiuj premioj estis disdonitaj dum regiona pikniko en junio. Oni nun klopodas, por ke maksimumo da tradukajxoj estu surloke, je la dispono de la vizitontaj esp-istoj. La konkurso tiel ebligis rilati kun servoj kaj personoj utilaj por nia agado, sur praktika tereno. Ni raportis pri gxi en la lokaj jxurnaloj. Estus do dezirinde, ke multaj E-centroj kaj grupoj iniciatu saman agadon, kiu povas altiri atenton pri la eblecoj de nia movado. A. Frangeul 6 Rue du Buis, La Roseraie, FR-49000 Angers, Francio ************************************************************************** REAGOJ ////// Gajnita mono - por kio? ======================= FRESxO-organizantoj renkontigxis kun interesa riprocxo rilate al ricxaj mon-premioj enmanigitaj dum cxiu-jara arangxo "FRESxO" organizata de Olsztyn-a E-klubo por plej perfektaj geesperantistoj. La riprocxo devenas de eminenta persono de Esperanto-movado kaj tial gxi meritas esti citata entute: "Mi miras, ke oni donacas belajn premiojn al homoj, kiuj neniel bone utiligos la monon por E-movado." Antaux kelkaj jaroj dum interparolo kun cxi eminentulo mi demandis lin, kiom da homoj profitas la fakton, ke ili konas Esperanton, kiom da homoj perlaboras monon - pere de Esperanto - por vivteni sin? Kiam responde mi auxdis, ke nur kelkaj personoj (eble: dek kelkaj), mi elpensis gxuste la arangxon "FRESxO". dum kiu oni povas gajni - krom aliaj premioj - ankaux ricxajn monpremiojn. La plej grava kondicxo por gajni, estas kono de la lingvo E-o kaj gxia kulturo, historio kaj E-movado. Komence mi iomete maltrankviligxis pri apogo flanke de Olsztyn-a urbestro kaj subteno de firmaoj. Nun mi estas trankvila. La urbestro apogas nian arangxon kaj la urbaj firmaoj "minacis" por venontjara FRESxO '98 ke ili duobligos la mon-subtenon. Pro tio ni decidis aljugxi venontjare krom kutimaj (legu: ricxaj) monpremioj por plej perfektaj geesperantistoj, ankaux: - specialaj (legu: ricxaj) monpremioj por junaj, perfektaj geesperantistoj - specialaj (legu: ricxaj) monpremioj por perfektaj eksterlandaj geesperantistoj Oni devas aldoni, ke krom monpremioj cxiu-jare kvizanoj gajnadas ankaux aliajn premiojn, ekzemple: ekskursojn, abonojn al multaj E-revuoj, librojn, memorajxojn, vinon "Esperanto" kaj diplomojn, atestantajn pri perfekteco de gajnintoj. Por gajni belajn premiojn oni devas solvi cx. dek kvizojn - konkursajxojn po 10 demandoj. Cxiu kvizano devas solvi cx. cent kvizerojn kaj la plej perfektulo gajnas cxef-premion. Do, oni devas iomete koni la problemon. Sed kion pensi pri riprocxo, ke monpremioj devas gajni homoj, kiuj bone utiligos gxin por E-movado? Cxu jxurio, ekzemple, de la bel-artaj konkursoj de UEA aljugxas mon-premiojn por homoj, kiuj ktp... cxu jxurio de "Onisaburo Deguchi"-premio aljugxas monpremion por homoj... - Mi pensas, ke absolute ne. Cxi-momente ni dejxetas la riprocxon de la eminentulo. Eminentuloj ankaux rajtas erari... Aux eble ni ne komprenas la eminentulon kaj li klarigos pri kio temas... Marian Zdankowski, Olsztyn, Polio krist@forigu.art.olsztyn.pl PS. Nur por informo: Unuan premion en la Granda Kvizo dum cxi-jara FRESxO '97 gajnis s-ro KONIECZNY Jerzy (Polio) kaj li gajnis diversajn premiojn - i.a. monpremion - kiuj valoris entute preskaux 1000 usonajn dolarojn. La duan lokon okupis s-ino OLESZEK Halina - Polio - (preskaux 400 USD) kaj la trian - s-ino BURCHARD Dorota - Polio -(preskaux 300 USD). Cxu Vi iamaniere volas subteni nian sekvajaran arangxon? * * * Kara S-ro Szilvasi, mi elkore gratulas la unujarigxon de via "interredaktore" servo. Mi cxiutage gxuas legi la novajxon. Kompreneble ankaux multaj aliaj dankeme legas la novajxon. Estas unu el la plej konkreta kaj signifa kontribuo al la Esperanto-komunumo. Mi denove gratulas al vi pro via bonega kontribuo. LEE Chong-Yeong prezidanto de UEA * * * Esperanta (?) silvestro... La lastan silvestran E-balon partoprenis en Poprad 52 personoj. El Rusio (28), Polio (15), Francio (1) kaj el Slovakio (8). "Malfermajn kaj noktomezajn solenajn alparolojn kaj tostojn faris la kvaropo: Milan Zvara, Slovakio (parolis Esperante), Adriana Witucka, Polio (tradukis polen), Serge Perminov, Rusio (tradukis rusen) kaj Anton Zacharias, Slovakio (tradukis slovaken)." (el Esperantisto Slovaka 1/97). Mi meditas: kiom da Esperanto-parolantoj cxeestis? Se nur kvar, kiom komprenis la franciano - aux el kiu lingvo oni plu tradukis por sxli? J. Dudas ************************************************************************** ALVOKO ====== Cxu vi havas foton? =================== En marto 1998 okazos en Gent, Belgio borso pri "Edukado", kiu celas la instruistaron de Flandrio. Flandra E-Ligo (FEL) intencas partopreni kaj bezonas informmaterialojn kaj interesajn, aktualajn fotojn aux diapozitivojn pri kiel eble plej diversaj E-infanarangxoj (kun minimuma klarigo). E-istaj instruistoj, kiuj deziras komenci korespondadon kun lerneja klaso en Belgio (Flandrio), bonvolu rapide anonci vin frue cxar ni intencas lancxi kampanjon por stimuli tian korespondadon helpe de e-istaj tradukantoj. Tio nur eblas se ni povas proponi ampleksan liston de lernejadresoj el la plej diversaj partoj de la mondo. Bonvolu sendi materialon kaj informojn al sekcio de FEL (se necese, ni resendos post la borso): La Progreso, Peter Benoitlaan 117, BE-9050 Gentbrugge, Belgio. Tel.: +32-9-2301677, -2211002 ************************************************************************** MUZIKA KULTURO ////////////// Kompakt-disko: La Koro Sutro ============================ La kompakt-disko aperis jam antaux jaroj (en 1988) en Usono, sed nur antaux kelkaj semajnoj sukcesis al Libroservo de UEA ricevi stoketon de gxi. Interese estas, ke cxiuj muzikantoj kunlaborintaj estas esperantistoj kaj ilia plimulto estas budhano. La auxtoro estas Lou Harrison. Oni povas gxui la Esperantlingvan kanton de la 100 persona koruso de la Universitato de Kalifornio. En ORF-Radio Auxstria Internacia ni jam prezentis dufoje partetojn de la interesa animon-kaptanta muziko. La kompakt-diskon "La Koro Sutro" mi rekomendas al cxiuj. Gxi tre tauxgas por ripozado kaj meditado. KaFeTo roi.service@forigu.orf.at http://www.orf.at/rai/ ************************************************************************** INTERESE //////// Aikido - batalarto aux gimnastikado =================================== Antaux unu kaj duona jaro mi vizitis la unuan fojon la elementan kurson de aikido. Ekde tiam mi aktivis dum unu jaro kaj atingis elementan konon de gxi. Dum la dua jaro mi havis malpli da tempo por gxi kaj tial ne multe progresis. Temas pri japana "batalarto" aux memdefend-arto, sed pli bone estas nomi gxin plurdimensia fizika ekzercado aux korpa arto. Nome, en aikido oni neniam batalas. Oni ne povas konkursi, venki aux malvenki. Jam anticipe estas decidite, kiu "atakas" kaj malvenkas kaj kiu sin defendas. Foje estus ecx dangxere rezisti. Do, gxi ne estas simila konkurssporto kiel kelkaj aliaj japanaj batalartoj. Oni povas ankaux defendi sin mem per aikido-teknikoj, sed por vere fari tion necesas plurjara lernado. Tamen la cxefa celo ne estas defendado, sed evitado de perforto. La celo estas komprenigi al la atakanto, ke ataki ne indas. Apud la fizika parto en aikido estas ankaux mensa, spirita parto. Aikido celas harmoniigxon kun la universo. "Per aikido oni lernas, ne teorie, sed efektive per sperto, la universalan veron, ke atakanto cxiam havas malavantagxon kaj tial malvenkas" - skribas Joel Brozovsky en Oomoto-revuo jan.-jun. de 1989. Post kiam mi konatigxis kun aikido mi eksciis, ke Esperanto havis ligojn kun la formigxo de aikido. Nome, la iniciato de aikido, "la majstro" Morihej Ueghiba, ricevis multe da influo el Onisaburo Degughi, la fondinto de Oomoto-movado. Degughi mem lernis Esperanton kaj enkondukis gxin en la Oomoto-movadon. La fizika parto de aikido devenas el tradiciaj japanaj batalartoj, sed la spirita parto estas grandparte el Oomoto-movado. La vortoj de Ueghiba: "Aikido ne estas tekniko por batali kaj venki malamikon. Gxi estas maniero akordigi la mondon kaj formi el la homaro unu familion" tre similas ekzemple la ideojn de Esperanto-himno. Aikido formigxis en la 1940-aj jaroj kaj plivastigxis nur dum la lastaj jardekoj. En Finnlando trovigxas nuntempe du-tri mil aktivaj trejnantoj. Por vere lerni kaj progresi en aikido necesas minimume du-tri-foja ekzercado semajne. En Tampere eblas praktiki gxin preskaux cxiutage. La vestajxo estas blankaj mantelo kaj pantalono. La pli spertaj uzas ankaux nigran jupon, kiu malkovras la movojn de la piedoj. La piedoj estas nudaj. La praktikado komencigxas per fleksebligo de muskoloj, kiu okazas per diversaj gimnastikaj movoj. Poste sekvas praktikado de diversaj teknikoj. Kutime unu el partneroj "atakas" kaj la alia jxetas aux katenas lin/sxin. En aikido oni uzas ankaux lignan glavon kaj bastonon. Foje la muskoloj doloras poste, speciale tiam, kiam pasis tempo post la pasinta trejnado. Tamen la muskoloj farigxas multe pli elastaj post aktiva trejnado. Ambaux partneroj estas same gravaj. Ankaux tiu, kiun la partnero jxetas, lernas ion, almenaux kiel fali la plej bone. Tiel kune povas ekzercadi pli kaj malpli spertaj, ambaux lernas de unu de la alia. Por profunde lerni aikidon necesas plurjara lernado. Tamen jam dum la unuaj jaroj eblas gxoji pro lernitaj aferoj. Jukka Pietilainen el Esperantolehti 3/97 ************************************************************************** Nia majstro kaj liaj sekvuloj ============================= La majstro foje vizitis novan Esperanto-grupon en malgranda urbeto. Cxe la stacidomo li estis akceptata per orkestreto, kiu ludis "La espero"-n. Kiam la majstro demandis, kial oni tiel honoras lin, la orkestrestro, kiu montrigxis esti la prezidanto de la grupo, respondis: "Tial, kara majstro, cxar niaj grupanoj volis per-sone saluti vin!" el Paul Bermann: "Miru, pensu,ridu!" - 1950 HdE ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Komencanto el Torino volonte korespondus kun komencantoj el la tuta mondo. Alberto Lombardo, via Volante 10, IT-10133 Torino, Italio. ========================================================================= ============================================================ Grupo de gekursanoj - 8 personoj de 13 gxis 45 jaraj - dez. korespondi kaj intersxangxi vizitadojn kun euxropaj esperantistoj. Filio de Pola E- Asocio, skr. poczt. 232, PL-97-300 Piotrkow Trybunalski, Polio. Entuziasma e-isto (176/68 sporta, nefumanta, danctalenta, migrema, naturamika, vidva ingxeniero-rentulo), sercxas kontakton kun pliagxulino por komuna ferio kaj lerni flue paroli. Wilfried Bethge, Feldstr. 87, DE- 28203 Bremen, Germanio. 18-jara studentino mi estas, nun lernanta la lingvon, kaj mi volas korespondi. Ramina Giulia, via Bachelet 30, I-35010 Villafranca, Padova, Italio. Dek-jara knabino deziras korespondi kun similagxaj gelernantoj el Hungario. Lili Sipos, Granitvagen 21, III, SE-13546 Tireso, Svedio. Mi estas ano de kvakeraj infanoj/gejunuloj. Ni deziras havi amikojn tra la mondo, kies fotojn ni fiksos sur granda mapo. Charlotte Gower, Garden Cottage, Fountain Lane, Winscombe, Somerset, BS25 1LS, Britio. 11-jara infano, nun studanta Esperanton volas trovi amikojn dise en la mondo. Arley Abrev Fernandez, calle 24 # 1710 % 17 y 19, Pedro Betancourt- Matanzas, Kubo - 42700 28-jara oficisto sercxas korespondantojn. Saccardo Fabio, via Pontefranca 6, I-35010 Villafranca, Padova, Italio. "Sercxas kolektantojn de fotoj de filmaktoroj. Gelita Kirilova, a/ja 130, Peterburg, RU-197022, Rusio 16-jara lernantino dez. kor. pri cxiuj temoj. Katarzyna Nuszkiewicz. ul. Szosa Lubicka 160/10, PL-87-100 Torun, Polio. Mi estas 29 jara kaj laboras kiel oficistino. Stocco Alessandra, via Campolongo 41, I-35019 Tombolo, PA, Italio Andrejeva Maria, 12-j, dez. kor. Esperante kaj angle, sxatas pentri: Iskrovskij prospekt, 15-2-81, RU-193168 Peterburg, Rusio. 17-jara lernantino sercxas korespondajn amikojn dise en la mondo. Anna Jozefczyk, ul. Bydgoska 102/2, PL-87-100 Torun, Polio. Pri malnova sxipmodelarto mi deziras korespondi. Jose L. Angerami, Rua Antonio Nardi 509, Caraguatatuba, CEP 11660-450 S. Paulo, Brazilio. ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 133, 2/septembro-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. **************************************************************************