Retposxta versio de Eventoj n-ro 131 (auxgusto-97) ************************************************** Agrablan somerumadon! ===================== La varma suno, la somero allogas cxiujn por fari ferion, viziti forajn aux proksimajn landojn, partopreni la jam longe planitajn E-arangxojn - do ankaux la kutima movada aktivado malkreskas - favorante prefere la gxuadon de la Esperanta etoso en niaj renkontigxoj, kongresoj. Kiel promesite, en auxgusto aperas nur 1 numero de Eventoj, sed ekde septembro - kun rekolektita forto ni dauxrigas la dusemajnan kontakton kun vi. Esperante pri agrabla somerumado ankaux cxe vi, kun salutoj Laszlo Szilvasi, red. *************************************************************************** Badauxru, se vi ne cxeestis La plej bona IJK en la lastaj dek jaroj! ======================================== I-Jo-Ko - Lo-Ko-Ko! I-Jo-Ko - Lo-Ko-Ko! - skandis la homoj gaje kaj entuziasme, kaj jxetadis la organizantojn en la aeron en la lasta vespero, tiel dankante la grandegan laboron, la bonegan semajnon dum la Internacia Junulara Kongreso en Assisi. Jes, multaj-multaj "spertuloj" asertis, ke pasis la plej bona IJK de la lastaj 10-14 jaroj. Preskaux ideala kongresejo, multaj homoj, preskaux ideala vetero, bonaj programeroj, bona organizado, bonaj kompanioj, relative malmultekosta trinkejo (bufedo), bona diskoteko, bonega etoso - do kio ankoraux mankas por bona IJK? La kongresejo estis preskaux ideala. La 2-stela U-forma hoteleto estis ne en la urbocentro, sed ne for de la urbo, gxi kunigis cxiujn partoprenantojn (ankaux la memzorgantoj logxis en la proksimo), la interna gxardena korto servis kiel konstanta kolektigxejo. Preskaux 500 partoprenantoj (pli precize cx. 470 inter ili pli ol 100 italoj) gxuis la etoson, kio mem estas aparte gxojiga. (Nombro de IJK- partoprenintoj en 1992 estis 104, en 1993: 173, en 1994: 241, en 1995: 303, en 1996: 360). Enkadre de diversaj TEJO-forumoj pluraj homoj insistis dum jaroj, ke oni devas redoni la prestigxon al IJK ecx kontraux la intereso de arangxoj de iuj landaj sekcioj. En Assisi nediskuteble pruvigxis ilia starpunkto, ja la etoso, utilo kaj la altirforto de 500- persona IJK estas ecx ne komparebla al 50-200 personaj renkontigxoj... Skandalo -------- La kunsidoj de la komitato de TEJO pasis en nekutime vigla (tamen en amika) etoso. Estis agrabla sento sperti, ke la kunsidoj post pluraj jaroj rehavas sian gravecon, kaj la komitatanoj kunvenas ne nur por kelkaj horoj por kiel eble plej rapide fini la "devon", sed eluzas la semajnan eblecon por priparoli la komunajn aferojn. Tamen ne mankis ankaux ardaj diskutoj, ecx iom da skandalo: la aligxilon de la sekvajara IJK en Kroatio aprobis ("pro manko de tempo") nur sola estrarano sen konsulti la aliajn, sed la aligxilo montrigxis fusxa kaj neakceptebla. Unuflanke cxar estas ignorita la komitata decido pri la 50 %-a rabato (do la aligxilo estas nevalida), due cxar laux mia scio unuan fojon okazis en la historio de TEJO (almenaux en la lastaj 23 jaroj), ke oni uzas la aligxilon de IJK por samrange reklami kaj prezenti sian enlandan arangxon. Sed la afero finigxis sen kverelo, la komitato instrukciis al nova respondeca estrarano trakti kun la sekvajara LKK pri nova kotiztabelo (konsidere la 50 %-an regulon), kaj en la nova aligxilo ne plu malkreskigi la prestigxon de IJK (do espereble devige apartigi la du aligxilojn). Cetere evidentigxis (malgraux kelkaj kontrauxaj asertoj), ke la 50 %-a regulo povas normale funkcii, ja la B-landaj aligxintoj estis gxuste laux la antauxkalkulita 1/3 parto. Pri la komitat-kunsidoj cetere raportas aparta artikolo. Monda premiero de Esperanta muzikalo! ------------------------------------- Tre bonetosaj estis ankaux la koncertoj (i.a. Kajto, Jomo & mamutoj), la vesperaj programoj, el kiu elstaras la monda premiero de Esperanta muzikalo! La cx. 30 membra grupo el urbeto Blera donis neforgeseblan travivajxon prezentante en alta nivelo tutvesperan muzikalon pri la vivo de Sankta Francisko kun la cxefrolado i.a. de Pierluigi Cinquantini! Bona muziko, bona teatrajxo, bona son- kaj lumteknika plenumo. La grandiozan laboron, la unikan travivajxon la spektantoj dankis per longa, tondra aplauxdo. Gratulojn al la Blera-a grupo! Cetere la kantoj ludis gravan rolon en la kongreso (inter la kongresmaterialoj la partoprenantoj ricevis ecx du [internacian kaj italan] kantarojn), cxiutage okazis kantoinstruado, kaj nokte anstataux bivakfajro oni romantikumis cxe kandelfajro (danke al la cxefe rusaj gitaristoj) sur la tegmento de la hotelo! Bamba-rekordo! -------------- Pri la etoso estas karakterize, ke en la antauxlasta nokto oni faris novan rekordon de la "Bamba-dancado". Dum 1 horo kaj 37 minutoj oni sencxese kantis, dancis kaj interkisadis, superante per tio la gxuon de antauxplurjara IS-etoso. (Pro alia kialo, sed Jan Koszmaluk siatempe vocxdonigis la TEJO-komitaton por akcepti "La Bamba" kiel himno de TEJO...) Bedauxru, se vi ne cxeestis --------------------------- Travivajxojn de la tuta semajno oni neniel povas redoni, oni devas mem travivi gxin. Organizantoj de ontaj arangxoj havas malfacilan taskon atingi aux superi la cxi-jaran nivelon. Bedauxru, se vi nun ne cxeestis! Laszlo Szilvasi *************************************************************************** *************************************************************************** Trankvila kongreso en Adelaide ============================== Fine pli ol 1220 personoj aligxis al la Universala Kongreso, unuan fojon okazinta en la auxstralia kontinento. Eble tiu nombro estas malpli ol kutime, kaj eble en la kunsidoj de fakaj asocioj ne cxiuj estraranoj kaj membroj cxeestis, sed la cxefa celo ja ne nepre estas tio. Esperanto ne estas nur euxropa fenomeno, kaj tio do devas manifestigxi ankaux en la praktiko pri la kongresoj, ja ili servas ankaux la intereson de la regiono de la invitanta lando. La kongreso en Adelaide - laux opinioj de la cxeestintoj - pasis normale, sen apartaj problemoj. Neniu el nia redakta teamo povis cxeesti, do por havi bildon pri gxi, jen fragmentoj kaj resumoj de kaj laux la kongresa kuriero "Lumilo". * * * Cseh-metodo ----------- Cseh-Kurso kaj Cseh-Seminario estas arangxoj aparte pagendaj. Se iuj interesatoj deziras nur observi la funkciadon de la metodo, tiuj rajtas cxeesti kontraux pago de AUD 15,00 por unu leciono. Cxu biskviti? ------------- Vi trovis en la kongressaketo biskvitojn, bakitajn de kamparaninoj el Wilmington (400 logxantoj). Wilmington situas oriente de la bela montaro Flinders, 300 kilometrojn norde de Adelaide. La Wilmingtonaninoj provizas mangxajxojn al la regiono. Per la profito ili subtenas la lokan maljunulejon. Anglalingvaj prelegoj... ------------------------ Estas iom strange, ke por partopreni la kongresajn prelegojn, plurfoje necesis la kono de la angla lingvo... Estis nur-anglalingvaj prelegoj de David Crystal pri "Tutmonda angla - cxu aliaj lingvoj povos postvivi", de John C Wells pri "Esperanto, cxu vivpova lingvo internacia?", ktp. Interreligia Diservo -------------------- Tiu okazis en la kristana kongrespregxejo, en kiu la reprezentantoj de malsamaj religioj kaj kredoj legis aux citis, gxis proksimume tri minutoj, el siaj sanktaj verkoj, aux vortigos propran pregxon. Unu vocxo --------- Ewe-calyptus, la muzikgrupo por la balo, tre kuragxe kaj malavare konsentis surkompaktdiskigi kantojn el la auxstralia kantaro. Ok el la kantoj auxdeblas duan fojon, sen vortoj, por ke oni povu "karaoke"-stile kunkanti. Unu el la kantistoj havas fortan auxstralian prononcmanieron, sed preskaux cxiuj liaj kantoj auxdeblas ankaux senvorte. Eventuala profito iros al la Auxstralia Esperanto-Asocio, do ni petas, ne piratkopiadu. Kaj la kvalito de la muziko? Vi nur auxskultu! Mesagxo al la patronoj de TEJO ------------------------------ Karaj amikoj de TEJO, koran saluton al vi en la UK. Kutime mi, aux alia TEJO-reprezentanto, persone direktas tiujn vortojn al vi dum la tradicia Akcepto de Patronoj. Bedauxrinde, ni ne sukcesis arangxi tiun gxuindan kunestadon cxi-jare, cxar tre malmultaj TEJO-aktivuloj cxeestas la UK-on. Pro tio mi elektas tiun cxi vojon por esprimi al vi mian grandan dankon pro via valora subteno. Mi esperas ke vi tamen renkontos kelkajn junajn cxeestantojn, kaj mi certas ke estas vi niaj plej bonaj ambasadoroj por kuragxigi ilin kaj entuziasmigi ilin pri nia laboro. Havu bonan kongreson! Nome de TEJO salutas Danny ten Haaf - Prezidanto. Faka agado ---------- La faka gicxeto funkcios dum la tuta kongreso, kaj fakoj asocioj povas gxin uzi libere. Gxi trovigxas en la salono Verda Kanguruo. Gazetara Konferenco ------------------- La 19-an de julio posttagmeze jxurnalistoj kaj raportantoj de E-gazetoj, radio-programoj kaj farantoj de filmoj konatigxis kun la prezidanto de la kongreso, la prezidanto de LKK kaj membroj de la kongresa "Gazetara Servo". Prezidanto Lee informis pri la agado de UEA cxe UN. Kvankam lingvaj problemoj kauxzas grandan prokraston kaj koston por la organizajxo, la aktualaj proponoj de la gxenerala Sekretario ne ampleksas interpretadon aux tradukon. Sed tio eble estos okazo por UEA akiri publikigon pri la problemo. Prezidanto Lee informis ankaux pri tio, ke D- ro Claude Piron lastatempe persvadis la Altkomisiiton de UN pri Homaj Rajtoj akcepti kiel oficialan tekston la E-tradukon de la Deklaracio Pri Homaj Rajtoj, faritan de D-ro Piron, D-ro Ralph Harry, Eskil Svane kaj aliaj diplomatoj, juristoj kaj lingvistoj. D-ro Harry informis, ke membroj de EJA (la asocio de juristoj) preparas, kun la helpo de d-ro Piron, definitivajn tekstojn de cxirkaux dudek dokumentoj, kiaj La cxarto de UN, La Konvencioj pri Homaj Rajtoj kaj la Rajtoj de Infanoj, la Traktato pri Diplomatiaj kaj Konsulaj Rilatoj. Oni intencas meti tiujn tekstojn sur la Interreton, dum la Auxstralia Registaro same faros por la anglaj versioj. S-ro Andrzej Pettyn sugestis, ke estu en venonta kongreso "Tago pri Informado", en kiu cxiuj kongresanoj lernu pri la praktikaj aspektoj de poresperanta informado. Oni sugestis organizi okazon ankaux por pli ampleksa diskutado pri la "interna ideo" de Esperanto. Internacia Kongresa Universitato -------------------------------- Esperanto estas unika fenomeno en la soci-kulturo de lingvoj, kaj la Internacia Kongresa Universitato estas unika institucio ene de la fenomeno Esperanto. gxi rekte ligigxas al la rolo de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado. En la pasintaj jaroj UEA klopodis eldoni la tekstojn de la prelegoj - kutime post la kongreso. Tamen ofte en internaciaj sciencaj konferencoj, kaj ankaux en ordinaraj universitataj kursoj, la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj antauxe. cxi foje UEA eksperimente provas sekvi tiun metodon, ofertante la IKU tekstojn komence de la kongreso, haveblaj al cxiuj kongresanoj - ne nur al la partoprenantoj de la IKU. Tio ebligos al la auxskultantoj utiligi la tekstojn por preparigxi kaj por pli bone sekvi la prelegojn. Tio ankaux ebligos al tiuj kongresanoj, kiuj ne povas viziti cxiun prelegon, tamen konatigxi kun la enhavo. En la brosxuro vi trovos la tekstojn de tiuj IKU prelegantoj, kiuj liveris siajn tekstojn antaux la UK. La IKU brosxuro estas 70-pagxa, enhavas la tekstojn de kvin prelegoj, kaj estas acxetebla por nur 6A$ cxe la Libroservo kaj en la IKU prelegoj. Aferoj UEA-aj ------------- La komitato de UEA kunsidis lundon, la 21-an de julio. Dum la trakto de la estrara raporto oni cxefe diskutis pri landa agado kaj la rilatoj kun eksteraj instancoj. Raportigxis, ke la rilatoj kun UNESKO nun estas pli fortaj ol antauxe, pro nova ordigo de la kunlaboro kun neregistaraj organizajxoj kaj pro pli aktiva agado flanke de UEA. Do la landaj asocioj estas invititaj starigi kunlaboron kun la UNESKO-komisiono de la koncerna lando. La jarraporto de la estraro estis akceptita sensxangxe. La komitato decidis labori laux la gvidlinioj prilaboritaj por Kampanjo 2000. Oni ankaux invitas la landajn asociojn labori laux tiuj prioritatoj. Per siaj propraj laborplanoj la landaj asocioj devas prioritatigi la por ili plej gravajn erojn. UEA gvidos la laboron per nova komisiono elektita de la komitato. Gxi konsistas el prezidanto Lee, S-ro Corsetti kaj S-ro Buller. Kie fumo, tie fajro ------------------- Ni konscias, ke la plej multaj kongresanoj ne fumas, kaj ke fumado certe ne sanigas (kio pri drinkado?). Tamen apenaux kredeblas, ke en la tuta granda kongresejo ekzistas ecx ne unu eta cxambro, kie fumantoj povas agrable sidi kaj babili inter si... Starado ekstere estas gxena kaj malkomforta, precipe kun konsidero al la malvarma vetero. Lingvoj forte minacataj! ------------------------ Daniele Vitali lertlingve prilumis la situacion de la lingvoj de la malgrandaj nacioj en Euxropo, kadre de sinprezento de IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Estas interese, ke ekzistas multe pli da minoritataj lingvoj ol oficialaj. Kelkaj el tiuj minoritataj lingvoj estas subtenataj de la sxtato kaj revigligataj (ekz. la romancxa), dum aliaj suferadas la sorton de margxenigo kaj pereigo (ekz. la alzaca, bretona). IKEL estas organizajxo, kiu intervenadas cxe koncernaj oficialaj instancoj por forigi diskriminaciojn kontraux etnoj kaj raportadas en sia informilo "Etnismo". Vizito al aborigena kolegio --------------------------- Kiel sciigite en la hierauxa numero de La Lumilo, Sandor Horvath gvidos ekskurson al la aborigena kolegio merkredon la 23-an de 11h30 gxis 4h00. Salutmesagxo de Kofi Annan, gxenerala sekretario de UN ------------------------------------------------------ Gxoje mi salutas membrojn de la Universala Esperanto-Asocio kunigxantajn en Adelajdo por ilia 82-a kongreso. La temo de via kongreso "toleremo kaj justeco en multkultura socio" estas esenca demando por multaj homoj. Ni devas pritrakti du kontrauxajn tendencojn en nia hodiauxa mondo. Tiom da aspektoj de niaj vivoj ekonomiaj sociaj kaj kulturaj interligigxas je tergloba skalo, unuigante la homaron kiel neniam antauxe. Samtempe aliaj fortoj laboradas, estigante la dividon kaj subdividon de blokoj, nacioj kaj ecx urboj. La lingvo havas rolon en ambaux cxi tiuj tendencoj. Gxi povas kunigi la homojn; oni povas uzi gxin por disigi nin kaj tenu nin apartaj. La lingvo povas esti repacigilo, kaj la lingvo povas esti batalilo. Unuigxintaj Nacioj starigxis kun la celo servi kiel centro por harmoniigi la agadon ne nacioj, dum ili celas atingi amikajn rilatojn kaj internacian kunlaboradon. Interkomunikado estas tute fundamenta por tiu celo. Ni havas mesagxon por proklami "mesagxon kiu centrigxas je justeco, toleremo kaj homaj rajtoj. La organizajxo dependas de la multaj neregistaraj organizajxoj, kiuj laboras kune kun gxi por helpi komuniki la mesagxon je la popola, aparte je la loka nivelo. Mi estas danka al la Universala Esperanto-Asocio pro gxia laborado por antauxenigi lingvon kiel rimedon por kunigi la homojn kaj pro gxia deziro celebri la universalan deklaracion pri homaj rajtoj dum ni alproksimigxas al la kvindeka datreveno de ties akcepto. Mi esperas, ke reveninte al viaj komunumoj vi cxiuj helpos enfokusigi la atenton sur cxi tiu gvidsigna atingo en la strebado por certigi vivon de digneco por cxiuj. Mi deziras por vi gxueblan kaj fruktoplenan semajnon en Adelajdo. Rondo Kato ---------- La kunvenon de la "Rondo Kato" gvidis Bob Felby. Li parolis pri la kongresa temo: toleremo kaj justeco en "multkultura" socio. Li diris, ke la auxstralia registaro ne montras multe da toleremo aux justeco al la sendefendaj katoj. Partoprenis 17 katamantoj el 8 landoj. Oni sin prezentis, kaj priparolis siajn katojn... Infana ekspozicio ----------------- En la infana angulo de La Verda Kanguruo oni starigis internacian infanekspozicion. Temas pri la kunmeto de du ekspozicioj, kiuj dum la lastaj ses monatoj okazis en Kroatio. Al ambaux kontribuis pli ol 500 gelernantoj el 15 landoj de Euxropo, Ameriko, Afriko kaj Auxstralio. Fakkunveno jxurnalista ---------------------- TEJxA (Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio) okazigis kunvenon, kiun cxeestis 10 personoj, el kiuj 6 estis membroj de TEJxA. Cxar nur unu (la sekretario) el la estraro partoprenas tiun cxi UK, la kunveno ne povis esti oficiala, tiel neniu rezolucio eblis; sed tiuj, kiuj kolektigxis, vigle diskutis pri diversaj temoj. Oni kontentis pri la raporto de la sekretario pri la rebonigo de la financa sano de la asocio, post la rezolucio pri auxsteraj sxparrimedoj. La cxeestantoj tamen estis nekontentaj pri la manko de intereso pri ekstereuxropa UK fare inter la membroj. Skolta Esperanto-Ligo --------------------- La kunveno estis neformala. Cxeestis SEL reprezentantoj el Auxstralio, Belgio, Nov-Zelando kaj unu skolto. Kelkaj interesatoj raportis, pri la situacio en sia lando. Jam oni planas grandan SEL-kunvenon en Montpellier. Tie oni montros la lumigitan panelon, kiu estis furore sukcesa en la monda jxamboreo. La celo estas persvadi esperantistojn, instigi skoltojn, skoltestrojn kaj la naciajn skoltajn instancojn uzi Esperanton. Semajno de Internacia Amikeco (SIA) ----------------------------------- Kiel revigligi SIA? La komisiito (ETA) instigas la E-grupojn al aktivajxoj kun internacia enhavo en SIA. Dum jaroj tiu instigado kaj raportado devas esti dauxrigata. SIA estu klare difinita: lasta plena semajno en februaro de lundo gxis dimancxo - sed oni povas, se necese, okazigi gxin ankaux en aliaj periodoj. Tago de la lernejo ------------------ La nur duonhoran programon, mardon posttagmeze, cxeestis cxirkaux 40 kongresanoj. Enkonduke Atilio Orellana Rojas lauxtlegis artikolon verkitan de profesoro Duncan Charters, prezidanto de ILEI pri multkultureco kaj lingvolernado. Post la teorio sekvis konkreta parto, raporto de s-ino Jennifer R. Bishop pri la nun disvolvigxanta Esperanto- projekto EKPAROLI, kies lulilo estas en Melbourn. Pri la nuna stato de Mazi-materialo kaj ties dissendado en la pola televido, raportis Roman Dobrzynski el Varsovio. La auxstralian eduksistemon kaj ties lingvopolitikon prezentis Alan Bishop, profesoro de Universitato Monash en Melbourn. Fine, la cxeestantoj havis eblon ekkoni informojn pri alia instrufilmo, "Pasporto al la tuta mondo", kiu pretigxas en San-Francisko. Lusi Harmon parolis pri la konceptoj de la auxtoroj, la enhavo de la materialo kaj gxisnunaj preparlaboroj, kaj vidigis la malnetan version de la kvar, jam filmitaj unuoj de tiu grandioza entrepreno. Ni deziras al ili multan sukceson kaj ecx pli multe da mono por realigi la instrufilmon. Radio Esperanto --------------- Marde antauxtagmeze en la kongresejo okazis kunveno de radioauxskultantoj kaj redaktoroj de elsendoj, sub la gvido de la komisiito de UEA pri radioaferoj, Andrzej Pettyn. Unue oni auxdis raportojn de la redaktoroj de Auxstria Radio Internacia, cxina Radio Internacia kaj Kuba Radio Internacia pri la aktuala stato de la E-elsendoj en tiuj radiostacioj. Pli poste venis ankaux informoj pri la stacio 3ZZZ en Melburno (Auxstralio). Evidentigxis ankorauxfoje, ke en la eksterlandaj programoj de sxtataj radiostacioj dauxre estas tre gravaj la skribaj reagoj de auxskultantoj, kiuj per siaj leteroj montras, ke la elsendoj estas auxskultataj kaj sekve bezonataj. Multe da atento oni dedicxis al la agado de AERA, kiu estas ekzemplo de fidinda liverado de aktualaj informoj pri radioelsendoj en Esperanto kaj meritas pli vastan subtenon. Gxi estas modelo por diversaj organizajxoj pri kreado de datumbazoj konstante aktualigataj. Cseh-kurso kaj seminario ------------------------ La tradiciajn arangxojn de IEI ankaux cxi-foje partoprenis multaj kongresanoj. Dum la seminaria laboro 8 personoj (el 8 diversaj landoj kaj 4 kontinentoj) studis la faman metodon kaj observis la paralele okazigitan lingvokurson por komencantoj. Tiun lastan regule frekventis cx. 15 lernantoj, sed pliaj 25 venis nur por unu aux du tagoj. La arangxoj havis sukceson, la lernantoj lernis multe en amuza maniero kaj espereble ricevis grandan pusxon por la plua lernado de la lingvo. Vendredon posttagmeze okazos la prov-instruadoj de la seminariaj kandidatoj, kiuj en 5-minutaj prezentadoj pruvos al la gvidantino, Katalin Smideliusz, ke ili komprenis la esencon de la metodo, ecx kapablas apliki kelkajn el inter ties bazaj teknikeroj. La organizantoj esperas, ke cxiu kandidato dauxrigos sian studon kaj aligxos al la sekva sxtupo (grado B) de la formado de Cseh-metodaj instruistoj. Laborgrupo ---------- Mardon posttagmeze okazis laborgrupa kunsido pri informado. cxeestis proksimume 12 homoj kaj gvidis la kunvenon Michela Lipari. Oni klarigis tie, ke malgraux la manko de la estrarano pri informado, nun ekzistas anstatauxe komisiito, kiu jam preparis laborplanon. Sekvis iom nekohera diskutado dum unu horo kaj duono, en kiu oni tamen auxdis interesajn novajxojn kaj proponojn. Sxajne la cxefa decido de la laborgrupo estis rekomendi, ke oni okazigu apartan sesion en la venonta UK por "aktivula trejnado", kie oni povos intersxangxi informojn pri propagandiloj kaj propagandmanieroj. Pasporto al la Tuta Mondo ------------------------- Video-kurso por instrui Esperanton prezentigxos vendredon je la 16h30 en cxambro 8. Bonvolu veni. Arboplantado ------------ Antaux kelkaj jaroj ni komencis planti pacarbon okaze de Esperanto- kongreso aux somerkursaro. Trovigxas jam 5 tiaj arboj (cxiuj estas ginkoj). En la nuna arboplantado partoprenis diverslandaj samideanoj. La nomsxildo ankoraux ne alvenis (la vivo enhavas multajn tiajn misterojn), sed gxi diros, ke la kongreso donacis la arbon al Adelajdo. "Paco kaj Amikeco". UEA kaj SAT ----------- Cxeestis 36 personoj, el kiuj 14 estis SAT-membroj. Prezidis Ledon, kiu unue legis la mesagxojn de la Prezidanto de la Plenumkomitato, Yves Peyrant, kaj de la gxenerala sekretario Kresximir Barkovicx. Yamasaki klarigis la fonon de tiu cxi historia evento de SAT-kunveno kadre de la UK. Pro manko de tempo, oni ne povis diskuti detale; interalie, Ledon, Kep Enderby, prezidanto de LKK, kaj Osmo Buller, gxen. sekretario de UEA gratulis la amikigxon de la du mondskalaj Esperantaj organizajxoj. Esperanto-klaso --------------- En la venonta aprilo komencigxos Esperanto-klaso en supera mezlernejo en Yokohama, Japanio. Estos la unua fojo, ke oni instruas Esperanton kiel oficialan lerno-objekton en tia lernejo en Japanio. Estas esperate, ke junaj esperantistoj sendos leterojn aux kartojn venontjare al Nippa Koko, 1348 Nippa-cho, Kohoku-ku, Yokohama, 223 Japanio. La Akademio ----------- Reprezentis la Akademion en publika kunveno s-ro Yamasaki, s-ro Pettyn, Prof. Wells, Prof. Kiselman, Prof. Wandel. Yamasaki resumis la laboron de la Akademio. Kiselman menciis sian laboron en la kampoj de matematiko kaj gramatiko. Pettyn parolis pri la problemoj de redakcio kaj rapida lingva kontrolo kaj notis la mankon de eraro-bulteno. John Wells parolis pri la neceso de singardemo pri lingvo-uzo. Wandel notis la bezonon por iu fajro- brigado, reagi gxustatempe. Fervojista kontaktkunveno ------------------------- Mardon la 22-an de julio okazis kunveno de fervojistoj. Partoprenis dudek personoj el naux landoj. Ili ricevis informon pri la historio de IFEF kaj raporton pri la 49-a kongreso, okazinta en la urbo Kosxice (Slovakio) en majo 1997. Sekvis fakprelego de d-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA, pri la temo, "Sanon por cxiuj gxis 2000". La cxeestantoj vigle diskutis pri la venonta jubilea IFEF-kongreso, okazonta en Aalborg (Danio), pri plurlingvaj fervojfakaj terminaroj, kaj pri la taskoj rilate al "kampanjo 2000". Novajxo estis, ke IFEF kaj UMEA volas kunlaboron en tiu kampanjo, por preventi la kronikajn malsanojn de fervojistoj. Savu esperantajxojn ------------------- Alvoko al cxiuj arkivistoj, bibliotekistoj, katalogistoj, muzeistoj, kaj tiuj, kiuj kolektis aux kolektas historiajxojn kaj valorajn esperantajxojn: Diskuto pri komenca laborplano okazos je 16h00 jxauxdon, 24-an de julio, en salono Privat (cxambro 11). Gxi estos malfermita al cxiuj, kiuj havas intereson pri la konservado kaj prizorgo de esperantajxoj mondvaste. La kunordiganto estas Vilcxjo Harmon *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Peterburga jubileo ================== "La peterburga (eks: leningrada) E-societo "ESPERO" la 25-an de septembro festas 105-jarigxon. Ni gxojus ricevi de karaj legantoj de "Eventoj" gratulojn okaze de nia jubileo. Ni invitas vin kunfesti la jubileon en aparta renkontigxo 20-25 de septembro. Ni antauxvidas ekskursojn al muzeoj, teatroj de Peterburg, multajn interesajn prelegojn, renkontigxojn kun lokaj esperantistoj, eminentuloj de Peterburgo kaj Rusio, ktp. Aligxkotizo: 15 USD, restadkostoj 25-40 USD/tago. Bonvenon, karaj samideanoj! Aligxilon petu cxe la Organiza Komitato: a/ja 130, RU-197022 Peterburg, Rusio Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru *************************************************************************** Jubilea kongreso de IFEF ======================== Internacia Fervojista E-Federacio, IFEF organizos sian jubilean, 50-an kongreson en Aalborg, Danio, inter 16-22 de majo 1998. Pliaj informoj cxe la sekretario de IFEF: D-ro Romano Bolognesi, Via Misa n-ro 4, IT-40139 Bologna, Italio *************************************************************************** Venu al Niteroi =============== Karaj amikoj de la revuo Eventoj, estas granda plezuro skribi al vi. Mi estas partoprenanto de Niteroi Esperanto Klubo kaj baldaux okazos tiu renkontigxo. La estraro petis al mi disvastigi la eventon okazontan. Venu kaj partoprenu de la Niteroja Esperanto Renkontigxo inter 05- 07/09/1997, memorfeste al Ora Jubileo de Niteroi Esperanto-Klubo. Prelegoj, ekspozicioj kaj artprezentadoj. Kontaktoj: Niteroi E-Klubo CP 100.010, BR-24001-970 Niteroi, RJ, Brazilio angelo@forigu.urbi.com.br *************************************************************************** FRESxO '97: 1000 USD ==================== Frusomera Renkontigxo Esperanta kun Sxanco Obteni valorajn premiojn... La renkontigxon (26-29.O6.) partoprenis preskaux cent homoj el 11 landoj. La premiojn por la renkontigxo certigis: la urbestro, Esperantotur- Bydgoszcz kaj kelkaj olsztyn-aj firmaoj kaj ili promesis ecx pli forte subteni la renkontigxon sekvajare. La cxi-jaran cxef-premion en valoro de cx. 1000 USD gajnis Jerzy Konieczny el Polio, la ceteruloj gajnis malpli. Pri "Fresxo-97" multon informis la loka gazetaro kaj radio, kaj la tutpolia gazeto: "Rzeczpospolita" dedicxis tutan pagxon por la arangxo. Ankaux vi (!) povas esti mecenato por la sekvajara kunveno per premioj, abonoj, ktp. Marian Zdankowski *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 09-14.09. Ripozo cxe Balatono. Inf: Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 11-14.09. Mikologia Seminario, Altaj Tatroj. Inf: E-Societo, Sobotske nam 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio. +421-92-32419. 12-14.09. Kulturaj kaj turismaj tagoj en Malmo. Inf: Gertrud Lund, Falkmansgatan 7 B, SE-21762 Malmo, Svedio. Tel: +46-40-80550. 13-14.09. Auxtunaj tagoj de E-Asocio de Finnlando, Somero. Inf: Paivi Saarinen, Ruorimiehenkatu 5 C 23, FI-02320 Espoo, Suomio. Tel: +358-9- 8133217. Rete: tijupie@forigu.uta.fi 19-21.09. E-ista Renkontigxo en Banja Luka. Inf: Gradimir Kragicx, Svetog Save H-15, YU-74270 Teslicx, Bosnio kaj Hercegovino. Tel: +381-74- 735573, fakso: +381-74-731063. Rete: esperokg@forigu.pesha.bc.rstel.net 19-21.09. Krespa Semajnfino de JEFO en Bretonio. Inf: Tony Guyot, 8 rue Jules Guesde, FR-35000 Rennes, Francio. Tel: +33-299-313278. fakso: +33- 299-350944. Rete: Tony.Guyot@forigu.cril-ing.fr 20-21.09. La Kultura lingvo, Lesjofors. Inf: Martha Andreasson, Friarelykan 50., SE-42543 Hisings Karra, Svedio. Tel/fakso: +46-31- 571133. 20-21.09. 1a Renkontigxo de Liberecanaj E-Grupoj, Masia l'Oliva, Hispanio. Inf: Liberecana Esperanto-Grupo, p/a Canal Sud, 40 rue Alfred Dumeril, FR-31400 Toulouse, Francio. Fakso: +33-5-61259543. Rete: canalsud@forigu.worldnet.fr 24-28.09. Gdanska E-Kongreso (okaze de jarmilo de Gdansk). Inf: PEA, pk. 222. PL-80-206 Gdansk-6. Polio. Tel: +48-58-518916, fakso: +48-58-321209 24-29.09. Komunaj marsxoj en Cxehio. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel: 420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz 26-28.09. Markola Kongreso, Oostende. Inf: Marc Cuffez, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, Belgio. 27-28.09. La streso: kiel eviti gxin? (dua parto), La Chaux-de-Fonds. Inf: Pf. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32- 9267407. 27.09-06.10. 23-a Int. Forumo pri E-Turismo kaj Kulturo. Inf: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net 28.09. Trilanda Renkontigxo, B-Grivignee (cxe Liegxo). Inf: S-ino Denise Dupont, Rue de Henne 16, BE-4053 Embourg, Belgio. Rete: sinno@forigu.ibac.rwth-aachen.de 01.10. Limdato por sendi vian aligxilon kaj realigxilon al la sekva eldono de Pasporta Servo. Inf: Derk Ederveen, Rete: derk@forigu.saluton.iaf.nl 01-05.10. Auxtuna stud-ekzamena sesio pri turismo kaj kulturo. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.badg.pdi.net 02-05.10. Montkabana renkontigxo, Worth/Rauris. Inf: Auxstria Esperanto- Junularo, Pf. 804, AT-8011 Graz, Auxstrio. 03.10. Esperanto-balo en Budapesxto. Inf.: red. Eventoj. pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2828885. 04.10. AGO-TAGO 04-11.10. 5a Internacia E-Semajno por la kulturo kaj turismo, Saint Carles de la Rapita, Katalunio. Inf: Hispana Esperantista Asocio, Apartado 15027, ES-08080 Barcelona, Hispanio. Tel: +34-93-7275021. 04-11.10. TEJO-KER seminario: Edukado al paco en La Chaux-de-Fonds. Inf: Vladka Chvatalova, rete: Vladimira.Chvatalova@forigu.ff.cuni.cz *************************************************************************** MOVADO ////// BonEJO lastfoje informas ======================== Dum la komitatkunsido de TEJO en Assisi la TEJO-komitato decidis fermi BonEJO-n. Povas sxajni iom strange, ke TEJO decidas fermi sian euxropan oficejon nun, kiam post pli ol du jara ekzisto gxi jam pruvis sian utilon al la junulara movado. La kialoj de la fermo bazigxas sur aliaj grundoj. Post du jaroj en Bonn TEJO kaj ties laboro, tio estas la laboro de kelkaj volontuloj, kiuj tie investis sian liberan tempon, TEJO decidis sxangxi sian strategion. La sperto montris, ke la laboro farita en Bonn de tiuj malmultaj volontuloj estus pli efike farita de plentempa dungito. TEJO evidente ne havas la monon por financi kaj la oficejon kaj plentempan dungiton. Do TEJO decidis subteni la duan eblon. La ideo estas trovi monon por pagi plentempan TEJO-dungiton en Roterdamo en la Centra Oficejo. Sxli estus financata parte de la mono, kiu nun iras al BonEJO kaj por la resto la estraro sercxas solvojn. Mi, kiel respondeculo de BonEJO praktike ekde gxia ekzisto gxis gxia nuna fermo, konsideras tre inteligenta la decidon de TEJO, kaj certe dauxrigos mian laboron en la estraro de TEJO kun la sama emo kiel antauxe. Kompreneble ankaux mi volas zorgi, ke la laboro gxis nun de BonEJo farita ne perdigxu, tiel mi mem transprenos la respondecon de la oficejo, kaj volonte pludonos miajn konojn pri EU kaj subvencipetado al la TEJO- dungito en la CO. Kiam TEJO estos finance preta por la nova reto oni ne scias ankoraux. Certe ne en la venontaj monatoj, cxar ekhavi dungiton ne estas afero de tagoj, sed certe TEJO scios trovi solvojn al cxiu problemo. Mi adiauxas, lastan fojon, nome de BonEJO Miquel Gomez i Besos *************************************************************************** Omagxe al Ada ============= Multloke tra la mondo okazis ceremonioj kaj omagxoj dedicxitaj al la memoro de Ada Sikorska-Fighiera, kiu redaktis la gazeton "Heroldo de Esperanto" dum cx. 36 jaroj: sxi mortis en Torino (Italio) antaux preskaux unu jaro. La Internacia E-Kongreso okazinta en Valencio (Hispanio) kaj la UK en Adelaide (Auxstralio) nomis salonon je sxia nomo: en la UK polaj geaktoroj ludos teatrajxon bazitan sur sxia taglibro. Monda Turismo aperigis pagxon en Internet pri Ada; Pola Radio decidis memorigi sxin dum plena dissendo la 1-an de novembro. GCF *************************************************************************** Inundo en Polio =============== Dum julio en sudaj regionoj de Pollando okazis eksterordinaraj pluvegoj. Sub la akvo trovigxis/as granda parto de nia lando. Multe da homoj suferis pro la inundo. Multe el ili perdis siajn hejmojn kaj siajn perlaborajxoj de la tuta vivo. Speciale suferis logxantoj de la regionoj de Wroclaw, Opole, Jelenia Gora kaj aliaj sudaj partoj de la lando. Homoj ofte ne vidas sencon de la plua vivo. Multfoje ni esperantistoj montris sian subtenon por homoj bezonataj helpon. Ni petas esperantistojn el diversaj partoj de la mondo sendi al siaj amikoj esperantistoj, sed ne nur al ili, siajn subtenantajn leterojn. Bonvolu skribi kaj esprimi sian solidarecon kun ili. Ili vere tion bezonas. Iam konata kompanio "3E" povas renaskigxi "Esperantistoj Esperigas Esperantistojn". Ni ne povas ankaux forgesi pri niaj gesamideanoj en Cxehio, kiuj travivas la saman tragedion. Kun espero je Viaj reagoj Ewa Misior kaj Stanislaw Mandrak estraranoj de PEA *************************************************************************** Limdato por Pasporta Servo! =========================== Cxu vi ankoraux ne auxdis pri "Pasporta Servo"? La internacia reto de gastigantoj? Pri la malmultekosta feriado? La eldono 1996/97 enhavis 784 gastigantojn en 68 landoj, kiuj sopire atendis vian viziton, por paroli la lingvon, por montri la cxirkauxajxon, por amikigxi, por cxio ajn. Ankaux vi farigxu gastiganto: vi invitos interesajn gastojn al via hejmo laux viaj propraj kondicxoj, kaj vi senpage ricevos cxiun novan eldonon de la listo. Felicxe, la eldono 96/97 de "Pasporta Servo" furoris; malfelicxe pro tio gxi nun estas tute elcxerpita. La kompila teamo jam laboradas por gxustatempe produkti la novan eldonon de "Pasporta Servo". Gxi aperos lauxplane en januaro 1998. Responde al multaj petoj, la litertipo estos iom pli granda. Se vi jam estas gastiganto, vi ne bezonas mem realigxi. Dum la somero, vi auxtomate ricevos respondilon. Se vi resendas gxin antaux la limdato, vi aperos en la nova eldono. Se vi ne jam aligxis kiel gastiganto, rapidu! Petu aligxilon de via landa organizanto aux de UEA, kaj plenigu kaj resendu gxin antaux la limdato al la konstanta adreso cxe UEA: Pasporta Servo de TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Eblas aligxi ankaux elektronikposxte cxe lide@forigu.worldaccess.nl La limdato estas 1-a de oktobro 1997. La longa periodo inter la limdato kaj la apero necesas por trakti la centojn da respondiloj kaj aligxiloj, prepari la libron kaj la mapojn, kaj presigi kaj distribui la libron. Se via aligxilo aux respondilo alvenas post la limdato, vi ne aperos en la nova eldono! Do, sendu viajn informojn, aligxilojn kaj respondilojn antaux la 1-a de oktobro. Derk Ederveen, prizorganto *************************************************************************** Ago-Tago 1997! La cxi-jara ago-tago okazos la 4-an de oktobro. Kaj kion VI faros por kapti la atenton de amaskomunikiloj? *************************************************************************** Muzea ekspozicio uzos Esperanton ================================ De oktobro gxis almenaux venonta januaro, la Washington-a Sxtathistoria Muzeo (en Takomo, 50 km sude de Seattle) prezentos eksponajxon sub la titolo "Living the Perfect Life: Utopias and Communes in Washington State" (Vivi la Perfektan Vivon: Utopioj kaj Komunumoj en Washington"). Unu el la fokusaj punktoj de la montrajxo estos t.n. "Home Commune", fondita cx. 1885 kaj dauxrinta cx. 20 jarojn, kiu havis (laux muzea oficisto Penny Larkins) "fortajn Esperanto-Ligojn". Oni volas * fari Esperanton videbla parto de la eksponajxo; * informi kaj pri tiama Washington-a esperantismo kaj pri "tio, kion Esperanto proponas kaj povas doni al la nuntempa Washington-anaro"; * instrui Esperantajn ludojn kaj kantojn, precipe al infanoj vizitontaj en januaro la muzeon por la "Familia Tago" ktp... Mi sercxas do cxiajn informojn pri fruegaj Washington-aj esperantistoj - precipe antaux 1906, kiam fondigxis Seattle-a Esperanto-Societo: ekzemple, pri la logxado de s-ano Geoghegan en Eastsound (cxu li estis utopiisto? nu, li ja estis Esperantisto...) Mi kolektas ankaux cxiajn ideojn pri materialoj elmontrindaj, kantoj kaj ludoj tre facile kaj gxue instrueblaj/lerneblaj, ktp, alivorte... cxion, kion ni bezonos por maksimume ekspluati cxi tiun interesan kaj oportunan reklamokazon. Liland Brajant ROS' 204 N 39th St Seattle WA-98103 Usono Rete: lilandbr@forigu.scn.org *************************************************************************** HUNGARA ANGULO ////////////// Esperanto-balo -------------- La 3-an de oktobro okazos Esperanto-balo en Budapesxto, organizota de la fondajxo Eszperanto-Alapitvany kaj red. Eventoj. Pliaj detaloj poste. Nova HEJ-estraro ---------------- Dum la IJS en Pecs, kadre de la gxenerala kunveno de HEJ estis elektita la sekva nova estraro de HEJ: Lariko Golden (prez), David Golden (vicprez), Edit Lindwurm (sekr.), Palma Csiszar (financoj), Vera Acsadi (arangxoj), Tibor Szabo kaj Krisztian Szabo. Kontaktadreso por cxiuj dauxre estas la Bp-a E-Domo: 1675 Bp. pf. 87. Ekde septembro cxiumarde vespere junulara laborkunsido en la Bp-a E-domo (XIX Leiningen 4). Zamenhof restarigita -------------------- La ruinigita statuo de Zamenhof en la E-Parko en Bp. estas restarigita far la urbaj instancoj danke al la persista agado de Rados Peter. Vina Seminario -------------- La kotizon de septembra vina seminario (!) en suda Cxehio vi povas pagi ankaux pere de la Bp-a E-Domo. Indas partopreni... *************************************************************************** REVUOJ. GAZETOJ /////////////// Redakcio de la gazeto Esperantisto Slovaka disponas pri stoko de malnovaj numeroj. Eblas ilin mendi kontraux pago de sendokostoj (libervola mondonaco al UEA-konto stma-a aux monbileto enkoverte), samtempe informante pri tio la redaktoron: Stano Marcxek, Zvolenska 15, SK-03601 Martin, Slovakio. Retadreso: Esperantisto.Slovaka@forigu.intec.sk Listo de haveblaj numeroj: 1997: 1,2; 1996: 1,2,3; 1989: 1,2,3,4,5,6; 1988: 1,3,4,5/6; 1987: 1,3,5; 1986: 1,3,4,5/6; 1985: 4,5,6; *************************************************************************** INTERRETO ///////// Bonvolu noti la novajn adresojn por la multlingva E-pagxaro kaj por la centra E-adreso (Virtuala E-Biblioteko): www.esperanto.net resp. www.esperanto.net/veb/ La centra E-retadreso ===================== Kiu TTT-adreso estas la plej tauxga por informi pri Esperanto en aliaj lingvoj? Versxajne vi konas la adreson: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/multling.html kie gxis nun trovigxis la plej kompleta kolekto de ligoj al nacilingvaj, pri- Esperantaj pagxoj en la Reto. Bedauxrinde, tiu cxi adreso estas longa, malbone memorebla, kaj ne restos eterne. Forgesu gxin! La tuta kolekto nun movigxis al nova, facile memorebla adreso, kiu dauxre restos stabila: http://www.esperanto.net/ (Fakte, nek la prefikso http:// nek "www." estas nenecesa.) En la "Multlingva Inform-Centro" parolantoj de 25 diversaj lingvoj trovos Esperanto-informojn en sia propra lingvo. Se vi en via TTT-pagxo bezonas ligon al "Kio estas Esperanto?" en via lingvo - uzu "www.esperanto.net". La enirpagxo (hejmpagxo) tuj kondukas al la dezirata pagxo depende de la lingvo (kaj de la kodigo, en la kazo de diversaj nelatinskribaj lingvoj). Pagxoj en nelatinaj skriboj kaj kodigoj subtenas la kapablon de via foliumilo elekti tauxgan tiparon, per ekz-e "charset=KOI8-R". La centra Esperanta ttt-adreso ekde nun estas facile memorebla: www.esperanto.net/veb/ Se vi do sercxas esperantajxojn en la reto, komencu cxe tiu adreso. "Esperanto.Net" gastigas ankaux jenajn utilajn retservojn kaj Esperanto- organizojn: www.esperanto.net/veb/ - La Virtuala Esperanto-Biblioteko www.esperanto.net/landling/ - Landoj kaj lingvoj de la mondo www.esperanto.net/faces/ - Galerio de esperantistaj retanoj www.esperanto.net/lsg/ - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj www.esperanto.net/espviva/ - Enkonduka koresponda E-kurso kaj povas gastigi ankaux viajn personajn, asociajn, aux aliajn Esperanto-pagxojn. Bonvenon al Esperanto.Net kaj al la multlingvaj Esperanto-informoj! Kompilanto de la multlingva Esperanto-pagxaro: Martin Weichert Prizorganto kaj respondeculo de Esperanto.Net: Torben Kehlet *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Rezultoj de la Belartaj Konkursoj-1997 ====================================== Poezio ------ 1. ne aljugxita 2. Istvan Ertl (Nederlando) pro "Herbokanto" 3. Istvan Ertl pro "Pri fusxpoemoj honteme pruntitaj" - honora mencio: Istvan Ertl pro "Reportero silentas" Partoprenis 38 verkoj de 17 auxtoroj el 10 landoj. Prozo ----- 1. Sabine Trenner (Germanio) pro "Pli ol nura lumo" 2. Julia Sigmond (Rumanio) pro "Kiam mi pardonis al la kato?" 3. Lena Karpunina (Germanio) pro "Jasxa" - honora mencio: Stan Johansson (Svedio) pro "La naskigxtaga donaco" kaj "Dufoja ekspono". Partoprenis 21 verkoj de 12 auxtoroj el 10 landoj. Teatrajxo --------- 1. ne aljugxita 2. ne aljugxita 3. Vinko Osxljak (Auxstrio) pro "sxakludantoj (Diabla tragedio en tri aktoj)" Partoprenis 3 verkoj de 3 auxtoroj el 3 landoj. Eseo ---- 1. ne aljugxita 2. Vinko Osxlak (Auxstrio) pro "La homo sercxas sian imagon" 3. Ignat Bociort (Rumanio) pro "La spirito de Esperanto kaj la samideanaj malamikajxoj" Partoprenis 5 verkoj de 5 auxtoroj el 5 landoj. Kanto ----- 1. ne aljugxita 2. Flavio Fonseca (Brazilio) pro "Misarujo" 3. O. Semjonova kaj E. Habarov (Rusio, respektive teksto kaj muziko) pro "Du semajnoj de l' felicxo" Partoprenis 6 kantoj de 6 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 5 landoj. Premio Infanlibro de la Jaro 1996 --------------------------------- "Al la mondo donace", antologio de la serba porinfana poezio, elektita kaj tradukita de Zlatoje Martinov, eldonita de Strategia, Beograd (Jugoslavio). Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj. laux la Kongresa Kuriero *** Laux nia scio en la kategorio videofilmoj oni aljugxis la 1-an premion al: "La Alpoj Svisaj" de Nandir. - ndlr. *************************************************************************** MUZO - 97 ========= "MUZO" - cxiujara revuo de arta kreado de esperantistoj okazos jam la 29- an fojon. Ni invitas cxiujn kreantojn kaj la sxatantojn de E-arto. MUZO-97 okazos la 4-5-an de oktobro 1997 en Vilniusa Teknika Lernejo, strato Olandu 16. La konkursoj okazos en la jenaj brancxoj: (1) prozo originala; (2) poezio originala; (3) kantoteksto originala por konata- aux originala melodio /+/; (4) melodio originala por ajna originala E-versajxo /+/; (5) deklamado - recitado de originala- aux tradukita poeziajxo laux propra elekto; (6) arta legado de prozajxo laux propra elekto, ne pli ol 15 min.; (7) rakontado pri iu okazintajxo legita aux elpensita; (8) kantado sole aux grupe; (9) koloraj diapozitivoj pri ajna temo; (10) pentrajxoj por afisxo pri informado al kurso de Esperanto en ajna lingvo. /+/ = aldonu muziknotojn aux sonkasedon. Konkursajxoj laux punktoj 1-4 devas esti alsenditaj gxis la 25-a de septembro laux la adreso: Stasys Gaidamavicius, p.d. 198, LT-2000 Vilnius, Litovio. Konkursajxoj devas esti anonimaj, subskribitaj per pseuxdonimo. La nomo kun adreso de la auxtoro devas esti skribitaj sur aparta slipo, metitan en malpligrandan koverton kun surskribo de la titolo de la konkursajxo. Tiuj cxi kovertoj estos malfermitaj post anonco de rezultoj. La tekstoj kaj muziknotoj devas esti en tri ekzempleroj, tajpitaj aux legeble skribitaj. Unu persono rajtas prezenti ne pli ol 2 verkojn por aparta konkurso. Gajnintoj de unuaj tri lokoj ricevos diplomojn, donacojn. Partopreno povas esti: aktiva, cxeesta - la persona konkursado; aktiva foresta - alsendo de konkursajxo (sen cxeesto de la auxtoro); pasiva - spektado de la konkursoj. Kotizo: 2 USD. Por konkursantoj la kotizo ne estas deviga. Logxado en studenta hejmo kostos 1.5 USD por unu nokto, en propra dormosako senpage. Simple tagmangxo 5-8 Lt. Pago surloke. Pri detaloj la supran adreson, aux telefonu al: +370-2-700523 tage +370-2-737171 vespere *************************************************************************** Internacia poentokolekta konkurso ================================= La internacia poentokolekta lingva konkurso okazos ankaux cxijare. Regularon vidu en la rubriko ILEI. La unuan taskofolion vi trovos en la sekva numero. *************************************************************************** ESPERANTO EN LA RADIO ///////////////////// Cxu vi estas malproksima? ========================= Ni sercxas la plej malproksiman auxskultanton! La premio estas unu "T- cxemizo" de Radio Auxstria Internacia. Skribu al ni, precize kie vi auxskultas nin. Pro tio estas bezonata via nomo kaj detala posxtadreso. Estus bona, se vi ankaux informus nin, kiu inter niaj programeroj al vi pleje placxis. Do, kunagu kaj gajnu! Se vi ne povas auxskulti nin, estas bona ebleco pri tio plendi, emfazante, ke auxskultante la Esperanto-programojn eblas enrigardi la kulturan vivon de Auxstrio sen regi la germanan. Por retumantoj: Nia auxskultantservo "roi.service@forigu.orf.at" gxojos pro via ret-alskribo! Katinjo Fetes-Tosegi ORF, A-1136 Vienna, Auxstrio Fakso: +431/87878/4404 *************************************************************************** KULTURO /////// Gajninto: La Nandir-filmo! ========================== Mi informas vin, ke nia filmo "LA ALPOJ SVISAJ" (vidu Eventoj 1/julio p. 6) proponita al la Belartaj Konkursoj de UEA en Adelaide ricevis la 26-an de julio, dum la solena fermo, la unuan premion. Realigis gxin Nandir, kaj produktis la Lauxzana Esperanto-Societo. Francisko Randin *************************************************************************** ILEI KAJ INSTRUADO ////////////////// Regularo de internacia poentokolekta konkurso por 1997/98 ========================================================= 1. La konkurso honore al I. Szerdahelyi ekestis en 1990 por lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj, sed poste, en 1994 gxi malfermis siajn pordojn antaux cxiuj plenagxaj konkursemaj esperantistoj. Ili formas la 3-an kategorion, en kiu pasintjare partoprenis pli ol 50 esperantistoj el 21 landoj. 2. Por lernejanoj la konkurso havas du kategoriojn: ambaux ampleksas lernantojn gxis la 19-a jaragxo. En la unuan eniras komencantoj, t.e. personoj kiuj studas Esperanton malpli ol du jarojn, la duan formas cxiuj ceteraj. Ni nomas ilin progresintoj. Tamen en ambaux kategorioj ekzistas po du grupoj, malgraux ke ili solvas tiujn samajn taskojn, nome: apartan grupon formas la geknaboj gxis 14 jaraj (bazlernejanoj) kaj tiuj, kiuj jam estas super tiu agxlimo (mezlernejanoj). Taskofolioj por unuopaj kategorioj povas parte koincidi. 3. La konkurso dauxras unu jaron, de septembro gxis junio (lernojaro en la norda hemisfero). En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskofolietoj por cxiuj tri kategorioj (entute 7). La unua estas sendita al tiu lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj aldonas posxtmarko(j)n (en Hungario) aux internacian respondkuponon por afranki la sendotajxon. La taskofolioj por plenagxuloj cxiam aperas ankaux en la revuo Eventoj. Kiel eksperimento ekde nun la taskoj estas legeblaj ankaux interrete en la retpagxo http://www.datanet.hu/ bxjg/ 4. Cxiu taskofolieto konsistas el 7 gxis 9 simplaj taskoj, per kies seneraraj solvoj oni cxiufoje povas akiri 20 poentojn. La solvoj estu skribitaj per plumo en Esperanto sur simpla blanka paperfolio en la formato de duona tajpofolio (A/5). La solvoj estas sendendaj al la adreso donita malsupre sur la taskofolieto mem (redaktinto de la koncerna taskofolieto). Se la korektonto havas retadreson, oni povas sendi la solvojn ankaux retposxte (tiukaze la taskofolio surhavas lian/sxian retadreson). 5. En la konkurso povas partopreni lernantoj (escepte de la 3-a kategorio). Almenaux sur la unua solvofolio la E-instruist(in)o atestas per propramana subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. Cxiu solvofolio cxiam surhavu la legeblan kompletan nomon de la konkursanto, la kategorion (K=komencanto, P=progresinto, PL=plenagxulo) kaj cxe lernejanoj ankaux la grupon (B=bazlernejano, M=mezlernejano). Por konkursantoj el lernejoj sen E-instruisto la unuan fojon estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o. 6. En lernejoj kun E-instruado la instruist(in)o kolektas cxiujn solvofoliojn kaj sendas ilin en komuna koverto tiel ke gxi atingu la adresiton gxis la indikita limdato. Solulo mem zorgas pri la ekspedado. Por rericevi la korektita(j)n solvo(j)n kaj por ricevi la sekvan kaj postsekva(j)n taskofoliojn la konkursanto aux la instruist(in)o sendas kune kun la solvoj posxtmarkojn aux internacian respondkuponon por afranki la respondon. (Konkursantoj de ekssocialismaj landoj povas kovri la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun la korektitaj solvofolioj aldone cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa taskaro kaj kompleta listo kun la aktuala stato de la konkursantoj. La nomoj de la plej sukcesaj solvintoj jarfine aperas en la revuo Eventoj kaj pri la aktuala stato regule informas Radio Vieno en Esperanto. 7. Post la lasta numero la gajnintoj estos premiitaj. ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkurso G‚za KURUCZ, Nyˇri u. 11, HU-6000 Kecskem‚t, Hungario Rete: bjg@forigu.mail.datanet.hu *************************************************************************** HUMURO ////// Enigmo ====== - Kio estas verda ekstere kaj rugxa interne, havas nigrajn semojn, kaj povas salti tiel alten kiel la turo Eiffel? La respondo estas akvomelono. Gxi estas verda ekstere, rugxa interne kaj havas nigrajn semojn. Sed kio pri saltado tiel alten kiel la turo Eiffel? La akvomelono ne povas salti alten. Sed la samo validas ankaux por la turo Eiffel, do cxio enorde... laux kongresa kuriero de UK-97 *************************************************************************** HISTORIO //////// Historio de Esperanto-Sxak-Ligo Internacia ========================================== Lige al la fino de mia redakta periodo de la revuo Esperanta Sxako, mi resumu mallonge la historion de ESxLi (Esperanta Sxak-Ligo Internacia) ekde 1976. 1976 - prezidanto d-ro Faigl (CS), sekretario L. Fiala (CS), redaktoro O. Zozulja (SU), kasisto W. Loose (DE), TG A. Harju (FI). En la cxeha urbo Podebrady okazis la VII-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo. Rezultoj: 1. K. Petrzelka (CS), 2. E. Olej (PL), 3. V. Sterle (YU) 1978 - nian gazeton eldonadas ekde 1977 du redaktoroj, A. Skovrind (DK) kaj J. Nemeth (HU). ESxLI festis sian 20 jaran jubileon en la Kongreso en Varna (BG). Simultanan sesion dum la UK gajnis bulgara majstro L. Conov. Estis elektita nova prezidanto A. Skovrind. 1979 - En la urbo Kalocsa (HU) okazis la IX-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo. Gajnis IM A. Lancx (CS). 1980 - la 10-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo en la cxeha urbo Cxeske Budejovice. Partoprenis 88 gesamideanoj. Grupon A gajnis am. L. Conov (BG), B gajnis K. Krupa (PL), C gajnis Veliazkov (BG), D gajnis G. Bajusz (HU). Virinan grupon gajnis s-ino P. Draganova (BG). La festivalo estis mia unua, kie mi sxakludis. Elektita nova estraro: prezidanto J. Nemeth (HU), vicprezidanto A. Reede (EE), sekretario L. Fiala (CS), kasisto J. Klein (NL), redaktoro N. Zozulja (RU). 1981 - 11-a Sxakfestivalo okazis enkadre de UK en Brazilio, venkis am. I. Noguti (JP). Nian gazeton eldonis am. Fiala kaj Zima el CS. 1983 - Esperantan Sxakon komencis eldoni geamikoj el Nederlando, s-roj vd Wees kaj A. J. Hardeveld. En la hungara urbo Kalocsa okazis la unua Verda Olimpiko. Gajnis teamo de Cxehoslovakio; dua igxis Hungario-A kaj la tria: teamo el Polio-A. Krom la cxefa teamturniro okazis ankaux multaj aliaj sxakturniroj por unuopuloj. 1984 - en la cxeha urbeto Libice okazis la 12-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo. 1. P. Ragelis (LT), 2. N. Elsner (GDR), 3. D. Maxwell (US). Am. vd Wees komencis prepari nian propran ELO sistemon. 1985 - en Weimar-Huchenwald (GDR) okazis la 13-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo. 1. P. Ragelis (LT), 2. M. Walther (GDR), 3. D. Maxwell (US). Interese estas, ke tie ankaux partoprenis fratinoj Zsofia (9 jara) kaj Judit (11) Polgar (HU), nuntempe la plej fortaj sxakistinoj en la tuta mondo, ecx en kadro de viraj turniroj. D-ro J. Canibal ekestis la prezidanto de ESxLI, ing. L. Lokvenc (CS) la sekretario. 1986 - la 14-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo okazis en Podebrady (CS). 1. M. Domosud (PL), 2. Sx. Papacxek (CS), 3. J. Kisxari (CS) 1987 - En la pola urbo Sieldce okazis la II-a Verda Olimpiko. Gajnis teamo de Hungario-A, dua Cxehoslovakio-A kaj la tria igxis teamo A de Polio. Partoprenis 140 gesamideanoj el 7 landoj, la plej granda evento en la ESxLI-historio! 1989 - La 16-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo okazis en la cxeha submontara urbeto Jablukow. Gajnis W. Wohl (DE). 2. B. Lanin (RU), 3. s- ino J. Serbina (RU). 1990 - la 17-a Internacia E-Sxakfestivalo okazis en litova urbo Kulautuva, rezultojn mi ne trovis. Nova sekretario de ESxLI ekestis am. K. D. Stegmann el DE. 1991 - Nova prezidanto D. Maxwell (US), nova redaktoro kaj kasisto J. Canibal. La III-a Verda Olimpiko okazis en la cxeha urbo Podebrady: 1. Litovio, 2. Cxehoslovakio I, 3. Sovetunio 1993 - en rumana urbo Tulcea okazis la 18-a Internacia E-Sxakfestivalo kaj la I-a Mondcxampionado de ESxLI. 1. A. Podymov (RU), 2. A. Solovjov, 3. D. Maxwell (US). 1991: denove en la hungara urbo Kalocsa okazis jam la IV-a Verda Olimpiko. 1. Hungario A, 2. Moldavio, 3. Malto La gxisnunaj prezidantoj ------------------------ 1. Torsten LINDBERG (SE) 1958-1971 2. Jerzy JABLONSKI (PL) 1972-1974 3. Vaclav FAIGL (CS) 1975-1978 4. Andre SKOVRIND (DK) 1978-1979 5. Jozsef NEMETH (HU) 1980-1984 6. Jaromir CANIBAL (CS) 1985-1991 7. Dan MAXWELL (US) 1991- Venkintoj de Internaciaj Esperantistaj Sxakfestivaloj. ------------------------------------------------------ 1. 1966. Podebrady (CS), M. Schonberg (CS) 2. 1967. Pobebrady (CS), G. Jablecxnik (CS) 3. 1968. Podebrady (CS), L. Fiala (CS) 4. 1969. Guorgue (IT), G. Jablecxnik (CS) 5. 1970. Podebrady (CS), M. Seifert. (CS) 6. 1973. Podebrady (CS), K. Schonberg 7. 1976. Podebrady (CS), M. Petrzelka (CS) 8. 1978. Varna (BG), L. Conov (BG) 9. 1979. Kalocsa (HU), A. Lancx (CS) 10. 1980. Cx. Budejovice, (CS), L. Conov (BG) 11. 1981. Brasilia (BR), I. Noguti (JP) 12. 1984. Libice (CS), P. Ragelis (LT) 13. 1985. Weimar (DE), P. Ragelis (LT) 14. 1986. Podebrady (CS), L. Domosud (PL) 15. ? 16. 1989. Jablunkov (CS), W. Wohl (DE) 17. 1990. Kaulautuva (LT), ? 18. 1993. Tulcea (RU), A. Podymov (RU) IESxF en 1993 estis nomita: 1-a Mondcxampionado de ESxLI Venkintoj de Verdaj Olimpikoj. ------------------------------ 1. 1983. Kalocsa (HU) Teamo de Cxehoslovakio 2. 1987. Siedlce (PL) Teamo de Hungario 3. 1991. Podebrady (CS) Teamo de Litovio 4. 1995. Kalocsa (HU) Teamo de Hungario 5. ???? Venkintoj de teamturniroj. 1. ? Cxehoslovakio (Blazek, Jablencxnik, Fiala) 2. ? Estonio (Rei, Tomson, Lillepuu, Leis) 3. ? Hungario (Barczay, Bernei, Hajtun, Karakas) 4. 1987. Litovio (Ragelis, Makaveckas, Kudzma, Ivanoviene) 5. 1989. Estonio (Post, Sopp, Kalep, Jarve) 6. 1992. Litovio (Ragelis, Budraitis, Jauninkis, Ivanoviene) 7. findato 31.12.1996. el Esperanta Sxako, 4/1996. *************************************************************************** Kiel mi farigxis esperantisto ============================= Estas la 1997-a jaro. Antaux mi sur la skribotablo kusxas duvoluma romaneto "Cuda wyspy tajemniczej" (La mirakloj de mistera insulo) de Edmund Jezierski, aperjaro 1912. Ree kaj ree mi foliumas kortusxite la flavigxintajn pagxojn de cxi tiu romaneto. Unuafoje mi legis gxin kiel 10- jara knabo en 1948 kaj gxuste unu el la faktoj prezentitaj en la romano tiagrade frapis mian atenton, ke gxi sekve influis mian tutan vivon. Pasis jaroj, mi forgesis la titolon de la libro kaj la nomon de la auxtoro, sed en la lastaj kelkaj jaroj mi ofte rememoris gxin kaj mi nepre volis gxin retrovi. Tiam mi vizitis la saman bibliotekon "Biblioteka Parafialna" (Paroka Biblioteko) en Milanowek, de kiu mi prunteprenis gxin antaux preskaux 50 jaroj. Mi klarigis al la bibliotekistino mian deziron retrovi libron, kiun mi legis en julio 1948. Sxi rigardis min suspekteme kun rideto, kiu komprenigis al mi, ke sxi opinias min fantaziulo. - Dum tiom da jaroj - sxi diris - multaj libroj komplete foruzigxis pro la ofta legado kaj mi dubas cxu gxi ankoraux ekzistas. Kiam responde al kelkaj sxiaj pliaj demandoj mi klarigis, ke mi memoras nek la auxtoron, nek la titolon, sxi komencis lauxte, sed tute amike ridi. - Bedauxrinde, ecx la enhavon mi memoras suficxe nebule - mi diris al sxi ankaux ridante. - Sed mi nepre volas retrovi la libron. Mia mieno tuj seriozigxis kaj mi aldonis: - La sola afero, kiun mi tamen bone memoras estas, ke gxi estis duvoluma romaneto por junularo kaj cxiu el la volumetoj estis ne pli ol 80-90- pagxa. Mi ecx memoras, ke ili estis fortike binditaj, cxar la romaneto tiagrade fascinis min, ke mi prunteprenis gxin tri-kvar fojojn... La simpatia bibliotekistino movis la kapon kun komprenemo, sed samtempe rezigne gestis permane. - Jes, mi scias, ke la retrovo post tiom da jaroj estas malfacila - mi diris tamen ne perdante la esperon - Cxu vi permesos foliumi la malnovajn librokatalogojn, kiuj kiel mi rimarkis hazarde konservigxis? Sxi invitis min per kapjeso kaj post dekkelkminuta foliumado mia mieno serenigxis. Mi estis preskaux certa, ke en la katalogo mi trovis la romaneton, sed cxu gxi ankoraux trovigxas en la biblioteko? Kun emocio mi atendis la revenon de la bibliotekistino, kiu ricevinte la libronumeron iris en la malantauxan cxambron por sercxi gxin. Sed, kiam post apenaux du minutoj sxi revenis portante du volumetojn, mi jam estis certa, ke mia trezoro retrovigxis. - Jen via libro - sxi diris - enmanigante al mi du tute belaspektajn volumetojn. - Kiel bonkvalite ili aspektas! - mi miris kaj tuj demandis: - Cxu povas esti, ke oni ne multe legis gxin? - Nu - diris la bibliotekistino - la vero konsistas en tio, ke sxangxigxis la ortografio de la pola lingvo kaj ni decidis ne plu pruntedoni al gejunuloj librojn kun malgxusta ortografio, por ke ili ne lernu eraran lingvouzon. Ni tamen konservis gxin, cxar ni ne kutimas neniigi librojn... Mi prunteprenis la duvoluman romaneton kaj kunportis gxin hejmen. Ne povas esti dubo, gxi estas la sama, kiun mi legis antaux preskaux 50 jaroj. Nekredebla afero! Gxi estas por mi vera trezoro... la libro, kiu unuafoje informis min pri la ekzisto de Esperanto! La libro, kiu influis mian tutan vivon! Permesu do kelkvorte rakonti pri gxi. La herooj de la romano - du junaj poloj Wawrzon kaj Henryk veturas per sxipo al Brazilio. Ili forlasis Polion, kiu tiutempe (antaux la unua mondmilito) ne ekzistis kiel sendependa sxtato, kaj samkiel multaj poloj iris eksterlanden por sercxi tie tauxgan laborlokon kaj novan vivejon. La sxipo, per kiu vojagxis niaj herooj dronas rezulte de terura sxtormo. La junuloj mirakle savigxas kaj post la rekonsciigxo ili konstatas, ke ili trovigxas sur stranga kaj misteroplena insulo. Baldaux ili ekscias, ke la diversnaciaj homoj sur la insulo, vivantaj inter mirindaj teknikajxoj (imagu en 1912 - elektraj auxtomobiloj!) parolas... sed ni citu fragmenton en E-traduko: "La gvidanto de Wawrzon kaj Henryk proksimigxis al la figuroj sidantaj cxe la tablo kaj klinigxante al ili, mallauxte komencis alparoli ilin. Tamen li parolis tiel, ke kelkaj unuopaj vortoj atingis iliajn orelojn. Wawrzon kaj Henryk ekridetis. Ja la lingvo, per kiu interkomprenigxis tiuj misteraj figuroj, estis al ili bone konata. Jen Esperanto, lingvo internacia, kiu danke al sia facileco sukcesis popularigxi en la tuta mondo kaj post relative mallonga tempo farigxis vaste uzata. Wawrzon iam, dum la universitataj studoj, dezirante ekligi kontaktojn kun sciencistoj de la tuta mondo, lernis gxin tre fervore. Samcele faris cxi tion ankaux Henryk en la Politekniko de Lvovo. Ilia rideto frapis la atenton de la prezidanto, kiu baldaux interrompis la interparolon kun siaj kamaradoj kaj turnante sin rekte al ili, demandis en Esperanto: - Kiuj vi estas?" En la tuta pollingva romano tre ofte oni mencias pri Esperanto. Mi ne scias, cxu Jezierski, la auxtoro de la romano, estis esperantisto, sed per la mencioj pri Esperanto en sia sciencfikcia romano li supozeble sukcesis interesigi pri la internacia lingvo multajn personojn, cxiuokaze tutcerte min! Post la tralego de la romaneto en 1948 mi demandis mian patron pri E-o, sed li nur sciis, ke tia lingvo entute ekzistas kaj ke kreis gxin varsovia okulkuracisto. Sekve pri la lingvo mi rakontis al miaj lernejaj kolegoj. Ni bedauxris, ke ni ne havas lernolibron de E-o, sed ni cxiuj venis al la ideo, ke estus bone havi propran sekretan lingvon, kiun ni povus libere uzi inter ni kaj kiun ne komprenus niaj instruistoj. Kaj tiam ni komencis uzi kelkajn diversajn "lingvojn", kiuj plejparte konsistis en intermiksado de difinitaj silaboj, ekz. "ka- lingvo". Specimeno: Cxu li estas esperantisto? = Kacxu kali kae-kastas kaes-kape-karan-kati-kasto? La ideo pri lingvo internacia frapis min tamen forte. Gxi profundigxis, kiam la patro acxetis la unuan radioricevilon kaj mi komencis promeni tra la skalo konstatante, ke en la mondo ekzistas amaso da lingvoj. Tiam ankoraux pli forte radikigxis en mi la penso: kiom bele estus interkomprenigxi per unu komuna lingvo... Bedauxrinde mi ne sukcesis akiri informojn pri la acxeteblo de E-lernolibro, iu ecx diris, ke oni ne plu eldonas librojn en cxi tiu lingvo. En 1953 la ideo pri lingvo internacia revenis al mi. Mi demandis pri Esperanto mian instruiston en Zabkowice Slaskie, kie tiutempe kelkan tempon mi logxis. - Esperanton konas mia amiko, Karol Gede, lernejestro en la proksima vilagxo Tarnava. - li diris - Vizitu lin kaj prenu de li donacitan al mi bokaleton da mielo. Tiam vi pli detale informigxos pri E-o. Samtage mi piediris tri kilometrojn kaj veninte al sinjoro Gede mi tuj alparolis lin pri la temo. - Esperanto...? - ekmiris Karol Gede - kaj interrompinte la eldiron li kvazaux estis hezitanta, kion respondi. Li timeme cxirkauxrigardis kaj diris: - Nu, knabcxjo - li diris preskaux flustre iom retrankviligxinte, ke ni estas en la gxardeno nur duope - prefere forgesu pri gxi. La komunistaj auxtoritatoj persekutas esperantistojn. Mi havas trankvilan vivon cxi tie en mia vilagxo, mi ne volas perdi la laborlokon. Tamen por ne forgesi mian amatan Esperanton mi alparolas en cxi tiu lingvo miajn abelojn kaj ili cxiam pacience auxskultas kaj neniam pikas min. Sed nepre forgesu vian demandon pri Esperanto. Promesu al mi tion! - diris la maljuna lernejestro. Mi movis la kapon promese. Tiam mi ne sciis, ke en 1959 mi denove renkontos la simpatian lernejestron dum Cseh-seminario kadre de la 44-a UK en Varsovio. Kelkajn jarojn post la interparolo kun sinjoro Gede - en 1956 la ideo pri E-o reekgxermis, kiam mi tralegis en la semajnrevuo "Dookola Swiata" (Cxirkauxe de la mondo") kelkajn informojn pri E-o. Mi ekpensis, ke eble cxesis la persekutado aux la lernejestro troigis. Mi denove komencis sercxi lernolibron de Esperanto kaj fine mi trovis. En oktobro samjare mi komencis lerni la lingvon. Kaj tiele per la romano de Jezierski mi eksciis pri E-o. Povas esti, ke krom mi multaj personoj eksciis pri cxi tiu lingvo. Tial estas rekomendinde enplekti en diversajn nacilingvajn librojn informojn pri E-o kaj pri lingvaj barieroj. Pro tio en mian plej novan pollingvan libron mi multloke enplektis menciojn pri Esperanto. Kaj do ne tute konata en la pola literaturo auxtoro, almenaux al la nuntempuloj, Edmund Jezierski, influis mian tutan vivon kaj decidis mian vivovojon. Andrzej Pettyn *************************************************************************** INTERESE //////// Bariloj de IJK-organizantoj =========================== La organizantoj ne volis, ke mi partoprenu en la 53-a IJK en Assisi (Italio). La unua provo bari mian alvenon estis, ke ili ne sendis la "duan informilon" al mi. Mi ricevis nur komence de julio priskribon de la antaux- kaj postkongresoj de la IJK, kiun mi jam ricevis 100-foje. Aldonita estis stranga konfirmilo kaj mallonga informo pri la vojo al la IJK. Sed mankis mapoj kaj la listo de la partoprenantoj. Ili ecx kasxis tiujn gravajn informojn tiom bone en siaj TTT-pagxoj, ke mi ne trovis ilin. Kvankam mi sercxis gxin dum horojn. Tiu ne estis barilo por mi, cxar mi veturis per la buskaravano de la IJS en Hungario al Assisi. Kiam la LKK eksciis tion, ili donis multe da mono al la hungara bussxoforo, por ke li maltrafu la vojon. Nia kara sxoforo ecx plenumis sian taskon. Tio certe estas la vero, cxar la tiel nomata eraro okazis jam en Hungario. Post tiuj ne sukcesaj bariloj la organizantoj provis, ke mi nur tre malfrue alvenu en la IJK-ejo. Ili petis du esperantistojn (mi ne volas mencii la nomojn) reveni tro malfrue al la buso post nia vizitado de Venezia. La kulmino de la malfacilajxoj estis la atako de LKK kontraux nia auxtobuso apud Bologna. Per iu nova kaj sekreta pafilo ili pafis al nia buso, kaj bedauxrinde ili trafis la maldekstran antauxan pneuxon. Bonsxance ni havis anstatauxradon kaj la bussxoforo povis rapide sxangxi la pneuxon. Poste provis la LKK-teamo organizi trafiktohuvabohuon (saluton al "Kajto") sur la auxtosxoseo inter Bologna kaj Firenze. Ili estis ne tre sukcesaj, cxar ni povis malrapide sed dauxre veturi. Pro miaj kompatindaj kunvojagxantoj la organizantoj cxesis malfaciligi nian vojagxon. Dum telefonalvoko por la vespermangxo Francesco Amerio ecx deziris al ni bonan vojagxon. Nun mi pagis miajn kotizojn. Mi ecx ricevis rabaton por kunporti lumekipajxon por la diskoteko, kvankam Alessandro Amerio tute ne sxatas la vorton "rabato". Versxajne dum la IS (mi esperas, ke cxiu IJK- partoprenanto venos al la venonta IS) en Traben-Trarbach li ege sxatos tiun vorton, se temas pri liaj IS-kotizoj. Havu belajn tagojn en Italio. Norbert el "La Bradipo" IJK-97 *************************************************************************** Cxu enigmo? =========== En la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo - kie logxas ankaux la eldonejo de "Monato" - cxiutage alvenas averagxe 100-150 mesagxoj, cxefe leteraj kaj retaj, sed ankaux faksaj kaj telefonaj. La plimulton inter tiuj stabanoj felicxe povas respondi aux trakti rapide sen multe da esplorlaboroj. Tamen fojfoje ekzistas esceptoj. En la flandra gazeto "De Morgen" de la 13-a de junio aperis tutpagxa artikolo pri la rok-grupo "Radiohead" (?) kaj pri ilia nova kompakta disko "O. K. Computer". Supre de la artikolo aperis foto de (supozeble) murskribajxoj en ...Esperanto. Iom strange, cxar unuavide la grupo neniel rilatas al nia lingvo. La demandata redaktoro de "De Morgen" respondis, ke li tute ne scias, ke li aldonis Esperanto-tekstojn al sia artikolo. Li "simple" kopiis la skribajxojn, kiuj trovigxas sur la koncerna kompakta disko... Do ek al la eldonejo de la disko. Ne, ankaux ili ne sciis, ke ili aldonis desegnajxojn kun Esperantlingva teksto... Laux la nekonataj vojoj la vortoj "Dangxera Najbar-ajxo" atingis la redaktejon de "De Morgen" kaj poste tiun de nia magazino? Jen la demando, kiun ni provizore ne povis respondi. Cxu vi kapablas? el Monato, julio/97 *************************************************************************** ANONCETOJ ========= - Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj - Hans ten Hagen (ten.hagen.esperanto@forigu.pi.net), sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono atentigas, ke en la Jarlibro 1997 de UEA estas erare menciita la titolo "prof." antaux lia nomo. Bonvolu forigi tiun titolon en via ekzemplero kaj ne uzi gxin. * * * Karaj Geamikoj, Konatuloj! Mi sciigas al vi, ke la entombigo de la cindroj de mia tre juna filino Zsuzsanna Kimpan okazis la 3-an de junio 1997 naskigxtere. Sxi mortis eksterlande en akcidento kaj la arangxo de la afero bezonis multe da mono, en kio nepetite helpis la esperantistoj, kion peris Aniko Szekeres. Mi kore dankas al vi kaj la materialan helpon kaj la kondolencojn kiuj multe helpis min en tiuj malfacilaj horoj. Zsuzsa Bakszane Bekesi, Vacratot, Hungario. * * * La 9-an de julio geedzigxis Christian Darbellay el franclingva Svisio kaj Sabine Meyer el Germanio. Komuna onta adreso: Johannesstr. 54, DE-24143 Kiel, Germanio. Felicxon kaj multajn gxojojn! * * * Mi logxas en nordfranca urbeto, kie ankaux la urbestro estas esperantisto. Novembre ni volas malfermi novan lingvokurson kaj ekspozicii esperantajxojn (afisxojn, bildojn, E-gazetojn ktp), krome ni bezonas ankaux korespondemulojn ne nur por komencantoj. F-ino A. Bayard, 53 B-ld Lepoivre, "P-102", FR-62710 Courrieres, Francio. * * * Kun cxagreno mi sciigas, ke mia edzo Horace Walkey forpasis la 18-an de februaro. Li forpasis pace. Mary Walkay, Skotlando. * * * Kiu konas jenan libron kaj scias cxu Esperanto estas menciita en gxi? "Le tour du monde en 80 langues. Texte de spectacle: Alain Germain". Tekstoj, kanzonoj kaj poemoj en 80 lingvoj (Esperanto?) kun franca traduko. Eldonis : L'Asiatheque, coll. Bilingues ALM, No 1, ISBN 291 105301 X, 192 p, 100 FRF. Respondu al: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 131, 1+2/augusto-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** SUPLEMENTO: ALIGxILO AL LA VINA SEMINARIO (25-28.09.97, en Cxehio)