Eventoj 2/julio-97, n-ro 130, retposxta versio
**********************************************


TITOLPAGxE
//////////

Mi jam kvin... - kiom vi?
=========================

Dum nia jarkunsido en '95 ni starigis aron de novaj membro-kotizoj kaj
kategorioj. Inter tiuj estas la kategorio "Supporter", nomita en la
angla, cxar gxi celas neparolantojn de Esperanto. Farigxi "subtenanto"
kostas nur 6 pundojn, kaj mi jam aligis kvin homojn en tiun kategorion.
Tiuj nun ricevas informojn pri la Asocio kaj la movado, kaj ankaux la
bultenon "Eko" - pri kiu, aparte ni gratulu nian laboreman amikon, Brian
Burnett.

Nu, kiom subtenajn membrojn vi gxis nun aligis? Se vi cxiuj agus kiel mi,
ni havus nun pli ol 5.000 membrojn kaj pluajn 27.000 pundojn. (Jes! Dudek
sep MIL pundojn!) por antauxenigi Esperanton en nia lando. Nur po 3
"subtenantoj" kreus membraron de pli ol 3.000 kaj enspezon de 16.000 GBP;
ecx po 1 pligrandigus la membraron gxis preskaux 2.000 kaj alportus 5.000
pundojn. Cxu vi certas, ke vi konas vere neniun, kiu nedezirante lerni la
lingvon, tamen subtenas niajn celojn kaj pretas aligxi (aux esti
aligita)? Certe kuragxigus nin havi bonan novajxon raportotan en la sekva
kunveno.

Aligi "subtenantojn" ne estas la unusola maniero, per kiu vi povas helpi
la Asocion per mono aux laboro; kostus nur 32 - aux 16 pundojn, aldone al
via plena membro-kotizo - farigxi "Ora Membro", tamen gxis nun nur kelkaj
decidis fari tiun kontribuon. Alternative, vi povas kontribui rekte al
nia propaganda fonduso, aux gxenerala kaso. Se mankas al vi iu ebleco
helpi per mono, sendube cxiu povas trovi iom da tempo.

Por Esperanto-Tago lastan jaron mi preparis kaj dissendis al Federaci-
sekretarioj kaj aliaj aktivuloj demandaron pri lingvo-lernado kaj
plurlingveco en Euxropo. En tiu tago homoj tra la tuta lando
intervjuigxis de esperantistoj kaj ankaux ni ricevis kelkcent respondojn.
Tamen, por vere krei impreson en la amaskomunikilaro, kion ni celas, ni
bezonas milojn da respondoj. Kial vi ne helpu? Por akiri la formularon,
kiun vi kompletigos per simpla strieto-sistemo, kontaktu vian lokan
sekretarion aux min mem. Ni celu 5.000 respondojn antaux la jarkunveno -
facile atingebla, se cxiu helpos.

Aliaj eblecoj abundas; kiam tauxgas, telefonu al radio-stacioj pri
lingvolernado en lernejoj, aux la kosto de lingvo-servoj en Euxropo...

Estus utile anigxi al nia "telefon-piramido", pri kiu vi legos alie, kaj
se vi vere pretas konstante kunlabori, reagu al la invito plenumi iujn
sekretariajn taskojn, se ne la oficon mem.

Ek! Agu, reagu, agadu! Ni ne kasxu nin aux restu silentaj! Antauxen!

Stephen Thompson, prez. de EAB
el La Brita Esperantisto, aprilo 1996

***************************************************************************

Demando al libroservoj
======================

Internacia Esperanto-Instituto, IEI planas plenumi la peton de siaj
klientoj kaj prepari novan MAZI-kompleton, kiu konsistos el:

- videokasedo "Mazi en Gondolando" (dialogoj 1-6!)

- Mazi-kurslibro (dialogoj 1-12), 2-a eldono (rugxa)

- Mazi-ekzerclibro "Ekzercu kaj ludu" (nova, kolora, dialogoj 1-6).

Pakita en plasta aux kartona ujo. Proponita vendo-prezoj: NLG 90 - por A-
landanoj, kaj 80 NLG por B-landanoj.

Rabatoj: por 3-10 ekzempleroj: 20 %, por pli ol 10 ekz.: 30 %. Aldonigxas
kiel cxiam la sendokostoj por registrita, ne-aerposxta pakajxo.

Bonvolu reagi, cxu vi povus utiligi kaj mendi tiajn kompletojn, jes aux
ne.

IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando
Fakso: +31-70-3584422

***************************************************************************

OSIEK-kandidatoj
================

Organiza Societo por Internaciaj E-Konferencoj, OSIEK cxiujare atribuas
premion al vivanta auxtoro de nefikcia verko. En la cxijara konferenco
kandidatoj estas:

- W. Auld (pro Nova Esperanta Krestomatio, 1991, 509 p. kaj traduko de La
  Mastro de l'Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, 544 p.)

- Becker-Meisberger (Internacie Kuiri, 186 p.)

- Diego (traduko de Cent Jaroj da Soleco de Gabriel Garcia Marquez, 372 p.)

- A. Pettyn (intervjuoj por Pola Radio)

- H. Schicke (La korpo de la homo, 148 p.)

inf: B. Masala

Rim: Pli detalajn informojn pri OSIEK vi trovas en la rubriko:
     "Bazaj informoj"

***************************************************************************

INTERNET
////////

La vorto "Esperanto" en via retpagxa adreso
===========================================

La http-adresoj de la retpagxoj de esperantistoj kaj de E-organizoj nur
malofte enhavas la vorton "Esperanto", ecx kiam ekzistas forta volo
arangxi tion. Sveda Esperanto-Federacio, SEF - kiu sukcesis registri por
sia uzo la adreson "esperanto.se", pretas helpi al tiuj, kiuj volus
simpligi la adreson de sia retpagxo. Jen ekzemplo, kiel tio funkcius:

Tutmonda Esperanto-Amikaro (TEA) havas sian informejon cxe la adreso de
sia sekretario, kiu dejxoras cxe universitato. Por atingi tiun informejon
oni devas skribi, ekzemple,
"http://www.uni-k.xy/mxagdak/esperanto/tea/info.html".
Pruntante la adreson de SEF, suficxus skribi "http://www.esperanto.se/tea/"
- pli facile memorebla.

Tiu cxi solvo ne (!) signifas, ke la informejo movigxus al la servilo,
kiun SEF utiligas. Gxi dauxre restus en la universitata servilo kaj estus
prizorgata de la sekretario de TEA. Nur la startadreso sxangxigxus. Kaj
se la organizo movos iam sian pagxaron al aliaj servilo aux adreso, la
startadreso povos plue resti sama.

Kaj la kosto?
-------------
Sveda Esperanto-Federacio postulos pagon por tiu servo: la kosto de unu
membrokotizo de UEA (kategorio MA) pagenda al Fondajxo Canuto. La kosto
estas unufoja, sed se oni movas la pagxojn al alia servilo, tio kauxzos
iom da laboro kaj necesigos denovan pagon al Fondajxo Canuto.

La servo estas unuavice por Esperanto-organizajxoj, sed unuopuloj, kiuj
sxatus utiligi tiun eblecon, estas ankaux bonvenaj. Bonvolu noti, ke tio
ne donas la retposxtan adreson "io_ajn@forigu.esperanto.se"

Pliaj informoj estas haveblaj de SEF

sef@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

HISTORIO
////////

Falsaj rememoroj
================

En "Eventoj 125-126" estas publikigitaj rememoroj de A. Harkovskij "Oni
parolas cxiujn lingvojn" (represita el La Ondo de Esperanto 1/97). Eble
ni ne atentus cxi tiun artikolon skribitan en fanfarona kaj senskrupula
tono, se gxi estus vera kaj objektiva. Tamen malgraux la bona intenco de
la auxtoro restigi "verajn rememorojn", lia verko ne entenas veron.

Cxe legantoj de la artikolo de Harkovskij povas ekesti impreso, ke nur
danke al lia bolanta agado kaj energia gvido en Moskvo estis arangxita la
renkontigxo de esperantistoj en la kadro de la Junulara Festivalo (en
1957), estis organizitaj rondetoj por lerni la lingvon kaj estis fondita
la junulara esperantista grupo "Fajrero".

Ni, la homoj, kiuj partoprenis la Festivalon kaj poste iniciatis
organizon de "Fajrero", atestas, ke ni ne vidis s-ron Harkovskij inter la
personoj, kiuj organizis la renkontigxon de esperantistoj dum la
Festivalo, nek inter la personoj, kiuj senpere partoprenis en gxi. Tion
faris aliaj homoj, kiujn s-ro Harkovskij ecx ne mencias. Li ankaux ne
havis rilaton al la fondigxo de grupo "Fajrero" kaj aperis cxe la
horizonto nur konsiderinde pli malfrue, kiam la grupo jam funkciis.

Eble pro tio Harkovskij en siaj "rememoroj" allasas erarojn kaj malgxuste
informas pri organizo de Esperanto-rondetoj kaj pri la lecionoj de estona
esperantisto A. Siitam.

Aparte ni volas tusxi la aludojn de la auxtoro pri "timema konduto" de
estraranoj de "Fajrero", kiu estis influita, laux lia opinio, de tiama
KSxS (Komitato de Sxtata Sekureco). S-ro Harkovskij skribas:

"Post kiam la movado revivigxis, Gisxpling, Sergeeva, Korcxagin kaj aliaj
gvidantoj de "Fajrero" timis ecx montri la nazon en _nia_ (substrekita de
ni) klubo", cxar ili estis vokitaj en oficejajn fakojn de KSxS kaj tie
"subskribis promeson ne uzi Esperanton kaj ne kontakti alilandanojn".  -
Estas interese, el kiu fingro s-ro Harkovskij elsucxis tion?

Ni cxiuj komprenis tiam, ke en nia lando la tuta socia vivo, inkluzive de
la junulara Festivalo kaj ankaux laboro de nia grupo, trovigxis sub
observo de KSxS. S-ro Harkovskij, kiel ekssovetiano, ne povas ne scii, ke
tiam cxiuj homoj, kiuj pro siaj oficoj havis rilaton al sxtataj sekretoj,
devis ne komunikigxi kun eksterlandanoj. Kelkaj el ni laux karaktero de
sia laboro ankaux estis devigitaj subskribi la koncernan promeson, sed
tio okazis en aliaj jaroj, kaj ne estis ligita al la Festivalo, nek al
Esperanto. Sed ni, kontrauxe, aktive laboris por Esperanto kaj
renkontigxis kaj korespondis kun alilandanoj neglektante la menciitan
instrukciojn de KSxS.

Kaj ni devas diri, ke neniu el ni dum nia esperantista agado estis vokita
al fakoj de KSxS por doni la promeson "ne uzi Esperanton".

Kial ni iom post iom cxesis aktive labori en la movado - tio estas aparta
temo. Kaj certe ne pro tio, ke ni ektimis ion. Oni povas nur diri pri du
kauxzoj.

Unue, post multaj provoj ricevi iun subtenon de la sxtato (havi ejon,
presorganon, eblon partopreni en internaciaj kongresoj ktp), ni
konvinkigxis, ke en tiama situacio niaj provoj disvastigi la lingvon
estis vanaj.

Due, ni cxiuj laboris, havis familiojn kaj cxiam malpli kaj malpli da
tempo restis por Esperanto.

La renaskigxo de la Esperanto-movado en USSR en la "periodo de degelo",
inkluzive la estigxon de la unua junulara grupo en la lando, estas
sendube interesa temo, kiu meritas seriozan analizon kaj honestajn
rememorojn. Kaj ni esperas, ke tiuj finfine aperos. Sed la debuto de s-ro
Harkovskij en la rolo de "kronikisto" montras, ke li por tiu rolo ne
tauxgas.

Iamaj membroj de Moskva junulara esperantista grupo "Fajrero":

M. Gisxpling
V. Korcxagin
J. Sergejeva
Lev Vulfovicx
Raisa Goldberg

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Feriu en Malto
==============

Malta Esperanto-Asocio organizas la 6-an "Internacian Turisman Semajnon"
en Malto inter 03-09 de septembro 1997.

La programo antauxvidas kulturajn ekskursojn, sunbanadon, nagxadon,
prelegojn. La kotizo por la tuta semajno estas 125 MLL (625 NLG)
inkluzivanta la restadkostojn (kun 2 mangxoj tage). Informoj kaj
aligxiloj:

Malta Esperanto-Societo,
P.O.Box 142, Valletta CMR 01, Malto
Tel.: +356-486260, Fakso: -523071

***************************************************************************

Markola konko
=============

La E-klubo "Konko", okaze de sia dekjarigxo en la lasta semajnfino (26-
28) de septembro 1997 organizos "Markolan Kongreson", al kiu aparte estas
invitataj anglaj kaj nordfrancaj esperantistoj. La programo estas kultura
kaj turisma. Oficiala akcepto en la urbodomo, ekskurso, bankedo, meso en
Esperanto, muzea vizito, gvidata urba vizito ktp.

Pli detalaj informoj haveblas cxe

Marc Cuffez,
Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, Belgio
Fakse: +32-59-802342

***************************************************************************

Geedzigxfesto kun E-renkonto
============================

Sabine Meyer kaj Christian Darbellay geedzigxos la 7-an de septembro, kaj
lige al tio estas organizata aparta E-renkonto inter la kvina kaj sepa de
tiu monato. "Preteksto" kroma estas, ke Esperanto ekzistas en Kiel jam 95-
jarojn, kaj tiam oni inauxguros la "Bibliotekon de Esperanto-Kiljo". Dum
la kunveno krom festado oni faros ankaux prelegojn kaj sxipekskurson. Via
sinanonco estas bonvena cxe:

Esperanto-Kiel,
Johannesstr. 54. DE-24143 Kiel, Germanio.
Telefono/fakso: +49-431-737788

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj
bonvenaj!

10-15.08. Seminario por harmoniigi disvastigon de E, Manjakandrina. Inf:
  Justine Ralalarisoa, Lot Nr. 7, Mandroseza, MG-101 Antananarivo,
  Madagaskaro.

10-16.08. Kosmologio de Martinus. Inf: Martinus-Instituto, Mariendalsvej
  96, DK-2000 Kopenhago F, Danio. Tel: +45-3834 6280, fakso: +45-3834 6180.

10-16.08. Somera E-Tendaro, Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-67401
  Trebicx, Cxehio.

10-17.08. Kurso pri E-Literaturo, Bieno "Njegusx", Kroatio. Inf: Visxnja
  Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-
  767875

10-23.08. Somera E-Lernejo (SEL'97), Poprad. Inf: Sobotske nam. 36, SK-
  05801 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-32419.

11-18.08. Junulara Ekumena E-Tendaro, Unterkirnach. Inf: Bernhard
  Eichkorn, Romsauring 20, DE-78050 Vilingen, Germanio.

12-16.08. Evoluo de la skribado kaj de la manskribo, Bouresse. Inf: La
  Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074.

12-17.08. Speciala kurso okaze de la mondkongreso de speleologio, La
  Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP 311, CH-2301 La
  Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

15-17.08. 16-a Komuna Seminario inter korea, cxina kaj japana E-
  junularoj, Taejon. Inf: Korea E-Junularo, C.P.O Kest 7998, KR-100-679
  Seulo, Koreio. Fakso: +82-2-7411291. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

15-21.08. NE OKAZOS! 26-a Internacia Renkonto Naturamika, IREN, Abaliget.
  Inf: E-Asocio de Baranya, pf. 98, HU-7601 Pecs, Hungario. Tel: +36-72-
  333123.

17.08. Internacia E. Tablotenis-Konkurso, Hodmezovasarhely. Inf: s-ino
  Katalin Farago, Pf. 89. HU-3801 Hodmezovasarhely, Hungario. Tel/fakso:
  +36-62-342786.

17-21.08. Vizito de historiaj lokoj en Hugario, (Budapest, Ipolytarnoc,
  Opusztaszer). Inf: Movilo, Soroksari ut 117, HU-1095 Budapest, Hungario.
  Tel: +36-1-1782793.

17-23.08. Turisma semajno en Altaj Tatroj (TUSE'97). Inf: Sobotske nam 36,
  SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-3249.

17-24.08. Kursoj por praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: Kultura
  Esperanto-Domo, Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33-2-41891034.

17-30.08. Refresxiga E-Tendaro, Nekvasovy. Inf: Jiri Vomacxka, Koterovska
  30. CZ-30141 Plzen, Cxehio.

18-24.08. Nigramara feriosemajno, Karlovo. Inf: Esperinform, ongx. B.
  Leonov, Pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

19-24.08. Kiel prepari kongres(et)ojn? - kun Gian Carlo Fighiera. Inf:
  Pf. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

20-21.08. 1a renkontigxo de Liberecanaj E-grupoj, Kataluna Pireneoj. Inf:
  Liberecana Esperanto-Grupo. Rete: canalsud@forigu.worldnet.fr

22-24.08. 3-a Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT '97). Retadreso:
  najt97@forigu.rocketmail.com

22-26.08. 2-a Internacia Studenta Scienca kaj Teknika Kongreso de Azi-
  Pacifikaj Landoj, Vladivostok. Inf: ul. Pushkinskaja 10. RU-690000
  Vladivostok, Rusio. Tel: +7-4232-268769, fakso: +7-4232-266988. Rete:
  root@forigu.dpicnit.marine.su

23-29.08. 66-a Itala Kongreso de E-o, Napoli. Inf: Harmonio kaj Progreso,
  Via Santa Brigida 64, (4. p. c/o UNUCI), IT-80132 Napoli, Italio. Tel:
  +39-81-5790726 (E. Mingo), fakso +39-81-5510874.

24-30.08. Nigramara feriosemajno, Karlovo. Inf: Esperinform, ingx. B.
  Leonov, Pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

28-31.08. 16-a Literatura Forumo de LF-Koop, Napoli, Italio. Inf: PEN-
  CENTRO, pf. 117, HU-1581 Budapest, Hungario.

28.08-15.10. Kurso por komencantoj, Karlskoga. Inf: Karlskoga
  Folkhogskola, L. Andreasson, Sodra Rorum, pl. 455, SE-24294 Horby, Svedio

30.08-05.09. Itala Studsesio de AIS (lige al la 18-a Sanmarina Studsesio)
  en Rimini. Inf: ADoc Mag Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-weg 6/317, DE-
  37077 Gottingen, Germanio. Rete: blewol@forigu.pbhrzc.uni-paderborn.de

31.08-07.09. 50-a IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini. Inf: IKUE, via di
  Porta Fabbrica 15, IT-00165 Roma, RM Italio. Fakso: +39-6-632839. Rete:
  c.sarandrea@forigu.agora.stm.it

01-15.09. Internacia Esperanta Feriado kun Folkloro en la montaro
  Pieniny. Inf: Pola E-Asocio, Rondo en Krosxcienko nad Dunajec, ul. Kingi
  6, PL-34-450 Kroscienko, Polio.

03-09.09. 6-a Internacia Turisma Semajno, Valletta. Inf: Malta Esperanto-
  Societo, P.O.Box 142, Valletta CMR-01, Malto. Tel: +356-486260, fakso:
  +356-523071.

05-07.09. Vinfestivalo, Budafok (Budapest). Inf: Movilo, Soroksari ut
  117, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-1782793.

05-07.09. 20-a Esperanto-Seminario kaj Jarcxefkunveno de Baden-Vurtemberga
  E-Ligo. Inf: Romausring 20, DE-78050 VS- Villingen, Germanio.
  Tel: +49-7721-22073

05-07.09. 95 jaroj de Esperanto en Kijlo, Inauxguro de Biblioteko
  Esperanto-Kijlo, Geedzigxfesto de Sabine kaj Christian, Kiel. Inf:
  Esperanto-Kiel, Johannesstr. 54, DE-24143 Kiel, Germanio. Tel/fakso: +49-
  431-737788.

06-07.09. Regiona Semajnfino de S.E.S. en Cully. Inf: Nicole Margot, Ch.
  des Lys 4, CH-1010 Lausanne, Svisio. Tel: +41-21-6531467.

07.09-31.05. Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo 1997/98,
  Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094
  Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

08-15.09. Internacia Semajno Esperantista, Sete. Inf: "Esperanto", 5 rue
  du Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Tel.: +33-4-67541543

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Fervoja antologio
=================

Kadre de sia 50-a jubilea kongreso, okazonta en Aalborg, Danio, inter 16-
22 de majo 1998, IFEF planas aperigi fervojan, fakan antologion, por kio
petas ankaux vian kunlaboron.

Temas pri:

1. Originala verko rilata al fervojo,

2. Traduko el iu ajn lingvo.

La verko povas esti jam publikigita. La longeco prefere ne superu kvin
tajpitajn pagxojn. La kontribuajxoj estas sendeblaj ankaux surdiske
(programoj: WordPerfect por Windows, Winword aux en ASCII-formo).
Limdato: 31-a de oktobro 1997.

Bonvolu:

- sciigi se vi konas indan verkon sed vi ne povas gxin traduki,

- nepre aldoni por tradukajxoj la originalon kun cxiuj bibliografiaj
  indikoj,

- kaj se la verko jam aperis, la lokon kaj daton de la publikigo, kaj
  sendi al la adreso, IFEF-sekretario:

D-ro Romano Bolognesi,
via Misa 4, IT-40139 Bologna, Italio.

***************************************************************************

Paradigmo en psikologio
=======================

Argentina E-Junulara Organizo (Argent-Ejo) tradukis kaj eldonis la
libron: "La nova paradigmo en psikologio" (holokinetika psikologio),
verkitan de Ruben Feldman Gonzalez, unua prezidinto de Argent-Ejo kaj
kunfondinto de Pasporta Servo de TEJO.

La verko estas originale hispanlingva, kaj estas jam tradukita al angla,
nepala, rusa kaj cxina lingvoj. La E-versio estas acxetebla cxe UEA
(15.60 NLG + sk) aux rekte cxe la auxtoro:

Ruben Feldman Gonzalez
POB 74603, AK 99707-4603 Fairbanks, Usono
el Venezuela Stelo, dec/96

***************************************************************************

Programoj - senpage!
====================

En la numero Eventoj-123 (1/aprilo-97) aperis informo pri la provtauxgaj
komputilaj programoj PC-ESPERANTO (5 disketoj), ellaborita de Jareb
Ottmar (- germanlingva informprogramo kun vorto- kaj konversacio-
trejnilo; - katalogo de la Germana E-Biblioteko, kvar libretoj de Werner
Bormann: Konjunkturpolitiko, Entrepreno, Trafiko, Mondkomerco kaj Lingvo;
- pri budhismo; - Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj)

Laux la jxusa informo de Ottmar Jareb ekde nun cxiuj tiuj programoj estas
SENKOSTAJ, do oni ne devas pagi registran kotizon. Por ricevi la
programojn (atentu pri la sendokosto) turnu vin al:

Ottmar Jareb
Blucherstr. 42, DE-71116 Gartringen, Germanio
Rete: jareb@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Kiel helpas la laboron?
=======================

"Esperanto ne helpos min akiri laboron!" aux "...gxi ne helpos min en mia
laboro (se iam mi havos laboron!)" - tiaj estas la malvarmdusxaj komentoj
de finnaj senlaboruloj, kiam ili ekscias ke oni instruas Esperanton por
helsinkiaj senlaboruloj. Antaux la venonta kurso, auxtune oni planas meti
serion da reklamoj sur la anonctabulon por montri ke Esperanto utilas
ankaux en la laborvivo.

Do cxu vi povas respondi al la sekvaj demandoj:

- Cxu Esperanto iam helpis vin en via laboro?

- Kaj kiel?

- Cxu gxi ebligis al vin trovi laboron?

Viajn respondojn ni aperigos en Eventoj, eble gxi helpos al kelkaj aliaj.

red

***************************************************************************

Esplor-projektoj
================

Akademio (preparas ingxenierojn de agrikultura masxinkonstruado kaj
masxinpartoj, ekologio kaj sendangxereco de produktado,
ekonomiko/managxado de industria produktado) sercxas ajnajn kontaktojn
kun superaj lernejoj por efektivigo de komunaj esplor-programoj,
intersxangxo de studentoj kaj instruistoj. En la akademio E-o estas
lernebla kiel elektebla studobjekto kaj la unuaj kursfinintoj sercxas
korespondantojn. Kontaktu:

D-ro A. Melnikov,
p.k. 393, RU-344007 Rostov-na-Donu, Rusio.

***************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

Francoj petu kontraux nuraj sendo-kostoj la belaspektan start-panelon kun
la surskribo:

   Langue Internationale
         T.A.K.E.
      36_15 ESPERANTO

Ni volas, ke Esperanto estu videbla surstrate!

* * *

En Gray, Francio atendas vian viziton la Nacia Esperanto-Muzeo. Gxi estas
muzeo, biblioteko, arkivejo kaj dokumentejo, dauxra ekspozicio sur 230
m2.

La 20-jarigxa festo okazis en aprilo 1997. Informoj: Nacia E-Muzeo, 19
rue Victor Hugo, FR-70100 Gray, Francio. Tel: +33-3-84651173

* * *

Llavisan S.A. fabrikas kranojn kaj ilaron por bancxambroj kaj kuirejoj.
Kontaktu: Jose Montesinos Marin, direktoro, Camino Azagador s/n, ES-46117
Betera (Valencia), Hispanio.

* * *

Sperto pri auxtorrajtoj, sportaj aparatoj, sukerajxoj, merkatigo de
videokasedoj, areprezentado en Krasnojarska regiono. Ingx. Evgenij
Tenjakov, a/ja 4, RU-662800 Minusinsk-8, Rusio

* * *

Sablaj bitumenoj: firmao "Karajani". Kontakto per fakso: +355-4223972

***************************************************************************

MOVADO
//////

Rememore al prof. Szerdahelyi
=============================

Profesoro Szerdahelyi forpasis antaux 10 jaroj

Rememoro kaj gxustigo
=====================

"Kun serena vizagxo rakontas anekdotojn aux fervore prelegas" - tiel li
aperas en mia memoro. Li provis trovi la gxustan vojon al cxiuj,
transdoni valorajn viverojn. Ni - liaj gestudentoj - cxiuj sxatis lin,
ecx tiuj, kiuj  poste ne okupigxis pri Esperanto.

Ekde 1966, la fondo de E-fako en la budapesxta universitato li prizorgis
gxin gxis sia morto en auxgusto de 1987. Li devis persiste batali
kontraux neesperantistoj kaj esperantistoj (!) por defendi la prestigxon
de E-o. Li pensis, ke la tempo maturigxis por science okupigxi pri gxi en
universitata nivelo - kaj kelkaj dubis, neglektis, malrespektis tion, ja
por ili suficxis la movadaj kadroj.

Li ne blinde defendis E-on kaj edukis homojn, sed per sciencaj metodoj
provis trovi la lokon de E-o inter la lingvoj naturaj kaj planitaj,
lingvistike analizi gxin, kaj formi instruistojn, lingvistojn bone
informitajn pri E-o.

Istvan Szerdahelyi estis bona pedagogo, elstara lingvisto-esperantologo
kaj preciza filologo. Vico da studoj kaj libroj montras lian vastan
interesigxon kaj grandan laborkapablon: li prezentis novan aliron al
morfologio, semantiko, etimologio; li profunde esploris
interlingvistikon, kies rezulto estis la universitata lernolibro pri
interlingvistiko kaj la populara libro "Babeltol a vilagnyelvig" (la
Esperanta versio "De Babelo gxis la mondolingvo" sximas cxe iu E-eldonejo
[!], kvankam el pluraj vidpunktoj gxi estas pli kompleksa ol la verko de
Eco).

Li verkis la bazan studmaterialon por E-fako (lernolibro, literatura
krestomatio, metodologio) kaj trovis tempon ankaux por aplikata
lingvistiko kaj por prezenti E-on en ne-esperantista medio. Li okupigxis
ankaux pri la propedeuxtika valoro de E-o por la lernado de hind-euxropaj
lingvoj, sed tiu racia propono kaj tiam kaj nun trovas sxtopitajn
orelojn.

Li alfrontis la defion de la "meza" Hungara-esperanta vortaro, kiun li
cxefredaktoris gxis sia morto (gxi aperis komence de 1996, finita de I.
Koutny) kaj kunlaborigis multajn hungarajn e-istojn.

Do, li gvidis la fakon dum 21 jaroj, havante regule eksterajn lekciistojn
(ekde 1985 ankaux mi estis inter ili). Post lia frua, neatendita morto
antaux 10 jaroj ekestis la ebleco por du postenoj ekde la studjaro
1987/88, kiujn ricevis Zsuzsa Varga-Haszonits kaj mi. Mi okupis lian
skribotablon dum 8 jaroj (gxis la fino de 1995), provis dauxrigi lian
laboron kaj konservi la etoson kreitan far li. Ankaux nun mi klopodas
sekvi la vojon montritan far li en alia lando, cxe alia universitato.

Mi sentas la devon gxustigi la informojn aperintajn en la 120-a n-ro de
Eventoj - ricevitaj de la nuna prizorganto de E-fako. Nun estas la tempo
gxuste kaj estime rememori pri la agado de prof. Szerdahelyi.

D-ino Ilona Koutny
Instituto de Lingvistiko
Universitato Adam Mickiewicz.

***************************************************************************

Samidealistoj bonvenas
======================

Benino estus la plej favora tavolo por la E-movado en Afriko, se
intertempe oni ne miskomprenis la internan ideon de la zamenhofa lingvo.
Cxiu eksterlandano certe sin demandus, kial cxio en tia lando sxajne
stagnas, dum ene trovigxas multaj valoraj esperantistoj.

Krom la jxus menciita kialo, beninanoj ne tro emas folkloron kaj
protokolojn. Oni pli kontentigxas  kun malgranda klubo, ol donas la
impreson ke ekzistas landa asocio. Ni ege sxatus kunigi homojn, ne
cxirkaux nur la lingvo mem, sed precipe cxirkaux la idealo: tiel pli
gravas por ni samideal-anoj ol samlingv-anoj. Krei tamen asocion landan
restas zorgo al ni por iu tago.

Nun ni faras libertempajn E-kursojn ankaux por infanoj (entute 27) kiujn
ebligis la helpo (kajeroj, skribiloj ktp) de SAT-Amikaro kaj Hans Bakker.
Kun granda plezuro ni ricevus cxiuspecajn helpojn por la dauxrigo de nia
agado.

Codjo Jean
03 BP 3589 Jericho, Cotonou, Benin

***************************************************************************

Esperantajxoj
=============

E-societo "Flamo" en Torun eldonas diversajn belajn, etajn
esperantajxojn, kiel koloraj posxtkartoj, glumarkoj.

Por acxeti ilin bv. turni vin al:

E-societo FLAMO
pk. 16, PL-87100 Torun, Polio

***************************************************************************

Vocxo de Rusio - diverslingve
=============================

La 2-an de majo la moskva radiostacio Golos Rosii (Vocxo de Rusio) 2-foje
elsendis raporton el la Moskva E-klubo "Lev Tolstoj" por Polio (en la
pola lingvo). La 3-an de majo la saman raporton oni elsendis por Hungario
en la hungara, la 4-an de majo en la slovaka kaj en la cxeha.

M. Cx.

***************************************************************************

Bunte
=====

Okaze de la 52-a kongreso de SAT-Amikaro en marto en Limoges, Francio la
organizintoj dissendis 180 petojn al la eldonejoj de E-gazetoj, kaj ili
ricevis proksimume 100 respondojn. Tio ebligis starigon de ekspozicio,
kio evidentigis la buntecon kaj tutmondecon de E-gazetaro kaj vekis
intereson cxe multaj vizitintoj.

inf: G. Signoret

***************************************************************************

Omagxe al Seabra
================

Asocio de Verkistoj de Katalunio, ACEC organizas omagxan kunvenon al la E-
verkisto Manuel de Seabra. La evento okazos en Barcelono, la 18-an de
novembro 1997, en la salono de la Asocio de Jxurnalistoj de Katalunio.

Cxiuj kvin prelegoj aperos ankaux presite en la oficiala organo de ACEC.

***************************************************************************

Ankoraux unu literatura premio
==============================

La Kooperativo Literatura Foiro post 10-jara pauxzo denove planas atribui
premion por originalaj beletrajxoj.

La premio estos aljugxita alterne al poeziaj kaj prozaj verkoj. En 1998
oni kandidatigos poeziajxojn, surmerkatigitaj en 1996-97, por 1999 sekvos
prozaj verkoj surmerkatigitaj en 1997-98, kaj tiel plu sinsekve.

La premiado - simile al tiu de OSIEK - okazos en "Literatura Forumo" -
somera arangxo de LF-Koop.

***************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Debrecena Bulteno: 100 numeroj!
===============================

"Debrecena Bulteno", DB dumonata periodajxo de E-societo Debrecen atingis
la 100-an numeron. Gxi estas multe pli, ol loka bulteno. Sur 52 pagxoj,
formato A-5 trovigxas ricxa temaro: de lokaj kaj landaj movadaj eroj, tra
informoj pri la urbo kaj regiono mem, de humuro, karikaturoj gxis poemoj
kaj noveloj - por la gxuo de legantoj en cx. 20 landoj.

Gigantan laboron faris la eldonanto kaj redaktoro Tibor Papp, kiu gxis
antauxnelonge kompostis la buntajn kaj variajn pagxojn permane, kaj nur
ekde antauxnelonge helpas lian laboron la komputilo. Dum la 17
jarkolektoj sumo de la pagxoj estas pli ol 4600!

Menciindas, ke en la metiejo de DB aperadis gxis nun dekduo da
brosxurformaj verkoj; instruhelpiloj, simplalingvaj legajxoj ecx
dulingvaj (Esperanto-hungara), pedagogiaj E-gramatiklibroj, testlibro por
sxtata lingvoekzameno pri E-o, fabeloj, poemoj. Legu pri ili en DB, aux
petu informojn de la redaktoro!

Debrecen Bulteno estas abonebla per 1000 HUF (al adreso en Hungario) kaj
12 IRK (al adreso en aliaj landoj) cxe:

Tibor Papp,
HU-4031 Debrecen, Trombitas u. 12., Hungario.

***************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

OSIEK
=====

OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas
internacia societo kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej
altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj
(IEK).

Diskutado kaj intersxangxo, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel
turismaj arangxoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn,
kontribuas al disvolvigxo de vere internacia kulturo.

La temojn kaj lokojn de venontaj Konferencoj elektas, per rekta
vocxdonado, la membroj de la Societo, cxeestantaj la Konferencon. La IEK-
ojn organizas lokaj grupoj, kies inviton la gxenerala asembleo de OSIEK
akceptis. La lokaj organizantoj havas plej grandan liberon, sed pri
prelegantoj respondecas OSIEK. Por ebligi rektajn intersxangxojn, la
nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek.

OSIEK ankaux subtenas la kreadon de premioj, eldonajxoj kaj aliaj rimedoj
por la Esperanto-kulturo.

La Societo cxiujare atribuas la OSIEK-premion al vivanta auxtoro de
nefikcia verko, originala aux tradukita, kun min. amplekso de 250.000
karaktroj (100-120 tajpitaj pagxoj) surbaze de proponoj de siaj membroj.
Danke al gxi estas plenumitaj ankaux fakaj laboroj esperantlingvaj,
historiaj, filologiaj, sciencaj, filozofiaj... kaj tradukoj de gravaj
nacilingvaj verkoj, beletraj aux fakaj. Tiel legantoj-membroj de OSIEK
stimulas la tradukadon kaj verkadon Esperanto-lingvajn.

Por subteni radion, gravan parton de la parola Esperanto-kulturo, specifa
agad-grupo de OSIEK aktivas kiel sindikato de la radio-auxskultantoj:
AERA, Amikaro de Esperanto en Radio. AERA interalie kunordigas la
informadon pri esperantlingvaj radio-stacioj (frekvencoj, adresoj...) kaj
lobias por naskigxo de novaj elsendoj.

Pri OSIEK-premio aux AERA ekzistas specifa informilo.

La laboron de OSIEK gvidas Komitato de OSIEK. Prezidanto - s-ro Eugene de
Zilah, F-55210 Creuve, Francio.

Listo de gxisnunaj OSIEK-premiitoj
----------------------------------

- 1990 Rihej Nomura: Zamenhofa ekzemplero

- 1991 Evaldo Pauli: Mil jaroj da kristana filozofio

- 1992 Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto

- 1993 Ulrich Lins: La dangxera lingvo

- 1994 Rudiger Eichholz: Esperanta bildvortaro

- 1995 Donald Broadribb: La respubliko de Platono (trad.)

- 1996 Paul Gubbins: Kunvojagxu

La membro-kotizo estas egalvaloro de 25 posxtmarkoj por plej ordinara
letero en la lando de la membro. Dumviva membro: 15-oble. Mecenato: 100-
oble.

Pliaj informoj, membrigxo cxe:

S-ro Eric Laubacher,
1 rue des Vosges, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio

***************************************************************************

Kiel literumi?
==============

En itala lingvo, kiam dum telefonado oni bezonas literumi vorton, oni
uzas por la 21 literoj de la itala alfabeto nomojn de italaj urboj:
Ancona, Bologna, Como, ktp. En aliaj lingvoj oni uzas liston de propraj
antauxnomoj: Albert, Beata, Cecilia... ktp.

Ambaux sistemoj havas la avantagxon, ke la nomoj estas facile memoreblaj,
kaj se iu momente forgesas la nomon, li povas facile anstatauxigi gxin
per alia same facile rekonebla: tiel ekzemple, se anstataux Bologna oni
diras Bari, estas nenia problemo.

Por Esperanto la listo prezentita en la UEA-jarlibro konsistas el
ordinaraj vortoj, kiujn oni devus lerni parkere. Kelkfoje misprononco
povus estigi miskomprenon: ekz. povus okazi ke zinko por zo estas
komprenata kiel sinko kaj do kiel so.

Mi sugestas sistemon similan al la itala, sed kun uzado de ne urbonomo,
sed de geografiaj nomoj, t.e. nomoj de kontinentoj aux de landoj (escepte
de la kazoj kiam tia nomo ne ekzistas). Jen ekzemplo:

Azio, Brazilio, Cxinio, Danlando, Euxropo, Francio, Germanio,
Gxibraltaro, Hungario, hxaoso, Italio, Japanio, jxurnalo, Kanado, Litovio,
Maroko, Nederlando, Oceanio, Portugalio, Ruslando, Svedio, Turkio, Usono,
uxesto, Venezuelo, Zairio. Por la "fremdaj literoj" oni diru, kiel
kutime: ku,ikso, ipsilono, gxermana vo.

Tio havus la avantagxon ke oni povus diri ekzemple Hispanio anstataux
Hungario, Norvegio anstataux Nederlando aux Irlando anstataux Italio, sen
risko je miskomprenoj.

Ankaux pri tio estus interese scii opiniojn de akademianoj kaj de
ordinaraj esperantistoj.

Umberto Broccatelli
laux l'esperanto, 2/1997.

* * *

Rim: Inter radioamatoroj jam delonge estas uzata tia sistemo. Lauxsperte
tamen oni devas atenti, ke la koncernaj vortoj estu kiel eble plej
plursilabaj, kaj ne enhavu la vorteron "-lando". Do, prefere Ameriko
anstataux Azio, Dominiko anstataux Danlando, Meksikio anstataux Maroko,
Rumanio anstataux Ruslando, Quebec anstataux simpla "ku" ktp. - L.S.

***************************************************************************

T E J O
///////

Taskolisto por komitatanoj
==========================

Laborgrupo en la antauxa IJK ellaboris taskoliston por la komitatanoj
(denove distribuita en Guntersberge). La listo celas resumi por la
komitatanoj de TEJO, kiel ili devas interpreti sian taskon.

1. Perado de informoj inter la estraro de landa sekcio (LS) kaj la
estraro de TEJO:

- informi la estraron de la LS pri TEJO

- inform(ig)i TEJO-n pri la LS

- prizorgi aux instigi informadon pri TEJO al la membroj

- cxeesti mem aux sendi bone preparitan anstatauxanton al la
  komitatkunsidoj por raporti pri la laboro de la LS kaj reprezenti ties
  starpunkton

- kontroli pri la informfluo inter LS kaj TEJO, ekz. se temas pri resendo
  de enketiloj, ktp.

2. Aliaj eblaj taskoj:

- kunordigo de sercxado de subvencifontoj por TEJO en la propra lando

- preparo de post-informa agado

- varbado de kaj informado al novaj aktivuloj

Taskolisto por la estraro de TEJO
---------------------------------

Temas cxefe pri informado:

- regula informado al la komitatanoj pri la laboro de la Estraro
  (inkluzive de sendado de regularo al novaj komitatanoj)

- Regula informado al la ceteraj membroj, ekz. per TT (la dumonata gazeto
  TEJO Tutmonde - ndlr)

- Kolektado de diversaj informoj pere de enketiloj, ekz. cxe la landaj
  sekcioj, cxe la komitatanoj, cxe la gastigantoj de Pasporta Servo, ktp.

* * *

Rim: La sxangxigxantaj regularoj (pri elektoj, kongreso, ktp) faras
dauxran problemon, ja ankaux la malnovaj komitatanoj (kaj eventualaj
interesigxantoj) devas ricevi ilin. Certe multe helpus, se la
aktualigataj regularoj, la komitataj kaj estraraj protokoloj de TEJO kaj
UEA estus deponitaj en Internet, kie iu ajn povas preni la cxiam aktualan
version. L.S.

***************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
================

En antauxaj numeroj ni jam aperigis liston de haveblaj videofilmoj cxe
UEA, IEI, KCE, SEL (vidu Eventoj n-roj 89, 91, 95, 116). Nun vi trovu
listojn de Nandir kaj 2 aliajn novajxojn.

E-filmoj de NANDIR'

- LA VERDA STELULO. 1996. Sciencfikcia filmo. Eksterteraj vizitantoj sur
  la Tero. Dialogoj de Johan Valano. 30 min.

- LA EGA KESTETO. 1995. Polica filmo pri armil-komercado. Dialogoj de
  Johan Valano. 30 minutoj.

- KONGRESA FILMO. 1995. Impresoj pri la UK en Tampere. "Ni, la popoloj" -
  unu mondo aux disaj eroj? 60 minutoj.

Cxiuj videofilmoj estas haveblaj en VHS kasedoj kun PAL/SECAM aux NTSC-
koloroj. Prezo cxe UEA: 66 NLG. Adreso de produktisto: NANDIR, CP 1258,
CH-1001 Lausanne, Svisio. Fakso: +41-21-6472917

* * *

La videofilmo "Al Sud-Auxstralio / Io neordinara" preparita de Margaret
Furness estas vendata cxe Brendan Linnane, 28 Redford St, Vale Park SA
5081 Auxstralio.

* * *

Slovenaj Fervojoj - Muzea Fako. Esperantigo: Fervojista sekcio de
Slovenia E-Ligo, 1990. Distribuo: Mirkovicx Jovan, Mirna 5, SI-2000
Slovenio

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Lokaj stacioj
=============

Nova universitata programo
--------------------------

Kultura Esperanto-Centro en Goiania jam de kelkaj monatoj elsendas
kvaronhoran programon pere de la loka universitata stacio: cxiusabate,
ekde 20 h per la meza ondo 870 kHz. La elsendo nomigxas "Esperanto en
perspectiva" kaj estas dulingva (portugala kaj Eo).

La stacio estas altelefonebla dum la elsendo: (062) 821-1709. Parolisto
estas d-ro Alvaro Luiz Rodriguez, redaktas F-ino Nilva Calvacante
Bandeira. Materialon sendu al

Kultura Esperanto Centro,
Rua 5 n.15 - Sala 3 - Centro, BR-74020-030 Goiania (GO), Brazilio.

* * *

Helpu al prospero lokan stacion
-------------------------------

En Brazilio, Radio Universitata en Ceara (107,9 MHz), starigos programon
komence de auxgusto.

Prizorgos gxin prof. Adelson Andrade Alves Sobrinho, jam konata kiel
kunordiganto de E-kurso en tiu universitato.

Sendu kasedojn, revuojn, informojn al

Radio Universitaria,
Av. da Universidade, BR-60020-110 Benfica, Fortaleza-Ceara, Brazilio

inf: AERA
http://members.aol.com/OSIEK/AERA

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Kelkaj mezagxaj esperantistoj el urbo Radom sercxas leteramikojn. Ni
preferas kontaktojn kun samideanoj de najbaraj landoj de Polio, sed
ankaux aliajn ni volonte akceptos. Bv. skribi al la prezi. de E-rondo:
Antoni Dorosz, ul. Mickiewicza 3m5, PL-26-600 Radom, Polio.

* * *

Tutmonde pri cxiuj temoj, 13 jara lernantino - Lot. 7 - Cite Mandroseza -
MG. 101 - Antananarivo, Malagasio.

* * *

Tutmonde pri cxiuj temoj, 16 jara lernantino. f-ino Mbolatiana
Randrianasolo - Lot, 40 - Manakasikely - MG.116 Manjakandriana,
Malagasio.

* * *

Karaj geamikoj! Ni estas knabinoj Olesia, Olga, Rasima ktp. kaj knaboj
Viktor, Rostik, Stepan, Tolik kaj multaj aliaj. Ni volas amikigxi kun vi,
ricevi kaj sendi leterojn. Ni sxatas legi sporti, ludi komputilajn
ludojn. Ni sxatas la bestojn. Ni amas niajn gepatrojn kaj niajn
instruistojn. Ni sxatas lerni, kaj ni dezi8ras havi multajn amikojn.
Skribu al ni pri viaj sxatokupoj, lernejo, lecionoj, familio. Ni certe
respondos al vi. Sendu al ni foton pri vi, bildkartojn k.a. Kion vi volas
ricervi de ni? Vi kontaktu nin pere de: s-ro Euxgeno S. Perevertajxo,
ab/k 140, Pocxtamt, UZ-700000 Tashkent, Uzbekio

* * *

28-jara itala oficisto. Brocca Luca, via Ca' Molin 7, I-35010
Villafranca, Padova, Italio.

* * *

s-ino Meldra Kele, (37jara brutbredistino), "Jaunaudzes" P/N Kronauce, LV-
3720, Dobeles R. Latvio.

* * *

Tutmonde pri cxiuj temoj 22 jara esperantistino: f-ino Randrianarisoa
Hantanirina - Lot. III.H.21-A - MG. 101. Antananarivo, Malagasio

* * *

Komencanto Laura Jomaityte (P. Sirvio 6-23 LT-2040 Vilnius., Litovio)
sxatas muzikon, literaturon, vojagxojn. Volonte sxi korespondus tutmonde.

* * *

47-jara dommastrino, komencanto volas korespondi internacie. Baiguera
Anna Maria, via Leopardi 35, I-35010 Villafranca, Padova, Italio.

* * *

Mi sercxas kolektantojn de E-insignoj. Mikaelo Bronsxtejn, 6 Mikrorajon,
1-17, Tihvin, Lenigradskoj obl., RU-187500, Rusio.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Utili transe
============

(Artikolo, kiun vi povas, ecx rajtas ne legi)

En la lastaj jaroj plurfoje via asocio "Esperanto-France" devis jxeti
monon transparapeten: ho, ne memvole, sed pro malica legxaro, venis al ni
heredaj donacoj kiujn ni ne povis enkasigi. (La sxtato, ne aliaj
heredantoj, ja ricevis anstataux ni.) La valoro de tiuj perdoj ebligintus
al ni acxeti plusan domon apud nia sidejo. Sed normala asocio (legxo
1901) ne povas ricevi heredajxojn (cxefe financajn... Librojn,
dokumentojn vi povas post instruo al familio pli facile translasi, sed
fakte ne vi donos, sed viaj heredantoj... kiuj ankaux povas fari
financajn donacojn, se vi ilin komisiis neskribe sed busxe... kaj se ili
plu pretas, kaj ne forgesis).

Kompreneble, ni delonge scias, ke ekzistas procedoj por ricevi postvivajn
afablajxojn de nia anaro. Malfacilas tion proponi al nia vivoplena
samideanaro. Kiel diras ridetantaj asekuristoj, asekuro pri vivo neniam
mortigis iun (kvankam en la romanoj mi ofte legis, ke tiuj asekuroj
instigis familianojn pusxi onin transviven)... Do, kiel kasisto, mi estas
petita kuragxi diri tion al vi. Kaj, kiel sciate, statistike, oni ne
konas esperantiston kiu planis aliulon sxovi transteren. Mi preferas
ricevi kotizojn, abonojn, aligxojn al surglobusaj vojagxoj, kaj fakturi
acxetojn de renkonteblaj amikecaj vizagxoj. Vi tuj havas la kompenson de
via investo.

Nin vizitinta asekuristo, al kiu ni klarigis niajn problemojn, preparis
por ni dokumenton. Li certigis, ke pere de asekuro pri vivo iu ajn povas
heredigi iun ajn sumon ecx al asocio. (Do investi por la Esperanto de
morgaux). La koncernan kontrakton, nia asociano evidente povas modifi iam
ajn por meti je alies nomoj (ekzemple forgesita familiano, aux amiko), li
ecx, laux antauxe konataj kondicxoj, povas repreni por si la
flankenmetitajn sumojn.

Do restas libero plulasi kapitaleton al sia preferata asocio (ekzemple
Esperanto-France), kiu gxin ricevos post propra malapero, aux bedauxri
ial ajn kaj modifi tion.

Ecx se tio ne malebligas fari simplajn donacojn dum ni vivas... tiu
montras ke, tute lauxlegxe, vi povas alporti ion pli malpli gravan al la
asocio, ekster cxiaj heredaj impostoj.

Persvadu vin, ne tro malfrue.

Bondezirojn de via kasisto por multaj jaroj de aligxo al UFE.

Jean-Louis Texier
el Franca Esperantisto, majo 1997

***************************************************************************

Elektraj auxtomobiloj
=====================

Malgraux la fakto, ke la benzino aux la gasoleo sxajnas esti ankoraux
neanstatauxigeblaj por la auxtomobiloj, estas evidente, ke multaj
auxtokompanioj jam esploras la eblecon konstrui kaj amase produkti
elektrajn auxtomobilojn. La avantagxoj de tiuj auxtomobiloj estas
okulfrapaj: malpli da malpurajxo, senbrueco - kaj cxefe, tio supozas
anstatauxi finigxontan energion per alia, porcxiama. Ecx la malavantagxoj
de la elektraj veturiloj (ekz. malpli da rapideco, auxtonomeco kaj pli
alta kosto) povas esti solvataj per dauxra esplorado.

Kelkaj kompanioj produktis elektrajn modelojn, tamen ili ankoraux estas
tre multekostaj; krome, ili estas malgrandaj, nur por du personoj cxar la
postaj segxoj estas anstatauxigitaj de akumulatoroj.

La lasta auxto-kompanio kiu produktis elektran modelon estas la koreia
Hyundai, per la modelo "Accent". Tiu auxtomobilo uzas la energion de
nikelaj akumulatoroj, akceligxas de 0 gxis 100 kilometroj/horo en 15
sekundoj kaj gxi povas funkcii auxtonome (sen resxargo) en 390
kilometroj.

La esploristoj de tiu kompanio opinias, ke baldaux estos eble konstrui
kaj komercigi elektran auxtomobilon kiu estos kapabla atingi 160
kilometrojn hore, povos funkcii auxtonome en 500 kilometroj kaj bezonos
nur 15 minutojn por resxargi la akumulatorojn.

Jose M. Rodriguez
laux Gazeto Andaluzia, dec/96

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 130, 2/julio-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************