EVENTOJ n-ro 129 (1/julio-97) retposxta versio ********************************************** La tekston de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo * * * Enhavo ------ TITOLPAGxE ////////// - Esperantlingva kulturo: Kia kaj por kio? ------------------------------------------ Cxu nia lingvo estas nur ludilo por lingvo-maniuloj, cxu gxi estas nur hobio por filatelistoj? Kiu, se ne nia internacia komunumo rajtas levi sian vocxon kontrau diversaj malbonaj sociaj fenomenoj? - artikolo de Renato Corsetti - Kiuj scias: taksas pozitiva... -------------------------------- En januaro profesia esplorinstituto sondis la opinion pri E-o. El la respondintoj 43 %-oj ne scias, kio gxi estas... ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// - Pensoj... ----------- Kio estas finfine nia malamiko? Krome - kion preferi: cxu altan membro- kotizon kaj malmultajn mebrojn au inverse? - Kiu parolas Esperanton? ------------------------- En 1992 Germana E-Asocio faris enketon inter 292 membroj. La analizo de la respondoj instigas al plupensado... ARANGxOJ //////// - Plena kalendaro: 26.07 - 09.08. 1997. - Pli detalaj informoj pri: Komuna Seminario (Koreio, Cxinio, Japanio) Itala E-kongreso en Napoli FAKA APLIKADO ///////////// - La prezidanto de IFEF ----------------------- Intervjuo kun la gvidanto de la plej granda faka E-organizo dum la maja kongreso de IFEF - Pentrad-instruisto -------------------- Kial ne labori en via fako eksterlande? Instruisto pri pentrado pretas je tio... - Sindikatanoj -------------- Keldek sindikatistaj aktivuloj lernis/-as Esperanton por uzi gxin en la praktiko, kaj atendas sinanoncon de saminteresatoj MOVADO ////// - Sorto de KCE - en la manoj de kreditantoj ------------------------------------------- La Gastejo Edmond Privat, kiu funkciigas la "Domparo"-n en La Chaux de Fonds havas kreditsxuldon da pli ol 100 mil svisaj frankoj. Cxu KCE sukcesas formale transpreni tiujn sxuldojn au oni devas vendi cxion al neesperantistoj? - Sur kampo granita ------------------- Nemere en la nedera lingvo! Traduko el Esperanto al nacia lingvo! - Murskribajxoj --------------- Helpopeto pri kolekto de materialo por kompilata libro... - Mocio pri la Manifesto ------------------------ La Praga Manifesto iras sian vojon: gxi aperas antaux urbaj instancoj por aprobo, kaj aperas en tradukoj en diversaj nacilingvaj jxurnaloj - Premio al edzino ------------------ La unua (?) premio por edzino, kiu eltenis la esperantistecon de sia edzo... - Prelegserio ------------- Invito al kunlaboro por organizi prelegseriojn - Publikigxo per ekspozicio --------------------------- Sukcesa ekspozicio de E-libroj en Brazilio - ankaux televide - Koncize: 30 jara ------------------ La euxropa junulara gazeto jam havas 30 jaran pasinton... - Interlingvistikaj studoj en Poznan! ------------------------------------- Cxu vi volas havi universitatan diplomon pri interlingvistiko? Intervjuo kun Ilona Koutny pri la nova ebleco en la Poznan-a universitato. KULTURO /////// - Nova NANDIR-filmo! -------------------- La svisa eldonejo finpretigas jam novan eron de sia videofilma serio! REAGOJ ////// - Pri la malfermiteco de UEA ---------------------------- La publikigo de la UEA-dokumentoj estus pozitiva pasxo survoje al pli granda malfermiteco... - Lingva imperiigo INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// - Psikolingvistika esploro -------------------------- Nova esplor-projekto (financita de FAME-Fondajxo) kun 120 homoj - kiuj estas nun sercxataj! - Denove "Tendaraj Tagoj" ------------------------- Estas preparata la reeldono de la dua kajero de la fama libroserio. ESPERANTO EN RADIO ////////////////// - Cxiutagaj raportoj el Adelaide -------------------------------- Vi povas cxiutage sekvi la eventojn de la UK - kaj per radio kaj per la interreto... LIBROJ ////// - Omagxe al Szerdahelyi ----------------------- Jam 10 jarojn li ne estas inter ni... La nova libro: Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto - estas dedicxita al li. INTERESE //////// - Vivuloj sur la Marso ---------------------- Marso ne estas senviva, kiel unuavide sxajnas. Tie trovigxas kaj marsanoj kaj reprezentantoj de aliaj civilizoj... - Dukapuloj ----------- En Usono vivas knabino, kiu havas 2 kapojn. Spertoj pri malfacilajxoj... ANONCETOJ ///////// - 6 senpagaj anoncetoj de abonantoj *************************************************************************** *************************************************************************** Tekstoj de la artikoloj * * * TITOLPAGxE ////////// Esperantlingva kulturo: Kia kaj por kio? ======================================== Lastatempe mi legis du librojn en Esperanto, kiuj igis min pripensi. Mi volas dividi miajn pripensojn kun la legantoj, kiuj supozeble, estas cxiuj tre bonaj esperantistoj zorgantaj pri la signifo de Esperanto en la nuntempa mondo. Foje, bonaj esperantistoj, kaj cxefe esperantistoj engagxitaj en movadoj por plibonigi la socion, estas atakataj de duboj: cxu finfine cxi tiu internacia lingvo ne estas nura ludilo por maniuloj pri lingvoj? Cxu gxi ne estas nura hobio por kolektantoj de posxtkartoj kaj posxtmarkoj? Cxu valoras okupigxi pri gxi? En la pasintaj tempoj Esperanto estis almenaux utila por interkomuniki kun kamaradoj logxantaj en landoj, kie (lauxdire) oni estis konstruantaj socialismon. Sed nun? Nun ankaux tiu utilo falis kune kun la berlina muro. Nun ankaux niaj polaj, bulgaraj kaj aliaj gekamaradoj gxuas la liberecon de kapitalismo kaj ili ne plu bezonas Esperanton por vojagxi eksterlanden aux intersxangxi informojn kun eksterlandanoj. Kaj tamen de tempo al tempo, meze inter la oceano da filatele afrankitaj kovertoj, okazas io, kio povas repensigi nin pri la ekzistorajto de Esperanto. Por kio Esperanto-kulturo? ------------------------- Se Esperanto estas lingvo por paco kaj por homa frateco, estas evidente, ke esperantistoj devus cxefe interesigxi pri tiuj temoj kaj meti sian lingvon kaj movadon je la servo de tiaj ideoj. Ili devus, danke al siaj internaciaj kontaktoj, kontribui al progresigo de tiuj ideoj en la mondo, en cxi tiu nuna mondo, en kiu paco ne ekzistas en multaj lokoj kaj homa frateco estas pli kaj pli forigata el la homaj mensoj fare de la kapitalismaj regantaj ideoj. Kiam temas pri militoj, ni nun rigardas cxiutage sovagxajn militscenojn, kiuj estas pravigitaj per naciismo, per etna pureco kaj en la realo kauxzatajn de la sinteno de pli fortaj landoj trudantaj siajn valorojn, sian ekonomian sistemon, siajn politikajn konceptojn al la pli malfortaj landoj. Se ni cxiam estis kontraux la subpremo de malfortuloj, ni devus nun levi niajn vocxojn ecx pli lauxte. Bedauxrinde, sxajnas ke la progresemaj esperantistoj - kiuj havis ian organizitecon kaj kelkajn uzeblajn ideojn, kiam la mondo estis dividita en du klaraj kampoj (komunistoj, kontrauxkomunistoj) - falis en la silenton de la morto. La agitado por paco, iam tiel vigla, havus ankoraux pli da signifo en la nuna momento. Kiu, se ne ni, havas la rajton kaj la devon diri al la militistoj en eksa Jugoslavio, en Cxecxenujo, en Ruando kaj ankaux en Bruselo, Moskvo kaj aliloke, ke ni ne aprobas ilian konduton? Kiu, se ne ni, havus la rajton kaj la devon diri al Vasxingtono, ke ilia politiko de politika, kultura kaj ekonomia imperiismo estas malaprobinda kaj samtempe diri al la regantoj de islamaj landoj, ke cxiuj homaj rajtoj estas respektendaj ankaux enlande? Kiu, se ne ni, havus la rajton kaj la devon malkasxi la mensogojn ripetatajn de cxiuj popoloj pri siaj najbaroj kaj momentaj malamikoj? Kiu, se ne la porparolantoj de la egaleco de cxiuj popoloj kaj kulturoj, devus substreki, ke ne ekzistas pli bonaj kaj malpli bonaj popoloj, kaj ke cxie oni distordas la faktojn laux la momentaj celoj? Tio, bedauxrinde okazas ankoraux tre malmulte kaj tre mallauxte fare de esperantistoj. Renato Corsetti el La Verda Kolombo, sept/okt. 96 Rim: En la origina artikolo la auxtoro poste prezentas du librojn: "Lirikaj perloj de Al-Andalus" kaj "Historio de Japanio kaj Koreio: Enkonduko". *************************************************************************** Kiuj scias, taksas pozitiva... ============================== En januaro 1997 la profesia nederlanda esplor-instituto NIPO sondis la opinion pri Esperanto de reprezenteca grupo de 501 nederlandanoj 16-50 jaragxaj. El la respondintoj 43 % ne scias, kio estas Esperanto. Tiu elcento estis 66 por junuloj 16-30 jaraj, 29 en la agxgrupo 31-40 kaj 21 en la agxgrupo 41-50. El la nesciantoj multaj (10 %) opiniis gxin la hispana (!) aux io hispanrilata. Post klarigo al nesciantoj ke temas pri internacia lingvo, la instituto demandis la opinion pri la tauxgeco de Esperanto en internaciaj rilatoj. 51 % opinias, ke la enkonduko de Esperanto plibonigos la internaciajn rilatojn. En la diversaj agxgrupoj tiu elcento varias: 61 % en la grupo 16-30 jaruloj, 45 % cxe 31-40 jaruloj kaj 43 % cxe 41-50 jaruloj. Iom pli ol la duono de la enketitoj opinias, ke enkonduko de Esperanto en la mezgradajn lernejojn estos pozitiva kontribuo al la internaciaj rilatoj. Cxe la respektivaj grupoj (16-30, 31-40 kaj 41-50) la elcentoj estas 57, 48 kaj 48. Tiun opinion havas 66 % de la malpli edukitaj, 58 % de la meze edukitaj kaj 38 % de la alte edukitaj enketitoj. Virinoj (58 %) estas pli pozitivaj pri enkonduko de E-o en la mezgradajn lernejojn ol viroj (45 %). Unuflanke la rezulto de la enketo ne mirigis la landan asocion: gxi jam konstatis, ke multaj homoj ne scias, kio estas Esperanto. Aliflanke gxi surprizigxis, ke 2/3-a parto de la juna generacio opinias, ke la enkonduko de Esperanto pozitive influos la internaciajn rilatojn. La diskonigo de la rezultoj de cxi tiu enketo kauxzis vastan reagon de la gazetaro, televido kaj radio. Multaj intervjuoj estis publikigitaj en gazetoj, televid- kaj radiostacioj. Hans ten Hagen ten.hagen.esperanto@forigu.pi.net *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Pensoj ====== Kio estas nia malamiko ---------------------- La unua ... prioritato (de la strategia plano de UEA) estas disvastigo de Esperanto - ... informado kaj instruado. La dua ... estas la utiligo de Esperanto, do helpo al la Esperanto-socio ke gxi apliku (la lingvon) "en cxiuj sferoj de la homa vivo"... La tria ... temas pri edukado al tutmonda konscio ... faciligi la intersxangxon de ideoj pri "mondaj demandoj" en kaj ekster la Esperanto- komunumo, kaj kunlabori kun internaciaj organizajxoj. Tiel la ekstera mondo renkontos la Esperanto-komunumon kiel seriozan iniciaton, kaj la membroj de la Asocio farigxos pli bone informitaj pri la grandaj mondaj demandoj en kies kunteksto ili laboras por Esperanto. (Humphrey Tonkin, prezidinto de UEA, en revuo Esperanto jan/97) Nia granda malamiko ne estas antauxjugxo aux kontrauxstaro, sed indiferento. (Humphrey Tonkin, en Esperanto feb/97) * * * Estonteco por la E-Asocio de Britio (EAB)? ------------------------------------------ En la 60-aj jaroj, multaj volontulaj organizoj havis membrarojn similgrandajn kiel tiu de EAB: 3000 - 5000 membroj. Multaj el ili havas nun 20000 gxis 2 milionoj da membroj. Intertempe la intereso pri vojagxado, kursoj pri fremdlingvoj, internacia komunikado kaj socia justeco kreskis enorme. Do kial ne ankaux Esperanto? Multe pli bonus 5000 membroj pagantoj po 3 pundoj ol 900 pagantaj po 16 (kiel nun)... Investado en la estonteco ------------------------- Cxiuj sukcesaj organizoj investas kapitalon en sian propran kreskon... - sed EAB preferas investi konsiderindajn sumojn en la kresko de bankoj anstataux en tiu de si mem. ... kiel allogi novajn membrojn, konservi la jamajn kaj kuragxigi la homojn studi kaj uzi la lingvon? ... Ni metu nian kapitalon en profesiajn projektojn - produktado de altnivela instig- kaj instru-materialoj, evoluigo de kunordigita reto de volontuloj ktp. Same kiel faras aliaj organizoj jam de pli ol kvarona jarcento. Tiaj projektoj ne nur allogas novajn membrojn kaj edukas la publikon, sed kreas enspezojn. Brian Burnett el Brita E-isto marto-aprilo 97 *************************************************************************** Kiu parolas Esperanton? (Rezultoj de sociologia esplorado) ========================================================== Interesajn informojn pri la socia strukturo kaj pri la idealoj de la Esperanto-parolantoj entenas la libro "Kiu parolas Esperanton?" de la heidelberg-a politologo kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Frank Stocker, kiu antaux nelonge aperis en la eldonejo Lincom Europa. En gxi la auxtoro analizas la rezulton de enketo el la jaro 1992, kiun partoprenis 292 membroj de GEA. Laux tio la Esperanto-parolantoj parolas preskaux du fremdajn lingvojn pli ol la averagxaj civitanoj, kaj pli ol duono el ili deziras lerni ankoraux pliajn fremdlingvojn. Ili posedas kompare al la tuta logxantaro evidente malpli da auxtomobiloj kaj televidiloj; ili estas relative toleremaj, disponas pri suficxe malalta nacia konscio, sed sentas superaveragxan ligitecon al Euxropa Unio. Rimarkindas, ke kompare al la tuta logxantaro kaj la 20- gxis 30-jaruloj kaj la 60- gxis 70-jaruloj estas superreprezentitaj, dum la meza generacio estas nur relative malmultnombre reprezentita. Cxirkaux du triono de la ensendintoj lernis Esperanton nur en la 80-aj aux 90-aj jaroj, nome en agxo inter 15 kaj 22 jaroj. Tamen la intereso pri tiu cxi lingvo limigxas ne nur je junaj homoj, 2,4 % de la ensendintoj ecx estis pli ol 70-jaraj, kiam ili eklernis Esperanton. Esperanton oni lernas cxefe pro idealismaj motivoj kaj lingva intereso, kaj tamen tiu cxi lingvo nuntempe tute ne estas nur ludajxo aux nura ideo por la plibonigo de la interkomprenigxo: 12,8 % de la ensendintoj ja indikas, ke ili aplikas Esperanton "cxiutage" kaj pliaj 32,1 % uzas gxin "ofte". La libro donas valoran bazon por pli detalaj diskutoj. Lingvopolitike grava versxajne cxefe estos la demando, cxu la altaj gxeneralaj fremdlingvaj konoj de la Esperanto-parolantoj rezultas sole el tio, ke Esperanton nuntempe, pro manko de bone organizita kurssistemo, cxefe lernas homoj kun superaveragxa lingva talento aux cxu ne ankaux la ellerno de Esperanto kiel neuxtrala, fascine regule konstruita lingvo esence pligrandigas la interesigxon pri aliaj lingvoj kaj kulturoj. La libro estas dulingve skribita en la germana kaj Esperanto kaj estas mendebla en libroservoj. Frank Stocker: Wer spricht Esperanto. Analyse der Esperanto-Bewegung in Deutschland unter soziodemografischen, verbandspolitischen und sozikulturellen Aspekten. Esperantologische Studien 01, Lincom Europa, Munchen - Newcastle 1996, ISBN 3 89586 097 2, 156p., 56 DEM el Magdeburga folio, jun/97 *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Koncize: 30 jara! ================= Antaux 30 jaroj fondigxis la komuna informbulteno (nun vera revuo) "Koncize" per kontrakto inter Germana, Belga, Franca kaj Nederlandaj Esperanto-Junularoj. Por celebri tiun jubileon la redaktoro Marko Lins planas represi la plej interesajn kontribuojn de la pasintaj 30-jaroj en aparta, jubilea numero. Pri la financado de tiu numero nun traktas inter si la koncernaj landaj sekcioj de TEJO. Hodiaux la "Koncize-bloko" nombras 9 membro-asociojn. - interred - *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Komuna Seminario ================ Korea Esperanto-Junularo invitas vin al la 16-a Komuna Seminario de Esperanto inter korea, cxina kaj japana junularoj en Taejon! Kiam: 15-17 de auxgusto, 1997 Kie : Yusong Junulara Gastejo, 671-4 Kyesan-dong Yusong-gu, Taejon Koreio Temo: Esperanto en la 21-a jarcento Partoprenkotizo: japanoj: 10 mil enoj, alilandanoj : 50 usonaj dolaroj (la kotizo inkluzivas logxadon kaj mangxadon, sed ne asekuron) Oni povas aligxi unue per fakso, aerposxto aux interreto, kaj poste surloke pagi la partoprenkotizon. Korea Esperanto-Junularo subvencias per ir-revena sxipbileto 1 cxinon kaj per flugbileto 2 aliajn aziajn junulojn. Interesigxantoj skribu al: KEJ, CPO Kesto 7998 Seulo, Koreio Fakso: +82-2-741-1291 Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr *************************************************************************** Vidi Napolon kaj... =================== La 66-a Itala Esperanto-Kongreso okazos inter 23-29 de auxgusto en Napolo kaj debatos pri la temo: Napolo, koro de Mediteraneo kaj vojkrucigxo de ideoj, lingvoj kaj kulturoj. Kompreneble okazos ekskursoj al famaj turismaj lokoj, kiel Pompejo, insulo Kapreo ktp, ja oni devas "vidi Napolon, kaj..." Aligxo de eksterlandanoj estas senpaga. Tuj post la kongreso, literatur- adorantoj povas partopreni en la arangxo "Literatura Forumo" de LF-Koop. Kontaktadreso: Napola E-Grupo, N. Rossi via St. Brigida 64, IT-80132 Napoli. Tel: +39-81-5790726 *************************************************************************** Festivalo de Esperantaj videofilmoj =================================== 28-30 novembro Inf: Kava Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio *************************************************************************** Kompleta kalendaro 26.07. - 09.09.1997. ================== La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/ Korektoj, aldonoj bonvenaj! 26.07-02.08. 19-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF), Savudrija. Inf: Familio Tisxljar, Stubicxka 75, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel: +385- 1-328265, fakso: +385-1-4810152. Rete: esperanto@forigu.zg.hr 26.07-16.08. Internaciaj kurso pri Martinus-Kosmologio, Klint. Inf: Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kobenhavn F, Danio. Tel: +45-38-346280, fakso: +45-38-346180. Rete: martinus@forigu.centrum.dk 27.07-02.08. 31-a ILEI-Konferenco, apud Melburno, Auxstralio. Inf: Bertil Andreasson, Sodra Rorum, pl 455, SE-242 94 Horby, Svedio. 27.07-02.08. Ebriiga Mar-montara Aventuro (EMA) '97, Cabanne, Italio. Inf: Carpi Anna, Via cap. Orsi 26/11, IT-16043 Chiavari (GE), Italio. Tel: +39-185-310171. Rete: lucda@forigu.rapallo.omninet.it 27.07-09.08. Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. 29.07-03.08. Kiel informadi pri Esperanto? Inf: Kultura Centro Esperantista, BP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41- 32-9267407. 31.07-05.08. 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo, Budapest. Inf: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario. Tel: +36-1- 2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 31.07-07.08. 3-a Internacia Arkeologia Laborbrigado, Blera. Inf: Pier Luigi Cinquantini, via Dante Alighieri 2, IT-01010 Blera (Viterbo), Italio. Tel: +39.761-479075. Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it 01-07.08. FESTO, internacia junulara renkontigxo de JEFO, Saint-Raphael. Inf: Pascal Lecaille, B.P. 3019. FR-69394 Lyon Cedex 03, Francio. Tel./fakso: +33-472-360714. Rete: Tony.guyot@forigu.cril-ing.fr 01-08.08. Internacia Metodika Seminario, apud Budapesxto, Hungario. Inf: Kroata E-ista Unuigxo, Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr 02-09.08. 70-a Kongreso de SAT, Augsburg. Inf: Esperanto-Press, Hermann Schmid, Waterloostr. 21, DE-86165 Augsburg, Germanio. Tel: +49-821- 792835, fakso: +49-821-713074. 02-09.08. 4-aj Someraj kursoj, Grojxnjan, Istrio en Kroatio. Inf: Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40- 767875 02-09.08. Familia Feriado, Savudrija. Inf: Familio Tisxljar, Stubicxka 75, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel: +385-1-328265, fakso: +385-1-4810152. Rete: esperanto@forigu.zg.hr 03.08. Jarkunveno de Rejnlanda-Vestfalia Esperanto Ligo (RELEVO), Munster. Inf: Esperanto Societo Monastera, d-ro Rudolf Fischer, Gustav- Adolf-Str. 2a, DE-45356 Nordwalde, Germanio. Tel: 2573626 (vespere), Rete: fischru@forigu.medsun01.uni-muenster.de 03-09.08. 33-aj Baltiaj E-Tagoj (BET), Haapsalu. Inf: Esperanto-Asocio de Estonio, Raekoja plats 15, EE-0001 Tallinn, Estonio. Tel: +372-2-682807, fakso +372-2-6311157. 03-17.08. Kursoj por komencantoj, praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo, Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33 -2-41891034. 04-18.08. Naturprotekta tendaro por 12-16-jaruloj, Dnestrovskije Plavni. Inf: Tatjana V. Auderskaja, Korolenko 5-b, kv.26, UA-270100 Odessa, Ukrainio. Tel: +7-380-482522806. Rete: wildlife@forigu.paco.odessa.ua 05-09.08. Esperanta Kino, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074. 05-10.08. Kiel kaj kion informadi pri Esperantio?, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Bp. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 07-11.08. Kongreso de Rumana E-Fervojista Asocio, Brasxov. Inf: R.E.F.A, str. Politejnicii nr.1. RO-2200 Brasxov, Rumanio. Fakso: +40-68-151577. Rete: galati@forigu.radiotel.ro 08-16.08. Somera Tendaro, Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. 08-16.08. Memzorga Lagumado (MELA), Delegyhaza. Inf: Sandor Hideg, Halomi u. 61/B. IV/5. HU-1182 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2954176. 09-10.08. 84-a Japana E-Kongreso en Ikeda, Sikouko. Inf: Tokusima-ken, Tanimati, Miyosi-gun, Ikeda-mati, JP-778. Tel/fakso: +81-883-720438. Rete: shigeaki@forigu.pm.tokushima-u.ac.jp 09-15.08. 37-a Esperanta Somerlernejo en Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782-372105, fakso: +44-1782-392393. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk 09-16.08. Int. Ferio-Semajno de TANEF en "Kniebis". Inf: Erna Doring, pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio. 09-17.08. Euxropo-Azio '97. Inf: Urala E-Societo, pk. 67, RU-620077 Jekaterinburg, Rusio. Tel: +7-3432-224501. Rete: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// La prezidanto de IFEF ===================== En majo okazis la 49-a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista E- Federacio) en Kosxice, Slovakio, enkadre de kio estis farita intervjuo kun la prezidanto Per Engen el Norvegio. La demandoj estas signataj per: *** *** Sinjoro Prezidanto, mi gratulas al vi pro la vere impona Kongreso, kiu konvinkis min kaj certe ankaux la ceteran mondon, ke IFEF estas grava internacia organizo, kaj ke la laboro kion gxi faras, havas la sencon kaj klaran programon. Cxu vi povus skizi tiun programon, do la taskojn, kiuj vin atendas en la sekva periodo? La plej gravaj taskoj por la venonta periodo estas: - Dauxrigi kaj evoluigi la terminaran kaj fakan laborojn. - Plifirmigi la kontaktojn kun la fervojaj instancoj por igi ilin praktike uzi nian lingvon en sia internacia laboro. - Altiri junulojn al niaj landaj asocioj kaj per tio al nia federacio. *** Kiel longe vi estas IFEF-funkciulo kaj kiajn gravajn atingojn gxi dum tiu periodo faris? Mi estis vicprezidanto de IFEF inter 1980 kaj 1986 kaj prezidanto mi estas ekde 1990. La plej signifaj atingajxoj estas: - Enkonduko de Esperanto kiel tria laborlingvo de FISAIC (la internacia federacio de artistoj kaj intelektulaj asocioj cxe la fervojoj). - Establo de oficialaj rilatoj kun la terminara sekcio de UIC (Internacia Unio de Fervojoj), en kies fervojfaka terminaro (Lexique Generale) Esperanto nun estas samrajta lingvo paralela kun la naciaj lingvoj. *** Cxu vi povus malkasxi al la legantoj vian "civilan" okupon, ev. ankaux tiujn de la ceteraj estraranoj? Mi estas direktoro de la fervojregiono Bergen cxe Norvegaj Sxtataj Fervojoj (NSB). La vicprezidanto, ingx. Istvan Gulyas estis direktoro de Esplora Instituto cxe Hungaraj Sxtataj Fervojoj (MAV). Nun li estas konsilanto por la gxenerala direktoro de MAV. La sekretario, d-ro Romano Bolognesi, estis cxefo de la administra fako cxe la Italaj Sxtataj Fervojoj (FS) en Bologna. La kasisto, s-ro Henning Hauge, estas cxefo por sekureco kaj medio cxe Danaj Sxtataj Fervojoj (DSB). La redaktorino Erna Hauge estis cxefoficistino cxe Danaj Sxtataj Fervojoj (DSB). *** Kiel prezidanto de IFEF vi certe havas superrigardon pri la membrobazo. Kiuj homoj grupigxas en via organizo, de kiuj profesioj kaj agxkategorioj (kaj sekso) estas plejparte viaj membroj? Cxi tie (sed tio estas videbla ankaux en aliaj E-Kongresoj) konsiderinda nombro da partoprenantoj portas grizan hararangxon. Cxu nur pro tio, ke tiu agxkategorio havas monon kaj emon al kongresumado, dum gejunuloj sercxas senpretendajn kontaktojn kaj vojagxadon, aux estas signalo, ke oni devas sercxi vojon, kiel junigi la membraron? IFEF estas federacio, kies membroj estas la landaj asocioj. Tial mi ne havas detalan superrigardon pri la membrobazo en la unuopaj landoj. Gxenerale mi povas diri, ke la membroj venas el cxiuj profesioj cxe la fervojoj. Bedauxrinde estas vero, ke la pli altaj agxkategorioj estas plej parte reprezentataj. Tial certe estas necese, kiel mi substrekis en mia unua respondo, sercxi vojon por altiri pli da junuloj al niaj landaj asocioj kaj per tio al nia federacio. *** Kiaj kondicxoj estas por membrigxi en IFEF? Kion IFEF proponas (kaj postulas) de la membroj (krom la imponaj IFEF-Kongresoj)? Nur fervojistoj el landoj, kie ne trovigxas landaj asocioj, povas aligxi rekte al la federacio. Aliaj membrigxas tra siaj landaj asocioj. Por fondi landan asocion necesas dek membroj kaj por havi komitatanon dek kvin membroj. Krom la kongresoj IFEF cxiujare arangxas skisemajnon. Gxi eldonas sian membrogazeton "Internacia Fervojisto" kaj diversajn fakajn eldonajxojn. Aldone la unuopaj landaj asocioj kaj la lokaj kluboj ofertas al siaj membroj aron da diversaj aktivajxoj, kiel kursoj, renkontigxoj, kunvenoj kaj ekskursoj. *** Cxu vi volus doni fine de nia intervjuo per cxi vojo ian mesagxon al la legantoj? Mia mesagxo estas la sama kiel tiu, kiun mi prezentis dum mia salutparolado cxe la inauxguro de la kongreso: Mi fidas je la membroj de nia organizo. Se ni persiste kaj celkonscie laboros, ni solvos la problemojn kaj trovos novajn vojojn. La krea povo de la homo estas senlima. Ni eluzu gxin kaj nia movado havos brilan estonton. Koran dankon por la intervjuo! el Kongresa Kuriero 3 *************************************************************************** Pentrad-instruisto ================== Instruisto pri pentrado deziras instrui pentradon Esperante, en diversaj partoj de la mondo. Lia celo estas disvastigi E-on helpe de pentroarto. Evidente tiu cxi afero bezonas helpon kaj kunlaboron de E-asocioj, institutoj, organizoj kaj kluboj. Se oni deziras profiti tiun cxi eblecon kaj ricevi pliajn informojn bonvolu kontakti IREJON, aux rekte lin: Prof. M. P. Habibpur P.O.Kesto:14645-133 Tehran, Iranio Telefono: +98-21-2067136 *************************************************************************** Sindikatanoj ============ Georges Sossois en Belgio sukcesis instrui Esperanton al kelkdekaj belgaj (franclingvaj) sindikatanoj. Por pruvi la utilon de la lingvo kaj por spertigxi ili nun bezonas kontaktojn kun alilandaj sindikatanoj. Interesitaj esperantistoj-sindikatanoj bonvolu anonci sin cxe unu el la subaj adresoj. Utilas mencii specialigxon, funkcion, ktp. Ankaux personoj el landoj, kie sindikatoj nur en embria formo ekzistas, estas bonvenaj. Belgaj sindikatoj havas tradicion de asisto en formo de trejnado kaj praktika helpo. Provizoraj kontaktadresoj: -------------------------- Posxte: s-ro Germain Pirlot, Steen-bakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio Fakse: s-ino Flory Witdoeckt, +32-59-802342 Rete: s-ro Roland Rotsaert: rotsaert@forigu.knooppunt.be inf: R.R. *************************************************************************** MOVADO ////// Sorto de KCE - en la manoj de kreditantoj ========================================= En la manoj de dek svisaj civitanoj estas la evoluo de nia kulturcentro. Ili estas la dek grandaj kreditantoj de Gastejo Edmond Privat, GEP. Ili alpruntis al GEP minimume po 10 mil CHF, kaj ili kontrolas 75 %-ojn de la sxuldo de GEP al privatuloj. Ili jxus ricevis de la notario la demandon: cxu vi konsentas esti kreditantoj de KCE, anstataux GEP? Nome, cxu vi konsentas ke GEP vendu al KCE sian havajxon, kontraux la transpreno de la sxuldo? Se ili imitos la ekzemplon de Svisa E-Societo (kiu jam jesis), la vendo estos realigebla: la ceteraj kvindek kreditantoj (sume cx. 100 mil) signifas plotonon pli facile repageblan - nur kelkaj el ili alpruntis pli ol po mil CHF, kaj la plejmulto jam rezignis je la pago de interezo. Inter ili estas KCE mem, kiu estas kaj luanto kaj eta kreditanto de GEP. Dum la lastaj du jaroj KCE pagis cxiujare pli ol 20 mil frankojn al GEP pro la luprezoj. Tiun kapablon KCE demonstras ankaux cxi-jare. GEP povas nur, aux transdoni la havajxon kaj la sxuldon al KCE, aux likvidigxi vendante cxion al neesperantistoj. Kien poste KCE? laux KCE-cirkulero majo/97 *************************************************************************** Sur kampo granita ================= Ne ofte, tamen foj-foje oni eldonas librojn, tradukitajn el Esperanto. La samo okazis ankaux nun: la libro "Sur kampo granita" de Istvan Nemere (kiu estas versxajne la plej konata E-verkisto) aperis en la nedera (=nederlanda) lingvo, tradukita de Nora Bartels (Op een veld van graniet). Estus bone publikigi serion de tiaj novajxoj... - ankaux el sciencteknikaj libroj... L. S. *************************************************************************** Murskribajxoj ============= Mi preparas libron sub la titolo "Atestanto de Tempo", al kio mi petas helpon de esperantistoj trovi murskribajxon (grafition) skribitajn sur murojn aux barilojn. La murskribajxoj povas esti diversspecaj laux la enhavo. Mi petas vin skribi la originalan tekston, gxian E-tradukon, kaj nepre ankaux la lokon (urbo, starto). Vi povas ankaux foti gxin. Fine ne forgesu mencii ankaux vian nomon kaj adreson por mencii gxin en la libro kiel kunlaboranto. Vlado Jurkovicx, em. jxurnalisto B. Magovca 16-a, HR-10020 Zagreb, Kroatio *************************************************************************** Mocio pri la Manifesto ====================== Ricevinte de la landa asocio la italan tekston de Manifesto de Prago, por altiri la publikan interesigxon pri Esperanto, la E-grupo de Mantova (Italio) transdonis tiun tekston al la lokaj institucioj (Komunuma kaj Provinca Konsilioj), petante pridiskutadon, subskribon kaj eventualan aprobon de gxiaj principoj. Danke al la bona preparo, la Provinca Konsilio fakte aprobis la dokumenton, kaj la prez. de la Komisiono por Egalaj Sxancoj ene de la komunuma instanco kolektis 40 subskribojn por la Manifesto. inf. A. Simonazzi * * * En Rumanio lige al la morto-datreveno de Zamenhof, apud la grandaj, kunfote ilustritaj rememoraj artikoloj pri la iniciatinto de la lingvo aperis ankaux la plena teksto de la Manifesto kaj en la rumana kaj en la hungara lingvoj en la gazetoj "Mesagerul" kaj "Szabadsag". Cxi lasta dedicxis ecx tutan pagxon al Esperanto la 14-an de aprilo. inf. J. Sigmond *************************************************************************** Premio al edzino ================ En kadro de la 56-a Hispana E-Kongreso (08-13 julio) oni transdonis la honoran premion "Klara Zilbernik" al s-ino Angeles Fernandez, edzino de la elstara esperantisto Jesus Raposo el Valencio, pro sxia tre valora apogo al sia edzo en lia fervora strebado por Esperanto... el KAE-Informilo, 1/97 *************************************************************************** Prelegserio =========== La "Forumoj de la Amikeca Reto" (FAR) invitis por prelegi en Francio gesinjorojn: Dmitrij Cibulevskij el Ukrainio (febr-apr/98) kaj Eugenie (Jxenja) Rubinoff el Izraelio (okt-nov/98). Por organizi tiujn turneojn ni bezonas scii kiel eble plej frue: kiuj grupoj deziras akcepti niajn turneontojn, kaj je kiu dato? La necesa kontribuo al la elspezo-divido dependas de la kvanto de gastigontaj grupoj. Ferdinand Vince, 13 rue du Dr Schweitzer, FR-44600 St-Nazaire, Francio Tel/fakso: +33-2-40704674 *************************************************************************** Publikigxo per ekspozicio ========================= Okaze de la aprila "Internacia Tago de la Libro kaj de la Auxtoraj Rajtoj" adoptita de UNESKO en 1996, la E-Centro de la Universitato de Alagoas kaj Alagoana E-Asocio okazigis dusemajnan E-libran ekspozicion. Pri la ekspozicio la loka televido aperigis 3-minutan intervjuon. Nova ekspozicio, cxe la sama loko okazos en oktobro, por festi la Ago- Tagon. Ni bonvenigas salutkartojn kaj internet-mesagxojn, kiuj pliricxigos nian eventon! Bv. adresi al E-Centro de UFAL: CP 396, BR-57020-970 Maceio, AL, Brazilio Rete: amcb@forigu.dcc.ufal.br *************************************************************************** Interlingvistikaj studoj en Poznan ================================== Jam post nelonge d-rino Ilona Koutny, iama gvidantino de la E-fako en la Budapesxta Universitato, lancxos 3-jaran interlingvistikajn studojn en la Poznana Universitato, kie post la geedzigxo kun polo, sxi laboras. La demandoj estas signataj per: *** *** Kiam komencigxos la unua studojaro kaj en kiu fakultato de la Poznana Universitato? - En la lingvistika instituto de la Novfilologia Fakultato la studoj pri interlingvistiko okazos inter 25-a kaj 30-a de auxgusto. La sesioj kutime dauxras 1 semajnon en cxiu semestro. Antaux la sesio okazos superagrada kurso por tiuj kiuj bezonas pliperfektigi sian lingvoscion. Sed ankaux aliaj, kiuj ne studos poste, povos partopreni gxin. *** Kio konsistigos la programon? - Temas pri filologiaj studoj (lingvistiko, literaturo, kulturo) gxenerala kaj Esperanta, interlingvistiko, movadhistorio; en la tria jaro kun specialigxo laux la bezonoj kaj eblecoj: lingvistiko, komputa lingvistiko, metodiko,interlingvistiko, literaturo, eventuale komunikado kaj turismo. *** Kiuj fakuloj prelegos kaj pri kiuj temoj? - En la unua semestro prof. Wells prelegos pri gxenerala kaj E-a fonetiko. (Cetere li jam gastprelegis en nia universitato kaj renkontigxis kun la katedrestro). Lidija Ligeza prelegos pri literaturo. Mi pri lingva komunikado, kaj kun mia edzo (Zbigniew Galor) pri E-a kulturo. En cxiu semestro ni povas inviti unu eksterlandan profesoron (en la dua Blanke prelegos pri interlingvistiko) *** Kiamaniere oni planas solvi la teknikan funkciadon de la studoj? - La studoj okazos en la konstruajxo de la universitato, sed kutime antaux la studperiodo. Dum kutima sesia semajno la homoj ekzamenigxos unue pri la studobjektoj de la pasinta semestro kaj poste okazos la koncizaj prelegoj pri la 4 studobjektoj. *** Per kio finigxos la studado? Cxu per iu diplomo? Se jes, kia? - La studoj finigxas per la diplomo de la universitato pri interlingvistikaj studoj (sen iu titolo). *** Kiu kaj gxis kiam povas aligxi? Kien oni devus sendi la plenigitajn aligxilojn? - Interesigxantoj kun bona lingvoscio kaj ioma kono de E-a kulturo havantaj mezlernejan instruitecon (abiturientan ekzamenon) povas aligxi al la kurso gxis la 15-a de auxgusto. Ili sendu al mi laux universitata adreso ilian intencon, mi sendos al ili aligxilon. La adreso estas jena: Universitato Adam Mickiewicz, Lingvistika Instituto, ul. Miedzychodzka 3- 5, PL-60-371 Poznan (tel. +48-61-618572 - sekretariejo). *** Kaj fine: kiu financos la studojn? Se la studentoj mem, tiam informu nin, kiom kostos unu semestro? - La kurso kostos 400 USD al okcidentanoj laux pagipovo kaj 250 PLZ al poloj kaj aliaj kun pagipovaj problemoj por unu semestro. laux intervjuo de Andrzej Pettyn por la Pola Radio * * * Atentu! - Kompare al la informo en Eventoj-124 - malaltigxis la aligxkotizo: 400 USD por A-landoj, 250 PLZ (cx. 80 USD) por B-landoj. - sxangxigxis ankaux la telefonnumero al: +46-61 8618-572 - Okazos superagrada intensa lingvokurso antaux la universitata sesio (18-23.08) kun ebleco de ILEI ekzameno. Ne nur estontaj gestudentoj povos partopreni! *************************************************************************** KULTURO /////// Nova NANDIR-filmo ================= Lauxplane cxi-somere aperos nova ero de la serio de NANDIR-filmoj kun la titolo: "Svisaj Alpoj" Post pli ol 4 jaroj da pasia filmado, Samuel Monachon prezentas la svisajn Alpojn per novaj okuloj. La nova, 60 minuta filmo donas allogan kaj artan bildon de la naturo, flauxro kaj la tiea bestaro. Komentario, realigado kaj produktado: Francisko Randin Ch-de la Vallombreuse 14, CH-1004 Lausanne, Svisio. Fakso: +41-21-3153391 *************************************************************************** REAGOJ ////// Pri la malfermiteco de UEA ========================== En Eventoj (2/februaro p. 1) aperis tre interesa intersxangxo de opinioj pri malfermiteco (i.a. de la E-gazetaro kaj E-organizajxoj) kaj pri la publikeco de la bazaj dokumentoj en C.O. de UEA, kiel ekz. protokoloj, raportoj, statutoj, ktp. Tute ne temas pri atakoj, akuzoj, kontraux UEA aux funkciuloj en C.O., sed pli gxuste pri respondeca praktikado de malfermiteco (glasnosto) kiu devus ekzisti inter la membraro kaj la gvidantaro de demokrata, kaj internacie humanisma organizajxo kiel UEA. En la artikolo "Dokumentoj de UEA" (2/februaro), Laszlo Szilvasi starigis plurajn pravigajn demandojn pri publikeco de UEA-dokumentoj, al la gvidantoj de UEA kaj C.O. Parte, Osmo Buller respondis liajn demandojn samloke, sed gxis nun mi bedauxrinde ne vidis aux spertis multajn ekzemplojn de la "nekutima publikeco kaj malfermiteco de UEA" (kompare al aliaj samspecaj), kiel mencias i.a. Osmo Buller, C.O. Tiu estas principe kaj fundamente tre grava temo, sed bedauxrinde ne estas (eble ne estos?) vaste debatita publike inter la esperantistaro - nek en la internacia Esperanto-gazetaro - nek inter la membroj de UEA. Estas fakto, ke sen praktikado kaj zorgo de la malfermiteco, neniu sana florado de fidindeco, certeco kaj demokrateco povas okazi en pli longa perspektivo. Bona komenco kaj instigo de UEA povus esti ekz. paralela publikado de la bazaj kaj aktualaj informtekstoj de UEA, (elektronike (Interrete) kaj surpapere), kiujn mencias ankaux L. Szilvasi kaj certe estus pozitiva pasxo survoje al pli granda malfermiteco, sen multe elspezi kaj sen rompi la jurajn kaj moralajn legxojn koncerne al la protektado de privateco. Torben Svendsen, Danio *************************************************************************** Pri lingva imperiigo ==================== Herman Deceuninck: ------------------ Mia impreso estas, ke nur parolantoj de t.n. lingvoj de vasta komunikado (angla, franca, hispana, germana...?) kuragxas fari tion (- en komunikado kun eksterlandanoj tuj en la komenco provi uzi sian propran lingvon - ndlr), cxar cxiuj aliaj seniluziigxas post kelkaj provoj en propra lingvo kion neniu komprenas, ecx ne rekonas kiun lingvon vi parolas... Hartmut Plich: -------------- Bedauxrinde ni vivas en epoko, kie ecx la franca, hispana kaj germana estas minacataj lingvoj. Ecx en Bruselo aux Cxehio, kie la germana lingvo estas vaste uzata, multaj germanoj ne kuragxas alparoli iulon germane sed nur angle, kaj la cxehoj ofte parolas pri timo de germanigo, malofte pri timo de angligo, kiu estas multe pli reala. Por pluvivo de lingva diverseco sur nia Tero oni bezonas aliancon de tiuj ne-anglaj lingvoj, kiujn vi nomas tiujn "de vasta komunikado". La malpli grandaj cxiam igxas alianculoj de la angla. *************************************************************************** INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Psikolingvistika esploro ======================== Esperanto estas lernata en la tuta mondo far homoj kun plej malsamaj gepatraj lingvoj, kaj ankaux pro tio la fenomeno "lernado de Esperanto" prezentas tre interesan studo-kampon por interesigxantoj pri lernado de dua lingvo. Krome, pluraj facetoj de la E-gramatiko estas tiom elastaj, ke oni malfacile komprenas la procedojn laux kiuj la tuta E-komunumo tamen alvenas al pli-malpli unueca norm-lingvo. Gxuste por pli bone kompreni tiujn procedojn du esperantistaj psikolingvistoj: Hirosxi Nagata, de la japana universitato de Okajamo, kaj Renato Corsetti, de la universitato de Romo, entreprenis komunan esplorprojekton, kiu ricevis financan subtenon de la germana FAME- Fondajxo. La lernantoj, progresantoj kaj spertuloj, kiujn oni priesploros, devas esti homoj, kies gepatra lingvo estas la angla, la euxska, la persa aux la rusa. En cxiu lingvoregiono oni esploros po 30 homojn (10 komencantojn, 10 progresantojn kaj 10 spertulojn). Entute, do, oni devas esplori 40 komencantojn, 40 progresantojn kaj 40 spertulojn. Por cxi tiu esploro ni difinis jene la tri nivelojn: - "komencantoj" estas lernantoj de Esperanto, kiuj lernis la lingvon nur dum 20 instru-horoj, alivorte ili estas partoprenantoj en unua-grada kurso; - "progresantoj" estas tiuj, kiuj eklernis la lingvon en unuagrada kurso antaux du jaroj kaj poste dauxrigis la (mem)lernadon cxu en formala kurso, cxu per vizito de E-klubo kaj legado de revuoj aux libroj en Esperanto. - "spertuloj" estas esperantistoj, kiuj flue parolas la Internacian Lingvon kaj eklernis gxin antaux minimume 5 jaroj. Pro la varieco de la lern-situacioj estas relative malfacile akurate difini "progresantojn" surbaze de fiksita nombro da lerno-horoj. Post la unua kurso kelkaj vizitas formalan duan kurson aux konversacian kurson, kelkaj simple ekpartoprenas la E-movadon kaj lernas per praktiko, ktp. cxiukaze en cxi tiu esploro "progresantoj" estas homoj, kiuj plulernas Esperanton, sed ankoraux havas problemojn se ili devas skribi aux paroli en gxi. La esplor-tasko konsistos el legado de frazoj en Esperanto, kies gramatikecon la partoprenantoj devas prijugxi, kaj el verkado de mallonga teksto, kiu priskribu ricevotan bildon. Ni turnas nin al la ILEI-sekcioj kaj al konataj instruantoj de Esperanto en la landoj en kiuj la koncernaj lingvoj estas parolataj. Ni esperas, ke vi, ricevanto de cxi tiu komuniko, anoncos vian pretecon kunlabori pri cxi tiu eksperimento, kies rezultoj estos metataj je dispono de la esperantlingva komunumo sed eble povus ankaux interesi neesperantistajn studantojn de lingvoakirado. Anoncu vian pretecon partopreni cxe: Renato Corsetti, Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio Tel. +39-6-9575713 Ret-adreso: corsetti@forigu.itelcad.it *************************************************************************** Denove Tendaraj Tagoj ===================== ILEI nun laboras pri la revizio kaj ampleksigo de la dua kajero de la lernolibro Tendaraj Tagoj". Aldonata estas inter alie labor-librecaj elementoj kiel ekzercoj kaj rol-ludoj. Instruistoj aux asocioj planantaj aux organizantaj eksperimentajn klasojn aux projektojn, kiuj povus voli mendi kvante la serion, bv. informi la Ligon (Komisiito pri eldonado, pf 193, HU-1368 Budapest, Hungario) por helpi al ni fiksi la eldon-kvanton... kaj doni informojn pri kvant- rabatoj. S. MacGill *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Cxiutagaj raportoj el Adelaide ============================== Dum la Universala Kongreso en Adelaide Pola Radio prezentos cxiutage prikongresajn raportojn de sia speciala sendito Andrzej Pettyn. Dum la tuta kongresa semajno oni povos informigxi pri la kongresaj debatoj en cxiuj 4 elsendoj per 5-10-minutaj raportoj. Pli poste - post la reveno de la raportisto al Varsovio - oni elsendos dum la tuta auxgusto kaj ankaux auxtune amason da sonraportoj, intervjuoj ktp. Bonvolu informi pri tio viajn geamikojn, samklubanojn, ktp. Kaj aperigu la informon en via kluba informilo. La posedantoj de satelitaj riceviloj estas petataj registri la raportojn kaj disponigi al aliaj klubanoj. La prikongresajn raportojn en skriba formo oni povos legi en la retpagxoj de la E-Redakcio de Pola Radio: http://ourworld.compuserve. com/homepages/simono/polrad.htm Andrzej Pettyn *************************************************************************** LIBROJ ////// Omagxe al Szerdahelyi ===================== Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto. Red. I. Koutny kaj M. Kovacs. Budapest: Steleto/ILEI, 1997 Kiam la E-fako de ELTE festis sian 30 (pli precize 31) jarojn en aprilo, aperis modesta volumo dedicxita al prof. Szerdahelyi, fondinto de la fako. La libro entenas kelkajn el la prelegoj de similnoma konferenco okazinta en Budapesxto en 1988 kaj fragmenton el nepublikigita artikolo de Szerdahelyi. Enestas artikoloj pri lingvistiko (ekz. Maxwell, Wacha), sociologio (ekz. (Piron, Silfer), leksikografio kaj tradukado (ekz. W. Blanke, Ertl, Koutny). La libro estas havebla cxe UEA (18 NLG), ILEI kaj HEA (por hungaroj 500 HUF). *************************************************************************** INTERESE //////// Vivuloj sur Marso ================= La atento de tuta homaro denove estas turnita al la "Rugxa Planedo". La fotoj kun mirinda klareco, senditaj de usona roboto al la Tero montras dezertan, sxtonozan pejzagxon sen iaj spuroj de ia ajn vivo. Sed Marso ne estas tiom senviva, kiel sxajnas. Gxi estas dense logxigita. Tie svarmas marsanoj, teranoj, reprezentantoj de aliaj civilizoj kaj mondoj. T.e. estajxoj, naskitaj en imagoj de verkistoj, auxtoroj de scienc-fikciaj romanoj kaj noveloj. Kelkaj el ili estis tradukitaj Esperanten. En multaj aliaj verkoj la rolantoj mem uzas Esperanton. Versxajne, la unua granda verko pri cxi temo - tradukita al Esperanto - estis la romano de Aleksej Tolstoj, fama sovetia verkisto, auxtoro de multaj historiaj kaj psikologiaj romanoj kaj noveloj. La romanon "Aelita aux La Marso formortanta" tradukis E. Pill, kaj gxin eldonis en 1928 Heroldo de Esperanto (Horrem bei Koln, Germanio). En antauxparolo A. Tolstoj skribis: En USSR "Aelita" estas plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per gxi la eterne maltrankviligxeman, eterne en revoj al belego celantan junularon." Duan fojon la romanon publikigis la moskva eldonejo "Impeto" en la almanako "Impeto 91". Alia granda romano, la "Rugxa Stelo" de A. Bogdanov estis eldonita en Esperanto en 1929 (tradukis N. Nekrasov kaj S. Rublov). Menciindas, ke mem A. Bogdanov estis kontraux Esperanto, kaj pledis por simpligita angla kiel internacia lingvo. Aleksander Belajev - la plej fama en Sovetio, auxtoro de scienc-fikciaj romanoj (mortis en 1942) - estis esperantisto (vidu Jarlibron de SAT 1928). En lia nefinita romano "La batalo en la etero", kies eventoj okazas sur Marso, la personoj pozitivaj parolas Esperante, kaj tiuj, kiuj havas negativan personecon uzas la anglan. Tamen Esperanto tie estas iom kripligita - supozeble A. Belajev havis kelkajn ideojn, kiel plibonigi la interplanedan helplingvon. Cxiukaze la Esperante parolantaj personoj estis simpatiaj por la auxtoro. Cxi-romano aperis nur ruse. Menciindas la novelo de R. Hajnlajn "La verdaj montetoj de Tero", kies rolantoj, trovigxantaj sur Marso, rememoras pri lingvoj naskoplanedaj, inter ili pri Esperanto kies belsoneco nekompareblas al la seka, birdsimila pepado de marsanoj. Supozeble estas ankaux aliaj verkoj, kie Marso estas areno por personoj parolantaj Esperante, ja tiu cxi lingvo montras ke homaro povas realigi la plej bravajn revojn. Leo Vulfovicx *************************************************************************** Dukapuloj ========= Estas informoj, pri kiuj ni, la ordinaruloj, ne scias: cxu kredi aux ne. Unu el ili estas rakontoj pri dukapaj homoj. Sed ekde nun ne estas loko por dubi: en la magazino "Time" (960325) oni povas vidi du simpatiajn kapojn de sesjara usona knabino... Fakte tio estas du knabinoj, vivantaj gaje kaj felicxe unu apud la alia. Cxiu el ili regas unu manon kaj unu piedon. Ili havas apartajn korojn, sed komunan sangosistemon, du stomakojn sed unu inteston, kaj unu grandan hepaton. Ili estas sanaj. Seks- kaj elig-organoj estas komunaj, sed deziron urini, dormi aux mangxi ili sentas aparte. Unu el ili sxatas lakton, sed ambaux malamas dentopaston. Ili volonte ridas, gaje kaj sprite sxercas. Lernante ili ne kopias unu de la alia, sed laboras memstare. Dum tre malfortaj ir- konfliktoj ili iras ronde. Ili biciklas kaj nagxas. Unu el ili deziras esti dentisto, la dua - aviadilpiloto. - Cxu ni povas havi edzojn? - Kial ne? - oni respondas al ili. el Israela Esperantisto, jun/96 *************************************************************************** Anoncetoj ========= Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj ------------------------------------ Anna Szasz kaj Jerzy Slawomir Ruszkiewicz geedzigxis la 14-an de junio 1997 en Perpignan, Francio. Gratulojn! * * Kelkaj el miaj (Gwenda Sutton, Nov-Zelando) detaloj en la UEA Jarlibro estas malgxustaj. Mia faksnumero estas +64-4-4730848 kaj la elektronika adreso: Sir-Lancelot@forigu.Compuserve.com * * * La 21-an de majo 1997 naskigxis E-societo "Cxarenta Esperanto". Gxi celas helpi la lokajn uzantojn de Esperanto en la praktikado kaj diversaj projektoj. Sidejo: CSCS MJC Louis Aragon, place Vitoria FR-16000 Angouleme. Posxta adreso: 54, Terrasses d'Aegyptos, FR-16000 Angouleme. Tel/fakso: +33-545616925. * * * La instituto Sabz Andishan kaj IREJO (Irana Esperanto-Junularo) havas novan telefonan kaj faksnumeron: +98-21-6236913 * * * La "Konferenco pri Lingvo kaj Interreto" organizata de CED estas prokrastita gxis 1998. Vidu la retpagxon: http://www.hartford.edu/uofh/langinternet.html * * * Studentino de Katalin Smideliusz por sia diplomlaborajxo kolektas infandesegnajxojn el la tuta mondo. Sxi sxatus ricevi verkojn de 5-7 jaraj infanoj pri: Mia familio, La plej bela festo kaj Libervole elektebla temo. La formato estu A/4 kaj eblas uzi kolorajn krajonojn aux vaksokretojn. La desegnintoj indiku siajn nomon, adreson, agxon, sekson kaj la titolon de la desegnajxo. Limdato estas la fino de septembro. Adreso: Katalin Borsos, HU-8200 Veszprem, Batthyany u. 19/B. Hungario. *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 129, 1/julio-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ELLS-S. ***************************************************************************