EVENTOJ 1/junio-97, n-ro 127, retposxta versio ********************************************** Kiel statas nia PIV? ==================== Kiam, en 1990 SAT proponis al mi - aux en 1991, kiam mi akceptis - prilabori revizion de PIV cele al nova eldono, mi ne imagis la amplekson de la tasko - eble felicxe, cxar probable mi ne akceptintus! Ni deziras, diris tiam la Plenum-Komitato: "ordigi la vortaron, enigante la suplementon kaj la ilustrajxojn; ensxovi la novajn vortojn kaj korekti la ekzistantajn erarojn." Ne tro malfacila laboro, cxu ne? Tiom pli, ke Waringhien en februaro '91 eldiris sian kontenton pri mia akcepto, donis kelkajn konsilojn kaj promesis revizii la modifojn, kiujn mi enkondukos... Bedauxrinde, teknika problemo malfruigis la laboron. La skanadon plenumis Claude Roux, sed la korektado de la skanita teksto de nia vortaro dauxris longe, kaj en 1994 Claude Roux kaj mi avertis la partoprenantojn de la SAT-Kongreso en Straznice, ke, se ni ne trovos rapide suficxe multajn kaj laborkapablajn volontulojn por tiu laboro, ni ne povos garantii la progreson de la revizio. Tiu alarmo efikis tiel, ke du jarojn poste, danke al la dek ses gekamaradoj, kiuj suferigis siajn okulojn super tiu tasko, tiu prepara laboro estis finita kaj ni povis komenci la enkomputiligon de la modifoj. Intertempe (t.e. jam ekde 1991) estis progresinta la revizia laboro. Unue per utiligo de la notoj, kiujn Waringhien faris sur sia ekzemplo de PIV por estontaj modifoj (tiun ekzempleron mi povis konsulti danke al la kunlaboremo de "La Kvinpetalo" en Bouresse, kiu posedas la bibliotekon de Waringhien) kaj de diversaj rimarkoj, kiuj trovigxis en la arkivo de k-do Levreaud, kunlaborinto de Waringhien por la "Suplemento". Due, danke al la kontribuoj, kiuj atingis nin iom post iom (kelkaj alvenas ankoraux nun), kaj kiujn sendis tre multaj kunlaborantoj el cxiuj regionoj de Esperantujo. La unua alvoko, kiun faris jam en 1991 la SAT-Oficejo, ricevis tre limigitan ehon, kvankam gxi estis sendita al cxiuj membroj de la Akademio de Esperanto, al la dekanoj de la Akademio Internacia de Sciencoj (San- Marino) kaj al la gvidantoj de la fakaj asocioj, registritaj en la Jarlibro de UEA. Dua alvoko estis farita kelkajn jarojn poste al kelkaj dekoj da aparte kompetentaj esperantistoj, kiuj ne estis trafitaj de la unua alvoko. Intertempe, per personaj kontaktoj kaj pro la diskonigiteco de la entrepreno (kiu do parolis iam pri "laboro sekreta"?), ni sukcesis arigi teamon el cx. sesdek fakuloj (inter kiuj trovigxas dek unu membroj de la Akademio de Esperanto), regule kunlaborantaj kaj zorgantaj pri la diversaj fakaj partoj de nia leksiko. Proksimume sama nombro da homoj sendis al ni diversajn rimarkojn - kelkafoje multnombrajn kaj tre gravajn - pri la gxisnuna enhavo de la vortaraj artikoloj. Danke al ili la laboro povis progresi, cxar du rimarkoj pri eraretoj, rimarkitaj de simpla lingvo-uzanto pli valoras, ol dek gazetaj artikoloj pri la dezirindaj profilo kaj strukturo de La Ideala Vortaro. Al sia laboro teknika por skanado kaj solvado de multaj komputikaj problemoj Claude Roux aldonis la kunordigadon kaj kundiskutadon de la kontribuoj, kiuj koncernas la sciencojn de la vivo kaj de la materio t.e. la plej pezan kaj malfacilan parton de la faka laboro. Danke al la laboro de niaj kunlaborantoj gravaj fakoj, kiel anatomio, beletro, botaniko, ekologio, ekonomiko, geologio, kemio, komputiko, kuirarto, matematiko kaj statistiko, medicino kaj kirurgio, muziko, paleontologio, psikologio kaj psikiatrio, trafiko, zoologio k.a. estas jam pritraktitaj aux estos baldaux fintraktitaj. La laboro super kelkaj aliaj fakoj (biologio, lingvoscienco, religioj, teknikoj...) ankoraux ne estas finita, sed trovigxas sur bona vojo. Por pluraj el tiuj fakoj necesis plena reorganizo. La terminoj koncernantaj ekologion kaj komputikon evidente plimultigxis. La vortoj, inkluzive de la propraj, rilatantaj al politika situacio de la mondo, ricevos kompreneble gxisdatajn difinojn kaj informojn. Ni ankoraux ne povas difini precizan daton por la livero de la "manuskripto", sed ni jam ekvidas la finon de nia laborado. Michel Duc Goninaz el Sennaciulo, majo/97 *************************************************************************** 20 % rabato por esperantistoj! ============================== Pribylina estas malgranda urbeto en Slovakio proksime al Poprad, tamen gxi estas internacie konata pro la tiea "Hotelo Esperanto". En la granda salono de tiu gastejo fondigxis en 1969 la Slovakia E-Asocio (bronzaj memortabuloj cxe la enirejo gxis hodiaux atentigas pri tio), kaj majfine cxi-jare samloke kunvenis la refonda konferenco de la nova slovakia E- organizo. Slovakia E-Federacio, SKEF fakte estas kunigxo de 3 regionaj societoj sur federacia principo kunigante ties 22+204+84 membrojn en unuecan landan organizon. Prezidanto de la nova asocio igxis Juraj Gondzur (Levocxska 3, Zilina), la sekretario: Lucia Fedorova (Nam. L'Fullu 17, Zilina). Enkadre de la fonda konferenco okazis la ceremonia subskribo de protokolo inter SKEF kaj la direktoro de la hotelo pri la estonta kunlaboro, surbaze de kio cxiu esperantisto (ankaux individue vojagxanta) ricevos estonte 20 %-ojn de rabato el cxiuj lokaj prezoj! Por ricevi la rabaton necesas prezenti validan membrokarton de E-organizo (ne nur de SKEF, sed ankaux de UEA aux de alia landa organizo!) La sola makulo en la afero estas, ke momente ankoraux neniu en la 80-lita hotelo parolas la Internacian Lingvon, sed la direktoro pretas dungi iun por tiu celo, aux instrui la lokajn laborulojn - se fakte venos vizitantoj kiuj parolos cxe la akceptejo ne slovake aux hungare aux angle... L. S. *************************************************************************** Aperis la ZEO-libro! ==================== Antaux kelkaj semajnoj aperis en eldono de UEA la libro "Monumente pri Esperanto". Gxi rezultas el 30-jara laborado de Hugo Rollinger, kiu kiel komisiito de UEA kolektis informojn pri cxiaspecaj ZEO-j, t.e. Zamenhof/Esperanto-objektoj: stratoj, placoj, parkoj, pontoj, konstruajxoj, skulptajxoj, sxipoj, ecx asteroidoj portantaj la nomon de Zamenhof aux de Esperanto. Rollinger registris entute 1044 ZEO-jn en 54 landoj de 5 kontinentoj. Tiu tasko postulis de li ne nur zorgeman administradon sed ankaux multe da persistemo, inventemo kaj detektiva kapablo. La libro enhavas ne nur lauxlandan liston de la ZEO-j kun indiko pri la loko kaj la jaro de la ekesto, sed ankaux artikolojn, kiuj atentokapte rakontas kolorplenajn historiojn de multaj el ili. La 111-pagxa abunde ilustrita libro estas redaktita de Thomas Bormann. La libro "Monumente pri Esperanto" kostas 18 NLG kaj acxeteblas cxe UEA- kaj aliaj libroservoj. CO *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Ankaux Nanovszky en AIS ======================= En la semajnfino de la 14-a gxis la 16-a de marto 1997, la senato de AIS San-Marino kunvenis en Weihenstephan, Germanio. Senatano O Prof. Quednau de la universitato de Munchen invitis siajn AIS-kolegojn al la forstscienca fakultato. Prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS, povis raporti pri sia kunveno kun Mihail Gorbacxov, al kiu li transdonis lian alvokodokumenton al AIS. Programdecidoj estis faritaj por la venontaj AIS-studkonferencoj en Bydgoszcz (Polio), Sibiu (Rumanio) kaj Rimini / San-Marino. Bedauxrinde montrigxis, ke ne eblos oferti plenan kursprogramon por la planita studkonferenco "AIS-IKU" dum la Universala Kongreso de UEA en Adelaido (Auxstralio). Tial IKU cxi-foje konsistos nur el unuopaj prelegoj, kaj ne okazos pli longdauxraj kursoj. Dum la kongreso de 1998 en Montpellier (Francio), AIS kaj UEA intencas denove oferti allogan kursprogramon al la UK-partoprenantoj, kiuj rajtos partopreni cxiujn kursojn de AIS-IKU sen pagi kotizon al AIS, same kiel jam en Tampereo kaj Prago. Aparta plezuro por la senato estis, voki la multjaran hungaran ambasadoron en Moskvo, d-ron Nanovfszky Gyorgy, kiel profesoron al la teknika sektoro de AIS. Nanovfszky estas ne nur konata lingvisto, sed ankaux sindedicxa esperantisto. laux Informofico de AIS reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/ *************************************************************************** Profesia komputila ludo ======================= Mi volas atentigi vin al tute nova (t.e. ankoraux ne internacie acxetebla) komputila ludo por IBM-kongruaj komputiloj. Estas klasikstila platform-ludo en tre alta kvalito, grafike kaj sone - en Esperanto! Vizitu la retpagxon de la ludo kaj akiru senpagan, plene ludeblan demoversion cxe: http://www2.dk-online.dk/users/games/index_eo.html inf: Jacob Nordfalk *************************************************************************** 365 tagoj el la Biblio ====================== Antaux nelonge mi eldonis novan libreton "365 Tagoj el la Biblio." Gxi enhavas mallongajn legajxojn el la Biblio por cxiu tago de la jaro, kaj gxi ankaux estus bona libro por tiuj, kiuj lernas Esperanton. Mi ofertas tiun libron senpage al tiuj, kiuj sxatus havi gxin, do ankaux al legantoj de EVENTOJ. Mi tre volonte sendos senpagan ekzempleron de la libro al tiuj legantoj, kiuj petas gxin de mi. La libro haveblis en la kongresa libroservo de la pasinta UK en Prago. Laux mia opinio, gxi estas valora kaj tauxga legajxo kaj por komencantoj kaj por pli spertaj Esperantistoj. Jerald Veit, Kristana Inform-Centro 3578 S. Taylor Ave., Milwaukee, WI 53207-3439, Usono Rete: JVeit@forigu.doc.gov *************************************************************************** Speciala monero kaj posxtmarko ============================== Lige al la 1-a kongreso de kroatiaj esperantistoj la kroata posxto eldonis specialan koverton kaj posxtmarkon (kun portreto de Zamenhof) en valoro de 1,2 kunaoj (dimensio: 40x36 mm, 350.000 ekz), uzis unuatagan stampilon en Zagrebo kaj Slavonski Brod. Krom la supraj filatelajxoj, estas emisiata ankaux numismatikajxo: speciala monero de 25 kunaoj (cx. 7.5 germanaj markoj). Post Polio kaj Kubo Kroatio estos tria lando, kiu havos "Esperantan" moneron. Gxi ne estos produktita nur por kolektantoj, sed gxi cirkulos kiel regula pagilo en la sxtato! Okaze de la kongreso gxi ankoraux ne elvenis el la monforgxejo, kaj esperantistoj esperas renkonti "sian" moneron en la vendejoj kaj bankoj en junio. Kaj la monero kaj la posxtmarko estas ornamitaj per la kongresa emblemo. S. Sx. *************************************************************************** Elektrotekniko ============== Kiel multaj el vi probable jam scias, oni nuntempe revizias la tutan PIV- on. La reviziado jam progresis, sed mankas ankoraux revizianto por la fakoj "elektro" kaj "elektrotekniko" (kiuj estos versxajne kunigataj en la nova eldono). Se vi konsideras vin sperta pri tiu fako, kaj pretas kunlabori, anoncu vin cxe Claude Roux (16 bd. des Pius, Les Borels, FR- 13015 Marseille, Francio. Rete: claude.roux@forigu.VMESA12.U-3MRS.FR), kiu kunordigas la revizion de la fakaj terminoj. laux sce *************************************************************************** INTERRETO ///////// Ankaux "esperanto.org" registrita! ================================== Gxis nun jam ekzistis la retregiono "esperanto.net", pluraj landaj E- regionoj kaj nun la organizo "InterNIC Registration Services" registris ankaux "esperanto.org" La proceduron por rezervi la regionnomon "esperanto.org" por la organizajxo "Esperanto" finfaris David Harris (42326 Gatewood Str. Fremont, CA 94538-4126, USA, retadreso: zonker@forigu.semo.tio.net), kiu ankaux prizorgas gxin, pri la teknikaj aferoj zorgas Jeffrey Komori (jeffk@forigu.ricochet.net). Estas planata funkciigi la regionnomon kiel vera centro de Esperantaj retaferoj, ekz. per akcepto aux speguligo de retpagxoj, startigo de diversaj korespondaj listoj ktp. Detaloj iom post iom aperas cxe: http://www.esperanto.org/ *************************************************************************** Esplorroboto komprenas Esperanton ================================= EuroSeek, la euxropa alternativo al la usonaj esplorrobotoj Altavista, Lycos kaj Yahoo! celas farigxi unu el la gvidaj internaciaj robotoj por la esplorado de la interreto. Tion ili provas atingi donante al la uzantoj la eblecon mem elekti la lingvon uzata por la esploro, kaj ne esti devigata uzi la anglan. Oni povas jam nun elekti inter 40 malsamaj lingvoj, de la bretona gxis la turka. Nun ankaux Esperanto estas inter ili. Oni ne bezonas logxi en Euxropo por uzi EuroSeek. Gxi estas atingebla de kie ajn cxe la adreso: http://euroseek.net/ Franko Luin franko@forigu.esperanto.se ***** nur por la retposxta versio ***** En Esperanto oni indikas la preferojn de sia esploro, indikante la vorton, nomon aux frazeron, kiun la roboto trovu. Sed eblas ankaux precizigi, ke la roboto trovu nur dosierojn en specifa lingvo aux lando. En tio EuroSeek estas por nun unika. En Esperanto aperas poste la raporto pri tio, kio estis trovita. Sed ankaux la ceteraj partoj estas Esperantigitaj, ekzemple la tekstoj, kiuj klarigas la funkciadon, kaj aliaj. Sed ne cxio estas en Esperanto. Aperas sur la diversaj pagxoj anglalingvaj anoncoj kaj tekstoj, kiuj estas komunaj por multaj lingvovarioj. Se oni indikis, ke EuroSeek trovu dosieron en Esperanto, oni konsciu, ke gxi nur raportos pri dosieroj, kiuj havas informon pri lingvo en sia "kapo", t.e., ke ili komencigxas per [HTML lang="eo"]. Dosieroj sen tia indiko estas por gxi lingve anonimaj. EuroSeek indeksis gxis nun la enhavon de 8 milionoj da ttt-dosieroj, sed atingos dum la venontaj monatoj 30 milionojn, kio igos gxin minimume same ampleksa kiel Altavista. Nur post tiu ampleksigo la raportado pri esperantaj dosieroj estos fidinda. Pli frue tiu informo ne estis registrita. Franko Luin franko@forigu.esperanto.se *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Euxropo-Azio '97 ================ Urala E-Societo inter 09-17 auxgusto 1997 en Jekaterinburg (Rusio) organizos internacian arangxon Euxropo-Azio '97. En la programo: Nia mondo en la tria jarmilo, Esperanto post la jaro 2000, laborgrupoj pri informado, eksteraj rilatoj, komputado, instruado kaj kulturo, pikniko cxe la limo inter Euxropo kaj Azio, ludoj, kvizoj, loterio, konkursoj... ktp. Estos prelegoj - diskutoj pri pluraj movadrilataj temoj (la organizantoj sxatus vidi en la konferenco reprezentantojn de diversaj tendencoj kaj organizoj) oni faros ekskursojn kaj partoprenos en la urba festo. La kotizo varias de 40 gxis 70 USD (plus la restadkostoj). Pliajn informojn vi povas ricevi cxe: pk. 67, RU-620077 Jekaterinburg-77, Rusio. Rete: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su *************************************************************************** Lerni Esperanton en Svedio ========================== La intereso post la 5 radioprogramoj en la sveda sxtata edukradio notinde kreskis, ecx kelkaj gimnazioj nun planas startigi proprajn kursojn. La nova kursejo en Lesjofors jam estas funkcianta. Cxi tie okazos la 8- semajnaj kutimaj kursoj, kiujn jam partoprenis 38 nacianoj. La kurso por komencantoj okazos inter 28.08. - 15.10.97 kaj por dauxriga nivelo 27.10. - 19.12.97. Detalajn informojn oni povas ricevi cxe: Esperanto-Centro Stiftelsevagen 1. SE-68096 Lesjofors, Svedio *************************************************************************** Reklamo: Ni renkontigxu en Euxropa Esperanto-Festivalo 1997.07.31-08.05. pk. 193, HU-1368 Budapest *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 27-29.06. 55-a Norvega E-Kongreso, Marvik. Inf: Knut Lyngstad, Paul Fjermstads vei 41, NO-7017 Trondheim, Norvegio. 27.06-01.07. Boatado-97! Inf: Svetlana Ejst, a/ja 130, RUS-197022 Peterburg, Rusio. Tel. +7-812-1360229. Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru 27.06-11.07. Internacia E-Feriado ELK 97. Inf: Bialistoka E-Societo, skr. p. 67, PL-15001 Bialystok, Polio. Tel: +48-85-750791. 28-29.06. Claude Piron en KCE-monatfino. Inf: Pf. 311, CH-2301 La Chaux- de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-9267407. 28-29.06. Someraj tagoj de Finnlanda E-ista Junulara Organizo, proksime al Tampere. Inf: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A, SF-20140 Turku, Suomio. Tel: +358-2-2305319. 28.06-06.07. Meznorvega Jubilea Renkontigxo, MJR. Nuligita! 29.06. Turisma E-Festo, Fontevraud. Inf: CCAE, 6 rue du Bois, FR-49000 Angers, Francio. Tel: +33-2-41668336. 29.06. Jarpikniko kaj Gxardenfesto, Huizingen. Inf: Marcel Delforge, 16 rue des Glacieres, BE-6001 Charleroi, Belgio. Tel/fakso: +31-71-431413. 29.06-05.07. Hungaria Esperantista Semajno, Budapest. Inf: Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 29.06-07.07. 47a Kongeso de KELI, Zalaegerszeg. Inf: S-ino Elizabeta Kaszab, Karinthy Frigyes u. 5, HU-1117 Budapest, Hungario. 29.06-12.07. Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov. Inf: E-Klubo, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. 30.06-04.07. Blua aventuro, Jyvaskyla. Inf: Seija Kettunen, Keihasmiehenk. 3, FIN-40630 Jyvaskyla, Suomio. Tel: +358-14-254609. Rete: matlah@forigu.sci.fi 30.06-06.07. Kafoklacxa Internacia Somera renkontigxo (KISO) en Marburgo. Inf: Marburga Espernto-Grupo, Kaffweg 9b, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. Tel: +49-6421-27889. 01-06.07. Nigramara ferio-semajno. Inf: Esperinform, ingx. B. Leonov, Pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 02-04.07. Ekologia seminario "Harmonio kun naturo estas la fundamento de sana vivmaniero". Inf: Sergej Sxarov, a/ja 130, RUS-197022 Peterburg, Rusio. Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru 04-06.07. Somera Tutlanda Kunlogxado en Koreio. Inf. Korea Esperanto- Asocio, C.P.O. Kesto 4258, Seulo 100-642, Koreio. Telefakso : +82-2-741- 1291. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr 04-08.07. 11a Internacia Medicinista E-Konferenco, Krokovo. Inf: UMEA, Shinoda-Kuracejo, str. Centralna 32, PL-31-586 Krakow, Polio. 05-06.07. 31-a Fervojista Amika Renkontigxo, Nagymaros. Inf: Hungara Fervojista Esperanto-Asocio, pf. 7., HU-1378 Budapest, Hungario. 05-12.07. 63-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj, Kiev. Inf: Ludmila Galickaja, ul. Sverdlova 186/III. UA-286018 Vinnica, Ukrainio. 05-12.07. 20-a Somera Esperanta Familia/Feria Tendaro, Thomsdorf apud Feldberg. Inf: Eckhard Raabe, Staakener Heuweg 1, DE-14612 Falkensee, Germanio. Tel: +49-395-4221398. 06-11.07. E-kursaro cxe la Universitato de Hartford. Nuligita! 06-20.07. Kursoj por komencantoj kaj por praktikantoj, Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo, Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33-2- 41891034. 07-15.07. ICEM Esperanto-Renkonto 1997, - nuligita! 08-13.07. 7-a Internacia E-Kongreso, 7-a Euxropa E-Forumo, 56-a Hispana E- Kongreso, Valencia. Inf: Grupo Esperanto de Valencia, Gran Via Fernando el Catolico 45-3a, ES-46008 Valencia, Hispanio. Tel: +34-6-3401369. Fakso: +34-6-3849616 Rete: a-casquero@forigu.redestb.es 09-12.07. Praktikado de la lingvo, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-459-428074. 10-31.07. 30-jara Jubilea E-Laborbrigado. Inf: Esperinform, ingx. B. Leonov, Pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 11-20.07. Unua somera e-lernejo. Inf: Gradimir Gradicx, Svetog Save H-15, YU-74270 Teslicx, Bosnio kaj Hercegovino. Tel: +381-74-735573, fakso +381- 74-731063. Rete: esperokg@forigu.pesha.bc.rstel.net 12-13.07. 2-a Somera kunlogxado. Inf: Peng Zhengming, 301-3-2, Weiyuan Xiaoqu, Wuchang, CN-430070 Wuhan, Cxinio. Tel.: +86-27-7818012. Rete: dedhea@forigu.publik.wh.hb.cn 12-14.07. 45-a Kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, apud San Francisko. Inf: ELNA, P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. Tel: +1- 510-6530998, fakso: 1-510-6531468. Rete: elna@forigu.netcom.com 12-17.07. 33-a Brazila Kongreso de E-o. Inf: Brazila E-Ligo, C.P. 3625. BR-70084-970 Brasilia DF, Brazilio. Tel: +55-61-2261296, fakso: +55-61- 2264446. Rete: bel@forigu.brnet.com.br *************************************************************************** M O V A D O /////////// La unua kongreso... =================== Inter kroatoj Esperanto hejmas jam 9 jardekojn, tamen la unua landa E- kongreso okazis nur fine de majo cxi-jare. (Kroatio historie estis parto de diversaj aliaj regnoj). La nunan kongreson, allogintan 157 partoprenantojn el 12 landoj malfermis Dalibor Brozovicx, akademiano pri sciencoj kaj artoj (krome prez. de la asocio). Krom multaj prelegoj kaj kunvenoj okazis ankaux ekspozicioj (i.a. pri la lernolibroj laux la Zagreba Metodo, kiu havas 21 eldonojn en la euxropaj lingvoj + japana, korea kaj kirunda), teatra premiero de "La angxeloj de Babelo" prezentita de la Studenta E-Klubo, nun festanta sian 40-jaran ekziston, recitalo de Vida Jerman, estas eldonitaj antologio de kroataj unuaktaj dramoj, ecx speciala posxtmarko kaj monero! S. Sxtimec *************************************************************************** Samseksamo: 100! ================ La bulteno "Forumo" - organo de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG antauxnelonge aperigis sian 100-an numeron. La jubilea numero enhavas i.a. ampleksan artikolon de John Wells pri la estontaj taskoj de LSG kaj historian retrorigardon de Peter Danning. LSG estis fondita gxuste antaux 20 jaroj, la fonda kunsido okazis en 1977 en Twickenham (apud Londono). La bulteno nun estas legebla ankaux perrete cxe http://www.esperanto.net/lsg/forumo/ En Interreto estas aperigata nur la teksta parto de la gazeto, en la presita versio estos fotoj kaj aliaj ilustrajxoj. *************************************************************************** Cxu UK en Israelo? ================== Jam de pluraj jaroj israelaj esperantistoj konsideras okazigon de la Universala Kongreso en Israelo. Neniam antauxe okazis UK en la Mezoriento. En la jaro 1967, la UK devintus okazi en Tel Aviv, sed pro la milito gxi estis lastmomente movita al Rotterdam (cetere, TEJO jam kongresis en Israelo en 1987). Depost la degeligxo de la politika situacio en la regiono komence de la nauxdekaj jaroj, Israelo farigxis populara kongreslando kaj allogas multajn internaciajn konferencojn. Sekve de tiuj sxangxoj, Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) invitis UEA kongresi en Tel Aviv (unue por la jaro 1999, kaj post la decido pri al Berlina UK - por 2000). Oni trovis tre tauxgan kongresejon sur la turisma marbordo. ELI ricevis favorajn leterojn ankaux de la ministro de turismo kaj de la urbestrejo de Tel Aviv, kiuj promesis subteni la kongreson. Eldad Salzman eldad@forigu.netvision.net.il Rim: Osmo Buller meze de junio vizitas Israelon por esplori la eblecojn, kaj nur poste la estraro de UEA decidas inter la kandidatoj Tel Aviv kaj Zagreb. - ndlr *************************************************************************** 40 prelegoj en 2 tagoj ====================== Por festi la 30-jaran ekziston de la Esperanto-Fako en la budapesxta universitato ELTE estis arangxita jubilea konferenco la 17-18-an de aprilo, kion partoprenis cx. 100 personoj el pluraj landoj. En la du tagoj estis prezentitaj cx. 40 mallongaj prelegoj en 4 sekcioj (E-kulturo, instruado, lingvistiko, movadhistorio), i.a. de W. Bormann (DE) D. Blanke (DE), B. Wacha (HU), Ch. Lavarenne (F), M. La Torre (IT) I. Koutny (HU-PL) ktp. (Plej grandan diskuton elvokis la prelego pri la (fi)konsuminstiga karaktero de rauxmisma ideologio.) Pri la regal-akcepto kaj vespera kunveneblo zorgis la oficejo de HEA. La prelegoj de la bonsukcesinta konferenco lauxplane aperos ankaux libroforme cxe ELTE. *************************************************************************** Neonreklamo! ============ La cxi-jara printempo portis plurajn sukcesojn por la koreia E-movado. Ne eblas suficxe emfazi la gravecon de movadaj oficejoj. Korea E-Asocio, KEA havas 6 filiojn en la lando, kaj 2 el ili ekhavis propran oficejon, kaj ankaux la centra oficejo translogxigxis en la cxefurbon. La filio Taejon-Chungnam havas propran oficejon jam ekde 1991 (danke al la mecenato LEE Okwon), kaj en februaro gxi translogxigxis al nova, 50 m2- a ejo. Adreso de la oficejo: Taehungdong 210#2, Chunggu, Taejon, 301-010 Koreio. Tel: +82-42-2523709, fakso: -2572319 Translogxigxis ankaux la centra oficejo de la asocio de la gxisnuna najbarurba ejo en la centron de Seulo. La nova, 100 m2-a ejo kostis 200 mil guldenojn, kaj oni atendas, ke gxi motoru por oftigi renkontigxojn, kunvenojn kaj kursojn. KEA havas la ambicion ecx konstrui propran domon! La nova adreso: Nagwondong 50-9, Chongnogu, Seoul, 110-320 Koreio. Tel: +82-2-7411290, fakso: -7411291 Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr Ankaux la filio Taegu-Kyongbuk malfermis sian novan ejon en marto. La 70 m2-a ejo kostis 50 mil guldenojn, kovrita parte de la "Fondajxo Domo" parte de individuaj donacoj. Dum la inauxgura festo, la administranto de la Fondajxo malkasxis al eksterfiliaj partoprenantoj la "sekretan metodon" de la kolektado: cxe la fino de monataj kunvenoj li starigxas kaj deklaras: "Nun estas tempo por la Fondajxo Domo" - kaj apuduloj komencas eltiri monbiletojn el sia monujo - kion sekvas la aliuloj. Tiel la membroj de la filio farigxis auxtomataj mon-eligantoj... Pli ol dekjara tia kolektado konstruis la fundamenton de la hodiauxa oficejo en tre trafike bona loko. La filio krome starigis altiran kaj grandan lum-anonctabulon, kiu bone videblas cxiudirekte por piedirantoj kaj veturantoj en la bulvarda krucigxo. Adreso de la oficejo: Hasodong 31-2, Chonggu, Taegu, 700-210 Koreio. Tel: +82-53-2542845, fakso: -2533414. Choe Taesok *************************************************************************** Buse al la ekspozicio ===================== AEH (Asocio de E-Handikapuloj) en mezo de aprilo organizis auxtobusan ekskuson al la Varsovia ekspozicio "De Komenio gxis Zamenhof", okazinta en la Cxeha Kulturcentro. La vojagxon partoprenis esperantistoj el 21 lokoj de Cxehio. J. R. *************************************************************************** Ne plu en la angla... ===================== La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj rifuzis plu uzi la anglan lingvon en siaj kutimaj semajnaj preskonferencoj. La proparolanto Shen Guofang deklaris: "Nesxangxebla decido: ... mi respondos nur demandojn, faritajn en la cxina lingvo. Kompreneble, se tio faras al vi nevenkeblajn malfacilajxojn, mi eble respondos al anglalingva demando, sed la respondo nepre okazos en la mandarena." La nova regulo validas ekde septembro kaj estas atakata de multaj jxurnalistoj, kiuj nur parolis la anglan. Ili akuzas la cxinojn per nacionalismo, sed laux la cxina repliko la eksterlandaj jxurnalistoj devas cedi siajn sxovinismajn lingvajn ideojn! laux China News Digest el ELNA Update 3/96 *************************************************************************** Vojoj al la publiko =================== Laux la kolektitaj datumoj trovigxas Esperanto-bibliotekoj kaj -muzeoj en la sekvaj landoj: Auxstralio, Auxstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Cxehio, Suomio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Luksemburgio, Nederio, Norvegio, Polio, Svedio, Svisio, Usono. Aldonendas, ke parte temas pri veraj Esperantaj- kaj parte pri aliaj institucioj kiuj eldonas/-is Esperanto-version de katalogoj aux varbiloj. Apartan atenton meritas muzeoj, kiuj utiligas la internacian lingvon por prezenti siajn ekspoziciitajxojn al la vizitantoj, ekz. la muzeo "Plantin- Moretus" en Antwerpen, kie oni disponigas al la vizitantoj E-lingvan muzean gvid-kasedon. C. Borremans *************************************************************************** Buroa stato =========== E.R.A. "espERAnto" Radikala Asocio oficiale petas al la "Euxropa Buroo por la Malpli Disvastigxintaj Lingvoj" ke Esperanto eniru gxin, laux cxiuj efikoj de la funkcia mekanismo. Dokumento prezentita de Giorgio Pagano, la sekretario de E.R.A. ERA estas la unua euxropa asocio kiu respondas al la alarmo lancxita de prof-ro Krauss (Fairbanksa Universitato, Alasko) pri la morto de preskaux 2000, de la 6000 lingvoj de la mondo kaj pri la antauxvidebla malapero de 90 procento de la monda lingvokultura havajxo gxis la venonta jarcento. Fronte al tiuspeca perspektivo, laux kiu, evidente, la unuaj mortontoj estas la minoritataj lingvoj, ni pritaksis nepre grave la komunan kunpremigxon de cxiuj minoritataj lingvaj realajxoj, sendepende de iliaj originoj. Se vivanta homo naskita per provtubo devas posedi cxiujn rajtojn kiel la "lauxnature koncipita", ankaux minoritato kun diaspora karaktero kiel la esperantista kaj Esperanto-parolanta, (kvankam naskigxinta ne el teritoria estajxo sed el kultura bezono, igxante fakta minoritato) kiel cxiuj aliaj, havas la rajton sin defendi kaj esti defendata. - Euxropa Parlamento en sia oficiala dokumento (Opinio Patterson de la 1980.07.09, PE 64.563/def) asertis, ke en Euxropo la uzantoj de la lingvo Esperanto nombras preskaux 10 milionojn da homoj; - jam ekde kelkaj jaroj Esperanto estas agnoskata kiel literatura lingvo de PEN-Klubo Internacia; - la itala Ministerio pri Publika Instruado (dua nur post la finnlanda) dedicxis al tiu idiomo eseon de preskaux 40 pagxoj kaj dissendis gxin al cxiuj lernejoj de la Itala Respubliko la 10-an de aprilo 1995 (Oficiala Bulteno de Ministerio de Publika Instruado, n-ro 21-22, 1995); - la Sankta Papo uzas Esperanton, seninterrompe ekde la jaro 1994, inter tiuj, tre malmultaj lingvoj de la mondo (kvindeko), per kiuj cxiujare disdonas la kutimajn "benojn" "urbi et orbi" okaze de Kristnasko kaj Pasko. Cxio dirita - kune al la fakto ke, jam de tri jaroj, ERA plutenas formalajn interrilatojn kun la Itala Komitato de la "Buroo" - permesas al ni opinii ke ekzistas kialoj, pli ol konkretaj, por akcepto de nia peto. Giorgio Pagano * * * Noto pri "espERAnto" Radikala Asocio "Esperanto" Radikala Asocio estas elstara asocio inter la esperantista kaj Esperanto-parolanta komunumo - ne nur de itala, sed ankaux de euxropa kaj internacia. ERA estas asocio sen profitaj celoj. Malgraux gxia antauxnelonga naskigxo (fino de la 80-aj jaroj) gxia politik-kultura agado atingis plurajn sukcesojn. Jen la plej signifaj: - En Italio: Pristudo kaj Cirkulero 126 de 1995.04.10 de Ministerio pri Publika Instruado. En 1996 E.R.A. estis ankaux legitimata organizi cxitemajn gxisdatigajn kursojn por la instruistoj de la italaj lernejoj. Nuntempe estas preskaux 90, la italaj instruistoj kiuj profitas de tiu oportuno. - En Euxropo: en 1996 Euxropa Unio aprobis projekton de ERA, por entute 170 milionoj da italaj liroj, pri la "Kostoj de la euxropa lingva (ne)komunikado" kiu utiligas la elstaran direktoradon de la Nobel- premiito 1994 por ekonomio, la germana Reinhart Selten. - En internacia nivelo: en la jaro 1994 UNESKO aprobis kaj financis gxian projekton pri utiligo de Esperanto por interrilatigi lernejojn kaj instruistojn de lingvoj minoritataj (kaj ne-) en la tuta mondo. Estis 105, el 29 landoj de la mondo, la lernejoj kiuj - dum nur unu lerneja jaro - sukcesis interrilate dialogi. Kontaktadreso: ERA, "espERAnto" Radikala Asocio Via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, Italio Tel. +39-6-6897914 Retposxto: E.R.A.@forigu.agora.stm.it http://www.esperanto.stm.it - laux komuniko de ERA - *************************************************************************** LETEROJ DE LEGANTOJ /////////////////// Tamen ne oficiale... ==================== Reage al la artikolo "Esperanto oficiale en Irano" en Eve-109: En Irano la malgrandaj fondajxoj aux kompanioj estas aux profitdonaj aux senprofitaj. Tiu, laux s-ro Torabi "instituto" estas falsa traduko de la anonco de neprofitdona firmao en cxiutaga anonc-bulteno pri firmaoj kaj fondajxoj, kiuj cxiujare devas raporti nur al la ministerio pri financo. Gxi havas do, nenian rilaton al junularo (IREJO) aux iu kultura agado. Cxia agado por junularo (la plej tikla afero por la registaro) devas esti sub la direkta kontrolo de la Organizajxo pri Junularo de la Prezidanto de la Respubliko. Per la nomo "esplorado pri Esperanto" kiel la subjekto por la instituto, gxi devas esti sub la kontrolo de la ministerio pri Islama Gvidlinio. Ili povas esplori, sed publikigi gxin estas tute ekster la permespovo de la firmaoj. Oni atentu, ke la fondinto ne estas s-ro Torabi, cxar ecx tiaj firmaoj bezonas universitatnivelan edukadon, kiun li ne havas. Plena nomo kaj adreso en la redakcio *************************************************************************** En la rusa ========== Mia edzino havas amikon en Israelo, kiu sendis al ni tiulandan gazeton en la rusa (!). Jen kion mi legis: "En Tel-Aviv aperis leganto-maniulo. Li enrompigxas en libromagazenoj kaj legas skrupule gxis truoj cxiujn havatajn ekzemplerojn de Eventoj". Mi ne kredis miajn okulojn... Eugeny S.Perevertajlo, Tasxkent, Uzbekio *************************************************************************** Pacaj batalantoj ================ Kun bedauxro mi informas vin, ke mi ne reabonas al 1997. La enhavo ne multe valoras al mi. Mi malkonsentas kun la sinteno de la auxtoroj pri movadaj temoj. Kaj malgraux iu kontrakto inter vi kaj ILEI ne multe aperas pri tio. Mi jam ricevas suficxe da bagatelajxoj en la revuo Esperanto. Ekzemploj de miaj interesoj estas manifestacio cxe UNO en Novjorko pro misuzo de mono por tradukado, dum nur triono de tiu 100 m USD jare pagus la koston de medikamento, kio savus la vivojn de 5000 infanoj tage. ...Aux, kial akcepti la fusxan rekomendon de ICAO en 1951 uzi la anglan por aviado?? En la dokumentoj de ICAO mem oni diras, ke estas nur provizora rekomendo. La nebonaj lingvaj trajtoj de la angla (ekz. dissplitigo de la vokalkampo en 12 partojn, kaj nekuracebla problemo pri literumado) sendube kauxzis la lastatempan kolizion en Hindio inter kazaha kaj sauxd-araba aviadiloj?......Kial ni silente toleras la neglekton pri alfabeteco por infanoj de la eble 2800 etnaj grupoj kiuj ne posedas skriban lingvon??? Efektive, kial ni estas sidado, ne movado? Kie estas la "pacaj batalantoj"? Kent Jones 102252.3271@forigu.CompuServe.com Rim: Kara Kent Jones, ni bedauxras sed komprenas vian decidon. Eventoj havas la profilon peri (!) informojn pri la okazajxoj de la E-movado, sed ne prenas la taskon okupigxi pri miloj de aliaj sociaj problemoj. Ni povas nur disvastigi la akiritajn informojn, sed ne ni mem faras ilin! La samo validas ankaux pri ILEI. Ni povas aperigi nur tiujn informojn, kiujn ni ricevas de ili... - Laszlo Szilvasi. *************************************************************************** Cxu kuragxaj francoj? ===================== Laux dirajxo francoj estas kuragxuloj, cxar ili instruis al la aliaj mangxi helikojn. Sed cxu ili kuragxus ankaux instrui al Esperantujo novan, pli bonan tradicion ol la gxisnuna? Tia malbona tradicio estas la cxiujara uzo de nova emblemo por la UK de UEA. UK ja estas kongreso gxuste de UEA kaj ne de la kongresurbo aux de la lando. Nekomprenebla estas, ke UEA cxiujare uzas diversan emblemon, kiu ne reklamas pri Esperanto, sed pri iu halo, frukto, besto aux tiaajxoj. Imagu, ke firmaoj kiel Esso, Shell aux McDonald's uzus cxiujare kaj cxiulande diversajn emblemojn? Ili jam komprenis la signifon de unueca emblemo, sed la E-movado ankoraux ne. Post la varsovia jubilea kongreso ni jam perdis 10 jarojn, ne uzante la novan tauxgan emblemon (ovoforma duobla E kun la stelo kaj vorto Esperanto) - pli gxuste tro malofte uzante gxin. Al la tamperea LKK mi multfoje proponis kaj akcentis la gravecon de la dauxra uzo de la sama simbolo, sed ili ne volis tion kompreni. Cxu trovigxas en la mondo tiel kuragxa LKK, ke ili komencos novan, pli bonan tradicion? Eble jam en Montpellier aux en Berlin? pema-z Pri la signifo de emblemo mi plene konsentas (cetere gxi estas baza instruo de cxiuj merkatikaj lernolibroj), sed sxajne komence oni devas venki la malemon de LKK-j pri ekstera reklamado (flagoj, transparentoj, urbaj afisxoj ktp). L. Szilvasi *************************************************************************** Kampanjo 2000 ============= La artikolo "Kampanjo 2000" de Renato Corsetti en la aprila n-ro 2 en Eventoj surprizas kaj gxojigas min. Fine UEA komencas rekoni la valoron de Ivo Lapenna. Mi deziras memorigi pri la "Skizo de Baza Programo por la Jaro de la Internacia Lingvo Esperanto", kiu klare montras, ke jam antaux 16 jaroj Lapenna pledis por la kunlaboro inter cxiuj E-organizajxoj. Mi opinias, ke estus utile publikigi tiun "Skizon" de lerte planita kampanjo, speciale pro la fakto, ke tre malmultaj esperantistoj sciis kaj scias pri gxia ekzisto. Birthe Lapenna *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Rezultoj de la poentokolekta konkurso - 97 ========================================== Finigxis la 7-a jaro de la Internacia Poentokolekta Konkurso honore al I. Szerdahelyi. Partoprenis en gxi konkursantoj el 22 landoj. Tio estas rekorda nombro en la historio de la konkurso. Jen la fin rezultoj: KOMENCANTOJ Bazlernejanoj ------------- 1. Gyongyi Siffel, Papa, HU. En sep turniroj de la konkurso sxi kolektis 135 poentojn (el 140 atingeblaj). 2. Maja Fisxer, Zagreb, HR. 129 p. 3. Natalia Djeri, Zagreb, 126 p. Mezlernejanoj ------------- 1. Iveta Reka, Miskolc, HU, 133,5 poentoj 2. Timea Nyaradi, Miskolc, 133 p. 3. Zeljka Betica, Zagreb, 132,5 p. * * * PROGRESANTOJ Bazlernejanoj ------------- 1. Bernadett Toth, el Kecskemet, HU, 137 poentojn. 2. Valentina Cxale, Zagreb, Kroatio, 126,5 p. 3. Mirela Mezak, Zagreb, 123,5 p. Mezlernejanoj ------------- 1-2. Eddy Derycke, Boulogne-sur-Mer, FR 1-2. Tibor Szabo, Kecskemet Kun la akireblaj pluspoentoj ili ambaux havas 141 poentojn. 3. Renata Szabo, Kecskemet, 138 p. * * * PLENAGxULOJ Ili konkursas en unu grupo, kaj la taskofolioj aperis en "Eventoj". Ankaux en tiu cxi jaro venkis Jindrich Tomisxek el Cxehio. kun 141,5 poentoj. La duan lokon okupas Monika Molnar (Hungario) kun 140,5 poentojn. Kaj nur duonpoenton malpli oni trovas cxe s-ino Janine Dumoulin el Francio, kiun oni trovas sur la tria loko. * * * La venkintoj cxe bazlernejanoj ricevis jarabonon al Juna Amiko, la ceteraj librodonacon - krom la diplomoj, kompreneble. En la grupoj de la mezlernejanoj, danke al la estraro de HEJ la venkintoj povos senpage partopreni Internacian Junularan Semajnon, IJS en Pecs. La ceteraj ricevas por la sama internacia renkontigxo 50 %-an rabaton. La plenkreskuloj estis premiitaj per diplomoj kaj valoraj libroj. Danke al mondonaco de s-ro Dieter Roote, Svisio du personoj el tiuj plenkreskuloj, kiuj solvis cxiujn sep taskofoliojn, ricevis po 50 CHF. La fortuno favoris Darlene Evans el Usono kaj Erkko Maki el Suomio. La unuaj taskofolioj por la venonta konkursojaro jam estas pretaj kaj de nun ili estas legeblaj sur la retpagxoj de la ILEI-Komisiono pri Konkursoj http://w3.datanet.hu/bxjg/esperanto/ Geza Kurucz *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Pirate - senlandlime! ===================== "Radio Senlandlimoj" estos sendostacio aktiva dum la periodo de la 1-a memoriga E-konkurso Girolamo Lucchetta (vidu Eventoj 125-126 p. 10). Gxi elsendas ekskluzive en Esperanto el diversaj lokoj. Speciala rememoriga QSL-karto konfirmos la raportilojn pri auxskulto de "Radio Senlandlimoj" sendota kontraux la raporto + 1 IRK. La konfirmkarto surhavos ankaux la elsendo-lokon. Elsendotagoj: dimancxoj la 1-a, 15-a kaj 29-a de junio, la 13-a kaj 27-a de julio. Eblaj frekvencoj: 391015 kHz, 627015 kHz, 698015 kHz. Elsendo-horoj: 9.00-9.45 UTC (aux nur se necesas: 21.00-21.45 UTC) La auxskultoraportoj estas sendendaj al: Radio Senlandlimoj CP 3, Succursale 10, IT-31100 Treviso, Italio. Rim: Laux fakuloj tre versxajne temas pri pirata stacio, ja en la brodkasta bendo la frekvencoj de sendostacioj estas tre strikte preskribitaj. Do, konfirmkarto de tia stacio havas altan valoron! - ndlr *************************************************************************** Radio Havano ============ La frekvenco al Euxropo estas 9550 kHz (31 metra bendo) je 19.30 kaj 22.00 UTC. Ofte Radio Havano elsendas programeron pri la ekonomia stato de la lando. Adreso: Radio Havano, E-Redakcio, Pf. 6240, Havanna, Kubo *************************************************************************** LIBROJ ////// Rerigardo ========= E-grupo de Nurnberg - la plej maljuna E-societo - eldonis brosxuron: Rerigardo-96. La dulingva eldonajxo resumas la agadon de la grupo kaj de siaj membroj, raportante pri ties eventoj: akceptado de pasport-servanoj, gxemelurbaj kontaktoj, vojagxoj, la praga UK ktp. La libreto estas havebla cxe: Anny Hartwig, Pirckheimer str. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ================== Mi tre bezonas korespond-adresojn por miaj 10-15-jaraj gelernantoj. Respondo certas! Nia komuna adreso: Esperanta klubo "Laro", a/ja 913, RU- 354000 Sochi, Rusio. Retpocxte: bespalov@forigu.sochi.ru * * * Mi estas 41-jara instruistino, patrino de 2 grandaj filinoj. Mi sxatas legi, vojagxi, korespondi. Mi sercxas samagxulojn el diveraj landoj. Mi esperas trovi novajn amikojn. Ilona Fedor, Komlosteto u. 46, HU-3533 Miskolc, Hungario. * * * 26 jara mi estas, oficistino, nun lernanta la lingvon, kaj sercxanta korespondantojn. Baessato Enrica, via B. da Limena, I-35010 Limena, Padova, Italio. * * * Mi lernis Esperanton, sed mi ne suficxe uzas gxin. Mi sercxas amikojn kaj samideanojn por disvastigi informojn pri esperanto en Rusio. Anatolo Guk, Pocxtamt, Pk. 43, 347900 Taganrog, Rostovskaja obl., Rusio * * * Kun hispana kaj usona esperantistoj pri cxiuj temoj. f-ino Dina Randriarimanana - Lot. 7- Cite Mandroseza - MG. 101 Antananarivo Malagasio * * * 27-j. oficistino, komencanto sercxas amikojn dise en la mondo. Bassan Cinzia, via Prati 6, Ronchi, I-35010 Villafranca, Padova, Italio. * * * Mi estas 16-jara lernantino kaj mi deziras korespondi kun knabo. Mi sxatus korespondi pri cxiuj eblaj temoj kaj el diversaj landoj. Marzena Spoczynska, ul. Kraszewskiego 4/59, PL-87-100 Torun, Polio. * * * Tutmonde pri cxiuj temoj, 17 jara komencantino. f-ino Hanitra Farasoa Ratsimizivason - MG. 116 Manjakandriana, Malagasio. * * * "Emirita pentristino, 61-jara dez. kor. kun francaj esperantistoj. Interesoj: pentroarto, jogo, politiko, scienco, astrologio. Galina Uljanova, str. Gerojev Severomorcev, 9/2-65, Murmansk, RU-183031, Rusio * * * Mi deziras korespondi kun 17 jara itala lernantino pri diversaj temoj kaj intersxangxi bildkartojn. Mindaugas Sxileika, Laisves 21, Raguva, LT- 5366 Panevezio Raj, Litovio. * * * Tutmonde kaj pri cxiuj temoj, 16 jara komencantino. f-ino Ralaimidona Antra Soafara Fenosoa - Lot.IA 25 - Ampiadinombalahy - MG. 116 - Manjakandriana, Malagasio. *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Informilo por interlingvistoj ============================= En Esperanto kaj diversaj naciaj lingvoj aperas pli kaj pli multe da ofte malfacile trovebla scienca materialo pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj, gravaj por sciencaj studoj kaj esploroj. Seriozaj interlingvistoj kaj esperantologoj klopodas sekvi la fakan literaturon. Tion grave faciligas Informilo por Interlingvistoj (IpI), kiun eldonas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo- Problemo (CED). La aktuala (tria) serio startis en 1992. Aperis gxis meze de 1996 entute 17 numeroj kun sume 156 pagxoj, plenaj de utilaj informoj, plejparte bibliografiaj. Jarabono por tri 16-pagxaj A5-formataj kajeroj kostas 10 guldenojn (por EU-landoj 10,60 NLG). Estas ankoraux riceveblaj ankaux la jarkolektoj 1992-1995 (po 10 NLG). Seriozaj interesitoj el landoj kun transpagaj problemoj povas lauxpete ricevi IpI senpage. Informilo por Interlingvistoj estas redaktata de d-ro Detlev Blanke (Otto- Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, Germanio), kiu volonte akceptas materialojn pri cxiuspecaj interlingvistikaj aktivajxoj, projektoj kaj publikajxoj. IpI estas abonebla cxe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando). *************************************************************************** INTERESE //////// Kie estas via vocxo? ==================== La avo kaj la avino kverelis, kaj la avino igxis tiel kolera, ke sxi ne plu alparolis sian edzon. La sekvan tagon, la avo jam plene forgesis la kverelon, sed la avino dauxre lin ignoris kaj ne alparolis. Nu, malgraux cxiuj siaj klopodoj, la avo ne sukcesis venki la mutan sintenon de la avino. Fine, la avo komencis trasercxi sxrankojn kaj tirkestojn. Tion li faris dum pluraj minutoj, gxis la avino ne povis deteni sin kaj ekkriis cxagrenita: "Cxu vi povas diri, kion diable vi sercxas?" "Danke al Dio mi trovis gxin!" - respondis la avo kun malica rideto. - "Vian vocxon!" el "La pregxo de la rano" de A. Mello trad. Liven Dek, el Antauxen, jan/97 *************************************************************************** Karesnomoj ========== Lastjare cxiuj 29 stacioj de la Kamaisxi-Linio de Japanaj Relvojoj (JR) ekhavis Esperantan karesnomon, cxar la loko, kie trovigxas la linio estas la hejmloko de Kenzi. Iu oficisto neesperantista de Orienta JR ekhavis la ideon, ke la stacioj havu Esperantan nomon. Esperanto sxajnis al li fresxa, kaj li nomis la staciojn helpate de SATO Sxoicxi: Cxielarko, Folkloro, Verda Vento ktp. Vojagxantoj gxuas etoson kvazaux en fremda lando. H. D. laux Novajxoj Tamtamas 118 *************************************************************************** Doktoro Petolanto ================= el "Euxro-humuro kaj sxercoj" de Doktoro Petolanto. 4-kaseda kolekto kun 2 tekstokajeroj en la libroservoj. * * * * * Sinjoro Antonio decidis iom kompletigi sian Esperanto-edukitecon kaj tiucele li aligxis al la Vespera Esperantologia Kurso en la Madrida Esperanto-Lernejo. Revenante hejmen post la lauxvicaj lecionoj li renkontas sian amikon, kiu ankaux estas esperantisto. Li volas imponi al li, do li demandas: - Cxu vi scias, kiu estis Julio Baghy? - Nee... - Tio estis fama hungara Esperanto-verkisto. - Kaj cxu vi eble auxdis pri Tonkin? - Nu, fakte neee... - Li estas universitata profesoro, aparte meritplena pro la restrukturigo de UEA... - Sed certe vi estas informita pri Bernard Golden...? - Lasu min, diable! Tute ne interesas min Baghy aux Tonkin. Kaj cxu vi scias, kiu estas Miguel M. Molera? - Molera...? Ne... - Gxuste cxi tiel mi supozis. Jen tiu Miguel M. Molera estas viro, kiu edukas vian edzinon, kiam vi partoprenas la lekciojn de la Vespera Esperantologia Kurso... * * * En unu el la Esperanto-Kluboj okazas solena kursofermo. La unuaj tri plej bonaj kursanoj ricevas premiojn. Tria loko - auxtomobilo Folkswagen Golf donaco de esperantisto-posedanto de auxtomobil-vendejo. Dua loko - sxtrumpetoj propramane trikitaj de la tre cxarma 18-jaragxa prezidantino de la klubo. - Tio estas skandalo! - diras samideano, al kiu oni atribuis la duan premion. - sxtrumpetoj faritaj de la prezidantino kiel la dua premio! Vian prezidantinon mi tuj enlitigus kaj... - Ho, ne, samideano! Tio estas la unua premio...! * * * Interparolas du intimaj amikinoj: - Auxskultu, Inge, kion vi diris al via edzo, kiam vi iris al la seks- rendevuo kun Werner? - Kiel kutime la veron! Mi diris al li, ke mi iras por subigi min al medicina kompara kontrol-esplorado... *************************************************************************** Reklamo: La firmao VV GARANT produktos por vi videoregistrajxojn pri solenaj familiaj okazajxoj ankaux en Esperanto! - tondado, muntado kaj sonigo - animad-ebloj, produktado de videoklipoj VV Garant P. Kascxak, Vazska 21, SK-82107 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-243316 *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO ////////// Internacia Junulara Semajno (IJS) ================================= 17.07-23.07.1997. P'ecs, Hungario Temo: Mez-Euxropo Mez-Euxropo - jam pri la nocio estas malfacile decidebla: cxu pli geografia, historia, kultura aux politika? Dum la lastaj jaroj certe la kvara estis la plej grava flanko, okazis regximsxangxoj en cxiuj landoj de la regiono. Kiel tiuj aferoj influis la vivon de la individuo kaj de la socio? Cxu estas sperteblaj similaj fenomenoj, aux preskaux cxio varias laux la unuopaj landoj? Oni tamen ne forgesu pri la historiaj radikoj de cxiuj okazajxoj en tiu cxi parto de la mondo, la plurcentjaran kunvivadon de pluraj popoloj sub diversaj regnoj. Kiel statas nun la rilatoj inter ili? Cxu Mez-Euxropo finfine povos ekiri al vera repacigxo? Ofte forgesite, sed almenaux same grave: la kultura flanko, kiu sxajnas esti forta ligilo inter la nacioj kaj landoj cxi tie. Tamen, cxu vere ekzistas ia simileco en la pensmaniero, de la subkonscia tavolo; cxu ni vere povas distingi iun speciale mez-euxropan brancxon de la euxropa kulturo, aux cxiuj tiaj provoj estas jam tute anakronismaj nun, en la epoko de la 'tutmonda vilagxo'? Cxu havas ankoraux sencon paroli pri tiaj geologiaj teritorioj, kiam la mondo sxajnas strebi al tuthomara, senpera kunligigxo tra la diversaj medioj? Atenton! Ne forgesu pri antaux- kaj postarangxoj de IJS! Unue: vi povos partopreni Memzorgan Lagumadon (MELA) en D‚legyh za, Hungario la antauxan semajnon en julio. Due: de IJS vi havos la eblecon rekte veturi al la 53a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Assisi - ni planas organizi komunan vojagxon por la partoprenantoj de ambaux arangxoj. Kotiztabelo A B C logxado domo 95 DEM 75 DEM 7500 HUF tendo 65 DEM 50 DEM 5000 HUF mangxoj kun 125 DEM 95 DEM 9500 HUF sen - - - Kategorio A (en DEM - germanaj markoj): cxiuj ceteraj landoj Kategorio B (en DEM): Albanio, la baltaj sxtatoj, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Cxehio, Kroatio, Polio, Rumanio, Serbio, Slovakio, Slovenio kaj la sxtatoj de eksa Sovetunio Kategorio C (en HUF - hungaraj forintoj): Hungario La bazaj logxkotizoj inkluzivas la programon kaj restadon en kvarlitaj cxambroj aux en propraj tendoj. Por havi dulitan cxambron vi devas krompagi 20 DEM / persono. Ricevas rabaton el la kostoj de mangxado kaj logxado: - personoj sub 15 jaroj: 15 DEM / 1500 HUF - personoj sub 25 jaroj: 10 DEM / 1000 HUF - membroj de HEJ: 1000 Ft (nur unufoje) - programkontribuantoj laux persona interkonsento Kotizo de partatempa partoprenanto estas la sesono de la plej alta kotizo multobligota per la nombro de tagoj pasigotaj. Por la tago kun la bala vespero oni devas krompagi 10 DEM. Vi povas pagi al - la konto 'IJSH-R' cxe Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ ROTTERDAM, Nederlando - Hungara Esperanto-Junularo, Pf. 87, HU-1675 BUDAPEST - la konto 11991102-02171825-00000000 Aligxoj ekvalidas post la alveno de antauxpago je 50 DEM (A), 20 DEM (B) aux 2500 HUF (C). Vian aligxilon sendu al: D'avid Alko GOLDEN Damjanich u. 1/c. I. 8, HU-8200 VESZPR'EM telefono: +36-88-424339 retposxto: goldend@forigu.hal2000.hal.vein.hu ------------------------------------------------------------- Aligxilo por IJS '97 en P'ecs Familia nomo: Sekso: _ ina _ malina Persona nomo: Naskigxdato (tt-mm-jj): __ __ __ Lando: Adreso (strato, domo): Posxtkodo: Adreso (urbo): Telefono: Fakso: Retposxto: Vegetarano: _ jes _ ne Mi deziras logxi _ en propra tendo _ en kvarlita cxambro _ en dulita cxambro Mi sxatus logxi kun: _ Mi volas esti memzorganto. _ Mi deziras partopreni nur partatempe, de ______ gxis _______. _ Mi bezonas oficialan invitleteron al Hungario. Mia pasportnumero: Programkontribuoj: *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 127, 1/junio-97 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ***************************************************************************