EVENTOJ 125-126 duobla numero (1+2/majo-97), retposxta versio ************************************************************* Lingva imperiigo ================ En Francio la parlamentanoj malpermesis uzadon de fremdlandaj vortoj kaj esprimoj tie, kie uzeblas samvaloraj franclingvaj. Sekve ekde nun ne estas permesate por franca gazeto aux radio publike uzi vortojn kiaj walkman, software aux on-line. Tiuj kiuj malrespektas tiun decidon, estos punataj tre severe. Tiom pri la kondicxoj en Francio. Similon oni devus decidi en cxiuj landoj! Jen iom pri la cirkonstancoj en Norvegio: Krom nia ekstrema naciemo ni ankaux volas esti eksterlandemaj, kaj post kiam nian landon post la dua mondmilito helpis la okcidentaj potencoj, ni preskaux servile adoras cxion, kio devenas de la angloparolanta parto de la mondo. La jena mito kriegas: "Se vi regas la anglan lingvon, la tuta mondo estas malfermita por vi!" Rezultigxis ekscesa uzado de la angla lingvo. Gxuste kiel okazis en Francio, ankaux ni ekhavis amasojn da vortoj el anglalingva origino, kaj dum ni samtempe ankaux suferas pro nia nacia minuskomplekso, ekestis cxe ni grava nacia krizo de identeco. Cxie en nia lando estas videbla la abomena coca-cola kulturo. La bravaj norvegoj mangxas fast food kaj hot dogs, kaj sur ekstera muro de malnova kafejo je bona norvega nivelo staras sxildo: We serve all, dum oni en kiosko proksime povas acxeti baked potatoes. Tiuj, kiuj deziras frizigi la hararon iru al hairshop, kaj se oni bezonas flegadon de sia korpo, la dejxorantoj en la beautycenter donas sian service. En antauxa tempo homoj partoprenis en kurso, nun oni parolas pri workshop, kie la celo estas brush up your knowledge. Tiel longe la degenero jam dauxras, ke tre malnova virkoruso, kies kulturnivelo estis solida, komplete neglektis memori la mondfaman norvegan komponiston Edvard Grieg. Ecx ne unu melodion lian gxi kantis dum la Grieg jubilea jaro 1993, sed Beatles-melodiojn gxi kantis abunde. Simile okazis en multaj landoj, kaj tiuj, kiuj profitas pro tiu dekadenco estas la angleparolanta parto de nia mondo. Gxi pro tio gajnas merkaton cxie - ankaux cxar la angla estas enkondukita kiel komuna helplingvo en grandaj partoj de la terglobo. Tion nun ekvidis la francoj, kaj cxe ili trovigxas kuragxo por haltigi la malpuregajxojn. Simile oni devas reagi en cxiuj landoj! Sed sekve de tio tutcerte starigxos demando: Kiu lingvo estu uzata en internaciaj rilatoj? Se alia nacia lingvo ol la angla estu uzota, oni per tio donus al gxia hejmlando la samajn avantagxojn kiujn nun havas la angleparolanta parto de la mondo, kaj sekve oni nenion gajnus. La plej bona solvo tutcerte estas ke oni decidu oficialan uzadon de la neuxtrala Esperanto kiel la dua lingvo por cxiuj. Estus same realigeble fari tion, kiel kiam oni decidis, ke ni veturu laux niaj stratoj sekvante internaciajn piktogramojn - logikajn kaj facile kompreneblajn por cxiuj. Same kiel piktogramoj ankaux Esperanto estas logika, kaj se estus politika volo ekuzi gxin publike cxie en la mondo, cxiuj lingvoproblemoj kun multekosta tradukado malaperus. Sekve la unuopaj naciaj lingvoj vivus neinfektitaj en siaj hejmaj landoj, kaj samtempe cxiuj nacioj starus egalrajte sur la internacia areno. Tio sendube estus grava kaj longa pasxo direkte al internacia justeco kaj liberigxo el lingva imperialismo. Per Johan Krogstie el Norvega Esperantisto, 4/1994 Rim: La problemo ne estas nur norvegia, gxi estas vere internacia, sed almenaux Euxropnivela, kiel montras la ekzemplo de la represo de la supra artikolo en granda, nacilingva bulgara gazeto. Ni demandas nin: cxu niaj legantoj ne devus proponi la samon al siaj gazetoj...? La red. *************************************************************************** Senpaga reklamo! ================ Pri la amasmedia reklamo pri Esperanto okupigxas la E-asocioj, societoj. Sed ankaux individuaj esperantistoj - ecx la izolite vivantaj povas tre multon fari cxi-rilate! Pli detale vidu la artikolon en la rubriko "Movado". *************************************************************************** MAZI kaptadas - sed kio poste? ============================== Dum la cxi-jara PSI (Printempa Semajno Internacia en Duderstadt) MAZI furoris kaj eniris nun en PSI kiel konstanta programero. Mi tie prezentis la diferencojn inter la unua MAZI-videofilmo kaj la TV-versio. Infanoj havis MAZI matene kaj vespere. Gvidis tiujn okupojn Katarina Bodnarova. Poste ni dauxrigis al Polio, kie mi provis esplori la influon de TV al neesperantistaro. En Szczecin mi vizitis E-klubon. Tie mi renkontis du gejunulojn kiuj venis viziti la E-klubon pro Mazi. Sed bedauxrinde (almenaux tie) lokaj Esperantistoj ne kapablas organizi ion por tiuj, kiuj sxatus lerni la lingvon. Tute ne ekzistas kursoj, nek E-instruantoj... Fronti la problemon de sukceso ------------------------------ Simile aspektas la afero en landa nivelo. Estas kelkaj lokoj, kie E-istoj aktivas, sed gxenerale Esperanto stagnas en Polio. Laux mia tre suprajxa scio la Pola E-movado ne estas preparita por fronti sukceson, kiun povus alporti MAZI! Al demandoj de miaj konatoj neesperantistaj KIE oni povas lerni Esperanton, mi havis sxtopitan busxon, cxar nenie en Szczecin (450.000 logxantoj) oni povas lerni la lingvon, nek acxeti lernolibron aux vortaron, ecx se oni dezirus lerni memstare (auxtodidakte). Internacia traduko? ------------------- Redaktoro Roman Dobrzynski jam preparas lernolibron (laux MAZI) por poloj. Gxi povus farigxi koncepto/ekzemplo por traduko al aliaj naciaj lingvoj. Tiaj tradukoj povus aperi ecx en la formo de brosxuroj kun adresoj KIE oni povus dauxrigi la lernadon. Sed cxu la E-movado kapablos fari tion? Mi persone (malgraux mia dauxra optimismo) iom dubas, cxar cxiu deziras fari sian propran "filmon" kaj ne emas kunlabori. Mendoj al TV-versio ------------------- Mendoj de MAZI por prezento en TV-elsendoj venis el Makedonio (ili deziras ricevi gxin senpage), Argentinio kaj Norvegio deziras ricevi la filmon malmultekoste. Tio NE eblas, cxar por ricevi licencon de BBC por TV- dissendo oni devas pagi al ili, oni devas pagi ankaux al IEI, kiu investis por adapto al TV-elsendoj jam 17.000 NLG. TV-prezento, se... ------------------ Krom tio la E-movado en lando, kie oni sukcesas eniri TV-elsendon, devas posedi/prepari t.n. SxLOSILO-n, E-vortaro kiu estas aktualigita per vortoj kiuj aperas en la MAZI-kurso. Tian aktualigon preparas nun la asocio "Esperanto Nederland" por la nederlandlingva esperantistaro. Gxi aperas ankoraux cxi-jare. Landaj asocioj ankaux DEVAS oferti kursojn al tiuj, kiuj estos "kaptitaj de MAZI", do TV-elsendon oni devas bone prepari antaux ol investi monon en acxeto de la filmo por dissendi en TV. Mila van der Horst-Kolinska espero@forigu.saluton.iaf.nl *************************************************************************** F A K A A P L I K A D O ///////////////////////// Komerca kunveno =============== Intervjuo de Bulteno de E-Komerco, BEK kun Cxielismo Von, la organizanto de la arangxo. BEK: Ekonomia kaj Komerca Kunveno de Esperanto okazos inter 01-05 de novembro en Siano, Cxinio. Tio interesas multajn samideanojn... VON: Jes. Danke al la politiko de Cxina E-Ligo kaj aktiva praktiko de multaj movaduloj en malfacila kondicxo, jam estas tempo por tia kunveno. Nia kunveno ne celas propagandi al socio aux manifesti en Esperantujo, sed pli efike kunlabori inter la konstruantoj de E-materia civilizacio. BEK: Kio okazos dum la kunveno? VON: Ni ekzamenos nian praktikon: cxu bona cxu nebona dum la lastaj jaroj, kaj ellaboros jarplanon. Ni konsideros ankaux kunlaborigi kelkdek E-entreprenojn tra Cxinio laux konsentita jarplano kun realigeblaj ideoj kiel hoteleto, librovendejo, firmao kaj laborejo servantaj al E-istaro (kaj ankaux al aliaj). Estos ankaux varo- prezentado kun suficxa tempo kaj tauxga ejo. Esperantigo de la ejo kaj de la varoj estas parto de nia strategio. Entute, nia kunveno estos bona sxanco ankaux por komercado inter esperantistoj. La kunveno havos historian signifon. BEK: Cxu ankaux kultura programo? VON: Jes. Libroekspozicio, videofilmoj, kaj aliaj. Notu, ke Siano estas fama turisma urbo kun multaj vidindajxoj... el Bulteno de E-Komerco, febr/97 Rim: Kontaktadreso de Cxielismo Von: Xi'an Esperanto-Asocio, Xiyinglu 74, CN710054 Xi'an, Cxinio. Fakso: +86-29-7218042. Retadreso: xty@forigu.xanet.edu.cn *************************************************************************** IKEF - jarresume ================ IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) arigas komercistojn, ekonomikistojn uzantaj la Internacian Lingvon. Gxia membronombro nun atingis la 240-an (kaj estas 3 dumvivaj membroj). La organo de IKEF: "La Merkato" regule aperas 4-foje jare en formato A-5, en 12 pagxoj. Fine de la pasinta jaro IKEF prezentigxis ankaux en la interreto. Adreso de la hejmpagxo: http://www2.dk-online.dk/users/TeamHolm/ikef.htm (prizorganto Bent Holm, rete: teamholm@forigu.dk-online.dk) La Terminara Sekcio sub kunordigado de s-ro Yamasaki rekomencis sian laboron. La E-versio de Sindikata Terminaro (415 nocioj en la germana/angla/franca/Esperanta) estas prezentita al la Komisiono pri Ekonomio de Euxropa Unio kun la propono, ke ili aldonu E-on kiel plian lingvon al la 11 oficialaj lingvoj. En cxiu dua jaro IKEF eldonas identec-sxildaron (prezento de la membroj, adresoj, fakoj, agadterenoj ktp) - sed gxi ne estas aparte vendata, gxin ricevas nur la membroj. La agado de IKEF estis prezentita en pluraj E-arangxoj (UK-96, Itala E Kongreso, Azia Kongreso en Cxinio ktp. IKEF cxi-jare ne okazigos gxeneralan kunvenon, sed informkunvenoj okazas en la Euxropunia E-Kongreso en Stuttgart kaj dum la UK en Adelaide. laux La Merkato n-ro 56 *************************************************************************** Cxinmedicina terminaro ====================== Ni estas preparantaj la eldonon de cxin-medicina terminaro kun uzo de la Esperanta, angla kaj franca lingvoj, - aperonta en la sekva jaro. La antauxvidita vendoprezo estos 20 dolaroj. Se ni sukcesus trovi serion de antauxmendantoj, tio tre faciligus kaj akcelus la eldonon. Prof-ino GU Jian-hua, 20 Yang Ming Lu, Tianggxi Zhongyi Xueyuon, CN-330 006 Nanchang, Cxinio. *************************************************************************** 2-a video-festivalo! ==================== Se vi estas filmulo, cxu amatora, cxu profesia - jen la ebleco al vi prezenti viajn Esperantajn videofilmojn al la publiko! La 2-a Esperanto-Videofestivalo okazos en la kadro de la jarcxefkonferenco (28-30.11.97) de Cxeha E-Asocio la 30-an de novembro en Prago. Estas akceptataj cxiuj vaste konataj normoj, la prezentado okazos per projekciado al granda ekrano. Kompreneble ankaux "simplaj" spektantoj povas cxeesti la projekciadon - ecx ili estas aparte bonvenaj! Por detaloj kontaktu: Kava Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz *************************************************************************** Sciencaj mezuroj ================ Mi estas profesoro pri biologio, geologio kaj komputiko en supera lernejo. Krom tiu cxefa laboro mi verkas programojn por komputiloj (IBM-PC-kongruaj) por fari sciencajn mezurojn: oni konektas mezurilojn aux sensilojn al komputilo, kaj miaj programoj registras mezurojn, kalkulas, kaj grafike prezentas tiujn mezurojn. Iuj estas senpage disponeblaj, aliaj vendigxas komerce. Gxis nun, miaj programoj estas nur franclingvaj. Mi sercxas kontaktojn kun aliaj homoj de aliaj landoj pri tiu temo: cxu estas aliaj sciencistoj (scienc-instruistoj, scienc-esploristoj, scienc- teknikistoj aux simple scienc-amantoj) kiuj laboras por uzo de komputiloj por sciencaj mezuroj? Pierre Dieumegard, 8 montee des Marguerites prolongee, FR-13117 Lavera, Francio. Rete: pierdieum@forigu.aix.pacwan.net *************************************************************************** 38-18 infanaj kantoj ==================== En Belgio estas acxetebla laserdisko kun kantoj por infanoj en 38 lingvoj, el kiuj 18 kantitaj. Esperanto ne estas kantata, sed en la akompana libreto troveblas traduko al Esperanto de unu kanto. Titolo de la disko estas "1 RVQ" (Airs vocus pour toute la famille) inf: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be *************************************************************************** Ni povas aperigi informojn pri la faka aplikado - nur se ni scias pri ili! Estu ankaux vi nia kunlaboranto! *************************************************************************** A R A N xG O J /////////////// Vojagxu al Koreio ================= La 29-a Korea Kongreso de Esperanto okazos de la 25-a gxis la 26-a de oktobro 1997, en la urbo Gjongxu - urbo de antikva kulturo. La urbo Gjongxu estis la urbo de la dinastio Sinla antaux mil jaroj. Sinla multe altigis korean kulturon. Cxiuj domoj en la urbo-muroj estis tegmentitaj per tegolo. La logxantaro de siatempa cxefurbo estas taksata je unu miliono, dekoble pli multa ol tiu de nuna malgranda urbo Gjonggxu. Se vi volas havi pli detalajn informojn pri la Kongreso kaj urbo Gjonggxu, kontaktu al: Korea E-Asocio, C.P.O. 4258, Seulo 100-642, Koreio Reto: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr *************************************************************************** Eblas ankoraux 300-180 ====================== La 50-a kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista) okazos en Romo (31.08-03.09) kaj en Rimini (03-07.09), Italio. La unuaj 300 aligxintoj povas gxui aparte favoran logxkotizojn (plus la A landanoj plian rabaton), sed jam aligxis 180. Aligxilon kaj pliajn informojn petu cxe: IKUE, via di Porta Fabbrica 15, I-00165 Roma RM, Italio. Rete: c.sarandrea@forigu.agora.stm.it *************************************************************************** MJR ne okazos ============= Spite al la solida surmerkatigo kaj reklamado la organizantoj devis nuligi la anoncitan "Meznorvegan Jubilean Renkontigxon", MJR pro manko de aligxintoj. La cxefa kauxzo estas la alta preznivelo en Norvegio kompare kun aliaj landoj. Ni neniel povas konkurenci kun arangxoj en ekz. Orienta Euxropo aux landoj, kie oni povas akiri subvencion. La landa kongreso, kiu estis planita pli-malpli kombine kun MJR, kompreneble okazos lauxplane. laux Norvega Esperantisto 2/97 *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 27.05-02.06. 15a Printempa E-Stagxo, Agde. Inf: C.B.E., 9 rue Georget Picot, FR-34500 Beziers, Francio. Tel: +33-4-67311318. 29-31.05. Esperantaj Renkontigxoj en Lodz '97. Inf: Filio de Pola E-Asocio, str. St. Moniuszki 5, PL-90101 Lodz, Polio. 29.05-01.06. Boatado '97, Nacia Parko "Aukstaitija". Inf: JEK "Juneco", Saulius Miksxis, P.d. 61, LT-2000 Vilnius, Litovio. Tel: +370-2-225116. Rete: sauliusm@forigu.ktl.mii.lt 30.05-01.06. Int. Kultura Semajnfino, IKS pri Komunikado, Antwerpen. Inf: Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Rete: fel@forigu.knooppunt.be 30.05-01.06. Renkontigxo de naturamikoj en Bohemio. Inf: Miloslav Jira, Mechova 8/32, CZ-46604 Jablonec n.N. Cxehio. 30.05-01.06. 49-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, SEL. Inf: Sarlanda Esperanto-Ligo, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49 6332-981190, fakso: -981192, Reto: owalz@forigu.aol.com 30.05-01.06. Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kunveno (NOREK), Sidney (Brita Kolumbio). Inf: Wally du Temple, 765 Braemar Ave. Sidney, BC V8L 5G5, Kanado. Rete: dutemple@forigu.mail.islandnet.com 30.05-01.06. Fonda kongreso de tutslovakia E-organizajxo, Priblyna. Inf: Esperanto Klubo, Strojarenska 3, SK-04001 Kosxice, Slovakio. 30.05-03.06. XI-aj Esperantaj tagoj de Staszow. Inf: E-klubo cxe Kulturdomo, ul. Parkowa 6, PL-28-200 Staszow, Polio. Tel: +48-15-8641367 31.05. 8a Kiso de la Fisxo, Villingen. Inf: Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58., DE-78050 VS-Villingen, Germantio. Tel: +49-7721-58991. 31.05-01.06. Unua Kongreso de Kroatiaj E-istoj, Zagreb. Inf: Kroatia E- Ligo, Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel: +385-1-4810152 Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr 31.05-01.06. La platdicxa lingvo (seminario), Hamburg. Inf: Hamburga Esperanto-Societo, Klaus-Groth-Str, 95., DE-20535 Hambrug, Germanio. Tel/fakso: +49-40-2503065. 31.05-08.06. Rendevuo de E-aj Internaciaj Geedzaj Paroj. Inf: Frederiko Jerabek, Fugnerova 18, CZ-29001 Podebrady, Cxehio 01-04.06. Postkongreso en Zagorje, Kroatio. Inf: Visxnja Brankovicx, Via Leghiessa 6., IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875 05-08.06. 9-a Alp-Adria Konferenco. Inf: Kroatia Esperantista Unuigxo, Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, KR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel: +385-1- 576092. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr 06-08.06. E-ista Renkonto de Dandonga E-Asocio, Dandong. Inf: Ma Fengchen, Zhigong Liaoyangyuan, CN-118003 Dandong, Cxinio. Tel: +86-415-4151214. 06-08.06. Unua Nordorienta Cxina Kongreso, Fushun. Inf: Wu Guojiang, Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, CN-113008 Fushun, Liaoning, Cxinio. Tel: +86-413 2331153, fakso: +86-413-2332207. 08-20.06. Internacia Somera Kurso, Lesjofors. Inf: Lesjofors Esperanto Centro, Stiftelsevagen 1, SE-680 96 Lejsofors, Svedio. Tel: +46-590-30909. 09-15.06. 19-a Cxebalta Esperantista Printempo, Mielno. Inf: Pola Esperanto Asocio, skr.poczt. 30, PL-75-016 Koszalin, Polio. 11-15.06. Busekspedicio al Maramarosx (RU). Inf: E-Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-32419. 12-15.06. 17-a Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj, Torun. Inf: Muzeum Etnigraficzne, Waly Gen. Sikorskiego 19, PL-87-100 Torun, Polio. Tel: +48-56-28943 13-15.06. Printempa Renkontigxo de la Esperanto-Societo Kebekia, Sainte-de Hatley. Inf: Esperanto Societo Kebekia, 6358-A rue de Bordeaux, Montreal, QC H2G 2R8, Kanado. Rete: mmaerten@forigu.cam.org 14-15.06. 45-a Kongreso de Esperantisto en Kansajo. Inf: Takatuki Esperanto Societo, Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402, JP-569, Japanio. Tel/fakso: +81 -726-713773. 20-30.06. Somero+Maro=Somerlernejo en Pula. Inf: Ivan Bekavac-Basicx, Kusxlanova 59, HR-1000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr 20-30.06. Internacia E-Renkontigxo Dagestan-97. Inf: Abdurahman Junusov, p.k. 74., RU-367000 Mahacxkala, Respubliko Dagestan, Rusio. Tel: +7-8722- 630643. Rete: root@forigu.eldaggu.dagestan.su 20.06-05.07. Internacia Amika Renkonto, Gresillon. Inf: Kultura Esperanto Domo, Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33-2-41891034. 22-26.06. FRESxO '97, Elk (dauxrigo ekde 26-a en Olsztyn). Inf: Andrzej Gielert, ul. Murzynowskiego 22-27., PL-10-684 Olsztyn, Polio. Tel: +48-89- 428898, fakso: +48-89-5334760. 20-30.06. Apudmara gxuado kun Mazi, Pula. Inf: prof. Ivan Bekavac-Basxicx, Kusxlanova 59, HR-1000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr 23-27.06. 4-a Internacia E-Semajno, Tampere. Inf: Jukka Laaksonen, Uudenkylankuja 2 B 11, FI-33530 Tampere, Finnlando. Tel: +358-3-2554724, Rete: veli.hamalainen @forigu.pp.kolumbus.fi 23.06-05.07. 4-a Internacia E-Feriado ELK 97. Inf: Bialistoka Esperanto Societo, Pk. 67, PL-15-001 Bialistoko, Polio. 23.06-11.07. 28-a Somera Kursaro, San Francisko. Inf: Catherine L. Schulze, 410 Darrell Rd., CA 94010-6710 Hillsborough, Usono. Tel: +1-415-3421796. 26-29.06. Frusomera Renkontigxo Esperanta Sxokanta Obstinulojn (FRESxO '97). Inf: Andrzej Gielert, ul. Murzykowskiego 22-27, PL-10684 Olsztyn, Polio. Tel: +48-89-5428898. fakso: +48-89-5334760 Rete: krist@forigu.art.olstyn.pl *************************************************************************** M O V A D O /////////// 6-a malferma tago en la CO ========================== La Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA farigxis jam tradicio. Tiu de la 19-a de aprilo estis jam la sesa lauxvica. Sesdeko da vizitantoj auxskultis prelegon de Nora Moerbeek, kiu rakontis pri sia jxus eldonita nova traduko de la fama "Taglibro de Anne Frank". Tiu libro estis ankaux la plej granda furorajxo de la tago (17 venditaj ekz.). Entute la libroservo enkasigis dum la tago 4800 gld. - Cxi-foje la averagxa vizitanto estis pli acxetema ol en la antauxa fojo, kiam duobla nombro da gastoj acxetis por 7000 gld. Vizitis la Malferman Tagon ankaux Frauxlino Barlaston. Krome Atilio Orellana prezentis la novan version de la videokurso "Mazi en Gondolando" kaj Ionel Onet la videan kurson "Pasporto al la tuta mondo", preparatan en Usono. CO de UEA *************************************************************************** UK - Adelaide ============= Statistiko de aligxoj en aprilo: Albanio 1, Argentinio 3, Auxstralio 129, Auxstrio 8, Belgio 23, Belorusio 1, Brazilio 20, Britio 27, Bulgario 7, Cxehio 9, Cxinio 44, Danio 11, Estonio 2, Finnlando 28, Francio 65, Germanio 57, Hispanio 9, Honkongo 2, Hungario 11, Irano 6, Irlando 1, Israelio 11, Italio 26, Japanio 142, Kanadio 4, Kanarioj 1, Kolombio 1, Koreio 28, Kroatio 3, Kubo 2, Latvio 2, Lihtensxtejno 1, Litovio 6, Luksemburgio 3, Meksikio 2, Nederio 29, Nepalo 1, Norvegio 13, NovKaledonio 2, Nov-Zelando 13, Pakistano 1, Polio 18, Portugalio 2, Rumanio 1, Rusio 9, Slovakio 1, Slovenio 1, Svedio 21, Svislando 11, Tagxikio 1, Ukrainio 2, Usono 24, Venezuelo 2, Vietnamio 2, forpasintoj 8, sume: 858. laux Telopeo apr/97 *************************************************************************** Irano: Vigla vivo ================= La Manifesto ------------ La manifesto de E-movado estas tradukita en la persan. Sabz Andishan Instituto (SAI) gxin eldonis en 5000 ekzempleroj kaj disdonis aron da gxi dum la 10-a internacia libroekspozico de Tehran okazinta en de 26.04 gxis 06.05. La publika atento pri la manifesto estis tute neatendita. La instituton bombardis telefonalvokoj kaj faksoj de kulturcentroj kaj universitatoj, oni esprimis sian atenton kaj intereson pri la enhavo de la manifesto. Laux multaj la enhavo kaj la mesagxo de la manifesto estas skribita en ekvilibreco kaj oni en gxi ne trovas troigon sed faktojn oni rimarkas en gxi. De la universitato de Tehran oni petis proprajn informilojn al la studentaro. Interreto --------- Sabz Andishan Instituto (SAI) (tegmentejo por IREJO) ekde marto disponas pri nova retadreso cxe NEDA Net. La reto aktuale havas pli ol 3000 oficialajn klientojn. Irana Esperanto-Junularo IREJO starigis E-rondon en NEDA NET kaj disdonas variajn informojn rete al cxiuj interesuloj pri Esperanto. Ekskursoj: ---------- Cxiumonate almenaux unu ekskurso estas arangxita en Tehran. La ekskursojn averagxe partoprenas 35 geesperantistoj kaj interesuloj. En la ekskursoj videblas 10-jaruloj gxis 75 jaruloj, la plimulto estas gejunuloj, IREJO- anoj. E-kursoj -------- En Tehran de antaux tri jaroj IREJO okazigas E-kursojn en Kulturcentroj kaj tiel aperadas novuloj, plej ofte gejunuloj - danke al kiuj konsiderinde kreskis la membraro. M. Reza Torabi irejo@forigu.neda.net *************************************************************************** 500-homa IJK! ============= Fine de aprilo jam estis 310 aligxintoj el 25 landoj al la Internacia Junulara Kongreso en Assisi, Italio. Surbaze de tiuj cxi aligxoj estas versxajna partopreno de preskaux 500 homoj! Formigxas ankaux la kongresa programo. Estas nun antauxvidita 15 pritemaj prelegoj, 13 laborrondoj, 3 koncertoj, 3 teatrajxoj ktp. Estis konvinkitaj pri la kvalito de la kongreso kaj donis sian subtenon la prezidanto de Respubliko, Onorinda Oscar Luigi Scalfaro, kaj la Regiono Umbria. IJK en la Interreto ------------------- Se vi ne povos cxeesti en Assisi, vi havos la eblecon tamen partopreni la kongreson virtuale danke al la Interreto. Novajxoj, prelegoj, mesagxoj estos akireblaj cxe la retpagxoj de IEJ: http://www.arpnet.it/exsper/iej/ iej.htm Se vi volos mesagxi kaj partopreni la kongreson el via hejmo skribu al: esper@forigu.arpnet.it Dum la IJK okazos laborrondo pri kunordigado de la ret-pagxoj mondskale. Gxin gvidos Federico Gobbo (fgobbo@forigu.ibm.net) kiun vi povos ekde nun kontakti. Se (nekredeble) vi ankoraux ne decidis, aligxilon trovas kiel suplemento, kaj tuj kontaktu: Francesco Amerio via della Consolata 1 bis, I-10122 Torino, Italio. Tel. +39-11-4310064 *************************************************************************** Senpaga reklamo? - dependas de Vi! ================================== En Hungario estas pluraj movadaj E-centroj, kiuj kunagordas sian agadon en jaraj konferencoj ("Ronda Tablo"). La laste okazinta kunveno en aprilo 97 traktis i.a. la temon "Senpaga reklamo", - kiu estas interesa ankaux por alilandaj esperantistoj. Sen reklamo ni mortos! ---------------------- En la lastaj jaroj reklamado (parto de merkatiko) igxis aparta scienco, gxi eksplode plimultigxas kaj uzas cxiam pli agresajn metodojn por kapti la atenton de klientoj. Estas klare, ke se ni rezignas pri reklamado, ni perdas ecx la esperon diskonigi la ekziston de Esperanto (ecx ne parole pri gxia plia sukcesigo). Tamen la amasmedia reklamado (unu inter la plej efikaj) kostas grandajn sumojn - kiujn la E-organizoj simple ne havas. (Aux se jes, pri tio okupigxas la E-asocioj). Tial multaj personoj kaj organizoj ne okupigxas pri reklamado (opiniante ke aliaj metodoj ne ekzistas aux ne estas efikaj, - tial en la ekstera mondo pli kaj pli elformigxas la erara opinio pri la formorto de Esperanto. (Suficxas nur mencii la mankon de reklamiloj lige al E-arangxoj ecx al UK...) Ekzistas pluraj eblecoj ----------------------- Informi pri la ekzisto de nia lingvo oni povas ne nur per radio kaj TV reklamoj, sed per multaj aliaj metodoj, inter kiuj trovigxas ankaux senpagaj, aux tre malmultekostaj. Ilia sistema uzo povas tre-tre multon helpi pri la elformo de publika bildo, do indas kolekti tiujn metodojn. Insigno ------- Plej elementa eblo estas la konstanta portado de E-insigno (ne gravas kia: cxu tradicia aux moderna). Multaj ne faras gxin, cxar simple ne estas kutimo. Aliflanke multaj grandaj (ecx internaciaj entreprenoj) devigas siajn managxerojn je tio, kaj gxin kun gxojo portas ankaux la tieaj laborantoj. Se vi respondas, ke vi ne pretas porti la E-insignon, tio signifas ke vi hontas publike montri vian esperantistecon (en tiu kazo kial vi tamen legas Eventojn? Estu fiera!) Ne diru, ke vi ne havas insignon aux via libroservo ne vendas gxin! Ne necesas pretekstoj, - solvu la aferon! Viaj E-konatoj certe povas helpi kaj ankaux en multaj E-arangxoj oni vendas la insignojn. Mi vidis pli ol 100 diversajn... Logxej-tabulo ------------- Alia eblo estas meti malgrandan tabulon (aspekto laux via gusto) apud la pordo de via domo/logxejo. La enhavo povas varii, gravas nur ke aperu la vorto Esperanto. Se vi estas delegito, povas mencii gxin sur la tabuleto kvazaux kiel via "titolo". Necesas meti la tabulon kompreneble ekstere, kie la preterpasantoj povas vidi gxin. (En pluretagxaj domoj ekz. sur la teretagxa leterkesto.) Telefonaj ludoj --------------- En multaj radio- kaj TV-programoj oni ebligas altelefonadon de auxskultantoj. Kuragxu eluzi tiun eblon, kaj partoprenu ankaux vi! Dum via alparolo vi menciu vian esperantistecon, aux Esperanton, aux elektu iun kunligitan temon, kiel lingva imperiigo, egalrajteco ktp. Afisxtabuloj ------------ Preskaux en cxiuj laborejoj kaj ankaux en lernejoj, universitatoj ekzistas publikaj murtabuloj por afisxado. Pendigu tauxgan (mallongan sed atentokaptan kaj belaspektan) materialon! Anonc-gazetoj ------------- En multaj landoj ekzistas gazetoj, kiuj publikigas privatajn aux komercajn anoncetojn de legantoj (ekz. logxej- kaj auxto-vendo, instruado, laborlok oferto ktp). Plejparto de ili postulas malgrandajn sumojn aux neniom por tiuj anoncoj. Tiujn gazetojn legas multaj homoj, do indas aperigi anoncetojn pri Einstruado, kunveno de E-klubo. Estas pardonebla kulpo, se iu aperigas ecx "ne tre verajn" anoncojn. (Ekz. sercxado de nova dungito kun nepra E- lingvoscio aux simile... - dependas nur de via fantazio.) Gazetartikoloj -------------- Multaj gazetoj aperigas legant-leterojn. Al tre multaj temoj oni povas alligi lingvajn aferojn (NATO, Euxropo, E-Unio, komputiloj, tekniko, laborlokoj, turismo ktp.). Via eventuala letero ne nepre devas paroli pri E- o, sed povas nur levi la problemon de lingva samrajteco, kaj nur "flanke" mencii Esperanton. Krom legantleteroj vi povas ankaux skribi al rubrikestroj de la gazeto kaj proponi la traktadon de tiuj temoj en la gazeto. Konkurs-alvokoj --------------- En multaj landoj ekzistas gazetoj, eldonajxoj kiuj informas pri konkursoj kaj projektoj de diversaj fondajxoj (ne nepre devas temi pri grandaj sumoj), kaj pri akireblo de diversaj subvencioj. Tiujn eldonajxojn legas gvidantoj kaj aktivuloj de multaj diversaj societoj, kaj ofte la lokaj/regionaj radio- kaj TV-stacioj publikigas ilin senpage. Ankaux via loka klubo (aux prefere E societo) povas aperigi (kutime senpage) alvokon pri iu konkurso de E-verkoj, eseoj, videoajxoj ktp. Foje okazas, ke "pro la nesuficxa kvalito" oni ne aljugxas premion... Reklamstrioj ------------ Se via loka asocio aux klubo povas produkti memgluajn glumarkojn (paperajn aux plastajn) - vi povas glui ilin sur (vian) auxtomobilon, sur diversajn objektojn. Mi povas imagi ankaux agadgrupon, kiu gluas tiajn foliojn sur anglalingva afisxo en la urbo... (postulante la uzon de nacia lingvo) Vojagxoj -------- Se vi kontaktas eksterlandanon (telefone, persone aux dum via turisma vojagxo) unue provu uzi la Internacian Lingvon! Aspektas tute seniluziige, kiam ankaux esperantistoj mem rezignas pri la uzo de nia lingvo en restoracioj, hoteloj, muzeoj kaj tuj komencas per la demando: Do you speak English? Estu memevidente, ke unue vi provas Esperanton! Demandoj pri E-versio --------------------- Aperas amaso de reklamoj pri diversaj aferoj en la gazetoj, sed en pluraj landoj oni sendas al via adreso senpagajn reklam-gazetojn. En tiuj eldonajxoj ofte aperas ofertoj pri produktoj/servoj kun lingva rilato (ekzemple plurlingvaj diversfakaj vortaroj, codorom-oj ecx parolantaj kalkuliloj, aparatoj). Skribu al la eldonejoj demandante pri Esperantlingva versio! Tio montros al ili, ke ekzistas deziro havi tiajn eldonojn (des pli, se vi mencias, ke eble la koncerna produkto povas esti utiligata/vendata ankaux internacie... Ne forgesu, ke via demando ne devigas vin acxeti ion ajn, ecx se tia ekzistas! Strat-tabuloj ------------- En pluraj landoj estas kutimo meti tabulojn sur la strato reklami la produktojn de najbara vendejo. Plejofte tiuj tabuloj estas ne-oficialaj (oni ne pagas lu-pagon al la urbo), sed multaj-multaj preterpasantoj jxetas rigardon al ili. Se iu preparas tian tabulon (el malmultekosta materialo, kartono aux plasto) kun reklamslogano kaj metas al trafikplena loko (metroenirejo, trotuaro ktp) povas akiri signifan publikecon. Eble post 1-2 tagoj aux post kelkaj horoj oni forigas gxin, sed la ripeto ne kostas grandan sumon. Oni povas ankaux legaligi gxin - se estas disponebla sumo por tiu celo. Murtabuloj ---------- Multaj esperantistoj logxas apud trafikplenaj vojoj. Kial ne pendigi grandan tabulon sur la muron aux sur la barilon kun reklamo pri Esperanto? Gxi kostas malgrandan sumon (sed gxi devas aspekti okulfrape kaj bele) - sed longtempe gxi estas vidata de preterpasantaj sxoforoj. (En la cxirkauxajxo oni nomas la straton de nia redaktejo "strato Esperanto" cxar tia tabulo pendigita de ni estas pli granda ol la strat-tabulo...) Imagu la efikon, se multaj esperantistoj farus simile... Fieru esti esperantisto! ------------------------ Mi emfazas, ke konsciigo de la ekzisto de Esperanto estas nia baza postulo. Se vi atendas cxion de la estraro de via landa asocio - vi mem fosas la tombon por nia ideo. Agu vi mem, kaj instigu agi aliajn! Estu fiera pri via esperantisteco! Laszlo Szilvasi Rim: Cxar la supraj ideoj estas realigeblaj ankaux de subtenantaj membroj, ni proponas traduki la supran tekston al naciaj lingvoj kaj diskonigi en viaj nacilingvaj medioj. *************************************************************************** Teleteksto ========== Sciigoj pri Esperanto kaj kurso estas legeblaj sur la teletekstaj pagxoj 311 de TV-Ljubljana. Prizorgas gxin: Fervojista E-Societo pp 825. SL-2001 Maribor, Slovenio *************************************************************************** Translokigxo en Bratislava ========================== La E-Societo de Bratislava ekde marto havas novan sidejon: Rovnikova 6, etagxo 5. SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel: +42-7-291604. Ni petas vin sxangxi la adreson en via notlibro (anstataux Racxianska 80). La klubkunvenoj okazas vendrede de la 17-a horo, vizitantoj bonvenas. A. K. *************************************************************************** Esperanto-ejo en Tampere ======================== Danke al la bone sukcesinta 80-a UK de Esperanto la loka klubo "Antauxen" acxetis por si ejon en la urbocentro de Tampere, Finnlando. La ejo, kiu situas en la 1-a etagxo, funkcios kiel konstanta oficejo kaj klubejo de "Antauxen". Krome oni povas arangxi en gxi diversajn kunvenojn kaj malgrandajn kursojn. La ejo certe donos pli bonajn eblecojn por informi pri Esperanto. Kiam la ejo estos malfermita, ni informos la precizajn kontakteblojn kun la klubo. Jukka Laaksonen *************************************************************************** Ne plu mi povas sola sidi ========================= Kun bedauxro mi anoncas, ke mi cxesos mian laboron en la Fondajxo Vanbiervliet de la urba biblioteko de Kortrijk. Jam en decembro mi komunikis mian decidon al la respondeculo de la urba biblioteko kaj al la estraro de Flandra Esperanto-Ligo. Antaux deko da tagoj aperis la FEL-revuo "Vertikale" kun la protokolo de la decembra estrarkunveno. Mi intertempe ricevis neniun reagon; tio konfirmas mian sperton ke la intereso por la biblioteko kaj la preteco kunlabori al gxia prizorgo en Belgio estas minimumaj. Kiam mi, meze de 1995, ekkomencis labori unu tagon monate en la Fondajxo Vanbiervliet neniel estas mia intenco sole dauxrigi tiun laboron. Mi logxas je 50-kilometra distanco kaj havas, krom mia profesia laboro, plurajn taskojn en la E-movado. Mi esperis, ke iom post iom venos pli da kunlaborantoj, tiel ke post unu-du jaroj estos skipo por transpreni la prizorgon de la biblioteko. Mi mistaksis la taskon. Mi fakte ankoraux nun cxiufoje estas ordiganta revunumerojn (la librojn mi apenaux rigardis gxis nun !). Por enordigi la bibliotekon estas bezonataj volontuloj kiuj egalas al unu plentempa laboranto dum unu jaro. Restas kelkdekoj da skatoloj kun foje valora materialo (afisxoj, kongresoj, planlingvoj...) kiun mi dum la baza ordigado flankenmetis, cxar mi limigis min al surbretigo de libroj kaj (cxefe) revuoj. Dum la pasintaj jaroj ankaux la alfabeta ordigo de la kolekto igxis nefidinda kaj bezonas zorgan kontrolon. Okaze de mia vizito al la Hispana Esperanto-Muzeo mi povis konstati kiom grava estas komputila katalogo. Nur per komputilo eblas malfermi la trezorojn de bibliotekoj al la uzantoj. Ankaux nemovadanoj tie povas trovi interesajn informojn! Rilate al enkomputiligo mi ne sukcesis realigi ion. Restas mia konvinko, ke estonte estu nur unu centra E-katalogo (kies bazo povas esti la donitajxoj de la jam auxtomatigitaj E-bibliotekoj), en kiu iuj kodoj indikas kiuj E-bibliotekoj posedas libron aux revuon. Teorie jam nun eblas, ke persono en sia propra domo mastrumas tiun katalogon kaj ke la diversaj bibliotekistoj en la tuta mondo rete konsultas kaj gxisdatigas gxin; baldaux tio praktike eblos. Enkomputiligon de la kolekto de Kortrijk, bazitan sur ekzistanta katalogo de alia biblioteko, mi taksas je plia laborjaro. Okaze de korespondado kun aliaj bibliotekoj mi konstatis, ke Kortrijk ne estas la nura E-biblioteko kun manko de prizorgo. Ankoraux estas pluraj aliaj kaj mi timas, ke la kvanto kreskos. Ni ne esperu ke la registaroj dungos personojn por prizorgi ilin. La dungitaro de la biblioteko de Kortrijk (kaj de aliaj bibliotekoj) malkresketas kaj bibliotekestro ne emas uzi dungiton, eble aliloke nepre bezonatan, por kolekto apenaux uzatan. La movadanoj mem devos fari. Miajn lastajn labortagojn tie mi uzis por kompletigi lauxeble multajn jarkolektojn de revuoj kaj utiligi la duoblajxojn de Kortrijk por aliaj bibliotekoj. Por la bibliotekistoj mi aldonas mankoliston. Fine, mi dankas cxiujn kiuj dum la pasintaj du jaroj por helpo kaj konsiloj asistis min. Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, B-8000 Brugge, Belgio rete: rotsaert@forigu.knooppunt.be *************************************************************************** Manlaboroj cxe KCE ================== Tranokti cxe la domparo havas apartan cxarmon, precipe en la cxambroj de la gasta etagxo, kiujn Tamas Szabo riparis, refarbis kaj rearangxis, kun la helpo de Judit Felszeghy. Nun oni sentas pli multe la montaran etoson, sed pli transnacie: kvazaux la Karpatoj okulumus dorse de Jxuraso... Danke al ilia laboro, la tuto kostis nur 500 (kvincent) frankojn, nome nur la prezon de la materialo! Same konvena kaj bonvena estis la helpo de Pierre-Henri Vasserot, edzo de nia vicprezidantino. Profesia agento cxe domvenda entrepreno, li taksis cxiun intervenon de unua kaj dua urgxo, kiun La Domparo bezonas ene de unu jaro. Lia longa kaj detala listo atingas iom pli ol 30.000 frankojn, precipe pro la bezono farbi la delonge neglektitajn pasejojn sur la terasa etagxo. Granda parto de tiuj laboroj estas plenumebla de volontuloj. La Komitato de KCE atendas la rezulton de la traktado pri la acxeto de la domoj fare de KCE, antaux ol entrepreni. laux Monata cirkulero de KCE, majo '97 *************************************************************************** Osmo Buller en la kroatia parlamento ==================================== La gxenerala direktoro de CO de UEA Osmo Buller vizitis Zagrebon por inspekti la urbon, kiu kandidatigxis por la kongresa urbo en la jaro 2000. Pluraj sxtataj kaj urbaj instancoj donis apartan atenton al lia vizito: pasis jam preskaux duona jarcento de post kiam en 1953 gastis en Zagreb la Universala Esperanto-Kongreso. Zagreb estas unu el tiuj urboj de la mondo, kie Esperanto profunde enradikigxis. Inter la 15-a kaj 17-a de aprilo Buller vizitis kongresejojn, hotelojn, studentajn hejmojn kaj teatrojn de Zagreb, por informigxi pri tauxgeco de la urbo por la plej granda movada arangxo, kiu lastjare altiris 3000 kongresanojn. Jxurnalistoj atente sekvis lian programon: akceptis lin la prezidanto de la Kroata Parlamento akademiano Vlatko Pavleticx, vicministro de kulturo prof. Ivan Sxaricx kaj la ministra helpanto Branka Sxulc. Pri la subteno de la urbo al UK informis konsilanto de la urbestro Miljenko Cvjetko. Specialaj renkontigxoj okazis kun la oficistoj de la kroata flugkompanio Croatia Airlines kaj la turismaj instancoj. Kroatia Esperanto-Ligo prezentis sin per ricxa kultura programo de Vida Jerman kaj operkantisto Neven Mrzlecxki. La bone vizitita gazetara konferenco rezultis 3 TV-programojn, 7 radioelsendojn kaj plurajn artikolojn en 4 cxefaj tagjxurnaloj en Kroatio. Satelite estis elsendita la programo pri la akcepto de Osmo Buller en la parlamento. Zagreb estas unu el la kandidatoj por la kongresa urbo en la jaro 2000. En junio 1997 Osmo Buller planas konatigxi kun la kongresaj proponoj de alia gastiganta kandidato: Tel-Aviv. S. Sx. *************************************************************************** O R G A N I Z A J D E M A N D O J /////////////////////////////////// Niaj prioritatoj ================ En Rusia E-Unio okazas vigla diskuto pri la necesa cxefa direkto de la agado. Kvankam kelkaj aferoj rilatas al enlandaj aferoj, la pensoj la nuna prezidanto estas utiligeblaj ankaux en aliaj landoj... Pli da atento al amaskomunikiloj -------------------------------- Mia sperto montras, ke se okazadas iuj pauxzoj en tiu cxi tereno, oni povas auxdi de la plej diversaj homoj: "Esperanto? Jes, antaux iom da tempo ni auxdis pri tio, sed poste - nenion, kaj ni pensis, ke E-movado ne plu ekzistas aux ke E-o ne plu estas aktuala...". Mi estas certa, ke televida gazetara-radia bombardado estas unu el la plej gravaj flankoj de nia agado. En cxiuj niveloj de amaskomunikiloj - tutlanda, regiona, respublika, urba ktp. Dum du monatoj post la kongreso oni faris grandan bruon en Dagestano cxirkaux Esperanto (tri televidaj elsendoj, dek gazetaj publikajxoj, el ili du tutpagxaj intervjuoj, du radioelsendoj) kaj la rezultoj estas jam videblaj oni proponis al mi starigi oficialan instruadon en la universitato (kaj la studentoj, finontaj la kurson, ricevos la sxtatan atestilon pri tio), oni donis la ejon por ni cxe la respublika redakcia-eldoneja centro, oni donis al ni la retadreson. Oni proponis fari E-lecionojn sur la pagxoj de la respublika gazeto "Molodjojx Dagestana". Mi ne fanfaronas - mi ilustras (vicfoje) la forton de amaskomunikiloj. Cetere, eks-prezidanto de REU Korjxenkov, deklarante kaj dum la kongreso, kaj en Ruslanda Esperantisto, RE sian malkonsenton kun mia programo, ja mem mencias tiun agadon grava... Pli vasta uzo de E-o en cxiuj flankoj de la vivo ------------------------------------------------ Mi pensis, ke tiu cxi parto estas memkomprenebla, sed evidentigxis, ke ne por cxiuj. Ekz-e, ne por eksprezidanto Korjxenkov, kiu sian privatan opinion publikigis en RE en la artikolo, dedicxita al la kongreso. Cxu ne estas memkomprenebla, ke sen uzo de E-o en la vivo gxi restos ludilo por la sxatantoj, sed ne vera ilo? Mi citos s-ron M. Fettes, estraranon de UEA: "Mi tute ne neas, ke la Esperanto-komunumo ekzistas kaj rajtas evolui laux la propraj legxoj kaj bezonoj. Mi ne neas, ke ankaux UEA havas siajn devojn al tiu komunumo. Mi tamen asertas, ke la Esperanto-m o v a d o (alia koncepto ol komunumo) portas respondecon multe pli largxan kaj havas kelkajn bezonojn radikale malsimilajn." Mi estas certa, ke nur uzante la lingvon en cxiuj eblaj sferoj de la viva vivo - scienco, tekniko, politiko, komerco, turismo ktp., ktp. oni povas doni al gxi tiun veran vivon, kiun gxi indas. Cxu ne utilon de E-o kaj bezonon de la internacia lingvo en cxiuj sferoj de la vivo ni deklaras en cxiuj niaj propagandiloj?? Trarigardu cent dudek n-rojn de "Eventoj", unu el la plej influantaj E gazetoj de nuntempo. Vi certe rimarkos, kian gravan rolon ludas en gxi la tria pagxo, dedicxata al la faka aplikado de E-o. Gxi estas la cxefa prioritato de la gazeto ne pro tio, ke tiel placxas al gxia redaktoro, sed pro tio, ke tion bezonas la realo. Ne multajn homojn interesus E-o, se oni nur macxadus pri gxia utileco kaj perfekteco kiel interkomprenilo. Malmultaj estus gxiaj adeptoj, se oni okupigxus pri E-o nur por agrable pasigi tempon inter geamikoj. Ni vivas en la tempo, kiam jam ne suficxas konvinki homojn per la vortoj, necesas m o n t r i E-on kiel viva kaj utila rimedo! ("Por kio ekzistu komuna lingvo? Vojagxado, komerco, negocado, neuxtrala dokumentado, internaciaj kontraktoj, translimaj radioinformoj, mondaj komputilaj retoj, direktado en aviado..." (Will Green. "Kiel, kien, kion?" "Eventoj"-84). Financa plifortigo, pli da atento al entreprenado. -------------------------------------------------- Estas iom strange, ke Korjxenkov deklaras kategorian malkonsenton kun tiu parto de mia programo, sed en la sama artikolo esprimas esperon, ke "pasintjaraj prioritatoj... firmigo de la asocia financo... trovos sian dauxrigon". Kiel (kaj kion!) do "firmigi"? Nur kolektante kotizojn kaj havante en la asocia bugxeto ridindan sumon cx. 5 milionoj rubloj? Kial lauxte krii pri malkonsento kun la proponata por REU programo sen ecx provoj honeste diskuti, sed anstataux tio verki provokajn artikolojn? Kial propono pri la normala kaj en nia nuntempa realeco kaj preskaux en la tuta mondo sercxado de sponsoroj, ricevado de la subvencioj kaj esplorado pri eblecoj de E-entreprenado, ecx stimulado de la entreprenado en kadro de REU estas renkontata kiel bombo? Kial miaj citajxoj cxi-temaj el nia propra statuto de REU (!) estis nomita "absurda" gxuste de tiu persono, kiu ludis ne la plej lastan rolon en la prilaborado de la statuto? Cxu vere ni povas kontentigxi per tiuj 5 mln rubloj? Dum du monatoj en Dagestan mi jam trovis dezirantojn subteni finance nian Union! (Ve, bedauxrinde, gxis nun ja ne ekzistas ecx konto de REU, ecx ne cxiuj dokumentoj estas pretaj por malfermi gxin... Do, ni "plifirmigu"...). Ni havas en la Unio entreprenemajn homojn. Kial ne subteni reciproke: la Unio ilin, ili la Union? Kial ne havi propran turisman, ekzemple, firmaon ene de la Unio? Kaj oni povus trovi ankoraux multajn aliajn eblecojn. Sed ecx tiuj, kiuj estas menciitaj en la statuto, estas neglektataj! "Nia cxefa espero kusxas cxe negocistoj, komercaj, edukaj kaj politikaj. Ni devas konvinki la homojn, kiuj havas potencon super decidoj. Ankaux jxurnalistoj." (Will Green). Ni rigardu la fremdan sperton, se mankas la propra, vidu la agadon de IFEF, TAKE... Vidu, kiel rapide faris la "perestrojkon" la belgiaj samideanoj, kiam la sxtato postulis de ili fari servojn por ne-esperantista publiko por dauxre ricevadi la subvenciojn... Oni nur provu, kaj poste kritiku, sed ne rifuzu cxion dekomence! Perspektivojn de REU, renovigi interklubajn ligojn, subteni konkuradon inter kluboj. --------------------------------------------------- Pri tio diris ne nur mi. Unue pri tio diras nia propra iama sperto. "SEJM... Por multaj esperantistoj de nia lando tio ne estas iaj sonoj, iaj neklaraj literoj. Pli ol dek jarojn fakte tuta nia lando estis strukturigita en tiu neoficiala organizajxo kaj sekvis gxiajn legxojn. Versxajne, ne estos la eraro nomi tiun periodon de nia landa postmilita E- movado la plej interesa kaj enhavricxa." (D. Cibulevskij. SEJM. Historia skizo"). En la tempoj de SEJM gxuste interklubaj ligoj, gxuste tiu parto de la laboro faris el unuopaj e-istoj kaj kluboj fortan movadon! Nun pro kaj objektivaj kaj subjektivaj kialoj tiuj ligoj estas apenaux senteblaj. Ne hazarde eminentaj movadanoj de tiama SEJM parolas pri la problemoj de la interkluba agado. En la diskutoj inter tiuj, kiuj pledas por la organizo kiel unuigxo de la memstaraj kluboj kaj tiuj, kiuj konsideras la pli gravan laboron kun la individuoj estas la ora mezo! Ni devas uzi nian propran sperton, ni devas atenti pri cxiu aparta e-isto sed ecx pli gravas, ke devas ekzisti forta interkluba agado, intersxangxo de la spertoj, interhelpo. Iuj eble denove histerie kriacxos, ke ni rigardas hierauxan tagon, sed ja ne vane la popola sagxulo diris, ke "kiu pafos en pasintecon el pistolo, tiun estonteco pafos el kanono". Do, ne timante, ke iuj frenezuloj kulpigos min de politika vidpunkto, mi serioze proponas uzi inter la aliaj metodoj de la interagado la konkuradon inter la kluboj. De la pratempoj gxis nun, en cxiuj partoj de la tero la konkurado stimulis agadon! Cetere, jam dum la kongreso mi esprimis pretecon pridiskuti la perspektivojn de la evoluo de nia Unio kaj gxenerale de la E-movado en nia lando. La komenco jam estas - surbaze de la ideoj de Sergeo Bronov, Anatolo Goncxarov k.a. Parlamentanoj, soci-politikaj agantoj kaj organizajxoj. ------------------------------------------------------- Mi pensas, ke en reala socio pensi, ke ni estas robinzonoj, kiuj vivas izole sur la bela insulo "Esperantujo" estas simple stulte (kvankam tio certe varmigas niajn romantikajn korojn...). Strebi utiligi E-on kaj neglekti sociajn realojn, agadi en vakuo aux inter si mem estas vana iluzio. Cxu ni devas konvinki nin mem pri la rolo de E-o, gxia utilo ktp.? Laboro kun la parlamentanoj, kun sociaj kaj politikaj agantoj estas necesa parto de la laboro p o r E-o. Ni rememoru la faman kaj gloran sukceson de Ivo Lapenna cxe UNESKO en Montevideo kaj similan - de Tibor Sekelj. Ni vidu la nunan agadon de s-ro Germain Pirlot el Oostende, Belgio kun la euxroparlamentanoj. Ni vidu sperton de AsAIS kun M. Gorbacxov. Pri aktiveco en rilatoj kun la ekstermovada publiko estas menciata en pluraj dokumentoj de UEA (vd., ekz. Enkondukon en la Manlibro de la Informa Fako de UEA pri la mondvasta reto de aktivuloj: "Nur du ecoj necesas por membreco en tiu reto: a) a k t i v e c o en rilatoj kun la ekstermovada publiko, kaj b) kunlaboremo..." (M. Fettes, januaro 1993). La artikolo de la Prezidanto de UEA "Esperanto en 1996" (Eventoj 1/97) komencigxas per la vortoj: "En 1996 estis speciale fruktodonaj rilatoj inter esperantistoj kaj internaciaj organizajxoj. Iuj kredis vidi la komencon de nova epoko en la rilatoj kun UNESKO". Tio sendube montras, ke la interrilatoj kun la gravaj politikaj organizajxoj meritas apartan atenton. En la sama artikolo vi tuj rimarkos ankaux la vortojn pri la laboro kun la Euxropa Parlamento kaj universitatoj, pri AIS ktp. Cxu iu havas iluziojn, ke sen aprobo de grandaj sociaj, kulturaj, politikaj agantoj eblas vera agnosko en supera nivelo? Kiel Komunaj prioritatoj de la Informa Fako de UEA aparta linio estas dedicxita al "uzo de simpatiantoj de Esperanto" (!). (Ivo Durwael, 16.09.1991). Do, mi estas certa, ke ni devas fari tiujn provojn, alvoki intereson al la lingvaj problemoj, (kiuj multobligxas en la nuna situacio de cxiam pli granda intereso de pluraj popoloj de nia lando al la propraj lingvoj, historioj k.s.). Lige kun tio ni planas kreon de la Kluboj de Amikoj de E-o (komparu kun la Klubo de Amikoj de Toruna Etnografia Muzeo en Polio, danke al kiu igxis eblaj cxiujaraj internaciaj festivaloj de popolaj orkestroj, la komuna arangxo de la muzeo kaj Pola E-Asocio); eldonon de populara brosxuro pri E-o speciale por la soci-agantoj, kompiladon kaj dissendadon de la leteroj al la sociaj kaj politikaj gravuloj. Ni planas arangxi en Dagestano internacian konferencon pri la "Lingvo-etnaj problemoj en la postsovetia areo", kaj ricevis principan subtenon de la koncernatoj. Kompreneble, mi povas erari. Kaj mi sxatus pridiskuton de cxi-programo. Iun ajn pozitivan, konstruan kritikon, kiu estus utila, mi akceptos kun dankemo. Abdurahman Junusov prezidanto de REU junusov@forigu.espero.sinol.ru *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Ekonomia Bulteno pri Usono - ne plu =================================== Pro personaj cirkonstancoj de la redaktoro d-ro Goldman, la Ekonomia Bulteno pri Usono (EBU) post multjara regula apero, bedauxrinde cxesis. EBU estis unu el la "plej fakaj" E-eldonajxoj, ja traktis la financajn eventojn de la ekonomika mondo el Washington-a vidpunkto - sen ajna aludo al la movado (vidu Eventoj - 007). La A-4 formata eldonajxo estis interesa legajxo por financistoj, bankistoj kaj pluraj ekonomikistoj. *************************************************************************** BAZAJ INFORMOJ ////////////// Demandoj kaj respondoj pri "Amika Societo de d-ro Kalman Kalocsay" ================================================================== Kiam fondigxis la societo? -------------------------- - En 1983 ekestis porokaza Internacia Komitato por Honoro al Kolomano Kalocsay. La Amika Societo de d-ro Kalocsay oficiale estis fondita en la jubilea jaro, la 30-an de novembro 1991. Kion celas la societo? ---------------------- - Gxi celas flegi la memoron de nia genia poeto, tradukisto kaj lingvisto; kolektas cxiujn artikolojn, eldonas postlasitajn verkojn, atentas pri eventoj, kiuj rilatas al lia nomo. La estraro kvaronjare informas siajn membrojn pri sciindajxoj per cirkulero. Kiuj povas anigxi en la societo? -------------------------------- - Cxiuj bonintencaj esperantistoj, kiuj estas pretaj kontribui al gxeneraligado de liaj ideoj. Ni atendas vin. Ni atendas vian helpon. Amika Societo de Kalman Kalocsay, Zsigmond ter 1/B, H-1023 Budapest, Hungario. *************************************************************************** HUNGARA ANGULO ////////////// - HEA ofertas senpage al E-organizoj tajpmasxinojn malnovajn. Kontaktu: HEA, 1368 Bp. pf. 193, Tel: 2680306 - Gxenerala kunveno de HEA okazos la 15-an de junio (dimancxe) ekde la 10-a horo en Suto u. 2. Poste okazos GRANDA librodisvendado kun rabato gxis 75 % !!! - Se vi deziras havi la E-kompaktdiskon "espeRom" kontaktu la Bp-an E-Domon! *************************************************************************** H I S T O R I O /////////////// Post la fizika ekstermo de la E-movado en Sovetunio en la 1930-40-aj jaroj far Stalin, la renaskigxo komencigxis en 1957 lige al la Monda Festivalo de Junularo, okazinta tiujare en Moskvo... * * * Rememoro de Aleksandr Harkovskij Oni parolas cxiujn lingvojn... ============================== Anatolo Goncxarov petis min verki historion de la postfestivala E-movado, cxar laux li la verkoj de Cibulevskij kaj Bronsxtejn estas tre subjektivaj, kaj mi, negvidanto, estus pli objektiva. Tamen li eraras: ankaux mi ne estus pli objektiva. Mi spertis multan dolcxon kaj amaron partoprenante en la movado. Mi logxas fore de mia naskigxlando, fore de arkivoj. Aktivuloj de la unua periodo de la sovetia movado ne verkis sian historion pro multa koto, perfido kaj denuncoj, saturintaj ilian vivon. Pri tio rakontis al mi Podkaminer kaj Demidjuk. Do, tion faru nepartoprenintoj, junaj historiistoj. Kaj ni restigu por ili verajn rememorojn. * * * En 1957 mi estis finstudanta en la Moskva konstru-ingxeniera instituto kaj estis membro de la komsomola komitato por studaj aferoj. Pro tio oni transdonis al mi pakajxon el Pollando, adresitan al la Festivala Komitato. La letero tekstis, ke en la 6-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentoj somere de 1957 en Moskvo okazos renkontigxo de diverslandaj esperantistoj, kaj ni, mastroj, devos gxin organizi. Tiutempe mi sciis pri Esperanto nenion. Mi okupigxis pri mia diploma verko kaj zorgis, ke oni ne elurbigu al Siberio min, moskvanon. Do mi uzis la konatan teknikon, venis al la distrikta komsomola komitato kaj rifuzis okupigxi pri nekonata afero. Sed la komitatanoj uzis la teknikon pli bone kaj diris, ke organizi tiun renkontigxon estas por mi honoro kaj mia persona komsomola tasko, kaj se mi gxin ne plenumos, oni certe forsendos min post la instituto tre malproksimen. - Sed kiu povas helpi min? - mi petegis. Kaj ili forsendis min al la Festivala Komitato. En la Komitato estis forta bruo, telefonoj sencxese sonoradis; rauxka sekretario Pjotr Resxetov parolis al kelkaj homoj kaj uzis kelkajn telefon aparatojn samtempe. Do, miaj plendoj, ke neniu en la lando parolas tiun lingvon, kaj ke neniu kapablas instrui gxin, dronis en la bruo. En pauxzeto la sekretario rigardis min kun indigno: - En Soveta Unio oni parolas cxiujn lingvojn! - Krom Esperanton, - mi oponis. Tamen li jam ne atentis min. Sur lia vizagxo oni povus legi: "USSR estas la naskigxlando de la elefantoj. Ecx niaj nanoj estas la plej altaj en la mondo. Sendube, oni parolas cxi tie ankaux tiun aspir... aux Esperanton". Post kelkaj minutoj li kontaktis la Lingvosciencan Instituton. - Mi volas scii, cxu iu en via instituto parolas la lingvon as... ne, es-peranto? - Mi scipovas, - respondis la vicdirektoro, profesoro Jevgenij Aleksejevicx Bokarev. La sekretario fiere rigardis min, skribis la adreson de la instituto kaj la nomon de la homo, kiu povos helpi min. Profesoro Bokarev renkontis min konfuzita. Mi tiam ne sciis, ke en 1956 oni disbatis la refondan kunvenon de SEU en la moskva klubo "Ideal" [Piednoto: Vidu la detalan rakonton de la partopreninto en tiu afero: Danovskij N. Lasta ekflamo de SEU // Spektro. 1993. cx 2. p. 14-16.] kaj lin mem KSxS (Komitato de Sxtata Sekureco, KGB) intervjuis en Kauxkazo. Li klarigis, kio estas Esperanto, kaj diris: - Mi estas lingvisto, sed ne instruisto. La moskvaj esperantistoj estas nemultaj kaj ili preskaux ne parolas, cxar ili ne uzis la lingvon dum multaj jaroj. (Ili estis enprizonigitaj. - A. H.) Des pli instrui ili ne povas. Tamen ni trovos por vi instruiston. Kiam la instruisto, estono Sij Tamm, venis al Moskvo, li pensis, ke oni lin denove malliberigos. Sed li baldaux komprenis, ke la tempo sxangxigxis. Nesciante la rusan lingvon, li uzis la rektan metodon. Baldaux aperis ankoraux du grupoj: unu en la moskva sxtata universitato, la alia en la auxtovoja instituto. Post tri monatoj ni ekparolis la lingvon kaj partoprenis la esperantistan renkontigxon en la moskva sxak-klubo en bulvardo Tverskoj. Post la festivalo la grupoj kreis organizon "Fajrero". Tamen cxiuj gvidantoj estis vokitaj al la unuaj departementoj (oficejaj brancxoj de KSxS) kaj subskribis promeson ne uzi Esperanton kaj ne kontakti alilandanojn. Post kiam la movado revivigxis, Gisxpling, Sergejeva, Korcxagin kaj aliaj gvidantoj de "Fajrero" timis ecx montri la nazon en nia klubo. Sed la fajrero jam flamigxis. el La Ondo de Esperanto 1/97 (32) Rim: Komsomolo: la nomo de la komunisma junulara organizo en Sovetunio. Gxi estis la sola ekzistinta junulara organizo. *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radioauxskulta konkurso ======================= La 20-an de auxgusto 1996 forlasis nin nia amiko Girolamo Lucchetta, membro de GAMT (Gruppo d'Ascolto della Marca Trevigiana - Radioklubo "Auxskultantaro de la Treviza Limprovinco"). Fondinto, kune kun la franca Bruno Masala de AERA (Amikaro de Esperanto en Radio), li tre aktivis, gxis sia morto, por la disvastigo de Esperanto kaj de la auxskultado de radiostacioj, kiuj elsendas en la internacia lingvo. Je lia memoro GAMT organizas memorkonkurson "Girolamo Lucchetta" kiu konsistas el auxskultado kaj raportado de la kiel eble plej granda nombro da E-radiostacioj. La konkurso disvolvigxos ekde la 31-a de majo gxis la 31-a de julio 1997. Por ricevi regularon, frekvencaron, formularon por raportoj, ktp. bonvolu sendi internacian respondkuponon (IRK) por la elspezoj kaj vian adreson al: GAMT. POB 3, Succursale 10, IT-31100 Treviso, Italio *************************************************************************** R E A G O J /////////// "Kasxitaj" dokumentoj ===================== En Eventoj 1/jan-97 L. Szilvasi insultis UEA-n pri kasxado de dokumentoj, kiuj ne estas legeblaj per la interreto. Kara Laszlo, ne forgesu ke UEA estas treege malgranda asocio, nur 7000 anoj, kiuj pagas nur tre malgrandan jarkotizon, kaj en USA trovigxas 250 milionoj de impostpagantoj. Do, ni ne rajtas atendi cxion de la centra oficejo, sed cxu vi trovos iun, kiu povus libervole fari tiun laboron ekster la CO? Laux mia kompreno gxuste por tia discentra laboro donas la reto bonan ilon. pema-z * * * Se miaj vortoj estis senteblaj kiel "insulto" mi publike petus pardonon... La celo estis tute alia: servi la intereson de la tuta E- movado. Cetere, en UEA cxefe membras cx. 20.000 asociaj membroj, krom kiuj ekzistas ceteraj 7000 individuaj. La aperigo de dokumentoj (protokoloj, regularoj) per 1 TTT- pagxo kaj ftp-eblo al txt-tekstoj estas tute ne granda laboro, sed plej (!) simple estas farebla el la CO mem, kie tiuj tekstoj jam estas en la komputilo, kaj kie oni prizorgas la aktualigon cxe eventualaj sxangxoj. Ekzistas ankaux retkomisiono de UEA - sed vere ankaux iu ajn povus fari gxin. Ankaux ni mem pretas fari gxin, sed ni ne havas la necesan financon (cx. 500 guldenoj/jaro) por lui tiucelan deponejon en la reto. Laszlo Szilvasi * * * * * * * * Iu interlingua ============== Estas ja honoro kiam korektas min eminentulo kia Bernard Golden kaj mi volonte ricevas edukon en ties plumo. Jes, ecx se lia korekto estas iomete misa, gxi almenaux pensigas min. Ne multe gravas kiu, kie, kaj kiam - iu kreis la vorton "interlingua". IALA nepre NE malhoneste prenis tiun nomon de ie ajn; gxi ekzistis antaux Volapuk kaj Peano. Sed du punktoj rilate al IALA bezonas aserton kaj klarigon. IALA estis usonangla, kaj uzis en siaj literaturo kaj diskutoj la anglan lingvon. Tiu lingvo posedas nedefinitan artikolon uzatan antaux singularaj substantivoj. T.e. "a" aux "an". Esperanto kiel pluraj aliaj lingvoj, ne havas tian artikolon. Al parolantoj de tiuj lingvoj ne estas facile ekspliki la diferencon inter "people" (homoj gxenerale) kaj "a people" (iu popolo), "romance" kaj "a romance" (romantiko kaj romano), "speech" kaj "a speech". (parolo kaj prelego), kaj multaj aliaj pli subtilaj diferencigindaj terminoj. IALA ofte uzis la anglan esprimon "an interlingua" kun la senco "iu ajn interlingvo". Foje, sed maloftege "Interlingua" (kun majusklo) kiel aludo al iu specifa projekto. IALA prave konsideris tiun esprimon "interlingua" egala al "iu (aux cxiu) interlingvo", kaj fakte precize diris tion. Mi jxus legis jarraportojn de IALA por la jaroj 1941 kaj 1942, kie oni libere uzas tiun epiteton certe kun la signifo: iu ajn interlingvo. Foje plurale "interlinguas" = iuj ajn interlingvoj. Gode, kiu verkis sian projekton sennoman utiligis la epiteton nelogike, cxar li volis uzi la prestigxon (kaj eble la kapitalon?) de IALA. Ho, ve, S- ro B. G. kial vi diras, ke lingvistoj de IALA 'tutsimple' papagis pri kreo de propra lingvo? Cxu vere eminentuloj, kiaj estis Jespersen, Clarke Stilman, Collinson, konsentus papagi? Ho, Bernard, kia kalumnio. Mi dubas. La esplorcentro de IALA estis en Liverpool (Britio) en la manoj de Profesoro W. E. Collinson, prof. pri germana lingvo kaj lekciisto pri kompara lingvistiko... krome ankaux lekciisto de Esperanto... en la Universitato de Liverpool. Oni transmetis la esplorcentron al Novjorko, en 1940, cxar bombo detruis la trezoran arkivon de Collinson. Kunfondintoj de IALA mortis. Ambasadoro (de Usono al Belgio) Dave Morris en 1944; lia edzino en 1950. Tial la financo cxesis, kaj IALA cxesis funkcii. Sed Gode, lasta prezidanto, kaj liaj kolegoj dauxrigis la titolon kaj kontaktojn gxis 1951; tiam li eldonis siajn vortaron kaj lernolibron, nomante sian projekton "Interlingua". Tri frazoj el la antauxparolo de la vortaro estas signifoplenaj: p.ix... publications in the form of interlingua known as Latino sine Flexione" p.xii....periodicals published in different interlinguas as well as dictionaries.... p.xiii....an interlingua can be used in a simplified course in comparative linguistics. Mistere la arkivo kaj registro de IALA malaperis! Tamen la filo de Ges. Morris, S-ro Lawrence Morris, sekvis en la posteno de kasisto post morto de la patro en 1944. Cxu eble ekzistas ankoraux membroj de tiu familio kiu eble posedas la arkivon? Cxu iu povos kaj volos en Usono provi elsercxi? Will Green *************************************************************************** L I B R O J /////////// Parolturnaro - dua eldono ========================= En 1995, post pli ol dekjara laboro, Hans kaj Kerstin Wiersch prezentis sian "Parolturnaro Germana-Esperanta", kolekton de cx. 20.000 parolturnoj, frazeroj k.s. sur 414 pagxoj. Post nur unu jaro nun aperis jam la dua, pliampleksigita eldono kun pli ol 21.000 elementoj sur 448 pagxoj (je la sama prezo!). Laux la intenco de la auxtoroj, la parolturnaro ankaux estu briketo por posta eldono de "vortarego germana-Esperanta" kaj instigo por ellaboro de similaj parolturnoj kaj vortaregoj ankaux por aliaj lingvoj, kun aparta rigardo al Euxropa Unio. La firma kartonita libro (21x15 cm) kostas 39 DEM + 4 DEM sendokostoj kaj estas havebla cxe la konataj E-libroservoj aux rekte cxe la auxtoro: Hans Wiersch, Tilsiter Str. 39, DE-73642 Welzheim, Germanio *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Gekursanoj de E-kurso (de 18 gxis 50-jaraj) deziras ekkorespondi E-lingve kun iuj ajn el ajna lando pri cxiuj eblaj temoj. Esperanto-Societo "FLAMO", Pf. 16. PL-87-100 Torun, Polio. Mi volas havi korespondantojn, virinojn inter 18-26 agxo, en la landoj: Sud Afriko, Tunezio, Grekio, Auxstralio. Mia adreso: Steve Sirois-Fournier, 881 rue Gallienne, Sept-Iles (QC), G4R 4B1 Kanada. Bonvolu skribi al mi, se vi sercxas korespondantojn. 20 bulgaraj geknaboj (10-11 j.) deziras korespondi tutmonde kun siaj samagxuloj. Gimnazio "C. Cerkovski", Esperanto-Grupo "Verdaj Steletoj", BG 5180 Polski Trambesx, Bulgario Mi estas 23-jara studentino pri biologio. Skribu al mi! Baiguera Silvia, via Leopardi 35, I-35010 Villafranca, Padova, Italio. Teheranaj gekomencantoj inter 18 gxis 50 jaraj deziras korespondi tutmonde. Skribu al la instruisto: M.Reza Torabi, P.O.Kesto 17765-184 Teheran, Irano. 19-jara instruistino de E-o en gimnazio sercxas korespondamikojn. Oksana Serookaja, str. Pusxkina, 14-610, Surgut, RU-626400, Rusio. Mi havas 21-jarojn kaj deziras korespondi internacie. Mi tre sxatas vojagxi kaj auxskulti bonan muzikon. Mi pensas, ke danke al E-o mi povas ekkoni bonajn amikojn. Miroslaw Morgata, ul. K. Miarki 51, PL-44-203 Rybnik. Polio. 25-j. esperantistino, preskaux blinda, sercxas korespondamik(in)on por Bajloskriba kontakto. Borjana Koskina, str. Orlovognezdo 2, ap.6, BG-6100 Kazanlak, Bulgario. Renaldas Jusxka deziras korespondi kun italaj lernantinoj cx. 17 jaraj. Lin interesas multaj temoj, interalie bildkartoj. Renaldas Jusxka, Sporto 2, Raguva, LT-5366 Panevezio raj. Litovio. Ricardo Nascimento Oliveira, Rua Moncorvo Filho, 340 , Oficinas, BR-84036- 020 Ponta Grossa-PR, Brazilio. *************************************************************************** I N T E R E S E /////////////// Jara kongreso de BEAB 2025 ========================== Bonvenon, amicxoj, kaj amisloj al la 190-a Brita Kongreso de Esperanto 2025. Precipe mi bonvenigas niajn kolaborantojn el Interlingva kaj Glaso 3, kaj de Idido kaj Ideto. Mi esperas, ke vi toleras, ke ni ne presis la jarraporton por 2024, cxar vi cxiuj legis gxin per la komputilaj retoj, kaj preskaux cxiu membro fakte cxeestas hodiaux en mia modesta hejmo. Ni traktu la erojn en tiu raporto. Pardonpetis pro neveno anino Fantom, kiu devos resti hejme por prizorgi siajn geavojn. Kaj de R. Jackson pro lia laboro en la Cxefoficejo de UEA en Ganao. La alia membro ne respondis. Ni tamen havas kvorumon, cxar ni en la pasinta jaro malaltigis la kvorumon de 10 gxis 8. Ni ne havas tempon legi la longan liston de mortintaj membroj... krome mi perdis miajn okulvitrojn. Tio venigas min al la Membrokampanjo. Gxi nur parte sukcesis, sed ni havas ankoraux 13 membrojn de BEAB kaj 20.393 de JEB. Denove JEB ne sendis jaran raporton, sed Saluton! aperas regule cxiun duan jaron, nun kun 13 pagxoj. Nia financa stato estas bona kun kapitalo de GBP43 milionoj, kiun ni bone investis por la estonteco. La Esperanto-Centro suferas de disfalo cxe la supraj etagxoj. Martyn devos nun dormi en la kela cxambro - pardonu, la JEBa cxambro - kiam li ne trovas komfortan skribtablon en la oficejo mem. Li komencas sperti malfacilon cxe la sxtuparoj. Tial ni devos konstruigi por li ian lifton. Spaco por tio suficxos, se ni forjxetos tiujn pakajxojn de putrintaj antologioj kaj infanaj lernolibroj, kiujn oni ne plu acxetas. (Bonvolu veki Petron, mi petas.) La 57-a revizio de la Free Postal Course bone progresas. Ni jam dissendas vaste la unuan lecionon, kaj tri personoj finis studi gxin. Tial ni konsideras eldoni ankaux la Duan lecionon. Vi notu, ke la Esperanto Teacher's Association sxangxis la pozicion de sia apostrofo. Biblioteko: ni devos retaksi la valoron de tio; nun GBP1.25p. Publico: 30.000.000 da folioj iris al la gazetaro kaj ni regule parolas cxe mia radiostacio en mia propra litcxambro. (Kiu ronkas? Kubutu sxin, mi petas.) La Parlamenta Grupo kreskis kun 44.243 membroj, cxar oni enkalkulas ankaux cxiujn membrojn, kiuj iam diris "jes", ecx la mortintajn. Krome oni komencas aldoni ankaux tiujn, kiuj fakte ne diris "ne". Ankaux la mortintajn. Nun la ero cxiam plej grava en la tagordo. La dato de nia estonta kunsido. Cxu iu serioze konsideras, ke necesas pluaj kunsidoj? Ni povas lasi cxion en la kapablaj manoj de nia gxenerala sekretario, Martyn. Cxu vi auxdas min, Martyn? Sxaltu vian auxdaparaton! Levu la manon, tiuj, kiuj kapablas, aux kapjesu, se vi konsentas. (Cxu Petro kapjesis aux reekdormis?) Do tri jesoj. La sugestata dato estu 2035; la loko - la memorhejmo de Vilcxjo Verda. Do mi fermas la kunsidon. Kiu pusxos mian rulsegxon hodiaux? W. G. el Kristana Alvoko, januaro 1996 *************************************************************************** La ekskurso =========== Ni veturis per auxto al iu arangxo. Subite haltigis nin du policistoj. Rapide mi demandis min: "Cxu mi faris eraron?". Unu policisto venis al nia auxto kaj mi mallevis la fenestron. "Kio estas?" Li flate diris: "Vi veturis eksterordinare bone, tial ni elektis vin por la hodiauxa premio!" Kion mi rapide diru, mi vere nur malofte sxoforas! - Li aldonis: "Kion vi faros per la 1000 germanaj markoj?" Kion mi rapide respondu? "Nu, unue mi faros mian sxoforlicencon." Mia edzino batis per mano kontraux sian kapon kaj diris al la policisto: "Ne auxskultu mian edzon! Se li ebrias, li cxiam diras frenezajxojn!" Kiel sxangxigxis la vizagxesprimo de la policisto. Tion vidis la dua kaj nun ambaux gapis al nia auxto. Tio forte ektimigis nian avinon kaj sxi ekkriis: "Mi jam dekomence diris, ke ni ne longe veturos per sxtelita auxtomobilo!" Nun ni cxiuj devis elauxtigxi. Tie ni staris en vico, ecx nia surda avo, kiu tute ne komprenis la situacion. Kaj li demandis: "Cxu la policistoj jam trovis la drogojn, kiujn vi enmetis en mian valizon?" Klaus-Dieter Albrecht el Magdeburga folio, jun/97 *************************************************************************** "Euxro-humuro kaj sekso" denove havebla! ======================================== Dum la lasta "Malferma tago" en la Centra Oficejo de UEA denove estis acxetebla la jam popularigxinta antologio de erotikaj sxercoj, kiu debutis kadre de UK en Prago. La antologio konsistas el 2 tekstokajeroj kaj 4 unuhoraj kasedoj kun registritaj cx. 300 plej belaj sxercoj el plej diversaj landoj de la Euxropa Unio kaj el la landoj, kiuj aspiras al la membrigxo. La auxtoro estas e-isto, kiu nun kolektas similajn sxercojn el aliaj kontinentoj. Estas interese, ke en la kolekto ne mankas sxercoj rekte ligitaj al fame konataj e-istoj kaj al movadaj aferoj. Rakontado de sxercoj dum kunestado kun geamikoj estas cxiam tre sxatata kaj suficxe ofta kutimo. Oni devas aldoni, ke tio estas kutimo plene internacia. Sed rakontado de sxercoj, kiuj koncernas la erotikan vivon, ne cxiam kaj ne cxie estas praktikata vastskale, kvankam tutcerte gxi ankaux estas sxatata. Plej ofte tiajn sxercojn rakontas viroj al viroj, aliflanke ege malofte oni rakontas ilin en miksitaj gesocietoj, kvankam virinoj - kion oni povas kelkfoje konstati - volonte auxskultas ilin. Tamen ege malofte okazas, ke virino meminiciate rakontas erotikan sxercon al vi. Povas esti, ke la kauxzo de tio estas la konscio de virinoj, ke ili devas montri - almenaux al eksteruloj - sian prudecon kaj denaskan hontemon pri cxio, kio rilatas seksajn aferojn. Sed tio ne signifas, ke en la E-movado ni havas nur prudemulinojn. Ke cxi tiel vere estas i.a. atestas la fakto, ke kelkaj esperantistinoj, kiujn la auxtoro de la antologio konas persone, volonte legis la libron "Kruko kaj Baniko el Bervalo", kiu ja enhavas nur seks-temajn sxercojn. Tamen fakuloj pri sxercologio internacia asertas, ke la antologio "Euxro-humuro kaj sekso" estas multe pli bona ol la verko "Kruko kaj Baniko el Bervalo" kaj pli aktuala. Tial dum UK en Prago la tuta stoko elcxerpigxis dum apenaux 30 minutoj! Instruita per tiu sperto la Libroservo de UEA havigis al si kvanton, kiu kontentigos la bezonojn de la movadaj sxercemuloj, kiuj volas legi kaj auxskulti tiaajxojn. La auxtoro de la antologio uzanta la pseuxdonomon Doktoro Petolanto, estas gastprofesoro pri kompara erotiko en la Universitato de Seksburgo. Estas aldoninde, ke la sxercojn sonregistris profesiulo, kies vocxo estas bone konata al multaj e-istoj - Andreo Pettyn el Polio. Jen kelkaj specimenoj el cxi tiu vere unika verko (la numeroj devenas el la presitaj kajeroj): * * * (113) Sur strando kusxas cxarma junulino en bikini-kostumo. Apude kusxigxis iu junulo kun radioaparato tenata enmane. Funkciigante la radioaparaton, kvazaux hazarde li tusxis sxian kokson. - He, kion vi faras?! - ekkriis la junulino. - Mi sercxas la Esperanto-elsendon de Pola Radio... La junulino iom levigxis ekrigardis lian bankostumon kaj moke diris: - Kun tia anteno ecx ne lokan stacion vi kaptos...! * * * (271) - Frauxlino Irena, eble ni povus kune ekskursi en arbaron por iom petoli meze de la naturo? - Morgaux mi ne povas, cxar mi edzinigxos. - Do eble postmorgaux... * * * (278) Rakontita en la redaktejo de la E-elsendoj de Pola Radio: - En kio konsistas la diferenco inter Esperanto kaj virgulino? - Esperanto cxiam restos Esperanto! * * * (267) Georgo proponas al Roberto: - Eble ni povus fondi ian esperantistan seksgrupon? Kion vi pensas pri tio? - Nu, bone, sed kiu apartenus al gxi? - Nuuu, Vi, mi kaj via edzino...! * * * (268) Dronantan en rivero belulinon eltiris el la akvo kaj savis hazarde preterpasanta viro. - Vi savis mian vivon! Mi plenumos tri viajn dezirojn! - diris la belulino, kiam sxi rekonsciigxis. - Verdire mi havas nur unu deziron, frauxlino, sed aliflanke tri fojojn! *************************************************************************** A N O N C E T O J ///////////////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj! ==================================== Por bindigi kelkajn jarkolektojn de "der esperantist" kaj por ilin donace disponigi al bibliotekoj, mi sercxas jenajn numerojn: 34, 45 (2 ekz), 46 (6 ekz), 49 (4 ekz), 113/114, 119, 136 (4 ekz). Antauxdankon pro viaj klopodoj. Dr. Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, Germanio * * * Nia klubo (Ora Pordego en Kievo) funkcias pli ol 15 jarojn. Ni interesigxas pri historio, literaturo, arto. Ni eldonas nian kluban revuon "Kieva esperantisto". Ni sercxas klubkontaktojn kaj volas intersxangxi literaturon, E-novajxojn, revuojn. Nin interesas ankaux perreta korespondado inter kluboj kaj ankaux inter niaj membroj. Vladimir Tokarev (esper@forigu.esptok.freenet.kiev.ua) * * * Se vi konas kantojn aux rimajxojn por malgrandaj infanoj (en E-o), bonvolu sendi ilin al la Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj. Retadreso: retoklubo@forigu.geocities.com * * * Astronauxta kongreso! En oktobro 1998 okazos en Belgio la mondkongreso de profesia asocio de astronauxtoj, kiu havas 325 membrojn kiuj faris min. unu turnon cxirkaux la Tero je min. 100 km alteco. Kiu konas astronauxtojn, kiujn scipovas aux esprimis sian apogon al Esperanto? Laux mia memoro almenaux 1-2 (Farkas, Hungario?) Herman Deceuninck Rete: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be * * * La 29-an de januaro en Gdynia forpasis Aleksandra-Olenka Sielicka en agxo de 82 jaroj. Funebras la familianoj, esperantistoj kaj cxiuj sxiaj amikoj. * * * La 12-an de aprilo mortis en Zagreb multflanka E-aktivulo, jxurnalisto, tradukisto kaj eldonisto Slavko Sximunicx. Libroforme aperis lia esperantigo de "Makedonaj popolaj rakontoj" kaj li estis la tradukinto de la poemoj de B. Mihalski kaj J. Baghy. *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO-1 Esperanto estas lingvo de la moderna tekniko ============================================ Ankoraux dum la 51-a UK en 1966 en la Domo de Tekniko okazis interkonsiligxo de ingxenieroj kaj aliaj membroj de ISAE. La kunsidojn arangxis la Teknika Komisiono de UEA. Nun ni aperigas la prelegon de Sandor Szathmari, prezentita dum tiu interkonsiligxo. Dum mia studenta agxo ni, hungaraj politeknikaj studentoj, multe devis lukti kun la manko de bonaj faklibroj. Do, mi devis ellerni la du, tiutempe plej teknikemajn lingvojn kaj kun scio de ambaux lingvoj mi estis tamen lama kaj nekompleta ingxeniero. La teknika scienca materialo cxiam plimultigxis kaj nuntempe gxi jam faras tiom grandan komplekson, ke neniu povus certe orientigxi. *** Tiun necertecon kauxzas unuavice la giganta vastigxo de la tekniko, kaj vane ni klopodas dividi la ingxenieran laboron al pli kaj pli da subfakoj, cxar tiuj fakoj cxiam kunkrocxigxas. Se ni studas unu problemon, ni cxiam alfrapigxas al la limmuroj de la alia fako. Sed tamen, cxi tiu malfacilajxo estas la pli malgranda. La plej granda estas la limmuroj de la lingvoj. La tekniko cxiam pli internaciigxis. Komence estis normoj nur pri sxrauxboj. Internaciigxis Whitworth, poste la metrikaj normoj. Normigxis la kudromasxino kaj la biciklo, la elektraj muntajxoj, la fertraboj ktp. Nuntempe la normoj faras ne volumojn, sed bibliotekon. Ekzistas jam internacia normiga oficejo: ISO (Internacia Organizo por Normigo). Ties anoj estas 55 landoj kaj gxi havas 112 fakkomisionojn. Entute, la tekniko postulas internacian rolon. Matematiko jam "apriori" estas internacia scienco. Ne estas imagebla franca kaj sveda matematiko. La elektraj duktoj, gastuboj, naftotuboj jam delonge traboris la landlimojn; ne povas ekzisti speciala norvega kaj dana elektra tensio. La metrosistemo, kiel mezurunuo, sin trudas iom post iom al cxiu lando de la mondo. Tiuj, kiuj pro nacia tradiciemo kontrauxstaras la evoluon, suferas grandan malprofiton kaj estas iom post iom devigataj por cedi al la racia tendenco. Sen tiu cxi internaciigxo la tekniko neniam estus atinginta la hodiauxan nivelon. Nur la lingvo ne internaciigxis. Interese estas, ke inter la taskoj de la internacia normiga oficejo la plej vastan terenon okupis la fiksado de la terminoj. La nomenklaturo. La oficejo kreas plejparte difinojn. Kial? Cxar ne nur la diverslandaj terminoj, sed ecx samlingvaj estas malsamaj. Ekzemple, la turnomasxino havas dentradkeston, per kiu oni povas sxangxi la rapidecon de la rotacio. Tiu cxi dentradkesto havas en la hungara lingvo kvar diversajn nomojn. Samaj sinonimoj abundas en cxiuj aliaj lingvoj. Kaj krom la sinonimoj abundas la homonimoj, t.e. kiam la sama vorto havas diversajn sencojn. Ekzemple, la angla "screw" kaj la germana "Schraube" signifas sxrauxbon kaj propeleran helicon. Mi diris la neoficialan vorton "propelero", cxar bedauxrinde "helico" ankaux en Esperanto estas dusenca homonimo: gxi signifas sxrauxblinion kaj propeleron. Precipe la angla lingvo abundas je homonimoj. Ekzemple la vorto "to take" en la granda angla-hungara vortaro okupas naux kaj duono kolumnojn kun pli ol 36.000 literoj. Unu sola vorto! Se botanikisto diras la sciencan nomon "Lunaria Vulgaris", cxiu alia botanikisto tuj senerare pensas pri vegetajxo, havanta florojn, grapolojn, foliojn. Se zoologo auxdas la vortojn "Mustela Foina", tuj pensas pri grizbruna rabbesteto, kaj neniu konfuzas gxin kun la iom pli granda, sed tre simila "Mustela Martes". Do, se en botaniko kaj zoologio ekzistas unueca, preciza kaj nemiskomprenebla latina nomenklaturo, kial gxi ne trovigxas en la tekniko, kiu hodiaux inter cxiuj sciencoj estas la plej grava? Kaj vere gxi ne ekzistas kaj ecx ne povas ekzisti. Kial? Cxar la latina lingvo estas tauxga por la botaniko kaj zoologio, sed ne tauxgas por la tekniko, kiu estas la plej juna scienco inter cxiuj sciencobrancxoj. Dum la romia imperio vivis la samaj vegetajxoj kaj bestoj, kiuj hodiaux. Vivis hundo, cxevalo, leono, foino kaj mustelo, vivis rozo, dianto, akacio kaj kverko, sed ne estis televido, ferbetono, alttensio, elektra kondensatoro, dizellokomotivo kaj elektra amplifilo. Do, ni povas deklari sen iu ajn fanfarono: 1. Hodiaux la plej ampleksa kaj grava scienco, kiu plej fundamente influas kaj determinas nian vivon, estas la tekniko. 2. La evoluon de la tekniko forte malhelpas la malstrikteco de la terminoj kaj precipe la manko de strikta, unueca, internacia scienca terminaro. 3. Por tiu celo ne tauxgas la antikvaj, arkaikaj metodoj, sed des pli kaj unusole tauxgas Esperanto, la plej juna, plej progresigebla lingvo. *** La avantagxoj kaj utileco de Esperanto estas okulfrape klaraj. Versxajne mi nun, cxi tie faris nur tute superfluan fortostrecxon, kiam mi argumentis tion al vi, kaj vi sxajne plenrajte demandis: kial nun mi argumentas al vi, kiuj plej volonte akceptus Esperanton, sed bedauxrinde la afero dependas ne de vi. Sed la oficialigo de nia lingvo ne estas tute sendependa de ni. Ankaux ni havas taskojn sur cxi tiu tereno. Ne nur la propagandon. Vi havas farendajxojn ankaux en kompletigo de nia lingvo, por ke ni perfektigu gxin al tiu rolo. *** Unue ni devas krei unuecon, kompletan teknikan vortaron. Ho, ni ne povas plendi! Multegaj teknikaj fakvortaroj pretigxas, ecx tro multaj, ke la vortaro-ricxeco jam pli malutilas ol utilas, cxar ili faras cxiuj siajn favoratajn, malsamajn terminojn al sama koncepto. Ofte ecx erarajn. Mi mencias nur, ke laux Scienca Teknika Terminaro "molibdeno" identas kun tungsteno (alinome: volframo), kvankam molibdeno estas 12-a, kaj tungsteno estas la 71-a kemia elemento. "Mimeografi" laux STT estas "hektografi", kvankam tiuj estas tute aliaj multobligaj metodoj. La vorton "matrico", kiu signifas negativan formon, gxi uzas por la matematika koncepto "matrikso", ktp. La eraraj vortoj abundas ne nur tie, sed en cxiuj niaj fakvortaroj. Mi menciis nur ekzemplojn el ekzempla vortaro. Krome, la vortoj de la diversaj vortaroj ne samas. En Plena Vortaro "elektronvalvo" estas en la pola Internacia Elektronika vortaro "elektrontubo"; "atompezo" estas atommaso" ktp. Nia plej grava tasko estas, ke fine farigxu centra vortara komitato, kiu kreu tute unuecan, striktan kaj seneraran terminaron por cxiuj konceptoj. Ni kiel eble plej frue devas kompili plejeble kompletan kaj fidindan terminaron. En tiu terminaro ni zorge evitu la plursencajn vortojn. Mi jam menciis la vorton "helico", sed multaj aliaj trovigxas. Ekzemple la internacia vorto "modul" laux PV havas nur muzikan signifon. Laux Scienca Teknika Terminaro (kiun okulfrape kreis elektristoj) havas nur elektroteknikan. Sed en internacia uzo gxi havas ankaux matematikan kaj dentradteknikan signifojn. Estas kelkaj vortoj, kies sencoj estas dubaj. Ekzemple, "gisi" devenas el la germana "giessen", sed laux PV signifas muldon, do ferversxon en negativan formon. Same: "muldi" signifas laux PV: enversxi fluecan feron en negativan formon (matricon). Gxi devenas el la angla "mould", sed angle signifas: fari matricon kaj ne enversxi en gxin feron. Por altfornego, do, kiu faras krudferon el erco, ne estas preciza vorto. "Altforno" estas nur alta forno, lauxvorta traduko de la germana "Hochofen", sed en Esperanto ni devas havi sendubajn, precizajn terminojn. Same ni ne havas kontentigan vorton por masxino, kiu rulpremas la vojojn. Ni ne havas vorton esprimi la premtrancxadon el lado (germane: "stanzen"), por esprimi la defrotadon de la supra tavolo, simile al la polurado. Ni ne havas vorton por la tre simpla premtenilo de la seruristoj, kiu per sxrauxbo fikstenas la prilaboratan objekton. Por la kvarrada levilcxaro, kiu kiras sur la argano, ni povas uzi nur la vorton "levilveturilo", kvankam gxi tute ne veturas, nur iradas tien-reen. En astronomio ne estas akceptitaj tiom vaste uzataj vortoj, kiel "reflektoro", "deklinacio", ascensio. En geometrio ni ne havas vorton por la plej ofte trovigxanta ortangula kvarangulo, latine: "oblongum". Ni ne transprenis la nomon "origo" por la nulpunkto de la koordinatoj. La nomon "kurvo" por la geometria figurado de la matematikaj funkcioj. Ni havas vorton "kondensatoro", sed ne la vorton "kondensi", t.e. refluidigi vaporon per malvarmigo. Ni ne transprenis la tute internaciajn vortojn "suporto", "etalono", "sxapingo", "konstruktoro", "auxtogena veldo", "kartero", "ekskavatoro", "klinkero" ktp. La vorto "revolvero" signifas nur pistolon, kvankam gxia origina signifo estas turnigxanta masxinparto, havanta plurajn poziciojn, ekzemple sur tornomasxino. Ni ne havas vorton por la ingxeniera desegna planado, do: kalkuli kaj plandesegni. Cxu eble konformus: "konstrukcii"? *** Sed mankoj trovigxas ankaux en nia gramatiko, kiuj ankoraux pli-malpli malfaciligas gxian aplikon al la moderna tekniko. Mi pensas unuavice pri la plursenceco de la sufiksoj, prefiksoj kaj prepozicioj, kion la vivo jam nun iom post iom forigas. Ekzemple: la prepozicio "de" havis multajn diversajn sencojn, kiujn komuna lingvouzo iom post iom cxesigis per enkonduko de kunmetitaj prepozicioj, kiel: "ekde", "de post", "de sur", "fare de", ktp. Multsenca estis la sufikso "ujo", kiu komence signifis kovrantan skatolajxon, sed ankaux arbon kaj landon. Nuntempe ni jam ne diras "cxerizujo"-n, sed "cxerizarbo"-n, kaj la landsufikso ankaux modernigxas al "io". En la tekniko kauxzas ioman malfacilajxon la multsenceco de "ejo", kiu faras la nomon de domo, cxambro, kiel en la vortoj "vendejo", "pregxejo", sed faras ankaux la institucion, entreprenon, kiel "eldonejo"; lokon, kiel "haltejo", "enirejo", kaj placon, kiel "promenejo". "Ulo" signifas ne nur homon, kiel "laborulo", "mizerulo", sed ankaux beston, kiel "mamulo". En la tekniko kauxzas multan malfacilajxon la sufikso "ilo". Ekzemple "borilo" signifas ne nur la malgrandan manborilon, sed ankaux la grandegan bormasxinon. Oni ecx uzas gxin por medikamentoj, kiel "dolorkvietigilo", "laksigilo". La tekniko postulas striktajn, nemiskompreneblajn sufiksojn, des pli, cxar jam nun nia lingvo estas la plej difinita, plej nemiskomprenebla, rilate al la nacilingvoj kaj ecx rilate al la ceteraj lingvoprojektoj. La plej grava manko de Volapuk estis la plursenceco de la sufiksoj. Nur kiel amuzan ekzemplon mi volas mencii la Volapukan sufikson "af". Tiu faris bestonomon. Sed kiel? Ekzemple la vorto "flit" signifis: flugi. Se ni alkrocxas la sufikson "af", farigxas "flitaf". Kion signifis flitaf? Cxiu povus pensi, ke gxi estas birdo. Sed ne! Gxi signifis: "musxo". Gxuste musxo el la multegaj flugantaj bestoj! Birdo estis: "bod". Krome, estis multaj tute ne difinitaj sufiksoj. Do, se ni ambicias, ke nia lingvo estu la latino de la tekniko, ni devas plimultigi kaj pliprecizigi la sufiksojn, cxar la preskaux senlima fleksebleco kaj senlima ebleco por fari vortojn estas nia plej granda avantagxo kontraux la nacilingvoj, el kiuj neniu povas tauxgi por la rolo de scienca lingvo. Novajn sufiksojn oni jam parte oficialigis en kemio kaj PV jam entenas ilin. La saman ni devas estigi en la masxinologio kaj en parencaj sciencoj. Memkompreneble ni ne rajtas modifi la Fundamenton kaj ni ecx ne devas. La miskompreneblecon ni povas eviti per novaj prepozicioj kaj sufiksoj. Tiel, kiel estigxis "ekde" kaj "fare de", sen modifo de la Fundamento; tiel, kiel estigxis la landsufikso "-io", ni povas estigi novajn sufiksojn. Ekzemple, "lavejo" esence signifas nur cxambron, en kiu oni lavas. Sed signifas ankaux entreprenon, fabriketon, kiu okupigxas pri lavado. Por la entrepreno ni povas trovi aliajn sufikson, eble el la germana lingvo: "eri" - "laverio". "Ulo" signifu nur homon. La mambesto estu mambesto kaj ne mamulo. Por bormasxino ni povas trovi novan sufikson, kvankam gxi ne estas facila: kelkaj proponis la sufikson "or": "bororo", "tornoro". Sed oro estas metalo. Aliaj proponis la sufikson "ator": "boratoro", "tornatoro". Sed same "at", kiel "or" estas jam alisence uzataj vortoj. Iu, dum la redaktado de Duden bildvortaro, proponis la sufikson "adoro", sed adoro des pli havas alian signifon: adoradon. Ni bezonas minimume dekduon de novaj pre- kaj sufiksoj, kiuj faros nian lingvon tauxga por farigxi absolute bona scienca lingvo. *** Mi nur skizis niajn taskojn. La detaloj ne koncernas min, sed la estraron de UEA. Mi resumas: 1. La teknika evoluo ege bezonas sciencan lingvon kaj por tiu celo tauxgas nur Esperanto. 2. Por tiu celo nia tasko estas ne nur propagandi, sed ankaux plitauxgigi nian lingvon, por ke gxi senerare povu esprimi cxiujn teknikajn konceptojn. 3. Ties maniero estas: konstrui la unuecan, lauxeble kompletan teknikan vortaron, senerarigi la sufiksojn kaj estigi la necesajn novajn pre- kaj sufiksojn. La oficialigo de Esperanto estas tre malfacila. Ni multe devos ankoraux batali kontraux miopaj naciaj jxaluzemoj. Sed la tempo urgxigas nin kaj la unuaj pasxoj jam ne estas prokrasteblaj. Sandor Szathmari *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO-2 53 xINTERNACIA JUNULARA KONGRESO en ASSISI (ITALIO) 24-31 JULIO 1997 LA TEMO ------- LA HOMO. CxU SUPER AUx PARTO DE LA NATURO? La Tero estas la centro de la universo. La homo estas la centro de la Tero. Sur tiuj du postulatoj bazigxis la kosmologio de Aristotelo kaj de katolikismo, kiu de la greka filozofo prenis la fundamenton de sia scienca penso, adaptante gxin laux la religiaj dogmoj. Tra la instruado de la eklezio, kiu longtempe estis la centro de cxiu scio, la tuta okcidenta penso evoluis laux tiuj konceptoj. Nur danke al la "laikaj" pensistoj kaj sciencistoj,, ekde la XVII jc, je kosto de grandaj suferoj,, oni komencis revizii la ideon de centreco de la Tero en la universo. Hodiaiux do neniu plu dubas, ke la tero estas nur unu el la planedoj, kiuj rondiras cxirkaux la suno. Persistas tamen la koncepto de supereco de homo super naturo. Homo estas la nura estajxo, kiu pensas... Homo estas la nura estajxo, kiu parolas... Tiuj ideoj havas ankoraux vastajn kaj profundajn radikojn en nia pensmaniero kaj forte influas nian konduton cxiutagan. Sed dum la lastaj jardekoj komencigixs vasta reviziado de antauxjugxoj kaj "sciencaj" doktrinoj, de sintenoj kaj moroj kaj aperadas cxe la horizonto, kvazaux novaj Galileoj,, pensmovadoj, kiuj asertas, ke homo estas nur unu el la pasagxeroj sur la tero kaj ke gix devas konduti rilate la ceterajn estajxojn ne kiel mastro sed kiel samulo. Dum la 53 IJK ni klopodos pli bone kompreni cxu vere oni povas paroli pri sxangxigxo de la homa sinteno aux se temas nur pri modoj. Ni klopodos analizi, kiel konceptas la rilatojn inter homo kaj naturo religioj kaj filozofioj el aliaj mondopartoj kaj kiel en okcidento mem estis homoj, kiel Sankta Francisko, en kies urbo ni kongresos, kiu jam antaux jarcentoj predikis, ke homoj kaj cxiuj aliaj estajxoj devas vivi en plena harmonio por la bono de cxiuj. PREZOJ DE LA KOTIZOJ (en italaj liroj) -------------------------------------- Agxo je 24.07.97 gxis 31.12.96 gxis 30.04.97 poste ------------------------------------------------- < 20 - 290.000 320.000 360.000 20-30 - 340.000 380.000 410.000 > 30 - 380.000 410.000 450.000 KATEGORIO A: ------------ Cxiuj landoj kiuj ne estas sub Kategorio B. KATEGORIO B: ------------ Albanio, Bulgario, Cxehio, Hungario, Pollando, Rumanio, Slovakio, cxiuj landoj de la iamaj Sovetunio kaj Jugoslavio, cxiuj afrikaj kaj latinamerikaj landoj, la aziaj landoj, escepte de Israelo, Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, Hongkongo. - Memzorgantoj el A-Landoj pagos 100.000 lirojn, el B-Landoj 50.000 lirojn. - Ne-individuaj membroj de TEJO au xde UEA krompagas la duoblon de la respektiva landa TEJO/UEA-membrokotizo por 1997. RABATOJ ------ - La unuaj 100 aligixntoj (ne memzorgantoj) apartenantaj al B-landoj, plentempaj, pagos la duonon de la normala kotizo. - Cixuj aliaj aligixntoj el B-landoj ricevos rabaton de 70.000 liroj (escepte de memzorgantoj). - La partoprenintoj de IJF 1997 ricevos 10% da rabato. PRI LA DATO ----------- - Por ne trafi la altajn prezojn de la gastejoj dum augxusto en Italio, ni devis elekti cxi tiun periodon, kiu, bedauxrinde, iom interkrucigxas kun la UK. PRI LA ALIGxO ------------- - La aligxo ekvalidas de la sendodato de la antauxpago de 100.000 liroj, por A-landanoj, kaj de 50.000 liroj, por B-landanoj. - Kiu malaligxas antaux la 30-a de junio rericevos la pagon minus la antauxpagon kaj la sendelspezojn. - Oni akceptos nur unuopajn aligxojn (1 aligxilo = 1 aligxanto). - Eblas transdoni sian aligxon al alia persono, kondicxe, ke la aligxinto prezentu skriban ateston de la transdoninto. Oni algxustigos la kotizon laux la agxo, sed cxiuokaze gxi ne povos malaltigxi. ATENTIGOJ -------- - La baza kotizo inkluzivas logxadon, en cxambroj 4- gxis 8-litaj kun bancxambro, mangxadon kaj programon. - Partatempulo (kiu ne rajtas ricevi la specialan rabaton) pagos la plej altan kotizon el sia agxkategorio, dividitan per 7 obligitan per la nombro de la partoprentagoj. - Vi povas certi pri lito nur se vi ricevos konfirmon de ni. - Dum la kongreso oni liveros la vespermangxon de la 24-a gxis la tagmangxo de la 31-a de julio. - Memzorgantoj devos kunporti tendojn kaj rajtos kampadi en la korto apud la kongresejo. Pri cxi tiu ebleco tamen atendu la definitivan konfirmon en la konfirmilo. - NEPRE KUNPORTU LA PRUVILON DE VIA ANTAUxPAGO. ALIGxILO Bonvolu skribi latin-preslitere Familia nomo: Persona nomo: Naskigxdato (tt/mm/jj): Virino( ) Viro( ) Adreso (Strato/placo - Numero - Posxtkodo - Urbo): Lando (Esperante): Tel. (Internacie): Telefakso (Internacie): Retadreso: Mi aligxas kiel: Tuttempa partoprenanto ( ) Partatempa partoprenanto: De ______ gxis _________ Memzorganto ( ) Vegetarano: Jes ( ) Ne ( ) Se eblas, mi sxatus logxi kun: Mi preferas cxambron: Unuseksan ( ) Gean ( ) Ne gravas ( ) Mi sendis la antauxpagon de liroj _____________ per posxto ( ) banko ( ) UEA ( ) Mi bezonas invitleteron al Italio. Pasportnumero: Dato de ekvalido: Dato de validfino: Dato (TT/MM/JJ): Mi akceptas cxiujn supremenciitajn kondicoxjn. AL KIU SENDI KION ***************** ANTAUxPAGON ----------- Bankkonto 902420 de Instituto Bancario San Paolo di Torino, sidejo de Torino, Bankkodo (ABI) 1025 CAB 1000, nome de Luisa De Bernardin, via G. Borsi 56, IT-10149 TORINO, kun indiko: 53-a IJK. Posxtcxekkonto 24398109 nome de Luisa De Bernardin, via G. Borsi 56, IT-10149 TORINO, kun indiko: 53-a IJK. UEA-Konto: IEJA-Z kun indiko: 53a IJK ALIGxILON --------- Alessandro Amerio, via Cumiana 45, IT-10141 TORINO Tel.: +39-11-3854200 Fakso: +39-11-545731 Retadreso: a.amerio@forigu.agora.stm.it PROGRAMKONTRIBUOJN ------------------ Francesco Amerio, via della Consolata 1/Bis, IT-10122 TORINO Tel.: +39-11-3190271 Fakso: +39-11-3190271 Retadreso: f.amerio@forigu.agora.stm.it Pliajn aligxeblecon kaj informojn vi povos trovi en la TTT-pagxo: http://www.silab.dsi.unimi.it/gxc412712/ijk.html *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 125-126 duobla numero Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H- 1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ***************************************************************************