EVENTOJ - 2/aprilo-1997, n-ro 124 ********************************** Kampanjo 2000: Al la nova jarmilo ================================= Laux iniciato de prof. LEE Chong-Yeong, prez. de UEA ekde la praga UK la komitato de UEA okupigxas pri la projekto "Kampanjo 2000", celanta difini la vojon por la sekvaj jaroj. Profesoro Ivo Lapenna, unu el la antauxaj prezidantoj de UEA, estis konata i.a. pro siaj elstaraj retorikaj kapabloj. Pri kiu ajn temo li sukcesis plorigi la maljunajn membrojn en la unuaj vicoj de la kongres-inauxgurejo, pensigi la mezagxajn membroj en la centraj vicoj kaj elvoki amuzajn komentojn de la gejunuloj sidantaj en la lastaj vicoj. Se li vivus nun kaj havus la okazon ekspluati la temon "jarmil-sxangxigxo", li certe farus serion de emociigaj paroladoj. Aliflanke prof. Lapenna en la longa dauxro ne estos memorata pri siaj oratoraj kapabloj, sed cxefe pri siaj organizaj kapabloj kaj pro sia postmilita "konstruado de la moderna UEA", kiel li mem sxatis difini la gigantan laboron por igi UEA-n agnoskata kaj efika gvid-organo de la Esperanto-movado. La nunaj komitato kaj la estraro de UEA antaux la rapide proksimigxanta jaro 2000-a sentis la bezonon reanalizi la staton de la movado kaj montri eblajn evolu-vojojn al gxi. El tio fontas la "Kampanjo 2000", pri kiu temas cxi tiu artikolo. La Kampanjo 2000, kies fina teksto estas nun debatata de la komitato, prenas en konsideron la ideojn de la antauxa laborplano de UEA, kaj gxi klopodas klare montri kelkajn celojn kaj prioritatojn. La celoj de la kampanjo estas tri: - levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo - levi la prestigxon de la internacia lingvo - influi la internacian vivon. Alivorte oni agnoskas, ke la Esperanto-movado en sia nuna konsisto kaj formo estas ankoraux bezonata kaj estos ankoraux longe bezonata, kiel cxefa portanto de la internacia lingvo. Tio, kion ni devas fari, estas fortigi gxin organize kaj idee. Organize -------- Organize niaj landaj asocioj kaj lokaj kluboj devas igxi pli profesiecaj kaj pli efikaj. Se ili ne havas sidejon, ili devas klopodi akiri gxin. Se ili ne havas konstantan oficiston, ili devas klopodi akiri gxin. Ni ne forgesu, krome, ke en multaj landoj esperantistoj apenaux ekzistas; ni ne rajtas ripozi gxis la momento kiam en cxiu lando ekzistos bone organizita Esperanto-asocio. Idee ---- Idee (kaj lingve) estas ankoraux granda spaco por plibonigxi. Ni devus strebi al situacio, en kiu cxiuj esperantistoj bone parolas Esperanton kaj konas la cxefajn celojn de la movado. La Manifesto de Prago estas ilo uzinda ne nur ekster la movado, sed ofte ankaux interne de gxi. Nur se oni mem klerigxas pri la fenomeno Esperanto - oni povos pli bone informi la gxeneralan publikon. Tiucele ni devos veni al situacio, en kiu cxiu asocio aux klubo (kaj UEA antaux ol cxiuj aliaj) transiras de la nuna situacio al situacio de sistema, aktiva informado al la gxenerala publiko. Ni ekzistas, kiel emfazis Humphrey Tonkin en sia lastaj artikoloj en la revuo de UEA, cxefe por disvastigi Esperanton, kaj nur poste por utiligi gxin, kreskigi sentojn de solidareco, ktp. Prestigxo --------- La punkto pri la prestigxo celas lancxi informajn agadojn por informi pri la internacia lingvo la klerajn tavolojn de cxiu socio. La novajxo, cxi- rilate, kusxas nur en la uzo lauxebla de materialo centre produktita kaj loke tradukata kaj disdonata. Tiel ni povos esti certaj, ke la nivelo de la argumentado estos la gxusta. Internacia vivo --------------- La punkto pri la internacia vivo estas tiu, kiu pleje altiros la atenton de niaj gazetaj redaktistoj kaj de pluraj membroj de UEA. Temas pri klopodoj alveni al decidoj favoraj al Esperanto cxe internaciaj organizajxoj (UN, EU, ktp.). tiurilataj pasxoj jam estis entreprenitaj de la estraro de UEA, kaj la cxefa respondeco pri cxi tiu punkto de la laborplano kusxos esence cxe UEA. Tamen lastatempe oni pli kaj pli komprenas, ke naciaj registaroj pere de siaj delegitaroj tenas la decidan potencon en tiuj internaciaj organizajxoj, sekve do UEA instigos la landajn asociojn helpi per kontaktado kaj influado al siaj naciaj instancoj. Du rugxaj fadenoj: TEJO kaj ILEI -------------------------------- Post la vortoj "Kampanjo 2000" sekvos aliaj difinoj, pri kiuj komitatanoj diskutas nun (la plej versxajna kandidato estas "Por nova internacia lingva ordo"), kio donas la sencon de nia tuta agado. Aliaj du rugxaj fadenoj (se ni rajtas uzi eble nur okcidentecan metaforon) trakuras la tutan kampanjon. Temas pri la rekono de la esenca bezono, ke TEJO - la junulara organizajxo, kaj ILEI - la instruista organizajxo, fortikigxu. Foje ekzistas kelkloke la ideo, ke la Esperanto-organizajxoj estas konkurencaj inter si: "se mi sukcesas sxteli membron de alia organizajxo, mi kredas esti pli forta...". La simpla fakto estas, ke ni ne estas konkurencaj sed komplementaj. La plej bona apogo por UEA kusxus en tre granda fortigxo de ILEI, kiu akirus dekmil membrojn, havus sidejon en Parizo kaj amason da funkciantaj landaj sekcioj. La plej bona apogo por UEA kusxus en esenca fortikigxo de, ekzemple, la nepala landa asocio, kiu igxus en sia lando ecx pli forta ol UEA estas internacie. En tiu kadro, la cxefa ideo estas: ni cxiuj kresku kaj fortikigxu. Tiel unu helpos la alian. Aliflanke vi konsideru, ke estas vane proponi al Unesko brilajn planojn por instruado de Esperanto en cxiuj landoj de la mondo, se ILEI ne ekzistas en cxiuj landoj de la mondo. Desupre + desube ---------------- Se oni rajtas resumi la spiriton de la kampanjo en unu frazo oni povas diri, ke gxi celas ne nur desuprisman agadon aux nur desubisman agadon, gxi celas kombini la du agado-specojn cxar nur el tio povas fonti longedauxra kaj stabila progreso. Kion faru la individuoj ----------------------- Vi rajtas demandi, kion devas fari la simpla esperantisto pri la Kampanjo 2000. Vi povas jam nun peti cxe la komitatanoj, kiuj reprezentas vian landon aux vian asocion en la komitato de UEA, kopion de la nuna versio de la kampanja dokumento. (Bedauxrinde, ne trovebla en Internet... - ndlr) Tiun dokumenton vi povas peti ankaux cxe via landa asocio. Se tio montrigxus sensukcesa, vi povas peti gxin de la Centra Oficejo de UEA, sed unuavice provu enlande. Poste vi povas ekcerbumi pri la plej efika maniero igi la kampanjon reala en via medio aux logxloko, kaj kunlabori kun via loka klubo kaj landa asocio. Neniu krom vi povas disvastigi Esperanton en via medio aux logxloko! Tion, esence, la "Kampanjo 2000" petas de vi. Ni esperas, ke ni cxiuj sukcesos en la komenco de la tria jarmilo igi UEA- n kaj cxiujn aliajn Esperanto-organizajxojn esence pli fortaj ol ili estis post la konstruado de la moderna UEA fare de la antauxa generacio de esperantistoj. Renato Corsetti corsetti@forigu.itelcad.it *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Sakeo-farejo ============ Cxu vi scias kio estas sakeo, kiel oni faras gxin, kiel oni trinkas gxin? Ni malkasxas nur, ke sakeo estas karakteriza kaj tradicia japana alkohola trinkajxo, kion... Se vi ne scias pli, vi povas legi multajn interesajn aferojn vizitante la retpagxojn http://www.sphere.ad.jp/ izmibasi/ de japana sakeo-farejo Izumibashi, kiu prezentas sin en la reto ankaux Esperantlingve. La firmao estas ekstermovada kaj neesperantista entrepreno, sed inter la unuaj utiligas la internacian lingvon por informado. En la pagxoj oni prezentas diversajn aferojn: * Kvin sxlosilvortoj por scii gxenerale kio estas sakeo ("fermentita drinkajxo", "rizo kaj akvo", "ginzyoo-syu", "toozi", "kuramoto") * Krudaj materialoj de sakeo * Kiel fari sakeon * Specoj de sakeo * Kiel drinki sakeon * Ligoj al aliaj hejmpagxoj de sake-farejoj Informoj pri la sakeo-fabriko Izumibashi trovigxas ne nur en Esperanto, sed en la hungara, angla, japana ktp lingvoj. Sed kio gravas por ni, ke Esperanto estas uzata samrange kun aliaj lingvoj por pure fakaj kaj komercaj aferoj. Imitinda modelo ankaux por aliaj firmaoj. Mi imagas, ke esperantistoj sugestas al gvidantoj de siaj propraj laborejoj, firmaoj fari simile, kaj aludas al jam ekzistanta ekzemplo. Sed gxi estas nur revo, cxu? L.S. P.S. Kontaktadreso por A.K. Izumibashi: ONO Takao, 902 Shimoimaizumi, Ebina, Kanagawa, 243-04 Japanio, Fakso: +81-462-33-1452, TTT: http://www.sphere.ad.jp/izmibasi/ Retposxte: izmibasi@forigu.po.infosphere.or.jp *************************************************************************** Kibernetika konferenco: prelegantoj sercxataj ============================================= En Namur (Belgio) inter 24-28. de auxgusto 1998 (!) okazos la 15-a internacia kibernetika konferenco. En la sekcio "Kibernetiko en prihomaj sciencoj" eblas krom la franca kaj angla uzi la Internacian Lingvon de D- ro Esperanto - se trovigxos suficxe da interesitoj. Gxis la 31-a de majo 1997 (!) eblas proponi simpoziojn pri specialaj temoj. Ili realigxos, se la proponinto-gvidanto trovos gxis oktobro minimume kvin aliajn prelegantojn en unu de la tri lingvoj. Estus tre utile, se pluraj Esperanto-parolantoj sin bontempe proponus per letero (en la angla aux franca) al: Association Internationale de Cybernetique, M. Ramaekers, Palais des Expositions, Place A. Rijckmans, B-5000 Namur, Belgio. Fakso: +32-81-742945. *************************************************************************** Kunligitaj kooperativoj ======================= Cxu ekzistas kooperativoj, Esperantaj aux ne-Esperantaj, kiuj volas aperi en TTT-a listo? Mi kunlaboras por interligi finnajn kooperativojn interalie per Interreto. Ligoj de la TTT-pagxaro al aliaj landoj estas dezirataj. Cxu Esperanto helpos por tio? Nun ekzistas Esperantaj pagxoj kun kooperativoj (k.s.), kiuj uzas Esperanton. La adreso estas http://event.jyu.fi/wuokko/esperant/ wuo_eo.htm Cxu vi povus helpi trovi kooperativojn, interalie tiujn, kiuj havas Interretajn adresojn (kaj kie la grandaj Euxropaj lingvoj aux Esperanto estas parolataj)? Matti Lahtinen Jyvaskyla, Finnlando matlah@forigu.sci.fi *************************************************************************** Esperanta novajxgrupo oficialigita ================================== La 18-an de marto 1997 oni anoncis la rezulton de balotado, per kiu nun oficialigxas 'soc.culture.esperanto', "novajxgrupo por diskuti en aux pri Esperanto, pri gxiaj kulturo, politiko, historio, kaj cxiaj temoj ordinare diskutataj en "soc.culture."-novajxgrupoj". Novajxgrupo estas klaso de mesagxoj en retnovajxoj, kiuj estas publike legeblaj mesagxoj en komputila reto (simile al publikaj anonctabuloj - ndlr). La mesagxoj, kiujn oni nomas pro ilia publikeco ankaux afisxoj, estas kopiataj inter tiel nomataj novajxserviloj, kaj uzantoj konsultas ilin per novajxlegilo, programo, kiu konektigxas al novajxservilo kaj desxutas afisxojn laux la mendoj de la uzanto. La sistemo de novajxgrupoj ne havas registaron; cxiu administranto regas sian propran novajxservilon. Tamen ekzistas establita regularo pri la kreado de novaj novajxgrupoj en la cxefa hierarkio de Usenet, kiu konsistas el la grupoj kun nomoj, kiuj komencigxas per comp, humanities, misc, news, rec, sci, soc kaj talk. Post kvazauxoficiala `peto pri diskuto' okazas balotado, en kiu cxiu ajn rajtas vocxdoni. Tamen, cxar oni ne rajtas varbi vocxdonantojn, la nombro de la vocxdonintoj malofte estas multe pli ol mil. La novajxgrupo "soc.culture.esperanto" ekzistas jam de antaux 1990, sed gxi neniam estis oficiale kreita laux la hodiauxa regularo. Pro tio oni cxi-jare iniciatis gxian re-kreon laux la oficiala proceduro. Proponita novajxgrupo estas akceptita, se la jesoj estis minimume du trionoj el la validaj balotoj (jesoj kaj neoj), kaj la jesoj superis la neojn per almenaux 100. Dum la balotado pri soc.culture.esperanto oni anoncis la malsukceson de soc.culture.punjab.moderated, cxar nur 113 homoj jesis gxin, dum 70 neis. Kvankam jam pli ol mil esperantistoj registris sian retadreson en publika adresaro en la komputila reto (ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/ incoming/introductions.dir/esperanto-adresaro.txt), oni iom timis, cxu vere la esperantistoj venos suficxe amase por sukcesigi la balotadon, speciale cxar povus veni amase ankaux la kontrauxuloj. Tamen la rezulto montrigxis felicxa: estis 224 jesoj, 31 neoj, unu sindeteno kaj unu malvalida baloto. Por eviti falsadon de balotoj la balotado devas estis publika kaj ne sekreta, do la anonco pri la rezulto inkluzivas liston de la balotoj. Estas rimarkinde, ke iom pli ol duono el tiuj, kiuj vocxdonis jese, estas de anglalingvaj landoj. Jam estas konate, ke, kvankam la uzantoj de soc.culture.esperanto estas grupo multe pli internacia ol la uzantoj de aliaj novajxgrupoj, ili havas lauxlandan distribuon tute malsimilan ol Esperantujo mem, sed oni povas rimarki ankaux, ke nur cxirkaux kvarono el la jesintoj estas en la jam menciita retadresaro. Do nur cxirkaux 6 % de la esperantistoj en la retadresaro balotis favore al la novajxgrupo. La anonco pri la rezulto estas konsultebla cxe: http://www.hut.fi/jxpatokal/uvv/result/soc.culture.esperanto Edmund GRIMLEY EVANS etg10@forigu.cam.ac.uk *************************************************************************** A R A N Gx O J ////////////// Praktika jxurnalismado ====================== La 49-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo okazos en Homburg, Germanio inter 30 de majo kaj 01 de junio. Dum komencantoj povas partopreni diversnivelajn kursojn kun Mazi, progresantoj povas partopreni la seminarion: "Jxurnalistiko - praktikaj ekzercoj", gvidota de Stefan Maul, prez. de TEJxA. La libertempon oni povos utiligi por ekskurso, filmvespero, diservo aux gxuo de teatra laborgrupo. Pliaj informoj cxe: SEL, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Rete: owalz@forigu.aol.com *************************************************************************** Novbakitoj kaj kuraciloj ======================== La 22-an kaj 23-an de marto laux invito de "Esperanto France-Est" kunvenis multaj esperantistoj el Germanio, Luksemburgio kaj Francio en Thionville en luksa kaj romantika stagxejo. Inter la okdekoj da partoprenantoj estis trideko da komencantoj kaj novbakitaj samideanoj, kiuj fervore sekvis la 2 nivelojn proponitajn al ili de Renee Triolle kaj Edmund Ludwig, dum jamaj spertuloj literaturumis kun Armand Hubert aux sekvis plurhoran prelegon de Harald Schicke pri naturkuracado. Vespere 20 gajigaj "kuraciloj" estis proponitaj de la e-ista vinkulturisto Anton Kiefer, kiu prezentis kaj gustumigis siajn vinojn, inter kiuj rangas pluraj Esperanto-vinoj kun belegaj etikedoj. L. E. *************************************************************************** Kunlogxado en Cxinio ==================== La Esperanto-domo de Donghu (DED) okazigos la cxiujaran someran kunlogxadon (seminario)-n inter 12-13 de julio 1997, tuj cxe la pitoreska lago Donghu (orienta lago). Vizitoj de eksterlandanoj estas tre bonvenaj. Kontaktu nin: Peng Zhengming, 301-3-2, Weiyuan Xiaoqu, Wuchang, CN-430070 Wuhan, Cxinio. Tel.: +86-27-7818012 Rete: dedhea@forigu.public.wh.hb.cn *************************************************************************** Frainet - ICEM ============== La societo "ICEM-Esperanto" organizas renkonton en Caudaro (suda Francio) inter 7-15 de julio. Celo: ke cxiu partoprenanto igxu kapabla partopreni internacian arangxon, ie ajn en la mondo. Programo: Lerni kaj perfektigxi pri Esperanto tra natura metodo. Lerni en situacio de Freinet-pedagogio. Kooperativa vivo, memregado, organizado de la kolektiva vivo kun preparado de la mangxoj, organizado de la libertempoj... Por konservi familian etoson, la nombro de partoprenantoj estos necese malgranda: gxis 30 maksimume. Prezo: aligxo 100 FRF, restado: 150 FRF/tage. Mendu suficxe frue vian aligxilon: ICEM ESPERANTO 1 rue Galissonniere, F-44330 Le Pallet, Francio Rete: a.bourdet@forigu.infonie.fr *************************************************************************** Lingvokurso 110 =============== Kvintaga, 25-hora, rektmetoda lingvokurso okazos en Pecs, Hungario inter la 13-a kaj 18-a de julio, tuj la antaux la granda arangxo Internacia Junulara semajno, IJS, gvidata de junaj, profesiaj instruistinoj por komencantoj kaj progresantoj. Aligxkotizo por la lingvokurso (ne inkluzivas la restadkostojn): 35 CHF + kosto de la studmaterialo. KCE, CP 779, CH-2301 La Chaux de Fonds, Svisio *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro: majo-1997 (dua parto) ================================================ La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 13-16.05. Antauxkongresa ekskursaro. Inf: Esperanto-Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-1388980, fakso: +49-711-1388982 16-19.05. Euxrop-Unia E-Kongreso, Stuttgart. Inf: Esperanto-Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-1388980, fakso: +49-711-1388982 16-19.05. Postpentekosta semajnfino, Tauberbischofsheim (vd. ankaux 19-23.05). Inf: B. Eichkorn, Romausring 20, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. 17-19.05. 14-a Gxenerala Konferenco de MEM en Budapesxto. Inf: MOVILO, Soroksari ut 117. "D", HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-1782793. 17-19.05. Pentekosta Migrado kun invit' al japanesko. Inf: Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-9267407. 17-19.05. Plurnivela E-Stagxo, Prefailles. Inf: Ferdi Vince "Hejme", 13 rue Dr. Schweitzer, FR-44600 Saint Nazare, Francio. 17-20.05. Tradukado, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074. 17-24.05. Postkongreso de IFEF-kongreso en Altaj Tatroj. Inf: Ingx. Magdalena Feificxova, A. Bernolaka 25/5, SK-01001 Zilina, Slovakio. 19-23.05. 13-aj Flortagoj en Tauberbischofsheim. Inf: B. Eichkorn, Romausring 20. DE-78050 VS-Villingen, Germanio. 22-24.05. Printempa Kurskunveno, Kameoka. Inf: Esperanto-Propaganda Asocio, Oomoto, Ten'on-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-621, Japanio. Tel: +81-771-225561, fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com 23-25.05. Junulara Esperantista Semajnfino, JES'97 Washington DC. Inf: Josepf Truong, 624 Second Street, Lancaster PA 17603-5114, Usono. Tel: +1-410-617468. Rete: jtruong@forigu.loyola.edu 23-27.05. Franca Katolika Esperanto-Kongreso, La Houssaye-en-Brie. Inf: Frato R.J. Marmou, Prieure St. Martin, 149 rue Etienne Jodelle, FR-77610 La Houssaye-en-Brie, Francio. 24-30.05. BEK-kurso, Vilao "Esperanto", Rijeka, Kroatio. Inf: Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875 24-31.05. Junulara renkontigxo, Vladivostok. Inf: E-Klubo, ul. Svetlanskaja 50, RU-690600 Vladivostok, Rusio. Tel: +7-4232-220715, fakso: +7-4232-220715. Rete: espero@forigu.pub.marine.su 25.05-26.06. Blankaj Noktoj '97, Sankt-Peterburgo. Inf: Anna Butkevicx, ab. kesto 130. RU-197022 Sankt-Peterburg, Rusio. Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru 26-30.05. Ripoza Renkontigxo en Staszow. Inf: E-klubo cxe Kulturdomo, ul. Parkowa 6, PL-28-200 Staszow, Polio. Tel: +48-15-8641367 *************************************************************************** 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo Budapest 1997. jul. 31. - auxg. 6. Inf: Hungara E-Asocio *************************************************************************** M O V A D O /////////// Estraraj decidoj en UEA ======================= La 3-taga kunsido inter 4-6 de aprilo, kiun partoprenis cxiuj sep estraranoj, traktis entute 113 tagordajn punktojn. Inter ili menciindas: *** Novaj komisiitoj: La estraro rekomendas revivigi la Semajnon de Internacia Amikeco kaj nomumis s-inon Edvige Tantin Ackermann (Italio) kiel komisiiton pri gxi. S-ino Lilia Fabretto (Italio) farigxis komisiito pri rilatoj kun la Nutrajxa kaj Agrikultura Organizajxo (FAO) de UN kaj s-ro Hugh Martin (Britio) komisiito pri agado en arabaj landoj. S-ro Andy Kunzli (Svislando) estis elektita kiel cxefreprezentanto de UEA cxe la oficejo de Unuigxintaj Nacioj en Gxenevo. Nova prezidanto de la komisiono pri internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI estas Atilio Orellana Rojas (Argentino) kaj nova sekretario Hans ten Hagen (Nederlando). *** La financa rezulto de UEA en 1996 estis escepte bona, danke al la granda UK en Prago sed ankaux al pluraj aliaj aferoj, kiuj realigxis pli bone ol bugxetite. La bona rezulto estis tre bonvena por kompensi malkreskon de enspezoj en la nuna jaro, kiam UK estas malgranda. La baza membrokotizo (MA por Nederlando), laux kiu oni derivas la kotizojn por aliaj landoj, plialtigxos en 1998 de 100 gld. al 103 gld. *** La ekspansio de eksteraj rilatoj de UEA dauxras. UEA iniciatis fondon de Koalicio por Internacia Lingvo kun partopreno de internaciaj ne-registaraj organizajxoj, kiuj havas rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN. La 8-an de majo la Koalicio okazigos sian unuan seminarion en Novjorko. Simpozio pri kultura diverseco kaj multlingveco okazos baldaux cxe la Euxropa Parlamento. *** Laux la modelo de la Nitobe-simpozio UEA organizos kadre de la UK en Montpeliero en 1998 internacian konferencon "Esperanto en lernejoj". Oni antauxvidas auxspicion de Unesko al tiu arangxo, al kiu oni invitos ankaux aliajn ekstermovadajn organizajxojn, edukajn instancojn kaj klerigscienculojn. *** Zagrebo (Kroatio) kaj Tel-Avivo (Israelo) akceptigxis por la "finalo" pri la rajto gastigi UK en la jaro 2000. La gxenerala direktoro inspektos la du urbojn gxis la UK en Adelajdo. La finan decidon faros la estraro de UEA en Adelajdo aux komence de 1998. *** Kun kontento oni notis la revigligxon de la eldona fako de UEA. Pluraj titoloj estas en preparo. Post la jxus lancxita libro pri ZEO-j aperos baldaux i.a. volumo kun prozajxoj kaj eseoj de William Auld kaj "Kulturo kaj teknologio" de Unesko. Oni decidis ankaux eldoni libretforme la AIS/IKU-kursojn kaj IKU-prelegojn kaj starigi novan eldonserion de fakaj kaj sciencaj kajeroj. CO de UEA *************************************************************************** Esperanto en la universitato de Poznan! ======================================== La Universitato Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Polio) anoncas 3-jaran eksteran studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startos en la vintra semestro de la studjaro 1997/98 kaj poste cxiun trian jaron. La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-ino Ilona Koutny, kun la subteno de prof. Tadeusz Zgolka. Inter la prelegontoj estos konataj esperantologoj kiel profesoroj D. Blanke, M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, d-ino K. Smideliusz, L. Ligeza kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata interlingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la 3-a jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko. Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de auxgusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri interlingvistikaj studoj. Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 30-a de junio 1997. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Kotizo por unu semestro: 600 USD, por B-landanoj speciale malaltigita sumo! Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu d-inon Ilona Koutny cxe Lingvistika Instituto de UAM ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60371 Poznan, Polio. Tel: +48-61-618572 (sekretariejo) Rete: ikoutny@forigu.hum.amu.edu.pl *************************************************************************** Oficejo de REU ============== Okaze de ricevo de la oficejo por REU kaj por Dagestana E-Centro en Mahacxkala (kie jam finigxas la riparo de la ejo, kaj ni komencas la kluban agadon) ne malutilus gratulkartoj/leteroj el la t.m. Dankon! Abdurahman Junusov, a.k 74, RU-367000 Mahacxkala, Dagestan, Rusio. *************************************************************************** Interparlamenta donaco ====================== La pasintjara oktobra vizito de la delegacio de la Kroata Parlamento al la Cxina Parlamento estas por esperantistoj aparte grava: okaze de la vizito en Zagreb estis preparita speciala donaco: cxinlingva traduko - pere de Esperanto - de kroata romano "Ano de l' ringludo" de Dinko Sximunovicx. La Esperanta eldono de la libro aperis en Germanio en 1926 el kiu estis farita la cxina traduko en 1936. Per la helpo de Cxina E-Ligo kroata librokolektanto sukcesis ricevi la ununuran haveblan ekzempleron de la cxina traduko en 1960 kaj gxi estis deponita en la Nacia Biblioteko. Tie vidis la libron ankaux s-ro Budisxa, tiam estro de la Trezorejo de la Nacia Biblioteko - nuntempe vicprezidanto de la Kroata Parlamento. Lige al la interparlamenta vizito S-ro Budisxa lancxis la ideon represi la trezorajxon el la Nacia Biblioteko. Spomenka Sxtimec tradukis por la represo la leteron de Cxina E-Ligo al la librokolektanto M. Gjivoje kio klarigas la historion de la ekesto de la libro. La Esperanta traduko el la jaro 1926 peris la unuan kontakton inter la cxina kaj kroata literaturo kaj cxinaj legantoj. Al la longa listo de la nunaj kontaktoj aldonigxis jen, plia cxapitro: parlamento de iu lando utiligas la sindonan laboron de esperantistoj. Restas al ni nur deziri pli da similaj kazoj, en kiuj eroj de nia historio rolas en nia nuno. Spomenka Sxtimec *************************************************************************** UK-98 ===== Ecx la cxi-jara UK ankoraux ne komencigxis, sed jam intense laboras ankaux la preparkomitato por la sekvajara kongreso en Montpellier, Francio. Estas jxus eldonitaj grandformata kolora afisxo kaj glumarko, propagandantaj la kongreson. Pri cxiuj demandoj LKK estas kontaktebla cxe: LKK, 7 rue Gustave, FR-34000 Montpellier, Francio *************************************************************************** TV-filmo pri Zamenhof ===================== Gxis nun mi sciis tiel, ke Zamenhof mem ne estis filmita. Sed antauxnelonge en la televido mi vidis francan dokumentfilmo-serion pri la XX-a jarcento. En gxi kiam temis pri la 1910-aj jaroj, estis videbla kelksekunda peco okaze de iu UK en Francio, kie surstrate esperantistoj marsxas kun Esperantaj flagoj, kaj poste sur podie Zamenhof festparolas en kongreso. Bedauxrinde mi ne povas doni pli da konkretajxoj. Sed se tiu peco ekzistas, devas ekzisti ankaux pli longa filmomaterialo pri la evento en iu franca televida arkivo. Mi gxojus (sxajne ankaux aliaj) se iu sukcesus esplori la aferon. Sandor Hideg *************************************************************************** Nova oficejo en Seulo! ====================== Ni informas vin, ke la 3-an de majo la Centra Oficejo de Korea Esperanto- Asocio translokigxos al la nova, pli bona loko, kiu povas multe kontribui al la plia vigligo de la Esperanto-movado en Koreio. La nova adreso: Kang Byeon Han Shin Core B/D N-ro 1601, Mapo-Dong 350, Mapo-ku, Seoul, Koreio. Tel.: +82-2-7176794 aux -7176795 Fakso: +82-2-7176795 Reto: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr *************************************************************************** La angxeloj de Babilono ======================= Studenta E-Klubo en Zagreb, okaze de 40 jaroj de sia agado, la 22-an de aprilo gastis per la nova teatrajxo en la jara revuado de amatoraj teatroj en Zagreb. La teatrajxon "La angxeloj de Babilono" la 10-membra teamo surscenigis por siaj kolegoj en la kroata. La Esperanta premiero de la verko okazos dum la 1-a kongreso de kroataj esperantistoj la 31-an de majo. La verkon regxisoris Tea Jankovicx. S. Sx. *************************************************************************** Neuxtrala sonkasedo - dauxrigantoj sercxataj ============================================ La "Internacia Neuxtrala Bulteno en Esperanto, INBE estas songazeto, registrita de Kristina kaj Adamo Goralski en la Kanariaj Insuloj. Gxis nun aperis jam 60 eldonoj, kiujn la interesigxantoj (ne nur blinduloj) povis ricevi senpage, nur kontraux la alsendo de pura 60-minuta kasedo. Ges-anoj Goralski sercxas nun anstatauxulojn, junajn ontajn redaktorojn kaj prizorgantojn por transpreni la torcxon. Interesigxantoj skribu al: Adamo Goralski, Gral. Fajul 17, 1., ES-38006 Santa Cruz de Tenerife I. Canaries *************************************************************************** Sponsorado de la muzika konkurso ================================ Je la gxojo de la E-Redakcio de Pola Radio kreskas la nombro de sponsoroj, subtenantaj per donacoj la muzikan konkurson (vidu en la antauxa numero). UEA donacis librojn, inter ili la jxus aperintan novan pri ZEO-j (Zamenhofaj aux Esperantaj Objektoj), la eldonejo KLEKS donacis belajn muzikajn albumojn pri Schubert kun aldonita kompakta disko. LINGVO-Studio el Hungario sendis binditajn jarkolektojn de Eventoj, Pauxlo Peraerts (FEL) kaj Pejno Simono decidis donaci la E-lingvan tekstoredaktan programon "Cxapelilo 2.0". Indas do partopreni la konkurson, des pli ke la E-Redakcio de Pola Radio volonte akceptos ankaux aliajn sponsorojn. Andreo Pettyn pk. 46, PL-00977 Warszawa Polio. Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** LETEROJ DE LEGANTOJ /////////////////// Protesto... =========== Mi tralegis vian senceremonian anoncon en la marta numero de Eventoj ("Ni mencias") pri pornografiaj eldonajxoj de Studenta E-Klubo en Zagreb. Mi estas surprizita, ke en tia Esperanto-revuo vi kuragxas fari tiajn anoncojn. Vi devus kompreni, ke tio estas granda malbono, kiu povas kauxzi pluan malbonon en plureco de sia eblo. Vi devus memori, ke via revuo iras al multaj gejunuloj cxie kaj do povas kauxzi degenerigon de la juna generacio. Mi konkrete protestas! kontraux via reklamado (anoncado) pri eblecoj ricevi pornografiajn eldonajxojn. Vi ecx devus peti pardonon de cxiuj legantoj pro via senceremonia anonco. Urszula Adamska, Polio * * * alvenis + 5 similtonaj leteroj, cxiuj el Polio. * * * Kara s-ino Adamska! Laux via deziro mi pardonpetas de cxiuj legantoj (cxefe de poloj) pro tiu mencio. Tamen mi havas la dubon pri la sekvenda vojo: ni ja cxiam postulas la "aplikadon" kaj verdire ankaux tiuj eldonajxoj estas aplikado... Krome, ni ne faris grandan reklamon, simple listigis la 2 bildromanojn inter la ricevitaj libroj (ja ni ricevis ilin en 2 ekzempleroj por fari recenzon...). Mi komprenas vian indignon, sed mi timas, ke la gejunuloj scias multe pli pri la temo, ja tiuj eldonajxoj estas acxeteblaj en E-libroservoj kaj en junularaj arangxoj (eble ne en Polio, sed de tie tute ne venas informoj pri junularaj E-arangxoj), kaj suficxas nur ensxalti televidilon kun satelitaj programoj por vidi multe pli krudajn aferojn, aux suficxas iri al la najbara video-pruntejo. Mi esperas tamen, ke tiujn librojn acxetos nur plenkonsciaj plenkreskuloj. - Laszlo Szilvasi. *************************************************************************** Koresponda Servo Mondskala ========================== Lige al la informo pri KSM en la antauxa numero, bv. trovi la bazajn informojn pri KSM mem. Koresponda servo Mondskala, KSM celas havigi al petantoj korespondantojn lauxeble konformajn al iliaj deziroj. Cxiu korespondemulo rajtas senpage enskribigxi. Cxiu individuo (aux grupo) kiu deziras rekte ricevi adreson, aldonu du internaciajn respondkuponojn. Por simple ricevi informojn kaj aligxilon bv. sendi unu internacian respondkuponon. KSM funkcias laux tri sistemoj: (A) por individuoj; (B) kolektiva korespondado por lernejoj kaj kursoj; (C) unuopa korespondado sub gvido de instruisto. Oni elektu la konvenan metodon. A. Individua: Por ricevi korespondanton oni donu jenajn informojn. 1. Familia nomo. 2. Persona nomo. 3. Viro aux -ino. 4. Edz(in)o: jes/ne. 5. Agxo. 6. Profesio. 7. Scio de Esperanto: bona/meza/iometa. 8. Kompleta klare skribita adreso. 9. Dezirata nombro de korespondantoj. 10. Preferata sekso/agxo. 11. Preferata(j) lando(j). 12. Dezirata(j) temo(j). 13. Subskribo. 14. Dato. B. Kolektiva klaskorespondado: KSM, kunlabore kun ILEI, proponas korespondadon inter lernejaj grupoj. KSM kontaktigas nur la respondecajn instruistojn. Necesas liveri jenajn detalojn: 1. Nomo kaj adreso de la lernejo. 2. Nomo de la respondeca Esperanto- instruisto. 3. Agxo, sekso de la klasanoj. 4. Landoj, kiun kiuj oni volas korespondi kolektive. 5. Kiom longe validas la korespondpeto. 6. Apartaj rimarkoj. C. Unuopa gvidata korespondado. Kontraux ricevo de la kostoj kaj laux la disponebla materialo, KSM transdonas individuajn adresojn, lauxplacxe al la respondeca instruisto aux hejma adreso de la gekorespondemuloj. Necesas informoj pri: 1. Nomo kaj adreso de la lernejo. 2. La respondeca instruisto. 3. Listo de la gelernantoj, kiuj volas korespondi - nomo, antauxnomo, hejma adreso, sekso, agxo, interesoj, grado de Esperanto-scio, kun kiuj landoj, ktp. 4. Validodauxro de la korespondpeto. 5. Aliaj rimarkoj. KSM ne povas tro emfazi, ke aligxoj estu tre legeble skribitaj, prefere preslitere. La adresoj estu skribitaj latin-litere. Prizorganto de KSM: s-ro Francois Xavier Gilbert, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio. laux Jarlibro de UEA-96 *************************************************************************** INTERRETO ///////// Kroata E-kongreso ================= Informoj pri la unua kongreso de kroatiaj esperantistoj troveblas en la adreso: http://jagor.srce.hr/ dxmalkoc/kongreso/kongreso.html * * * Pasporta Servo ============== Ekde 9-a de aprilo troveblas provizora hejmpagxo pri Pasporta Servo je http://www.worldaccess.nl/lxide/ paspserv.htm Provizore gxi enhavas informojn en kelkaj lingvoj, retadresojn por peti aligxilon aux acxeti la liston, kaj la mapojn el la listo. Bonvolu ne jam ligi tro da pagxoj al gxi, povas esti ke la hejmpagxo ankoraux translokigxos. inf: Derk Ederveen, sce * * * Interreta librokatalogo ======================= La Sveda Eldona Societo Esperanto publikigis la katalogon de siaj propraj eldonajxoj en la interreto. Trovebla cxe la adreso http://www. esperanto.se/eldona.html estas ilustrita listo de la libroj, prezaro kaj prezento de cxiu unuopa titolo. Romanoj, rakontoj kaj novelkolektoj prezentigxas ankaux per cxapitro aux kelkaj pagxoj da teksto, kiujn oni povas legi por lerni iom pli pri la libro. La libroj estas mendeblaj ankaux interrete per aparta retmendilo. inf: Franko Luin *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// ESPERANTO, LINGVO PLANEBLA. Studo de Umberto Broccatelli. 22 pagxoj, A-4, kompostita. Eldonis: Cooperativa Editoriale Esperanto (via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio). REGxO DE LEONOJ. Poemaro de Mile Prpa (B. Rasxice 2, HR-10000 Zagreb, Kroatio). Trilingva (kroata, itala kaj Esperanta) eldono. Traduko de Lucia Borcxicx. 16x23 cm, 54 folioj, eleganta kovrilo. LA "GAJA STELO" KIEL "EDZPERANTO". Historio de romantika amo de Andreo Cseh. 56 pagxoj, formato A-5. Prologo kaj epilogo de la eldonanto Ada Csiszar (Zsigmond ter 1/B, HU-1023 Budapesxt, Hungario). TEATRA VESPERO de Vida Jerman. Sonkasedo 72 min. Muzik-poezia recitalo de la aktorino, la teatra vespero dum la UK en Seulo. *************************************************************************** Salut-kuriero ============= Radio Auxstria Internacia igxas, se vi tion volas, via salut- kaj muzikdezir-kuriero. Vi sendas al ni la salutojn por viaj parencoj, geamikoj, gekonatuloj trovigxantaj ie ajn sur la terglobo, sendante al ili unu muzikajxon. Ni elsendos vian deziron en nia programero: "Wunschmelodien"; cxiu sabate je 14,05; 19,30 kaj 23,05 same, kiel dimancxe je 03,05; 08,30 kaj 13,05 UTC. Por ke tio funkciu, ni bezonas la sekvajn: vian nomon (propran kaj familian), vian logxlokon, vian landon, la deziratan elsendodaton kaj unu rezervdaton, vian muzikdeziron (muziktitolon, E-plenumanton), 1 rezervdeziron, (por la kazo se la unuan ni estus nehavantaj) kaj vian saluttekston. Tion cxion sendu al ni kaj auxskultu en la menciita dato la elsendon! Ni petas almenaux unu monatan distancon inter peto kaj dezirata elsendo-dato. Kore salutante K. Fetes-Toszegi, red. j.tosegi@forigu.ping.at *************************************************************************** REAGOJ ////// Sxtormoj en glaso de akvo ========================= Estimataj gesamideanoj, karaj geamikoj, cxu vi frenezigxas? Cxu vi ne kapablas sidi cxirkaux tablo por simple trinki, babili kaj konstrui estonton? Ni cxiuj estas egalaj. Kio estas tiu kutimo, certe ne nova ecx inter ni, persone ataki, rebati, vengxi, ktp ? Cxu vi volas detrui nian tutan aferon? Kompreneble malsamaj opinioj ekzistas. Sed cxiu persono meritas respekton, almenaux cxar tiu estas persono. Cxu mi devas kompreni, ke la Esperanta socio ne estas malpli malbona ol la aliaj? Tion mi rifuzas. Pri tio mi ribelas. En Esperantujo mi havas geamikojn, bonajn geamikojn, gekonatulojn, kaj mi volas konservi miajn bonajn rilatojn kun ili CxIUJ. Mi volas enmiksigxi en iliaj "personaj" disputoj, nur por ke ili cxesu. Vi akordigxu, se necesas vi reciproke pentu, vi repacigxu. Vi, cxefoj, estu modelaj. La tuta Esperantistaro rigardas vin, kaj esperas... Philippe Cousson redaktoro de Dia Regno * * * Ni devus brui ============= Ofte aperas artikoloj de samideanoj penantaj klarigi, kion ni diru aux ne diru, por ke la Internacia Lingvo Esperanto aspektu serioza. Laux mia modesta opinio, niaj asocioj maltrafas la tauxgajn argumentojn, ekzemple cxagrenas min, ke neniu el ili insistis pri la utileco de Esperanto en la trafiko. Inter multaj aliaj incidentoj, alvenintaj pro la sama kialo, estus necese "brui" pri la du katastrofoj kauxzitaj de lingva miskompreno: La kolizio inter du Boeing-774 en Tenerife, kaj la antauxnelonge okazinta karambolo en Hindio. Same mil homoj pereis en tiuj du katastrofoj. Estus nepre necese klarigi, ke du pioniroj de la aviado (Ernest Archdeacon kaj Henry Farmann) proponis la uzon de nia lingvo en la aertrafiko, kaj tondre aserti ke similaj miskomprenoj ne povus okazi, se tiu propono estus agnoskita. Andre Ande, Francio *************************************************************************** LIBROJ ////// Ekskluziva eldono en 5 ekzempleroj ================================== El la dokumentaro de Kalman Kalocsay estas eldonita bildrakonto "Johano la brava", adaptajxo de la samtitola poemfabelo de Sandor Petofi (konata hungara poeto de la 19-a jc.). 12 koloraj bildoj laux la artaj freskoj de Bela Sandor kun la koneksaj versoj (en traduko de Kalocsay) prezentas mozaikojn el la aventuroj de la heroo. De sceno al sceno la rakonton kompletigas proza teksto de Ada Csiszar. La eldonajxon ricxigas fotografajxo de Petofi kaj kantoteksto kun muziknotoj. La 37-pagxa eleganta albumo pretigxis en 5 (!) ekzempleroj destinitaj al la plej signifaj E-bibliotekoj kaj al la Internacia E-Muzeo. laux Cirkulero de Amika Societo Kalocsay n-ro 19. *************************************************************************** HUNGARA ANGULO ////////////// Enkadre de "verdaj lundoj" la lasta kunveno antaux la somera pauxzo okazos la 9-an de junio ekde 19.00 en la Budapesxta E-Domo (XIX. Leiningen u. 4.) Temo: PEN-Internacia (kaj E-PEN). Gvidos: J. Felszeghy, sekr. de E-PEN. * * * La 30-an de aprilo okazis "sezonmalferma gxardenfesto" en la Bp-a E-Domo kun cx. 30 partoprenantoj (hungaroj kaj la budapesxte TEJO-seminariumantaj gejunuloj) kun gulasxo, vino kaj lignofajro... * * * La Fondajxo Soros ebligas senpagan Internet-konekton al sociaj organizoj. La Fondajxo Esperanto dissendis detalan informon al cxiuj hungariaj E- societoj. *************************************************************************** INTERESE //////// Kondicxe, ke gxi estu nigra =========================== Versxajne malmultaj scias, ke inter la unua kaj dua mondmilitoj, pli precize dum la periodo inter 1923 kaj 1931, en Triesto funkciis muntocxeno de la usona auxtomobil-fabriko Ford, la unua en Euxropo. S-ro Ford elektis nian urbon, cxar li rajtis instali sian fabrikon en la eksterdogana areo de la triesta haveno. De tie, sen burokrataj komplikajxoj, la auxtomobiloj estis senditaj al pli ol 30 regnoj de la kontinento kaj ekster gxi. Temis pri la fama "Modelo T" kaj la traktoro "Fordson", kies parte kunmetitaj pecoj estis marvoje senditaj al Triesto, kie oni kompletigis la veturilojn. Labori cxe Ford estis afero ege sxatata, cxar la firmao per dolaro pagis la salajrojn. En Farra d'Isonzo, proksimume 50 km nordokcidente de Triesto, pasia kolektanto kaj restauxristo de malnovaj auxtomobiloj, s-ro Paolo Gratton, gxuste antaux dek jaroj starigis privatan muzeon, kies fasado fidele reproduktas, en cxiuj detaloj, tiun de hangaro 27, unua sidejo de Ford en Italio. En gxi videblas la muntocxeno en kvin fazoj, dekoj da malnovaj, perfekte funkciantaj veturiloj kaj centoj da aliaj interesaj objektoj kaj aparatoj. Cxi tie ni ne volas aldoni plion. La muzeo estas vizitebla nur post interkonsento. Venu kun ni okaze de la vizito de Triesta Esperanto-Asocio dum la Pentekosta dimancxo (18-a de majo). Eniro en la muzeo estas senpaga, sed se vi volas gxui la postan kunestadon en apuda agroturisma mangxejo, kiu disponigos al ni nur 30 lokojn, vi devas tuj anonci vin cxar, pro la samtempa okazigo de la konfirmaciaj festoj, tre malfacilas trovi lokon en restoracioj. * * * La "modelo T" De la 1-a de oktobro 1908 gxis la 31-a de majo 1927 estis konstruitaj 15007033 ekzempleroj. Pri la "modelo T" Henri Ford diris: - Por ke gxi kostu kiel eble plej malmulte, gxi povas esti liverata en iu ajn koloro, kondicxe ke gxi estu nigra. - La pecoj, kiuj ne estas muntitaj sur la auxtomobilo, neniel povas difektigxi... el La Eta Gazeto, apr/97 *************************************************************************** Ecx mia sxoforo povas respondi gxin =================================== Usona samideano, sciencisto pri astronomio kaj astro-fiziko, estas tre sxatata kiel preleganto. Survoje al foraj lokoj por prelegi li sidas en sia auxtomobilo laborante per portebla komputilo por verki, lasante la kilometrojn al sxoforo. Tiu cxiam auxskultas la prelegon ne nur pri la fakto, ke en la profundo de 2 km sub la surfaco de nia terglobo ekzistas bakteria vivado, sed ankaux pri hipotezoj rilate al interstelara vojagxo en la universa spaco. Jes, ecx pri tio, ke eble nia iom konata rezulto post probabla granda knalo estas en si mem nur eta prajmo, kvazaux atomo inter miriado da similaj univers-partoj en la eterne senfinaj tempo kaj spaco. Iam survoje al malproksima loko la sciencisto demandis la sxoforon, cxu li ade trovas la prelegon interesa kaj ne teda? La respondo estis jesa, kaj li asertis, ke li ecx scipovas gxin parkere kaj povus mem fari la prelegon. La sciencisto kaptis la ideon, kaj proponis ke ili sxangxu vestajxon, kaj ke la sxoforo en tiu fora loko provu prelegi. Li sukcesis, la publiko - inter kiu sidis la sciencisto kun grandaj, brilaj butonoj en sxofora uniformo - forte kaj longedauxre aplauxdis, sed li estis en vera embaraso, kiam iu el la publiko deziris eksplikon pri malfacila punkto. Li tamen ne "perdis la vizagxon", sed post sekundo diris: "La klarigo estas tiel tre facila, ke mi - lasas la klarigon al mia sxoforo." felis el Dana Fervojisto, 11/96 *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj =================================== Retadreso de Abdurahman Junusov, prez. de Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de Dagestana E-Centro estas: junusov@forigu.espero.sinol.ru * * * Dagestana E-Centro bezonas (propagandcele) unu-du ekzemplerojn de La Nobla Korano en E-o. Kiu povas donaci aux intersxangxi kontraux iuj aliaj libroj? Kontaktu: Abdurahman Junusov, ab. ja. 74, RU-367000 Mahacxkala, Dagestan, Rusio. Tel. +7-8722-630643. Rete: junusov@forigu.espero.sinol.ru * * * Cxu vi jam gvidis projekton pri Esperanto en la lernejo dum "projekta semajno"? Se jes, bv. informi min pri viaj spertoj kaj rekomendoj. Eble vi ecx havas elprovitajn materialojn? Bv. skribi al: s-ro Hermann Mayer, Schlappmuhler Pfad 15, DE-61250 Usingen, Germanio. Dankon! * * * Por fondi E-familion (aux almenaux amikigxi) mi deziras havi kontaktojn kun viroj pli agxaj ol 45 jaroj. Cxefa afero - via animo, intelekto, edukado, - nur poste la profesio, nacieco, mono. Mi estas rusino, logxas en Moskvo, kun multaj interesoj, kun bona karaktero. Bv. skribi! Skladnova Irina, Brjusov per. 17-9, RU-103009 Moskvo. Hejma telefono: +7-095-1102788 * * * Cxu iu esperantisto posedas liberan numeron de Monato 2/80? En tiu gazeto estas bildo pri mi kaj mia partnero, kiu faras akrobatajn numerojn. Mi iam perdis la gazeton. Ivar Nilsson, Klorvervagen 26, S-90352 Umea, Svedio. * * * Esperanto kaj militoj! Bonvolu reehi personoj, kiuj interesigxas pri la temo "Esperanto kaj militoj" aux havas materialojn aux historiajn atestojn pri agadoj de esperantistoj dum cxiuj militoj en la tuta mondo en la XX-a jarcento. Anticipan dankon. Jurij Sxevcxuk, ul. Gagarina 57-19, RU-169700 Komi, Pecxora, Rusio. * * * Walter Boppre (Brazilio) estas kontaktebla per la retadreso: wboppre@forigu.prodau-sc.com.br *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO-1 //////////// "NIA Vilniuso kaj ILIA Jerusalemo" ================================== Inter la 1978 kaj 1984 mi recenzis multe da libroj por la revuo "Esperanto". Komence de 1984 UEA sendis al mi por recenzo la libron de Mosxe Savir "Salato", eldonitan en Israelo. Tio min pensigis. En tiu tempo ajna neinsulta (ecx se neuxtrala) mencio de Israelo en Sovet-Unio estis taksata de sxtataj kaj partiaj instancoj kiel manifestigxo de cionismo kaj kontrauxsovetieco kun punaj sekvoj. Kiel mi tion klarigu al UEA, tiom pli ke en tiu benita lando leteroj al kaj el eksterlando estis cenzurataj, same kiel cxio presata aux ecx kopiata? Post longa hezitado mi decidis riski kaj verki recenzon tiel, ke al gxia enhavo estus neeble alkrocxigxi. La recenzo aperis en la aprila numero, kiu atingis min en junio. Gxuste tiam ni estis celebrantaj nian 25-jaran geedzigxan jubileon, por kiu venis al ni en Ufa la gepatroj kaj parencoj el Moldavio. Ni arangxis por cxiuj semajnan sxipkrozadon gxis Moskvo, de kie mi devis flugi al Armenio kaj Latvio por partopreni Esperanto- tendarojn kaj unuafoje akcepti instru-rajtigajn ekzamenojn. Do trankvile kusxante sur la sxipa ferdeko, mi legis la gazeton kaj mian recenzon. Tralegu gxin ankaux vi, kara leganto! * * * Bongusta salato =============== Salato, M. Savir (Suckever). Parte el la jida kaj hebrea trad. la auxtoro. Jerusalemo: la auxtoro, 1984. 160 p. Ilus. 24 cm. Prezo: 24,00 gld. Pri la vivo de cxiu homo oni povas verki interesan libron. Kaj cxiu homo mem povas verki interesan libron pri siaj travivajxoj, proksimuloj, lando. Li povas ankaux kolekti amatajn verkojn, kiujn li iam legis. Sed malmultaj tion faras. Unu el tiuj malmultaj estas M. Savir, kiu, post tralego de la libro, aperas kiel nia komuna simpatia konato. La libro estas vera salato, cxar gxi enhavas po iom el cxio. La unua parto "El la jida kaj hebrea lingvoj" enhavas dek ses cxarmajn literaturajxojn. Precipe impresas la biblieca poemo en prozo de Nobel-premiito Sx.J. Agnon "Per mia koro". Per delikataj penik-sxmiroj pentras bizaran revulon la alia Nobel-premiito J. Basevis Singer. Tusxas la koron la sentimentalaj miniaturoj de G. Sxofman. La araba legendo pri la regxo Solomono kvazaux simboligas iaman (ve, biblitempan) komunecon de la hebreoj kaj araboj. Kredeble, ne nur tiuj du popoloj, sed ankaux cxiuj aliaj popoloj estus ege kontentaj, se tiu komuneco iam restarigxus, kaj cxiuj homoj en la regiono povus vivi en paco. En la dua parto kvin auxtoroj poeziece rakontas pri prozaj aferoj - konstruado de agrikulturaj komunumoj. La trian parton "Esperanto kaj Esperantujo" auxtoris precipe Savir mem. Li rakontas pri la cirkonstancoj de sia esperantistigxo en Vilno en 1927, pri sia Esperanto-agado, pri sia profesia kariero de elektroingxeniero, pri sia laboro por starigi sciencan centron en la afrika lando Malio, pri Universalaj Kongresoj de Esperanto, en kiuj li partoprenis. La lasta parto rakontas nostalgie - per plumoj de kelkaj auxtoroj - pri du urboj: Vilno kaj Jerusalemo. Gxojo kaj malgxojo, seriozeco kaj legxera humuro miksigxas en la bela rakonto de A. Karpinovicx "Notke la kato", kiu temas pri renkontigxo de amikoj. Leteroj de la patrino, kiun murdis fasxistoj en Vilno... Rememoroj pri herooj, kiuj organizis kontrauxfasxismajn ribelojn en la getoj... Savir ne estas politikisto. Sed cxu ami sian patrujon, propagandi pacon kaj amikecon inter la popoloj, paroli ame pri la Internacia lingvo kaj pri siaj diverslandaj amikoj-esperantistoj, atentigi pri kruelajxoj de la fasxismo, popularigi humanajn beletrajxojn, cxu cxio cxi ne estas politiko? Evidente gxi estas politiko, ecx tia, kia estas akceptebla por cxiu vera esperantisto. La libro estas komputile kompostita, ilustrita, klare presita. Bongusta salato. Bonan apetiton! Boris Kolker (Soveta Unio) * * * Dum mi serene kusxis sur la sxipa ferdeko, gxuante feriojn, sunbrunigxante kaj babilante kun la gepatroj, kiujn mi vidis neofte, en Moskvo okazis tempestaj eventoj. Membro de la Prezidio de ASE (Asocio de sovetiaj esperantistoj) Dmitrij Perevalov tralegis mian recenzon pri israela (ho!) libro kaj apude la recenzon de Ulrich Lins pri la libro pri Stalinaj koncentrejoj (ho! ho! ho!) en Sovet-Unio kaj tuj kuris al Lidija Sxanina, respondeca sekretario de ASE (enpostenigita tien fare de KGB - sekreta sekureca servo). Sxi tuj informis pri tiu "krimo" la vicprezidanton de SSOD (Unio de sovetiaj societoj de amikeco kun eksterlando), en kies kadro funkciis ASE, Mihail Mihajlovicx Peslak, kiu ecx sen tio estis certa, ke pri cxiuj fiagoj de esperantistoj (kaj li opiniis cxiujn agojn de esperantistoj fiagoj, krom se kelkaj el ili tradukis kaj eldonis sagxajn paroladojn de la kadukaj, cxiujare mortantaj gxeneralaj sekretarioj de la partio) respondecas Kolker, kiu sidas en Ufa kaj manipulas la esperantistojn, kvazaux marionetojn tiratajn per fadenoj. Peslak ordonis al Sxanina tuj venigi la prezidanton de ASE profesoron Magomet Izmajlovicx Isajev. Kiam Isajev venis, Sxanina mieltone diris al li: "Bongusta salato. Bonan apetiton, Magomet Izmajlovicx!" kaj sxovis sub la nazon de la gapanta profesoro la pagxojn 72 kaj 73. Isajev preskaux svenis, kiam la ursosimila Peslak pribojis lin kaj diris, ke oni vokas ilin ambaux al la Internacia fako de CK KPSU (Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovet-Unio). Tie partia altpostenulo pribojis la duopon, minacante al ili forpreni ties partiajn membrokartojn, se ili ne faros ordon en ASE. Mi ne lacigos vin, kara leganto, per detaloj pri miaj paroloj kun la terurigita Isajev kaj pri la sekvaj eventoj. Prefere mi citu. Unue, jen kion rakontis pri tio post ok jaroj Vladimir Samodaj: "En 1984, kiam "bonaj" homoj denuncis pri la publikigo en "Esperanto" de pozitiva recenzo de Kolker pri iu E-libro eldonita en Israelo, oni vokis min al la menciita supre s-ro Pesljak (mi estis tiam vic-prezidanto de ASE). Veninte, mi ekvidis sur lia tablo la plenan liston de la publikigitaj en tiu revuo dum jaroj recenzoj miaj kaj tiuj de Kolker. Komencigxis krudaj paroloj en la stilo: "Kian rajton vi havis publikigi viajn stultajn recenzojn sen nia kontrolo? Tiaj agoj estas malamikaj al nia lando! Kial via amiko Kolker auxdacis lauxdi libron aperintan en Israelo kaj ecx publikigi gxin apud la kontrauxsovetia artikolacxo!" (lian recenzon en la jxurnalo sampagxe sekvis la recenzo de U. Lins pri la libro "7000 tagoj en Siberio" en kiu gxia auxtoro priskribis sian vivon en la sovetlandaj koncentrejoj). Dum tiu parolo en angulo silente sidis instruktoro el CK KPSU, kiu patronis desupre la Esperanto-aferojn en SSOD. La parolo estis nauxze acxa, la fortoj estis malegalaj kaj, kvankam mi sukcesis iom malstrecxi la situacion, mi malgajnis, cxar ne sukcesis preventi postan eksigon de B. Kolker el la Prezidio de ASE kaj malvalidigon de nia aligxpeto al UEA, kiun unu monaton pli frue forveturigis el Moskvo tiama UEA-prezidanto G. Maertens (oni - la SSOD- anoj kaj CK-anoj - decidis, ke la publikigo de la Lins-a recenzo estis kontrauxsovetia ago de UEA kaj la tiama redaktoro de "Esperanto" S. Milojevicx, do tiun kontrauxsovetian organizajxon ni ne devas aligxi). Mi mem ne estis eksigita el la Prezidio nur danke al tio, ke mia lasta recenzo en "Esperanto" aperis kvar jarojn antaux tiu parolo, sed la "peko" de B. Kolker estis tute fresxa. (Mi estis punita alimaniere - neoficiale - pro miaj nesankciitaj kontaktoj kun B. Kolker, sed tio estas alia temo). Poste, en la Prezidia kunsido, ne eblis malaprobi tiujn decidojn, cxar la fortobilanco en la Prezidio de ASE estis malfavora kaj la enlanda situacio ankoraux ne maturigxis por similaj kontrauxbataloj" (Cerbe kaj Kore, Moskvo, 1992, No 9 (21), p. 6). Jen kion skribis mi en la sama numero de "Cerbe kaj Kore" (p. 4): "Kiam SSOD, laux iniciato de Sxanina, kun aprobo de CK KPSU (kia honoro!), decidis eksigi min el la Prezidio de ASE pro sencenzura publikigo de recenzoj en la revuo "Esperanto", la vicprezidantoj Samodaj kaj Zubkov rezistis, la aliaj prezidianoj - ne. Sed kiam SSOD decidis forigi min el la pli grandnombra Estraro de ASE, mi sondis inter estraranoj- esperantistoj (multaj estis neesperantistoj, kredu!): ili intencis vocxdoni kontraux. Kaj du advokatoj Pauxlo Jegorovas kaj Gennadij Sxilo pretis defendi min profesie dum la Estrara kunsido. Tiam SSOD decidis retiri sian intencon eksigi min el la Estraro de ASE kaj per politika denunco malhelpi min pri la defendo de la disertacio pri esperantologia temo. En tiu nigra por mi kvarjara periodo mi sentis vastan solidarecon de moskvanoj (kiam mi venadis Moskvon, oni arangxadis kunvenojn de aktivuloj), baltianoj, ukrainianoj, uralanoj, siberianoj, en multaj aliaj lokoj. Dankon al ili cxiuj!" Kiel ajn strange tio povas sxajni, sed mia kulpo, laux la akuzoj de la SSOD-anoj kaj iliaj partiaj estroj, konsistis ankaux en tio, ke mia recenzo aperis sampagxe kun la "kontrauxsovetia" recenzo de U. Lins. Oni diris al mi (kun seriozaj mienoj - vere, ne ridu!), ke tio estas kontrauxsovetia fi-provoko de UEA kaj de mi mem. Ha! Kiu povis tiam antauxvidi, ke en 1990 la grava Moskva eldonejo "Progreso" publikigos la libron de Ulrich Lins "La dangxera lingvo", en kiu 350 pagxoj estas dedicxitaj al la situacio kaj persekutoj de esperantistoj en Sovet-Unio! Kiu povis tiam antauxvidi, ke la nesxancelebla komunisto Lidija Sxanina (sxi sxatis komenci siajn parolojn kun oficialuloj per la vortoj: "Ni, komunistoj...") revendados tiun "kontrauxsovetian" libron je la prezo, kiu multe superis la fiksan sxtatan prezon, kaj per tio sxtopados siajn posxojn per mono (ja mono ne odoras!). Mi citos el la antauxparolo de Sergej Kuznecov al la moskva eldono de tiu libro: "En 1984, tamen, obstakloj sxajnis pereintaj, kaj oni aspiris baldauxan aligxon al UEA. Oni jam planis komunajn servojn, kongrespartoprenojn, abonperojn kaj kion ankoraux oni ne povas plani en plansocio! Sed... venis Lins kaj cxion detruis. Li permesis al si recenzi en la revuo "Esperanto" (1984, n-ro 4, p. 73) la libron de iama kunlaboranto de la Komunista Internacio, poste arestito kaj kondamnito K. Sxtajner "7000 tagoj en Siberio". Tiu recenzo, laux ASE-funkciuloj, certe estis provoka, kontrauxsovetia pasxo; kaj la redakcio de "Esperanto" ecx pliakrigis la provokon, presinte la recenzon de Lins flank-al-flanke cxe alia recenzo, tute pri alia temo, sed verkita de sovetiano" (p. 544). Kaj, se vi ne tute lacigxis, mi finos per mallonga citajxo el la elokventa redakcia artikolo de la revuo "Esperanto" (1989, No 2, p.22 - supozeble, verkita de Simo Milojevicx), dedicxita al la likvido de ASE kaj rekreo de la sendependa SEU (Estas amuze, ke antaux la morto de ASE, laux propono de M.I. Isajev, mi estis elektita vicprezidanto de tiu agonianta organizajxo; post kelkaj monatoj mi estis elektita vicprezidanto de SEU): "UEA multfoje en tiu periodo aliris ASE pri la demando de ties aligxo al UEA. Kiam en 1984 tiu aligxo sxajnis finfine okazonta, ASE subite ofendigxis, cxar en la revuo "Esperanto" aperis "insulto al Stalin", kiun jam antauxe Hrusxcxov kaj poste Gorbacxov "insultis" multe pli elokvente. Tial, se ASE nun mortis, UEA ne sendos florojn al gxia tombo". Mi ne priskribos tiun strangan kunsidon de la Prezidio de ASE, kie la estro de la fako de sovetia kulturo de SSOD Rafael Rubenovicx Saakov, plenumante la ordonojn de siaj superuloj, perfortis la prezidianojn, por ke ili decidu pri mia puno. Por imagi tiun komedion de absurdo, suficxas citi unu el liaj akuzoj: "Kiel Kolker rajtas samvalore mencii NIAN Vilniuson kaj ILIAN Jerusalemon!" - Ha! Kaj mi imagis, ke neniu povos alkrocxigxi al la enhavo de mia recenzo! Evidentigxis, ke skribi "Vilno kaj Jerusalemo" signifis fari kontrauxsovetian agon. Kiel iam diris rusa poeto, "cxio cxi estus amuza, se ne estus tiel trista". Algimantas Vizgirdas el Vilniuso, tiama prezidanto de Litova filio de ASE, eksciinte, ke en la libro de Savir temas multe pri Vilniuso, petis min doni al li la libron por tralego. Sed mi ne donis: ja disvastigo de kontrauxsovetia literaturo en tiu benita lando estis punata per enprizonigo. En la rubajxejo de historio estas KPSU kun sia CK; SSOD kun siaj Peslakoj, Saakovoj kaj Sxaninoj; ASE kun sia Prezidio. Ecx Vilniuso ne plu estas "nia", gxi estas "ilia", ja trovigxas en eksterlando. Sed vivas Esperanto kaj esperantistoj. Kaj plu vivas la 3-miljara Jerusalemo. Kaj en mia librosxranko staras malkasxe "Salato" kaj "7000 tagoj en Siberio": mi kunprenis ilin en Usonon, kvankam mi devis restigi en Rusio centojn da Esperantaj libroj. Boris Kolker Sovetio/Rusio/Usono Mallongigita versio de tiu cxi artikolo aperis en Israela Esperantisto febr/96. *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO-2 //////////// ITALIO 1997: VARMAS LA SOMERO LA OFICIALA PROGRAMO DE LA SOMERAJ ARANGHOJ EN ITALIO ===================================================== PAGU IJK-on kaj RESTU MONATON EN ITALIO !!! La Internacia Junulara Kongreso en Italio estas okazo kiun la itala junularo ne volas maltrafi: estas unika ebleco kiun junuloj el la cetero de la Mondo havas por gxui nian landon, kun siaj historiajxoj kaj naturaj belajxoj. Estas ankaux okazo por doni al la movado la eblecon gxui la fruktojn de nia organiza sperto, kiu, espereble, helpos nin arangxi ne forgeseblan italan someron por vi cxiuj. La ideo estis arangxi diversajn renkontigxojn per kiuj vi povu trairi nian landon, ELSPEZANTE KIOM EBLE PLEJ MALMULTE, malgraux la altaj IJK-Kotizoj. Pro tio 2 arangxoj estas SENPAGAJ. Laux tiu cxi programo, vi povos esperantumi en Italio dum preskaux 1 monato elspezante nur la IJK- kotizon kaj la vojagxkostojn (per luitaj auxtobusoj je ege favoraj prezoj!!!) ne maltrafu la okazon SE VI SUDEMAS SUDU !! Dauxre gxisdatigitajn informojn pri la arangxoj vi trovos en la ret-pagxoj de IEJ: http://www.arpnet.it/exsper/iej/iej.htm aux vi povos peti rekte cxe la respondeculoj. *************************************************************************** Dato: 13-21 Julio 1997 Urbo: Padova (30 kilometroj okcidente de Venezia) Arangxo: Laborbrigado SENPAGA Priskribo: ---------- Padova estas unu el la plej belaj urboj de la norditala regiono Venetio. Gxi situas je 30 kilometroj de Venezia kaj famas pro gxiaj malnovegaj kaj prestigxaj universitatoj. Je 10 minutoj piede de la urbocentro trovigxas CLAC, posedajxo de Homaro laux decido de Unesko, kiu estas vivega kultura centro, sidejo, inter alie, de la Esperanto Centro de la urbo. Tie oni gastigxos kaj laboros dum unu semajno: la ejoj kaj la interesa cxirkauxa parko bezonas sencxesan prizorgadon kiun la esperantistoj jam dum la pasintjara laborbrigado garantiis. ALIGxOJ: Vanessa Ferrarato, via Matteotti 21, IT-35045 OSPEDALETTO EUGANEO (Padova) Tel.: +39-429-90982 *************************************************************************** Dato: 21-24 Julio 1997 Urbo: Venezia Arangxo: Antauxkongreso Priskribo: ---------- Oni tranoktos en pensiono en la urbocentro (!!) kaj tio donos la eblecon gxui la etoson de la eksterordinara urbo. La programo antauxvidas gviditajn ekskursojn tra la urbo. LA VOJAGxON AL ASSISI NI PRIZORGOS PER AUxTOBUSO. INFORMOJ KAJ ALIGxOJ: --------------------- Flavia Dal Zilio, via Cappellotto 11, IT-31100 Treviso. Telefono kaj faksilo: +39-422-23760 Retposxto: f.dalzilio@forigu.tv.flasxnet.it kaj Paola Ambrosetto, via Emo 9/c, IT-30173 Mestre (Venezia), Telefono: +39-41-5341532 Retposxto ambros@forigu.vega.unive.it KOTIZOJ (NE inkluzivas la mangxojn): ------------------------------------ por B-Landanoj 100.000 Liroj por A-Landanoj 140.000 Liroj *************************************************************************** Dato: 24/31 Julio 1997 Urbo: ASSISI Arangxo: 53-a Internacia Junulara Kongreso Priskribo: ---------- Gxi estos La somera Evento: jam pli ol 200 homoj decidis gxin viziti por gxui, krom la programon kiun ni antauxvidas ricxa kaj envolviga, la belegan mezepokan urbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Firenze kaj Siena, kiujn ni vizitos dum la tuttaga ekskurso kaj la mezitalan etoson, je 100 kilometroj el Romo kaj en lulilo de la itala mezepoka kulturo. La temo estas "La Homo. Cxu super aux parto de la naturo". Aligxilo haveblas cxe Alessandro Amerio (la adreso subas) aux cxe la ret-pagxoj de IEJ: http://www.arpnet.it/exsper/iej/iej.htm PREZOJ DE LA KOTIZOJ -------------------- Agox je 24.07.97 gxis 31.12.96 < 20 - 290.000 20-30 - 340.000 > 30 - 380.000 gxis 30.04.97 < 20 - 320.000 20-30 - 380.000 > 30 - 410.000 poste < 20 - 360.000 20-30 - 410.000 > 30 - 450.000 N.B. LA KOTIZOJ ESTAS EN ITALAJ LIROJ ANTAUPxAGO ---------- Bankkonto 902420 de Istituto Bancario San Paolo di Torino, sidejo de Torino,Bankkodo (ABI) 1025 CAB 1000, nome de Luisa De Bernardin, via G. Borsi, 56, I-10149 TORINO, kun indiko: 53-a IJK. Postxcexkkonto 24398109 nome de Luisa De Bernardin, via G. Borsi, 56, I-10149 TORINO, kun indiko: 53-a IJK. UEA-Konto: IEJA-Z kun indiko: 53-a IJK ALIGIxLO -------- Alessandro Amerio, via Cumiana, 45, I-10141 TORINO Tel.: +39-11-3854200 Fakso +39-11-545731 Retadreso: a.amerio@forigu.agora.stm.it Eblas ricevi retadresan version de la aligxilo. *************************************************************************** Dato: 24/31 Julio 1997 Urbo: ASSISI Arangxo: Internaciaj Kursoj por Komencantoj Priskribo: ---------- Ili okazos dum la Internacia Junulara Kongreso kaj ebligos al la lernantoj tujan integrigxon en la esperantistan etoson. Ilin gvidos spertaj instruistoj lau rektaj metodoj. NEPRAS OFICIALAJ KONTAKTOJ INTER LA LANDA SEKCIO AUx DE LA LOKA GRUPO KAJ IEJ POR LA RESPONDECULO DE IEJ POR LA DEFINITIVIGO DE LA KOTIZOJ, NOMBRO DA PARTOPRENANTOJ KAJ ALIAJ PARTOPRENKONDICxOJ. OKAZE DE MANKO DE TIU KONTAKTOJ ONI STRIKTE APLIKOS LA KONGRESAJN KOTIZOJN. INFORMOJ KAJ ALIGxOJ -------------------- Cristina de Giorgi, via L.Pera 10, I-56100 Pisa, Telefono: +39-50-576638 Retposxto: chriss@forigu.sirius.pisa.it *************************************************************************** Dato: 31 Julio - 10 augusto 1997 Urbo: BLERA (Provinco de Viterbo - 80 Km norde de Romo) Arangxo: 3-a Internacia Arkeologia Laborbrigado SENPAGA Priskribo: ---------- Post la grandega sukceso de la antauxaj spertoj, IEJ kunlabore kun la Komunumo de Blera donos al vi la sperton labori en la praromiaj restajxoj de la etruskaj vilagxoj (1.500 - 1.000 a.K.). Cxirkauxas ilin belega sovagxa naturo kun nagxebleaj riveroj kaj antikvaj mediteraneaj arbaroj. ALIGxOJ KAJ INFORMOJ: --------------------- Pier Luigi Cinquantini, via Dante Alighieri 2, IT-01010 BLERA (Viterbo), Tel: +39-761-479075 aux +39-338-484790 Retposxto: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it *************************************************************************** ITALA PASPORTA SERVO -------------------- Okaze de la kongreso ni starigos specialan reton de gastigantoj, kiuj okaze de la itala IJK, disponigos sian hejmon por ebligi plilongigon de la restado de la kongresanoj. INFORMOJ: Guido Carravieri, via Casoretto 40, IT-20131 MILANO Tel.: +39-2-26826216 Retposxto: gcarravi@forigu.snefru.comm2000.it *************************************************************************** .... cxar, almenaux cxi somere, frosti tute ne indas!! ITALA ESPERANTISTA JUNULARO *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 124 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ***************************************************************************