Retposxta versio de Eventoj-122 (2/marto 1977) ********************************************** Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) ======================================================= Bibliografio estas trovlibro pri aliaj libroj, pri artikoloj, manuskriptoj ktp. pri unuopa auxtoro, eldonisto aux temo. Bibliografio estas nemalhavebla helpilo por cxiu scienca laboro, cxar baze gxi respondas al la demandoj "kio jam ekzistas?" kaj "kie mi trovas respondon al mia problemo?" En multaj sxtatoj la nacia biblioteko eldonas "nacian bibliografion" registrante cxiujn librojn publikigitajn sur la propra teritorio aux en la propra lingvo. En Esperantujo la situacio estas malpli favora. Indikojn pri malnovaj libroj ni trovas relative facila en "Bibliografio de Internacia Lingvo" de Stojan el la jaro 1929, represita en 1973. Pro gxia relativa kompleteco gxi ankoraux hodiaux estas fundamenta konsult-verko. Por la jaroj post 1929 mankas kompleta bibliografio de Esperanto-libroj. Oni devas helpi sin per la katalogoj de kelkaj grandaj bibliotekoj, ekz. de Vieno, Amsterdamo, Budapesxto, Saarbrucken, Lublino, Oregono, aux de aro da bibliografioj pri specialaj temoj, ekz. "naciaj" Esperanto- Bibliografioj (cxeha, jugoslava, nederlanda, pola..), "fakaj" (terminaroj kemiaj aux matematikaj, ktp.) aux "gazetaj", ekz. la "Katalogo de la Esperanto-Gazetaro" de Takacs (1934) aux la "Inventaro de Planlinvistikaj Periodajxoj" de Rondo Takacs (1992). Do jam nur tiu tute nekompleta unua bildeto montras, kiel dise informoj trovigxas kaj kiel malfacile estas ekhavi ilin. Pro tio ecx jam ekzistas "bibliografio de bibliografioj" en "Biblioteka manlibro" de Herbert Marz, Aarhus/Wien 1979. Ankoraux malpli facila la afero farigxas, se ni ne sercxas "bibliografian unuon", do precipe libron, sed artikolon en revuo, kontribuon en periodajxo. Por kontribui al la plibonigo de tiu situacio servas la programo PCE-5 (EBEA, ellaborita de Ottmar Jareb, kaj nun havebla por cxiuj), prezentita en la rubriko "Faka aplikado". *************************************************************************** Komuniko de la Akademio ======================= La estraro de Akademio de Esperanto, AdE kunsidante en Bazelo la 24-an de januaro 1997, decidis unuanime: a. malfermi enketon pri la agoj de kolego Reinhard Haupenthal kontrauxaj al la statuto de AdE; b. nomumi kolegon Rudiger Eichholz kiel komisiiton pri la koncerna enketo, kiu finigxos per raporto al la pleno, konforme al la artikolo 14 de la statuto de AdE; c. disponigi al kolego Eichholz la koncernajn dokumentojn, kaj inviti lin akiri de kolego Haupenthal la defendajn argumentojn kaj pruvojn; d. suspendi kolegon Haupenthal el cxiuj rajtoj kaj devoj de akademiano, tiel longe kiel dauxros la enketo; e. diskonigi cxi tiun decidon per gazetara komuniko. Rim: La art. 14 tekstas jene: Pri eventuala eksigo la Akademio decidas, se eble post esploro de la klarigoj de la interesato, per absoluta plimulto de la vocxdonantoj se almenaux du trionoj de la membroj vocxdonis, alie per absoluta plimulto de cxiuj membroj. En okazo de nombroegaleco de la vocxoj la prezidanto havas decidan vocxon. de Perla Ari Martinelli sekretario *************************************************************************** 110 = 17.57 % ============= Danke al la agadgrupo, nombro de EU-parlamentanoj simpatiantaj al Esperanto en la komenco de marto jam kreskis al 110 personoj, kiu formas 17.57 %-ojn el la tuta 626 deputitoj. Lauxlanda distribuo: Irlando 13 el 15, Belgio 15 el 25, Britio 30 el 87, Italio 19 el 87, Svedio 4 el 22, Luksemburgio 1 el 6, Finnlando 2 el 16, Francio 10 el 87, Auxstrio 2 el 21, Portugalio 2 el 25, Hispanio 5 el 64, Danio 1 el 16, Germanio 6 el 99, Grekio 0 el 25, Nederio 0 el 31. Adreso por cxiu EP-ano: Euxropa Parlamento, Belliardstr. 97-113, BE-1047 Bruselo, Belgio. Kunordiganto de la agadgrupo: Germain Pirlot Steenbakkerstraat 21, BE-8400 Oostende, Belgio *************************************************************************** Restarigo de kroataj radioelsendoj ================================== Radio Zagreb gxis sia mutigo elsendis en Esperanto dum 39 jaroj. (1953- 1992, vidu la artikolojn en Eventoj 012 kaj 072). Nun, laux la sukcesaj traktoj de Dalibor Brozovicx, prez. de Kroatia E- Ligo kun s-ro Mudrinicx, direktoro de la kroataj elsendoj, lige al la unua kroatia E-kongreso la E-lingvaj elsendoj de Radio Zagreb estos revivigataj! La preparkunsido pri programo, redakcio ktp. okazis la 12-an de marto. laux inf. de S.Sx. *************************************************************************** O P I N I O J ///////////// Informi...! Informi...! ======================= Okazas, ke iuj E-kursanoj aux auxtodidaktaj lernantoj de Esperanto diras: "Mi pli frue tute ne sciis pri la ekzisto de Esperanto" aux "Mi ne sciis, ke Esperanto estas tiel facila kaj logika lingvo." Konkludo post tiuj asertoj povas esti nur unu: oni devas informi kaj informi pri Esperanto. Niaj kluboj, rondoj, societoj, organizajxoj kaj unuopaj geesperantistoj devas... informadi, informadi! Tamen informado ne povas esti ajna. Gxi devas esti gxusta kaj celkonscia kaj devas okazi laux konkretaj kaj metodikaj principoj kaj gxi ne povas esti altruda. Principoj de la informado: vero pri Esperanto, klareco, koncizeco kaj montro de allogeco de Esperanto kaj de la movado tutmonda devas gvidi al apero de interesigxo pri Esperanto. Altrudon oni devas eviti, cxar altrudo estas forpusxa kaj kauxzas kontrauxstaron. Ni devas memori, ke ekzistas diversaj antauxjugxoj kontraux Esperanto kaj kontraux nia movado. Oni devas delikate neglekti cxiujn antauxjugxojn kaj delikate sed konkrete klarigi, ke ili estas sensencaj; ni devas scii, ke ne ekzistas raciaj argumentoj kontraux Esperanto. Tre grava afero en informado estas tio, ke oni devas elvoki intereson al Esperanto per delikataj sed imponaj eventoj kiel prezentado de belaj eldonajxoj en Esperanto aux per "margxenaj" informoj pri interesaj kaj valoraj Esperantaj eventoj kiel simpozioj, somerumadoj, kongresoj, ekskursoj aux aliaj tre allogaj faktoj en nia movado. Kiam oni jam atingas intereson flanke de iu(j), oni povas kaj devas sciigi pri la strukturo de la lingvo kaj pri allogeco de esperantismo sed ne... "gxissate"!!! Ricevanto de la informoj devas resti iom plu avida ricevi pliajn informojn ktp. Oni devus iom studi la fakon de informado pri Esperanto, kiu estas prezentata en diversaj libroj. Laste aperis libreto verkita de Marcus Sikosek, titolita "Proponaro por la Esperanto-informado". Eldonis gxin Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1995. Tia libro estas bezonata en cxiu klubo aux cxe iu ajn individua esperantisto. Romuald Skalinski *************************************************************************** Esperanto en Rusio: la jaro 1996 ================================ Krizo. Cxu superota? -------------------- La kongreso en Tjumen evidentigis, ke la landa asocio, fondita fine de 1994 per unuigxo de REA kaj REU, krizas en cxiuj sferoj de sia agado. Ne aperis asocia informilo, pro la manko de bugxeto kaj financa politiko la asocia kapitalo duonigxis, la membraro falis al 79... Necesis savi la asocion, kaj sep personoj sidigxis en la savboaton. La estraro aplikis kontrauxkrizajn rimedojn, kiujn projektis la nova prezidanto, utiliginte la sperton de REA, UEA kaj de la E-centroj en Jekaterinburg kaj Krasnojarsk. La tuta restinta mono estis bele investita (7 % monate) en la privata firmao "Espero" kiel netusxebla kapitalo, kies interezo ebligis pagi kompenson al la sekretario. La realisma bugxeto akceptigxis, kaj gxi estis rigore sekvata. La fondita "Bulteno de REU" aperadis regule. Gxuste la liliputeco de la asocio ebligis elkrizigxon rapidan. Jarfine la individua membraro (kotizintoj) kreskis je triono, de 79 al 105 personoj, kaj la kvanto de la kluboj altigxis de 12 al 17. Kreskis ankaux la asocia financo. Ni estas en Ruslando -------------------- Foje mi demandis al pola amiko, konstruinta belan domon en sia vilagxo: "Cxu vi ne timas pri via domo?" - "Pri kio temas? Kial mi timu?" - "Sed la najbaroj. En ruslanda vilagxo ili baldaux forbruligus gxin pro envio!" - "Sed cxi tie gxi estas kiel stimulo, ili mem jam konstruas similajn, kaj ili faros ecx pli bone, cxar nun la situacio estas pli favora". "Ne konstrui, sed detrui!" - tiun sloganon oni tro longe aplikis en Rusio, kaj la eksgvidintoj de SEU/REU, bedauxrinde, absorbis gxin. Sentante la aferon ekprogresi, ili ne aligxis al la kunkonstruado, nek ekkonstruis mem. Inter la rimedoj de la "kamarada kritiko" estis ultimato, kalumnio, denunco en gazeto, leteroj internetaj kaj multo alia, kio - laux la jxusa mesagxo de la Gxenerala Direktoro de UEA - "estas malhonoriga ne nur al individuoj sed subfosas ankaux la internacian reputacion de REU." La prezidanto elektis ne respondi por ne simili al la protagonistoj de la jxusa balotkampanjo ruslanda. Li, helpe de la nemetropolaj estraranoj, laboris pri la perspektiva programo de REU, bugxeto por 1997, koncepto pri la ruslingva informilo de REU kaj pri evoluigo de la asocia financo. La analizo de la jxus pasinta moskva konferenco apartenas al la sekvont- jara revuo. La novelektitoj ricevis rimedojn kaj sperton por dauxrigi la progreson, klare videbligxintan en 1996. Alie kaj aliel -------------- Interalie, probable alia kauxzo de la diskordoj estas la statuso de la landa asocio aligxinta al UEA: ja gxi estas sola organizo, kiu teorie devus tegmenti "cxiujn" aktivajn esperantistojn de la lando. Tial al la asocio aligxas ne nur la neuxtraluloj, sed ankaux komunistoj, anarkiistoj, radikaluloj, rus-naciistoj kaj aliaj, kiuj alportas en la verdan medion la sperton kaj manieron de la respektivaj movadoj kaj partioj. Foje tiu sperto povas utili, sed, bedauxrinde, pli ofte okazas male. Tute aliel estas pri aliaj societoj. Tiujn kutime fondas opetoj da samideanoj aux amikoj, cxirkaux kiuj grupigxas personoj, kiujn imponas la agado, etoso aux personeco de la iniciatintoj. Ekzemple, la pasinta jaro montris, ke la junulara grupeto, formigxinta cxirkaux Irina Goncxarova, evoluis je kolektivo, kiu probable meritus la premion "asocio de la jaro", se tiu estus establita. (Komparu MASI kun la krizanta SEJM, kiu estas formala organizo aligxinta al TEJO.) Tiuj societoj diversmaniere plenumas la agadojn, kiujn devus plenumi la landa asocio kaj ties lokaj aktivuloj. Iuj el tiuj asocioj havas pli multajn financajn, lokalajn kaj ekipajn eblojn ol REU. Jam nun ili kunlaboras, kaj REU devas difini sian politikon je rilato kun la regionaj kaj fakaj grupoj antaux ol tiuj trovos organizan formon de la kunlaboro. Floru cent floroj ----------------- Dum la batalo por neekzistanta potenco dauxras asocie, dum la regionaj kaj fakaj societoj stabiligxas kaj ekakiras renomon, la entreprenemaj personoj plu persistas por siaj projektoj. Preskaux 20 regulaj kaj neregulaj gazetoj estas eldonataj en Rusio. "Bulteno de REU", "Ruslanda Esperantisto", "La Ondo de Esperanto", "Scienco kaj Kulturo" gxis la fino de 1996 eldonis cxiujn planitajn numerojn. Certan popularecon havas ankaux "Aktuale Euxro-Azia" kaj "Eksciu, ke...", sed la neregula aper-ritmo bremsas ilian popularecon. Sed eble la evento de la pasinta jaro estas la ekeldono de ruslingva informileto en Peterburgo. Konstateblas kvanta kaj kvalita progreso en la informa sfero, al kiu kalkuleblas ankaux la ruslingva dosiero por jxurnalistoj de Stefan Maul, distribuata tra la lando fare de la aktivuloj de la Ruslanda Sekcio de TEJxA. Oni multe vojagxis helpe de Esperanto, aligxis al internaciaj organizoj pere de iliaj rusiaj perantoj. Niaj artistoj kaj prelegantoj estas oftaj gastoj en alilandaj esperantistaj arangxoj. Do, gxeneraligi la deklarojn pri asocia krizo al la tuta esperantista aktivado en Rusio - estas eraro. mll el La Ondo de Esperanto, 1997/1 (32) *************************************************************************** F A K A A PL I K A D O ///////////////////////// Elektronika bibliografio - haveblas! ==================================== En Eventoj-112 aperis artikolo pri la elektronika bibliografio de E- artikoloj, EBEA. La suba informo respondas al multaj ricevitaj demandoj: Elektronika bibliografio de Esperantaj artikoloj, EBEA estus unu el la bazaj laborilo de esploristoj, kaj ankaux de aktivuloj, sercxantaj informon pri iu organizo, evento, arangxo, servo aux ajna E-afero. Por realigi tiun gigantan projekton Bernhard Pabst jam de kelkaj jaroj komencis laboron, kiu nun ricevis decidsignifan subtenon de Ottmar Jareb (jareb@forigu.t-online.de), kiu ellaboris komputilan programon por la registrado. La programo, nomata PCE-5 (la kvina parto en la serio PC-Esperanto) estas unu el la plej bonaj el teknika flanko gxis nun viditaj de mi. Gxi funkcias en IBM-kongruaj komputiloj sub DOS, surekrane aperigas belajn, senerarajn cxapelitajn literojn, la menuo estas klara - kaj mi ne sukcesis iel ajn paneigi la programon! La programo PCE-5 (EBEA) nun enhavas la gxis nun prilaboritajn revuojn, artikolojn cxefe pri interlingvistiko - en kiu oni libere kaj tre efike povas sercxi laux ajna sxlosilvorto: auxtoro, temo aux io ajn! EBEA estas "trovlibro" pri cx. 1700 aliaj libroj, artikoloj, manuskriptoj ktp. pri unuopa auxtoro, eldonisto aux temo. Gxi respondas al la demandoj "Kio jam ekzistas?" kaj "Kie mi trovas respondon al mia problemo?". La sola manko de la programo estas la neeblo memstare kompletigi la enhavon, la aldonojn oni devas sendi al la teksta kompilanto Bernhard Pabst. Tio unuflanke havas la avantagxon, ke la aldonoj de diversaj individuoj atingas ankaux la aliajn aplikantojn, aliflanke la programo ne uzeblas por propracela registrado. PCE-5 estas tauxgprova programo, kiu signifas, ke oni povas senpage kopii, transdoni gxin por provi la tauxgecon, utilon - kaj se gxi vere ekplacxas, nur tiam oni devas pagi malgrandan sumon al la verkinto. Por ricevi la programon vi devas nur kovri al la UEA-kodo OTJA-U la sendo- kaj kopiokoston per 6 guldenoj, la registrado estas: 18 guldenoj. (B-landanoj havas el ambaux sumo 50 %-an rabaton!) Skribu al: Ottmar Jareb, Blucherstr. 42, DE-71116 Gartringen, Germanio *************************************************************************** Bulteno de Esperanta Komerco ============================ La uzo de Esperanto en ekstermovadaj terenoj, ekz. en komercado estas jam delonge aplikata. Eldoni komercajn revuojn tamen ne estas simple. Tamen, post la malapero de Monda Merkato, Mono ktp. ekzistas nun 2 revuoj, dedicxantaj sin al tiu temo. Unu el ili estas la profesia, telefaksa cirkulero "1001 ofertoj" (pli detale vidu en Eventoj-100), la alia estas "Bulteno de Esperanta Komerco" eldonita de s-ro WANG Tianyi en Cxinio. La monate aperanta revuo jam la en 4 pagxoj A-4 jam la 25-an fojon donas resumojn pri la aktuala stato de per-Esperanta komercado, aperigas konkretajn import- kaj eksport- aux simplajn vendajn ofertojn. (Estas surprize, kiom da entreprenistoj-esperantistoj ekzistas en Cxinio...!) La bulteno estas 2-lingva: Esperanta kaj cxina, kaj estas tre utila ligilo por komercistoj, malgraux tio, ke plurfoje la adresoj aperas nur cxin-lingve (tamen la interreta kontakteblo de la redaktoro donas rapidan inform-eblon). Artikoloj, sinprezentoj, kaj konkretaj ofertoj/postuloj de entreprenistoj, komercistoj estas bonvenaj, des pli se ili intencas "meti sian piedon" en la cxina merkato. La Bulteno estas abonebla kontraux 10 usonaj dolaroj cxe la eldonanto: Wang Tianyi, Xi'an Esperanto-Asocio Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio. Fakso: +86-29-7218042 Rete: xty@forigu.xanet.edu.cn *************************************************************************** INTERNET-informoj mallonge ========================== Asocio de Verdulaj Esperantistoj, AVE havas propran hejmpagxon http://www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm - kie estas legebla i.a. ankaux la aktuala numero (15) de la gazeto "Aveno" (24 kB). Posxta adreso: Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio. Retadreso:* * * Nova traduko de la fama infanlibro trovigxas nun en la reto. La adreso estas: http://www.emedia.com.au/users/peterb/carroll/mirlando/ * * * Eblas nun aligxi rekte per TTT al Internacia Esperanto-Konferenco '97, organizita de OSIEK en Rafina, Grekio. Por havi detalajn informojn, kaj por aligxi TTT-e, vizitu:http://www.teaser.fr/exlaubacher/OSIEK/Rafina * * * Nova (franclingva) TTT-pagx pri la UK 1998: http://www.mns.fr:8080/users/people/ptouron/ Prizorganto: Paul Tourbon: * * * La TTT-adreso de AIS sxangxigxis! Jen la nova: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/ * * * Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, ELNA havas novan retadreson: Krome, ELNA invitas viziti la novan TTT-pagxaron cxe: http://www.esperanto-usa.org/ (atentu pri la nomo de domeno!) * * * Irana E-Junularo, IREJO kaj redaktoro de IREJO-bulteno M. Reza Torabi havas novan retadreson: * * * Suda Kruco ========== Post mallonga malapero, la revuo Esperanto sub la Suda Kruco, ESK, redaktita de Donald Broadribb, ree trovis spacon en la Interreto. Ekde nun, Jose F. Martin (de Andaluzia Esperanto Unuigxo) kunlaboras kun Donald en la tasko HTML-igi la dosieron kaj trovi spacon por reta publikigo. ESK estos legebla cxe http://www.geocities.com/Athens/Acropolis/5541/esk.htm inf: delpozo@forigu.redestb.es *************************************************************************** Litova marbordo =============== Klaipeda E-Klubo invitas cxiujn al printempa E-arangxo, la 11-a AJER, (apudmara junulara E-renkonto) okazonta la 16-18-an de majo en la bela apudmara loko Karkle (5 km de Klaipeda). Temo de la arangxo "Mia domo cxe Balta maro". En la programo: abunda sportado, arta prezentado, movadorganizaj kunvenoj, interkona vespero kun naciaj mangxajxoj, lignofajro, ekskurso al Palanga... Kotizoj: 10 USD. Tranoktado en 4-litaj aux 10-litaj cxambroj de infanripozejo. Estas loko ankaux por viaj tendoj kaj auxtoj. Por ricevi informojn pri la atingeblo ktp. bonvolu kontakti: Arunas Kazlauskas ab.d. 449, Klaipeda LT-5802, Litovio Rete: baltija@forigu.voras.lt Fakso: +370-6-218010 *************************************************************************** Blua aventuro ============= Esperanto-klubo de Jyvaskyla arangxos someran studsemajnon "Blua Aventuro" inter 30.06 kaj 04.07. en Jyvaskyla, Finnlando. Pli detalajn informojn vi povas trovi en Interreto cxe http://www.sci.fi/mxatlah/jek/blu-avnt.htm aux helikposxte cxe: Seija Kettunen, Keihasmiehenkatu 3, FIN-40630 Jyvaskyla, Suomio. Tel.: +358-14-254609. Rete: matlah@forigu.sci.fi *************************************************************************** Viziti Kanadion =============== La jara renkontigxo de Nord-Okcidentaj esperantistoj en Kanadio kaj Usono, NOREK okazos inter 30.05-01.06 en Sidney Hotel en Sidney, Brita Kolumbio, enkadre de kio okazos ankaux la gxenerala jarkunsido de la Kanada Esperanto-Asocio. La temo de NOREK 1997 estas "Tergloba Edukado". Verkemuloj estas petitaj sendi eseojn pri cxi tiu temo, kiuj estos legitaj dum la renkontigxo. La sabato estos plenplena je interesaj programeroj kiel prelegoj, skecxoj, koncerto, vizito al speciala art-ekspozicio kaj boata ekskurso. Por aligxi kaj ricevi pliajn informojn, skribu al la organizanto: Wally du Temple, 765 Braemar Avenue, Sidney, BC, V8L 5G5, Kanadio Rete: dutemple@forigu.mail.IslandNet.com *************************************************************************** Blankaj noktoj ============== Spertu mem, kiaj estas la veraj blankaj noktoj en Peterburgo, kiam ecx nokte oni povas legi sur la starto! Partoprenu iun E-arangxon kun peterburgaj esperantistoj! "Boatado-97" ------------ Boatado estas tradicia renkontigxo, kiu estas organizata jam 8 jarojn. Cxi foje, inter 27.06 kaj 01.07 ni marsxos en sovagxaj kondicxoj laux pitoreskaj lokoj tra la lagaro Vuoksa. En la programo estas konkero de enakvaj rokoj, dumtaga remado kaj cxiuvespere kantoj cxe la lignofajro kaj surakve, ekologia senalfabetigo, turisma banejo, interkono kun aborigenoj (rusaj turistoj). Partoprenkotizo estas 36 USD por luado de tendoj, dormosakoj, mangxajxo kaj boatoj. Se Vi venos kun propra tendo ktp la prezo varias. Pliaj Informoj: Svetlana Ejst, a/ja 130, RUS-197022 Peterburg, Rusio. Tel. +7-812-1360229 Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru Ekologia seminario ------------------ Ni invitas partopreni la seminarion "Harmonio kun naturo estas la fundamento de sana vivmaniero" okazonta inter 02-04 de julio en Peterburgo. Partoprenkotizo: 15 USD (informajxoj, luado de halo, teumado). Bonvolu peti aligxilojn cxe: Sergej Sxarov, a/ja 130, RUS-197022 Peterburg, Rusio Viziti muzeojn... ----------------- Vi povas veni ankaux kiel "ordinara" turisto, la E-vojagxoficejo Universo staras je via dispono por pasigi la blankajn noktojn (25.05-25.06) en E- etoso kun vizitado de muzeoj, teatroj, ekskursoj, ktp. Por kontakti ilin estas uzeblaj la supraj adresoj. *************************************************************************** Flortagoj kaj pentekosto ======================== Invito de REF: Rondo de Esperantista Flauxristoj: Inter 19-23 de majo 1997 por la 13-a fojo okazos la "Flortagoj" en urbeto Tauberbischofsheim, 30 km-ojn sud-okcidente de Wurzburg. Oni povas partopreni ankaux la Pentekostan Semajnfinon de la 16-a gxis la 19-a, tuj antaux la Flortagoj, kaj eventuale povus partopreni en nia laboro. Ni laboros pri nia plantvortaro kaj ekskursos. La tuta semajno (7 tagoj) kostos cxioninkluzive 431 DEM, la Pentekosta Semajnfino: 185 DEM. Pliaj detaloj kaj aligxiloj cxe B. Eichkorn, Romausring 20, DE-78050 VS-Villingen, Germanio *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 19.04. Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo. Inf: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net 19-20.04. 7-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio en Benidorm (Alicante). Inf: Jose Miguel Bernabeu, Plaza Pio XII, 1-4-C, tel.: +34+6- 5207444 19-20.04. Perfektiga Seminario por komencintoj, progresintoj, ekspertoj, Hamburgo. Inf: Hamburga Esperanto-Societo, Klaus-Groth-Str. 95, DE-20535 Hamburg, Germanio. Tel/fakso: +49-40-2503065. 22-26.04. 2-a Internacia Studenta Scienc-teknika Kongreso de Azi- Pacifikaj Landoj. Laborlingvo interalie Esperanto. Inf: Aleksandr Titajev, ul. Pusxkinskaja 10, RU-690600 Vladivostok, Rusio. Tel: +7-4232- 268-769. Fakso: +7-4232-266-988. Rete: espero@forigu.pub.marine.su 24-27.04. Seminario por Cseh-Instruistoj. Inf: Triesta E-Asocio, C.P. 601, IT-34100 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-763128. Rete: aviotto@forigu.spin.it 26-27.04. Ljubomir Trifoncxovski pri Sandor Szatmari en KCE-monatfino. Inf: Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32- 9267407. 26-27.04. 7-a Internacia Kunveno, cxe Kita Kjusxu apud Hukuoka. Inf: Esperanto-Propaganda Asocio, Oomoto, Ten'on-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP- 621, Japanio. Tel: +81-771-225561, fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com 26-27.04. 20-jarigxo de Nacia E-Muzeo, Gray. Inf: Nacia Esperanto Muzeo, 19 rue Victor Hugo, FR-70100 Gray, Francio. Tel: +33-(0)384651173 26.04-04.05. Printempa Stud-Ekzamena Sesio pri Turismo kaj Kulturo, Pola Studsesio de la Akademio de la Sciencoj - San Marino (AIS), Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net 27.04. Trilanda Renkontigxo (BE-DE-NL) en Aachen. Inf: Wolfgang Bienen, Eynattener Str. 56, DE-52064 Aachen. Tel: +49-241-62350 fakso: +49-241- 602353. 27.04. Cseh-tago, Vilao "Esperanto", Rijeka, Kroatio. Inf: Visxnja Brankovicx, Via Leghiessa 6. IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40- 767875 27.04-04.05. TEJO-seminario pri informado, Budapest. Inf: Lariko Golden, Damjanich u. 1/c.I.8., HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel: +36-88-424339. Rete: golden@forigu.osiris.elte.hu 01-04.05. Gxenerala kunveno de Esperantista Federacio de Laboro, Cassis. Inf: Helene kaj Robert Stoffers, "Villa Tabou", 4 Montee de la Chapelle, Super-Cassis, FR-13260 Cassis, Francio. Tel: +33-442-017366. 01-04.05. 28-a Kataluna kaj 1-a Transpirenea kongreso de Esperanto. Inf: Kataluna E-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio. 01-04.05. Piedmigrado, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074. 01-04.05. Baltmara Turisma Renkontigxo (kaj Dua Hansa Esperanto-Tago) en Stralsund, Germanio. Inf: Christian Darbellay, Kaiserstr. 43, DE-24143 Kiel, Germanio. Tel/fakso: +49-431-735016 01-05.05. 4a Krakova Festivalo de E-Kulturo, Krakow. Inf: Grazina Maszczynska-Gora, ul. Armii Krajowej 2/14, PL-31-150 Krakow, Polio. Tel: +48-12-375390. 01-09.05. Karpata PERLo (Printempa E-ista Ripozo kaj Lernado; Karpatoj). Inf: Irina Goncxarova, Molodjojxnaja 38-10, RU-143000 Moskvo - Odincovo- 2, Rusio. Tel: +7-095-5930575, fakso: +7-095-2926411 LOIPEL. Rete: irina@forigu.tung.msk.su 02-04.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT). Inf: E-Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 51 Poprad, Slovakio. 02-04.05. 92-a Skota kaj 81-a Brita Kongreso de E-o, Perth, Skotlando. Inf: Jean Bisset, 47 Airbles Srescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio. Tel: +44-698-263199. 03-04.05. E. en praktiko - ideoborso, Bieno "Njegusx", Kroatio. Inf: Visxjna Brankovicx, Via Leghiessa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875 06-09.05. IFEF Antauxkongreso en Cxehio. Inf: Ladislav Lani, CK Moravie, Naves svobody 14, CZ-783 71 Olomouc, Cxehio. Fakso: +42-68-33014. 07-10.05. Amika renkontigxo antaux la 49-a IFEF-Kongreso, Sarospatak. Inf: VEME (Dr. Halasz Jozsef), Muhely u. 14. HU-3529 Miskolc, Hungario. 07-11.05. Latvia Internacia Printempo, Cesis-Priekuli. Inf: Latvia E- Asocio, Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio. 08-11.05. Astronomio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074. 10-13.05. Euxropa Esperanta Kultura Festivalo, Aalen. Inf: Esperanto- Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711- 1388980, fakso: +49-711-1388982 10-17.05. 49-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), Kosice, Slovakio. Inf: Ingx. Magdalena Feificxova, A. Bernolaka 25/5, SK-01001 Zilina, Slovakio. 13-16.05. Euxropa Junulara Parlamento en Stuttgart. Inf: Esperanto- Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711- 1388980, fakso: +49-711-1388982 13-16.05. Antauxkongresa ekskursaro. Inf: Esperanto-Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-1388980, fakso: +49-711-1388982 *************************************************************************** M O V A D O /////////// Japana Esperanto-Instituto ========================== Japana Esperanto-Instituto, JEI estas fondajxo kun jura personeco, kolekto de bonhavo kaj ne kolekto de personoj, kaj ties estraro elektas sin laux la statuto. Laux regularo la prezidanto de la estraro devas respekti, praktike obei la rekomendon de la konsilio, ekvivalento de la komitato cxe UEA. En tiu senco, JEI estas kvazaux asocio, kolekto de personoj, kiu estas regata de la demokratia principo. La oficperiodo estas du jaroj, kio ne kongruas al tiu de UEA kaj kauxzis malkonvenon kelkfoje (kiam pro la alterno de la "registaro", unu komitatano A povis perdi mandaton), konsidere de kio estis rezoluciita ke la oficperiodo de la komitatanoj A reprezentantaj JEI estu la sama kiel la elektoperiodo de UEA. Prezidanto de JEI estas Yamasaki Seiko. Kontaktadreso de JEI: Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, J-162 Japanio. Fakso: +81-3-32034582 Rete: chb71944@forigu.pcvan.or.jp *************************************************************************** Video-serio por lokaj televidoj =============================== Kultura Fondajxo Simpozio (Florianopolis - Brazilio), eklancxis projekton pri produktado de televida videa programo kies cxefa celo estas instruado de Esperanto kaj diskonigo de gxia kulturo. Kultura Fondajxo "Simpozio" estas kultura kaj filozofia institucio en Florianopolis, (sxtato Sankta Katarina, en suda Brazilio), kies sidejo okupas 800 kvadratajn metrojn, kaj havas plurajn specialistojn (lingvistoj, komputilistoj, video-produktistoj ktp). Inter la kunlaborantoj estas la fratoj Marko kaj Jorge Tejsxejra, kiuj posedas videan firmaeton "Kamera Express", kiu produktas video-filmajxojn kaj disponas pri tute kompleta aro da aparatoj S-VHS, kiuj ebligas eldoni filmitajn programojn laux kvalito akceptata de loka kabla televida entrepreno. Okaze de filmado kaj enirigo de ajna programo por loka televida kabla reto ni ja povas aserti, ke ni estas teknike kaj finance suficxe sendependaj. En la nuna projekto ni celas produkti E-programon por nia loka kabla televido (nuntempe 30.000 spektantoj kun dauxre kreskanta kvanto da ili). Ni planas ne simplan efemeran kurson, sed programon kiu devos esti dauxre tenata, espereble dum longa tempo. La kontaktoj kun la koncerna kabla firmao (Multicanal) jam estis faritaj, kaj la sekva pasxo estas la realigo mem. Do ekde nun, la problemo alfrontenda estas: kiel oni faru la tuton? kiel starigi flankan strukturon, kiu ebligu elteni eblan sukceson de la programo cxe la estonta spektantaro. Niaj zorgoj estas ne nur pri loka strukturo (E-instruistoj, lernejo ktp, kiuj parte jam estas, sed ne por amasa publiko), sed multe pli pri bezono havigi E-kunlaborantojn el plej diversaj partoj de la mondo. Do, ni petas helpon de esperantistoj, ke ili sendu al ni argumentitajn sugestojn koncerne la organizadon de E-televida instruo, ke ili sendu al ni filmmaterialojn jam pretaj en aliaj landoj por ke oni povu konsideri alilokajn spertojn kaj atingojn. Aliflanke, ni estas ege interesataj pri kontakto kun turismaj firmaoj kaj sciencaj institucioj de diversaj landoj cele al partneraj rilatoj ene de tiu projekto. Marko Tejsxejra, sekretario Kultura Fondajxo Simpozio Rua Huberto Rohden, 274, Campeche, BR-88064-000 Florianopolis - SC, Brazilio. Rete: teixeira@forigu.cfh.ufsc.br *************************************************************************** Sukceso de La Jaro ================== Kroata Esperantista Unuigxo, KEU kutime forsendas al naciaj gazet- kaj radioredakcioj informojn pri nacia kaj internacia E-agadoj. La lasta informo pri "La Jaro" (kalendara notlibro, eldonita de Flandra E- Ligo) vekis grandan intereson, ja motivite pro la apero de tri kroataj festotagoj en la internacia kalendaro la sekretario de KEU estis invitita al la radiostudio Sljeme, Zagrebo) kaj dum dudek minutoj parolis pri la jam menciita kalendaro, kaj ankaux pri la internacia ekspozicio de la infandesegnajxoj, pri mesagxo de plej junaj E-istoj kaj Alp-Adria Konferenco okazonta en junio en Crikvenica. inf: Marija Belosxevicx mbelosev@forigu.public.srce.hr *************************************************************************** Sukcesa reagservo ================= Ekde 12 jaroj funkcias en Auxstrio la reagservo "Tuj + Mallonge". La procedo estas jena: Se en iu gazeto aperas artikolo pri lingva problemo, pri aux kontraux Esperanto, la kunordiganto sendas kopion al dudeko da kunlaborantoj, kiuj mem skribas tuj mallongan legantleteron al la koncerna redakcio. La gxisnuna sperto estas kuragxiga: kvankam ne ekzistas kompleta statistiko, oni povas diri ke plimalpli 50 % de la leteroj fakte aperas. Tamen pliaj kunlaborantoj el la germanlingvaj landoj estas dauxre sercxataj. Se vi volas aktivi, bv. skribi (tuj + mallonge) al la kunordiganto (posxtkarto suficxas): Mag. Walter Klag, Rudolfinergasse 8/11-12, AT-1190 Wien, Auxstrio. *************************************************************************** Ekzameno pri la angla ===================== En la kataluna universitato cxe la priakcepta ekzameno pri la angla lingvo inter la respondendaj temoj aperis Esperanto (demandoserio 3, numero 83). La taskofolio donas 3-alinean tekston pri la UK en Tampere, donas pozitivan bildon pri la lingvo, kaj postulas respondi al postmetitaj demandoj. Gratulojn al la prizorganto. el Kataluna Esperantisto dec/96 *************************************************************************** Reklamo: Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA: 19-an de aprilo! *************************************************************************** Kompareblaj enketiloj ===================== Ofte Esperanto-organizajxoj entreprenas projekton por enketi cxe la ne- esperantista publiko pri gxiaj scioj kaj opinioj rilate lingvojn gxenerale kaj internaciajn planlingvojn specife. Gxis nun cxiuj dissenditaj enketiloj estas tre diversaj laux celoj de la enketo kaj enhavo de la demandoj, do estas tre malfacile kompari la rezultojn kaj tiri validajn konkludojn. Por utiligi kaj kompari la rezultojn de diversaj enketoj Bernard Golden ellaboris modelon kun demandoj pri aspektoj de lingvolernado kaj praktika uzado, libere modifebla kaj kompletigebla laux la lokaj necesoj. Por ricevi la demandaron interesigxantoj kontaktu rekte: Bernard Golden, Damjanich u. 1/C I/8, HU-8200 Veszprem, Hungario Rim: Abonantoj de la retposxta versio de Eventoj ricevas nun ankaux la plenan demandaron. - La red. **** Nur por retaj abonantoj: **** Jen la demandaro: A. Kion vi scias pri la lingvoj? -------------------------------- 1. Kiu lingvo estas la plej malnova en la mondo? 2. Kiu lingvo estas la plej malfacila? 3. Kiu lingvo estas la plej facila? 4. Kiu lingvo estas la plej ricxa? 5. Kiu lingvo estas la plej bela? 6. Kiu lingvo estas parolata de la plej granda nombro de homoj? 7. Kiu lingvo estas la plej utila en la mondo hodiaux? B. Demandoj pri via lingvoscio? ------------------------------- 1. Kiun lingvon vi parolas kiel gepatran lingvon? 2. Kiujn lingvojn vi parolas same bone, kiel vian gepatran lingvon? a. Cxu vi lernis gxin (ilin) samtempe kun la gepatra lingvo? b. Cxu vi lernis gxin (ilin) en lernejo? 3. Kiujn lingvojn vi lernis en lernejoj? a. Cxu vi profitis de via lingvostudado? b. Kiel vi povas uzi viajn lingvosciojn? - en laborlokoj aux por aliaj profesiaj celoj - por vojagxoj - por scienca resercxo aux literaturaj okupoj - por diversspecaj kulturaj kialoj - por personaj kontaktoj kun eksterlandanoj en la formo de korespondado kaj vizitoj c. Cxu vi opinias, ke valoras studi fremdajn lingvojn en lernejoj? cx. Se vi havus okazon studi fremdan lingvon nun, kiun lingvon vi elektus? d. Laux vi, kiu estas la plej bona maniero lerni fremdan lingvon? - per gramatika metodo kun lernolibroj - per diskoj kaj aliaj auxdvidaj rimedoj - per longa restado en fremda lando C. Kion vi scias pri la monda lingvoproblemo? --------------------------------------------- 1. Cxu la mondo bezonas internacian lingvon parolatan cxie de cxiuj? 2. Kia lingvo povas farigxi internacia lingvo? a. - unu el la mortaj lingvoj, ekzemple la latino b. - unu el la plej vaste uzataj naciaj lingvoj, ekz. la angla aux la franca c. - simpligita formo de jam ekzistanta aux ekzistinta lingvo, ekz. simpligita latino aux Basic English cx. - neuxtrala planlingvo, kiu estas la proprajxo de neniu nacio 3. Cxu vi auxdis pri la sekvaj lingvoj? a. - Volapuk b. - Esperanto c. - Ido cx. - Occidental d. - Interlingua 4. Cxu vi scias, kiu estis d-ro L. L. Zamenhof? 5. Cxu vi subtenus proponon samtempe kaj devige enkonduki la instruon de neuxtrala internacia lingvo en cxiuj lernejoj de la mondo, por ke la venonta generacio havu komunan lingvon? Nomo (nedeviga respondo): ................. Profesio aux metio: ........................ Edukado: - sen formala edukado - elementa lernejo - mezlernejo - faklernejo - universitato - postdiploma studado Agxo: - gxis 19 - 20-29 - 30-39 - 40-49 - 50-59 - 60-69 - 70-79 - 80-89 - 90 aux pli *************************************************************************** Latinista kongreso ================== Inter 06-13 de auxgusto en la Universitato de JyvSigmaskylSigma, Finnlando, okazos la internacia kongreso de latinistoj (Nonus Conventus Internationalis Academiae Latinitati Fovendae). Partoprenontoj estas petataj kontakti la Esperanto-klubon de JyvSigmaskylSigma: PL 136, FI-40101 JyvSigmaskylSigma, Finnlando. Rete: matlah@forigu.sci.fi *************************************************************************** NI MENCIAS ========== INTERNACIA KORESPONDA ADRESARO. 2/1996. Red. Ladislav Spina, ul. Kosmonautu 358, CZ-46005 Liberec, Cxehio. Angla- kaj Esperantlingva adresaro kun malgranda cxeha-Espa konversacilibro (por la UK-anoj). Kun reklamoj 24 pagxoj A-5. FELICxU, EBLAS! Filozofia brosxuro de O. M. Ainvanhov. 28 pagxoj formato 11x21 cm. Eldonis: Eldonejo Prosveta S.A. B.P. 12, F-83601 Frejus, Cedex, Francio. LEKSARA KOLEKTO DE OFTE UZATAJ PROPRAJ NOMOJ - kompilita de Rikardo Sxulco kaj Hermano Bermano. Klarigo de pli ol 7500 Esperantigitaj nomoj (personaj, familiaj, geografiaj ktp). 141 pagxoj, A-5. Eldonita de E- Centro en Paderborno. *************************************************************************** INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// ILEI kunsido en Stuttgart ========================= Kadre de la Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Stuttgart (16-19 de majo) kunsidos la ILEI-anoj. La kunsido okazos vendrede, la 16-an de majo inter la 19-a kaj 20-a horo. Pri la salono bv. konsulti la kongresan libron. Dum la kunsido oni i.a. pridiskutos la kontribuon de ILEI al la Kampanjo 2000. Dum la Kongreso funkcios ankaux ILEI-budo. Bonvenas dejxorantoj- volontuloj. Marija Belosxevicx sekretario de ILEI *************************************************************************** Novjare ni renkontu =================== La Novan Jaron mi kun deko da liceanoj, al kiuj mi instruas Esperanton (11-14-jaraj) renkontis en Zakopane, kie kunvenis cxirkaux 70 homoj el Polio, Germanio, Ukrainio (ne cxiuj esperantistoj), sed abundis junularo. Okazis multaj ekskursoj cxefe al la montaro. Sekvajare la "motoro" Ireneusz Bobrzak (gvidanto de junulara E-klubo "Varsovia vento") volas ripeti la arangxon sed en pli internacia konsisto t.e. inviti junajn esperantistojn ankaux el Hungario, Cxehio, Slovakio: Do mi nun sercxas kontaktojn kun instruantoj, gvidantoj de junularaj grupoj (12-18-jaraj). Se tiuj estas en Via cxirkauxajxo, bonvolu kontaktigi nin. Esperante al iu kontakto, amike Via Mihael Lineckij a/ja 539/1, UA-252200 Kiev, Ukrainio Rete: root@forigu.lendm.kiev.ua *************************************************************************** Videa kurso por hispanlingvanoj =============================== Estas disponebla videa kurso de Esperanto por hispanparolantoj. Speciale verkita por la instruado de Esperanto, plene didaktika kaj gradigita leciono post leciono. La tuta kurso dauxras 2 horojn (21 blokoj). Tauxga por memlernado, grupa lernado aux instruado. Pliajn informojn donas la verkinto: S-ro Enrique Kohei CC 407, RA-2600 Venado Tuerto, Argentinio Rete: kohe.solis@forigu.waycom.com.ar *************************************************************************** Magistrigxo pri Esperanto ========================= La 22-an de januaro 1997 sxtat-magistrigxis pri Esperanto en la universitato Eotvos Lorand, ELTE en Budapesxto Taesok Choe (Koreio), Michele Gregory- Zielinski (Usono), Lidia Tucxenko (Litovio) kaj Stephane Dupin (Francio). Nun estas naux diplomitoj, kiuj sekvis la 3-jaran perkorespondan E-kurson por eksterlandanoj, starigitan en 1990. Nova 3-jara sesio startos en septembro 1997. Interesatoj bv. skribi al: Esperanto-Fako, ELTE pf. 107, HU-1364 Budapest, Hungario. *************************************************************************** HUNGARA ANGULO ============== Printempa Festivalo ------------------- Kiel integra parto de la Budapesxta Printempa Festivalo, okazis E-lingva programero la 22-an de marto, organizita de Hungara E-Asocio. Elpasxis Laszay Anna, Stefan MacGill, Aurora Bute, Emil Crancau kaj Doina Eremia. Estas sxanco por la sekva jaro denove ricevi sxtatan subvencion... Ronda Tablo ----------- La cxi-jara Ronda Tablo de hungariaj E-organizoj okazos la 12-13-an de aprilo en Zalaegerszeg, (Muv. Haz) invitita de Societo Sikervonal. La konferencon povas cxeesti ankaux individuaj interesigxantoj (sabate vespere: Esperanto-balo). Kontaktu: Baksa Jozsef, 8901 Z.szeg pf. 263, tel: 92-320008 aux -318113. (Pri liberaj lokoj en auxtomobiloj telefonu al 2828885) Redaktoro sercxata ------------------ Ni denove sercxas helpredaktoron al Eventoj. (Por nebudapesxtanoj ni povas certigi logxejon.) Vizitu persone la Bp-an E-Domon aux telefonu al 2828885 - Szilvasi Laszlo. *************************************************************************** Reklamo ------- Cxu vi jam havasINTERNET-adreson? Hungaroj kontaktu: Internet Hungary Kft! 1027 Budapest Csalogany u. 23-25 Tel: 213-2023 (Hivatkozz az Eventoj-ra!) Cxu vi volas postresti de la mondo? *************************************************************************** L E T E R O J ///////////// Premioj por disvastigo ====================== Mia cxefa celo pri Esperanto estas ties disvastigo inter individuoj - vi tion certe jam supozis. (Kio tamen ne signifas, ke mi povas disponigi al tiu celo momente tre multan tempon). La oficialigo, la finvenkismo, minimume la desuprisma ne interesas min kaj mi ne volas dedicxi tempon al tio. Mi pensas pri ia speciala ligo de tiuj homoj kiuj havas samajn opiniojn kaj simple volas krei Esperantulojn lingve kaj E-kulture spertajn por pligrandigi la komunumon (kaj longavide plibonigi la uzeblojn - cxu ne bele havi dekoble pli da parolantoj kaj eble tiam trioble pli da abonantoj?). Min ekzemple interesas la pli profesia publikrilatumado, varbado, instruado, enkomunumigo. Kiu traktas tion profesinivele? Rasxicx donas en sia libro kelkajn sociologiajn indikojn pri la nuna parolantaro. Sed kiuj celgrupoj vere estas bone konvinkeblaj pri Eo? Kiom sukcese agas Grzebowski en Bydgoszcz? La flandroj kun Iwo Durwael? Kaj aliaj? Cxu iu sukcesas honeste pagi la varblaboron, la instruadon ktp. el la kotizoj de la novvarbitoj? Kaj kiel organizi la tuton? En asocio, en komerca kompanio? Cxu munti iun varbasocion de pluraj entreprenoj kaj asocioj por komune publikrilati? Kiel eviti aux malkuragxigi eluzon de la investita laboro kaj mono per iuj aliaj privataj lingvolernejoj? Kio cetere estas kaj estis Lingvo-Studio krom nun Eventoj? Komentojn, sugestojn, kritikon pri mia artikolo en Eventoj 1/2 nov 96 mi tre bonvenigas. Bv. sendi al Eventoj aux rekte al mi. Lu Wunsch-Rolshoven Braunschweiger Str. 72 DE-12055 Berlin luwunsch@forigu.zedat.fu-berlin.de * * * Lingvoinstruistoj cxirkaux Baltio ================================= - Helpu eks-Sovetion reveni al Euxropo per fremdlingva instruado en litovaj lernejoj, cxar en nia lando mankas cxirkaux 400 lingvoinstruistoj, cxefe pri la angla. Germania ministerio de klerigo kompetente helpas delegante al Litovio bonajn fakulojn, sed la migrantaj britaj kaj usonaj packorpusanoj ne estas pedagogoj kaj prezentas tre malaltan nivelon... Preferindaj estus instruistoj el neanglalingvaj landoj, kiuj mem lernis la lingvon kaj instruas kiel diplomita fakulo. Krome ili povus instrui ankaux sian propran "malgrandan" lingvon en iu elementa klaso, por reciproka lerneja gxemeligo kaj intersxangxo de instruistoj. Tiel kreskos la prestigxo de niaj "malgrandaj" lingvoj. Same eblas instrui Esperanton. De la angla - al Esperanto, per Esperanto - al la angla kaj "malgrandaj" lingvoj, al la celo, tiel nomata lingva demokratio. Por la komenco jen mia adreso: Valdas Banaitis, str. Pergale 26-35, Nova Vilna, LT-2041 Vilnius, Litovio *************************************************************************** K O N K U R S O /////////////// LIRO - 97 ========= Urala Esperantista Societo kaj la redakcioj de "Ruslanda Esperantisto" kaj de "La Ondo de Esperanto" invitas cxiujn dezirantojn partopreni en la tradiciaj belartaj konkursoj "Liro-97". 1. Originala prozo 2. Originala poezio 3. Traduka prozo: iu(j) ajn novelo(j) el la ciklo de Aleksandr Pusxkin "Povesti Belkina" 4. Traduka poezio el la rusa lingvo 5. Recenzo de la poemaro "Kvarteto", eldonita de "Sezonoj" en 1996 La kvanto de la verkoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj. Bonvolu sendi 3 tajpitajn aux tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por la 4-a brancxo ankaux de la traduko) gxis la 15-a de julio 1997 al la organiza adreso. Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux premiitaj en aliaj konkursoj. La lauxreatoj (po unu en cxiu brancxo) ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto de "Liro-97" estos solene anoncita en la Internacia Vespero kadre de la arangxo "Euxropo-Azio'97" (Jekaterinburg, auxgusto 1997). La organizantoj rezervas al si la rajton gxis la 31-a de decembro 1999 publikigi la ricevitajn konkursajxojn en "La Ondo de Esperanto", "Ruslanda Esperantisto" aux en aparta eldonajxo, kondicxe ke ili avertos pri tio la auxtoron gxis 31 dec. 1997. Organiza adreso: Liro-97, ab. ja. 162, RU-620014 Jekaterinburg-14, Rusio. *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// AERA en nova loko ================= En Eventoj 2/februaro aperis artikolo pri la interreta adreso de AERA. Bonvolu atenti pri la jxusa adressxangxo! La TTT-pagxoj pri "Esperanto en Radio" sxangxis sian lokon. Ili nun hejmas cxe: http://members.aol.com/OSIEK/AERA/ La pagxo kun sondokumentoj konsiderinde ricxigxis: pliaj elsendoj el Varsovio, Romo kaj Vatikano, kaj du elsendoj de loka stacio (Toulouse, Francio kaj Melbourne, Auxstralio). Pliaj informoj: Bruno Masala bruno@forigu.poetic.com Rim: AERA (Amikaro de Esperanto en Radio) estas rondo de aktivuloj, kiuj celas helpi la elsendadon kaj auxskultadon de E-lingvaj radioprogramoj. *************************************************************************** Kunhelpu la redaktadon de E-elsendoj ==================================== Ni invitas cxiujn niajn auxskultantojn partopreni en la kunredaktado de la E-elsendoj de Pola Radio per proponado de konkretaj temoj por priparolo, prezento en la elsendoj. Oni proponu diversajn temojn, kiuj rilatas la vivon en Polio aux estas ligitaj kun iuj temoj jam prezentitaj en niaj elsendoj. Bv. skribi viajn temo-propono(j)n. Via formularo auxtomate partoprenos en la lotado de premioj, kiujn konsistigos sonkasedoj kun interesaj paroladoj, intervjuoj ktp. el nia E-arkivo de Pola Radio. Ni krome lotumos iom da E-libroj kaj sonkasedoj kun E-kantoj. Pola Radio, E-redakcio, pf 46, PL-00-977 Varsovio, Polio Fakso: +48-22-6455917 Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** A N O N C E T O J ///////////////// - Nekomercaj anncetoj de abonantoj estas senpagaj! * * * Sincerajn gratulojn al la Studenta E-klubo en Zagrebo (Amrusxeva 5), kiu la 14-an de marto per aparta koncerto festas sian 40-jaran ekziston! * * * Mi direktas min al vi kun la peto: cxu vi povus esplori en via lando cxu ekzistas revuoj kiuj traktas naturajn kuracmetodojn, bonfartadon (korpan laboron, spiritan dancon, biodancon, astrologion, reikio ktp.) kaj se eblas la adreson sur TTT en Internet. Koregan dankon. Herman Deceuninck, Kluisstraat 22, B-1500 Halle, Belgio. Rete: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be * * * Seatla Esperanto-Societo sercxas kontaktojn kun samideanoj/samlingvanoj en niaj gxemelurboj: Mazatlan - Meksikio, Haiphong - Vietnamio, Nantes - Francio, Mombasa - Kenjo, Cxongqing - Cxinio, Limbe - Kamerunio, Galway - Irlando, Kaohsiung - Tajvano, Pecs - Hungario, Cebu - Filipina Resp., Perugia - Italio, Surabaya - Indonezio, Gdynia - Polio. Cxies helpon ni antauxdankas. Skribu al: Leland Bryant Ross, PO Box 30091, Seattle, WA 98103 Usono. Rete: lilandbr@forigu.scn.org * * * Radioamatora klubo sercxas uzitajn sendo-ricevilojn kaj komputilojn 386 kaj 486 malmultekoste en nelimigita kvanto, laux ambauxflanka interkonsento. Antanas Ramonas, ab. d. 15, LT-5030 Kedainiai, Litovio. Tel/fakso: +370-57-57310. Rete: ly3nes@forigu.org.ktu.lt * * * Reklamanonco ------------ Esperantigita poezio ==================== En "Esperantigita Poezio" (eksnomo: Euxropa Poezio en Esperanto) aperos tradukitaj poemoj el cxiuj lingvoj. Abonantoj rajtas peti aperigon de siaj sxatataj poemoj en la E-traduko. Pliaj informoj (kontraux IRK): Miklos Feher, Ugro Gy. u. 17, HU-1046 Budapest, Hungario. *************************************************************************** I N T E R E S E /////////////// Pakedo-radio: interesa komunikada rimedo ======================================== La deziro de homoj komunikigxi unu kun la alia, kondukis al disvolvigxo de diversaj teknikaj metodoj kiuj permesus ne nur la senperan interparoladon, sed ankaux la komunikadon distancan, unue nur skribitan kaj en la nuna jarcento ankaux parolitan, danke al la invento de telegrafo, telefono kaj radiotekniko. En la sekva artikolo estas priskribita nova metodo de skriba komunikado pere de uzo de komputilo kaj hejma radiostacio, tamen neprofesie, sed nur private kvazaux hobio. Pakedoradio konsistas el komputilo (IBM-kompatibla, tamen povas esti kun malgranda memorkapablo, ekzemple PC-286, aux ecx posxkomputilo, kiel ATARI Portfolio kun memoro 128 KB aux ecx malpli), radiostacio de t.n. CB- radio kun 40 kanaloj aux kun 80 kanaloj (hejma aux ecx mana stacio). Krome oni bezonas t.n. "modemon" aux stacian nodan direktilon (TNC), kiu transformas la digxitajn signalojn de komputilo al auxdeblaj signaloj por amplifiki ilin kaj sendi en la eteron pere de la radiostacio. Dum ricevado de informoj la modemo respektive TNC funkcias inverse: gxi transformadas la auxdeblajn signalojn venantajn de la alia kunligita PR- radiostacio al digxitaj signaloj, nome nuloj kaj unu-j (0 kaj 1) uzataj en la kibernetiko. La vorto "pakedo" signifas cxi tie, ke la informoj tajpitaj en la komputilon, la radiostacio sendadas poparte po unu linio aux po unu frazo aux ecx po parto de frazo gxuste kiel "pakedo da informoj", do ne tuj la tutan skribitan tekston. Tiuj pakedoj estas sendataj dum la pauxzo trans la eteraj ondoj, kiam en la elektita kanalo de CB-radio regas momente "silento". La pakedoj estas dissendataj kun rapido de 1200 bauxdoj (1 bauxdo = 1 bito/sekundo). Inter la elsendoj la frekvenco estas libera por dispono de aliaj stacioj. Normale cxiu tajpita linio estas bindita je unu pakedo. Kontrauxe cxe ordinaraj radioskribo-tajpiloj la informoj estas transportitaj kurante kun relative malgranda rapido (ekz. 45 bauxdoj), kaj dum la tuta tempo la frekvenco estas okupita. Pakedoradio obeas la X.25-normon, kiu estas aplikata por drata telekomunikado, tamen modifita en certaj punktoj (ekz. adresa spaco kaj UI-krado). Tiamaniere tiu cxi normo farigxis AX.25, normo kiun agnoskas IARU (Internacia Radio Organizajxo). Se oni posedas jam komputilon oni bezonas nur acxeti radiostacion kaj konvenan modemon aux TNC kun programo sur diskedo. Eblas acxeti radiostacion kaj modemon kun diskeda programo jam por entute 170 germanaj markoj. Sed oni devas starigi ankaux konvenan antenon, kies alteco dependas de la logxloko kaj distanco de la plej proksima nodo. La priskribita invento de "pakedoradio" povas servi kiel tre efektiva rimedo por disvastigi Esperanton. La PR-stacio de la auxtoro jxus nomigxas "Esperanto", Sed preskaux cxiu radio-interparolanto estas konfesinta, ke li tute ne sciis kion tiu vorto signifas. Ili nun auxdis almenaux iom pri la Internacia Lingvo. Kiel licencigita radioamatoro eblas fari PR tutmonde sur la bendoj 10 cm kaj 2 m. Jam estas 50 Esperanto-parolantoj en Euxropo, kiuj komunikadas inter si internacilingve pere de pakedoradio sur la menciitaj ondolongoj. J. Wozniczka, Germanio el Scienca Revuo 1/1996 *************************************************************************** Prefere... ========== Terura uragano alproksimigxas al la urbo kaj la familio decidas, ke la 8- jara denaska infano restu cxe la geavoj en alia urbo. Tiel estas, sed kelkaj horojn antaux alveno de la sxtormo la gepatroj ricevas koncizan telegramon: - "Atendu Pecxjon cxe la bushaltejo, kaj sendu al ni la uraganon. Kisojn, Avinjo!" - el Jajabo, Kubo *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 122 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** ***************************************************************************