Retposxta versio de Eventoj 1/marto n-ro 121. ********************************************* Profesia opini-enketado ======================= Norvega Esperantista Ligo (NEL) en 1996 mendis opini-enketon por ekscii pri la sinteno de la norvegoj rilate al Esperanto. La rezulto de la enketo pri kono kaj sinteno pri Esperanto farita por NEL (Norvega Esperantista Ligo) estas por ni pozitiva. Sed nia plej grava celgrupo, junuloj, scias plej malmulte pri Esperanto. La junuloj kiuj scias pri Esperanto, tamen ne konsideras gxin tre utila. Sume 59 procentoj de la norvegoj scias, ke Esperanto estas lingvo. Sed nur kvin elcentoj de tiuj, kiuj scias ke gxi estas lingvo, konsideras gxin "tre utila". Tamen 41 elcentoj konsideras gxin "utila", sed malfacile realigebla, do entute 46 elcentoj de tiuj kiuj scias ke Esperanto estas lingvo, havas favoran sintenon rilate al Esperanto, dum 43 elcentoj konsideras Esperanton senutila. Ni ankaux konstatas, ke maljunuloj scias pli pri Esperanto ol junuloj, kaj ke la scio proporcias al la eduko. La ciferoj ankaux diras al ni, ke tiuj kiuj havas altan formalan edukon malpli favoras Esperanton, ol tiuj kiuj havas modestan aux neniun edukon. Jen la cxefaj rezultoj de la enketo kiun faris Opinion A/S por NEL. La enketa firmao estas unu el la prestigxaj institutoj, kiujn ankaux uzas la cxefaj gazetoj, radioj kaj televidoj por enketi pri ekzemple politikaj sintenoj. Ne malamike ----------- Estas gxojinde, ke la enketo malkovris relative altan scion pri Esperanto, kvankam oni malmulte traktis gxin en la cxiutaga amaskomunikila bildo. Ankaux gxojindas, ke la plimulto de tiuj kiuj scias, ke Esperanto estas lingvo, estas pozitivaj rilate al gxi. Oni do ne povas konkludi je malamika sinteno fronte al Esperanto en Norvegio, kiel kelkaj homoj timis. Mezuri niajn atingojn --------------------- NEL faris la enketon por plenumi decidon de la landa kongreso lastjare. La kongreso decidis, ke ni informu tiom bone pri Esperanto, ke la plimulto de la logxantoj en Norvegio en la jaro 2000 sciu almenaux, ke Esperanto estas lingvo. Por havi la eblecon mezuri cxu ni informis efike, ni devis esplori inter la logxantaro de Norvegio, kiom da homoj jam havas tiun scion. Post kvin jaroj ni faros la saman enketon por esplori cxu niaj penoj efikis. Efektive, jam nun pli ol duono scias, ke gxi estas lingvo. La supozo de la strategi-verkantoj do estis tro modesta. Tamen la "stategoj" pravis pri la scio kaj la sinteno de la plej juna parto de la logxantaro: Ni fakte trovigxas en la iom malagrabla situacio, ke la plej grava celgrupo estas la plej senscia kaj plej malfavora. Certeco ------- Krom la relative vasta scio pri Esperanto la enketo apenaux donis al ni scion, kiun ni ne jam povis iel senti. Tamen, nun ni scias pri la sintenoj de logxantoj en Norvegio. Antauxe ni supozis. Supozo ne necese gxustas, tial estas utile de tempo al tempo kontroli per science plenumita enketo. Nia plua pasxo nepre estu informa laboro. Torstein Kvakland laux Norvega Esperantisto *************************************************************************** Pli ol 6000 subskriboj ====================== La subskriboj por la Manifesto de Prago nombris la 11-an de marto 6015. La kolektado plu dauxras. Kartojn por 4 nomoj kaj foliojn por 20 nomoj oni povas senpage ricevi de UEA. Krome oni rajtas kopii ilin kaj represi ekz. en landaj kaj lokaj gazetoj kaj bultenoj. La Informa Fako de UEA disponigas diverslingvajn tradukojn laux peto. Elektronikaj variantoj en pluraj lingvoj estas legeblaj en la TTT-pagxo de Sveda E- Federacio: http://www.esperanto.se/ Projekto pri la agadplano por la "Kampanjo 2000" de UEA antauxvidas novan formon por la nomo de la dokumento, kies plena titolo estas Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto. La agadplano konsilas ekde nun nomi gxin Manifesto de la Esperanto- movado. CO de UEA *************************************************************************** Komuniko de la gxenerala sekretario de UEA ========================================== Lastatempe levigxis vocxoj por "plia demokratia malfermigxo" de UEA kaj pri publikigo de la estraraj protokoloj kaj cxiuj decidoj, precipe rilate financajn aferojn. Sincere dirite, mi estas iom laca cxiufoje aparte reagi, cxar tio forprenas tempon de pli fruktodona laboro. Jen la kialo de tiu cxi komuniko. Cxiun duan aux trian monaton mi cirkuleras al la Komitato de UEA, informante pri pluraj aspektoj de la agado, gravaj kaj malpli gravaj. La CO kaj mi regule respondas al plej diversaj demandoj, ofte mem invitante ilin. En la CO eblas trovi homon, al kiu sin turni, ne nur dum la oficejaj horoj (09h00-17h30 laux la nederlanda tempo), sed ofte ecx vespere kaj semajnfine. Ekzemple, la lastan kristnaskon tagmeze mi traktis telefone urgxajn aferojn kun la gxenerala direktoro, normale dejxoranta. Neniu estrarano aux oficisto, nuna aux antauxa, pliricxigxis pro sia Esperanto-agado. Eblus fari longan liston de estraranoj, kiuj elspezis konsiderindajn sumojn sen peti repagon, kaj de oficistoj, kiuj dauxre kromlaboris sen kompenso kaj ecx rezignis pri salajroplialtigo favore al sia labordonanto, t.e. ni cxiuj. Kiu atente legas la eldonajxojn de UEA aux - se temas pri funkciulo - aktive partoprenas laborkunsidojn, tiu havas suficxe bonan bildon pri la agado de UEA, pri agemo de gxiaj estraranoj, ktp. Se restas malklarajxoj, oni cxiam povas leteri rekte al la koncerna estrarano, oficisto aux alia respondeculo por pliaj klarigoj. Cxio tamen ne povas esti publika, i.a. pro la rajto je privateco, kiu estas forte protektata en Nederlando, sub kies juro UEA funkcias. Mi ne povus permesi ekz. diskonigi la nomojn de la helpitoj el Konto Espero aux de la membroj subtenitaj de Fondajxo Canuto. Pro respekto al la digno de la koncernatoj ne estas dece distrumpeti helpon, kiun oni donas aux ricevas. Tamen, ankaux tiurilate cxiuj decidoj estas faritaj de tiuj, kiuj estas rajtigitaj fari ilin. Ekz. pri la helpo el Konto Espero decidas sendependa komisiono. Cxiuj dokumentoj pri gxi kaj pri aliaj similaj kontoj kaj fondajxoj estas kontroleblaj de la Estraro kaj de la revizoroj de UEA. Mi demandas min, kiucele oni faras tiujn postulojn kaj senbazajn akuzojn pri kasxado de informoj, ecx insultojn al funkciuloj de nia asocio. Ja ne estas komitatanoj, kiuj ilin plej aktive prezentas. Tamen gxuste la komitatanoj estas nomumitaj por direkti la agadon de UEA, difini gxian politikon, skizi la gvidliniojn kaj kontroli la efektivan realigon de la planitaj aktivajxoj. Se ekzistas homoj tiom agemaj, tiom ideoricxaj, kun tiom da disponebla tempo kaj tiom interesitaj pri la vivo kaj farto de UEA, kial ili ne kandidatigxis por komitataneco? Kial la elektokomisiono havis malfacilajxojn trovi multajn kandidatojn por estraraj postenoj? Mi invitas cxiujn: venu kaj laboru - la pordoj estas malfermitaj. Michela Lipari gxenerala sekretario de UEA *************************************************************************** Kunlogxi kaj muzeumi en Cxinio ============================== Hubei Esperanto Asocio, HEA estas la unua cxina provinca E-organizajxo, vivigxinta en 1979. HEA multe faris por dauxrigi kaj revigligi la movadon en la lando. Nun gxi lancxis la unuan E-muzeon en la lando. Dongxu Esperanta Domo (DED) eble estas pli ekzakta nomo por la domo. La domo situas tuj cxe la fama pitoreska lago Dongxu de Whuan, la cxefurbo de la provinco. Pli ol 30 kolegioj/universitatoj estas apud gxi. La areo de la duetagxa konstruajxo estas 230 kvadratmetroj, kun ses cxambroj kaj du haloj. Lokaj esperantistoj kunvenas semajne. Al la publiko ni malfermis gxin la 30-an de junio 1996, tuj antaux la unua Azia Kongreso, tiam ni okazigis seminarion (kunlogxadon) tie. Tio farigxos nia cxiujara tradicio. DED eldonas la cxineskan kulturan gazeton "Penseo" kio gajnis Grabowski- premion en 1994. Kontribuajxoj kaj subtenajxoj estas bonvenaj. Krom libroj kaj revuoj ni konservus, ekspozicius cxiajn objektojn kun E- simboloj. Ni jam havas multajn enlandajn kolektindajxojn, artajxojn. Ni tre gxojos, se eksterlandaj gesamideanoj vizitos nin, subtenos per sendo de esperantajxoj. DED cxiam bonvenigas vin. Por kontaktoj staras je via dispono la gxen. sekretario de la asocio: Peng Zhengming, 301-3-2, Weiyuan Xiaoqu, Wuchang, CN-430070 Wuhan, Cxinio. Tel.: +86-27-7818012 Fakso: +86-027-7481071 Rete: dedhea@forigu.public.wh.hb.cn *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Famuloj pri Esperanto ===================== Socialaj movadoj, kulturasocioj, sed ankaux Esperanto-asocioj sxatas, se multe konataj homoj diras ion pozitivan pri ili. Tiujn vortojn oni povas mencii en la varbado por la asocio. La citado de famuloj ne estas per si mem io malbona, sed ne senproblema: kiel ekzemplo suficxu cxi tie la germana-usona fizikisto Albert Einstein. Duonverajxoj, mensogoj, trompoj ------------------------------- Pri famuloj kiuj esprimis sin pri Esperanto aux planlingvoj ekzistas propra libro, "Pri internacia lingvo tra jarcentoj". La kompilinto Isaj Dratwer citas, tio estas la nura fontindiko, sen jaro, sen numero, el Germana Esperanto-Revuo: "Por la internacia komunikado la internacia interkomprenigxo helpe de la inter- nacia lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero. Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia." (*1) Tio sonas ja tre impone! La plej fama sciencisto de la 20-a jarcento estas varma amiko de Esperanto! Memkompreneble, esperantistoj disvastigis tiujn vortojn kie ajn eble. Ekzemple, la germanlingva libro per kiu mi esperantistigxis, havas cxiu-cxapitre enkondukan citajxon. Unu el ili estas: "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de lingvo internacia. (d-ro Albert Einstein, profesoro de fiziko, Nobel-premiito)" (*2) Post iom da okupigxo pri la temo "fakuloj pri Esperanto" mi trovis tutan marcxon da duonverajxoj, mensogoj, trompoj, neintencaj fusxoj. Ankaux la citajxoj de Albert Einstein estas pli belaj ol veraj. Oni ne miskomprenu ... ---------------------- La unua parto de la citajxo el la Dratwer-libro estas pli-malpli auxtentika - se oni pardonas la "malgxustan tradukon" de eine gemeinsame Sprache (komuna lingvo) per la internacia lingvo. Gxi estas prenata el la teksto kiun Einstein sendis al la SAT-Kongreso 1923 en Kassel, Germanio, kies alta protektanto li estis. (*3) La SAT-laboristoj tre gxojis pri tiu "apogo", sed oni devas konsideri la valoron de la Einstein-vortoj: ili estas tre gxeneralaj (ne pri Esperanto, sed pri iu ajn "komuna lingvo"), verkitaj eble ne de Einstein sed de sekretario, kaj la SAT- Kongreso ne estis la sola arangxo altprotektata de Einstein. Estas bele, ke Einstein montris iom da simpatio al la laboristaj esperantistoj, sed oni ne miskomprenu tion kiel precipan amikecon de Einstein. Esperantistaj entuziasmo kaj misuzoj pri tiuj Einstein-vortoj supozeble fortimigis Einstein-on de Esperanto. Tial A. Einstein en 1950 skribis en responda letero al la usona esperantisto William Solzbacher ke li "ne favoras kaj neniam favoris Esperanton"! (*4) (Sxajnas al mi, ke nuntempe ankaux Umberto Eco estas gxenata de esperantistoj, kiuj vidas en li "batalanton por la sankta afero". Nazo de Pinokio? ---------------- La dua parto el la Dratwer-citajxo estas ecx pli embarasa por la Esperanto-movado. "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de lingvo internacia" ne estas vortoj konataj de Albert Einstein. Sed simila frazo, en la germana, estas la titolo de artikolo verkita de iu alia Einstein, nome Leopold Einstein! (*5) Mi ne kredas, ke Dratwer aux aliaj propagandistoj intence volis/as trompi iun. Sed ili sxate lasas sin mem trompi, per sia emo kredi tion kio estas bela kaj kio lauxdas Esperanton kaj per tio lauxdas ilin mem. Mi opinias, ke homo kun la titolo magistro (Dratwer, sed ekzistas tiaj ankaux doktoroj kaj profesoroj) devus kapabli citi pli konscie pri sia respondeco. Oni estu principe nekredema! ---------------------------- Tiaj kaj similaj fusxoj kaj (mem-)trompoj forte skuis mian fidemon al la Esperanto-mondo. Cxu gxi ne estas Munchausen-movado kun la cxarmo de Peer Gynt kaj la nazo de Pinokio? Kiam oni legas Esperanto-librojn, oni ne kredu gxin pro ia "samideaneco", sed oni estu principe nekredema. Kion konsilis la humanistoj? *Ad fontes*: Al la fontoj! Ziko Sikosek el Koncize 1/97 (1) Isaj Dratwer: Pri internacia lingvo tra jarcentoj, Tel Aviv 1977, p. 118. (2) Richard Schulz: Mein geliebtes Esperanto, Gerlingen 1979, p. 224. (3) Ulrich Matthias en Esperanto Aktuell, 1995, n-ro 7, p. 16. (4) Esperanto, 1977, p. 191. (5) Pli pri Albert Einstein kaj aliaj famuloj pri Esperanto vd. en "Informado sen mitoj", aperonta cxe Flandra Esperanto-Ligo. *************************************************************************** I N T E R R E T O ///////////////// Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj ========================================== En Interreto malfermigxis "Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj, geknaboj kaj dekumuloj". - Se vi parolas Esperanton, - Se vi estas inter 4- kaj 18-jara, - Se vi estas atingebla per ret-posxto... tio povus esti La Reto-Klubo por vi! Se vi povas rigardi TTT-pagxojn, simple iru al: http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/ Legu la pagxojn, esploru la ejon kaj aligxu per la sin-prezento-formularo en la Klubo. Se vi ne povas navigi TTT-e, sed se vi estas ja atingebla per retposxto, legu plu: La Reto-Klubo celas esti loko por geknaboj kiuj jam konas Esperanton, ne por tiuj kiuj ankoraux lernas gxin (kvankam tiuj estas bonvenaj por cxion legi aux ludi). Gxi ne rilatas al kiu ajn Esperantista aux ne-Esperantista organizajxo, sed celas (iom post iom) funkcii tute sendepende. La solaj kriterioj por aligxo estas: paroli (skribi, legi) Esperanton, esti gxis 18-jara, kaj esti atingebla per elektronika posxto. Cxiuj Esperanto-parolantaj infanoj, geknaboj kaj dekumuloj (gxis 18 jaraj) kiuj estas atingeblaj per elektronika posxto, povas havi tie pagxon por prezenti sin kaj siajn interesigxojn. Krome tie trovigxas (ankoraux ne tre multaj) pagxoj kun ludoj, versajxoj, kantoj por diversaj agxoj kaj "transligoj" al aliaj lokoj en Interreto kie trovigxas tekstoj aux aliaj aferoj interesaj. Per "afisxejo" vi povas sendi mesagxojn al cxiuj legantoj. Por tiuj, kiuj parolas Esperanton de sia bebo-agxo, sed estas super 18- jaraj, ekzistas aparta fako. La adreso de la cxefa TTT-pagxo de la Reto-Klubo estas: http://www.geocities .com/EnchantedForest/2755/ Se vi estas atingeblaj per e-posxto, sed ne disponas pri TTT-konekto, vi povas peti la aligxilon cxe: "retoklubo@forigu.geocities.com" por kio menciu nomon, agxon kaj vian ret-adreson. inf. W. Pilger * * * Por havi superrigardon pri interlingvistiko kaj esperantologio estas proponata al adreso: http://www.infoweb.magi.com/mxfettes/ bone prepaita kaj informricxa hejmapagxo de Mark Fettes. La informoj aperas en la angla (kaj nur parte en Esperanto), cxar gxi direktigxas cxefe al neesperantistoj. IpI 3-4/96 La finnlanda sekcio de ILEI kontakteblas cxe: raita.pyhala@forigu.lesti.kpnet.fi Helikposxte: Raita Pyhala, Jykyrintie 3, FI-69440 Lestijarvi, Finnlando, tel: +358-6-8637351. *************************************************************************** A R A N Gx O J ////////////// 40 lingvoj + 1 inter la maro kaj montoj ======================================= Inter la 20-a kaj 30-a de junio '97 en Mahacxkala, cxef-urbo de Dagestan en Rusio, surborde de la varma kaj tenera Kaspia maro okazos internacia E- renkontigxo "Dagestan-97". 2-litaj cxambroj, 3-foja mangxado, ekskursoj al ekzotikaj montaraj vilagxoj kaj en 5.000-jaran urbon Derbent, varma E-etoso, sxip-ekskurso, konatigxo kun la moroj kaj tradicioj de la "Montolando" - kie oni parolas pli ol 40 lingvojn, kaj multaj aliaj programeroj atendas vin. La plena restado (logxado-mangxado-programo) kostos 360 USD por A-landoj kaj 280 USD por B-landoj. Pagu al UEA-konto jnsv-l (indiku - por Dagestan '97). Eblas pagi ankaux surloke. Se vi bezonas rusian vizon, menciu la pasportnumeron, civitanecon, adreson... Bonvenon! Aligxo cxe: Abdurahman Junusov p.k. 74, RU-367000 Mahacxkala, Dagestan, Rusio. Tel.: +7-8722-630643. Rete: root@forigu.eldaggu.dagestan.su *************************************************************************** Junulara Esperanto-Renkonto =========================== La tradicia (jam 41-a) junulara arangxo JER cxi-jare okazos inter 04-06 de aprilo en hungara vilagxo Piliscsev (apud Budapesxto), apud kiu trovigxas la t.n. "Esperanto-Fonto" (oficiala nomo!). La fonto bedauxrinde trovigxas en malbona stato, do kial ne labori kelkajn horojn dum la semajnfino por plibonigi gxin? Kompreneble la programo antauxvidas ne nur fonto-riparadon, sed ankaux distrajxojn: diskutado pri la kunvivado de diversaj tradicioj, migrado en la montaro, dancado, vizito de vinkelo, kaj eble spektado de dokumenta filmo pri la historio de Esperanto-fonto. Kontaktadreso: David Alko Golden Damjanich u. 1/C. I. 8, HU-8200 Veszprem, Hungario Tel.: +36-88-424339 Rete: goldend@forigu.hal2000.vein.hu *************************************************************************** JES-97 ====== - Kiam io sukcesas la unuan fojon, tio estas bonsxanco. - Kiam io sukcesas la duan fojon, tio estas hazardo. - Kiam io sukcesas la trian fojon, tio estas tradicio! Jes ja, la Usona Esperantista Junularo (USEJ) organizos cxi-jare jam la trian fojon la Junularan Esperantistan Semajnfinon, JES-97! De la 23-a gxis la 25-a de majo 1997, junaj (kaj netiomjunaj) esperantistoj kolektigxos en Washington DC, la cxefurbo de Usono, por helpi USEJ-on celebri ne nur la unuan someran JES iam, tamen ankaux la 5- an datrevenon de USEJ! Partoprenkotizoj estas 55-60 USD kaj inkluzivas dunoktan tranoktadon en junulara gastejo, programon kaj cxiujn mangxajxojn. Ekzistas ankaux dumtaga programo por 15 USD. Por aligxi, demandi, kontribui, ktp. bv. viziti: http://jhunix.hcf.jhu.edu/dxanielac/jes/ aux kontaktu: Joseph Truong 624 Second Street Lancaster, PA 17603-5114 Usono. Tel: +1-410-6174468 Rete: jtruong@forigu.loyola.edu *************************************************************************** Subvencioj por B-landanoj ========================= Estas rekomendinde baldaux sendi definitivan aligxon al la Esperanto- Kulturfestivalo en Aalen, Germanio, (okazonta inter 10-13. de majo) cxar la unuaj 60 partoprenantoj el la t.n. B-landoj ricevas subvencion por logxado (40.- DEM po persono). Kongresa Buroo, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio Telefakso: +49-711-1388982 *************************************************************************** Kulturo de Lodz =============== De la 29-a gxis la 31-a de majo okazos "Esperantaj renkontigxoj - 1997." La arangxo estas dedicxita al la kultura vivo de la urbo Lodz. Adreso de la organizantoj: Filio de Pola E-Asocio, str. Moniuszki 5, PL-90101 Lodz, Polio. *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 01-25.04. 13-a Internacia Simpozio de E-Turismo, Bulgario. Inf: Vojagxoficejo "Stelo-Tur", str. Ljuben Karavelov 68, BG-1000 Sofia, Bulgario. 03-06.04. 7-a BIERo en Munchen. Inf: Bernd Gruber, Hansjakobstr. 47, D-81673 Munchen, Germanio. Tel.: +49/89/4314520. Rete: Bernd.Gruber@forigu.t-online.de 04-06.04. 41-a Junulara Esperanto-Renkonto, JER en Piliscsev (apud Budapesxt). Inf: David Alko Golden, Damjanich u. 1/c, I.8 HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel: +36-88-424339. Rete: goldend@forigu.hal2000.vein.hu 04-06.04. Fromagxa Semajnfino, Grenoble. Inf: Pascal Lecaille, B.P. 3019., FR-69394 Lyon cedex 03, Francio. Tel/fakso: +33-472360714. Rete: pascal@forigu.zen.dedal.fr.net 04-06.04. Kursa Semajnfino, Bieno "Njegusx", Kroatio. Inf: Visxnja Brankovicx, Via Leghiessa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. 06.04. Inauxguro de la "Gxardeno de Esperanto", Udine. Inf: Organiza komitato "Giadino dell'Esperanto", presso DDLF. via Cernaia 2, IT-33100 Udine, Italio. 08-12.04. "Sed fine (kaj diable!) kio estas vortaro?", Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074. 11-13.04. Pri io aux nenio - amuza kaj amika kunestado, Poprad. Inf: E- Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 11-13.04. 4-a ELTEKO, internacia laborgrupo pri ELektrotekniko TElematiko KOmputiko, Rumbech/Hameln. Inf: ELTEKO, c/o Duhme, Friedensplatz 4, DE- 35037 Marburg, Germanio. Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de 11-17.04. SATEB Konferenca Semajnfino kaj Jarkunveno, Barlaston. Inf: Derek Tatton, Wegdwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke- on-Trent, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782 372105. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk 12-13.04. XVII-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj en Barreiro. Inf: Portugala Esperanto-Asocio. Antonio Martins, Rua Alfredo Jose Marques 21 c/v esq. PT-2735 Cacem. Rete: bacano@forigu.cc.fc.ul.pt 15-19.04. "La vortkunmetado?...", Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074. 17-18.04. Esperantologia Konferenco en la Universitato ELTE. Inf: E-Fako, Zsuzsa Varga-Haszonits, Piarista koz 1, HU-1052 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2670966 kaj interna 5185. *************************************************************************** F A K A A P L I K A D O ////////////////////////// ISAE kaj Scienca Revuo en mondo de specialigitaj sciencoj ========================================================= - Parolado de Yamasaki Seiko en la membrokunveno de ISAE en Prago - Ni auxdas de diversaj flankoj la opinion, ke la Scienca Revuo, SR malsuficxas por kovri cxiujn kampojn de la sciencoj kaj ke ISAE (Internacia Sciencista Asocio Esperantlingva) perdis realecon tiel, ke gxi pli bone estu tegmenta organizo transdoninte individuajn sciencojn al faka organizo. Al mi sxajnas, ke tio ne estas realisma, antaux cxio el financa kialo: ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantlingva) jxus reakiris bugxetan ekvilibron post la enorma peno de sia gxenerala sekretario kaj ne kapablas, al si permesi tian lukson. La scienca esperantistaro ne kapablus subteni dispecigitajn societetojn kun iliaj liliputaj periodajxoj. Kiuj sciencistoj, precipe natursciencaj, publikigos siajn plej novajn studrezultojn en Scienca Revuo? Konkurenco en sciencoj estas tiel feroca, ke ili nepre devas publikigi siajn referajxojn en lingvoj kompreneblaj al plej eble granda nombro da siaj kolegoj: ilia promocio dependas de la kvanto de citajxoj el iliaj verkajxoj fare de aliaj. Kaj jam nun ne plu okazas en grandaj lingvoj, kiel en malnovaj tagoj, sed en La lingvo, kiu estas angla. Esperantlingvaj sciencistoj estas devigataj aperigi artikolojn ne vere originalajn en SR, do pli aux malpli popularsciencajn; iliajn originalajn ili rezervas gxenerale por anglalingvaj fakgazetoj. Kiam mi parolas pri popularscienco, tio tute ne signifas ion malaltvaloran. Esperanto ankoraux ne estas maturigxinta malgraux siaj pli ol cent jaroj da historio, aux pli gxuste: Esperanto kiel scienca lingvo evoluis malunuece, same kiel aliaj kampoj de la homa spirito, kaj en iuj terenoj postrestas kompare al ekz. nia lingvo en la poezio. El tio cxi devenas la graveco de la Esperantlingva terminologio. Tiuj truoj estas lante sed konstante plenigataj, sed plejparte en la formo de fakvortaroj. Ili tamen ne estas suficxaj: terminologio estas nur instrumentaro por sciencoj, ne scienco mem. Devas ekzisti fundamentaj lernolibroj aplikantaj tiujn terminojn praktike. Mi citu tipan ekzemplon, nome debaton okazintan dum la brajtona UK en 1989. Prof. Honey, porparolanto de la angla, refutis la oratoran defendon de Esperanto fare de prof. John Wells dirante, ke li agnoskas maljustecon de la nuntempa hegemonio de la angla, sed ke en realeco la angla estas preskaux la sola fenestro al moderna teknologio por junuloj en evoluantaj landoj kiel ekz. en Afriko, kie li pasigis kelkajn jarojn. Kiam ili penis en granda malfacilo por proprigi al si ilon por la levo de la vivnivelo de siaj kunlandanoj, li alvokis al la cxeestantoj konsistantaj preskaux nur el esperantistoj; tiam li sentis la vanecon de la memkontentaj, memnomumitaj mondsavantaj esperantistoj sidantaj en foteloj. - Kompreneble li eraras; sed oni sentis patoson de lia alvoko. Ni devas eldoni lernolibrojn de sciencoj, ecx se nur por la triamondanoj! Tio estas certe utila formo de popularscienco. Oni povus kunredakti el bonkvalitaj artikoloj el SR tiajn lernolibrojn. Ni scias nombron da specimenoj de prestigxaj popularsciencaj gazetoj: la Scientific American, kiu estas sxategata de Thomas Edison kaj ankoraux nun legata tiel de amatoroj kiel de fakuloj; aux la National Geographic, lukse presita popularmagazino, kiu farigxis iusence amaskomunikilo kontribuanta al la financo de la Nacia Geografia Societo usona. Ecx pli: la brita Nature kaj la usona Science estas nefakaj gazetoj, almenaux ne limigitaj al unu speciala brancxo de la naturscienco, tamen aperas en ili pintaj tezoj pri nuklea fiziko. "Popularscienca" periodajxo povas, ja ecx devas esti altnivela! La nunaj alte specialigitaj sciencoj tendencas perdigi el la vidkampo de sciencistoj komprenon pri la lastatempaj atingoj en najbaraj disciplinoj, kaj pri la natursciencoj gxenerale, alivorte pri informajxoj, el kiuj oni formas sian mondkoncepton. Due, la pinto de la Alpoj de sciencoj postulas vastan montpiedon, gxeneralan klerecon de la popolamaso. Cxi tiu subtila ekvilibro, cxi tiu strecxiteco inter la speciala kaj la gxenerala, ecx la esotera, estas sekurigilo de la disvolvigxo de sciencoj. La misio de Scienca Revuo ekzistas en tio. Por atingi tiun celon la eldonkvanto devas esti altigita. En tiu senco oni devas celi varbadon por pli granda membraro en nia Asocio, varbado bazata sur bonkvalita multflanka enhavo. Speciale, post malapero de esperantologiaj gazetoj, SR povas servi kiel tia, kaj fakte gxi ofte faras tion. La Japana Esperantologio estis bonvenigita kiel tia je sia debuto en Esperantio, sed neniu dua numero aperis. Se la eldonkvanto de SR multigxus, kaj se iuj esperantistoj, ni diru iuj estontaj Nobel-premiitoj, ekhavus auxdacon aux kapricon publikigi malgrandan parton de siaj esplorrezultoj en Scienca Revuo, tiam ilia renomo donus prestigxon al tiu cxi, ne inverse. Kiam Enrico Fermi estis publikiganta unu post alia siajn disertaciojn en la Bulteno de la Universitato de Romo, antaux ol li elmigris al Usono, ni auxdas ke cxiuj teoriaj fizikistoj en la mondo lernis la italan - se oni subtrahus la troigon - (kaj kiel benita estis la tiama mondo nescianta la akaparon de la scenejo fare de la angla!). Sed kial ne: iam venus tempo kiam tio okazus al Esperanto. YAMASAKI Seiko Rete: study069@forigu.jpndokyo.dokkyo.ac.jp el Scienca Revuo (1996)(2) - 169 *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Eble cxiutaga gazeto Komentoj ======== Antaux unu jaro Dietrich Weidmann komencis nekutiman entreprenon: aperigi en la interreto cxiutagan Esperanto-magazinon sub la nomo "Komentoj"! La ideo ja estas bonega: oni redaktas la gazeton sur unuopaj TTT-pagxoj, metas gxin al iu servilo, kio estas publike kaj senkoste atingebla por iu ajn. Oni tiel povas plene sxpari la sendokostojn, ne devas aparte zorgi pri financoj (krom la lu-pago de spaco por la interreta servo-firmao), ne devas zorgi pri administrado, abonantoj, varbado, sed la tutan energion povas dedicxi al la enhavo de la informilo. La TTT-gazeto Komentoj havas nun diversajn rubrikojn: pagxo de la redaktoro, legant-pagxo, anoncoj, aktualaj novajxoj de la mondo, magazino, movado, sporto, Svislando, sciencfikcia serio kaj E-societo de Zurich. La esenca parto de Komentoj estas la rubriko "La mondo aktuala" kiu enhavas la plej gravajn erojn de la tagaj politikaj eventoj. Cxiufoje estas aldonitaj 1-3 eroj al la supro de la listo, do estas dauxre legeblaj ne nur la lastaj aldonoj, sed ankaux la antauxaj informoj! "Komentoj" ne estas movada gazeto kaj jam havas pli ol 130 refresxigojn (eldonojn). La ofteco de refresxigoj, la enhavo de la rubrikoj dependas ankaux de la kontribuantoj, kaj la kompilanto tre volonte akceptus helpon de aliuj. Mem la legado de "Komentoj" estas senpaga, sed kompreneble estus bonvena libervola financa subteno por kontribui al la spaco-luaj kostoj. Fine, sekvan fojon kiam vi surfos en la reto, ne forgesu viziti la pagxon: http://ourworld.compuserve.com/homepages/esperanto_societo_zuriko/komento j.htm L.S. *************************************************************************** M O V A D O /////////// Nova kursejo de svedaj esperantistoj ==================================== En februaro 1997 ekfunkciis la nova kursejo de la svedaj esperantistoj kaj jam tranoktigis la unuajn gastojn. Nomata "Esperantogarden Lesjofors" gxi funkcias kiel kursejo kaj konferencejo por la Esperanto-organizoj, svedaj kaj alilandaj. Gxi povas gastigi samtempe proks. 60 tranoktantojn en 2- aux 4-litaj cxambroj. Mangxejo ekzistas kaj kuirejo por memmastrumado. Ankaux aliaj organizoj kaj entreprenoj montris intereson por okazigi kursojn kaj konferencojn en gxi. Por neesperantistaj vizitantoj estas preparita luksaspekta ekspozicio pri Esperanto, konstante montrata. Koopera societo --------------- La kursejo estas posedata de esperantista koopera societo, kies membroj/posedantoj troveblas en Svedio, la nordiaj landoj kaj ecx sur aliaj kontinentoj. Cxiuj esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto rajtas esti membroj. Centre en Lesjofors ------------------- Esperantogarden situas centre en Lesjofors (cx. 2000 logxantoj) en la komunumo Filipstad en Vermlando. La loko estas je simila distanco (cx. 300 km) de Gotenburgo, Oslo kaj Stokholmo. Propra informejo ---------------- La kursejo havas propran informejon cxe la adreso http://www.esperanto.se/egarden/. Tie aperos la aktualaj programoj, priskribo pri atingeblo kaj aliaj interesaj informoj. inf. FL ******** nur por la retposxta versio ********* Pluraj kursoj kaj arangxoj estas planataj jam la unuan jaron. Meze de majo okazos en gxi kaj la proksima Popola domo la jarkongreso de Sveda Esperanto-Federacio. Somere la Popolaltlernejo de Karlskoga okazigos en gxi la jam tradiciajn somerajn kursojn, kiuj cxijare estos dusemajnaj. Pliaj arangxoj okazos somere kaj auxtune. Kunlabore kun STF, Sveda Turista Asocio, "Esperantogarden Lesjofors" funkcias kiel gastejo por migrantoj (t.e. junulargastejo) kaj estas parto de la sveda kaj internacia junulargastejaj retoj. Gxi estos malfermita dum la tuta jaro. Desegnajxo pri la domo estas prenebla cxe http://www.esperanto.se/egarden/egarden.jpg Kolorfoto de la ekspozicio troveblas cxe http://www.esperanto.se/egarden/egexpo.jpg Se pli fajna foto estas bezonata (ekz. tiff-formata) sendu retleteron al Franko Luin: franko@forigu.esperanto.se *************************************************************************** Faksilon al E-lernejoj? ======================= La multobligila firmao "Gestetner", produktanta i.a. ankaux faks- aparatojn faras tre malavaran proponon: se pro io ajn motivo (vi acxetas novan, gxi difektigxis ktp) vi senigxas de via faksilo kaj donacos gxin al la firmao, ili riparas, refunkciigas gxin, kaj senpage donacas la faksilon al iu lernejo ie ajn en la mondo, precipe en Euxropo. Nur ni pensu: se ni povus pere de Gestetner provizi al cxiu lernejo kie oni instruas E-on senpagan faksilon kun la faksnumeroj de cxiuj aliaj lernejoj, kie E-o estas instruata, uzata, kia instigo gxi estus al la instruado? - Sed ni bezonus la adresojn de la lernejoj... Oni ofte diras, ke iuj lernejoj en Hungario, en Cxinio, en Brazilio uzas Esperanton, sed ni neniam vidas adresojn. Cxu ni povus kompili la adresaron? Kion vi opinias? Will Green 202 Dunkery Rd, Mottingham, London SE9 4HP, Britio Rim. Ni havas specialigxintan fakan asocion ILEI, kiu okupigxas pri lernejoj. Sed cxu ILEI kapablas? - La red. *************************************************************************** Ni ne nur parolemas sed sukcese agas... ======================================= Dauxrigante la disvastigon de E-o, post la unuaj pasintjaraj kontaktoj mi prelegis 4 -foje en la urbo Ipameri, cx. 700 km for de Campinas, en la sxtato Goias en la centra regiono de Brazilio. La prelegojn cxeestis cx. 350 personoj. La eventoj estis tute subtenitaj de la Sekretariejo pri Eduko, kiu anoncigis ilin pere de la loka radio kaj afisxoj tra la urbo. En la Agra Lernejo pluraj gelernantoj ekstudis la lingvon pere de la perkomputila kurso (de s-ano Adonis Saliba), ecx plie, la direktorino tute aprobis la ideon oficiale enkonduki E-on tien! Laux opinioj, se la afero sukcesos, tio plej eble instigos la aliajn lernejestrojn agi samcelen, ja la Agra Lernejo estas la plej elstara en la urbo kaj en la tuta regiono. En la biblioteko de la lernejo estas starigita E-sekcio (akceptas novajn kaj malnovajn librojn), kies kreskado dependos de nia malsxparemo. Ni praktiku la donacadon! Dankleteroj al la gvidantoj de la lernejo estas ege bonvenaj: rua Dona Branca de Aguiar machado, 65-Centro, Ipameri-GO, BR-75820-000, Brazilio. Mi esperas, ke vi, s-an(in)o, kiu nun legas tiujn cxi liniojn, nepre skribos almenaux simplan gratulleteron aux posxtkarton, ja tio estas unu el la plej efikaj kaj malmultekostaj manieroj montri la internaciecon de E-o. Ni estu diligentaj, ni laboru kune. Juscelino Gama, Unicamp E-grupo espero@forigu.ime.unicamp.br *************************************************************************** Murkalendaro ============ Esperanto-klubo de urbo Prerov eldonis belegan koloran murkalendaron, kun urbaj kaj fervojaj motivoj, kiun oni senpage sendis al multaj E-kluboj kaj diversaj institucioj. Se vi interesigxas kontaktu: Jindrich Tomisek, CZ-75118 Rikovice 33, Prerov, Cxehio *************************************************************************** Biciklaj bravuloj ================= La reaktivigxinta BEMI, Biciklista Esperantista Movado Internacia krom la karavano al la IJK en Assisi (vidu Eventoj-120) havas ankaux aliajn, ecx pli kuragxajn planojn. Laux la januare aperinta BEMI-revuo Yvonne van den Hork (Marijkeweg 28-C- 1, NL-6709 PG Wageningen, Nederlando, retposxte: espi@forigu.dds.nl) post la UK en Adelaide gvidos biciklan vojagxon tra preskaux la tuta Auxstralio. En 1998 BEMI esperas organizi karavanon de Siberio tra Mongolio el la IJK en Beijing (Peking). Pliaj informoj haveblas cxe Ivo Miese, kiu ankaux tre dankeme akceptas cxiajn konsilojn, help-ofertojn, invitojn de lokaj grupoj, ktp.: Ivo Miesen, Bloemenweg 102, NL-6221 TX Maastricht, Nederlando. *************************************************************************** Mi rakontas al milionoj ======================= La 4-an de januaro dagestana televido montris 30-minutan TV-elsendon El la foraj vojagxoj..., en kiu Abdurahman Junusov rakontis pri la 2-jara E- stagxado cxe Eventoj en Hungario kaj cxe Monato en Belgio. Dum la elsendo li montris plurajn esperantajxojn, fotojn, fragmentojn el videofilmoj, ekzemple, pri la IF en Germanio k.a. La elsendo havis grandan sukceson en la respubliko kaj vokis intereson pri la lingvo. Krome, la 21-an de februaro la plej populara en la respubliko gazeto Novoje Delo (La nova afero) publikigis artikolon "En Hungario kaj en Dagestano oni parolas Esperanton", kiu enhavas intervjuojn kun la nova prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU)/ Abdurahman Junusov kaj la ambasadoro de Hungario en Rusio Gyorgy Nanowfszky, kun iliaj fotoj. inf. A. Ju. *************************************************************************** Japana koncerto =============== En la prestigxa kroata artmuzeo Mimara en Zagreb la 3-an de februaro okazis speciala koncerto de japanaj muzikistoj: pianistino Megumi Sakaguchi kaj violonisto Masatoshi Hirano, amikoj de Esperanto, muzikis kadre de la programo de Kroatia Esperanto-Ligo. La koncerto estis dedicxita al la kroata esperantisto Rene Matousxek, kiu malaperis en novembro 1991 dum la milita katastrofo de la urbo Vukovar. Geaktoroj Vida Jerman kaj Kruno Sxari vocxlegis el la prozo kaj poezio de Rene Matousxek en la kroata kaj Esperanto. inf: Spomenka Sxtimec *************************************************************************** Abonhelpa Fonduso! ================== Sincerajn dankojn al cxiuj subtenantoj de la abonhelpa fonduso. - Jeroen Balkanende, NL, 15 NLG - Maria Vitalyos, Germanio, 126 DEM - Hoogendoorn R. L., NL, 26 NLG - Bodo Schneider, Germanio, 224 NLG - Antonio Fin, Italio, 50 DEM - Hirosi Nagata, Japanio, 17 NLG - Sormunen Tapio, Finnlando, 74 NLG - Esperantista Klubo Oslo, Norvegio, 84 NLG - Christian Darbelley, Germanio, 13 DEM - M.v.d. Horst-Kolinska, Nederlando, 26 NLG *************************************************************************** R E A G O J /////////// Informado? Mi ne komprenas... ============================= Jen mia reago al la artikolo de Ziko M. Sikosek en n-roj 113-114, p. 2. Ziko M. Sikosek plendas tutan kolumnon longe pri la stulta publiko, kiu ne komprenis lian prelegon kaj ne konvene diskutis pri gxi. En tiu plendado li nenion komunikas pri siaj celoj, versxajne pensante, ke cxiuj legantoj jam konas ilin. Kvankam mi ne cxeestis lian prelegon, mi povas tamen diri, ke kiam preleganto ne komprenatas de sia publiko, li ne sercxu la kulpon cxe la publiko, sed cxe si mem. Li ja gravege mistaksis sian publikon kaj pro tio ne adekvate alparolis gxin. Pro tio absurdas lia aserto "Pri mia prelego mi estis tre kontenta (esceptkaze), sed ne pri la publiko." Mi cxagrenas gxuste pro tio, ke per tiu sinteno Ziko neniam atingos tiun parton de la E-istaro, kiu devus pleje kompreni liajn versxajne auxdindajn kaj eble sekvindajn proponojn. Wilhelm Luttermann 100070.2001@forigu.compuserve.com *************************************************************************** Ne en la diskutoj ================= Mi legis kun intereso "Kiel ni vocxdonu" en n-ro 118. p. 2. Mi opinias, ke ni ne propagandu por uzado de Esperanto en la diskutoj de EU- parlamento. Ne estas inteligente postuli, ke parlamentanoj lernu alian lingvon aldone al siaj aliaj laboroj. Tamen pri dokumentoj la afero estas tute malsama. Tradukado cxiam estos necesa, do estus multe pli facila kaj pli malmultekosta traduki el nacilingva originalo en Esperanton, kaj el tiu versio en la nacilingvon de la uzonto. Tradukistoj bezonus scii nur Esperanton krom sia lingvo. Henry D. Palmer *************************************************************************** Kongreso? ========= Jam de kelkaj jaroj, ekde kiam Monda Turismo organizas siajn cxiujarajn renkontojn nomataj Internacia E-Kongreso, mi interne ribelas kontraux uzado de tiu nocio koncerne de turisma arangxo. Tiel, mi gxojas, ke Vi kritikis tion, proponante aliajn esprimojn. Mi plene apogas Vian korekton. En la konscio de cxiu esperantisto la vorto "kongreso" asociadas kun Universala Kongreso. Laux mi, estas jam troigo uzi la vorton "kongreso" por fakaj organizoj, ekz.: fervojistoj, informistoj ktp. - por ili suficxus la nocio "konferenco". Mi finas per via aserto: "Ne miskreditigu la vorton "kongreso"! Marian Laba, Polio *************************************************************************** Persekutoj ========== En almenaux 2 diversaj E-gazetoj mi lastfoje legis abomenan tekston (ecx sxajne la saman) de Abdurahman Junusov, kiu provas pruvi, ke mensogas aux fantazias samideano Ivan Popov, rakontinte al svedaj auxskultantoj pri oficialaj sistemaj obstakloj instrui kaj lerni Esperanton en Sovetio. Ecx se li ne suficxe atente legis la entekste menciitan libron de Ulrich Lins "La dangxera lingvo", kie la auxtoro tre kompetente prezentis dokumentaron pri sovetiaj krimoj kontraux Esperanto-movado, ne kredeblas, ke Junusov - vivante en la sama "proleta imperio" - estas tiom profunda ignoranto pri simptomoj de gxia malbono. Ja Popov per civitanaj spertoj nur konfirmis tion, kion Lins prezentis de ekstere laux nur parte akireblaj dokumentoj. ... Kamarado Junusov! Mi esperas, ke vi tamen akceptos elkoran Nov-jaran bondeziron de la homo, kiu scias ion tute alian ol vi kaj cxiujare denove gxojas, ke Sovetio ne plu ekzistas. Mezmizera burgxa kulako el Polio: Tyburcjusz Tyblewski Rim: La originalon de la supra, forte mallongigita letero ni plusendis al A. Junusov en Rusio, kiu cetere mem estis inter la gvidantoj de SEJM, Sovetia E-Junulara Movado, kio agadis de 1966 gxis la fondigxo de ASE, Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), en 1979. - La red. * * * Mi kun intereso legis la leteron de s-ro A. Junusov (Eventoj 115, p. 6.), kiu provis korekti impresojn, donitajn de s-ro I. Popov en prelego, farita pasintan jaron en Malmo, Svedio. Permesu al mi aldoni komenton pri miaj personaj spertoj: En 1967 mi vizitis Sovetion, kvankam mi ne scias la rusan lingvon. Uzante la internacian lingvon, mi prelegis en Moskvo en la Esperanto-klubo de kuracistoj, kaj poste vizitis la urbon Tasxkent, kie iu esperantisto afable gastigis min, prezentis min cxe la loka Esperanto-klubo, kaj dum du tagoj kondukis min tra la urbego. Neniun oficialan problemon mi spertis tiurilate... Ralph A. Lewin, Usono *************************************************************************** INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Nemutaj policistoj ================== Brazila Esperanto-ligo iniciatis cxe la sekretariejo de Edukado de la Distrikta Federacio ebligi instruadon de Esperanto en la Akademio de Civila Polico kaj en Interlerneja Centro de Lingvoj. Deputito Renato Rainha sukcese proponis al la Cxambro de Deputitoj okazigi solenan sesion la 14-an de aprilo omagxe al Esperanto. Bonvolu amase saluti la eventon (menciante lian nomon) per dankleteroj, por subteni la iniciaton. Adreso: Deputada Lucia Carvalho, M.D. Presidente da Camara dos Deputados, SAIN, Parque Real, BR-70086-900 Brasilia, DF. *************************************************************************** Preuniversitataj somerkursoj ============================ La prilingva fakultato de la universitato de Santiago de Compostela, Hispanio organizos de la 15-a de julio gxis la 15-a de auxgusto 1997 somerkursojn en Esperanto. Dum la prepara kunveno kun la lokaj auxtoratatuloj (kaj cxeesto de prof. Selten kaj prof. Wells) oni eksciis, ke oni jam preparis parton de la kursa materialo pri diversaj fakoj. La hispana ministro pri edukado kaj kulturo sendis kuragxigon. Informas: Instituto de Idiomas, Curso de Esperanto, Av. de Castelao s/n-ro, ES-15705 Santiago de Compostela, Hispanio. el Kulturaj Kajeroj 4/96 *************************************************************************** Finita eksperimento =================== Inter 1993-95 okazis internacia propedeuxtika eksperimento pri instruado de E-o en Slovenio, Auxstrio kaj Kroatio, iniciatita de INTERKULTURO en Maribor, Slovenio. La detala raporto pri la rezultoj de la eksperimento estas sendita al la financinta Ministerio pri Scienco de Slovenio. La plivastigita versio de tiu raporto kun klarigita scienca metodo kalkuli la rezultojn laux la kibernetika pedagogio farigxis la magistrigxa tezo cxe Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) de Zlatko Tisxljar, kiu sukcese defendis gxin en septembro '96 antaux 11-profesora komisiono de AIS. Kontaktadreso por pliaj informoj pri la eksperimento: Zlatko Tisxljar, Besednjakova 1, SL-2103 Maribor, Slovenio. Tel/fakso: +386-62-100669 *************************************************************************** Internacia konkurso =================== La taskofoliojn por lernantoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi trovu en Eventoj n-ro 083. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi. Taskofolio 7. por plenagxuloj ----------------------------- 1. Trovu tri vortoparojn en kiuj la paroj distingigxas per s / z. Ekz. roso / rozo (3 poentoj) 2. Kiuj vortoj ne havas afiksojn: krokodilo, bofratoj, butono, vetero, bovaro, hakilo (3 poentoj) 3. Sat- estas uzata ankaux prefikse. Skribu almenaux ses verbojn kun gxi. (3 poentoj) 4. Formu ag-substantivojn el la verboj: telefoni, demandi, semi, sendi, marteladi (3 poentoj) 5. Kion oni bondeziras al ekveturonto? (2 poentoj) 6. Esprimu pli koncize: Li estas lacega kaj sidas senmove en fotelo. (3 poentoj) 7. Kion vi scias pri Baldur Ragnarsson? (3 poentoj) La solvofoliojn sendu gxis la 14-a de aprilo 1997 al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. *************************************************************************** NI MENCIAS ========== PLI OL HOMO. Komiksoj (bildrakontoj) de Arnaux Torras. Kolekto de erotikaj kaj pornografiaj bildrakontoj, kelkaj jam iam aperintaj en la revuo Kata-luno. Nur por nepruduloj! Eldonis: Studenta E-Klubo (Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio). * * * LA ROMANTIKULO EN LA XX-A JARCENTO. Komiksoj (bildrakontoj) de Arnaux Torras. Kolekto de erotikaj kaj pornografiaj bildrakontoj, kelkaj jam iam aperintaj en la revuo Kata-luno. Nur por nepruduloj! Eldonis: Studenta E- Klubo (Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio). * * * POLITIKA HEGEMONIO KAJ LINGVA HEGEMONIO EN EUROPO. Red. Andrea Chiti- Batelli kaj Pierre Janton. Serio de E-Dokumentoj, eldonita de UEA. 22 pagxoj, A-5. * * * FOTOGRAFIKA FAKVORTARO. Difinoj por cx. 600 terminoj. 32 pagxoj, formato A-5. Redaktis: Valente Giuseppe, via Ledra 4, IT-33100 Udine, Italio. * * * SINDIKATA TERMINARO. Eldonis IKEF. 415 nocioj en 4 lingvoj. Prezo: 125 BEF aux 6 DEM. *************************************************************************** ESPERANTO EN LA RADIO ///////////////////// Cxu ankaux vi skribis? ====================== Lauxlanda statistiko de leteroj venintaj al la E-Redakcio de Pola Radio. Entute la E-Redakcio ricevis 2548 leterojn el la jenaj landoj: Germanio 565, Francio 427, Finnlando 277, Italio 175, Britio 142, Svedio 138, Nederlando 134, Cxehio 131, Hungario 76, Belgio 69, Estonio 62, Auxstrio 51, Danio 46, Belorusio 45, Hispanio 40, Kroatio 39, Litovio 31, Rusio 23, Norvegio 19, Nova Jugoslavio 19, Ukrainio 10, Rumanio 7, Slovakio 5, Irlando 4, Bulgario 4, Slovenio 4, Latvio 3, Islando 1, Vatikano 1, Albanio 0, Portugalio 0. Krome venis iom da leteroj el ekstereuxropaj landoj kaj iom da leteroj el Polio, kiuj tamen ne trovigxas en la listo. Surbaze de la statistiko oni povas konkludi, ke aux la movado estas en kelkaj landoj pli forta aux la auxebleco estas tie pli bona, aux oni pli vaste popularigas en kelkaj landoj la radioauxskultadon en E-o. Andreo Pettyn pettyn@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** Vieno ankaux per okuloj ======================= Radio Auxstria Internacia havas ekde antauxnelonge kelkajn pagxojn en nia lingvo. Bonvolu viziti kaj komenti, kaj ankaux diskonigi la fakton. Pri la plu-ekzistado de tiuj pagxoj la direktoraro decidos laux la nombro de TTT-vizitoj. http://www.orf.at/orf/rai-bin/rai/orf/rai/ inf: Bruno Masala *************************************************************************** Post Jupiter venas Tirano ========================= Post plurmonata "bombado" pere de Astro Jupiter', la unua kanto en la kompakt-disko "Esperanto", la hispanaj radiostacioj komencis duan kampanjon per "Tirano", kompreneble, el la sama disko. Do, plu sonas tra la tuta Hispanio ne nur la vorto Esperanto, sed ankaux nia lingvo. Cxiuj hispanaj esperantistoj vocxdonu, se eble, por levi kiel eble plej en la furor-listo de diskoj la novan kanton lancxitan. Cxu en aliaj landoj jam estas konata la disko? Miguel G. Aduriz mgutierreza@forigu.nexo.es *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ================== Kun itala, japana, belga geesperantistoj, 14 jara komencantino. f-ino Rafanomezantsoa Falimanana Fafah - lot. 7-bis Manakasikely - MG. 116 Manjakandriana, Malagasio. 64-jara pensiulo mi estas, iama direktoro de lernejo, ankoraux komencanto. Preskaux cxiuj temoj interesas min. Mi dezirus korespondi kun eksterlandaj esperantistoj, precipe el skandinavaj landoj kaj Japanio. Armand Coucke, Ieperleedstrat 21, BE-8432 Middelkerke, Belgio 20-jara irana frauxlo, komencanto, volas korespondi disen en la mondo. Bonvenigus helpon ankaux por aboni E-gazeton. Abolfazi Lotfi, No-38, Shahid Chalabyanlo, Khalilabad, Segatoleslam Ave, IR-51449 Tabriz, Irano. Tutmonde pri cxiuj temoj, 16-jara lernantino. f-ino Ranohisoa - Lot. 7- bis - Manakasikely - MG. 116 Manjakandriana, Malagasio 19-j. pedagogia studentino dez. kor. pri cx.t. el t.m. Sxatas muzikon, amikigxi, vojagxi, tre tre sxatas italojn. Krystyna Michalska, Witkowo, PL-87140 Chelmza, Polio. Ni, lernantoj de 5-a klaso tre volas korespondi kun samagxuloj. Respondo al viaj leteroj estas garantiata. Interklubo, RU-626440 Niznevartovsk-6, ul. 60 let Oktjabrja 6-135, Rusio, Siberio. Mi deziras korespondi kun 17 jara itala lernantino pri diversaj temoj, krome intersxangxi bildkartojn. Mindaugas Sxileika, Laisves 21, Raguva, LT-5366 Panevezio Raj. Litovio Tutmonde pri cxiuj temoj, 17 jara lernantino. Adreso: f-ino Rahariniaina Andriamilanto Lalah - MG 116 Manjakandriana, Malagasio. *************************************************************************** S-ro Hajpin LI (vera nomo: YI Chaehyon) forpasis en la 24-a de februaro 1997. Li estas honora membro de UEA, kaj konsilanto de Korea Esperanto-Asocio. Lia plej sindonema kontribuajxo estas kompilado kaj eldonado de Esperanta-korea vortaro en 1969 kaj korea-Esperanta vortaro en 1983. Li estas alte taksita kiel plej granda Esperanta literaturisto en korea Esperantujo. *************************************************************************** I N T E R E S E /////////////// Cxiun semajnon nova enigmo ========================== Sxatantoj de enigmoj en Esperanto povas depost kelkaj monatoj solvi cxiun semajnon novan enigmon sur la interreto. Cxe la adreso http://www.algonet.se/ixnko/kripto/ estas trovebla kriptogramo, kiu povas laborigi "la etajn grizajn cxelojn". Kio estas kriptogramo? ---------------------- Kriptogramo konsistas el teksto, kiu estas kriptita, t.e. la ordinaraj literoj estas anstatauxigitaj per aliaj. Supozu, ke la solvota kriptogramo aspektas jene: SU KQ GNUXNU LSUTV UNLQ VSUHN, HIQ KQ GNUXN TIQV JNIHQ LNMN... Tute nekomprenebla, cxu ne? Sed se oni scias, ke la litero Q en la vero estas A kaj ke S estas E, same en cxiuj pozicioj, oni povas iom post iom diveni la ceterajn literojn. La supra kriptogramo montrigxos esti nenio alia ol EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO, TRA LA MONDO IRAS FORTA VOKO... Literaturaj tekstoj ------------------- La interreta kriptogramo prezentas cxiun semajnon novan tekston el la Esperanta literaturo. Kiam oni solvis la enigmon, oni povas aldone eltrovi, al kiu verko tiu teksto apartenas. Kun cxiu nova kriptogramo aperas solvo de la antauxa kaj - ekde marto - titolo de la verko. La tekstoj estas pli longaj ol en la supra ekzemplo, por ke oni havu suficxan kvanton da literoj por povi solvi gxin. Oni ne bezonas sendi la solvon ien ajn (sed oni rajtas) kaj oni ricevas neniun premion. Sed gxi estas bona lingvo-ekzerco, tauxga ankaux por kolektiva solvado en klubaj vesperoj - aux kiel konkurso inter membroj. Oni ne bezonas kunporti la tutan aparataron al la klubejo, nur la tekston surpapere. Krom la aktuala kriptogramo ankaux la pli fruaj estas troveblaj cxe la sama ttt-adreso. Franko Luin franko@forigu.esperanto.se * * * Kriptogramo-10 -------------- Kiel specimeno rigardu la suban, jam 10-an enigmon. Provu diveni ankaux tion, el kiu verko estas prenita la citajxo. OZDUYO, RHNXZORYDGZ NH UWENUQD, ZDMJYOYM PNUIUD TH IHORH HZOU. NY VZGYM OHJYTHD OYSHOTUD HN MYH FUONUAU WHQ GEQ GEODYM NH UWENUQD HN NH EOPU TZ JNZCEOH DUWGU, WEKHDGH YDGZO NY WHQ NH RHOU: HNZWMHDTOYU. MZT NH EOPU DZ TUORYM. HDWHL NY DZ. WYE JUIEM TUORY ZD NH NHMGH DUWGU, ZD NH NHMGH DUWGU TZ NH NHMGH QHOU TZ N QHOTZWU, QHOBZDGU, QHORYNU? Q. BHRHBFU Helpeto: La litero W en la vero estas K. *************************************************************************** Cerba bazo - certa sagxo? ========================= Angla scienc-esplora grupo, post intensa esplorado trovis, ke pli alta pH- valoro de la cerba kortekso tre versxajne indikas pli altnivelan inteligenton. Rezulte de malsato iom bazigxas la cerbo, kaj tio naskas pli da poentoj koncerne IQ-demandfolion. Sekve, se la cerba kapablo estus mezurebla per kemiaj indikoj, cxiuj IQ-demandfolioj farigxus superfluaj vantajxoj. Laux la rezultoj de mezurado, la pH-dependeco montrigxas precipe cxe tiuj IQ-indikoj, kiuj karakterizas la parolajn kapablojn. Inter pH 6,99 (acida) kaj pH 7,9 (baza) la IQ-indikoj de knaboj prezentis duoblan diferencon. Ne estas versxajne, ke kemia reago rekte influas la gradon de IQ-nivelo, tamen aperas la demando, cxu eble oni povus manipuli gxin nure per artefarita sxangxo de kemia reago de la cerbo? Laux la opinio de Richard Lynn, psikologo el Nord-Irlando, estas jam pruvita fakto, ke la rapideco de incitkonduko de la nervoj efikas al la inteligento. Do se la cerba kemia reago influas tiun rapidecon, sekve ankaux la inteligenton... L. V. *************************************************************************** Triunuo ======= Leterfragmento, trovita en Internet: "...mi maltrafis la unikan sxancon subskribi alian ne-nocan banalajxon kiu bombaste estas nomata la manifesto de Rauxmo: espereble la Triunuo Ludoviko-patro, Perla-madono kaj Silfer-filo ne min anatemos..." *************************************************************************** *************************************************************************** S U P L E M E N T O /////////////////// LA KVINPETALO ESPERANTO-KULTUR-CENTRO F-86410 Bouresse Tel.: +33-5-49428074 PROGRAMO 1997 ============= FEBRUARO -------- 13-18. Praktikado kaj pedagogio por komencantoj, progresantoj, lertuloj kaj Esperanto-instruantoj Gvidas: Claude Gacond 20-25. Praktikado kaj pedagogio por komencantoj, progresantoj, lertuloj kaj Esperanto-instruantoj Gvidas: Claude Gacond APRILO ------ 08-12. "Sed finfine (kaj diable) kio estas vortaro?" Gvidas: Michel Duc Goninaz 15-19. La vortkunmetado? Nu, tio estas tiel facila! Gvidas: Georges Lagrange MAJO ---- 01-04. (aux 06) Pied-migrado Gvidas: Ginette Gabillon, Monique Dussenty 08-11. Astronomio. Gvidas: Patrik Lagrange 17-20. Tradukado Gvidas: Georges Lagrange JULIO ----- 09-12. Praktikado de la lingvo. Gvidas: Dominique BARON 15-19. Praktikado de la lingvo.(dua nivelo) Gvidas: Marie-Therese LLOANCY SAMTEMPE: Iniciado al ....gitaro.. Prelegoj de Marjorie BOULTON AUxGUSTO -------- 05-09. Kino en Esperanto: Spektado, komentoj kaj kritikoj de Esperanto-filmoj. Historio de esperanto kino-arto. Gvidas: Judita SCHILLER 12-16. Evoluo de la skribo kaj de la man-skribo Gvidas: Marco Picasso SAMTEMPE: Praktikado de la lingvo Gvidas: Jacqueline Poux INFANOJ ESTAS BONVENAJ! --------------------------------------------------------------------------- Proksimuma prezo: 900 francaj frankoj semajne. A L I Gx I L O -------------- Mi aligxas al la stagxo: (menciu la temon kaj la datojn)................... Nomo, persona nomo: ....................................................... Sendu al "LA KVINPETALO" F-86410 Bouresse, Francio ------------------------------------------------------------------------- *************************************************************************** Karaj Amikoj Kinosxatantoj! Mi kore invitas vin al mia stagxo, indikita en la programo de "La Kvinpetalo". Dum 5 tagoj ni vagados laux itinero de la kinohistorio; ni ekzamenos, kie kaj kiel kino kaj Esperanto renkontigxadis; kiucele regxisoroj sonigis Esperanton en siaj filmoj; kiel la teknika parto evoluis ktp. Se vi havos emon ludi, ni kune eltrovados, kion aborigenoj koruse kantas en la internacia lingvo, aux kion pepas Esperante la bela blondulino... Ni povos babili iom ankaux pri la sekretoj de dublado. Jen mia "repertuaro": --------------------- 1. Filmoj kun scenoj Esperante parolataj (aux kun subskriboj): Clarence Brown: Idiot's Delight (1939) - kun Norma Shearer kaj Clark Gabe Victor Schertzinger: La vojo al Singaporo (1940) - kun Bing Crosby, Bob Hope kaj Dorothy Lamour Antoni Ribas: La ciutat cremada (1976) Sugii Gisaburo: La nokto de la Galaksia Fervojo (1985) 2. Filmoj, originale Esperantlingvaj: Jacques-Louis Mahe: Angoroj (1964) Yvon Davis: Babel' (1988) Francisko Randin: La ega kesteto (1995) Francisko Randin: La Verda-Stelulo (1996) 3. Muzika videofilmo de Nikolin': Kiam Parizo estis Parizo... 4. Kaseda "krestomatio": Kinarto kaj ni 5. Dublitaj filmoj: Geza Radvanyi: En Euxropo ie... (1947) Istvan Szabo: Mefisto (1988) 6. Propagandaj filmoj: Esperanto-fonto Homo, savu la planedon Tero! Dagestanskaja balada Sojuz nerusximij... Atendas vin por agrabla komuna amuzigxo: Judita Schiller Vitorla u. 7, HU-1031 Budapest, Hungario Telefono: +36-1-2421156 *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 121 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** fino