Dokumentoj de UEA ================= En la numero Eventoj 1/januaro '97 aperis artikolo: "Kasxitaj dokumentoj de UEA". Pri la konsulteblo de la aktualaj dokumentoj, pri la konfidenca karaktero de la estrarkunsidaj protokoloj bv. legi la subajn leterojn kaj intervjuon. Letero al UEA ============= Kopie al: UEA-estraranoj, TEJO-estraranoj, UEA-retkomisiono, CO de UEA Estimataj, En la antauxa numero de Eventoj (1/januaro '97) aperis artikolo, tusxanta la demandon pri la publika atingeblo de bazaj UEA- kaj TEJO-dokumentoj (aktualaj versioj de cxiuj regularoj, protokoloj, statutoj ktp). La elektronika disponigo de tiuj dokumentoj estas necesa, cxar - tio plifaciligus ilian operativan utiligon de aktivuloj, estraranoj de L.A-oj kaj komitatanoj, - ebligus sxparadon de fotokopiaj kaj sendo-kostoj al interesigxantoj, novaj funkciuloj (komitatanoj, estraranoj) - kontribuus al pli demokratia karaktero de UEA kaj TEJO. Osmo Buller jam de kelkaj monatoj principe konsentas pri ilia reta disponigo (krom la estraraj protokoloj), sed la dokumentojn mi dauxre ne sukcesas trovi en la reto. Krome: ne klaras al mi la karaktero de la estrarkunsidaj protokoloj. UEA estas neprofitcela organizo, do komitatanoj (sekve cxiu membro) rajtas scii cxiujn okazintajxojn en la Asocio. La estraranoj de UEA estas elektitaj persone, kaj la plej auxtenta informfonto pri ilia agado, starpunktoj estas la estrarkunsidaj protokoloj. Se la elektantoj (komitatanoj) ne konas la agadon de unuopaj estraranoj, sur kiu bazo ili decidos pri la eventuala reelekto? Krome: ankaux la eventualaj financaj decidoj ne povas esti kauxzo de nepublika karaktero, cxar UEA/TEJO estas socia organizo kaj NE entrepreno. La membroj rajtas scii ankaux tiujn decidojn, ja temas ankaux pri ilia mono. Mi havas du demandojn al vi: - kio estas necesa por fakte disponigi la dokumentojn (aktualajn versiojn de cxiuj regularoj, protokoloj, kontraktoj, statutoj ktp) al reta uzado? Kian helpon bezonas UEA kaj TEJO por tio? - Kiu, kiam, kie decidis pri la nepublika karaktero de la estrarkunsidaj protokoloj? Se tia decido ekzistas, kiu forumo rajtas redecidi pri tiu afero? Vian respondon - se vi ne petas la kontrauxon - ni povas eventuale ankaux publikigi en Eventoj. Mi atendas vian respondon. Laszlo Szilvasi eventoj@forigu.hungary.net * * * Letero de CO de UEA =================== Al: Laszlo Szilvasi, Estraroj de UEA kaj TEJO, Komisiono pri Interreto de UEA. 1997 02 10 Karaj gekolegoj, Laszlo Szilvasi demandis pri la havebligo de UEA/TEJO-dokumentoj en la reto. Bonsxance mi konservas tekston, kiun mi pretigis en oktobro por Pola Radio. Ankaux tiam temis pri respondo al demando de Laszlo, kiun li sendis por intervjuo kun mi dum mia vizito al Pollando. La retaj demandoj tamen atingis Pettyn nur post mia forveturo. Poste Pettyn volis, ke mi respondu al ili telefone, sed al la demando de Laszlo li neniam revenis. Cxar Laszlo relevis la temon, mi sendas la tiaman tekston nun al vi cxiuj. Gxi unuavice temas pri la publikeco de protokoloj, nur duavice pri ilia ekzisto en la reto. La artikolo en Eventoj temis pri usona decido, ke dokumentoj estu alireblaj por la publiko. Mi ne konas tiun legxon, sed la realo certe ne estas tiel bela. Malplacxas al mi la titolo de tiu artikolo: "Kasxitaj dokumentoj de UEA", cxar gxi estas en kria konflikto kun la vera situacio. Kiel mi klarigas en la intervjuo, ekzistas aferoj, kiuj ne povas esti publikaj. Tio tamen ne signifas, ke en UEA/TEJO oni faras ion malantaux la dorso de la membroj. Bv. do auxskulti neokazintan elsendon de Pola Radio: - Ekzistas decido el la 70-aj jaroj, laux kiu la Estraro devas komuniki siajn decidojn al la Komitato. Tial post cxiu kunsido la Gxenerala Sekretario cirkuleras al la komitatanoj pri la faritaj decidoj. Se iu komitatano volas pli da informoj pri iu afero, li rajtas ricevi kopion de la koncerna parto de la protokolo, escepte de la eroj, kiuj pro specialaj kauxzoj, ekz. personaj, devas resti konfidencaj. Komitatanoj sxajnas kontentaj pri tiu praktiko, cxar kun pli ol 10-jara sperto mi ne memoras, ke iu petis eltiron el estrara protokolo. Por tio ne estis bezono, cxar la cirkuleroj de la Gxenerala Sekretario ne nur listigas la decidojn sed ankaux klarigas iliajn motivojn, fonon, konsekvencojn, ktp., ofte ecx pli vaste ol la protokolo. - Alia afero estas informado al la membroj. Tio okazas per raporto en la revuo Esperanto post cxiu kunsido de la Estraro. Simile oni raportas ankaux pri la kunsidoj de la Komitato. Kompreneble tiaj raportoj enhavas nur informojn, kiuj vere koncernas kaj interesas la publikon. Ili tamen cxiam raportas ankaux aferojn, kiuj ne trovigxas en la protokolo. Ni devus tamen ankoraux pli efike provizi informojn ankaux al aliaj gazetoj pri okazintaj kunsidoj. Danke al la komputila reto tio igxis pli simple kaj rapide farebla. Cetere, Pola Radio meritas apartan lauxdon. Post cxiu kunsido de la Estraro gxi mem iniciatis telefonan intervjuon kun iu estrarano aux oficisto, tiel ke la auxskultantoj informigxis pri la rezultoj de la kunsido ecx pli frue ol la komitatanoj. - Indas, ke la Estraro konsideru, cxu la nuna praktiko plu tauxgas aux cxu oni sxangxu gxin. Laux mi principaj sxangxoj ne estas bezonataj. Oni ankaux devas konscii, ke protokolo estas farebla en plej diversaj manieroj. Ekz. tiu de la estrarkunsido en marto 1995 havas 22 pagxojn kun detala registro de la diskutoj, sed tiu de marto 1996 estas 3-pagxa, cxar gxi cxefe konsistas el la decidoj. Se la plena teksto devus esti publika, oni sendube farus tre koncizajn protokolojn. Ili esence ne diferencus de la resumoj, kiujn la komitatanoj ricevis gxis nun. Tio certe ne placxus al historiistoj. - La nepublikeco de la estraraj protokoloj sekvas el tio, ke la kunsidoj ne estas publikaj. La protokoloj de la Komitato estas publikaj, cxar gxiaj kunvenoj estas publikaj, krom se iu ero estas deklarita nepublika, kio dum miaj jaroj neniam okazis. - Demokratio ne signifas, ke cxio devas esti publika. Gxi inkluzivas ankaux rajton je konfidenceco kaj protekto de privateco. Estas aferoj, kiuj devas esti sekretaj, cxu plene cxu dum certa tempo, ne pro intereso de UEA sed pro intereso aux postulo de la persono, organizajxo aux entrepreno, kiun ili tusxas. Gravas, ke la demokratie elektitaj organoj povu labori efike. Tio postulas interalie, ke ekz. estraranoj ne sentu la bezonon cenzuri sin en kunsidoj pro la timo, ke cxio eniras la protokolon. Cetere, se la reelektindecon de la estraranoj oni jugxus laux protokoloj, reelektigxus nur babilemuloj. Protokoloj plenas de planoj kaj intencoj, sed ja gravas nur tio, kio reale okazas. - Fine mi deziras emfazi, ke en la Esperanto-movado UEA aplikas nekutiman publikecon kaj malfermitecon, ecx pli grandan ol postulas gxiaj regularoj. Ekz. la preciza nombro de la abonantaro de Esperanto kaj Kontakto estas publikigata cxiujare, sed tiun de aliaj internaciaj gazetoj eblas nur diveni. La membrostatistiko aperas cxiujare, ecx kiam gxi malkreskas, dum ekz. tiu de SAT estas malantaux sep sigeloj. Spezokonton kaj bilancon ricevas ne nur komitatanoj sed ili aperas ankaux en la revuo. Kaj tiel plu. - Nur teknikaj problemoj kaj manko de laborforto prokrastis gxis nun, ke ekz. komitataj protokoloj, estraraj decidolistoj, regularoj k.a. dokumentoj de UEA kaj TEJO estu deponitaj en la komputila reto. Ni pretigxas por tio, sed per hasto oni gajnas nenion. Des malpli necesas hasti, cxar la nombro de tiuj, kiuj vere interesigxas pri protokoloj kaj regularoj ne estas granda. Supozeble gxi iom kreskus, se eblus foliumi ilin rete, sed ne multe. Cxiukaze cxiu interesito, kiu sercxas iun dokumenton, povas gxin ricevi de UEA per pli tradiciaj kanaloj. (Fino de la "intervjuo".) * * * Mi aldonas, ke la Gxenerala Sekretario inkluzivis en la tagordo de la aprila kunsido de la Estraro ankaux la demandon pri la disponebleco de la protokoloj. Se Eventoj deziras aperigi la supran tekston, tio eblas, kondicxe ke gxi aperos kompleta. Osmo Buller *************************************************************************** 30-jara Esperanto fako ====================== La Esperanto-Fako en la budapesxta universitato ELTE - kun unujara malfruo - cxi jare en aprilo festos sian 30-jaran ekziston. La Fako ekestigxis en septembro 1966, lige al la 51-a UK en Budapesxto kies sukceso signife kontribuis al la enkonduko de Esperantaj lingvo kaj literaturo, kiel filologia fako en la renoma scienca universitato ELTE. Konciza historio: ----------------- 1966-1971.: La fako ekas kiel C-fako (apud A- kaj B-fakoj). Profesoro Szerdahelyi verkas la bazajn instruilojn. En 1971 li farigxas plentempa instruisto. 1971-1983.: Szerdahelyi estas fakgvidanto, en 1974 komencas labori kun li Zsuzsa Varga-Haszonits. En 1978 estas organizita interlingvistika konferenco kun la partopreno de cx. 50 eksterlandanoj, iom malfrue festante la 10-jarigxon. En 1983 Szerdahelyi estas nomumita docento - tio pligrandigas lian prestigxon kaj ankaux tiun de la fako. 1983-1987.: Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits kune gvidas la fakon. En tiu periodo finigxas la postgrada instruado de hungaroj - gxenerale en la tuta universitato. 1990-1995.: La strukturo de la universitata instruado aliformigxas. Ni farigxas B-fako (C-fakoj jam ne ekzistas). Komencigxas la instruado de eksterlandanoj. En 1995 Zs. Varga-Haszonits restas la sola dungito, kaj sxi farigxas la gvidanto de la fako. En 1996 estis realigitaj gravaj reformoj en la studplano. Gxis nun cx. 130-140 studentoj (hungaroj kaj eksterlandanoj) ricevis diplomon de la Fako. Pretigxis cx. 50-60 diplom- kaj doktorigaj disertacioj. En 1996/97 studas Esperanton 30 gestudentoj. La fako preparigxas al la jubilea scienca konferenco en aprilo 1997, por festi nian 30-jarigxon. laux Zs. Varga-Haszonits *************************************************************************** H I S T O R I O /////////////// Interlingua =========== Gxustigoj kaj gxisdatigoj. La artikolo de Will Green pri Interlingua (Eventoj, 2/januaro 1997. p. 2.) estas plena de misprezentajxoj, kiuj estas korektendaj, antaux ol ili disvastigxos inter esperantistoj. Manke de citado de auxtoritathavaj bibliografiaj fontoj, sxajnas, ke la auxtoro cxerpis siajn impresojn de ie, tie kaj cxie. Historio de la nomo "Interlingua" --------------------------------- Unue, Green estas misinformita pri la historio de la lingvonomo "Interlingua", kiu havas preskaux nauxjardekan uzon en la interlingvistiko. Gxi estis uzata la unuan fojon por anstatauxi la pli fruan nomon Latino sine flexione, kiu estis modifita latino, disvolvita ekde 1903 fare de la itala matematikisto Giuseppe Peano. Gxia leksiko estas bazita preskaux tute sur la klasika latina lingvo, sed la gramatiko estas simpligita, cxar vortordo plenumas la funkcion de fleksioj. Ekde 1910 la Akademi Internasional de Lingu Universal (la eksa volapuka akademio) nomigxis Academia pro Interlingua. La unua mondmilito haltigis la laborojn de la Academia inter 1915 kaj 1921, kaj gxi definitive malaperis dum la dua mondmilito. Estas, do, neniu rilato inter la Interlingua de Giuseppe Peano kaj la Interlingua de IALA (International Auxiliary Language Association - "Internacia Helplingva Asocio). Tiu organizajxo malhoneste uzurpis la nomon de la pli frua planlingva projekto. La akusxo de IALA cxe ricxa usonanino ------------------------------------- Jen la eventoj, kiuj kondukis al la nasko de la nova planlingva esplor- organizajxo. En 1919 d-ro Frederick Gardner Cottrell, usona kemiisto kaj inventisto, igxis prezidanto de komitato por esplori la demandon pri planita internacia lingvo. Li invitis plurajn usonajn kaj fremdlandajn klerulajn asociojn kaj aliajn grupojn de specialistoj formi kunlaborantajn komitatojn. En Bruselo en 1920 s-ino Alice Vanderbilt Morris, membro de la milionula Vanderbilt-familio en Usono, renkontigxis kun Ezra Clark Stillman, esperantista poeto. Li informis sxin pri la celoj de Esperanto, kaj tuj entuziasmigxinte, sxi eklernis la lingvon. Okaze de diskutado kun d-ro Cottrell, la scienculo provis konvinki s-inon Morris pri la praktikebleco krei konstantan ricxan organizajxon, kiu dauxrigos la studojn jam komencitajn de la diversaj komitatoj starigitaj en 1919. La ricxulino tuj komprenis la aludon kaj proponis financi tian organizajxon. Danke al la neelcxerpeblaj mon-rimedoj de la Vanderbilt- idino, kune kun la kontaktoj de sxia politike influhava edzo, Dave Hennen Morris, kaj la science prestigxa d-ro Cottrell, estis akiritaj preskaux senlimaj donacoj por la nova organizajxo. La fondo de IALA okazis en la urbo Novjorko en 1924. Unue gxi adoptis la pozicion de gardado de neuxtraleco rilate cxiujn ekzistantajn internaciajn lingvoskemojn. Tamen, kiam evidentis, ke la reprezentantoj de la diversaj planlingvaj projektoj ne volis akordigxi por trovi la plej bonan internacian lingvon, s-ino Morris elpasxis kontraux la statuto de IALA kaj decidis, ke gxi ne plu restu neuxtrala sed evoluigu sian propran lingvon. Cxar estis sxi, kiu pagis, sxi memvole agis, kaj la dungitaj lingvistoj de IALA tutsimple papagis. Konstantaj konfliktoj inter la "kraboj" en IALA ----------------------------------------------- Gaston Waringhien faris tre trafan komenton pri la senefika agado de IALA: "...Estas humane neeble, ke du lingvistoj iam akordigxu pri la detaloj de planlingvo... lingvistojn, teologojn kaj krabojn neniam enmetu en la saman korbon!" (Lingvo kaj vivo, 1959. p. 361). La laborcxambroj de IALA estis plensxtopitaj de tiaj lingvistoj, kaj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj estigxis akra malakordo inter la salajrataj lingvoesploristoj. Cetere, ne cxiuj fakuloj estis konvinkitaj pri la utilo de la celo krei internacian planlingvon, do ili plenumis plejparte nur rutinajn esplortaskojn. Pro la dua mondmilito, la esplor-centro de IALA translokigxis de Liverpool al Novjorko, kaj d-ro Alexander Gode, germana specialisto pri tradukado, farigxis la provizora direktoro. En 1946 IALA vokis el Parizo Andre Martinet, kiu antauxe estis apoganto de la planlingvo Occidental, por okupi la postenon de direktoro de Lingvistika Resercxo. Cxar d-ro Gode favoris naturalisman lingvoskemon, kaj Martinet preferis pli skesmisman solvon, okazis sencxesaj kvereloj inter la du cxef-"kraboj". IALA baptis sian planlingvon Interlingua ---------------------------------------- En 1947 la nomo "Interlingua" komencis esti uzata por la nova planlingva projekto, kiun IALA proponis disvolvi. Iom poste pli da kaoso estis semita sur la terenon de la planlingvistiko fare de adeptoj de Occidental, planlingvo elcerbigita de Edgar von Wahl kaj publikigita en 1922. Gxi estas tre simila al Interlingua, estante kvazaux dialekta formo. Kiam IALA publike propagandis sian lingvon per la nomo "Interligua", la enviaj gvidantoj de la rivala Occidental-movado en 1949 sxangxis la nomon de sia lingvo al "Interlingue". Jen lerta ruzo por cxies konfuzo! En postaj jaroj la sola lingvonomo aperanta en cxiuj dokumentoj kaj publikigajxoj de IALA estas "Interlingua". Tiu nomo trovigxas ankaux en la interlingvistika fakliteraturo, kvankam estas sciate, ke la auxtoro de la lingvo estas d-ro Aleksander Gode. Ecx li mem, kvankam li konsideris sin inventinto de la lingvo, neniam sxangxis la nomon en siaj propraj verkoj, do li volis dauxrigi la falsan impreson, ke la lingvo estis la rezulto de kolektiva resercxo fare de internacia grupo de lingvistoj. Gode restis la sola "krabo en la korbo" --------------------------------------- En 1948 Andre Martinet subite demisiis, kaj ekde tiam d-ro Gode reprenis sian oficon kiel direktoro de IALA. Cxar li ne plu devis disputi kun iu ajn, li estis tute libera ellabori la lingvon de IALA laux sia bontrovo. Sxoka sciigo venis de s-ino Morris nelonge antaux sxia morto en 1950; sxi ne volis plu financi la laboron de IALA. Gode devis agi rapide por havi ion por montri al la publiko, do li uzis la restantan monon de IALA por publikigo de vortaro (Interlingua English Dictionary) kaj gramatiko (Interlingua Grammar), ambaux eldonitaj de Frederick Ungar (Novjorko, 1951). La Interlingua-movado trafis en sakostraton sen elirejo ------------------------------------------------------- IALA estis malfondita en 1953, kaj en la sekva jaro Union Mundial pro Interlingua (UMI) estis establita en Danlando por servi kiel tegmenta organizajxo de cxiuj apogantoj de Interlingua en la mondo. Antaux ol d-ro Gode mortis en 1970, li publike klarigis, ke Interlingua ne havas la saman celon kiel aliaj internacilingvaj projektoj, t.e. gxi ne volas esti dua lingvo por cxiuj homoj kaj tiel faciligi mondskalan interkomprenadon. Male, li donis al Interlingua pli modestan, pli limigitan taskon: gxi servu precipe por tradukado kaj legado de sciencaj tekstoj. Hodiaux estas neeble scii, gxis kiu grado Interlingua estas disvastigata en la mondo. Neniu oficialaj statistikoj estas akireblaj rilate membro- nombrojn en organizajxoj. La vidpunkto de la silentemaj funkciuloj estas, ke publikigo de ciferoj estus "kontrauxproduktiva". Tio simple signifas, ke la magraj nombroj ridindigus esploradon, kiu dum trikvaronoj de jarcento disipis tri milionojn da svisaj frankoj kaj nun havas nenion pozitivan por montri al la mondo. Bibliografiaj referencoj ------------------------ Por informigxi pli pri Interlingua, mi rekomendas jenajn librojn: 1. Edo Bernasconi (pseuxdonimo de Tazio Carlevaro). Esperanto aux Interlingua? Faktoj kaj teorioj kontraux mitoj kaj antauxjugxoj. La Chaux- de Fonds: Kultura Centro Esperantista; 1977. 163 p. 2. Ric Dalton. The Anatomy of Failure. Interlingua Analysed. Leeds: Eldonejo Publishers; 1992. 81 p. Bernard Golden Damjanich u. 1/C. I. 8. HU-8200 Veszprem, Hungario *************************************************************************** A R A N Gx O J ////////////// "Dolcxe vita" en Italio ======================= Pagu nur la IJK kotizon, kaj restu plenan monaton en Italio IJK estos unu el la plej bonaj someraj arangxoj. Se vi jam veturas al sudo, al Italio, kial ne resti tie ankoraux plurajn semajnojn? La ideo estis arangxi diversajn renkontigxojn per kiuj vi povu trairi nian landon, elspezante kiom eble plej malmulte, pro tio 2 arangxoj estas SENPAGAJ. Laux tiu cxi programo, vi povos esperantumi en Italio dum preskaux 1 monato elspezante nur la IJK-kotizon kaj la vojagxkostojn (per luitaj auxtobusoj je ege favoraj prezoj). Ne maltrafu la okazon! Dauxre gxisdatigitajn informojn pri la arangxoj vi trovos en la TTT- pagxoj de IEJ: http://www.arpnet.it/exsper/iej/iej.htm aux vi povos peti rekte cxe la respondeculoj. Laborbrigado en Padova ---------------------- Dato: 13-21. julio Urbo: Padova (30 kilometrojn okcidente de Venezia) Kotizo: SENPAGA Priskribo: Je 10 minutoj piede de la urbocentro trovigxas CLAC (registrita de Unesko kiel monda kultur-heredajxo), kiu estas vivega kultura centro, sidejo, inter alie, de la Esperanto-Centro de la urbo. Tie oni gastigxos kaj laboros dum unu semajno: la ejoj kaj la interesa cxirkauxa parko bezonas sencxesan prizorgadon kion la esperantistoj jam dum la pasintjara laborbrigado plenumis. Aligxoj: Vanessa Ferrarato, via Matteotti 21 , 35045 Ospedaletto Euganeo (Padova) Tel. +39-429-90982 Antauxkongreso de IJK --------------------- Dato: 21-24 julio. Urbo: Venecio Priskribo: Oni tranoktos en pensiono en la urbocentro (!!). La programo antauxvidas gviditajn ekskursojn tra la urbo. La vojagxon al Assisi ni prizorgos per auxtobuso. Kotizoj: por B-Landanoj 100.000 liroj, por A-Landanoj 140.000 liroj. La kotizoj NE inkluzivas la mangxojn. Informoj kaj aligxoj: Flavia Dal Zilio, via Cappellotto 11, I-31100 Treviso. Tel. kaj fakso: +39-422-23760 Retposxto: f.dalzilio@forigu.tv.flasxnet.it La IJK! ------- Dato: 24/31 julio Urbo: Assisi Priskribo: IJK estos LA somera EVENTO: jam pli ol 200 homoj decidis gxin viziti por gxui krom la programo kaj mezepoka urbo ankaux la mezitalan etoson... Ne nur somerumado, ekskursoj - sed ankaux vera junulara Esperanta etoso! Kotizoj: 290-450 mil liroj depende de la agxo. La unuaj 100 A-landanoj povas ricevi 50 %-an rabaton! (UEA-Konto: IEJA-Z) Aligxiloj: Alessandro Amerio, via Cumiana, 45, I-10141 Torino. Tel.: +39- 11-3854200 Fakso: +39-11-545731 Rete: a.amerio@forigu.agora.stm.it Internaciaj kursoj por komencantoj ---------------------------------- Dato: 24-31 julio 1997 Urbo: Assisi Priskribo: Ili okazos dum la Internacia Junulara Kongreso kaj ebligos al la lernantoj tujan integrigxon en la esperantistan etoson. La kursojn gvidos spertaj instruistoj laux rekta metodoj. Atentu: Nepras oficialaj kontaktoj inter la landa sekcio kaj la respondeculo de IEJ pri la kotizo, nombro de kursanoj kaj aliaj kondicxoj! (Alikaze oni pagos la normalan partoprenkotizon) Informoj kaj aligxoj: Cristina de Giorgi, via L. Pera 10, 56100 Pisa. Telefono: +39-50-576638 Rete: chriss@forigu.sirius.pisa.it Arkeologia laborbrigado en Blera -------------------------------- Dato: 31.07.-10.08. 1997 Urbo: Blera (80 Km-ojn de Romo) Priskribo: Post la grandega sukceso de la antauxaj spertoj, IEJ kunlabore kun la Komunumo de Blera donos al vi la sperton labori en la praromiaj restajxoj de la etruskaj vilagxoj (1.500 - 1.000 a.K.). Cxirkauxas ilin belega sovagxa naturo kun nagxebleaj riveroj kaj antikvaj mediteraneaj arbaroj. Aligxoj kaj informoj: Pier Luigi Cinquantini, via Dante Alighieri 2, I- 01010 Blera (Viterbo), Tel: +39-761-479075, Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it Itala Pasporta Servo -------------------- Okaze de la kongreso ni starigos specialan reton de gastigantoj, kiuj okaze de la itala IJK, disponigos sian hejmon por ebligi plilongigon de la restado de la kongresanoj. Atentu: la servo estas starigita nur por partoprenantoj de IJK! Informoj: Guido Carravieri, via Casoretto 40, I-20131 Milano, Tel. +39-2-26826216 Rete: gcarravi@forigu.snefru.comm2000.it *************************************************************************** Unu vojagxo - tri eventoj! ========================== En majo en Aalen kaj Stuttgart (Germanio) okazos la "Euxropa Esperanta Kultura Semajno", kiu konsistas el tri sinsekvaj arangxoj: Esperanta Kultura Festivalo en Aalen, Euxropa Junulara Parlamento kaj Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Stuttgart. Cxar cxi-jare la Universala Kongreso okazos ekster Euxropo, la supra arangxo antauxvideble estos la plej granda Esperanto-arangxo en Euxropo - oni atendas pli ol 500 partoprenantojn! La Esperanta Kultura Festivalo (10-13. majo) okazos laux eksplicita invito de la urbo Aalen, kiu jam dum multaj jaroj subvencias la Germanan Esperanto-Bibliotekon kaj gxi ankaux finance subtenos la festivalon. Jam estas certe, ke cxeestos gxin Kajto, Jxomart kaj Natasxa, f-ino Barlaston, Spomenka sxtimec ktp. La Euxropa Junulara Parlamento (13-16. majo) allogas speciale junajn esperantistojn. Gxi estos finance subtenata de la germana sxtato kaj de komercaj sponsoroj, tiel, ke oni repagos parton de la vojagxkostoj al la partoprenantoj. En la programo estas antauxvidata diskuto kun la Prezidanto de Junaj Euxropaj Federalistoj (JEF), kun reprezentantoj de "Amnesty International", "Greenpeace" kaj politikistoj de diversaj partioj. La Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso (16-19. majo) estas la komuna kongreso de 10 landoj. Speciale invititaj estas al cxeesto ankaux la samideanoj el Orienta-Euxropo. Programeroj estos i.a. pri la strukturo de EU kaj gxia lingvopolitiko, pri la mon-unio en EU, pri la pligrandigo al oriento. Estas certe jam la cxeesto de almenaux unu deputito de Euxropa Parlamento. La Euxropa Junulara Parlamento kaj la EEU-Kongreso okazos en la "Haus der Wirtscaft" (domo de la komerco) en la centro de Stuttgart. La kostoj por hoteloj en Stuttgart kaj Aalen estas ekde cx. 40 DEM - por persono/nokto. Ni provos provizi lokojn en junulargastejo (urbocentre) ankaux por pliagxuloj. Por la plenkreskuloj, kiuj ne povas cxeesti la Euxropan Junularan Parlamenton, ni organizos specialan ekskursan programon paralele al la junulara arangxo. Partoprenkotizoj 10-120 DEM. Aligxo cxe: Esperanto-Stuttgart Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel.: +49-711-1388980 Fakso: +49-711-1388982 *************************************************************************** E S P E R A N T O - A P L I K A T A /////////////////////////////////// Video-festivalo =============== Kiaj novaj E-filmoj ekzistas? Kie oni povas spekti ilin? - La respondo simplas: oni devas partopreni la 2-an Esperantan Videofestivalon Internacian, EVI, okazonta inter 27-29 de decembro en Cxehio. Filmoproduktantoj nepre anticipe petu detalajn informojn pri la akceptata videosistemo kaj filmo-dauxro. La videofestivalan restadon eblas plilongigi ankaux per jarfina E-festo. Aligxilojn, detalajn informojn petu de: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Rete: chrdle@forigu.kava.pech.cz *************************************************************************** Sciencaj studentoj ================== En Vladivostok inter 22-26. de aprilo 1997, okazos la 2-a "FESTU", internacia studenta sciencteknika kongreso de azi-pacifikaj landoj. Laborlingvoj estos angla, Esperanto, kaj la rusa. En la pasinta kongreso (oktobro 1995) partoprenis pli ol 700 studentoj el Japanio, Tajvanio, Usonio, Rusio kaj Algxerio. Kontaktadreso: Aleksandr Titajev, ul. Pushkinskaja 10, RU-690600 Vladivostok, Rusio Fakso: +7-4232-266988 Retposxto: espero@forigu.pub.marine.su *************************************************************************** Yumeiho-centro en Hungario ========================== En hungara urbo Hodmezovasarhely pere de instruado de s-ro Azarhoushang, terapiisto, 10 medicinistoj finis fakan kurson pri Yumeiho-masagxo. Ilia oficiala plano estas fondi Yumeiho- preventan kaj kuracan centron en la Hospitalo kaj Polikliniko "Elizabeta" de la sama urbo. Ili sercxas cxiujn fakulojn el diversaj landoj por kunlabori, dezirante ke la centro farigxu referenca centro de Mez-Euxropo, kie la Yumehio- terapiistoj povus akiri spertojn, ekzercojn kaj povus fari internacian ekzamenon. Slogano de la nova centro estas: "Laboru kun-por Yumehio kaj Esperanto!" Kontakto cxe: Katarina Farago, pf. 89, H-6800 Hodmezovasarhely, Hungario. *************************************************************************** Kontaktoj sercxataj =================== Socialaj laborantoj ------------------- Asocio de Socialaj Laborantoj Esperantistaj, ASLE sercxas kontakton kun gekolegoj en Hungario, kaj en aliaj orienteuxropaj landoj. Skribu al ASLE: Soile Lingman, Vasterasatan 4. SE-11343 Stockholm, Svedio * * * Defendi la bestojn ------------------ En Socxi, Rusio, klubo por defendado de bestoj sercxas kontaktojn kun personoj kaj grupoj en aliaj landoj, kiuj laboras por la samaj celoj. Ili volas i.a. starigi rifugxejon por senhejmaj bestoj por vivteni kaj kuraci ilin. Kontaktadreso: Natalja Olejxnikova, ul. Kubanskaja 23-A-4, RU-354000 Socxi, Rusio. Rete: vladimir@forigu.bespalov.black.sochi.su * * * Studentoj --------- La plej granda universitata E-rondo en Irano, konsistanta cxefe el gestudentoj pri literaturoj angla kaj usona, sercxas samfakulojn kaj cxiajn aliajn universitatajn esperantistojn por dauxra kunlaborado. Ni havas ecx esperantistan familion kun gefiloj denaskaj esperantistoj. Cetere estas dekkvin e-istaj geknaboj de 5 gxis 12-jaraj, kiuj deziras intersxangxi desegnajxojn kaj ian ajn esperantajxojn, ekzemple E-leterojn ktp. Ne hezitu! Skribu rekte al la gvidanto: D-ro Saiid Pakravan, P.O.Box 199, IR-69135 Borujerd, Iranio * * * Trafik-fakuloj -------------- La Trafikfakultato en la urbo Pardubice, Cxehio sercxas partnerojn kaj kontaktojn al similaj fakultatoj en universitatoj kaj altlernejoj (teknikaj kaj ekonomiaj) por komune partopreni en diversaj esploraj programoj kaj projektoj de Euxropa Unuigxo. Dum tiuj cxi planotaj kontaktoj eblas uzi ankaux Esperanton. Univerzita Pardubice Dopravni fakulta Jana Pernera Studentska 84, 530 09 Pardubice, Cxehio *************************************************************************** REKLAMO: Posxt-arta ekspozicio ===================== De 20.06.97 gxis 29.09.97 okazos posxtarta ekspozicio cxe la firmao Brusch & Meyer, Kunoldstr, Kassel, Germanio (tempo de la Documenta x + 1 tago antauxe kaj 1 tago poste). Vi povas partopreni per via posxtartajxo pri la supra temo. Limdato 15-04-'97. Adreso: Nula Horo, Schulstr. 7., DE-34292 Ahnatal, Germanio *************************************************************************** M O V A D O /////////// Trejnokursoj de EJC =================== La trejnkursoj de la Euxropa Junulara Centro, EJC celas junajn aktivulojn kaj okazas cxiujare. Ili estas malmultekostegaj kaj ofertas tutan repagon de la vojagxkostoj al partoprenantoj. En cxiu kurso estas reprezentantoj de diversaj organizoj, naciaj kaj internaciaj, kaj TEJO ankaux sxatus partoprenigi kiel eble plej multajn homojn. La laborlingvoj estas la angla kaj la franca. Scio de unu el tiuj lingvoj suficxas. Ekzistas kvar diversaj kursoj: 1. Enkonduko en la organizadon de internaciaj junularaj okazajxoj - tre utila por cxiuj, kiuj organizas seminariojn kaj kongresojn, kaj speciale por tiuj, kiuj volas organizi TEJO/KER-seminariojn. Dato: 22 junio - 5 julio (Strasburgo). 2. Laborado ene de internaciaj junularaj strukturoj - kaj do ege utila por homoj kiuj aktivigxas/interesigxas pri KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO). Dato: 27 auxgusto - 7 septembro (Strasburgo). 3. Trejnado por trejnantoj - por tiuj, kiuj jam spertis internacian organizan laboron kaj volas efike helpi al la venonta generacio de aktivuloj per pludonado de siaj spertoj. La kurso speciale pritraktas interkulturan trejnadon, grupdinamikon k.s. Dato: 14 - 25 septembro (Budapesxto). 4. Longdauxra trejnkurso - de 8 monatoj (enkonduka kurso, realigo de projekto kaj pritaksa kurso) por tiuj, kiuj volas edukan subtenon por realigo de internacia junulara projekto, ekz. renkontigxo aux intersxangxo. La partoprenantoj lernas interalie kiel trovi financfontojn por siaj projektoj. Informu TEJO-n kiel eble plej frue pri viaj projektideoj. Datoj: 28 septembro - 12 oktobro (Strasburgo) kaj 7 - 18 majo 1998 (Budapesxto). Interesigxantoj urgxe (telefone, fakse, rete) petu de la CO de TEJO/UEA la koncernan formularon, nepre indikante la deziratan trejnkurson kaj lingvon (angla/franca) de la Centra Oficejo. La plenigita aligxilo devas alveni gxis la 1-a de aprilo. Inter la kandidatoj, TEJO mem devas proponi la plej tauxgajn homojn al la EJC, sed fine decidos ili, kiun ili akceptos. Jeroen Balkenende Rim: Datumoj de CO: Telefono: +31-10-4361044, fakso: -4361751, retposxto: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** Spomenka - EVA ============== Post forpaso de Verloren van Themat, ekde januaro la sekretarian laboron de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA transprenis Spomenka Sxtimec. EVA estas iniciatita de Tibor Sekelj kaj fondita en 1983 kun la celo stimuli kaj plialtniveligi la E-lingvan verkadon kaj agnoski la Esperantan literaturon en- kaj ekster la movado. La prezidanto de EVA estas Gerrit Berveling. EVA diskonigas siajn novajxojn per la brazilie eldonita "Fonto", kiu aperas du fojojn jare. La sekretario S. Sxtimec estas kontaktebla per: Amrusxeva 5, HR-41000 Zagreb, Kroatio. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr *************************************************************************** Gxardenfesto ============ La 6-an de aprilo, en Udine, Italio kun granda festo okazos la oficiala inauxguro de Giardiano dell' Esperanto (Esperanto-Gxardeno). Pli frue, en la koncerna loko staris monumento kun mozaikportreto de Zamenhof, kiun A. Tellini konstruigis en 1930 je propraj kostoj. Tellini estis fama lokula pioniro de Esperanto pri kiu oni jam nomis straton en la urbo. Nun venas la vico de la gxardeno, kaj okaze de gxia solena inauxguro estas planataj pluraj arangxoj. La Udine-anoj plenkore atendas amasan partoprenon de ekster- kaj enlandaj samideanoj por granda, bonhumora kunveno. "Giardino dell' Esperanto", p/d DLF via Cernaia 2, IT-33100 Udine, Italio *************************************************************************** Sukcesa ekspoziciado ==================== Ni elkore dankas al cxiuj , kiuj sendis korespondajxojn por la unua ekspozicio (vidu Eventoj-111). Ni sukcese ekspoziciis en la cxefa posxtoficejo de urbo Belem, de la 16-a de decembro 1996 gxis la 8-a de januaro 1997. Ni jam preparadas aliajn du ekspoziciojn - unu en la cxefa biblioteko publika, kaj la alian en unu el la du cxiovendejoj. Pro tio denove ni petas materialon. Cxi-foje ni sxatus ricevi leterojn afrankitajn per belaj posxtmarkoj cxiutemaj, kaj turismajn faldfoliojn Esperantlingvajn, senditajn el Azio, Afriko, Pacifikaj landoj, Karibiaj landoj kaj el la etaj landoj de la tuta mondo: Andoro, Lihtensxteino, Monako, San Marino, Seychelles, Tongo, Vatikano, ... Adreso por la korespondajxoj: E-Klubo "Zamenhof", Lar de Maria, Praca Floriano Peixto 33, Sao Braz, Belem, PA, BR-66090-290 Brazilio *************************************************************************** Per biciklo al IJK! =================== Karavano de esperantistaj bicikluloj ne estas novajxo, ja BEMI (Biciklista E-Movado Internacia) regule organizas kunruladon. Pasintjare ekzemple oni plenumis la distancon de Guntersberge (IJK, Germanio) al Eger (IJS, Hungario). La BEMI-karavano al la italia IJK ankaux cxi-jare okazos: ekbiciklante dimancxon, la 13-an de julio, la karavano dum 12 tagoj vojagxos de Zagreb, Kroatio gxis la IJK-ejo en Assisi. (Zagrebo - Ljubljana - Gorizia - Padovo (ripoztago) - Cesena - Assisi) Entute estas trabiciklataj 900 km-oj dum 11 tagoj: averagxe 80 km cxiutage, kion kapablas fari cxiu iomete sportema homo. Por tiuj, kiuj ne havas la tempon, nek la emon bicikli la tutan distancon, aux kiuj logxas apud la planata vojo, eblas aligxi ankaux survoje. Por fari tion, estas bona eblo en Padovo, kie la karavano ripozos unu tagon (versxajne dimancxon, la 20-an de julio). Cxiuj, kiuj parolas Esperanton, aux kiuj emas lerni dum la biciklado, estas bonvenaj partopreni. Bonvolu aligxi cxe: Ivo Miesen, Bloemenweg 102, NL-6221 TX Maastricht, Nederlando *************************************************************************** Fiktiva (?) monunuo = 50 FRF ============================ La 52-a kongreso de SAT-amikaro okazos inter 29-31 de marto en Limoges, Francio. Koncerne la okazon, kiam esperantist(in)o ne povas parte aux entute pagi por sia partopreno en la kongreso, la organiza komitato ellaboris sistemon de intersxangxo kontraux farotaj servoj pere de monunuo nomata "stelo" kaj valoranta 50 francajn frankojn. La servoj rilatos al pretigado de mangxoj, purigado de mangxilaro, muntado kaj malmuntado de ekspoziciaj materialoj. Tiu sistemo estas antauxvidita en la kotiztabeloj aperantaj sur la aligxilo. Komparante la nombron de la proponitaj "steloj" kun la materialaj bezonoj de la kongresa funkciado, oni faros surloke la definitivajn arangxojn... el SAT-Amikaro dec/96 *************************************************************************** Malfresxa fonto =============== En la antauxa numero ni aperigis informon, ke la redaktadon de la literatura revuo "Fonto" transprenis nova redaktoro. Evidentigxis, ke la informo estas vera, sed jam 3-jara... - Ni mem ne ricevadas Fonto-n (nur ofte legas pri gxi), do ni ne povis kontroli la informon, simple ni represis la artikoleton el la alia revuo. - Pardonu pro la malfresxa informo. La red. *************************************************************************** Traduka Konkurso ================ Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj kaj Andaluzia Esperanto-Unuigxo kunorganizas la 2-an Tradukan Konkurson Jose Rodriguez Huertas, laux la jena Regularo -------- 1. Nur eblas konkursi per tradukoj en la hispanan de originaloj verkitaj en Esperanto. 2. Cxiu konkursant(in)o rajtas partopreni per tri verkoj maksimume. La konkursajxoj ampleksu minimume ses pagxojn je grandeco A-4, po 30 linioj. 3. Cxiu konkursant(in)o devos sendi tri ekzemplerojn de la traduko per kiu sxli konkursas, tajpitaj en duoblaj interlinioj kaj kun la indiko "Concurso de Traducciones Jose Rodriguez Huertas" ("Traduka Konkurso Jozefo Rodriguez Huertas"). Ankaux sendendas kopio de la Esperanta originalo. 4. Cxiu verko prezentita al konkurso estu subskribita per pseuxdonimo aux moto. Oni aldonu tute fermitan koverton ene de kiu trovigxu la antauxnomo, nomo, adreso kaj telefonnumero de la tradukinto. Sur la koverto oni skribu la moton aux pseuxdonimon de la tradukinto, kaj la originalan titolon de la responda E-verko, ties auxtoron kaj informon pri la eldono de la tradukitajxo. 5. La limdato (laux la posxtstampo) por sendi la konkursajxojn estas la 31-a de oktobro de 1997. Tiurilate, la posxta stampo atestu la daton. 6. La Verdikto neapelacieblos. 7. La 14-an de decembro 1997 oni publikigos la verdikton kaj la jugxantaron. 8. Oni sendu la verkojn al: Sindicato Nacional de Escritores Espanoles, Apartado 632, E-29080 Malago, Hispanio. 9. La premio konsistos el 20000 pesetoj en E-libroj. 10. La livero de la premio okazos la 12-an de decembro, 1997, cxe Liceo de Malaga (Plaza del Carbon 3, Malago). 11. Se gxi sxatas tion, Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj rajtos publikigi la verkon premiitan kaj gxin posedos. Krome oni registros gxin kiel proprajxon de la responda tradukinto kaj cxi tiu rajtos enlistigxi, kiel ordinara membro en tiu organizo. 12. La auxtoroj de tradukoj ne premiitaj rajtos repreni siajn verkojn cxe Liceo de Malago gxis la 15-a de januaro, 1998. Post tiu dato, oni neniigos la tradukojn ne reprenitajn kaj ties fermitajn kovertojn. Jose F. Martin delpozo@forigu.redestb.es *************************************************************************** K U L T U R O ///////////// Surkasedaj koncertoj ==================== Plej interesa programero en la Printempa Esperanto Renkontigxo en Socxi (PERSO-10), laux mi, estis koncerto de unuigita E-klubo "Aneko" el kelkaj urboj de Kubana regiono. La dudekpersona grupo de nevidantaj esperantistoj prezentis kantojn, skecxojn, anekdotojn kaj versojn, kiuj montris al la spektantoj plian vojon al aktivado. En la sama tago informo pri la PERSO-10 sonis en loka TV-stacio kaj estis prezentitaj kelkaj programeroj. La klubo "Aneko" prezentis al la cxeestantoj kasedojn kun kvar koncertoj, nomataj "Amikaj vocxoj", kiuj laux stilo kaj arangxo tre similas al la songazetoj de Literatura Foiro. Cxiuj dezirantoj povas mendi la koncertojn cxe la redaktorino de "Amikaj vocxoj": Tamara Gromova, pk 44, RU-352900 Armavir, Rusio. inf. V. Bespalov *************************************************************************** Hungara angulo ============== Finigxis la 1 %-a kampanjo cxe la fondajxo Esperanto. Per lauxnoma letero estis kontaktitaj cx. 5000 esperantistoj aux simpatiantoj. Krome estis dissendita helpo-peta letero al 1200 esperantistoj, el kiuj reagis 20 personoj (1.66 %). El inter ili 19 personoj disvastigis entute 5975 foliojn, Medveczki Gabor sola 3000 foliojn, komisiitoj de la fondajxo 7500 foliojn, kaj perposxte estis dissenditaj al jxurnalistoj, entreprenistoj ktp 2325 folioj. La tuta kampanjo kostis cx. 300 mil forintojn, kion pruntedonis al la Fondajxo 2 individuoj. Ekscitite ni atendas la auxtunan rezulton. * * * En la kadro de "Printempa Festivalo" okazos ankaux Esperantlingva kultura programo. Oni povos gxui inter aliaj ankaux la kantojn de Anjo Amika, kaj fragmentojn de la rumana kulturo prezentos esperantistoj artistoj el Temesvar/Timisxoara. La sursceneja programo okazos la 22-an de marto (sabato) je la 16-a horo en la salono de KISZOV (Budapest, V. Suto u.2. cxe Deak-ter.) Pliaj informoj cxe HEA: 2680306 (rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu) *************************************************************************** R E A G O J /////////// Gazet-nomoj =========== En Eventoj 2/decembro '96 aperis letero de Boris Kolker pri "uzurpo de gazet-nomoj". Li demandas, cxu tia uzurpo kongruas kun la etiko de Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio (TEJxA) kaj de jxurnalismo gxenerale. Pri la aktualaj kazoj menciitaj de li - La Ondo de Esperanto kaj Ruslanda Esperantisto - mi povas komenti nenion, sed gxenerale volas atentigi, ke tio ne estas afero de etiko sed de juro, pli precize de kopirajtoj kaj/aux de auxtoraj rajtoj. Pri ili ekzistas internaciaj konvencioj, sed precipe validas legxoj kaj preskriboj de la koncerna lando. Kutime rajtoj malvalidigxas post paso de certa tempo, se ne estas heredantoj de gazet-nomo, cxu individuo cxu asocioj aux eldonejoj. La demando do estas, cxu pri la du nomitaj gazetoj iu ankoraux posedis rajtojn aux ne. Sxajnas, ke ne, cxar laux mia scio gxis nun neniu reklamaciis aux kontestis post reapero de la du gazetoj. Cxiuokaze, kaj tion mi volas deklari kaj klarigi, tia afero ne koncernas nian fakasocion, precipe ne la etikan kodon de TEJxA. Stefan Maul prezidanto de TEJxA *************************************************************************** Dokumentoj de UEA ================= En Eventoj 1/januaro aperis la artikolo: Kasxitaj dokumentoj de UEA. Mi volas sciigi vin ke mi forte malkonsentis pri la tono de tiu artikolo. Laux mia scio, UEA faras sian plejeblon, malgraux tre limigitaj rimedoj, uzi la reton por informado. Financaj kaj homfortaj limigoj malhelpas investi pli en la reta medio ol volontuloj emas investi. Ne havas sencon ataki UEA pri tio ke gxi "kasxus" informojn, aux ke gxi estus "nedemokratia" se gxi ne distribuus informojn per TTT. Kiom mi komprenas, UEA nun uzas RETPOSxTON por distribui kaj ricevi AKTUALAJN informojn, kaj uzas TTT-on por distribui informojn kun longedauxra valideco. Kvankam multaj Esperantistoj jam havas retkonekton, la relativaj kostoj por UEA ankoraux estas tro grandaj por uzi TTT kiel AKTUALAN distribuilon. La kostojn de tia duvoja distribuado (kaj paperposxta kaj TTTa) estas multe pli grandaj ol oni gxenerale supozas. Nur se vera plimulto de la Esperantistoj havas retkonekton, indas uzi la reton kiel vera AKTUALA distribuilo de informoj. Mi povas kompari la situacion kun tiu en mia kompanio. Gxi estas 17 personojn granda, kaj NE havas la homforton por mem arangxi tion. Gxi dungis alian kompanion, de kiu ekz-e unufoje semajne unu persono konstruadas kaj aktualigas la TTT-ejon. Kaj tio temas pri pli-malpli LONGEDAUxRAJ informoj, kaj ni estas KOMPUTILA kompanio, kun ankaux multaj spertaj HTML-programistoj, kiu tamen multe pli efike povas uzi siajn fortojn. La ejo jam funkcias dum monatoj, kaj cxiuj niaj klientoj scias pri gxi. Gxi informas kaj ebligas informpetadon ktp. Tamen, 95 % de la komunikado ankoraux estas per posxto, fakso kaj telefono. Ne indas investi en tiujn 5 %. Indas malrapide plibonigi kaj konstruadi, mem uzadi la eblecojn, kaj ekinvesti kiam la procentajxo atingas la 25 %. Derk Ederveen derk@forigu.saluton.iaf.nl * * * Kara Derk! Sxajne ni malsame komprenas kaj taksas diversajn aferojn. En la menciita artikolo ni NE asertis, ke UEA estas nedemokratia. Mi NE postulis TTT-aperigon de informoj, nur levis la demandon pri utiligo de la retaj eblecoj. La mondo fulmrapide sxangxigxas cxirkaux ni, kaj la demando estas: kiel ni provas teni la ritmon? Cetere por informdistribuado ekzistas ankaux malmultekosta ftp-ebleco... La ritmon de kresko de rete kontakteblaj esperantistoj cxiu povas vidi laux la "adresaro" (cx. 30 %-oj cxiujare). Kaj se la dokumentoj haveblus perrete, oni ne devus ilin papere dissendi. Pri la posxtajxoj ni havas alian sperton. Kvankam Eventoj estas nur malgranda gazeto (eldonita en orienta Euxropo...), en la lasta jaro proporcio de retaj materialoj kreskis jam al cx. 30 %-oj (!) de nia tuta leterumado. Pri la necesa kvanto de laboro por funkciigi TTT-pagxojn, ftp-ejon, retposxtan servon mi ja plene konscias, ja mi mem realigas tion por Eventoj. - Laszlo Szilvasi *************************************************************************** 1. Internacia Frekvencaro ========================= La internacia frekvencaro estas nun stabila: vi povas preni gxin - laux latin 3 - TTT-formato cxe: http://www.worldnet.net/bxmasala/AERA/frekvint.html - laux pure teksta formato (x-kodigo): http://www.worldnet.net/bxmasala/AERA/arkiv/txt/frekvint.txt 2. Novajxoj pri Radio ===================== En la akcept-pagxo de OSIEK-AERA cxiam aperas novajxoj: http://www.worldnet.net/bxmasala/AERA/ Tiuj datumoj estas haveblaj ankaux laux pure teksta formato cxe: http://www.worldnet.net/bxmasala/AERA/arkiv/txt/novajh.txt 3. Radio-elsendoj tra TTT ========================= 45 minutoj da radio-programoj esperantlingvaj, el Varsovio, Pekino, Havano kaj Vatikano estas jam auxskultebla tra TTT. Atingu ilin tra la akceptpagxo de OSIEK-AERA: http://www.worldnet.net/bxmasala/AERA/ Cxio pri kiel auxskulti ilin estas klarigita en specifa pagxo. La afero eblas same bone per Windows, Macintosh kaj UNIX sistemoj. Bruno Masala bruno@forigu.poetic.com *************************************************************************** REKLAMO /////// 9 plenaj tagoj da informo, distreco, internacieco kaj Esperanto! La plej granda Esperanta arangxo en Euxropo en 1997 =================================================== Euxropa Esperanta Kultura Semajno konsistas el: 10.05-13.05.1997 Esperanta Kultura Festivalo en Aalen 13.05-16.05.1997 Euxropa Junulara Parlamento en Stuttgart paralele: antauxkongresa ekskursaro 16.05-19.05.1997 Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Stuttgart Cxu vi jam aligxis? Ne? Do, tuj mendu la duan bultenon kun detalaj informoj, aligxilo kaj mendilo por logxado kaj ekskursoj cxe "Esperanto Stuttgart", Dachtler str. 21, DE-70499 Stuttgart. Tel: +49 - 711- 1388980, fakso: +49 - 711 - 1388982 *************************************************************************** Kontakti nevidantojn ==================== Dum renkonto kun nevidantoj kaj personoj devigitaj uzi rulsegxon por movi sin, cxiam ankoraux multaj embarasigxas. Por forigi senbezonajn barojn dum tiuj cxi renkontoj, bonvolu akcepti kelkajn utilajn konsilojn: 1. MEMORU, ke nevidantoj estas tute normalaj homoj, havantaj siajn avantagxojn kaj mankojn, kiel cxiu alia. Ankaux inter ili estas homoj elstaraj, inteligentaj, se ankaux malpli talentaj. 2. DUM RENKONTO kun nevidantoj kondutu nature kaj senafekte. Helpu tie, kie tio estas bezonata, faru tion delikate kaj diskrete. Vian helpon tamen ne entrudu. 3. EVITU esprimojn de kompato - tiujn la nevidantoj tute ne sxatas. Kun dankesprimo ili tamen bonakceptos ecx plej bagatelan helpon, tauxgan en malfaciligitaj kondicxoj. Ne permesu mistaksajn aux malvalorigajn eldirojn, ja ankaux nevidantoj rajtas ricevi respekton kaj estimon, kiel cxiuj aliaj. 4. NEVIDANTON, kiun vi konas, salutu cxiam kiel la unua, ecx se li estas pli juna ol vi, kaj vi aldonu al la saluto ankaux vian nomon, por ke li sciu: via saluto estas destinita al li. 5. ALVENANTE en la ejon, kie trovigxas nevidanto, prezentu vin. Se li ne ekkonas vin laux via vocxo, diru vian nomon. Silenta movigxo de la nekonata persono en lia proksimo, kompreneble efikas malagrable. Atentigu lin ankaux pri tio, se vi forlasas la ejon. 6. AL NEVIDANTO malagrable efikas, se vi priparolas liajn aferojn kun lia akompananto, kaj ne rekte kun li. Akompananto la nevidanton nur akompanas, sed ne reprezentas. 7. KIAM nevidanto ekaperas sur la strato, en stacidomo kaj simile, en orientigxaj malfaciloj, pridemandu lin, cxu vi povas iel helpi al li? Granda bruo, atakforta pluvado kaj negxado tre malbonigas al nevidanto la orientigxon en la spaco. Tiam suficxas, se vi al nevidanto proponas, ke li facile krocxigxu subbrake, cxar tiamaniere li facile povas sekvi la direkton de viaj movoj, kaj gxustatempe reagi cxion. 8. DUM trafikado neniam antauxenigu nevidanton, sed vi mem eniru ien, antaux li. Ne prempusxu lin sur sidlokon, sed suficxas se vi metos lian manon sur la apogilon de la segxo. Cxe enautigxo metu lian manon sur la supran kradon de la pordo. 9. KIAM nevidanto eniras restoracion sen akompananto, certe li gxojos al via helpo, por trovi vestohokon aux liberan lokon apud tablo. Mangxi li sukcesos mem, suficxas se vi diros al li, kiel la mangxajxo sur la tablo estas arangxita. Certe li volonte akceptos informon pri tio, kio estas sur la tablo (glaso kun akvo, florvazo, cindrujo ktp.) kaj kiu kun li sidas cxe la tablo. 10. SE vi akompanos la nevidanton pli longe, priskribu al li cxefajn trajtojn de la cxirkauxajxo, ekipajxon de la ejo, kaj personojn, kiuj trovigxas en la cxambro cxirkaux li. Dum priskribo vi ne devas eviti optikajn impresojn kaj kolorojn. Por kontakti RULSEGxULOJN similaj konsiloj ne estas. Rilate al ili, la amplekso de la helpo dependas de la cirkonstancoj, de la individuaj bezonoj kaj kategorio de handikapeco. Tial, se vi decidas al iu helpi, aux se rulsegxulo mem petas vian helpon, sekvu liajn instrukciojn. Li mem plej bone scias, kiel vi povas helpi. Sed ankaux tiukaze validas iuj el la supre indikitaj principoj por nevidantoj, ekzemple rulsegxuloj nepre ne avidas esprimojn de via kompatemo. Malgraux individua aliro, validas cxe cxiuj rulsegxuloj unu devizo: ne klinu rulsegxon antauxen! Rulsegxulo, pro la handikapo de la piedoj aux spino, povas nur malfacile fiksi sin, do tiel povas okazi, ke li elfalos el la rulsegxo. Malgraux la menciitaj malfaciloj, vi nepre ne timu proponi al ili vian helpemon. Esperantigis: Jindrich Tomisxek, Slovakio *************************************************************************** Anoncetoj ========= Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! La 10-an de februaro Leopold Patek, konata auxstria aktivulo, landa cxefdelegito de UEA, igxis 60-jara. Sincerajn gratulojn, sanon kaj plian sukceson! * * * Librojn novajn aux malnovajn (La Faraono de B. Prus; Esperanto en perspektivo de I. Lapenna; La bona lingvo C. Piron; Maskerado cxirkaux la morto de T. Sxvarc) acxetus s-ino Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, 434131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875 * * * La adreso de Anna Ritamaki kaj "La Skolta Mondo" estas Dragsfjardsvagen 690 (misliterumo en Eventoj 1/oktobro), FI-25700 Kimito. La korekta telefonnumero estas +358-2-423133. Rete: aritamak@forigu.ra.abo.fi * * * Mankas al mi la sekvaj numeroj de Eventoj: 1/februaro, 2/junio, kaj 1/oktobro. Cxu iu leganto povus helpi al mi kompletigi la jarkolekton? Pekim Tenorio Vaz, CP 182, Belem, PA, BR-66017-970, Brazilio. * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * La "Amrusxeva-centro" en Zagrebo ekde nun estas kontaktebla ankaux perrete: esperanto@forigu.zg.tel.hr (Kroatia E-Ligo, Kroatia E-Junulara Asocio, Studenta E-Klubo kaj E-societo Bude Borjan) * * * Kiu scias ion pri s-ro Josef MADER? Li vivis en la 1930-aj jaroj en Graz, Auxstrio, kaj tradukis Cornet de Rainer Maria RILKE. Bonvolu skribi al Walter KLA, Rudolfinergasse 8/11, AT-1190 Wien. Dankon! * * * Ni starigis Esperanto-klubon nomatan "Walabioj Scipovparolantaj la Verdan Lingvon Internacian Esperanto por la Dujara Universitato Santarosa urbe Petaluma". Kontaktu nin: cchrisco@forigu. nermal.santarosa.edu *************************************************************************** Elena Lebedeva ============== La 26-an de februaro post longa turmentiga malsano mortis Elena Lebedeva (naskigxis 26.06.1965). Esperantistino ekde 1981, sxi estis dum jaroj unu el cxefaj motoroj de junulara E-movado en Sovetunio kaj Rusio: komitatano de SEJM inter 1988 kaj 1992; estraranino de TEJO en 1993-1995, Lena estis unu el cxefaj organizantoj de pluraj E-renkontigxoj, inkluzive Rusian Esperantistan Kongreson en Kolomna (1991) kaj IJK en Peterburgo (1995). Lena estis sincera amiko, kiun amis cxiuj, kiuj sxin konis. Sxi cxiam dolore mankos al ni, sed sxi cxiam restos en nia memoro. Ni kondolencas al la vidvo kaj parencoj. Estraro de REU, Komitato de SEJM *************************************************************************** *************************************************************************** SUPLEMENTO ========== Suplemento al Eventoj 2a EUxROPA ESPERANTO-FESTIVALO Budapesxto 1997-07-31/08-06 ---------------------------------------------------------- La 1-a Euxropa Esperanto-Festivalo okazis en urbeto Szazhalombatta, kion partoprenis 360 esperantistoj el 21 landoj. Gxia cxeftemo estis: Minoritata lingvouzo en Euxropo. La 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo okazos en Budapesxto inter la 31-a de julio gxis la 6-a de auxgusto 1997, kun la konferenca cxeftemo: "Komunikado en internaciaj organizajxoj". Ni elektis la temon por detale esplori la cxi-rilatajn diversajn nunajn praktikojn, por ke ni povu prezenti al internaciaj organizoj - kiel ekzemple euxrop-uniaj instancoj - realigeblajn konkretajn proponojn. Krom la konferenco okazos ankaux varia kultura programo, ekskursoj al la pitoreskaj regionoj de Hungario, lingvokurso por komencantoj kaj progresantoj (antauxtagmeze lerni, posttagmeze amuzi). La Festivalo konsistos el 4 cxefaj programoj: - konferenco pri "Komunikado en internaciaj organizoj" - artaj prezentadoj en Esperanto - turismado en Hungario - lingvokurso por komencantoj kaj progresantoj. Kondicxoj de la partopreno: --------------------------- Unuopuloj plenigas aliixlon per kiu ili mendas la bezonatajn servojn. Grupoj (ekde 5 membroj) mendas kaj pagas komune, pro tio ili ricevas rabaton (de 10 gxis 40 %-oj de la aligxkotizo). Aligxdato: 10-a de majo 1997, poste plus 20 %-oj de la aligxkotizo. Kotizoj kaj kostoj: ------------------- Aligxkotizo: de 4 gxis 45 NLG varias laux landoj. (Vidu la suban liston.) Tabelo de aligxkotizoj --------------------- Kategorioj laux la nacia enspezo de la koncerna lando. GDP en USD Aligxkotizo 0 - 2500 4 NLG 2500 - 5000 8 NLG 5000 - 7500 10 NLG 7500 - 10000 15 NLG 10000 - 15000 20 NLG 15000 - 20000 25 NLG 20000 - 25000 30 NLG 25000 - 30000 35 NLG 30000 - 35000 40 NLG 35000 - 40000 45 NLG Kelkaj ekzemploj laux landoj: Lando Aligxk. NLG Lando Aligxk. NLG. Jugoslavio 4 Nederlando 25 Albanio 4 Italio 25 Rumanio 4 Francio 30 Polio 8 Usono 30 Slovakio 8 Finnlando 30 Hungario 8 Germanio 30 Cxehio 10 Norvegio 30 Hispanio 15 Svedio 35 Anglio 20 Svislando 40 Japanio 45 La aligxkotizo inkluzivas rajton partopreni cxiujn kulturajn kaj fakajn programojn, krome la partoprenantoj ricevas la dokumentojn de la Festivalo. Partoprenkotizo kun logxado (6 noktoj, en NLG) ---------------- A B C sen mangxajxoj: 328 162 128 kun maten- kaj vespermangxoj: 506 269 231 A: 1 loko en 2 lita cxambro, kun ban cxambro, kolora televidilo. B: 1 loko en 2 lita cxambro, dusxejo, necesejo de la koridoro. C: 1 loko en 8 lita somera ligna domo. La partoprenkotizo inkluzivas krom la logxkostoj ankaux 3 enirbiletojn al muzeoj, kostojn de trafikiloj en Bp. kaj unutagan ekskurson al la urbo Szentendre. Mendeblaj ekskursoj: -------------------- Unutaga ekskurso kun tagmangxo al Kecskemet kaj al la "Hungara Ebenajxo" kun cxeval-programo 40 NLG Unutaga ekskurso al Balatono (kun tagmangxo) 40 NLG Duontaga urborigardado en Budapesxto 12 NLG Por grupoj kun propra auxtobuso: - tagmangxo: inter 6 kaj 15 NLG, cxicxerono por unu tago: 40 NLG. Informoj pri programeroj de la Festivalo ---------------------------------------- Konferenco pri "Komunikado en internaciaj organizoj." Malferman prelegon de la konferenco prezentos d-ro Gy”rgy Nanovfszky (ambasadoro de Hungario en Moskvo), kiu havas spertojn pri komunikado en pluraj internaciaj organizoj kiel ekzemple UNESCO, Word Trade Center, diplomatiaj kontaktoj k.s. - Seminario pri kunlaboro de landaj asocioj aligxontaj al Euxropa Unio. Artaj prezentadoj en Esperanto ------------------------------ Por amuzi kaj gxojigi la partoprenantojn - kaj iom progresigi la kulturon de Esperantio - oni prezentos tri teatrajxojn (inter kiuj estos ankaux Bulgara Esperantista Teatro), krome sinprezentos du esperantistaj popularaj muzikensembloj. Turismado en Hungario --------------------- Por ripozi kaj klerigxi estos organizataj duon- kaj tuttagaj ekskursoj al belaj regionoj de Hungario. Lingvokurso por komencantoj kaj progresantoj -------------------------------------------- Cxefe por komencantoj (familianoj) ni proponas la lingvokurson, sed ankaux por tiuj progresantoj kiuj alterne al la ceteraj programoj sxatus perfektigxi en Esperanto. Adreso de organizanto: Hungaria Esperanto-Asocio kunlabore kun Vojagxoficejo Espertur Andr ssy £t 27. HU-1061 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-2680306; Fakso: +36-1-2680331 E-posxto: esperantohea@forigu.mail.c3.hu *************************************************************************** Aligxilo -------- Mi aligxas al la 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo kaj mendas la jenajn servojn: Logxado: ekde la 31-a de julio (unua nokto) gxis la 6-a de auxgusto (lasta mateno), entute por 6 noktoj. La prezoj estas en NLG por unu persono por 6 noktoj. Mia partoprenkotizo kun logxado kostoj sen mangxoj ____________________________________________NLG kun maten kaj vespermangxoj_____________________________NLG aligxkotizo ____________________________________________NLG Limdatoj de la pago kaj aligxo: 1997-05-10, poste + 20% Mi pag/os/is______NLG al la konto de eefe-d cxe UEA. Mi pagos surloke Mia nomo________________________________________viro/virino adreso_____________________________________________________ ___________________________________________________________ Mi deziras dividi cxambron kun_____________________________ Mi estas vegetarano, jes/ne________________________________ Dato:______________________subskribo_______________________ *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 120, 2/februaro 1997. Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Adreso de la eldonejo kaj redaktejo: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne. Presado: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** fino