Retposxta versio de Eventoj n-ro 119, 1/februaro - 1997 ******************************************************* Movada "novajxagentejo" I n t e r r e d a k t o r e =========================== La rapida kaj operativa informfluo estas unu el la bazaj kondicxoj por efika organiza laboro. Unu el la "strategiaj nodoj" estas la certigo de informfluo al la redaktejoj de E-gazetoj, ja pere de ili eblas vaste informigxi pri la vivo de la E-komunumo, pri novaj eventoj, pri arangxoj, aplikaj sukcesoj - kaj eventualaj malsukcesoj. En la praga UK ecx dufoje levigxis la demando pri la forta neceso de informmaterialo: en la kunsido de TEJxA (E-jxurnalista asocio) oni traktis gxin kiel eventuala vera (pagenda) novajxagenteja servo, kaj en la kunsido de E-redaktoroj (organizita de UEA) la cxeestantoj plendis pro informmanko. Sed en neniu el tiuj forumoj oni akceptis ian konkretan solvon. Post la UK eluzante niajn favorajn teknikajn kondicxojn, ni en la redektejo de Eventoj decidis funkciigi iun informdistribuan servon, kaj proponis reciprokan kunlaboron al cxiuj rete atingeblaj E-gazetoj. Ni ofertis senpage distribui per Internet la ricevitajn informojn al la redaktoroj, parte por uzi ilin en la E-gazetoj, parte por simple "esti informita". Ne estas sekreto, ke tia inter-redaktore kunlaboro estas ankaux nia rekta intereso, ja nun Eventoj estas la plej ofte aperanta movada informilo, sed kial ne kunlabori, se tio rezultas utilon kaj avantagxon al cxiuj? Do, ekde auxgusto ni komencis dissendi la alvenantajn al ni informojn. Regula informado al (preskaux) cxiuj gravaj gazetoj --------------------------------------------------- Ni distribuas cxefe movadrilatajn informojn, novajxojn, komentojn, - sed ne okupigxas pri literaturaj kaj prilingvaj aferoj. Hodiaux la mesagxojn, artikolojn ricevas cx. 80 personoj, redaktantoj. Post la komenca sporada karaktero, al hodiaux "Interredaktore" igxis regule kaj vaste uzata interna - kaj senpaga servo. Cxu vi estas redaktoro? ----------------------- Se vi redaktas E-gazeton, kaj vi ankoraux ne ricevas la "Interredaktore" materialojn, bv. anonci vin al ni: eventoj@forigu.hungary.net, kaj regule sendi vian revuon aux papere al nia redakcia adreso (pk. 87. HU-1675 Budapest, Hungario) aux rete en TXT- formato al nia reta adreso (eventoj@forigu.hungary.net). La regula ricevo de la revuo estas necesa, cxar surbaze de ili ni povas regule aktualigi la retadreson de la redaktoro (neantauxvidite oftaj estas la sxangxoj...). Utiligu "Interredaktore" al viaj celoj! --------------------------------------- Ni pretas distribui materialojn ne nur de la redaktoroj mem unu de la alia, sed ankaux eksterajn. Se vi volas informi cxiujn E-redaktorojn, vi ne devas unuope sendadi vian leteron al ili, vi ne devas konstante sercxadi pri la aktuala retadreso de tiu aux alia gazeto, suficxas nur sendi vian mesagxon al nia retadreso, kaj ni distribuos gxin. Tamen bonvolu nepre mencii la celon ("Interredaktore") en via mesagxo, por ke ni povu apartigi la materialojn alvenantaj rekte por Eventoj kaj por distribuado. Redaktu mem viajn artikolojn! ----------------------------- Se vi volas aperigon de via mesagxo, vi devas mem redakti gxin! Tute superfluas sendi longajn eseojn, kompletajn aligxilojn - ni forfiltros ilin. Cxiam pensu pri tio, ke la ricevanto (ekz. ni...) ricevas cxiutage 15-20 mesagxojn... Viajn tekstojn bv. transformi al TXT- formato, uzante la cx, gx kodigon, kaj NE sendu bildojn, cxar tiujn ni ne distribuas. Senpage - por komuna intereso ----------------------------- La servon "Interredaktore" ni funkciigas kun eksperimenta karaktero por kolekti spertojn por eventuale iam onte funkciigi alitipan novajxagentejan servon. En la praktiko oni vidas, kio funkcias, kaj kio ne, kion oni devas sxangxi kaj kio ankoraux bezonatas. Pri la spertoj ni raportos en la sekva gxenerala kunveno de TEJxA. Nun ni ne aparte redaktas la distribuatan materialon, kaj povas dissendi nur tion, kion ni mem ricevas... Ricevantoj de la materialoj nun estas nur la redaktoroj. Sed sendi materialojn povas ankaux vi. Sendu! Laszlo Szilvasi eventoj@forigu.hungary.net *************************************************************************** Televida reklamo pri la hispana KD ================================== En radio plu auxdeblas regule la unua kanto de la hispanie eldonita kompakta disko "Esperanto" - ecx aperis nova versio dancebla! La plu kaj pli elsendatan televidan reklamon unu el ni jam sukcesis trafi kaj registri, post tagoj da senfrukta cxasado. Jen la teksto: Esperanto! La plej sublima muziko far la plej belaj vocxoj. La disko kiu proksimigas vin de cxielo al tero... Esperanto! Emociigxu! La diskon de Elbosco oni reklamadis jene en 1995-1996: "La muziko kiu portas vin cxielen" - sxajne per Esperanto endas jam reveni! Cetere, mi scias, ke UEA, Eventoj, Rok-Gazet' kaj Monato jam ricevis la diskon. Cxu ankaux aliaj posedas jam gxin? Marcos Cruz, Hispana E-Federacio mcm@forigu.arrakis.es *************************************************************************** Stagxi cxe Eventoj - kaj igxi prezidanto ======================================== La eldonon de Eventoj gxis nun helpis 2 helpredaktoroj, kiuj alvenis por 1,5-2 jaraj stagxoj. Ke nia Budapesxta E-Domo estas vera movada centro, kaj la cxi-tiea agado konsistas ne nur el enkovertadaj laboroj, montras la subaj linioj: Ricevita mesagxo pere de Internet: >Kara Laszlo! >La kauxzo de mia nuna gratulo estas, ke en la jxus pasinta REU- >kongreso ankoraux unu via edukito igxis la prezidanto de tiu organizo, >nome Ahman. Li superis je kelkaj vocxoj la antauxan prezidanton >Korjxenkov. >Amike via, >Andrej * * * Nikolaj Gudskov stagxis cxe Eventoj kiel helpredaktoro en 1993-94. Post lia hejmenveturo li estis elektita kiel prezidanto de REU (Rusia Esperanto- Unuigxo). Li sukcesis unuigi la tiamajn du landajn asociojn REA kaj REU. En la unuigxa kongreso li retirigxis kaj transdonis la postenon laux la prepara interkonsento. Abdurahman Junusov stagxis cxe Eventoj en 1994-96. Li hejmenveturis en auxgusto, kaj en la nuna kongreso estas elektita kiel prezidanto de REU. * * * Auxdinte la supran novajxon, nia nuna kunlaboranto Laszlo Vizi gaje demandis: - Bone, bone, sed kies prezidanto mi estos post du jaroj?... :-) *************************************************************************** ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Ringumi birdojn =============== Inter 5-19 de auxgusto 1996 okazis la jubilea 10-a ekologia ekspedicio DNESSTRO-96. Gxin organizis "Natura Heredajxo" per helpo de la fonduso Soros. 120 infanoj, 12-18 jaraj, pasigis 2 semajnojn en naturaj kondicxoj, logxante en tendoj cxe bordo de la rivero Dnester. La stafeton de ekologiaj ekspedicioj transprenis Odessa, kaj la cxefa celo estas nun edukado de infanoj en ekologi-konscia spirito, inico de infanoj kaj junularo al reala naturprotekta kaj scienca laboro, surbaze de iliaj propraj esploroj. En la lasta ekspedicio ili konatigxis kun tieaj logxantoj, ringumis birdojn, fosis trafluejojn por ke la akvo libere fluu al la kanejoj. Ni klarigis al la homoj avantagxojn de nacia parko. Cxi-jare estas plano organizi (laux la spertoj akiritaj), en la ekspedicio kaj aliaj naturprotektaj, edukaj arangxoj infan-junularan naturprotektan tendaron aplikante Esperanton kiel laborlingvon. Gxin partoprenos 15 personoj el Ukrainio (gajnontoj de certaj konkursoj), kaj 15 el la tuta mondo. Kiu deziras sendi siajn infanojn aux gelernantojn al tiu tendaro, bv. turni sin al: Ivan Rusev retadreso: wildlife@forigu.paco. odessa.ua aux krav@forigu.te.net.ua, fakso: +380-482-522805 Inf. Tatjana Auderskaja *************************************************************************** Spiritisma hospitalo ==================== Bonfara Spiritisma Societo, BSS estis fondita de la spiritisma komunumo de la regiono de la urbo Sao Jose do Rio Preto, sxtato Sao- Paulo, Brazilio, por agadi en la fakoj de sano, edukado, socia evoluo, disvastigo kaj instruado de Esperanto. La societo ankaux helpas forlasitajn infanojn, oldulojn kaj necesbezonajn homojn kiuj vivas en la cxirkauxurboj. Por pli bone helpi tiujn homojn, BSS intencas konstrui ian helpo- organizajxon kiu inkluzivos spiritisman regionan hospitalon, spiritisman edukan instituton, instruadon de Esperanto kaj diversajn aliajn helpajn aktivajxojn kiuj celos la socian evoluon de la homo. La societo sxatus kalkuli je la subteno kaj simpatio de cxiuj esperantistoj. Bonfara Spiritisma Societo, Av. Octacio Luiz de Marchi 333, CP 126, BR-15035 Sao Jose do Rio Preto, SP, Brazilio *************************************************************************** 4-a ELTEKO ========== Internacia laborgrupo pri Elektroniko Telematiko Komputiko en Rumbeck, Germanio, 11-13.04.1997 ELTEKO estas semajnfina renkontigxo malfermita al cxiuj esperantistoj kiuj interesigxas, hobie aux profesie, pri elektroniko, telematiko aux komputiko. Cxiuj povas proponi temojn, prelegojn aux simple partopreni en la laborgrupo. Ni celas intersxangxi spertojn, ideojn, programojn kaj komponerojn, kaj kompreneble ne nur teoriumi sed ankaux praktiki. Kunportu viajn varojn kaj viajn ideojn! ELTEKO okazos en Rumbeck, vilagxo proksime al Hameln, cxe privata logxejo inter 11-a kaj 13-a de aprilo, kaj kostas entute 20 markojn (pagebla surloke) + la komunaj mangxelspezoj. Ni havos la eblecon uzi komputilojn, tamen, se vi havas porteblan komputilon, ni petas, ke vi kunportu gxin (bv antauxaverti). Ni antauxvidas prelegon/diskuton pri - grafika programado - Windows: diferencoj inter versioj 3.11, 95 kaj NT - kreado de TTT-pagxoj per HTML - fakterminoj - telefonaj retoj Ni bonvenigas novajn temojn, se vi deziras proponi ion bonvolu kontakti nin. Pliajn informojn vi povas trovi cxe la TTT-pagxo http://members.aol.com/wdherndon /ELTEKO.htm aux peti cxe: ELTEKO c/o Duhme Friedensplatz 4, D-35037 Marburg,Germanio. Telefono: +49-6421-162602 Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de *************************************************************************** Simfonio - la unua prezento =========================== La tute netigita unua prov-prezento de mia (fi)fama Esperanto-simfonio por mez-soprana vocxo kaj granda orkestro estos ludata en la muzika konservatorio de Peabody (Baltimore, MD 21202-2397, Usono) la 25-an de marto. Cxiuj estas bonvenaj veni kaj auxskulti la unuan montrajxon iam ajn en la mondo de simfonio (ecx ero, kiel cxi-foje) kun Esperanto-teksto. David Gaines, komponisto intfdave@forigu.aol.com *************************************************************************** INTERNET //////// Finna sxlosilo ============== Finnlandia esperantisto S. Kauppinen verkis Esperanto-sxlosilon (gramatiko + vortaro) por komputilistoj finnlingvaj. Tiun oni trovos cxe la adreso: http://personal.eunet.fi/pp/skau/avain.html aux oni povas mendi disketon cxe li: sakari@forigu.skau.pp.fi *************************************************************************** Kvindek mil vizitoj en unu jaro =============================== La 5-an de februaro 1997 la kalkulilo sur la interretaj pagxoj de Sveda Esperanto-Federacio (www.esperanto.se) registris la 50-milan viziton. La informejo ekfunkciis antaux proksimume unu jaro kaj la nombro da vizitantoj kreskis de kelkaj unuopaj po tago en februaro 1996 gxis 500 - 600 po tago en februaro 1997. La TTT-informejo de SEF estas tre ampleksa. Pli ol 1500 dosieroj (tekstoj kaj ilustrajxoj) trovigxas en gxi, okupante pli ol 10 MB da spaco. Plejparto de la informoj estas en la sveda lingvo, cxar SEF direktas sin unuavice al sveda publiko. Plej ofte la vizitantoj vizitas "Kioskon", registron da ligiloj al 1800 gazetoj tra la tuta mondo (Esperanta aliro: www.esperanto.se/ kiosk/espindex.html). Gxi estas speciale populara cxe bibliotekoj kaj lernejaj klasoj kun multaj diverslandaj lernejanoj. Sercxante gazetojn tra la mondo la vizitantoj ricevas, vole-nevole, instigilon informigxi pri Esperanto. La informejo abunde enhavas informojn ankaux pri Esperanto, inkluzive de interreta kurso por svedoj. Gxi funkcias ankaux kiel varbilo de novaj membroj, kiuj povas aligxi per plenigo de ret-aligxilo. Franko Luin sef@forigu.esperanto.se *************************************************************************** "Monda Turismo" en Internet =========================== Retposxta adreso: turismo@forigu.bydg.pdi.net TTT-adreso: http://www.bydg.pdi.net/txurismo/ Cxiu, kiu uzas komputilon, ligitan al la "tut-tera teksajxo" (TTT), povas dum kelkaj minutoj - de kiu ajn loko sur la tero - konektigxi kun "Monda Turismo" por rigardi nian koloran, multpagxan informilon, kaj povas sendi al ni elektronikan leteron. Nia turisma "virtuala informilo" estos cxiumonate aktualigata. Elkoran bonvenon! M. T. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Auxdigi nian vocxon =================== TEJO-seminario pri informado en Budapesxto, inter 27. de aprilo kaj 04. de majo 1997. Kiom ofte vi jam renkontis homojn, kiuj neniam auxdis pri Esperanto? Kaj aliflanke, kiom ofte vi konstatis ke jxurnalistoj ne emas skribi pri Esperanto, cxar gxi ne estas novajxo? TEJO organizas cxi tiun seminarion pri informado por ke vi povu intersxangxi spertojn kaj lerni de spertuloj. La programo enhavos prelegojn pri teorio kaj praktiko de tradiciaj kaj revoluciaj amaskomunikiloj, de printita jxurnalo gxis interreta revuo. Ni ricevos informojn pri funkciado de duonamatoraj junularaj gazetoj kaj nekomercaj radiostacioj kaj povos mem elprovi per duonprofesiaj iloj, kion signifas informado en la praktiko, de la unua pasxo gxis la lasta. Antauxvideblas laborgrupoj pri verkado de gazetaraj informoj, organizado de gazetara konferenco, intervjuado kaj intervjuigxo, preparado de TTT-pagxo ktp. Dato: 27.04. - 04.05. Celgrupo: La cxefa celgrupo estas junaj Esperanto-aktivuloj (sub 30 jaroj) logxantaj en Euxropo. Ni speciale invitas homojn kiuj okupigxas pri informado en sia nacia aux loka Esperanto-organizo. Ni atendas ke la partoprenantoj aktive kontribuos al la programo. Entute estas 35 partoprenlokoj. Loko: La seminario okazos en la Euxropa Junulara Centro en Budapesxto kun subvencio de la Konsilio de Euxropo. Kondicxoj: La partoprenkotizo estas nur 225 francaj frankoj, kaj la vojagxkostoj estas komplete repagotaj!!! Salajro: Sub certaj kondicxoj haveblas repago, se vi perdas salajron aux senlaborulan pagon pro via partopreno en la seminario. Pri tio nepre kontaktu anticipe la organizantojn. Atentigo: Vi devas aligxi antaux la 31-a de marto 1997. Post tiu dato oni dissendos la informojn pri la listo de akceptitoj. Viajn demandojn kaj aligxilon sendu al: Nora Csiszar Erdody Palffy T. u. 25, HU-8100 Varpalota, Hungario Tel. +36-1-412739, fakso: -2828885 Rete: hallo372@forigu.osiris.elte.hu *************************************************************************** 31-a ILEI-konferenco ==================== La konferencejoj de la instruista E-organizo ILEI farigxas pli kuragxa. En 1994 ili unuafojis en Azio, nun nur kvar jarojn poste, ili auxdacas la insulan kontinenton Auxstralion. La 31-a konferenco de ILEI okazos inter 27-a julio kaj 2-a auxgusto 1997 en Avalon Conference Centre, apud Melbourn. Konferenckotizoj: inter 20-76 guldenoj, restadkostoj inter 423-676 guldenoj. Detalajn informojn, aligxilojn petu cxe: s-ro Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, SE-242 94 Horby, Svedio *************************************************************************** Ni festivalu! ============= Okazis en Barlaston, Britio, festivala semajnfino, kiun partoprenis fine de januaro cx. 25 homoj. La semajnfino "Ni festivalu!" fontis el sukcesaj eventoj dedicxitaj el Esperanto-teatro; decidigxis pasintjare pligrandigi la arangxon kaj inviti ne nur teatro-sxatantojn (studintaj cxi-jare unuaktajxon de Bernard Golden) sed ankaux membrojn de fakaj aux regionaj grupoj en Britio. La semajnfino lancxis la cxi-jaran Esperanto-programon en Barlaston, kiu inkluzivos en aprilo la jarkunsidon de la brita SAT-sekcio (prelegos William Auld) kaj en auxgusto la 37-a somerlernejo (gastpreleganto: Stefan Maul). Detaloj pri okazontajxoj en Barlaston haveblas cxe wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk PPG *************************************************************************** Assisi en TTT-pagxoj ==================== Itala E-Junularo, la organizanto de la cxi-jara IJK (Internacia Junulara Kongreso) prizorgis la aperigon de apartaj TTT-pagxoj pri IJK: www.arpnet.it/exsper /iej/iej.htm Ili baldaux estos pluricxigitaj per pliaj informoj pri la kongreso kaj la kunligitaj arangxoj: - Antauxkongreso en Venezia (21-24.07.97) - Laborbrigado en Padova (14-21.07.97) - Laborbrigado en Blera (31.07-07.08.97) - Internaciaj kursoj dum la kongreso IJK estas la plej grava junulara arangxo. Ne eblas gxin ne-partopreni! Kontaktu: Alessandro Amerio, via Cumiana, 45, I-10141 Torino, Italio Tel: +39-11-3854200 Fakso: +39-11-545731 Rete: a.amerio@forigu.agora.stm.it *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 01-02.03. 12-aj Pedagogiaj Tagoj kaj 5-a Semajnfino de Junaj Lernemuloj (SOJLO) en Budapesxto. Inf: Jozsef Nemeth, Kilian ltp. 75/9, HU-8500 Papa, Hungario. Tel: +36-89-315836. Retadreso: nlalt@forigu.konyvtar.c3.hu 01-02.03. Yves Peyraut en la JCE-Monatfino. Inf: Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-9267407. 08-09.03. Gastronomia Semajnfino kun e-istaj kuiristoj en la "Vilao Esperanto". Inf: Visxnja Brankovicx, via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fax: +39-40-767875. 08-15.03. Int. Fervojista E-Skisemajno, Muhlbach, Auxstrio. Inf: Jan Nieman, Edv. Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio. 14.03. (24-12-1375) 8a IREJO-Renkontigxo, Tehrano. Inf: IREJO, P.O.Kesto 17765-184. Tehran, Irano. Tel/fakso: +98-21-6626913. 14-16.03. 9-a Renkontigxo de Sxtato Sao-Pauxlo, Sorocaba. Inf: E- Klubo, R. Aracoiaba 95 - Centro, BR-18010-210 Sorocaba SP, Brazilio. Tel: +55-152-310472. 18-24.03. Printempa Festivalo en Budapesxto. Inf: Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 21-25.03. 4-a MIR-o: Moda Internacia Renkonto en Rovinj. Inf: KEJA, Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: kamenski@forigu.cirus.dhz.hr 26.03-01.04. 21-a Internacia Junulara Festivalo IJF, Col di Nava. Inf: Frederico Schreiber, via dei Cordaroli 7. IT-34136 Trieste, Italio. Rete: fulmo@forigu.flashnet.it 28-31.03. Paska Renkontigxo, Breda. Inf: Marijke Peet, Lauwerecht 65, NL-3515 GN Utrecht, Nederlando. Tel: +31-30-2717059. Rete: m.f.peet@forigu.stud.let.ruu.nl 28-31.03. Antauxjugxoj. Paska Renkontigxo, Vught apud s'Hertogenbosch. Inf: David van Bezooijen, De Boogaert 28, NL-1901 GP Castricum, Nederlando. Tel: (Jasper Sprengers) +31-24-3731417. Rete: bb3s@forigu.stud.frw.uva.nl 28.03-04.04. 13-a Printempa Semajno Internacia (PSI) + 3-a Printempa Lernejo Internacia (PLI), Duderstadt. Inf: Wolfgang Bohr, Johannes- Kirschweg-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Tel: +49- 2641-4885, Fakso: +49-2641-978666. Rete: Franz.Kruse@forigu.erno.de 28.03-30.04. E-Ekspozicio en la Cxeha Kultura Centro. Inf: Lada Fiala, Nowickiego 3/20, PL-02112 Warszawa, Polio. Tel: +48-22-232446 29-31.03. 52-a SAT-Amikara Kongreso, Limoges. Inf: Isabelle Jacob, Pomarbo, FR-87200 Saint-Brice, Francio. Tel: +33-555-035476 *************************************************************************** MOVADO ////// Gastronomio kaj Njegus ====================== Kun la printempo en Mez-Euxropo ekfloros du novaj Esperanto-centroj. Ambaux trovigxas en Kroatio, unu en trankvila montareta vilagxo, alia marborde. Komence la centroj proponos gxenerale semajnfinajn programojn, po unu monate. Sed dum la tuta jaro ili estos je la dispono de grupoj kaj asocioj kiuj gxustatempe anoncos sin. La cxemara domo estas vilao "Esperanto", posedajxo de E-societo Rijeka. La urbo estas nordadriatika, sed mezeuxropeca, cxar kune kun la proksima Trieste gxi estis grava haveno de la Auxstro-Hungara Imperio. La unua programero en tiu domo estos "Gastronomia Semajnfino" (08-09.03.97) kun esperantistaj kuiristoj. La montetan domon konas la legantoj de la lasta libro de Spomenka Sxtimec: "Tena - hejmo en Mez-Euxropo". Gxi estas la bieno Njegus. Gxi apartenis al fama episkopo J.J. Strosmayer kaj ekde 1991 gxin posedas la konata Esperanta verkistino. La plej grava cxi jara programero en tiu Esperantejo estas dusemajna C-kurso (10-23.08.97) kun pluraj instruistoj kaj prelegantoj. Tuttempe kuiros Esperantista kuiristo. La organizanto de la programoj en ambaux domoj estas libroservo "Orbis Pictus" el Trieste, cxe kiu oni povas peti cxiujn informojn pri la programoj kaj kondicxoj. Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx, via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio Tel/fakso: +39-40-767875 *************************************************************************** Esperanto, kio estas tio? ========================= Jam dum longa tempo videblis dise en la mondo spuroj de la TEJO- projekto Esperanto, kio estas tio?. Nun gxi estas preta. Temas pri baza unufolia informilo pri Esperanto por junuloj, kiu ekzistas unuece en 40 lingvoj. Temas precipe pri tiuj lingvoj, kiuj estas cxefparolataj en mondopartoj kie ekzistas funkcianta landa aux regiona junulara Esperanto-asocio. Krom multaj euxropaj lingvoj, ekzistas versioj en la lingvoj araba, cxina, hebrea, japana, korea, mongola, kaj persa. Sur la folio estas indikitaj la adresoj de TEJO kaj de fidinda loka junulara Esperanto-organizo. La projekto jam originas el la fruaj okdekaj jaroj, kiam pretigxis similaj folioj en la angla, franca, kaj hispana lingvoj, por uzado en la eksteraj rilatoj de TEJO. Sed la cxefa motoro malantaux la multlingvigado estis Thomas Pusch. Li kolektadis tauxgajn tradukojn de kunlaborantoj en la tuta mondo, kompostis, korektigis, kaj presigis la foliojn. Oni povas uzi ilin dumaniere. Por rekte informi pri Esperanto en unuopa loka lingvo tauxgas principe cxiuj, sed precipe tiuj en lingvo en kiu ekzistas ankoraux neniu bona konciza informilo. Sed la tuta folikolekto, kiu estas presita sur papero en kvardek diversaj koloroj, povas esti uzata ankaux kiel dekoro en informstando de junaj esperantistoj. Gxi aspektas tre bele, neuxtrale, diversece, lingvoegalrajte, kaj bunte. Estas senditaj po unu multkolora kaj po unu blankpapera (por kopiado) kolektoj al Landaj Sekcioj de TEJO. Oni povas libere uzi kaj multobligi la foliojn. TEJO nun vendas pliajn kolektojn de la 40 lingvoj sur 40 diversaj koloroj. La prezoj estas bazitaj je iom da solidareco inter pli kaj malpli pagipovaj landoj: - 20 NLG por mendoj el EU, Norvegio, Svisio, Usono, Kanado, Israelo, Sudafriko, Japanio kaj Koreio; - 12 NLG por mendoj el aliaj euxropaj landoj; - 8 NLG por mendoj el aliaj ekstereuxropaj landoj. La prezoj estas inkluzive sendokostojn! Se vi mendas pli ol du kompletojn, ni donas trionan rabaton. Por pagi al TEJO, vi povas uzi vian uea-konton aux unu el la aliaj konataj pagmanieroj (vidu Jarlibron p.36). Se vi mendas, indiku la pagmanieron. Viajn mendojn sendu al la Centra Oficejo de TEJO/UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Pliajn informojn vi povas akiri rekte cxe mi. Jeroen Balkenende, gxen. sekr. de TEJO jeroen@forigu.lorentz.leidenuniv.nl *************************************************************************** Imitinde ======== Ofte la respondeculoj de lokaj grupoj plendas ke iliaj Landaj Asocioj tute ne agas kiel pintaj instancoj de la lando, kiuj devas kunordigi, sugesti kaj helpi la lokajn societojn, sed male, memstare agas, tute neglektante la cxefan kialon de sia ekzisto. Laux nia scio temas preskaux pri gxenerala regulo, sed bela escepto venas el Slovenia Esperanto-Ligo, kiu okaze de la novjaraj festoj decidis donaci al siaj Lokaj Grupoj kopion de "Gvidlibro pri Loka Informado", esperante ke tiu helpilo instigos la aktivulojn al disvastigo de nia afero en iliaj logxlokoj. Imitinda ekzemplo, cxu ne ? Aldo Viotto, aviotto@forigu.spin.it Rim: Pri la "Gvidlibro" vidu apartan informon - La red. *************************************************************************** Klauxno allogas en libro-folio ============================== En fino de novembro okazis la tradicia libro-foiro "Salon du Livre" en Colmar, Francio. Krom E-gazetoj kaj libroj la budo de "TAKE - La Domo" informis per afisxoj pri la modernaj eblecoj lerni kaj praktiki Esperanton: interneta kurso de JEFO (junulara E-organizo), cxiutagaj persatelitaj elsendoj de Pola Radio, elektronika informservo en Minitel 3615 de UFE, videofilmo Mazi, informslipoj... Al cxio cxi allogis la cxieaganta klauxno Lary Danto, kiu cxi-foje forlasis la scenejon por dejxori kaj cxe la budo per amuzaj rapidkursoj (instruado de 1 miliono da E-vortoj en 5 minutoj), kaj en la aleoj de la tuta foirejo. - Esperanto cxieadis dum la tuta semajnfino. Lary Danto jam turneis en Esperantujo, kaj pretas dauxrigi tion per sia spektaklo "Kaleidoskopo". E-kluboj kaj grupoj povas inviti lin cxe 5, chemin de Blamecourt, FR-55000 Bar Le Duc, Francio - aux kontaktu TAKE. * * * Klacxoj pri la foiro -------------------- Sinjoro alproksimigxas al la TAKE-budo kaj prezentis sin kiel botanikisto. Li insistis, ke li bezonas vortaron, cxar li havigis al si la verkon de prof. Claude Roux en Esperanto pri likenoj kaj li nepre deziris legi gxin. Jen ekzemplo de utila bezono de Esperanto. Ege malmultaj homoj kontrauxis Esperanton. De tiuj kiuj provis, ni petis ke ili parolu dum 2 minutoj pri Esperanto. Ecx ne 10 sekundojn ili kapablis paroli. Tiam parolis ni, kaj ili auxskultis... Danke al la klauxno la jxurnalistoj elstarigis Esperanton el la centoj de programeroj, ecx en du sinsekvaj artikoloj! Poste venis gratuloj de la organizintoj de la libro-forio. Interesaj ideoj jam gxermas en la kapoj de la TAKE-skipo por 1997! Edmond Ludwig *************************************************************************** Veterinara mezlernejo ===================== Nin petis unu instruistino el la zagreba veterinara mezlernejo helpi en la kolektado de la informoj pri la ekzisto de similaj lernejoj eksterlande. Sxia intenco estas starigi kontaktojn kaj eblajn vizitojn. Vi povas sendi la informojn kun la adreso, telefon- kaj faksnumeroj kaj ebla indiko de la nomo de la respondeca persono (cxu lernejestro aux instruisto respondeca pri la eksterlernejaj/internaciaj kontaktoj). La informojn bonvolu direkti al: prof. Ivan Bekavac-Basicx, Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio. rete: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr *************************************************************************** Ni ne nur parolemas - sed sukcese agas... ========================================= Dauxrigante la disvastigon de E-o, post la unuaj pasintjaraj kontaktoj mi prelegis 4 -foje en la urbo Ipameri, cx. 700 km for de Campinas, en la sxtato Goias en la centra regiono de Brazilio. La prelegojn cxeestis cx. 350 personoj. La eventoj estis tute subtenitaj de la Sekretariejo pri Eduko, kiu anoncigis ilin pere de la loka radio kaj afisxoj tra la urbo. En la Agra Lernejo pluraj gelernantoj ekstudis la lingvon pere de la perkomputila kurso (de s-ano Adonis Saliba), ecx plie, la direktorino tute aprobis la ideon oficiale enkonduki E-on tien! Laux opinioj, se la afero sukcesos, tio plej eble instigos la aliajn lernejestrojn agi samcelen, ja la Agra Lernejo estas la plej elstara en la urbo kaj en la tuta regiono. En la biblioteko de la lernejo estas starigita E- sekcio (akceptas novajn kaj malnovajn librojn), kies kreskado dependos de nia malsxparemo. Ni praktiku la donacadon! Dankleteroj al la gvidantoj de la lernejo estas ege bonvenaj: rua Dona Branca de Aguiar machado, 65-Centro, Ipameri-GO, BR-75820-000, Brazilio. Mi esperas, ke vi, s-an(in)o, kiu nun legas tiujn cxi liniojn, nepre skribos almenaux simplan gratulleteron aux posxtkarton, ja tio estas unu el la plej efikaj kaj malmultekostaj manieroj montri la internaciecon de E-o. Ni estu diligentaj, ni laboru kune. Juscelino Gama, Unicamp E-grupo espero@forigu.ime.unicamp.br *************************************************************************** Esperantaj busto kaj monumento en Argentinio ============================================ Tra jaroj de ekzistado de la Internacia Lingvo en la mondo starigxis centoj da monumentoj al la iniciatinto de la lingvo kaj al Esperanto. En Argentinio estas du monumentoj, kaj ambaux estas en Mar del Plata. La unua, tre bela busto de Zamenhof, verko de loka skulptistino, situas en la centro de la urbo ekde la 10-a de decembro 1988. La dua estas monumento al E-o. La globo, kiu prezentas la Teron, pezas 100 kilogramojn kaj staras sur alta bazo. La iniciato, la komplikaj demarsxoj kaj penigaj klopodoj estis fare de la loka Asocio de la Universala Lingvo sub la prezido de s-ino Clara P. de Motta. Estas rimarkinda la propaganda graveco de la monumentoj. La tuta regiono estas la plej preferata por la turismo, enlanda kaj eksterlanda. el Argentina E-Revuo *************************************************************************** Euxropa konscio - en Slovenio ============================= En la pasinta jaro cx. 20 esperantistoj fondis en Maribor, Slovenio Internacian Asocion por Euxropa Konscio. La asocio estas agadformo por edukado al la euxropnivela pensado, kaj premisas la aplikadon de la neuxtrala internacia lingvo. La societo kun tiu belsonanta nomo estas tauxga kadro por partopreni diversajn registarajn kaj intersxtatajn forumojn, seminariojn, - ebliganta la pledon al la konsciigo de la "lingva problemo" kaj al la akcepto de la ideo de Esperanto. Pliaj informoj cxe: INTER-KULTURO Besednjakova 1, SL-2103 Maribor, Slovenio. *************************************************************************** Fotita naturo ============= Lige al la 9-a Alp-Adria Esperanto konferenco (okazonta inter 05-08. de aprilo '97) Kroata E-Unuigxo anoncas foto- kaj desegnokonkursojn kun la cxeftemo: Naturo - nia vivtrezorejo. Detalojn petu cxe: Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio Tel: +385-1-576092 Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr *************************************************************************** Letero el Ukrainio ================== Junulara E-klubo "Verdajxo" ekzistas jam de du jaroj. Komencigxis cxio en 1993 kiam ni partoprenis "Aroma Jalta" kun modesta programeto k. subite ekkomprenis, ke ni jam estas ne simpla rondeto de E-lernado, sed vera klubo kun sia kerno, kaj cxirkauxanta gxin aro de agema junularo. Tiam aperis unuaj publikajxoj pri ni en la Odessa gazetaro (nun ilia kvanto superas 20), televid-elsendo pri nia klubo (ni kantis kaj babilis apud la monumento al Zamenhof). Komencigxis partopreno de la klubanoj en SEJT-oj kaj EOLA... Ni intersxangxis vizitojn kun Minsk-a E-klubo (1994), en la sama jaro partoprenis la renkontigxon de E-istaj lernantoj en Sumi, kaj en 1995 ni mem organizis tiun renkontigxon en Odessa la 1-an de aprilo, renoviginte jam preskaux forgesitan, sed siatempe gloran "Aprilaj Ridetoj" - humuran festivalon. Partoprenis gastoj el Kiev, kaj Cxernigov. Ni ludis: "kio? kie? kiam?", ekskursis tra la urbo kaj gxiaj muzeoj... Sed la plej bela versxajne, estis la "solena fermo" de la renkontigxo. Sur nia plej luksa plagxo "Arkadia" ni unue organizis ludon "kuru-kuru", rezulte la strando igxis tute pura de boteloj, brancxaro kaj aliaj ruboj. Poste ni bruligis surborde lignofajron, ludis E-antajn popolajn ludojn kaj kantis "Ni renkontigxos..." Ni vere esperis renkontigxi sekvajare, kaj fari nian renkontigxon tradicia, sed... nia vivo plimalbonigxas konstante, kaj se en '95 oni ankoraux povis vojagxi al Odessa kaj pagi por la logxado (suficxe komforta laux mi), do en '96 la prezoj por la logxado altigxis gxis kvarobla sumo, sed salajron al la laboristoj oni tute cxesis pagi. Do pro la "prospero de mizerigxo" de nia lando, ecx aktivaj kaj laboremaj kluboj ne povas funkcii. Ni pretis organizi, sed neniu havis monon por veni. Nia klubo "Verdajxo" havas suficxan prestigxon en nia urbo (bedauxrinde, nur moralan, sed tute ne financan). En septembro 1995 okazis Regiona Junulara Konferenco, kie ni estis invititaj elpasxi kun prelego kaj arta prezentigxo. Cxi-februare estis organizita Kunordiga Unio de Junularaj Organizajxoj, kies Konsilion mi eniris. En plano de porjunulara agado de Urba konsilio estas enlistigitaj proponoj kaj agaddirektoj speciale de nia klubo. Sed tamen, sen mono gxi valoras neniom. Cxi somere ni estis invititaj al infana tendaro en Svisio, sed ne sukcesis partopreni, cxar mankis mono por la vojagxo (logxadon kaj mangxadon afable promesis pagi la invitantoj). Oni ne pensu, ke ni sidis kaj atendis iun donacon el la cxielo. En Odessa estas multaj filantropaj fondusoj, kiuj malavare promesas sian helpon al cxiuj senprofitaj kaj humanistaj iniciatoj. Do ni petis - sed absolute cxiuj rifuzis. Ekzemple, la fama fonduso de Soros ("Vidrodjxennja") rifuzadis al ni 3-foje, rifuzis al ni 3 sinsekvajn projektojn. Jen cxi-rilate kelkaj demandoj al cxiuj esperantistoj: 1. Cxu en cxiuj urboj la tielnomataj "filantropiaj" fondusoj servas nur kiel "mangxejoj" por koruptitaj personoj? 2. Cxu iu ajn E-isto iam petis subvencion de iu ajn fonduso por E- agado? Kaj cxu ricevis? Se jes - do de kiu fonduso, por kia celo? (Ni dividu la spertojn!) Se ne - do sub kiu preteksto? Mi proponas levi tiun demandon sur la pagxoj de nia revuo kaj cxiuflanke prilumi gxin por reciproka utilo. 3. Kiu povas konfirmi (per oficiala informo, el oficiala fonto), ke mem Soros estis E-isto? Mi legis pri tio en "Literaturnaja gazeta" en 1991 aux 1990, sed ne memoras gxuste la numeron, do ne povas retrovi tiun artikolon. Se iu scias tion precize - bv. informi por la vasta publiko aux min persone. Sed ni revenu al la agado de nia klubo. Sxajne, pri cxio malbona mi jam raportis, kaj postrestis la bonaj eventoj de nia vivo. Nia klubanino T. Lugovskaja eldonis en infana eldonejo de nia urbo sian libreton de versoj kaj kantoj en la rusa kaj Esperanto. Ni konstante (2-foje cxiujare) vizitas renkontigxojn en Jalta (la sola avantagxo de nia urbo - Krimeo estas tuj apude: unu nokto kaj tolerebla biletprezo). Kaj la plej agrabla okazintajxo al ni - vojagxo al Japanio. Jam delonge, en 1992 nian urbon vizitis delegacio de Jokohama Esperanto- Rondo invitita de ni, cxar Jokohama estas gxemelurbo de Odessa. Tiam ni amikigxis kun tre agrablaj, bonkoraj, inteligentaj kaj amikemaj homoj - Hama-rondanoj. Ni ofte korespondis, kaj nia kvaropo reciproke vizitis Jokohama samjare. En 1994 oni festis 200-jarigxon de Odessa, kaj samtempe odessa E-agentejo "Kontakto" kun helpo de nia junulara E- klubo "Verdajxo" organizis internacian E-renkontigxon, kien venis ankaux gasto el Jokohama. Li rigardis nian urbon, spertis nian E- vivon, kaj poste ili kune decidis inviti min kiel gvidanton de junulara E-klubo, cxar gxuste junularo estas estonto de iu ajn afero aux movado. Dekomence oni invitis min por partopreni la 82-an Japanan E-Kongreson, kiun organizis gxuste la E-istoj de Jokohama, sed mi malsukcesis trafi gxin, kaj venis nur en decembro anstataux oktobro. Kiam decaj homoj invitas decajn homojn, ili povas pagi la logxadon kaj mangxadon, sed la vojagxon cxiu pagas mem. Sed cxu validas nocio "deca homo" por eks-sovetiano? Dum la tuta somero mi vizitis 52 fondusojn aux aliajn eventualajn "monhelpantojn", sed tute vane. Senespere mi rezignis pri la vojagxo, sed tiam noblaj kaj bonkoraj japanoj proponis pagi al mi ankaux la veturadon (ili kolektis monon inter si). Sed dum cxio solvigxis, kaj dum mi atendis la vizon, la tempo pasis, kaj mi venis preskaux jarfine. Nu, pri miaj impresoj en Japanio estas aparta granda artikolo (en la rusa lingvo gxi aperos en nia urba gazeto), sed cxi tie ni menciu nur gxian plej gravan rezulton: konsiderante mian agadon en Odessa, kaj eble kelkajn lecionojn kaj prelegojn kiujn mi faris en Japanio, jokohama E-rondo decidis inviti junul(in)on el nia klubo por unumonata stagxo en Japanio en 1997. Sxli helpos en laboro de JER, prelegos kaj lecionos en E-kluboj ktp. Tio estas grandega honoro kaj konfido al ni, kaj ni fieras pro tiu elekto. Kompreneble la plej bona ano veturos, do okazos konkurado por tiu loko en nia klubo. Partopreno en la 81-a UK: Cxar denove tiuj fondusoj rifuzis monhelpi al ni, el cxiuj dezirintoj veturis nur 4. Cxiuj aliaj ne havis monon. Do, aktivuloj ne veturos, kaj por nia klubo restas nur - kiel kunvenejo tradicia - Jalta. Gxi prosperu por cxiam! Sed ni ne emas cedi al obstakloj, kaj malgraux cxio - ni vivos! P.S. Pri la monumento de Zamenhof. Cxiuj scias (aux devus scii) ke en Odessa trovigxas en Sovetio la sola monumento al Zamenhof, kreita en 1962. Nun gxi estas ruinigxanta kaj kadukigxanta. Denove al la sama (fi)fama fonduso de Soros mi sendis 2 projektojn por renovigo de tiu unika monumento. Kiel cxiam, ili rifuzis. Kaj ni deturnigxis finfine de tiuj "propagandistoj de usona vivmaniero", kaj decidis mem renovigi la monumenton. Ni deskrapos la malnovan farbon, renovigos kaj farbos gxin denove. Kaj tio estos versxajne la plej glora kaj estiminda ago de nia klubo. Tatjana Anderskaja ul. Korolenko 5-B, kv. 26. UA-270100 Odessa, Ukrainio *************************************************************************** REAGOJ ////// Pri Akademio de Esperanto ========================= La artikolo "Akademio: euro, graffiti kaj Alsace/Elsass" de Bernard Golden (Eventoj 1997; 117; p. 5) povus veki misan impreson. Efektive, lian raporton mi dissendis, interkonsente kun prezidanto Bormann al cxiuj anoj de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro por ke ili povu studi la diligentan kompilajxon de sia direktoro. Montrigxis ke la akademia sekretariino, Perla Ari-Martinelli, ne dissendis la raporton, cxar kredeble tion sxi trovas sub sia digno. Cxar ankaux Dr-o Bormann ne sentis sin dotita dissendi tiel gravan dokumenton, mi proponis mian helpon. Mi perdis pro tio nek juvelon el la krono (ilin ambaux mi malhavas), nek dirtigis la fingrojn nek sentis min ekspluatata pro laboro sklava ... Strangaj muroj regas en la Akademio... Reinhard Haupenthal * * * En la raporto pri laboroj en la Akademio trovigxas punktoj, kiuj ne donas precizajn informojn al la legantoj de Eventoj. Ne ekzistas "lastatempe organizita 'fajrobrigado', kiu celas ... rapide trovi solvojn". Tiu ideo, kies realigon mi deziras, kaj kiun la vicprezidanto de la Akademio listigis inter siaj taskoj (vidu en Revuo Esperanto febr/1996, p. 31.), ne jam maturigxis. Gxi do ne estas "organizita", sed nur diskutata. La oficejaj laboroj estas, ankaux en la Akademio, malagrabla sxargxo (fotokopiado, afrankado, enposxtigo). Sed ne estas la laborkampo de prezidanto de la Akademio "okupigxi" pri tio kaj "enposxtigi". Tial estas malgxuste skribi "post kiam d-ro Bormann plenumos tiun taskon", cxar tio tute ne estas tasko plenumenda de mi; cxiu sekcio devas mem prizorgi siajn oficejajn laborojn (kaj rericevas necesajn elspezojn). Dr. Werner Bormann Prezidanto de la Akademio de Esperanto *** La formulo ========== Mi volas atentigi vin pri unu eraro en n-ro 0117, p. 2 en artikolo "Dankon - s-ro Nitobe": en la formulo (N*N-1) estas la maldekstra krampo malbone lokita. Devas esti N*(N-1). Se estas N=10, tiam la erara formulo donas N*N=100, 100-1=99. Laux la gxusta formulo oni unue kalkulas esprimon inter krampoj, tio estas N-1=9 kaj 10*9=90. Se oni poste volas la rezulton dividi per 2, ne necesas pluaj krampoj. Laux la formulo N*(N-1)/2 ni povas kalkuli, se N=10, aux 10*4,5=45 aux 5*9=45 aux 90/2=45. Estas do egale, cxu ni dividas per du N, aux N-1 aux la rezulton. ingx. Josef Vojacxek vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz *************************************************************************** INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// ILEI-anoj en la reto ==================== Kiom da ILEI-anoj kaj E-instruantoj estas atingeblaj per Internet? La respondo estas diskonebla nur post via sinanonco. Sendu mesagxon al la sekretario de ILEI Marija Belosxevicx, retadreso: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr Cxiuj kontribuantoj ricevos tutan ret-ILEI-adresaron. M.B. * * * ILEI dauxre kolektas informojn pri la mencio de E-o, Zamenhof, homaranismo kaj aliaj planlingvoj en la diverslandaj lernolibroj (por cxiuj agxoj). Gxis nun la sekretarion de ILEI atingis deko da informoj (i.a. angla, nederlanda, korea, makedona). Bv. sendi kopion, E-resumon kaj bibliografiajn detalojn de la koncernaj tekstoj kun informoj pri ilia eventuala kroma utiligo al la sekretario de ILEI: Marija Belosxevicx (adreso sube) gxis la 10-a de marto, en cxiu jaro. * * * Korespondpetojn por viaj lernantoj direktu al la adreso de nova redaktoro de "Juna Amiko": Geza Kurucz, Nyiri u. 11, HU-6000 Kecskemet, Hungario. * * * ILEI- Servoj Se vi estas E-parolanta instruisto pri iu ajn fako kaj deziras kontakti vian samfakulon; se vi estas E-instruanto kaj bezonas konsilojn pri la uzado de diversaj lerniloj (novaj kaj malnovaj) se vi deziras gvidi E-kursojn eksterlande aux gastigi alilandan E- instruanton ILEI pretas helpi al vi! Sendu vian adreson kaj mallongan priskribon pri la bezono al la sekretario de ILEI: Marija Belosxevicx Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio rete: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr *** Forpasis Catina Dazzini, cxefdelegito de UEA por Italio, eksprezidanto de ILEI. Sxi estis jxus farigxinta 80-jara. Sxi estis elstara esperantisto: krom longtempe zorgi pri ILEI, sxi starigis en Miassa la nacian bibliotekon de Esperanto, nun prizorgata de la itala sxtato. *************************************************************************** KONKURSO //////// Internacia konkurso =================== La taskofoliojn por lernantoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi trovu en Eventoj n-ro 83. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi. Taskofolio 6. por plenagxuloj ----------------------------- 1. Trovu la konsonantojn: .u.e.o (da floroj), a.o.i (gazeton), ..i..i (malfacile supreniri)(3 poentoj) 2. Kiu el la vortoj estas fremda? brasiko, terpomo, fazeolo, persiko(2 poentoj) 3. Esprimu per unu vorto: lauxcele uzebla / infane kredema / malhonorajxo (3 poentoj) 4. Tra unu pordo oni eniras, tra tri pordoj oni eliras; kaj kiam oni eliras, tiam oni enestas. Kio estas tio?(3 poentoj) 5. Kion diri, se vi ne komprenas la demandon?(2 poentoj) 6. Kiom da vortoj vi povas fari per la radikoj; negx-; pluv-; glaci- ?(3 poentoj) 7. Kiel finigxas la proverbo: "Sperta mano ne restas sen ..." ?(2 poentoj) 8. Kiam UNESCO akceptis la unuan favoran rezolucion pri Esperanto?(2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 17-a de marto al: Nagy Laszlo Alt. Isk., Esperanto-grupo, Anna ter 1, H-8500 Papa, Hungario. *************************************************************************** LIBROJ ////// Gvidlibro por loka informado ============================ Informado pri Esperantaj aux movadaj aferoj estas unu el la cxefaj taskoj de cxiuj E-grupoj, organizaj unuoj. Sed kiel en la praktiko tion oni devas fari? Kie trovi helpon, klarigojn, modelon por tiu tasko? En tiu tereno povas esti tre utila la brosxurforma "Gvidlibro por loka informado", eldonita de Triesta E-Asocio en 1966. La libreto donas tre utilajn konsilojn pri la informado gxenerale, kaj sugestas jaran liston pri raportendaj eventoj, kaj al cxiu el ili prezentas jam pretan tekston de gazetara komuniko. La donitaj datoj, eventoj, tekstoj kompreneble estas nur modeloj, cxiu grupo povas lauxnecese modifi ilin laux la lokaj cirkonstancoj. Sed modifi iun tekston estas multe pli simple, ol mem verki novan... La brosxuro estas tre tauxga elirformo por produkti gxin en cxiuj apartaj landoj (kial ne faris gxin nun similajxojn la landaj asocioj?...) sed eblas ankaux mendi stokon de la eldoninto, kaj distribui gxin al la lokaj societoj. Kontaktadreso: Triesta E-Asocio, CP 601, IT-34100 Trieste, Italio *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Cxu vi scias? ============= La E-redakcio de Pola Radio anoncas novan literaturan kvizon. Por partopreni la lotumadon por premioj, vi devas respondi minimume al la unuaj 3 demandoj, sed se vi respondas ankaux al la 4-a, vi dufoje partoprenos la lotumadon. Jen la kvizaj demandoj: Unu el la verkoj de konata pola verkisto Boleslav Prus pritraktas la vivon en la antikva Egiptujo. 1) - Kio estas la titolo de la romano? 2) - Kiu tradukis gxin en Esperanton? 3) - Cxu en via nacia lingvo trovigxas la traduko de cxi tiu romano? Se iu divenis la titolon, kaj eventuale ecx legis la romanon, tiu povas skribi al ni kelkvorte sian opinion pri la enhavo. 4) - Mia opinio pri la enhavo de la romano: La premiojn konsistigos MAZI-kurso de Esperanto (unua parto), surkasedigitaj E-romanoj, "Humuro laux la skota maniero" (en tri kasedoj), nova muzik-kasedo kun E-kantoj, E-libroj, ktp. Ni antauxvidas pli ol 100 belajn premiojn. La rezultojn de la kvizo kun la nomoj de la premiitoj oni anoncos la 4- an de aprilo, en la tago de la naskigxo de la E-elsendoj de Pola Radio. Tiam la elsendoj farigxos 38-jaragxaj. La respondojn gxis la fino de marto sendu al: Pola Radio, Esperanto- Redakcio, PL-00-977 Varsovio, pf. 46, Polio, aux fakse al: +48-22- 6455917 aux +48-22-6455919, aux rete al: pettyn@forigu.radio.com.pl Andrzej Pettyn *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Fonto ===== Akademiano Gerrit Berveling, nederlanda profesoro kaj pastoro, transprenis de Daniel Luez la redaktadon de la monata beletra revuo "Fonto", eldonata en Brazilio. La nova redaktoro (Muiderslot str. 69, NL-4834 KM Breda) planas "stimule subteni la originalan beletron kaj sisteme flegi la tradukan literaturon". Akompane al tradukoj nacilingve famaj auxtoroj, Berveling aparte sxatus ricevi per-eseajn prezentadojn de tiuj. Laux lia programo, "la revuo dauxre ofertos siajn pagxojn al anoj de cxiuj t.n. skoloj en Esperanto". Jarabono de "Fonto" cxe Universala Esperanto Asocio kostas 40 NLG. el KEC-bulteno, sept/1996 *************************************************************************** INTERESE //////// Sendu mesagxon en Esperanto al la luno de Saturno ================================================= En oktobro 1997, internacia spacesplora kosmosxipeto Huygens ekveturos al la luno Titano de la planedo Saturno, kien gxi alvenos en novembro 2004. En la spacesplorilo estos kompaktdisko sur kiu estos multaj mesagxoj de unuopaj homoj. Gxis la fino de februaro 1997, vi rajtas lasi vian propran mesagxon en la TTT-pagxo http://www.huygens.com. Do kial ne sendu interplanedan mesagxon en la internacia lingvo? (La pagxoj estas legeblaj en la cxefaj okcidenteuxropaj lingvoj, sed bedauxrinde ne en Esperanto. Sed ecx tre baza kono pri unu el tiuj lingvoj suficxas por lasi mesagxon.) Oni vendos ekzemplerojn de la disko, do la mesagxoj estos legeblaj ankaux sur la Tero. (Fakte, vi povas legi ilin ankaux pere de la TTT- pagxo.) Povus esti utila por kapti atenton de jxurnalistoj: "Lokaj esperantistoj sendas interplanedan mesagxon en internacia lingvo" aux simile... D Gary Grady dgary@forigu.mindspring.com *************************************************************************** Cxu oni efike kuracos kanceron? =============================== Kiel oni oficiale anoncis en decembro 1996, sciencistoj en la instituto de eksperimenta botaniko cxe Akademio de la Sciencoj en Olomouc, Cxehio malkovris kaj eksperimentas pri tre efikaj substancoj, kapablaj haltigi kreskon de kanceraj tumoroj en la homa korpo. La unika kuracilo, kies nomon la sciencistoj ne anoncis kaj dume gxi restas por la publiko sekreta, estas preparata surbaze de la planthormonoj, kaj la homoj suferantaj je pereigaj kancertumoroj povos uzi ilin plej frue post kvin jaroj. Unu el la eltrovintoj Miroslav Strnad deklaras: "la substancoj, derivitaj de adenino, unu el la konstruelementoj de DNA, portanta genetikan informon de la cxelo, kapablas haltigi pereigan multobligadon de la cxeloj, kaj ecx 'programigi la morton' de la tumoraj cxeloj. Niajn substancojn ni dumtepe eksperimentas je homaj tumoraj histoj, kaj je tumoroj de la vivantaj musoj. Procento de la plensukceso estas tre alta. Tial ni nun esploras metabolismon, stabilecon kaj metodon, per kiu oni povas eksperimenti pri tiuj substancoj." Pro kancero, laux la statistiko de la Ligo Kontraux Kancero, mortas cxiujare tridek mil homoj, nur en Cxeha Respubliko. Jindrich Tomisxek *************************************************************************** Kion mangxi? ============ El la prelego (februaro 97) fare de nutradspecialisto el Belgio notindas, ke kancero precipe estas kauxzata de eraraj mangxokutimoj. Li konsilas por preventi kanceron precipe la jenon : 1. Mangxi du pomojn tage (plej kanceriga estus tamen pomoj kun putritaj partoj, ecx se fortrancxitaj, cxar en tio trovigxus la plej dangxeraj kancerigaj substancoj, kiuj disigxas nevideble al aliaj partoj de la pomo) 2. Jogurto 3. Verda teo (cxiutage, tamen ne tro se la organizo havas la emon produkti renosxtonojn). La japana verda teo estas tre konata pro gxia preventa kvalita kontraux kancero. 4. Kafo (2-3 tasoj, tamen se pli, gxi kreas aliajn sanproblemojn) 5. Brasikojn, precipe brokkoli-on 6. Mangxi dufoje semajne fisxon Plej dangxeraj estas -------------------- Unualoke fruktoj, marmelado kun putritaj/sximitaj partetoj, ecx se oni forprenas tiujn partojn. Dualoke: nigre bakita viando, pano. (ekz."barbeceu" donas ofte brulitajn viandopecojn) Trialoke : troaltgrade hejtita oleo, prefere vi uzu olivoleon. inf: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be *************************************************************************** Reklamo ======= Altkvalita varo (jam milionfoje vendita en Germanio) "CD-ROM"-oj (kompaktdisko por komputilo). Enhavo: softvaro/ ludoj/lernadiloj. Uzataj lingvoj: angla kaj germana. Prezo por vendejoj cxirkaux 10 USD. Se vi estas profesia distribuanto aux bona vendisto kaj kapablas vendi gxin multfoje al vendejoj en via lando, bonvolu kontaktu: Rainer Kurz, Plettenbergstr. 19, D-70186 Stuttgart, Germanio, Tel.: +49-172-971 56 37, Fakso: +49-7181-22 333 *************************************************************************** EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X =================================================== A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Megjelenik kethetente. Nyomas: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** Fino