EVENTOJ n-ro 118, - 2/januaro en 1997 - retposxta versio ******************************************************** 1 %-a legxo en Hungario ======================= Cxu estus bele, se la Esperanto-movado estus financata de la sxtato? Cxu estus bele, se esperantistoj kaj simpatiantoj povus subteni la movadon sen pagi el la propra posxo? Esperantistoj en Hungario staras antaux tia eksterordinare favora eblo. La antauxnelonge akceptita nova legxo ebligas, ke la civitanoj mem decidu pri la sorto de 1 % de siaj personaj impostoj. Cxiu pagas imposton al la sxtato proporcie al siaj enspezoj (t.n. persona imposto). Gxis nun la koncerna institucio (ministerio aux la parlamento mem) de la sxtato decidis pri subtenindaj civilaj organizoj, sed la nova legxo ebligas, la impostpagantoj mem nomumu la ricevonton de tiu 1 procento. (En la jarfina impostdeklaro oni devas indiki la impostnumeron de la favorata organizo). Simila eblo ekzistas en pluraj landoj, sed ni ne scias pri alia lando, kie oni povus nomumi ne nur ekleziojn, partiojn, ktp. sed ankaux E-instancojn. En Hungario nun estas granda "batalo" inter kulturaj societoj por ricevi tiun 1 %-ojn. Ankaux la E-organizoj rekonis tiun eblon, kaj petis subtenon de Esperantistoj. Fakte ne nur Esperanto-parolantoj povas dedicxi parton de sia imposto por la movado, sed tion povas fari iliaj familianoj, amikoj aux ankaux simplaj simpatiantoj. Se ni sukcesus kolekti suficxan kvanton de tiuj 1 %-aj enpagoj, la rentumo de tiu sumo povus solvi multajn financajn problemojn. Bedauxrinde la sin-reklamado (informo de la impostnumero) kostas multe. Gxis nun ni dissendis cx. 5000 leterojn al nunaj aux iamaj esperantistoj, preparis kaj multobligis specialajn tiucelajn afisxojn, flugfoliojn (ricevis ilin la hungariaj abonantoj de Eventoj), sed veran rezulton ni povus atingi, se esperantistoj surloke en sia urbo kaj cxirkauxajxo povus varbi por tiuj 1 %-oj. Ni ne forgesu, ke en Hungario estas cx. 2-3000 E-parolantoj, kaj cx. 40.000 homoj havas "ian ligo n" al la lingvo. Gxis nun tiu kampanjo kostis al ni cx. 200 mil forintojn (cx. duonjara averagxa salajro), sed la plua sukceso dependas de la agemo de la lokaj grupoj, societoj, aktivuloj. La rezultojn de tiu kampanjo ni ekscios post cx. duonjaro. Ni vidos, cxu niaj homoj estas kapablaj eluzi tiun cxi eksterordinaran eblon, aux la rauxmisma stilo de nur-konsuma gxuado de umbiliko mortkondamnas ankaux tiun cxi favoran eblon. Laszlo Szilvasi ********************************************************************* LF-Koop: Aperigo malgraux malpermeso ==================================== Post la aperigo de la unua parto de sia artikolo "Felietono de patro" pro la aldonitaj redakciaj komentoj prof. Jouko Lindstedt decidis malpermesi la publikigon de la dua parto de tiu artikolo (vidu en Eventoj 110 kaj 113-114), kaj turnis s in al la Arbitracia Komisiono de TejxA (Tutmonda Esperantista jxurnalista Asocio) kun plendo kontraux la evidenta intenco de LF-Koop rompi la internaciajn auxtorajn rajtojn. Malgraux la eksplicita malpermeso, en la decembra numero de Literatura Foiro aperis la dua parto de la artikolo. cxi-kaze la redaktoroj ne aldonis noton al la artikolo mem, sed aperigis la malpermesan leteron mem, per tio publike deklarante sian ignoron pri la rajtoj de la auxtoro. Gxuste pro la apero de la malpermesa letero, evidentiganta la kulpon de la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro, prof. Lindstedt retiris sian plendon de la Arbitracia Komisiono. Per tio TEJxA liberigxis de la tasko nepre okupigxi pri la afero, sed la demando dauxre estas pendanta en la aero: kiaj institucioj ekzistas en Esperantio por trakti tiun kaj similajn aferojn, kaj kiajn sankcian povon havas aux devus havi t iuj instancoj? L. Sz. ********************************************************************* Movada novajxagentejo: "Interredaktore" ======================================= Ekde auxgusto '96 jam funkcias nova informdistribua servo "Interredaktore", kiu regule (en la praktiko: cxiutage) dissendas movadajn informojn al redaktoroj de E-gazetoj, radioprogramoj, kaj aliaj interesitoj. Pliajn detalojn vi trovos en la sekva numero de Eventoj. ********************************************************************* Rusia Esperantista Kongreso =========================== Inter 31.01. kaj 02.02.1997 en Moskvo okazis Rusia Esperantista Kongreso (REK '97). Gxin oficiale partoprenis cx. 75 personoj el 23 urboj de Rusio, kaj gastoj el 5 urboj de Ukrainio, el Litovio, Finnlando, Portugalio, Hungario, Germanio. Dum solena malfermo REK-on salutis, i.a. la mastro de la kongresejo, la rektoro de Moskva Sxtata Industria Universitato prof. Jurij Avraavov (li estas amiko de Esperanto kaj li sankciis en sia universitato la oficialan instruadon de la internacia lingvo), kaj eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro de Hungario en Rusio d-ro Gyorgy Nanovfszky. La cxeftemo de REK estis "Patroj kaj filoj en nuna Esperantujo". La temo estis arde diskutata, kio, sendube, helpis atingi intergeneracian komprenon en la rusia E-movado kaj ekvidi certajn vojojn por gxia estonta evoluo. La rezulto de la diskuto estis la kongresa rezolucio, kies teksto estas iom nekutima por la rezolucioj, sed espereble havos gravan signifon por estingi nenecesajn kverelojn pro la nesuficxa interkompreno. Unu el la gravaj atingoj de REK estis modele organizita ekstera informado pri gxi, danke al kiu almenaux kurtaj informoj pri gxi aperis en pluraj gravaj rusiaj tagjxurnaloj kaj radioelsendoj, inkluzive kelkajn pli longajn intervjuojn pri Esperanto (Radio I, radio "Majar", Rusa BBC kaj aliaj). En kadroj de la kongreso okazis konferenco de Rusia Esperantista Unio, kiu akceptis kelkajn gravajn dokumentojn, inter ili konfirmis la definitivan formon de la jxus oficiale registrita nova statuto de REU, kaj elektis novan estraron. Balotoj por posteno de asocia prezidanto estis komplikaj, ecx dramecaj, kaj oni sukcesis lin elekti nur post du etapoj de vocxdonado. La nova prezidanto de la asocio igxis Abdurahman Junusov (Mahacxkala), vic-prezidanto - M. Cxertilov, estraranoj - V. Arolovicx, V. Bespalov, S. Bronov, N. Gudskov, A. Kogan, A. Titajev, Helena Sxevcxenko. Krom REU-konferenco, okazis pluraj aliaj kunsidoj: de rusia ILEI- sekcio (kiun antauxis dutaga antauxkongresa pedagogia seminario), de rusia TEJxA-sekcio, de TAKE-membroj, KEK-membroj. Kunveno de rusiaj membroj de SAT, kaj ERA transformigxis je fonda konferenco de politike neneuxtrala rusa asocio, ricevinta karakteran nomon PREM (Popola Rusia Esperanto-Movado), kiu celas propagandi Esperanton en progresemaj demokratiecaj kaj maldekstraj politikaj partioj kaj parlamentaj frakcioj, en sindikatoj ktp. Vespere okazis kelkaj brilaj koncertoj, en kiuj prezentis sian arton kaj fama poeto kaj kantisto Mihael Bronsxtejn (Tihvin), kaj pli junaj talentoj - Masxa Kocxetkova, Andreo Obrezkov (Ivanovo) kaj Grigorij Arosjev (Moskvo). Tre bonan impreson lasis cxe la cxeestintoj nova kanta talento - Vladimir Sxisxkin el Simferopol (Ukrainio), kiu nur antaux malpli ol jaro ekposedis Esperanton. En REK oni anoncis ankaux gajnintojn de literatura konkurso de REU. Post la fino de REK, sub gvido de prof. Sergej Kuznecov, okazis malgranda esperantologia konferenco "Drezena sesio", dedicxita al kreo de granda rusa-Esperanta vortaro. Gxenerale la Kongreso estis iom pli vigla kaj aktiva ol kelkaj antauxaj, kio, ni esperu, atestas certan plivigligxon de la landa movado, Samtempe gxi, espereble, servos al starigo de iom pli kohera kaj senkonflikta funkciado de la movado. La sekva REK devos okazi en la okcident-siberia urbo Tomsk fine de oktobro 1998. Nikolao Gudskov ********************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Kiel ni vocxdonu? ================= En la pasintaj monatoj vigligxis la diskutoj pri la rilatoj de esperantistoj al Euxropa Unio. Laux la diskutoj evidentas, ke nek pri la konkreta celo, nek pri la taktiko realigi la celon ankoraux estas plena konsento inter esperantistoj. Hungario ankoraux ne estas ano de Euxropa Unio, sed la aligxpeto jam estis transdonita al la koncernuloj, pro tio ni, hungaraj esperantistoj prilaboris kaj prezentis nian starpunkton al niaj politikistoj rilate la rolon de la hungara lingvo en EU. Laux mi estus tre bone, se komune ni prilaborus niajn cxi-rilatajn celojn kaj taktikojn, pro tio sube mi resumas la gxis nun elformigxintan starpunkton: Kion ni volas: -------------- - en EU cxiuj sxtato-lingvoj estas egalrajtaj, sekve ankaux en tiu kazo, se Hungario estos ano de EU, ankaux la hungara lingvo devas esti samrajta; - ni, esperantistoj surbaze de la deklaroj pri homaj rajtoj, postulas la egalrajtan uzadon de cxiuj lingvoj, parolataj en EU; Kion ni ne volas: ----------------- - por ni NE estas akceptebla la koncepto pri "pli egalece uzata" laborlingvo Kion ni proponas: ----------------- - ni proponas Esperanton kiel solvo por la egalrajta lingva komunikado; en la instancoj de EU oni uzu gxin en cxiuj kazoj, kiam interkomunikas alilingvanoj. Cxar pluraj esperantistoj publike deklaris la dubon pri tauxgeco aux matureco de Esperanto por internaciaj kontaktoj, pro tio ni devus deklari, ke la lingvo Esperanto estas tauxga pro sia sistemo por komunikado pri iu ajn temo. La praktikaj (!) farendajxoj por enkonduki gxin en la instancoj de EU, ne estas taskoj de la Esperanto-komunumo, sed estas tasko de tiuj instancoj, kiuj enkondukas la lingvon, same kiel en tiu kazo kiam oni enkondukas novan teknikon por faciligi sian laboron. Ekzemple kiam iu firmao aux instanco ekdecidas uzi komputilon anstataux tajpilo, la oficejo mem acxetas la komputilojn kaj mem pagas la kostojn de la instruado de siaj dungitoj, por ke ili povu uzi la novan ilon. Se Euxropa Unio decidos agi laux sia statuto, kaj sendiskriminacie uzos cxiujn lingvojn, mem devas zorgi pri la instruado de la lingvo, pri la acxeto de vortaroj, pri la prilaborigo de la eventuale mankantaj vortaroj k.t.p., resume EU mem devas prilabori la laborplanon por atingi la cxiuspecan uzadon de Esperanto en sia rondo. * * * En tiu kazo se oni NE certigos la plene egalrajtan uzon de la hungara en EU, ni Esperanto-parolantoj (kiuj aligxos al nia estonta alvoko) ni estos kontraux al la aligxo al Euxropa Unio. * * * En la Euxropa Parlamento ni postulu ankaux la uzadon de tiuj lingvoj, kiuj estas parolataj en Hungario, sed ne havas propran sxtaton, pro tio kiel sxtata lingvo ne farigxos uzata lingvo en EU Budapest, 1996-11-17 Princz Oszkar ---- Rim: Ni aperigas la artikolon, cxar kvankam en gxi lauxvorte temas nur pri Hungario, la principoj kaj agadmaniero estas same aplikeblaj ankaux en aliaj, "vice starantaj" landoj. - La red. --- ********************************************************************* INTERNET //////// Sercxroboto cxe FEL =================== Cxar la TTT-pagxoj de Flandra Esperanto-Ligo, FEL dauxre plimultigxas (nun 276 pagxoj, kune 1,5 MB), estis instalita sercxilo per kiu oni povas rapide sercxi iun ajn vorton aux kombinon de vortoj en la pagxoj de FEL. La sercxilo sercxas ne nur en la administraj pagxoj, sed ankaux en la tekstoj de Monato (kio povas esti interese por lingvistikaj esploroj), en la librolistoj kaj inter la titoloj kaj auxtoroj de la biblioteko de FEL. La adreso de la nova sercxilo estas: http://www.knooppunt.be/fxel/sercxu.html Komentoj estas bonvenaj cxe Paul Peeraerts, paul@forigu.knooppunt.be ********************************************************************* Sciencpopularaj libroj ====================== La eldonejo MZ-Verlag igxis kontaktebla ankaux per Internet. La preparitaj TTT-pagxoj, prezentas la ofertatajn fakajn E-lingvajn librojn (Korpo de la homo, Lernolibro pri oftalmologio, Klopodu kompreni min, ktp.) en la germana kaj Esperanto, kaj informas la (germanan) leganton pri la Internacia Lingvo. La adreso: http://www.freieheilpraktiker.com/esperant.htm La eldonejo dauxre pretas eldoni E-lingvajn sciencajn kaj sciencpopularigajn librojn, sed la agado nun haltas pro manko de tauxgaj manuskriptoj. Se vi konas tiajn, bv. kontakti: Harald Schicke Im Heidewinkel 45. DE-21271 Asendorf, Germanio. Rete: Harald.Schicke@forigu.t-online.de ********************************************************************* HISTORIO //////// Interlingua =========== Post mia artikoleto en EVENTOJ en kiu mi petis informon pri I.A.L.A. (International Auxiliary Language Association 1925 - 1950) mi ricevis plurajn tre interesajn kaj helpajn leterojn. Pro tio mi dankas al la legantoj. Tamen erare oni povis informi min pri la ekzisto de iu "interlingua", kiu sxajne rezultis el la laboro de IALA. La faktoj estas iom aliaj ol plej multaj kredas. La epiteto "interlingua" estis donita de IALA al CxIU projekto por internacia lingvo. IALA mem deklaris, ke tiu epiteto estas aplikebla al cxiu ajn projekto, do ecx al Esperanto, Novial, Mondlinguo, Interlingve, Volapuk, k.t.p. IALA mem deklaris, ke gxi ne havas la intencon mem krei tian projekton, nek rekomendi el la multaj ekzistantaj projektoj. IALA uzis multfoje la titolon "interlingua". Mi citas el unu ties lastaj eldonajxoj (en angla lingvo! Mi tradukas): Interesatoj povos ricevi adresojn of any other interlingua = de iu alia interlingvo, se oni petas cxe adreso de IALA. Tiu organizajxo estis neuxtrala kaj restis tia gxis sia fino. Kiam IALA cxesis funkcii, la lasta cxefrolulo de la komitato, Alexander Gode, eldonis sian projekton kaj alprenis nenian titolon. Adeptoj uzis la epiteton interlingua kvazaux tio estus gxia titolo. La gxusta titolo de lia projekto, (kiu NE estis la rezulto de laboro de IALA) estas GODEIAN. Tiun titolon uzis multaj interlingvistoj dum pluraj jaroj. Gode trompe pretendis, de Godeian estas la elektita lingvo de IALA. Mi renkontis plurajn adeptojn de tiu projekto, kaj ecx cxeestis unu ilian dujaran internacian Kongreseton. Ili estas afablaj kaj kompetentaj homoj, kaj ili permesis al mi registri ilian parolon per sonkasedoj. Tamen iliaj korifeoj bedauxrinde trovigxas homoj kiuj verkas kaj redaktas mensoge, misinforme, pri la stato de Esperanto. Godeanoj plurfoje sucxis la sangon de la Esperanto-movado en konferencoj kaj aliloke, sed konstante misprezentis la faktojn. Reprezentantoj de Volapuk, Ido, Glosa, k.s. kiujn mi renkontis, neniam tiel agis. La Godeanoj ecx neniam dankas al la pluraj Esperantistoj kiu fondis kaj finance subvenciis IALA, gxis la fino. Will Green, 202 Dunkery Road, Mottingham, London, SE9 4HP, Britio ********************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Pri Sherlock Holmes - tradukite el Esperanto ============================================= Prelego de IKU (Int. Kongresa Universitato) aperis en ne-Esperantaj gazetoj versxajne la unuan fojon en la historio. La prelego "Kial la auxtoro A.C.Doyle malamis sian detektivon Sherlock Holmes?" de d-ro Tsukasa Kobayashi, japana psikiatro, en la Kongresa Universitato de la Tamperea UK, estas publikigita en sveda kaj finna ne-esperantaj gazetoj tradukite en naciajn lingvojn. Sveda gazeto "Jury" (n-ro 4, 1995) kaj finna gazeto "Ruumi in kultururi" (n-ro 1, 1996) aperigis tutan tradukon de lia prelego, tradukita de s-ino Kerstin Rohdin kaj prof. Jouko Lindstedt. Resuma enhavo de la artikoloj estas tio, ke la "Sherlock Holmes rakontoj" estas ne nur detektivaj rakontoj, sed ankaux konfeso de la auxtoro pri sia hejma skandalo. Lia patrino amis doktoron de medicino, kiu estis 14 jarojn pli juna ol sxi... La preleganto trovis tute saman kopion de la situacio en la rakonto "Kazo de identeco" de A. C. Doyle. Aliaj spegulitaj aferoj trovigxas tre ofte en la rakontoj. inf. D-ro Tsukasa Kobayashi ********************************************************************* Sxako, sed ne mato ================== En la numero 2/decembro 96 aperis artikolo pri la retirigxo de la redaktoro de Esperanta Sxako, la bulteno de ESxLI (Esperanta Sxak- Ligo Internacia). La problemo intertempe solvigxis. Inter aliaj, dr. Pier Giorgio Soranzo, sxakisto kaj ESxLI-ano (via Palmanova 18/A, IT-33050 Bagnaria Arsa, Italio) proponis sin - kun kelkaj kondicxoj - kiel nova redaktoro kaj kasisto de ESxLI, kaj mi jam informis s-ron Canibal ke mi akceptis lin. Dan Maxwell, prez. de ESxLI 100101.2276@forigu.compuserve.com ********************************************************************* Posxtstampoj en Cxinio ====================== En januaro 1996 la cxina posxto okaze de ekuzo de gaskampo uzis memor-posxtstampilon en la lingvoj cxina kaj Esperanta. En marto gxi emisiis posxtmarkseriojn de Shenyang Imperiestra Palaco kaj La Centjara Jubileo de la Fondigxo de Cxina Posxto. En aprilo estis tri serioj: Elektitaj pentrajxoj de Huang Binhong, Aviadiloj faritaj de Cxinio kaj Pejzagxoj miniaturaj. Dum la emisiaj tagoj oni denove uzis dulingvajn memorstampilojn: cxinan kaj Esperantan. La desegninto de la stampiloj estas s-ro Zhang Linrui (Gxang Linjxuj). el El Popola Cxinio 8,9/1996. ********************************************************************* Rarajxo por kolektantoj ======================= Okaze de la SAT-kongreso en 1994 en Cxehio estis eldonita E-lingva telefonkarto en 2500 ekzemplera kvanto. Por gxojigi la kolektantojn, lige al la praga UK aperis speciala, 250-ekzemplera (!) mutacio de tiu karto: sur la dorsflanko anstataux la reklamo de la firmao Espero estas metita nigra kvadrato kun stampforma surskribo: 81-a Universala Kongreso de Esperanto. Prago, 10-27.7.1996. La karto estas vendata en aparta ujo komune kun la unua versio por 800 cxehaj kronoj. Interesigxantoj povas kontakti: Vladislav Hasala A. Dvoraka 1, CZ-69662 Straznice, Cxehio ********************************************************************* Cxu komerci aux organizi ======================== La 10-jara Internacia Komercista kaj Ekonomia Fakgrupo progresas rapide, dum multaj Esperanto-organizoj perdas membrojn aux ecx malaperas senbrue. Kial tiu fenomeno? Mi estas juna esperantisto, sed mi tutenergie aktivas en la movado jam de 15 jaroj. La sperto montris al mi: nuntempe ne eblas sukcesi nur per kvanto, necesas utileco kaj kvalito por ke la socio nin atentu. Komercisto aux sciencisto postulas ne kvanton, sed bonan kvaliton. Se unu sukcesas en komerco aux scienco pere de Esperanto, kelkaj ekscias pri gxia utilo; se kelkaj sukcesas, multaj ekkredas pri gxia valoro. Kvalito pli facile kondukos al kvanto. Tial la praktiko de IKEF kaj similaj fakgrupoj havas pli grandan signifon por nia movado ol amatoraj Esperanto-kluboj kaj -societoj. Bedauxrinde multaj auxtoritatuloj en Esperantujo ankoraux ne senpartie taksas la praktikadon de Esperanto en komerco. Ni devas prioritatigi gxin kaj aliajn praktikajn kampojn de nia agado, cxar la agadkampoj sen socia utilo estas sxatokupaj aferoj. Mi devas mencii, ke malgraux sia pozitiva influo al la movado IKEF mem akceptas influon de hobia, akademia stilo - tia en kies abismon sxajne enfalis UEA. Tia stilo esence kontrauxstaras la ideojn de Zamenhof kaj de la fondinto de UEA, Hodler. Por nia vera kvalito ni ne tre bezonas lingvoprofesoron, sed ja lingvoutiliganton; ni ne tre bezonas teorian simpozion sed ja festivalon kaj foiron. Wang Tianyi, Cxinio el Esperanto 1/1996 * * * --- Rim: Esperanto por siaj plej multaj parolantoj estas nur interesa hobio, sxat-okupo. Laux multaj (ankux mi) la tasko de UEA kaj de la aliaj neprofitcelaj E-organizoj estas la disvastigo de la lingvo kaj konsciigo de la idea bazo! La konkreta utiligo (ekz. la komercado) estas la afero de individuoj kaj de firmaoj kiel profitcelaj organizoj. Ni en Eventoj (kaj versxajne la aliaj movadaj organoj) volonte helpas en diskonigo de la iniciatoj, sed la reala sukceso dependas de la kapabloj, lerteco, financoj, merkatikaj konoj de la konkretaj entreprenuloj... - L.S. ********************************************************************* Sanigxado per spiritaj fortoj ============================= de Bruno Groning Kio estas malsano? De kie gxi venas? Kiel eblas forigi gxin? Miraklaj sanigxoj pere de Bruno Groning --------------------------------------- Helpas, sanigas la Dia forto! Petu pliajn informojn cxe: Detlef Meier, Hauffstr. 15, D-63071 Offenbach, Germanio Havablas ankaux videofilmo ********************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ ////////////// Elixir ====== En la E-forumoj de Internet disvastigxis informo (transprenita el E- lingva gazetaro), ke en Hungario aperas E-lingva kolora revuo "Elixir" pri alternativaj kuracmetodoj, biomedikamentoj kaj similaj. La realo tamen estas iom alia. Jes, la redaktoro de la revuo estas esperantisto, sed la artikoloj aperas ne en Esperanto, sed inverse. Plurfoje okazis, ke en la hungarlingva revuo aperis artikoloj, transprenitaj el la E-lingvaj fakrevuoj. laux sce ********************************************************************* Budapesxta Informilo sercxata! ============================== Se vi havas malnovajn numerojn de Budapesxta Informilo, kontraux ili vi povas aboni Litovan Stelon por la jaroj 1997 kaj 1998. Al ni mankas jarkolektoj 1970, 1971, 1972 kaj apartaj numeroj de 1973/1, 2, 5, 6, 9-12 kaj 1975/1-5, 7-12. Skribu al: Litova Stelo, pk. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. ********************************************************************* ARANGxOJ //////// Gxuu IJK-n! =========== La plej prestigxa junulara arangxo, la junulara kongreso IJK okazos inter 24-31 de julio 1997 en la itala urbo Assisi. Dum mankas ankoraux 5 monatoj al la 2-a itala IJK de la historio de nia movado, gxiaj cxefaj trajtoj cxiam pli fokusigxas. La celo de la Organiza Teamo estas revigligi la tradicion de la junularaj kongresoj de TEJO. Tiun cxi celo oni klopodos akiri per ricxa oferto kiun dum la kongreso la partoprenantoj povos gxui: preskaux luksa gastejo, la eksterordinaraj cxirkauxajxoj, la abunda programo kiu lasos spacon al amuzigxo, sed certe ne forgesigos la kongresan temon kaj la movadajn kunsidojn kaj prelegojn. Por tiuj, kiuj ne kontentigxos per ununura semajno, oni estas organizantaj kromajn spicajxojn: Ni antauxkongresos en Venezia (tri-nokta restado estos 120.000 Liroj (por A-landanoj) kaj 90.000 Liroj por B-Landanoj. Post la kongreso okazos en Blera, 80 kilometrojn norde de Romo, la 3- a Internacia Arkeologia Laborbrigado : dum unu semajno oni restados senpage (logxejo kaj mangxo!!!) kontraux laboro en antikva etruska vilagxo. Por la antaux- kaj postkongresoj rapidu aligxi, cxar estas limigitaj lokoj. Aligxilon petu de: Alessandro Amerio, via Cumiana, 45, I-10141 Torino, Italio. Tel.: +39-11-3854200 Fakso: +39/11/545731 Retadreso: a.amerio@forigu.agora.stm.it ********************************************************************* Kongresi en Kolombio ==================== Dum la dua Kolombia E-Kongreso, okazigita en Bogota inter la 9-a kaj 11-a de novembro, oni elektis la urbon Medejxino por gastigi la 3-an Kolombian Kongreson de la sabato 15-a gxis la lundo 17-a de novembro, 1997 (ni klarigas ke la lundo 17-a estos feria tago en Kolombio). Do, enmetu tiujn datojn en viajn planojn por viziti nian urbon la venontan jaron kaj partopreni la Kongreson !! inf: Luis Guillermo Restrepo Rivas lrestrer@forigu.eeppm.epm.com.co ********************************************************************* Sxoki obstinulojn... ==================== La Frusomera Renkontigxo Sxokanta Obstinulojn, FRESxO-97 okazos inter 22-26-a de junio en Elk, kaj dauxrigxas inter 26-29 en Olsztyn. Detalajn informojn petu cxe: Andrzej Gielert, ul. Murzykowskiego 22/27, Olsztyn, Polio. ********************************************************************* 2-a Euxropa Esperanto-Festivalo =============================== Budapest, 31. de julio - 06. auxgusto, 1997 Varia kultura kaj turisma programo. Cxeftemo: Komunikado en internaciaj organizoj. Aligxkotizo varias de 4 gxis 45 NLG laux landoj. Grupoj de 5 personoj ricevas rabaton. Logxado de 9 NLG/persone/nokte. Partoprenkotizo por la tuta semajno: (inkluzive logxadon, enirbiletojn al muzeoj, kostoj de urba trafiko, unutaga ekskurso al Szentendre) - logxado en dustelaj hoteloj: 370 NLG. - logxado en turistaj hoteloj: 138 NLG. Pliajn informojn, aligxilojn petu de Hungaria Esperanto-Asocio pk. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu ********************************************************************* 70-a kongreso de SAT ==================== SAT okazigos sian 70-an kongreson inter 02-09 de auxgusto en Augsburg, Germanio. La kongreso okazos en la sama ejo, la urbodomo, kie gxi okazis antaux 20 jaroj. Lauxkutime abundos ekskursoj, distrajxoj, turismajxoj, - kaj okazos ankaux la jarkunveno de SAT. Logxado: en diversaj ekleziaj institutoj (adekvataj prezoj ankaux por "homoj el landoj kun ekonomiaj malfacilajxoj"). Kongreskotizoj inter 46-206 DEM. Ekzistas lauxlanda rabato 30-50 % (laux B- kaj C-landa kategoriado). Pliajn informojn, aligxilojn oni povas peti cxe la centra adreso de SAT aux rekte cxe la organizanto: Hermann Schmid Waterloostr. 21, DE-86165 Augsburg, Germanio ********************************************************************* Flortagoj kun verdo =================== De la 19-a gxis la 23-a de majo 1997 okazos por la 13-a fojo la Flortagoj en urbo Tauberbischofsheim (Germanio). Oni povas partopreni en la Pentekosta Semajnfino (16-19.05.1997) en la postpentekosta semajno (19-23.05.1997), aux en ambaux periodoj. Pliaj detaloj cxe: B. Eichkorn, Romausring 20. DE-78050 VS-Villingen, Germanio ********************************************************************* Interinsula kongreso ==================== Sukcese pasis pasintjare la 1-a Interinsula Kongreso en la universitato de Antananarivo, Malagasio, kion partoprenis ankaux gastoj ecx el Francio, Svedio kaj Reunio. Post la kanzonado, kunsidoj, prelegoj, ekspozicioj ekskursoj oni decidis ripeti la arangxon ankaux en 1997. inf: H. B. ********************************************************************* Rekorda Internacia Festivalo en Wurzburg ======================================== 180 partoprenantoj el 19 nacioj diskutis dum la 13-a Internacia Festivalo pri "Popolaj kutimoj - popolaj tradicioj". Same vasta kaj bunta, kiel la nombro de partoprenantoj kaj nacioj estis la programo de la Internacia Festivalo, IF. Antaux- kaj posttagmeze oni povis elekti inter tri aux kvar samtempaj prelegoj, diskutoj kaj ekskursoj, en la bonege organizita Festivalo. Cxijaraj kulminoj estis bierseminario kaj vizito al bierfarejo kun gustumado, ekskurso al la pitoreska mezepoka "Rothenburg ob der Tauber" kaj la tradicia silvestra balo. La situo de la IF-ejo estis bonega, tute proksima al la malnova urbo, kiun oni kelkfoje vizitis, ekzemple por informigxi pri Conrad Wilhelm Roentgen, kiu tie trovis en 1895 la rentgenajn (aux iks-) radiojn, kiuj revoluciigis la medicinan diagnozon. Tiel multe IF placxas al la partoprenantoj, ke jam surloke aligxis pli ol 30 homoj por la 14-a IF en la dumiljara urbo Trier. Intertempe jam aligxis pli ol 50 personoj. Gxis la 31-a de marto aligxantoj gxuas specialan rabaton. Detalaj informoj cxe: Hans-Dieter Platz, Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio ********************************************************************* MOVADO ////// Kreado de vizagxo - gratulinde kaj pusx-inde ============================================ Kion la ekstera mondo scias pri Esperanto? Kian impreson oni ekhavas pri ni, unuafoje renkontante la ideon de Esperanto? - La imagxo de nia komunumo, nia "vizagxo" al la ekstera mondo multe dependas de la unua renkonto, kaj tion multe determinas la enhavo kaj aspekto de la unua informilo. La neceso de bonkvalita (kaj bonenhava) informilo levigxis jam antaux pluraj jaroj, sed la realigo bezonis multan, multan kaj pli multan laboron. En la fama (iama) oficejo de GEJ (Germana E-Junularo) en Bonn kun la gvido de Thomas Pusch teamo prenis la taskon laux la komisio de TEJO produkti informilojn kun unueca enhavo kaj en diversaj lingvoj: Esperanto? Kio estas tio? Komence estis ellaborita la centra E-lingva modelo kion oni tradukis al cx. 40 lingvoj (imagu la komputilajn problemojn pri presado de cxiuj specialaj literoj de tiuj lingvoj). Kvankam intertempe la estraro de GEJ nuligis la bonnan GEJ-oficejon, gxi tamen estis savita por TEJO, sed pasintjare la fondinto kaj motoro Thomas Pusch estis eljxetita el la oficejo... Por ne perdi la gxisnunajn rezultojn, li tamen decidis fini la projekton, kaj nun la preta serio estas dissendita al la 40 plej gravaj junularaj E-asocioj. La folioj sur cxiu lingvo montras unuecan aspekton, sed havas propran koloron (ekz. la germana: malhelflava, cxina: abrikota, rumana: malhelbruna ktp). T. Pusch ecx pensis pri la plua pasxo, kaj aldonis al cxiu lingvo ankaux la version sur blanka papero, ebliganta la multobligadon en ajna kvanto!). Bedauxrinde la TEJO-projekto devis esti finfarita jam de propra posxo. ("... TEJO-estraro pusxis min private dissendi la foliojn al vi je plej labora kaj sxpara vojo, sed TEJO pretas repagi nur parton(!) de la kosto de surpaperigo kaj afranko... 400 guldenojn por la dissendo mi devos pagi el propra monujo...") Ideo bona, realigo bona, ecx se sur kelkaj folioj trovigxas tajperaretoj. Nur bedauxrindas la elsxalto de la motoro... La kompleto estas tre bone utiligebla en ekspozicioj, informstandoj, en jxurnalistaj kontaktoj, kaj post la korekto de tajperaroj en vasta surloka varbado. Por ricevi la foliojn turnu vin al via junulara asocio, aux rekte al TEJO: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. L. S. ********************************************************************* 259 E-kasedoj... ================ La plej grandan kolekton de Esperantaj sonkasedoj versxajne havas s- ro Georgo Csullog, kiu jxus registris en sia kolekto la 259-an ricevitan kasedon! La kolektajxo estas rezulto de tutviva serioza kolekta laboro, kaj jam plurfoje helpis la sercx-laborojn por Eventoj aux por la budapesxta E-Fondajxo. En la kolektajxo trovigxas multaj rarajxoj, ne plu atingeblaj sonregistrajxoj - kaj lastatempe ankaux kompakt- diskoj. Por kontribui al la plia kompletigo de la arkivo, bonvenas ankaux via helpo. S-ro Csullog estas kontaktebla pere de nia redakcio, aux rekte cxe lia hejma adreso: Georgo Csullog, Mikszath K.. 34, H-5530 Veszto, Hungario ********************************************************************* TEJO en gvidaj organoj ====================== TEJO elektigxis por dua dujara periodo por la Konsila Komitato de la junulara fako de Konsilio de Euxropo kaj ankaux, unuafoje, por la Gvida Konsilio. En la Konsila Komitato estas reprezentitaj 25 junularaj organizoj. La Gvida Konsilio konsistas el 12 registaroj, 6 naciaj junularaj konsilioj kaj 6 internaciaj junularaj organizoj, inter kiuj por la periodo 1997-98 ankaux TEJO. TEJO-n en la pasinta periodo reprezentis Anna Ritamaki, komisiito de TEJO pri eksteraj rilatoj en Euxropo. Por la nuna periodo la taskon transprenas Ralf Frohlich, kiu akiris abundajn spertojn de internacia junulara kunlaboro estante ekde marto prezidanto de la nun sinmalfondanta organizo Euxropa Kunordiga Buroo de internaciaj junularaj organizoj. La Gvida Konsilio decidas pri aferoj de la junulara fako de Konsilio de Euxropo, cxefe pri la du Euxropaj Junularaj Centroj en Strassbourg kaj Budapest kaj la Euxropa Junulara Fondajxo, kiu disdonas monon por projektoj de internaciaj junularaj organizoj. Anna Ritamaki aritamak@forigu.ra.abo.fi ********************************************************************* La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". ********************************************************************* Varmaera balono - aerposxte =========================== 1. En decembro 1979 estis inauxgurita la unua "Esperanto-balono". Okaze de tiu evento Svisa E-societo eldonis memorigan koverton, afrankitan per la 90-centima zepelin-marko kaj kun la stampo "aerposxto varmaera balono HB-BEO ESPERANTO". La koverto surhavas ankaux la koloran bildon de la balono. Mi havas ankaux restkvanton de tiu eldono kaj pretas vendi la kovertojn favorpreze, nome 1 CHF po ekzemplero. 2. Samtempe estas ankoraux havebla la oficiala PTT-koverto, afrankita per la 70-centima marko, surhavanta la Esperanto-balonon kaj belan surpreson, kiun faris PTT. La eldontago estis la 21-a de februaro '79. Ankaux tiu koverto estas havebla je 1 CHF po ekzemplero. 3. Per la sama stampo ekzistas ankaux tre bela bildkarto, afrankita per la oficiala balonmarko de 21.2.79. Tiu memoriga karto estas havebla samloke, je la favora prezo de 1 CHF. La unika oferto valoras nur gxis la provizo estos elcxerpita. La mendojn akceptas F. Liechti, Wiesliacher 17, CH-8053 Zurich, Svisio. (Bonvolu aldoni afrankitan koverton adresitan al vi mem, aux 1 IRK). el SES informas 1/97 ********************************************************************* Nova Dialog' aperis =================== Post longa periodo da neapero nun pretigxis nova numero de Dialog', danke al la efika kunlaboro de areto da TEJO-aktivuloj. Dialog' estas la alekstera informbulteno de TEJO. Gxi ekestis en 1993, kiam mi konstatis ke kontrauxe al aliaj internaciaj junularaj organizoj TEJO ne havis iun novajxleteron por sendi al aliaj. Unu el la kialoj por tio, certe estis nia "lingva problemo" (!). Dum aliaj organizoj povas uzi samajn bultenojn interne kaj alekstere, ni havas internan laborlingvon nekomprenatan de la plejmulto de la ekstera mondo. La nova Dialog' aperas en tri lingvoj: angla, franca kaj hispana. Tio kompreneble estas kompromiso inter nia deziro je egaleca lingvopolitiko kaj praktikaj konsideroj. Jam la aperigo en nur tri lingvoj estis suficxe multe da laboro, kaj nur sukcesis pro la kunlaboremo kaj retligoj de multaj. Kiel kutime Dialog' enhavas mallongajn artikolojn pri kongresoj, seminarioj kaj aliaj okazajxoj en la junulara movado. Kontrauxe al antauxaj numeroj, la diversaj lingvoj nun aperas en apartaj kajeroj, kio plifaciligas la legadon kaj lasas pli da spaco por ilustrajxoj. Tamen estas ankoraux ne tute la ideala formo: restas spaco ankaux por viaj ideoj pri plibonigo. Alia afero baldaux farenda estas la pretigo de TTT-pagxoj kun sama enhavo kiel Dialog'. Miaflanke tiu tasko tamen devos atendi la finon de mia doktoriga tezo en aprilo... Sjoerd Bosga S.G.Bosga@forigu.ele.tue.nl P.S. Ekzempleroj de Dialog' estas mendeblaj cxe la CO de UEA/TEJO kaj cxe BonEJO. ********************************************************************* 18 % kresko en Gresillon ======================== En la Esperantista Kulturdomo (kastelo) en Gresillon, Francio la jaro 1996 estis sukcesa. La nombro de stagxanoj, vizitantoj en preskaux cxiuj periodoj estis pli alta ol antaux unu jaro, kaj vizitis la kastelon ankaux multaj eksterlandanoj. La jaro estis sukcesa ankaux el financa vidpunkto, la restad-enspezoj kreskis de 230 mil frankoj en 1995 al 272 mil, kio signifas 18 %-an kreskon. Estas jam riparitaj la dusxejoj kaj necesejoj de la 1-a etagxo, nun oni planas la samon ankaux por la 2-a etagxo. La planoj kaj projektoj por 1997 same estas esperigaj. Dauxre venas novaj informpetoj, estas pluraj jam fiksitaj arangxoj: Renkonto de Okcidenta E-Federacio (20.04.97), unusemajna Printempa Renkonto de Infanoj (12-19.04.97), somera stagxo (ekde 20-a de junio) ktp, kaj estas deziro okazigi ankaux 150 personan junularan renkontigxon de JEFO (Junulara Franca E-Organizo) - pri tio estas kelkaj problemoj, cxar la kastelo povas akcepti nur 90 personojn. La komitato, prizorganta la funkciigon de la kastelo planas reprodukti du videofilmojn, prezentantaj la vivon en Gresillon, kaj krome acxeti novan fotokopiilon. Adreso por rektaj kontaktoj kaj informoj: Esperantista Kulturdomo, Gresillon, F-49150 Bauge, Francio Tel: +33-41891034 ********************************************************************* Rezolucio de REK '97 ==================== Ni, partoprenintoj de Rusia Esperantista Kongreso en Moskvo (31.01- 02.02.1997), - pridiskutinte la cxeftemon "Patroj kaj filoj en la nuna Esperantujo", - konsiderante ke la problemo estas ekstreme grava por ambaux generacioj, - emfazante kreskon de la juna esperantistaro danke al sindona laboro de multaj spertaj aktivuloj, - konstatante naturan divergxon inter la interesoj de la nova generacio kaj la planojn de funkcianta REU, konkludas: 1. E-vivo de pli juna generacio evoluas en vojo digna al la tradicioj de la landa E-movado; 2. lingvonivelo kaj kompreno de la interna ideo en vicoj de junaj esperantistoj bezonas plian altigon; 3. la menciitaj mankoj kaj la nomitaj intergeneraciaj diferencoj neniel malhelpas normalan kunekzistadon, kunlaboradon kaj plej bonan amikecon en la landa E-medio; 4. kiom ajn da E-organizoj funkciu en la lando, oni neniam forgesu, ke la movada celo estas komuna kaj pro tio cxiuj miskomprenoj, kvereletoj, ofendetoj kaj misagoj devas esti solvataj kune, pace kaj amikeme; 5. por pli efika evoluo de juna generacio kaj intergeneracia amikigxo estas rekomendate krei planon de komunaj arangxoj kun la programo utila kaj interesa por cxiuj, sendepende de la agxo; 6. pli agxaj esperantistoj neniam grumblu pri bruemo, kantemo, dancemo ktp. de la juna generacio; 7. la "filoj" neniam moku la "patrojn" pro troa postulemo, ronkemo, nostalgio pri la pasintaj tempoj ktp. Ni vivu kaj laboru frate! ********************************************************************* La "Kolekto aprobita" reaperos ============================== Responde al la alvokoj en kelkaj gazetoj (vidu ekz. Eventoj 085), pliaj gxis nun nekonataj inkunabloj nin atingis. Danke al divers- flanka helpo ni do povis kolekti 115 pecojn el la 118 inkunabloj tiel, ke el cxi antikvaj memorindajxoj nun restas fantomaj nur 3 pecoj. Post felicxa fin-kompilado de tiuj 115 pecoj raregaj, venis la propono por kompletigi nian "ludovikologian dokumentaron", aperigi ankaux la tuton de la fama "Kolekto Esperanta aprobita de Zamenhof", cxar ankaux ties titoloj estas por ni nemalhaveblaj fosilioj el tiu jam fora tempo, kiam nia lingvo gxermis kaj enradikigxis. Ni do antauxvidas 5 pliajn volumojn en la ludovikologia serio (LD 20- 24). Por tiu kolekto ni bezonas la unuajn (!) eldonojn aperintajn en la kolekto Aprobita. kiu posedas tiujn materialojn, bv. sin turni al mia konstanta helpanto: s-ro Reinhard Haupenthal, Schulstr. 30, DE- 66133 Saarbrucken, Germanio. Tel/fakso: +49-681-816713 Ito Kanzi ********************************************************************* INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Internacia Konkurso pri Modela E-parolo --------------------------------------- Ankaux cxi jare gxin organizas laborkomisiono de ILEI pri lernejaj konkursoj. Konkursi rajtas E-lernantoj de 15 gxis 19 jaroj. Cxiuj instruistoj, kies lernantoj deziras partopreni en la konkurso, informu la organizanton, prof. Ivan Bekavac-Basicx (Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio). Pedagogia kalendaro ------------------- Ankaux cxi jare ILEI preparas kalendaron de diversaj pedagogiaj arangxoj. La organizantoj bonvolu gxis la 20-a de februaro sendi informojn pri la arangxo al la kompilanto, sekretario de ILEI. Cxiuj kontribuantoj ricevos tutan kalendaron. Alvoko al diplomitaj pedagogoj ------------------------------ ILEI siatempe organizis Internacian pedagogian ekzamenon kiun sukcese trapasis pluraj dekoj da E-instruantoj (diplomitaj internaciaj pedagogoj de E-o). Estus interese scii, kiel ili hodiaux utiligas la akiritajn sciojn. La posedantoj de la ekzameno bonvolu anoncigxi cxe la sekretario de ILEI: Marija Belosxevicx Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio Rete: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr ********************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Ankaux vi varbu por 1 %! ------------------------ Dauxre ni atendas vian sinanoncon por disvastigi la flugfoliojn por varbi la 1 %-an imposton. Vi povas ankaux telefone (!) mendi deziratan stokon de folioj. Tel: 282-88-85. Gazetabona-servo ---------------- Pere de la nova gazetabona servo de Co-Soft Bt (Attila Kovacs) gxis nun abonis 17 homoj por 25 gazetoj , inter ili: Esperanto, Monato, Juna Amiko, Kontakto, LKK, La Jaro, Scienca Revuo kaj Eventoj. La abonservo dauxre funkcias, vi povas ankaux nun ekaboni diversajn gazetojn! Sakk es eszperanto ------------------ Az elozo szammal egyutt kuldott Hungara Pagxo elso oldalan a "Sakk es eszperanto" c. cikkbol kimaradt a varos neve. Az unnepseg Szekszardon tortent. Elnezest kerek mindenkitol. - Nemeth Jozsef, a Hungaraj Pagxoj szerkesztoje ********************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Sukceso de la E-Redakcio de Pola Radio ====================================== Laux la fina kalkulo de la statistiko de leteroj, kiuj venis al la Eksterlanda Fako de Pola Radio, montrigxas ke la unuaj redakcioj ricevis la jenan kvanton da korespondajxoj: 1. Esperanto-Redakcio 2760 2. Germana Redakcio 1904 3. Angla Redakcio 995 4. Belorusa Redakcio 898 Temas pri kvanto de leteroj alvenintaj dum la tuta jaro 1996. En la statistiko de raportoj (pri la programo, pri la kvalito) la unuopaj redakcioj ricevis: 1. Germana Redakcio 6132 2. Esperanto-Redakcio 5083 3. Belorusa Redakcio 4481 4. Angla Redakcio 1352 La bona rezulto de la E-Redakcio estas sekvo de bona kunlaborado kun auxskultantoj, subteno flanke de AERA kaj instalo de TTT-pagxoj en la reto kun elektitaj tekstoj de la E-elsendoj, kion prizorgas Pejno Simono. Al cxiuj kontribuintoj la E-Redakcio tutkore dankas kaj esperas pri same efika kunlaborado en la 1997-a jaro. Novan program-informilon por 1997 pri la E-elsendoj oni povas ricevi cxe la kutima adreso: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00977 Varsovio, pk 46, Polio ********************************************************************* KONKURSO //////// Poentokolekta konkurso ====================== El 18 landoj sencxese alvenas respondoj por la konkursoj de ILEI. Post la tria "matcxo" ni denove prezentas la pinton de la listo: 1. Denke Peter, HU 60,5 2. Molnar Monika, HU 59,5 Dumoluin Janine, FR 59,5 4. Pyhala Raita, FI 57,5 Masiukas Aleksas, RU 57,5 6. Olsen Estera NO, 57,0 Kiel ni jam anoncis, la organizanto Geza Kurucz havas Internet- konekton: bjg@forigu.mail.datanet.hu Kiom eble plej multaj aligxu, resendu solvojn de la taskofolioj, ecx se gxis nun ne faris tion. Ne forgesu, ke oni povas IAM AJN ekpartopreni la konkurson. ********************************************************************* LETEROJ /////// Korektoj pri E-KD ----------------- Mi volas nur aldoni du korektojn al la artikolo pri la disko Esperanto en numero 115: Kvankam s-ro Petar Todorov kunlaboris pri la arangxado de la afero, pri la efektiva sonregistrado en Sofio okupigxis s-ino Veneta Baleva kaj s-ro Kiril Popov, respektive sekretario kaj prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. Mia mencio al la pentristo El Bosco estis tute erara, laux rimarkigo de iuj samideanoj. Ne temas pri hispana pentristo, sed flandra (brabanta?) pentristo, nome Hieronymus Bosch (1450-1516). Marcos Cruz Hispana E-Federacio mcm@forigu.arrakis.es ********************************************************************* Kara Redaktoro! En via lasta numero de Eventoj vi ne finis la anekdoton sub Movada Humuro. Kial tiu malfruinto venis malfrue? Li ne povis pusxi sin tra la hordo da homoj ekstere - la jxurnalistoj, la medicinistoj, la obstetritikistoj, seksologoj, feministoj, ecx la polico! Ili venis amase, kiam la instruisto anoncis, ke "la patro naskis infanon". Tio estis medicina sukceso neniam (laux mia supozo) antauxe atingita. Sed eble gxi povus okazi nur inter esperantistoj! Eble tiu patro oferis sin pro nia sankta sankta afero. Mi volonte faros fotojn pri li. Kie li logxas? Kia infano? Cxu lia edzino helpis iel? Will Green ********************************************************************* La plej gravaj E-libroj? ------------------------ Mia respondo al la demando en Eventoj 113-114, p.11.: "La 10 plej gravaj E-libroj, por igxi perfekta esperantisto:" 1. Zamenhof: Originala verkaro 2. Sxirjaev: Plena verkaro (3-a volumo aperos en 1997.) 3. Forge: Mr. Tot acxetas mil okulojn 4. Sxtimec: Terra 5. Doko: Rakontoj prapatraj 6. Meye: La longa vojo 7. Szathmari: Vojagxo al Kazohinio 8. Laux Sxe: Kamelo Sxjangzi 9. Sienkiewicz: Quo vadis (tr. Zamenhof) 10. Busch: Maks kaj Moritz (tr. Zamenhof) Mag. Walter Klag, Auxstrio Rim: Ni atendas ankaux alies opiniojn. - La red. ********************************************************************* ANONCETOJ ///////// - Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj! - Judita Schiller kaj Balazs Wacha ekde nun estas kontakteblaj ankaux pertelefone: +36-1-2421156 * * * Germanaj abonantoj! Por pagi la abonkotizon al Eventoj estas ebleco uzi la sistemon de auxtomata transkontigo (Einzugsverfahren). Se vi konsentas pri gxi, por ricevi konkretajn informojn bv. kontakti nian peranton Alfred Schubert skribe (Pf. 1539. D-82355 Weilheim) aux telefone: 08809/757. Dankon! La red. * * * Tiu, kiu povas kaj volas skribi du-, tri- aux kvarpagxan artikolon pri la temo "Kial mi estas esperantisto" aux "Miaj travivajxoj en Esperantujo" por esti ero de artikolara libro, kies auxtoroj estos E- istoj el cxirkaux 40 landoj, bonvolu skribi al mi pri tio. Pekim Vaz, Caixa postal 182, Belem-PA, BR-66017-970, Brazilio. * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * Cxiuj niaj geamikoj estas kore bonvenaj cxe ni en Perpignan por nia geedzigxo, kion vole-nevole ni devas denove prokrasti al la sekva jarduono. Vi povas kontakti nin telefone: +33-468660607, sed pli certe per letere: Jerzy Ruszkiewicz kaj Anna Szasz-Sasse, Mas Llaro, Route de Canet, F-66000 Perpignan, Francio. * * * Londona E-diservo cxiun duan dimancxon de la monato je la 15.15 horo! Hinde St Methodist church, London, W1. Informoj: Joan Dawson, tel: 0181-4279596 * * * David MacGill (Dacxjo) 1915-1996. Naskigxis en Skotlando. Vivis en Nov-Zelando 1921-1977, Japanio gxis 1993. E-istigxis cx. 1935. Eduka oficisto de NZEA dum multaj jaroj gxis 1973. Produktinto de deko da sonbend-kursoj kaj programoj en E-o, delegito de UEA pri budhismo kaj vegetarismo tra kvardeko da jaroj. Iniciatinto de kvar generacioj de esperantistoj ene de la familio. **************************************************************** INTERESE //////// Lingvotrejnado en entreprenoj de Francio ======================================== Pariza komerca cxambro enketis en septembro '95 cxe la malgrandaj kaj mezaj entreprenoj (de 1 gxis 49 dungitoj) por informigxi, kiom da mono ili planas investi por lingvotrejnado. Se 70 % pretis investi en 1990 kaj 13 % en 1994, nun restas 7 %, kiuj pretas dedicxi monon al lingvotrejnado! Brita instituto (British Tourist Authority) enketis cxe grandaj firmaoj kun pli ol 500 dungitoj: konstatigxis, ke cxiuj (el la ducento de pridemanditoj) liveras kursojn pri la angla kaj pagas por ili... Konstatigxis, ke 86,7 % de la dungitoj, kiuj hodiaux profitas el tiuj kursoj, estas kadruloj, do respondeculoj. 61 % ne planas trejnigi pli dum la venontaj du jaroj, 20 % planas trejnigi pli pro la internaciigo de la firmao aux cxar la angla farigxos la laborlingvo. Sed 19 % planas investi malpli, cxar la dungitaro jam estas dungita pro siaj scioj en la angla (40 %), cxar mankas mono (31,3 %), cxar ili havas aliajn prioritatojn (22,4 %). Tiuj lastaj konstatoj maltrankviligas la multnombrajn entreprenojn, kiuj ekestis kaj ricxigxas pro lingvostagxoj en entreprenoj kaj riskas perdi sian merkaton. Aldonigxas nova legxo, kiu pli rigore kontrolas la kapablon, la financojn kaj la seriozecon de tiuj entreprenoj. Renee Triolle **************************************************************** Trompa instruado de la portugala lingvo ======================================= Ofte rakontata anekdoto temas pri malica trompo farita kontraux nesuspektanta viro, kiu pagis al privata instruanto por ricevi lecionojn pri la portugala lingvo, sed anstatatuxe akiris scion de la hispana! Jen kiel okazis tiu misajxo: En Berlino estis komercisto, kiu planis entrepreni negocvojagxon el Brazilio. Pro tio li volis lerni paroli la portugalan lingvon. Per publikigo de anonco en gazeto li esperis trovi iun, kiu donos al li la bezonatajn lingvolecionojn. Respondis al la peto en la gazeto juna studento el unu el la hispanamerikaj landoj. Tiu efektive ne sciis la portugalan, sed ne havante skrupulojn pri tio, li instruis al la germano sian gepatran lingvon, la hispanan. La diligenta lernanto neniam suspektis, ke li estas trompata de tiu ruza instruanto. Nur post kiam li alvenis en Brazilion, li konstatis, ke li akiris bonan scion de la hispana. Cxar mi auxdis kaj legis plurajn fojojn pli-malpli la saman rakonton, mi tre scivolas pri gxia origino. Cxu estas atestebla vera okazintajxo, kiam iu estis tiel trompita pri la instruado de la hispana lingvo anstataux la portugala? Cxu eble brazilaj legantoj de tiu cxi artikolo povos jxeti iom da lumo sur gxian historion? Cxu ekzistas ankaux aliaj versioj? Bernard Golden, Damjanich u. 1/C, HU-8200 Veszprem, Hungario **************************************************************** MOVADA HUMURO ///////////// Virino en geedza konsultejo: ============================ - Imagu, sinjoro doktoro, mi revenis neatendite de Esperanto-kurso, cxar nia instruisto estis malsana kaj en la dormocxambro mi trovis kun edzo nekonatan virinon en mia nokta cxemizo. - Cxu vi supozas, ke fremda virino antaux via edzo povas aperi nuda? * * * Sekreta plagiato ================ Edzino legas la "Sekretajn Sonetojn". Subite sxi turnigxas al sia edzo: - Johano, imagu, tiu Peter Peneter kuragxis enmeti ankaux la soneton, kiun vi skribis al mi antaux du jaroj!.. * * * Onta sperta esperantisto ======================== En la intensa E-o kurso, post du monatoj la instruisto intencas trovi tauxgajn korespondantojn por la kursanoj. Li demandas junan kursaninon: - Frauxlino Marinja, cxu vi havas ian hobion, cxu vi kolektas ion? - Jes, miajn unuajn seksajn spertojn... * * * Tragedio ======== La plej mallonga gxisnuna versforma kvinakta tragedio en Esperanto: Li kaj sxi: Kongreso... Li: Kareso... Sxi: Permeso... Li: Promeso... (Li foriras) Sxi: Forgeso... (Sxi ploras) Katelina Halo el La Brita E-isto 933 **************************************************************** EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X =================================================== A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Megjelenik kethetente. Nyomas: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. **************************************************************** **************************************************************** SUPLEMENTO """""""""" Romanoj originale verkitaj en Esperanto ======================================= Jen listo de la romanoj menciitaj en la anonima bibliografio cxe la fino de la libro "Pigre pasas la nokto" (1992). Por la periodo gxis 1980 gxi kongruas kun la bibliografio farita de Reinhard Haupenthal en "Vereco, distro, stilo: romanoj en Esperanto" de William Auld, escepte de tio, ke gxi havas 7 aldonojn, signitajn cxi tie per "+". * * * 1907 Vallienne - Kastelo de Prelongo 1908 Vallienne - Cxu li? 1912 Luyken - Pauxlo Debenham 1913 Luyken - Mirinda amo 1915 Tagulo - Nova sento 1918 Sinnotte - Lilio 1920 Argus - Pro kio? 1922 Luyken - Stranga heredajxo 1923 Bulthuis - Idoj de Orfeo 1923 Forge - Abismoj 1923 Sentis - Blua kardo 1924 Forge - Saltego trans jarmiloj 1924 Luyken - Pro Isxtar 1925 Baghy - Viktimoj 1926 Bulthuis - Jozef kaj la edzino de Potifar 1927 Jung - Landoj de l' fantazio 1928 Bulthuis - La vila mano 1930 Baghy - Hura! 1930 + Engholm - Al Torento 1930 Schwartz - Anni kaj Montmartre 1931 Baghy - Printempo en la auxtuno 1931 Forge - Mr Tot acxetas mil okulojn 1932 Boatman - La nekonata konato 1932 Engholm - Homoj sur la tero 1933 Baghy - Pauxlo Paal (Verdaj Donkihotoj) 1933 Baghy - Sur sanga tero 1933 Varankin - Metropoliteno 1934 + Adamson - Auli 1934 Engholm - Infanoj en Torento 1934 Weinhengst - Tur-strato 4 1935 Meye - La longa vojo 1936 Emba - Maria kaj la grupo 1936 Bartelmes - Juneca ardo 1937 Baghy - La verda koro 1938 Bartelmes - Vartejoj 1938 Bulthuis - Inferio 1939 Engholm - Junuloj en Torento 1945 Egerrup - D-ro Dorner 1946 Engholm - Vivo vokas 1946 + Munns - Londonanidoj 1949 Sayers - Invito al cxielo 1950 Rossetti - Kredu min, sinjorino! 1958 Szathmari - Vojagxo al Kazohinio 1958 Szilagyi - Mistero minora 1959 Zivanovic - La sonorilo de Bled 1960 + Linton - Kanako el Kananam 1963 Ribillard - Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud 1963 Schwartz - Kiel akvo de l' rivero 1975 Lorjak - Neologisme 1976 + Lorjak - Transe 1976 + Miyamoto - Naskitaj sur la ruino 1976 + Oka - Matenruxgo; la juneco en la tridekaj jaroj 1976 Valano - Cxu vi kuiras cxine? 1977 Rosbach - Fiancxo de l' sorto 1978 Francis - La granda kaldrono 1978 Lorjak - Retoj 1978 Valano - Cxu li bremsis suficxe? 1979 Boatman - Kara diablino 1980 Valano - Cxu li venis trakosme? 1981 Lorjak - Regulus 1981 Picx - La Litomisxla tombejo 1982 Balano - Cxu sxi mortu tra-fike? 1982 Francis - Misio sen alveno 1982 Nemere - La fermita urbo 1982 Valano - Cxu ni kunvenis vane? 1983 Dorval - Jahto veturas for... kaj veturigas la morton 1983 Nemere - La blinda birdo 1983 Nemere - Sur kampo granita 1983 Picx - La mortsonorilo de Chamblay 1984 Lorjak - Euxlalia 1984 Modest - Maja pluvo 1984 Nemere - Febro 1984 Nemere - La monto 1984 Sxtimec - Ombro sur interna pejzagxo 1984 Tofalvi/Knichal - Kiuj semas plorante... 1985 Nemere - La alta akvo 1985 Valano - Ili kaptis Elzan! 1986 Lorjak - Mariagnes 1986 Tavanti - Varmas en Romo 1987 Dorval/Declerk - Kazinski venas tro malfrue 1987 Knichal - Adiaux, Kuzko! 1987 Larbar - Karuseloj 1987 Nemere - Sercxu mian songxon 1987 Nemere - Terra 1987 Picx - Klacxejo 1987 Steele - Sed nur fragmento 1987 Vaha - Adolesko 1988 Austin - Vojagxoj finigxas, amantoj kunigxas 1988 Bubenic - Sub cirkotendo 1988 Dorval/Declerk - Nigra magio 1988 Sergxo Elgo - Sxia lasta posxtkarto 1988 Moirand - Murdo en Esperantujo 1988 Nemere - Dum vi estis kun ni 1988 Nemere - Vivi estas dangxere 1989 Austin - Insulo de revoj 1989 Lorjak - Kromosomoj 1989 Nemere - Vi povas morti nur dufoje 1990 Dorval - Urd Hadda murdita! 1990 Matthias - Fajron sentas mi interne 1990 Tavanti/Ertl - Tiu Toskana Septembro 1991 Rosbach - Unumane 1992 Nemere - Pigre pasas la nokto * * * Jen aliaj libroj eble aldonindaj al pli plena aux aktuala bibliografio. ----------------------------------------------------------------------- 1912 Merchant- Tri Angloj alilande 1913 Saharov - Superforta ambicio 1930 Sturmer - Por recenzo! 1931 Merchant - Kompatinda Klem 1948 Lindquist - Ferio kun la morto 1965 Sxvarc - Maskerado cxirkaux la morto 1967 Ekstrom - Brilo de Fantomo 1980 Lopez - Doktoro Bovoro 1981 Vinar - La skandalo pro Jozefo 1984 Miyamoto - La morta suito 1986 Menga - La sxuisto de Gwidel 1990 Kuroda - Animo drivas 1991 Vinko Osxlak - Jen la sablo el mia klepsidro 1992 Sergxo Elgo - La nokto de la ezoko 1993 Bronsxtejn - Oni ne pafas en Jamburg 1993 Sxirjaev - La nova vivo (192?) 1995 Sxirjaev - Sen titolo (1904) 1996 Sxtimec - Tena * * * Auxtoroj -------- Argus = Friedrich Wilhelm ELLERSIEK (1880- ) Balano = Claude PIRON (1931- ) Bartelmes = Norbert BARTHELMESS (1897- ) Emba = BARANYAI Imre (1902-1961) Forge = Jean Forge = Jan FETHKE (1903- ) Lorjak = Jacques-Louis MAHE; (1912-1992) Modest = Julian MODEST Sergxo Elgo = Georges LAGRANGE Tagulo = H. B. HYAMS (-1960) Vaha = Balazs WACHA Valano = Claude PIRON (1931-) * * * Bonvole informu min pri eraroj kaj mankoj! Edmund GRIMLEY EVANS St. John's College, Cambridge, CB2 1TP Britio Rete: etg10@forigu.cam.ac.uk Fonto: http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/romanoj.html ********************************************************************* ********************************************************************* Informkampanjo de TEJO kaj Eurokka pri Vinilkosmo Kompil' volumo 2 ================================================================== Karaj, Ni rekte alskribas vin, sed efektive volas atingi laux eble plej multajn esperantistojn kiuj volas dedicxi iom da sia tempo al tiu cxi kampanjo. Do ne hezitu transdoni tiun cxi leteron al aliaj homoj. Kiel kunlaborantoj tre bonvenas tiuj kun retposxta adreso. Sed precipe en landoj kun malmulte da rete atingeblaj esperantistoj ne hezitu kontakti min ankaux neretuloj. Ni dissendas tiun cxi leteron ankaux rete al multaj homoj. La celo ------- En la pasinta somero aperis la nova disko Vinilkosmo Kompil' Volumo 2. TEJO kaj Eurokka ricevis subvencion de la Euxropa Junulara Fondajxo por produkti gxin, kaj diskonigi gxin en ekster-Esperantujo. Por cxi-lasta celo, ni sercxas kunlaborantojn en cxiuj landoj de Euxropo kaj ankaux ekster gxi. La disko -------- Vinilkosmo Kompil' Volumo 2 estas, same kiel la unua volumo, kolekto de tre diversaj muzikpecoj en Esperanto. Kelkaj partoprenantoj estas esperantistaj grupoj, aliaj estas `krokodilaj' grupoj kiuj prezentas unu el siaj kantoj en Esperanta traduko. La disko estas unika pro tio, ke gxi entenas kantojn el tre diversaj landoj (kiel Svedio, Rusio, Francio, Brazilio kaj pluraj afrikaj landoj) kaj tial ni opinias, ke gxi meritas la atenton de la ne-Esperantiaj amaskomunikiloj. Gxi aperas sur kompaktdisko (KD) kaj sur muzikkasedo. La projekto ----------- Kunlaborantoj en la projekto sendos aux faksos leterojn al radiostacioj kaj muzikrevuoj en sia lando aux regiono kun informoj pri la kompilajxo kaj kun oferto de senpaga ekzemplero. Al tiuj radiostacioj kaj revuoj kiuj pozitive respondos, ni sendos la diskon. Partoprenu! ----------- 1. Anoncu vin cxe la kunordiganto de la projekto: Jeroen Balkenende c/o Drasnarova, Slavickova 21, CZ-16000 Praha-6 Cxehio. Rete: jeroen@forigu.lorentz.leidenuniv.nl Fakso: +42-2-803608 Li informos vin, cxu jam ekzistas kunlaboranto en via lando, kaj povas eventuale proponi ke vi laboru en iu specifa regiono. Necesas unue anonci vin cxe la kunordiganto por ricevi kompenson de viaj kostoj. 2. Sercxu adresojn de radiostacioj kaj muzikrevuoj en via lando aux regiono. Tiajn adresojn vi povas trovi eble en via loka biblioteko, aux telefonante rekte al la radiostacioj. Antauxaj spertoj montras, ke plej sukcese estas kontakti malgrandskalajn radiostaciojn/revuojn. Ni ne nepre havas ambicion kovri tutan Euxropon. 3. Sendu la liston de adresatoj al la kunordiganto. Surbaze de la listo, vi interkonsentos pri la rekompenco de la kostoj pro sendado aux faksado de leteroj. Pro praktikaj kialoj ni rekompencos viajn kostojn per ekzempleroj de Vinilkosmo Kompil' (KD aux kasedo, volumo 1 aux 2), kiujn vi povos vendi por rehavi vian monon. Alia ebleco estas, ke vi petu vian lokan aux landan Esperanto-organizon cxu gxi povas disponigo iom da mono por kovri cxi tiujn kostojn. 4. Petu vian lokan aux landan Esperanto-organizon, cxu vi povas uzi gxian oficialan leterpaperon. Tia leterpapero ja donas bonan impreson, kaj samtempe indikas al la ricevantoj, kie ili povas ekhavi pli da informoj pri Esperanto. 5. Verku leteron pri Vinilkosmo Kompil' en via nacia lingvo, celatan al la radiostacioj aux muzikrevuoj (ekzempla letero trovigxas cxi- sube). Depende de via kuragxo kaj energio, vi eventuale povas antaux aux post la sendado de la letero kontakti la respondeculojn por demandi, cxu via letero alvenis, kaj cxu ili interesigxas pri la oferto. 6. Se venas pozitiva respondo de unu el la alsenditoj, verku leteron por akompani la diskon. Se vi havis kontakton kun iu respondeculo, vi povas referenci al tio en la letero. Petu, ke oni informu vin, kaze se oni elsendos kanton el la disko aux iel mencios gxin. 7. Sendu aux (prefere) faksu la leteron al Eurokka, kun la posxta adreso de la instanco al kiu ni sendu la diskon. Eurokka rekte sendos la diskon kune kun via letero. 8. Informu la kunordiganton pri viaj sukcesoj (kie aperis artikoloj, kiun kanton oni elsendis ktp). Ankaux pruviloj kiel kopioj de artikoloj estas tre bonvenaj. Atendante viajn reagojn, kore salutas Jeroen Balkenende gxenerala sekretario de TEJO. Rim: TEJO = Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, la junulara sekcio cxe Universala Esperanto-Asocio. Eurokka = Faka Sekcio de TEJO * * * Ekzempla letero --------------- La celo de la ekzempla letero estas doni al vi ideojn, kion skribi. Vi povas traduki gxin aux partojn de gxi, sed vi povas verki ankaux ion tute alian. Plej gravas, ke vi verku leteron, kiu estas tauxga por la homoj al kiuj vi sendos gxin, kaj tion vi mem povas plej bone pritaksi. Rokmuziko en Esperanto ---------------------- Vinilkosmo, diskoeldonejo, kiu specialigxas pri distribuado de muziko en Esperanto, anoncis la aperigon de la dua volumo de "Vinilkosmo Kompil'", sia kompilajxo sur KD de diversaj artistoj kaj diversaj muzikstiloj. Kiel la unua volumo, la dua entenas muzikajxojn de diversaj grupoj kaj muzikistoj de Brazilio, Slovakio, Francio, Svedio, Afriko... de la tuta mondo, fakte. La stiloj en la 19 muzikajxoj varias de pop- gxis punk- kaj rap-. La diskeldonejon Vinilkosmo fondis Eurokka (bazita en Francio) por helpi al muzikgrupoj, kiuj kantas en Esperanto registri kaj distribui sian muzikon. Eurokka ankaux publikigas "Rok-gazet'-on", Esperantlingvan revuon pri rokmuziko en Esperanto. Kelkaj el la grupoj sur la disko estas "esperantistaj" grupoj, kiuj jam estas tre konataj inter Esperanto-parolantoj; aliaj, kiuj estas pli konataj kantante en aliaj lingvoj, registris kanton en Esperanto speciale por cxi tiu disko. Kelkaj recenzaj ekzempleroj de Vinilkosmo Kompil' estas disponeblaj. Se vi deziras ricevi ekzempleron, bonvolu kontakti min je la adresoj indikitaj sube. La internacia lingvo Esperanto publikigxis en 1887 de D-ro Zamenhof kiu celis, ke internacia komunikado estu pli facila, pli justa kaj pli atingebla por cxiuj homoj. Estas neeble precize estimi la nombron de homoj kiuj parolas Esperanton nuntempe, sed kredeble milionoj da homoj lernis la lingvon iagrade, proksimume 100.000 uzas gxin regule, 10.000 parolas gxin kvazaux "denaske" kaj 1000 uzas gxin kiel unuan lingvon aux laborlingvon en sia hejmo aux laborejo. Informoj pri Vinilkosmo kaj Esperanto-muziko gxenerale haveblas (anglalingve) en la TutTera Teksajxo [angle: World Wide Web: http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/vk.html * * * Se en via nacia lingvo ekzistas TTT-pagxo pri Esperanto, indiku ankaux tion. Al la fino metu vian adreson, telefon- kaj faksnumeron kaj retadreson. * * * Ne forgesu! Kunordiganto de la projekto: Jeroen Balkenende c/o Drasnarova Slavickova 21, CZ-16000 Praha-6 Cxehio. Rete: jeroen@forigu.lorentz.leidenuniv.nl fakso: +42-2-803608 ********************************************************************* -- FINO --