Retposxta versio de Eventoj 117 - 1/januaro '97 *********************************************** Esperanto en 1996 ================= En 1996 estis speciale fruktodonaj rilatoj inter esperantistoj kaj internaciaj organizajxoj. Iuj kredis vidi la komencon de nova epoko en la rilatoj kun Unesko. Esperantistoj partoprenis kaj en la junulara konferenco de Unesko kaj en gxia gxenerala konferenco de NRO-oj, kaj Esperanto rolis en kelkaj referajxoj dum la Konferenco pri Lingvo kaj Komunikado, kunauxspiciita de Unesko, pri la temo "Lingvoj kaj tutmonda edukado". Eminentuloj de Unesko kaj UN partoprenis apud specialistoj pri lingvaj rajtoj kaj lingvopolitiko ankaux en la Nitobe-seminario, seminario organizita kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago pri la temo "Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio". Cxi tiu seminario estis omagxo al la historia vizito de d-ro Nitobe Inazo, asista gxenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, al la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en la sama urbo precize 75 jarojn pli frue. (La tre favora raporto de Nitobe ne kondukis en tiu epoko al subteno de Esperanto fare de la Ligo de Nacioj cxefe pro la kontrauxstaro de la franca registaro.) Esperantistoj kontribuis ankaux al la Monda Konferenco pri Lingvaj Rajtoj, iniciatita de la verkista organizajxo PEN Internacia, kie ili povis atentigi, ke Lingvaj Rajtoj aplikigxu ankaux al la multaj lingvoj sen teritorio. La Esperanto-movadon karakterizas granda diverseco en la celoj kaj opinioj de gxiaj subtenantoj, sed okazis en 1996 tre sukcesa provo resumi gxiajn principojn en konciza dokumento. La "Manifesto de Prago", kiu trovis la aprobon de jam miloj da esperantistoj, priskribas la celojn de la Esperanto-movado sub la titoloj Demokratio, Transnacia edukado, Pedagogia efikeco, Plurlingveco, Lingvaj rajtoj, Lingva diverseco, kaj Homa emancipigxo. Oni invitas al cxiu unuopa organizajxo kaj homo aligxi al la strebado. La teksto de la Manifesto de Prago estas tradukita al diversaj naciaj lingvoj kaj diskonigita tra la landaj Esperanto-asocioj kaj la komputila reto. En 1996 plu kreskis la nombro de membroj de la Euxropa Parlamento, kiuj subtenas eventualan uzadon de Esperanto por helpi al solvado de la lingva problemaro en Euxropa Unio. Esprimis sian subtenon jam 85 el la 626 deputitoj. En pluraj universitatoj komencigxis novaj kursoj pri Esperanto. Esperanton oni instruis la unuan fojon en la Universitatoj de Valencio kaj Havano, en Sieno (Italio) oni starigis universitatan kurson pri Esperanto cxefe por instruistoj en italaj lernejoj, kaj la Esperanto- fako de la Universitato ELTE en Budapesxto ofertis, jam la trian fojon, sian trijaran internacian korespondan kurson pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiu pretigos siajn studentojn por posta doktorigxo. La pli ol 3000 partoprenantoj de la cxi-jara Universala Kongreso de Esperanto, en Prago en julio, havis sian propran "kongresan universitaton" kun prelegoj pri diversaj sciencaj fakoj. Cxi-jare oni unuafoje bonvenigis nobelpremiiton inter la prelegantoj: Reinhard Selten, kiu ricevis nobelpremion pro ekonomio en 1994, prelegis popularige pri sia propra fako ludoteorio. Poste li gvidis okhoran kurson pri ludoteorio, kiun kunorganizis Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). AIS, kiu festis en 1995 kaj sian 10-jarigxon kaj la aligxon de la 1000-a membro de sia Internacia Scienca Kolegio, celas per Esperanto plibonigi la internacian sciencan komunikadon. Gxiajn celojn aprobas interalie Mihail Gorbacxov, kiu en septembro cxijare anoncis sian kunlaboron kiel honora profesoro. Krom la tre sukcesa Universala Kongreso en Prago oni povas aparte mencii el la centoj da Esperanto-renkontigxoj en 1996 - de skisemajnfinoj en Svisio gxis studsesioj en Slovakio, de seminarioj pri ekologio gxis seminarioj pri financado - la Infanan Kongreseton, kiu okazis samtempe kun la Universala Kongreso, kaj kiun partoprenis 59 Esperanto-parolantaj infanoj. Gxin sekvis la 18-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj, al kiuj venis 26 familioj el 15 landoj. La tradicie forta Esperanto-movado en Cxinio gastigis la Unuan Azian Kongreson en Sxanhajo, kun 584 partoprenintoj, por heroldi novan tradicion de tiukontinentaj kongresoj, dum la relative juna movado en Tanzanio invitis jam la Kvaran Afrikan Kongreson. En Cxinio okazis ankaux la 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto, en kiu partoprenis pli ol 500 sciencistoj. Oni festis en 1996 la centjarigxon de Esperanta teatro, cxar en 1896 okazis en Smolensk la unua teatra prezento en Esperanto. Tial teatro okupis gravan pozicion en la artaj programoj de la cxi-jaraj Esperanto-kongresoj. Floris ankaux Esperanta muziko, speciale dum la junularaj renkontigxoj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo en Kopenhago koncertis muzikistoj el Svedio, Francio, Zairio kaj Brazilo, kaj oni vendis tri novajn kompaktajn diskojn de Esperanta muziko, inkluzive de la dua volumo de Vinilkosmo-kompil', kiu kunigas kantojn en Esperanto, plejparte rokajn, de 20 diversaj grupoj. Oni pli kaj pli auxdas hodiaux pri la komunikaj ebloj de Interreto. Esperantistoj ne postrestas en sia aplikado de la reto. Gxis la fino de 1996 jam 250 Esperantaj organizoj kaj gazetoj reklamis sian retadreson, kaj dekoj havas siajn proprajn TTT-pagxojn. La magazino MONATO, internacia magazino pri politiko, ekonomio kaj kulturo, disponigas en siaj TTT-pagxoj elekton el siaj artikoloj, kaj la dusemajna gazeto EVENTOJ, kies 100-a numero aperis en aprilo, anoncis, ke baldaux aperos ankaux retposxta eldono. Inter la miloj da TTT- pagxoj en Esperanto (Flandra Esperanto-Ligo sola ofertas pli ol 1 MB da informoj kun propra sercxilo) oni povas trovi interalie kalendaron de Esperanto-renkontigxoj, horarojn de Esperanto-programoj en radio, librokatalogojn, grandajn verkojn pri gramatiko kaj komputiko, multajn literaturajn verkojn, informojn pri Esperanta muziko, katalogojn de Esperanto-bibliotekoj, la Esperantan hejmpagxon de japana sake-farejo, informojn pri Esperanto en diversaj naciaj lingvoj, kaj ecx pagxon pri la aktorino Sandra Bullock, kun bildoj. Por helpi al esperantistoj krei siajn proprajn TTT-pagxojn aperis jam du kursoj pri HTML (libroforme kaj en TTT), kaj Esperanto-kurso por portugallingvanoj aldonigxis al la listo de Esperanto-kursoj en la reto. Kun la novaj teknikaj ebloj komuniki elektronike kun la tuta mondo sentigxas des pli la lingvoproblemo, do la komputila reto estas fekunda tero por Esperanto. Inter la centoj da novaj libroj de 1996 oni povas mencii du novajn, grandajn vortarojn, hungara-Esperanta kaj itala-Esperanta, novan posxformatan eldonon de Pasporta Servo kun adresoj en 68 landoj de esperantistoj bonvenigantaj Esperanto-parolantajn gastojn, Esperantajn tradukojn de "La sercxado de la perfekta lingvo" de Umberto Eco kaj la dramo "Auxdienco" de Vaclav Havel, kiu estis Alta Protektanto de la Universala Kongreso en Prago, kaj jam la 5-an volumon de Asteriks en Esperanto. En 1996 la Esperanto-movado gratulis interalie al Zsuzsa Polgar, kiu igxis en februaro virina mondcxampiono pri sxako, kaj kies tuta familio parolas Esperanton, al Ralf Gion Frohlich, aktivulo en la junulara esperantista movado, kiu elektigxis en marto kiel prezidanto de Euxropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizoj, al Nora Moerbeek, kiu en aprilo ricevis sxtatan ordenon pro sia agado en Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kaj al Reza Kheir-khah, irana esperantisto, kiu en junio atingis bonan lokon en japana prelegkonkurso per sia prelego pri "Azio kaj la komuna lingvo". Edmund Grimley Evans Rim: Cxi tiu artikolo eble estas utila por nacilingva informado. Vi rajtas traduki kaj adapti gxin por tia uzo, sed bonvole menciu "Laux artikolo de Edmund Grimley Evans en Eventoj". Bonvole informu min pri via uzo kaj, se eble, donu al mi la tradukon en formo tauxga por enretigo. Cxe la komenco de cxi tiu pagxo estas listo de la jam ekzistantaj tradukoj/adaptoj. La adreso de cxi tiu pagxo estas: http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/ 1996.html ********************************************************************** Alvoko al infanoj ================= -> Plej junaj membroj de Kroata Esperantista Unuigxo, kursanoj en la bazlernejoj okaze de Kristnasko kaj Novjaro direktas cxi mesagxon al siaj samagxuloj tra la mondo. Karaj samagxuloj, ----------------- Pluraj samagxuloj en nia lando suferis dum la militaj jaroj. Infanoj, kiuj restis sen patroj, hejmoj, parencoj, plej bone scias kaj memoras la terurajxon nomata milito. Ni ne deziras, ke iu ajn en la mondo plu suferu pro gxi. Ankaux ni ne deziras militon en niaj ludoj, ni ne deziras "militkapti" kaj "mortigi" niajn amikojn dum niaj ludoj. Ni deziras pacon dum ludado, pacon en la mondo. Ni invitas vin, ke ankaux vi forjxetu militludilojn! Samagxuloj! ----------- Ni kune invitu niajn gepatrojn, ke ili pli da tempo pasigu kun ni, ke ili ne provu acxeti amon donacante militludilojn. Ili ebligu al ni pacan kaj senzorgan infanagxon dum kiu ni povus ekkoni kulturajn kaj naturajn belojn de niaj kaj aliaj landoj. Ni ankaux invitu sxtatestrojn, ke ili auxskultu niajn vocxojn kaj finance malapogu tian industrion kaj vendistojn. Finante cxi mesagxon, ni deziras al cxiuj Felicxan Kristnaskon kaj pacan Novjaron en varmaj hejmoj kun senlima gepatra amo. Zagrebo, decembro 1996 Junaj membroj de Kroata Esperantista Unuigxo perita de mbelosev@forigu.public.srce.hr ********************************************************************** "Kasxitaj dokumentoj" de UEA ============================ -> Ankaux en elektronika formo estas devige disponigi la usonajn registarajn dokumentojn, materialojn... La jxus akceptita, plej nova legxo, aprobita de la Usona Kongreso (=parlamento) devigas la sxtatajn instancojn, oficejojn aperigi siajn dokumentojn ankaux en elektronika formo, kaj pli bone utiligi la eblecojn de Internet en la diskonigo de la registaraj informoj. La nova legxo estas konsiderata kiel registara respondo al la legxo pri la "libereco de la informfluo". Tiuj sxangxoj plifaciligas la akiron de la registaraj informoj - diris Patrick Leahy, usona senatoro. Usonaj civitanoj havas la rajton vidi, kiel funkcias aux ne funkcias ilia registaro. Eltirajxo el la revuo Chronicle of Higher Education (96.09.27., A30) pere de la servo "Edupage" * * * Leginte la supran artikolon venis la demando al mia kapo: kaj kio pri nia UEA kaj niaj landaj asocioj? - Kiam ni povos rete atingi la aktualajn dokumentojn pri nia "registaro"? (Dokumentojn pri UEA, CO, estraroj, statuto, cxiuj regularoj, kontraktoj kun fakaj asocioj, protokoloj de Komitat- kaj estrarkunsidoj, estraraj raportoj de la gxisnunaj jaroj, statistikajxoj, financaj raportoj, ktp, ktp. kaj la samo pri la landaj asocioj...) - Cxu ankaux UEA (kaj la landaj asocioj) estas same demokratiaj kiel la usona socio? Laszlo Szilvasi ********************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Lingvo-politiko de UEA ====================== Kio estas lingvo-politiko de UEA (aux pli vaste: de la Esperanto- komunumo) kaj cxu ni bezonas gxin? Tion sin certe demandos ne nur la legantoj de Informilo por Interlingvistoj, IpI (mi atentigas pri mia kontribuo cxi rilate en Esperanto 5/96). Per seminario, okazinta tuj antaux la malfermo de la UK en Prago, la Komitato de UEA - laux lastjara komitata rezolucio - klopodis trakti la supran demandon. La idea fono por la ellaboro de Esperanta lingvo-politiko estas la fakto, ke dum la komitataj, estraraj kaj aliaj kunsidoj de UEA gxenerale mankas tempo, por vere sisteme trakti bazajn strategiajn problemojn, ne nur de UEA, sed de la tuta Esperanta lingvo-komunumo. Tro rapide bakigxas iuj grandiozaj planoj sen vere profunda scio pri la necesoj kaj potencialoj de la E-movado, sen analizo de la neesperantistaj situacioj. Se iam donigxus iuj sxancoj por konsiderinde fortigi la pozicion de Esperanto, ekzistus la dangxero, ke simple mankos la necesaj movadaj kondicxoj por altnivele respondi al la sxancoj (ekz. en Euxropa Unio ks). Necesas do multe pli profundaj diskutoj, por alveni al pli bone motivita kompreno pri neceso kaj la nunaj realaj ebloj. Dum la lastaj jaroj la movado evidente malfortigxis. Aktivajxoj malaperas, (kvankam jes ja, foje novaj rimarkeblas). Granda aro da ili tamen parte aux komplete dependas de unuopuloj kaj pli estas sekvoj de individuaj intuicioj kaj preferoj ol de prioritataj necesoj. Strategie gravaj kampoj restas nesuficxe plugitaj (ekz. altnivela faka aplikado, terminologio, esperantologio, leksikografio). En aliajn oni investas multe da energio kaj mono, kvankam la homaj kaj financaj fortoj de la movado ne kreskas adekvate, foje sxajne ecx sxrumpas. Ni do bezonas dauxrajn impulsojn por pli bone vidi la prioritatojn, por esti pli bone preparitaj por la defioj de la nova jarmilo. Tial ni havu i.a. bone ellaboritan kaj koheran lingvopolitikon. Por almenaux komenci okupigxi iom konkrete pri la cxi-supraj temoj kaj ankaux por ilustri la koncepton pri lingvopolitiko, la seminario, kion sekvis cx. 90 kongresanoj, klopodis trakti 4 tem-kompleksojn: 1. Pri bazaj konceptoj de lingvopolitiko kaj lingvo-planado en etnaj lingvoj enkonduke prelegis prof. Humprey Tonkin, pri ekzemploj el la japana informis Yamasaki Seiko kaj pri la novhebrea prof. Amri Wandel. 2. La rolon de planlingvaj akademioj prilumis d-ro Sergej Kuznecov, sekvita de d-ro Werner Bormann, kiu prezentis siajn vidpunktojn pri la estonta laboro de la Akademio de Esperanto. D-ro Renato Corsetti, elirinte el siaj familio-lingvaj spertoj, atentigis pri la observebl a kontrauxdiro inter personaj lingvaj gustoj kaj la oficiala lingva normo. 3. Tipologion de cxefaj etnolingvaj vortaroj prezentis prof. John Wells kaj tiel al la auxskultintoj ebligis kompreni, ke multo estas farenda por pli bone evoluigi la Esperantan leksikografion. Kompreneble estigxis i.a. diskuto pri la nuna reviziado de PIV. 4. Kaj fine Mark Fettes en sia kontribuo substrekis la neceson ja ellabori koheran lingvopolitikon kaj prezentis ideojn por realigi gxin. Ne necesas aparte substreki, ke la kontribuoj vekis vere tre viglan diskuton. La disponebla tempo neniel suficxis. Estas planite eldoni la materialon kaj en la estonto organizi pluan seminarion. Portempa komisiono de la Komitato de UEA pri lingvopolitiko sercxas vojojn, kiel estonte okupigxi pri tiu temo, certe inkluzivante CED kaj la Akademion de Esperanto. Detlev Blanke el IpI 3-4/1996 ********************************************************************** OPINIOJ /////// Dankon - sinjoro Nitobe ======================= De la Simpozio Nitobe de Internaciaj Organizajxoj, samkiel multaj samideanoj, mi posedas ekzempleron de la Nitobe-raporto al la Societo de la Nacioj (SDN) en marto 1922. Jam delonge, mi estis turmentita pri uzo de la formulo (N*N-1) per kiu ni kalkulas, tutunue mi, la nombron de la necesaj tradukistoj en Internaciaj Organizajxoj. Nu! Jen, ke fragmento de tiu raporto pripensigas min. Inazo Nitobe, en la 3-a paragrafo, skribas pri "la demando vidpunkte de la internacia sxparado" kaj invokas profesoron Pfaundler (Graz) kaj lian kalkulformulon, tiele skribita en la raporto: "(10 x 9)/2". Temas, por ekzemplo, pri retekipado de tuboj por pneuxmatika posxto en 10 distriktoj de urbo. Tiu "(10x9)/2" tutcerte signifas por ni: (N*N-1) dividita per du. Verdire, estas tiu "dividitaj per du", kiu atentigas min. Kaj mi demandis min; "Kial?". Mi deziris scii la tutan veron pri tiu afero. Mi do reuzis la saman ekzemplon por provi trovi la kialon per desegno. Mi do strekis unu post la alian, la necesajn tubliniojn... kaj mi kalkulis 45!: (10x9)/2 t.e. 90 dividita per du. Kial? Tutsimple cxar la porekzempla tubo estos dudirekten uzita: unu direkto por sendado kaj inverse por la ricevo. Povas esti, ke, praktike, temas pri duobla paralela tubo por cxiu linio, samkiel por fervojo kaj metroo. La rezonado tamen valoras: tradukisto dudirekten laboras, altraduken kaj detratuken. Poste, sinjoro Nitobe kompare indikas, ke tiu sistemo povas esti anstatauxigata per alia, kreante centran kaj unikan distriktoficejon (nia Esperanto-pontolingvo), tial 10 tuboj suficxos. Depesxo estas sendita de distriktoficejo al centra oficejo, kiu, siavice, transsendas la depesxon al la koncerna distriktoficejo. Dek distriktoficejoj + centra oficejo = dek tuboj anstataux 45. Dek naciaj lingvoj + Esperanto-pontlingvo = 10 tradukistoj anstataux 45. Laux mi, Nitobe kaj Pfaundler pravas. Ni nepre devas duone dividi la nombrojn, kiujn ni uzis gxis nun. Siatempe, mi provis klarigi la problemon fare de kleraj amikoj, se ili ne plene sekvis min. Por 11 lingvoj, ili kalkulis, kaj kalkulas, 22 tradukistojn, kiam mi kalkulas nur 11 (unu altraduko + 10 detradukoj). Eble mi malpravas. Eble Nitobe malpravis sekvi profesoron Pfaundler kaj lian rezonadon. Tiam demonstrado nepras, cxar ne suficxas aserti: "estas tiel kaj ne alie". Sed se Nitobe pravas, kvankam li elmondigxas jam de 63 jaroj, tiam ni povos danki lin. Dankegi lin por palpigi al ni la realecon. Raymond Bore ********************************************************************** Nitobe-seminario ================ La Nitobe-simpozio, organizita de UEA en la kadro de la Praga UK, havis ankaux lingvopolitikan karakteron. Gxi havis - laux informa letero de Mark Fettes, la cxefa organizanto de la simpozio - tri celojn: - omagxi la memoron de d-ro Inazo Nitobe, la Asista Gxenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, kiu mem partoprenis la 13-an UK-n en Prago antaux 75 jaroj kaj verkis tre favoran raporton pri siaj spertoj; - ebligi al deko de nemovadaj fakuloj pri lingvopolitiko, laux la imitinda ekzemplo de Nitobe, sperti la aktualan funkciadon de Esperanto kadre de la Universala Kongreso; - aktualigi la debatojn pri Esperanto kiel solvo por konkretaj, gravaj problemoj de internacia lingva komunikado. Pri detale pri la simpozio oni povas legi en la revuo Esperanto 10/96. el Ipi 3-4/96 ********************************************************************** ARANGxOJ //////// "Moda Internacia Renkontigxo" - MIRO '97 ======================================== Dum la lastaj 3 jaroj igxis jam modo partopreni la cxiujare alimaniere decxifratan MIRo-n, kiu cxijare nomigxas "Moda Internacia Renkontigxo". Konforme al sia nomo, ankaux la temo estos la modo. (Modo ne ekzistas nur rilate al vestado kaj vestajxoj, sed ankaux apartenas al aliaj sferoj de vivo...) Partoprenkotizoj de MIRo, okazonta inter 21-25 de marto en Rovinj, Kroatio en luksa hotelo, estas inter 100-150 DEM. Post la fino oni povas dauxrigi la vojagxon kaj partopreni en la sekvatage komenconta Internacia Junulara Festivalo en norda Italio. Por pliaj informoj rigardu la TTT-pagxon http://jagor.srce.hr/dxmalkoc/miro/miro.htm, aux turnu vin al Kroata Esperanto-Ligo: Amrusxeva 5/I, HR-10000 Zagreb, Kroatio Tel.: +385-1-4810152 Rete: kamenski@forigu.cirus.dhz.hr ********************************************************************** IREN - naturamika! ================== Post plurjara pauxzo inter 15-21 de auxgusto denove okazos la naturamika E-renkontigxo IREN, cxi foje jam la 26-a, en Abaliget, cxarma ripozejo en la montaro Mecsek, je 18 km-oj de Pecs. Tranoktado en hotelo, somerdomo aux motelo. Kotizoj inter 190-250 DEM. Petu detalajn informojn cxe la E-societo Baranya: pf. 98, H-7601 Pecs, Hungario Tel: +36-72-333123 ********************************************************************** Itala invado en IS ================== La jxus pasinta, 40-a Internacia Seminario, IS de GEJ (Germana E- Junularo) en Freiburg estis eksterordinare granda kun siaj cx. 350 partoprenantoj. Precipe rimarkebla estis la cxeesto de 75-kapa itala "invado". Dum la IS estis reelektita ankaux la estraro de GEJ, kion ekde nun gvidos Marko Naoki Lins, 23-jaragxa studento de historio el Koln. La gxisnuna prezidanto, Ulrich Gortz, transprenis la kasistajn taskojn. La 41-a IS okazos plej versxajne en TRaben-TRarbach. laux "koncizepress" ********************************************************************** Cseh-kurso en Cxehio ==================== Inter la 24-a kaj 30-a de marto okazos Cseh-metoda kurso de Esperanto en Cxehio, parte en Prago, parte en Brno, kun akompana turisma kaj kultura programoj. Gxi estis unuafoje farita antaux unu jaro por grupo de japanoj, kiujn venigis en Pragon Tokia Esperanto-klubo frunte de gesinjoroj Ooba. Same kiel pasintjare, ankaux cxifoje la cxefinstruisto estos d-ro Petro Chrdle. La kurso estos kaj por komencantoj, kaj por progresintoj, kun eblo mendi tranoktadon en tristelaj hoteloj aux en modestaj hoteletoj. Pli da informoj kaj aligxiloj cxe: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Fakso: +42-2-9912126, rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz ********************************************************************** Korea vintra kunlogxado ======================= '97 Tutlanda Vintra Kunlogxado de Korea Esperanto-Asocio (KEA). Dato : de la 21-a gxis la 23-a de februaro 1997. Loko : YUSUNG Youth Hostel en la urbo Taejon. Kotizo : senpage Respondeculo : KIM Kiwon, sekretario de Korea Esperanto-Asocio Por pli detalaj informoj turnu vin al KEA. CPO Kesto 4258, KR-100-642 Seoul, Koreio Tel./fakso: +82-2-741 1291 Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr ********************************************************************** Naturamike en la Nigra Arbaro ============================= La internacia feriosemajno de TANEF (Naturamikoj Esperantistaj) okazos en la naturamika domo "Kniebis" (Nigra Arbaro), je 10 km-oj de Freudenstadt, inter 09-16 de auxgusto. Kostoj: inter 620-720 DEM (inkluzivanta logxadon, mangxadon kaj la programojn) depende de aligxperiodo kaj de TANEF-membreco. Informoj kaj aligxiloj haveblas cxe: Erna Doring, pf 225, CH-4003 Basel, Svisio. ********************************************************************** Pli frua rendevuo ================= "En la numero 0112 vi publikigis sciigon pri internacia renkontigxo de esperantistaj geedzaj paroj en Podebrady, Cxehio. Okazis sxangxo, do la renkontigxo okazos en tagoj 31.05-08.06. Niaj samideanoj konvinkis la urbestron pri la utilo de E-o, kaj li disponigos senpage la salonojn por la renkontigxo. Ankaux la banejo mem donos certajn rabatojn. La programo estos vere bunta, kaj jam nun alvenas aligxiloj el diversaj landoj. Interesa kaj malmultekosta estos ankaux la renkontigxo de naturamikoj apud banejo Kunratice en la tagoj 30.05-01.06.1997. Oni povos plilongigi la restadon. Dormado en kabano, romantika migrado en montaro kaj arbaroj de Ralsko. Informas: Miloslav Jira, Mechova 8/32, CZ-46604 Jablonec n.N. Cxehio." Vlado Sladecxek ********************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 30.01-02.02. 7a Jizera-Gigantmontara Januareto, Horni Polubny. Inf: Jan Navratil, Masarykova 1596, CZ-415 02 Teplice, cxehio. * * * 31.01-02.02. Rusia E-Kongreso, REK '97 Moskvo. Inf: Mihail Cxertilov, a.k. 21, RU-143000 Odincovo-6, Rusio. Rete: era@forigu.glas.apc.org * * * 03-05.02. Konferenco: "Lingvo-etnaj problemoj sur la postsovetia spaco", Moskvo. Inf: Mihail Cxertilov, a.k. 21, RU-143000 Odincovo-6, Rusio. Telefono kaj fakso: +7-095-2437456. Rete: era@forigu.glas.apc.org * * * 13-18.02. Praktikado kaj pedagogio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074 * * * 20-25.02. Praktikado kaj pedagogio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074 * * * 22-23.02. Vintraj tagoj, Seinajoki. Inf: E-Asocio de Finnlando, Pengerkatu 18 A 86, FI-00500 Helsinki Finnlando. Tel: +358-9-715538. Rete: tijupie@forigu.uta.fi ********************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// 0-1-2 prezidantoj ================= La gxeneralan jarkunvenon de Muzika Esperanto-Ligo MEL en Prago partoprenis 54 MEL-anoj kaj membroj de la Internacia Koruso. En sia raporto la prezidanto prezentis la agadon de la Ligo en la lasta jaro. Rilate al la renovigo de la estraro, li proponis denove s- ron Gaines kiel prezidanto. Tamen, s-ro Gaines ne cxeestis, kaj la opinio de la partoprenantoj estis - pripensi pli serioze tiun problemon. Oni elektis 4-personan komisionon kun la tasko trovi solvon gxis la fino de la kongreso, tamen neniu konsentis alpreni la postenon de prezidanto kaj redaktoro de la bulteno "Muziko". Finfine, la komisiitoj petis prof. Terziev dauxrigi sian agadon en ambaux tiuj funkcioj. Li konsentis, kaj la problemo estis provizore solvita, sed neniu eksciis pri tio... cxar ne suficxis la tempo por nova MEL-kunveno. el "Muziko" 2/96 ->Rim. David Gaines (gaines@forigu.peabody. jhu.edu) tamen akceptis esti prezidanto ekde la venonta jaro, sed insistas pri apartigo de la funkcioj prez. kaj redaktorado. MEL estis fondita en 1963. Organo: la bulteno Muziko, aperanta 2-foje jare (A-5, tajpita kaj fotokopiita). Membrokotizo: 15 USD. La Internacia Koruso ekzistas jam 16 jarojn. Fondis gxin entuziasma muzikisto Dimitrij Terziev, bulgara muzika pedagogo, direktisto kaj komponisto. La koruso, "kiel fenikso" renaskigxas cxiam dum la Universala Kongreso, konsistante el la kongresanoj mem. La longdauxra agado de D. Terziev estas agnoskita per la premio Degucxi - 1966. (vidu sur p. 6.) ********************************************************************** -> Kiel Esperanto igxas tutsimple funkcianta internacia lingvo? La metodo de TAKE-ESPERANTO =========================== Kiam komencigxis la kunlaborado kun Michel Basso, nia prezidanto, kiu tutnature uzas Esperanton por tutmondaj komercaj kontaktoj, ankaux lokaj ne-esperantistaj dubantoj miris pro la multnombraj komercaj leteroj, faksoj kaj ret-mesagxoj en Esperanto. Tiaj pruvoj, tiaj faktoj jam sukcesis persvadi per si mem, sen fanfarona propagandado. Valorigo de la marko-bildo ESPERANTO ------------------------------------ Iom post iom kelkaj lokaj profesiuloj ekvidis, ke parolantoj plej diverslandaj ekzistas kaj acxetas pro reklamado de tiu lingvo. Ekde la kreo de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj-Esperantistoj, organo: la gazeto "La Domo") iel uzis Esperanton vinkulturisto, miel- kaj pomsukproduktisto, agrikultura kooperativo, potfaristo, restadejo- kunvenejo, artisto- eldonisto kaj muzeo. Danke al tiu kunlaborado ni havis okazon reklami en la loka gazetaro, en radio kaj televido pri tutsimplaj faktoj: la veno de esperantlingva klientaro el diversaj landoj. La rezulto estas, ke de tiam absolute cxiuj artikoloj senditaj de TAKE al la loka gazetaro estis presitaj. Tia reklamado pri la turismaj vidindajxoj, lokaj produktoj kaj entreprenoj, ankaux ebligis al ni reklaman helpon de la komerca cxambro. Uzado de ekonomia informoj por reklamado ---------------------------------------- Danke al la traplukado de la loka gazetaro ni informigxis pri eventoj sciindaj, koncernantaj plej ofte internaciajn iniciatojn aux problemojn. Tiam - je la nomo de TAKE - la redaktoro de La Domo alskribas la koncernajn instancojn aux firmaojn por peti pliajn informojn. Tre multaj pozitive respondas kaj tutnature informas nin, petante ke ni sendu ekzempleron de la revuo, se ni skribas artikolon pri ili. La surskriboj sur nia leterpapero ebligas al ili malkovri per TTT-pagxoj kaj minitel-adreso la lern- kaj uzeblojn de la lingvo. Tiel la kontaktitoj vidas ke ni ekzistas, kaj ofte miras pri ilia antauxa nescio. Danke al la reklamado - fare de nia prezidanto - al milo de import- eksportaj firmaoj en Elzaco antaux du jaroj, danke al la reklamanonco en la bulteno de la komerca cxambro de Colmar al pli ol 3000 entreprenoj kaj al nia kontaktmetodo koncernanta kelkajn centojn da entreprenoj, ni ekzistigis Esperan- ton en nia regiono, sen argumentado, nur per la fakto ke ni ekzistas kaj utilas per nia agado. Cxu vi ne opinias, ke tia laboro - helpe de TAKE - en aliaj regionoj kaj landoj ebligus al la lokaj grupoj profiti de la prestigxo, kiun donas tia agado al nia lingvo? Kontaktu nin! Kia rolo por TAKE - La Domo interne de la movado? ------------------------------------------------- TAKE - La Domo pretas publikigi cxiujn ajn artikolojn prifakajn de samideanoj, praktikantaj profesion rilatantan al konstruado, riparado, fabrikado de produktoj kaj disponigo de servoj. Ni antauxdankas cxiujn samideanojn, kiuj havigas al ni adresojn de tiaj profesiuloj esperantistaj. Iom post iom TAKE - La domo pretas eldoni faklibretojn kaj tiel kreskigi la diversfakan vortprovizon en Esperanto. Cxu la kluboj, asocioj, E-instruistoj akceptus informi la plej koncernatajn profesiulojn de sia klubo aux kurso pri la ekzisto de TAKE - La domo? Edmond Ludwig 26 route de la Schlucht, F-68140 Stosswihr, Francio. http://www.worldnet.fr/mxjb/jefo ********************************************************************** Nesurde spektu la spektaklon ============================ La 17-an de novembro en urbo Torun, Polio okazis inauxguro de unika muzea spektaklo Esperantlingva, nomata LUMO kaj SONO pri la historio de la urbo Torun, en kiu naskigxis la fama pola astronomo Nikolao Kopernik (1473). La spektaklo - unu el ok alilingvaj tiaspecaj - estas la rezulto de pena laboro de la filio de PEA kune kun Radio Torun. La inauxguro okazis kun partopreno de la estro kaj oficistoj de la Muzeo-Domo de Kopernik, lokaj geesperantistoj kaj geamikoj. Nun cxiuj E-grupoj vizitantaj la urbon Torun havas la eblon vidi la belegan kaj interesan spektaklon en Esperanto. La muzeo kore invitas cxiujn. E-Societo FLAMO, Pf. 16. PL-87100 Torun 1, Polio. -> Rim: Ne ploris - agis! Kiu alia muzeo sekvos la modelon de torunanoj? La kolumnoj de Eventoj staras je la dispono por prezenti ilin. La red. ********************************************************************** La Kosmologio de Martinus ========================= Esperanto-semajno 10-16. de auxgusto 1977 en Danio La kosmologio montras, ke ekzistas psikaj naturlegxoj pri pensado. Scio pri tio ebligas al la homo ekregi sian menson kaj future krei mondregnon surbaze de kosma logiko kaj humanismo. Petu senkostan brosxurojn kaj provekzempleron de la revuo Kosmoscxe Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago F, Danio. Tel: +45-3834-6280 Fakso: +45-3834-6180 Neniaj unuigxo aux membreco ********************************************************************** MOVADO ////// Akademio: euro, graffiti kaj Alsace/Elsass ========================================== Jara raporto de la sekcio pri Gxenerala Vortaro por 1996 Konforme al la nuna politiko en Akademio de Esperanto, celanta rapidan disvastigon de informoj pri gxiaj agadoj, tiu cxi raporto estis preparita, por ke akademianoj, diversaj instancoj en Esperantujo, la gazetaro kaj ankaux la gxenerala publiko sciu pri la laboro de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro en 1966. Konsisto de la sekcio --------------------- Aligxis al la Sekcio pri Gxenerala Vortaro jenaj ok akademianoj: Perla Ari-Martinelli, Marjorie Boulton, Jorge Camacho-Cordon, Aldo de'Giorgi, Reinhard Haupenthal, Christer Kiselman, Erich-Dieter Krause kaj Li Shijun. La unua enketo -------------- Ekde la fino de majo estis sendita la unua enketilo de la nove organizita sekcio kun peto, ke la sekcianoj decidu pri la gxusta Esperantigo de (1) la monunuo "euro", (2) la italdevena vorto "graffiti" kaj (3) la toponimo "Alsace" (franca) / "Elsass" (germana). La enketiloj estis petitaj ne simple vocxdoni por preferataj terminoj sed pravigi sian elektojn surbaze de etimologiaj kaj historiaj donitajxoj kaj ankaux citado de auxtoritathavaj fontoj. Resuma raporto -------------- Cxiu membro de la sekcio partoprenis en la enketo, sendante detalajn opiniojn kaj komentojn. Mi resumis la enhavon de proks. 20 pagxoj kun respondoj, en la formo de 11-pagxa raporto. Cxar mi ne povas preni sur min la altan koston de fotokopiado kaj afrankado, mi petis, ke prezidanto Bormann okupigxu pri tio kaj enposxtigu po unu ekzempleron al la 8 sekcianoj. Demokrata pludiskutado ---------------------- Post kiam d-ro Bormann plenumos tiun taskon, sekcianoj havos eblon trastudi cxiujn respondojn kaj dauxrigi la diskutadon en demokrata maniero por atingi finan decidon pri asimilado de "euro" , "graffiti" kaj "Alsace/Elsass". Tiam estos redaktita definitiva akademia raporto kaj, eventuale, rezolucio. Konkludo -------- La Sekcio pri Gxenerala Vortaro ne havas rilaton kun la lastatempe organizita akademia "fajrobrigado", kiu celas impeti kontraux problemojn kaj rapide trovi solvojn. Male, neniel obsedas la sekcidirektoron iu ajn dilemo pri rapideco kaj zorgeco. Liaopinie, la sola prudenta kaj celkonscia maniero atingi utilajn kaj longdauxrajn rezultojn estas per sobra kaj cxiuflanka pripensado de cxiuj aspektoj de la leksikaj demandoj prezentitaj al la sekcio. Decembro, 1996. Bernard Golden, direktoro de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro ********************************************************************** 94 = 15.01 % ============ La nombro de euxroparlamentanoj en decembro kreskis al 94 personoj, kiu signifas 15 %-on de la tuta parlamentanaro. Fragmentoj el la cirkulero de la kunordiganto G. Pirlot: "...Lauxeble ni dauxrigu nian inform-kampanjon cxe EP-anoj, ecx se kelkaj vocxoj kontrauxas nian agadon. Pri tio ni fajfu!. Laux mi, estas preferinde aktive, objektive informi EP-anojn, ol palavri dum monatoj dum jaroj pri ideala laborplano, kiun poste neniu konkretigos... ...Evidentas ankaux, ke sendado de revuoj, bultenoj ne efikas. Se io interesa aperas en bulteno, ni ne sendu la tutan numeron, sed nur fotokopion de la leginda pagxo, atentigante pri la plej gravaj frazoj. Neniam ni forgesu, ke EP-ano ricevas plurdekojn de leteroj cxiutage..." La agado ne devas limigxi nur al la jamaj euxroparlamentanoj. Indas kontakti, informi la deputitojn de via nacia parlamento, des pli, se via lando estas kandidatigxinta al EU. Demandu vian landan asocion pri vialanda kunordiganto. Kiu faros la laboron - se ne vi? R. M. ********************************************************************** 3 novaj membroj! ================ SAT havas cxirkaux 90 membrojn en Japanio kaj cxirkaux 30 en Cxinio. En la auxgusta Azia Kongreso en Sanghaj ni havis propran kunsidon. Tie cxeestis 14 SAT-gekamaradoj (kaj 13 interesigxantoj), kaj post la kunsido tri esprimis deziron aligxi al la asocio. ... Estas interese, sed bedauxrinde, ke gxis nun parto de la mondo ankoraux miskonsideras SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) kiel dangxera asocio. En Koreio oni suspektis, ke SAT kvazaux estas komunisma asocio, dum en Cxinio oni suspektis kaj kelkaj ankoraux suspektas, ke SAT estas kontrauxsocialisma. Jes, SAT estas tiel dangxera, kiel Esperanto estas "dangxera lingvo". La fakto estas tio, ke diktatoroj kaj auxtoritatismaj registaroj cxiam timas liberajn opiniadon kaj kritikadon, kiuj karakterizas nian asocion. Cxu SAT do povos fari bone en Cxinio? Espereble jes, almenaux gxis proksima estonteco (kiu scias, kio okazos en malproksima estonteco?)... el Sennaciulo, dec/96 ********************************************************************** Zamenhoftago en Albanio ======================== La 13-an de decembro la nacia televido arangxis intervjuon kun prof. Bardhyl Mezini. Dimancxe, la 15-an samon faris radio. Tirana E-Societo arigxis cxe la domo de Fakultato de naturaj sciencoj. La cxeestintoj auxskultis rakonton pri la vivo de Zamenhof kaj spertis video-filmon pri E-movade enmonde. Bardhyl Mezini ********************************************************************** Desegnajxoj kaj naskigxtagoj ============================ Al la alvoko de KEU (Kroata Esperantista Unuigxo) pri jarfina ekspozicio de infandesegnajxoj alvenis pli ol 300 kontribuoj. La sesdek plej bonaj estis eskpoziciataj en Zagrebo dum la Zamenhof- festo de KEU. KEU krom la Zamenhofa naskigxtago festis ankaux sian 5-jaran naskigxtagon (gxi estas fondita la 14-an de decembro 1991). Marija Belosxevicx mbelosev@forigu.public.srce.hr ********************************************************************** Senkosta telefonnumero ====================== En pluraj landoj ekzistas ebleco funkciigi "senkostan telefonnumeron", per kiu oni senkoste povas telefoni al iu firmao aux E-asocio. (Kompreneble la telefonado estas senkosta nur por la vokanto, la realajn kostojn al la telefona kompanio pagas la servo- luanta firmao mem). La servo estas tre utila, ja gxi instigas homojn sengxene telefoni, peti informojn, - kaj utilas ankaux por la firmao (E- asocio), cxar tiel gxi pli facile kaptas novajn klientojn. Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, ELNA ne nur jam antauxlonge utiligas tiun eblecon, sed (danke al Ed Williger kaj Steve Belant) nun akiris bone memoreblan simplan telefonnumeron: 800-ESPERANTO 800-3773726 La cifero 800 estas la prefikso por la "senpagaj" vokoj, kaj la numero 3773726 respondas al la literoj, trovigxantaj sur la butonoj de la telefonaparato. Oni povas, sed ne nepre devas premi la respondajn kromajn ciferojn de T kaj O, tio ne gxenas la gxustan funkciadon. Tiu numero funkcias nur Usone. Cxe telefonado, al la informpetanto respondas auxtomato kaj en la fino petas lasi la nomon kaj adreson, al kio ELNA sendas brosxurojn pri Esperanto kaj kvar novajxleteron dum la sekvaj dekdu monatoj. Por la vokoj ELNA pagas po cx. 32 cendojn - do la saman sumon de la posxte pagendan por enlanda letero. Kutime alvenas cx. 15 vokojn semajne, sed post apero de ajna favora artikolo inundas vokoj dum iom da tempo. La nova numero estas publikigata (-enda) en cxiuj varbiloj, informiloj. laux inf. de ELNA ********************************************************************** BAZAJ INFORMOJ ////////////// UEA-Premio Onisaburo Deguchi ============================ La premio Deguchi ekzistas ekde la Jubilea Jaro 1987, kiam gxi estis unuafoje aljugxita. Gxi celas distingi esperantistojn aux esperantistan organizojn, kiuj pere de Esperanto grave kontribuis al la plifortigo de internacia amikeco kaj solidareco. Listo de gxisnunaj premiitoj: 1987 - Hans Bakker, Nederlando 1988 - Ralph Harry, Auxstralio 1989 - Internacia Klutura Servo, Kroatio 1990 - Jacques Tuinder, Nederlando 1991 - Sylla Chaves, Brazilio 1992 - Bruno Vogelmann, Germanio 1993 - E-redakcio de Pola Radio 1994 - Calude Piron, Svisio 1995 - William Auld, Britio 1996 - Dimitar Terziev, Bulgario ********************************************************************** Atasxea kontribuo ================= La Zamenhof-vespero, okazigita la 6-an de decembro 1996, rezultis ecx pli sukcesa ol en antauxaj jaroj, kaj ne nur pro la eksterordinara partopreno de samideanoj. Invitite de la Venezuela Esperanto-Asocio, partoprenis ankaux S-ro Slawomir Kulesza, kultura atasxeo de la Ambasado de Polio en Karakas. Ne hazarde mi diris "partoprenis" kaj ne "cxeestis"; fakte, S-ro Kulesza ne nur pasive cxeestis nian jaran eventon, sed vigle kontribuis al la estigo de pli agrabla etoso, per hispana paroladeto pri Zamenhof, inkluzive memorante sian junagxan esperantistecon. inf: Andres Turrisi andesp@forigu.internet.ve ********************************************************************** Kial fusxi la nomon? ==================== Vortoj servas por identigi iun nocion por komuna kompreno. Esprimi iun nocion tamen ne cxiam estas simpla, kaj aparte gravas la komunforma uzo en Esperantio, kie krom la nacilingvaj baroj, kutimoj ni devas venki ankaux la diversecon de kulturoj. La organizo Monda Turismo, MT jam la 7-an fojon organizas iun arangxon, kion insiste gxi nomas "Internacia Esperanto-Kongreso". Renkontante la esprimon jaro-post-jaro mi meditadas, kies kongreso gxi estas? Cxu tio de MT? Ne, gxi havas propran forumon. Cxu tio de la akceptanta lando? Ne oni havas propran. Cxu tio de la loka organiza turisma firmao? Certe ne. Mi tre gxojus, se oni ne miskreditigus la esprimon de "Internacia Esperanto-Kongreso", sed uzus ion alian, ja MT ne estas la cxefa organiza forto por la internacia E-movado. Esperanto estas tre esprimricxa lingvo. Kial ne uzi festivalo, ferisemajno, kunveno, renkontigxo, umado, ripoz-semajno aux simple semajno, somerumado, karnavalo, turismumado ktp? La vorton "kongreso" ni prefere ne miskreditigu. Kaj cxefe ne la esprimon: Internacia Esperanto-Kongreso. Laszlo Szilvasi ********************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Esperantolehti en novaj manoj ============================= Esperantolehti, organo de Esperanto-Asocio de Finnlando, havas novan redaktoron kaj adreson ekde januaro. La nova redaktoro estas Aimo Rantanen kaj lia adreso estas PL 2, FI-40801 Vaajakoski, Finnlando. La e-posxta adreso restas la nuna: tijupie@forigu.uta.fi * * * Kangurue ======== Ekde januaro la redaktadon de l'alpa kanguruo, la komuna revuo de svisa kaj auxstra E-Junularo de Rolfo transprenas Pedro Pablo Munoz Predas (Gentzgasse 129/2/51, A-1180 Vieno, Auxstrio, rete: pepablo@forigu.pap.univie.ac.at). ********************************************************************** ALVOKO ////// 2000 dolara premio kaj aliaj... =============================== Dumil dolara literatura premio ------------------------------ Nova literatura premio en Esperanto "Francisco Manez" naskigxas en Cheste (Valencio, Hispanio). La unua kaj sola premio konsistos el 2.000 usonaj dolaroj. Gxi estos transdonita al la gajninto en Valencia, okaze de la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso. Interesigxantoj petu la regularon de: Sociedad Cultural Ateneo "La Alianza". Plaza Doctor Cajal 11. ES-46380 Cheste (Valencia), Hispanio. Kurso de Esperanto en la Universitato de Valencio ------------------------------------------------- Por la dua fojo ene de la sama jaro, pro la sukceso de la unua, okazos kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencio (Hispanio). La akademia valoro de la diplomo dauxre restas je du kreditoj. La profesoro denove estos Augusto Casquero. 7-a Internacia E-Kongreso, kaj 7-a Euxropa Esperanto-Forumo ----------------------------------------------------------- Ili okazos en Valencio (Hispanio), inter la 8-a kaj la 13-a de julio 1997. Konstanta adreso: Grupo Esperanto de Valencio, Gran Via Fernando el Catolico, 45, 3-a, ES-46008 Valencia (Hispanio). Telefono +34-6-3401369, fakso +34-6-3849616 7-a kongreso de Valencia E-Federacio ------------------------------------ Okazos en Benidorm (Hispanio), 19-20 de aprilo 1997. Konstanta adreso: Jose Miguel Bernabeu Egea. Plaza Pio XII, 1, 4a-C, ES-03012 Alicante (Hispanio). Se vi deziras havi konstantajn informojn pri la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, vi povas legi nian pagxon: http://www.redestb.es/personal/a-casquero/ Augusto Casquero a-casquero@forigu.redestb.es ********************************************************************** KONKURSO //////// Internacia poentokolekta konkurso ================================= La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso. Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte. Vi povasresendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro! 5-a taskofolio -------------- 1. Kolektu almenaux ses kunmetitajn vortojn, en kiuj trovigxas tabl(o). (3 poentoj) 2. Klarigu, kion signifas: monerigi (3 poentoj) 3. Kio estas la diferenco inter vojo kaj strato? (3 poentoj) 4. En kiu poemo trovigxas la sekva verso (titolo kaj poeto): (2 poentoj) "Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante" 5. Kompletigu: En ... malbono ... ... da bono. (3 poentoj) 6. En kiuj landoj oni okazigis jam po ses UK de Esperanto? (2 poentoj) U 7. Solvu la enigmon: - (2 poentoj) L 8. Kiam naskigxis Hilda Dresen, la fama verkistino? Kiu sxi estis laux nacieco? (2 poentoj) La solvojn sendu gxis 10-a de februaro al: Gimnazio Kossuth Lajos, Esperanto-Grupo, Dayka G. u. 4, HU-3525 Miskolc, Hungario ********************************************************************** INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Legu kaj desegnu MAZI-on ======================== Cxe Internacia Esperanto-Instituto eblas mendi diversajn librojn pri MAZI, kompletigantaj la videofilmon. 1. La unua (flava) MAZI-libro estas tiu, kiu apartenas al la unuaj venditaj MAZI-kompletoj. Cxi estas kun eraroj (pro tio ni aldonis erarlistan folion), kaj kostas 12 NLG. 2. La dua (rugxa) MAZI-libro estas tiu, kiu apartenas al la nun vendataj kompletoj. Gxi estas SEN erara, kaj kostas 18 NLG. 3. Kolora libro kun ekzercoj (subtitolo "Aktiviga libro"), kun eraroj, kostas 18 NLG. 4. Parte jam korektita sama libro (nun kun subtitolo "Ekzercu kaj ludu"), kun erarlisto sur flava folio, gxi kostas 23.5 NLG. Rabato gxis 10 ekzempleroj: 20 %, por pli granda kvanto: 30 %. Kiel cxiam, aldonigxas la sendokostoj. UEA-kodo: iein-q. Kontaktu: IEI, Riouwstraat 178, NL 2585 HW Den Haag, Nederlando. Rete: espero@forigu.saluton.iaf.nl ********************************************************************** Bonvolu noti la novan adreson de PROSPERO ======== Zinovi Kurolap 1881 Steeles Avenue West, #216 North York, Ontario, M3H 5Y4, Kanado Tel.: +1-416-6505277 (10.00-20.00 h de loka tempo) Fakso: +1-416-6507102 (24h) Retposxto: prospero@forigu.globalserve.net ********************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Studentino, 20-jara: Iwona Wilmanowicz, ul. Ciechocinska 14, PL-87124 Zlotoria, Polio. * * * 26-jara irana studento sercxas korespondantojn dise en la mondo. Respondo garantiata. Babak Rasoulian, POBox 165, Borujerd, Irano * * * Studentino, 20-jara: Lucyna Muszynska, ul. Warszawska 30,a,8, PL-14- 260 Lubawa, Polio. * * * Studentino 23-jara: Katarzyna Krepec, ul. Jaranowo 4, PL-87-704 Badkowo, Polio * * * Lernantino 17-jara, Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki n. Wisla, woj. wloclawskie, Polio. * * * Lernanto 16-jara: Cezary Kletkiewicz, Bobrowniki n. Wisla, woj. wloclawskie, Polio. * * * Mi estas komencanta esperantisto. Min interesas turismo, historio, ekologio. Mia agxo estas 18. Mi volas korespondi kun persono el alia lando. Piotr Warda, PL-08110 Siedlce, ul. Lelwela 18, Polio. * * * Grupo de geknaboj dez. kor. Kolektas bildojn de floroj, kalendaretojn, posxtmarkojn. Skribu al: Pedan Nikolaj, s. Suslovka, Dnepropetrovskij rajon, Ukrainio. * * * 38-j. dez. kor. tm. Interesoj: E-movado, NIFO-j, turismo, montaro. Mi kolektas telefonajn magnetajn kaj cxip-kartojn, esperantajxojn, bk. Robert Kaminski, ul. Kwiatowa 1, PL-94-227 Lodz, Polio. * * * 13-jara knabino dez. kor. kun samagxuloj. Interesoj: vojagxoj, sporto, granda teniso, bestoj, la naturo... Renata Sxarofutdinova, Akademgorodok 21-34, RUS-660036 Krasnojars, Rusio. * * * Mi dez. kor. kun esperantistoj el t.m. Mi estas 40-j. viro, interesigxas pri turismo, landoj, libroj. Antanas Visockas, Ab/d. 295, LT-3000 Kaunas, Litovio. * * * Mi nomigxas Marcelo kaj mi tre sxatus ekkoni amikojn en via lando. Marcelo Martins el Rio de Janeiro: martins@forigu.mail.rio.com.br * * * "Mi volas korespondi tutmonde pri cxiuj temoj, speciale pri socisciencoj, kulturo kaj matematiko. Frauxlo, 19-jaragxa, studento pri juro. Smikov Ilja, ul. Ostrovskogo 5 -86, Kislovodsk, RUS-357739 ********************************************************************** INTERESE //////// "Vi baldaux kaptos la ideon...!" ================================ La jxurnalo Svenska Dageblatt rivelis lastatempe interesan fakton. Preskaux la duono de la verkistoj kiuj debutis en Svedio dum la pasinta jaro partoprenis kursojn pri verkado. Mi diras "rivelis" cxar la verkistoj mem malvolonte konfesas tion. Evidente ili rigardas tiajn kursojn kiel iel maldignaj. Svenska Dageblatt komentis tiun fakton rilate al anonco pri nova dujara kurso por verkantoj kiu baldaux komencigxos cxe la Universitato de Gotenburg. La verkoj de la studentoj estos kritikitaj de grupo de "kvalifikitaj verkistoj kaj kritikistoj". Aspirantoj kiuj ne hontas ricevi lertan gvidadon de kvalifikitaj verkistoj kaj kritikistoj jam abundas. Sed, imagu... "Ah, Sinjoro Tolstoj. Bonvolu sidigxi. Ni legis parton de via manuskripto "Milito kaj Paco". Gxi ne estas tute senmerita. Sed vi certe bonvenigos iom da rekta kritiko, cxu ne? Nu... la leganto devas tralegi 150 pagxojn antaux ol komencigxas la unua batalo. Mi certigas al vi, ke tiu leganto ne legos pli ol ses pagxojn. La leganto sercxas mortigan rapidecon kaj sencxesan agadon. Forstreku la pagxojn de 1 gxis 140! Minimumigu la konversaciojn! Mi proponas forprenon de pagxoj 160 gxis 740. Koncentru la atenton je la batalscenoj! Paroladoj, ecx spritaj, (kaj viaj ne estas spritaj), simple tedas la leganton... La Epilogo estas nur eseo pri morala filozofio. Neniu legos tion. Forstreku gxin! Kaj la longo! 1400 pagxoj! -Reduktu gxin al ne pli ol 150 pagxoj! Pri la personaro... En la momento vi havas 30 cxefajn personojn kaj mi ne scias kiom da aliaj. Celu al nur kvar cxefaj personoj! Estu konciza. Enkonduku triangulan amintrigon! Vi evidente posedas fantazikapablon sed vi devas disciplini gxin. En la momento viaj ideoj forkuras cxiudirekten. Reviziu la verkon laux miaj proponoj kaj poste ni provu transformi la verkon en muzikan dramon laux la usona modelo, kiel "South Pacific", aux "Annie Get Your Gun". Provu... vi baldaux kaptos la ideon..." Ah, Jane... pri via manuskripto "Fiero kaj Antauxjugxo". Jes vi havas kelkajn ideojn el kiuj oni eble povus fari ion, sed unue mi informu vin pri baza principo en la nuntempa verkado. Neniam utiligu vortojn kiuj konsistas el pli ol du silaboj! Aparte je titoloj: "Fiero kaj Antauxjugxo" - tri silaboj, kvar silaboj. La nuna legantaro ne kapablas tiajn vortojn. Kaj "Antauxjugxo" -malfacila vorto. Studentoj ne atingos tiun vorton gxis la fina jaro en universitato - kaj la plejmulto ecx tiam ne lernis gxin. Vi perdos legontojn pro la nura titolo... Kaj pri la rilato inter Elizabeth kaj Mr Darcy. Laux vi, tio estas nur cxiutaga am-rilato inter du neparencaj personoj. Tio tute ne tauxgas hodiaux. Lernu de Jackie Collins! Enmetu fivortojn, blasfemojn kaj priskribojn de erotikajxoj... Aux ecx pli bone ordigu aferojn tiel, ke Elizabeth kaj Mr Darcy estu gefratoj. Tiel vi havos kaj erotikajxojn kaj inceston samtempe. Incesto estas moda cxi jare. Kaptu la okazon! Kaj la nomoj... Elizabeth kaj Mr Darcy! Tiuj ne tauxgos. Sxangxu tiujn al Sandra kaj Clint. Mi donu al vi alian konsilon. Laux la 'Times Literary Supplement' ni kalkulas, ke venontjare la nekrofilio estos la modo. Pripensu tion! Se vi komencas nun, vi eble havos ion pretan por la Kristnaska periodo". "Ah jes, Mr. Dostojevski. Ni legis vian manuskripton "Krimo kaj Puno". Kiel studenta laboro gxi ne estas malbona. Sed vi faras la saman eraron kiel aliaj studentoj. Tro multe da vortoj. La sceno en kiu Raskolnikov mortigas la du virinojn per hakilo estas promesoplena. Mi gratulas vin. Sed tiu estas la sola perfortajxo en la tuta verko! Cxu vi ankoraux ne konas la verkojn de Raymond Chandler kaj James M. Cain? Studu tiujn verkistojn... Forstreku la historion pri Sonia kiu persvadas Raskolnikov-on konfesi kaj penti. Kion vi diras? Tiu parto estas la kerno de la verko? Forgesu tion! Hodiaux neniu pentas. Tio estas eksmoda. Eksmoda. La sento de kulpo delonge malaperis de inter ni. Duonigu la verkon! Forstreku la filozifajn kaj religiajn partojn. Usonigu la persono-nomojn kaj la loknomojn, kaj aldonu tri aux kvar de tiuj hakilmurdoj... Aux ecx... kial ne?... reordigu la intrigon tiel, ke gxi estu konfeso de serio- murdisto en la estonteco... kiel Star Trek... mi havas amikon cxe la BBC, eble ni povus ellabori ion kune... Harold Brown el "Bulteno de Londona E-Klubo" sep-okt/1996 ********************************************************************** MOVADA HUMURO ///////////// Sekreta plagiato ================ Edzino legas la "Sekretajn Sonetojn". Subite sxi turnigxas al sia edzo: - Johano, imagu, tiu Peter Peneter kuragxis enmeti ankaux la soneton, kion vi skribis al mi antaux du jaroj!.. * * * Ne mi frenezigxis ================= - Mia patro frenezigxis, kaj mi anstatauxas lin en la libroservo de nia asocio. - Do, vi vendos al mi kredite la libron... - Sed vi miskomprenis min. Frenezigxis mia patro, ne mi... ********************************************************************** EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X =================================================== A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Megjelenik kethetente. Nyomas: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ********************************************************************** FINO