Retposxta versio de Eventoj-116, 2/dec-1996. ******************************************** Al Nova Internacia Lingva Ordo ============================== - novjara mesagxo 1997 de la UEA-prezidanto La jaro 1996 estis vere fruktoplena. La 81-a UK en Prago, kiu amasigis 3000 esperantistojn, benita de salutmesagxoj de i.a. prezidento Havel kaj gxenerala sekretario Boutros Boutros-Ghali, estis ankaux kvalite unu el la plej sukcesaj kongresoj. Per la Nitobe-simpozio de internaciaj organizajxoj pri "Lingvo por Internacia Paco kaj Demokratio", ni malfermis UK-n al influpovaj ne-esperantistoj, altirante atenton de intersxtataj organizajxoj kaj internacie konataj fakuloj pri lingva politiko. La Manifesto de Prago de la Movado por la Internacia Lingvo kolektis subskribojn de miloj da esperantistoj. Krom Esperanto-gazetoj, ankaux multaj nacilingvaj jxurnaloj publikigis gxin. UEA bonvenigis du novajn landajn asociojn: la Vjetnaman kaj Bharatan. Por la deka sinsekva jaro la nombro de individuaj membroj de UEA superis 7000. La membronombro de Societo Zamenhof konservis la altan nivelon, kiun gxi atingis en 1995. Nia junularo registris rekordojn: la abonantaro de Kontakto superis 2000 kaj la Patronoj de TEJO unuafoje nombris pli ol 100. Ni eniru la novan jaron kun nova espero pri "nova internacia lingva ordo". La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj malpermesas diskriminacion surbaze de i.a. lingvo. La nuna internacia lingva ordo tamen ne nur ne kapablas solvi la malbonigxantajn lingvajn problemojn sed male akcelas malprogreson. Nek tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progreso de la komunikada tekniko, nek malkovro de novaj metodoj de lingvoinstruado aux tradukado turnos tiun tendencon. La mondo bezonas novan lingvan ordon, kun neuxtrala lingva fundamento, sur kiu la diversaj gentoj povu pace kaj frate interkomunikigxi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn. La pli justa lingva ordo celas lingvan unuecon en diverseco, tiel ke la lingva diverseco ne dividos popolojn sed unuigos ilin. La Manifesto de Prago kaj la kongresa rezolucio de la 81-a UK invitis cxiujn internaciajn organizajxojn kaj lingvopolitikajn instancojn kunlabori kun la Esperanto-movado por la konstruado de "pli justa kaj demokratia lingva ordo". Nia Komitato alvokis la landajn kaj fakajn Esperanto-asociojn pretigxi al intensaj fortostrecxoj por komune antauxenporti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la mondo dum la venonta jarcento, kiun "Esperanto meritas kaj kiu sxajnas nun atingebla". Tiu alvoko donas la direkton al nia agado en la nova jaro. En februaro UEA ekaktivos en Novjorko por persvadi Unuigxintajn Naciojn diskuti la demandon de internacia helplingvo. En aprilo ni lancxos similan pledon cxe membroj de la Euxropa Parlamento. La plej praktika kaj populare akceptebla valoro de Esperanto estas gxia utilo por la lernado de fremdaj lingvoj. Por intersxangxi spertojn kaj pli bone kunordigi niajn klopodojn por pruvi la propedeuxtikan valoron de Esperanto, UEA kunlabore kun ILEI planas okazigi specialan seminarion kadre de la 82-a UK en Adelajdo. Ni klopodos okazigi similan diskuton ankaux en Euxropo. Por ke tiuj strebadoj estu efikaj, necesas gxenerala plivigligxo kaj aktivigxo de nia tuta movado. Necesas levi gxian idean kaj organizan nivelon. Tiucele la Komitato de UEA komisiis grupon da aktivuloj verki bazan dokumenton pri "Kampanjo 2000 por Nova Internacia Lingva Ordo". La Komitato diskutos gxin en sia kunsido en Adelajdo. Nura decido de la Komitato tamen ne plivigligos la movadon. Necesos propra iniciatemo de cxiu klubo kaj asocio kaj de cxiu unuopulo. Sen tio ankaux klopodoj cxe UN, EU kaj aliloke restos vanaj. Okaze de la novjaro mi speciale apelacias por subteno al TEJO, nia estonteco, kiu en 1996 atingis fierindajn sukcesojn: gxi elektigxis al la Gvida Konsilio de la Junulara Fako de Konsilio de Euxropo, TEJO-ano farigxis prezidanto de la Euxropa Kunordiga Buroo de Junularaj Organizoj kaj sep TEJO-anoj cxeestis en la Junulara Forumo de UN. Tia laboro meritas subtenon. Do, farigxu ankaux vi Patrono de TEJO aux abonu al Kontakto! Bonvolu subteni ankaux Fondajxon Canuto por helpi al esperantistoj de ekonomie malfacilaj landoj farigxi membroj de UEA kaj tiel senti veran apartenon al nia tutmonda movado! La jaro 1997 restos memorinda en la historio de Esperanto, cxar unuafoje ni kongresos en Auxstralio. Ni iru, vidu kaj konvinku la novan kontinenton! Mi kaj la estraro de UEA deziras plej felicxan kaj prosperan novan jaron al cxiuj esperantistoj, al cxiuj gesamideanoj kaj al cxies familio! LEE Chong-Yeong, prezidanto Universala Esperanto-Asocio *********************************************************************** Kiu faros gxin?? ================ Jen historio pri kvar personoj: CxIU, IU, IU AJN kaj NENIU: Estis grava plenumenda laboro, kaj CxIU estis certa, ke IU faros gxin. IU AJN povus fari gxin, sed fine NENIU gxin faris. IU maltrankviligxis, cxar la laboro estis por CxIU. CxIU pensis, ke IU AJN povus fari gxin, sed NENIU imagis ke CxIU ne faros gxin. Finfine, CxIU kulpigis IU-n, kiam NENIU faris tion, kion IU AJN povus fari... Konate, cxu ne? *********************************************************************** Imagu la neimageblan ==================== Imagu la neimageblan: vi ensxaltas matene la televidon kaj vi auxdas Esperantajn kanzonojn de la ekrano. Fama aktorino rakontas al la televida publiko, ke la 15-a de decembro estas festata en internacia komunumo kiel la tago de Esperanta libro, kaj ke al la cxi-jara libro- tago sxi kontribuis per du kasedoj, en kiuj sxi kunligas Esperantan kaj la nacian kulturon. La lancxo de kasedoj okazas vespere en la plej prestigxa urba muzeo, pri sxia kontribuo al la Esperanta kulturo parolos teatraj kaj literaturaj fakuloj - bonvenon al la neesperantista publiko. La malofta varbado por Zamenhof-tago per TV okazis en Zagreb la 16-an de decembro por anonci la lancxon de du kasedoj de Vida Jerman: "Izolulo" kaj "Inventante ke mi songxas". La esperantistoj ne estis la sola publiko de tia prestigxa Zamenhof- festo: la neimagebla sceno de la matena TV-anonco dauxris: pri Esperanto nuntempe parolis fama akademiano, prezidanto de la verkista asocio konfesis meritojn de Esperanto por diskonigo de la kulturoj malplifamaj, direktoro de la teatrologia instituto admiris la talentojn de la aktorino, kiu vivas du siajn teatrajn personecojn sur la nacia kaj internacia scenejoj. Tian Zamenhof-feston arangxis la kroata aktorino Vida Jerman, kunlabore kun Kroatia E-Ligo kie kaskadis en perfekta E-o versoj de famaj kroataj auxtoroj. Prezidanto de Kroatia E-Ligo akademiano Dalibor Brozovicx, gastoj d-ro Ante Stamacx kaj d-ro Branko Hecximovicx de Asocio de Verkistoj kaj Teatrologia Instituto respektive prilumis la artan kontribuon de Vida Jerman al du kulturoj en kiuj sxi aktivas - en la kroata en kiu sxi naskigxis kaj la internacia kiun sxi elektis. Abunda vino kaj maraj specialajxoj de la koktelo gajigis okdekon de cxeestintoj, el kiuj pluraj staris en la plenplena salono de Kroata Kultura Klubo. La poezia kaj drama kasedoj de Vida Jerman per kiu Esperanto vigle kaj konvinke pulsas, estas mendebla cxe la aktorino. (V. Jerman, Republike Austrije 7, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel: +385-1-172236). La aktorino intertempe revas pri Auxstralio kaj provas en sia dense signita kalendaro trovi liberajn semajnojn por turnei en Sud-Ameriko. Spomenka Sxtimec *********************************************************************** Esperanta literaturo en la Interreto! ===================================== Jen listo de la Esperantlingvaj literaturajxoj troveblaj cxe la reto, kiuj estas atingeblaj pere de mia literatura pagxo TTTa. Cxefe temas pri kantoj, poemoj, kaj noveloj. Mi gxenerale ellasis artikolojn (ekz. tiujn de "Monato"), sed enkludis kelkajn eseojn, almenaux zamenhofajn. Mi ne certas pri la aktualeco de kelkaj ligoj, cxar mi kutime ne kontrolas la unuopajn erojn post listigo. Pluraj estas en mia FTP-ejo. Tio inkluzivas kelkajn, kiujn mi cxerpis el afisxoj al la novajxgrupo soc.culture.esperanto. Se mi ellasis ion, bonvolu informi min. Se vi trovas cxi tie iun tradukon vian, kiun vi ne volas lasi publika, ankaux bonvolu informi min. Mia pagxo estas cxe: http://www. webcom. com/dxonh/literaturo.html Gxuu! Don Harlow don@forigu.donh.vip.best.com * * * Originala Literaturo -------------------- Eburaj Larmoj (Anna Amabiaka) Ebrio (William Auld) Kiel Mihok instruis angle (Julio Baghy) Lingva evoluo (Julio Baghy) Ran-Kvarteto (Julio Baghy) Legendoj pri SEJM (Mikaelo Bronsxtejn) Nefinita dramo por polifonia orkestro (Mikaelo Bronsxtejn) Versoj el la gxangalo (Wolfram Diestel) La Sxtormo (John S. Dinwoodie) Sorcxaj bastonetoj (M. Filatova) Perditaj Fontoj de la Esperanta Liriko (A. D. Foote) Kredu (Roman Frenkel) Dek Vintraj Strofoj (Albert Goodheir) La Tagigxo (Antoni Grabowski) Ferdinando Feguto 1 (Don Harlow) Ferdinando Feguto 2 (Don Harlow) Chanteclaire (Nikolao Hohlov) Euxropo (Nikolao Hohlov) Viburno (Nikolao Hohlov) De Sango al Sxangxo (Aaron Irvine) La Verda Kometo (D. K. Zamenhom') Cxe via dekstra genuo (Kajto) En Amara Horo (Kalman Kalocsay) Ezopa Sagxo (Kalman Kalocsay) Al Virinoj (Euxgeno Mihalski) Paraleloj (Euxgeno Mihalski) Floreto (Ivan Naumov) Cirkulero al neaktivaj Esperantistoj (PEJNO Simono) Invito al gxardena festo (PEJNO Simono) La Sekretaj Sonetoj (Peter Peneter) (nekompleta) Finosortas (Baldur Ragnarsson) La magoagotago (Saksa Esperanto- Junularo) Krokodila Rok' (Thierry Salomon) La Vojagxmasxino (Thierry Salomon) La Genio de Zamenhof: Efekta Lingvo (Vilho Setala) Lin gvalu do (Stul Tegulo) Advento (Rikardo Sxulco) Ekzercaro (L. L. Zamenhof) - densigita Esenco kaj Estonteco de la Lingvo Internacia (L. L. Zamenhof) - densigita La Espero (L. L. Zamenhof) Homaranismo (L. L. Zamenhof) - densigita 6 Lingvaj Eseetoj (L. L. Zamenhof) - densigita Mia Penso (L. L. Zamenhof) Ho, Mia Kor' (L. L. Zamenhof) 12 Paroladoj (L. L. Zamenhof) - densigita Pregxo sub la Verda Standardo (L. L. Zamenhof) Kial Paroli Esperante (L. L. Zamenhof) La Vojo (L. L. Zamenhof) Letero al Borovko (L. L. Zamenhof) Tradukita Literaturo -------------------- Cxiam () [Wolfram Diestel] Donu al ni Pacon () La Eskimino ()[A. N. Nimulo] La Giganto () [PEJNO Simono] Jen Avinjo Mia () [Garik Kokolija] Kanti sub la pluv'() [Antonio Martins] Kantu pri ses pencoj () [PEJNO Simono] Katino, katin' () [PEJNO Simono] Kukolo kaj Azeno () [Wolfram Diestel] La luno flava () Mia Animo () [Wolfram Diestel] Ni rajdas rapide () Nigra sxafo () [PEJNO Simono] Nure Vi () [Antonio Martins] Padoj sxangxigxas () Pregxo al Brida () [Don Harlow] La Regno de Nenie () [PEJNO Simono] Rugxgorgxo () [PEJNO Simono] Rugxlibelo () [HIROTA Masaaki] La Sankta Biblio()[Zamenhof/Anglaj pastroj] La Evangelio laux Sankta Johano ()[] Se mi estus rozo () Sxejvin-Krim ()[Jon Liechty k John Starling] Solimano Grigxis () [PEJNO Simono] Ventoj () Viva fisxo () [PEJNO Simono] 24 noveloj (H. C. Andersen) [L. L. Zamenhof] La regxidino sur pizo (H. C. Andersen) [Wolfram Diestel] Dormkanto por Mirjam (BER-HOFMANO Rikardo) [PEJNO Simono] Cent jarojn malplie (Pierangelo Bertolli) [Giuseppe Castelli] Oleo Hunda (Ambrose Bierce) [Steve Gustafson] Jerusalem (William Blake) [Don Harlow] La mesagxo (Heinrich Bo"ll) [Wolfram Diestel] Macky Messer (Berthold BRECHT) [Pavo] La knabino de la flughaveno (Patrick Bruel) [Thierry Salomon] Placo de la grandaj homoj (Patrick Bruel) [Thierry Salomon] Tam O' Shanter (Robert Burns) [Reto Rossetti] Mia Kor' Faras Cxok (Luca Carboni) [Giuseppe Castelli] Jabberwocky (Lewis Carroll) [Mark Armantrout, Marjorie Boulton, Jim Cool] Vespera Kanto (Matthias Claudius) [Wolfram Diestel] La Skoto (Mike Cross kaj Brian Bowers) [Jon Liechty] Sxtonigxas (Electric Light Orchestra) [Richard Harrison] La sencxesa rakonto (Michael Ende) [Wolfram Diestel] {elcxerpajxo} La Korvo kaj la Vulpo (Jean de la FONTAINE) [PEJNO Simono] Sangavido (Dion Fortune) [Don Harlow] Rimmel (Francesco de Gregori) [Giuseppe Castelli] La Viro Senpatria (Edward Everett Hale) [E. L. Robinson kaj Don Harlow] Trans /cxielarko (E. H. HARBURG) [PEJNO Simono] Cxe l' Maro (Heinrich HEINE) [PEJNO Simono] La Elacxeto de Rugxa Cxefo (O. Henry) [Don Harlow] Veninta (Paul Hermann) [Wolfram Diestel] La lasta somero de Klinsor (Hermann Hesse) [Wolfram Diestel] {elcxerpajxo} Fantom' Hamleta (Erik KESTNER) [PEJNO Simono] Rikki-Tikki-Tavi (Rudyard Kipling) [Don Harlow] Tiel Do Rakontoj (Rudyard Kipling) [Wouter Pilger] - densigita (gz) La tago iras jam de ni (Adam Krieger) [Wolfram Diestel] Kevenhuller (Selma Lagerlof) [Stellan Engholm] La Strig' kaj la Kato (Edward LEAR) [PEJNO Simono] Evangxelino (Henry Wadsworth Longfellow) [] La Modelo de Pikman (H. P. Lovecraft) [Don Harlow] La Terura Maljunulo (H. P. Lovecraft) [Donald R. Burleson] Lepsikaj alauxdoj (Hans Ludwig kaj Bernd Weinkauf) [Wolfram Diestel] Rondelo de l' akvo en la korto de l' japano (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy] Rondelo de l' japana maro (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy] Rondelo de l' oniksa ponto (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy] Rondelo de l' pagodo (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy] Hieraux jxus (Paul McCARTNEY) [PEJNO Simono] Himno al Brida (Kuno Meyer) [Don Harlow] Hefelanto (A. A. Milne) [Ivy Kellerman Reed] En Kiu Sercxo Orgazinigxis kaj Porketo Renkontas la Hefelanton Denove (A. A. Milne) [Duncan Thomson] Legendo (Orzeszko) [Kabe] Valsi Matilde (A. Paterson)[Don Harlow] Tri malgrandaj steloj (Georg W. Pijet) [Wolfram Diestel] Annabel Lee (Edgar Allan Poe) [Kalman Kalocsay] La Korvo (Edgar Allan Poe) [Kalman Kalocsay] La Korvo (Edgar Allan Poe) [Leopoldo H. Knoedt] La Korvo (Edgar Allan Poe) [Jon Willarson] Silento (Edgar Allan Poe) [Don Harlow] Sonoriloj (Edgar Allan Poe) [Kalman Kalocsay] La Malfermita Pordo (Saki) [Edmund Grimley-Evans] Oldo (William Shakespeare) [Pejno Simono] Soneto 60-a (William Shakespeare) [Pejno Simono] Nia Itala Gvidisto (Mark Twain) [Kabe] S-ino McWilliams kaj la fulmotondro (Mark Twain) [William George Adams] La Testamento kaj diversaj poemoj (Francois Villon) [Wouter Pilger] densigita) Amara Vintro (Joh. Werlins) [Wolfram Diestel] Proverboj (L. L. Zamenhof) [Bertilo Wennergren] *********************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Nuligo, deklaro, sercxado ========================= Sxakturniro dum la UK --------------------- La UK-n partoprenis pli ol 3000 gesamideanoj el la tuta mondo. Al la sxakturniro oficiale aligxis 2 amikoj: s-ro Martin el Hispanio kaj mi. Ni ambaux vere renkontigxis en Prago. La sxakturniro ne okazis. Sen pluaj vortoj!! Deklaro ------- Mi decidis ekde 01.01.1997 fini mian laboron kiel kasisto de ESxLI (Esperanta Sxak-Ligo Internacia) kaj redaktoro. Post multaj jaroj mi ne havas forton dauxrigi sola, sen helpo de aliaj. Mi dauxrigos mian aktivadon kiel turnirgvidanto de teamturniroj VII kaj VIII. Ekde tiu cxi momento, bv. cxiam turni vin rekte al la prezidanto de ESxLI, al Dan Maxwell. Jaromir Canibal redaktoro de Esperanta Sxako Estonto de ESxLI ---------------- Estimataj sxakamikoj, kiel vi cxiuj scias, d-ro Jaromir Canibal anoncis sian retirigxon de la taskoj, kiujn li fidele gvidis dum pluraj jaroj. Mi esperas, ke iu sukcesos trovi novan, energian, ideoplenan anstatauxanton. Sed pro la gxenerala reduktigxo de intereso en ESxLI dum la lastaj jaroj, necesas kalkuli pri la ebleco, ke tia nova redaktoro/kasisto ne trovigxos. En tiu kazo ni devas fronti la jenajn demandojn: 1. Cxu ESxLI povas funkcii sen revuo? 2. Cxu ESxLI povas funkcii sen kasisto? 3. Cxu entute havas sencon, ke ESxLI pluvivu? La punkto (3) sxajnas al mi la plej kerna demando. Malgraux la malkresko de intereso pri ESxLI en la lastaj jaroj, kerna grupo de aktivaj membroj restas. Kelkaj korespondturniroj ankoraux okazas, kvankam la nombro estas malpli granda ol antauxe. Tiom longe ESxLI ekzistas, gxis estas dezirinde ke iu esperantista sxakorganizo ekzistu, sed gxia strukturo povas esti alia ol nun. (...) Ne nepre necesas informi cxiujn ESxLI-membrojn pri la rezulto de cxiu turniro. Fakte cxiuj aliaj informoj estas ne nepre necesaj, kvankam ili povus esti novaj kaj interesaj. Tial mi pretas respondi al la demando (1) ke la revuo Esperanta Sxako estas dezirinda sed ne necesa por la funkciado de ESxLI. Responde al (2) necesas rimarki, ke la cxefa elspezo de ESxLI estas por nia revuo. Laux mia opinio, se gxi ne plu ekzistos, ne ecx ne bezonos kason kaj kasiston. ... Bonvolu informi min pri viaj pensoj pri cxio cxi. Dan Maxwell, prezidanto de ESxLI 1625 "S" St. NW No 1, Washington DC-20009, Usono el Esperanta Sxako 3 kaj 4/1996 *********************************************************************** Traduko al 48 lingvoj - senpage! ================================ "Ergane" estas komputila tradukprogramo, per kiu oni povas traduki vortojn kaj mallongajn esprimojn de unu lingvo al alia, interne utiliganta Esperanton kiel pera lingvo. (vidu Eventoj 097) La versio 2.0 de Ergane estas nun senpage havebla de la TTT-pagxo http://www.travlang.com/ Ergane/ Nuntempe gxi disponas vorttrezorojn de 48 lingvoj kun ampleksoj kiuj varias de dekduo da vortoj gxis pli ol 50.000. La programo bezonas Windows 3.1 (aux pli altan version) kaj relative moderan kvanton de diskospaco (kiu dependas de la nombro da vorttrezoroj). Ergane estas senpaga programo, kaj la vortlistoj generitaj per gxi povas sen limigaj kondicxoj esti uzataj por aliaj aplikajxoj. Gerard van Wilgen gvwilgen@forigu.worldonline.nl el sce *********************************************************************** Scienca Revuo vol. 47. ====================== Enhavo de la jxusaperinta volumo 47 (1996/2) de Scienca Revuo - Kafka en Prago. Kiel oni vivas en kagxo sen kradoj. IKU-prelego 1996 de Mauro Nervi, IT - La rolo de ISAE kaj scienca revuo en mondo de specialigitaj sciencoj. ISAE-prelego 1996 de Yamasaki Seiko, JP - Pri la relativeca principo - Jose Lourencxo Cindra, BR - Centjara esplorlaboro en la perta observatorio - John Mills, AU - Teoria kaj eksperimenta bazo de alotransplantado de konservativaj dentoj - Radmir Hasanov, RU - Kulturo: valoro aux varo. Pri la kongresa temo en Prago. Gilbert R. Ledon, BR - Arta ekspozicio. Pri arta arangxo dum la UK en Prago Franz-Georg Rossler, DE - Scienco kaj arto - Radoslaw Nowakowski, PL - Internationale revue, IKS, recenzo ---------------------------------------------------------- Internacia Scienca Asocio Esperantlingva ---------------------------------------------------------- - ISAE-sekretario: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. - Jarkotizo: 30 CHF, posxtcxekkonto 80-5909-0 "Pro ISAE" Zurich *********************************************************************** Matematika olimpiado? ===================== Antaux 2 jaroj estis anoncita la plano okazigi matematikan olimpiadon en Brazilio, en la jaro 2000, kun la laborlingvo Esperanto. Pro la forpaso de la iniciatinto prof. Edmilson Pontes, la taskojn transprenis prof. Felinto dos Santos Dourado, kiu en 1988 intencas organizi sxtatnivelan olimpiadon, kiel provo por la tutmonda. Se vi estas matematikisto kaj interesigxas pri tio, bv. kontakti lin pere de nia posxtkesto: Alagoana Asocio de E-o, CP 396, Maceio, AL, BR- 57020-970 Brazilio. Viaj ideoj, sugestoj estas bonvenaj. el La Foko dec/96 *********************************************************************** ARANGxOJ //////// Junulara Festivalo ================== IJF estas unu el la plej popularaj junularaj arangxoj, partoprenas gxin 150-200 gejunuloj el multaj landoj. Indas gxin partopreni! Cxi-jare la tradicia, kaj jam 21-a Internacia Junulara Festivalo okazos inter 26.03-01.04. en Col di Nava (Imperia), regiono Liguria, en nordokcidenta Italio en tre nova kaj komforta montara gastejo. La cxi- jara temo: "Estonteco". IJF cxi jare enkondukis novtipan kalkuladon de kotizoj, pli justa, kaj pli proksima al "proporcia sxargxoportado" - ja estas difinitaj 6 landokategorioj. Kompreneble ankaux cxi-jare eblas "memzorgi". La partoprenkotizoj varias en vasta intervalo, sed estas tute akcepteblaj. (Ekz. 19-jarulo el Usono aux Hungario nun aligxanta pagas nur 137 guldenojn... se memzorganto: 35 NLG...) La partoprenantoj ricevos 10 %-an rabaton cxe la 53-a IJK en Assisi. Informojn kaj aligxilojn petu de Federico Schreiber, via del Cordaroli 7, IT-34136 Trieste, Italio aux rete: fulmo@forigu.ts.flashnet.it *********************************************************************** Ne miela ======== La 2-a Hansa E-Tago, planita al 01-04.majo pro organizaj kialoj ne povas okazi en Mielno, Polio, sed gxi okazos kune kun la Baltmara Turisma Renkontigxo en Stralsund, Germanio en la sama tempo. Ni invitas al Stralsund la esperantistojn el la landoj cxirkaux la Balta Maro. (Kompreneble alilandanoj estas same bonvenaj). Celo de la 2-a Hansa E-Tago: vigligo de la baltmara kunlaboro pere de intersxangxoj de ideoj kaj komuna aktivado. Antauxe/dume/poste: distraj arangxoj... Detalojn/aligxilojn bv. peti de: Esperanto-Kiel, Christian Darbellay, Kaiserstr. 43, DE-24143 Kiel, Germanio Tel/fakso: +49-431-735016 *********************************************************************** Mediteranea semajno =================== Internacia semajno esperantista cxe la Mediteraneo okazos en Sete, Francio. Stagxo pri Esperanto de la 8-a gxis la 15-a de septembro 1997. Informas: "Esperanto", 5 rue du Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Tel: +33-467-541543 *********************************************************************** Unutagaj kunfratigxoj ===================== Niaj cxefaj kaj tradiciaj arangxoj por la jaro 1997 estos: - 3-a trejnado por E-instruistoj la 23-an de marto. - Frata Vespero kunordigota de la loka junularo: la 25-an de majo. - 10-a Esperanta Renkontigxo: 16-a de novembro. Ni ankaux akceptas kaj stimulas korespondadon. Sendu almenaux salutkarton. E-Kunfratigxo de Okcidenta Regiono Rua Coronel Agostinho 126 Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro, RJ, Brazilio. *********************************************************************** Trilanda Renkontigxo ==================== "Senlime" la E-Asocio en la euxroregiono Mozo-Rhejno anoncas al vi: la Internacia Trilanda Renkontigxo (de esperantistoj el Germanio, Nederlando kaj Belgio) okazos cxi-jare la 27-an de aprilo en Aachen, Germanio. Temo: "Esencaj aspektoj de la islama mondo". Informoj haveblas cxe: Wolfgang Bienen, Eynattener str. 56, DE-52064 Aachen, Germanio. Tel: +49-241-62350, fakso: +49-241-602353 *********************************************************************** XVII-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj ============================================== 1996.04.12-13, Barreiro, je 10 km SE de Lisbono, transrivere. Cxiujara arangxo de Portugala Esperanto-Asocio. Kultura, turisma kaj distra programo. Vizito al la loka ZEO (la sola en Portugalio) kaj speciala atento al historio de Esperanto en Portugalio dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj, kiam Barreiro elstaris en la movada geografio. Informoj baldaux cxe http://sweet.ua.pt/jxmm/esperant/index.htm Aligxi eblas cxe Antonio Martins Rua Alfredo Jose Marques 21 c/v esq. PT-2735 Cacem Rete: bacano@forigu.cc.fc.ul.pt *********************************************************************** Somerkomenca ripozo =================== La E-klubo cxe la urba Kulturdomo en la pola urbo Staszow ankaux cxi- jare bonvenigas feridezirantajn esperantistoj. Inter 26-30 de majo vi estas atendata al ripoza apudlaga renkontigxo, kaj inter 30-a de majo kaj 3-a de junio al la 11-aj Esperantaj Tagoj de Staszow. Mem la arangxoj - kutime partoprenata de 80-110 homoj - okazos en ripozdomo je cx. 15 km-oj de la urbo, en agrabla medio. Kotizo por plentempa restado: 180-270 zlotoj (cx. 60-90 dolaroj). Por aligxilo kontaktu: E-Klubo, Kulturdomo ul. Parkowa 6, PL-28-200 Staszow, Polio *********************************************************************** MOVADO ////// Brua gxojholado en la Unua Azia Kongreso ======================================== Al la 1-a Azia Kongreso de Esperanto, okazinta inter 21-25 de auxgusto en Sxanghaj kun la cxeftemo: Azio kaj la 21-a jarcento aligxis preskaux 600 personoj el 18 landoj (530 el Cxinio, Japanio kaj Koreio, 22 el Vietnamio, 6 el Auxstralio, 16 el aliaj aziaj landoj, 9 el Euxropo, ktp). La decido pri okazigo de kontinenta kongreso estis akceptita dum la seula UK en '94. Gxi ja estas necesa, cxar ja UK-oj plej ofte okazadas en Euxropo, sed la vojagxkostoj estas apenaux venkeblaj por aziaj esperantistoj, kiuj gxenerale (krom Japanio kaj Koreio) estas jam en si mem estas en malpli bona ekonomia stato kompare al evoluitaj euxropaj landoj. La kongresa programo estis abunda: pri la kongresa temo okazis 5 kunsidoj: enkonduko, ekonomio, scienco kaj tekniko, edukado kaj kulturo, E-movado. Okazis kunsidoj pri aziaj pioniraj esperantistoj, estis fakaj kunsidoj de fervojistoj, go-amantoj, medicinistoj, pri seksa diskriminacio, "Papero kaj Kapsiko" (komuna lernolibro pri rilathistorio inter Japanio kaj Koreio), Oomoto, Cxina Radio, SAT, kaj El Popola Cxinio. Okazis diskutoj pri la E-movado, kaj estis 3 kunsidoj de KAEM (Komisiono pri Azia E-Movado), ktp, ktp. Multaj cxeestantoj havis la impreson, ke la kongreson regis bruoj. Cxeestantoj (cxefe cxinaj) ne auxskultis la paroladojn, absorbite de sia babilado aux ecx de gxojholado versxajne pro postlonga renkontigxo kun konataj esperantistoj. Ankaux la kunsidejoj plenis de bruoj pro babilado ekster la cxambro, cxar ne estis firma pordo. Lingvo-kapablo de multaj cxeestantoj estis malaltaj, kaj kelkaj en diskutkunsidoj nur legis sian manuskripton, kiu tute ne rilatas al la parolata temo. Tamen la kongreso estis la unua, kaj multaj homoj unuafoje partoprenis en internacia E-renkontigxo kaj gxojis pro tio. Mi esperas, ke en la dua kongreso ni povos gxui pli da fruktoj grandaj kaj frandaj. Pli detalan raporton oni povas legi en la bulteno Esperanto en Azio. La dua Azia Kongreso okazos en Vietnamio en 1999. laux raporto de Doi Cxieko en La Revuo Orienta nov/96 *********************************************************************** Taskoj en la Akademio ===================== Taskoj de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro de Akademio de E-o La membroj de la sekcio estas Perla Martinelli, Jorge Camacho Cordon, Reinhard Haupenthal kaj Christer Kiselman. Unua projekto ------------- La sekcianoj ricevis taskon decidi pri la plej gxusta maniero Esperantigi du vortojn kaj unu toponimon: euro, graffiti kaj Alsace/Elsass. Pli detale pri tiu projekto vidu apartan artikolon en la sekva numero de Eventoj. Dua projekto ------------ Kunlaboro en la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Mi ne estas optimisma pri efektivigxo de tiu projekto. Kiam mi proponis tiun taskon al la Akademio antaux pluraj jaroj, la tiama prezidanto Albault kategorie rifuzis tiun agadon, uzante kiel argumenton la fakton, ke PIV estas la proprajxo de SAT, do la Akademio ne havas rajton okupigxi pri gxi. Post kiam SAT anoncis, ke PIV estos reviziata kaj petis helpon tiucele de cxiuj esperantistoj, la Sekcio pri Gxenerala Vortaro neniam ricevis formalan inviton partopreni, nek instrukciojn pri ia specifa maniero helpi la reviziadon. Tria projekto ------------- Temas pri longdauxra esploro starigi principojn aux regulojn por asimilado de vortoj kaj propraj nomoj el diversaj etnolingvoj kun la celo eviti pli da kaoso. Bernard Golden *********************************************************************** Nur 28 % konas la anglan! ========================= La Internet-a firmao Eurolinks aktive varbadas en Euxropo por la TTT- informpagxoj de entreprenoj. Kial? Ekzistas gxenerala miskredo, ke preskaux cxiu Internet-uzanto regas la anglan lingvon. La realo aspektas tute aliel, se kredi al la esploro de la firmao "Dataquest", kiu kalkulis ke nur 28 % da la Internet-uzantoj regas la anglan! Tial Eurolinks tradukas la TTT-pagxojn al diversaj euxropaj lingvoj. TTT-adreso de Eurolinks: http:// www.eurolinks.com herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be el sce *********************************************************************** Via Tellini =========== La 27-an de oktobro, estis inauxgurita strato Ashille Tellini, okaze de la 130-a datreveno de lia naskigxo. En la ceremonio partoprenis urbaj auxtoritatuloj, urbaj civitanoj kaj reprezentantoj de E-grupoj el pluraj italaj urboj. Achille Tellini (1866-1938) estis geologo - kaj pionira E-aktivulo. Li propagandis kaj disvastigis la internacian lingvon, kaj en 1912 fondis la E-grupon de Bolognese, funkcianta ankaux hodiaux. el Informa Bulteno de Bolonja E-Grupo dec/96 *********************************************************************** Gratulojn! ========== Klubo Esperantista en Oslo festis sian 90-jarigxon la 18-an de novembro 96. La klubo fondigxis en Kristiana je 21.2.1906 kiel privata klubo kaj farigxis publika en la sama jaro. La klubo nun havas 108 membrojn kaj s-ro Carl Stop-Bowitz estas la plej malnova membro. Inf: Kjell Peder Hoff prezidanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio *********************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ================== Pensiulino, kiu interesigxas pri tm literaturo, historio. sociologiaj problemoj kaj E-movado, dez. seriozjn kor. kontaktojn. Maria Jagiello- Dangow, ul. Styczynskiego 37 m 6, PL-44-100 Gliwice. * * * Mi estas frauxlo, 20 jara, komencanto. Mi kolektas vizit-kartojn, basbal-kartojn. Brian Batch, Box 10061, Otterbein College, Westerville, OH-43081-2006 USA. * * * Mi interesigxas pri klasika muziko, montgrimpado, komputiloj kaj reto, vojagxado. Mi estas 23 jara frauxlo. komencanto. Alfred Kewei Zuo, 12- 2(3F) Alley 9, Lane 10, St. Daren, Ct. Chongho, Taipei County, Taiwan 23540 (R.O.C). Retposxto: kewei@forigu.miro. csie.ntu.edu.tw * * * Mi sercxas iun, kun kiu mi povas skribi pri la temoj kiuj estas interese al ni. Mi estas viro dudek kvar jara, kaj mia hundo estas du jara. Gxi estas granda kaj tre gxentila. Mi studas la anglan kaj francan lingvojn. Mi sxatas la cxambroplantojn. Peter Hein, Waldstr. 43-a, DE-10551 Berlin, Germanio. * * * Mi estas nova studanto de Interreto kaj Esperanto, sed mi volas havi skribajn geamikojn, retposxte aux paper-posxte. Adele Baker, 24330 9th Avenue West, Bothell, WA 98021-8540, Usono. Rete: adelebob@forigu.baker. cnw.com * * * Universitata studento, 25-jara dez. kor. tm. pri cxt. Respondo garantiata. Afshin Rasoulain No. 14, Homayun lane, SH. Rajayi Str., Bahar Sq, IR-69156 Borujerd, Irano. * * * Korespondi deziras kun mezagxaj virinoj s-ino TADA Hujxijo, Murano- honmachi 26-25, J-573 Hiraka, Japanio. * * * Mi estas komencanta esperantisto. Interesas min sciencfikcio, historio, filmoj, biero, kuirado, kaj komputiloj. Mi estas frauxlo, kaj komputilisto. Patrick Monagin, 21224 E Glen Haven Cir. Northville, MI 48167, Usono. Retposxte: patrick@forigu.360inc.com *********************************************************************** KONKURSOJ ///////// Poentokolekta konkurso ====================== Dauxre karakterizas vigla interesigxo la poentokolektan konkurson de ILEI por plenkreskuloj. Partoprenas la "ludon" esperantistoj el 18 landoj, kaj post la 2-a taskofolio la listokapo aspektas jene: 1. Tomisxek Jindrich, CZ, 42 poentoj 2. Denke Peter, HU, 40.5 p. 3. Molnar Monika, HU, 40.0 p. 4. Dumoulin Janine, FR, 39.5 p. 5. Pyhala Raita, FI, 39.0 p. La organizanto Geza Kurucz ekhavis Internet-konekton, do li estas kontaktebla ankaux retposxte: bjg@forigu.mail.datanet.hu Ankaux vi estas invitata partopreni la konkurson. Oni povas iam ajn eki, simple resendu la solvojn de la aperantaj taskofolioj, aux vi petu gxin rekte de la organizantoj. *********************************************************************** Rezultoj de la beletra konkurso Jose R. Huertas =============================================== La Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj kaj Andaluzia E-Unuigxo anoncis beletran konkurson (vidu Eventoj n-ro 104), kies rezultoj estis anoncitaj la 15-an de decembro en publika kunveno. Verko premiita: Traduko de "La Nigra Spartako" de Geraldo Mattos Tradukinto: Jose Francisco Martin del Pozo. En la festa kunsido oni transdonis al la gajninto la anoncitan premion: diplomon kaj E-librojn en valoro de 20.000 pesetoj. La librojn donacis El Popola Cxinio, Heroldo, Libroservo de Hispana E- Asocio, L. S. Perez kaj vidvino de L. M. Espinalt, kies kunlaboro ebligis grandparte la realigon de la konkurso. Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj kaj Andaluzia Esperanto-Unuigxo tre dankas al ili pro tio. *********************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Heroldo - LF-Koop ================= Kiel konate, ekde januaro la redaktadon kaj eldonadon de Heroldo transprenas Kooperativo de Literatura Foiro. Laux ilia plano la presado kaj distribuado okazos en Hungario, sed la redaktado restus en Svisio. Cxiujn redakciajn materialojn (artikoloj, raportoj, bildoj) sendu al la nova redakcia adreso: Literatura Foiro - Heroldo de Esperanto CP 237, CH-6830 Chiasso 1, Svisio *********************************************************************** LETEROJ /////// Uzurpo de gazet-nomoj ===================== En la informfolio de la Abonservo de ELNA por 1997 trovigxas la nomoj de la gazetoj "La Ondo de Esperanto" kaj "Ruslanda Esperantisto" kun la klarigo "revitalized" (revivigitaj). Cxu okazis miraklo: revivigxis la redaktoroj (samtempuloj de Zamenhof), kiuj revivigis en Moskvo kaj Peterburgo siajn gazetojn? Aux cxu ili el la tombo komisiis iun esti iliaj dauxrigantoj? Tute ne. La miraklon faris la konataj Aleksander Korjxenkov kaj lia edzino Halina Gorecka el la urala urbo Jekaterinburg, kiuj simple uzurpis la nomojn kaj la gloron de tiuj pioniraj gazetoj, sxajnigante sin iliaj dauxrigantoj. Se paroli pri la spirito de la revivigitajxoj, gxi nete diferencas de la nobla spirito de la forpasintoj (vidu pri tio http://access. uven.ru/yxura/korj.html). Cxu uzurpo de gazet-nomoj kongruas kun la etiko de TEJxA kaj de la jxurnalismo gxenerale? Cxiukaze, se iun tagon revivigxos "La Esperantisto" aux "Lingvo Internacia" aux, eble, ecx "Iskra" (de Lenin), oni povos konjekti, kiuj estas la miraklofaristoj. Boris Kolker gh090@forigu.cleveland.Freenet.Edu * * * Kiel elekti la postenulon ========================= Mi bedauxras, ke d-inon Ilona Koutny, multe agintan por Esperanto cxe la katedro pri gxenerala kaj aplikita lingvistiko de la Budapesxta Universitato Rolando Eotvos (ELTE) oni - sxajne definitive - maldungis. Estas rekomendinde, ke katedrajn postenojn precipe cxe malgrandaj fakoj, kie unu aux kelkaj personoj povas influi la tutlandan evoluon de la fako, oni traktu pli zorge. Anstataux lauxbezone dungi kaj maldungi, oni minimume je cxiu deka jaro anoncu publikan konkurson pri cxiu el la postenoj. Blazio Vaha *********************************************************************** POR VIA NOTLIBRO ================ Videokasedoj ------------ En antauxaj numeroj ni jam aperigis liston de haveblaj videofilmoj cxe UEA, cxe Internacia E-Instituto kaj cxe KCE (vidu Eventoj n-roj 89, 91, 95). Nun vi trovu tion de SEL. Auxdvida Centro de Sarlanda Esperanto-Ligo ofertas ************************************************** Sarlanda E-Ligo, SEL ofertas pere de sia libroservo i.a. diskojn, laserdiskojn, sonkasedojn kaj videofilmojn en VHS kaj video-8 normoj (en cxiuj kolorsistemoj). Jen listo de haveblaj videofilmoj: Pri Kulturaj Semajnfinoj, KSF ----------------------------- - 28-a KSF, prof. Regulo pri libroeldonado (3 h)50 DEM - 29-a KSF, prof. Szerdahelyi: Aktualaj problemoj de interlingvistiko kaj esperantologio (6 h)100 DEM - 30-a KSF, H. D. Maas: La radikoj de Esperanto, pastoro Burkhardt: Lingvaj problemoj dum konferenco en Koreio (3 h) 50 DEM - 31-a KSF, prof. Duc Goninaz: Vivo kaj verkaro de Gaston Waringhien (6 h)100 DEM - 32-a KSF, d-ro Zilah: Oriento kaj Okcidento (6 h)100 DEM - 33-a KSF, prof. Helmar Frank: Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (6 h)100 DEM - 34-a KSF, D-ro Ulrich Lins: "La Dangxera Lingvo" (6 h)90 DEM Kongresaj kaj aliaj vojagxoj ---------------------------- - G. Becker: Kvin semajnoj en Cxinio (4 h)60 DEM - G. Becker: kiel supre + Gorgxoj de Jangzi gxis Kanton, (6 h)100 DEM - G. Becker: Funf Wochen in China (dulingva)(60 DEM) - Oliver Walz: La UK en Varsovio, ankaux sub la signo de la tria mondo (4 h)60 DEM - G. Becker: Kamera-skizoj el Japanio(60 DEM) Specialaj kasedoj ----------------- - Memore al Ivo Lapenna. Funebra ceremonio en Kopenhago kaj lastaj paroloj en Graz (3 h)60 DEM - Cent jaroj de E-kulturo. La Jubilea E-konferenco en Graz (eventoj, paroladoj de Lapenna, lekcioj de Lapenna kaj Albault)60 DEM - Necesas tiri prof. Lapenna el la forgeso. Registrajxo de la OSIEK- konferenco 1995 pri Lapenna, la posta turisma vojagxo al Bjalistoko + 2 horoj de elektitaj registrajxoj pri li. Entute 12 h.200 DEM Mendoj al: Gunther Becker, Alter Hangarten 2, DE-6653 Blieskastel, Germanio pagoj al la UEA-kodo gbec-w. *********************************************************************** ANONCETOJ - Anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! - ========= Edit kaj Tamas Slezak kun gxojo informas pri la naskigxo de ilia filo Balint la 1-an de decembro kun 3.85 kg, 52 cm. * * * "Hungaran Antologion" kaj Esperantajn lego- kaj sciencajn librojn intersxangxus por Fonto-libro(j) Luiz Alberto de Coelho, rua Moreira Cesar 220, BR-25850-000 Paraiba do Sul, RJ, Brazilio. * * * Esperanto-Societo "FLAMO" en Torun deziras ricevi sciigojn pri efikaj agoj por Esperanto ie ajn en la mondo kaj ankaux pri iuj ajn interesaj kaj valoraj agoj por Esperanto! Ankaux filozofiaj problemoj pri esperantismo tre interesas nin. E-Societo "FLAMO", Pf. 16, PL-87100 Torun, Polio. * * * Katalin Smideliusz petas siajn iamajn kursanojn sendi al sxi bildkarton kun la vidindajxo de la propra urbo. La ricevitajxoj servos por universitata ekspozicio, propagandanta la forton kaj disvastigxecon de Esperanto. Aldonu la nomon kaj la lokon, daton de via kurso kun sxi. Adreso de la universitato: BDTF, Lektoratus, dr. Katalin Smideliusz, HU-9700 Szombathely, Pf. 170. Hungario * * * Rememoroj de centprocenta Esperantisto - membiografio de A. Saharov. Elleginte la libron mi fordonacas gxin. S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. * * * Kiu povas sendi la plene elcxerpigxintajn numerojn de Eventoj 2/januaro kaj 1/februaro al E-Asocio Oradea? Adreso: C.P. 1-183 RO-3700 Oradea, Rumanio. Dankon! * * * Mi planas krei katalogon de "Esperantaj punktoj" en Polio (stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj... ktp). Mi petas samideanojn, sendu al mi informojn pri la E-spuroj kun pli detala priskribo (loko, aspekto ktp). Cxu iu konas similan prilaboron? - Robert Kaminski, ul. Kwiatowa 1, PL- 94-227 Lodz, Polio. * * * "Aikido" estas memdefenda luktarto el Japanio. Mi deziras ekrilati kun esperantistoj, kiuj praktikas aikidon ie en la mondo. Bv. kontakti Mireille Grosjean, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, Svisio. *********************************************************************** Intersxangxo ============ Por rekte informigxi pri la politika, ekonomia kaj kultura vivo en aliaj landoj mi deziras legi artikolojn el iliaj cxefaj gazetoj kaj revuoj. Mi sercxas Esperantajn tradukojn de tiaj artikoloj. La teksto ampleksu minimume 5 masxintajpitajn pagxojn, estu tradukita de loka esperantisto kompetente reganta la Internacian Lingvon kaj estu ne pli malnova ol 6 monatojn. La nomo de la tradukinto aperu cxe la artikolo. Mi mem ofertas 6-pagxan artikolon aperintan la 30-an de septembro 1996 en "Der Spiegel", la gvida politika magazino en Germanio. La artikolo enhavas ampleksan analizon de 14-jara kanceliereco de Helmuth Kohl, unu el la plej longe dejxorantaj registar-estroj de la demokrata mondo. Tradukinto de la artikolo estas Andreas Kunzli, lic. phil., slavisto, cxefredaktoro de svisa planlingva enciklopedio kaj fakdelegito de UEA pri interlingvistiko. Se vi interesigxas pri mia propono, bonvolu sendi aux faksi al mi vian artikolon. Vi tuj ricevos la mian. Dr. H.-Georg Macioszek, Bieberstr. 7, DE-20146 Hamburg, Germanio. Tel: +49-40-457435 Fakso: +49-40-4107191 *********************************************************************** ABC-libroj ========== Mi kolektas ABC-librojn, uzitajn en la unua klaso de elementa lernejo por lerni la nacian lingvon. Mi deziras havi kolekton en la plej diversaj lingvoj de la mondo. Bonvolu fari al mi proponojn. Mi estas preta intersxangxi tiajn librojn kontraux io kiu povas esti utila al vi, kaj repagi la afrankokostojn. Jean-Claude Thumerelle rue Pierre Desimpel 10, B-7784 Warneton, Belgio *********************************************************************** INTERESE //////// Silenta nokt' ============= La kapo de Josef Mohr Multaj homoj en la mondo scias, ke la kristnaska kanto Silenta nokt' sankta nokt' naskigxis komence de la 19-a jarcento en Oberndorf, en Auxstrio malgranda foirvilagxo norde de la konata urbo Salzburg. La tiama kapelano Josef Mohr jam en 1816 elpensis la simplan tekston de la kanto. En 1818 Franz Xaver Gruber, instruisto en Arnsdorf, ecx pli malgranda apuda vilagxo, komponis la melodion kaj en la sama jaro unuafoje eksonis la bela kanto en la pregxejo de Oberndorf en la kristnaska meso. Pere de tirolaj orgenkonstruistoj, kiuj poste riparis en la vilagxa pregxejo la difektitan orgenon, la nova kristnaska kanto venis al multaj germanaj urboj kaj disiris al la vasta mondo. Sed kiu estis J. Mohr? Li naskigxis la 11-an de decembro 1792 en la urbo Salzburg kiel filo de malricxa virino, kiu ne estis edzinigxinta, kaj tio estis en tiamaj tempoj granda malhonoro. Preskaux neniu de la konataj najbaroj volis esti la baptopatro. Fine, la tiama ekzekutisto de Salzburg, Franz Josef Wohlmuth, kiu en sia vivo pere de glavo kaj pendigilo ekspedis 92 individuojn al la morto, montrigxis preta por tio. Tiu homo en ecx hodiaux ekzistanta speciala notlibro precize notis cxiujn ekzekutojn. Tiu lia profesio memkompreneble estis malhonora, kaj la vilagxanoj opiniis, ke ankaux la jxus naskita knabeto iam perdos sian kapon... Oni supozis, ke en tiaj cirkonstancoj la juna Mohr evoluos esti fripono. Tamen Josef igxis inteligenta kaj lernema junulo kaj trovis bonfaranton, kiu ebligis al li la studadon. Li igxis ekleziulo kaj poste kapelano en Oberndorf. La kristnaska kanto jam estis vaste konata, sed la kreintoj de la kanto igxis famaj multe pli poste. Unue oni pensis krei unu monumenton por Mohr kaj Gruber, sed ekzistis nur foto pri F. X. Gruber, kaj ne pri J. Mohr. Tial oni kontaktis la parohestron de Wagrain, kie Mohr lasttempe laboris kaj ankaux mortis, cxu eblas ekhavi la kranion de Mohr, por ke la skulptisto havu almenaux ian punkton de apogo. Kaj fakte - oni devis unue elterigi la kadavron - la kranio estis sendita al Oberndorf. La monumento nun staras antaux la nova pregxejo de Oberndorf. Dum la laboro pri la monumento eksplodis la dua mondmilito kaj la kranio de Mohr restis kelkajn jarojn en Oberndorf. Mia onklo, Klaus Sp., kiu estis policisto kaj tiam logxis en la komunuma domo de Oberndorf, gardis la kranion en skatolo sub lia lito kaj tial mi - kiu tiutempe same logxis en tiu vilagxo - scias tre bone tiun kuriozan historieton, kiun mi nun unuafoje malkasxas al Vi. Post la fino de la milito, kiam la tempoj estis ree trankvilaj, la kapo de Mohr revenis al Wagrain, kie nun liaj ostoj denove estas kune. Sed ankaux la malicaj homoj de Salzburg, kiuj siatempe profetis, ke ankaux Josef Mohr perdos iam sian kapon, tiel estis pravaj. Otmar Weber, Salzburg *********************************************************************** HUMURO ////// Kiu tiu estas? ============== Dum la E-kurso la instruisto proponas enigmon al la studentoj: "Mia patro naskis infanon. Tiu infano estas nek mia frato, nek mia fratino. Kiu tiu estas?" - Neniu kursano povis respondi. - Estas mi! - diras ridetante la instruisto. Post iom da tempo alvenas malfruigxinta kursano, kaj la aliaj ricevas la taskon fari al li la antauxajn demandojn. Kruko kuragxe demandas: "Jen bona enigmo: mia patrino naskis infanon, kiu estas nek mia frato, nek mia fratino. Kiu tiu estas?" - Mi ne scias! - respondas la malfruinto post iom da pensado. Kruko triumfe aldonas: - Estas do nia instruisto!" *********************************************************************** KOLOFONO //////// EVENTOJ n-ro 116, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros,Istvan Bajnogel, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.