EVENTOJ, n-ro 115, retposxta versio *********************************** Muzika laserdisko Esperanto - lancxita! ======================================= Antaux kelkaj tagoj en Hispanio aperis muzika laserdisko, titolita "Esperanto" - kiu povas havi signifajn sekvojn al la publika bildo pri nia lingvo. La disko, eldonita de Warner Music Spain, estos internacie surmerkatigita en januaro 1997. La disko estas produktita de la fama komponisto-produktisto "Elbosco", la sama kiu eldonis en 1995 la diskon "Angelis". Cxi-foje eldonigxis disko kun 10 Esperantlingvaj kantoj, plenumataj de diverslandaj korusoj. La muziko estas tute sintet izila, moderna adapto kaj reverko de klasikaj pecoj. La diskokajero enhavas la tekstojn de la kantoj en Esperanto kaj tradukojn al la angla, franca, germana, hispana, itala kaj japanaj lingvoj. Ekde fino de novembro gxi jam acxeteblas en Hispanio, kaj auxskulteblas en la tieaj muzikaj radioj. Por ni la sukceso de la disko estas neatendita, granda sxanco por la popularigo de Esperanto. La rezulto dependas ankaux de ni, jen do la un uaj hastaj informoj de Hispana E-Federacio: Disko en Esperanto jam sonas - tutmonde --------------------------------------- De antaux kelkaj tagoj sonas cxiutage en muzikradioj de tuta Hispanio disko en Esperanto. La verko mem nomigxas Esperanto, kaj estas eldonita de Warner Music Spain. Gxi lancxigxis komence en Hispanio, kaj ekde januaro startos la internacia distribuado. La produktisto -------------- Eble iu el vi auxdis diskon nomitan "Angelis" far "Elbosco", eldonitan plurlande en 1995, kantitan latine kaj angle far infanaj korusoj. Gxi furoris, kaj pecoj el gxi reaperis en diversaj kompiloj; nur en Hispanio vendigxis 250 000 ekzempleroj. (Cxi tiaj diskoj estas pure komercaj projektoj. La veraj komponistoj neniam aperas sur la kovriloj. "Elbosco" estas do pseuxdonomo de la auxtoroj de la disko "Angelis". Fakte "Elbosco" estas prenita el "el Bosco", hispana pentristo de antaux jarcentoj.) Nu, la sama komponisto-produktisto kiu gxin realigis, konata en nialandaj profesiaj radio- kaj muzik-medio, venis februare al Hispana E-Federacio por peti helpon por nova projekto kiun li elpensis: disko en Esperanto kaj en la angla, kantot a de diverslandaj korusoj, kun muziko adaptita el klasikaj komponajxoj. Preparoj -------- Simpatianto de Esperanto sed neparolanto, li volis mem verki la tekstojn, elcxerpante el diversaj fontoj. Li neniel akceptis nian proponon ke la tekstojn (kun)faru esperantistoj. Li volis nian helpon nur pri tekstokorektado kaj prononcado, por certigxi ke la rezulto estos senmanka. Por tiu laboro li ofertis pagi sumon al la asocio. Por komenci ni do provizis lin per diversa materialo dulingva, en la hispana kaj en Esperanto. Pasis tempo. Ni kontaktis telefone plurfoje, sed nura respondo estis, ke li plu laboras pri la muziko, kaj ke en siaj dumaj privataj kaj laboraj vojagxoj li provizis sin per pli kaj pli da Esperanto-materialo en pluraj lingvoj, por plu pril abori la tekstojn. Unufoje ni estis invititaj en la sonstudion por auxdi provon de la du unue komponitaj kantoj ("Universala Naturo" kaj "La rido"). La tekstoj havis erarojn kaj la prononcado ne estis bona, sed gxenerale la afero sxajnis esperdona, kvankam ni ankoraux ne tute kredis je gxia vera dimensio. La skipestro promesis, ke ni povos korekti cxion tuj kiam cxiuj kantoj estos finitaj. Efektive, fine de julio li neatendite telefonis, ke li urgxe bezonas nian tujan helpon. Cxiuj kantoj estis jam finitaj. Li ecx konvinkis la kompanion, ke la disko estu nure en Esperanto, sen angla. Malgraux ankorauxaj eraretoj, la tekstoj e stis gxenerale suficxe bonaj. Li verkis lin kopie-refande el diversa materialo pri kiu li ne volis rakonti; nur la Cxarton pri Homaj Rajtoj kaj la Koranon li menciis. Ni helpis adapti la tekstojn al la muziko. Estis tre pena tasko, cxar li neniel akceptis verajn sxangxojn. Apenaux nur uzon de sinonimoj, apostrofoj kaj sxangxon de vort- kaj fraz-ordo ni rajtis, dum foje indus reverkado. Dum du etose tre strecxitaj vespernoktoj ni faris en la sonstudio nian plejan eblon, cxar ni ne disponis pri pli da tempo. Je la fino restis registrita pseuxdokantado modela por la definitivaj korusaj registradoj. Iom poste ni donis al ili tre detalajn skrib ajn kaj sonkasedajn klarigojn pri la prononcado de cxiu kanto. Internacia kunlaboro -------------------- Lauxplane la tekstoj kantotis de profesiaj korusoj en Sofio, Moskvo kaj Havano. Ni proponis, ke kompetentaj surlokaj esperantistoj cxeestu por helpi kaj konsili dum la registradoj. Ili entuziasme kaj danke akceptis la proponon, kaj petis ni n arangxi tuj la kontaktojn. Same, cxar ili bezonis tradukon en la anglan de cxiuj tekstoj, ni tuj proponis fari pere de la brita asocio, kion ili same akceptis. Ni tuj kontaktis la koncernajn E-asociojn telefone, fakse kaj retposxte. Ili reagis rapide kaj kunlaboreme. Ni ofertis al ili kundividi la monon ricevotan pro la laboro, kaj petis de ili disponigi cxian eblan rimedon por la sukceso de la afero. S-ro Martyn McClelland, el la oficejo de BEA tradukis kaj refaksis la tekstojn; s-roj Kiril Popov kaj Petar Todorov zorgis pri la helpo en Sofio, fine de auxgusto, kaj Nikolao Gudskov kaj Oksana Zvereva en Moskvo meze de septembro. Nur la plano pri Havano fiaskis, pro manko de interkonsento inter la produktistoj kaj la kuba sonstudio (kvankam, strange, sur la disko estas menciita Havano inter la registrolokoj). Aliloke oni registris fonajn kaj atmosferajn vocxojn kaj son ojn, sen rilato al Esperanto. La registradoj en Sofio kaj Moskvo estis plene sukcesaj. Ambauxkaze la skipo revenis madriden tre kontenta pro la rezulto kaj favore impresita de la kompetenta helpo de la lokaj esperantistoj. Post tio nia kunlaboro restis preskaux finita. Mankis nur revizii la kompostitajn tekstojn kaj gxenerale la diskokajeron, por forigi eblajn erarojn kaj mistajpojn (kvankam ni donis cxion diskede kun tiparoj kaj instrukcioj). Dume ili miksad is la muzikon kun la vocxoj. Lasta informo de ni ricevita estis, ke la diskon oni lancxos antaux Kristnasko en la tuta mondo, kaj ke ni ankoraux ne rajtas paroli libere pri la afero, do ni plu atendis. Ekapero de la disko ------------------- Sed subite la 16-an de novembro amiko telefonis min, ke li hazarde jxus auxdis en radio kanton el la atendata disko, tre favore prikomentitan de parolisto dum minutoj. Mi supozis, ke komencigxis nur la antauxdisvastigado en radiomedio por kontroli la publikan reagon, antaux la komerca produktado. Rea telefonado al la produktistoj, sen reago. Unu tagon poste la sama amiko retelefonis, ke li senprobleme trovis kaj acxetis la diskon en muzikvendejo! (Disko-numero: 0630-17124-2) Iel desapontis nin la sinteno de la produktistoj. Post la momento kiam nia helpo ne plu necesis, ili ne plu kontaktis nek reagis niajn kontaktoklopodojn. Ili petis de ni ankoraux ne paroli libere pri la afero, pro komercaj kialoj, gxis aver to. Tamen la disko aperis sen averto! Internacia merkato ------------------ Cxiel ajn, la grava afero estas, ke la disko en Hispanio jam disponeblas, kaj ekde januaro okazos la samtempa surmerkatigo en pluraj landoj. Versxajne en decembro estos ecx televida kampanjo por reklami gxin. La kajero enhavas la originalajn tekstojn en Esperanto kaj tradukojn en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj japana. La aspekto kaj arangxo estas tre bonkvalita. La muziko estas tute sintetizila, moderna adapto kaj reverko de klasi kaj pecoj ne tre konataj por la gxenerala publiko. La nura tre konata melodio estas "Odo al gxojo" de Beethoven. Kion ni faru? ------------- Nun la sukceso de la disko dependas parte de ni mem. Necesas ne nur acxeti gxin, sed peti gxin plurfoje en diskovendejoj kaj de radiostacioj, ree kaj ree. E-asocioj faksu al radioj kun bonaj sed koncizaj informoj pri la lingvo; tiel la komentoj de la radioparolistoj estos pli informhavaj (jam okazas en Hispanio, ke oni prezentas en radio la kantojn kun sinteno favora al Esperanto, sed kun tipaj antauxjugxoj aux negxustaj esprimoj); certe atingeblos multaj intervjuoj kaj artik oloj. Kredeble cxiu esperantisto komprenos la gravecon kiu cxi disko havas por nia afero, se nur pro la fakto ke multege homoj auxdos unuafoje pri Esperanto kaj Esperanton, kun kvalito, en medio kaj laux vasteco gxis nun nealireblaj al la movado. Marcos Cruz Hispana Esperanto-Federacio Rete: esperanto@forigu.canaldinamic.es *************************************************************************** Karaj legantoj ============== certe vi rimarkis, ke lastatempe la gazeto venas al vi ne kun la kutima aktuala aperdato. Ekde la somera komputila paneo, kaj sekve la tiama malfruo ni ne sukcesis reatingi la planitan ritmon. Kvankam la gazeto aperas dauxre po cx. 2 semajnoj, sxajne tiu ritmo per la nuna strukturo ne estas signife rapidigebla. Ne nur mankas cxe ni homoj por helpi la redaktadon de la gazeto, sed la teknika evoluigado, la renovigado de la ejo kaj la preparigxo al la elektronika eldono de la gazeto forprenis nian liberan kapaciton. Tamen, kiel vi vidas, ni pasxo post pasxo venkas la tempon, kaj esperas baldaux reatingi la normalan aperritmon. Krome, ekde januaro startos ankaux la elektronika versio de la gazeto. Do, se vi havas retadreson, bv. rigardi la pagxon www.hu ngary.net/esperanto /retposto.htm. Senpagan provnumeron de la retposxta versio vi povas preni ankaux cxe tiu pagxo, aux ni volonte sendas al vi laux via peto al nia retadreso: eventoj@forigu.hungary.net Ni esperas, ke pri la enhavo de la gazeto vi estas kontenta, kaj ankaux sekvajare ni povas saluti vin inter niaj abonantoj. La baza abonkotizo restas sensxangxa (74 guldenoj, aerposxte: 86 al nia UEA-kodo ELLS-S aux al niaj landaj perantoj) . Pro premaj financaj kialoj ni devis nur iom altigi la enhungarian kotizon al 2450 Ft kaj la ekssoclandan (nenajbaran) kotizon al 40 guldenoj. Ni dankas pro via reabono. Por certigi la neinterrompon, cxiu cxi-jara abonanto auxtomate ricevos ankaux la januarajn numerojn. Vi scias, ke ju pli da homoj legas la gazeton, des pli valoras la aperantaj informoj. Se la gazeto placxas al vi, varbu novajn abonantojn, - se ne, diru tion al ni, ke ni povu korekti! Dezirante al vi agrablajn jarfinajn festojn, starante je via servo Laszlo Szilvasi *************************************************************************** ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Radio kaj Esperanto iru ofte kune... ==================================== Lige al la 100-jarigxo de la naskigxo de radio (1885-1995) estis anoncita konkurso por auxskultado de E-lingvaj radioelsendoj (vidu Eventoj n-ro 085). La organizantoj nun fermis la dosieron dissendinte al la partoprenantoj belan koloran dip lomon. La konkurso havis belan fantazian titolon: "Guglielmo Marconi parolas en Esperanto", kaj la celo estis instigi al la kuna uzado de la du esprimoj radio kaj Esperanto: ...radio kaj Esperanto iru ofte kune, ja ili komplementas unu la alian: d anke al radio oni faligas la geografiajn danke al Esperanto la lingvajn barojn... Fine la diplomon gajnis 14 personoj, sed estis eldonitaj atestiloj al cxiuj partoprenintoj. En la konkurso partoprenis esperantistoj el Italio, Hispanio, Norvegio, Britio, Cxehio, Belgio kaj Panamo. Dankojn al cxiuj partoprenantoj kaj kontribuantoj. inf: Marcello Casali CP 38, I-00040 Pavona Staz, Romo, Italio *********************************************************** Euxtanazio en Nederlando: Kial? =============================== La organizo "Monda Federacio de Kuracistoj - kiuj respektas la homan vivon" fondigxis en 1974 kaj nun havas cx. 350 mil membrojn el pli ol 70 landoj. Gxi eldonas siajn publikajxojn en la angla, franca, nedera, germana kaj hispana lingvoj, s ed lastatempe ili aperis ankaux itale, greke - kaj nun ankaux Esperante. La brosxuro "Euxtanazio en Nederlando: Kial" en 24 pagxoj en formato A-5 prezentas la prelegon de d-ro Philippe Schepens cxe la Instituto pri Homa Antropologio kaj Bioetiko en Vieno. Pri la bona traduko zorgis la E-klubo en Oostende. La eldonajxo estas mendebla kontraux 100 belgaj frankoj + sendokostoj cxe la gxenerala sekretario de la federacio: d-ro Philippe Schepens, Serruyslaan 76-3, B-8400 Oostende, Belgio *************************************************************************** Scienca konferenco: 500 partoprenantoj ====================================== La 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto okazis en Pekino inter 2-7 de septembro 1996. Dum tri tagoj pli ol 500 reprezentantoj lauxtlegis disertajxojn, intersxangxis kaj pridiskutis pri fakaj esploraj atingoj en plena aux fakgrupa kunveno. En la fako "kolizio de tradicia kulturo kaj moderna scienco" oni traktis 15 disertajxojn kaj 18 sciencistoj prezentis siajn ideojn, en la grupo de medicino oni auxskultis pli ol 100 prelegojn, la pola masagxisto Konarzewski ecx faris surlokan prezentadon. En la grupo "Esperanto- scienctekniko-ekonomio-edukado" la grupanoj "retrorigardis siajn travivajxojn por propagandi kaj apliki E-on en tiuj kampoj dum la pasintaj dek jaroj kaj esprimis la decidon obligi sian klopodadon". La konferenco estis mallonga, sed la cxinaj sciencistaj kaj teknikistaj esperantistoj atendas subtenon kaj reagon de diverslandaj esperantistoj: "Ni pene strebu man-en-mane, por pli vaste apliki E-on al scienca kaj teknika kampo por vere ak celi la mondan pacon, amikecon kaj homan progreson per Esperanto!" laux la raporto de Li Yuping *************************************************************************** 10 jaroj de Komisiono pri Esperanto kaj Turismo =============================================== En aprilo 1986 - kvazaux sur la sojlo de la "Jubilea Jaro 1987" - estigxis la kampanjo "Esperanto kaj turismo". En la komenco trovigxis en la kolektoj relative malmultaj dokumentoj pri E-turismo (prospektoj, brosxuroj, libr(et)oj, bildkarto j, ks) el manpleno da urboj, regionoj, landoj. Post multaj en- kaj eksterlandaj kontaktoj kun oficialaj instancoj, E- organizajxoj kaj delegitoj, la agado iom post iom vere internaciigxis. Verdire, ne estas eble detale pritrakti la evoluon de la kampanjo "Esperanto kaj turismo". Du fakto j estu menciataj: - Unue: el la "Jarraporto 1995" de la koncerna komisiono, nome: ..."Komparo: en 1987 estis en la kolektoj 253 diversaj turismaj eldonajxoj. La gxisnuna situacio montras, ke ekzistas preskaux 1000 dokumentoj diversspecaj kun E-teksto; pluraj lokoj eldonis pli ol unu prospekton, brosxuron k.s." - Due: en la Jarlibro de UEA, 1996 p. 87. ni legas: ..."La ekzisto de tiaj prospektoj montras al la publiko la praktikan utilon de Esperanto. Per ili oni povas instigi oficialajn instancojn (re)eldoni turismajn varbilojn" La novkompilita listo estas havebla kontraux 2 DEM (aux kontraux iu ajn turisma eldonajxo kun E-teksto) cxe la komisiito: Constant M.J. Borremans Niedersachsenweg 9 B. DE-21244 Buchholz. *************************************************************************** INTERNET //////// Statistikajxoj pri Internet =========================== Kiom esperantistoj havas retadreson kaj uzas la eblecojn de Internet? Cxu vi havas paperon kaj krajonon? Faru grafikajxon pri la ritmo de kresko de ilia nombro... 11.02.93: 310 adresoj de 219 personoj el 26 landoj. 01.01.94: 528 adresoj de 364 personoj el 37 landoj 01.01.95: 688 adresoj de 485 personoj el 44 landoj 01.01.96: 876 adresoj de 624 personoj el 50 landoj kun 33 retaj delegitoj 01.11.96: 1175 adresoj de 900 personoj el 60 landoj kun 37 retaj delegitoj 158 hejmpagxoj, 247 landaj/lokaj organizoj kaj 53 internaciaj... *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Esperanto-Silvestro en Budapesxto ================================= Post plurjara pauxzo denove okazos silvestra E-renkontigxo en Budapest. La du E-vojagxoficejoj Espertur (Oszkar Princz) kaj Movilo (Margit Evva) kune proponas 4-tagan jarsxangxan restadon en la hungara cxefurbo. Okazos ankaux silvestra balo, kiu estas ankaux aparte partoprenebla en la kelo-restoracio Promontor. Enirbileto kostas 25 USD (3500 Ft), inkluzivanta abundan vespermangxon kaj la folkloran, ciganmuzikan programon. Aparta salono servos por j unularo kun diskoteka muziko. Interesigxantoj kontaktu la oficejon Espertur: pf. 193, HU-1368 Budapest, Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331 Rete: esperantohea@forigu.mailc3.hu *************************************************************************** Rafinita OSIEK ============== La sekvajara OSIEK-kunveno (Internacia E-Konferenco) okazos en la marborda urbeto Rafina en Grekio (nur 30 km-ojn for de Ateno) inter 12-18. de julio. Cxeftemo de la konferenco: Helenaj influoj en la mondkulturo, kaj okazos ankaux la debato kaj vocxdonado por la OSIEK- premio 1997. La aligxkotizoj (ne inkluzivantaj logxadon kaj mangxadon) estas inter 400 kaj 620 FRF. B-landanoj junuloj gxuas 50 % rabaton. Pliaj informoj cxe la interneta TTT-pagxo: http://www.teaser.fr/ exlaubacher/OSIEK/infoIEK.html aux cxe Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, FR-78180 Montigny-Bx, Francio *************************************************************************** Cxu vi sxatas BIER-umi? ======================= La jam 7-a printempa arangxo BIERo okazos inter 3-6. de aprilo (tuj post IJF) en Munchen. Juneca renkontigxo en privata logxejo. Kotizo gxis 31-a de januaro nur 60 DEM (poste 80 DEM). Altaj rabatoj por orienteuxropanoj. Pliaj informoj cxe: Bernd Gruber Hansjakobstr. 47 DE-81673 Munchen, Germanio tel.: +49/89/4314520 reto: Bernd.Gruber@forigu.t-online.de *************************************************************************** Studi dum la "Someraj Kursoj" en Usono ====================================== En 1997, jam la sepan jaron, la Universitato de Hartford denove prezentos siajn tre sukcesajn Somerajn Kursojn de Esperanto. La kursoj okazos de la 6-a gxis la 11-a de julio 1997 en tri niveloj: elementa, mez- kaj supera nivelo. La kursoj okazos cxe la agrabla antauxurba kampuso de la Universitato, en klimatizitaj salonoj. Tiuj, kiuj deziras, povas malmultekoste logxi en komfortaj studentaj cxambroj tuj apude. La honora direktoro de la programo estas la prezidanto de la Universitato, d-ro Humphrey Tonkin, la instruistoj estos Joseph Conroy, konata verkisto de lernolibroj en Esperanto kaj la hispana, Dorothy Holland, emerita instruistino kaj iama prezidanto de la usona sekcio de ILEI, kaj Spomenka Sxtimec, talenta verkisto kaj kulturaganto el Kroatio. Instrukosto estas 225 dolaroj por tiuj, kiuj ne bezonas universitatan ateston. Logxigo kostas cent dolarojn por la tuta semajno (sen mangxoj, kiuj estas acxeteblaj surloke). Pliaj informoj: Hilda Grossman, Summerterm, University of Hartford, West Hartford, CT 06117, Usono. aux rete: Tonkin@forigu.uhavax.hartford.edu *************************************************************************** Migra aventuro en velsxipo ========================== EMA estas akronimo ne tre konata en E-rondoj (Enigma Migra Aventuro?), sed tiuj, kiuj auxdis pri gxi, scias ke tio iel rilatas al libertempoj, migradoj kaj simplaj kondicxoj de mangxado kaj tranoktado. En 1989 jam okazis velsxipa semajno, organizita de Willemien Dorleijn, kaj miaj EMA-amikoj instigis min organizi similan ankaux en 1996 en Nederlando. La luita de ni sxipo "De Samenwerking" (=kunlaboro) estis la sama kiel en 1989. Granda du masta klipero sur kiu povas vojagxi 29 personoj krom la sxipestro kaj sia maato. La aligxkotizo estis fiksita je 350 NLG, dato: 11-16 de auxgusto. 29 esperantistoj el 7 landoj fine kunigxis sur la ferdeko de la sxipo en la unua vespero. Junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj (ecx familio kun 4 infanoj), cxiuj esperante pri suna vetero kun iom da vento. Unue ni velis norden, al Harlingen, poste al la insulo Terschelling, al la frisa urbeto Makkum, fine al Enkhuizen kaj reen al Stavoren. Se oni estas 29-ope, cxiuj devas kunlabori: cxu en la kuirejo (cxiutage alia skipo dejxoris), cxu pri velado. En la unua tago la maato, virino tridek-iom-jara, klarigis al ni pri la diversaj veloj, sxnuroj, jxibo, gibi, kontrauxdrivilo ks. Karlo Klein afable disponigis al ni priskribon kun bildoj de la plej gravaj terminoj en Esperanto. La sxipistoj klarigis antauxe kio okazos, kaj la homoj senstrecxe eklaboris, foj-foje eklaboregis (ekzemple hisante la grandan velon, kun la xutaj krioj!). Sed pluraj partoprenintoj memoros eterne du nederlandajn vortojn: "Los" (lasu!) kaj "Vast" (fiksu!). Kunlaboro necesis ankaux por provizi la mangxojn. Cxiutage oni faris acxetojn, kaj kredu min, la mara aero vere malsatigas. La nura vere enigma afero en tiu cxi aventuro estis la konfitajxoj memfaritaj, cxar la indikoj sur la potoj estis tu te misgvidaj... Bilanco: Entuziasmaj reagoj, dankoj, belaj fotoj, agrablaj rememoroj kaj ecx restis mono post la finkalkulado por la sekva velsxipado... laux Bert de Wit el La Migranto, dec/96 *************************************************************************** MOVADO ////// IREJO? Vieno? - Buller! ======================= Inter la 4-a kaj 7-a de decembro vizitis Vienon la gxenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Lia vizito havis du diversajn partojn. La cxefa celo estis renkonti kaj konzult-diskuti kun la gvidanto de IREJO s-ro Reza Torabi, kiu same vizitis Vienon por partopreni Mondan Junularan Forumon, kion organizis UN. Reza Torabi kaj f-ino Fatemeh Aziz Mohseni reprezentis Iranan Es perantistan Junularan Organizon. Sxajnis estis oportuna flanke de UEA, ke Osmo Buller persone interkonatigxu kun Reza Torabi en Vieno (tiamaniere sxparante monon kaj tempon). La renkontigxo estis por ambaux flanko fruktodona. Almenaux tiel opiniis S- ro Buller en la intervjuo kion li donis al E-Redakcio de ORF-Radio Auxstria Internacia. La intervjuo auxskulteblis la 8-an kaj 9-an de decembro en la E-programo de R adio Vieno. La dua parto de la vizito celis konatigxi kun la vivo kaj problemoj de viena esperantistaro. Jena parto konsistis cxefe el vizitoj. S-ro Buller konatigxis kun la laboro de Internacia E-Muzeo, kun la agado kaj de Auxstria Esperanto-Movado ka j de Auxstria Esperantista Federacio, same kiel kun la mult-flanka aktivado de nia redakcio. Ni mem multon profitis el la vizito kaj sincere gxojas, ke speciale nia redakcia teamo havis la sxancon subteni la agadon de UEA en ambaux rilatoj, ne parolante pri la ebleco pli intensigi nian jam aktivan kontakton kun IREJO. Katinjo Fetes-Tosegi E-fako de Radio Vieno info@forigu.rai.ping.at *************************************************************************** Serba reaktivigxo ================= La 12-13-an de oktobro okazis la unua esperantista renkontigxo de la serblogxata parto de Bosnio-Hercegovino. La kunvenon en la urbo Brcxko partoprenis cx. 30 personoj el 11 urboj, kaj gxin salutis ankaux la reprezentanto de la urba komunumo. Inf: Gradimir Kragic esperanto@forigu.BC.rstel.net *************************************************************************** Imitinde: Jugxeja procezo pro la uzo de la angla... =================================================== En Francio oni komencis jugxejan procezon kontraux la euxropa filio de Georgia Teknologia Instituto, cxar gxiaj TTT-pagxoj en Internet estas nur (!) en la angla lingvo. Laux la francaj legxoj oferto de iu produkto aux servo ne estas farebla nur en iu fremda lingvo... Pri la procezo raportis ankaux la gazeto Le Monde (96.12.02.) Pliaj detaloj cxe: http://www.georgiatech-metz.fr/ el "Edupage" 96.12.09. *************************************************************************** "Heroldo" kun LF eniras novan stadion ===================================== Ada Fighiera-Sikorska en siaj lastaj viv-semajnoj decidis rezigni plue redakti la gazeton ek de januaro 1997 kaj transdoni gxin aliaj kompetentaj manoj. La kondicxoj de la transdono, akceptitaj de la novaj eldonantoj, estas garantii respekt on de la gxisnunaj sendependeco, akurateco kaj tradicio de la gazeto. En la gxisnuna periodo "Heroldo" restis fidela al la principoj inspiritaj, ek de 1920, de gxia fondinto, Teo Jung, la homo, kiu preferis ekziligxi ol obei la ordonon de Gestapo tuj likvidi la gazeton. <...> Mi sxatus insisti pri jeno: en nia komuna klopodado Esperanto estas la celo: la organizoj kaj la homoj estas la rimedoj respektive la perantoj. Tial la atento de tiu Cxi gazeto iras unue al la aplikoj kaj atingoj de Esperanto - plej u nue al tiuj rezultoj, kiuj donas prestigxon al la internacia lingvo. Nur duavice, kvankam senforgese, venas la organizoj kaj homoj, kiuj peras la diritajn rezultojn. Restas al mi deziri grandan sukceson al la nova eldonanto, la Kooperativo de Literatura Foiro, kaj al la redaktorino, Perla Ari Martinelli. Gian Carlo Fighiera Rim: Ekde nun la nova redakcia adreso de "Heroldo" estas: CP 237, CH-6830 Chiasso 1, Svisio. Restos sensxangxe la retadreso: giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it kaj same restos sensxangxa la faksnumero: +39-(0)11-2263078. *************************************************************************** EU-parlamento: 13.57% ===================== La Manifesto de Prago estas tauxga okazo por rekontakti la euxroparlamentanojn. Baldaux mi sendos gxin al mialandaj reprezentantoj kun la jena letereto: "Por via dosiero pri Esperanto, jen la plej fresxdata listo de euxroparlamentanoj, kiuj iugrade favoras tiun lingvon en euxropa kunteksto, kaj la Manifeston de Prago kiu substrekas la fundamentajn principojn de la E-movado: demokratio, tran snacia edukado, pedagogia efikeco, plurlingveco, lingvaj rajtoj, lingva diverseco, homa emancipigxo. Mi supozas, ke pluraj el tiuj principoj kongruas kun tiuj, kiujn vi defendas. Sincere via..." Sed ni ne iluziigxu: nemultaj legos gxin komplete. Pro tio, mi kolore substrekas la plej gravajn punktojn. La plej fresxdata listo enhavas 85 nomojn, kiuj formas 13.57 % de la tuta Euxroparlamento. Lauxlanda statistiko: Irlando: 13, Belgio 15, Britio 19, Italio 18, Svedio 4, Luksemburgio 1, Francio 10, Danio 1, Auxstrio 1, Portugalio 1, Hispanio 2, Germanio 0, Greklando 0, Nederlando 0. Adreso por cxiu EP-ano: Euxropa Parlamento, Belliardstr. 97-113, BE-1047 Brussel, Belgio. Germain Pirlot Steenbakkersstr. 21, BE-8400 Oostende, Belgio *************************************************************************** LIBROJ ////// Libroj - en librovendejo ======================== Kun la celo diskonigi al la gxenerala publiko la ekziston de libroj en kaj pri Esperanto, la Libroservo de Hispana E-Federacio, HEF deponis en publika librovendejo de Valladolid, dedicxita al la vendado de libroj por la lernado de fremdaj l ingvoj, kelkajn titolojn de sia stoko. La situo de la librovendejo, proksime al la Universitato kaj la speciala karaktero de gxi antauxvidas ke multaj personoj renkontas la E-librojn, donante la sxancon ekinteresigxi pri gxi. inf: L. Hernandez *************************************************************************** MUZIKA KULTURO ////////////// Nova laserdisko de Persone! =========================== Finfine estas eldonita la nova albumo de la rokensemblo "Persone". Gxi nomigxas "Povus esti simple", kaj estis ekvendita dum la jxusa IJK en Germanio. "Povus esti simple" eldonigxis kiel kompakta disko (k-disko). Kaseda versio eble sekvos, se aperos suficxa intereso pri tio. "Povus esti simple" estas la unua vera rokmuzika disko en Esperanto. La enhavo estas ekskluzive originala materialo verkita kaj arangxita de la muzikistoj mem (Martin Wiese - elektra gitaro, cxefkantado, Anders Grop - elektra basgitaro, kantado, Bertilo Wennergren - drumo, kantado) Pli da informoj pri PERSON E kaj pri la nova albumo trovigxas en la nova TTT-a hejmpagxo de "Persone": "http://www.e.kth.se/espo/pmeg1/bw/persone.htm" La nova albumo enhavas 13 kantojn. Libroservoj kaj aliaj vendistoj povas mendi pogrande (minimume 15 ekzemplerojn) cxe: "Persone", Wennergren, Sannadalsv. 4, S-11765 Stockholm, Svedio. Tel.: +46-8-6452436, retposxto: "bw@forigu.e.kth.se" Unuopaj ekzempleroj de "Povus esti simple" estas mendeblaj de: Vinilkosmo/Eurokka FR-31450 Donneville, Francio Tel/fakso: +33-61-819565 *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Andaluziaj pagxoj ================= Andaluzia E-Unuigxo ekfunkciigis propran TTT-pagxaron (hispan- kaj Esperantlingvajn) cxe: http://www.redestb.es /personal/delpozo/ Ekde kelkaj tagoj tie legeblas ankaux la vaste sxatata asocia revuo "Gazeto Andaluzia", okupigxanta prioritate pri la praktika aplikado de la lingvo. Memoru pri la du anoncitaj konkursoj de la asocio: originalaj literaturajxoj (10000 pesetoj por la gajnonto!) kaj tradukoj el la hispana (20000 pesetojn en E-libroj). La regularoj por ambaux konkursoj trovigxas en antauxaj Eventoj kaj ankaux en la TTT-pagxoj de la asocio. *************************************************************************** OPINIOJ /////// Prelegoj aux kaf-klacxoj? ========================= Lastatempe plivigligxis la kontaktoj inter Okcidento kaj Oriento - danke al la konataj sxangxoj en la landoj de "socialismo". Kaj ekzistas komprenebla interesigxo pri la plej diversaj sociaj, politikaj kaj kulturaj fenomenoj en tiuj landoj, kiuj estis sin fermintaj per la "fera kurteno". Kaj estas ankaux komprenebla kaj ecx lauxdinda tendenco inviti E-prelegantojn en diversajn landojn - la rektaj kontaktoj ja ofte donas multe pli, ol la oficialaj amaskomunikiloj por ekkoni la realan situacion. Do, falis la fera kurteno, kaj eliris aktoroj... - pardonu, prelegantoj. Bonege! Ni aplauxdu! Kiaj travivajxoj! Kiaj faktoj! Jen mi legas en La Folio, organo de Klubo Esperantista de Malmo (marto 1996): "En nia klubejo gastis Ivan Popov el Ruslando kun sia familio. Li ankaux parolis pri la historio de Esperanto en Sovetunio." Interese, cxu ne? Pri la historio! de Esperanto! en Sovetunio! Auxskultu: "Por lerni Esperanton necesis geamikoj. La sxtato malpermesis studi Esperanton (pri kiuj jaroj temas? Cxu pri la 30-aj? Sxajne, ne... - A.J.) Tial esperantistoj devis sin kasxi en privataj domoj kaj arbare. Plej interesaj estis arbaraj tendaroj. Geesperantistoj ofte okupigxis cxe la tendaroj kaj dumtage ekster la sxtata legxo (?? - A.J.) uzis okazon lerni Esperanton. La plej sxatata metodo por lerni estis, kiam esperantistoj lernis kantojn . Tio estis la nura sxanco (!!! - A.J.) kasxi por policistoj la spurojn..." Kaj oni tamen auxskultadis tiujn stultajxojn! Mi tute ne emas defendi tiujn tempojn de soveta potenco, sed estas ja diferenco inter la faktoj kaj elpensajxoj! Jes, Esperanto ne apartenis al la plej favorataj lingvoj en Sovetunio (la favorata estis nur la rusa). Jes, esperantistoj estis persekutataj dum la stalinaj tempoj en Sovetunio (tion bonege priskribis Ulrich Linz en la fama libro "Dangxera lingvo". Jes, ekzistis SEJT-oj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj) - mi p artoprenis plurajn el ili kaj ecx organizis mem. Kaj vere, ni tre sxatis kanti dum ili. Pri tio bonege prelegas dum siaj vojagxoj poeto kaj kantisto, auxtoro de multaj sxatataj de ni kantoj, Mikaelo Bronsxtejn. Sed, ..."la nura sxanco kasxi por policistoj la spurojn" - tio estas jam tro! De kiu auxdis I. Popov tiujn stultajn fabelojn? Kaj kial li nomas cxi- anekdotojn "historio de Esperanto en Sovetio"? Mi neniam estis partiano, sed ni estu justaj - foj-foje organizi cxi-tendarojn helpis lokaj komsomolaj organizoj. La Unuan Sovetian Esperantistan Konstru-Tacxmenton (laborbrigadon) en Dagestan en la 1970, post la tertremo, subtenis kaj la Centra Komitato kaj la loka Respublika Komitat o de Komsomolo.... Koncerne de "la sxtato malpermesis studi...". En Dagestana Sxtata Universitato, ekzemple, en la 70-aj jaroj ekzistis Studenta Socia Katedro de Esperanto cxe la Instituto pri Folkloro kaj Literaturo. Miaj kursa kaj diploma verkoj en la filologia fakultato estis pri Esperanto ("Esperanto: problemoj de arta traduko"), kaj la universitato dufoje oficvojagxigis min en Moskvon por prepari materialojn en la moskvaj bibliotekoj kaj konsultigxi kun la fakuloj - profesoro Euxgeno Bokar ev kaj jxurnalisto kaj tradukisto K. Gusev. Pri la agado de Dagestana E-klubo suficxe multe skribis respublika gazetaro, estis pluraj televid- kaj radio-elsendoj (ankaux pri la arangxoj, dum kiuj, laux Popov, ni devus kasxi la spurojn por policistoj simile al la unuaj kristanoj...). Simile estis en pluraj regionoj de Sovetunio - suficxas legi plurajn gazetojn de tiuj jaroj. Eble mi ne reagus al la informo pri la "prelego" de Ivan Popov, sed jen ankaux "Heroldo de Esperanto" (15 junio '96) informas; "Ivan Popov... prelegis pri malfacilaj por Esperanto jaroj en Sovetunio". Estas, interalie, suficxe diskutebla demando, kiam estis pli malfacile - antaux dudek jaroj aux nun, en la "libera Rusio"... Mi forte dubas, ke ni sukcesus organizi iun E-tendaron (kaj kasxi nin en arbaroj...) cxi-jare en Dagestan - pro la kruela milito en la najbara Cxecxenio. Mi supozas, ke prelegantoj devas aux prelegi pri tio, pri kio ili havas almenaux gxeneralajn sciojn, aux nomi siajn elpasxojn "kaf-klacxoj". Abdurahman Junusov, jxurnalisto, esperantisto ekde 1968 j. *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// VOCABOLARIO ITALIANO-ESPERANTO. Granda Itala-Esperanta vortaro. Red. Carlo Minnaja. Inkluzivas ankaux 25 pagxan E-lingvan resumon pri la gramatiko de la itala lingvo. 1440 (!) pagxoj. Kompostita cxe Edistudio, eldonita de Cooperativa Editor iale Esperanto (via Villoresi 38, Milano, Italio. * * * RAKONTOJ PRAPATRAJ PRI NIA LANDO antaux multaj jarcentoj, kiam okazemis aferoj mirindaj. Originalaj Esperantaj popolfabeloj. Notis: David K. Jordan. 72 pagxoj, 13.5x21.5 cm. Eldonis: BERO, pk. 13492, Berkeley CA-94712, Usono. Prezo: 5.15 US D + sk. * * * EuxROPA KALENDARO 1997-1998. Red. Vera Barandovska-Frank, eld. de "Euxropa Klubo" pf. 1444, DE-33044 Paderborn, Germanio. 108 pagxoj, formato A-4. Prezo: 10 DEM. Kalendaro + plurlingvaj detalaj informoj pri la landoj de EU + ilustrita mallo nga kursmaterialo (tradukoj al 13 lingvoj) *************************************************************************** Asteriks kaj olimpikaj ludoj ============================ Se vi ne gxuis la olimpikajn ludojn pro la UK, nepre acxetu novan volumon de la Asteriks-serio: Asteriks kaj Olimpikaj ludoj. Vi ekscios cxion pri la konkursantoj kaj rezultoj! Prezo: 16,80 NLG + 5 NLG sk. Rabato jam de 3 ekz-oj. Mendu cxe: Kroata E-Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr *************************************************************************** LA LEGANTO SKRIBAS ////////////////// Kiu estis kontrauxetika? ======================== Eventoj nr-o 112 raportis pri la decido de arbitracia komisiono de TEJxA pri la akuzoj aperintaj en Ruslanda Esperantisto. La decido ne trakti la aferon pro manko da informoj kaj pro neeblo koni la veron pri la afero sxajnas por mi stranga. Laux mi la arbitracia komisiono (aux la kunveno de TEJxA, kiujn mi ne cxeestis) ne traktis la demandon pri etiko sed disku tis kaj decidis pri la afero, kiu ne apartenas al gxia decidpovo. Tamen la akuzoj aperintaj en RE klare kontrauxas la 8-an punkton de Etika Regularo de esperantistaj jxurnalistoj: "Kontrauxas jxurnalisman etikon aperigi nemotivitajn akuzojn precipe se ili estas malhonestigaj". Sendepende de tio cxu okazis aux ne okazis la "sxtelo" menciita en la akuzo, publikigi la akuzon en gazeto estas kontraux etiko, se ecx la redaktoro mem ne povas pruvi la verecon de la faktoj, kaj cxar li mem estas koncernito. Jukka Pietilainen tijupie@forigu.uta.fi - - - Sxajne mi nesuficxe precize vortumis en la menciita artikolo, do ni emfazu: La Arbitracia Komisiono (kaj la kunveno de TEJxA) decidis ne okupigxi pri la afero de s-ro X gxuste pro tio, cxar oni konsideris la aferon ne rilatanta al la agadte reno kaj decidpovo de la Komisiono. Pri la dua demando, nome pri la kontrauxetika konduto de Ruslanda Esperantisto gxis nun okupigxis nek la Etika Komisiono nek la membrokunveno. Laszlo Szilvasi *************************************************************************** Jen la lunoux nouxva ==================== Mi jxus legis en Eventoj (ne la lasta; mi havas grandegan amason da legotaj gazetoj...), ke Dorothy Lamour kantas en Esperanto en la filmo The Road to Singapore. Sed bedauxrinde ne; LF eraris pri tio. Mi jxus spektis la videan varianton de la filmo antaux unu-du semajnoj kaj ne vidis s-inon Lamour kantanta en E-o. Sed granda grupo de indigxenoj de iu fikcia sudpacifika insulo - cxirkaux 200 homoj entute - ja dancas kaj kantas en Esperanto. Mi ne sukcesis kompreni la tuton de la vortoj (kaj la parolmaniero estas terure usoneca), sed mi komprenis sufi xce por esti certa, ke la lingvo ja estas Esperanto. Unu frazo tekstas, "Jen la luno nova" (kaj kantigxas "Jen la lunoux nouxva..."). Mi aldonu, ke Eventoj estas ege bona, kaj mi volas al vi cxian dauxran sukceson! D Gary Grady, Usono dgary@forigu.mindspring.com *************************************************************************** KONKURSO //////// Internacia konkurso =================== La taskofoliojn por lernejanoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi trovu en Eventoj n-ro 83. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi. Taskofolio 4. por plenagxuloj ----------------------------- 1. En cxiu vorto mankas unu litero. Trovu ilin! skvmo, oscdi, strbi, mntono, rnki, flri (3 poentoj) 2. Skribu ses kunmetitajn vortojn uzante la radikon: kart-! (3 ponetoj) 3. La homa korpo faras diversajn bruojn. Kolektu almenaux ses el ili. (3 poentoj) 4. Diru ses insektojn! (3 poentoj) 5. Cxu pri, por, per aux pro? (3 poentoj) Kovru la tablon ... tablotuko. Sxi rugxigxis ... honto. Li ne havas tempon ... legi. 6. Dauxrigu la frazojn: (3 poentoj) Homo proponas, Dio ... . Kiom da kapoj, tiom da ... . Mi pensas do mi ... . 7. Kiom da gefratoj havis L. L. Zamenhof? (2 poentoj) La solvofoliojn sendu gxis 13.01.97. al: Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Esperanto-Grupo, HU-8500 Papa, Anna ter 1, Hungario. *************************************************************************** Korespondi deziras ================== Koresponda servo, Cxina Esperanto-Ligo, Baiwan Zhuang Lu 24 Hao, Fucxeng Men Wai, Beijing, Cxinio, CN-100037. * * * 23-j. studentino de historio tre sxatas librojn, filmojn, vojagxojn: Katarzyna Krepecx, Jaranowo 4, PL-87-704 Badkowo, Polio. * * * Mi "revas" korespondi pri la scienco fiziko, pri la fako "teorio de relativeco", prefere, kun E-istaj samideanoj. Itamar Alvespinto, ret- posxto: "italves@forigu.brufmg .bitnet" * * * Korespondpartneroj sercxas Yosida Yasuko, Lsizuhihasimachi 24-15 Neyagawa, Oosaka, J-572 Japanio. * * * Mia nomo estas Govind Acharya. Mi estas el Usono. Kaj mi deziras konatigxi kun geamikoj junulaj el Hungario. Mi havas 23 jarojn kaj mi studas en universitato en San-Diego, Kalifornio. Govind Acharya, 2951 Plaza Miguel, San Diego, CA 91902-1 617, USA. Ret-posxto: gacharya@forigu.weber.ucsd.edu * * * 36-j. fervojisto - kun biciklistoj pri kuna vojagxo laux Euxropo aux Ameriko: Georgij Sapesxko, Entuziastov 48-68, BY-225320 Brestskaja obl., Baranovicxi, Belorusio. * * * 30-j. komencanto - pri astronomio, anarkismo: Frank Vohla, Buchenring 16, DE-04600 Altenburg, Germanio. Rete: f.vohla@forigu.link-abg.cl.sub.de * * * 45-j. oficistino - pri Cxehio, naturo, familia vivo: s-ino Dorothea Kaiser, Wenzelstr. 12, De-04600 Altenburg, Germanio. * * * Mi estas usonana instruisto. Miaj studentoj (9-10 gejaruloj) k mi logxas norde Japanio. Ili lernas E-on, kaj sercxas korespondajn amikojn. Micxjo Fernandez, Cummings E.S., APO AP 96319-4923, Usono. Rete: fernandm@forigu.emh.misawa. af.mil * * * 42-j. vivartisto - pri cxeha lingvo k. lando, tradukado, literaturo, fotado: s-ro Hans-Georg Kaiser, Wenzelstr. 12, DE-04600 Altenburg, Germanio. * * * Dez. intersx. monerojn pm-ojn telefonkartojn kaj semojn, lerni nelatinalfabetajn lingvojn kaj kor. tm. Jose Sergio Carvalho da Silva. Av. N.S. Aparecida 356, BR-25850-000 Werneck, P. do Sul-RJ, Brazilio. * * * Pensiulino, kiu interesigxas pri tm literaturo, historio. sociologiaj problemoj kaj E-movado, dez. seriozjn kor. kontaktojn. Maria Jagiello- Dangow, ul. Styczynskiego 37 m 6, PL-44-100 Gliwice. *************************************************************************** INTERESE //////// Kial la koko transiris la straton? ================================== Platono: Pro la pli alta bono. Aristotelo: Por aktualigi gxian potentialon. Pirho la Skeptikulo: Kiun straton? Cato maior: Cetere mi opinias ke oni devas detrui Kartagon. Jesuo Kristo: La koko transiris la straton por ke vi lernu gxian parabolon: Transirante la straton la koko iras hejmen kiam la tago finas. Tiel same vi, kiam vi vidos cxiujn tiujn signojn, tiam sciu, ke Li estas proksima. Vere mi diras al v i: cxi tiu koko ne forpasos, gxis cxio plenumigxos. La koko forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. (Mateo 24, 32) Thomas de Torquemada: Donu al mi dek minutojn kun la koko, kaj mi eltrovos. Niccolai Machiavelli: Por ke gxiaj subuloj povas rigardi gxin kun admiro, kiel koko kiu havas la riskemon kaj kuragxon libere transiri la straton, sed rigardi gxin ankaux kun timo, cxar kiu el la subuloj havas la forton elteni tian demonstr on de supera virto? David Hume: Pro kutimo kaj habito. Jean Jacques Rousseau: Por reiri al la naturo. Johann Wolfgang von Goethe: La eterna kokprincipo farigis gxin. Karl Marx: Estis historia neevitebleco. Mark Twain: La novajxo pri gxia transiro estas troigata. Friedrich Nietzsche: Cxi tiu Superkoko, monstro de forto, sen komenco kaj sen fino, firma eterna grandeco de forto... Tiu Superkoko estas Volo al Strattransiro - kaj nenio alia! Sigmund Freud: La koko volas reiri en la ovon. Nepovante tion, gxi alidirektigas sian volupton kaj transiras la straton. Wilhelm II.: Tial "ek!" al la strato! Cxiu hezito, cxiu dubo estus perfido kontraux Koklando. Ni transiros gxis al la lasta ombro de koko, ankaux kontraux mondo da malamikaj auxtomobiloj! Adolf Hitler: Koko neniam estas aglo, kaj strato neniam estas auxtosxoseo! La juda monda konjxuro... Josef Stalin: Ne gravas al mi. Kaptu gxin. Mi bezonas gxiajn ovojn por fari ovokukon. Carl G. Jung: La kunfluo de eventoj en la kultura Gestalt-o necesigis ke individuaj kokoj transiras stratojn je tiu historia koincido, kaj tio igis tiajn sinkronizismajn okazajxojn en realecon. Ludwig Wittgenstein: La ebleco de "transiro" estis enkodita en la objektojn "koko" kaj "strato", kaj la cirkonstancoj venis en estigxon kio kauxzis la aktualigon de tiu cxi ebleca okazeco. Werner Heisenberg: Ni ne estas certaj je kiu flanko la koko transiris la straton, sed ni konas gxian rapidecon - aux inverse. Jean-Paul Sartre: Por agi en bona intenco kaj esti honesta al si mem, la koko opiniis ke estis necesa transiri la straton. Albert Einstein: Cxu la koko transiris la straton aux cxu la strato transiris la kokon, tio dependas de via observa referencpunkto. Ernest Hemingway: Por morti. En la pluvo. Erich Honecker: Vi nomas gxin straton. Ni nomas gxin kontrauxfasxisman gardomuron. Noam Chomsky: La koko ne vere transiris la straton. El la 99,8 % el cxiuj kokoj, kiuj en Usono atingis en 1994 la maturecon, 82 % el ili estis enkarcerataj. La vivokondicxoj en la plej multaj kokejoj rompas cxiun internacian legxon. Jes, en Sesamstrato kaj reklamo por kokviandajxo videblas ecx kokoj transirantaj stratojn, sed fakte la reklamo estas farata de monopolaj firmaoj kiuj povas simple ordoni tion. (Chomsky dauxrigas 32 pagxojn, mendeblajn cxe Odonian Press.) Timothy Leary: Cxar tio estas la sola irebleco permesata de la establisxmento. Willy Brandt: Oni cxiam denove asertis ke la dua koko transirus la saman straton kiel la unua. Mi neniam kredis tion, ne, ni ne estas je la fino de strattransiro, ni nur nun vere komencas. Ni kuragxu pli da strattransiroj! Augusto Pinochet: Ni neniam auxdis pri tiu koko, gxi ne estas en niaj malliberigejoj, kaj ni ne interesigxas pri gxi. Donu al ni la nomojn kaj adreseojn de cxiuj atestantoj. La EU-ministroj pri sano: Transiri stratojn estas dangxera por koka sano! Jack Nicholson: Cxar la (cenzurita vorto)-koko volis. Tio estas la (cenzurita vorto)-a kialo! Michael Schumacher: Ah? Cxu estis koko? Sonis kiel kuniklo... O.J. Simpson: Gxi ne faris. Gxi ludis golfon kun mi tiutempe. Ludoviko Zamenhof: Por ke koko transiru straton ne suficxas nomi gxin tiel. Ivo Lapenna: Mi vere devas miri pri via naiveco. Cxu vi ne scias ke la Kremlo devigis gxin? Ernest K. Drezen: Tiu demando volas trompi la proletaron, cxar la vera kialo estas la klasaj diferencoj. Lajos Totsche: Cxu vi vere opinias ke strattransiroj de kokoj estas valora temo por verkado? Cxu nia literaturo ne devus esti jam pli matura? SxULCO Rikardo: La transiro de la strato fare de la koko certe havas signifon por la nuntempo. Sekve vi ne rajtas demandi "Kial la koko transiris la straton?", sed nur "Kial la koko estas transirinta la straton?" Rok-Gazet': La fikokoko transis por fiko! Kompreno?! Detlev Blanke: Por esti unikajxo. Cxar la plej multaj strattransiroj de kokoj nur estas strattransiraj projektoj. Se la koko atingis jam duonon de la strato, tiam temas pri semistrattransiro. Fine se koko transiris la tutan straton kaj anko raux vivas, tiam oni rajtas paroli pri vera strattransiro. "Strattransiro" tial multe pli tauxgas ol la terminoj "artefarita transiro" aux "monda transiro". Laszlo Szilvasi: Gravas nur, ke la koko abonos almenaux unu internacian Esperanto-gazeton! Rene Ph.: Kiel la kuko danciris la fraton? Hihihihi! Rainer Heckhausen: Ekkonsciigxinte pri sia sociala merkatpovo aliflanke de la strato, la koko aktivigis la asociajn rimedojn por efektivigi siajn fortojn. Ulrich F.: Tio ne estas interesa. Mi pli sxate scius kiam gxi la unuan fojon faris gxin. Thomas Pusch: La koko jam sciis ke oni volis bucxi gxin! Ziko M. Sikosek: vd. Sikosek 1995b, p. 99. Ulrich Matthias: Tiu malgxisostula koko pli interesigxas pri strattransiro ol pri la fina venko kaj la milito en Cxecxenio! Neniam plu gxi kusxos en miaj brakoj! Auxtoroj: Asxis Bhattachareya; Ziko M. Sikosek; Ulrich Matthias; k.a. *************************************************************************** /////////////// / M O N A T O / /////////////// Cxu vi regule legas gxin? *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 115 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ***************************************************************************