Plena enhavo de Eventoj n-ro 113-114 ************************************ Silfer kaj la auxtoraj rajtoj ============================= Publika anonco Kiel multaj jam scias, mi cxesigis mian kunlaboron kun "Literatura Foiro" pro grava malkonsento pri la maniero redakti kaj prezenti artikolojn de kunlaborantoj. Nun mi ricevis de Giorgio Silfer, la prezidanto de LF-Koop, leteron, el kiu mi rekte citas: "Via konduto devigas min konkludi, ke vi intencis munti skandalon kaj allasi nenian margxenon por interparolo kaj repacigxo. Konsekvence mi rekomendas al la cxefredaktoro ke: a) kvankam tio okupos pagxojn uzeblajn por pli interesaj artikoloj, kaj spite al la malpermeso de la auxtoro, li aperigu vian duan (kaj lastan) artikolon por la rubriko Gepatra felietono; b) aperu samnumere via letero 96.10.02, kaj mia respondo 96.10.21, kun la margxena komentario: La apudan leteron prof. Lindstedt dissendis samtempe per elektronika posxto al aliaj adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence modifita;" Cxar LF do intencas aperigi mian privatan leteron sen mia permeso, mi konsideris kiel mian rajton citi tiel longe el la letero de Silfer. Sed absolute nekredeble estas, ke LF INTENCAS APERIGI ANKAUx MIAN ARTIKOLON SPITE AL MIA EKSPLICITA MALPERMESO, kiel Silfer mem skribas sub la punkto a). Tio tre ofendas min, cxar temas pri artikolo verkita en persona tono, malkasxanta aferojn ankaux de m Mi ankoraux esperas, ke la cxefredaktoro ne obeos la "rekomendon" de la prezidanto de LF-Koop, sed mi timas, ke tiel ne okazos. Bedauxrinde mi apenaux havas praktikan eblon defendi miajn auxtorajn rajtojn en svisa tribunalo. Tial mi povas nur fari cxi tiun publikan anoncon: se aperos miaj tekstoj en "Literatura Foiro", ili estas tie sen mia permeso, kaj kaze de la dua parto de la Helsinko, 20 novembro 1996 Jouko Lindstedt ******************************************************************** Malferma Tago en la CO ====================== La malferma tago en la Centra Oficejo la 9-an de novembro estis nekutime populara: estis cx. 120 vizitantoj. Plej multaj estis el Nederlando kaj Belgio, sed bela surprizo estis alveno de 15 gastoj el Germanio. La sukceso certe sxuldigxas al la fakto, ke la cxefa gasto estis prof. Humphrey Tonkin. Li prelegis trifoje pri la agado de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj respondis al multaj demandoj. Tra la tuta tago eblis an Cxiu gasto vizitis ankaux la libroservon, kiu vendis librojn k.a. varojn por cx. 7.000 guldenoj - rekordo inter la gxisnunaj kvin Malfermaj Tagoj. Aparte furoris la kompaktaj diskoj de "Kajto" kaj "Persone", Asteriks-bildstrioj, "Du turegoj" de Tolkien, " ******************************************************************* AGO-TAGO - 1996 =============== Post la antauxa artikolo venis pliaj informoj kaj korektoj. Finnlando: 100-jara E-teatro ============================ Grupeto el E-societo de Turku, Finnlando, "sensaciis" per informado pri la 100-jara E-teatro. En la urbocentra komerca kvartalo subtegmenta, klubanoj atentokapte prezentis kelkajn rolulojn el la E-teatro. Gvidis: S-ino Anna-Liisa Ali-Simola. La gazeto Turun Sanomat anticipe informis pri tiu arangxo la 27-an de septembro, rakontante pri la historio de la E-teatro. laux inf. de T. Oittinen Brazilio: budo en la cxefa placo ================================ Kultura Centro de Esperanto, KCE en Brazilio starigis budon kaj rubandojn sur la cxefa placo de Campinas disdonante 3.000 faldfoliojn. Al respondemuloj aplikigxis enketo, por ke oni havu superrigardon pri la averagxa konscio aux la koncepto de la homoj pri la lingvo-problemo. La budo utilis ankaux kiel aligxejo al dumonata enkonduka kurso. Kun apogo de la urbestro, la E-Klubo de la urbo Taubate (sxtato Sao-Paulo) inauxguris arte gravuritan granitan platon en la placo Esperanto, proksima al la urbocentro. Auxstralio: Simpozio ==================== La E-Federacio de Viktoria, Auxstralio la 11-13-an de oktobro organizis Esperanto-Simpozion cxe la Eduka Fakultato en Universitato Monash, Melbourne. En la unua tago okazis prelegoj de Prof. Alan Bishop pri la propedeuxtika lingvo-projekto EKPAROLI kaj de la E-verkisto Trevor Steele pri siaj spertoj nuntempaj kiel instruisto de Esperanto en Okcidenta Auxstralio kaj pasintjaraj cxe la bienlernejo 'Bona En la sekva tago cxiuj gxuis diversnivele amikan etoson de Esperantio, interalie farante planojn por la 82-a UK en Adelaide kaj gustumante E-on en la interreto, Esperanto-ludojn, kantojn ktp. Japanio: ekspozicio + TTT-pagxo =============================== La E-Grupo de Hokkajda Universitato (Sapporo, Japanio) ekspoziciis pri Esperanto en la kadro de Universitata Festivalo. Ekde la vespero de la 4-a de oktobro gxi montras TTT-pagxon pri E-o kaj la Aina lingvo el "Ainaj Jukaroj"(eposoj de aina gento) eldonit Retanoj bonvolu viziti al http://ucoop.coop.hokudai.ac.jp/gxolby/ esperanto/. inf. Hosxida Acusxi, prez. de Hokkajda E-Ligo Francio: Pluraj urboj! ====================== - Bordeaux: kontaktoj kun la 27 municipoj cxirkaux Bordozo; agado direktita al bibliotekoj, partopreno en diversaj bazaroj. - Toulouse: Surstrataj manifestacioj, direktitaj cxefe al universitatoj. - Regiono Provence: Aktivajxoj en La Ciotat, Aix-en-Provence, Carpentras (partopreno en foiro de asocioj). - Thionville. Ekspozicio cxe la cxefa posxtoficejo. - Boulogne-sur-Mer. Ekspozicio en la urba biblioteko. - Parizo. La 12-an (!) de okt.: cxe Centro Pompidou kunigxis e-istoj el diversaj asocioj de la regiono. Ili disdonis, en malgrandaj grupoj, pli ol 10 mil informilojn al homoj atendantaj en 200-metraj vicoj cxe la kulturcentro. Videblis granda sloganbendo, Meksikio: Spertoj por la estonto ================================ Jen la oficiala informo de Meksika E-Federacio pri Ago-Tago en Meksiko. La Komitato de MEF eldonis brosxuron "El esperanto y el movimiento esperantista" kaj flugfolion "Kio estas MEF?" por disdoni en du lokoj de Meksikurbo: la metrostacio Insurgentes (unu el la cxefaj) kaj en la placo Coyoacan (tre vizitata dum semajnfinoj). La personoj kiuj dejxorus cxe la metrostacio alvenis je la 11-a matene. Tamen, post unu horo, la staciestro informis ilin, ke ne estas permesate disdoni aux vendi varojn surstrate. (Tio eblas nur al registritaj vendistoj, kiuj estas tre jxaluzaj pri sia t La personoj kiuj dejxorus en placo Coyoacan estis informitaj, ke oni devas peti permeson por tiaj agadoj cxe la distriktaj auxtoritatoj. Malgraux cxiu klopodo (kaj post pluraj demarsxoj), la permeso ne estis donita. Ecx plu: la auxtoritatoj diris, ke cxar En aliaj urboj, la agado estis ecx pli modesta (se eble): brosxuroj sur iu murjxurnalo, afisxoj alfiksitaj en kulturaj centroj... nenio menciinda. Ni kredas, ke eblas eltiri interesan konkludon el tiu cxi sperto. - Unue: oni devas koni la lokajn regulojn kaj morojn por eviti kompromiti nian agadon. - Due: oni devas sercxi metodojn adekvatajn al tiaj reguloj kaj moroj, por sukcese informi pri esperanto kaj la esperanto movado. - Trie: oni devas eviti tiajn malsukcesojn por ne senkuragxigi la lokajn esperantistojn. Sed, kiel asertas meksika dirajxo, ne estas malbonajxo kiu ne entenu bonajxon. La Meksika Esperanto-Federacio, ekde tiu cxi fiasko, decidis lancxi informkampanjon por la venonta jaro, pere de radiostacioj kaj jxurnaloj. inf. Jorge Luis Gutierrez, gxen. sekr. Meksika Esperanto-Federacio retposxto: jguti@forigu.laneta.apc.org Koreio: La prezidanto helpis ============================ Lokaj e-istoj, i.a. UEA-prezidanto Lee Chong-Yeong, disdonis informilojn en la stratoj de Taegu. ********************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Al kio ni sagxe celu? ===================== Kio estas la sane atingebla (-enda?) intenco de nia laboro? Kio, fine konsiderata, estas nia "celo"? Forigu sensencajn imagajn atingojn kaj popasxe reduktu la pensadon al ne-vanaj celoj. Ekz.: 1. Ni ne kredu, ke iam la tuta homaro parolos unu komunan Internacian Lingvon IL, (E-o aux alian). 2. Ni ne kredu, ke cxiu komerca negoco okazus sole en IL. 3. Ni ne kredu, ke cxiu politikisto parolos en internaciaj kunsidoj en IL. Nek ke cxiu internacia traktato estos originale diskutata en IL. 4. Ni ne kredu, ke cxe UN, UNESKO, EU oni parolu nur kaj cxiam en IL en cxiu kunsido (aux en unu sola lingvo iaspeca). 5. Ni ne kredu, ke la turista mondo, la internaciaj agentejoj eldonos cxiujn brosxurojn sole en IL - ecx parte. 6. Ni ne kredu, ke unu kvalifikajxo por esti internacia politikisto estos lingva kapablo en IL. 7. Ni ne kredu dogme, ke Esperanto devos esti la elektota IL. Niaj esperoj estu multe, tre multe pli modestaj. Se ni tenos antaux niaj okuloj vere praktikajn celojn, eble ni pli prudente kunlaboros por tiujn gajni. Kiaj kaj kiuj estu tiuj celoj? Kio povos en nia vivdauxro esti la rezulto de nia klopodado? Por kio ni fakte penu? Ho, ve. Ho, vere vere ve! Cxu esperantistoj iam ajn interkonsentos pri tio? Cxu ia ajn homamaso tiel interkonsentus? Ni provu. Mi faros komencajn sugestojn, de vi cxiuj komentotajn, kaj al kio vi aldonu aux deprenu, aux tute sxangxu, aux ignoru, kaj faru viajn proprajn sugestojn. Jen: - en UNO ktp. cxiu parolado, farata en iu ajn nacia aux alia lingvo estu interpretata en nur unu lingvon. (Naciaj interpretistoj rajtu interpreti en sian lingvon lauxvole - proprakoste?) - cxiu dokumento, parolado, intertraktato, de UNO ktp. estu eldonata en unu sola IL, kaj tiu versio estu la definitiva referenca versio, uzenda en postaj negocoj. Tio estu la legxo. - similaj reguloj, eble eventuale legxoj, ekzistu inter komercaj firmaoj. - en internaciaj kortumoj la jura rajto paroli en IL estu establata; decidoj kaj verdiktoj kun internacia signifo estu verkataj kaj eldonataj ankaux en IL. Tiel cxiu politikisto parolu en iu ajn lingvo, (ecx en IL), nenial devigata lerni IL. Cxiu juristo, negocisto, komercisto, kiu laboras internacie, uzu sian (aux alian) lingvon, sed fina versio de iliaj dokumentoj estu legxe validaj nur en IL. Tiuj finaj I Kaj kio pri aliaj flankoj de la esperantista mondo? La arto, la poezio, la teatro k.s? Tiuj dauxru, dauxradu kiel nun, kiel pruvo, ke Esperanto estas ne nur teknika, sed ankaux homa, humana lingvo, kapabla plenigi la kulturajn dezirojn kaj bezonojn de la uzantoj. Cxio tia devos dauxri por la felicxo kaj plezurado de la uzantoj kaj uzontoj, Per tia konstanta agado internacia ni pruvas al la edukaj instancoj, ke Esperanto estas profita al la kultura edukado de cxiuj niveloj de la homa socio. "Esperanto en la lernejojn" estos nepra kaj neevitebla sekvo. Ni certe atingos niajn esperojn en eduka Sed laux mia opinio, ni devos unue kaj tuj kaj plej forte celi al la potenculoj. Unue kaj tuj! Will Green, Londono ********************************************************************* Informado? Mi ne komprenas... ============================= Dum mia unua UK, t.e. la Praga de 1996, mi havis mian unuan UK-an prelegon (en la kunveno "UEA pri informado"). La prelego enkondukis al la fako informado, sumigis miajn kritikojn kontraux nuntempa informado kaj prezentis la planon eldoni manlibraron pri En la sekva diskuto preskaux neniu aludis ion el la prelego. Sed versxajne 80 % el la cxeestintoj ecx ne komprenis, kion mi volis diri per "fusxita bildo de Esperanto" aux "mitoj en Esperantio". Grandparto el la "diskutantoj" nur volis mencii kion li aux sxi aktivas. Temis nur pri "teknikaj" aferoj; mian oferton paroli pri enhavaj demandoj apenaux iu akceptis. La homoj nur havis postulojn kaj pli da postuloj (al UEA, al landaj asocioj, ktp.), sed Iu ecx postulis de UEA instali komisiiton kiu kolektu rezoluciojn kaj manifestojn de E-kongresoj, traduk(ig)u ilin kaj sendi ilin al la amaskomunikiloj. Mi rimarkigis, ke tio estus grandega malsxparo da laborforto cxar neniu jxurnalisto emas tralegi tiajn Dum la diskuto mi atentigis, ke la nuna jarcento dangxeras farigxi la "jarcento de Esperanto", cxar en la venonta jarcento versxajne ne plu ekzistos multaj Esperantolingvanoj. La kulpon, mi diris, havos la netauxga informado. La cxeestantoj lauxte vort- k Bonsxance mi havis similan prelegon poste en IJK, kun multe pli kapabla publiko kaj multe pli fruktodona diskuto. Ziko M. Sikosek ******************************************************************** Premioj por la disvastigo de Esperanto ====================================== Dum la lastaj jaroj la Esperanto-komunumo multe diskutas pri celoj kaj strategioj. Mi timas, ke kiel kutime cxe diskutoj nur malofte iu konvinkigxas pri la opinio de la alia. Supozeble ni povas nur resumi, ke ekzistas proksimume du aux tri celoj, al kiuj strebas po parto de la Esperanto-parolantoj: fina venko (oficialigo de Esperanto), iom-post-ioma grandigo de la Esperanto-komunumo kaj eble vere ekzistas homoj, kiuj intence c Desuprismo, desubismo --------------------- Ekzistas minimume du strategioj por atingi la oficialigon de Esperanto, desuprismo kaj desubismo, pri kiu oni lastatempe apenaux povas legi ion; desupristo provas konvinki la politikistojn, desubisto la civitanojn, kiuj poste per sia nombro devigos la pol Kvankam mia batalemo instigas min defendi unu el tiuj vojoj, mi tion provizore ne faros, sed sercxos komunajn interesojn de tiuj, kiuj celas grandigxon aux oficialigxon. La dua estas la pli granda celo kaj mi sxatas bildigi ilian diferencon per remboateta Rekoni la meritojn ------------------ La organizantoj kaj oratoroj de nia komunumo gajnas (ofte) renomon, la verkantoj krome gajnas (eble) premiojn, la kreantoj de novaj Esperanto-parolantoj estas ofte apenaux rimarkataj. Mi proponas publike rekoni ilian laboron per du malsamaj premioj. Premio por edukantoj -------------------- Unu estu porkapa premio (aux pli bone: porekzamena, cxar ni premiu la instruanton kaj enkondukanton en la Esperanto-vivon, kies lernanto sukcese ekzamenigxis pri lingva kapablo). Mi konscie elektis la pruvon de lingva kapablo, kiu kutimas inkluzivi konon Premio por PR-agado ------------------- La dua premio por la disvastigo de Esperanto estos pli kutima. Ni premiu eble unufoje jare tiujn, kiuj dum pli longa periodo faris signifajn kontribuojn al la kreado de Esperanto-parolantoj. Tiuj kontribuoj povas koncerni gazetaran laboron, ceterajn publi Lu Wunsch-Rolshoven el Berlina Informilo 11/96 ******************************************************************** ARANGxOJ //////// Lernu la Cseh-metodon! ====================== Andreo Cseh ellaboris iam metodon instrui la lingvon sen uzi lernolibron, kaj instigi ilin al tuja parolo. Triesta E-Asocio organizas intensan seminarion por lerni tiun metodon inter la 24-27-a de aprilo. La kursfinintoj ricevos ateston, ebliganta gvidadon de Cseh-metodaj kursoj, kaj partoprenon en seminarioj de grado "B". Kotizo: 100 mil liroj, ne inkluzivanta la mangxojn kaj tranoktojn. (Estas malmultekostaj eblecoj!) Paralele estas organizata ankaux "vera" Cseh-kurso por komencantoj (kotizo: 30 mil liroj). Petu detalajn informojn cxe: Triesta E-Asocio CP 601, IT-34100 Trieste, Italio. Rete: aviotto@forigu.spin.it ******************************************************************* Taize-renkontigxo en Stuttgart ============================== Inter la 28-a de decembro 1996 kaj la 1-a de januaro 1997 okazos internacia renkontigxo en Stuttgart (Germanio), organizata de la komunumo de Taize. Por tio estas planate krei E-grupon. Interesatoj anoncu sin al mi (sed ne sendu al mi viajn aligxilojn!). La komunumo de Taize estas ekumena frataro; gxi gastigas la homojn el la tuta mondo, cxefe gejunulojn - somere cxe si en Francio, kaj dum la novjara festo en iu euxropa urbo. Al tiu arangxo kutime venas kelkaj dekmiloj da homoj. Okazas meditecaj diservoj, Reinhard Pfluger Hermannstr.3, D-60318 Frankfurt, Germanio Tel.: +49-69-5978467 ******************************************************************* PSI + PLI ========= 28.03.-04.04. Duderstadt 13-a PSI -------- La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontigxo por la tuta familio. Gxi okazas cxiujare dum unu semajno cxirkaux Pasko ie en Germanio. 3-a PLI ------- Samtempe kaj samloke kun PSI okazas la Printempa Lernejo Internacia (PLI). Gxi estas speciala arangxo por gejunuloj inter 10-16 jaroj, kiuj almenaux iomete parolas E-e. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili logxas en komunaj cxambroj kaj Familioj -------- PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, cxiu estas bonvena. Infanoj ------- Okazas apartaj programeroj por infanoj laux agxgrupoj. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj. Komencantoj ----------- Se vi aux via partnero estas komencanto aux ecx neesperantisto, ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni arangxas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaux aliaj programeroj konsideras la komencantojn. Programo -------- La seminario enhavas kaj laborajn kaj distrajn elementojn. (diskutgrupoj, prelegoj, kursoj, artaj manlaboroj, ekskursoj, E-filmoj, "vesperajxoj" Kotizoj: 0-440 DEM. Detalaj informoj, aligxilo havebla cxe: Germana E-Asocio, Wolfgang Bohr Joh.-Kirschweng-Str. 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler Telefono: +49-2641-4885 Telefakso: +49-2641-9786-66 aux rete: Franz.Kruse@forigu.erno.de ******************************************************************* Antwerpen '97 ============= Internacia Kultura Semajnfino kun la temo "Komunikado" Por la kvina fojo okazos renkontigxo inter 30-a de majo kaj 1-a de junio en Antwerpen kun la samaj bazaj reguloj, kiuj montrigxis sukcesaj: - malgranda (maksimume 60 partoprenantoj), internacia, intima (la E-domo, kie ni kunvenas, mangxas, trinkas, ripozas ktp. restas konstante malferma), varia (oni povas cxiam elekti inter 2 programebloj), altnivela (la kunlaborantoj flue parolas Esperanton Por prilumi la temon, ni antauxvidas i.a. - viziton al la gazetmuzeo, viziton al la muzeo pri la presarto, pri belartoj, pri folkloro, tuttagan viziton al la haveno, esploradon de la komunik-ebloj en la E-centro Krome ni preparas tutan serion da aliaj programoj La prezoj restas samaj kiel en la jaro 1996. Interesatoj povas senpage peti multkoloran prospekton kun aligxilo kaj la mencio de prezoj, cxe Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Fakso: +32-3-2335433. Rete: fel@forigu.knooppunt.be ******************************************************************** Vizitu la E-ekspocizion! ======================== La Cxeha Centro de Kulturo (sub auxspicio de Cxeha Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj) kun la helpo de Muzeo Jan Komensky el Prerov kaj kun pluraj E-organizoj (Pola E-Asocio, Asocio de E-Handikapuloj) arangxos ekspozicion pri Esperanto sub la titolo "De K Por la vizitantaj individuoj, grupoj estas organizotaj ankaux akompanaj programoj. Kunlaboremuloj, interesigxantoj kontaktu: Lada Fiala Nowickiego 3/20, PL-02112 Warszawa, Polio ******************************************************************* En la 80-aj jaroj la plej prestigxaj kaj utilaj primovadaj trejnmanieroj estis la TEJO-PSEK seminarioj. Sxajne la "spirito" vekigxas sub iom alia nomo. TEJO-SEL seminario - sen limoj ============================== Inter la 26.10 - 02.11 en Lublin okazis TEJO-seminario titolita "Junularo sen limoj - agado por internacia interkomprenigxo" - kun partopreno de multnacia grupo. La programo cxirkauxprenis diversajn prelegojn, diskutojn, ekskursojn kaj distrajxojn. Ekzemple: Bill Mak, hongkong-devenulo el Kanadio preparis prelegon pri la valoroj de pluraleca socio kaj multkulturismo. Jasper Sprengers, nederlando, interese parolis Aparte substrekinda estas la koncerto de Georgo Handzlik, kiu plenumis premiere tri siajn novajn kantojn - cetere unu el ili kreigxis dum la seminario mem. Liajn kantojn oni akceptis per longedauxraj aplauxdoj, des pli, ke en multaj el ili rimarkeblas fon Estis entuziasmige, ke la partoprenintojn de la seminario salutis per retposxto tre multaj esperantistoj el cxiuj kontinentoj. Ni preparis mapon de la mondo kaj ni surgluis apude paperetojn kun komputilaj mesagxoj. La partoprenintoj nevolonte revenis hejmen, plendante ke gxi tro mallonge dauxris. La seminarion vizitis ankaux la televido... La sekva seminario de TEJO okazos en Budapesxto pri informado kaj amaskomunikiloj. Pliajn informojn donas la Saskia Idzerda: Androsdreef 86, NL-3562 XC Utrecht, Nederlando, retposxte: sjaidzerda@forigu.capvolmac.nl Ewa Krach ******************************************************************** Teatrumanta STRIGo ================== La komuna seminario de duorganiza integrajxo JEC-MASI (Junulara E-Centro kaj Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj) havas cxarman nomon STRIGo - "STuda Renkontigxo de Iniciatema Generacio". Cxi-foje gxi okazis en la Cxeboksari 700 km-ojn oriente de La seminario estis dedicxita al la centjarigxo de la E-Teatro. Sub gvido de profesiuloj okazis lekcioj kaj studioj - multajn novajn sciojn kaj scipovojn ekhavis la cx. 60 partoprenintoj. Far la partoprenintoj estis surscenigitaj spektakloj kaj skecxoj div Aparte necesas mencii rolludojn, kiuj jam igxis tradicio kaj ni ecx organizas por tio specialajn kelktagajn renkontigxojn. La ekzemplo estas Granda Rolludo "Fratoj-Slavoj", okazinta cxi-somere en Vladimir. Kiel seminariejo por ni servis mezlernejo, kie ni cxiuj kune aktivis en la klascxambroj, mangxis en la refektorio kaj dormis en dormosakoj sur la matoj de la sporthalo. Fakte, la seminarioj STRIGo ne estas pure esperant(ist)aj. Ni malfermis nin al la ekstera mondo kaj invitis cxiujn interesigxantojn trasenti nian medion. Pro tio preskaux cxiuj lekcioj-studioj okazis en la rusa lingvo. "Kio, do, pri Esperanto?" - demandos vi. Nu, la plej grava programero de la STRIGo estas E-kurso. Cxiun tagon ni kolektigxis por tri horoj en "Paroliga karuselo", kiu turnis nin tra amuza kaj sprita komunikado kun la helpo de Irina Goncxarova, la auxtoro Cxiuj trovis por si lokon en la karuselo - nululoj kaj komencantoj, progresantoj kaj spertuloj - neniu havis tempon por enui. Pasis tiuj kvin novembraj tagoj kaj necesis disveturi. Sed en la koroj nestas sagxa kaj hela birdo strigo, kiu vekas cxarmajn rememorojn pri strecxaj, sed ege interesaj tagoj kaj kantoplenaj vesperoj kaj vokas ankorauxfoje kunveni ie en Esperantujo por no Ocxjo miha@forigu.mastak.sitek.ru ********************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 06-08.12. Sankt-Nikolaa Festo-Renkontigxo, Zakopane, Polio. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel: +42-92-32419. 06-09.12. Rendevuo kun Sankta Nikolao, Beskydy. Blanka Gruntova, Vitezna 95, CZ-78401 Cxervenka, Cxehio. 10-14.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Inf: EDK, Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. 10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +33-49428074 13-15.12. Zamenhofaj E-Tagoj, Bjalistoko. Inf: BTE, pk. 67, PL-15-001 Bialystok, Polio. 13-15.12. Kultura Semajnfino de Sarlanda E-Ligo, Homburg. Inf: SEL, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49-6332-981190 14.12. Zamenhoffesto, Potsdamm, Berlinerstr. 49. Haus der Jugend (Domo de junuralo) je la 14a (gxis 22a) 14-15.12. Ekzamensesio de ILEI, Zagreb. Inf: Prof. I. Bekavac-Basic, Kusxlanova 56, HR-10000 Zagreb, Kroatio. 14-21.12. Turisma semajno, Bariloche. Inf: Barilochea Esperanto-Rondo, Werner Schad, CC 371, AR-8400 Bariloche, Argentinio. Tel: +54-944-42154. 22.12. Kristnaska Diservo en Esperanto. Ekde la 14-a horo, cxe "Couvent des Dominicains ", 7 Rue Salomon, F-59800, Lille, Francio. 23.12-02.01. Kristnaska Novjara E-Feriado, Karlovo. Inf: ingx. B. Leonov. pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 26-31.12. Kvara Togolanda E-Kongreso, Vogan. Inf: Unuigxo Togolanda por Esperanto. B.P. 12096, Lome, Togolando. 27.12-03.01. 13-a IF, Internacia Festivalo en Wurzburg. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf.1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel.: +49-5624-8007, fakso: +49-5624-322. 27.12-03.01. 40-a Internacia Seminario, Freiburg. Inf: GEJ, Chausseestr. 8. DE-10115 Berlin, Germanio. Tel: +49-30-2834320. Rete: neffets@forigu.cs.tu-berlin.de 27.12-03.01. Jarfine cxe La Domparo. Inf: Kultura Centro Esperantista, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 28.12-01.01. Internacia Renkontigxo de la Taize-komunumo, Stuttgart. Inf: Reinhard Pfluger, Hermannstr. 3, DE-60318 Frankfurt/M, Germanio. Tel: +49-69-5978467. 29.12-02.01. Budapesxta Silvestro kun aparta silvestra balo. Inf: Espertur, Tatra u. 4. HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306. 30.12-02.01. Silvestra Balo - Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. ******************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Vigla faka kaj scienca agado en Prago ===================================== Faka kaj scienca agado estas integra parto de cxiu vivanta moderna lingvo, kaj gxi estas aparte grava por E-o. Intensa agado sur la faka kaj scienca tereno pruvas ke en la internacia lingvo oni povas esprimi ne nur gxeneralajn temojn kaj verki originalan Pli ol 60 fakkunsidoj --------------------- La faka kaj scienca agado eble pli ol iam antauxe viglis dum la praga UK: okazis pli ol sesdek fakaj kaj sciencaj kunsidoj pri plej diversaj temoj; kvar novaj fakaj asocioj aligxis al UEA kiel kunlaboraj fakaj asocioj, FA-j (Amikaro Bruno Groning, Tutmond Faka gicxeto ------------ Multaj FA-j utiligis la novan Fakan Gicxeton - senpage provizita de UEA por la uzo de cxiuj FA-j dum la tuta kongreso. La metodo de propra mastrumado kaj divido de dejxortempo inter cxiuj uzantaj FA-j bone funkciis, kaj oni nur plendis pri manko de spaco Faka kaj Scienca Forumo ----------------------- Alia nova iniciato de UEA por la faka agado dum la UK estis la Faka kaj Scienca Forumo - kie la cxeestintoj konatigxis kun la faka agado kaj kun la novaj servoj de UEA por FA-j kaj la reprezentantoj de fakaj kaj sciencaj asocioj prezentis sian agadon kaj Cxeestis pli ol okdek presonoj, kiuj reprezentis pli ol tridek FA-j. Tiu nombro estis multe pli granda ol la anticipa takso, kaj sekve multaj el la cxeestantoj devis sidi sur tabloj, stari apud la muroj kaj en la koridoro. Ne nur la spaco, sed ankaux la t TEC - denove? ------------- Pluraj intervenoj venis pri terminara laboro; s-ino V. Blanke atentigis pri la diferenco inter vortaro kaj terminaro kaj menciis la forstistan terminaron, s-ro Cx. Darballey pledis por dauxrigo de la aktivado de TEC (laborteamo pri tiu temo estis poste st Resume, la diskuto dum la Faka Forumo bone spegulis la buntan kaj viglan fakan aktivadon dum la tuta kongreso, kaj prezentis bonan okazon al la publiko iomete gustumi de la intensa agado kiu okazas sur tre variaj kaj multnombraj fakaj terenoj dum la kongr Amri Wandel UEA estrarano pri Faka Agado ******************************************************************** Internacia Servo de Kultura Intersxangxo ======================================== La Kultura Fondajxo Simpozio lancxas novan projekton ISKI (Internacia Servo de Kultura Intersxangxo), kiu temas pri servo peronta la kontakton inter esperantistoj (kun uzo de Internet) celante la plenumadon de plej diversaj interesoj kaj sxatoj de individ Ni pretas helpi al la plej diversaj E-retanoj, peri la informojn pri personoj dezirantaj starigi kulturan intersxangxon. Ni petas la aligxontojn plenumi sian aligxilon laux la ordo de la modelo. Ni emfazas: tiu cxi servo estas tute senpaga! Aligxila modelo: (la ekzemplo jam validas) ---------------- Nomo: Aldrin Rodrigues Speck. Retadreso: aldrin@forigu.cce.ufsc.br Perposxta adreso: rua Huberto Rohden, 274, Campecxe, Florianopolis - SC, Brasil - CEP: 88064-000. Temoj plej sxatataj: Inter-lingvistiko; Gramatiko; lingvoj. Cxefa temo: Inter-lingvistiko. Postulas nur pritrakti la indikitajn temojn? jes/ne(x). Reatentigo: Plenumu cxiujn informojn; ne forgesu cxiam indiki la cxefan temon, ja pere de gxi oni ordigas la arkivojn. Sendu vian aligxpeton, perrete al: Teixeira@forigu.cfh.ufsc.br aux perposxte al: Kultura Fondajxo Simpozio, R. Huberto Rohden, 274, Campeche, BR-088064-000 Florianopolis - SC - Brazilio. Rimarko: -------- Kultura Fondajxo Simpozio estas filozofia kaj kultura institucio kiu sidejas en la cxefurbo Florianoplis de la sxtato Sankta Katarina en Brazilio. La celoj de Kultura Fondajxo Simpozio temas unue pri la disvastigo de la filozofiaj konoj de la okcidenta kaj cetermonda tradicio, je nivelo internacia pere de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj temas due pri la utiligado de variaj rimedoj, celantaj inst ******************************************************************** Esperanto, E-posxto kaj Interreto ================================= En kunveno pri Internet dum la 81-a UK en Prago levigxis la demando pri kunordigado kaj simpligo de la nunaj kaosaj kaj komplikaj problemoj rilate al la internet-adresoj. Oni esprimis la ideon, ke estus dezirinde havi unu fiksan retadreson por la tuta viv La esperantistoj kaj E-organizoj nuntempe havas tute malsimilajn retadresojn. Tio estas parte kauxzita de la fakto, ke la homoj logxas en diversaj mondpartoj, sxangxas stud- kaj laborlokojn, translogxigxas al alia urbo ktp. Pro mia intereso pri Internet k Cxiu esperantisto kaj ties familio kaj cxiu esperanta organizo povas havi sian retadreson kun la sufikso ... @forigu.esperanto.net, do ekzemple "torben_kehlet@forigu.esperanto.net" aux "dea@forigu.esperanto.net". Nur se du personoj aux organizoj havas precize la saman nomon, Cxiu abonanto havas rajton je unu tekstpagxo en la Tutmonda Teksajxo (TTT-WWW) sub esperanto.net kaj per tiu pagxo sendi interesitojn al sia kutima pagxo cxe sia kutima servanto. Se oni ne havas hejman servanton, sed nur disponas pri retaliro, oni povas l En la nuna momento pli ol 700 esperantistoj estas en la listo de rete atingeblaj personoj. Almenaux 200 esperantistoj havas propran hejmpagxojn, jes kelkaj havas plurajn, kaj neniuj el tiuj estas facile memoreblaj. Ek de nun ne plu estas problemo. Petu tu Kostoj ------ Ni bone scias, ke tre multaj nuntempe havas senpagan retadreson en sia laborejo. Ni ne povas finance konkurenci kun tiuj. Kaj gxi ja ankaux ne estas tute senpaga, cxar ja devas pagi la laborloko! Ni, tamen, devas mem pagi por havi lokon cxe la virtuala servilo, kaj tial ni devas peti de vi monon. Tio ne nepre signifas, ke vi devas pagi pli por viaj komputilaj servoj ol nun, cxar per propra posxtkesto en Esperanto.net vi eble povas sxpari je privat Tiuj multaj kiuj jam nun uzas Compuserve kaj AOL certe ne volas perdi la flekseblecon de aliro de la reto en cxiuj grandaj urboj de la mondo kaj multaj ja ankaux havas profesiajn kaj devigajn elektronikajn posxtkestojn. Ili ne speciale bezonas aliri sian posxtkeston en esperanto.net, sed povas arangxi gxin tiel, ke cxio alvenanta posxto auxtomate plusendigxas al la kutima elektronika adreso. Ekzistas tiom da eblecoj por akiri aliron al la Interreto, ke mi devas peti vin mem esplori, kiel tio plej bone eblas por vi. Gxenerala regulo estu, ke vi devas havi aliron en loko, kiu estas proksima al via telefoncentralo, por ne havi tro altajn telefon Plej malmultekosta sistemo estas tiuj aliroj kiuj estas tute senpagaj, se vi konsentas akcepti reklamojn! Tio bedauxrinde ne eblas en cxiuj landoj, sed eble venos! Multaj kiuj uzas komputilon en sia laborloko aux en la loka biblioteko, povas nun farigxi parto de la elektronika Esperanto-komunumo kun propra adreso kaj por malpli ol kostus propra aliro al la reto, se gxi ne estas tute senpaga kiel supre menciite. Ni provizore fiksis la jarabonon al 99 usonaj dolaroj jare. Tiu prezo ne altigxos sed povos iom fali, depende de kiom da esperantistaj kaj ties familianoj aligxos. Se gxi falos, ni kreditas vian abontempon por jam pagita tempoperiodo. Provabono de 3 monatoj kostas 30 USD. La abonprezo estas pagenda al nia UEA-konto TOKE-B kun samtempa retposxta mesagxo al "novabonoj@forigu. esperanto.net" en kiu oni indikas kiam kaj kiel (ekz. el kiu konto) oni sendis la abonmonon al UEA. Ankaux oni devas indiki la nomon de la retposxta adreso, se oni deziras havi tekstpagxon cxe esperanto.net. Oni ankaux devas sendi la tekston, kun indikoj de la necesaj a Ni informos vin, kiam vi devas renovigi vian abonon, sed vi kompreneble ne estas devigata dauxrigi se pro iu kauxzo, vi ne plu deziroj havi la retadreson. Aliaj avantagxoj ---------------- La e-posxto ene en esperanto.net alvenas tuj post forsendo, kaj ne kiel nun, kiam povas dauxri gxis pluraj horoj gxis letero trovos sian adresiton, cxar la informoj iras tra tuta aro da retoj. Krome malmultigxas la problemoj kun supersignoj kaj en esperan Se vi havas iujn ajn demandojn bv. skribi al mi, prefere elektronike. "torben_kehlet@forigu.esperanto.net". Se vi ne havas komputilon kaj deziras konsilojn, tiam skribu al mia "helikposxta" adreso Strandvej 22, DK-4771 Kalvehave, Danio aux fakse: +45-55-311011. Telefono estas +45-55-311010. ******************************************************************** MOVADAJ EVENTOJ /////////////// 5 minutoj en ORF2 ================= Kiuj kutime televidumas posttagmeze aux vesperkomence, certe surprizigxis iom la 17-an de septembro. Spektante la programon de ORF2 "Willkommen Osterreich", oni povis auxdi la paroliston de la supra programo subite ekparoli Esperante. Temas pri mallonga (entute 5 minuta) programero pri Esperanto. Prezentante mallongajn epizodojn de la auxstria esperantista vivo. Kvankam gxi estis nek longa, nek tute laux nia gusto, tamen ni tre gxojas pri tio, cxar la televidinta publiko vole-nevole in inf: Katinjo Fetes-Tosegi info@forigu.rai.ping.at ******************************************************************* Novajxoj el Venezuelo ===================== Sepa Tutlanda Renkontigxo de venezuelaj esperantistoj Inter la 22-a kaj 24-a junio okazis en la cxefurbo Karakas la 7-a Tutlanda Renkontigxo. Cxeestis e-istoj el la najbaraj Kolombio kaj nederlanda insulo Aruba. Okazis prelegoj, cxefe en la hispana, cxar cxeestis ankaux ne-esperantistoj. Elstaraj estis la pr Dum la renkontigxo oni havis la okazon spekti la videokurson "Mazi en Gondolando", kiun nur malmultaj konis. ****************************************************************** Esperantistigxis en 1936! Antaux 60 jaroj e-istigxis prof. Johano E. Bachrich. Li lernis la lingvon en Zemun, Jugoslavio. Bachrich estas ankoraux vigle aktiva en la movado. Li dum 18 jaroj estas gxenerala sekretario de la Venezuela E-Asocio. La datrevenon festis partoprenintoj de la Sepa Tutlanda Renkontigxo en Karakaso. J.B. ******************************************************************** Floroj de Esperanto en Pekino ============================= "Internacia Esperanta Somera Semajno - '96 por geknaboj kaj gejunuloj" sukcese okazis en Pekino en mezo de julio. La semajno, organizita de E-Asocio cxe Cxina Akademio de Sciencoj, la mezlernejoj 101 kaj Zhongguancuna kreis sxancon por gejunuloj kaj geknaboj lernantaj E-on pluapasxe disvolvi la amikecon kaj oftigi kontaktadon, kaj liveris bonan lokon por iliaj gepatr La semajnon partoprenis pli ol 300 geknaboj kaj gepatroj. laux inf. de Shen Chengru ******************************************************************** EEU-oficejo en Bonn =================== EEU estas mallongigo de Euxropa Esperanto-Unio, organiza kadro de E-asocioj en la membrosxtatoj de Euxropa Unio. EEU havas unu konkretan celon: kunagordi la laboron por la agnoskigo kaj enkonduko de E-o en Euxropa Unio. Dum la UK en Prago estis elektitaj novaj gvidantoj: Jimmy Stryhn Meyer (cetere vicprez. de TEJO) igxis la nova prezidanto, kaj Miquel Gomez i Besos (cetere gvidanto de la Bonna TEJO-oficejo) igxis sekretario. Laux interkonsento estonte la Bonna TEJO-oficejo funkcios ankaux kiel oficejo de EEU, pro kio EEU kontribuas al la bugxeto de TEJO monate per 300 markoj. Tiu sumo, kaj la intertempe ricevita EU-subvencio de 5000 ekuoj jam ebligas la normalan funkciadon de ********************************************************************* Esperanto en universitatoj de Cxinio ==================================== En Cxinio en pli ol 40 universitatoj kaj samnivelaj institutoj oni instruas Esperanton kiel parton de diplomigxa kurso. el HdE ******************************************************************** Ne KEK - sed IKEK! ================== La jxus pasintan en Lisbono 10-an konferencon de Komunista E-Kolektivo, KEK cxeestis 20 personoj. Ni ricevis salutmesagxojn de MEM (Imre Pethes), Komunista Partio de Rusia Federacio (Demjan Atavin), rusiaj E-kluboj "Lara" (Vladimir Bespalov) kaj "Espero" (Aleksandro Kogan), Komunista Frakcio de SAT (k-do Petro Levi) kaj de FET (Robert Laudereau). La konferenco diskutis la agadraporton (publikigitan en la jxus aperinta "Internaciisto") kaj akceptis la politikan rezolucion. Ni havis tre gravan kunvenon kun reprezentantoj de Portugala Komunista Partio. Ili asertis, ke PKP favoras Esperanton, kaj ke junkomunistoj tre baldaux eklernos Esperanton. La konferenco konfirmis la kasistan statuton kun kelkaj amendoj. Gxi decidis aldoni al necese mallonga kaj konciza statuto regularon, kies tekston ellaboros Sekretario de IKEK. Tiu-cxi submetos gxin al IKEK-Estraro, pri la aprobo decidos la sekva Internac La nomo de nia asocio estas ekde nun "Internacia Komunista Esperantista Kolektivo", IKEK. Sekve, la diversaj landaj sekcioj estas memstaraj asocioj, sendependaj de IKEK. La Konferenco elektis ankaux novan estraron, kiun gvidos Andris Natinj, la prezidanto. inf: Vincent Charlot 10, Square Savorgnan de Brazza, F-94310 Orly Francio. Rete: esperant@forigu.worldnet.fr ******************************************************************** Pli ol unu megabajto da HTML-tekstoj ==================================== Unu jaron post la starigo de la HTML-pagxoj de Flandra Esperanto-Ligo, la pagxaro atingis amplekson de pli ol unu megabajto, konsistanta cxefe el tekstoj. (http://www. knooppunt.be/fxel/info_eo.html) Mezume 180 pagxoj estas vokataj cxiutage, kun kelkaj pintoj de 380 pagxoj tage. inf. FEL ************ Memortabulo al Gabor Balint =========================== La 13-an de julio en la Fakultato pri Hungara Lingvo en Kolozsvar/Cluj (Rumanio) okazis festa kunveno, enkadre de kio oni inauxguris memortabulon al dr. Gabor Balint, iama profesoro de la tiea scienca universitato, la unua esperantisto (1897) de la tiama ******************************************************************** Ekspozicio en Osijek ==================== En la kroata urbo Osijek, cxi jare celebranta 800-jaran jubileon de ekzisto, en la universitata kaj urba biblioteko estas inauxgurita ekspozicio de juna zagreba esperantisto Marijan Mirt. La inauxguron krom e-istoj el Osijek, Zagreb kaj Jxupanja cxeestis pluraj osijekanoj. Pri la okazajxo informis televido, radio kaj tagaj gazetoj. La deziro de la organizantoj estas prezenti la desegnajxojn en aliaj urboj, precipe gxemelurboj de Osijek, t.e. Vicenza (Italio), Ploesti (Rumanio), Pforzheim (Germanio), Pecs (Hungario). Cxiuj bonvolaj gastigantoj bonvolu kontakti Kroata E-Unuigxo, Marija Belosxevicx Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio Tel. +385-1-576092 rete: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr ******************************************************************** Kio nova pri Bona Espero? ========================= En Prago ni renkontigxis kun geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj donis al Eventoj jenan klarigan intervjuon: - Cxu veras la informo, plurloke aperinta, pri via plano fini la laboron en Bona Espero? Iam, neeviteble, ni devos fini nian laboron tie, cxar neniu el ni estas eterna. Tamen la artikolo, aperinta en la revuo de UEA (junio '95), vekis miskomprenon. Bona Espero dauxre sercxas novajn kunlaborantojn kaj estontajn gvidantojn, sed la nuna estraro - Kaj cxu entute la reagoj estis pozitivaj? Iasence jes, cxar ni ricevis multajn leterojn kun solidarecaj sentoj, sed en la praktiko estas malfacile trovi geedzajn parojn, pretajn zorgi pri alies infanoj en kondicxoj, kiuj, laux la euxropa pens-maniero, estas ankoraux pioniraj, por ne uzi pli forta - Cxu ne eblus enplekti en vian laboron kelkajn gejunulojn el tiuj, kiuj estis tie edukitaj? Vidu, tio jam okazadas. Se ni povas hodiaux cxeesti la Kongreson en Prago, tion ni sxuldas al Adarci, Toai Santana, Rosamira kaj Andreia, kiuj zorgas pri cxio dum nia foresto. Ili apartenas al tiu generacio de gejunuloj, kiuj, danke al Bona Espero, ne mig - Kaj kiajn planojn vi havas por la estonteco? La lernejo de Bona Espero estas oficiale registrita kaj ni rajtas instrui de la unua gxis la oka elementaj klasoj. Notindas, ke en nia instru-plano Esperanto estas normala lern-objekto en cxiuj klasoj. Tamen, post la oka klaso ni ne povas simple lasi niajn adoleskantojn, precipe kiam ili posedas intelektan kapablon por dauxrigi la lernadon. Gxis nun ili studis en la cxefurbo Brasilia, sed tie la viv-kostoj estas tro altaj por niaj eblecoj. Pro tio ni es - Entute do, la situacio en Bona Espero ne estas "minacata", kiel oni ie legis. Absolute ne. La situacio estis tre kriza, por ne diri minacata, en 1974, kiam aperis en nia gazetaro la unua informo pri Bona Espero. En tiu artikolo oni akcentis, ke la estonteco de tiu projekto dependis de la homoj, kiuj tie laboras. Tiutempe ni akcepti Kontaktadreso por Bona Espero: Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, Fazenda Escola "Bona Espero", BR-73770-000 AltoParaiso de Goias, GO, Brazilio ******************************************************************* Muzikistoj atentu ================= Germana Esperanto-Asocio planas eldonon de kompakt-disko, kiu efiku varbcele por Esperanto. La disko enhavu lernigajn, informajn kaj distrajn tekstojn, sed ankaux sonkontribuojn por doni eblon auxskulti la lingvon. Tial kanzonistoj kaj muzikaj grupoj, kiuj jam eldonis kanzonojn en Esperanto, estas alvokataj, sendi specimenon de sia arto (unu aux du kanzonoj suficxas) al la suba komisiito. La atendebla grandkvanta disdonado de la disko certe estos bonega reklamo, ne Do, sendu kasedon aux prefere kompakt-diskon en bona sonkvalito al la GEA-komisiito por la KD-projekto: s-ro Tilman Meierfrankenfeld, Pleistermuehlenweg 109, DE-49155 Muenster, Tel/fakso: +49-251-316983 rete: meierfr@forigu.uni-muenster.de ******************************************************************** Hungara angulo ============== La Zamenhof-memorfesto kaj la gxenerala membrokunsido de E-societo Kecskemet okazos la 14-an de decembro je la 9-a horo en Piarista Gimnazio. (Piaristak tere 1.) Esperejo -------- La budapesxta Esperejo definitive fermigxis. HEJ-estraro dejxoras/kunvenas cxiumerkrede en la E-Domo ekde 18.00. Internet -------- Jam estas 30 hungariaj esperantistoj, kiuj atingeblas perrete (la plej nova: Nagy Imre el Zalaegerszeg). Informoj pri la hungaria E-movado (hungare) estas legeblaj cxe la adreso: http://www.hungary.net/esperanto/ Abonservo --------- Attila Kovacs (kun subteno de HEA, KEA kaj de Eszperanto Alapitvany) akceptis la taskon zorgi pri la gazeta abonservo. Folion vi trovas suplemente al Eventoj. Uzu gxin! ******************************************************************** LETEROJ /////// Demando al la redakcio: ======================= Dum iu E-renkontigxo en Pollando mi auxdis de iu veterano, ke necesas legi almenaux 300 librojn por farigxi perfekta esperantisto! Do, nun mi demandas vin: kiuj libroj estas la plej valoraj aux nepre necesaj por tiu celo? Kiuj libroj kulturas nin plej bone? Dieter Rooke, Svisio Rim: Mi estus tre kontenta, se ni povus havi gxenerale akceptitan liston nur de 10 plej bazaj E-libroj, kiuj apartenas al la baza E-kulturo. Sed kiuj estas tiuj libroj? - La red. ******************************************************************** Morsa kodo, niaj vicoj ====================== Dankon pro la artikolo "Telegrafiaj morsaj kontaktoj", kiun vi aperigis en Eventoj n-ro 106. Bonvolu noti, ke - pri "oficiro McMullen": la leuxtenanto McMullen ne estis usonano, sed oficiro de la Brita Royal Navy - pri "kunlaboris ankaux E. Aigsberg": ...kaj ankaux F8MD, kiu estis "eminentulo" cxe la Ministerio de P.T.T. Fakte, Andre Cuny havis la rangon de Departamenta Direktoro, tre aktiva esperantisto, membro de la komitato de SAT-Amikaro, li igxis la vera "pat - pri niaj demandoj IARU asertis, ke: NENIUJN (ne "multajn"!) aliajn signojn oni antauxvidas... - la morsa signo de la unua parenteza signo estas: -.--.- Tre interesis min "Kio plej gxenas onin en Esperantio". Mi opinias, ke la diversaj diskutoj (ecx disputoj) devas strikte resti en niaj vicoj. Esperanto havas multajn malamikojn, oni ne devas doni al ili vipojn por frapi nin. La oficialaj instancoj tute ne Henry Y. Chaisnot, Francio ******************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Korespondi deziras ================== Mi studas Esperanton jam de naux monatoj, kaj mi volus trovi iun kun kiu mi povus korespondi. Den Drown, 3500 Washington Street, Apt. 607-A, Hollywood, FL 33021, Usono. Rete: den@forigu.intellistar.net * * * 21-j komencantino volas korespondi kun t.m. pri turismo, komputilaj ludoj kaj ceteraj temoj. Dina Kuperman, Gorbunova, 9/1-42,RU - 121596, Moskva, Rusio. * * * Mi estas 15-jara viro, studanto el la insulo Bahrajno. Miaj interesoj estas E-o, la lingvoj, la arto, mi sxatas vojagxi. Mi dez. kor. kun kapabla e-isto, kiu ne parolas la anglan. Wa'el Al-Mahdi, P.O. Box 30072, El Manama, Bahrajnio. * * * Bilong Bilong Georges Patrice, Douala Esperanto-ligo, B.P. 6482, Douala, Cameroun, instruas ekonomion en teknika liceo. * * * 21-j komencantino volas korespondi kun t.m. pri turismo, komputilaj ludoj kaj ceteraj temoj. Dina Kuperman, Gorbunova, 9/1-42,RU - 121596, Moskva, Rusio. * * * La infanoj de kelkaj klasoj en lernejoj apud la centritala urbo Aquila lernas E-on kaj volonte korespondus kun eksterlandaj lernejanoj (agxo inter 9 kaj 11 jaroj). Eblas ankaux tutklasa korespondado. Skribu al: Padre Quirino Salomone, Centro Celestiniano, * * * Tiekoma Coulibaly lernis Esperanton memstare kaj bone. Skribu: s/c Police de Sassandra, B.P. 237, Sassandra, Cote-d'Ivoire. * * * E-klubo "Estonteco", 12-membroj 16-18-jaraj, precipe junulinoj: Ecole Masca, Sabotsy Namehana, 103 Antananarivo Avaradrano, Madagascar. * * * 36-jara frauxlino, bibliotekistino, e-ino de 1 j, tre sxatus trovi korespondamikojn en la tuta mondo. Interes. pri lingvoj, historio, sed volonte ankaux pri aliaj temoj: Grazyna Mazuronyte, S.Hariso 21-4, LT-3018 Kaunas, Litovio. * * * Latvaj lernantoj de 12-13 klasoj sercxas amikojn: Strzdumuizas internatskola, Juglas iela 14 A, Riga, LV-1024, Latvio. * * * 51-j. agrikulturisto-instruisto, interes.pri muziko, turismo, biciklado, angla kaj itala lingvoj: Jozef Duma, ul. Bema 4, PL-08-110 Siedlce, Polio. ********************************************************************* KONKURSOJ ///////// Konkurso por originalaj noveloj =============================== En junio de 1997 aperos la 50-a numero de Gazeto Andaluzia. Por celebri la rondan ciferon (4 numeroj jare, do 12-jara laboro), la eldonanto Andaluzia E-Unuigxo, AEU kaj la redakcianoj decidis okazigi unufojan konkurson kun la sekvaj reguloj: 1. Konkursas nur noveleto(j) originale verkita(j) en Esperanto. 2. Cxiu konkursanto rajtas partopreni ankaux per pluraj konkursajxoj. 3. Estas alsendendaj tri ekzempleroj de la konkursajxo, tajpitaj laux duoblaj interlinioj, kun la indiko "Konkurso: 50 numeroj de Gazeto Andaluzia". La konkursajxo ampleksu maksimume 6 pagxojn, po 30 linioj. 4. La konkursajxoj estu subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta fermita koverto, surhavanta la identigan pseuxdonimon, estu slipo kun la nomo kaj adreso de la konkursanto. 5. Kune kun la Verdikto, aperos la nomoj de la jugxintoj. 6. La limdato (laux la posxtstampo) estas la 31-a de marto de 1997. La Verdikto publikigxos en la 50-a numero de Gazeto Andaluzia, en junio de 1997. 7. La konkursajxoj estu sendataj al S-ro J.F. Martin, pk 5184, ES-29080 Malaga, Hispanio. 8. La premio konsistos el 10000 pesetoj. 9. Gazeto Andaluzia tenas la rajton publikigi la venkintan noveleton en sia numero 50, kaj en onta TTT-pagxo de AEU. Ankaux la plej bonajn nevenkintajn verkojn oni publikigos en la revuo, laux aparta konsento kun la auxtoroj. 10. Cxiun dubon pri cxi tiu regularo solvos la jugxantaro laux sia bontrovo. Por pliaj informoj, ili kontaktu nin per e-posxto delpozo@forigu.redestb.es aux per paperposxto: AEU, pk 864, ES-29080 Malaga, Hispanio ********************************************************************* Internacia konkurso =================== La taskofoliojn por lernejanoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi trovu en Eventoj n-ro 83. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi. Taskofolio 3. por plenagxuloj 1. Kiuj prepozicioj mankas? ... bela bildo la infano estis rekompencita ... sia instruisto.(2 poentoj) 2. Kompletigu: "Rajdi tra arbaro estas agrabl..., sed kiam la brancxoj estas malaltaj, tio igxas dangxer...".(2 poentoj) 3. Kolektu 3 adjektivojn kun sufikso "-end-", kaj uzu ilin en frazoj, kiuj klarigas la sencon de la adjektivo. (3 poentoj) 4. Diru alimaniere uzante konvenajn sufiksojn: kafokrucxo, alo, soldato, salono (2 poentoj) 5. Konstruu 6 verbojn uzante adverbon "for" kiel prefikson. Koncize klarigu la signifon de cxiu nova vorto. (3 poentoj) 6. Konstruu 3 frazojn kun la verboj: senti, flari, odori. (Atentu, ke la frazoj klare ilustru la diferencon inter la verboj) (3 poentoj) 7. Iru de "kerno" gxis "forno" sxangxante cxiufoje nur unu literon! (2 poentoj) 8. Skribu la nomon de la edzino de L. Zamenhof kaj tiujn de lia bopatro. Kiel li helpis al d-ro Zamenhof en la jaro 1887? (3 poentoj) La solvofoliojn sendu gxis la 9-a de decembro al College Albert Camus, Esperanto-Klubo, F-62230 Outreau, Francio ******************************************************************** ILEI KAJ INSTRUADO ////////////////// Nova lernolibro de Japanio ========================== La jxus aperinta lernolibro, legebla sen vortaro, sisteme ordigita, facile komprenebla, kontentiganta la scivolon de la legantoj ampleksas 400 pagxojn en formato A-5. Auxtoro: Huzimaki Ken'iti, eldoninto: Japana E-Instituto. Prezo: 2,200 enoj (proksimume 20 dolaroj) inf: HPJ24795@forigu.pcvan.or.jp ******************************************************************** INTERESE //////// La filozofio de Ludwik Marx =========================== (fragmento) Ludwik Marx estis aux la eta frato de Karl Marx aux la pli agxa kuzo de Ludoviko Zamenhof, neniu scias certe pri tio. Kiel ajn - lia filozofio disvastigxis konsiderinde, ecx ne rimarkite de la plej multaj adeptoj de tiu filozofio. Ni nomu gxin cxi tie sim "Gxis nun la lingvistoj nur priskribis la lingvojn, sed gravas krei novan!" - L. Marx Baza, fundamenta kredo de ML estas la AuxTO-MAT, la Analiza aux TeleOlogia MATematiko. Gxi estas difinita en la Fundamenta Manifesto, kiu komencigxas per la vortoj: "La historio de la homaro estas historio de lingvaj problemoj." AuxTO-MAT eliras de origin "Homaranismo estas opio por la verda popolo." - L. Marx Dum la epoko de Ludwik Marx (fine de la franclingva periodo) ekestigxis la kredo, ke la subpremado estus tiom acxa, ke la anoj de malprivilegiaj lingvoj baldaux ribelus kontraux la franca lingvo. L. Marx planis enkonduki la Internacian Lingvon (ankaux nom Sed tiu ribelo ne okazis, kaj ML-teoriistoj penis klarigi tion. Ekz. Ludwik Uljanov el Svisio asertis en "La Anglingvismo kiel plej alta stadio de la Franclingvismo", ke la subpremantoj kreas per fremdlingva instruado en la lernejoj t.n. "eliton" el la su La ML-istoj tre entuziasmis, kiam Liehtensxtajno eldonis posxtmarkon pri la Internacia Lingvo, kaj jen estigxis la slogano: "Lerni de Liehtensxtajno signifas lerni venki." La plej terura epoko en la historio de ML estis dum la Unio de Entuziasmaj Auxtomat-istoj (UEA). Post la uzurpio de Ludvik Gxugasxvili ("Lapinn") el Kroatio, poste Britio, multaj ML-istoj plendis pri lia diktatora stilo. Sed en 1974, dum la XX-a Unia Kunv Pri la estonteco de ML oni devas demandi la profetojn. Ziko ******************************************************************** REKLAMOJ //////// Distribuantoj en la tuta mondo sercxataj! ========================================= Altkvalita varo (jam milionfoje vendita en Germanio) "CD-ROM"-oj (kompaktdisko por komputilo). Enhavo: softvaro / ludoj / lernadiloj. Uzataj lingvoj: angla kaj germana. Prezo por vendejoj cx. 10 USD. Se vi estas profesia distribuanto aux bona vendisto kaj kapablas vendi gxin multfoje al vendejoj en via lando, bv. kontaktu: Rainer Kurz, Plettenbergstr. 19, D-70186 Stuttgart, Germanio. Tel: +40-171-9715637, fakso: +49-7181-22 333 ********************************************************************* Bonvolu noti la novan adreson de PROSPERO ======== Zinovi Kurolap 1881 Steeles Avenue West, #216 North York, Ontario, M3H 5Y4, Kanado Tel.: +1-416-6505277 (10.00-20.00 h de loka tempo) Fakso: +1-416-6507102 (24h) Retposxto: prospero@forigu.globalserve.net ********************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj ----------------------------------- Oni povas sendi siajn sincere erotikajn: leterojn, fotojn, videofilmojn k.a. al s-ro Euxgeno Habarov, Akademgorodok 17A-185, RUS-660036 Krasnojarsk, Rusio. (Viaj agxo, familia stato, sekso k.a. ne gravas.) * * * E-klubo "Amikeco" el Rumanio, RO-4100 Miercurea-Ciuc/Csikszereda, str. Patinoarului 12/A/3 kulture-turisme kunlaborus kun la tuta mondo. Por gastigado, komunaj internaciaj arangxoj, amikeco, turnu vin al la supra adreso kun kredo. Bonvenas esperantajxoj p * * * La hejmpagxo de Portugala E-Asocio ekis antauxnelonge, sed eblas jam viziti gxin: http://sweet.ua.pt/jxmm/esperant/e-o.htm * * * Kafejo Esperanto! En Frydek-Mistek (Cxehio) kunveno okazas en cxiu dua dimancxo. Kontaktu: M. Bartovska, Bezrucxova 171, CZ-73802 Frydek-Mistek, Cxehio. Tel: +42-658-31625 * * * Tri el la "popolaj" fabeloj de David Jordan estas atingeblaj per pagxo de KEA: http://www.engcorp.com/kea/j_toc.html * * * Mi instruas E-on kaj goon al lernantoj, kaj volas trovi partnerojn por ili por koresponda go-ludado. Ili estas 5-14 jaragxaj, grado de goo-scio: 20-10-a kjuo. Said Azimov, ul. Konakovski 12-1-206, RU-125565 Moskvo, Rusio. E-posxto: era@forigu.glas.apc.org * * * Mi estas 29 jara, kaj sercxas virinon por edzigxi. Tre placxas al mi cxio rilate al la hejmo, iri en kinejon, promeni, amindumi, interkomunikigxi kun la ekstera mondo. Krom labori miaj hobioj estas la libroj, la biciklado, tv-rigardado kaj sercxado de ami ********************************************************************* SUPLEMENTO /////////////// subpremataj lingvanoj. En "Movado de nova t€ ¬ ° Ô û